The Project Gutenberg EBook of Mia Kontrabandulo, by Louisa May Alcott This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Mia Kontrabandulo My Contraband Author: Louisa May Alcott Translator: Edwin Grobe Release Date: February 3, 2006 [EBook #17665] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MIA KONTRABANDULO *** Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ LOUISA MAY ALCOTT (1832-1888) MIA KONTRABANDULO Esperantigis EDWIN GROBE 1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono LOUISA MAY ALCOTT "MIA KONTRABANDULO" Unua Eldono: Novembro 1998 Origina Anglalingva Titolo: "MY CONTRABAND" * * * * * MIA KONTRABANDULO[1] D-ro Franko eniris dum mi flikis la sxirajxojn de malnova cxemizo por ke Tocxjo dece pasu en sian tombon. Novajn cxemizojn ni konservis por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por "belvesti lin kiam li foriras renkonti la Sinjoron," kiel diris iu virino, priskribante la bonan funebran ceremonion kiun sxi okazigis por sia filo kontraux gxenega monkosto. "Frauxlino Dano, mi havas problemon," komencis la kuracisto kun mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed placxus al mi ke vi gxin anticipu." "Kion mi faru por helpi vin?" "Fidavorte, malplacxas al mi gxin devi proponi, sed vi povas jes ja helpi min, mi petas." "Tial vi nur bonvolu nomi gxin." "Vidu, oni jxus alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere malbona kazo cxiusence. Ebriigxinta kanajla kapitaneto kiun oni penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas plenaj, la flegistinoj estas gxismorte sursxargxitaj kaj volonte konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas endangxerigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsanigxis de la febro, placxas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona helpanto. La ulo ne dauxre vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin en la kvara etagxo de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj uloj. Estas aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu fako kaj faros mian plejon por vin helpi cxiumaniere. Nu, tial, cxu vi bonvolas konsenti?" "Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato. Kelkaj el cxi tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino mi estas ankaux paganino. Iom placxus al mi komprenigi al ili ke, kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi bonvolas prizorgi." "Bonege. Mi antauxopiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se vi deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu trovigxis entombigante sian mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis cxar li estis severe trancxita sur la kapo. Cxu vi deziras lin utiligi?" "Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri cxi tiu afero same kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstataux esti helpata de ili. Sed cxu la viro suficxe bonsanas?" "Jes, almenaux por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li placxos al vi. Lauxsxajne li estis tre belaspekta antaux ol oni trancxis al li la vizagxon. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia mastro, mi kuragxas proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom aroganta kaj fieracxa pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li eniris sed jxuris preferi morti en la strato ol logxi cxe la nigruloj malsupre. Tial mi logxigis lin en la okcidenta alo por ke li restu eksterdangxere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?" "Tuj post kiam Tocxjo estos prizorgita, Skinero translokigita, Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masagxita, Dauxnzo suprenportita, Uphamo enlitigita kaj cxiuj kvardek nutritaj." Ni ridis ambaux, kvankam la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj mi tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun lecionon ke gajeco estas savo, cxar en etoso de suferado kaj morto, pezigxo de koro baldaux paralizus utilon de mano se ne estus donacita al ni la benita kapablo rideti. Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante disipigxintaspektan knabon deknaux- aux dudekjaran delirantan en la soleca cxambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo atendanta en la apuda cxambro. Interesigxante nepre pli pri la nigra viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke li estas "aroganta kaj fieracxa", mi rigardetis lin sekrete dum mi cxirkauxaspergis la cxambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj arangxis lauxguste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn sed neniam tiel belaspektan specon. Cxiujn nigrajn virojn oni nomas "knaboj" ecx se ili estas grizharaj. Cxi tiu "knabo" estis almenaux dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis sur sia lito farante nenion. Vidigxis nenia libro, nenia pipo, nenia plumo, nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian ol liajn sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun mano sur cxiu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontrauxan muron, tiel sorcxite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri mia cxeesto, kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre ne estis senbruaj. Lia vizagxo duone forturnigxis sed mi aprobis la guston de la kuracisto cxar la profilo kiun mi vidis disponis cxiujn trajtojn de beleco apartenantajn al lia miksita raso. Li estis pli kvarterona ol mulata, havis Saksajn trajtojn, Hispanan hauxtkoloradon malheligitan pro malsxirmo, rozkolorajn lipojn kaj vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je tiu pasia melankolio kiu en tiaj homoj sxajnas cxiam starigi mutan proteston kontraux la malobservita legxo ilin kondamninta ekde ilia naskigxhoro. Kion li povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj deliris; mi rapidetis tien kaj tien; pasxsonoj preterpasis la pordon; sonoriloj sonis; kaj la konstanta mugxado de armeaj cxaregoj suprenvenis ekde la strato; tamen li ne ekmovigxis. Mi jam vidis nigrajn homojn spertantajn tion kion oni nomas "la nigra pauxtado" kiam, dum tagoj, ili nek ridetis, nek parolis, apenaux mangxetis. Sed cxi tio estis pli ol tio cxar la viro ne meditadis pasive pri iu eta malgxojo. Li sxajnis vidi cxioabsorbigan fakton aux fantazion registritan sur la muro restinta blankajxo por mi. Mi scivolis cxu temas pri iu profunda misfaro aux malgxojo vivtenita per memorado kaj senpova bedauxro? cxu li lamentas la mortintan mastron al kiu li restas lojala gxis la fino? cxu forrabas duonon el la dolcxeco de tiu libereco nun lia, la scio ke iu karulo de li ankoraux kusxas malgxoje en la infero el kiu li mem eskapis? Mia koro varmigxis pri li kiam mi tiel meditadis. Mi volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi eniris kaj tusxis al li la sxultron. Tujege la viro malaperis kaj aperis la sklavo. La libereco estis tro nova beno por jam efektivigi siajn felicxajn sxangxojn. Dum li salte starigxis, kun la mano cxe la tempio kaj dirante obeeme, "Jes, S'jorino," forfugxis cxia romantikeco kolektigxinta cxirkaux li, postlasante la plej malgxojan el cxiuj malgxojaj faktoj en vivanta formo antaux mi. Ne nur la vireco sxajnis formorti el li sed ankaux la belaspekto min unue alloginta, cxar, kiam li alturnigxis, mi vidis la makabran vundon malfermintan al li vangon kaj frunton. Duone resanigite, gxi ne plu estis pansbendita sed kuntenita per strioj de tiu travidebla plastro kiun mi neniam vidas sen ektremi kaj sperti en la menso rapidajn memorajxojn pri la scenoj al kiuj gxi rilatas. Parto de lia nigra hararo estis fortondita kaj unu okulo preskaux fermigxis. Doloro tiel distordis kaj la kruela sabrotrancxajxo tiel difektis tiun parton de lia vizagxo ke, kiam mi gxin vidis, mi spertis la senton ke belega medalo subite renversigxis, vidigante al mi ege pli imponan ekzemplon pri homaj suferado kaj malbonfarto ol la bronza malliberulo de Mikel-Angxelo. Subitege, pere de unu el tiuj neklarigeblaj procedoj ofte lernigantaj al ni kiom malmulte ni nin komprenas, mia celo sxangxigxis. Tial, kvankam unue mi eniris dezirante konsoli, kiel amikino, mi nun nur ordonis, kiel mastrino. "Bonvolu malfermi tiujn fenestrojn. Tiu viro bezonas pli da aero." Li tuj obeis kaj, dum malrapide li suprensxovis la malbonvolan klapon, la belaspekta profilo denove turnigxis gxis mi kaj denove ekposedis min tiel forte mia origina sento ke senvole mi diris: "Mi dankas vin." Eble estis fantazio mia, sed sxajnis al mi ke la rigardon de kunmiksitaj surprizo kaj riprocxo kiun li direktis al mi enestis ankaux spuro de dankema plezuro. Sed li diris, en tiu tono de senanima humileco kiun lernas tiel baldaux tiuj kompatinduloj: "Mi ne 'stas blankulo, S'jorino. Kontrabandulo mi 'stas." "Jes, tion mi scias. Sed kontrabandulo estas libera homo kaj vin mi tutkore gratulas." Tio placxis al li. Lia vizagxo ekbrilis, liaj sxultroj kvadratigxis. Li levis la kapon kaj alvenigis al mi rektalinian rigardon, dum li diris vigle: "Dank' al vi, S'jorino. Cxu 'stas pluajxo por fari por vi?" "D-ro Franko proponis ke vi helpu min pri tiu viro, cxar estas multaj pacientoj kaj malmultaj flegistinoj aux helpantoj. Cxu vi jam havis la febron?" "Ne, S'jorino." "Ili devintus antauxpensi pri tio kiam ili alportis lin cxi-tien. Ne tauxgas ke vundoj kaj febroj kunestu. Mi entreprenos vin translokigi." Li eligis subitan ridon. Se li estintus blankulo mi nomintus tion malestima. Pro tio ke li estis plurajn nuancojn pli malhela ol mi, eble mi devintus jugxi gxin nur impertinenta aux almenaux maldeca. "Ne gravas, S'jorino. Mi preferas esti cxi-supre kun la febro ol malsupre kun tiuj nigruloj. Kaj ne 'stas alia loko por mi." Kompatindulo! Tio pravis. Nenia malsanuleja fako bonvolus lin akcepti kaj lin enlitigi apud la plej mizeracxa blankhauxta paciento. Same kiel la vesperto de la Ezopa fablo li apartenis al neniu el la du rasoj. La fiereco de unu kaj la senhelpeco de la alia lin retenis en soleca sxvebado en la krepusko alvenigita per granda peko por superombri la tutan landon. "Vi restu tial. Mi ege preferas vin ol mian pigran Jocxjon. Sed cxu vi suficxe bonsanas kaj fortikas?" "M' opinias povi tauxgi, S'jorino." Li parolis kun speco de pasiva konsento, kvazaux gravus nur iomete se li malkapablus kaj se li kapablus tio gxojigus preskaux neniun. "Jes, ankaux mi samopinias. Kiel mi nomu vin?" "Bocxjo, S'jorino." Cxiu virino havas aparte sxatatan kapricon. Unu el miaj kapricoj estas lernigi memrespekton al la viroj traktante ilin respekteme. Tocxjo, Ricxjo kaj Hecxjo tauxgus inter viroj kiujn felicxigas tiaj mallongigoj. Tamen alparoli tiumaniere virojn suficxe agxajn por esti mia patro ne konvenis al miaj malnovtempaj konceptoj pri deco. Tiu "Bocxjo" neniam tauxgus. Mi tiel facile nomintus la kapelanon "Gucxjo" kiel nomi mian tragiaspektan kontrabandulon per vorto tiel forte kunligita al kajtovosto.[2] "Kio estas via alia nomo?" mi demandis. "Placxas al mi nomi miajn helpantojn per iliaj familinomoj anstataux per iliaj baptonomoj." "Mi havas n'nian ceteran, S'jorino. Ni havas la nomojn de niaj mastroj. Alie ni sennomigxas. Mia mastro mortis kaj mi volas konservi sur mi n'nion de li." "Nu, mi nomu vin Roberto kaj petas ke vi plenigu cxi tiun krucxon por mi, se vi bonvolas." Li foriris. Tamen malgraux la tuta malsovagxa obeado kiun antauxe lernigis al li jaroj da servitudo, mi sukcesis percepti ke ankoraux ne venkigxis la fiera spirito kiun lia patro transmetis al li cxar la rigardo kaj la gesto per kiuj li malagnoskis la mastran nomon estis pli efika deklaro pri sendependeco ol povintus verki iu ajn oratoro de la kvara de julio.[3] Ni kunpasigis malkutiman semajnon. Roberto nur malofte eliris sian cxambron escepte por plenumi miajn irtaskojn. Kaj mi malliberigxis la tutan tagon, ofte la tutan nokton, apud la lito de la Sudulo. La febro sin forbruligis rapide cxar enestis la feblan korpoframon de tiu maljuna junulo versxajne malmulte da vitaleco por gxin nutri. Laux la malkasxajxoj elirintajn liajn senkonsciajn lipojn, lia vivo nombrigxis inter la plej malvirtaj. En pli ol unu fojo Roberto lin silentigis auxtoritate kiam miaj pli mildaj klopodoj ne sukcesis kaj blasfemaj fantaziajxoj aux fivortaj kantacxoj rugxigis miajn vangojn kaj alvenigis sur la vizagxon de Roberto mienon de nauxzo. La kapitano estis gxentlemano laux la gxenerala mondotakso sed laux mia opinio la gxentlemano estis mia kontrabandulo. Mi estis fanatikulino kaj tio klarigas tian gustodepravicion, mi esperas. Mi neniam starigis demandojn al Roberto pri li mem, sentante ke ie en li trovigxas punkto ankoraux tro dolora por toleri la plej etan tusxadon. Pro liaj lingvajxo, maniero kaj inteligenteco tamen mi inferencis ke lia hauxtkoloro akiris al li la kelkajn avantagxojn atingeblajn por viglamensa, bone traktata sklavo. Silenta, serioza kaj pensema tamen ege helpema estis mia kontrabandulo; felicxa pro la libroj kiujn mi alportis al li, fidela pri la plenumo de la taskoj pri kiuj mi lin respondecigis, dankema pro la amikeco kiun mi ne povis ne senti kaj elmontri al li. Ofte mi deziregis demandi kiu celo aliigis tiel videble lian aspekton per tiel cxiutage plipezigxanta malgxojo. Sed mankis al mi kuragxo kaj neniu alia havis la tempon nek la deziron spionumi pri la pasinteco de tiu specimeno de brancxo de la kavalirecaj "U.F.V."-oj.[4] En la sepa nokto D-ro Franko proponis ke estus bone ke iu cetera krom la gxenerala gardisto de la fako restu kun la kapitano cxar povus esti lia lasta. Kvankam mi jam pasigis tie la plej grandan parton de la du antauxaj noktoj, kompreneble mi bonvole konsentis resti, cxar tiuj scenoj enhavas strangan fascinadon kiu forgesigas lacigxon kaj malkonstatigas timon gxis la forpaso de la krizo. "Havigu al li akvon dum li kapablos trinki kaj se li falos en naturan dormadon, tio povus lin savi. Mi revenos lin ekkontroli je noktomezo kiam okazos versxajne kelkaj sxangxoj. Nenio krom dormado aux miraklo lin travivigos nun. Bonan nokton!" Foriris la kuracisto kaj, mangxante tutan manplenon da vinberoj, mi malpliheligis la lampon, malsekigis la kapon de la kapitano kaj sidigxis sur malmolan tabureton por komenci mian vacxon. La kapitano kusxis kun lia varma marasma vizagxo turnita gxis mi, plenigante la aeron je sia venena spirado, murmurante feble, kun lipoj kaj lango tiel sekegaj ke la plej racian paroladon oni nur malfacile povintus kompreni. Roberto kusxis etendigxinte sur sia lito en la interna cxambro kies porto staris duonaperte por ke fresxa trablovo venanta ekde lia malfermita fenestro forportu tra la mia la febrohaladzojn. Mi nur malfacile vidis longan malhelan figuron kaj pli helan vizagxoprofilon kaj, havante nenion por fari en tiu momento, ekmeditadis pri tiu stranga kontrabandulo kiu, versxajne, ege alttaksis sian liberecon, tamen sentis nenian urgxon gxin gustumi. D-ro Franko jam proponis lin antauxensendi al pli sekuraj logxejoj, tamen li respondis, "Ne, dankon, S'joro," tiam foriris por enfali unu el tiuj nigraj humoroj siaj kiuj komencis min perturbi cxar mi disponis nenian povon ilin malplipezigi. Dum mi sidis auxskultante la horlogxojn de la nin cxirkauxantaj pregxejospajroj, mi distrigxis planante la estontecon de Roberto same kiel mi ofte planis la mian kaj jam disdonis al li malavaran manplenon da atutoj per kiuj entrepreni cxi tiun vivoludon gxis nun tiel kruele malbonfartintan por li kiam rauxka sufokita vocxo alvokis: "Lucino!" Estis la kapitano kaj iu nova teruro sxajnis lin esti provizore plifortiginta. "Jes, jen estas Lucino," mi respondis, esperante lin trankviligi postsekvante lian fantazion, cxar lian vizagxon malsekigis la humidacxa akveco tiea kaj lian korpoframon skuadis la nervoza tremado ofte antauxiranta la morton. Liaj malhelaj okuloj fikse celis min, dilatigxante kun mistifikita rigardo de nekredemo kaj kolero, gxis li ekparolis feroce: "Tio estas mensogo! Sxi mortis. Kaj ankaux Bocxjo, damnu lin!" Ekkonsciinte ke malsukcesas parolado, mi komencis kanti la trankvilan melodion ofte antauxe mildigintan tian deliron, sed apenaux trapasis miajn lipojn la linio, "Vidu afablan paciencon rideti pri doloro," kiam li mankaptis mian pojnon, flustrante kiel homo spertanta mortalan timon: "Silentu! Antauxe sxi kantis tiumaniere al Bocxjo sed malkonsentis kanti al mi. Mi jxuris vippeli la diablon el sxi kaj mi plenumis la jxuron. Sed, eksciu, ke antaux ol trancxi al si la gorgxon sxi promesis min hanti kaj tiun promeson sxi nun plenumas!" Li fingreindikis ion malantaux mi kun aspekto de tiel pala malgxojo ke senvole mi ekrigardis transsxultron kaj eksaltetis kvazaux vidinte veran fantomon; cxar, elgvatantan la malhelon de tiu interna cxambro, mi vidis ombran vizagxon cxirkauxtan de nigra hararo kaj perceptis sube, cxe-gorgxe, iun skarlatajxon. Post minuto mi ekkonsciis ke temis nur pri Roberto kiu antauxenklinigxis ekde la piedo de sia lito, envolvite en griza armekovrilo kaj elmontrante super gxi parton de sia rugxa cxemizo, dum lia longa hararo elstaris dormtauxgite. Sed kia stranga mieno sursidis lian vizagxon! La sendifekta flanko alfrontis min, fiksite kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon gxin observis--malpli absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj briletis, liaj lipoj disapartigxis kiel tiuj de homo auxskultanta per cxiu senso. Lia tuta aspekto pensigis min pri cxashundo al kiu la vento alportis la odoron de ne antauxe atendita predo. "Cxu vi konas lin, Roberto? Cxu li parolas pri vi?" "Mia Cx'elo, ne, S'jorino. Cxiuj ili posedas duondekduon da Bocxjoj. Mi nur vekigxis cxar mi auxdis mian nomon. Temas nur pri tio." Li parolis tre nature kaj rekusxigxis dum mi revenis al mia zorgato, supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi rimarkis esperigan sxangxon. La tremo moderigxis, la malvarma sxvito malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado, la sanigisto, malsuprenvenis por savi lin aux lin forkonduki delikatmove. D-ro Franko alvenis kontroli lian kondicxon je noktomezo, petis ke mi tenu la cxambron malvarma kaj trankvila kaj ne forgesu devigi la kapitanon trinki specialan medikamenton tuj post lia vekigxo. Ege senzorgigite, mi kusxigis la kapon sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la tableto, kaj jugxis min preta plenumi unu el tiuj heroajxoj kiujn scipovigas longa ekzercado--"unuokulan dormadon"--kiel ni kutimas diri: duondormetadon dum kiu dormas cxiuj sensoj krom la auxdo. La plej minimuma murmuro aux movo gxin interrompos kaj revigligos onian intelekton, multe pliakrigitan pro la mallonga permeso "ekstari en ripozo". En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis cxar antauxaj gvatdevoj, izoligxo kaj multaj maltrankviligajxoj faris siestojn dangxeraj entreprenoj. Ekvekigxinte duondekduon da fojoj en unu horo kaj trovinte cxion en trankvila stato, mi faligis surbraken mian pezan kapon kaj, promesante somnole al mi revekigxi post dek kvin minutoj, profunde ekdormis. La batsono de malaltvocxa horlogxo vekis min eksalte. "Estas la unua horo," pensis mi. Tamen mi ege konsternigxis auxdinte du pluajn batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstarigxis por ekscii cxu mia longa forgesado okazigis iun difektajxon. Forta mano kontrauxpremis min sur mian segxon kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la instanto kiam mia rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi kaj tute lauxlonge de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado antaux-anoncanta nevideblan dangxeron. Li estis ege pala; lia busxo, kruela; ambaux okuloj plenis je sombra fajro, cxar ecx la vundita okulo estis malfermita nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro sin atentiganta supre kaj sube de gxi. Sed lia tusxo estis stabila, lia vocxo mallauxta, dum li diris: "Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s' eblas al mi, sed vi vekigxis tro frue." "Delasu min, Roberto. La kapitano movigxetas. Mi devas dozi medikamenton al li." "Ne, S'jorino. Vi n' movigxu 'nunuran colon. Rigardu!" Retenante min per unu mano, per la alia li levis la glason en kiu mi antauxe lasis la medikamenton. Gxi estis malplena. "Cxu li jam trinkis gxin?" mi demandis, pli kaj pli mistifikite. "Mi gxin forjxetis tra l' fenestro, S'jorino. Li devos sin s'nigi je gxi." "Sed kial, Roberto? Kial vi faris tion?" "Cxar ke mi malamegas lin." Ne eblis pridubi la veron de tio. Lia tuta vizagxo elmontris tion dum li parolis tra fiksitaj dentoj kaj lancxis fajran rigardon en la direkto al la senkonscia kapitano. Mi sukcesis nur reteni la spiradon kaj senmiene lin fiksrigardi, priscivolante kiun frenezan faron li plenumos venontmomente. Mi supozas ke mi ektremis kaj paligxis, kiel virinoj stulte kutimas fari kiam subita dangxero ilin alfrontas, cxar Roberto liberigis mian brakon, sidigxis sur la randon de la lito min antauxstaranta kaj diris kun misauxgura kvieteco kiu malvarmigis min dum mi vidis kaj auxdis gxin: "Vi n' ektimu, S'jorino. Ne klopodu forkuri cxar ke l' pordo 'stas sxlosita kaj la sxlosilo 'stas en mia posxo. N' ekkriu, cxar ke necesus al vi kriadi longan tempon, kun mia mano sur via busxo, antaux ol k' oni auxdus vin. Restu senmove kaj mi diru al vi kion mi 'stas faronta." "Sinjoro Jesuo helpu nin! Febro lin atingis en subita perforta maniero, kaj lia kapo sencerbumigxas. Mi devas indulgi lin gxis kiam alvenos iu." Celante plenumi tiun rapidan decidon mi penadis diri, tute trankvile: "Mi restos senmove kaj auxskultos vin. Sed bonvolu malfermi la fenestron. Kial vi gxin fermis?" "Mi b'dauxras ne povi fari tion, S'jorino. Se m' farus tion, vi trasaltus gxin aux ekkriegus kaj m' ankoraux ne pretas. Mi fermis gxin por vin dormigi. Varmo vin dormigus pli rapide ol iu ajn cetera rimedo mia." La kapitano movigxetis kaj murmuris malforte, "Akvon!" Instinkte mi starigxis por havigi iom al li sed la peza mano redescendis sur mian sxultron kaj en la sama rezoluta tono Roberto diris: "L' akvo foriris kun la medikamento. Lasu lin alvokadi." "Bonvolu permesi ke mi iru al li. Li mortos se oni malkonsentas prizorgi lin." "Li mortu! Kaj vi n' enmiksigxu en l' aferon, S'jorino, mi petas!" Malgraux lia mallauxta tono kaj respektema maniero, mi vidis murdon en lia rigardo kaj malfortigxis pro timo. Tamen la timo instigis min kaj, apenaux konsciante pri mia gesto, mi kaptis la manojn min malliberigintajn kaj ekkriis: "Ne, ne! Vi lin ne mortigu! Malnoble estas difekti senhelpulon. Kial vi malamas lin? Li ne estas via mastro." "Li estas mia frato." Mi sentis tiun respondon de kapo al piedo, jam ekkompreninte kun svaga sed senerara antauxscio la baldaux anoncotan informajxon. Restis al mi ununura petego kaj gxin mi faris. "Roberto, diru al mi la signifon de cxio tio. Ne estigu krimon kaj duonrespondecigu min pri gxi. Estas pli bona rimedo por gxustigi malgxuston ol perforto. Mi helpu vin malkovri gxin." Mia vocxo tremetis dum mi parolis kaj mi auxdis la timigitan batetadon de mia koro. Ankaux li auxdis gxin kaj se iam fareto mia gajnis karecon aux respekton de li, lia memorado pri gxi helpis min tiam. Li malsuprenrigardis, sxajnis starigi demandon al si. Mi ne scias kio gxi estis, sed la respondo min favoris cxar kiam la rigardo denove levigxis liaj okuloj estis mornaj sed ne senesperaj. "Mi jes ja rakontos l' aferon al vi, S'jorino. Sed komprenu, tio ne sxangxos la situacion. La 'nabo 'partenas al mi. Mi lasos al Nia S'joro la sxancon forpreni lin unue. Se Li malkonsentos, konsentos mi." "Ho, ne! Memoru ke li estas via frato." Malsagxa eldirajxo. Tion mi konsciis jam dum gxi trairis miajn lipojn cxar nigra malrideto kunamasigxis sur la vizagxo de Roberto kaj liaj fortaj manoj fermigxis en fiaspekta speco de retengesto. Sed li ne tusxis la kompatindan animulon anhelantan tie malantaux li, kontentigxante, sxajne, lasi cxesigi la vivon al tiu la malrapidan sufokadon de la senaera cxambro. "Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam multe antaux nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie 'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodiauxvespere. Kaj nun necesas k' li finvivu." "Kiu estas Lucino?" mi demandis rapide, celante teni lian menson sur iu ajn malmurda pensadvojo. Kun unu el la rapidaj sxangxoj komune ekzistantaj en miksita temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj de Roberto plenigxis, la fikstenitaj manoj sternigxis antaux lia vizagxo, kaj mi auxdis nur la hezitantajn vortojn: "Mia edzino. Li forprenis sxin." En tiu momento cxiu timemo glutigxis en brulanta indigno pri la misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata ekvengxi ofendon por kiu nur tio cxi sxajnis la sola kompenso. Ne plu estis sklavo aux kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis lin alfronte al mia taksado. Anstatauxe senlima kompato en mi sopiris lin savi, helpi, konsoli. Vortoj sxajnis tiel senpovaj ke neniajn mi proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan, senhejman, subenklinigxintan pro malgxojo kiun mi ne scipovis kuraci kaj delikattusxe glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun bonkoran viron. La kapitano gxemis denove kaj flustre diris "Aeron!" sed mi ne ekmovigxis. Dio min pardonu! En tiu momento mi malamis lin kiel povas malami nur virino pripensanta misfaron okazigitan kontraux fratinvirino. Roberto suprenrigardis. Liaj okuloj denove sekis. Lia busxo aspektis sengxoje. Mi vidis tion, diris: "Rakontu al mi pli longe." Kaj li rakontis, cxar kompato estas donaco kiun povas havigi la plej malricxaj, kiun povas antauxenklinigxi por ricevi la plej fieraj. "Vi komprenu, S'jorino, lia patro--mi rajtus diri nia patro se mi n' hontus pr' ili ambaux--lia patro mortis antaux du jaroj kaj postlasis nin cxiujn al S'joro Nedo--tie li nun kusxas, tiam li 'stis dekokjara. Cxiam li m'lamis min, mi tiom 'spektas kiel Olda Mast'o. Li ne. Li havas nur la helajn hauxton kaj hararon de li. Olda Mast'o 'stis bonvola por ni cxiuj, precipe por mi, kaj acxetis Lucinon de cxe l' najbara grandbieno tie for en Sud-Karolino kiam l' eksciis ke sxi placxas al mi. M' edzigxis kun sxi kiel eble plej bone. Ne 'stis multe sed ni fidelis unu pri l' alia gxis kiam S'joro Nedo hejmenrevenis post unu jaro kaj 'nferigis la vivon de ni ambaux. Li forsendis mian maljunan patrinon al G'orgio por k' sxi eluzigxu tie en lia rizmarcxo. Li trovis min kun mia bela Lucino kaj kvankam ke S'jorino la Juna ploris kaj k' mi petegis lin surgenue kaj k' Lucino forkuris, li malbo'volis kompati nin. Li rev'nigis sxin kaj--sxin prenis." "Ho, kion vi faris?" mi kriegis, varma pro senhelpaj doloro kaj pasio. Kiel la ofendegita koro de la viro suprenvenigis fajran sangon en lian vizagxon kaj profundigis la tonojn de lia impeta vocxo dum li etendis brakon trans la liton, dirante kun ege signifoplena gesto: "Mi duonmortigis lin tiam kaj cxi-nokte mi finplenumos la taskon." "Jes, jes, sed dauxrigu nun. Kio okazis poste?" Li direktis al mi rigardon komprenigantan ke nenia blankhauxtulo povintus senti pli profundan malhonoron memorante kaj konfesante tiujn lastajn farojn de frata opresado. "Ili vipbatis min gxis kiam ke mi n' plu povis min ekstarigi. Tiam ili forvendis min pli foren en la Sudo. Je nia komenca renkontigxo vi s'pozis min blankulo. Rigardu cxi-tien!" Kun subita tordigxo li apartigis sian cxemizon sxirgeste de kolo al talio kaj vidigis al mi sur siaj fortaj brunaj sxultroj profunde plugitajn sulkojn, vundojn kiuj, kvankam resanigitajn, estis por mi la plej teruraj de tiu domo. Mi ne kapablis paroli al li kaj, kun la kompatinda digno kiun granda malgxojo disponigas al la plej humila suferanto li finrakontis sian mallongan tragedion, dirante nur: "Tio 'stas cxio, S'jorino. Ekde tiam mi n'niam revidis sxin nek n'niam revidos sxin en la nuna mondo. Eble ecx n' en la venonta." "Sed, Roberto, kial vi supozas ke sxi estas morta? La kapitano deliradis kiam li parolis tiel. Eble li kontrauxdiros sian malfelicxan dirajxon kiam lia menso resanigxos. Ne senesperigxu. Ankoraux ne rezignu." "Ne, S'jorino, mi s'pozas ke li pravas. Sxi 'stis tro fiera por toleri tion dum multe da tempo. Sin mortigi 'stas ago konformanta al sxia k'raktero. Mi diris al sxi k' sxi tiel agu se ne 'stus alia rimedo kaj cxiam Lucino obeis al mi, jes ja. Mia kompatinda knabino! Ho, ne 'stis gxusta! Ne, nome de Dio, gxusta ne 'stis!" Dum la memorajxo pri tiu malgxoja maljusto, tiu duobla funebrigo brulis en lia vundita koro, starigxis eksalte la diablo kauxranta en la sango de cxiu forta homo. Li metis la manon sur la fratan gorgxon kaj, rigardante la blankan vizagxon antaux si, murmuris mallauxte interdente: "Mi lasas lin forpasi tro facile. Li spertas n'nian suf'radon en cxio tio. Ni ne 'stas ankoraux egalaj. Mi volas k' li rekonu min. Mast'o Nedo, jen estas Bocxjo. Kie 'stas Lucino?" Tra la lipoj de la kapitano eliris longa mallauxta suspiro. Nur eta palpebrumado indikis ke li ankoraux vivas. Stranga silento plenigis la cxambron dum la pli agxa frato tenis la vivon de la pli juna frato pendanta en la mano, hezitante inter malhela espero kaj mortiga abomeno. En la sxtormo da pensadoj kiuj trairis mian cerbon nur unu el ili estis suficxe klara por instigi agadon. Mi devas malebligi murdon se mi povas. Sed kiel? Kion mi povas fari sole, enfermite kun mortanto kaj frenezulo? Cxar cxiu menso konsentinta neprege al iu ajn maljusta impulso estas freneza dum la impulso gxin regas. Fortikon mi ne havis, nek multan kuragxon, nek tempon nek ruzon kiel taktikon, kaj nur la hazardo povus havigi helpon al mi antaux ol la horo tro malfruus. Sed almenaux unu armilon mi disponis--langon--ofte la plej bonan defendilon por virino. Kaj kompato, pli forta ol timo, naskigis en mi la potencon gxin uzi. Kion mi diris nur la Cxielo scias--sed certe la Cxielo min helpis. Vortoj brulis sur miaj lipoj, larmoj elfluis miajn okulojn, kaj iu bonfara angxelo instigis min uzi la ununuran nomon kapablan haltigi la manon de mia auxskultanto kaj mildigi lian koron. Cxar en tiu momento mi kredis plenanime ke Lucino dauxre vivas kaj tiu honesta fido estigis en li samspecan kredon. Li auxskultis kun la minaca mieno de homo cxe kiu provizore regas bruta instinkto--mieno kiu malnobligas la vizagxon de ecx la plej grava altrangulo. Li estis simpla viro--malricxa, seneduka, elpelita, ofendita viro. La vivo disponigis al li malmultajn gxojojn. La mondo proponis al li neniajn honorojn, nenian sukceson, nenian hejmon, nenian amon. Kiun estontecon tiu krimo povus difekti? Kaj kial li sinsenigu je tiu dolcxa, kvankam akra, mordajxo nomigxanta vengxo? Kiom da blankuloj, gxuante la liberecon, kulturon kaj Kristanismon de la tuta Nov-Anglio, ne spertintus la samajn sentojn kiujn li spertis tiam? Cxu mi devintus lin riprocxi pri homa angoro, pri homa sauxdado al kompenso, ununurajxoj nun restantaj al li el la ruinajxoj de liaj malmultaj malmultvaloraj esperoj? Kiu lernigis al li ke memregado, sinofero estas kvalitoj farontaj homojn mondomastroj kaj ilin pliproksimigontaj al Cxielo? Cxu mi devintus prediki la belecon de pardonemo, la devon de pia submetigxo? Li havis nenian religion, estis nenia sanktuleca "Onklo Tocxjo" kaj la nigra ombro de sklaveco sxajnis malheligi al li la tutan mondon kaj elbari Dion. Cxu mi devintus lin averti pri punoj kaj jugxoj kaj juraj potencoj? Kion li sciis pri justeco aux la kompato devanta mildigi tiun severan virton kiam cxiun legxon, homan kaj dian, oni rompis sur lia fajrejosxtono? Cxu mi devintus lin emocii per alvokoj al fila devo aux frata amo? Kiajn respondojn liaj alvokoj estigis? Kiujn memorajxojn povantajn ilin nun favori patro aux frato antauxe staplis en lia koro? Ne. Cxiuj tiuj influoj, tiuj kunrilatoj montrigxintus ege pli ol senutilaj se mi estintus suficxe trankvila por klopodi ilin apliki. Trankvila mi ne estis. Tamen instinkto, pli subtila ol rezonado, sciigis al mi la solan sekuran rimedon per kiu konduki tiun cxagrenitan animon el la labirinto en kiu gxi palpiradis kaj preskaux terenfalis. Kiam mi pauxzis, senspire, Roberto turnigxis al mi, demandante, kvazaux homaj certigoj povus plifortigi lian fidon je Dia Cxiopovo: "Cxu vi 'pinias ke, se mi lasas Mast'on Nedon dauxre vivi, S'joro Jesuo rev'nigos al mi mian Lucinon?" "Tiel certe kiel Nia Sinjoro ekzistas, vi rerenkontos sxin tie-cxi aux en tiu bela post-tie-cxi kie estas nek Negro nek Blankulo, nek mastro nek sklavo." Li forigis la manon de sur la gorgxo de sia frato, levis la rigardon ekde mia vizagxo gxis la pretera vintra cxielo, kvazaux sercxante tiun benitan landon, pli felicxan ecx ol la felicxa Nordo. Ho ve! estis la plej malhela horo antaux la tagigxo! Supre estis nenia stelo, malsupre nenia lumo krom la pala brileto de la lampo elmontranta la fraton lin sengxojigintan. Kiel blindulo kredanta ke suno ekzistas sed ne povanta gxin vidi, li sxancelis la kapon, faligis la brakojn nervoze sur la genuojn kaj sidis tie sensone, starigante la demandon jam starigitan en horoj malpli malhelaj ol la nuna far multaj animhavuloj kies fido estas pli solide fiksita ol lia. "Kie estas Dio?" Mi konsciis ke la tajdo inversigxis kaj vigle penadis malhelpi tiun senrudran savboaton engliti denove la kirloakvon en kiu gxi preskaux perdigxis. "Mi auxskultis vin, Roberto. Auxskultu min nun kaj auxdu tion kion mi diras, cxar mia koro plenas je kompato al vi, plenas je espero por via estonteco kaj je deziro helpi vin nun. Mi deziras ke vi foriru disde cxi tie, disde la tento de cxi tiu loko kaj la malgxojaj pensadoj kiuj gxin hantas. Vi jam venkis vin unuan fojon kaj pro tio mi vin estimegas cxar ju pli malfacila la batalo, des pli glora la venko. Sed pli sekure estos estigi distancon inter vi kaj cxi tiu viro. Mi skribos leterojn al vi, havigos monon al vi, alvenigos vin al bona kara Masacxuseco por komenci novan vivon tie kiel libera homo--jes, kaj felicxa homo. Cxar kiam la kapitano resanigxos, mi ekscios de li kie estas Lucino kaj movos cxielon kaj teron por sxin trovi kaj sxin revenegi al vi. Cxu vi bonvolas konsenti pri tio, Roberto?" Malrapide, ege malrapide estigxis la respondo, cxar la celo de unu semajno, eble de unu tuta jaro, ne facile flankenlasigxis en unu horo. "Jes, S'jorino, mi bo'volas." "Bonege! Nun vi estas la viro kiu mi supozis vin esti kaj mi laboros nome de vi kun mia tuta koro. Vi bezonas dormadon, mia kara kompatindulo. Foriru, kaj penadu forgesi. La kapitano vivas kaj vi ankoraux evitas pekegi. Ne, ne rigardu tien. Lin prizorgos mi. Venu, Roberto, nome de Lucino." Ni danku Cxielon pro la senmorteco de la amo! cxar kiam cxiuj aliaj rimedoj de savo malsukcesis, ero de cxi tiu vivesenca fajro moligis la feran volon de la viro gxis kie virina mano povus gxin fleksi. Li permesis ke mi forprenu de li la sxlosilon, ke mi lin forkonduku mildageste gxis la soleco kiu estis nun la plej saniga balsamo kiun mi povus donaci al li. Kiam li atingis sian cxambreton, li falis sur sian liton kaj restis tie kvazaux lacigite per la plej malfacila konflikto de sia vivo. Mi riglis lian pordon, malsxlosis la mian, suprensxovis la fenestron, ekvilibrigis min per enspiro da aero, tiam hastis al D-ro Franko. Li revenis kun mi kaj gxis nova tagigxo ni kunlaboris savante la vivon de unu frato kaj pensante serioze pri kiel plej bone certigi la liberecon de la alia. Kiam la suno levigxis tiel gxoje kvazaux gxi brilus nur por felicxaj hejmoj, la kuracisto iris cxe Roberto. Dum unu horo mi auxdis la murmuradon de iliaj vocxoj. Unu fojon mi subauxdis la sonon de pezaj ploregoj, tiam, dum intervalo, pian silenton, kvazaux en la sensoneco tiu bonfara viro prizorgis ne nur korpon sed ankaux animon. Kiam li foriris, li forkondukis Roberto kun si, pauxzante por sciigi al mi sian intencon lin survojigi kiel eble plej baldaux sed ne antaux ol ni denove renkontigxos. Ili ne plu vidigxis dum la tuta tago. Alia kirurgo alvenis prizorgi la kapitanon, alia helpanto alvenis plenigi la malplenan dejxorejon. Mi klopodis ripozi sed ne sukcesis cxar pensadoj pri la kompatinda Lucino sxancelis mian koron kaj baldaux mi staris denove cxepostene, esperante kun anksieco ke mian kontrabandulon oni ne jam tro haste forsxtelis. Jxus kiam la nokto sin anoncis auxdigxis frapetsono kaj, malferminte la pordon, mi ekvidis Roberton, lauxvorte "vestitan kaj en gxusta mensostato". La kuracisto jam anstatauxis la cxifonan kompleton per netaj vestajxoj kaj postrestis de tiu sxtorma nokto nenia indico krom pli profundaj faltoj sur la frunto kaj la obeema mieno de rimorsosenta infano. Li ne transpasxis la sojlon, ne prezentis al mi la manon, nur formetis la kaskedon, dirante, kun perfida hezito en la vocxo: "Dio benu vin, S'jorino. Mi 'stas forironta." Mi etendis la manojn, retenis sekure liajn manojn. "Gxis la revido, Roberto! Restu kuragxkora kaj kiam mi hejmenrevenos al Masacxuseco, ni renkontigxos en pli gxoja loko ol cxi tiu. Cxu vi tute pretas, cxu vi bone komfortas por via vojagxo?" "Jes, S'jorino, jes. S'joro Doktoro cxion arangxis. Mi 'stas forironta kun amiko lia. Miaj dokumentoj 'stas en bonordo kaj mi 'stas kiel eble plej f'licxa gxis kiam mi trovos..." Li pauxzis, tiam dauxre parolis, enrigardetante la cxambron: "Mi f'licxas pro ke mi n' faris tion kaj mi dankas vin, S'jorino, pro ke vi malhelpis min. Mi dankas plenkore. Mi b'dauxras devi konfesi tamen ke mi n' cxesas lin malamegi." Kompreneble li malamegis lin. Malamegis lin ankaux mi. Cxar tiuj eraremaj koroj niaj ne kapablas perfektigxi en ununokta tempodauxro. Ili bezonas prujnon kaj fajron, venton kaj pluvon, por maturigxi kaj sin pretigi por la granda rikoltohejmo. Dezirante deturni lian pensadon, mi metis etan monsumon en lian manon kaj, rememorante la magion de iu speciala libreto, mi transdonis al li mian ekzempleron de gxi, sur kies malhela kovrajxo brilis blanklume la Virga Patrino kaj la Infano, de kies vivo la libreto enhavis la grandan historion. Roberto enigis la monon en sian posxon kun dankema murmurado, la libreton en sian bruston, kun longa rigardo kaj tremanta eldirado: "_Mian_ bebon mi n'niam vidis, S'jorino." Mia spirito kolapsis tiam. Kaj kvankam miaj okuloj estis tro malsekaj por vidi, mi sentis liptusxadon kontraux miajn manojn, auxdis la sonadon de forirantaj piedoj, konsciis ke mia kontrabandulo jam foriris. Kiam oni sentas fortegan malamon, ju malpli oni priparolas la temon, des pli bone estas. Tial mi registru nur tion ke la kapitano travivis kaj post iom da tempo intersxangxigxis kaj ke kiu ajn estis la koncerna intersxangxito, mi certas ke la Registaro akiris la plej bonan marcxandajxon. Sed longe antaux ol tio okazis mi jam plenumis mian promeson al Roberto, cxar tujege kiam mia malsanulo reakiris suficxan memorpovon por ke mi fidu lian respondon, mi demandis sen cxirkauxparolado: "Kapitano Fajrfakso, kie estas Lucino?" Kaj tro malforta por esti kolera, surprizita aux malsincera, li tuj respondis: "Mortinta, Frauxlino Dano." "Kaj sxi sin mortigis kiam vi vendis Bocxjon, cxu?" "Kiel diablonome vi eksciis tion?" li demandis kun mieno duonrimorsa, duonmira. Sed mi kontentigxis kaj diris nenion pluan. Kompreneble, mi sendis la novajxon al Roberto, atendanta tie for en soleca hejmo--atendanta, laboranta, sopiranta al sia Lucino. La alsendo preskaux rompis mian koron. Sed malforte estus prokrasti, malice estus trompi. Tial mi sendis la pezan novajxon kaj baldaux revenis la respondo: nur tri linioj. Sed mi jugxis ke la viro jam perdis la subtenpovon de sia vivo. "M'opiniis ke mi n' plu vidos sxin. Mi gxojas ekscii ke sxi n' plu spertas gxenon. Mi dankas vin, S'jorino. Kaj se ili permesos tion, mi batalos por vi gxis ke mi mortos, kio baldaux okazu, m' esperu." Ses monatojn poste lia espero realigxis kaj li plenumis sian promeson. Cxiuj konas la historion de la atako sur Fuorto-Vagneron. Sed ni ne ankoraux lacigxu rememorante kiel nia Kvindek-Kvara, forkonsumite pro tri sendormaj noktoj, senmangxa tago kaj marsxado sub julia suno, sturmis la fuorton kiam la cxielo jam noktigxis, alfrontante multforman morton, sekvante siajn kuragxajn cxefojn tra fajra pluvumo da kugloj kaj obusoj, luktante heroe por "Dio kaj Provincestro Andreo"--kiel la regimento enirinta la batalon sepcenthome gxin eliris perdinte preskaux duonon da tiuj, kaptitaj, mortigitaj aux vunditaj, postlasinte sian junan komandanton enterigotan, same kiel en antauxaj epokoj, cxirkauxatan de sia korpogardistaro, lojala gxis la morto. Certe, la insulto farigxas honoro kaj la largxa tombo bezonas nenian monumenton krom la heroeco gxin konsekranta antaux nia rigardo. Certe, la koroj lin amintaj la plej forte vidas tra siaj larmoj la sxajne malfelicxan perdon aliigxintan en respektindan venkon. Kaj certege, aljugxigxis la beno de Dio kiam lia lojala animo respondis al la Morto-alvoko: "Sinjoro, jen mi estas, kune kun la fratoj kiujn vi havigis al mi." La estonteco devos komprenigi kiom bone tiu batalo efektivigxis; cxar kvankam Fuorto-Vagnero tiam nin defiis, publika antauxjugxo nun moderigxas. Tial tra la kanonfumo de tiu nigra nokto la vireco de la kolora raso brilas antaux multaj okuloj malvolintaj vidi, sonas en multaj oreloj malvolintaj auxdi, venkas multajn korojn antauxe malvolintaj kredi. Kiam alvenis la novajxo ke ni estas bezonataj, neniu estis pli felicxa ol mi pro la devo cxesi instrui kontrabandulojn, la nova laboro kiun mi entreprenintis, kaj foriri flegadi "niajn knabojn", kiel mia malhelhauxta grego tiel fiere nomumis la vunditojn de la Kvindek-Kvara. Sentante pli da kontentigxo, dum mi surmetis mian grandan antauxtukon kaj suprenfaldis miajn manumojn, ol se mi vestigxus por la matena ellitigxo de la Prezidento, mi komencis dejxori cxe Malsanulejo Numero Dek cxe Boforto. La sceno estis ege konata, tamen stranga, cxar nur malhelaj vizagxoj suprenrigardis min ekde siaj litacxoj sternitaj tiel dense laux la planko kaj mankis al mi la akra akcxento de miaj Norduloj en la pli senhastaj, pli dolcxatonaj vocxoj gxoje intervokantaj unu la alian aux respondantaj al miaj demandoj per solida: "Ni rezignos n'niam, S'jorino, gxis kiam mortos la lasta Sudulo," aux "Se nia gento 'stas libera, ni povas toleri l' devon morti." Pasante de lito al lito, strebante plenumi per unu manparo la laboron de almenaux tri, iompostiome, lavante, mangxigante, vindante laux la longa vico da zibelkoloraj herooj, kiam mi atingis la lastan soldaton mi rekonis en li mian kontrabandulon. Li aspektis tiel maljune, tiel eluzite, tiel morte debile kaj pale, mi neniam lin rekonintus sen ekvidi la profundan cikatron sur lia vango. Tiu flanko kusxis supre kaj tuj altiris mian rigardon. Tamen ecx tiam mi dubis, tiel acxe li sxangxigxintis, gxis kiam mia rigardo atingis la identigilon super lia kapo kaj legis la nomon: "Roberto Dano". Tio kaj trankviligis kaj afekciis min cxar, memorante ke antauxe li havis nenian nomon, mi konsciis ke li prenis la mian. Mi deziregis ke li parolu al mi, ke li rakontu al mi kiel li fartis ekde eliri mian vidkampon kaj permesu ke mi alportu al li kelkajn etajn servojn intersxangxe de la multaj servoj kiujn li jam alportis al mi. Sed lauxsxajne li dormis. Dum mi staris respertante denove tiun strangan nokton, viglamensa knabo kusxanta sur apuda lito kaj mildageste svinganta malnovan ventumilon super la du litoj min rigardis kaj diris: "Sxajnas ke vi konas lin, cxu ne, S'jorino?" "Vi pravas. Cxu konas lin vi?" "Tiel bone kiel eblis al iu, S'jorino." "Kial vi diras 'eblis', kvazaux li jam mortis kaj forpasis?" "Mi s'pozas cxar mi scias ke necesos al li forpasi. Li havas seriozan vundon en la brusto kaj sangas i'terne, laux l' kuracisto. Li n' suferas n'niel, nur pli kaj pli malplifortigxas cxiun momenton. Mi jam vent'lumas lin de longa tempo kaj l' iomete parolis. Sed nun li n' plu rekonas min. Tial mi s'pozas ke li 'stas jam preskaux finforirinta." Vidigxis en la vizagxo de la knabo tiom da malgxojo kaj kareco ke mi memoris ion kaj demandis kun duobligita interesigxo: "Cxu estas vi kiu lin forigis de sur la batalkampo? Oni raportis al mi pri knabo kiu preskaux perdigis la vivon savante tiun de sia kamarado." Mi kuragxas supozi ke la junulo rugxigxis, same kiel farintus iu ajn modestulo. Mi ne povis vidi tion sed mi auxdis lian kontentan ridklukon dum li svingis sian rigardon for de sia frakasita brako gxis la pala kontrauxflanka figuro. "Laux Cx'elo, S'jorino, tio 'stas n'nio. Ni 'naboj cxiam nin apogas unu l' alian. Kaj mi n' konsentis postlasi lin por ke dauxre torturu lin tiuj damnotaj Suduloj. Li jam 'stis sklavo kvankam li havas duoble malpli la aspekton ol mi, kaj mi naskigxis en Bostono." La parolinto pravis cxar li estis tiel nigra kiel la pika aso. Pro tio ke li estis tiel fortika specimeno, eble pli gxuste estus lin kompari al la pika fanto. Sed la malhelhauxta civitano rigardis la blankhauxtan sklavon kun la kompatinda sed mistifikita mieno kiun jam tiel ofte mi vidis sur la vizagxoj de niaj plej sagxaj homoj kiam ajn anoncigxis tiu implikita sklavecotemo, postulante ke oni gxin tratrancxu aux pacience gxin malimpliku. "Diru al mi kion vi scias pri tiu viro. Cxar ecx se li maldormus, li estas tro debila por paroli." "Mi n'niam vidis lin gxis m' aligxis al l' regimento kaj lauxsxajne n'niu iam sukcesis eligi de li multe d' informajxoj. Li 'stis speco de busxfermulo kaj sxajnis interesigxi pri n'nio krom ataki la Sudulojn. Iuj diras k' li sin rekrutigis antaux ni cxiuj. Mi scias k' li cxagrenigxis gxis nia survojigxo kaj kiam ni atakis malnovacxan Vagneron li batalis diablovigle." "Cxu vi estis kun li kiam li vundigxis? Kiel la afero okazis?" "Jes, S'jorino. L' afero havas ion strangan. Cxar sxajnis k' li konas la ulon kiu lin mortigis kaj k' l' ulo konas lin. Mi n' kuragxas pridemandi, sed mi su'pektas k' iaman pasintan tempon unu mastris l' alian. Cxar kiam ili alkrocxigxis kune, l' ulo ekkriis: "Bocxjo!" Kaj Dano respondis ekkrie: "Mast'o Nedo!" Tiam ili kune ekluktis." Mi sidigxis subite cxar la malnovaj kolero kaj kompato interbatalis en mia koro kaj samtempe mi deziregis kaj timegis auxdi la sekvontan raporton. "Vi vidu, kiam la Kolonelo--nia Cx'ela S'joro konservu lin kaj lin rev'nigu al ni!--ankoraux ne certas, vi scias, S'jorino, kvankam 'stas jam antaux du tagoj k' ni lin perdis--nu, kiam la Kolonelo kriegis 'Antauxenhastu, 'naboj, hastu antauxen!', Dano forrapidegas kvazaux li celas kapti la fuorton solapersone. Mi apudas lin kaj restas proksime al li dume k' ni trairas la ringfosajxon kaj surgrimpas la muron. Ho! cxu cxi tio ne 'stis hastegajxo?" Kaj la knabo suprensvingis la sanan brakon kun sovagxa kriego, kvazaux la nura memorajxo pri tiu vigliga momento lin denove superversxus en eka ventego de nebridebla ekscitigxo. "Cxu vi sentis timon?" mi diris, starigante la demandon kiun virinoj ofte starigas, kaj ricevante la respondon kiun preskaux cxiam ili ricevas. "Ne, S'jorino!"--emfazo sur la vorto 'S'jorino'--"mi pripensis n'nion krom la damnotaj Suduloj kiuj senkapigas nin, strektrancxas nin, forigas al ni l' orelojn kiam ili nin kaptas. Mi celegis enirigi taglumon en almenaux unu el ili kaj tion mi faris. 'Speras ke placxis al li." "Evidentas ke tion vi faris. Nu dauxre parolu pri Roberto cxar mi devus esti en dejxorado." "Li atingis la supron inter l' unuaj. Mi venis tuj post li kaj, kvankam la tut' afero finfarigxis en ununura momento, mi m'moras kiel gxi okazis, malgraux mia kriegado kaj fr'neza cxirkauxbatado. Jxus tie kie ni 'stis, iuspeca oficiro cxirkauxsvingadis sian glavon kaj kuragxigadis kriege siajn virojn. Dano lin ekvidis en granda pafbrilo kiu preterpasis. Li forjxetis sian pafilon, efektivigis saltegon kaj 'takis l' ulon kvazaux tiu 'stus Gxefo, Borigardo kaj Lio unuigxintaj en solan personon. Mi grimpacxis post li kiel eble plej rapide sed atingis la supron nur s'ficxe frue por vidi lin ricevi trakorpan glavosxovegon kaj forfali malsupren en la fosajxon. Ne n'cesas demandi kion mi faris en la sekvinta momento, S'jorino, cxar 'penaux scias tion mi mem. Mi m'moras nur esti iel sukcesinta forjxeti tiun Sudulacxon, tiel mortintan kiel Moseo, en la fuorton, kaj manpreni Danon kaj lin forporti el l' fosajxo. Kompatinda maljunigxinta ulo! Ni ceteraj diris k' ni eniras la fuorton por vivi aux morti. Li diris k' li eniras gxin por morti kaj li 'tingis la celon." Mi ege atentis la ekscititan parolanton, sed kiam li bedauxratone eldiris tiujn lastajn vortojn mi returnigxis kaj la rigardo de Roberto renkontis la mian. Tiuj melankoliaj okuloj, tiom plenaj je inteligenteco pruvanta ke li jxus auxdis, rememoris kaj meditis kun tiu preternatura potenco ofte postvivanta cxiujn ceterajn sentopovojn. Li rekonis min, tamen eldiris nenian salutvorton. Li kontentigxis vidante virinan vizagxon, tamen salutis gxin kun nenia rideto. Li sentis sin esti mortonta, tamen auxdigis nenian adiauxon. Li jam tro foren transiris la riveron por reveni aux lanti nun. Vivofinaj pensado, fizika forto kaj spirado elcxerpigxis en unu dankema rigardo, unu murmuro de konsento pri la lasta doloro kiun li povus iam senti. Liaj lipoj movigxis kaj, kiam mi antauxenklinigxis por auxskulti ilian mesagxon, flustro malvarmigis mian vangon, konsistigante la interrompatajn vortojn: "Mi 'stus farinta tion--sed pli bone 'stas tiel--mi 'stas kontenta." Ho! Tia li plenrajtis esti. Cxar dum li forturnis la vizagxon el la ombro de la finestinta vivo, sur gxin la sunlumo de la estonta vivo sternis belegan kontentigxon, kaj entirante sian lastan spiradon mia kontrabandulo atingis edzinon, hejmon, eternan liberecon kaj Dion. * * * * * [En la libro mem, la piednotoj trovigxas plejparte cxe la piedoj de la koncernaj pagxoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu cxi unupagxa versio preparita de Distributed Proofreaders, la piednotoj estas kolektitaj cxi tie, cxe la fino de la unu (longa!) pagxo.] PIEDNOTOJ [1] En la Usonangla lingvo de la deknauxa jarcento la vorto "contraband" havis, krom sia tradicia signifo ("varoj transportitaj kontrauxlegxe kaj sekrete trans politikajn limojn"), aldonan milittempan signifon: "Nigrahauxta sklavo transportita aux fugxinta kontrauxlegxe kaj sekrete el la Sudaj sxtatoj, kie sklaveco estis permesita, en la Nordajn sxtatojn, kie sklaveco estis malpermesita kaj kie cxiuj homoj estis lauxlegxe liberaj." [2] La anglalingva kromnomo por Roberto estas "Bob", vorto havanta aliajn samtempajn signifojn, el kiuj unu estas: "pezajxo fiksita al la ekstremajxo de pendanta fadeno aux sxnuro". [3] En Usono la kvara de julio estas la tutlanda festotago pri sendependeco. [4] Unuaj Familioj de Virginio; en la angla, "F.F.V.": "First Families of Virginia". End of the Project Gutenberg EBook of Mia Kontrabandulo, by Louisa May Alcott *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MIA KONTRABANDULO *** ***** This file should be named 17665.txt or 17665.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/7/6/6/17665/ Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.