The Project Gutenberg EBook of Aliaj Tempoj, by Edith Wharton This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Aliaj Tempoj Author: Edith Wharton Translator: Edwin Grobe Release Date: July 16, 2006 [EBook #18836] Language: Esperanto Character set encoding: UTF-8 *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ALIAJ TEMPOJ *** Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ EDITH WHARTON (ĉ.1861-1937) ALIAJ TEMPOJ Esperantigis EDWIN GROBE 1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono EDITH WHARTON "ALIAJ TEMPOJ" Unua Eldono: Februaro 1999 Origina Anglalingva Titolo: "AUTRES TEMPS" ALIAJ TEMPOJ S-rino Lidkoto, dum la giganta minaca Nov-Jork-amaso sin difinis transakve, retiriĝis kaŭre en sian angulon de la ferdeko kaj sidis aŭskultante kun speco de mallogika teruro la konstantan antaŭenirantan peladon de la helicoj. Komence, ŝi survojiĝis sufiĉe trankvile—en sinteno kiun ŝi nomis "bonsenca"—sed la surmara semajno disponigis al ŝi tro da tempo por pripensi aferojn kaj lasis ŝin dum tro longa tempo en soleco kun la pasinteco. Kiam ŝi estis sola, ĉiam estis la pasinteco kiu altiris ŝian atenton. Ŝi ne kapablis sin distancigi de ĝi kaj ne plu deziris fari tion. Dum siaj longaj ekziljaroj ŝi sukcesis akordiĝi kun ĝi, lernis konsenti pri tio ke ĝi estos ĉiam tie, kolosa, obstrukca, ĝenpeza, pli granda kaj pli impona ol io ajn elvokota far la estonteco. Kaj, ĉiuokaze, ŝi certis pri ĝi, komprenis ĝin, scipovis ĝin pritrakti. Ŝi jam lernis kiel kamufli kaj prizorgi kaj ŝirmi ĝin same kiel oni agas pri suferanta samfamiliano. La eblo ke ŝi forgesu la pasintecon neniam bonŝancis sin prezenti al ŝi. Ĝi rigardis ŝin el la vizaĝo de ĉiu konato, ĝi aperis subite en la okuloj de nekonatoj kiam ununura vorto ilin komprenigis: "Jes, _tiu_ S-rino Lidkoto, ĉu vi ne scias?" Ĝi elstariĝis salte antaŭ ŝi en la unua surmara tago kiam, trans la manĝĉambro, ekde la tablo de la kapitano, ŝi vidis paŭzi la migrantan lorneton de S-rino Lorino Bulĝero kaj blankiĝi kiel faligitan rolkurtenon la okulon malantaŭ ĝi. La sekvintan tagon, kompreneble, la kapitano demandis: "Ĉu vi konas vian ambasadorinon, S-rinon Bulĝeron?" kaj ŝi respondis ke ne, ŝi malofte forlasas Florencon kaj ne vizitis Romon dum pli ol unu tago ekde kiam Ges-roj Bulĝero atingis sian Italian postenon. Ŝi tiel alkutimiĝis al tiuj frazoj ke ŝi ripetis ilin senĝene. Kaj la kapitano tuj ŝanĝis la temon. Ne, kutime ne ĝenis ŝin pripensi la pasintecon ĉar ŝi jam alkutimiĝis al ĝi kaj ĝin komprenis. Ĝi estis granda konkreta fakto staranta sur ŝia vojo kiun necesis ke ŝi ĉirkaŭiru ĉiun fojon kiam ŝi moviĝis en iu ajn direkto. Sed nun, laŭ la lumo de la malfeliĉa evento ŝin alvokinta el Italio—la subita neatendita anonco pri la eksedziĝo de ŝia filino kaj Horaco Purŝo kaj la reedziniĝo de tiu filino kun Vilburo Barklejo—la pasinteco, ŝia aparta mizera pasinteco, elstariĝis antaŭ ŝi kun akuzaj okuloj, fariĝis, laŭ ŝia senordigita fantazio, kiel afliktita parenco subite eskapinta de la flegistinoj kaj prizorgantoj kaj paradiganta publike la hororon kaj mizeron kiujn, dum la longaj jaroj, ŝi tiom pacience ŝirmis kaj izolis. Jes, jen ĝi staris antaŭ ŝi dum la agititaj semajnoj post la alveno de la novaĵo—dum ŝia senfina vojaĝo el Hindio kie atingis ŝin la informletero de Leilino kaj la febra halto ĉe ŝia loĝejo de Florenco kie necesis ke ŝi paŭzu kaj amasigu siajn havaĵojn por komenci novan survojiĝon—jen ĝi staris mokridetante al ŝi kun nova malbonaŭguro ŝajnanta diri: "Ho, sed _nun_ vi devas min rigardi, ĉar mi estas ne nur via propra pasinteco sed ankaŭ la nuntempo de Leilino." Certe estis majstra tuŝo de tiuj ĉefironiistinoj de tondilo kaj ŝpinilo kiam ili elektis duobligi la sorton de la patrino en tiu de la filino. S-rino Lidkoto ĉiam imagis iom makabre ke, tiel rimarkinde malsukcesinte utili al Leilino en aliaj manieroj, almenaŭ ŝi povos roli kiel avertilo. Ŝi eĉ malkonsentis sin defendi, prezenti sian kazon en la plej bona lumo, stoike malbonvolis priparoli mildigintajn cirkonstancojn, por ke la senpripensa kompato de Leilino ne naskigu konkludojn povantajn efiki katastrofe sur ŝian propran vivon. Kaj nun okazis tiaĵo mem kaj S-rino Lidkoto imagis aŭdi la tutan Nov-Jorkon diri unuvoĉe: "Jes, Leilino faris la samaĵon kiun faris ŝia patrino. Kun tia ekzemplo ĉu oni rajtas esperi aliaĵon?" Tamen se ŝi estis ekzemplo, kompatindulino, ŝi estis aĉa ekzemplo. Ŝi estintus, laŭsupoze, pli utila kiel deturnilo ol cent senkulpaj patrinoj kiel stimuliloj. Ĉar kiel kuraĝintus ripeti eksperimenton tiel katastrofan iu ajn vidinta ajnan eron de ŝia vivo de la dek ok pasintaj jaroj? Nu, en tiaj kazoj malgravas logiko, malgravas ekzemplo, gravas nenio probable krom havi la samajn impulsojn en la sango; kaj jen estis la malhela heredaĵo kiun ŝi donacis al sia filino. Leilino ne imitis ŝin konscie, ŝi nur "postsimilis" ŝin, estis projekciaĵo de ŝia propra forpasinta ribelado. S-rino Lidkoto bedaŭregis, en la komenco de la vojaĝo, ke la ŝipo "Utopio" estas malrapida vaporveturilo kaj bezonos ok tutajn tagojn por ŝin alvenigi al ŝia malfeliĉa filino. Sed nun, kiam alproksimiĝis la momento de rerenkontiĝo, bonvole ŝi reĝirintus la boaton kaj revenfuĝintus sur la altajn marojn. Temis ne nur pri tio ke ŝi sentis sin malpreta por alfronti la estontecon ŝin atendantan en Nov-Jorko sed ankaŭ ke ŝi bezonis pli da tempo por aranĝi kion "Utopio" jam havigis al ŝi. La pasinteco estis jam sufiĉe malbona sed la nuna tempo kaj la estonteco estis pli malbonaj ĉar ili estis malpli kompreneblaj kaj ĉar, dum ŝi pli aĝiĝis, surprizoj kaj senkonsekvencoj ĝenis ŝin pli ol la plej malbonaj certaĵoj. Estis, ekzemple, S-rino Bulĝero. Laŭ la helo, aŭ anstataŭe la malhelo, de novaj okazintaĵoj, la vero povus esti ke S-rino Bulĝero ne intencis ŝin malagnoski, sed nur malsukcesis ŝin rekoni. S-rino Lidkoto konceptis tiun hipotezon aŭskultante la konversacion de la personoj sidantaj apud ŝi sur la ferdeko—du viglaj junaj virinoj portantaj surkape la plej lastatempajn Parizajn ĉapelojn kaj enkape la plej lastatempajn Nov-Jorkajn ideojn. Tiuj virinoj, pri kiuj maleblintus al homo havanta la malnovtempajn kategoriojn de S-rino Lidkoto taksi ĉu ili estas edzinoj aŭ fraŭlinoj, ĉu bonkondutaj aŭ malbonkondutaj, ĉu ili havas iujn ajn el la ceteraj precizaj trajtoj kiujn junaj virinoj de ŝiaj juneco kaj socia rango devis havi, elmontris konon pri la Nov-Jorka mondo kiu denove laŭ la tradicioj de S-rino Lidkoto, devintus sugesti sekuran rangon en ĝi. Sed en la fluida stato de la aktuala socia etiketo, kion sugestis io ajn krom tio kion sugestis iliaj ĉapeloj—ke neniu scipovas antaŭscii kio estas okazonta poste? Ili ŝajnis, almenaŭ, frekventi aron da senokupaj kaj riĉegaj homoj estigantaj la samajn gestojn kaj girantaj sur la samaj pivotoj kiel la filino de S-rino Lidkoto kaj la amikinoj de tiu: iliaj Korinoj kaj Matinoj kaj Mabelinoj ŝajnis esti baldaŭ malkaŝontaj konatajn familinomojn kaj foje unu el la parolantinoj, resumante diskutadon kies komencon S-rino Lidkoto ne aŭdis, proklamis kun impeta memfido: "Ĉu Leilino? Ho, _Leilino_ bonfartas." Ĉu povus temi pri _ŝia_ Leilino, scivolis la patrino kun akra tremeto de anksieco? Se ili nur konsentus mencii familinomojn! Sed ilia interparolado saltetis elipse de aludo al aludo, iliaj interrompitaj frazoj pendis super senfundaj fosaĵoj da konjektado kaj ili naskigis en sia perpleksigita aŭskultanto la senton ke ili parolas malpli pri siaj intimaj amikoj ol pri la tuta vivanta homaro. Ŝia malnova amiko Franklino Ido povintus informi ŝin eble. Sed jen estis la lasta tago de la vojaĝo kaj ŝi ne ankoraŭ estigis la kuraĝon peti tion de li. Kiom ajn grandega estis la ĝojo kiun ŝi spertis ekvidinte lian nomon sur la pasaĝerlisto kaj lian amikan barbhavan vizaĝon en la homamaso staranta apud la ferdeka balustrado ĉe Ĉerburgo, ankoraŭ ŝi nenion diris al li krom en la momento de ilia renkontiĝo: "Kompreneble, mi iras ĉe Leilino." Ŝi diris nenion al Franklino Ido ĉar ĉiam ŝi hezitis instinkte enigi lin en sian intimularon. Ŝi certis ke li kompatas ŝin, pli kompatas ŝin eble ol iu ajn alia. Sed ĉiam li honoris ŝin plej altagrade malkonsentante elmontri tiun kompaton. Lia sinteno permesis ŝin imagi ke tiu kompato ne estas la bazo de lia sento pri ŝi kaj parto de ŝia ĝojo pri lia amikeco kun ŝi konsistis el tio ke laŭŝajne tio estis ŝia ununura socia rilato ne dependanta de ŝia socia stato, la ununura rilato en kiu ŝi povis pensi kaj senti kaj konduti kiel iu ajn alia virino. Nun, tamen, dum la problemo de Nov-Jorko pliproksimiĝis, ŝi komencis bedaŭri ne esti parolinta, almenaŭ ne esti pridemandinta lin pri la aludoj subaŭditaj de ŝi survoje. Li ne konis la du virinojn apud ŝi, li eĉ neniam bonŝancis ekkoni S-rinon Lorinon Bulĝeron. Tamen li konis Nov-Jorkon kaj Nov-Jorko estis la sfinkso kies enigmon necesus al ŝi eklegi por ne perei. En preskaŭ la sama momento kiam la penso trapasis ŝian menson, liaj kliniĝantaj ŝultroj kaj grizhara kapo reliefiĝis kontraŭ la lumo brileganta en la okcidento kaj li promenetis laŭ la malplena ferdeko kaj sin faligis en la ŝin apudantan seĝon. "Vi atendas ke la Barklejoj alvenu renkonti vin, ĉu mi rajtas supozi?" li demandis. Neniam antaŭe ŝi aŭdis iun eldiri la novan nomon de ŝia filino kaj eniris ŝian menson la subita penso ke ŝia amiko, kiu estis timida kaj malklaresprima, jam dum la tuta vojaĝo klopodis eldiri ĝin kaj finfine eligis ĝin pafritme antaŭ ŝi supozante ke se ne okazas nun la taŭga momento, ĝi okazos neniam. "Mi ne scias. Kompreneble, mi kablogramis. Sed mi opinias ke ŝi—ke ili—estas ie ĉe _li_." "Ho, ĉe Barklejo. Jes, proksime al Lenokso, ĉu ne? Sed certe ŝi alvenos la urbon por vin renkonti." Li diris tion tiel facile kaj nature ke mildiĝis ŝia propra malkomforto kaj subite, antaŭ ol scii kion ŝi intencas fari, ŝi ekhipotezis: "Povas esti ke ne plaĉas al ŝi intermiksiĝi kun homoj." Ido, kies malatenta miopa rigardo fiksiĝis sur la malrapide fluantan akvon, turniĝis sur sia seĝo por rigardi sian kunulinon. "Kiu? Ĉu Leilino?" li diris kun nekredema rido. S-rino Lidkoto ruĝiĝis ĝis sia senkoloriĝinta hararo kaj repaliĝis. "Necesis al _mi_ multe da tempo—por alkutimiĝi al ĝi," ŝi diris. Lia rigardo kompatiĝis milde, "Miaopinie, vi ekscios"—li paŭzis serĉante taŭgan vorton—"ke la situacio estas alia nun—nepre pli facila." "Jen pri kio mi scivolas—jam ekde nia survojiĝo." Nun ŝi nepre intencis paroli. Ŝi pliproksimiĝis, pro kio iliaj brakoj intertuŝiĝis kaj ŝi rajtis mallaŭtigi la voĉon ĝis nura murmurado. "Vi vidu, mi ĉion komprenis en fulmrapida ekpenso. Mia foriro al Hindio kaj Siamo por tiu longa vojaĝo min senigis je leteroj dum sinsekvaj semajnoj. Kaj ŝi ne deziris informi min antaŭ la vojaĝo. Ho, _tion_ mi komprenas, kompatinda knabino! Vi scias kiom komplezema ŝi estis ĉiam por mi, kiel ŝi strebis indulgi min. Kaj ŝi sciis, kompreneble, en kia horora mensostato mi estos. Ŝi sciis ke mi dezirus ekhasti tujege ĝis ŝi kaj entrepreni haltigi la aferon. Tial ŝi havigis al mi neniam ajnan indicon pri io ajn kaj ŝi eĉ sukcesis silentigi la buŝon al Suzino Suferno—vi scias ke Suzino estas tiu aparta familiano kiu tenas min en sciado pri ĉehejmaj okazintaĵoj. Mi ĝis nun ne komprenas kiel ŝi malebligis ke Suzino informu min. Sed tion ŝi faris. Kaj ŝia unua letero—tiu kiun mi ricevis en Bankoko—diris nur ke la afero finplenumiĝis—la eksedziĝo, mi voldiras—kaj ke en la sekvonta tago mem ŝi klopodos—nu, mi supozas ke ne utilis atendi. Kaj _li_ ŝajne kondutis kiel eble plej bone, dezirinte edziĝi kun ŝi tiom kiel—" "Kiu? Ĉu Barklejo?" li helpis ŝin. "Mi diru ke jes! Nu kion vi supozas—?" Li sin interrompis. "Li estos sindona por ŝi, mi vin certigu." "Ho, kompreneble. Mi certas pri tio. Li skribis leteron al mi—vere belegan leteron. Sed tiaĵo trudas peze al la sindono de tia viro. Mi ne certas ke Leilino konscias—" Denove Ido aŭdigis sian etan trankviligan ridon. "Mi ne certas ke konscias vi. _Ili_ bonfartas." Tio estis la sama frazo kiun aplikis al la nekonata "Leilino" la juna virino sidanta en la apuda seĝo kaj ĝia reveno sur la lipoj de Ido ruĝigis la vangojn de S-rino Lidkoto je freŝa kuraĝo. "Plaĉus al mi ekscii precize kion vi volas diri. La du junaj virinoj sidantaj apud mi—tiuj surportantaj la mirindajn ĉapelojn—parolis en la sama maniero." "Kio? Ĉu pri Leilino?" "Pri _iu_ Leilino. Mi imagis ke povas temi pri la mia. Kaj pri la socio, ĝeneralmaniere. Ĉiuj iliaj amikinoj ŝajne eksedziniĝis. Iuj el ili ŝajne anoncas novan fianĉiniĝon antaŭ la oficiala plenumo de sia eksedziniĝo. Unu el ili—_ŝi_ nomiĝis Mabelino—se mi bone komprenis, ŝia edzo eksciis ke ŝi celas eksedziniĝi disde li kiam li rimarkis novan fianĉiniĝringon sur ŝia fingro." "Nu, vi vidas ke Leilino faris ĉion 'laŭregule', kiel diras la Francoj," respondis Ido. "Jes. Sed ĉu tiuj homoj agadas en sociaj rondoj? Ĉu tiuj homoj pri kiuj parolas miaj najbarinoj?" Li kuntiris la ŝultrojn. "Necesus al arbitracikomisiono multe da kunsidoj por determini la limojn de la hodiaŭa socio. Sed almenaŭ ili estas en Nov-Jorko, kaj tie vi _ne_ estas. Vi estas pli kaj pli for de ĝi." "Sed me revenis tien plurajn fojojn por viziti Leilinon." Ŝi hezitis kaj rigardis kontraŭdirekten. Tiam ŝi eligis malrapide: "Kaj neniam mi rimarkis—la plej etan ŝanĝon—en—en mia aparta situacio—" "Ho," li diris mallaŭde, kaj ŝi tremetis, timante esti tro dirinta. Sed jam forpasis la horo kiam tiaj skrupuloj kapablis ŝin bremsi. Necesis ekscii kie ŝi situas kaj kie situas Leilino. "S-rino Bulĝero ankoraŭ malagnoskas min," ŝi eligis kun embarasita rido. "Ĉu vi certas? Eble vi malagnoskis _ŝin_. Se ne nun, eble en pasinta tempo. Kaj kiam temas pri malagnoskado, se vi ne malagnoskas la unua, vi atingas nenion. Jen kio daŭrigas tiom da kvereloj." La vorto naskigis en S-rino Lidkoto denovan senton pri realaĵoj. "Sed la Purŝoj," ŝi diris, "la Purŝoj estas tiel fortaj! Ili estas tiel multnombraj kaj ĉiuj ili sin apogas unu la alian, same kiel faris la familio de mia edzo. Mi scias kion tio signifas kiam oni estas kontraŭstarata de iu tuta klano. Ili estas pli fortaj ol iu ajn kvanto da apartaj amikoj. La Purŝoj _neniam_ pardonos Leilinon por ŝia foriro disde Horaco. Nu, lia patrino kontraŭstaris lian edziĝon kun ŝi pro—pro mi. Ŝi klopodis instigi Leilinon promesi ne vidi min okaze de ilia mielmonata vojaĝo al Eŭropo. Kaj nun ŝi diros ke okazis laŭ mia ekzemplo." Ŝia kunulo, karesante la barbon malprecize, primeditis tion dum momento, tiam demandis, kun ŝajna malrilato, "Kion diris Leilino kiam vi skribis ke vi alvenos?" "Ŝi diris ke tute ne necesas, sed ke pli bone estos ke mi venu, ĉar tio estos la sola rimedo por konvinki min pri la malneceso." "Nu, tial, tio pruvas ke ŝi ne timas la Purŝojn." Ŝi eligis longan suspiron de memorado. "Ho, nur en la komenco, vi scias—oni neniam timas." Li metis sian manon sur la ŝian kun gesto de kompreno kaj kompato. "Vi vidos, vi vidos," li diris. Ombro plilongiĝis laŭ la ferdeko antaŭ ili kaj stevardo ekstaris tie, transdonante Markoni-gramon. "Ho, nun mi ekscios!" ŝi proklamis. Ŝi malfermis ŝirgeste la mesaĝon, tiam ĝin faligis surgenuen, silente metante la manojn sur la paperon. La demando de Ido ŝin ekvigligis: "Ĉu ĉio bonfartas?" "Ho, ĉio ege bonfartas. Nepre. Ŝi ne povas alveni sed ŝi sendas Suzinon Sufernon. Ŝi diras ke Suzino klarigos la aferon." Post cetera silento ŝi aldonis kun subita fluego da amareco: "Supozante ke mi bezonas klarigon!" Ŝi sentis atingi ŝin la heziteman rigardon de Ido. "Ŝi estas en la kamparo, ĉu?" "Jes. 'Lastaminuta malhelpo. Sopirante al vi, atendante vin. Ambaŭ sendas amon.' Ĉu vi ne _komprenas_? La kompatinda karulino ne povas alfronti tion." "Ne, mi ne komprenas." Li atendis. "Ĉu vi intencas aliri ŝin tujege?" "La horo estas tro malfrua por trafi trajnon hodiaŭvespere. Sed mi veturos per la unua morgaŭmatena trajno." Ŝi meditis momenton. "Eble tio estas pli bona. Mi bezonas paroli kun Suzino unue. Ŝi renkontos min ĉedoke kaj mi veturigos ŝin rekte al la hotelo kun mi." Dum ŝi evoluigis tiun planon, ŝi spertis la senton ke Ido ankoraŭ ŝin rigardas, penseme, eĉ seriozege. Kiam ŝi finparolis, li restis senparola dum momento. Tiam li diris, preskaŭ ceremonie: "Se via interparolado kun Fraŭlino Suferno ne daŭras ĝis tro malfrua horo, ĉu mi rajtas alveni vin viziti post ĝi? Mi vespermanĝos ĉe mia klubo kaj mi telefonos al vi je ĉirkaŭ la deka, se vi permesos. Mi survojiĝos morgaŭmatene, cele al Ĉikago, por negocoj, kaj plaĉus al mi ekscii, antaŭ mia foriro, ke via kuzino sukcesis vin trankviligi, pri kio mi jam antaŭcertas." Li parolis kun timida zorgo kiu, eĉ por la maltrankvilaj perceptoj de S-rino Lidkoto, sonigis sentonoton dum longa tempo silentigitan. Eble la faligo de la barilo de silentemeco antaŭe ilin disapartiginta nun liberigis ĉe ambaŭ nesuspektitajn emociojn. La tono de lia peto afekciis ŝin kurioze kaj malstreĉis la fortan premon de ŝiaj timoj. "Ho, jes, bonvolu alveni!" ŝi diris, stariĝante. La grandega minaco kiu estis Nov-Jorko pligrandiĝis nun, nanigante, sub longaj etendaĵoj da enbataligitaj masonadoj, la vastan ferdekon sur kiu ŝi staris kaj ĉiujn estuletojn kiujn ĝi veturigis. Unu el tiuj, drivante pli proksime, prenis la formon de ŝia servistino, sekvata de stevardoj portantaj valizojn, kaj signalanta al ŝi ke estas la horo subferdekiĝi. Dum ili descendis al la ĉefa ferdeko, la homamaso ŝin balais kontraŭ la ŝultron de S-rino Lorino Bulĝero, kaj ŝi aŭdis la ambasadorinon alvoki al iu, super la ĉagrenita ĉapelmaro: "Mi ege bedaŭras! Tio multe plaĉintus al mi sed mi promesis pasigi dimanĉon ĉe kelkaj geamikoj en Lenokso." II La klarigo de Suzino Suferno finiĝis nur post la deka horo kaj ŝi ĵus foriris kiam Franklino Ido, kiu, konforme al malnova Nov-Jorka tradicio, sin anoncis per longa blanka skatolo da rozoj, alvenis kondukite en la salonon de S-rino Lidkoto. Li antaŭenpaŝis kun sia timida duonhumura rideto kaj, prenante al ŝi la manon, ŝin rigardis dum momento sen paroli. "Ĉio bonfartas," li proklamis tiam. S-rino Lidkoto revensendis lian rideton. "Estas eksterordinare. Ĉio ŝanĝiĝis. Eĉ Suzino ŝanĝiĝis. Kaj vi scias ĝis kiom Suzino reprezentis antaŭe la malnovan Nov-Jorkon. La malnova Nov-Jorko malaperis, ŝajne. Ŝi parolis en la plej mirinda maniero. Ŝi klakigas la fingrojn pri la Purŝoj. Ŝi diris al mi—al _mi_—ke ĉiu virino rajtas esti feliĉa kaj ke memesprimado estas la plej alta devo. Ŝi kulpigis min dirante ke mi miskomprenas Leilinon, ke mia vidpunkto estas konvencia! Ŝi kvazaŭ eksplodis pro fiero pri sia partoprenado en la sekreto kaj surportis broĉon kiun donacis al ŝi Vilburo Barklejo!" Franklino Ido sidiĝis en la fotelo kiun ŝi antaŭenŝovis por li sub la elektra lustro. Li malantaŭenĵetis la kapon kaj ridis. "Kion mi diris al vi?" "Jes, sed mi ne povas kredi ke Suzino ne eraras. Kompatinda karulino, ŝi kutimas interesiĝi pri sensukcesaj motivoj. Kaj eble ŝi opinias devi, restinte lojala pri mi, agi egale pri Leilino." "Sed ŝi ne kontraŭstaris malkaŝe, ĉu ne? la mondon por vi? Ŝi ne klakadis la fingrojn pri la Lidkotoj, ĉu?" S-rino Lidkoto kapneis, ankoraŭ ridetante. "Ne. Sufiĉis kontraŭstari _mian_ familion. Dum iom da tempo dubinde estis ke ili permesu ŝin frekventi min kaj preskaŭ necesis ke ŝi sin desinfektu post ĉiu vizito. Mi opinias ke en la unuaj tempoj mia bofratino ne permesis ke ŝiaj filinoj descendu al la manĝĉambro kiam Suzino vespermanĝis ĉe ŝi." "Nu, ĉu la nuna sinteno de via kuzino ne estas la laŭeble plej bona pruvo ke la tempoj ŝanĝiĝis?" "Jes, jes, mi scias." Ŝi antaŭenkliniĝis el sia sofo-angulo, fiksante sian rigardon sur lian magran amikeman vizaĝon kiu brilis malklare sur ŝin tra ŝiaj larmoj. "Se tio veras, ĝi—ĝi mirindegas. Ŝi diras ke Leilino nepre feliĉadas. Ŝajnas ke anĝelo kvazaŭ rondiradis levante tomboŝtonojn kaj la enterigitoj remarŝadas kaj la vivantoj ne ektimas antaŭ ili." "Vio iom pravas," li konsentis. Ŝi enigis longan spiradon kaj sidis rigardante kontraŭdirekte al li laŭ la longa perspektivo de la lampfranĝitaj stratoj kiujn superpendis ŝiaj fenestroj. "Mi povas kompreni kiom feliĉa vi devas esti," li komencis post iom da tempo. Ŝi turniĝis al li impete. "Jes, jes. Mi estas feliĉa. Sed aldone mi estas soleca, pli soleca ol iam. Jam antaŭe mi ne okupis grandan spacon en la mondo. Sed nun—kie estas starangulo por mi? Ho, ĉar mi jam komencis min konfesi, kial ne daŭrigi? Diri tion al vi levas tomboŝtonon de sur _mi_! Vi vidu, antaŭ ĉi tio, Leilino bezonis min. Ŝi estis malfeliĉa kaj mi konsciis pri tio, kaj kvankam preskaŭ neniam ni priparolis tion mi sentis ke, iumaniere, la scio ke mi jam traspertis la saman okazintaĵon, eĉ ĝis ties plej suba feĉo, ŝin helpis. Kaj helpis _min_ ŝia bezono pri mi. Kaj kiam alvenis la novaĵo pri ŝia edziniĝo, mia unua pensado estis tio ke eble nun ŝi bezonos min eĉ pli, ke ŝi havos neniun krom mi al kiu peti helpon. Jes, sub mia tuta ĉagreno kuŝis arda ĝojo pri tio. Estis tiel malkutime kaj mirinde eksenti denove ke estas unu persono ne scipovanta bonfarti sen mi! Kaj nun tio kion diras al mi vi kaj Suzino ŝajnas esti forpreninta de mi mian filinon. Kaj en tiuj unuaj momentoj estas nur tio kion mi kapablas senti." "Kompreneble estas nur tio kion vi kapablas senti." Li rigardis ŝin mediteme. "Kial Leilino ne alvenis vin renkonti?" "Efektive, la kulpo estis mia. Vidu, mi kablogramis ke ne certas ke mi sukcesos trafi 'Utopion' kaj verŝajne mia dua kablogramo malfruiĝis kaj kiam ŝi ĝin ricevis, ŝi jam invitis kelkajn personojn gastiĝi ĉe ŝi en dimanĉo—unu, du longatempajn geamikojn, diras Suzino. Mi ĝojas ke ili tuj konsentis iri ĉe ŝi sed kompreneble mi preferintus esti sola kun ŝi." "Tial, ĉu vi daŭre intencas iri tien?" "Ho, mi devas. Suzino deziris treni min al Riĝfildo kun si ĝis lundo kaj Leilino sendis mesaĝon informantan ke mi rajtas iri tien se mi deziras kaj ke mi ne devas pripensi ŝin. Sed mi scias kiom ŝi malkontentiĝus. Suzino diris ke Leilino timis ke mi koleretiĝos pro tio ke ŝi invitis gastojn kaj ke, se mi malaprobos tion, ŝi ne insistos ke mi venu. Sed se _ili_ ne malaprobas, kial malaprobu mi? Kaj kompreneble, se ili bonvolas iri ĉe Leilino, tio devas signifi—" "Kompreneble, mi ĝojas ke vi rekonas tion," Franklin Ido asertis abrupte. Li stariĝis kaj transiris al ŝi, prenante ŝian manon per unu el siaj rapidaj gestoj. "Estas io kiun mi deziras diri al vi," li komencis— * * * * * La sekvintan matenon, en la trajno, tra ĉiuj ceteraj interluktantaj pensadoj en la menso de S—rino Lidkoto, kuris la varmeta subfluo de tio kion Franklin Ido deziris diri al ŝi. Li jam deziris diri tion, ŝi sciis, apartan pasintan fojon kiam, preskaŭ ok jarojn antaŭe, hazarda renkontiĝo en la fino de pluva aŭtuno ĉe senhoma Svislanda hotelo ilin kunigis dum du semajnoj en malkutima apudeco. Ili piedpromenis kaj interparolis kune, prunteprenis ĉiu la librojn kaj ĵurnalojn de la alia, pasigis la longajn malvarmetojn vesperojn apud la fajro en la malklara lamplumo de ŝia eta peĉpinsalono kaj mirinde kontentigis ŝin lia ĉeesto kaj fandiĝis malmolaj glaciejoj de ŝia personeco kaj ŝi konsciis ke kiam li foriros ŝi tion bedaŭros senespere. Kaj tiam, en la lasta minuto, en sia stranga malrekta maniero, li lasis ŝin kompreni ke dependas de ŝi ĉu li restu. Ŝi memoris ankoraŭ tiun sendorman nokton kiun ŝi pasigis post la malkovro. Estis absurde, kompreneble, konsideri kompensi lian lojalecon konsentante pri tia ofero, sed kiel eltrovi kialojn por lin konvinki? Ŝi ne toleris la ideon permesi ke li taksu ŝin malpli afekciita, malpli inklina pri li ol ŝi estas. La malavareco de lia amo meritis ke ŝi ĝin repagu per la vero. Tamen kiel vidigi al li kion ŝi sentis sed malakcepti kion li proponis? Kiel konfesi al li tion kio estis sur ŝiaj lipoj kiam li faris la proponon? "Mi vidis kion tio faris al unu viro kaj necesas ke neniam, neniam estu cetera." La senparola malatento pri ŝia pasinteco estis la medio en kiu vivis ilia amikeco kaj ŝi ne povis subite, al li el ĉiuj viroj, komenci paroli pri si kiel kulpinta virino en teatraĵo. Iel, tempofine, ŝi sukcesigis la aferon, evitis rektan klarigon, komprenigis al li ke ŝia vivo jam finiĝis, ke ŝi nun ekzistas nur por sia filino kaj ke pli preciza liaflanka propono estintus preskaŭ malrespekti la taŭgan socian delikatecon. Ŝi tiel alkutimiĝis al konduti kvazaŭ ŝia vivo jam finiĝis! Kaj, ĉiuokaze, li rekonis ŝiaflankan indicon, rezulte de kio ŝi sukcesis ŝirmi kaj sian kaj lian sentivecon. La sekvintan jaron, kiam li alvenis Florencon por viziti ŝin, ili rerenkontiĝis en la malnova amikema maniero kaj ĝis nun tio daŭris esti la kvalito de ilia intimeco. Kaj nun, subite kaj neatendite, li starigis la proponon denove, ĉi-foje senpere, kaj en tia formo ke ŝi ne povis ĝin eviti; bazante la restarigon de la peto, post tiom longa intervalo, sur tion ke, laŭ propra elmontrado ŝia, ŝia ĉefa argumento kontraŭ ĝi ne plu ekzistis. "Vi diras al mi ke Leilino estas feliĉa. Se ŝi estas feliĉa, ŝi ne bezonas vin—ne bezonas vin, tio estas, sammaniere kiel antaŭe. Vi deziris, mi scias, esti ĉiam atingebla, libera kaj disponebla se subite ŝi petus vin alveni ŝin aŭ alvenus enaziliĝi ĉe vi. Mi komprenis tion—tion mi respektis. Mi ne trudis al vi mian deziron ĉar mi konsciis ĝin esti senutila. Vi ne taksintus vin libera, tion mi komprenis sufiĉe bone, elprofiti tian ĝojon kian havigintus al vi kunvivado kun mi dum ŝi estis malfeliĉa kaj, kiel vi ŝin imagis, malhavanta la esperon sin liberigi. Eĉ tiam mi ne havis la saman senton pri tio kiel vi. Mi komprenis pli bone ol vi la evoluantan etoson ĉi tie. Sed antaŭ dek jaroj la ŝanĝiĝo ankoraŭ ne okazis kaj mi maldisponis la kapablon vin konvinki pri ties alveno. Tamen mi imagis ĉiam la eblon ke Leilino ne juĝu sian kazon finaranĝita pro kio mi elektis opinii ke ankaŭ nia kazo ankoraŭ ne finaranĝis. Permesu ke mi daŭre opinii tiel, almenaŭ ĝis vi vidos ŝin kaj konfirmos per propra rigardo kion diras al vi Suzino Suferno." III Laŭlonge de la tuta raportado-reraportado kiun Suzino Suferno faris al ŝi dum ilia kvarhora fuĝado al la montetaro, tiu peto de Ido ade revenis al la menso de S-rino Lidkoto. Ŝi ankoraŭ ne sciis kion senti rilate al ties influo sur ŝian apartan sorton, sed la peto estis io sur kion ŝiaj konfuzitaj pensadoj povus sin apogi meze de la amaso da novaj efektoj kaj ŝi estis nedireble ĝoja ke li diris kion li diris kaj ĝin diris en tiu aparta momento. Tio helpis ŝin alkroĉi solide al sia identeco meze de la ekfluo da strangaj nomoj kaj novaj kategorioj kiujn elverŝis sur ŝin la parolado de ŝia kuzino. Laŭ la progreso de la vojaĝo la komunikaĵoj de Fraŭlino Suferno pli kaj pli eksterordinariĝis. Ŝi kondutis kiel ĉiĉerono pretiganta la menson de sensperta vojaĝanto por la mirindaĵoj baldaŭ eksplodontaj sur ĝin. "Vi ne rekonos Leilino. Ŝi remuntigis siajn perlojn. Johano Sarĝento pentros ŝin. Ho, kaj ŝi petis ke mi diru al vi ke ŝi esperas ke vi ne maltoleros esti iom kunpremata dum la semajnfino. La domon konstruigis la patro de Vilburo, vi scias, kaj ĝi estas iom malnovmoda—ĝi havas nur dek porgastajn dormĉambrojn. Kompreneble tio estas malgranda afero rilate al tio kion ili intencas fari. Ilia propono estas konservi la nunan domon kiel alon. Ŝi petis ke mi klarigu—ŝi ege bedaŭras la malpovon disponigi al vi apartan saloneton en la komenco. Ili konsideras Egiption por la venonta vintro escepte, kompreneble, se Vilburo ricevos sian komision. Ho, ĉu ŝi ne skribis al vi pri tio? Nu, li deziras Romon, vi scias—la duan sekretariecon. Aŭ, anstataŭe, li deziris Anglion. Sed Leilino insistis ke, se ili iros eksterlanden, ŝi postulas esti proksime al vi. Kaj kompreneble tio kion ŝi diras havas leĝan forton. Ho, ili ege deziras ricevi ĝin. Vi komprenu, la onklo de Horaco estas en Kabineto—ia adjunkta sekretario—kaj miaopinie li disponas ege influajn rilatojn—" "Ĉu la onklo de Horaco? Mi supozas ke vi volas diri tiun de Vilburo," interrompis S-rino Lidkoto, eligante anhelon el kiu parton instigis la frivola lingvouzado de Fraŭlino Suferno. "Ĉu tiu de Vilburo? Ne, mi ne volas diri lin. Tiun de Horaco mi volas diri. Neniaj malbonvolaj deziroj kontraŭstarigas ilin, mi certigu vin. Ekde la anonco pri la fianĉiĝo de Horaco—ĉu vi ne sciis ke Horaco fianĉiĝis? Nu, li edziĝas kun unu el la filinoj de Episkopo Torburjo: la ruĝharulino verkinta la romanon kiun ĉiuj priparolas: _Ĉi Tiu Karno Mia_. Ili geedziĝos en la katedralo. Kompreneble, Horaco _rajtas_, ĉar estis Leilino kiu—sed, kiel mi diras, ne estas la plej _eta_ rankoro kaj Horaco mem skribis al sia onklo pri Vilburo." La pensadoj de S-rino Lidkoto refuĝis al tio kion ŝi diris al Ido la antaŭan tagon sur la ferdeko de "Utopio". "Antaŭe mi ne okupis grandan spacon sed kie estas angulo por mi nun?" Kie, efektive, en tiu homplena renversita mondo, kun ties impetaj ŝanĝoj kaj pelmelaj realĝustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezaĵoj, estis spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita sub ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, ŝi ekvidis la ĥaoson laŭ nova angulo kaj ordo ŝajnis ekmoviĝi sur la malplenon. Se la malnovaj procedoj ŝanĝiĝis, ŝia kazo ŝanĝiĝis kun ili. Ankaŭ ŝi estis parto de la ĝenerala realĝustigo, eta ero de la nova kondutmodelo evoluigita en pli aŭdacaj, pli liberaj akordoj. Ĉar ŝia filino havis nenian punon por pagi, ĉu ankaŭ ŝi mem ne liberiĝis pro la sama influo? La riĉaj postlasitaĵoj de juneco kaj ĝojo jam foriris. Sed ĉu ne restis sufiĉe da tempo por kunigi novajn provizojn da feliĉo? Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke ŝi sentu. Li jam tuj vidis kiel la ŝanĝo en la situacio de la filino estigos ŝanĝon en la koncepto de la patrino pri ŝia aparta situacio. Preskaŭ ŝajnis—sufiĉe mirinde!—ke la malsaĝeco de Leilino fariĝis rimedo por senkulpigi la malsaĝecon de ŝi mem. * * * * * Ĉion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la filina ĉirkaŭbrako. Malnature estis, preskaŭ terure, ekstari sur stranga sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je pentraĵoj, floroj, fajrolumo kaj hastantaj servistoj kaj en tiu vasta malkutima konfuzo ekvidi Leilinon, senĉapelan, ridantan, aŭtoritatan, dum stranga juna viro ĝoje eĥadis ŝian saluton kaj transkomunikis ŝiajn ordonojn. Tamen ekde kiam S-rino Lidkoto tenis sian filinon kontraŭbrusten kaj aŭdis la filinon diri kontraŭorelen "Ĉio en ordo, vi maljuna karulino!", ĉiu cetera sento perdiĝis en la profunda efekto de bonfarto kiun estigis la nura ĉirkaŭbrako de Leilino. La efekto restis ankoraŭ ĉe ŝi, varmigante ŝiajn vejnojn kaj tremetigante plaĉe ŝian koron dum ŝi supreniris al sia ĉambro post la tagmanĝo. Iom limigite pro la ĉeesto de vizitantoj, kaj ne tro bedaŭrante la bezonon prokrasti dum kelkaj horoj la "longan interparoladon" kun sia filino pri kiu ŝi sentis sin iel tremete malpreta, ŝi retiriĝis, pretekstante laciĝon, al la helluma luksa dormĉambro en kiun Leilino foje kaj refoje pardonpetis pri la bezono ŝin kunpremi. La ĉambro estis pli granda kaj pli luksa ol iu ajn el ŝia Florenca apartamenteto. Sed ĉefe imponis al ŝi ne la nivelo de riĉeco sugestita per la voĉtono de ŝia filino kiam ŝi aludis la ĉambron nek la finpretigo kaj la komplekso de ties meblaĵoj. Temis pri la aspekto kiun la ĉambro kunhavis kun la cetero de la domo, kaj kun la perspektivo de la subfenestraj ĝardenoj, tiu ŝajna apartenado al aparta "establaĵo"—al io solida, agnoskita, fondita sur sakramentoj kaj precedentoj kaj principoj. Nek la loko nek Leilino nek Vilburo elmontris ion ajn sugestantan pasion aŭ danĝeron. Ilia interrilataro ŝajnis tiel komfortiga kiel ilia meblaro kaj tiel respektinda kiel ilia banksaldo. Estis tio, el la tuta konfuza sperto, kio plej konfuzis S-rinon Lidkoton, kiu havigis al ŝi samtempe la plej profundan senton de sekureco por Leilino kaj la plej fortan senton de antaŭtimo pro ŝi mem. Jes, estis en la kompleto kaj la kompakto de la bonfarto de Leilino io kiu premis. Ido pravis. Ŝia filino ne bezonis ŝin. Leilino, en la momento de sia unua ĉirkaŭbrako, senkonscie pravigis la fakton uzante la saman frazon kiel Ido mem, kaj la du junaj virinoj kun la ĉapeloj. "Ĉio estas en ordo, vi maljuna karulino!" ŝi diris. Kaj ŝia patrino sidis sole, penadante sin situigi en la novan aferaranĝon bildigitan de tia certeco. Ŝia unua distinga sento estis senlogika rankoro. Se tia ŝanĝiĝo jam estis alvenonta, kial ĝi ne alvenis pli frue? Jen ŝi estis, virino ne ankoraŭ maljuna, kiu kompensis preze de la plej bonaj jaroj de sia vivo la ŝtelprenon de la feliĉo kiun la samaĝulinoj de ŝia filino juĝis ilia meritaĵo. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Ŝi havigis al si kion ŝi deziris sed la aĉetprezo estis tro alta. Necesis al ŝi pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke ĝi valoras tiom sed ne plu. Ŝi konis la angoron kiun sentas virino vidinte la viron amatan de ŝi malkovri tion pli frue ol ŝi kaj leginte la malkovron en liaj okuloj. Estis parto de ŝia historio kiun dum longa pasinta tempo ŝi ne kuraĝis pripensi. Ĉiam ŝi ĉirkaŭiradis grandapaŝe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam ŝi vidis la junulon stratetaĝe, apartenantan tiel malferme kaj ĝoje al Leilino, stuporigis ŝin la sensenca malŝparo de ŝia aparta aventuro kaj tordis ŝin la ironia percepto ke la sukceso aŭ malsukceso de la plej profundaj homaj spertoj povas dependi de hazarda kronologio. Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al ŝi. "Mi elektis opinii ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis ŝin tio. Por ĉiuj ceteraj ŝia kazo estis jam de longe fermita. _Finita_ estis skribaĉita ĉie sur ŝi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis. Kaj kion fari se realiĝus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en ordo" de Leilino aŭgurus la "en ordo"-n de ŝi mem? Ĝis nun, kompreneble, maleblis antaŭscii. Ŝi jam imagis, efektive, enirinte la manĝĉambron antaŭ la tagmanĝo, ke tro subita silento surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn junajn virinojn kaj la lantajn golfŝtrumphavajn junajn virojn. Ĉiuj akceptis ŝin dece, kun tiu speco de ŝtonigita deco kiu povas esti aŭ agnosko pri aĝo aŭ protesto pri sendisciplino. Sed laŭ ili, kompreneble, ŝi devas esti maljunulino ĉar ŝi estas la patrino de Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura ĉeesto de matureco estas retenilo. Unu el la junulinoj tamen baldaŭ elvenis la aron kaj, sin apudigante al S-rino Lidkoto, ŝin aŭskultis kun blua rigardo de admiro kiu estigis en la pli aĝa virino subite feliĉan konscion pri ŝiaj de longe forgesitaj sociaj gracioj. Plaĉe estis konscii ke ŝi allogis tiun junan Ĉarlotinon Vinon kies patrino nombriĝis inter ŝiaj plej intimaj amikinoj kaj en kiu travivis iom de la sobreco kaj mildeco de la pli frua etiketo. Sed la kolokveto, interrompite de la tagmanĝoanonco, sukcesis efektivigi nenian pli definitivan ol tiu rememorigan emocion. Ne, ankoraŭ ŝi ne komprenis kiel ŝia aparta kazo akordiĝos en la nova socia ordo. Sed ceteraj homoj—"pli aĝaj homoj" diris Leilino—alvenus per la posttagmeza trajno kaj tiun vesperon je la vespermanĝhoro sendube ŝi scipovus fintaksi la situacion. Ŝi komencis scivoli nervoze kiuj estos la novalvenontoj. Sendube ne necesus al ŝi alfronti embarasajn renkontojn kun antaŭaj konatoj. Tamen strange estis ke ŝia filino menciis neniajn nomojn. Leilino proponis ke poste, en la posttagmezo, Vilburo ŝin veturigu en promenado. Ŝi anoncis la deziron ke ili estigu "bonan trankvilan interparoladon." Sed S-rino Lidkoto volis ke antaŭiru la promenadon ŝia parolado kun Leilino kaj, cetere, jam dum la tagmanĝo, subaŭdis hazardajn aludojn pri okazonta tenismatĉo en kiu estas partoprenonta ŝia bofilo. Ŝia laciĝo estis sufiĉa pretekso por malakcepti la promenadinviton kaj ŝi petegis ke Leilino permesu ŝin ripozi trankvile en sia ĉambro ĝis ili povos ekĝui trankvilan kunbabilmomenton. "Antaŭ la tehoro, tial, vi anasino," Leilino decidiĝis kun lasta kiso kaj baldaŭ S-rino Lidkoto, tra sia malfermita fenestro, aŭdis la freŝajn laŭtajn voĉojn de la gastoj de sia filino sonoradi trans la ĝardenojn ekde la tenisejo. IV Leilino jam alvenis kaj foriris kaj ili jam okazigis sian interparoladon. Ĝi ne daŭris tiel longe kiel S-rino Lidkoto deziris ĉar meze de ĝi Leilino estis vokita al la telefono por ricevi gravan mesaĝon de la urbo kaj sendis informaĵon al la patrino pri sia maleblo reveni ĵus tiam ĉar unu el la junaj virinoj ricevis neatenditan alvokon kaj oni devis aranĝi ŝian foriron. Sed patrino kaj filino pasigis preskaŭ unu horon kune kaj S-rino Lidkoto estis feliĉa. Neniam ŝi vidis Leilinon en tiel dolĉa, tiel atenta animstato. La nura maltrankviligaĵo estas la troeco mem de tiu atento, la troigita deklaro de la ĝeno sentita de la filino kiam iliajn unuajn momentojn da kunesto difektis la ĉeesto de nekonatoj. "Ili ne estas nekonatoj por mi, karulino, ĉar ili estas amikoj de vi," la patrino ŝin certigis. "Jes, sed mi konas viajn sentojn, vi stranga sovaĝa patrino. Mi scias kiel ekde ĉiam vi malamas homojn." (Ĉu _malamas homojn_? Ĉu Leilino forgesis kial?) "Kaj jen la kialo pro kio mi diris al Suzino ke se vi preferas aliri Riĝfildon kun ŝi en dimanĉo, mi nepre komprenos kaj atendos pacience nian bonan ĉirkaŭbrakon. Sed vi ne sentis veran ĝenon inter ili dum la tagmanĝhoro, ĉu ne, karulino?" S-rino Lidkoto, je tio, subite direktis surprizitan rigardon al sia filino. "Ne plu ĝenas min tiaĵoj," ŝi respondis simple. "Sed tio ne min konsolas por esti alfrontiginta vin al la ĝeno de tio, por esti permesinta vin alveni ĉi tien kiam mi devintus _postuli_ ke vi iru al Riĝfildo kun Suzino. Se Suzino ne stultiĝintis, ŝi kunirigintus vin tien kun ŝi. Malplaĉegas al mi pripensi vin ĉi-supre en tuta soleco." Denove S-rino Lidkoto penadis legi ion pli ol iom obtuzan amon en la brilega rigardo de sia filino. "Mi ĝojas povinte malstreĉiĝi hodiaŭposttagmeze, karulino. Kaj poste—" "Ho, jes, poste, kiam ĉi tiu tuta aferaĉo finfiniĝos, ni kompensos ĝin duoble, ĉu ne, vi ŝatata karulino?" Kaj en tiu momento oni alvokis Leilinon al la telefono, kio soligis S-rinon Lidkoton inter ŝiaj konjektoj. Tiuj ankoraŭ ŝvebis antaŭ ŝi en nuba malcerteco kiam Fraŭlino Suferno frapetis ĉe ŝia pordo. "Ĉu vi alvenas por min konduki malsupren al la teservo? Mi forgesis kiom malfrua estas la horo," S-rino Lidkoto ekkrietis. Fraŭlino Suferno, diketa fiksrigarda virineto kun modesta hararanĝo kaj akordiĝema rideto, nervoze alĝustigis la pendantajn klarionbidojn de sia komplika nigra robo. Fraŭlino Suferno estis ĉiam en funebra lamentado kaj ĉiam en memorhonorado pri la forpaso de malproksimaj parencoj ŝi surportis la forĵetitajn vestaĵojn de iliaj intimaj familianoj. "Ĝi ne estas _precize_ funebra," ŝi kutimis diri, "sed ĝi estas la ununura nigra vestaĵero kiun posedis la kompatinda Ĝulino—kaj kompreneble Georgo estis nur la duonkuzino de mia patrino." Dum la fraŭlino antaŭenvenis S-rino Lidkoto sin surprizis scivolante humure ĉu la virino lamentas la eksedziĝon de Horaco Purŝo surportante unu el la malnovaj nigraj satenaĵoj de lia patrino. "Ho, ĉu vi _deziris_ malsupreniri por la tehoro?" Suzino Suferno fiksrigardis ŝin, iom konfuzite. "Leilino suprensendis min por resti apud vi. Ŝi opiniis ke vi estos pli komforta restante ĉi tie. Ŝi timis ke vi vin sentu iom laca." "Laca mi estis. Sed mi disponis la tutan posttagmezon por mallaciĝi. Kaj ĉi tiun mirindan sofon por min helpi." "Leilino petis ke mi diru al vi ke ŝi suprenhastos dummomente antaŭ la vespermanĝo post la alveno de ĉiuj. Sed la trajno ĉiam alvenas terure malfrue. Ŝi bedaŭregas la maleblon disponigi al vi apartan sidĉambron. Ŝi deziris ekscii ĉu mi opinias ke tio vin ĝenas." "Kompreneble, tio spertigas al mi nenian ĝenon. Strange estas ke Leilino povus supozi la kontraŭon." S-rino Lidkoto sin apartigis por liberigi spacon por la domservistino kiu aperis sursojle kunportante tableton sur kiu sterniĝis perpleksiganta variaro da tekuketoj. "Leilino mem aranĝis tion," murmuretis Fraŭlino Suferno dum la pordo fermiĝis. "Ŝia ununura deziro estas ke vi vin sentu feliĉa ĉi tie." S-rino Lidkoto juĝis unu plua indikaĵo pri la subfosita aferstato tion ke la prizorgo de ŝia filino elmontriĝas en la multobleco da sandviĉoj kaj la fornovarmo de kuketoj. Tamen ĉio okazinta ekde ŝia alveno ŝajnis pligrandigi ŝian konfuzon. Veturilkorno soninta sur la eniraleo ŝanĝis la direkton de ŝiaj pensadoj. "Ĉu jam alvenas la novaj gastoj?" ŝi demandis. "Ho, certege, ne. Ili ne alvenos antaŭ la sepa horo." Fraŭlino Suferno streĉis la kolon el la fenestro por okulkapti la veturilon. "Devas esti Ĉarlotino en forirado." "Ĉu estis la Vin-familia knabino kiun oni urĝe forvokis? Mi esperas ke ne temas pri malsano." "Ho, ne. Mi opinias ke temis pri dateraro. Ŝia patrino telefonis dironte ke oni atendas ŝin ĉe Staplejo-familio de Fiŝkilo kaj oni devis veturigi ŝin haste al Albanio por ke ŝi tie entrajniĝu." S-rino Lidkoto meditis. "Mi bedaŭras. Ŝi estas ĉarmulineto. Mi esperis ekpovi paroleti kun ŝi denove hodiaŭvespere post la vespermanĝo." "Jes. Ege domaĝe estas!" La rigardo de Fraŭlino Suferno svagiĝis. "Vi aspektas ja lace, vi sciu," ŝi daŭrigis, sidiĝante ĉe la tetablo kaj pretiĝante disdoni ties bongustaĵetojn. "Vi reiru al via sofo kaj lasu min servi al vi. La ĉirkaŭhastado estigis en vi pli grandan efikon ol vi konscias kaj necesas ke vi ne plu kontraŭbaraktu ĝin. Vi nur restu trankvile ĉi-supre kaj malstreĉiĝu. Vi disponos pri Leilino tute sole en lundo." S-rino Lidkoto alprenis la tetason kiun transdonis ŝia kuzino sed elmontris nenian ceteran emon obei al ŝiaj ordonoj. Dummomente ŝi kulerumis sian teon silente. Tiam ŝi demandis: "Ĉu estas via opinio ke mi restu trankvile ĉi-supre ĝis lundo?" Fraŭlino Suferno demetis sian tason per gesto tiel abrupto ke ĝi endanĝerigis apudan teleron da skonoj. Kiam ŝi sin certigis pri la bonfarto de la skonoj, ŝi suprenrigardis kun tremetanta rido. "Karulino, eble morgaŭ vi sentos vin en alia stato. La aero ĉi tie, vi scias—" "Jes, mi scias." S-rino Lidkoto antaŭenkliniĝis por servi skonon al si. "Kiu alvenos hodiaŭvespere?" ŝi demandis. Fraŭlino Suferno tiris la brovojn kaj fiksrigardis. "Vi scias ke mia bedaŭrinda kapaĉo ne bone memoras nomojn. Leilino diris al mi. Sed estas tiom multaj—" "Ĉu tiom multaj? Ŝi ne diris al mi ke ŝi atendas multhoman gastaron." "Ho, ne multhoman. Sed iom preterirantan ŝian intiman amikorondeton. Kaj, kompreneble, ĉar estas la unua fojo, ŝi iom ekscitiĝas pri la alveno de la pliaĝularo." "Ĉu la pliaĝularo? Ĉu vi aludas niajn samaĝulojn?" "Nu, jes." Fraŭlino Suferno paŭzis, kvazaŭ dezirante sin kunigi por eksalti. "La Aŝtono Ĝilesoj," ŝi eligis. "Ĉu la Aŝtono Ĝilesoj? Ĉu vere? Plaĉos al mi revidi Marnjon Ĝileson. Devas esti dek ok jaroj ekde kiam mi lastan fojon vidis ŝin," diris S-rino Lidkoto konstantaritme. "Jes," Fraŭlino Suferno anhelis, subitege replenigante sian tason. "La Aŝtono Ĝilesoj. Kaj kiuj aliaj?" "Nu, la Samĉjo Fresbijoj. Sed la plej grava gasto, kompreneble, estas S-rino Lorino Bulĝero." "Ĉu S-rino Bulĝero? Leilino ne diris al mi ke ŝi alvenas." "Ĉu ne? Mi supozas ke ŝi ĉion forgesis kiam ŝi vidis vin. Sed la festenon oni estigis por S-rino Bulĝero. Vidu, estas tre grave ke ŝi—nu, ke ŝi ekaprobu Leilinon kaj Vilburnon. Lia komisiiĝo al Romo nepre dependas de tio. Kaj vi scias ke Leilino postulas Romon por esti proksima al vi. Tial ŝi demandis al Marnjo Ĝileso, kiu estas intima amikino de la Bulĝeroj, ĉu eble oni ne povus aranĝi la viziton? Kaj la kablogramo de Marnjo trafis S-rinon Bulĝeron ĉe Ĉerburgo. Ŝi pasigos nur du semajnojn en Usono kaj alvenigi ŝin ĉi-tien estis vera triumfo." "Jes, mi konscias pri tio," diris S-rino Lidkoto. "Vi scias, ŝi estas iom—iom elektema; kaj Marnjo estis iom dubema ĉu—" "Ĉu ŝi konsentos, pro Leilino?" murmuretis S-rino Lidkoto. "Nu, jes. Pro ŝia oficiala posteno. Sed feliĉe ŝi estas amikino de la Barklejoj. Kaj renkonti ĉi tie la Ĝilesojn kaj la Fresbijojn ĝustigos la aferon. La tempoj ŝanĝiĝis!" Suzino Suferno indulge resumis. S-rino Lidkoto ridetis. "Jes. Antaŭ kelkaj jaroj ŝajnintus malprobable ke iam denove mi vespermanĝu kun Marnjo Ĝileso kaj Harjetino Fresbijo kaj S-rino Lorino Bulĝero." Fraŭlino Suferno dummomente ne ŝajnis voli ellabori la temon kaj post intervalo da silento S-rino Lidkoto subite reparolis: "Tiurilate, ĉu ili scias ke mi estas ĉi tie?" La efiko de ŝia demando estis estigi ĉe Fraŭlino Suferno troigitan atakon de fiksrigardado kaj brovokuntirado. Ŝi rearanĝetadis la teaĵojn, tuŝetadis siajn klarionbidojn kaj, rigardante la horloĝon, diris mirege: "Laŭkompate! Ĉu estas jam la sepa?" "Mi supozas ke estas tute egale," daŭrigis S-rino Lidkoto. "Sed ĉu Leilino diris al ili ke mi alvenas?" Fraŭlino Suferno rigardis ŝin dolore. "Nu, vi ne povas supozi, karulino, ke Leilino farus ion ajn—" S-rino Lidkoto daŭrigis. "Ĉar, kompreneble, ege gravas, kiel vi diras, ke S-rino Lorino Bulĝero spertu favoran efekton por ke Vilburo havu la plej bonajn ŝancojn atingi Romon." "Mi _diris_ al Leilino ke vi reagos tiel, karulino. Vi vidu, estas ĉefe nome de _vi_—por obteni postenon proksiman al vi—ke Leilino invitis S-rinon Bulĝeron." "Jes, tion mi komprenas." S-rino Lidkoto, abrupte stariĝante, direktis sian rigardon al la horloĝo. "Sed, kiel vi diras, la horo malfruas. Ĉu ni ne ekvestiĝu por la vespermanĝo?" Ankaŭ Fraŭlino Suferno, reage al la propono, stariĝis, tuŝante nervoze siajn klarionbidojn. "Ege plaĉus al mi povi konvinki vin resti ĉi-supre ĉi-vespere. Mi certas ke Leilino estus pli feliĉa se vi ja restus. Efektive, vi estas ege tro laca por malsuprenveni." "Kia stultaĵo, Suzino!" S-rino Lidkoto parolis kun subita akro, etendante la mano ĝis la sonorilo. "Kiam ni vespermanĝos? Ĉu je la oka kaj duono? Tial mi nepre devas vin forsendi. Je mia aĝo oni bezonas tempon por vestiĝi." Fraŭlino Suferno, tiel propulsite ĝis la sojlo, lantis tie por ripeti: "Leilino neniam sin pardonos se vi agos preter via fizika kapablo." Sed S-rino Lidkoto ridetis al ŝi senresponde kaj la glacia lum-ondo ŝin forpelis tra la pordo. V S-rino Lidkoto, kvankam ŝi iniciatis geston por alvoki la ĉambroservistinon, ne ĝin finfaris. Kiam la pordo fermiĝis, ŝi daŭre staris senmove meze de la dolĉaluma grandspaca ĉambro. La fajro, ekbruligite je la krepuska horo, dancadis sur la brileco de arĝento kaj speguloj kaj sobraj oraĵoj. Kaj la sofo ĝis kiu urĝis ŝin Fraŭlino Suferno amasigis siajn kusenojn en invita proksimeco al tablo ŝarĝita je novaj libroj kaj ĵurnaloj. Ŝi ne memoris esti iam antaŭe pli lukse loĝata aŭ spertinta tiel strangan senton de esti ekstere, solapersone, sub la nokto, sur vendobatita ebenaĵo. Ŝi sidiĝis apud la fajro kaj meditadis. Ĉeporda frapeto instigis ŝin levi la kapon kaj ŝi vidis sian filinon sur la sojlo. La komplika aranĝo de la bela hararo de Leilino kaj la flugantaj faldaĵoj de ŝia tualetrobo komprenigis ke ŝi interrompis sian tualeton por hasti al sia patrino. Sed post eniri la ĉambron ŝi paŭzis momenton, ridetante malcerte, kvazaŭ forgesinte la celon de sia hasto. S-rino Lidkoto stariĝis. "Ĉu estas la vestiĝhoro, karulino? Ne min riproĉu. Mi ne malfruos." "Ĉu la vestiĝhoro?" Leilino staris antaŭ ŝi kun mistifikita rigardo. "Nu, mi supozis, karulino—mi volas diri, mi esperis ke vi decidiĝis resti ĉi tie en trankvila ripozado." Ŝia patrino ridetis. "Sed mi jam estis en ripozado la tutan posttagmezon!" "Jes, tamen—vi scias, vi jes ja aspektas lace. Kaj kiam Suzino ĵus diris al mi ke vi intencas klopodi—" "Ĉu vi alvenis por haltigi min?" "Mi alvenis dezirante diri ke vi sentu nenietan devon—" "Efektive. Tion mi komprenas." Okazis paŭzo dum kiu Leilino, svage evitante la patrinan okulkontroladon, driviris al la tualetotablo kaj komencis malmunti la simetrion de la brosiloj kaj boteloj aranĝitaj sur ĝi. "Ĉu viaj vizitantoj scias ke mi estas ĉi tie?" S-rino Lidkoto subite daŭrigis. "Ĉu ili—kompreneble—nu, efektive," Leilino respondis, tute absorbite per siaj klopodoj turni la ŝtopilon de botelo da salo de Epsomo. "Tial ili ne surpriziĝos se mi ne aperos, ĉu?" "Ho, tute ne, karulino. Mi certigu al vi ke _ĉiuj_ komprenos." Leilino demetis la botelon kaj returniĝis al sia patrino dum ŝia vizaĝo ekbrilis je retrankviliĝo. S-rino Lidkoto staris senmove, kun la kapo en rektalinia pozo, dum kiu tempo ŝiaj okuloj rigardis ridetante la filinon. "Ĉu ili opinios tion stranga se mi jes ja aperos?" Leilino haltis abrupte, kun la lipoj jam duonapertaj por respondi. Dum ŝi paŭzis, ruĝo ŝtelfarbetis ŝian nudan kolon, atingis balailmove ŝian gorĝon, ekflamiĝis en ŝiaj vangoj. De tie la koloro suprensendis sian katastrofan karmezinon ĝis ŝiaj tempioj mem, ĝis ŝiaj orelloboj, ĝis la randoj de ŝiaj palpebroj, pulsante sur la tuta vizaĝo en fajraj ondoj, kvazaŭ ventumate far iu neperceptebla vento. S-rino Lidkoto spektadis la konflagracion silente. Tiam ŝi forturnis la rigardon, iom ridante. "Mi nur volis diri ke mi timis ke mia malĉeesto difektos la sidaranĝon de via manĝtablo. Se vi povas certigi al mi ke ne, mi elektos kredi vin kaj revenos al tiu nerezistebla sofo." Ŝi paŭzis, kvazaŭ atendante ke ŝia filino parolu. Tiam ŝi etendis la brakojn. "Forkuru kaj vin vestu, karulino. Kaj ne maltrankviliĝu pri mi." Ŝi ĉirkaŭbrakis Leilinon intime, premis longan kison sur la lastan postbrilaĵon de ŝia malpligrandiĝanta ruĝiĝo. "Efektive, mi sentas min iomete laca, kaj se ne ĝenos vin ke mi malĉeestu la aferon, mi opinias preferi malbonkondute enlitiĝi kaj resti tie ĝis via kompanio disiĝos. Kaj nun forkuru, se ne, vi malfruos, kaj pardonpetu por mi al ĉiuj." VI La gastoj de la Barklejoj disiĝis kaj S-rino Lidkoto, nepre renormaliĝinte post sia dutaga ripozado, sin trovis en la sekvinta lundo, en soleco kun siaj gefiloj kaj Fraŭlino Suferno. Estis etoso de jubilado en la aero ĉar la festeno "disvolviĝis" tiel eksterordinare bone, tiel ege kontentige, ŝajne, por S-rino Lorino Bulĝero, ke la baldaŭa komisiiĝo de Vilburo al Romo estis preskaŭ nepra certeco. Tiel certa tio ŝajnis ke la anticipo de frua rekuniĝo mildigis la ĉagrenon kiun Leilino sentis eksciinte la decidon de sia patrino reiri Italion preskaŭ tuj. Neniu komprenis tiun decidon. Ŝajnis al Leilino nepre nekredeble ke S-rino Lidkoto malkonsentu resti ĉe ili ĝis la fiksiĝo de ilia aparta sorto kaj Vilburo eĥis ŝian miregon. "Kiel vi ne atendu ĉi tie, laŭ la propono de Leilino, ĝis ni povos ĉiuj kunfari niajn valizojn kaj kuniri?" S-rino Lidkoto ridetis pro dankemo dum ŝi anoncis sian malkonsenton. "Malgraŭ ĉio, ne estas certe ke vi faros la valizojn." "Ho, vi devintus vidi Vilburon kun S-rino Bulĝero," Leilino diris triumfe. "Ne, vi devintus vidi Leilinon kun ŝi," ĝojegis la edzo de Leilino. Fraŭlino Suferno aldonis entuziasme: "Mi ja opinias ke inviti Harjetinon Fresbion estis genia manovro!" "Ho, ni estos kun vi baldaŭ," ridis Leilino. "Tiel baldaŭ ke estas vere sensence disiĝi." Sed S-rino Lidkoto eltenis kun la senbrua firmeco pri kiu ŝia filino konsciis ke estos sentutile ĝin kontraŭstari. Post ŝiaj longaj monatoj en Hindio, nepre devigis, ŝi postulis, ke ŝi revenu al Florenco kaj kontrolu kio okazas al ŝia eta tiea loĝejo. Kaj ŝi jam estis tiel komforta sur "Utopio" ke ŝi eksentas la deziron tien reveni per la sama ŝipo. Tial estis devige ke la filino konsentu pri ŝia decido kaj daŭre gastigi ŝin ĝis la posttagmezo de la antaŭtago de la surmariĝo de "Utopio". Tiu aranĝo konvenis al kelkaj projektoj kiujn, dum sia dutaga izoliĝo, S-rino Lidkoto silente maturigis. Foriri la plej baldaŭ kiel eble fariĝis por ŝi nepra gravaĵo kaj la Florenca loĝejeto, kiu enhavis ŝian pasintecon en ĉiu faldaĵo de siaj kurtenoj kaj inter ĉiu paĝo de siaj libroj, ŝajnis al ŝi nun la ununura loko de kie estus tolereble rigardi tiun pasintecon. Ŝi ne estis malfeliĉa dum la intervenaj tagoj. Vidi la bonfarton de Leilino, senti la tenerecon de Leilino estis, malgraŭ ĉio, la kialoj de ŝia alveno kaj plenaĵon da tio ŝi jam ja ricevis. Leilino neniam antaŭe estis pli feliĉa, nek pli tenera, kaj kontempladi ŝian ĝojegon kaj ĝuadi ŝian karecon estis absorba agado por ŝia patrino. Tamen ili ankaŭ iom surpremis kelkajn kvazaŭ tro streĉitajn muzikakordojn kaj S-rino Lidkoto, kiam finfine ŝi soliĝis en la Nov-Jorka hotelo al kiu ŝi revenis la nokton antaŭ ol enŝipiĝi, spertis la senton esti ĵus eskapinta vivkorpe el la kaptotenado de giganta mano. Ŝi malpermesis la filinon alveni la urbon kun ŝi. Ŝi eĉ malakceptis la kompanion de Suzino Suferno. Ŝi deziris nenian viatikon krom tiu de siaj apartaj pensadoj. Kaj ŝi permesis ke tiuj ŝin alvenu sen kaŭri antaŭ ili dum ŝi sidis en la sama altplafona salono en kiu, antaŭ nur unu semajno, ŝi kaj Franklino Ido estigis sian memorindan interparoladon. Ŝi promesis al sia amiko havigi al li novaĵojn pri si, sed ŝi ne tenis la promeson. Ŝi sciis ke li sendube revenis de Ĉikago kaj ke se li ekscius ŝian subitan decidon reveni Italion, ne eblus al ŝi eviti vidi lin antaŭ la surmeriĝo. Kaj ĉar antaŭ ĉio ŝi deziris ne vidi lin, ŝi silentadis, celante alsendi leteron al li ekde la ŝipo. Estis nenia kialo pro kiu atendi ĝis tiam por skribi al li. La nuna momento estis pli favora kaj la tasko, kvankam ne plaĉa, almenaŭ plenigus horon de ŝia soleca vespero. Ŝi aliris la skribtablon, eltiris paperfolion kaj komencis skribi lian nomon. Kaj en tiu momento la pordo malfermiĝis kaj li eniris. La vortoj per kiuj ŝi salutis lin estis la lastaj kiujn ŝi povintus sin imagi diri kiam ili adiaŭis antaŭe. "Kiel eternamonde vi eksciis ke mi estas ĉi tie?" Tujege li scikaptis ŝian voldiradon. "Tial vi ne volis ke mi eksciu?" Li staradis, ŝin rigardante. "Mi supozas ke mi devintus interpreti vian silenton kiel havantan tiun signifon. Sed laŭhazarde mi renkontis S-rinon Vinon, kiu gastas ĉi tie kaj ŝi invitis min vespermanĝi kun ŝi kaj Ĉarlotino kaj la juna amkandidato de Ĉarlotino. Ili diris al mi esti vidintaj vin alveni hodiaŭposttagmeze kaj mi ne toleris la ideon ne suprenveni." Okazis paŭzo inter ili kiun S-rino Lidkoto finfine interrompis, deklarante: "Ho, tial ŝi jes ja min rekonis!" "Ĉu vin rekonis?" Li fiksrigardis. "Nu—" "Ho, mi prikonsciis ŝian rekonon pri mi, kvankam ŝi ne movis eĉ ununuran palpebron. Tion mi prikonsciis pro la ruĝiĝo de Ĉarlotino. La knabino havas ege belan ruĝiĝkapablon. Mi konsciis ke ŝia patrino malpermesis ke ŝi alparolu min." Ido demetis sian ĉapelon kun malpacienca rido. "Ĉu Leilino ne kuracis al vi viajn iluziojn?" Ŝi rigardis lin fikse. "Tial vi ne opinias ke Margaretino Vino celis min malagnoski, ĉu?" "Mi opinias ke viaj opinioj estas absurdaj." Ŝi paŭzis percepteblan momenton sen daŭrigi la temon. Tiam ŝi diris tanĝante: "Mi eknavigos morgaŭ frumatene. Mi intencis skribi al vi. Jen la letero kiun mi jam komencis." La rigardo de Ido sekvis ŝian geston, tiam atingis ŝian vizaĝon. "Tial ĉu vi ne intencis vidi min nek eĉ sciigi al mi ke vi foriros ĝis post la foriro?" "Mi opiniis ke estos pli bone klarigi ĉion al vi en letero—" "Kion Dionome vi havas por klarigi?" Ŝi ne respondis kaj li daŭrigis urĝe: "Ne povas esti ke vi maltrankviliĝas pri Leilino, ĉar Ĉarlotino Vino diris al mi ke ŝi estis tie pasintsemajne kaj multhoma kompanio alvenis en la momento mem de ŝia foriro: la Fresbijoj, la Ĝilesoj kaj S-rino Lorino Bulĝero—la tuta kontrolantaro! Se Leilino sukcesigis _tiun_ ekzamenon, tiam ŝi aljuĝigis al si sian diplomon." S-rino Lidkoto sin faligetis en la saman angulon de la sofo kie ŝi jam sidis dum ilia interparolado de la antaŭa semajno. "Mi stultiĝis," ŝi komencis abrupte. "Mi devintus iri al Riĝfildo kun Suzino. Mi konsciis nur poste ke oni atendis ke mi iru." "Ĉu atendis ke vi iru?" "Jes. Ho, la kulpo ne estis de Leilino. Ŝi suferis, kompatinda karulino. Ŝia atento tiriĝis dise. Sed ŝi jam invitis sian gastaron antaŭ ol ekscii pri mia alveno." "Ho, rilate al tio—" Ido entiris profundan spiron de senzorgigo. "Mi povas kompreni ke estis laŭnecese malkuraĝige ne rajti disponi pri ŝi solapersone je la komenco. Sed, malgraŭ ĉio, vi estis inter malnovaj amikoj aŭ iliaj infanoj: la Ĝilesoj kaj la Fresbijoj—kaj eta Ĉarlotino Vino." Li paŭzis momenton antaŭ la lasta nomo kaj heziteme ŝin kontrolrigardis. "Eĉ se ili alvenis en maltaŭga momento, vi estis certe feliĉa bonŝancinte revidi ilin ĉiujn ĉe Leilino." Ŝi revenigis lian rigardon kun apenaŭ videbla rideto. "Ilin mi ne vidis." "Ĉu ilin vi ne vidis?" "Ne. Tio estas, mi vidis nur etan Ĉarlotinon Vinon. Tiu infano estas ekskvizita! Ni estigis interparoladon en la tago de mia alveno. Sed kiam ŝia patrino eksciis ke mi gastas en la domo, ŝi telefonis al ŝi, postulante ke ŝi tuj foriru. Tial mi ne revidis ŝin." La senkolora vizaĝo de Ido ruĝiĝis. "Mi ne scias de kie vi alprenas tiajn ideojn." Ŝi daŭrigis, kvazaŭ ne lin aŭdinte. "Ho, kaj mi vidis ankaŭ Marnjon Ĝileson dum momento. Suzino Suferno alvenigis ŝin al mia ĉambro la lastan vesperon, post la vespermanĝo, kiam la aliaj ĉiuj ludis briĝon. Ŝi havas bonvolan intencon—sed ne helpis multe." "Sed kion vi faris en via ĉambro vespere post la manĝo?" "Nu, vidu, kiam mi konsciis ke alveni estis eraro—kiom embarasa por Leilino estis mia alveno, mi volas diri—mi nur diris al ŝi ke mi estas tre laca kaj preferos resti supretaĝe ĝis la foriro de la gastoj." Ido, ĝemante, frapigis la manon kontraŭ la brakon de sia fotelo. "Mi scivolas kiom da ĉio tio vi nur imagis!" "Mi ne imagis tion ke Harjetino Fresbio ne petis vidi min, kvankam sciante ke mi estas en la domo. Nek tion ke Marnjo Ĝileso instigis Suzinon, je la dek unua horo, suprenkontrabandi ŝin ĝis mia ĉambro kiam la aliaj ne scius kien ŝi malaperis. Nek la teruran timon de mia kompatinda Leilino ke S-rino Lorino Bulĝero, honore de kiu la festeno estis aranĝita, divenu ke mi estas en la domo kaj malhelpu ke ŝia edzo aljuĝu al Vilburo la duan sekretaripostenon pro la kialo ke oni devigis ŝin tranokti sub la sama tegmento kiel lia bopatrino!" Ido daŭre tamburumis sur sian fotelbrakon per maltrankviligitaj fingroj. "Vi ne _scias_ ke iuj ajn el la agoj kiujn vi priskribas fontis el la kaŭzoj kiujn vi supozas." S-rino Lidkoto paŭzis antaŭ ol respondi, kvazaŭ honeste strebante taksi la pezon de lia argumentado. Tiam ŝi diris en mallaŭta voĉo, "Mi scias ke Leilino suferegis timante ke mi malsuprenvenu al la vespermanĝo la unuan nokton. Kaj estis por mi, ne por si, ke ŝi timis. Leilino neniam timas por si." "Sed la konkludoj kiun vi eltiras estas nepre sensencaj. Estas mallarĝpensaj virinoj ĉie sed la virinoj alvenintaj ĉe Leilino konsciis nepre bonege ke ilia tiea ĉeesto havigus al ŝi specon de socia rajtigo kaj se ili konsentis ke ŝi havu ĝin, kial mondo-nome ili dezirus malaprobi tion por vi?" "Tiun samaĵon mem mi diris al mi antaŭ unu semajno en la nuna ĉambro post mia unua interparolado kun Suzino Suferno." Ŝi levis nebuletan rideton al liaj maltrankvilaj okuloj. "Jen kial mi aŭskultis kion vi diris al mi la saman vesperon kaj kial viaj argumentadoj min duonkonvinkis kaj instigis min ekesperi ke ne maleblos por mi kio eblis por Leilino. Se jam alvenis la nova liberigo, kial ne por mi same kiel por la aliaj? Mi ne scipovas diri al vi kian flugvojon malfermis mia imago!" Franklino Ido stariĝis el sia fotelo kaj transiris la ĉambron ĝis seĝo staranta proksime al la sofo-angulo. "Mi interesiĝis—en tiu momento—nur pri kiel via imago ŝajnis proksimigi vin al mi," li diris. "Ankaŭ mi interesiĝis pri tio. Jen kial mi celis foriri sen vidi vin." Ili interŝanĝis reciprokajn seriozajn rigardojn. "Ĉar, vi vidu, mi eraris," ŝi daŭrigis. "Ni ambaŭ eraris. Vi diras ke estas sensence ke la virinoj konsentintaj agnoski la gastecon de Leilino samtempe malkonsentis min renkonti sub ŝia tegmento. Kaj tiel tio estas. Sed mi komencas kompreni la kialon de tio. Temas nur pri tio ke la socio ege tro okupiĝas por revizii siajn decidojn. Sendube neniu en la domo paŭzis por konsideri ke mia kazo kaj tiu de Leilino estas samegaj. Ili nur memoris ke mi faris ion kion, en la momento de la farado, la socio kondamnis. Mian kazon oni juĝis kaj klasis. Mi estas la virino kiun jam de dudek jaroj oni malagnoskas. La pli maljunaj homoj jam duonforgesis la kialon, kaj la pli junaj neniam sciis la veran kialon. Malagnoski min nur fariĝis tradicio. Kaj la tradicioj perdintaj sian signifon estas la plej malfacilaj por detrui." Ido sidis senmove dum ŝi parolis. Kiam ŝi silentis, li stariĝis, ridante mallonge, kaj transiris la ĉambron ĝis la fenestro. Ekstere, la vasta nigra Nov-Jorko-perspektivo, striite per siaj multegaj lumvicoj, etendiĝis foren en la fumajn randojn de la nokto. Pergeste li indikis ĝin al ŝi. "Kion signifas al la tuta tiea ekstera vivo, laŭ via supozo, tiaj vortoj kiajn vi ĵus uzis—'socio,' 'tradicio' kaj la ceteraj?" Ŝi alvenis ekstari apud li ĉe la fenestro. "Malpli ol nenio, kompreneble. Sed vi kaj mi ne estas ekstere. Ni estas fermitaj en eta streĉita rondo de kutimo kaj asociiĝo, same kiel ni estas fermitaj en ĉi tiu ĉambro. Memoru, mi opiniis esti sukcesinta eliri ĝin iun fojon, sed verfakte estis la aliaj homoj kiuj ĝin eliris dum mi restis en la sama eta ĉambro. La sola diferenco estis ke mi restis tie solapersone. Ho, mi ĝin loĝebligis nun, mi alkutimiĝis al ĝi. Sed mi perdis ĉiuj iluziojn pri anĝelo bonvolonta alveni malfermi la pordon." Denove Ido ridis malpacience. "Nu, se la pordo ne malfermeblas, kial ne permesi eniri ceteran malliberulon? Almenaŭ la soleco estus malpli granda—" Ŝi forturniĝis de la malhela fenestro en la brile lumigitan ĉambron. "Sed la malliberejo estus pli fortika. Vi forgesas ke mi estas bonege informita pri tio. Ni estas ĉiuj malliberuloj, kompreneble—ni ĉiuj ordinaraj homoj malkunportantaj nian liberecon en la cerbo. Sed ni nin alkutimigis al niaj apartaj ĉeloj kaj se oni nin translokigas subite en la novajn, povas okazi ke ni renkontu ŝtonmuron tie kie ni atendis renkonti maldensan aeron kaj ke ni nin sensencigu frapegante la kapon kontraŭ ĝin. Iun fojon mi vidis viron tiel agi." Ido, sin apogante kun falditaj brakoj kontraŭ la fenestrokadron, ŝin spektadis silente dum ŝi vagiradis maltrankvile en la ĉambro, kunamasigante kelkajn disĵetitajn librojn kaj lanĉante manplenon da ŝiritaj leteroj en la forĵetaĵujon. Kiam ŝi finfaris, li reparolis: "Ĉio kion vi diras baziĝas sur antaŭkonceptitaj teorioj. Kial vi ne elprovis ilin malsuprenirante renkonti viajn antaŭajn amikojn? Ĉu vi ne prikonscias kiun konkludon ili povus nature koncepti pro via elekto vin kaŝi kiam ili alvenis? Ŝajnis ke vi timas ilin—aŭ ke vi ne pardonis ilin. Ambaŭmaniere, vi malpravigis ilin anstataŭ atendi ke ili pravigu vin. Se Leilino sin enterigintus en la dezerto, ĉu vi supozas ke la socio tien irintus por ŝin revenigi? Vi diras ke vi timis nome de Leilino kaj ke ŝi timis nome de vi. Ĉu vi ne komprenas kion signifas ĉiuj tiuj komplikaj sentoj? Nur ke vi estis tro nervoza en la koncerna momento por lasi la aferon evolui nature, same kiel vi estas tro nervoza nun por ilin taksi racie." Li paŭzis kaj turnis la rigardon al ŝia vizaĝo. "Ne klopodu ektaksi nun. Aljuĝu al vi iom pli da tempo. Aljuĝu al _mi_ iom plu da tempo. De ĉiam mi konscias ke bezonatos tempo." Li alproksimiĝis kaj ŝi permesis ke li alprenu ŝian manon. Pro la serioza afableco de lia vizaĝo situanta tiel proksime super ŝi, ŝi sentis sin kvazaŭ infanon vekitan el timigaj sonĝoj kaj trovantan lumon en sia ĉambro. "Eble vi pravas—" ŝi aŭdis sin komenci. Tiam ia internaĵo retiris ŝin kvazaŭ alkroĉe kaj ŝia mano forfalis de li. "Mi scias ke mi pravas; fidu al mi. Ni priparolos tion baldaŭ en Florenco." Ŝi staris antaŭ li, sentante kun malespero lian bonecon, lian paciencon kaj lian malrealecon. Lia tuta diraĵo ŝajnis pentrita gazo mallevita inter ŝi kaj la veraj faktoj de la vivo kaj kaptoprenis ŝin subita deziro dispecegigi la gazon. Ŝi retiriĝis kaj lin rigardis kun rideto de supraĵa trankviligo. "Vi ja pravas—rilate al ĉesi paroli nun. Mi estas nervoza kaj laca kaj daŭra parolado ne helpus. Mi tro meditas pri eventoj. Kiel vi diras, mi devas penadi ne retiriĝi en kaŭrado antaŭ homoj." Ŝi flankenturniĝis kaj rigardis la horloĝon. "Ho, estas nur la deka! Se mi forsendas vin, mi komencos tro meditadi denove. Kaj se vi restas, ni daŭre parolos pri la sama temo. Kial ni ne malsupreniru viziti Margaretinon Vinon dum duonhoro?" Ŝi parolis malpeze kaj rapide dum ŝiaj brilaj okuloj rigardis lian vizaĝon, kiun, dum ŝi spektadis, ŝi vidis ŝanĝiĝi, kvazaŭ ŝia rideto ĵetintus sur ĝin tro klaran lumon. "Ho, ne—ne hodiaŭvespere!" li asertis. "Ĉu ne hodiaŭvespere? Nu, kiun alian vesperon mi havos kiam mi foriros je la tagiĝo? Krome, mi deziras vidigi al vi ke mi celas esti pli racia—ke mi celas ne plu timi homojn. Kaj tre plaĉus al mi ekvidi novan fojon la malgrandan Ĉarlotinon." Li staris antaŭ ŝi kun la mano en la barbo, ripetante la geston kiun li efektivigis ĉiam en momentoj de perpleksiĝo. "Venu!" ŝi ordonis ĝoje, turniĝante ĝis la pordo. Li sekvis ŝin kaj metis manon sur ŝian brakon. "Ĉu vi ne opinias—ĉu ne estus pli bone ke mi antaŭiru kaj kontrolu? Ili diris al mi ke ili pasigis lacigan tagon ĉe la robtajloro. Mi kuraĝas sugesti ke ili jam enlitiĝis." "Se vi diris ke junulo de Ĉarlotino vespermanĝas kun ili. Certe li ne foririntus antaŭ la deka, ĉu? Malgraŭ tio, mi malsupreniros kaj kontrolos kun vi. Oni malŝparas tiom da tempo antaŭsendante serviston." Ŝi flankenmetis lin mildageste, tiam paŭzis dum frapis ŝin nova pensado. "Aŭ atendu. Mia servistino enestas la apudan ĉambron. Mi petos ke ŝi iru demandi ĉu Margaretino konsentos min akcepti. Jes, jen estas certe la plej bona rimedo." Ŝi turniĝis malantaŭen kaj iris ĝis la pordo kondukanta al ŝia dormĉambro. Sed antaŭ ol povi ĝin malfermi, denove ŝi sentis la rapidan tuŝgeston de Ido. "Mi opinias—nun mi memoras—la junulo de Ĉarlotino proponis ke ili foriru ĉiuj—al muzikhalo aŭ simila ejo. Mi certas—mi nepre certas ke vi ne sukcesos renkonti ilin." Ŝia mano forfalis de la pordo, la lia forfalis de ŝia brako kaj dum ili retiriĝis kaj alfrontis unu la alian, ŝi vidis la sangon leviĝi malrapide tra lia palflava haŭto, ruĝigi liajn kolon kaj orelojn, sin trudi al la randoj de lia barbo kaj senmoviĝi en malklarajn makulaĵojn sub liaj amikemaj ĉagrenitaj okuloj. Ŝi jam vidis la saman ruĝiĝon sur alia vizaĝo kaj la sama impulso de kompato sentita tiam denove ŝin instigis forturni la vizaĝon. Ĉeporda frapsono rompis la silenton kaj portisto enigis la kapon en la ĉambron. "Estas nur por ekscii kiom da valizoj foriros al la ŝipo morgaŭmatene." Ŝi sentis ke tiuj vortoj dispecigis ŝirrapide la vualon de pentrita gazo kaj ke denove ŝi moviĝas inter la sovaĝaj randoj de la realeco. "Ho, ve!" ŝi ekkriis. "Mi neniam sukcesas memori! Atendu momenton. Necesas ke mi informiĝu ĉe mia servistino." Ŝi malfermis sian dormĉambran pordon kaj alvokis: "Anetino!" End of the Project Gutenberg EBook of Aliaj Tempoj, by Edith Wharton *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ALIAJ TEMPOJ *** ***** This file should be named 18836-0.txt or 18836-0.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/8/8/3/18836/ Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.