The Project Gutenberg EBook of Rakontoj, by Jakub Arbes This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Rakontoj Author: Jakub Arbes Translator: Josef Grna Release Date: April 14, 2006 [EBook #18178] Language: Esperanto Character set encoding: ISO-8859-1 *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RAKONTOJ *** Produced by William Walter Patterson, Miroslav Malovec ESPERANTA BIBLIOTEKO DE CXEHXAJ AUXTOROJ Volumo I J. ARBES RAKONTOJ KUN LA PERMESO DE L' AUXTORO TRADUKIS EL CXEHXA LINGVO JOS. GRNA Eldonis FERD. BOHÁCEK, Jevícko Moravio, Auxstrio 1908 Presejo Druzstvo knihtiskárny, Hranice. Eldonante tiun cxi unuan libron de esperantaj tradukoj el la cxehxa literaturo mi varme deziras, ke la libro disflugu baldaux tra la mondo esperantista kaj helpu vastigi inter la samideanoj la konojn pri la cxehxa literaturo, gxis nun ankoraux malmulte konata ekster la limoj de mia patrujo. Al sinjoroj _H. Bouska_ en Praha, Th. _Cejka_ en Bystrice-Hostýn kaj _Edm. Kolkop_ en Jevícko mi esprimas mian sinceran dankon por la korekto de tiu cxi libro _La tradukinto._ * * * * * ENHAVO Pagxo J. Arbes . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1 El la vivo de Mozart . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 3 La blanka edzinigxa vesto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24 La unua nokto cxe la mortinto . . . . . . . . . . . . . . . . . 36 Moderna Magdaleno . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 69 * * * * * J. ARBES. Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj cxehxaj, naskigxis en Smíchov[1] (legu: Smihxov) 12an de Junio 1840. Fininte la studadon en la teknika lernejo de Praha, li farigxis redaktoro de cxefaj jxurnaloj cxehxaj (1866 gxis 1877). De l' jaro 1879 li vivas sole por la literaturo. De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj jxurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25. Suferinte mizeron en sia junagxo, J. Arbes havis cxiam la koron malfermitan por la suferoj kaj mizeroj de l' popolo. Pro tio en siaj verkoj li solvas problemojn socialajn kaj batalas kontraux la persekutantoj kaj premantoj de l' malricxuloj, kontraux la neniigantoj de l' spirito kaj la korpo. Arbes skribis cxiam pri la vivo reala kaj ankaux tie, kie la romano aux rakonto estas fonditaj sur scenoj sxajne misteraj kaj fantaziaj, oni povas cxion nature klarigi per la trankvila prudento. En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l' homaro. Sed la cxefa merito de Arbes restos por cxiam tiu fakto, ke krom la sociala romano li kreis ankaux tute originalan specon de l' bela literaturo -- siajn karakterizajn _romanedojn_, kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la cxehxaj verkistoj. La romanedoj: _Newtonuv mozek_ (La cerbo de Newton), _Svatý Xaverius_ (Sankta Ksaverio), _Zázracná madonna_ (Mirakla madono), _Prvni noc u mrtvoly_ (La unua nokto cxe la mortinto), _Akrobati_ (Akrobatoj), _Sivooký démon_ (Grizokula demono), _Poslední dnové lidstva_ (La lastaj tagoj de l' homaro), _Vymírající hrbitov_ (Elmortanta tombejo), _Kandidáti existence_ (Kandidatoj de l' ekzisto) estas verkoj vere klasikaj, vera kaj dauxra monumento por la tuta estonteco. La cxehxa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la gxenerala estimo kaj amo, kiujn li gxuas cxe la tuta cxehxa publiko ne sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankaux pro siaj personaj ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa fresxa spirito kaj rekta, sincera karaktero. EL LA VIVO DE MOZART. I. EN BERTRAMKA. Silenta somera vespero... Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj en teretagxan cxambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol tridekjara viro de malgranda, pli multe sxvelinta, ol korpulenta talio. Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia laborcxambro. Laux sia kutimo li estas laborinta kun strecxo de cxiuj siaj fortoj. Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan cxielon en la fresxan, sanigan aeron en la ombroplenan gxardenon, kusxantan lauxlonge la vinberejo Bertramka antaux la fortikajxpordego de Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de l' altajxo Mrázovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super la tombejo de Malá Stranal. Tiam -- en la antauxlasta dekjaro de la dekoka jarcento -- tiuj lokoj estis romantike dezertaj. Sur la Mrázovka, nun parte kovrita de l' amfiteatre dismetitaj dometoj de laboristoj, vastigxis tiam kampoj; sur gxia norda deklivo estis vinberejo, brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la nomo »Poslovina«. La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altajxo super la tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte fruktaj, parte arbaraj. Cxi tie estis pli ombre, pli bonodore, pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la gxardeno, vastigxanta parte en la valeto sur la malsupro de l' altajxo, parte sur la altajxo mem gxis gxia supro, estis cxarma angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj mugxo grandurbaj oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post turmentoj kaj laciga laboro ripozi... Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis invitinta, por ke li ripozu en la cxarma angulo, ne konis ripozon. Lia spirito ecx tie cxi, kie sxajne estis nenia impulso al la spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun strecxado de cxiuj fortoj gxis la tuta senfortigxo. Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova opero, kiun li jxus kun granda entuziasmo komencis komponi. La genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de siaj herooj -- cxio cetera -- ecx la plej kara amuzo, ludo sur bilardo, cedis tute en malproksimon... Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne movigxis el sia laborcxambro. La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la eminentan gaston, trovis la pordon de l' cxambro fermita kaj ne kuragxis interrompi la komponiston... Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaux malfortaj homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu de l' homoj tute ordinaraj -- ili ankaux malsanigxas kaj lacigxas, en ilia vivo ankaux okazas momentoj de l' tuta laceco, animpremiteco kaj senespero. Kaj simile ankaux Mozart, kiam logxante vizite cxe sia amiko en Bertramka, verkis sian genian operon »Don Juan«. Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje avertita de l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam tiel ekstreme kiel tiun cxi fojon, kiam antauxe sencxese fresxa, neelcxerpebla fonto de l' fantazio sxajnis kvazaux subite elcxerpita, dezerta, senfrukta... Mozart estis morte malgxoja. Lia spirito sxajnis vagi en la nebuloj, la koron plenigis neesprimebla premiteco. Kiel volonte ankoraux nun li laborus plue! Sed cxio kunigxadis en hxaoson. Cxiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo fluantaj melodioj kunigxadis en malprecizan, malklaran hxaoson -- en tutan disonancon... Vane li klopodis auxdigi el la fortepiano sonojn interligitajn, harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj auxdigante sole izolitajn tonojn -- ne interligitajn... Kaj longe, longe li sidis poste kvazaux rigidigxinta kun mallevita kapo al la brusto. Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de najtingalo... Nenio plu ol kelke da tonoj -- poste denove silento. Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro en la ombroplenan gxardenon. La suno jxus subiris; sanga, sed jam paligxanta sunradiaro superversxadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn kaj vojetojn, kurbigxantajn supren sur la kruta deklivo... Cxirkauxe regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj tonoj de l' kanto najtingala momenton auxskultis, malrapide starigxis kaj alproksimigxinte al la malfermita fenestro, rigardis senpense en la rugxetan malplenon. Poste li turnis sin malrapide -- senpense malfermis la pordon, senpense malsupreniris en la gxardenon kaj iris malrapide unue sur la vojetoj sursxutitaj de la flava sablo, poste sur la vojetoj cxiam malpli ireblaj kaj cxiam pli tordolinie irantaj supren... Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan kadavron, havanta atenton por nenio cxirkaux si. Malrapide, sxanceligxante, kun la mallevitaj okuloj al la tero, li iris sur la neireblaj vojetoj cxiam pli supren, gxis li atingis preskaux la supron de l' altajxo, de kiu vidigxis belega panoramo de unu parto de Praha. Cxi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la cxarman pentrajxon de Praha dronanta en la rugxeta, sed cxiam pli paligxanta lumo. Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentrajxon. Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj akrega kiel sxtalo -- penso neniiganta... En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke »Don Juan«, kiun li jxus komponis, estas destinita por la prezentado en Praha -- en la cxarmoricxa, antikva kaj glorplena urbo plena de spertaj muzikaj specialistoj -- en la urbo, kiu en la paligxantaj rebriloj de l' subirinta suno jxus ensorcxis lin... Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li kuragxas ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum kies efektivigado cxiuj liaj spiritaj fortoj preskaux tute lacigxis, prezenti por la prijugxo antaux cxio al Praha. Sxajnis al li -- kaj tio okazas ofte al cxiu juste kreanta geniulo -- ke lia verko estas malforta, nesuficxe arta fusxverko -- ke gxia kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' cxehxa popolo ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la specialistoj kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj estis tutmonde konataj... Kaj li sentis sin premita, neeldireble premita kaj malgxoja. De l' antauxa spirita penado la malfortigita rigardo vagis sencele de loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li devis sidigxi en la herbon. Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta, dolora enprofundigxo... En lia kapo krucigxis miloj da pensaj fulmoj kaj la senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian animon... Dume jam krepuskigxis; cxirkauxe regis profunda silento. Subite el malluma densajxo de l' malsupra parto de l' gxardeno profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtingalo. Mozart levinte la kapon auxskultis. Sed la sorcxplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore kaj turmente influis lian ekscititan animon. Sxajnis al li, ke gxi grimacas la malfortajn klopodojn homajn, la kuragxajn klopodojn de cxiuj, kiuj kuragxas deziri pli multe, ol kion sopiras kaj penas la homa mezeco... Sed, kio gxi estas? Krom la kanto de l' najtingalo subite eksonis tra la vespera silento aliaj tonoj... Ili eksonis de l' alia flanko -- de la plej alta supro de l' altajxo post Mozart... Mozart auxskultas dum kelke da momentoj. La kanto de l' najtingalo iras de malsupre -- la tonoj de l' homa vocxo de supre... Unue la tonoj de l' ambaux kunigxas -- momenton sonas kanto de l' najtingalo, poste nur la puraj, klaraj tonoj homaj -- argxenta, dolcxa vocxo knabina... Mozart salte levigxinte rigardas cxirkaux si. Sur la plej alta supro li vidas malklaran silueton de l' knabina staturo kaj laux la konturoj li rekonas simplan knabinon vilagxan, iranta sur la supro kaj -- kantanta --... Li auxskultas pli atente. La knabino kantas kortusxantan, impresplenan kanton popolan... La sonoj de l' argxenta vocxo ondigxas tra la silenta aero kiel seriozaj demonetoj disportantaj kortusxon, doloron kaj malgxojon en la homajn korojn... La najtingalo malsupre kantas cxiam pli pasie. Periode superas gxian kanton la kanto knabina; kelkaj tonoj de gxia vocxo eksonas gxojege -- sed tiu kanto ne logas plu la atenton de Mozart... Li vidas sole malklaran, cxiam pli malproksimigxantan silueton de l' nekonata knabino. Li auxdas sole sxian vocxon, sole la sorcxoplenajn tonojn de simpla sed tamen tiel poezia kanto popola... Subite sxangxigxis la kortusxanta, dolcxe elegia tono de l' kanto en tonon petolan kaj la sonoj de l' argxenta sonoranta vocxo tremetas en silenta aero vespera kiel petolemaj demonetoj disportantaj tra la mondo bravan gajecon en la homajn korojn... Mozart staras kvazaux en songxo. En lia animo komencas tagigxi -- la kanto knabina efikas kvazaux sorcxo... Silueto de l' knabino malproksimigxas pli kaj pli, sxia kanto malaperas, gxis fine mortas... Mozart staras ankoraux sur la sama loko senmove kiel statuo. Sed en lia animo estas lume -- la animpremiteco, la senespero estas tute forpelitaj. Antaux lia spirita rigardo vidigxas klara, gxojiga perspektivo; cxar kie simplaj knabinoj kantas tiajn kantojn, kian li jxus auxdis, tie oni devas havi komprenon por natura muziko, pri kiu li cxiam revas -- tie estas neeble, ke lia verko -- Li ne finis la penson. Refresxigita kiel neniam antauxe li malsupreniris la altajxon kaj pasiginte gajan vesperon en la rondo de l' amikoj, la duan tagon matene li denove dauxrigis sian laboron... La sufoka laceco estis pasinta. Fresxa, kiel en tagoj de la plej flua kaj libera kreado, laboris nun Mozart kun la konfido je siaj fortoj, gxis li finis »Don Juanon«, la verkon -- senmortan... II. LASTAJ TAGOJ. Unuaj radioj de l' somera suno disflugis tra dezertaj ankoraux stratoj de Wien. Antaux unu malnova domo haltis malrapida, en tiu tempo -- oni skribis 1791 -- suficxe oportuna vojagxveturilo. La kocxero ne opiniis dece desalti de sia sidloko: kelkafoje li sole kraketigis la vipon, donante tiamaniere signon al iu en la domo, ke li jam alveturis kaj, atendas. Post nelonga tempo malfermigxis la dompordo kaj dika kuiristino komencis elportadi el la domo, sxargxadi sur la veturilon kaj post gxin kaj alligadi cxion, kio estis necesa por la granda vojagxo -- en Praha'n -- nome: kofrojn, valizojn, skatolojn, tukojn kaj entute cxiujn eblajn rekvizitojn por la vojagxo, je kiuj cxiu, kiu antaux cent jaroj volis almenaux iom oportune vojagxi, nepre devis esti provizita. La preparoj dauxris preskaux la tutan horon. Kiam cxio estis finita, eliris el la domo viro cxirkauxe tridek kvinjara kondukanta cxe la brako sinjorinon de la sama agxo. La viro estas de korpulenta, pli malgranda ol meza talio, vestita en oportuna vojagxvesto de malhele cinama koloro, kia en tiu tempo estis en modo. Iam bela vizagxo lia estas ekstreme sxvelinta kaj vidigas lacecon. La hauxtkoloro estas flaveta, la okulo senbrila kiel post forta, longedauxra spirita penado kaj ekscitado, la lipoj bluetaj -- estas videble, ke tiu viro malsanas jam de longa tempo, sed gxis nun penas rezisti la malsanon kun la strecxo de cxiuj siaj fortoj. La sinjorino cxe lia flanko estas vestita laux la malnova modo en la vesto ne tre eleganta. Sxi havas sur si longan mantelon, sur la kapo pajlan de la frunto kaj de la vizagxo suprenigxantan cxapelon kun diverskoloraj rubandoj kaj floroj. Sxia vizagxo posedas ankoraux postesignojn de l' fresxa cxarmo. La vangoj estas brune rugxaj, la molaj lipoj ridetantaj, la brilaj okuloj bonanimaj kaj petoleme gajaj. La viro kaj la sinjorino alpasxis malrapide al la veturilo. La viro per senbrila rigardo trakuris la objektojn sur la veturilo kaj post gxi, poste singarde kaj kun videbla penado helpata de la sinjorino eniris en la veturilon. La sinjorino volis sekvi lian ekzemplon; sed apenaux sxi metis unu piedon sur la sxtupon de la veturilo, sxi sentis, ke iu ektiris malantauxe sxian jupon. Turninte sin sxi ekvidis stari post si nekonatan viron de maldika talio en nigra vesto kaj kun senhara, pli malafabla ol simpatia vizagxo. "Cxu vi deziras ion, sinjoro?" demandis sxi afable, sed tamen iel eldevige, nepovante kasxi sian ekmiron pro la nekutima kaj samtempe negalanta maniero, per kiu la nekonato turnis al si sxian atenton. "Mi petas pardonon, estimata sinjorino," diris la nekonato humile klinante. "La kauxzo de mia alveno estas la mendita rekviemo..." La viro en la veturilo auxdinte la vorton "rekviemo" diritan per konata vocxo elrigardis el la veturilo. "Mi tre petas, sinjoro Mozart -- kio okazos kun la rekviemo?" turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto. "Ah -- pardonu!" respondis Mozart. "Gxis nun malgraux plej bona volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson." "Sed vi forveturas nun en Praha'n," intermetis kun modera riprocxo la nekonato, "kaj neniu scias, kiam vi revenos. Cxu estas neeble prokrasti la vojagxon je tempo pli malfrua, gxis la rekviemo estos finita?" "Ne, ne, estas neeble," senkulpigas sin Mozart.."La glora bohema nobelaro honoris min per la mendo, kiun mi povas nek rifuzi, nek prokrasti. Oni postulis min, ke mi verku por la festo de l' kronado de l' imperiestro Leopoldo seriozan operon »La Clemenza di Tito«. Vi mem devas konfesi, ke la mendon tiel honoran kiel profitan estas neeble rifuzi nek prokrasti. Kaj tial mi petas, diru al via sinjoro nekonata al mi kaj grandanima favoranto de l' arto, ke li senkulpigu min. Kiam mi estos reveninta el Praha, mi senprokraste komencos la verkon, se volas kaj povas via nobla sinjoro tiel longe atendi." La nekonata sendito de l' nekonata mendinto estis tute kontenta je tiu certigo; li promesis, ke li bone komunikos cxion kaj aldonis, ke lia sinjoro atendos pacience, gxis Mozart revenos el Praha kaj povos komenci la promesitan laboron. Per tio la necesega afero estis por momento finita. La sendito forigxis. La edzino de Mozart eniris en la veturilon kaj sidigxis kontraux sia edzo. Post kelkaj momentoj ekmovis sin la veturilo celante la centron de l' urbo por trapasi la urbon, deflankigxi en la strato de Leopoldo en la straton de Tábor kaj plue iri al Praha. Tuj post la unua ekskuo de la veturilo ekparolis la edzino de Mozart, dirante: "Domagxe, kara Wolfgang, ke pro amasigxo de neprokrasteblaj laboroj estis al vi neeble komponi la menditan rekviemon. La honorario estas vere granda kaj la mendinto eble mendus ankoraux novan verkon..." "Nenio okazis, kara Konstancio," intermetas Mozart; "mi penos ja baldaux plenumi la promeson kaj ni vidos poste, kio okazos..." "Sed kredu al mi," dauxrigis la edzino, "ke gxis hodiaux nenio tiel longe okupis mian penson, kiel la mistere mendita rekviemo. Tuj, kiam vi antaux nelonge sciigis min, ke per pero de l' nekonata sendito vi ricevis anoniman leteron, ke vi komponu funebran meson por nekonata favoranto de l' arto kaj kiam vi difinis, kiam gxi estos finita kaj kian honorarion vi deziras por gxi, mi estis konvinkita, ke la mendinto ne povas esti tute simpla entuziasmulo, sed nobla, potenca persono, kiu interesigxas pri vi kaj precipe pri via arto kaj estas preta helpi nin en nia malfavora, malgxoja situacio. Kaj tial mi konsilis al vi, ke vi akceptu la proponon kaj kiel eble plej baldaux komencu labori..." "Kaj mi obeis, karulineto, vian konsilon," respondis Mozart. "Mi skribis al la nekonata favoranto, ke mi volonte faros la laboron por tiu kaj tiu honorario, sed ke mi ne povas precize difini, kiam mi estos fininta gxin kaj ke tial mi petas, ke li afable komuniku al mi, kien mi sendu la rekviemon, kiam gxi estos finita. Post nelonge, kiel vi scias, alvenis denove la nekonata sendito, alportis postulitan honorarion kaj samtempe promesis alporti ankoraux suficxe grandan aldonon, kiam la verko estos finita, cxar, oni diris, mi estis postulinta honorarion neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis al mi, kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute sengxene kaj laux mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton, kiel decas al la vera artisto..." "Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin la edzino, "mi bedauxras, ke parte pro la amasigxo de neprokrasteblaj laboroj, parte pro via malsano estis al vi tute neeble komenci senprokraste la menditan verkon. Mi havas strangan antauxsenton. Sencxese mi pensas, okazos grava sxangxo en nia vivo. Mi timas sole tion, ke vi ne lacigxu en via fervoro al la entreprenota laboro..." "Ah, pri tio, karulineto, estu tute senzorga! Kun aparta plezuro mi cxiam studadis pli altan stilon de la religia muziko kaj en la lasta tempo ofte mi eksentis bezonon provi tion ankoraux unufoje. Tial estas tute neeble, ke mi lacigxus. Cetere mi pensas suficxe ofte pri la mendita verko kaj ke mi ankoraux ne komencis gxin, okazis, kiel vi scias, nur tial, cxar mi devas cxiujn miajn pensojn koncentrigi al la komponado de la »Tito« kaj la »Sorcxa fluto« kaj cxar pro la malsano mi ne laboras de ia tempo laux mia kutimo -- suficxe rapide. Sed tuj, kiam mi revenos el Praha kaj almenaux iom resanigxos, antaux cxio la mendita rekviemo venos sur mian tablon. Cetere -- mi esperas, ke dum la vojagxo kaj en Praha mi povos labori pri la rekviemo kaj eble gxi estos finita pli frue, ol mi pensas en cxi tiu momento..." "Estus dezirinde," respondis la zorgema edzino; "cxar mi dubas, ke denove prezentos sin tiel profita mendo kiel tiu cxi. Kaj kredu al mi, la vojagxo en Praha'n ne estas al mi tre kara..." "Al mi gxi venas gxustatempe," komencis rakonti Mozart. "De la momento, kiam mi ricevis la inviton de l' glora bohema nobelaro, mi gxojas kiel infano je la vojagxo en Praha'n. Mi eksopiris ja kvankam ne multajn, sed karajn amikojn en muzikamanta Praha, kie mi laboris, kiel vi scias, ankaux pri mia »Don Juan« kaj kie oni juste sxatas min, kion mi povas diri pri nemultaj lokoj. La centtura Praha estas al mi pli kara ol kiu ajn alia urbo -- tie oni scias kompreni kaj sxati la veran arton... Cetere mi sentas, ke mi nepre bezonas kelktagan ripozon. Mi estas laca; mi bezonos refresxigon kaj kredu, ke nenie mi resanigxus tiel rapide kiel en la rondo de miaj amikoj kaj adorantoj de l' arto en Praha..." Tiamaniere amuzis Mozart kun sia edzino, kiam la balancigxema vojagxveturilo bruis sur la stratoj de Wien. Poste ili interparolis pri alia temo; sed cxiam denove ili revenadis dum la interparolo al la mistera mendo de l' funebra meso intersxangxante siajn pensojn pri la mistera mendinto... * * * * * Mozart, kiel oni scias, estis unu el plej pasiemaj laborantoj. Miloj da pensoj sencxese bolis en lia animo; li mem ne konis la ripozon. Muziko kaj laboro estis al li cxio; li laboradis dum tagoj kaj noktoj kaj ofte oni perforte devis forkonduki lin de la fortepiano, lia plej kara instrumento. Nelonge antaux la entreprenita vojagxo en Praha'n li laboris longan tempon kun superhoma penado kaj oni ne miru, ke lia korpa organismo de la sencxesa spirita strecxado estis grave ekskuita. Mozart atendis, ke la vojagxo en Praha'n refresxigos lin; sed al la sencxesa laboro lia kutiminta spirito laboris ankaux dum la vojagxo. La nova opero »La Clemenza di Tito«, kiu jxus okupis lin, maturigxis tiel dum tiu tempo, ke post dek ok tagoj gxi estis finita. En Praha estis Mozart akceptita de siaj amikoj kaj adorantoj kun granda entuziasmo. La plimulto de liaj amikoj tuj ekkonis, ke li dangxere malsanas. Lia senbrila rigardo, la laceco, ecx premiteco vidigxanta sur lia sxvelinta vizagxo, devis frapi ecx la observanton plej suprajxan. Sed neniu ekpensis, ke tio estas komenco de la fino kaj ke la malsano tiel baldaux malaperigos la gloran majstron. Mozart neniam plendis. Li kunigxadis kiel alifoje kun siaj amikoj vizitante la plej karajn el ili kaj akceptante vizitojn. Li laboris, vizitis koncertojn, estris ekzamenojn, amuzis kaj sole al la plej intimaj amikoj konfesis, ke koncerne sian sanon li devas periode konsiligxi kun la kuracisto. Vesperojn pasigis Mozart ordinare en la kafejo, kie li amuzis kun siaj amikoj ludante bilardon, kiun ludon li tre sxatis. Sed ecx dum la ludo lia kreema spirito ne mallaboris; gxi laboris ja kiel ordinare. Iam, kiam Mozart estis sxajne tute enprofundigxinta en la ludo, auxdis lin liaj amikoj murmuri ian melodion per »hm, hm, hm«. Tiun murmuron li ripetis kelkfoje kaj kiam ludis lia kontrauxulo, elprenis Mozart el la posxo pecon da papero, notis ion kaj ludis plue, dume murmurante sencxese sian »hm, hm, hm«. Al granda miro de siaj amikoj kondutis Mozart tiel dum tri tagoj; poste invitis ilin al si, sidigxis al la fortepiano kaj ludis la cxarman kvinludon el la unua akto de l' »Sorcxa fluto«, kiun li komponis ludante bilardon kaj kiu, kiel oni scias, komencigxas per la nomitaj interjekcioj »hm, hm, hm«, cxar Papageno havas seruron sur busxo. Sed Mozart komponis en Praha ne nur la »Sorcxan fluton«, kiel estis jam dirite, sed ankaux la »Titon«. Krom tio ofte li rememorigis sin pri la mendita rekviemo, en unu vorto li laboris febre, kvazaux li sentus, ke li devas rapidi, se li volas fini ankoraux siajn du cxefajn verkojn. Post la kelksemajna logxado en Praha li adiauxis siajn amikojn kaj unuafoje en sia vivo cxe la simila okazo -- li ploris. Sed nek li, nek kiu ajn el liaj amikoj ekpensis, ke Mozart lastan fojon adiauxas la karan Praha'n kaj revenas Wien'on, por ke li vidu ankoraux unufoje sian gloron kaj sciigxinte, ke post la multjara atendado kaj klopodado li ricevis monan rekompencon -- li mortu. Reveninte Wien'on li finis la »Sorcxan fluton«. La uverturo kaj la marsxo de l' pastroj je la komenco de la dua akto estis, se ne komponataj, do almenaux skribataj du tagojn antaux la prezentado de la opero. »Tito« estis finita antaux la »Sorcxa fluto« kaj prezentata 6an de Septembro; »Sorcxa fluto« estis unuafoje prezentata 30an de Septembro. De tiu tago havis Mozart neniun pli gravan laboron kaj nun la mendita rekviemo ekskluzive okupis lin. La laboro tiel interesis lin, kvazaux nenio alia ekzistus por li. Laux sia kutimo li laboris denove dum tagoj kaj noktoj kun la strecxo de cxiuj fortoj malgraux tio, ke li sentis lacigxi la fortojn. Jam dum la skribado de l' partituro[2] de l' »Sorcxa fluto« periode lin atakantaj svenoj komencis alvenadi pli ofte; sed Mozart laboris, strecxante cxiam pli siajn fortojn, sen ripozo, ne obeante konsilojn de l' kuracisto, ke li ripozu kaj formetu la laboron, gxis li almenaux iom resanigxos. Mozart videble malfortigxadis, lia spirito mallumigxadis. Animpremiteco kaj timemo vidigxis sur lia malsane flaveta vizagxo, precipe en la senbrila, periode febre brilanta okulo. Gxis tiam li mem opiniis, ke la malsano estas pasonta; sed nun, kiam li farigxis por cxio, kio antauxe amuzis lin, apatia kaj indiferenta, nun; kiam la kreemo komencis lacigxi kaj la spirita laboro postulis cxiam pli grandan strecxadon de l' fortoj, kiuj mankis al li kaj malkreskis cxiam pli kaj pli, nun li ekamikigxis kun la penso de l' fina, nedeturnebla morto. La fidela kaj zorgema edzino vane klopodis dispeli la malgxojajn pensojn; la melankolio kaj animpremiteco de Mozart ne estis simpla simptomo, sed natura sekvo de l' dangxera malsano. Li pensis plu pri nenio nur pri la morto kaj la rekviemo, kiun li cxiam komponadis malgraux cxiuj avertoj de l' amikoj kaj la kuracisto. "Kredu min," li diris en unu bela posttagmezo auxtuna, kiam li veturis en kalesxo kun sia edzino Prateron[3], "kredu min, kara Konstancio, ke mi verkas la rekviemon por mi." Cxe tiuj vortoj larmoj elsaltis el liaj okuloj kaj dolore plorante li aldonis: "Ne, ne -- tio ne povas longe dauxri: oni venenis min!" Tiuj vortoj kaj precipe la stranga maniero, per kiu ili estis diritaj, tre konsternis la edzinon de Mozart. Sxi penis konsoli sian edzon kaj konvinki lin, ke cxio estas sole la sekvo de l' malsane ekscitita fantazio kaj ke cxiuj cxi kaj similaj pensoj denove forlasos lin, kiam li almenaux iom resanigxos; sed Mozart ploris maldolcxe kaj parolis kelke da tute deliraj frazoj, kiuj atentigis lian edzinon pri la minacanta dangxero. Reveninte kun la edzo hejmen sxi senprokraste venigis la kuraciston, kiu konstatis simptomojn de l' grava malsano. Tiun cxi fojon la kuracisto ne nur konsilis, ke Mozart cxesu por iom da tempo en la spirita laboro, sed li nepre malpermesis al li, ke li okupu sin per kia ajn laboro kaj forlasu la cxambron. Mozart obeis. Li sentis, ke per tiu ofero li ne plibonigos dauxre sian staton, sed la ordono de la kuracisto estis severa kaj ankaux motivita, tial oni povis neniel protesti kontraux gxi. Sed tiamaniere la melankolio kaj la animpremiteco de Mozart ne estis neniigitaj. La deviga restado en la fermita cxambro sen kia ajn spirita okupo premis Mozart-on ankoraux pli multe kauxzante en lia animo doloran antauxsenton. Dume ricevadis Mozart gxojigajn raportojn pri la brila sukceso, kun kiu estis akceptata cxiu prezentado de la »Sorcxa fluto«. La opero atingis sukceson neniam auxdeblan. Gxi estis prezentata sencxese en la tute disvendita teatro kaj cxiu pli grava loko estis brue aplauxdata. Sed Mozart ne povis persone cxeesti la festadon de sia plej brila triumfo. Li estis sola en sia laborcxambro, okupante sin sole en la spirito per la pasado de l' prezentado. Sed kion neniu atendis ne esceptante Mozart-on, tio okazis. La kelktaga deviga ripozo redonis al Mozart almenaux iom da fortoj. La 15an de Novembro li sentis sin tiel fresxa, ke li povis denove labori. Li verkis malgrandan kanton: »Lauxdo de l' amikeco« por la logxio framasona, kies ano li estis kaj la favora akcepto de la verketo tre gxojis lin. Nerezisteble li sopiris denove labori. Li insiste petis sian edzinon, ke sxi redonu al li la partituron de la formetita rekviemo kaj la edzino opiniante, ke la dangxero pasis, plenumis lian peton. Sed apenaux Mozart komencis denove labori, apenaux li denove enprofundigxis en la laboron kaj en la pensojn tiel seriozajn, verajn kaj malgxojajn, kiaj sekvas la komponadon de la rekviemo, atakis lin denove la animaj kaj korpaj doloroj kun duobla forteco. Tiun cxi fojon, rakontas la biografiisto de Mozart, kies laboro donis materialon por tiu cxi skizo, la batalo ne dauxris longe. En kvin tagoj falis Mozart en la liton, ne levigxis plu de gxi kaj sencxese estis okupata de la preparoj al sia enterigo. Dume, kiam Mozart kun sxvelintaj manoj kaj piedoj, nepovante sin movi, kusxis en la morta lito, oni raportis al li, ke li estas elektita kapelestro cxe la katedrala pregxejo de la sankta Stefano en Wien. Tiun oficon, kun kiu jam de longe estis kunigita granda salajro kaj samtempe ankoraux tiel grandaj flankaj enspezoj, donis al li la magistrato de Wien. Baldaux direktoroj de l' multaj teatroj, al kiuj la brila akcepto de la »Sorcxa fluto« malfermis la okulojn, komencis aspiri la favoron de la glora komponisto konkurante inter si kaj proponante sumojn, kiujn Mozart mem postulus por siaj laboroj. Samtempe ricevis Mozart el Breslau kaj Amsterdam skribajn proponojn, ke li faru por granda honorario periodajn verkojn de diversaj specoj. Tiu cxi neatendita turno al pli bona stato instigis Mozart-on al la memorinda kaj samtempe karakteriza eldiro. "Jxus nun," li diris, kiam oni komunikis al li unu el plej gxojigaj novajxoj, "jxus nun mi devas foriri, kiam mi povus trankvile vivi. Nun mi devas forlasi mian arton, kiam ne estante plu sklavo de la modo kaj kaptajxo de la spekulaciistoj mi povus labori tute laux mia inklino, laux la dikto de mia sento, kiam mi povus verki libere kaj sendepende tion, kion inspiros al mi mia koro. Mi devas forlasi la familion kaj miajn bedauxrindajn infanojn en la momento, kiam mi povus pli bone zorgi pri ilia farto. Cxu mi ne antauxdiris, ke mi verkas la rekviemon por mi?" La malsano de Mozart malplibonigxis; la kuracistoj konstatis brulumon de la cerbo. Mozart suferis grandegajn dolorojn. Malgraux tio li toleris ilin pacience; bonkorecon kaj afablecon de sia karaktero li ne malkonfesis ecx en la momentoj plej doloraj. Pri la lastaj momentoj de Mozart konservigxis multekosta dokumento devenanta de la plumo ne tre sperta -- de lia bofratino Sofio Haibel, kiu estis kiel juna knabino apud la lito de Mozart, kiam li batalis kun la morto. Sofio logxis kun sia patrino en la distrikto Wieden ne malproksime de la domo, kie logxis Mozart kaj ofte vizitis lin mem aux kune kun sia patrino. En la nomita letero sxi skribas: "Kiam Mozart malsanigxis, ni kudris al li noktan kamizolon, kiun li povis de l' antauxe preni sur sin, cxar pro la sxvelo li ne povis sin turni. Kaj cxar ni ne sciis, ke li estas dangxere malsana, ni kudris ankaux al li longan vatitan hejmsurtuton (sxtofon kaj cxion necesan donis al ni lia bona edzino, mia plej kara fratino), por ke li resanigxinte estu bone provizita. Ni ofte vizitadis lin kaj li havis grandan gxojon je la nova surtuto. Mi vizitadis lin cxiutage. Iam mi vizitis lin sabate kaj li diris al mi: »Nu, kara Sofio, diru al via panjo, ke mi fartas hodiaux suficxe bone kaj ke jam post ok tagoj mi alvenos gratuli sxin okaze de sxia nomtago.« Kiu povus havi pli grandan gxojon ol mia patrino, kiam mi povis alporti al sxi tiel gxojan sciigon; sxi neniam atendis ion similan. Tial mi rapidis hejmen kaj ankaux pro tio, cxar sxajnis al mi, ke Mozart estas gaja kaj vidigxas bone. La sekvantan tagon estis dimancxo. Mi estis juna kaj mi konfesas, ke ankaux vanta -- kaj mi tre amis ornami min. Sed bele vestita mi ne amis piediri de l' antauxurbo en la urbon kaj por la veturigado mi ne volis elspezi monon. Tial mi diris al mi bona patrino: »Kara panjo! Hodiaux mi ne iros al Mozart. Li vidigxis hieraux tre bone, certe hodiaux li fartas ankoraux pli bone kaj pro tio ne estos malbone, se mi venos unu tagon pli frue aux pli malfrue.« »Se estas tiel,« respondis la patrino, »preparu tason da kafo kaj poste mi diros al vi, kion vi faru.« La patrino konsentis lasi min hejme; sxi sciis ja, ke mi devis cxiam longan tempon pasigi cxe Mozart. Mi foriris en la kuirejon. Cxar estis mallume, mi devis ekbruligi la kandelon kaj ekhejti la fornon. Sed mi tute ne povis forgesi Mozart-on. La kafo estis preparita kaj la fajro ankoraux brulis. Nun mi nur rimarkis, kiel mi estis malsxparema, cxar la kandelo brulis ankoraux. Mi rigardas fikse gxian lumon kaj pensas cxe mi, ke mi gxoje scius, kion faras Mozart. Kaj dum mi pensas kaj rigardas la lumon, la kandelo estingigxis, kvazaux gxi estus brulinta neniam; sur la longa mecxo restis neniu fajrero. Kaj tamen la aero ne movigxis -- mi povas jxuri tion. Mi ektremis de la teruro, kuris al la patrino kaj rakontis cxion al sxi. »Vestu vin rapide,« diris la patrino, »rapidu al ili kaj tuj revenu kun la raporto, kiel li fartas; sed ne restu tie longe.« Mi rapidis per cxiuj fortoj; Dio, kiel mi ektimis, kiam mia fratino duone malespera sed tamen kun tiel trankvila mieno venis al mi renkonte kaj diris: »Dank' al Dio, kara Sofio, ke vi estas cxi tie. Hodiaux en la nokto li fartis tiel malbone, ke mi pensis, ke li ne gxisvivos la hodiauxan tagon. Restu hodiaux cxe ni; cxar se li denove fartos tiel, li mortos en cxi tiu nokto. Iru tamen al li, kion li faras«. Mi penis ekregi min kaj iris al lia lito. Ekvidinte min li ekkriis: »Ah bone, kara Sofio, ke vi estas cxi tie. Vi devas cxi tiun nokton pasigi cxe ni; vi devas vidi min morti.« Mi penis resti trankvila kaj senkredigi tion al li; sed li respondis je cxio: »Mi sentas jam morton sur la lango -- kaj kiu helpos poste mian karan Konstancion, se vi ne restos cxi tie?« »Sed, kara Mozart,« respondis mi, »mi devas iri ankoraux al mia patrino kaj sciigi al sxi vian deziron, ke mi restu hodiaux cxe vi -- sxi povus ja pensi, ke okazis al mi ia malfelicxo.« »Jes, faru tiel,« diris Mozart, »sed revenu baldaux!« Dio, kion mi sentis en tiu momento! La bedauxrinda fratino eliris kun mi kaj pro Dio petis min, ke mi haltu en la parohxejo cxe la sankta Petro kaj petu, ke iu el la pastroj kvazaux okaze alvenu al ili. Mi faris tiel, sed la pastro rifuzis kaj nur post longaj klopodoj mi sukcesis konvinki lin, ke li iru -- Poste mi kuris al la patrino, kiu maltrankvile atendis min. Estis jam mallume. Sxi tre ektimis! Mi diris al sxi, ke sxi faros plej bone, se sxi pasigos la nokton cxe la plej maljuna filino -- kaj sxi obeis. Poste denove per cxiuj fortoj mi rapidis returne al mia bedauxrinda fratino. Apud la lito de Mozart estis Süssmayer (unu el la lernantoj de Mozart), sur la litotuko kusxis la konata rekviemo kaj Mozart klarigis al Süssmayer, kiel li deziras havi la rekviemon finita post sia morto. Plie ordonis Mozart al sia edzino, ke sxi sekretigu lian morton gxis tiam, kiam sxi estos sciiginta pri tio Albregtsberger-on, »cxar tiu servo al li apartenas antaux Dio kaj mondo«. La kuracisto Glosset estis longe sercxata kaj fine trovita en la teatro. Sed li devis atendi, gxis la prezentado estos finita; poste li alvenis kaj ordonis, ke oni cxirkauxvolvu la febre varman kapon de Mozart per malvarmaj cxirkauxvindoj, kiuj tiel ekscitis lin, ke li sveninte ne rekonsciigxis plu, gxis li mortis. Lastafoje li volis ankoraux imiti per la busxo la tamburojn en sia rekviemo; mi auxdas tion gxis hodiaux... Poste venis Müller el la artista kabineto kaj enpresis en gipson lian palan, malvivan vizagxon. Lia fidela edzino treege suferis. Sxi jxetis sin sur la genuojn kaj petis cxiopovan Dion pri la helpo. Kvankam mi insiste petis sxin, mi ne povis disigi sxin de li. Sxia doloro estis ankoraux pli grandigita dum la sekvanta tago, cxar la homoj amase preterirantaj lauxte ploris kaj kriis pro li. Dum mia tuta vivo mi ne vidis Mozart-on incitita, des malpli kolera.«" Cxi tie finas la simpla, karakteriza letero, kvankam skribita de plumo primitiva kaj enhavanta en la originalo aron da sintaksaj, gramatikaj kaj ortografiaj eraroj, sed tamen pro sia simpleco pli kara, pli elokventa. Pli kredindaj dokumentoj pri la lastaj momentoj de Mozart ne ekzistas. LA BLANKA EDZINIGXA VESTO. Arabesko. Ankoraux unu fojon sxi ekrigardis atente la grandan starantan spegulon, en kiu de l' kapo gxis la kalkano rebrilis sxia gracia talio... Per la dekstra maneto sxi ordigis kelke da molaj blondaj bukloj, kiuj perfide eligxis el sub la mirta florkroneto, per la dekstra mano iom levis la negxoblankan elegantan veston kun la longa trenajxo -- kaj poste malrapide sin turnis... Sxi rigardis la vizagxon de l' fidela kunulino, multejara amikino, kiu helpis al sxi ordigi la tualeton. La oraj radioj de l' matena suno somera, traigxante tra la densaj kurtenoj de l' eleganta buduaro, superversxas per la delikata lumo la belkreskan talion de l' bluokula blondulino. La fresxa, ridema vizagxeto kun la rozkoloraj vangetoj, purpuraj lipetoj, hela, bele elstaranta frunteto, greka nazo kaj cxaste mallevitaj okuloj kun la longaj okulharoj kaj densaj brovoj en tiu momento vidigas tiun specon de l' neesprimebla felicxo, kiu tiel volonte gxojege eksplodus, kaj tamen neniigxas timeme, kvazaux estus nepardonebla peko voli esti nesupereble felicxa... Ami kaj esti amata! Senti, ke la plej dolcxaj revoj fine efektivigxas -- scii, ke post kelke da momentoj ni estos por cxiam kunigitaj kun la estajxo, kiu estis nia idolo! Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizagxo ne vidigxus la rebrilo de l' malofta sento de l' nesuperebla felicxo?... "Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino, rigardante la vizagxon de l' cxarma amikino. "Kaj kiel mi estas felicxa, Rozalio, mia kara, kara!" diris silente Emilio, kvazaux sxi timus, ke neniu krom la fidela kunulino auxdu tiujn vortojn. Kaj sxia cxaste mallevita rigardo levigxis. La rigardoj de l' ambaux sin renkontis... En la klaraj, bluaj okuloj de Emilio ekbrilis du larmoj kaj ruligxis sur la rozkoloraj vangetoj al la cxebrusto... "Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la amikino. "Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke vi ne envias min, vi ne povas min envii!" "Kaj tamen mi envias!..." "Estas ne eble! Vi estis ja antaux du jaroj simile felicxa kiel mi! Kaj cxu vi ne estas felicxa gxis nun?" "La felicxo estas sxangxema..." "Kaj pro tio, cxar la felicxo estas sxangxema, cxu vi povas -- al iu envii la larmojn de l' gxojo?" "Mi ne envias la larmojn de l' gxojo, sed la larmojn entute. Mi neniam ploris de gxojo kaj mi timas -- se iam la felicxo deturnos sin de mi, ke mi ne povos plori, ke mi ne trovos konsolon en la larmoj..." "Cxu eble turmentas vin ia sensenca antauxsento?" "Kontrauxe! Al mi sxajnas, ke mi ecx ne povas esti malfelicxa!... Sed la malfelicxo ne demandas, cxu iu volas esti plue felicxa; gxi venas multafoje neatendite kaj poste estas necese..." "Ke la homo ploru, cxu ne vere?" intermetis Emilio. "Kaj cxu vi konjektas, ke mi scios poste plori, ke mi malgrandigos per la larmoj mian doloron?..." "Kiel nun senvole vi ellasis larmojn de l' gxojo, jxus tiel siatempe la fluo de larmoj malgrandigos vian doloron, sed mi bedauxrinda..." Sxi ne finis. Sxia nigra okulo eksterordinare ekbrilis, kvazaux kiam la subita doloro konvulsie kunpremas la koron. "Ah, vi estas ja malsagxeta, kara Ronjo," diris Emilio post mallonga pauxzo. "Sed diru, kio alkondukas vin al tiuj cxi pensoj?!" "Via faldoricxa, negxoblanka vesto edzinigxa..." "Mi ne komprenas!" "Ankaux mi havis similan, ankaux mi dum la jaroj sxparis por gxi krejceron post krejcero, ankaux mi mem gxin kudris, sed ankaux mi gxin, kiel vi, gutetis per mia sango..." "Per la sango? Per via sango?" ripetis Emilio surprizite trarigardante sian veston; sed tuj poste sxi ekkriis rapide kaj gxoje: "Cxu vi eble pensas tiun cxi malgrandegan makuleton cxi tie, kiun mi kretis tiel perfekte, ke oni ecx de proksime ne povas gxin rimarki?" Dume sxi montris per la rugxeta fingreto la malgrandan, apenaux rimarkeblan makuleton sub sia koro. Rozalio malgxoje jesis per la kapo. Emilio silentis momenton fikse rigardante la vizagxon de l' amikino, kiu en tiu momento vidigis videblan seriozecon. "Sed mi ne konmprenas," sxi diris poste trankvile kaj serioze, "en kia rilato povas esti simila makuleto kun mia aux via estonta felicxo!" "Cxu vi ankoraux ne auxdis, kio atendas fiancxinon, kiu kudrante sian edzinigxan veston, makuletas gxin per sia sango?" demandis Rozalio en la tono serioze mistera. "Neniam! Sed mi ja ne makulis gxin! Mi nur pikis min iom per la kudrilo en la fingron kaj unu sola guto da sango falis sur la veston..." "Kaj tiu cxi sola guto estos por vi tiel fatala kiel por mi, kara Emilio," ekparolis Rozalio. "Ankaux mi per unu sola guto da mia sango makulis mian edzinigxan veston. Min kaj ankaux vin pli aux malpli frue atendas malfelicxo... Sed vi trovos konsolon en larmoj, sed mi bedauxrinda..." Denove sxi ne finis; sxajnis, kvazaux ia turmenta antauxsento estus interrompinta subite sxian parolon. Emilio ne povis rezisti ian ekstran senton de l' maltrankvileco. "Tio ne povas esti vera, animo kara!" sxi diris post mallonga pripenso. "Vi estas tamen malsagxeta, cxar vi kredas similajn supersticxojn kaj antauxjugxojn..." Rozalio nee ekskuis iom la kapon kaj levinte la sxultrojn respondis en la tono tute serioza: "Strange! Mi scias, ke tio estas simpla supersticxo kaj tamen mi ne povas liberigi min de l' turmenta antauxsento. Mi konas tiun cxi supersticxon de mia plej frua infaneco, kaj pro tio kudrante mian edzinigxan veston mi kudris gxin singarde kiel neniam antauxe... Kaj tamen mi pikis min, kiel vi, kara Emilio, tamen unu guto falis sur la veston... En tiu momento ekregis min timemo senmezura kaj --" "Sencela!" aldonis Emilio kun la pripenso kaj certeco. "Cxar cxio tio povas esti nenio alia ol sekvo de l' ekflamigxinta fantazio..." "Tio povas esti," dauxrigis Rozalio; "sed tiu timemo atakas min cxiam, kiam mi rememorigas min pri tiu fatala malfelicxo --" Estas certe, ke ambaux amikinoj dauxrigus la naivan, okazan kaj sencelan interparolon -- sed iu subite mallauxte ekfrapis la pordon. "Li alvenas, li alvenas!" ekgxojegis silente Emilio per la tremanta vocxo. "Volu eniri!" diris Rozalio. La pordo malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis juna, cxarma viro en eleganta bala vesto. Emilio jxetis sin en lian cxirkauxprenon... Kio sekvis, estas pli simpla, ol kion ni jxus rakontis; proksimume post duonhoro genuis Emilio cxe lia flanko antaux la altaro... * * * * * Felicxo! Stranga, tre stranga vorto! Kion la homoj atendas de gxi!... Kaj tamen gxi esence signifas ne pli ol kontentecon. Cxio cetera estas sole pasontajxo... Emilio estis kontenta -- do nesupereble felicxa. Sxi deziris nenion alian, ol ke cxio restu tia, kia gxi jxus estas: simpla, trankvila, agrabla sen animaj uraganoj, sen doloroj kaj turmentoj... Post la unua jaro la felicxa edzinjo farigxis neesprimeble felicxa patrino. Kaj denove sxi deziris nenion plu, ol ke cxio restu tia, kia jxus estis... Sed la felicxo estas sxangxema. Sxi ne dependas de la homo, nek de lia volo aux deziro -- Subite -- malfelicxa okazo renversis cxion en malon. En la fino de tria jaro la amata, ecx adorata edzo mortis. Li pereis kiel miloj da aliaj homoj de l' ofta ecx plej ofta malfelicxo. Revenante hejmen unu fojon posttagmeze el la kontoro, kie li estis tiel diligenta kaj konscienca laboranto, kiel bonega kolego, li deglitis sur la glata pavimo kaj rompis al si la piedon. Komence la malfelicxa okazo sxangxigxis poste en malfelicxon. Dum kelke da tagoj li malsanetis. Sed subite la malsano sxangxigxis dangxere kaj en tri tagoj finigxis lia vivo. La juna vidvino preskaux malesperis. Unuan fojon en sia vivo sxi ekkonis la veran malgxojon kaj tuj poste la malgxojon de la plej terura, plej malespera speco. Sxi ploris, sxi ploregis -- sxi sxiris al si la harojn... Sed nenio helpis! La naturo cxe siaj plej oftaj faroj estas nedepetebla, sensenta... En la unua tempo sxajnis al sxi, ke la senmezura doloro estos netolerebla, ke sxi estos dispremita de gxi... Sed la plej kara heredajxo de la edzo, la dujara blondhara angxeleto -- estis sxia apogo en la momentoj de plej maldolcxa, plej brula doloro. Havante pri la grandega malfelicxo familia ecx nenian antauxsenton, la infano restis ne tusxita de l' terura bato de la sorto. Gxia ridema vizagxeto, kiam gxi ekrigardis la patrinon konvulsie ploregantan, mallumigxis senvole por momento, sed tuj en la proksima momento ludis jam sur la rozkoloraj lipetoj la neesprimeble dolcxa ekrido de l' senzorgemo kaj en la helaj bluaj okuletoj brilis fajreroj de l' petolemo. Unue al la patrino estis neeldireble malgxoje kaj dolore. Ne komprenante la aferon plej naturan sxi rigardis sian sole naskiton kun la mieno de l' maldolcxo. Estis al sxi, kvazaux la propra infano mokus sxian doloron -- kaj sxia koro konvulsie kunpremigxis... Subite la ekkompreno trakuris sxian animon. Rapide sxi alpremis la infanon al sia ondigxanta brusto kaj pasie kisis gxin... Sxi ekkomprenis, ke sxi ne devas malesperi -- ke sxi devas vivi por sia infano... Kaj de tiu cxi momento estis al sxi pli libere... Sxi vivis -- gxuste sxi mizervivis, kiel scias mizervivi sole la vidvinoj. La negranda sxparajxo kaj la malgranda heredajxo de l' gepatroj, kiuj mortis dum sxia frua infaneco, komence ebligis al sxi la vivon almenaux proporcie elteneblan. Sed la profito de l' manlaboro, per kiu sxi nutris sin, ne suficxis -- la sxparajxo malgrandigxis kaj post la paso de du jaroj la mizero ekfrapis la pordon de l' malricxa logxejo... Cxio tiel simpla -- tiel ordinara -- Ankaux nun kiel antauxe sxi strecxis cxiujn siajn fortojn; laborante dum tagoj kaj dum noktoj kun la diligenteco nelacigebla, sxi sukcesis almenaux defendi sin kontraux la morto de malsato -- Oni ne miru pro tio, ke sxi iom post iom vendis cxion, kio restis al sxi el la tempo de l' felicxo: jen iun malgrandan juvelon, jen iun pli bonan veston aux parton de l' meblaro, gxis fine preskaux cxio plej bona kaj plej valora estis vendita... Kaj strange! Emilio malfaris tion, kion eble farus cxiu alia virino estante en simila situacio. La blanka atlasa edzinigxa vesto, kiun cxiu alia vidvino unue vendus estante en malfavora situacio, restis bone kasxita en la kofro. La bedauxrindulino ofte rememorigis sin pri gxi kaj ofte, precipe en la unua tempo de malfacilajxoj de l' vivo sxi ekpensis, ke sxi povus gxin pli bone vendi ol kiun ajn alian oran aux argxentan bagatelon, sed kiam ajn sxi malfermis la kofron kaj ekrigardis la zorge falditan veston, estis al sxi neesprimeble malgxoje kaj dolore. Sxajnis al sxi, ke entute estas neeble disigxi de tiu cxi memorajxo. Sxi malofte uzis tiun veston ecx dum la tempo de sia felicxo; sxi prenis gxin sur sin kelkafoje -- je la okazo de kelke da maloftaj vizitoj, de kelke da baloj, kiujn sxi cxeestis kun sia edzo. De tiu tempo gxi kusxis netusxite en la kofro -- Fine, kiam nenio plu estis vendebla, ankaux la vendo de tiu memorajxo necesigxis. Estis belega somera mateno, kiam la bedauxrinda vidvino ne havante rimedojn por prepari malricxan tagmangxon, rememorigis sin pri la lasta memorajxo de l' antauxa felicxo. Sxanceligxe sxi genuis apud la kofro, malfermis gxin kaj per la tremanta mano elprenis la veston. Dismetinte gxin sur la tablo antaux si, sxi ekrigardis enpensite antaux sin -- Sxi estis sola en la malricxa cxambreto. La infano, sxia karuleto, sidis ekstere en la korteto lante kun la plenmano da sablo kaj kelke da sxtonetoj. La patrino povis gxin vidi tra la fenestro; sed sxi ne vidis -- sxi rigardis fikse antaux sin, enprofundigxante en rememorojn. Longe sxi staris senmove. Sxian malgxojigitan animon kuradis rememoroj; unue maldolcxaj, doloraj, pli poste cxiam pli klaraj kaj karaj, gxis sxi rememorigis sin pri la momentoj plej felicxaj... Kaj sxajnis al sxi, ke denove sxi estas tiel felicxa kiel tiam, kiam sxi kudris al si sian edzinigxan veston, sxajnis al sxi, ke denove la dolcxa sopiro tremigas sxian animon kaj neesprimeble felicxa timemo kunpremas sxian koron... Senvole sxi prenis la veston de l' tablo. Momenton sxi tenis gxin en la mano -- poste, videble ne sciante kial -- komencis vesti sin per gxi. Kvankam sxi kondutis dum tio iom mallerte, sed tamen vestis sin suficxe rapide kaj lerte. Kaj denove sxi restis nedecidite kaj enprofundigxinta la pensoj senmove stari, fikse rigardante la senfinan malplenon. La felicxaj kaj dolcxaj rememoroj, kiuj antaux la momento trakuradis sxian animon, donis la lokon al la rememoroj pli malgxojaj kaj maldolcxaj, ecx doloraj. Sxia pala, zorgoplena, sed gxis nun ankoraux cxarma vizagxo vidigis melankolion. Subite sxi estis interrompita en la enprofundigxo. En la korto eksonis malafabla, malagrabla vocxo de l' antikvajxisto -- kaj tiu sono naskis en la animo de l' bedauxrinda vidvino la plej maldolcxan resonon. Rapide sxi alpasxis al la fenestro kaj faris signon al la antikvajxisto. Sxia rigardo ekflugis ankaux al la infano kaj du larmoj ekbrilis en sxiaj belaj okuloj. Rapide sxi devisxis ilin -- la antikvajxisto jxus eniris. Kaj denove cxio tiel simpla, tiel ordinara -- Per la tremanta vocxo sxi proponis al la antikvajxisto, ke li acxetu la veston. Li volonte konsentis acxeti gxin -- trarigardis la veston -- cxirkauxiris la virinon... En tiu momento li ekvidis apud la koro malhelan, antauxe kretitan makulon. "Aj! Kio estas cxi tio?" li ekkriis montrante al la koro. "La makulo..." La juna vidvino ektremis... Tiu fatala vorto nur nun rememorigis sxin -- post tiom da jaroj -- pri la stranga profetajxo de l' amikino, kiu jam de du jaroj estis mortinta -- kaj tiu rememoro havis efikon kvazaux senkonsciigan. Senvole sxi metis la manon al la koro kaj kun la ekkrio de l' konsternigxo eksxanceligxis. La antikvajxisto rapidis helpi sxin. "Mi petas, morgaux -- se estos eble al vi, morgaux haltu cxi tie aux hodiaux posttagmeze!" sxi balbutis interrompe, ne sciante, kion fari... Sxia vizagxo brulis, la koro rapide batis, la brusto forte ondigxis. La maljuna antikvajxisto sxanceligxis -- ecx pli, li proponas rapidi por helpo -- iri por kuracisto, por najbarino. "Ne, ne -- mi dankas!" balbutas interrompe la virino. "Mi petas nur morgaux -- nenion plu -- venu morgaux!" Sxanceligxe la antikvajxisto foriras. Apenaux la antikvajxisto fermis post si la pordon, falas la bedauxrinda virino kvazaux senkonscie sur la segxon. La oraj radioj de l' matena suno per rozkolora lumo superversxas la gracian talion de l' bluokula blondulino en la negxoblanka, hazarde iom levita vesto kun la longa trenajxo. Ankoraux antaux la momento la pala vizagxo estas rugxa, la lipoj kvazaux brulaj, la okulo -- tiu profunda blua okulo radias nepriskribeblan fajron el sub la longaj densaj okulharoj. En tiu momento sxi estas tiel cxarma kaj delogema, kiel tiam, kiam sxi unuafoje prenis sur sin sian edzinigxan veston -- sed sxia animo estas emociita, la koro kvazaux frakasita... Kaj longe, longe sxi sidas kvazaux senkonscie kun la kapo mallevita al la brusto -- sole la brulaj lipoj periode ektremas, kvazaux sxi volus ion diri kaj la vorto mortus al sxi sur la lipoj... En tiu momento iu mallauxte ekfrapis la pordon. Sxi ne auxdis -- sxi ne ekparolis. La frapado estis ripetata -- kaj kiam ecx nun sxi ne ekparolis, la pordo malrapide malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis cxirkauxe tridekjara, elegante vestita viro de agrabla aspekto. Lia rigardo ekrondis en la malricxa, mizera cxambreto kaj fiksis sur la blondulino, sidanta en luksa balvesto meze de plej mizera meblaro plej sorcxe lumigita. La impreso de tiu hazarda bildo cxe la juna viro estis tiel forta, ke li senvole cedis... Sed post la momento li faris ankoraux unufoje pasxon antauxen kaj en la humila tono ekdiris ion. Nur nun la juna vidvino levis la kapon. La rigardoj de l' ambaux sin renkontis. La vidvino levigxis kun la strecxo de cxiuj fortoj. Levinte iom la faldoricxan veston sxi volis ekiri al la pordo, sed eksxanceligxis kaj ekkaptinte la apogilon de l' segxo haltis. La nekonato ripetis sian demandon. Nur nun sxi ekkomprenis, ke li demandas, cxu iu logxas en la domo... Sxi pene respondis: "Ne, ne -- li ne logxas cxi tie," kaj sxia vocxo tremis de neesprimebla sorcxo. La nekonato foriris. La bedauxrinda vidvino falis denove sur la segxon -- kaj longe, longe sxi restis en plej turmenta, plej dolora enpensigxo... Nur kiam sxia infano, sxia karuleto revenis -- denove heligxis sxia vizagxo... Sxi deprenis sian edzinigxan veston, metis gxin denove en la kofron -- kaj estis denove bedauxrinda, malricxa vidvino... Ankoraux tiun saman posttagmezon sxi ricevis leteron kun la plej ordinara enhavo. Gxi estis jena: "Estimata sinjorino! Pardonu, mi petas, ke mi kuragxas fari la skriban klarigon. Sercxante hodiaux en la domo, en kiu vi logxas, mian iaman amikon, okaze mi renkontis vin kaj -- mi konfesas sincere al vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla. Sed pardonu ankaux mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte tuj pri via situacio kaj sciigxinte almenaux tion plej gravan, mi kuragxas peti vin pri la afabla respondo -- cxu estus ebla ia proksimigxo inter ni..." Kun la plej granda ekmiro sxi tralegis la leteron. Unue sxajnis al sxi, ke iu sxercas kun sxi -- sed pli poste -- Sxi prokrastis la respondon. Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvajxisto -- sxi gxentile rifuzis lian proponon kaj fine -- post kelke da tagoj sxi skribis je la letero respondon -- ne rifuzantan... Kaj post kelke da semajnoj sxi genuis en tiu sama negxoblanka vesto antaux la altaro cxe la flanko de l' viro, kiu farigxis sxia amata edzo kaj ekzempla patro de sxia infano... LA UNUA NOKTO CXE LA MORTINTO. Nokturno. La auxgusta suno jxus subiris... La cxielo super Petrín kaj Hradcany[4] ekbrulis je plej varmaj sangaj rozoj, kiam -- sxtelirante, kun la manoj krucitaj sur la brusto kaj kun la okuloj cxaste mallevitaj al la tero sxi forlasis la pordon de l' monahxejo. Monahxina robo de »kompatemaj fratinoj« kovras la korpon, densa vualo cxirkauxvolvas la vizagxon. Sed la sxtelirantaj pasxoj tamen vidigas elastecon; kvankam la kapo estas mallevita al la brusto, tamen la rekta tenigxo de l' gracia talio kaj periode iu pli elasta ekmovo atestas, ke la monahxino estas juna. Kun modera rapideco sxi trairis dezertan straton en la senpera proksimo de la monahxejo kaj trairinte poste kelke da mallargxaj, tordoliniaj, sed dum la vespero vivoplenaj stratetoj, sxi deflankis en la cxefan straton. El la personoj, kiuj renkontas sxin, unuj sin turnas post sxi, aliaj ecx haltas; sed la monahxino atentante neniun kaj nenion rapidas pluen -- kaj pensas sole pri la celo de sia vojiro. Antaux kvarono da horo la abatino simple kaj seke komunikis al sxi, ke en tiu kaj tiu domo, en la unua etagxo, unua pordo -- iu mortis, kaj ke la parencoj deziras, ke iu el la monahxinoj pasigu pregxante la nokton cxe la mortinto. Humile ekmovis la monahxino jese la kapon, vestis sin, kovris la vizagxon per la vualo kaj konante la straton kaj la domon sxi ekiris. Post dudek minutoj sxi estis antaux la celo -- en dezerta flanka strato antaux ekstremajxa, malluma domo kun alta, kurbigxanta tegmento. Per la fero surforgxita pordego kun antikva fera martelo estas tute malfermita; sed la malgranda, mallargxa korto cxirkauxata de la altaj apudaj konstruajxoj estas dezerta, malafabla kaj en la rugxeta vespera duonlumo preskaux fantoma. Malrapide sxi trairis la pordon. En la korto sxi ekrigardis cxirkaux si kaj ekvidinte dekstre lignan, kadukan sxtuparon sxi komencis malrapide supreniri gxin. Post kelke da sekundoj sxi aperis sur malnova ligna balkono antaux la unua pordo. Momenton sxi haltis, kvazaux sxi volus ekspiri. Sed tuj poste sxi ekprenis la anson -- la pordo estis sxlosita... Sxi do ekfrapis -- mallauxte kaj singarde, kvazaux sxi timus interrompi iun. Post la momento ekbruetis interne la riglilo, la pordo malfermigxis kaj post gxi aperis dekdujara blondhara knabino. Ekvidinte la monahxinon sxi ekmurmuris ion kvazaux saluton kaj cedis; la monahxino eniris poste malkuragxe kaj senbrue kiel timema ombro... Sxi estis en malplena vestiblo kaj trapasinte gxin sxi eniris post la knabino en antauxcxambron, kiu estis preskaux senmebla. Proksime de la fenestro rigardanta la korton staras ronda nekovrita tablo; sur gxi brulas simpla petrola lampo. Apud la tablo sidas tri virinoj. Unu, sinjorino cxirkauxe kvindekjara kun akraj, sed tamen ne malagrablaj vizagxtrajtoj, havas okulojn sange rugxajn de la plorado; sxia vizagxo vidigas malgxojon. Sur la vizagxoj de du aliaj vidigxas tiu speco de l' kompato kaj malgxojo, kiu cxiumomente povas cedi al la indiferenteco. Kiam eniris la monahxino, cxiuj tri kvazaux post la komando levigxis. La sinjorino kun la rugxaj okuloj iris senparole kelke da pasxoj renkonte al la monahxino, kiu haltis apud la pordo. Preskaux neauxdeble defluis de la lipoj de l' monahxino la kutima saluto: "Estu lauxdata Jesuo Kristo!" La virinoj resalutis. Tiuj du diris la saluton kun akcento akra, la sinjorino kun la rugxaj okuloj resalutis interrompe kaj poste komencis singulte plori. La monahxino staras sendecide apud la pordo kun la okuloj mallevitaj al la tero kaj kun la manoj krucitaj sur la brusto. Post mallonga momento la gxemanta sinjorino sin turnis, aliris al la kontrauxa pordo kondukanta al la apuda cxambro kaj malferminte gxin cedis iom flanken, por ke la monahxino povu oportune eniri. Senparole la monahxino antauxeniris kaj transpasxinte la sojlon sxi eniris. La pordo senbrue fermigxis post sxi. Senvole sxi restis stari apud la pordo kun la mallevitaj okuloj. Ekventumis sxin la tute nepriskribebla odoro de brulanta vakso, rezina ligno, fresxa rosmareno kaj diversaj aliaj floroj, kiu preskaux narkotizas... Sxi estis en vasta, funebre ornamita salono kun tri fenestroj, tra kiuj oni povas vidi trans la straton kaj la nealtan muron en la najbaran gxardenon, kie jxus oni vidas sole mallumajn konturojn de largxbrancxaj arboj. Meze de la salono estas katafalko, sur gxi malfermita cxerko kaj en gxi la kadavro en blanka virina vesto. Ambauxflanke de la cxerko antauxe malsupren pendinta negxoblanka longa gazo estas metita sur la kadavro; tial de malproksime sxajnas, kvazaux gxi estus kovrita per maldika tavolo de jxus falinta negxo. Antaux la cxerko estas grupo da ekzotikaj floroj kun granda krucifikso en la mezo; sur ambaux flankoj brulas po ses grandaj vakskandeloj kun blankaj rubandoj, starantaj sur altaj bronzaj kandelingoj kun piramidformaj piedestaloj; sub la kandelingoj kusxas dismetite multe da pli kaj malpli grandaj florkronoj kun blankaj rubandoj, antauxe staras nigre tegita pregxbenketo kun la apogpupitro -- cxio estas tiel simpla, ecx ordinara, kiel cxiam en la funebraj salonoj de pli ricxaj familioj. Sed al cxio cxi la monahxino dedicxis preskaux nenian atenton. Sxia rigardo el sub la densa vualo rondiris momenton timeme en la salono, poste haltis fikse sur unu hazarda punkto de la pargeta planko. En la jxus reganta flaveta duonlumo, kiam la krepusko estas venkata de modere flagranta lumo de l' vakskandeloj, cxio en la salono posedas ian monahxeje poezian aspekton -- funebre malgxojan, malafablan, preskaux frostosentigan. Post momento la monahxino levis la kapon, kvazaux ia neatendita penso estus trakurinta sxian animon kaj per unu ekmovo de la dekstra mano levis la densan vualon de la vizagxo. Sxi estas knabino cxirkauxe dudek kvinjara kun neesprimebla mieno de silenta rezignacio en la paleta, regule bela, preskaux infane agrabla kaj simpatia vizagxo. La densa nigra hararo estas glate kombita malantauxen, pro tio la bele eligxanta alabastra frunteto iel pli energie elstaras; la glataj vangoj apenaux tusxitaj de facila nuanco de l' rugxo; la mallargxaj pli maldolcxe kaj dolore ol severe kunpremitaj, sed gxis nun fresxaj lipoj, la greka nazo, la ronda, sed tamen iel rezistema mentono kaj antaux cxio la ekstreme densaj kaj longaj okulharoj, sub kiuj kvazaux tra la densa vualo lumas brilantaj pupiloj de nigraj, profundaj okuloj -- cxio havas jxus aspekton de rigideco. En tiu cxarma kaj simpatia vizagxo ne movigxis ecx unu muskolo dum kelke da sekundoj; sxajnis, kvazaux estus staranta cxi tie statuo el karara marmoro. Sed post momento sxi denove eksvingis la dekstran manon kaj denove mallevinte la vualon sxi faris kelke da pasxoj antauxen gxis la pregxbenketo antaux la katafalko, kie sxi haltis. Momenton sxi staris senmove, kvazaux en embarasoj, kion fari. Sxia rigardo kelkafoje levigxis kaj transflugis timeme la malfermitan cxerkon; sed povante rekoni nenion krom simplaj konturoj de la kadavro, gxi cxiam haltis fikse sur unu hazarda punkto de la pupitro. Post kelke da minutoj la monahxino fine movigxis. Apoginte la dekstran manon sur la pupitro, sxi levis per la maldekstra mano la jupon kaj genuis en la pregxbenketo, poste sxi faris la signon de l' kruco, kunmetis la manojn sur la pupitro kaj denove restis sen movo kiel statuo... En la salono regas profunda, preskaux sankta silento. Sole periode ekkraketas iu vakskandelo, sed tiel senbrue, kvazaux estus diskrevinta aerbulo. La monahxino estas enprofundigxinta en la pregxo. Unue sxi pregxis mallauxte, sxiaj lipoj movadis sin apenaux rimarkeble; sed poste la lipoj restis sen movo sxi pregxas en la animo... Dume ekstere preskaux tute noktigxis; la funebra salono en la flaveta lumo de l' vakskandeloj havas aspekton malpli frostigan, sed tiom pli malgxojan. Sed la monahxino ne rimarkis tiun sxangxon, Kun la rigardo fiksita sur unu punkto de l' pupitro sxi dauxrigas la pregxojn kun la tuta ardo de l' kredanta animo, rifugxanta en la pensoj cxe la nekonata nesuperebla estajxo kun la sincera kaj humila peto pri la paco kaj la savo de l' animo, kiu jxus estas forlasinta cxi tiun mondon. Sxi pregxas la pregxon por la mortintoj. Sxi pregxas gxin unuafoje, duafoje, triafoje -- sxi pregxas en la tomba silento kvaronon da horo -- duonon da horo -- tri kvaronojn da horo -- Subite sxi estas interrompita. La tomba silento estas cxesigita de modera ekbruo en la antauxcxambro, tra kiu sxi estis enirinta cxi tien, kvazaux iu estus malferminta la pordon de la vestiblo kaj kvazaux la personoj en la antauxcxambro estus bonvenintaj iun. Tuj poste eksonis el la antauxcxambro mallauxtigata, singulta plorado, interrompata sole de izolitaj pli lauxte parolataj vortoj. La monahxino estis interrompita en la pregxado sole dum kelke da sekundoj. Mallevinte la kapon pli malsupren al la brusto sxi dauxrigis duonlauxte la pregxadon; sed malgraux tio sxi ekauxdis ne sole izolitajn, pli lauxte parolatajn vortojn, sed ankaux tutajn, kompreneble sole fragmentajn frazojn. "-- Ah, bedauxrinda infano!" estis auxdata klara, sed iel pene mallauxtigata soprano. "Kiu ekpensus tion?; Ankoraux hieraux matene mi -- oh, tio estas terura, terura --" "-- Nu, mi antauxvidis tion" -- intermetis post la momento alia vocxo, ankaux klara, sed iom pli malalta. "Mi diris ja, ke --" Pauxzo -- plorado kaj gxemado iom pli mallauxta; sed la interparolo estas ankoraux pli mallauxtigata, oni auxdas sole izolitajn vortojn: "Ah, tial, tial -- malfelicxo -- kiu povas antauxvidi tion -- kaj tiel neatendite --" Kaj denove pli longa pauxzo -- la plorado sxangxigxas en plendan, sxiratan gxemadon. Estas nenia dubo, ke la interparolo rilatas la mortinton, antaux kiu jxus pregxas la genuanta monahxino. La monahxino komprenas tion kaj senvole, ecx kontraux sxia volo altrudas al sxi la demandoj: "Kiu mortis? Kiamaniere? Cxu li estis juna, maljuna, malfelicxa?"... Sed sxi mem ne respondas tiujn demandojn, sxia animo estante de neniu vorto interrompata dum kelke da minutoj denove enprofundigxas ankoraux pli en la pregxon. Subite estis auxdataj el la apuda salono denove vortoj kaj tutaj frazoj: tiun cxi fojon parolas la gxema vocxo, kredeble tiu, kiu antaux la momento gxeme ploris... "-- Ah, mi restos cxiam -- sinjorino -- danka al vi... Mi ne povas, mi ne devas cxi tie -- Kien mi rifugxus? -- Cxi tie mia koro -- pro la doloro -- Ne, ne -- mil dankojn -- ke mi povos cxe vi la nokton -- Oh, mia koro -- kvazaux la ponardo gxin --" Kaj la vocxo enhavas tiom da impresplena kortusxo, ke ankaux la monahxino, gxis nun pli malvarma ol ekscitita, eksentas en la animo ian simpation al la homoj tute nekonataj al sxi, kiuj estas trafitaj de la malfelicxo. Senvole en sxia animo aperas pensoj, kiuj estas en nenia rilato kun la pregxo kaj transigxas al la objekto, por kiu sxi pregxas. Estas al sxi mole, preskaux elegie. Sxajnas al sxi, kvazaux sxia koro komencus degeli -- kaj kontraux sxia volo altrudas sin al sxi la pensoj tute mondaj... Sxi pregxas ankoraux; sxiaj lipoj sin movas kaj mallauxte parolataj vortoj estas vortoj de la pregxo; sed sxia spirito rondas jam, kompreneble ankoraux malproksime kaj alte, super la objekto de la pregxo. Jen sxi ekpensas, ke sxi genuas antaux la kadavro de juna knabino, jen denove, ke antaux la kadavro de maljuna sinjorino, kiu mortis de la marasmo; sed tuj denove laux la auxditaj fragmentoj sxi opinias, ke gxi estas virino en la plena, viva forto, kiun trafis ia granda malfelicxo... Foje sxi ecx levis la rigardon kvazaux alforgxitan al unu punkto de la pupitro por rigardi en la cxerkon; sed la cxerko estis tro alte sur la katafalko -- sxi vidas nenion krom la antauxo de la cxerko: oritajn lignajn »ungegojn« kaj sur ambaux flankoj argxentajn rondojn -- kaj sxia rigardo fiksas denove sur la sama punkto, sur kiu gxi estis antauxe fiksita... Dum kelke da minutoj alvenas al la oreloj de l' monahxino sole zumanta mugxo, el kiu sole periode pli lauxte eksonas iu pli akre akcentigita silabo; precipe la interjekcioj »ah«, »oh«... En la antauxcxambro oni interparolas pli seninterrompe ol antauxe kaj ankaux kun la doloro almenaux proporcie moderigita. Sed jxus tiu cxi mugxanta, mallauxtigata interparolo per siaj akcentigitaj silaboj logas ankoraux pli la atenton de l' monahxino. Senvole sxi auxskultas pli atente, ni dirus pli scivole, se tiu nomo gxuste esprimus sxian spiritan staton... Sxi pregxas ankoraux; sxiaj lipoj sin movas kaj la mallauxte parolataj vortoj de la pregxo estas auxdeblaj: tamen sxia orelo estas strecxita. Nun cxiu klara frazo, eble ankaux cxiu vorto naskus en sxia animo resonon kaj eble ankaux imagon havanta nenion komunan kun la pregxo, kiun sxi jxus diras. Tamen en la antauxcxambro oni faras kaj parolas nenion rimarkindan; la unutona mugxo fine lacigas kaj la monahxino denove enprofundigxas kun la tuta pieco en sian pregxon. Subite eksonis el la antauxcxambro tiu ekstra, konata ekbruo, kiam kelke da personoj starigxas de la tablo kaj pretigxas por foriri. Izolitaj frazoj estas parolataj pli lauxte; oni auxdas la vortojn: "Estas nenia helpo, ni devas... La nokto proksimigxas --" Iu prenis jam la anson de la pordo kondukanta al la salono kaj premis gxin; sed la anso sole ekbruetis kaj la pordo iom malfermigxis. La monahxino auxdis nun la parolon tute klare. "Mi devas, mi devas ankoraux unufoje vidi sxin," parolis la klara soprano. "Mi tiel amis sxin kaj sxi -- ah, sxi estis eksterordinara estajxo... Sxi sole ridis! Ankaux sxia frunto kaj la mentoneto ridadis, kiam eksonis sxia sonoranta vocxo... Sxi estis vera koboldo --" "Sed tamen sxi estis periode tiel malgxoja, tiel melankolia!" intermetis la pli malmola vocxo iel admone. "Sxia konduto sxajnis al mi cxiam stranga. Tiuj subitaj sxangxoj de l' gajeco en la melankolion aux de l' silentemo en la gxojantan petolemon antauxdiradis nenion bonan. Mi estis preskaux konvinkita, ke tiun bonan animon turmentas io, kion sxi kasxas antaux la tuta mondo... Gxis fine --" "Oh, tiu bona, dolcxa animo!" ekgxemis la plenda vocxo neniiganta eksplodon de la ploro. "Kaj hieraux, kiam sxi alveturis kaj jxetinte sin al mia kolo kisadis min kun la dolora ploro, tiam kunpremigxis mia koro de nekomprenebla kompato... ,Ah, kara, karega onklinjo!" sxi gxemis karesante miajn vangojn. "Ne koleru pro tio, ke mi alveturas -- mi alveturas lastafoje! Mi plu ne tedos vin -- neniam! -- Cxu vi komprenas?... Postmorgaux matene alveturos la patro kaj la patrino kaj posttagmeze cxio laux la deziro de l' gepatroj estos finita --" La monahxino auxskultis cxiam pli atente. De tiuj kuneligitaj kaj klare parolataj vortoj sxi estis tute interrompita en la pregxado. Senvole sxi turnis iom la kapon al la pordo; sed vidante tie neniun sxi denove fiksis la rigardon sur la pupitron. Dume la plenda vocxo en la antauxcxambro dauxrigis: "Kompreneble mi konjektis, ke sxi parolas pri sia edzinigxo kaj pro tio mi ridis. Mi ecx ne songxis pri tio, ke sxi okupas sin pri tiel terura penso -- kaj dume -- Oh! Tio estis terura momento, kiam mi eniris hodiaux matene en la salonon... Sxi sidis sur la kanapo vestita en sia blanka edzinigxa vesto, kiun sxi estis alportinta... Sxi sidis apogante la kapon per unu mano, la dua estis premita al la koro. Sxajnis al mi, ke sxi rigardas min -- iel fikse, per kvazaux eligitaj okuloj... »Pro Dio, vi estas jam vestita!?« mi ekkriis de la pordo. Sxi ne respondis. Mi aliris rapide kelke da pasxoj pli proksimen kaj restis rigida. La eligitaj okuloj estis kvazaux vitraj -- la vesto sangmakulita sur unu flanko... Mi ekkriis kaj alsaltinte al sxi mi metis la manon sur sxian frunton... Gxi estis jam malvarma kiel la glacio..." Kaj denove eksonis el la antauxcxambro la gxema, poste dauxra ploro... Dum kelke da minutoj la monahxino auxdis nenion krom tiu cxi stranga, perforte mallauxtigata ploro... Antaux sxia spirita rigardo iom post iom elsaltis, dank' al la vortoj, kiujn sxi jxus auxdis, bildo cxiam pli klara, kvazaux elstaranta el la nebulo. Nur nun sxi komprenis, por kiu sxi venis pregxi: por bedauxrinda, treege bedauxrinda estajxo, kiu memmortigis sin -- por la junulino, gxuste por la fiancxino, kiu el la nekonataj kauxzoj sole kelke da horoj antaux sia edzinigxo perforte finis sian vivon... Kaj sxi vidis en la spirito gracian kaj majestan talion kun la mieno de neesprimebla maldolcxo en la pala, bela vizagxo. Sxi vidis la nigrokulan, nigraharan fiancxinon kun nigraj okulharoj kaj glataj vangoj, alabastra frunto, greka nazo kaj molaj cxerizaj lipoj... Sxi vidis staturon kaj vizagxon tute nekonatajn -- bildon tute hazardan... Sxi ektremis, profunde en sia animo. La frosto trakuris sxiajn membrojn; sed tuj poste sxi sentis, ke la sango rugxigas sxiajn vangojn... Sxi sentis sin premita kaj malgxoja -- kaj eble ankaux la larmo ensxteligxis en sxian okulon, se sxi povus dauxrigi sian meditadon. Sed tio ne okazis; post la momento eksonis el la antauxcxambro la sama perforte mallauxtigata, gxema vocxo, kiu rakontis antauxe tiel simple kaj tamen tiel kortusxe. "Kaj morgaux matene alveturos la patro kaj la patrino! Oh -- kiamaniere mi komunikos tion al ili! La patro havas malmolan koron, la patro restos malvarma... Sed la patrino sxiros siajn harojn, la patrino amis ja sxin kiel pupilon de sia okulo; la patrino malesperos..." "Sed kiu estas kulpa je cxio cxi?" intermetis poste tiu klara soprano, kiun la monahxino estis unue auxdinta el la antauxcxambro. "La fiancxo devenas ja de ricxa kaj ordema familio kaj entute estas cxarma kaj brava junulo..." "Vere, vere," ekgxemis respondante la plenda vocxo kaj mallauxte aldonis ion, kion la monahxino ne auxdis. Poste la personoj en la antauxcxambro restis silente dum kelke da minutoj kvazaux en embarasoj, kion fari. Subite eksonis mallauxta mugxo kaj tuj poste estis auxdata mallauxtigata vocxo, kiu gxis nun ankoraux ne parolis: "Ah -- ni ne interrompos la estimindan fratinon![5] Volu do eniri!" Kaj la mano, kiu videble jam kelkan tempon estis metita sur la anso, malfermis tute la pordon. Kaj malrapide, sxtelirante, kvazaux timante malpacigi per la plej malgranda ekbruo, eniris la virinoj kaj la knabino, kiun la monahxino estis jam vidinta, akompanataj de la sinjorino en plej bona agxo. La monahxino, kiu auxskultis atente kaj kun levita kapo antaux la malfermo de la pordo, auxdinte la ekknaron la pordo rapide mallevis la kapon kaj volis denove pregxi. Sed estis neeble pregxi. Mallauxte la vortoj fluadis de sxiaj lipoj, sed la animo estis ekscitita... Tra la kapo kuras strangaj imagoj kaj de l' stranga maltrankvilo la koro kunpremigxas kaj denove largxigxas... Malrapide, silente, sur la pintoj alproksimigxis la irintaj virinoj al la cxerko kaj unu el ili duone demetis blankan gazon, per kiu la vizagxo de la kadavro estis kovrita. La monahxino tamen ne levis siajn okulojn; sed sxi sentis, kio jxus okazas... Kaj tiu sama vizagxo, kiun sxi havis antaux la momento en sia penso, elsaltis nun tiel klare kaj plastike antaux sxia spirita rigardo, kvazaux sxi efektive rigardus en la cxerkon. Sxajnis al sxi, ke sxi vidas cxiun bluan vejneton en la pala vizagxo, ke sxi vidas ankaux sub la longaj okulharoj malforte brilantan pupilon... Dum kelke da sekundoj regis en la salono profunda silento. Neniu movigxis, neniu ekparolis; ankaux la sinjorino, kiu antauxe sencxese gxemis, restis senmove, kvazaux sxia nemezurebla doloro subite estus sxtonigxinta. "Kvazaux viva, kvazaux viva!" mallauxte diris fine apenaux auxdeble la klara soprano. "Ah jes, jes, kvazaux viva -- kaj tamen malviva!" ripetis kaj aldonis la gxema vocxo, denove ekploranta. Kaj post la momento dauxrigis tiu vocxo: "Kaj tien cxi -- sur la vundon en la koro -- mi metis laux sxia deziro sxian lastan leteron, en kiu sxi adiauxas la patrinon, la patron, min kaj la tutan mondon -- la leteron, en kiu sxi petas de ni cxiuj pardonon kaj deziras, ke ni metu sxin en la cxerkon en tiu sama edzinigxa vesto, en kiu sxi mortis kaj sur la vundon en la koro ke ni metu la lastan leteron, en kiu sxi adiauxas nin..." La monahxino cxesiginte la pregxadon auxskultas atente, ecx avide. Cxiu el la lastaj simplaj kaj tamen tiel gravaj vortoj efikas sxin froste kaj tamen varmegigante sxin. Sxi ektremis kaj tuj poste sxi sentas, ke sxia sango kuras pli rapide el la kapo al la koro kaj returne... La paletaj vangoj sub la densa vualo iomete rugxigxis, la okuloj fiksitaj sur la hazarda punkto de l' pupitro malsekigxas... Senvole sxi levas iom la kapon... En tiu momento unu el la virinoj apud la cxerko ekgxemis: "Ah, Dio, Dio! Tio estas terura!" Kaj la alia ankaux mallauxte aldonis: "Kaj tamen estas nenia helpo -- nenia, nenia helpo!" Kaj denove ekregis la tomba silento, sole periode interrompata de l' singulta gxemado de la sinjorino, kiu antauxe pli longe rakontis. "Kion fari!" ekparolis post la momento la sinjorino en plej bona agxo, kiun la monahxino gxis nun ne estis vidinta. "Ni devas forlasi sxin -- ni devas lasi sxin sola cxi tie!" La singlute gxemanta sinjorino denove dauxre kaj konvulsie ekploris... "Adiaux, adiaux -- dormu dolcxe -- animo kara -- plej kara!" sxi gxemis. Poste sxi klinigxis super la cxerko, dum kelke da sekundoj fikse rigardis la vizagxon de l' kadavro, kaj klinigxinte ankoraux pli sxi kisis gxin sur la glacimalvarman frunton... Rektigxinte, ankoraux momenton sxi rigardis la kadavron. La ceteraj -- lauxvice -- alproksimigxinte al la cxerko, faris signon de la kruco sur la frunto, la lipoj kaj la brusto de la kadavro. La monahxino, havante la kapon iom levitan, povis vidi, kio jxus okazis, sed sxi vidis nenion -- sxiaj malsekaj okuloj estis nedeturneble fiksitaj sur la antauxo de la cxerko. La singulte gxemanta sinjorino, kiu staris momenton kvazaux sxtonigxinta apud la cxerko, subite klinigxis kaj jxetinte la blankan gazon sur la vizagxon de la kadavro, deturnis sin de la cxerko. Vidinte tion la ceteraj sekvis sxin. La jupoj frote ekbruetis -- kaj la virinoj denove tiel mallauxte, kiel ili estis enirintaj, forlasis la salonon. La monahxino restis sola. En la unua momento sxajnis al sxi, kvazaux ia sxargxo estus defalinta de sxia brusto. Sxi ekrigardis al la pordo kaj vídante, ke gxi estas fermita, levis la kapon ankoraux pli alte ol antaux la momento. Sxia rigardo timeme kaj malkuragxe rondiris en la funebra salono. Cxio estis cxi tie jxus tia kiel antauxe, antaux ol la virinoj eniris, sole kun tia diferenco, ke dume ekstere tute noktigxis, kaj pro tio cxio en la salono en la flaveta lumo de l' modere flagrantaj vakskandeloj havis aspekton pli klaran kaj samtempe malpli malgxojan ol antauxe, kiam la vespera duonlumo enpenetradis ankoraux en la salonon. El la antauxcxambro eksonis ankoraux kelkafoje cxi tien la rapidaj, sed mallauxtigataj malgrandaj pasxoj, akompanataj de hxaosa mugxo kaj bruo, kiam kelke da personoj pretigxas por foriri. Periode estis ankaux auxdata iu, ankaux mallauxtigata vorto aux fragmenta frazo; sed cxio kunigxadis en hxaoson de mugxe krakantaj kaj frapantaj sonoj. Subite la mallauxtigata bruo kaj mugxo silentigxis; sed tuj poste estis auxdataj pasxoj de kelke da personoj, poste ekknaro de la pordo kondukanta el la antauxcxambro al la vestiblo -- fine la mugxo malproksimigxas cxiam pli kaj pli. Sed antaux ol gxi tute cxesis, ankoraux unufoje estis auxdataj la proksimigxantaj pasxoj... Apud la pordo de la salono ili haltis kaj iu metinte unu manon sur la anson turnis grince la sxlosilon en la seruro. La trapenetranta ekgrinco trakuris la animon de l' monahxino kvazaux maldolcxa riprocxo; sed malgraux tio sxi ne movigxis, sed avide auxskultis... Post la ekgrinco de la sxlosilo estis auxdataj rapide malproksimigxantaj pasxoj, poste pli mallauxta fermo de alia pordo kaj denove, sed jam apenaux auxdebla ekgrinco de la sxlosilo, poste ekregis silento -- Cxion cxi, kion ni jxus mallonge estis skizintaj, auxskultis la monahxino kun la eksterordinara atento. Sxi ne preterlasis ecx la plej malfortan, sole iom pli klaran memstaran sonon -- sxia auxdsento estis strecxita kaj pro tio sxia atento iom deturnita de la objekto, kiu antauxe ekscitis sxin. La sekvo estis natura. En tiuj kelkaj minutoj, dum kiuj sxi atentis la mugxon kaj bruon en la antauxcxambro, preskaux tute sxi akiris denove sian animan trankvilon. La vangoj havis la antauxan palecon kaj la malsekigxintaj okuloj la antauxan arde pian trankvilon. Dum kelke da minutoj sxi restis senmove, kaj samtempe ankaux sen pensoj kaj rememoroj. Sxajnis al sxi, kvazaux sxi estus pregxinta en la pregxejo la lastan pregxon kaj ankoraux genuas -- estante en embarasoj, cxu levigxi aux ankoraux pregxi. Cxirkauxe regis profunda silento, sole periode interrompata de modera, apenaux auxdebla ekkrako de iu vakskandelo. Sed tiu silento sxajnas nenial stranga al la monahxino. Turninte la kapon sxi mallevis gxin kaj denove fikse rigardis la pupitron antaux si kaj havante ankoraux la manojn kunmetitajn -- sxi denove komencis pregxi. Sxi pregxas en la animo la pregxon por la mortintoj -- la pregxon plej konatan. Sed sxi pregxas iel mekanike, sxi pensas pri la parolataj vortoj, sed la animo estas iel indiferenta... Sed malrapide revenas la antauxa ardo kaj fervoro. Sxia tuta animo pregxas... Sxi pregxas kvaronon da horo, duonon da horo, tri kvaronojn da horo, ne cxesante pregxi ecx unu momenton kaj ne malstrecxante almenaux iomete siajn pensojn... Subite sxi estis interrompita en la pregxado. De proksime, kredeble de la proksima pregxejturo eksonis surda sono de la horlogxo. La monahxino cxesinte en la pregxado levis iom la kapon kaj kalkulas en la animo la surdajn unutonajn ekbatojn. Ekbatis la dekunua. La lasta sono estis treme soninta kaj cxirkauxe ekregis denove profunda silento. La interrompita monahxino vane penas enprofundigxi denove en la pregxon. Mallauxte sxi parolas la vortojn de la pregxo; sed dume sxia animo meditas, gxis fine la meditado tute venkas. Sxi meditas pri la lastaj aferoj de la homo -- pri la morto, la mistera, gxis nun de neniu solvita enigmo -- pri la vivo postmorta: pri la felicxo de l' bonuloj kaj piuloj, pri la torturoj de l' malbonuloj kaj malpiuloj... Sxi meditas momenton pri la aferoj superteraj kaj denove revenas al la »larma valo« -- al la turmentoj kaj doloroj teraj, al la stranga, tre stranga miksajxo de gxojaj, malgxojaj kaj doloraj momentoj, kiuj estas nomataj »vivo«. Unue la meditado havas karakteron pli malpli maldolcxan -- kvazaux kiam la fremdaj pensoj kaj fremdaj auxtopsioj falas en la animon... Antaux la spirita rigardo de l' meditanta monahxino tremetas kvazaux en la nebulo diversaj staturoj; jen pala virino en la cxifonoj kaj kun la okuloj sange rugxaj de ploro, jen kaduka maljunulo sxanceliranta lauxlonge la muro, jen denove iu cxarma staturo en la regxa vesto kaj tuj denove io, kvazaux kripligita monstro rampanta en la polvo kiel vermo... Post la momento la atmosfero sxangxigxas. La nebulo, en kiu tremetis la staturoj, komencas heligxi, kvazaux kiam gxi forkuras antaux la eliranta suno. La krepusko farigxas malrapide rugxeto... La rugxeta nebulo disigxas kaj antaux la spirita rigardo de l' meditanta, gxuste reveme profundigxanta monahxino staras tute klara kaj plastika cxarmoplena bildo. Lazura cxielo arkigxas super la cxarmoplena, paradiza gxardeno, plena de diversaj nekonataj floroj kaj ankaux tiaj plejparte palmaj arboj. Dekstre kaj maldekstre estas vidataj rokoj kaj post ili altajxoj kovritaj de l' arbaroj. Tie cxi kaj tie de la rokoj saltas torentoj -- sub la rokoj largxigxas verdaj herbejoj, tra kiuj serpentumas flavaj vojetoj. Cxio estas tiel simpla kaj tamen pro siaj trankvilo kaj paco tiel kara, tiel agrabla, tiel alloganta... Dum kelke da sekundoj la gxardeno estas senhoma, senbesta... Subite gxi vivigxas... La homoj kaj la bestoj cxiuspecaj promenas trankvile sur la vojetoj aux ripozas sur la herbejoj. Jen juna cxarma virino staras apud la tigro, tie leono ripozas apud la piedoj de l' blondhara bubeto; cxi tie la cervo, urso, kato kaj hundo sekvas unu la alian sur la sabla vojo kaj super ili rondflugas aglo super la amaso da negxoblankaj kolomboj. En kelke da minutoj kelkafoje sxangxis la kara kaj alloganta bildo sian fizionomion. La stafagxo restis tiu sama, sole la aro da homoj kaj bestoj sencxese sxangxigxis. Kaj mirinde -- la homaj mienoj estis tiel agrable trankvilaj, kvazaux la paco sxtonigxus sur iliaj vizagxoj... Cxiu, cxu la maljunulo aux la junulo, cxu la viro aux la virino en la tuta forto de la vivo, cxu la infano apenaux elirinta el la lulilo -- cxiu sxajnas nemezureble felicxa kaj kontenta... Estas nenia dubo, ke la monahxino anime enprofundigxis en la paradizajn gxojojn de la vivo en la nekonata, mistera postmorto; sed sxia modera, malelasta fantazio sciis elsorcxi al sxi sole la bildon plej simplan, plej primitivan... Estis al sxi gxoje kaj agrable; sed tamen sxi sentis ian premitecon, ian moderan malkontenton kaj ankaux ian trompigxon. Sxi ne komprenis la kialon; ia dolcxa melankolio ekregis sxin simile kiel la felicxan homon, kies animon trakuras la penso, ke li ne estas izolita kun sia gxojo kaj felicxo... Subite sxajnas al sxi, ke en la malantauxo de la belega gxardeno vidigxas cxiam pli granda perspektivo -- kaj plej malproksime -- sxi vidis konatan, tre konatan pejzagxon: simplan vilagxon kun ia simpla pregxejeto kaj ne malproksime belan bienon. Senvole sxi eksvingis la dekstran manon kaj levis la vualon. Sxia vizagxo vidigas la nepriskribeblan ekridon de la kontentigxo -- antaux sxia spirita rigardo elsaltas la bildo de l' naska vilagxo... Sxi vidas la patron, la sanegan, rideman, rugxvangan viron -- sxi vidas la patrinon, trankvilan, seriozan virinon kun la mieno de l' delikata boneco -- sxi konjektas vidi ankaux sin mem unue kiel infanon kaj tuj poste kiel virgulinon... Kaj antaux sxia spirita rigardo rapidege sekvas unu bildo la alian. Jen sxi vidas la patron sur la kampo kaj tuj poste apud la tablo kun la patrino -- jen sxi mem sidas sur la genuoj de la patrino, karesas kaj kisas sxin kaj tuj poste sxi kusxas en sia infana lito auxskultante, kion la patro kaj la patrino rakontas. Sxi rememorigas sin pri la servistoj kaj servistinoj, sxi rememorigas sin pri la kunulinoj el sia plej frua infaneco kaj el la agxo pli posta, sxi rememorigas sin pri la lernejo kaj la kunlernantinoj, pri la maljuna instruisto kaj la multo, multego da personoj kaj momentoj -- entute simplaj, preskaux ordinaraj, sed tamen karaj. Subite elsaltis antaux sxi la bildo treege alloganta, kiam sxi en la vilagxa veturilo kiel maturigxanta knabino proksimigxis kun la patrino al Praha por tie cxi eniri en la edukinstituton kaj la veturilo haltis sur la monteto, de kiu estis vidata Praha, jxus dronanta en la rugxa brilo de l' subiranta suno... Sed tiu bildo rapide cedas antaux la bildo alia: sxi vidas sin mem en la pensiono -- sxi vidas siajn novajn kunulinojn -- sxi vidas ankaux tiun, kiun pli poste sxia koro tiel amis kaj kiu farigxis sxia plej fidela amikino; la gracian, rideman blondulinon kun la profundaj, amplenaj, bluaj okuloj kaj kun glataj rugxaj vangoj, varmaj lipoj kaj kun tiu enviinda, senzorga penso, kiu facile transportas la homon trans cxiujn eblajn rifojn de la vivo. Sxi vidas sxin kvazaux staranta antaux si -- tiel klare, tiel plastike... Oni ne povas imagi al si, kian inklinon sxi sentis al sxi, kiel sxi amis sxin. La plej varma amo fratina ne povas esti pli varma. Dum tri jaroj ili vivis preskaux sencxese sub unu tegmento, en unu cxambro kaj tre malofte ili disigxis sole por kelke da momentoj. Unu sen la alia tute ne povis vivi, unu antaux la alia havis nenian sekreton, unuvorte, ili estis unu animo. Kiel ekstra, kiel poezia estis tiu tempo, kiam ili tiel vivis kaj revis intersxangxante cxiutage siajn revojn kaj dezirojn, gxojante je la estonteco kun la plej cxarmaj esperoj... Multo, multego da tiuj cxarmoplenaj revoj de l' juneco trakuris nun la animon de l' monahxino -- Subite sxangxigxas sxia mieno -- la rideto de l' kontentigxo en la momento sxangxigxis en la malgajecon, preskaux en la maldolcxon: sxi konjektas vidi sian kunulinon felicxa... Sxi vidas sxin sidanta apud la lulilo de l' propra infano -- Sed tuj poste denove sxangxigxas la mieno de l' monahxino: la mieno de l' maldolcxo transigxas en la mienon de l' rezignacio -- sed tuj poste sxia vizagxo vidigas la mienon neesprimeble maldolcxe doloran... Antaux sxia spirita rigardo ekaperis kvazaux timema ombro la staturo de l' pala, serioza studento -- Tiu imago suficxis, por ke la panoramo de la bildoj elsorcxitaj de la fantazio haltu... La monahxino ne povis rezisti ian strangan senton de l' ekfrosto. Sxi eksvingis rapide la manon kaj mallevinte la vualon komencis lauxte pregxi, kvazaux sxi volus forpeli la teruran ombron, kiu jxus estis trakurinta sxian animon, la ombron fatalan, kiu estis la cxefa kauxzo, kial sxi por cxiam adiauxis la mondon kaj gxiajn plezurojn, ecx tiujn dolcxajn revojn, kiuj tiel felicxigis sxin ankoraux antaux ne multaj jaroj... Sxi perforte devigas sin al la pregxo. La vortoj defluas de la lipoj; sed la ardo, kun kiu sxi cxiam antauxe enprofundigxadis en la meditadon pri la mistera estajxo, tute mankas al sxi... Kaj la malhela ombro, la nebula silueto, preteriras antaux sxi cxiumomente sxangxante sian formon kaj vidigxante jen pli klare, jen; pli nebule, sed dume sencxese terurigante sxian animon. Sxi pregxas kvin minutojn, dek minutojn, kvaronon da horo... Sed nenio helpas! La imago de l' nebula silueto estas pli potenca ol la pregxo. Malrapide farigxas la imago pli klara, pli preciza, gxis fine denove staras antaux sxia animo tiu sama pala, serioza, juna viro, kiu estis interrompinta sxin en la revema enprofundigxo... Ankoraux momenton sxi provas pregxi; sed la pensoj kaj rememoroj cxirkauxflirtantaj la palan studenton cxiam batalas por sia rajto... Post ne longe la monahxina kontraux sia volo cxesas pregxi -- la rememoroj denove okupas sxian animon... Sxi rememorigas sin pri la momento dum la belega maja posttagmezo, kiam sxi, revenante kun sia nedisigebla kunulino el la pregxejo de sankta Vito, unuafoje ekvidis lin antaux la pregxeja pordo... Sxi rememorigas sin pri tio, ke estis al sxi tiam iel strange -- ke li sencxese okupis sxian penson, ke pli poste sxi songxis pri li, unuvorte, sxi rememorigas sin pri cxiuj dolcxaj kaj konataj detalajxoj, en kiuj manifestas la naskigxanta unua amo. Dum kelke da momentoj sxajnas al sxi, kvazaux sxi denove sentus emon al la vivo -- kvazaux gxis nun sxi vivus tiel, kiel cxi tiam... Subite aperas en sxia penso bildo alia. Sxi sidas mano en mano kun sia kunulino sub largxbrancxa kasxtano en la gxardeno de l' pensiono... Estas auxtuna vespero -- la luno preskaux plena -- cxirkauxe sankta silento... Ili rakontas, pli gxuste ili parolas silente, sed cxiumomente unu aux la alia eksilentas... Dum la tuta horo ili ne ekridis ecx unu fojon, ili ne eksxercis ecx unu fojon -- ambaux estas cxiam pli silentemaj, gxis fine ambaux kelkan tempon silentas... Subite la kunulino starigxis kaj cxirkauxpreninte sxian nukon fikse ekrigardis sxiajn okulojn... "Berto!" sxi diris mallauxte per la tremanta vocxo. "Kion vi deziras, kara Henjo?" rediris Berto ankaux mallauxte. Henjo silentis ankoraux momenton kaj poste per la premita, interrompata vocxo komencis konfesi... Per simplaj kaj tamen varmaj vortoj sxi rakontis, kiam kaj kiamaniere komencis gxermi la amo en sxia koro -- poste sxi komunikis la tutan serion da detalajxoj, kiuj klare pruvis, ke sxia amo trovis ehxon en la animo varme, arde amata. Berto, estinte interrompita en la revema enprofundigxo, auxskultis komence kvazaux apatie; sed baldaux la rakonto de l' kunulino ekinteresis sxin. Sxajnis al sxi, kvazaux sxi estus auxskultanta sian propran animon: Henjo pentris similajn maltrankvilojn, similajn dolcxan premitecon kaj suferojn, kiuj jam de kelke da monatoj cxesigis la trankvilon de Berto. Sxi sentis tiel neesprimeble dolcxan doloron, tian fresxan esperon, kvazaux atendante, ke la plenumo de sxia plej varma deziro estas tute certa. Fine Henjo nomis la objekton de sia amo... La spiro de Berto haltis, sxia brusto konvulsie kunpremigxis, la koro komencis forte, konvulsie bati, la sango levigxis al la kapo. Perforte sxi kunpremis la lipojn por neniigi la ekgxemon aux la ekkrion... Henjo amis kaj estis amata de tiu sama pala studento, kiu estis kvazaux idolo de Berto... La simpla kaj en la vivo tial ofta fakto, preter kiu la homoj en la pli malfrua agxo kompate ridetante transiras al la tagordo, tute dispremis Berton... Vane kun la strecxado de cxiuj siaj fortoj sxi penis neniigi sian maltrankvilon, gxuste la plej fortan animan uraganon, kiu tiel subite atakis sxin. Sxi auxskultis ankoraux momenton, poste eksaltis kun la mallauxtigata ekkrio, eksxanceligxis kaj denove falinte sur la benketon sxi kovris la vizagxon per la ambaux manoj kaj dauxre ekploris -- Henjo penis trankviligi sxin. Sxi demandas la kauxzon, insistas, petas -- cxio estas vana... Berto silentas kiel tombo; sxi ne malkovris la dolcxan sekreton de sia koro... De tiu momento sxi suferis nemezureble kiel cxiu, kiu ne volas aux ne povas konfesi siajn dolorojn al alia homo -- kaj sxi ne povis, ne devis ilin konfesi... Melankolio ekregis sxian tutan animon. La mondo estis indiferenta al sxi; cxio, kion sxi ekvidis, farigxis malagrabla al sxi -- sxi vivis sole por siaj malgxojaj revoj kaj ankaux por tiaj rememoroj. En la unua tempo iafoje sxi havis okazon vidi la nemezureblan felicxon de sia amikino... Ofte sxi auxdis sxin rakonti pri li, ofte sxi vidis sxin kun li, iafoje sxi ecx parolis kun li kelke da ordinaraj, sensignifaj vortoj... Sed sxi treege suferis en tiuj cxi kelkaj momentoj; kaj tio estis la kauxzo, ke sxi fine sercxis la rimedon kontraux sia anima malsano kaj forlasinte la pensionon revenis kun la rompita koro al la gepatroj en la naskan vilagxon. Cxi tie sxi vivis preskaux en la tuta izoleco for de la mondo kaj gxiaj plezuroj. La izoleco kaj la meditema enprofundigxo en la rememoroj estis al sxi la plej karaj; sxi vivis kiel »sanktulino«... En la unua tempo sxi interkorespondadis kun la felicxa amikino. La leteroj de Henjo, skribitaj kvazaux per la sango de la koro, dissxiradis la koron de Berto; sed la silenta suferantino respondadis ilin cxiam kun la senekzempla abnegacio... Henjo pentris ofte sian felicxon per tiel vivaj koloroj, ke la okulo de Berto plenigxis per la larmoj dum la legado kaj multafoje sxi devis cxesigi la legadon, antaux ol sxi venis al la fino de la letero. Sed tamen -- kiel ofte okazas en la vivo -- ambaux amikinoj en la unua tempo interkorespondadis suficxe ofte; pli poste ili iom lacigxis en la korespondado kaj post tri aux kvar jaroj tute cxesigis gxin. La bedauxrinda, malfelicxa Berto restis tute sola kun sia doloro. Kvankam la gepatroj kaj la aliaj homoj klopodis per cxiuj fortoj revenigi la knabinon, iam tiel fresxan kaj sopirantan je la vivo, denove al la vivo, tamen ilia penado estis vana. Sxi auxskultis trankvile cxiun kaj cxiam maldolcxe ridetante nee ekskuis la kapon... Kaj malrapide, sed tiom pli firme maturigxis en sxia animo la intenco tute disigxi de la mondo. Kaj kiam gxi estis maturigxinta, gxi estis ankaux efektivigita: Berto eniris en la monahxejon de l' »kompatemaj fratinoj« kaj post unu jaro farigxis »fratino« Magdaleno -- La asketa vivo monahxeja, kunigita kun la helpado al la mizeruloj, estis preskaux tute neniiginta cxiujn pensojn pri la mondo ekstermonahxeja; sed tamen ne povis la fratino Magdaleno rezisti la strangajn sentojn kaj pensojn, sxin periode atakantajn. Precipe dum la silentaj noktoj auxtunaj, kiam la animo tiel volonte revas kaj meditas, kiam sxi lacigita de la pregxado senvole enprofundigxis en la rememorojn, kiam sxi rememorigis sin pri la felicxa amikino -- en tiaj momentoj sxi eksentis cxiam neesprimeblan dezerton en la animo, doloran premitecon, multafoje ecx trakuron de la frosto kaj tuj poste denove febran ektremon -- Kaj tio okazis ankaux nun, kiam sxi, genuante unuafoje en sia vivo antaux la kadavro dum la silenta nokto auxtuna, enprofundigxis senvole en la rememorojn tiel, ke sxi tute forgesis, kial kaj kie sxi trovigxas. Bildo sekvas bildon antaux sxia spirita rigardo -- jen gxi estas klara kaj plastika, jen nebula kaj malklara, jen en la formo de simpla silueto... Subite ekstere levigxis la vento kaj forte ekskuis la fenestrojn. Tiu ekbruo interrompis la fratinon Magdalenon en sxiaj meditemaj rememoroj. Levinte la kapon sxi timeme rigardis cxirkaux si kaj nur post kelke da sekundoj sxi tute rekonsciigxis, kial kaj kie sxi trovigxas... Sed sxi treege konsternigxis rekoninte, ke sxi ne trovas sin genuanta kaj ne havas plu la manojn kunmetitajn sur la pupitro por pregxi, sed ke sxi sidas sur la sxtupo, sur kiu sxi antauxe genuis, ke sxi havas la manojn preskaux konvulsie kunpremitajn sur la genuoj kaj ke sxi havis antaux la momento la kapon profunde mallevitan al la brusto... Rekonsciigxinte sxi starigxis kaj denove genuis, kiel autauxe; sxi denove kunmetis la manojn kaj komencis pregxi. Dum kelke da momentoj regis profunda silento, interrompata sole periode de modera ekkrako de iu vakskandelo. Subite la vento ekstere denove levigxis kaj ekfajfinte, kvazaux ie proksime la musxo estus ekpepinta, longe kaj surde ekbruis, kiel en la malproksimo perdigxas la ekblekego de l' sovagxa besto... Tiu stranga kaj preskaux teruriganta sono ekscitis momenton la pregxantan monahxinon. Sxi turnis malrapide la kapon al la fenestroj -- sxajnis al sxi, ke tra la fenestroj sxi vidas la stelojn brili sur la firmamento; sed la rugxeta lumo de l' vakskandeloj rebrilanta de la vitro fenestra malhelpis la rigardon. Momenton rigardas la monahxino al la fenestroj. Jen sxajnas al sxi, kvazaux ia flava lumo estus trakurinta antaux la fenestroj, simile kvazaux iu estus subite elirinta kun la lumo el la mallumo kaj tuj estinginta gxin... Kaj samtempe kun la trakuro de la flaveta lumo levigxis ekstere la ventego pli sovagxe ol autauxe kaj ekskuinte forte la fenestrojn, gxis ili ektintis, malfermis unu el ili. Malvarma, preskaux glacia vento turnis sin en la salono kaj cxirkauxblovis ankaux la fratinon Magdalenon. La kandeloj ekflagris, iliaj flamoj jen kuntirigxis, jen denove eksaltis -- la salono jen mallumigxis, jen denove heligxis... La monahxino mekanike starigxis, levis la vualon kaj sxteliralite alproksimigxis al la fenestro, malfermita de la vento, por fermi gxin. En tiu momento la fulmo denove trakuris la firmamenton. La monahxino farinte signon de la kruco iom cedis kaj deturnis la vizagxon de la fenestro, tra kiu la surde bruanta vento kuris en la cxambron. Sxia rigardo fiksis unue sur la flagrantaj vakskandeloj, poste sur la cxerko kaj la blankaj, de la vento modere ondigataj rubandoj de la florkronoj. En la unua momento sxajnis al sxi, kvazaux cxio cxirkaux la cxerko vivigxadus, ecx -- kvazaux la kadavro en la cxerko kovrita per la blanka gazo ekmovigxus. Malgraux tio sxi ne perdis la trankvilon, kun kiu sxi antauxe alpasxis al la fenestro. Turninte sin al la fenestro sxi fermis gxin kaj denove malrapide revenas al la pupitro. En tiu momento ekstere trakuris la fulmo pli forta. La monahxino haltinte denove ekrigardis al la fenestroj -- post la momento sxi ekauxdis surdan bruon de malproksima ektondro... Kelkan tempon sxi staris kvazaux en embarasoj, poste turnis sin kaj sxia rigardo fiksis sur la cxerko. La vento estis iom levinta la blankan gazon. Estis vidataj du manoj, kruce metitaj sur la brusto -- Nenion plu sxi vidis ol du blankajn, kvazaux vaksajn manojn virinajn kaj malgrandan nigran krucon, sed tiuj manoj kvazaux mistere efikas la monahxinon: sxia rigardo, kvazaux rigidigxinta, estas fiksita sur ili. Momenton staras la fratino Magdaleno kiel statuo. En sxia animo revivigxas la imagoj, kiujn al sxi elsorcxis sxia fantazio dank' al tio, kion sxi auxdis rakonti, sed la imagoj nun ankoraux kreskas, ecx -- en sxia animo naskigxas novaj bildoj... En la salono regas tamen profunda silento; ekstere la vento silentigxis kaj la vakskandeloj brulas rekte kiel antauxe. Sed jen denove ekfulmo kaj tuj poste jam bruanta ekkrako de la fulmotondro. La fratino Magdaleno cedis, poste malrapide proksimigxas al la pupitro kaj jam volas genui, kiam la tomba silento denove estas interrompita. Rekte antaux la monahxino eksonis modera ekkrako -- kredeble la cxerko... La monahxino ektremis. Tuj poste eksiblis ekstere la vento kaj la frapantaj sonoj interrompas la dauxran bruon... Komencis forta pluvego... La monahxino momenton staras senmove; poste sxia mano senvole apogas sin sur la pupitro -- kaj la okulo estas denove fiksita sur la blankaj, kruce metitaj manoj de la kadavro. Ekstere la vento fajfas kaj bruas cxiam pli dauxre. Periode atakas la pluvo tiel forte la fenestrojn, ke la gutoj tamburas, kvazaux ili faladus sur la tintantan platajxon horizontalan. Fulmo cxiam pli rapide sekvas la fulmon, la krakado de la tondro estas cxiam pli brua. Sxajnas, ke la monahxino havas nenian atenton por la furiozantaj elementoj. Sxiaj okuloj estas rigide fiksitaj sur la blankaj manoj kun la nigra kruceto, en sxia animo naskigxas io kvazaux peka scivolo. "Kiu vi estas kaj kial -- kial vi tiel subite dissxiris la fadenon de la vivo?" sxi pensas. "Oni diris, ke vi estis juna, gaja kaj cxarma -- kaj sur la rando de la tera felicxo... kaj tamen, tamen -- Oh, se mi almenaux povus legi la respondon sur via vizagxo -- sur viaj senbrilaj okuloj -- sur via glacimalvarma mano!... Eble vi amis -- arde, flame, pasie, freneze... Ah -- jes, jes! Preskaux sxajnas al mi, kvazaux mi envius vin... Morti, kiam vi estis eltrinkinta la pokalon da amo gxis la fundo -- morti en kelke da momentoj kaj mallonge post tiam, kiam vi estis elturninta sin el la cxirkauxpreno de la plej amata viro -- oh, kiel enviinda estas tiu sorto rilate la sorton, kiam la vivo trenigxas en la turmentoj animaj, kiam la korpa forto malrapide mortas, gxis fine la homo pereas -- de senfortigxo..." Subite sxi mem interrompis sin en la pekaj pensoj. Sxi ekpensis pri la postmorto. Senvole sxi ektremis kaj cedis... Sxiaj okuloj estas ankoraux fiksitaj sur la blankaj manoj de la kadavro. Post la momento, ne sciante la kialon, sxi malproksimigxas de la pupitro mallauxte sur la pintoj kaj post kelke da minutoj staras apud la cxerko. Sxi staras dum kelke da minutoj fikse rigardante blankajn, kruce metitajn manojn sur la brusto. Sxi vidas sur ili bluajn vejnojn kaj sur unu fingro oran ringon... En tiu momento falis sxia rigardo sur la pli malhelan lokon sur la blanka vesto proksime de la koro -- sxi rekonis sangan makulon. Denove sxi cedis unu pasxon -- sxian animon trakuris la rememoro pri la lasta letero, en kiu la mortinta knabino estis adiauxinta la siajn kaj kiu laux sxia deziro estis metita sur la koron. Sed jxus sur la brusto estas gxis nun metita la blanka gazo. La fratino Magdaleno estas momenton en embarasoj. Subite sxi decidis. Farinte unu pasxon al la cxerko sxi levis iom tremantan manon al la gazo kaj forigis gxin. La gazo sur unu flanko de la cxerko falis -- sed la vizagxo de la kadavro estas ankoraux kovrita per la blanka gazo -- la letero kusxas sur la koro... Estas videble, ke la vesto cxirkaux la koro estis forte sangmakulita; -- sed la monahxino rimarkis sole kelke da malgrandaj makuloj cxirkaux la letero metita sur la koro -- aux pro tio, ke la makuloj estis kretitaj aux pro tio, ke la vesto estis en la cxerko lerte faldita, por ke la makuloj ne estu videblaj. Kaj denove sxi staris momenton senmove, kvazaux en embarasoj, cxu forigi ankaux la gazon de la vizagxo aux preni la leteron. Fine sxi decidis. Per firma mano sxi levis la leteron, sub kiu aperis granda sanga makulo... La monahxino ektremis. Dum kelke da momentoj sxi tenis la leteron nedecidite en la mano, poste malrapide per la tremanta mano malfaldis gxin kaj komencis legi. Gxi estis skribita de lerta mano, sed tremanta dum la skribado, cxar kelkaj vortoj, ecx tutaj frazoj estis preskaux nelegeblaj... Ekstere furiozis la uragano cxiam pli sovagxe -- dume la monahxino pene legis la jenon: "Kara patrino -- kaj vi, patro -- kaj vi, bona onklinjo! Pro cxio, kio estas kara al vi, pardonu min! -- Mi ne povis fari alimaniere! Mi adiauxas vin sen maldolcxo kaj sen riprocxoj. Mi ne riprocxas ecx la patron, kiu laux sia opinio zorgante sole pri mia bono kaj felicxo, estis destininta al mi la fiancxon, kiun mi tre sxatas kaj estimas, sed kiun mi malgraux tio ne povas ami. Mi estus nur sxargxo por li, -- malvarma, glacia sxargxo, kiu nepre devus maldolcxigi al li la vivon kaj dum la tempo fari gxin tute netolerebla. Petu lin, ke ankaux li pardonu min. Mi amis, kiel vi scias -- varme, sincere, mi amis arde, flame, pasie, ecx freneze... Kaj li, kiu dum la tuta vico da jaroj estis mia idolo, mia dio, jxus en la tago, kiam mi decidis, ke mi ne povas, ne devas farigxi edzino de alia viro, kiam mi decidis, ke mi forkuros kun li kaj suferos kune kun li la mizerojn de l' perdita ekzisto -- li, kiu estis falinta tiel, ke li ne indas nomi sin homo, li -- en la gxusta senco de l' vorto forjxetis min de si -- kiam mi falis sur la genuojn antaux li... Ne malbenu min, ne kulpigu min je la peka faro kaj pardonu min! Mi ne povis fari alimaniere! Kaj mi petas -- insiste petas vin: Cxio, kion mi konfesis al vi, restu por cxiam sekreto! Metu min, mi petas, en la cxerkon en la sama vesto, kiun mi estus prenonta cxe mia edzinigxa festo kaj kiu en kisos min angxelo de la morto -- kaj tiun cxi leteron, en kiu mi cxion konfesis al vi, metu sur la vundon de mia dispremita koro! Kaj se iam iu el vi renkontos mian estintan kunulinon, kiu antaux kelke da jaroj estis mia fidela amikino kaj kiu lin, kiun mi estis adorinta, ankaux vidadis gxoje -- mi konjektas -- ecx amis -- se vi rekontos Berton -- komuniku al sxi --" Fratino Magdaleno ne povis legi plu. Jam dum la lego de l' unua parto de la letero tremis al sxi la manoj, dum la lego de la dua parto sxiaj okuloj plenigxis per la larmoj tiel, ke sxi legis kvazaux tra la nebulo, dum la lego de la lastaj linioj la letero elfalis el sxia mano. Freneza, malespera ekkrio eligxis el sxia brusto. Sxi sxanceligxis; sed tuj poste kvazaux rekonsciigxinte sxi levis la tremantan manon kaj forigis la gazon, per kiu la vizagxo de la kadavro estis kovrita. Sxi konvinkigxis tute. Sxi ekvidis malvivan vizagxon de sia estinta plej kara kunulino -- sxi ekvidis la belan blondharulinon kun la revemaj, sed nun rigide eligitaj, kvazaux vitraj okuloj... Sxia spiro haltis, la brusto pene laboris; sxia koro konvulsie kunpremigxis de la neesprimeblaj kompato kaj doloro. Sxiaj okuloj plenigxis per la larmoj... Dum pli longa tempo sxi ne vidis, nek auxdis -- sxi staris apud la cxerko kvazaux rigidigxinta... Ekstere furiozis la uragano kun nesxangxita forteco. Blindigantaj fulmoj krucigxas sur la firmamento, la bruegado de la fulmotondro ne cxesas. La ventego fajfas, bruas kaj blekegas kvazaux furiozanta maro -- la fenestroj tremante tintas, la gutoj de la pluvo terurige tamburas -- sed la fratino Magdaleno, kiel estis jam dirite, ne vidas, ne auxdas. Sxiaj vangoj brulas, de la larmoj superversxitaj okuloj febre brilas, la lipoj estas konvulsie kunpremitaj... Subite ekstere levigxis la vento kun la triobla forteco. Ekgxeminte dolore, kvazaux la koro estus diskrevinta, gxi ekbruis profunde, poste alpremigxis al la fenestroj, ektintigis ilin kaj malfermis tiun saman kiel antauxe. Forta glacimalvarma aerfluo enpenetris tra la fenestro en la salonon kaj turnis sin cxirkaux la cxerko. La flamoj de la vakskandeloj profunde klinigxis, sed tuj denove ekflamis. La ventego enblovis denove -- pli forte ol antauxe kaj estingis tri, kvar kandelojn... La salono iom mallumigxis. La monahxino staras ankoraux kvazaux rigidigxinta... En tiu momento la turnanta fluo de la ventego la trian fojon enpenetris la salonon kaj estingis la ceterajn kandelojn -- la salono tute mallumigxis. La uragano furiozas kun cxiam kreskanta furiozeco -- sole la flamoj periode lumigas la salonon. En tiuj momentoj cxio eklumigita de la fulmoj havas aspekton preskaux terurigan. Frosta fluo de la ventego turnas sin en la salono kaj movigas la rubandojn kaj la florkronojn -- sole la fratino Magdaleno staras senmove. Subite forte ekfulmis kaj tuj poste sekvis la surdiganta ektondro. La fratino Magdaleno rekonsciigxis el la agonia rigideco. En la momento de l' blindiganta ekfulmo sxajnis al sxi, kvazaux la kadavro estus duone levigxinta en la cxerko... La monahxino dolore ekgxemis kaj preninte la kapon per la ambaux manoj sxi cedis sxancelirante de la cxerko. Tuj poste denove falis al sxi la manoj -- sxi staras firme, sed ia neesprimebla timemo kunpremis sxian animon. Malvarma sxvito aperis sur la frunto kaj la vangoj de la bedauxrinda monahxino -- sxia tuta korpo tremas -- sed sxiaj piedoj estas kvazaux alforgxitaj. Jen ekstere trakuris nova fulmo kaj denove sxajnas al la monahxino, kvazaux la kadavro estus levigxanta. Tiun cxi fojon sxi ekkriis kaj kuragxigxinte penas forkuri kun la strecxado de cxiuj fortoj. Sxanceligxante en la mallumo sxi fine sukcesis atingi la pordon; sed la pordo estas sxlosita. Sxi pugnobatas gxin; sxi krias, petege krias -- vane! Timo kaj teruro skuas sxian korpon; ekkrioj sole eligxas stertore el sxia ondigxanta brusto -- Jen nova fulmo -- al la monahxino sxajnas, kvazaux la kadavro estus tute levigxinta en la cxerko. Kun la korsxiranta ekkrio sxi kuras al la fenestroj; sed faletinte en la tuta mallumo sxi kapbatis la muron kaj falis sur la plankon -- Ankoraux la tutan horon furiozis la uragano. La fulmoj terurige lumigadis la funebran salonon, la frosta vento turnis sin cxirkaux la cxerko kaj cxirkauxblovadis la febre rugxigitajn vangojn de l' sveninta monahxino... La fratino Magdaleno restis sen konscio -- sxi restis sveninta dum kelke da horoj. Nur matene, kiam la uragano jam longe antauxe cxesis furiozi, kiam la ventego silentigxis kaj cxesis la pluvo, nur kiam la suno jam longe estis levigxinta super la horizonto -- la monahxino rekonsciigxis. Sxi rekonsciigxis gxustatempe. En la antauxcxambro estis auxdataj pasxoj kaj vocxoj... Pene, kun la strecxado de cxiuj restintaj fortoj trenis sin la fratino Magdaleno al la pregxbenketo -- Kaj kiam pli poste tiuj samaj virinoj, kiujn sxi estis vidinta vespere, mallauxte malfermis la pordon kaj sxteleniris, ili vidis la monahxinon genui kiel vespere... Sed kiam sxi fine levigxis por foriri en la monahxejon, sxi eksxanceligxis kaj falis... Oni devis venigi la veturilon -- Kiom sxi estis suferinta, neniu sciigxis, neniu ecx supozis -- MODERNA MAGDALENO. Rimarko: En la rakonto »Moderna Magdaleno« mi uzis cxie la pronomon »ci«, kie gxin uzis la auxtoro, por ke la traduko perfekte konsentu kun la originalo. Kelke da scenoj el la silenta angulo de l' arbaro. Minace kiel la neniigata pasio mallevigxas la peza auxgusta vespero super la arbaroricxa, monta pejzagxo en Sumava.[6] La firmamento jam preskaux la tutan horon estas kovrata de la pezaj, malbonportantaj nuboj, el kiuj tuj post la subiro de la suno elsaltadis senbrilaj fulmoj, akompanataj de la murmuranta tondrado. Estas nenia dubo, ke plej baldaux falos sur la jam tute mallumigxintan valon unu el tiuj dauxraj uraganoj, kiuj iafoje furiozas la tutan nokton... El la fenestroj de la cxasdomo la sole logxata konstruajxo en la tuta cxirkauxajxo vibras tra la vespera mallumo ia flaveta lumo, lumiganta la cxambron originalan kaj interesan. Gxi estas kvarangula kaj vasta cxambro kun ligna plafono, dividita parte per la breta muro en du partojn. La malantauxo -- la agrabla angulo kun du fenestroj plenaj de floroj -- estas la dormocxambro kaj de l' antauxo gxi estas dividita per la nigrobrunaj, duone disigitaj pordokurtenoj. Unuavide oni ekkonas, ke cxi tie regis ankoraux antaux nelonge la zorgema mano de l' amanta, belgusta virino. La meblaro estas simpla, sed cxie oni povas vidi multe da elegantaj ornamajxoj kaj la virinaj bagateloj. Malgraux la videbla malordo, laux cxio kauxzita de la longa forestado de la mastrino kaj de tiutempa mastrumado de l' viroj ne tre ordemaj, la agrabla malantauxo posedas ian allogantan fresxecon, ekstreme kontrastanta la malgxojan, malnovmodan antauxon. Sur la konvenaj kaj nekonvenaj lokoj de la muroj estas pendigitaj cervaj kornoj, pafiloj, cxasponardoj kaj diversaj cxasiloj. En la angulo dekstre staras granda kahela forno; antauxe estas pordo kondukanta al la koridoro, el kiu la forno estas hejtata kaj el kiu oni iras per la sxtuparo en la unuan etagxon aux tra la cxefa pordo en la korton, cxirkauxatan de l' alta stangobarilo. Sur la muro inter la forno kaj la nomita pordo pendas ligna horlogxo kun la kukolo. Apud la horlogxo en la direkto al la pordo oni vidas grandan portreton de juna viro kun melankolia mieno, vestita kiel arbaristo. Sub la portreto pendas orita kadro kun la fotografajxo de juna sinjorino en baltualeto; kaj sub gxi -- revolvero. En la muro kontraux la portretoj estas granda fenestro de bizara formo. Kiam ajn ekfulmas pli forte, oni vidas tra tiu cxi fenestro la lumigitan korton kaj malproksiman nebulan silueton de tri krucoj starantaj sur nealta roko, al kiu kondukas tordolinia vojeto kaj kiu supreniras gxin gxis la krucoj. Antaux la fenestro staras negranda tablo kaj, tute antauxe -- kontraux la jam nomita pordo -- trovigxas ankoraux alia pordo, kondukanta al la korto. Proksime staras segxo, sur kiu estas jxetita malnova cxevaltuko. Krom du sxrankoj kun libroj lauxlonge la muro maldekstre kaj alia necesa meblaro estas meze de l' unua cxambro granda tablo el kverka ligno kun krucitaj piedoj -- apud la tablo staras apogsegxo, en kiu jxus sidas viro en arbarista vesto kun la kapo apogita sur la ambaux manoj, kaj kelke da ordinaraj segxoj. Sur la tablo brulas granda petrola lampo kaj apud gxi kusxas ia malfermita libro. Cxio estas simpla, malnovmoda kaj malafabla kiel en la logxejoj de maljunaj frauxloj aux pli agxaj vidvoj, al kiuj la cxarmo de la proksima cxirkauxajxo, en kiu ili malofte pasxigas la tempon, estas tute seninteresa. Malgraux tio oni povas ankaux cxi tie ekvidi aldonojn renovigantaj la iaman virinan mastrumadon. En la momento, kiam ni enkondukas la leganton en la cxambron, oni povas vidi ankoraux unu diferencon de l' kutimaj cirkonstancoj. En la malantauxa cxambro duone post la paravento oni vidas infanan liton, kiu estas sxovita tiamaniere de la muro, ke gxi ne estas vidata de la pordo kondukanta al la korto. Apud la lito staras tablo kaj sur gxi botelo da akvo kaj malgrandaj teleroj, pokalo kaj kulero. La nokta trankvilo estas interrompata en la cxambro sole de l' unutona iro de la horlogxo kaj periode de la mugxo de l' vento, kiu iafoje modere tintigas la fenestrojn. Ekstere fulmas ankoraux post longaj pauxzoj, kaj sole la murmuranta tondrado estas cxiam pli klara. La viro en la apogsegxo apud la tablo sidas senmove kiel statuo. Nur kiam la horlogxo ekkrakis kaj la kukolo kantis la dekan, li levis la kapon kaj rigardinte dormeme cxirkaux si, fiksis la rigardon sur la horlogxon. "Kio estas?" deglitis malafable de liaj lipoj; sed tuj poste, kvazaux li estus tute rekonsciigxinta, li diris silente, preskaux dolore: "Ah, tiel! Post la sendorme pasigita nokto venkis min la laceco. Mi ekdormis..." Turninte poste la kapon al la infana lito en la malantauxo li levigxis singarde kaj senbrue. Li estas viro cxirkauxe sesdekjara de l' alta, ostoforta talio, nuba mieno, sunbrunigita vizagxo, kovrita de grizigxinta, antauxe nigra plenbarbo kaj kun iom malafablaj, sed bonanimaj trajtoj. La sola rektigxo malkovris, ke li posedas ankoraux plenan forton de l' viro, ke li estas pasiema kaj ne estas bone inciti lin aux liajn pasiojn. La rekteco, kuragxo kaj kategorieco vidigxas en cxiu trajto de la vizagxo, kies brilaj nigraj okuloj sub la grizigxintaj brovoj sxajnas preskaux piki. Levigxinte li staris momenton, poste sur la pintoj kaj plej singarde li sxteliris al la infanlito en la malantauxon. Momenton li fikse rigardis la liton, vidigante doloran eksciton, poste same singarde sxtelforiris en la antauxon, kie li haltis. "Bedauxrinda infano!" li ekgxemis kun la dolora rezignacio. "Ci suferas -- ci suferas -- sen la propra kulpo..." "Ah, Dio, Dio!" li ekplendis, silentinte momenton, en la tono de l' kompata riprocxo. "Kial -- suferas tiu bedauxrinda kreitajxo tiel nemezureble? Kial? Al kiu kaj kiamaniere gxi faris ion malbonan?... Ankoraux antauxhieraux gxi kuradis kaj petoladis, fresxa kiel cervino, gaja kaj plena de vivo... Kaj hodiaux gxi kusxas la tutan tagon kvazaux duonmortinta -- kaj sole la perioda sufoka tusado vekas gxin el la agonia duonkonscio..." Jen eksonis la stertora ektuso de la lito el la malantauxo kaj tuj poste timeme ekkriis la siblanta infana vocxo: "Mami -- mami!"[7] "Denove gxi vokas la patrinon!" ekpensis la viro en la antauxo kaj turninte sin kun rapida servemo alpasxis al la lito, de kiu levigxis al li du infanaj manoj kaj la infana vocxo siblante balbutis: "Avcxjo, avcxjo! Kie estas mami?" Sed la viro, alparolita tiel simple kaj tamen insiste ne respondis rekte tiun demandon. Laux cxio el diversaj motivoj li penis turni la pensojn de l' malsana infano al aliaj objektoj. Li komencis gxin amplene kaj iafoje ecx infane dorloti, parolante parte al la infano, parte -- esplorante dume gxian staton -- al si: "Ci ne dormas, karuleto? Mi pensis, ke ci dormas kiel zizeleto[8] Kaj ci kontrauxe rigardas kiel strigeto." Cxe tiuj vortoj li klinigxis al la infano. "Kaj cxu io doloras cin -- cxu doloras? Kaj kie, karuleto, kie? Cxu sub la mentoneto -- en la gorgxeto, kiel ci montras? Ah, gxi estas pasonta, karuleto -- ci vidos!..." Poste palpante la frunton de l' infano, la vangojn kaj la korpon, li dauxrigis en tiu sama tono: "Ci havas ja la frunteton tute malvarman -- kaj ankaux la vangetojn kaj la tutan korpeton!" Cxe tiuj vortoj trakuris lian animon la esperplena penso, ke la infano, ne havante la febron -- pri kiu li konjektis, ke gxi akompanas cxiun gravan kaj dangxeran malsanon -- tamen ne estas malsana tiel grave kaj senespere, kiel sxajnas. "Kaj cxu ci deziras ion, karuleto -- nenion? Cxu ci volas trinki -- ne?... Almenaux mi ordigos al ci la kuseneton sub la kapeto. Ci kusxas ja cxi tie kiel perfekta friponeto. La litkovrilo estas dejxetita -- kunvolvita..." Ordigante al la infano la kuseneton kaj la kovrilon, kun eldevigita petolemo li aldonis: "Cxi tie estis kiel en la vulpejo... Tiel, tiel! Nun ci kusxos denove kiel princido -- cxu ne?... Nu, ci vidas -- mi ankaux scias fari -- cxion, cxion... Kaj nun ci ne tusas tiel konvulsie, kiel matene kaj la tutan posttagmezon. Kredeble tio estas bona signo. Lulu vin denove angxeleto, por ke la dolcxa dormo cin refresxigu, refortigu, resanigu..." En tiu momento li ekvidis, ke la infano fermis la okulojn kaj opiniante, ke gxi jam estas dormanta, li rektigxis. Momenton kun dolora rezignacio li rigardis la infanon, kaj poste sxtelirante de la lito kaj medite konsiderante li diris mallauxte: "Cxu fine tio estas sveno, antauxiranta la finan agonion?" Tiu penso haltigis lin. Volante konvinkigxi li elpasxis ekstreme brue; sed la infano ne auxdas kaj ne vekigxas, simile kiel gxi ne vekigxis la tutan vesperon dum kia ajn alia bruo. Li bruigis poste la segxon kaj kelkafoje piedbatis, fikse rigardante la infanon; sed en la vizagxo de l' infano ne ektremis ecx unu muskolo. "Do tamen -- la svenoj?... Ah, Dio, Dio!" li dolore ekgxemis, poste sengxene elpasxis kaj trairinte lauxlargxe la cxambron rigardis la korton tra la fenestro. Post momento li sin turnis. Lia rigardo fiksis hazarde sur la portreto de l' melankolia juna viro sur la kontrauxa muro kaj lia vizagxo vidigis maldolcxon,. Kiam laux la kutimo de l' homojizoluloj li komencis, duonlauxte kaj fragmente paroli al la bildo: "Nu, jen ci vidas, knabo, jen ci vidas!... Preskaux mi gxojas en tiuj maldolcxaj momentoj, cxar ci ne estas atestanto de cxio cxi -- cxar ci ne vidas cian infanon suferi kaj eble jam morti! Kaj kiel severe, kiel riprocxe ci rigardas min -- kvazaux ci volus diri, ke mi -- cia patro estas kulpa je cia tuta doloro kaj malfelicxo!... Vere -- mi devis alie eduki cin, ol kiel mi cin edukis! Mi faris eraron, cxar mi allasis, ke ci pasigu cian tutan vivon en la arbara solejo, ekskluzive en la societo de l' maljunigxanta patro. Mi devis, lauxbezone devige aux perforte, se ecx por iom da tempo, forpeli cin en la mondon, por ke ci ekkonu la homan hipokritecon kaj spite la gxusteco de cia auxtopsio pri la mondo ne estu tiel mola, tiel sentema... Jes, jes -- mi devis doni al ci okazon rigardi pli profunde en la vivoturnon, en la homajn korojn!... Mi faris eraron, cxar mi ne devigis cin, ke ci akiru spertojn pri la gento virina, ke ci ekkonu, ke nenio estas tiel sxangxema, nenio tiel perfida, kiel la koro de l' virino!... Se estus tiel okazinta, certe tio, kio cin trafis, ne surprizus cin -- kaj ne enpremus al ci la mortigan ilon en la manon... Pardonu, knabo, pardonu al la pentofaranta patro la gravan, nepardoneblan kulpon -- gxuste eraron! Gxin ne kauxzis la malbona volo, sed la patra -- eble ankaux infana amo, kiu ne volis kaj ne povis malhelpi kian ajn cian emon. Mi edukis cin viro -- en la plena senco de l' vorto -- viro sxatanta honoron, viro, kies honoro ne estis hximero... Kaj ke la senmezura animdoloro faligis cin antauxtempe en la tombon, ke la trompita amo, la abomena perfido de l' malfidela edzino... Ne, ne! Laux cia karaktero ci ne povis fari alimaniere. Estante en cia situacio mi sendube farus tion saman. Unu premo de risorto de l' revolvero -- kaj en la momento la netolerebla sufero estus finita..." Post tiuj cxi vortoj li ekrigardis timeme la armilojn pendigitajn sur la muro. Poste li aliris al la muro, deprenis la revolveron, pendantan sub la fotografajxo de l' sinjorino en la orita kadro kaj momenton rigardis gxin kvazaux relikvon. Lia vizagxo vidigas mienon cxiam pli doloran. Subite li sin turnis kaj rigardinte al la lito en la malantauxo li diris mallauxte kaj mole: "Ah -- la infano -- infano!..." Alpasxinte kun la revolvero en mano al la tablo, li metis gxin sur la tablon -- kaj kvazaux li estus nun rememoriginta sin pri la grava afero, li ekmurmuris: "Sed kion faras la kuracisto? Kial li ne venas? La deka jam pasis kaj la kuracisto ne estas ankoraux tie cxi..." Sur lia dolore kuntirigxinta vizagxo aperis turmenta nedecideco. Fine li decidis. Rapide li alpasxis al la pordo dekstre, malfermis gxin kaj enirinte la malluman koridoron ekfajfis per la fingroj, Reveninte poste en la cxambron li auxskultis tra la duone malfermita pordo de l' koridoro. Post la momento, vidigante malpaciencon, li ektiris forte du fojojn la tenilon de l' sonorilo apud la pordo kaj cedinte kelke da pasxoj li denove auxskultis. En la koridoro eksonis malagrabla sono de lada sonorilo. Tuj poste estis auxdataj pasxoj de l' nudaj piedoj, malsuprenirantaj la sxtuparon en la koridoron. Post kelke da sekundoj aperis antaux la pordo en la koridoro cxirkauxe deksesjara knabacxo kun la fizionomio, rememoriganta pri la bonkoraj idiotoj. Li havis sole cxemizon kaj pantalonon pendantan sur unu sxelko kaj liaj nudaj piedoj levigxadis unu post la alia, kvazaux li starus sur la brulanta karbo. "Ci dormacxis, Kicxjo!"[9] brue bonvenis la maljuna viro alvokinta lin. "Ne -- ne -- mi ne dormacxis!" senkulpigas sin la alparolito, penante kovri sian dormemon. "Mi kusxis sole..." Kaj kun flatema servemo li aldonis: "Cxu vi ordonas ion, sinjoro patro?"[10] "Mi ordonis ja, ke ci ne kusxigxu antaux la alveno kaj foriro de l' kuracisto," intermetis severe la »sinjoro patro«, sed tuj li demandis en la tono pli modera: "Kion diris sinjoro doktoro, kiam li alveturos?" Duone dormanta Kicxjo, ne povante tuj rememorigi sin pri tio, balbutis rememoreme: "Kion diris sinjoro doktoro, sinjoro patro?" "Nu, eniru!" invitas lin la sinjoro patro. Kicxjo lamante timeme eniris kaj malferminte post si la pordon haltis malkuragxe antaux gxi. "Kion diris sinjoro doktoro -- vi diras, sinjoro patro?" ripetis palpebrumante la sxtipforma kaj gxibigxinta knabacxo, kies inflamitaj palpebroj ankoraux duone fermigxadis, kaj poste aldonis decide: "Mi ne scias. Mi ne estis ja en la urbo por la sinjoro doktoro..." "Ah, mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro. "Sed ci cxeestis, kiam sinjoro Floriano revenis posttagmeze el la urbo kaj rakontis, kiel li sukcesis cxe la kuracisto. Mi volas scii, cxu li diris, ke la kuracisto alveturos je la deka aux je la dekunua?" "Je la deka, sinjoro patro!" gxoje diris Kicxjo, ke li povas servi iom la kolerantan sinjoron patron. "Li diris, ke plej poste cxirkaux la deka li estos cxe ni..." "Sed la deka jam pasis!" rimarkigis la sinjoro patro. Kicxjo, rigardinte laux la ekzemplo de l' sinjoro patro, sed preskaux idiote, la horlogxon, dauxrigis: "Sinjoro Floriano diris, ke la sinjoro doktoro povas forveturi el la urbo je la kvina posttagmeze. Kaj cxar oni bezonas kvin horojn por atingi nin per la veturilo, do je la deka tute certe..." "Mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro. "Kaj mi sendis jam antaux duonhoro la sinjoron Florianon sur la senarban deklivon al la tri krucoj, por ke li rigardu, cxu la doktoro jam alveturas. Sed la sinjoro Floriano longe ne revenas. Kaj tial," li aldonis en la kategoria tono, "iru por vidi, kion li faras?" "Mi?" ekbalbutis Kicxjo vidigante subitan konsternigxon. "Nu, kiu alia?" rimarkigis bonanime la sinjoro patro. "Mi ne povas ja foriri de la infano. Kaj krom ni du estas neniu en la domo." "Mi -- mi -- sinjoro patro --?" ekbalbutis Kicxjo denove, kaj poste pli kuragxe aldonis: "Mi ne povas..." "Kial ci ne povas?" "Mi, mi, mi ne vidas malproksimen..." senkulpigis sin Kicxjo mallerte. "Ne estas bezone, ke ci vidu. Sinjoro Floriano havas falkajn okulojn, kaj de la tri krucoj, kiam ekfulmas, oni vidas sur la sxoseo en la malproksimon je unu horo. Li jam diros al ci..." "Sed mi -- mi, sinjoro patro..." komencis Kicxjo en la tono cxiam pli timema kaj kunmetinte la manojn li finis konsternite: "Pro Dio mi petas vin -- ne sendu min tien!" "Al la diabloj, knabo, kio okazas kun ci?" kriis la sinjoro patro kun la kolera ekmiro. "Cxu ci frenezigxis?" Kaj kun severa kategorieco li ordonis: "En la momento estu post la pordo!" "Pro la kompato de Dio, sinjoro patro," dolore ekgxemis Kicxjo, falinte sur la genuojn antaux li, "ne sendu min! Mi -- mi -- timas." "Malsagxulo," respondis kolere la sinjoro patro. "Dum kvin jaroj li trakuras tage kaj nokte la arbarojn, cxirkaux la cxasdomo kaj nun subite li timas kuri al la tri krucoj al la sinjoro Floriano!... Levigxu! Kaj -- kuru! Aux mi cin..." Kaj dume li etendis la manon, kvazaux li volus devigi icxjon per Kla vangofrapo. Morte timigita Kicxjo provas levigxi; sed lia konsternigxo estas tiel forta, ke li tuj denove falas sur la genuojn kaj kun la mieno kaj gestoj de l' turmentito li balbutas: "Pro la kompato de Dio -- sinjoro patro -- mi -- mi timas..." "Kion?" intermetis la sinjoro patro, mallauxtigante senvole la ridon, "Cxu eble proksimigxas la uragano? Ankoraux ne falis ecx unu guto. Kaj antaux ol komencigxos pluveti aux ventegi -- ci estos denove hejme. Aux cxu ci timas fulmon -- tondron?" "Ne, ne! Tion mi ne timas..." respondas Kicxjo pli memkonscie. "Kion do? Parolu!" "Mi -- mi ne povas!" sonas la tremeganta respondo. "Kiel? Cxu ci ne povas paroli?" "Jes!" certigas Kicxjo. "Mi ne povas paroli -- mi ne devas..." "Ci ne devas paroli? Kial ci ne devas?" "Vi mem, sinjoro patro, malpermesis tion al mi...," respondis nun Kicxjo malpli konsternita. "Ah, tiu sensencajxo?" deglitis al la sinjoro patro de la lipoj, kiu