Project Gutenberg's La Aventuroj de Alicio en Mirlando, by Lewis Carroll This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Aventuroj de Alicio en Mirlando Author: Lewis Carroll Illustrator: Brinsley Le Fanu Translator: E. L. Kearney Release Date: January 9, 2006 [EBook #17482] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO *** Produced by David Starner, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO DE LEWIS CARROLL TRADUKITA DE E.L. KEARNEY, M.A. ILUSTRITA (LAUX AFABLA PERMESO DE L' ELDONISTO DE _STEAD'S PROSE CLASSICS_) PER DEK BILDOJ DE BRINSLEY LE FANU BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION (INCORPORATED) MUSEUM STATION BUILDINGS 133-136 HIGH HOLBORN, LONDON 1910 ANTAUXPAROLO DE L' TRADUKINTO De cxi tiu humorajxo, unue aperinta en la jaro 1865a, vendigxis gxis nun pli ol ses cent mil ekzempleroj en la angla lingvo krom kelkaj miloj en la tradukoj franca, germana, kaj itala. Cxi tiu verko havas tre altan rangon, eble la plej altan rangon inter la literaturaj trezoroj de la angla infanaro. Sesjara infano volas avide auxskulti gxin, vigle proponas demandojn kaj kritikojn pri la diversaj Aventuroj. Sed la intereso cxiam kreskas laux la kresko de la posedanto: cxe cxiu denova tralego la junaj legantoj pli komprenas, pli kunligas, kaj pli retenas en la memoro. Mi konis infanojn kiuj fine posedis la tutan libron tiel ke ili povus parkere citi cxiun agon kaj diron de Alicio, de la Muso, la _Cxesxsxr_ Kato, efektive de cxiuj partoprenantoj en la stranga historio. Sed oni ne supozu ke la libro tauxgas _nur_ por la vartejo kaj infanlernejo: cxar la kapablo cxe cxiu tralego trovi pli da signifo dauxras ecx dum la maturagxaj jaroj. Inter la fervoraj amikoj de _Alicio_ trovigxas ecx sesdekjaraj profesoroj kiuj de tempo al tempo volas klarigi iun profundan principon kiun ili jxus eligis el la diroj ekzemple de la Rauxpo aux la Falsa Kelonio. Sed ni lasu la parolon al la Songxbestoj mem. Prezentante cxi tiun libron al la Esperantistoj, mi volas esprimi mian danksenton al cxiuj miaj helpintoj. Apartajn dankojn mi sxuldas al Kapitano C.P. Cubitt, kiu zorge tralegis kaj detale korektis por mi cxiujn presprovajxojn. Kaj al l' eldonisto de Stead's 'Prose Classics' mi dankas la permeson uzi kelkajn ilustrajxojn de Brinsley de Fanu unue aperintajn en ilia konata 'Books for the Bairns' (infanlibra) eldono de 'Alicio en Mirlando.' Tiu eldono enhavas pli ol kvindek bildojn kaj kostas nur tri pencojn (12.5 sd.). Do, komparante la tradukon kun la originalo, ne-anglaj esperantistoj povos je tre malkara prezo pliperfektigi sin en la angla lingvo; angloj ne-esperantistaj povos facile lerni la komunan lingvon de la homaro; kaj cxiu, kiu bone konas ambaux lingvojn, povos tre facile fari siajn kritikojn, kaj plendi pri eraroj de La Tradukinto. ENHAVO CXAPITRO PAGXO I. MIRINDA FALEGO! . . . . . . 1 II. LAGETO FARITA EL LARMOJ . . . . . 11 III. POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO 20 IV. CXEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL . . . 29 V. ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAUXPO . . 40 VI. PRI LA PORKINFANO . . . . . . 50 VII. TETRINKADO CXE FRENEZULOJ . . . . 63 VIII. KROKETLUDO CXE LA KERA DAMO . . . . 76 IX. VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO . . . 88 X. LA OMARA KVADRILO . . . . . . 101 XI. KIU FORSXTELIS LA TORTOJN? . . . . 112 XII. ALICIO ATESTANTO . . . . . . 122 ILUSTRAJXOJ PAGXO DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA LA SXAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON . . . 3 LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO SXIAN PROPRAN FINGROINGON . . . . . 24 LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON . . . 33 LA DUKINA KUIREJO . . . . . . 53 DOMO DE LA MARTLEPORO . . . . . . 62 LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUCXON . . 74 LA VITRA TABLO . . . . . . . 78 LA GEREGXOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO . . 86 LA GRIFO PROFUNDE DORMIS . . . . . 94 LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI . . . . 120 ANTAUXPAROLO DE LA AUXTORO. I En somerbril' ni glitas kvar: Du fusxe uzas remon, Fusxregas tria knabinet' Boatan la vagemon. La kvara (nejunulo) celas Indulgi la revemon. II "Kruela Tri'! Cxu volas vi En tia hor'--rakonton? Se pri la astmo scius vi, Vi eble sentus honton!" --Protesto senutila! Venkas Trivocxa kri', "Rakonton!" III _Unua_ per komanda vocxo Ordonas ekrakonti, Kaj pli gxentile _Dua_ petas "Jes, nepre _mir_-rakonti." Rakonton petolrompas _Tria_ (Ne scias _sxi_ ja honti!) IV Silento falas! De nun cxiu Auxskultas plenkredulo Pri l' _Songxinfano_ kiu vivas Kun bird' kaj best' kunulo, Kunul', jen kiel arbo alta, Jen eta kiel kulo. V Tre ofte volus la laculo La Songxon maldauxrigi, Promesas je sekvanta fojo Gxin iom plilongigi. "Jam venis la sekvanta fojo, Nin volu kontentigi!" VI Do kreskis plu la Mirlandajxoj Iom post iom, grade: Naskigxis cxiuj en boato Dum vagis ni remade. --Subiras sun', do hejmen gaje Ni remas babilade. VII Jen _Alici'_. Akceptu sxin Kaj gardu en memoro: Al pilgrimint' ja kara estas El malproksim' la floro; Velkinte gxi memorojn vekas Valorajn pli ol oro. LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO CXAPITRO I MIRINDA FALEGO! Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuigxis pro senokupo. Unu, du foje sxi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en gxi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis sxi, "enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?" Sxi do ekpripensis--ne tre vigle cxar la tago estis varma, kaj sxi sentis sin tre dormema--cxu la plezuro fari cxenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun palerugxaj okuloj. Tio ja ne estis _tre_ mirinda, ankaux ne sxajnis al Alicio _tre_ eksterordinare auxdi la kuniklon diranta al si:-- "Ho, ve! mi malfruos!" (Kiam poste sxi pripensadis la aferon, sxajnis al sxi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem, gxi sxajnis al sxi tute ordinara.) Tamen, kiam la kuniklo el sia vesxta posxo eligis posxhorlogxon, kaj, rigardinte gxin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, cxar subite frapis sxin la ideo, ke neniam antauxe sxi vidis kuniklon kiu havas vesxtposxon kaj posxhorlogxon. La scivolemo en sxi ekflamigxis! Tuj sxi ekkuris post gxi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la kreskajxa barilo gxustatempe por vidi la kuniklon malaperi en gxin. Ne konsiderinte ecx unu momenton, kiamaniere sxi reeligxos, Alicio postkuris gxin en la tuneleton. La tunelo, cxe la unuaj pasxoj, kondukis rekte antauxen, same kiel fervoja tunelo, sed poste deklinigxis malsupren kaj farigxis kruta. Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceligxi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan sxakton. Mi jxus diris "tre profundan." Nu, aux la sxakto estis efektive tre profunda, aux sxi falis tre malrapide; cxar dum la dauxro de tiu stranga defalo, ne mankis al sxi tempo por trankvile cxirkauxrigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, sxi klopodis rigardi malsupren por esplori al kio sxi alvenas; sed klopodis vane, cxar estis tie tro mallume. Tiam sxi ekobservis la murojn de la sxakto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de sxrankoj kaj librobretoj; ankaux, tie cxi kaj tie, sxi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste sxi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktajxujon; sur gxi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por sxi granda cxagreno; cxar, enrigardante, la avidaj okuloj vidis--nur blankan malplenon! Sxi ne volis lasi fali la fajencajxon, pro la timo mortigi per gxi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti gxin, preterpasante, en sxrankon. [Ilustrajxo: DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA LA SXAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON.] "Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri cxi tiu falego, cxiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, ecx pri falo de l' supro gxis malsupro de l' sxtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos ecx de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon." (_Tion_ oni povas kredi.) Malsupren, ankoraux malsupren! Cxu _neniam_ la falo finigxos? "Mi volus scii," diris sxi lauxte, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre alproksimigxas la ter-centron. Tio estus, laux mi, preskaux ses kaj duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antauxe lernis en la lerncxambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis--pro manko da auxskultantoj--oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por sxi bona praktiko tradiri la faktojn.) "Jes, tio estas certe la gxusta interspaco, sed en kian latitudon aux longitudon mi penetris?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaux donis al sxi agrablajn sentojn.) Post ne longe sxi rekomencis:--"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marsxas kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la _Antipatioj_." (Cxe eksono de tiu strangajxo sxi certe _ne_ sopiris auxskultantojn); "mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino, diri al mi cxu tiu cxi lando estas Nov-Zelando aux Auxstralio?'" (Sxi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l' aero. Cxu _vi_ povus tion fari?) "Sed sxi nepre nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus sercxi la nomon ie sur la muroj surskribitan." Malsupren, ankoraux malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaux denove ekparolis: "Hodiaux vespere _Dajna_ tre sopiros min." (_Dajna_ estas sxia kato.) "Mi esperas ke cxe la temangxo oni ne forgesos sxian subtason da lakto. _Dajna_, vi karul', ho se vi nur estus tie cxi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed cxu katoj mangxas vespertojn?" Alicio okaze nun farigxis dormema, kaj dorme ripetadis:--"Cxu katoj mangxas vespertojn? Cxu katoj mangxas vespertojn?" kaj iafoje sxi cxuis anstatauxe "Cxu katojn mangxas vespertoj?" (Cxar sxi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun "cxuon" sxi esprimis.) Sxi sentis sin ekdormanta, kaj jxus komencis songxi ke sxi marsxas mano en mano kun _Dajna_ kaj diras al sxi tre solene:--"_Dajna_, vi diru al mi la veron; cxu iam vi mangxis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!) subite sxi falis _plomp_! sur amason da sekaj folioj. La falego efektive finigxis! Pro la folioj sxi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la piedojn sxi rigardis supren. Super la kapo cxio estis malluma, sed rekte antaux sxi vidigxis longa koridoro, kaj jen forkuras tra gxi la Blanka Kuniklo. Ne perdinte ecx unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj auxdis ke gxi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos, cxielo savu miajn orelojn!" En tiu momento sxi estis preskaux apuda; tamen, kiam sxi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj sxi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono. Cxirkaux la halo estis pordoj; sed cxiuj estis fermitaj. Alicio do marsxis laux unu flanko kaj remarsxis laux la alia penante malfermi la pordojn; sed cxiu el ili estis sxlosita, kaj Alicio malgxoje marsxis laux la mezo kaj demandis al si, cxu sxi jam neniam povos eliri la halon. Subite sxi rimarkis antaux si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! kusxis sur gxi unu ora sxlosileto. Tuj la ideo frapis sxin ke gxi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aux la seruroj estis tro grandaj, aux la sxlosileto tro eta, cxar neniun el ili gxi malfermis. Tamen, cxirkauxirante la duan fojon, sxi venis al malalta kurteno, kiun sxi antauxe ne rimarkis, kaj malantaux la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; sxi ensxovis la oran sxlosileton, kaj (ho, la gxojo!) gxi tauxgis. Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke gxi kondukas en koridoreton ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la genuoj, sxi direktis la rigardojn,--tra la koridoreto--en--la plej belan gxardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel sxi sopiris eligxi tiun malluman halon, kaj cxirkauxvagadi inter jenaj helfloraj bedoj kaj dolcxaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto sxi ne povus trairigi ecx la kapon! "Kaj ecx se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda Alicio, "tre malmulte utilus _tio_ sen la sxultroj! Ho, se mi nur havus la kapablon _teleskopigxi_. Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la klopodon?" Cxar tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis cxe sxi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas preskaux nenio. Kompreneble neniel utilus staradi cxe la pordeto, sekve sxi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur gxi alian sxlosilon, aux eble libreton pri la arto teleskopigxi; cxi tiun fojon sxi trovis sur gxi boteleton ("kiu certege ne kusxis tie antauxe," diris Alicio) kun surskribajxo, ligita cxirkaux la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn. "Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la sagxulineto, "sed mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi cxu oni surskribis gxin per 'veneno.'" Cxar sxi ja antauxe legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aux mortbruligxis, aux estis englutitaj de sovagxaj bestoj, aux suferis diversajn aliajn malagrablajxojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni gxin tenas tro longe; ankaux tio cxi, ke se oni tre profunde trancxos la fingron, gxi kredeble sangos; kaj neniam sxi forgesis ke se oni trinkos multe el botelo markita per 'veneno,' preskaux certe estas ke pli malpli frue gxi malordigos la internajxon. Do, certigxinte ke cxi tiun botelon oni _ne_ markis per 'veneno', Alicio kuragxis gustumi la enhavon. "Ja, tre bongusta gxi estas," diris sxi. (Sxajnis al sxi esti rava miksajxo farita el cxeriztorto, sukerita ovajxo, ananaso, butersukerajxo kaj rostita buterpano. Do ne mirinde estas ke tre baldaux la boteleto malplenigxis!) * * * * * "Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopigxas!" Kaj fakte gxuste tio okazis. Sxi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da alteco. Sxia vizagxo heligxis, cxar nun sxi havas altecon gxuste tauxgan por transiri la pordeton en tiun belegan gxardenon. Tamen sxi decidis atendi ankoraux kelkajn momentojn por sciigxi cxu sxi malkreskos plue. Sxi sentis pri tio kelkan timon, "cxar"--diris sxi--"povas okazi ke mi malkreskos gxis nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj sxi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis gxin! Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, sxi decidis tuj iri en la gxardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, sxi eltrovis ke sxi ne havas la oran sxlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi gxin, (jen alia eltrovo!) sxi tute ne povis atingi gxin. Vidi gxin tra la vitro sxi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed gxi estis tro glitiga; kaj fine, ellacigxinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidigxis sur la planko kaj ekploris. "Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre severe. "Mi ordonas al vi tuj cxesi la ploron." Sxi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laux la konsilo!) kaj kelkfoje riprocxis sin tiel forte, ke sxi efektive devis plori; kaj sxi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke sxi trompis sin dum iu vetludo kiun sxi ludis kontraux si mem. (Nia Alicio ja estis neordinara infano kaj tre sxatis sxajnigi ke sxi estas du personoj.) "Sed tiu sxajnigo ne utilus nun"--sxi malgxoje ekpensis--"cxar ja restas da mi apenaux suficxe por fari ecx unu respektindan personon!" Baldaux tamen sxia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kusxas sub la tablo: malferminte gxin, sxi trovis interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Mangxu Min." "Nu," diris Alicio, "mi vin mangxos! Se vi igos min kreski, mi povos atingi la sxlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambauxokaze mi enigxos la gxardenon, kaj se nur okazos _tio_, ne tre gravas la kielo." Sekve sxi mangxis peceton de la kuko dirante al si "Laux kiu direkto, laux kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciigxi cxu gxi plialtigxas aux male; kaj tre surprizis sxin la konstato ke sxi restas konstante samalta. Kiam oni mangxas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por sxi tede kaj malinterese kiam okazis nur ordinarajxoj. Do, por _ion_ okazigi, sxi laboradis per la dentoj gxis de la kuko neniom restis. CXAPITRO II LA LAGETO FARITA EL LARMOJ "Neniam mi spertis tiajxo," ekkriis Alicio, (pro eksciteco sxi ecx forgesis la akuzativon). "Jen mi plilongigxas teleskope, kiel la plej granda teleskopo en la tuta mondo. Adiaux, piedetoj miaj!" (Kiam sxi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongigxo ili jam farigxis tute malproksimaj, kaj apenaux sxi povis vidi ilin.) "Ho, vi kompatinduloj! kiu morgaux vestos al vi la sxtrumpojn kaj sxuojn? Kompreneble ne _mi_; mi estos tro malproksime por okupi min pri vi; vi devos klopodi por vi mem. Tamen estas necese komplezi ilin; cxar se ili ofendigxos, ili eble rifuzos marsxi laux mia volo. Mi do en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj." Sxi ecx elpensadis detale kiel sxi faros la necesajn arangxojn. "Mi pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio sxajnos, sendi donacon al siaj piedoj! Ankaux la adreso estos tre stranga: _Al lia Mosxto la Dekstra Piedo Alicia, sur la Tapisxeto apud Fajrgardilo (Kun amsalut' de Alicio)._ Ho, kian sensencajxon mi parolas!" En tiu momento sxia kapo ekpremis la plafonon. Do, sen plua prokrasto sxi levis la oran sxlosileton kaj rapidis al la gxardenpordeto. Sed havante la altecon de tri metroj, sxi apenaux povis, kusxante sur la planko, rigardi per unu okulo en la gxardenon, kaj la tasko enigxi en gxin farigxis ja pli ol iam utopia. Sxi sidigxis kaj denove ekploris. "Vi devas honti," sxi diris al si, "vi granda bubino!" (sxi certe ne eraris pri la lastaj du vortoj) "multe tro granda vi estas por plorkrii, vi tuj cxesu!" Malgraux tiu akra sinriprocxo, sxi ne cxesis la ploradon, gxis sxi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj etendis sin cxirkaux sxi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj kovranta preskaux la tutan plankon de la halo. Post ne longa tempo sxi auxdis ian piedfrapetadon, kaj vigle forvisxis la larmojn por esplori kiu venas. Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia grandan ventumilon. Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si: "Ho, la Dukino! Se mi igos sxin atendi, sxi tute furiozigxos!" Cxar Alicio jam farigxis preskaux senespera, sxi estis preta peti helpon de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo suficxe apudigxis, sxi ekparolis per tre mallauxta timplena vocxo: "Se al vi placxos, Sinjoro:--" La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per cxiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon! Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj cxar estis en la halo tre varme, sxi longadauxre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:-- "Hieraux cxio okazis lauxrutine, sed hodiaux ja cxio estas stranga! Cxu dum la nokto mi sxangxigxis? mi esploru tion. Cxu vere mi estis sama kiam mi levigxis hodiaux matene? Mi kvazaux memoras ke mi sentis min _iom_ sxangxigxinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; _kiu_ mi estas? Jen granda enigmo!" Kaj sxi kategorie pripensis cxiujn samagxajn knabinetojn kiujn sxi konas, por certigxi cxu sxi sxangxigxis en iun el ili. "Mi certe ne estas Ado, cxar sxia hararo falas sur la sxultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaux mi ne estas Mabelo, cxar mi scias multe da lernajxoj, kaj sxi scias ja tre, tre malmulte. Ankaux sxi estas _si_, kaj mi _mi_, kaj... ho, mi tute konfuzigxas! Mi provu cxu mi ankoraux scias la jam longe konitajn faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie. Londono estas cxefurbo de Parizo, Parizo cxefurbo de Romo, kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre sxangxigxis en Mabelon. Mi penos deklami 'Rigardu! Jen abelo vigla.'" Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam sxi ripetas parkerajxojn, sxi komencis tiun konatan poemon. Sed sxia vocxo sonis rauxka kaj nepropra, kaj ecx la vortoj ne tute similis la originalajn. _Rigardu! Jen la krokodil'! La voston li netigas; Sxprucante akvon el la Nil' La skvamojn li briligas._ _Senmova restas la busxeg', Li ungojn kasxas ruze; Jen fisxoj nagxas tra l' kaveg' Frapfermas li amuze._ "Jen certe ne la gxustaj vortoj," diris Alicio malgxoje, kaj denove la okuloj plenigxis de larmoj, dum sxi dauxrigis: "Do, mi nepre estas Mabelo malgraux cxio; sekve mi devos logxi en tiu sxia mallargxa maloportuna domacxeto; mi havos neniun sxatindan ludilon, kaj devos lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidigxis. Se mi estos Mabelo, mi restos cxi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon cxe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa vocxo 'Resupreniru, karulo.' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas? Vi certigu tion, kaj _poste, se mi sxatos esti tiu persono_, mi konsentos supreniri. Se ne, mi restos cxi tie, gxis mi farigxos iu alia.' Sed ho ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie cxi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon." Dirante tion sxi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke sxi vestis--dum sxi babilas--unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la Kuniklo. "Kiel ajn mi faris _tion_?" pensis sxi. "Mi ja denove malkreskas." Sxi starigxis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke nun sxi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankoraux rapide malkreskas. Certigxinte ke tion kauxzas la ventumilo, sxi tuj lasis gxin fali, kaj per tio apenaux sxi evitis la malagrablajxon malkreski gxis nulo. "Jen evito vere mirakla! Cxar preskaux mi nuligxis!" diris Alicio, iom timigita per la subita sxangxo, "tamen estas bona afero trovi sin ankoraux ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la gxardenon." Sxi do kuris avide al la pordeto; sed ho ve! gxi refermigxis, kaj jen la ora sxlosileto kusxis, kiel antauxe, sur la tablo; kaj "la afero staras pli malprospere ol cxiam," sxi plordiris, "cxar neniam mi estis tiel absurde malgranda, estas ja ne tolereble." En la momento kiam sxi diris tion, sxia piedo glitis, kaj sxi trovis sin plauxde enfalinta en salan akvon. Subakvigxinte gxis la mentono, sxi unue supozis ke sxi estas falinta en la maron, kaj ekpensis "en tiu okazo mi povos hejmigxi vagonare." (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis cxe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmasxinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantauxe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaux cxio, stacidomo.) Tamen post nelonge sxi sciigxis ke sxi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn sxi ploris estante trimetrulo. "Ho, se nur mi ne tiom plorus!" diris sxi, cxirkauxnagxante por trovi la bordon. "Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre stranga, sed hodiaux _cxio_ ja estas stranga." En tiu momento sxi ekauxdis ke io ne tre malproksime de sxi cxirkauxbaraktas en la lageto, kaj sxi nagxis en la direkto de la plauxdado por esplori kio gxi estas: unue sxi supozis ke la besto nepre estos aux rosmaro aux hipopotamo; sed rememorante ke sxi mem nun estas tre malgranda, sxi fine konstatis ke gxi estas nur muso englitinta en la akvon same kiel sxi mem. "Cxu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli cxi tiun muson? Cxio estas tiel neordinara cxi tie, ke kredeble gxi havas la kapablon paroli, kaj almenaux ne malutilos provi gxin." Do sxi ekparolis per: "Ho muso, cxu vi konas la elirejon el tiu cxi lageto? Mi tre lacigxas, ho Muso, cxirkauxnagxante en gxi." (Alicio kredis ke "Ho Muso" estas nepre prava formo por alparoli muson; sxi neniam gxis tiu tago alparolis muson, sed sxi memoris el la latina lernolibro de sia frato la deklinacion: "Muso--de muso--al muso--muson--ho muso!") La Muso rigardis sxin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al sxi palpebrumante per unu okuleto. "Gxi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la Venkanto; sekve gxi povas ne kompreni la anglan lingvon." (Malgraux la fakto ke sxi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri _datoj_!) Sxi do rekomencis france, dirante "_ou est ma chatte?_" (la unua frazo en sxia lernolibro). La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj gxia tuta korpo timskuigxis. "Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke sxi vundis la sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn." "Ne--amas--katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla vocxo. "Cxu _vi_, se vi estus mi, amus la katojn?" "Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne kolerigxu. Malgraux cxio, mi tre sxatus montri al vi nian katon _Dajna_; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi _sxin_. Sxi estas la plej kara dorlotajxo en tuta la mondo,"--Alicio malvigle sencele nagxetis dum sxi parolis--"kaj tiel komforte sxi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj visxante la vizagxon; ankaux tiel bela molajxo por dorloti sur la genuoj, ankaux tiel lerta muskaptisto--ho, pardonu," denove ekkriis Alicio, cxar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve sxi estis certa ke gxi tre profunde ofendigxis, kaj sxi rapidis aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri _Dajna_." "_Ni_ ne plu!" ekkriis la Muso, kiu tremis gxis la lasta vostharo. "Cxu vi imagas ke _mi_ volus priparoli tian temon? Cxiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malgxentilaj bestoj! Estonte vi jam neniam auxdigu antaux mi ecx la nomon kato!" "Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon. "Cxu vi... cxu vi sxatas... la hundojn?" La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide dauxrigis:-- "Proksime de nia domo logxas bela, cxarma, hundeto, kiun mi tre sxatus ke vi vidu. Gxi estas malgranda, helokula rathundo kun longa bukla brunhararo. Gxi kapablas realporti la ajxojn forjxetitajn; gxi petas mangxajxon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn cxiuspecajn kapablojn; mi ne povas memori ecx la duonon da ili. Gxi apartenas al iu farmisto kiu diras ke pro gxiaj kapabloj gxi valoras mil spesmilojn. Li certigas ke gxi mortigas cxiujn ratojn kaj... Ho, ve! ve! Denove mi ofendis gxin." Cxar jen! la Muso nagxas for, for per cxiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plauxdbruon. Sxi realvokis gxin per sia plej dolcxa tono. "Vi _kara_ Muso, revenu! mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne placxos." Auxdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renagxis al sxi. Gxia vizagxo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), kaj per mallauxta tremanta vocxo gxi diris: "Ni nagxu al la bordo, kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio mi malamas la katojn kaj hundojn." Kaj certe estus malprudente plu prokrasti la elnagxon, cxar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke. Jen Anaso nagxis kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangajxoj, birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua nagxis Alicio; post sxi sekvis la tuta birdbestaro. Post kelka tempo cxiuj atingis la bordon kaj staris kune sur la tero, tre malsekaj. CXAPITRO III POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO.[1] La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluigxinta al la korpo: cxiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekigxi? Ili interkonsiligxis pri tio, kaj post kelke da minutoj sxajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaux al personoj jam longe konataj. Sxi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en la fino farigxis malagrabla kaj volis diri nenion krom "mi estas la pli agxa, kaj pro tio mi scias pli." Cxar Alicio rifuzis konsenti al tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj cxar la Loro absolute rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla. Fine la Muso, kiu sxajne estis auxtoritatulo, ekkriis: "Vi sidigxu cxiuj, kaj auxskultu _min_. Mi tre baldaux igos vin suficxe sekaj!" Ili do sidigxis, cxiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro. Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, cxar sxi havis fortan antauxsenton, ke sxi nepre suferos malvarmumon, se sxi ne baldaux resekigxos. "Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "cxu cxiuj estas pretaj? Jen la plej bona sekigajxo kiun mi konas. Silentu cxiuj, mi petas! 'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaux subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimigxis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkigxo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio--'" "Ho, ve!" gxemis la Loro, frosttremante. "Pardonu," diris la Muso tre gxentile (kvankam li tre sulkigis la brovojn), "cxu vi parolis?" "Ne mi," la Loro rapide respondis. "Mi kredis ke jes," diris la Muso. "Sed mi dauxrigu. 'Edvino kaj Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio farigxis liaj partianoj, kaj ecx Stigando la patrujama cxefepiskopo de _Canterbury_ trovis gxin[2] konsilinda--" "Trovis _kion?_" diris la Anaso. "Trovis _gxin_," la Muso respondis iom malafable. "Cxu vi ne komprenas kion signifas 'gxi'?" "Nu, mi tre bone komprenas kion 'gxi' signifas, kiam mi trovas ion. Plej ofte 'gxi' estas rano aux vermo. Tamen la demando estas: kion trovis la cxefepiskopo?" "Tiun demandon la Muso ne atentis sed dauxrigis rapide: 'trovis gxin konsilinda iri kun _Edgar Atheling_ por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj--' kiel vi sentas vin nun, mia kara?" gxi diris abrupte, alparolante Alicion. "Malseka, same malseka kiel en la komenco," Alicio respondis iom melankolie. "Via rakonto ne sekigas min." "Kon-sid-er-ad-inte la jxus anonc-itan rezult-at-on," ekdiris solene la Dodo, "mi proponas ke cxi tiu kunsido tuj fermigxu por ke oni el-kon-sid-er-adu kaj senprokraste ef-ekt-iv-ig-u pli energiajn ri-med-ojn." "Kian lingvon vi parolas?" demandis la Agleto. "De tiuj longaj vortoj mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem." La Agleto deklinis la kapon por kasxi sian mokridon, sed kelkaj el la birdoj sibleridis auxdeble. La Dodo per vocxo ofendita reparolis pli simple: "Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin estus la 'Kauxko'-vetkuro." "Kio do estas Kauxko?" diris Alicio. Tiun demandon sxi faris, ne dezirante la informon, sed nur cxar sxi rimarkis ke la Dodo pauxzas kaj sxajne opinias ke _iu_ devas paroli, kaj cxar neniu alia montris la inklinon paroli. La Dodo respondis ke: "La plej bona rimedo por klarigi gxin estas per la ago mem." (Kaj cxar ian vintran tagon vi eble volos mem eksperimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo arangxis gxin.) Unue, gxi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne gravas). Due, gxi starigis cxiujn partoprenontojn cxe diversaj punktoj de la kretstreko. Oni ne diris, laux angla kutimo, "unu, du, tri, FOR!" sed cxiu devis komenci kaj cxesi la kuradon laux sia propra inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finigxis. Tamen post longa kurado, eble duonhora, cxiuj tute resekigxis, kaj la Dodo subite ekkriis: "La Kauxko finigxis." Cxiuj amasigxis cxirkaux la Dodo, spiregante kaj demandante: "Sed kiu venkis?" Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi. Gxi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu sama sintenado kiun ordinare havas Sxejkspir en niaj bildoj). En la fino la Dodo diris:--"Cxiuj venkis, kaj cxiu devas ricevi premion." Plena hxoro da vocxoj demandis samtempe: "Sed kiu la premiojn disdonos?" "Ja _sxi_ kompreneble," diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur Alicion. Sekve, la tuta aro amasigxis cxirkaux sxi kaj kriis konfuze "La premiojn, la premiojn." Kion fari? La kompatinda Alicio havanta alian ideon neniun, ensxovis la manon en sian posxon kaj felicxe trovis tie pakajxeton da sukerajxoj (kiujn per bonsxanco la sala akvo ne difektis) kaj ilin sxi disdonacis kiel premiojn. Suficxis gxuste por donaci al cxiuj po unu. "Sed sxi mem nepre rajtas ricevi premion," diris la Muso. "Certe," tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio dirante: "Kion alian vi havas en la posxo?" Alicio respondis malgxoje ke "nur fingroingon." "Gxin transdonu al mi," diris la Dodo. Denove cxiuj amasigxis cxirkaux sxi, dum la Dodo solene prezentis la fingroingon dirante: "Ni petas ke vi bonvolu akcepti cxi tiun elegantan fingroingon." Cxe la fino de tiu mallonga parolo cxiuj aplauxdis. [Ilustrajxo: LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO SXIAN PROPRAN FINGROINGON.] Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed cxiuj tenadis sin tiel serioze ke sxi ne kuragxis ridi. Ankaux cxar sxi ne povis elpensi ion dirindan, sxi nur simple klinis respekte la kapon akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze. Kaj nun sekvis la mangxado de la sukerajxoj. Tio kauxzis ne malmulte da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi siajn; malgrandaj aliflanke sufokigxis, kaj estis necese kuraci ilin per la dorsfrapada kuraco. Tamen cxio fine elfarigxis. Ili sidigis sin denove en la rondo kaj petis al la Muso ke gxi rakontu al ili ion plu. "Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj la kauxzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho." Tiujn komencajn literojn sxi aldonis per tre mallauxta flustro, ektimante ke gxi ree ofendigxos. "Mia tejlo,"[3] diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malgxoja." "Mi vidas ke gxi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro gxian voston, "sed kial vi gxin nomas malgxoja?" Kaj dum la dauxro de la rakonto sxi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke sxia koncepto pri gxi enhavis kune la ideojn de ambaux tejlajxoj. Jen la vostrakonto aux rakontvosto: Furi' diris al Mus', kiun trafis li jxus, 'Ni havu proceson, procesos mi vin! Ne ekpenu rifuzi; tio, nur por amuzi min, estas necesa; defendu do vin!' 'Ne utilus, sinjor'; diris mus' kun fervor'-- 'Sen jugxistoj procesi tempperdo ja estas.' 'Mi vin jugxos tutsole' --diris li ruzparole. Li muson kondamnis; nun sola li restas. "Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi pensas?" "Pardonu," respondis sxi tre humile, "vi jam alvenis cxe la kvina vostkurbo, cxu ne?" "Mi ne!" ekkriis la Muso. "Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?" La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, jxetante post si la riprocxon: "Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencajxo." "Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega vocxo "kaj vi ja estas tre ofendema." Anstataux respondi, la Muso nur grauxlis kolere. "Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio lauxte kriis al la foriranta Muso. Poste cxiuj kriis hxore: "Jes, revenu, revenu." Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la pasxojn, kaj malaperis. La Loro malkontente diris: "Estas domagxo ke gxi ne volis reveni," unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam _vi_ perdu la bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la busxon, panjo; vi ja difektus la paciencon ecx al ostro." "Ho, kiel mi volus ke nia _Dajna_ estu tie cxi," Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaux sxi volis mem auxdi siajn pensojn, "sxi ja kapablus tuj reporti gxin." "Kiu do estas _Dajna_, se estas permesite tion demandi," diris gxentile la Loro. Alicio respondis avide, cxar cxiam sxi estis preta paroli pri sia kara katinjo. "_Dajna_ estas mia kato. Sxi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus ecx imagi; kaj se vi vidus sxin _bird_kaptanta,..." Tiuj vortoj kauxzis inter la cxeestantoj vere rimarkindajn sentojn. Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, cxar la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorgxo, sxi devas hejmenigxi. La kanario kriis per trempepanta vocxo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kusxigxi." Pro diversaj tiaj pretekstoj cxiuj foriris unu post alia, gxis Alicio restis tute sola. "Se nur mi ne estus nominta _Dajna'n_!" sxi diris melankolie. "Supre en la hejmo cxiuj sxatas sxin, cxi tie funde, neniu. Tamen, laux mi, sxi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, _Dajna_, vi kara _Dajna_, cxu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malgxoja, sxi denove ekploris. Post iom da tempo, ekauxdante kelkajn piedpasxetajxojn, sxi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton. CXAPITRO IV CXEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL[4] Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Gxi trotis malrapide, kaj cxirkauxrigardadis, kvazaux gxi sercxas ion. Sxi auxdis gxin murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! Sxi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la cxasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?" Alicio tuj divenis ke gxi sercxas la ventumilon kaj la paron da blankaj gantoj kapridfelaj, kaj sxi bonkore komencis cxirkauxsercxi ilin. Sed ne prosperis al sxi trovi ilin, cxar de kiam sxi nagxadis en la lageto, cxio absolute sxangxigxis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj ecx la granda halo mem. Baldaux dum Alicio cxirkauxsercxas, la Kuniklo rimarkis sxin, kaj per kolera vocxo ekkriis al sxi: "Nu, Mariano, kion do _vi_ faras cxi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for!" Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu gxi montris. Pro timo de gxia kolero sxi ecx ne provis klarigi ke sxi ne estas Mariano. "Li ja kredas ke mi estas lia cxambristino," sxi al si diris, kurante. "Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin." Dirante tion, sxi trovis sin staranta antaux cxarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur gxi la nomo Sro. B. Kuniklo. Sxi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per sxtuparo timante ke sxi renkontigxos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaux ol sxi povos trovi la ventumilon kaj gantojn. "Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti cxirkauxsendata de Kuniklo! Eble ankaux _Dajna_ igos min porti por sxi depesxojn. Jen kio povus okazi. 'Frauxlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' 'Post unu momento, varnjo; tamen gxis _Dajna_ revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se _Dajna_ komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al sxi resti en la domo." Dum sxi parolis, sxi trovis sin en neta cxambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion sxi esperis trovi) ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, sxi estis tuj forlasonta la cxambron kiam okaze sxi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto _ne_ havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen sxi malsxtopis kaj almetis gxin al la lipoj. "Kiam ajn mi aux mangxas aux trinkas cxi tie funde, nepre okazas _io_ stranga, do mi volas provi kian efikon havos cxi tiu boteleto. Mi tre esperas ke gxi denove grandigos min, cxar mi vere enuas esti tia malgrandajxeto kia nun mi estas." Kaj tian efikon gxi fakte havis, efikon preskaux tujan; cxar antaux ol sxi eltrinkis duonon de la enhavo, sxi sentis la kapon premata kontraux la plafono, kaj devis klini la dorson por ke sxi ne rompu al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Suficxas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis." Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute _ne_ cxesis, sed dauxradis gxis sxi devis stari sur la genuoj, kaj plu dauxradis gxis ecx por tio mankis spaco. Sxi klopodis kusxi sur la planko havante unu kubuton kontraux la pordo kaj la alian klinitan cxirkaux la kapo. Sed ankoraux plu sxi kreskis, kaj--jen, sxia lasta rimedo--sxi sxovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante: "Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu _mi_ povas fari. Kio al mi okazos? Kio?" Tre felicxe por Alicio la sorcxboteleto jam plene efikis; sxi ne plu kreskis, tamen sxia nuna amplekso estis por sxi tre malkomforta, kaj cxar sxajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun cxambron, ni ne miru ke sxi nun farigxis tre malgaja. "Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "cxar tie ne okazis ke oni cxiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj cxirkaux-ordonigxis de musoj kaj kunikloj. Preskaux mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraux cxio, la cxitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras _kio_ okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi cxiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos gxin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"--diris sxi per malgaja vocxo "almenaux tie cxi ne estas spaco por kreski plu. Cxu sekvas do (pensis sxi) ke mi neniam farigxos pli _agxa_ ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam farigxi maljunulino! Sed aliflanke, devi cxiam lerni la lecionojn, ho, mi ne sxatus _tion_!" "Vi stulta Alicio," sxi respondis al si, "Kiel vi povus lerni lecionojn _tie cxi_? Apenaux estas spaco por _vi_, kie do lokigxus lernolibroj?" Kaj tiamaniere sxi dauxrigis la konversacion, diskutante kaj argumentante kontraux si. [Ilustrajxo: LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.] Post kelkaj momentoj sxi cxesis paroli kaj auxskultis, cxar sxi auxdis ekster la cxambro ies vocxon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn--" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laux la sxtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por sercxi Marianon. Pro timo al li, sxi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuigxis. Sxi ja forgesis ke nun sxi estas preskaux miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi gxin. Laux la auxdataj sonoj la Kuniklo alvenis gxis la pordo, kaj klopodadas malfermi gxin. Sed, cxar la pordo estis malfermebla nur internen, kaj cxar Alicio forte premas gxin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. Sxi auxdis gxin diri al si: "Do, mi cxirkauxiros kaj enigxos tra la fenestro." "Vi ne faros _tion_" pensis Alicio. Atendinte gxis sxi auxdas la Kuniklon apude sub la fenestro, sxi subite eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. En la manon sxi ricevis nenion, sed auxdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. El tio sxi konkludis ke gxi falis en kukumejon, aux en ion tiuspecan. Post unu momenton sxi auxdis tre koleran vocxon (certe la vocxon de l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?" kaj responde (de malproksime) jen alia vocxo de sxi nekonata: "Se placxas, Mosxto, jen mi tie cxi. Mi fosas pomojn." "Fosas _pomojn_? Cxi tien, sencerbulo, kaj eligu min el _cxi tio_." (Denove auxdigxas sonoj de frakasata vitro.) "Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?" "Brako, Ekscelenco." (Laux la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano.) "Cxu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Gxi ja sxtopas la tutan fenestron." "Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraux cxio, gxi estas brako." "Nu, gxi ne devas esti tie, kio ajn gxi estas. Vi iru tuj kaj forprenu gxin." Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio auxdis flustrajxojn: ekze., "Mi ne sxatas gxin, Mosxto, tut' ne, tut' ne!" kaj "Vi obeu, malkuragxulo." En la fino sxi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. Cxi tiun fojon sxi auxdis _du_ timkriojn, kaj ankaux duobligxis la sonoj de frakasata vitro. "Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj," pensis Alicio. "Kion oni projektos nun? Pri la projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, cxar mi ja ne volas resti tie cxi eterne." Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj vocxoj ne malmultaj ekparolis cxiuj kune. Sxi elauxdis nur la sekvantajn: "Kie la alia sxtupetaro?--Mi ja devis alporti nur unu, la alian Bil alportas--Bilcxo, gxin starigu tie cxi--Jen en cxi tiu angulo ni starigu ilin--Ne, ne! antaux cxio necesas kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron--Vi ne gxenu vin, ili jam suficxe tauxgas--Vi, Bil, ekkaptu cxi tiun sxnuron--Cxu la tegmento subtenos la premon?--Gardu vin, jen malfiksigxinta ardezajxo--Ho, gxi jam falas, gardu la kapojn sube--(Lauxta frakaso)--Nu, kiu fusxis tion?--Mi kredas ke Bil--Kiu devas derampi la kamentubon?--Ne, mi ne volas, vi rampu mem--Tion ne _mi_, Bil devas--Bil, la mastro ordonas ke vi derampu." "Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Cxiujn malagrablajxojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallargxa, sed malgraux cxio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo." Sxi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis gxis sxi auxdis tutapude en la tubo cxirkauxgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca gxi estis, sxi el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil' sxi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende auxskultis. Unue sxi auxdis lauxtan hxoron: "Jen Bil tie supre! Pafigxis el tubo!! Falas teren!!!" Poste la vocxo de l' Kuniklo diranta tutsole: "_Kaptu lin, vi cxe la barilo._" Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza vocxaro: "Subtenu la kapon--Brandon. Ne sufoku lin--Kio al vi okazis, kunulo--Diru al ni--" Auxdigxis responde tre malforta sibla vocxo ("jen la vocxo de Bil," pensis Alicio). "Nu, apenaux mi scias--ne pli, dankojn--jam mi refortigxas--mi estas tro konfuzita por rakonti--io--kvazaux risorte--atakis min--kaj mi pafigxis supren kiel raketo--jen cxio." "Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj. "Ni devas ekbruligi la domon," diris la vocxo de l' Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej lauxte "se vi tion atencos, mi instigos kontraux vi _Dajna'n_." Sekvis tuja kaj plena silento. "Kion nun ili faros?" pensis Alicio. Laux sxi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton. Post unu, du momentoj denove komencis cxirkauxmovigxo, kaj la Kuniklo auxdigis sin dirante: "Suficxos por komenco unu plena pusxcxaro." "Plena pusxcxaro da kio?" pensis Alicio. Tiu dubo ne dauxris longe, cxar en tiu sama momento, ensxutigxis tra la fenestro, kun kvazaux-hajla bruo, amaso da sxtonetoj, kaj kelkaj el ili ecx frapis al sxi la vizagxon. Sxi diris al si: "Tion mi tuj cxesigos," kaj aldonis lauxte: "Se vi ree faros tion, mi _Dajna'n_...." Denove la tuja kaj plena silento! Alicio surprize rimarkis ke la sxtonetoj kusxantaj sur la planko cxiuj sxangxigxas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la felicxa ideo "Se mi mangxos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi _iuspeca_ korpsxangxo, kaj cxar nun tia sxangxo neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga." Sxi do englutis unu, kaj kun granda gxojo konstatis ke sxi tuj komencas malkreski. Tuj kiam sxi estis suficxe malalta por trairi la pordon, sxi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante sxin. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkajxon el boteleto. Cxiuj sin jxetis al Alicio, sed sxi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaux trovis sin staranta sekure en densa arbaro. "Kaj nun," diris al si Alicio cxirkauxvaganta en la arbaro, "la unua celo kompreneble estas rekreski gxis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan gxardenon." Sendube tre bona plano! sed, bedauxrinde, sxi ne havis ecx la plej malgrandan ideon kiamaniere sxi devos plenumi gxin. Dum sxi sercxe esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris sxian atenton. Jen grandega hundido de alte rigardis sur sxin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tusxi sxin. "Ho, vi dorlotajxeto," diris sxi en sia plej dorlota vocxo, kaj penis fajfi al gxi. Sed interne sxi tre timis pensante ke gxi eble estas malsata, kaj en tiu okazo povas formangxi sxin, malgraux la dorloto. Apenaux konsciante kion sxi faras, sxi levis malgrandan brancxeton kaj tenis gxin antaux la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun lauxta gxojbojo, kaj jxetinte sin sur la brancxeto sxajnigis mortskui gxin. Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaux granda kardo. Tuj kiam sxi reaperis sur la alia flanko, brancxeto en mano, la hundido denove atakis, kaj pro gxia arda deziro gxin kapti, tute renversigxis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaux oni ludus kun tircxevalo, kaj en cxiu momento atendante ke sxi estos piedpremata, ree cxirkauxkuris la kardon. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinjxetoj; cxiufoje gxi nur malmulte antauxen kuris, sed multe kuris malantauxen. Sencxese gxi rauxke bojadis, gxis fine gxi sidigxis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendigxanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj. Tiu momento sxajnis al Alicio oportuna por forkuro. Sxi tuj ekkuris, kaj ne cxesis kuradi gxis sxi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado farigxis apenaux auxdebla. "Tamen gxi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontraux ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el gxiaj folioj sxi dauxrigis: "Mi tre volus instrui al gxi lertfarajxojn, se nur mi estus... tauxgegranda. Ho, preskaux mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku aux mangxu _ion_. Sed jen la cxefa demando: kion trinki aux mangxi." Alicio cxirkauxrigardis sur cxiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion sxi vidis kiu havis la aspekton esti la tauxga mangxajxo. Sed jen, apud sxi, staris granda fungo, egale alta kun sxi mem. Esplorinte gxin, sube kaj cxirkauxe, sxi decidigxis esplori ankaux la supron. Levinte sin sur la piedpintojn, sxi havis la okulojn gxuste super la rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, sxi ekvidis grandan bluhauxtan rauxpon kiu serene fumas longan turkan pipon. CXAPITRO V ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAUXPO Tre longan tempon Alicio kaj la Rauxpo silente rigardis unu la alian; fine la Rauxpo elprenis la pipon el la busxo kaj alparolis sxin per malvigla dormema vocxo: "Kiu _vi_ estas?" gxi diris. Jen ne tre kuragxiga komenco! Alicio respondis malsinfide: "Apenaux mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu mi est_is_, kiam mi levigxis hodiaux matene, sed mi kredas ke mi sxangxigxis multfoje dum la tago." "Kion vi volas kredigi per tio?" diris tre severe la Rauxpo. "Klarigu vin." "Bedauxrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi _min_" diris Alicio, "cxar mi ja ne estas mi mem." --"Ne komprenas," diris la Rauxpo. "Tamen mi ne povas igi gxin pli klara," Alicio tre gxentile respondis, "cxar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamigxas dum la dauxro de unu tago estas tre konfuzige." --"_Ne_ estas," diris la Rauxpo. "Nu, eble vi ne ankoraux spertis gxin," diris Alicio, "sed kiam vi devas sxangxigxi en krizalidon--tio ja nepre okazos ian tagon--kaj poste en papilion, vi sentos vin _iom_ konfuzata, cxu ne?" "Tute _ne_," diris la Rauxpo. "Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen tio estus certe tre konfuziga por _mi_!" "Vi!" diris la Rauxpo malestime, "kiu _vi_ estas?" Tio ja rekondukis ilin al la komencigxo. Alicio, sentante sin gxenata per la tre mallongaj diroj de la Rauxpo, tenadis sin iom fiere, kaj diris tre serioze, "Laux mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu _vi_ estas." "Kial?" diris la Rauxpo. Jen alia konfuziga demando! Cxar sxi ne povis elpensi ian kialon, kaj cxar la Rauxpo sxajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris. La Rauxpo lauxte kriis post sxi. "Revenu! mi havas por vi gravan konsilon." Tio sonis al sxi bonpromesa: sxi do revenis. "_Ne kolerigxu_," diris la Rauxpo, kaj tuj silentis. "Cxu nenion plu?" diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian koleron. "Jes," diris la Rauxpo. Cxar sxi havis nenion alian por fari kaj cxar la Rauxpo _eble_ diros ion atentindan, sxi decidis resti. Dum kelkaj minutoj gxi silente fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la busxo, kaj diris:-- "Vi do kredas ke vi estas sxangxita?" "Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaux ne povas memori la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum ecx dek minutoj." --"Ne povas memori _kiajn_ aferojn?" diris la Rauxpo. "Nu, ekzemple, mi penis diri '_Rigardu! Jen abel' klopoda_' sed cxio elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia vocxo. "Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Rauxpo. Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:-- Patro Vilcx'! Patro Vilcx'! (alparolas la filo) Blankhara vi kaj maljunulo, Staras _vi_ sur la kap' kiel korpbalancilo? Cxu gxi tauxgas por okdekjarulo? "Dum junec'," Patro Vilcxo respondis al filo, Mi ja timis difekton al cerbo. Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo, Do tre ofte kapstaras sur herbo. Maljunulo vi--tion denove mi diras, Ankaux grasa gxis plena sfereco, Tamen elrenversite la cxambron eniras! Ho! de kie al vi l' elasteco? Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla, (Li respondis tre vigle al filo) Per jena sxmirajxo--por _vi_ acxetebla Pobotele per unu spesmilo. Maljunul'! (la demandon la filo nun sxangxis) Ja sendenta al vi la makzelo, Sed anseron kun ostoj, ecx bek' vi formangxis! Jen vere mirinda muelo! Dum juneco min logis la legxoscienco Je l' edzino mi havis procesojn: Ecx sur feron mi nun (dank' al tiu parenco) Povus fari la makzelimpresojn! Tre maljuna vi estas! pro tiu okazo Senpovigxas, cxu ne, la okulo? Tamen jen balancigxas angil' sur la nazo! Ho, klarigu, mirinda lertulo! Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio) Vi forkuru, vi--fosu tomatojn! Mi ne plu da instruo... suficxas ja tio! Forpermeson ricevu aux--batojn. --"Ne prave!" diris la Rauxpo. "Mi timas ke ne _tute_" diris Alicio hontante; "kelkaj el la vortoj sxangxigxis." "Malprave, de komenco gxis fino," diris decide la Rauxpo. Sekvis kelkminuta silento. Unue parolis la Rauxpo. "Kiun grandecon vi deziras havi?" gxi diris. "Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio respondis, "sed vi scias ke oni ne sxatas tiel ofte sxangxigxi." --"Ne scias," diris la Rauxpo. Alicio nenion respondis. Neniam en la vivo oni tiom kontrauxdiris al sxi, kaj sxi konsciis ke rapide sxi perdas la paciencon. "Do vi estas jam nun kontenta?" diris la Rauxpo. "Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi sxatus esti iomete pli granda, se al vi ne malplacxas, cxar ok centimetroj estas ja alteco tute bizara." "Tre _bona_ alteco," interrompis kolere la Rauxpo, kaj cxe la diro starigis sin vertikale. (Gxi havis precize ok centimetrojn!) --"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino. Kaj sxi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel ofendigxemaj!" "Vi alkutimigxos post kelka tempo," diris la Rauxpo, kaj enbusxiginte la pipon, gxi denove ekfumis. Cxi tiun fojon Alicio pacience atendis gxis gxi reparolos memvole. Post unu, du minutoj la Rauxpo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam, derampinte de la fungo, gxi rampis for en la herbon, kaj, rampante, jxetis post si la rimarkon: "Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos." Cxi tion kaj nenion plu! "Unu flanko de _kio_? Alia flanko de _kio_?" pensis en si Alicio. La Rauxpo tuj respondis al sxia _penso_, dirante "De la fungo," kaj post unu momento malaperis. Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi kie estas gxiaj du "flankoj," kaj cxar gxi estis plenronda, sxi trovis tiun problemon tre malfacila. Fine, sxi strecxis la brakojn cxirkaux la fungon, kaj per cxiu mano forrompis unu peceton. "Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'?" diris sxi mordetante la dekstran peceton por provi la efikon. En sama momento sxi sentis fortan frapon sub la mentono. (Gxi frapis la piedojn!) Tiu subita sxangxo tre timigis sxin. Sed kredante ke sxi nepre ne devas perdi tempon, sxi tuj klopodis por mangxi iom de la maldekstra peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremigxis, ke apenaux sxi povis malfermi la busxon, sed fine prosperis al sxi enigi kelkajn erojn de la maldekstra peceto. * * * * * "Bone! Jam mia kapo liberigxis," diris Alicio, gxojigite. Sed la gxojo tuj sxangxigxis en timon, kiam sxi rimarkis ke la sxultroj malaperis. Derigardante, sxi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu sxajne kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de sxiaj okuloj. "Kio en la tuta mondo estas jena verdajxo?" diris Alicio, "kaj kien malaperis la sxultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi ne povas vidi _vin_?" Sxi dume cxirkauxmovis ilin sed sekvis nenia rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondigxis. Cxar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn gxis la kapo, sxi penis mallevi al ili la kapon, kaj tre gxojis eltrovante ke sxia kolo estas en cxiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. Jam kurbinte gxin en gracian zigzagon sxi celis enigi gxin inter la foliaron, kaj eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj sub kiuj sxi cxirkauxvagis kaj parolis kun la Rauxpo. Sed en tiu momento sxi auxdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la kapon, cxar jen granda Kolombo flugas kontraux sxia vizagxo kaj forte frapas sxin per la flugiloj. "Vi _serpento_!" kriegis la Kolombo. "Mi _ne_ estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min!" "Serpento, mi gxin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite, kaj kun gxemo aldonis la informon: "Cxiujn rimedojn mi provis, sed kontraux ili, nenio tauxgas."-- "Mi ne havas ecx la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris Alicio. --"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskajxajn barilojn," dauxrigis la Kolombo, tute ne atentante sxin, "sed eviti la serpentojn, neeble." Alicio pli kaj pli konfuzigxis, sed sxi decidis ke ne utilos diri ion gxis la Kolombo finos. "Suficxe gxenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed ankaux mi devis nokte kaj tage gardi kontraux la serpentoj. Mi ja dum la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton." "Mi tre bedauxras ke oni cxagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante la situacion. "Kaj jxus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro," dauxrigis la Kolombo per vocxo absolute kriega, "por ke mi fine liberigxu de ili, ili venas tordegante sin el la cxielo mem. Fju! Serpento!" "Tamen mi _ne_ estas serpento, ree mi gxin diras," protestis Alicio. "Mi estas... estas...." "Nu, _kio_ vi estas?" diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi tauxgan malverajxon." "Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da sxangxoj sxi en tiu tago jam spertis. "Vere tre kredinda aserto!" la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed ecx ne unu kiu havis tian kolon kian vi. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas gxin nei. Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon?" "Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (sxi estis ja tre verdira infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte mangxas ovojn." "Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, cxiu knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen cxio!" Tio cxi estis por Alicio tute nova ideo; do sxi unu, du momentojn staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri: "Mi tre bone scias ke vi nuntempe sercxas ovojn, do al mi ne grave estas cxu knabineto vi estas aux serpento!" "Tamen al _mi_ estas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mi _ne_ sercxas ovojn; kaj se mi sercxus, mi ne volus la viajn, cxar nur la kuiritajn ovojn mi sxatas." "Nu, do, vi iru for!" diris la Kolombo malafable, kaj retrankviligxis sur sia nesto. Alicio kurbigis sin kiel eble plej bone inter la arboj, sed sxia kolo ofte implikigxis inter la brancxoj kaj kelkfoje sxi devis malligi gxin. Post kelka tempo memorante ke sxi ankoraux havas en la manoj la fungopecetojn, sxi klopodadis tre zorge, mordetante jen unu jen la alian, kaj pro tio proporcie kreskis kaj malkreskis, gxis fine sxi sukcesis rehavi la propran kutiman al sxi altecon. Jam tiel longe sxi havis diversajn neproprajn altecojn ke unue sxi sentis sin stranga, rehavante la propran. Tamen post kelkaj minutoj sxi alkutimigxis gxin, kaj komencis kunparoli kun si jene:-- "Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. Kiel konfuzigaj estis tiuj sxangxigxoj. Mi ecx ne povis esti certa en cxiu momento kio mi farigxos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj restas nur--enigxi en tiun belan gxardenon. Kiamaniere mi devas klopodi pri tio?" Dirante tion, sxi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun (en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu metro. "Kiuj ajn logxas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin." Do sxi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuragxis alproksimigxi la dometon gxis sxi estis nur dudek kelke da centimetroj alta. CXAPITRO VI PRI LA PORKINFANO Kelkan tempon sxi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj konsiderante kion sxi faros. Dum sxi ankoraux staris dubante, subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo sxi konkludis ke li estas lakeo, el la vizagxo sxi estus nominta lin fisxo). La noveveninto lauxte frapis sur la pordon per siaj manartikoj, kaj malfermis al li alia livrevestita lakeo, havanta rondan vizagxon kaj grandajn ranokulojn. Alicio ankaux rimarkis ke ambaux lakeoj havas la harojn pudritajn kaj buklitajn cxirkaux la tuta kapo. Cxar sxi tre volis scii kio okazos inter ili, sxi sxtelmarsxis el la arbaro por subauxskulti ilin. Komencis la Fisx-Lakeo; liverante el sub la brako grandegan leteron preskaux egale grandan kun si mem, li diris per solena vocxo:--"Por la Dukino, La Kera Damo invitas sxin por kroketludo." La Ran-Lakeo ripetis per same solena vocxo, nur iom sxangxante la vortordon:--"De la Kera Damo, kiu invitas por kroketludi la Dukinon." Tiam ambaux profunde klinis sin, kaj iliaj buklaroj interligigxis. Cxe tio Alicio tiel lauxte ekridis, ke sxi devis rekasxi sin en la arbaron pro la timo ke ili auxdos sxin. Kiam sxi denove sxtelrigardis al la dometo, la Fisx-Lakeo jam antauxe malaperis, kaj la alia sidas sur la grundo antaux la pordo kaj rigardas malinteligente la cxielon. Alicio pasxis antauxen kaj frapis malkuragxe sur la pordo. "Tute ne utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj jen du kauxzoj; unue cxar mi staras cxe la sama flanko kiel vi; kaj due, cxar tie interne oni tiom bruas ke neniu povus auxdi la frapon," (kaj certege, dum li parolas, okazas interne tre eksterordinara bruo--oni konstante plorkriegas kaj ternas, kaj je mallongaj intertempoj okazas ankaux granda krakado kvazaux plado aux kaldrono estas dispecigata). "Bonvolu do diri kiel mi povos enigxi," diris Alicio. "Eble iom utilus ke vi frapu," la Lakeo diris, tute ne atentante sxian demandon, "se la pordo starus inter ni; ekzemple, se vi estus interne, vi povus frapi, kaj mi ja povus eligi vin." Dum li parolis tiujn vortojn, li rigardis sencxese la cxielon, kaj pro tio Alicio opiniis ke li estas tre malgxentila: "Sed eble li ne povas ne," sxi pensis en si, "cxar jen liaj okuloj staras preskaux cxe la verto. Tamen, malgraux tio li devas respondi demandojn,"; kaj sxi ripetis lauxte: "Kiel mi povos enigxi?" "Mi sidados tie cxi," la Lakeo diris, "gxis morgaux--" En cxi tiu momento la dompordo malfermigxis, kaj oni jxetis for grandan teleron celante lian kapon; gxi nur ektusxis al li la nazon, kaj dispecigxis kontraux la plej apuda arbo. --"aux eble postmorgaux," la Lakeo dauxrigis per sama tono, kvazaux nenio okazis. "Kiel mi povos enigxi?" Alicio jam la trian fojon kaj preskaux kolere demandis. "Cxu _iam_ vi enigxos?" diris la Lakeo. "Tio ja estas la unua demando." Sendube! Tamen Alicio ne sxatis ke oni tion diru. Sxi kolere diris al si:-- "La cxitieaj kreitajxoj ja argumentas netolereble, frenezige." Al la Lakeo sxia silenta indigno prezentis bonan okazon por ripeti kun variajxoj la antauxan diron:--"Mi sidos tie cxi," li diris, "interrompe aux seninterrompe dum multaj tagoj." "Sed kion _mi_ devas fari?" diris Alicio. "Cxion, kion ajn vi volas!" diris la Lakeo, kaj komencis fajfi. Alicio perdis la paciencon. [Ilustrajxo: LA DUKINA KUIREJO.] "Ho, tute ne utilas paroli al _li_," diris sxi, "li ja estas sencerbulo." Dirinte tion, sxi malfermis mem la pordon kaj--eniris. La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis laux gxia tuta longo plena je fumo. Jen en la mezo, sur tripieda skabelo sidas la Dukino vartante infaneton: la kuiristino kurbigxas super la fajro, kaj cxirkauxmovas per granda ferkulero la enhavon--kredeble ian supajxon--de unu granda kaldrono. "Tiu supo certege enhavas tro da pipro," diris al si Alicio; pro konstantaj terneksplodoj apenaux sxi povis eligi la vortojn. Ecx la Dukino ternis ne malofte; la infano sencxese aux ternis aux plorkriegis, kaj en la kuirejo _ne_ ternadis nur la kuiristino kaj unu granda kato kiu sidas apud la fajrujo kaj grimacas kun la busxo etendita de unu orelo gxis la alia. "Bonvolu, mi petas, klarigi al mi," Alicio komencis timeme (cxar sxi iom dubis cxu estas laux bonmoroj ke sxi parolu unue), "pro kio via kato grimacas tiamaniere?" "Gxi estas _Cheshire_[5] kato, kaj jen kial!" diris la Dukino. "Vi Porko!" Sxi parolis la lastajn vortojn kun tia subita forto ke Alicio eksaltis; sed sxi tuj komprenis ke la Dukino alparolas ne sxin sed la infanon: do sxi refarigxis kuragxa kaj dauxrigis:--"Gis nun mi ne sciis ke la _Cxesxsxa_ katoj cxiam grimacas; mi ecx ne sciis ke ili havas tian kapablon." "Cxiuj havas la kapablon," diris la Dukino kaj la plimulto, "praktikas gxin." "Mi mem ne konas ecx unu praktikantan," diris Alicio, eksentante kun gxojo ke jam fine komencas por sxi vere interesa konversacio. "En tiu okazo, oni povas certigxi ke vi tre malmulte konas," akre respondis la Dukino. Cxi tiun diron Alicio tute ne sxatis, kaj tuj eksentis fortan deziron proponi alian temon. Dum sxi penis trovi ion tauxgan, la kuiristino levis la kaldronon for de la fajro kaj komencis vigle ataki la Dukinon kaj la infanon; komencante per la fajriloj, sxi jxetis sur ilin cxion atingeblan, cxion jxeteblan. Flugis tra la aero unu kaserolo, kaj kelkaj pladoj, kaj kvazaux hajlis per teleroj. Tiujn eksterordinarajn jxetajxojn la Dukino ne atentis, ecx kiam ili frapis sxin, kaj la infano jam antauxe tiel forte kriegis ke oni ne povis sciigxi cxu gxi ricevas vundojn aux ne. "Ho, rigardu, zorgu,--mi petegas--la infanon!" Alicio ekkriis. Sxi saltadis agonie. "Ho, ve! oni fortrancxos la amindan nazeton"--cxar en tiu momento granda kaserolo preterflugante minacis forporti gxin. "Se cxiu volus atenti nur _siajn_ aferojn," diris la Dukino per rauxka malagrabla vocxo, "la mondo rondirus multe pli rapide." "Kaj tio ja estus nur _mal_utilo," diris avide Alicio, profitante la okazon montri sian astronomian instruitecon. "Ni konsideru kiel terure tio efikus sur la tagdauxro. La Tero turnigxas en la dauxro de dudekkvar horoj; se do cxirkaux la akso[6]--" "Sxi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso dehaku al sxi la kapon." Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciigxi cxu sxi volos plenumi la dukinan ordonon. Sed la kuiristino klopodadis pri la supo kaj sxajne ne auxskultis. Sekve Alicio kuragxis dauxrigi: "La dauxro estas dudekkvar horoj, mi _kredas_, aux cxu eble dekdu? Mi--" "Ho, pri tio vi ne enuigu _min_" diris la Dukino "cxar neniam mi povis toleri la ciferacxojn." Kaj sxi rekomencis varti la infanon, kantante al gxi strangaspecan lulkanton, kaj cxe cxiu linifino sxi forte skuis la kompatindan etajxon:-- _Vi forte skuu la infanon, Ne traktu kondolence! Vidigas gxi, ternante, planon Cxagreni vin intence!_ Hxoro. (en kiu partoprenis la kuiristino kaj la bebo mem) _Uxaux, Uxaux, Uxaux!_ Dum la Dukino kantis la duan verson sxi forte kaj dauxre jxetadis la infanon supren kaj rekaptis gxin, kaj la kompatinduleto tiel forte kriegis ke Alicio apenaux povis auxdi la vortojn:-- _Mi devas la infanon skui Kaj bati kiam ternas; Cxar li la pipron povas gxui, Jam longe li gxin lernas._ Hxoro. _Uxaux, Uxaux, Uxaux!_ "Jen! Se al vi placxas, _vi_ povas varti gxin!" diris la Dukino al Alicio kvazaux jxetante la infanon al sxi. "Mi devas pretigi min por la kroketludo cxe la Damo," kaj sxi eliris rapide la cxambron. La kuiristino en la gxusta elira momento jxetis kontraux sxi grandan kaserolon, sed gxi maltrafis. La infano estis strangforma kreajxeto, kiu etendis la brakojn kaj krurojn en cxiu direkto (kiel marstelo, pensis Alicio). Do apenaux al sxi prosperis kapti gxin. Tuj post la kapto sxi rimarkis ke gxi _puf-puf_--as kiel lokomotivo kaj alterne duobligas kaj rektigas sin. Sekve dum la unuaj minutoj Alicio apenaux povis teni gxin. Baldaux tamen sxi eltrovis ke la unu nura metodo tauxge varti gxin estas tordi la korpon en bantformon, kaj premteni dekstran orelon kaj maldekstran piedon, por ke gxi ne malligu sin. Tion farinte sxi forportis gxin for de la domo. "Se mi ne forportos cxi tiun infanon, oni certe mortigos gxin post nemultaj tagoj. Do, se mi ne forprenus gxin, mi estus mem kulpa je la mortigo." La lastajn vortojn Alicio diris lauxte, kaj la etajxo (gxi jam de longe cxesis terni) responde--porkblekis! "Ci ne devas grunti," diris Alicio; "tio ja estas tute maltauxga rimedo por esprimi la sentojn!" Sed denove la infano gruntis. Sekve Alicio tre serioze observis la vizagxon, por vidi kio estas al gxi. Sendube gxi havis tre porkan nazon, kiu pli similis al porka nazego ol al hombeba nazeto; ankaux la okuloj farigxis tre malgrandaj, kaj entute Alicio ne sxatis la nunan sxajnon. "Eble gxi nur plorkrietis," sxi pensis kaj denove rigardis en la okulojn por vidi cxu enestas larmoj. Larmoj ne enestis. "Se vi intencas farigxi porketo," diris sxi serioze, "mi tuj cxesos prizorgi vin; vi atentu tion!" La porkinfano denove plorkriis aux plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris silente. Alicio jxus komencis pensi en si "Do, kion fari pri tiu cxi kreitajxo, kiam mi rehejmigxos," kiam denove gxi gruntis, gruntis tiel forte kaj tiel _porke_, ke sxi derigardis, mirigite, ecx timigite, en gxian vizagxon. Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. Sxi tuj sentis ke estus absurde porti gxin plu. Do sxi mallevis la besteton, kaj vidis gxin, tuj post la mallevo, fortroti trankvile en la arbaron. Kaj jen por Alicio granda senzorgigo, "cxar," diris sxi, "kiam gxi estos plukreskinta gxi farigxos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos gxin porko, gxi tre bone aspektas." Sxi komencis pripensi aliajn infanojn de sxi konatajn, kiuj pli bone tauxgus kiel porkoj kaj jxus diras al si "se nur oni scius la metodon sxangxi ilin"--kiam subite sxi eksaltas mirigite; jen, tutapude, sidas sur arbobrancxo la _Cxesxsxa_ kato. "Sinjoro _Cxesxsxa_ kato"--Sxi komencis malkuragxe, cxar sxi ne povis konjekti cxu gxi sxatus tiun formon, aux preferus "Via kata mosxto." Tamen, cxar gxi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke gxis nun gxi ne ofendigxis. Sxi do dauxrigis:-- "Cxu vi afable diros al mi, mi petas, laux kiu direkto mi devas iri de tie cxi?" "Tio _iom_ dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato. "Ne tre grave al mi kien--" komencis Alicio. "Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato. "Se nur _iun_ lokon mi atingos," Alicio dauxrigis. "Ho, iun aux alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur suficxe longe vi marsxos." Alicio konfesis en si ke _tion_ oni ne povas nei. Do sxi eksperimentis alian demandon:--"Kiaj personoj logxas proksime de tie cxi?" "En tiu direkto," diris la Kato, cxirkauxsvingante la dekstran antauxpiedon, "Cxapelisto logxas, kaj en jena (montrante per la alia) logxas Martleporo.[7] Vi vizitu kiun ajn; ambaux estas frenezaj." "Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio. "Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "cxe ni cxiu estas freneza, senescepte. Mi estas freneza; ankaux vi!" "Kiel vi scias ke mi estas freneza?" Alicio demandis. "Nepre," diris la Kato, "cxar alie vi ne venus tien cxi." Sxajnis al Alicio ke tio tute ne estas pruvo; tamen, preterlasante sin, sxi demandis "kaj kiel vi scias ke vi estas mem freneza?" "Por komenci," la Kato respondis, "vi konsentas ke hundoj ne estas frenezaj?" "Jes, mi povas konsenti al tio," diris Alicio. "Nu do," la Kato dauxrigis, "la hundoj grauxlas kiam ili estas kolerigitaj, kaj svingas la voston, kiam gxojigitaj. Mi, kontraste, grauxlas gxojigite kaj kolerante svingas la voston. Cxu do mi ne estas freneza?" "Al tio mi ne konsentas," Alicio tuj respondis, "cxar ne per grauxlo la katoj esprimas plezuron; laux mi, ilia maniero esprimi plezuron estas tre dolcxa _murmuro_." "Vi gxin nomu laux via prefero," diris la Kato. "Cxu hodiaux vi kroketludos cxe la Damo?" "Tion mi tre sxatus," Alicio respondis avide, "sed gxis nun mi ne ricevis inviton." "Vi tie vidos min," diris la Kato kaj--malaperis! Tio ne multe surprizis Alicion; sxi ja jam alkutimigxis al strangaj okazoj. Dum sxi rigardas la lokon, kie antauxe sidis la Kato, gxi subite reaperis. "Pardonu," gxi diris, "kio okazis je la bebo? Preskaux mi forgesis demandi!" "Farigxis porketo," Alicio respondis tre trankvile, kvazaux la Kato revenis laux la ordinara venmaniero. "Mi kredis ke tio okazos," diris la Kato kaj denove malaperis. Iom da tempo Alicio staris atende, kredante ke sxi eble revidos gxin. Poste sxi komencis iri en la direkto de la loko kie, laux la Kato, logxas la Martleporo. "Cxapelistojn," sxi diris al si, "mi jam konas; do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj cxar ni jam havas Majon, gxi eble ne estos furioza; aux almenaux malpli furioza ol en Marto." Dirante tion, sxi suprenrigardis. Jen denove la Kato sidis sur arbobrancxo. "Cxu vi diris porkon, aux forkon?" diris la Kato. "Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se cxe sekvantaj alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via estas por mi vere kapturniga." "Laux via placxo," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide, komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis. "Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed _grimaco sen kato_! jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en la tuta vivo." Irinte antauxen kelkajn pasxojn plu, sxi ekvidis la domon de la Martleporo. Sxi kredis ke tio cxi certe estas _lia_ domo, cxar la du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol la dukina; sekve sxi ne kuragxis alproksimigxi gxis sxi mordetis iom de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin gxis proksimume sepdek centimetroj. Havante tiun altecon sxi marsxis rekte al la domo, sed sxi ankoraux iom timis dirante al si:--"Malgraux cxio gxi povas esti furioze freneza. Preskaux mi volus esti irinta cxe la Cxapeliston." [Ilustrajxo: DOMO DE LA MARTLEPORO.] CXAPITRO VII TETRINKADO CXE FRENEZULOJ Jen sub arbo antaux la domo sxi vidis tablon; cxe la tablo sidis, tetrinkante, la Martleporo kaj la Cxapelisto; ankaux inter ili sidis Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur gxi la kubutojn, kaj babiladis cxirkaux gxia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro," pensis Alicio, "tamen, cxar gxi dormas profunde, gxi kredeble ne sentas la malkomforton." Kvankam la tablo estis granda, la jxus priskribita trio amasigxis en unu angulo. Ekvidinte Alicion, ili tuj kriis unuvocxe. "Ne pli da sidlokoj, ne pli!" "Jen _kelkaj_" diris Alicio indignante, kaj sidigis sin en granda apogsegxo cxe unu fino de la tablo. "Prenu da vino," per mokafabla vocxo alparolis sxin la Martleporo. Alicio per vigla sercxrigardo esploris la tutan tablon, kaj vidis sur gxi--krom teajxoj--nenion. "Mi ne vidas vinon," sxi diris. "Nek mi," diris la Martleporo. "Do vi kondutis negxentile, proponante gxin," kolere Alicio respondis. "Ankaux vi, sidante cxe ni sen invito," akre respondis la Martleporo. "Neniu sciigis ke la tablo apartenas al _vi_" diris Alicio "oni ja surmetis mangxilarojn por multe pli ol tri personoj." "Vi trancxigu la hararon," subite intermetis la Cxapelisto. De l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo, kaj nun la unuan fojon alparolis sxin. "Ne decas kritiki la personajxojn; tio ja estas tre malgxentila." Alicio diris tion tre severe. La Cxapelisto tre largxe malfermis la okulojn, auxdinte tion. Anstataux respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo similas skribotablon?" "Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuzigxos," pensis Alicio, kaj sxi diris lauxte: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi tion." "Cxu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon?" diris la Martleporo. "Gxuste tion," respondis Alicio. "Tamen, vi devas cxiam diri kion vi intencas," diris la Martleporo. "Tion mi cxiam faras," Alicio komencis vigle, "almenaux... (per vocxo pli duba)... mi cxiam intencas kion mi diras, kaj jen la sama afero, cxu ne?" "Tute ne sama," kontrauxdiris la Cxapelisto. "Laux tiu logiko, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi vidas kion mi mangxas' kaj 'Mi mangxas kion mi vidas.'" ..."Laux tiu logiko, oni povus diri," intermetis siavice la Martleporo, "ke samaj estas 'Mi sxatas kion mi ricevas' kaj 'Mi ricevas kion mi sxatas.'" La Gliro certe ne vekigxis, li certe dormparolis; jen lia diro: "Laux tiu principo, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi spiras dum mi dormas' kaj 'Mi dormas dum mi spiras.'" "Por _vi_, ili fakte estas samaj," diris la Cxapelisto. Sekvis kelkminuta silento, kiun Alicio profitis por rememori al cxiuj faktoj de si konataj pri korvoj kaj skribotabloj. La Cxapelisto unue rompis la silenton. Alicio rimarkis en la lastaj momentoj, ke li prenas la horlogxon el sia posxo kaj maltrankvile observas gxin, ke fine li skuis gxin kaj tenis apud la orelo. Tiam turnante sin al Alicio li demandis: "Kiun daton ni havas?" Post iom da pripenso Alicio respondis: la kvaran Majo. "Sekve, gxi eraras je du tagoj! Cxu mi ne diris al vi, ke butero ne tauxgos por la radaro?" Dirante tion li turnis tre indignan rigardon sur la Martleporon. "Nur la plej bonkvalitan mi uzis," protestis la Martleporo. "Jes, sed kune kun la butero kelkaj paneroj nepre enigxis," la alia riprocxe diris, "vi ne devis enigi gxin per la pantrancxilo." La Martleporo prenis la horlogxon, kaj malgxoje observis gxin; poste li trempis gxin en sian tason, kaj denove observis. Tamen li ne povis elpensi ion pli dirindan ol la antauxa diro:-- "Nur la plej bonan buteron mi uzis." Alicio scivole rigardis la posxhorlogxon trans lia sxultro. "Jen tre kurioza horlogxo," sxi ekkriis, "gxi ja indikas la monatdatojn, kaj la horojn gxi ne indikas." "Pro kio gxi devas?" la Cxapelisto demandis. "Cxu via posxhorlogxo montras por vi la jarojn?" "Kompreneble ne!" Alicio tre flue respondis. "Cxar se gxi montrus la jarojn, gxi devus indiki dum tre longa tempo la saman ciferon." "Kaj gxuste tiun fakton vi povus konstati pri la mia," diris la Cxapelisto. Alicio tute konfuzigxis. La lasta diro de l' Cxapelisto, kvankam ne malbona Esperantajxo, sxajnis al sxi konduki nenien. Sxi nur diris gxentile: "Mi ne komprenas." "La Gliro ree endormigxis," diris la Cxapelisto, kaj versxis sur gxian nazon iom da varma teo. Cxe tio, la Gliro malpacience skuis la kapon, kaj diris, ne malferminte la okulojn:-- "Ja, kompreneble! Gxuste tion mi mem intencis diri." "Cxu vi jam solvis la enigmon?" demandis la Cxapelisto, denove turnante sin al Alicio. "Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "Diru al mi la solvon." "Mi ne havas pri la solvo ecx la plej malklaran ideon," li respondis. --"Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo. Alicio ekgxemis enue. "Mi opinias," sxi diris, "ke vi devas pli bone uzi la tempon ol malsxpari gxin proponante ne solveblajn enigmojn." "Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Cxapelisto, "vi ne uzus 'gxi' priparolante '_lin_.'" "Mi ne komprenas," diris Alicio. "Versxajne ne," diris la Cxapelisto, balancante la kapon malestime. "Mi kuragxus diri ke neniam vi ecx parolis al Tempo?"[8] "Eble ne," Alicio respondis iom singarde, "tamen, lernante la muzikon, mi cxiam devas tempbati."[9] "Ha, jen la kauxzo," diris la Cxapelisto. "Li ja ne sxatas tiun batadon. Se vi nur volus esti pli agrabla, li preskaux cxion farus pri la horlogxoj laux viaj preferoj. Ekzemple, cxe la nauxa matene, kiam vi devas komenci la lecionojn, vi nur devus murmuri al li vian deziron, kaj jen la indikiloj tuj montrus la unuan horon kaj vi havus la tagmangxon." "Tio estus agrabla, certege," diris Alicio. Tamen, profundigxinte en pensojn, sxi poste aldonis: "Sed en tiu okazo, mi ja ne estus preta por la mangxo, mi ne estus malsata!" "En la komenco, eble ne," diris la Cxapelisto, "sed vi povus teni la horlogxon cxe la unua, gxis vi _farigxus_ malsata." "Cxu vi tiel mastrumas gxin?" Alicio demandis. La Cxapelisto malgxoje svingis la kapon. "Tion ne mi," li respondis, "cxar li kaj mi malpacis en la pasinta Marto, jxus antaux kiam _tiu_ frenezigxis (montrante per sia tekulero al la Martleporo). Gxi okazis cxe la granda koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti: _Tvink'l,[10] Tvink'l! Vesperteto Kia via afereto?_ Vi kredeble konas tiun kanton?" "Mi certe auxdis ion similan," diris Alicio. "La dauxrigo," diris la Cxapelisto, "estas jena." _Tra l' aer' vi sxovas vin Majeste, kiel anasin'. Tvink'l, Tvink'l!_... En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti: "_Tvink'l, tvink'l, tvink'l._"... Cxar lauxsxajne gxi havis la intencon dauxrigi sen fino tian tvink'ladon, oni pincxis al gxi la orelojn por cxesigi gxin.-- --"Nu, apenaux mi finis la unuan verson," diris la Cxapelisto, "la Kera Damo eksaltis kaj lauxte kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni senkapigu lin.'" "Ho, la kruela sovagxulino," ekkriis Alicio. "Kaj de post tiu tago gxis nun," la Cxapelisto malgaje dauxrigis, "la Tempo cxion rifuzas al mi. Cxiam konstante li nun donas al mi la sesan posttagmeze." Vere frapanta ideo venis al Alicio. "Jen la kauxzo, cxu ne, pro kiu mi vidas sur la tablo tiom da temangxiloj?" "Precize," respondis la Cxapelisto, ekgxemante. "Cxiam la tehoro, kaj neniam ni havas intertempon ecx por visxi la ilojn." "Do, vi cxirkauxmovas vin?" demandis Alicio. "Precize," diris la Cxapelisto, "laux eluzo de la mangxiloj." "Sed kio okazas," Alicio kuragxis demandi, "kiam vi denove revenas antaux la unue uzitaj?" --"Ni sxangxu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante. "Cxi tio enuigas min! Mi proponas ke la Frauxlineto rakontu al ni fabelon." "Bedauxrinde, mi ecx ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja timigis sxin. "Do, la Gliro devas," ambaux kriis unuvocxe. "Vekigxu, Gliro!" Ili pincxis gxin sur ambaux oreloj samtempe. La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per rauxka, malforta vocxo: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambaux diris, mi auxdis cxiujn, cxiujn senescepte." "Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo. "Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege. "Ankaux ne prokrastu," aldonis la Cxapelisto, "cxar, se vi prokrastos, vi nepre re-endormigxos antaux ol fini." La Gliro tuj komencis, tre rapidante:--"Estis iam tri fratinetoj, kiujn oni nomis Elnjo, Lanjo, kaj Tinjo. Ili logxis cxe la fundo de tre profunda puto." "Kion do ili mangxis?" diris Alicio. (La demandoj pri mangxaj kaj trinkaj ajxoj cxiam havis por sxi specialan intereson.) Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per melaso." "Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre gxentile, "cxar ili farigxus malsanaj." "Kaj fakte _estis_" diris la Gliro "tre malsanaj." Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se sxi logxus en putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga, sekve sxi demandis: "Kial ili logxis en la putfundo?" --"Prenu pli da teo," diris al sxi la Martleporo, kun tre serioza mieno. "Gxis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne povas preni _pli_." "Denove vi malpravas," intermetis la Cxapelisto. "Cxu vi ne devis diri ke vi ne povus preni _malpli_? Tre facile ja estas preni pli ol neniom." "Neniu petis _vian_ opinion," diris Alicio indignante. "Ho, ho!" triumfe kriis la Cxapelisto. "Kiu _nun_ rompas la regulon pri personajxoj?" Al tio Alicio ne povis trovi tauxgan respondon. Sekve sxi servis al si teon kaj buterpanon, kaj poste turnis sin denove al la Gliro kaj ripetis la demandon: "Pro kio ili logxis en la putfundo?" Jam la duan fojon la Gliro bezonis duminutan konsideradon; fine li diris: "La puto estis melasa puto." "Neeble, ne ekzistas tiajxo," Alicio komencis tre indigne. Sed la Cxapelisto kaj la Martleporo ambaux sible admonis sxin per SX--! SX--! kaj la Gliro mem per ofendita vocxo minacis sxin, dirante: "Se vi ne kapablas konduti gxentile, vi devas mem fini la fabelon." "Ho, volu dauxrigi, mi petegas," Alicio ekkriis. "Mi ne ree interrompos vin; eble ekzistas _unu_." "Vi kredas ke nur unu?" la Gliro indigne ekkriis. Tamen li konsentis dauxrigi. "Do, tiuj tri fratinetoj--ili ja lernis la desegnarton--" "Kion ili desegnis?" diris Alicio, jam forgesinte sian promeson. Cxi tiun fojon ecx ne unu momenton la Gliro konsideris. "Melason," li diris. --"Mi bezonas puran tason," interrompis la Cxapelisto. "Ni cxiuj movu nin maldekstren je unu sidloko." Li movis sin laux la diro; lin sekvis la Gliro, kaj la Martleporo translokigis sin en la segxon de la Gliro. Alicio, ne tre volonte, prenis la antauxan lokon de la Martleporo. El la sxangxoj ja profitis nur la Cxapelisto, kaj cxar la Martleporo jxus antaux la translokigxo renversis la laktokrucxon en sian teleron, Alicio certe malprofitis.-- Cxar sxi ne volis reofendi la Gliron, sxi komencis tre singarde: "Mi ne komprenas. De kie ili desegnis[11] la melason?" "Oni povas cxerpi[12] akvon el akvoputo," la Cxapelisto klarigis, "do egalfacile estas cxerpi (t.e. desegni) melason el melasoputo, cxu ne? vi malklera bubineto?" Alicio pro lia malgxentileco tute ne atentis la Cxapeliston: al la Gliro sxi diris:-- "Sed ili ja vivis en la puto." "Vivis en la puto? Certege! Sed _vi, vi sen la puto_ ja malsukcesus desegni la melason el gxi!" La Gliro, dirante tion, tre longigis la vokalojn, kaj iom kunligis apartajn vortojn laux la parolmaniero de kelkaj angloj kiuj eklernis la lingvon en tre malmoderna epoko. Alicio tiel konfuzigxis per tiu respondo ke, dum kelka tempo, sxi lasis al la Gliro seninterrompe dauxrigi la rakonton. "Ili lernis la arton desegni," diris la Gliro, oscedante kaj frotante la okulojn (cxar gxi jam refarigxis dormema) "kaj desegnis ajxojn cxiuspecajn, cxion komencigxantan per la litero M----" "Kial per M?" diris Alicio. "Kial _ne_ per M?" diris la Martleporo. Alicio silentigxis. La Gliro, jam ferminte la okulojn, ekdormetis, sed pro la fortaj pincxoj de la Cxapelisto, gxi revekigxis kun subita ekkrieto, kaj dauxrigis: --"Komencigantan per M, ekzemple Muskaptilojn, Memoron, Multecon--cxu iam vi vidis desegnajxon kiu reprezentas Multecon?" Alicio, tre konfuzite, respondis: "Nu, se efektive mi devas respondi tiun demandon, mi ne _pensas_--" "Se vi ne _pensas_, vi ne rajtas paroli," diris la Cxapelisto. Tiun lastan malgxentilajxon Alicio ne povis toleri. Sxi levis sin kaj kun tre ofendita mieno marsxis for de la tablo. La Gliro tuj endormigxis; kaj nek la Cxapelisto nek la Martleporo atentis sxian foriron, kvankam kelkfoje sxi rigardis malantauxen en la espero ke ili revokos sxin. La lastan fojon kiam sxi vidis ilin, ambaux staris super la Gliro, klopodante per cxiuj fortoj prempaki gxin en la tekrucxon! "Neniam mi volos reviziti _ilin_" diris Alicio. [Ilustrajxo: LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUCXON.] "Neniam en la tuta vivo mi cxeestis pli tedan pli enuigan tetrinkadon ol cxe ili." Dume sxi iris tra la arbaro, zorge elektante la piedlokojn. Post iom da marsxado, sxi rimarkis unu arbon kiu havas pordeton en la trunko kondukantan internen. "Jen tre kurioza arbo," pensis sxi. "Tamen hodiaux cxio estas kurioza. Kredeble estus bona afero eniri"--kaj eniris. Denove sxi trovis sin en la longa halo apud la vitra tableto. "Nu, cxi tiun fojon mi klopodos pli lerte," sxi diris al si. Preninte la oran sxlosileton, sxi unue malsxlosis la pordon kiu kondukas en la gxardenon. Tiam, sxi mordetis la fungopecon (kiun sxi ankoraux havis en la posxo) gxis sxi estis tridek centimetrojn alta, kaj _fine_--post tiom da malsukcesoj--trovis sin en la belega gxardeno inter la helkoloraj florbedoj kaj cxarmaj fontanoj. CXAPITRO VIII KROKETLUDO CXE LA KERA DAMO Ne malproksime de l' enirejo staris granda rozarbo; kreskis sur gxi blankaj rozoj, sed jen tri gxardenistoj okupis sin pentrante ilin rugxaj. Cxar tio sxajnis al Alicio tre stranga ago, sxi alproksimigis sin por observi ilin. Jxus alvenante, sxi auxdis unu el ili diranta: "Kvin, vi gardu vin, vi jam ne sxprucu sur min la kolorilon." "Mi ne povis ne," diris Kvin malafable. "Sep sxancelis al mi la kubuton." Sep rigardis supren kaj diris: "Jen gxuste vi, Kvin; cxiam vi kulpigas la kunulojn." "_Vi_, Sep, _vi_ ne kuragxu paroli!" rediris Kvin. "Nur hieraux mi auxdis la Damon diranta ke vi meritas esti senkapigita." "Pro kia kulpo do?" demandis la unue parolinta. "Tio ne estas _via_ afero, Du," diris Sep. "Gxi nepre estas lia," asertis Kvin, "kaj mi volonte sciigas al li: la kulpo estas ke Sep alportis al la kuiristo tuliptuberojn anstataux bulboj." Sep pasie dejxetis sian broson, kaj komencis. "Nu, el cxiuj maljustaj aferoj--" Sed en tiu momento li okaze ekvidis Alicion, kiu staras apude observante ilin. Li rapide subigis lian koleron, la aliaj cxirkauxrigardis sercxante la kauxzon de lia ekhalto, kaj cxiuj humile salutis sxin. "Cxu vi afable volus diri al mi," Alicio demandis iom timeme, "kial vi kolorigas tiujn rozojn?" Kvin kaj Sep diris nenion, sed direktis la rigardojn sur Du, kiu per tre mallauxta vocxo komencis: "Nu, Frauxlino, la fakto estas ke jena arbo devis esti rugxroza, kaj ni erare plantis blankrozan. Se la Damo eltrovus tion, sxi ja ekzekutigus nin cxiujn. Sekve, ni nun klopodas lauxeble por ke, antaux ol sxi alvenos,--" En tiu momento Kvin, kiu kun zorgplena vizagxo konstante rigardadis trans la gxardenon, ekkriis; "Jen la Damo, jen la Damo!" La tri gxardenistoj tuj jxetis sin teren kaj kusxis sur la ventroj. Alicio ekauxdis la sonojn de multaj piedpasxoj, kaj alrigardis. Sxi sentis fortan ekscitecon kaj fortan deziron vidi la Damon. Unue marsxis dek soldatoj, kiuj portas trefojn; tiuj soldatoj havis platajn rektangulajn korpformojn--same kiel la tri gxardenistoj--kun la manoj kaj piedoj apud la kvar anguloj. Sekvis dek korteganoj; tiuj cxi estis ornamitaj super la tuta korpo per karooj, kaj marsxis duope, kiel ankaux la soldatoj. Post la korteganoj sekvis duope la regxaj infanoj; ili marsxis mano en mano kaj gxoje saltadis. Post ili sekvis la gastoj; la plimulto el ili estis geregxoj, kaj inter ili Alicio rimarkis la Blankan Kuniklon. Gxi parolas rapide kaj eksciteme, kaj ridetas cxe cxiu diro de la aliaj. Post la gastoj solene marsxis la Kera Lakeo, kiu portas sur velura kuseno la regxan kronon; kaj en la fino de cxi tiu majesta procesio jen la REGXO kaj DAMO KERAJ! Alicio iom dubis cxu sxi ni devas--same kiel la tri gxardenistoj--kusxi horizontale sur la ventro. Sed sxi ne povis memori ke ekzistas tia regulo pri procesioj "kaj krome," pensis sxi, "por kio utilus la procesioj, se la cxeestantoj devus kusxi sur la ventro, kaj sekve ne povus vidi ilin?" Do, sxi staris serene, kaj atendis. Kiam la eminentuloj alvenis apud Alicion, cxiuj haltis kaj rigardis sxin. La Damo, turnante sin al la Lakeo, demandis severe: "Kiu _sxi_ estas?" La Lakeo nur klinis sin riverence kaj ridetis. "Vi idioto!" diris la Damo, kaj skuis malpacience la kapon. Poste sxi turnis sin rekte al Alicio, dirante: "Kiel oni nomas vin, infano?" [Ilustrajxo: LA VITRA TABLO.] "Mia nomo estas Alicio, se placxas al via Dama Mosxtino," sxi respondis tre gxentile, sed sxi aldiris al si aparte: "Ili ja estas nur aro da ludkartoj; mi certe ne devas timi ludkartojn." "Kaj kiuj jenaj estas?" diris la Damo, montrante al la tri gxardenistoj, kiuj kusxas cxirkaux la rozarbo. Cxar ili kusxis sur la ventro, kaj la desegno sur la dorsoj estis identa por la tuta aro, pro tio la Damo ne povis diveni cxu ili estas gxardenistoj, soldatoj, korteganoj, aux ecx tri el siaj propraj infanoj. "Kiel ajn _mi_ povas sciigi tion?" diris Alicio, "gxi tute ne estas mia afero." (Sed malgraux la ekstera kuragxo, sxi interne iom tremis.) La vizagxo de l' Damo purpurigxis pro kolero; fikse rigardeginte Alicion dum unu momento, same kiel rigardegas la sovagxaj bestoj, sxi kriegis: "Oni senkapigu sxin, oni sen--" "_Oni sen_-sencajxon parolas!" diris Alicio tre lauxte kaj tre firme; kaj la Damo silentigxis! La Regxo metis la manon sur sxian brakon, dirante per tre malkuragxa vocxo. "Konsideru, karulino, ke sxi estas nur infanino." La Damo malestime turnis sin for de li, kaj ordonis al la Lakeo, ke li turnu ilin supren. La Lakeo zorge aliflankigis ilin laux la ordono, levante ilin per la piedo. "Levu vin," diris la Damo per lauxta, sibla vocxo. La tri gxardenistoj tuj levis sin sur la piedojn, kaj komencis klinsaluti la Regxon, la Damon, la regxajn infanojn, k.c. "Cxesu tion," kriegis la Damo, "vi donas al mi la kapturnigxon!" Ekvidante la rozarbon, sxi dauxrigis: "Kion ajn vi tie cxi faris?" "Se placxas al via Dama Mosxtino," diris Du per tre humila vocxo, starigante sin sur unu genuo: "Ni estas penintaj--" "Mi komprenas," diris la Damo, kiu intertempe estis apude rigardinta la pentritajn rozojn: "Oni senkapigu ilin!" La procesio marsxis for, escepte nur tri soldatojn, kiuj restis por ekzekuti la malfelicxajn gxardenistojn. Tiuj cxi kuris al Alicio por ke sxi protektu ilin. "Mi ne permesos al ili ekzekuti vin," diris Alicio, kaj sxi tuj kasxmetis ilin en grandan florpoton, kiu staris apude. La tri soldatoj, cxirkauxvagadinte kelkajn minutojn por sercxi ilin, fine marsxis for por rekunigxi kun la ceteraj. "Cxu iliaj kapoj estas jam for de la sxultroj?" ekkriis la Damo, revidante ilin. "Iliaj kapoj jam estas _for_" lauxte kriis la soldatoj "se placxas al via Dama Mosxtino." "Bone," diris la Damo.--"Cxu vi povas kroketludi?" La soldatoj ne respondis, sed rigardis Alicion, cxar por sxi la Damo evidente intencis la lastan demandon. "Jes," kriis Alicio avide. "Venu do," respondis la Damo. Alicio aligis sin al la procesio inter la gastoj, kaj treege sxi volis scii kio estas okazonta. "Estas... estas tre bela tago," diris cxe sxia flanko iu malforta vocxo. Turnante la kapon, sxi vidis ke la Blanka Kuniklo marsxas duope kun sxi kaj time rigardas en sxian vizagxon. "Tre bela," konsentis Alicio. "Kie la Dukino?" "SX! SX!" la Kuniklo tuj flustris en sxian orelon, kaj jxetis zorgoplenan rigardon trans sia sxultro. Tiam, levinte sin sur la piedpintoj, li metis la busxon al sxia orelo kaj diris en gxin: "Oni mortkondamnis sxin." "Pro kio?" Alicio demandis. "Cxu vi diris 'Domagxe'?" diris la Kuniklo. "Ne, certe ne!" respondis Alicio. "Laux mi tute ne estas domagxe. Mi diris 'Pro kio.'" "Sxi ja survangis la Damon--" la Kuniklo komencis. Alicio preskaux sufokis sin, penante ne tro lauxte ridegi. "SX--!" la Kuniklo murmuris denove "la Damo auxdos vin. Sxi ja alvenis iom malfrue, kaj la Damo diris--" "Cxeigxu la ludlokojn," ektondris la Damo. Oni tuj komencis cxirkauxkuri en cxiu direkto, kaj pro la klopodoj cxeigxi, faligis sin reciproke. Tamen en la fino (post kelke da minutoj) cxiuj trovis la proprajn lokojn, kaj la ludo komencigxis. Neniam en la tuta vivo Alicio vidis tian strangan kroketludejon. Cxie sur la grundo alternigxis paralelaj ondlinioj; anstataux lignopilkoj oni uzis erinacojn; por frapi ilin, anstataux la ordinara lignomartelajxo, oni havis vivantan fenikopteron; kaj la arkojn oni anstatauxis per soldatoj, kiuj devis kurbigi sin kaj staradi senmove sur la manoj kaj piedoj egale. Por Alicio la cxefa malfacilo estis la malfacilo elregi la fenikopteron. Prosperis al sxi komforte formeti la korpon sub sia brako kun la kruroj pendantaj post sxi. Sed plej ofte kiam sxi jam bone rektigis la kolon, kaj estis preta frapi per gxia kapo la erinacon, gxi persistis cxirkauxtordi sin kaj rigardi en sxian vizagxon kun ridinde konfuzita mieno. Cxe cxiu revido de tiu konfuzita birdvizagxo sxi ne povis ne ekridegi; ankaux, kiam sxi sukcesis malsuprenigi la kapon, kaj denove volis fari la frapon, jen la erinaco, malvolvinte sin dum sxi penis mastrumi la birdon, jam rampas for. Krom cxio cxi, en la direkto kien sxi volas frapsendi la erinacon, plej ofte malhelpis la tre onda grundsurfaco; kaj fine la arkoj ofte rektigis sin kaj marsxis for por alparoli aliajn arkojn. Alicio baldaux konvinkigxis ke la kroketludo, kiel oni ludas gxin cxe la Kera Damo, estas tre malfacila. La partoprenantoj, ne atendante la vicon, ludis cxiuj samtempe. Oni cxiam diskutadis, kies estas la diversaj erinacoj; oni malpacis, kaj ecx batalis por posedi ilin. Post ne longa tempo, la Damo tute furiozigxis, cxirkaux marsxegante kaj kriegante cxiuminute, "Oni senkapigu lin, oni senkapigu sxin!" Tio estis por Alicio tre maltrankviliga. Estas vero, ke gxis nun sxi ne havis disputon kun la Damo, sed sxi tre bone sciis ke tio facile povas okazi, "kaj se mi ofendos sxin," pensis sxi, "kio okazos al mi? Tie cxi oni tiel ofte ordonas senkapigojn, ke mirinde estas ke ecx unu individuo restas vivanta." "Sxi cxirkauxrigardis, sercxante rimedojn por forkuri," kaj dubante cxu sxi povos retiri sin nerimarkite. Dum tiu cxirkauxrigardado sxi rimarkis strangan aperon en la aero. Unue sxi ne povis imagi kio gxi estas; sed observinte gxin kelke da momentoj, sxi konstatis ke gxi estas grimaco. "Do, la _Cxesxsxa_ Kato venas," sxi konkludis, "nun mi havos kunparolanton." "Cxu vi bone progresas en la ludo?" diris la Kato, kiam aperis nur la busxo kaj la cetera parolilaro. Tuj kiam aperis la okuloj, Alicio amike salutis. "Sed ne utilas alparoli gxin," pensis sxi, "gxis la oreloj aperos, aux almenaux unu el ili." Post unu minuto jam aperis la tuta kapo. Alicio demetis sian fenikopteron, kaj komencis doni plenan raporton pri la ludado, gxojante, ke nun sxi havas atentan auxskultanton. La Kato sxajne opiniis, ke jam estas videbla suficxe da lia korpo, kaj li aperigis nenion plu. "Laux mi, oni ludas tre maljuste," diris Alicio per iom plenda vocxo, "kaj cxiuj tiel lauxte malpacas, ke mi ne povas auxdi mian propran vocxon; oni ne havas definitivajn regulojn, aux se ekzistas tiaj, oni ne atentas ilin. Ankaux vi ne povas imagi kiel konfuzige estas ke cxiuj ludiloj--pilkoj, arkoj, k.t.p. estas vivaj. Ekzemple, jen la arko kiun mi devas celi promenas cxe la alia bordo de la ludejo; kaj jxus kiam mi volis martelumi la pilkon de la Damo, gxi forkuris de la mia!" "Cxu vi trovas la Damon agrabla?" diris la Kato per mallauxta vocxo. "Tute ne," respondis Alicio. "Sxi ja estas tiel ekstreme--" En tiu momento sxi rimarkis ke la Damo staras malantaux sxi kaj auxskultas, do sxi dauxrigis: "--lerta kaj trafema, ke neniu alia havas ecx la plej malgrandan venksxancon." La Damo ridetis afable kaj preterpasis! "Kiun ajn vi alparolas?" diris la Regxo, alvenante antaux Alicion, kaj rigardante el largxe malfermitaj okuloj la Katkapon. "Unu mian amikon," Alicio gxentile respondis. "Permesu ke mi prezentu al vi--la _Cxesxsxa_ Katon." "Mi tute ne aprobas gxian aspekton," diris la Regxo, "tamen se al gxi placxos, mi permesos al gxi kisi mian manon." "Tio _ne_ placxas," diris la Kato. La Regxo metis sian regxan korpon por protekto malantaux Alicion. "Vi ne insultu," diris li el tiu rifugxejo, "kaj--ne rigardu min." "La Kato ja _rajtas_ rigardi vin,"[13] diris Alicio. "Tion mi certe legis en iu libro kvankam mi ne povas rememori la titolon." "Tamen gxi devas esti formovita," diris la Regxo fortemfaze. Kaj alvokinte la Damon, kiu en tiu momento preterpasas, "Mi tre volas," diris li, "ke vi, karulino, formovigu tiun katon." Por forigi cxiujn malagrablajxojn, cxu gravaj, cxu trivialaj, la Damo ja havis cxiam la saman rimedon. "Senkapigu gxin," sxi diris, ecx ne turnante la kapon por rigardi. "Do, mi venigos mem la ekzekutiston," diris la Regxo, kaj tiucele li tuj rapidis for. En tiu momento Alicio ekauxdis la vocxon de la Damo, kiu malproksime kriegas furioze. Jam tri ludantojn la Damo mortkondamnis nur pro necxeesto en siaj vicoj. La ludado farigxis tiel miksita, ke Alicio neniel povis certigxi kiam sxi havas la vicon. Do, sxi prudente decidigxis reiri por eltrovi, se eble, la nunan staton de la ludo, kaj sercxi sian erinacon. Sian erinacon sxi trovis batalanta kontraux alia erinaco. Jen tre oportuna momento por martelumi ilin unu per alia, sed unu cirkonstanco malhelpis; sxia fenikoptero forestis en alia parto de la gxardeno, kie (laux la informo de sxiaj okuloj) gxi klopodadas per tre mallertaj flugpenoj levi sin sur arbon. Sxi rekaptis la fenikopteron kaj reportis al sia ludloko; sed la batalo jam finigxis kaj neniu el la erinacoj restis videbla. "Tio tamen ne estas tre grava," pensis Alicio, "cxar ankaux malaperis cxiuj arkoj." Do, pakinte la fenikopteron sub la brako, por ke gxi ne ree forigxu, sxi reiris al la Kato, en la espero iom pli babiladi kun gxi. Cxirkaux la Kato la gastoj grandamase kolektigxis, kaj forta disputado okazas inter la ekzekutisto kaj la geregxoj. Cxiuj cxi parolas samtempe; la ceteraj silente cxirkauxstaras, kaj ekscitite auxskultas. Tuj kiam Alicio aperis, cxiuj disputantoj alvokis sxin por decidi la aferon. Sed cxar cxiuj parolis samtempe, estis por sxi tre malfacile bone auxdi la diratajn vortojn. [Ilustrajxo: LA GEREGXOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO.] La ekzekutisto argumentis ke oni ne povas detrancxi kapon, se ne ekzistas korpo de kiu oni povas apartigi gxin. Neniam en la tuta vivo li devis trakti tian aferon, kaj li jam estas tro agxa por komenci tute novan metion. La Regxo argumentis: "Oni ja povas senkapigi cxion, kio nur havas kapon; oni do ne parolu sensencajxon." Kaj jen fine la dama argumento: "Se _iel_ la afero ne estos dece konsentita jam nun, mi cxiujn senescepte ekzekutigos." (Tio cxi ja iom klarigas la kauxzon de la jam aludita eksciteco de la gastoj!) Alicio ne povis elpensi ion pli dirindan ol: "Gxi apartenas al la Dukino; mi konsilas ke vi turnu vin al sxi." "Sxi estas en la kondamnitejo, vi venigu sxin," diris la Damo. La ekzekutisto tuj ekrapidis for, kiel sago el pafarko. Tuj post lia foriro la Katkapo komencis esti kvazaux nebula; kiam li revenis kun la Dukino, gxi jam tute malaperis. Sekve la Regxo kaj la ekzekutisto cxirkauxkuris kiel frenezuloj sercxante gxin, kaj la aliaj iris returne al la ludejo. CXAPITRO IX LA VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO[14] "Vi ne povas imagi," diris la Dukino, "kiel gxojige estas por mi revidi _vin_, mia kara." Dirante tion, sxi ligis sin al Alicio per la brako en tre bonkamarada maniero, kaj ili ekmarsxis kune. Tre placxis al Alicio trovi, ke la Dukino estas nun bonhumora, kaj sxi interne pensis ke antauxe, kiam ili renkontigxis en la kuirejo, eble igis sxin malagrabla nur la pipro. "Kiam _mi_ estos Dukino," pensis sxi, "da pipro mi havos en mia kuirejo gxuste neniom. Supo povas esti tre bona sen pipro. Eble pipro estas cxiam la kauxzo kiu igas la homojn koleraj." Kaj sxi dauxrigis tre fiere, kvazaux konsciante ke nun sxi eldonas novan principon, tre gravan por la homoj:--"Nur vinagro acidigas ilin, nur kamomilo maldolcxigas, kaj--(lasta kaj plej grava principo)--nur sukerajxoj dolcxigas la infanojn. Se nur la plenagxuloj _tion_ scius, ili estus ja malpli sxparemaj--" Sxi jam tute forgesis la Dukinon, kaj eksaltis surprize, auxdante sxian vocxon diranta:-- "Vi ion pripensas, mia kara, kaj pro tio forgesas paroli. Mi ne povas en la nuna momento citi la moralon de tio, sed kredeble mi rememoros gxin poste." "Eble gxi ne havas moralon," Alicio kuragxis diri. "_Tut! Tut!_ Vi bubino," diris la Dukino, "cxio ja havas moralon, se nur oni povas trovi gxin." Dum sxi parolis, la Dukino premis sin pli forte kontraux Alicio. Alicio ne tre sxatis tiun cxi troproksimigxon; unue, cxar la Dukino estas (de proksime) tre malbela; kaj due, cxar sxi havas gxuste la tauxgan altecon por apogi sian akran mentonon sur la sxultro de Alicio. Tamen, cxar sxi ne volis esti malagrabla, sxi lauxeble toleris cxion. "La kroketludo sxajnas nun progresi pli bone," diris sxi. "Mi konsentas," diris la Dukino, "kaj de tio la moralo estas: 'Ho, nur la amo, nur la amo igas la mondon rondiri.'" "Cxu ne _iu_," preskaux sarkasme demandis Alicio, "antauxe diris en la kuirejo ke la kondicxo de tiu rondiro estas ke cxiu atentu nur sian aferon?" "Nu, la signifo ja estas preskaux sama," diris la Dukino, sxultrumante Alicion per sia mentonego, "kaj de tio la moralo estas: 'Se vi prizorgas la sencon, la sonoj prizorgos sin mem.'" "Cxe cxiu afero sxi ja volas trovi moralon," pensis Alicio. "Vi eble miras, kial mi ne cxirkauxprenas al vi la talion," diris iom poste la Dukino. "La kauxzo estas, ke mi dubas pri la bonhumoro de via fenikoptero. Cxu mi faros la provon?" "Ne, li eble mordus vin." Alicio diris tion pro singardaj motivoj; sxi tute ne deziris la provon. "Estas vero," respondis la Dukino. "Fenikopteroj kaj mustardo ambaux mordas; kaj jen la moralo: 'Samspecaj birdoj flugas kune.'" "Tamen mustardo ne estas birdo," Alicio kritikis. "Vi estas prava, kiel cxiam," afable konsentis la Dukino. "Mi tre admiras vian spritecon; per viaj paroloj vi ja igas cxion klara." "Mi kredas ke mustardo estas mineralo, cxu ne?" diris Alicio. "Jes, kompreneble," diris la Dukino. (Sxi sxajne estis preta konsenti al cxio ajn de Alicio dirota.) "Ne malproksime de tie cxi mi mem havas grandan mustardminejon, kaj la moralo: 'Da tio kion mi jam havas _en min'_, vi ne tro enigu _en min_.'" Alicio dume profundigxis en pensojn, kaj pro tio ne atentis--ecx ne auxdis--pri la dukina minejo. Post unu minuto sxi ekkriis: "Ho jam fine mi bone memoras: Mustardo estas legomo, kvankam gxi ne havas la aspekton esti tia." "Mi tute konsentas," denove diris la konsentema Dukino, "kaj jen la moralo:--'Vi cxiam estu laux la aspekto'--aux se vi volas ke mi esprimu gxin pli klare:--'Vi neniam imagu al vi ke vi ne estas aliaspekta ol tio, kio al aliaj sxajnus ke kio vi aux estis aux aspektus esti, ne estas aliaspekta ol kio vi antauxe estis, estus sxajninta al ili esti aliaspekta.'" "Mi kredas ke _tion_ mi povus pli bone kompreni," diris Alicio tre gxentile, "se mi havus gxin skribitan antaux la okuloj; sed, bedauxrinde mi ne tute sukcesis kapti la signifon dum vi parolis." "Tio ja," diris la Dukino per tre memkontenta vocxo, "estas nur nulajxo kompare kun la diroj kiujn mi povus eldiri." "Tamen ne gxenu vin, mi petas," Alicio rapide respondis, "donante plilongan klarigon; mi timas ke vi tro lacigus vin per tia laboro." "Ho, ne parolu pri la laboro, mi petas," diris la Dukino, "mi ja oferas al vi donace cxion, kion mi diris gxis nun." "Jen donaco efektive nulkosta!" pensis Alicio. "Mi tute ne sxatus, ke la naskotagaj donacoj estu tiaspecaj." Sed tion sxi ne kuragxis diri lauxte. "Cxu ree vi pensas?" diris la Dukino, kaj Alicio denove sentis sur la sxultro speciale fortan ekpremon de la dukina mentono. "Mi ja rajtas pensi," iom akre respondis Alicio, cxar sxi komencis senti sin gxenata. "Vi rajtas certe," konsentis la Dukino, "sed ne pli ol porkoj rajtas flugi; kaj la M--" Sed en tiu momento Alicio forte surprizigxis, cxar ecx en la komenco de tiu tre sxatata vorto, la dukina vocxo ekvelkis, kaj la dukina brako, ligita kun la sxia, forte tremis. Jen, rekte kontraux ili, vizagxo kontraux vizagxo, staris la Kera Damo, kun la brakoj falditaj. Sxi sulkigas fulmotondre la brovojn. "Estas bela tago, via Dama Mosxtino," la Dukino komencis per tre humila kaj malforta vocxo. "Jam nun mi admonas vin," la Damo pasie interrompis sxin, piedfrapante la grundon, "aux vi aux via kapo jam nun devas esti for, vi elektu!" La Dukino elektis, kaj--malaperis! "Ni dauxrigu la ludadon," la Damo diris al Alicio; kaj Alicio, tro timigite por eligi ecx unu vorton, per malvolantaj pasxoj sekvis sxin al la ludejo. La aliaj gastoj, profitante la foreston de la Damo jam sidigxis sub la arboj por ripozi. Sed ekvidinte la Damon, ili tuj levis sin kaj enue ekludis. Por instigi ilin la Damo anoncis ke ecx unumomenta prokrasto kostos al la prokrastanto--la vivon. Dum la tuta ludtempo, tra la tuta ludkampo, la Damo ne cxesis malpaci kun la aliaj ludantoj kaj cxiumomente kriegis "Senkapigu lin," aux "Senkapigu sxin." La soldatoj devis gardi la cxiuminute mortkondamnatojn; por plenumi tiun devon, estis necese ke ili forlasu la luddevon, t.e. la devon esti arkoj; kaj konsekvence restis post duonhoro ecx ne unu arko; cxiuj partoprenintoj (krom la Regxo, la Damo, kaj Alicio) estis jam mortkondamnitaj kaj soldate gardataj. La Damo--pro manko da senkapigebla materialo--cxesis labori, kaj per spireganta vocxo demandis al Alicio: "Cxu vi jam vidis la Falsan Kelonion?" "Ne," respondis sxi, "ecx mi ne scias kio estas Falsa Kelonio." "Gxi estas," la Damo respondis, "la kreitajxo, el kiu oni faras la falskelonian supon." "Mi neniam vidis tian beston," diris Alicio, "aux ecx auxdis pri gxi." "Vi venu, do," diris la Damo, "kaj li mem diros al vi sian vivhistorion." En la momento kiam sxi ekiris kun la Damo, sxi auxdis la Regxon diranta (per tre mallauxta vocxo) al la tuta cxeestantaro: "Oni vin pardonas--cxiujn." "Jen tre bona afero," sxi pensis. "Do, malgraux cxio, tiuj teruraj ekzekutoj ne efektivigxos. Mi tre, tre gxojas pri tio." Baldaux ili alvenis al Grifo kusxanta en la sunlumo kaj profunde dormanta. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la ilustrajxon.) "Levu vin, dormemulo," ordonis la Damo, "kaj konduku cxi tiun frauxlinon al la Falsa Kelonio, por ke sxi auxskultu lian vivhistorion." Tiam por ekskuzi sin al Alicio sxi aldonis: "Mi mem devas iri returne por arangxi kelkajn ekzekutojn kiujn mi ordonis." Kaj sxi foriris lasante Alicion sola kun la Grifo. La Grifo, levinte sin kaj frotinte la okulojn, atendis gxis la Damo malaperis kaj tuj--tuj mokridis sxin. "Jen bona sxerco," li diris, duone al si, duone al Alicio. "Ho, gxin diru al mi, mi petas," Alicio diris. [Ilustrajxo: LA GRIFO PROFUNDE DORMIS.] "Nu, la sxerco estas _sxi_ mem," diris la Grifo. "Cxio tio pri la ekzekutoj estas nur sxia fantazio; oni ja fakte neniun ekzekutas! Tamen, vi rapidigxu!" "Tie cxi cxiu ja ordonas rapidigxi," pensis Alicio, dum sxi malrapide sekvas gxin. "Neniam en la tuta vivo oni tiom cxirkauxordonis min, neniam!" Ne multe progresinte, ili jam ekvidis malproksime la Falsan Kelonion. Li sidis tutsola sur iu rokrando, kaj havis tre tristan mienon. Kiam ili pli proksimigxis, Alicio povis auxdi, ke li gxemas tiel profunde ke li riskas rompi al si la koron. Sxi eksentis por li tre fortan kompaton, kaj demandis al la Grifo: "Kiaspeca estas lia doloro?" Sed la Grifo respondis per preskaux tiaj samaj vortoj, kiajn li jxus uzis pri la Damo: "Cxio tio pri la doloro estas nur lia fantazio; li ja ne havas realajn dolorojn.--Tamen, vi rapidigxu." Do, ili marsxis kune rekte al la Falsa Kelonio. Tiu rigardis ilin el grandaj larmplenaj okuloj, sed diris nenion. "Tiu cxi frauxlino tre deziras scii vian historion," diris la Grifo. "Mi volonte diros gxin al sxi," diris la Falsa Kelonio per profunda, kvazaux kaverna vocxo. "Vi ambaux sidigxu, mi petas. Kaj ecx ne unu vorton parolu, gxis mi finos." Ili do sidigxis, kaj dum kelkaj minutoj _neniu_ parolis. Alicio pensis interne, "Kiamaniere li povos fini, se neniam li komencos, _tion_ mi ne povas kompreni." Tamen sxi pacience atendis. "Iam en la pasinto," diris fine la Falsa Kelonio kun profunda ekgxemo, "mi estis _vera_ Kelonio." Sekvis tiujn vortojn tre longa silento, kiun interrompis nur la okazaj interjekcioj (_Hjckrrh, Hjckrrh_) de la Grifo kaj la konstanta plorgxemado de la Falsa Kelonio. Alicio preskaux decidigxis levi sin kaj peti forpermeson, dirante 'Mi tre dankas vin, sinjoro, por via interesa rakonto.' Tamen, cxar sxi supozis, ke li nepre diros iom pli, sxi restis trankvile, kaj nenion diris. "Kiam mi estis malgrandulo," fine la Falsa Kelonio dauxrigis iom pli trankvile (kvankam ecx nun li plorgxemis ne malofte), "la gepatroj sendis min al lernejo en la maro. La instruisto estis iu maljuna kelonio--ni kutime nomis lin Testud'--" "Pro kio vi nomis lin Testud' cxar li ne estis Testudo?" interrompis Alicio. "Ni ja nomis lin Testud', cxar li estis fame konata _te-studento_, kaj tre sxatis paroli pri la te-kulturo. Cxu vi ne povis konkludi tion, ne demandinte?" La Falsa Kelonio evidente indignis, ke pro sxia malspriteco li devis doni tiun klarigon. Kaj la Grifo aldonis: "Vi devas honti, demandinte pri tia simpla afero." Tiam, por doni pli fortan emfazon al la riprocxo, ambaux sidis silente kaj rigardegis Alicion, gxis pro konfuzo sxi estus tre kontenta ke la tero malfermigxu kaj kovru sxin. Fine, la Grifo diris al la Falsa Kelonio: "Vi rapidu, malrapidulo! oni ne povas tie cxi atendi la tutan tagon." La Falsa Kelonio dauxrigis per jenaj vortoj:-- "Jes, ni iris al la lernejo en la maro, kvankam vi eble ne kredas tion--" "Mi ne diris ke mi ne kredas," interrompis Alicio. "Vi ja ofte diris tion," diris la Falsa Kelonio, "almenaux se vi similas aliajn hominfanojn." Kaj antaux ol Alicio povis ree ekparoli, la Grifo ekkriis al sxi severe: "Vi fermu la busxon!" La Falsa Kelonio dauxrigis: "Tre bonan instruadon ni havis; fakte, ni iris lernejon cxiutage--" "Pri tio vi ne devas fanfaroni," diris Alicio, "ankaux mi iras en cxiutagan lernejon." "Cxu vi lernas _ekstrajxojn_?" demandis la Falsa Kelonio. "Jes," respondis Alicio, "la francan lingvon kaj la muzikon." "Ankaux la vestlavadon?" demandis plue la Falsa Kelonio. "Certege ne!" indignis Alicio. "Do, malgraux cxio, la via ne estis efektive altranga, bonstila lernejo," diris triumfe la Falsa Kelonio. "En la nia, oni ja presigis cxe la kontfino: 'La franca lingvo, la muziko, kaj la _vestlavado_--ekstraj.'" "Laux mi, vi ne multe bezonis la vestlavadon," diris Alicio "cxar vi vivis sur la marfundo." "Miaj gepatroj povis pagi nek por tiu ekstrajxo, nek por la aliaj," la Falsa Kelonio diris gxemante. "Ili pagis nur la ordinarajn kurspagojn." "Kiajn temojn la ordinara kurso enhavis?" Alicio demandis. "Por komenci," respondis la Falsa Kelonio, "La Libro-lekado kaj la Plumskrapado; ankaux la diversaj fakoj de Aritmetiko--Ambicio, Korpremo, Multimpliko, kaj Diveno." "Pri Multimpliko," Alicio kuragxis diri, "mi neniam auxdis. Kio gxi estas?" La Grifo levis surprize ambaux birdpiedojn. (Li ankaux havis en la posta parto du bestpiedojn--vidu la ilustrajxon.) "Kion?" Gxi ekkriis "neniam auxdis pri Multimpliko kaj tamen scias pri la Divenarto? Nu tiu arto kaj la arto multimpliki estas reciproke konversaj; kaj nur postkiam oni _multe_ praktikis implikon, estas permesate ecx komenci la arton diveni. Diveno sen antauxa impliko estas ja tute senvalora. Tamen vi, ne konante Multimplikon, pretendas bone koni la Divenon. Ecx idioto ne kredus tion." Alicio jam ne havis la kuragxon por demandi plu al la Grifo pri la marlerneja Aritmetiko. Turnante sin for de li, sxi demandis al la Falsa Kelonio: "Kion alian vi devis lerni?" "En la unua loko, la Misterojn," respondis la Falsa Kelonio kalkulante la temojn per siaj piedajxoj, nome Mistero Antikva kaj Mistero Moderna: ankaux la Disigarto. La Disigarta instruisto estis maljuna angilo kiu venis nur unufojon en cxiu semajno; li instruis al ni disigi cxiujn objektojn, cxu ebenaj, cxu solidaj kaj _Kolerigi florbildojn_. "Kiamaniere oni faris tion?" demandis Alicio. "Nu, la detala klarigo estus ja tre teda," diris la Falsa Kelonio, "tamen mi certigas al vi ke niaj lernejanoj, se ili bezonus, ekzemple, rugxigi blankajn rozojn (kiel hodiaux la gxardenistoj de la Damo) tre hontus uzi ilian kolorilon; kaj ecx por rugxigi la Damon mem, la koleriga metodo estus multe pli bonartista ol la koloriga. Eble la Grifo volos aldoni pluan klarigon." "Mi ne povas," diris la Grifo, "cxar pro manko da tempo mi neniam lernis la kolerigarton. La klasika profesoro tre okupis mian tempon; li ja estis vera kankro." "Mi ne lernis de li," diris gxemante la Falsa Kelonio. "Oni diris ke li instruis la Ratinan kaj Blekan lingvojn. Cxu mi estas prava?" "Tute prava," diris la Grifo, ankaux gxemante, kaj pro la dolorigaj memorajxoj ili ambaux kovris la vizagxojn per la piedajxoj. "Kaj kiom da horoj cxiutage vi studis en la lernejo?" Alicio faris tiun demandon en la celo kiel eble plej rapide enkonduki novan paroltemon. "Dek horojn," respondis la Falsa Kelonio, "en la unua tago, naux en la dua kaj tiel plu." "Jen tre kurioza arangxo," diris Alicio. "_Nu, ligigxis_ kun tiu 'kurioza' arangxo," aldiris la Grifo, "unu tre sxatata konsekvenco; cxar en la dekunua tago _nuligigxis_ cxiuj lecionoj." "Cxu vi volas komprenigi," diris Alicio tre mirigite "ke en la dekunua tago la lernejanoj havis la tempon tute libera?" "Certe," diris la Falsturto. "Kaj kio okazis en la dekdua tago," Alicio vigle demandis. "Jen suficxe pri la lecionoj," la Grifo interrompis sxin tre firme. "La Falsa Kelonio nun rakontos al vi ion pri la ludoj." CXAPITRO X LA OMARA KVADRILO La Falsa Kelonio profunde ekgxemis, kaj tiris la postan flankon de unu piedajxo trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis paroli, sed liaj plorgxemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn. "Li kondutas same kvazaux li havas oston en la gorgxo," diris la Grifo kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi la oston. Fine la Falsa Kelonio regajnis la vocxpovon, kaj kun larmoj glitfalantaj sur siaj vangoj komencis: "Eble vi ne logxis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi neniam') eble ankaux vi neniam estas prezentita al Omaro--(Alicio komencis diri 'Mi unufojon gustumis--' sed rapide haltigis sin kaj diris anstatauxe 'Mi neniam')--do vi ecx ne povas imagi, kia rava afero estas la Omara Kvadrilo." "Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca gxi estas?" "Nu," la Grifo respondis, "oni komence formigxas en unu rangon laux la marbordo--" "En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, k.c. Poste, kiam oni formovis cxiujn meduzojn--" --"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo. --"Oni du fojojn antauxen iras--" --"cxiu kun sia kundancanta omaro,"--ree interrompis la Grifo. --"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio--"du fojojn antauxen iras, turnigxas kun la kunulo--" --"Sxangxas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo. --"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja jxetas la--" --"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron. --"Kiel eble plej malproksimen en la maron--" --"Nagxsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraux pli ekscitite. --"Renversas sin en la maro--" dirante tion ecx la Falsa Kelonio saltis furioze sur la piedpintoj. --"Denove sxangxas la kunulon--" Cxi tiun fojon la Grifo tiel forte kriegis, ke sxajnis al Alicio ke sxiaj oreloj krevas. --"Renagxas al tero, kaj--jen la fino de l' unua movado," diris la Falsa Kelonio. En tiu momento li subite mallauxtigis la vocxon, kaj ambaux bestoj kiuj jxus freneze cxirkauxsaltis, ree sidigxis, kaj rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie. "Gxi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio. "Cxu vi volus vidi iometon da gxi?" demandis la Falsa Kelonio. "Ho, mi tre sxatus gxin," respondis Alicio. "Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?" "Ho, _vi_ kantu," diris la Grifo, "cxar mi forgesis la vortojn." Ili do komencis danci cxirkaux Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj pasxoj, ili piedpremis al sxi la piedfingrojn. Ambaux markis la taktojn svingante la dekstran antauxpiedajxon; kaj tre malrapide, tre triste la Falsa Kelonio kantis:-- _"Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende gxemas; "Cxar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas! Kelonioj kaj omaroj je fervoro cxiuj bolas, Kaj atendas vin sur sablo! Cxu vi ankaux danci volas? Vi konsentas, cxu ne vere? Vi konsentas partopreni? Vi konsentas. Cxu ne vere? Ho, konsentu partopreni._ _Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita! Esti kun omar' kunulo for en maron forjxetita!" "Ne! Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme, "Mi ne volas." Al merlango do rifuzis li dankeme. Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni, Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni._ _Fisxamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj; Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj! Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo! Do, ne timu! Cxar sur ambaux bordoj jen por vi patrujo. Vi konsentas, cxu ne vere? Vi konsentas partopreni? Vi konsentas, cxu ne vere? Ho, konsentu partopreni!"_ Kiam la dancado finigxis, Alicio interne sentis ke gxi estas teda kaj ecx ne sendangxera por sxi; tamen sxi diris gxentile:-- "Mi tre dankas; mi tre interesigxis vidante la dancadon; kaj speciale placxis al mi tiu kurioza kanto pri la merlango." "Ho, pri la merlangoj," diris la Falsa Kelonio, "vi kompreneble vidis ilin?" "Jes," Alicio respondis, "tre ofte mi vidis ilin en _la frit_--" "Pri _Lafrito_, mi ne scias kie sidas tiu urbo," diris la Falsa Kelonio, "sed se vi tre ofte vidis ilin, vi kompreneble konas kian aspekton ili havas?" "Mi kredas ke jes," diris Alicio, konsiderante. "Ili havas la vostojn en la busxoj; ankaux ili estas kovritaj per paneroj." "Pri la paneroj vi eraras," diris la Falsa Kelonio, "ili ne povas pro la marvisxo teni panerojn sur la korpo. Sed pri la vostoj vi _ne_ eraras, kaj la kauxzo ja estas--" En tiu momento la Falsa Kelonio oscedis kaj fermis la okulojn, dirante al la Grifo: "_Vi_ diru al sxi pri la kauxzo kaj cxion tion." "La kauxzo estas," diris la Grifo, "ke ili persistis iri danci kun omaroj; do, oni jxetis ilin malproksimen en la maro; do ili havis tre longan falon; do, la vostoj fiksigxis en la busxoj, kaj oni ne povis malfiksi ilin; do--jen cxio." "Mi dankas," diris Alicio, "tio estas por mi tre interesa. Gxis hodiaux mi sciis tre malmulte pri merlangoj." "Mi povas diri al vi pli ol tio, se al vi placxos," diris la Grifo. "Cxu vi scias kial oni nomas tiun fisxon merlango?" "Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?" "Cxar gxia lango estas cxiam en la maro," klarigis la Grifo, "kaj la maron gxi prefere silabas per 'e' nur pro gxia partianeco por la Francoj; vi kredeble rimarkis per kia sopira vocxo gxi kantis '_pli apude al Francujo_.'" (En la angla teksto li tute alie klarigis la nomon. Por ekkompreni gxin, oni devas identigi en la pensoj la vortojn "merlango" kaj "blankigilo" kiuj en angla lingvo havas saman sonon _uxhajting_. Jen la teksta dialogo:-- "Cxu vi scias kial oni nomas gxin merlango?" diris la Grifo. "Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?" "Gxi poluras la bot-kaj sxuojn," diris tre solene la Grifo. "Pol-ur-as la bot-kaj sxu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide, dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kasxitan signifon. "Per kio oni poluras viajn sxuojn?" demandis la Grifo. Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaux ol respondi: "Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aux iu alia nigrigilo." "Tie cxi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda vocxo, "oni poluras botojn per _blankigilo_. Do, vi nun komprenas.") "Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn?" Alicio demandis scivole. "Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi ne uzi tiajn longajn kombinajxojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj povas uzi sen la dangxero esti malkomprenataj. Due, por respondi la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojn _pie diri_ la veron--ni metas sub la piedoj algojn, efektive cxion _verdan_, cxar, bedauxrinde, ne cxiuj niaj gejunuloj estas instinkte _verd-iremaj_." "Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraux pripensante la kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantauxen Sinjoro! oni ne bezonas _vin_.'" "La Merlangoj ja cxiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio "kaj sen fokeno neniu prudenta merlango volus vojagxi ien en la maro." "Cxu vere ne?" Alicio demandis tre mirigite. "Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "cxar dum la vojagxo li eble bezonos reklami siajn komercajxojn en la vizitataj havenoj, kaj kunhavante fokenon li povos respondi sengxene al la demando: 'Cxu vi havas afisxon?' nur montrante al gxi kaj dirante 'Jen, sidante sur la pakajxoj, _jena fisxo_!'" Cxar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fisxa afisxo, la Falsa Kelonio ofendigxis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi ke nun Alicio rakontu al ili _sian_ historion. "Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiauxa mateno," diris Alicio naive, "cxar ne utilus priparoli la antauxajn tagojn, ecx la hierauxan, pro tio ke mi ne estis la sama persono." "Cxion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio. "Ne, ne! la aventurojn antaux cxio alia," diris malpacience la Grifo, "per klarigoj oni ja terure perdas la tempon." Sekve, Alicio komencis rakonti al ili siajn aventurojn de la tempo kiam sxi ekvidis la Blankan Kuniklon. En la komenco sxi sentis sin tre timema, pro la fakto ke ambaux bestoj tre alproksimigxis al sxi--cxe cxiu flanko po unu--kaj tre largxe malfermis la okulojn kaj busxojn. Tamen dum la rakontado sxi iom post iom farigxis pli sinfida. La auxskultantoj restis tute trankvilaj gxis sxi rakontis pri la deklamo (antaux la Rauxpo) de la poemo "_Patro Vilcxo_." Kiam sxi diris al ili ke la vortoj elvenis el la busxo tute malpravaj, la Falsa Kelonio profunde enspiregis kaj diris "Jen tre kurioza fakto." "Apenaux povus esti io pli kurioza," aldonis la Grifo. "La vortoj elvenis malpravaj," ripetis la Falsa Kelonio, kaj profunde pensis. Post kelkaj momentoj gxi diris:-- "Mi do tre sxatus auxskulti, se la Frauxlino volus nun deklami ian versajxon. Vi ordonu ke sxi komencu." Li rigardis la Grifon kvazaux li kredas ke gxi havas la rajton ordoni sxin. "Vi starigxu," diris la Grifo al Alicio, "kaj deklamu '_la Dormemulo_.'" "La kreitajxoj ja terure ordonadas min," pensis Alicio, "kaj igas min deklami la parkerajxojn same kiel se mi estus en la lernejo." Tamen sxi levigxis kaj komencis la deklamon, sed sxia kapo plenigxis de la Omara Kvadrilo en tia grado ke apenaux sxi konsciis kion sxi diras, kaj la vortoj venis tre, tre kurioze:-- _Jen la vocx' de l' Omar'! mi auxdis la krion, "Vi min bakis tro brune, vi iru Azion!" La hararon netigas en cxiu okazo La anas' per l' okuloj, sed li per la nazo. Kiam seka la sablo, li kvazaux monarhxo Malestime parolas ecx pri la sxarko. Kiam tajdo kun sxarkoj amase enfluas Malfiera la vocxo per kiu li bruas._ "Tiuj certe ne estas la vortoj kiujn _mi_ lernis en la infaneco," diris la Grifo. "Tiujn vortojn mi neniam auxdis gxis la nuna momento," diris la Falsa Kelonio, "gxi ja estas nur sensencajxo." Alicio diris nenion. Fininte la verson, sxi sidigxis, metis la manojn al la kapo, kaj ekmiris cxu iam sxia vivo refarigxos ordinara. "Mi tre volus scii la klarigon de cxio tio," diris la Falsa Kelonio. "Sxi ne povas klarigi," la Grifo vigle intermetis. "Eldiru la duan verson." "Sed pri lia hararo," persistis la Falsa Kelonio, "li fakte ne povus netigi gxin per la nazo." Alicio havis nenion por diri; sxi nur rigardis ilin senhelpe. "Vi eldiru la duan verson," ripetis la Grifo, "gxi komencigxas per la vortoj '_Lian domon pasante_--'" Alicio ne kuragxis malobei, kvankam sxi estis certa ke cxio nepre elvenos malprave. Per tremanta vocxo sxi eldiris:-- _Lian domon pasante, per unu okulo Mi ekvidis panteron kun guf' por kunulo. La pantero englutis ja cxion gluteblan, Al la gufo lasante nenion mangxeblan. La festeno finigxis: al la guf' li permesis La kuleron enposxi; li mem ne forgesis La trancxilon enpaki virinan en mufon Kaj per tio li ankaux distrancxis la--!_ En tiu momento la Falsa Kelonio malpacience interrompis sxin:-- "Por kio utilas," li diris, "ke vi eldiru tiajn versacxojn, ne dume klarigante ilin? Gxi estas ja la plej konfuziga lingvajxo kiun iam en la vivo mi auxskultis." "Jes," konsente diris la Grifo, "ankaux mi opinias ke estos bone ne plu dauxrigi tiun deklamajxon." Ankaux Alicio tre gxoje konsentis. "Cxu vi volas ke ni tradancu la duan parton de la Omara Danco?" proponis la Grifo "aux cxu vi eble preferus ke la Falsa Kelonio kantu al vi?" "Ho, mi certe preferus la kanton, se la Falsa Kelonio komplezos." Alicio respondis tiel fervore ke la Grifo diris, ofendite: "H'm! Pri gustoj ne utilas diskuti. Do, se agrable al vi, karulo, vi kantu por sxi '_Kelonia Supo_.'" La Falsa Kelonio ekgxemis profunde, kaj kantis per vocxo iafoje plorsufokita: _Supo alloga de verda kolor' Preta je la sepa hor'! De la vespero la cxefa glor'! Supo vespera, bela vi Sup'! Supo vespera, bela vi Sup'! Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera Bela, ho bela vi Sup'!_ _Ho, bela Supo! pli bona ol truf', Ol supo el bovida huf'! Cxion fordonus mi por suf-- --icxe da vi, ho bela vi Sup'! --icxe da vi, ho, bela vi Sup'! Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera! Bela, ho bela vi Sup'! --VI SUP'!_ "Denove la hxoron," ekkriis la Grifo. Sed kiam la Falsa Kelonio nur komencis rekanti gxin, de iu malproksima loko auxdigxis lauxta ekkrio:-- "_La proceso komencigxas!_" "Vi rapidu do," kriis la Grifo al Alicio, kaj preninte sxin per la mano, gxi rapidis for, ne atendante la finon de la hxoro. "Pri--kio--oni--pro--cesas?" Alicio dum la kurado demandis spiregante; sed la Grifo nur kuris pli rapide. Dume sekvis ilin--pli kaj pli mallauxte--la vocxo de la Falsa Kelonio finanta per tre melankoliaj tonoj la rekantajxon: _Su-upo ve-espera! Supo ve-espera! Bela, ho bela vi Sup'!_ CXAPITRO XI KIU FORSXTELIS LA TORTOJN? Kiam ili alvenis, la Keraj Geregxoj jam sidis sur sia trono, cxirkauxite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaux la tuta aro da ludkartoj. Jen antaux la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn per granda fercxeno, kaj gardis lin du soldatoj, cxiuflanke po unu. Apud la Regxo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu cxi havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulajxon pergamenan. En la mezo de la jugxejo estis tablo, kaj sur la tablo Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi tre volas," pensis sxi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la tortojn." Tamen, konkludinte el la mienoj de la cxeestantoj ke tio _ne_ okazos, sxi--por pasigi la tempon--komencis cxirkauxrigardi. Gxis la nuna momento neniam en la tuta vivo sxi cxeestis jugxejon; tamen sxi estis _iom_ leginta pri tiaj aferoj, kaj tre kontente sxi konstatis ke sxi povas facile identigi preskaux cxion en la cxambro. "Jen," sxi komencis, "sub la granda peruko, jen la jugxisto." Sendube! Sed li estis ankaux la Regxo, kaj cxar li portis la kronon super la peruko (se vi volas vidi _kiel_, vidu la ilustrajxon sur pagxo 120 [LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.]) li havis la aspekton esti tre malkomforta; ankaux la krono certe ne sidis konvene. "Kaj jen," pensis Alicio dauxrigante la klasifikon, "la _jxurintarejo_, kaj jenaj dekdu kreitajxoj--sxi nepre devis uzi tiun vorton, cxar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj--supozeble estas la _jxurintoj_." Sxi du, tri fojojn ripetis la vortojn "jxurintoj, jxurintarejo," cxar sxi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj sxiaj samagxuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon. La dekdu jxurintoj skribadis (cxiuj senescepte) sur ardezajxoj. "Kion ili faras?" sxi flustris al la Grifo, "ja antaux komenco de la proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi." "Ili skribas cxiu sian propran nomon," la Grifo mallauxte respondis, "pro la timo ke antaux la finigxo de l' proceso ili forgesos gxin." "La stultuloj!" Alicio komencis per lauxta indigna vocxo, sed tuj cxesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la jugxejo," kaj la Regxo, almetinte la okulvitrojn, cxirkauxrigardis por sciigxi kiu parolas. Alicio povis certigxi, same kvazaux sxi rigardus la ardezojn de malantaux iliaj sxultroj, ke cxiuj jxurintoj skribas sur la ardezoj "Stultuloj," kaj ecx sxi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia najbaro. "Kiam la proceso finigxos," pensis Alicio, "oni havos sur tiuj ardezoj vere vidindan miksajxon!" La grifelo de unu jxurinto komencis grinci. _Tion_ kompreneble Alicio ne povis toleri. Do, cxirkauxirinte la jugxejon, kaj preninte oportunan starlokon malantaux li, sxi tre baldaux sukcesis forsxteli nerimarkite la grifelon. Tiel lerte sxi klopodis ke la jxurinteto (gxi estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien gxi malaperis. Li do, post longa cxirkauxsercxado, fine klopodadis kiel eble plej bone skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis _tio_, cxar la fingro faris sur la ardezo nenian postsignon. "La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Regxo. Laux tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj poste malvolvis la pergamenan rulajxon, kaj legis lauxte: _La Kera Damo bakis tortojn En iu somertago! Lakeo sxtelis tiujn tortojn Kaj kasxis sub kratago!_ "Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Regxo, direktante siajn rigardojn al la jxurintoj. "Ne, ne ankoraux," vigle intermetis la Kuniklo. "Antaux tio estas multe da procedoj." "Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Regxo. La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj lauxte kriis:--"Unua atestanto!" La unua atestanto estis la Cxapelisto. Li venis en la cxambron tra flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da buterpano. "Pardonu, via Regxa Mosxto," li komencis, "ke mi kunportas cxi tiujn teajxojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraux finis la temangxadon." "Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?" La Cxapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis lin en la jugxejon kaj starigxis kune, brako en brako. "Je la dekkvara de Marto, mi kredas," li prove diris. "Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaux sammomente. "Elskribu tion," diris la Regxo al la jxurintaro. Laux tiu ordono, la jxurintaro elskribis cxiujn tri datojn sur la ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj spesdekoj! "Demetu vian cxapelon," diris la Regxo al la atestanto. "Gxi ne estas mia," kontrauxdiris la Cxapelisto. "Do, _sxtelita_!" ekkriis la Regxo, turnante sin al la jxurintoj: cxiuj notis ke la cxapelo estas sxtelita. "Mi tenas provizon da ili por vendi," la Cxapelisto klarigis. "Propran cxapelon mi havas neniun. Mi estas ja Cxapelisto." Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la Cxapeliston. Sub sxia rigardego tiu paligxis kaj tremis. "Vi diru vian evidencon," diris la Regxo. "Se vi persistos konduti en tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin." Tiu minaco ja ne kuragxigis la atestanton. Li sencxese sxangxis la sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia konfuzigxo, li ecx elmordis grandan pecon el la tetaso anstataux el la buterpano! En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. Kio povus esti la kauxzo? Post ne longe sxi konstatis ke ankoraux unu fojon sxi komencas _kreski_. Unue sxi preskaux decidigxis starigxi kaj eliri la jugxejon. Tamen post plua pripenso, sxi opiniis ke estos pli bone resti kie sxi nun sidas, gxis manko da spaco devigos la eliron. "Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun trovigxis sidanta apud sxi. "Apenaux mi povas spiri." "Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile. "Mi ja kreskas." "Vi ne rajtas kreski tie cxi," diris la Gliro. "Sensencajxo," rediris Alicio pli kuragxe. "Ankaux _vi_ kreskas." "Jes," respondis la Gliro. "Sed mi kreskas laux normala rapideco, kaj vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' jugxejo. La Damo dume ecx ne unu momenton cxesis rigardegi la Cxapeliston, kaj, en la momento kiam la Gliro transiras la jugxejon, sxi diris al unu el la cxambelanoj: "Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Auxdinte tiun ordonon la Cxapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke ambaux sxuoj fortremigxis de la piedoj. "Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Regxo; "se ne, mi nepre ekzekutigos vin, cxu vi estas nerve afliktata, aux ne." "Se placxas al via Regxa Mosxto," la Cxapelisto tuj komencis per tremanta vocxo--"mi estas malricxulo--kaj apenaux mi komencis mian temangxon--t.e. komencis antaux nur kelkaj tagoj--kaj pro la fakto ke la buterpano farigxis tiel maldika--kaj ke la teo tvinklis tiel forte--" "Kio tio estas pri _tvinklo_?" la Regxo demandis. "Gxi komencigxis per la Te--" diris la Cxapelisto. "Kompreneble '_tvinklo_' komencigxas per T" diris vigle la Regxo. "Cxu vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?--vi dauxrigu!" --"Mi estas malricxulo," la Cxapelisto rekomencis "kaj preskaux cxio pli malpli _tvinklis_ post la teo, sed la Martleporo diris--" "Mi _ne_ diris," la Martleporo rapide intermetis. "Vi _diris_--" insistis la Cxapelisto. "Mi tion neas," diris la Martleporo. "Li neas 'tion'" diris la Regxo, "do ellasu 'tion' el la evidenco." "Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris--" kaj la Cxapelisto cxirkauxregardis por vidi cxu ankaux li neos--sed la Gliro nenion neis, cxar li profunde endormigxis. "Kaj poste," la Cxapelisto dauxrigis, "mi trancxis pli da buterpano--" "Sed kion la Gliro diris?" demandis unu jxurinto. "Tion mi ne povas memori," respondis la Cxapelisto. "Se vi ne memoros," minacis la Regxo, "mi ekzekutigos vin." La kompatinda Cxapelisto lasis fali la tetason kaj buterpanon, kaj humile surgenuis. Denove jam la trian fojon, li komencis:-- "Mi--se placxas al via Regxa Mosxto--estas tre malricxa--" "Konsente, tre malricxa vi estas je la parolarto," diris la Regxo, "gxin vi certe ne posedas." Cxe tiu regxa sxerco, unu kobajo aplauxdis, kaj estis tuj subpremita de la oficistoj. (Cxar 'subpremita' estas iom malfacila vorto, mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la jugxejo grandan kanvassakon, kunligeblan cxe la busxo per sxnuretoj. En tiun sakon oni sxovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako.) "Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio. "Tre ofte mi legas en la jxurnaloj ke cxe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj ekaplauxdis, sed la aplauxdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj de la jugxejo.' Kaj gxis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio signifas." "Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Regxo, "estas permesite al vi deiri." "Mi ja ne povas," kontrauxdiris la Cxapelisto, "deiri pli malsupren, cxar jam mi staras sur la planko." "Tamen vi povas _decidi desidi_ tie," respondis la Regxo. Cxe tio la alia kobajo aplauxdis kaj--estis subpremita. "Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli bone progresi." "Mi preferus hejmenigxi por dauxrigi la temangxadon," diris la Cxapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de kantintoj. "Vi havas la forpermeson," diris la Regxo, kaj la Cxapelisto tuj eligxis la jugxejon, ecx ne revestinte la sxuojn. --"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la oficistoj. Sed antaux ol la oficisto atingis la pordon, jam la Cxapelisto tute malaperis. "Alvoku la duan atestanton," ordonis la Regxo. La dua atestanto estis la Dukina kuiristino. Sxi portis en la mano la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaux la enveno; cxar sxi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite komencigxis forta kaj konstanta ternado. "Vi eldiru vian evidenc--" la Regxo nur komencis. "Rifuzas!" diris la kuiristino. La Regxo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallauxta vocxo diris:-- "Cxi tiun atestanton via Regxa Mosxto devas _kros_-ekzameni." "Nu, se tio estas nepre necesa," la Regxo diris rezignacie, "mi faros gxin laux mia eblo." [Ilustrajxo: LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.] Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la brovojn kontraux la kuiristino, gxis liaj okuloj preskaux tute fermigxis, li demandis per tre profunda vocxo:--"El kio oni faras tortojn?" "Plejparte el pipro," respondis la kuiristino. "El melaso," korektis iu dorma vocxo malantaux sxi. "Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo. "Senkapigu tiun Gliron! Eligu lin el la jugxejo! Subpremu lin! Pincxu lin! Sxiru al li la vangharojn!" Dum kelkaj momentoj la tuta jugxantaro konfuzigxis, klopodadante eligi la Gliron. Kiam fine cxio retrankviligxis, la kuiristino jam malaperis. "Ne grave estas," diris la Regxo. Interne, li ja estis tre kontenta. "Alvoku la trian atestanton," li rapide dauxrigis, kaj aldonis per mallauxta vocxo al la Damo: "Bonvolu, mia karulino, _mem_ krosekzameni la venontan. Pro tiu laboro la kapo al mi preskaux krevas." Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfusxas la liston, kaj sxi tre miris kian sxajnon havos la venonta atestanto; "cxar," sxi diris al si, "oni gxis nun ricevis tre malmulte da evidenco." Imagu al vi sxian surprizon kiam sxi auxdis la kuniklon per la plej alta tono de sia kunikla vocxeto ellegi la nomon "Alicio." CXAPITRO XII ALICIO ATESTANTO "Jen mi" ekkriis Alicio. Pro la eksciteco sin trovi alvokata, sxi tute forgesis ke dum la lastaj minutoj sxi tre multe kreskis; kaj tiel subite sxi eksaltis supren, ke sxi renversis per la jupo la jxurintarujon, kaj faligis cxiujn jxurintojn sur la kapojn de la sube starantoj. Jen ili kusxis sur la planko kaj senhelpe baraktadis, rememorigante al sxi kio okazis en la hejmo antaux unu semajno, kiam sxi akcidente renversis el globo aron da rugxaj fisxoj. "Ho, pardonu, mi petegas," sxi ekkriis tre cxagrenite, kaj komencis kiel eble plej rapide relevi ilin. La jxus aludita akcidento ja venigis en sxian kapon la ideon ke, se sxi ne sukcesos tuj kolekti kaj residigi ilin, ili nepre mortos. "La proceson oni ne povas dauxrigi," diris la Regxo per tre serioza vocxo, "gxis cxiuj jxurintoj residigxos--_cxiuj_." Ripetante la lastan vorton, li fikse rigardis Alicion. Alicio do rerigardis al la jxurintarujo, kaj vidis, ke pro sia eksciteco sxi remetis la Lacerton kun la kapo malsupren. Pro tio la kompatinda besteto melankolie svingadis la voston, sed tute ne povis rektigi sin. Elpreninte gxin, sxi restarigis gxin konvene. Tamen _private_ sxi opiniis ke Sro. "Bil" havus egale saman valoron en la proceso, cxu li sidus renversite aux kapsupre. Kiam la jxurintoj iom retrankviligxis post la renversigxo, kaj oni trovis kaj redonis al ili la ardezojn kaj grifelojn, ili tuj komencis elskribi plenan historion de la akcidento, escepte nur la Lacerton, kiu pro la terura sxoko sidis kun la busxo malfermita kaj rigardis la plafonon. --"Kion vi scias pri cxi tiu afero?" la Regxo demandis al Alicio. "Nenion," sxi respondis. "Nenion ajn?" persistis la Regxo. "Nenion ajn." "Tio estas tre grava," diris la Regxo turnante sin al la jxurintoj. Tiuj jxus komencis skribi tion sur la ardezoj. Sed la Blanka Kuniklo tre sulkigis la brovojn, kaj faris al la Regxo malaproban geston, dirante per tre respekta vocxo: "Kompreneble via Regxa Mosxto intencis diri _mal_grava?" "Malgrava, kompreneble," la Regxo diris lauxte. Tamen, mallauxtvocxe li dauxre diradis al si: "grava, malgrava, malgrava, grava" kvazaux li eksperimentas kiu vorto havas la pli bonan sonon. Kelkaj jxurintoj skribis "grava," aliaj skribis "malgrava." Alicio povis mem vidi tion, cxar sxi staris suficxe proksime por rigardi sur la ardezojn. "Tamen tio ne esta grava," sxi pensis. En tiu momento la Regxo subite ordonis "Silenton!"--Li ja en la lastaj minutoj diligente skribis en sia notlibro--kaj nun li legis el tiu libro: "'Regulo Kvardekdua' '_Neniu persono, kies alteco superas unu kilometron, rajtas resti en la jugxejo._'" "_Mi_ ne havas tian altecon," protestis Alicio. "Vi havas," diris la Regxo. "Preskaux _du_ kilometrojn," aldonis la Damo. "Nu, cxiuokaze mi ne volas iri," diris Alicio. "Plue, tio ne estas vera regulo; vi ja jxus nun elpensis gxin." "Kiel vi kuragxas tion diri?" diris la Regxo. "Ne estas en la libro ecx unu regulo pli malnova!" "En tiu okazo, gxi devis esti la unua," kritikis Alicio. La Regxo paligxis kaj tuj fermis la notlibron. "Konsideru la verdikton," li diris al la jxurintoj per mallauxta trema vocxo. La Blanka Kuniklo eksaltis ekscitite. "Se placxas al via Regxa Mosxto," diris li, "ni ankoraux havas pli da evidenco por auxskulti. Oni jxus trovis tiun cxi paperon." "Kion gxi enhavas?" demandis la Damo. "Ne ankoraux mi malfermis gxin," diris la Kuniklo; "sed gxi sxajnas esti letero skribita de la jugxato al--al iu." "Nepre al _iu_" diris la Regxo "escepte se gxi estas skribita al Neniu, kaj ordinare oni ne skribas al _li_." "Al kiu gxi estas adresita?" demandis unu jxurinto. "Gxi tute ne estas adresita," diris la Blanka Kuniklo. "Fakte, nenio estas skribita sur la eksterajxo." Dirante tion li malfaldis la paperon, kaj aldonis:-- "Post cxio dirita, gxi ne estas letero; gxi estas versajxoj." "Cxu ili estas skribitaj per la manskribo de la jugxato?" demandis alia jxurinto. "Ne," respondis la Blanka Kuniklo, "kaj jen la plej nekomprenebla afero." Cxe tio la mienoj de la tuta jxurintaro proklamis plenan konfuzigxon. "Do, li nepre imitis _ies_ manskribon," diris la Regxo. (La mienoj de la jxurintoj reheligxis.) "Se placxas al via Regxa Mosxto," diris la jugxato mem, "mi ne skribis gxin, kaj neniu povas pruvi ke mi skribis gxin. Gxi ja ne estas subskribita cxe la fino." "Se vi ne subskribis," diris la Regxo, "tio nur pligravigas la ofendon. Vi nepre _intencis_ ian friponajxon, cxar alie vi certe estus subskribinta la paperon kiel honestulo." Sekvis universala aklamado. Oni ja sentis ke tio estas la unua vere sprita diro, kiun la Regxo diris dum la tuta tago. "Tio pruvas ke li estas kulpa," diris la Damo. "Gxi pruvas nenion," diris Alicio. "Vi ja ankoraux ne scias cxu la versajxoj ecx rilatas la nunan aferon." "Legu ilin," la Regxo ordonis. La Blanka Kuniklo almetis siajn okulvitrojn. "Kie vi volas ke mi komencu?" li demandis. "Komencu cxe la komenco," diris la Regxo solene, "kaj dauxrigu gxis vi venos al la fino; kaj cxe la fino cxesu legi." Jen la versajxoj kiujn la Blanka Kuniklo legis: _Li diris ke vi vidis sxin Kaj nomis min cxe li, ho! Sxi lauxdis min (atentu gxin) Sed ne pri la talio._ _Anoncis li ke restos mi Cxi tie--ni gxin sciis. "Se la aferon pusxos sxi, Ho ve al mi," vi kriis._ _Al sxi nur unu, du al li, Tri, kvar al ni li donis! Sed cxiuj venis re al vi Li tion ne oponis._ _Se mi aux sxi en tio cxi Kulpigxus, li tre fida Ke igos nin liberaj vi Kiel nin vi nun vidas._ _Supozis mi ke estis vi Malhelpo al la planoj (Dolor' vi for! ekkriis sxi) De ni kaj gxi--pri ranoj._ _Ne sciu li pri sxia sxat'; Cxar tiu devas esti Sekreta--kiel diplomat'! Cxu vi ne volas resti?_ "Jen la plej grava evidencajxo kiun ni gxis nun auxskultis," diris kontente la Regxo, kaj frotis al si la manojn. "Nun do la jxurintoj konsid..." "Se iu el ili povos klarigi gxin," diris Alicio--sxi en la lastaj minutoj tiom grandigxis ke sxi jam ne timis interrompi ecx la Regxon mem--"mi donacos al li ses pencojn (250sd.); mi mem kredas ke enestas en gxi ecx ne unu ero da racia signifo." Cxiuj jxurintoj elskribis sur la ardezoj ke "_Sxi_ kredas ke enestas ecx ne unu ero da signifo," sed neniu el ili, malgraux la oferita premio, penis klarigi la versojn. "Se enestas nenia signifo," diris la Regxo, "tio ja sxparos al ni multe da gxeno, cxar signifojn ni ne bezonas sercxi. Tamen, mi ne estas certa," li dauxrigis, etendante la versojn sur la genuo kaj kritike per unu okulo rigardante ilin; "Mi malgraux cxio komencas trovi en ili ian signifon. '_Sed ne pri la talio._' Nur rigardante la jugxaton, oni tuj komprenas, kial sxi ne lauxdis _lian_ talion." "Do jam ni faras progreson," li dauxrigis sinkontente. "'_Ni gxin sciis_' tio kompreneble aludas la jxurintojn. '_Al sxi nur unu, du al li, Tri, kvar al ni li donis_' jen kion li faris disdonacante la tortojn." "Sed," kontrauxdiris Alicio, "la dauxrigo montras ke '_cxiuj venis re al vi_.'" "Kaj jen ili," triumfis la Regxo, montrante sur la tablon. "Nenio povas esti pli klara pruvo ol tio. Ankaux tion cxi atentu: '_Dolor' vi for, ekkriis sxi._' Cxu vi, mia kara, (turnante sin al la Damo) ne ordonis ke la Loro estu for? Tamen, jen li sidas!" "Certege," kriis la Damo, kaj furioze jxetis kontraux la Loron grandan inkujon. La inkujo trafis--ne la Loron--sed Bil Lacerton. Tiu jam de longe cxesis skribi per la fingro, cxar li ne sukcesis fari per gxi markojn; sed nun la kompatinda besteto laboreme rekomencis la fingroskribon, uzante la inkon, kiu gutfalis de lia vizagxo. La Loro tute ne atentis la inkujon; li nur gxentile klinis sin antaux la trono kaj majeste marsxis for. "_Doloro for!_ Do, Loro, for!" la Regxo ripetis per speciale atentiga vocxo, kaj cxirkauxrigardis la cxeestantaron kun afabla rideto. Sekvis tre embarasa silento. Fine la Regxo devis anonci "Mi faris sxercon," kaj--tuj la korteganoj aplauxdis amase. "La jxurintoj konsideru la verdikton," diris la Regxo, jam la dudekan fojon! Cxi tiun fojon la Damo interrompis. "Ne, ne," sxi diris, "ni havu unue la jugxon, kaj nur poste la verdikton." "Vi parolas sensencajxon," lauxte diris Alicio. "Senkapigu sxin," kriegis la Damo per sxia plej alta vocxtono. Tamen neniu ekmovis sin! "Mi ne timas _vin_" diris Alicio (sxi jam kreskis gxis sia normala alteco). "Vi ja estas nenio,--nenio krom ludkartaro!" La tuta kartaro tuj suprenlevigxis en la aeron kaj ree flugfalis sur sxin. Sxi eligis krieton, krieton duone timan kaj duone koleran, penis forfrapi ilin kaj-- --trovis sin kusxanta sur la deklivo. Jen la fratino vartis sxian kapon sur la genuoj kaj forbrosas kelke da sekaj folioj falintaj de la arboj sur sxian vizagxon. "Vi vekigxu, Anjo, vi vekigxu, kara," diris la fratino. "Vi ja tre, tre longe dormis." "Ho, mi estas songxinta tian kuriozan songxon," diris Alicio. Kaj sxi rakontis al la fratino lauxeble cxiujn cxi strangajn Aventurojn, kiujn vi jxus tralegis. Kiam sxi finis la rakonton, la fratino kisis sxin, dirante:-- "Jen tre kurioza songxo certege, Anjo. Sed jam malfruigxas; vi do kuru en la domon por la temangxo." Alicio tuj levis sin kaj rajte pensis--dum sxi kuras--kian mirindan songxon sxi songxis! * * * * * Sed la fratino ankoraux sidis sur la deklivo, apogante la kapon per la mano, kaj rigardante la sunsubiron. Sxi komencis pripensi la fratineton kaj cxiujn sxiajn aventurojn, gxis ankaux sxi falis en revon. Jen sxia revo:-- Unue pri Alicio mem sxi revis. En sxia fantazio denove la manetoj de Alicio kunligigxis sur sxiaj genuoj, denove tiuj klarbluaj okuloj de Alicio rigardas supren en sxiajn. Sxi kvazaux auxdis la verajn vocxtonojn, kvazaux vidis tiun nur-Alician kapskuon (por postenigi la vageman buklon, kiu cxiam malgraux cxio volas fali antaux la okuloj); kaj dum sxi auxskultas--aux sxajnas auxskulti--la tuta cxirkauxajxo farigxis plene posedata de tiuj strangaj songxvivajxoj. Jen la longa herbajxo murmuris cxe sxiaj piedoj cxar la Blanka Kuniklo preterpasas--jen la timigita Muso plauxde nagxas tra la tutapuda al sxi akvo--Jen sxi ekauxdis la tintadon de la tetasoj, dum la Martleporo kun siaj kunuloj partoprenas la neniam finigxantan mangxadon, kaj la altvocxajn kriojn de la Damo ordonanta la malfelicxajn gastojn for, for al la ekzekutisto! Ankaux, jen la porkinfano ternadas sur la dukinaj genuoj, dum frakasigxas cxirkauxe la teleroj kaj pladoj. Denove plenigis la aeron tiu stranga krio de la Grifo, tiuj gratoj de l' Lacerta grifelo, la sufokaj blekoj de la subpremataj kobajoj; kaj malproksime, auxdigxas la plorgxemoj de la Falsa Kelonio. Tre longe sxi sidadis, kun okuloj fermitaj, kaj preskaux kredis ke sxi mem vagas en tiu stranga Mirlando, kvankam sxi bone konsciis ke, se nur sxi malfermos la okulojn, la fantazioj malaperos, kaj cxio refarigxos ordinara. Se sxi malfermos la okulojn, jam ne murmurigos la herbon Blanka Kuniklo, sed nur la vento; la akvoplauxdojn kauxzos ne la Muso, sed nur sxanceligxantaj kanoj; la tintadantaj tetasoj refarigxos sxafsonoriloj; tuj mortos la altvocxaj krioj de la furioza Damo, renaskigxante kiel krioj de la sxafpasxtisto; la infana ternado kaj cxiuj aliaj strangaj bruoj farigxos--nur konfuzita bruaro de la farmkorto; kaj, anstataux la profundaj gxemoj de la Falsa Kelonio, sxi auxdos de malproksime la blekadon de la bovinoj. Fine, sxi imagis al si kiel cxi tiu sama fratineto en la venontaj jaroj estos mem plenagxa virino; kiel sxi kredeble gardos, dum la maturaj jaroj, la simplan kaj ameman koron kiu karakterizas la nunan infanecon; kiel sxi kredeble kolektos cxirkaux si aliajn infanojn, kaj al _ili_ briligos la okulojn per multe da strangaj rakontoj, eble ecx per tiu cxi stranga Songxo; kiel sxi kredeble simpatie partoprenos cxiujn iliajn simplajn gxojojn kaj malgxojojn, rememorante siajn infanjarojn kaj la belajn somertagojn. * * * * * [En la libro mem, la piednotoj trovigxas plejparte cxe la piedoj de la koncernaj pagxoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu cxi unupagxa versio preparita de Distributed Proofreaders, la piednotoj estas kolektitaj cxi tie, cxe la fino de la unu (longa!) pagxo.] [1] [3] La vorto "tejl" prezentas al anglolingvanoj du diversajn ideojn, la ideon "vosto" kaj la ideon "rakonto." [2] La auxtoro tie cxi kritikas (per la busxo de l' Anaso) la anglan kutimon enmeti sen bezono la vortojn "gxi" "gxin" por turni la atenton al longa subjekta aux objekta frazeto, kiu sekvas: en la teksto "gxin" = "iri kun E.A..... por proponi al li la kronon." [4] Angla mallongajxo, inter familianoj, por Vilhelmo. [5] _Cheshire_ (Cxesxsxa) estas la angla graflando en kiu sidas la urbo _Chester_ (Cxesta); ekzistas popoldiro ke nur en tiu graflando la katoj havas la kapablon grimaci. [6] En angla lingvo, "akso" havas ankaux la signifon "hakilo." [7] "Same freneza kiel leporo en Marto" estas angla popoldiro. [8] La angla frazeto kiun uzis la Cxapelisto estas dusencajxo kies ordinara signifo estas "paroli gxis fiksita templimo ekze 10 minutojn"; gxi povas ankaux signifi "alparoli Tempon." [9] Jen alia dusencajxo: Alicio intencis esprimi "lauxtkalkuli la taktojn," sed la Cxapelisto komprenis aux sxajnigis kompreni "bati Tempon." [10] Angla vorto kiu signifas "lumi kiel steloj lumas," "brili intermite." [11] [12] La sama angla vorto "_draw_" havas la signifojn "desegni" kaj "cxerpi." [13] "Ecx Kato rajtas rigardi Regxon" estas angla popoldiro. [14] Krom multaj aliaj supoj, la anglaj havas du, kiujn oni nomas "kelonia" kaj "falskelonia." La unua, kompreneble, estas farata el kelonia viando. La alia estas je gusto tre simila; kaj oni konkludas ke se kelonia supo estas farata el la vera kelonio, la falskelonia nur povas esti farata el la Falsa Kelonio. * * * * * TURNBULL AND SPEARS, PRINTERS, EDINBURGH End of the Project Gutenberg EBook of La Aventuroj de Alicio en Mirlando, by Lewis Carroll *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO *** ***** This file should be named 17482.txt or 17482.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/7/4/8/17482/ Produced by David Starner, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.