The Project Gutenberg eBook of Saltego trans jarmiloj

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Saltego trans jarmiloj

Author: Jean Forge

Release date: October 10, 2022 [eBook #69123]

Language: Esperanto

Original publication: Germany: Ferdinand Hirt & Sohn, 1924

Credits: Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK SALTEGO TRANS JARMILOJ ***

JEAN FORGE

SALTEGO TRANS JARMILOJ

Romano originale verkita

Devizo: Ni fosu nian sulkon

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924

ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

COPYRIGHT 1924 BY FERDINAND HIRT & SOHN, LEIPZIG

MADE IN GERMANY

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

ANTAŬPAROLO

Esperantistoj estas ĝenerale homoj bonhumoraj kaj fantaziemaj. Mi do esperas ĝojigi ilin per ĉi tiu verko konforma al iliaj ecoj.

Romanoj de simila speco ekzistas diversaj en naciaj lingvoj. Ili incitis mian fantazion, precipe ideoj de D-ro Oelwein, kies motivo — kun lia afabla permeso — estis parte mia gvidanto.

Romano fantazia pli valoras, se ĝi ne estas mistere malklara kaj malkonsekvenca, sed restas laŭeble klara kaj logika kaj — kion mi nepre akcentas ĉe originala Esperanto-romano — facile komprenebla por ĉiu!

Pri tio lasta mi klopodis speciale. Ke la romano do trovu multajn amikojn!

Jean Forge.

ĈEFAJ PERSONOJ DE LA ROMANO

ENKONDUKO

Horloĝo super mia skribtablo ekparolas per kvinobla bato:

„Kvina horo! Ĉu vi ne ĉesos skribi?...“

Tiam mi forĵetas la plumon kaj eksaltas. Enpense mi foliumas la skribitajn paĝojn, kiuj kuŝas sur la skribotablo...

Kio? Ĉu estas eble? Ke mi sidis la tutan nokton super mia manuskripto? Tion mi tute ne rimarkis kaj — por konfesi la veron — mi estus verkinta ankoraŭ ĝis tagmezo aŭ pli longe. Efektive, forte ekkaptis min mia nova romano „La ombro“, kiun mi ĵus havas „subplume“...

Kvina horo matene!...

Mi flankenŝovas la kurtenojn. Mi rigardas en la ruĝan matenon. Kion fari nun? Dormi? Tio estus peko; ĉar belega somera tago staras antaŭ la fenestro. Per rozaj fingroj karesas min la suno. Kaj la naturo brilas en multkolora vestaĵaro. Birdoj trilas en la arboj. Kaj blovas juna freŝa vento...

Kio do? Ĉu promeneti tra la juna tago? Per plenaj pulmoj spirante la matenon, ektrinki novan energion kaj inspiron por la glora verko?...

Ha, ideo! Kompreneble.

Mallaŭte mi paŝas tra la dormeganta domo. Kun kuraĝaj paŝoj. Kun gaja entreprenemo en la koro. Malsupren. Trans la korton. En remizon...

Mi eltiras mian aŭtomobilon. Mi plenigas la rezervujojn per benzino. Palpe glitas miaj fingroj super la motoron: en ordo ĉio!

Ekzumas la maŝino. La veturilo tremas kvazaŭ hundo ekkurema.

„Vi kuros, kara mia besto“, mi diras kun dorlota voĉo. „Vi kuros en la junan freŝan tagon vete kun la vento!...“

Antaŭen!

Ekbruas la motoro. Ekbruliĝas pneŭmatikoj trans la korton. En eleganta kurbo mi traveturas la pordegon de la korto. Transsaltas la pavimon de senhomaj longaj stratoj. Veturas inter grandaj dormegantaj domŝtonaĵoj, kiuj formas sufokan malvaston. Kaj liberiĝas fine: aperas rekta ŝoseo!

Ekkrakas la motoro. Ekkuregas veturilaj radoj. Ekblovas forta freŝa vento. Ĝi levas min...

Mi ŝajnas ŝvebi meze en la suna lumo...


Vespero venas.

Tutan tagon mi veturis. Senĉese sidis ĉe la direktila rado. Trarapidegis sennombrajn kilometrojn. Trapasis vilaĝon post vilaĝo, urbon post urbo...

Kie mi estas nun? Ĉu mi scias? Ie, ĉe voja kurbo la vento forportis malice mian stratan planon. Ĉu mi bezonas scii, kien mi veturas? Kiun straton mi devas elekti, kiun direkton? ... eh, afero enuiga! Por mi estas ĉefaĵo, senti subrade novan rektegan ŝoseon...

Ha! Eksaltegas la montrilo de l’ takimetro! Ektondras la motoro. Antaŭen kun triobla rapideco!...

La vojo kuregas kontraŭ min.

La pinte-akra antaŭaĵo de la veturilo tranĉas kvazaŭ glavo la aeron. Furioze muĝegas la vento. Ĝi forŝiregus sendube mian kapon, se mi ne kaŝus ĝin malantaŭ la duonronda ŝirmanta vitro. La bruego de la maŝino kvazaŭ droniĝas en la venta fajfado. Mi estas surda jam. Mi sentas nur la delikatan tremon, kiu vibras tra la veturila torso, regule, kvazaŭ batas koro. Ŝajnas efektive al mi, ke mia veturilo estas vivanta estaĵo...

Vilaĝo aperas ... infanoj ludantaj ... hundoj bojantaj ... flugetanta kokaro ... averte kriegas mia sireno ... for ... antaŭen! ... pli rapide!...

Mi rapidegas plu. Ju pli longe mi veturadas, des pli kreskas mia forto kaj libersenta certeco. Vojajn kurbojn mi veturas lude ... nur sur du pneŭmatikoj ... apud mi disflugas ĉio flanken ... homoj ... bestoj ... arboj ... herbejoj ... kampoj ... arbaroj ... pli rapide ol filmo ruliĝas preter mi la multkoloraj bildoj...

Vespero venas ... mi maltrankviliĝas ... de tempo al tempo laco pendiĝas salte je miaj palpebroj ... dum momento mi fermas la okulojn ... sed tuj denove ekflamas en mia interno la deziro: veturi! ... veturegi!...

Meze sur ŝoseo staras ruĝa globo. Kvazaŭ grandega purpura disko troviĝas antaŭ mi la suno ... mi veturegas kontraŭ ĝin ... freneze saltas la takimetro ... la vento fariĝas uragano...

La arboj ĉe la flankoj formas jam barilon, tra kiu brilas la verdo de herbejoj ... mi vidas nur rubandojn multkolorajn, kiuj ŝoviĝas al mi renkonte ... la ŝoseo fariĝas rubandego de griza tolo, kiu tiriĝas sub mi ... ĉu mi veturas? ... ĉu mi staras? ... senmove sur unu loko meze en ĉi tiu ĥaosego da koloroj?...

Mi flugas! Mi transiĝas en feliĉegan staton, en ebrian ŝanceliĝon ... mi balanciĝas ... kviete lulmoviĝas mia veturilo ... mi sentas, ke la radoj forlasas la teron, ke ili pli kaj pli liberiĝas for de la grundo...

Mi flugas ... for de l’ tero ... renkonte al la fajra globo! Ha, mi sentas, ke mi rule grimpas sur ĝiaj longaj radioj pli kaj pli alten ... ke mi veturas sur ĝiaj radioj kvazaŭ sur senfinaj brilegantaj reloj ... ke la pneŭmatikoj ruliĝas sur ĉi tiu rela vojo pli kaj pli supren ... en sferojn de eterna lumo!

Mi estas libera kaj malpeza.

Miaj okuloj rigardas en la fajroglobon, el kiu fluas stranga varmego. Kaj ĉi tiu varmego flame penetras en mian animon...

Mi volas kanti pro ĝojego kaj feliĉo...

Jam mi ne aŭdas la ĝemojn de l’ motoro ... jam mi ne aŭdas la furiozantan orkanon, kiu muĝegas ĉirkaŭ mi kvazaŭ bolanta maro...

Mi vidas nur la lumon, al kiu mi rapidas ... la ruĝebrilan arkaĵegon, de flamoj konstruitan, sub kiun mi enveturegas...

Kaj meze en ĥaoso da koloroj, kiuj min ĉirkaŭas kvazaŭ gigantegaj muroj, en ondo de purpura lumo, mi leviĝas ... stariĝas ... etendas vaste ambaŭ brakojn ... renkonte al la fajra disko...

Ĉirkaŭ mi kantegas la orkano potencan melodion...


Elteriĝas danĝeraĵo. Subite. Proksimiĝas rapidege.

Sed mi ne vidas la vojan kurbon, kiu nun minace kuregas kontraŭ min!...

ĈEFA PARTO

1.

Subite mi scias, ke mi dormis. Iu vekis min ... aŭ io.

Aŭskultu! En la ejon, en kiu mi kuŝas, fluadas muĝanta maro da muzikaj ondoj. Tonoj fluas tra la ĉambro. Antaŭ miaj spiritaj okuloj ili formiĝas je lumaj ŝvebantaj anĝeloj. Kaj la anĝeloj ŝutas sur min florojn, kiuj disvastigas svenigan bonodoron. Mi trinkas tiun odoron, kiu metiĝas dolĉe sur miajn tempiojn...

La muziko plilaŭtiĝas. Ĝi venas de ie, el iu loko de la ejo. Mi aŭskultas kun muta piemo. Virina voĉo kantas en alta soprano. Ĝi kantas en lingvo nekonata. Poste respondas tenoro. Denove eksonas la muziko. Mallaŭte ĝi ŝvebas laŭlonge sur la planko, supren al mi kaj blovetas super mian korpon dolĉan senforton. Ŝajnas, ke ĝi penetras en mian korpon, ke ĝi fluas de la plandoj supren tra miaj membroj kvazaŭ ia saniga ondofluo...

Nur en mia kapo ŝajnas regi ĥaoso. Malantaŭ mia frunto la pensoj kazeiĝis je granda malorda bulo. Kaj strange, ke tiu bulo ŝajnas esti plumba; ĉar ĝi pezas tiom en mia kranio, ke mia kapo kvazaŭ volas forkuri. Aŭ ĉu mi ne havas sub ĝi kusenon? Ha, mi sentas, ke mia kapo pli kaj pli disiĝas de mia kolo...

Pordo malfermiĝas ie. Furioza vira voĉo krias:

„Kaptu vin diablo! Ĉesigu vian muzikaĉon! Mi devas supre labori!“

La voĉo ruliĝas tondre tra la ĉambro. Sed virino respondas kun indignego:

„Ho, vi estas malbonulo! Vi ne volas aŭskulti la belan London-an operon!...“

„Pri via London-a opero mi mokfajfas! Ĝi estas ludata hodiaŭ jam dekduan fojon. Mi forŝiregos al vi la antenojn de la tegmento aŭ enkarcerigos vin ie kaj radiofonigos en viajn orelojn dum dekdu horoj la ‚Relativecan teorion de Einstein‘, ĉu vi komprenas?!“

La muziko ĉesas. Pordo krakas. Ĝema krio el virina buŝo. Paŝoj.

„Kio okazis?“ demandas kviete alia virina voĉo. „Mi devas peti, ke oni ne faru tian bruon. Vi bone scias, ke apude dormas malsanulo...“

„Sed ĉu mi toleru tian arogantecon?“ respondas akrasone la alia voĉo. „La profesoro estas homo netolerebla. Li eĉ ne volas permesi, ke mi aŭskultu mian London-an operon...“

„Pst! Pli mallaŭte, kara Snob, prefere ni forlasu la ĉambron...“

Silento...

Nenio moviĝas. Nur malproksime, ekstere, ie sur korto krias koko...

La aero muĝas en miaj oreloj en monotona ritmo ... en ĉi tiun muĝadon miksiĝas la dormema mallaŭta tik-tako de horloĝo, kiu ŝajnas troviĝi apude ... tik-tak-tik-tak ... kun freneziga reguleco...

Mi sentas, ke mi malleviĝas. Ke mi faladas pli kaj pli profunden post ĉiu tik-tak de la horloĝo. Kun mi ĉio kunfalas. En senfundan profundon, en nemezureblan mallumegan abismon malsupren... Vane mi provas haltigi la faladon...

Mallumo kaj silento ĉirkaŭe...

2.

Krepuskas en la ĉambro. Mi ne scias, ĉu komencas tagiĝi aŭ vesperiĝi.

Ĉu mi dormis ĵus? Verŝajne. Kompreneble mi dormis kaj havis diversajn sonĝojn. Ah, kiel bone mi memoras la eksterordinaran muzikon, la strangan interparolon de iuj personoj ... kuriozaj, vere kuriozaj tiaj sonĝoj...

Estas jam tempo por leviĝi. Mi devas nepre paroli. Kial mi estas tiel laca kaj malforta? Eh, sensencaĵo. Per unu salto ellitiĝi, hop, kiel mi kutimas ... nu? Mi levas min kaj volas apogi min per la maldekstra brako. Sed akra doloro tuj paralizas ĝin kaj mi refalas senforte en la kusenojn.

Mi aŭdas mallaŭtajn proksimiĝantajn paŝojn. Kapo de juna fraŭlino kliniĝas super mi. Paro de brunaj mirindaj okuloj fiksiĝas en la miajn. Ŝiaj lipoj flustras:

„Ĉu vi deziras ion, sinjoro?“

„Ne, ne,“ mi respondas duonkonscie kaj estas konvinkita, ke mi jam falis en novan sonĝon. „Sed kie mi estas? Kio okazis?...“

„Trankviliĝu! Vi estas ĉe bonaj homoj. Nenio okazos al vi,“ ŝi respondas.

„Sed diru, ĉu mi sonĝas nun?“

„Vi ne sonĝas,“ ŝi respondas milde.

Ŝia respondo konfuzas min. Kaj mi demandas tre distrite:

„Ĉu mi estas malsana?“

„Trankviliĝu, vi resaniĝos. Vi devas dormi. Vi ne devas ekscitiĝi. Nenion timu...“

„Mi estas malsana,“ mi ripetas malrapide kaj sentas grandan kompaton pri mi mem. „Tre malsana kaj malforta. Kaj vi flegas min...“

Ŝia gracia mano karesas mian varmegan frunton.

„Dormu, mia kara!“ diras la knabino mallaŭte kaj ŝiaj brunaj okuloj ekbrilas kiel du mirindaj steloj.

Sub ŝia karesa ektuŝo, kiu metiĝas sur mian frunton kiel malvarmetiga balzamo, miaj pensoj disflugas en la spaco. La krepusko pli dense vualas miajn palpebrojn. La nigrohara kapo de la fraŭlino malproksimiĝas kaj malklariĝas pli kaj pli. Kaj el longa distanco atingas miajn orelojn la monotone sonantaj vortoj:

„Dormu, mia kara! Dormu!...“

3.

Teleroj bruas. Tranĉiloj kaj forketoj tintas. Manĝas pluraj personoj. Apude, kiel ŝajnas.

Ĉu nun estas tag- aŭ vespermanĝo? Kion manĝas la homoj? Kiu sidas ĉe la tablo? Kial oni ne donas al mi manĝon?

Dum momento ĉio silentas. Iu ŝmacas. Post tio diras voĉo kun maĉantaj interrompoj: „Mi ne kredis, ke li transvivos. La hodiaŭa homa organismo ne estas plu la sama kiel en pli fruaj tempoj. Ni prenu kiel ekzemplon antikvan romanon! Jen, kia belega korpokonstruo, kia muskolaro! Reiru ni plu ĝis la prahomo, pli kaj pli fortikaj kaj potencaj fariĝas la figuroj —“

„Kiujn ni metus teren hodiaŭ per peceto da plumbo...“

„Estas malprogreso de l’ kulturo, ke tiel fariĝis, mia kara Fromaĝi. Ĉi tiun malprogreson mi ne forgesos inde skurĝi en mia verko ‚De praulo ĝis radiohomo‘. Kio estas kulturo?“

„Tekniko,“ diras Fromaĝi.

„Sensencaĵo!“ ekkrias la alia kaj nervoze tintegas sur sia telero.

„Mi petas, trankviliĝu, sinjoro profesoro!“ kvietigas voĉo de virino. „Ni ne volas veki lin. La kompatindulo dormas. Li devas kuŝi tute trankvile. Maria, ĉu vi renovigis lian kompreson?...“

„Li evidente havas fortikajn ostojn,“ parolas la profesoro ŝmacante. „Ankaŭ al lia veturilo okazis nenio, escepte du pneŭmatikoj, kiuj krevis. La barilon li — por tiel diri — distranĉis...“

„O jes!“ flutas malgaje voĉo al mi konata. „Kaj la belan jasmenan laŭbon li veturdetruis...“

Ĉiuj ekridas.

„Sed kara Snob,“ diras la kvieta virina voĉo. „Konfesu mem, kiel povus lokiĝi aŭtomobilo en ĉi tiu laŭbo?“

„Ĝoju,“ diras Fromaĝi, „ke vi tiam ĉi aŭskultis vian London-an operon, alie li estus veturdetruinta ankaŭ vin — aŭ pli ĝuste lia benzinbestego. Ĉar li surteriĝis post grandega salto mortale sur la sterkejo...“

„Kaj nur elartikigis sian maldekstran brakon kaj vundigis sian kapon je ŝtono...“

„Jes, hm, kiel utila okaze povas esti tia sterkejo...“

„La antikvuloj ne bezonis timi tiajn akcidentojn. Ili ankoraŭ ne rapidegis per aŭtomobiloj tra la mondo,“ diras la profesoro. „Kaj tion ĉi oni nomas kulturo! Estas ja efektive ridinda kaj malĝojiga samtempe la fakto, kiom la hodiaŭuloj kove sidas super novaj eltrovaĵoj! Kaj ilin uzante, ili ĵonglas per sia vivo, kvazaŭ ĝi estas nur pilko por ludo. Ha, kaj plue: ĉie kien ajn mi rigardas, malprogreso! Kio do estas la hodiaŭuloj? Maŝinoj ili estas, konstruitaj de la spirito de nia tempo, de tiu spiritaĉo, kiu regadas ĉie kaj forglutas ĉion, kio estas nobla kaj bela. Ĉu ankoraŭ ekzistas hodiaŭ verkistoj, kiel estis Homero? Ĉu oni priskribas en libroj ankoraŭ heroojn, kiel estis la dia heroo Odyssevs? Kion oni verkas kaj legas hodiaŭ? Distaŭzitajn, neverŝajnajn, saturitajn per tekniko historiojn, senspritajn vortobalbutojn de ridindaj homuloj! Kie restas la versoj de Virgil, Horac, Ovid? Malprogreso, kien ajn ni rigardas! Kaj en ju pli novajn tempojn ni venas, des pli ni malproksimiĝas de la kulturo de l’ antikva tempo, kiu unu kaj sola estas konsiderinda kiel vera kulturo! Kion ni nomas hodiaŭ kulturo, estas malprogreso! Tio estas fatala salto en la abismon de spirita mallumiĝo!!!

Pugnobato sovaĝe saltigas ĉiujn telerojn kaj glasojn sur la tablo.

„Mi ne povas perdi tempon,“ la parolanto saltegas de la seĝo, „por mia verko ‚De praulo ĝis radiohomo‘, mi ĉion ĉi enkapigos al la homoj! Per flamantaj literoj mi enbruligos ĉion ĉi sur iliajn fruntojn! Mi devas nun skribi —!“

Tion dirante, li forlasas la ĉambron.

„Oh!“ diras la alta fraŭlina voĉo, „li estas grandulo! Oh, mi scias, ĉar mi studis ĉe la universitato!“

Post tio denove ektintas tranĉiloj kaj forkoj. La monotona telera muziko ne permesas, ke mi ion pensu nun. Ĝi fortintas ĉiujn demandojn el mia cerbo. Mi kuŝas kvazaŭ ligna ŝtipo. Kaj tamen sentas agrablan lacan oportunon. Nur en mia kapo ankoraŭ pezas la pensobulo...

Malrapide, agrablege tra miaj membroj rampas dormo. Ree parolas viro. Sed lia voĉo sonas jam malproksime. Kvazaŭ li staras sur alta monto kaj kvieta vento forblovas de lia buŝo la vortojn. Kaj mi tute ne penas aŭdi aŭ kompreni lin. Alia voĉo parolas. Post tio ĉiuj voĉoj intermiksiĝas. Teleroj tintas. Seĝoj bruas. Paŝoj rapidemas. Malfermiĝas kaj fermiĝas pordoj! Malproksimege, en kilometra distanco denove ekkrias la kokviro ... lia krio sone disperdiĝas en dormema krepusko, en kiun trempiĝas ĉiuj miaj sentoj...

4.

Strigo sidas antaŭ mia lito. Ĝi observas min per grizaj okuloj, scivole kaj esplore. Ĝiaj okuloj rigardas min senĉese, komence kompate, poste sensente kun subita revema esprimo. Mi sentas strangan maltrankvilon. Kion signifas tio? Mi forflugigos la strigon. Mi provas movi mian maldekstran manon, sed tuj pikeganta doloro ekprenas mian brakon, tiel ke mi ekĝemetas.

„Nu, nu, mia kara,“ ekparolas la strigo. „La krizon vi feliĉe preterpasis. Tio ĉi ne gravas, se ĝi iom doloras ankoraŭ. Ĝi dank’ al Dio ne rompiĝis...“

Mi malfermegas miajn okulojn kaj rimarkas kun miro, ke antaŭ mi sidas viro, kiu portas okulvitrojn kun grandaj rondaj vitroj. Lia tuta vizaĝo ridas, kiam li vidas mian pro mirego malsaĝan mienon. Mi provas levi mian kapon.

„Aŭ-ha!“ mi dolorkrias. „Kion signifas tio?“

„Same nenion gravan!“ ridas la viro kun la strigosimilaj okulvitroj. „Vi nur frapetis en vian kapon truon dum via beleta aŭtomobilekskurso. Vi febris tre bele, sed tio ĉi estas nun for kaj post kelkaj tagoj vi saltos ĉirkaŭ la domo kiel novbakita Steinach-ulo...“

„Ĉu vi estas eble kuracisto?“ mi demandas mirigite.

„Tute kiel vi komprenas tion... La medicino apartenas ankaŭ al mia fako, kompreneble,“ li diras palpebrumante.

„Kiu vi do estas?“

„Dio mia!“ li ekridas laŭte. „Konas nek mi vin, nek vi min. Kiel vi eble ankoraŭ memoras, vi venis ĉi tien en maniero efektive strangega, kaj mi apenaŭ kredas, ke oni ofte trovas tiajn vizitmanierojn. Ĉar — veturi per aŭtomobilo en freneza rapidego tra la ĝardena barilo, traplugi per la pneŭmatikoj ĉiujn florbedojn kaj fine enveturegi en laŭbon, tio ŝajnas al mi la pinto de ĉia vizitoriginaleco. Malgraŭ ĉio ajn — koran bonvenon en mia ĉiam gastama domo!“

Forte li skuas mian dekstran manon.

„Aha!“ mi diras kun rideto. „Vi do estas la domestro. Pardonu — mia nomo estas Kovalo.“

„Fromaĝi — Mateo Fromaĝi,“ li klinas sin. Ŝajnas, ke lia propra nomo amuzas lin.

„Sed Mateo,“ diras virina voĉo kun kvieta riproĉo. „Kiel vi povas turmenti nian malsanan amikon en tia maniero... Viaj paroloj nur maltrankviligas lin...“

„Ĉu vi opinias, Kamilo?“ diras Fromaĝi malkuraĝete kaj subite tute distrite ŝovetas siajn grandajn strigajn vitrojn. Poste li eksaltas:

„Dormu, juna amiko! Tio freŝigos vin. Mi devas hodiaŭ ankoraŭ multe labori. Fartu bone!“

Tion dirante, li klinas sian kapon al mi amike kaj foriras, kvazaŭ li faris efektive malbonaĵon. Mi postrigardas lin. Lia figuro estas konstruita malgrande kaj larĝe. Liaj movoj estas malkuraĝetaj kaj mallertaj.

La pordo fermiĝas malantaŭ li. Denove ĉirkaŭas min profunda silento. Mi estas sola en la ĉambro. La fenestroj estas kovritaj per kurtenoj. Duonhelo pendas sur la muroj, sur la multekostaj malhele-ruĝaj tapetoj. La silento, kiu subite ekvipas en mi tutajn demandarojn, kuŝegas en la ejo kun pezanta indiferento. Ĝi kaŭriĝas en la molajn remburaĵojn de la seĝoj. Ĝi ungoteniĝas je la dika tapiŝo, por fari ĉi tie agrablegan dormon. Sed la ekvipitaj demandoj metas min en ŝanceliĝantan maltrankvilon...

Kaj subite mi sentas la balanciĝon de la aŭtomobilo, tiun ŝanceliĝon, kiu min transigis en tiu vespero en feliĉan revegon. Ĉirkaŭ mi subite leviĝas ĉio. La malhela ruĝo de l’ tapetoj eklumiĝas kiel tiam la purpura lumo de la sunarkaĵo, en kiun mi veturegis — kaj poste subite ĉirkaŭis min peĉonigra nokto, el kiu levis min kviete anĝelomanoj de mirinda muziko...

Senforte mi refalas. Ĉio ĉi kuregas kontraŭ min, surbrustiĝas kvazaŭ inkubo kaj kaŭras sur mi kun moke grimacanta trankvilo. Mi volas kriegi, ke revenu tiu homo kun la grandaj grizaj strigokuloj, ke li venu kaj rakontu al mi ion, ion ajn, por ke mi ne kuŝadu ĉi tie tiel senhelpe... Sed mi ne kuraĝas, per mia voĉo ŝiregi la silenton malsupren de la mutaj muroj. Sed mi devas fari ion... Kie mi estas? Kiu estas la homo, kiu ĵus sidis ĉi tie? Kiaj estas la homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu domo?...

Miaj okuloj ekpendas je blanka punkto, kiu troviĝas en la muro. Aŭtomate mi levas la dekstran manon...

Sekundoj pasas. Mallaŭta susurado. Senbrue io malfermiĝas ie. Elmuriĝas vira voĉo:

„Ĉu vi deziras ion, sinjoro?“

„Ne!“ mi rekriegas maltrankvile. „Diru nur, kie mi troviĝas!...“

Iu knabino ridas kaŝe. Sed la vira voĉo respondas serioze:

„Vi troviĝas en la domo de la instruitulo, eksperimentisto kaj eltrovanto Mateo Fromaĝi!“

Post tio silentiĝas ĉio. Mi fermas la okulojn kaj profundiĝas en kvietan dormeton...

5.

Pala vizaĝo fikse rigardas min. La haroj pendas super blankan bandaĝon, kiu ĉirkaŭkuras la frunton. Sub tio du miraj okuloj, kiuj malrapide elpaŝas el malhelaj kavoj. Kial rigardas min tiu ĉi homo? Mi proksimigas al li mian kapon kaj observas lin severe kaj moke. Li faras la samon.

„Sinjoro,“ mi diras kolere, „kiel vi kuraĝas rigardaĉi min tiel malsaĝe?“

Pac! Ni retiregiĝas ambaŭ kun teruro kaj samtempe alridas nin. La granda spegula vitro, kiu redonas mian bildon laŭnature, ete pendolas sub la ekpuŝo. Estas frapante, kiel mi ŝanĝiĝis dum la tagoj de mia malsaneco — aŭ ĉu estas eĉ semajnoj? — kaj mi supozas, ke mi estis efektive danĝere malsana.

La mateno ĵus staras ruĝe antaŭ la kurtenoj de mia ĉambro. Ĝi refreŝigas min al nova vivo. Ambaŭ brakojn mi volus etendi en plenkonscio pri mia forto. Per granda ĉirkaŭpreno mi volus premi al la brusto la unuajn ruĝajn radiojn, kiel mi kutimis pli frue. Sed miaj brakoj ekpendas en malvigla senforto: la maldekstra en bandaĝo, la dekstra trem-apoge sur seĝo. Sed la mateno vokas min per loga voĉo. Kun penego mi vestigas min. Fine mi estas preta kaj malfermas mallaŭte la pordon.

Mi paŝas sur galerion, kiu supre ĉirkaŭkuras. De ĝi oni povas eniri ĉiujn ĉambrojn de la unua etaĝo. Mirinde skulptitaj ŝtuparoj kondukas malsupren en grandegan halon, super kiu arkaĵiĝas vastega vitra kupolo. Ĉi tiu rotondo pendas super mi kiel grandega vitra kloŝo. Ĝi kreas en mi nepriskribeblan senton: mi mem ŝajnas al mi kvazaŭ pulo en fromaĝa kloŝo kaj malgrandiĝas sub la giganta ejego en neniaĵon. Mirinda koloraro traondas ĉi tiun arkaĵon, tra kies vitraj muroj la matena suno enpaŝas kun brilego.

Mi iras el la domo. Grandaj ombrodonaj arboj staras tie ĉi. Florantaj altaj arbetaĵoj. Ĝardeno, simila al parko, prezentas idilian bildon. Ombroplenaj arbaĵejoj, allogaj kaŝejoj kun freŝa verdo tiriĝas malantaŭ la legoma ĝardeno. Malantaŭ ĝi situas ĉirkaŭ korto kelkaj domoj.

La suno rigardas tra la arboj. Ĵus ĝi komencas leviĝi. Kokviro sidante gaje sur barilo, salute krias. Malrapide mi iras laŭlonge de la barilo. Mi paŝas en la junan matenon kun malfortaj ŝanceliĝantaj kruroj. En silenta kaŝejeto mi malleviĝas en la herbon. Tro multon mi postulis. La malsaneco forprenis miajn fortojn. Ĝi fikse sidas ankoraŭ en ĉiuj miaj membroj. Laco ĉirkaŭprenas min. Ekposedas min kvazaŭ eta sveno, en kies brakojn mi falas senvole kaj senforte. Facila ruĝeta nebulo malleviĝas sur min. Ĝi estas kiel spiro anĝela, kiu ĉirkaŭblovas min per feliĉiga malvarmeto. Kaj tiu blovo alportas voĉojn jubilantajn, kiuj supre en ruĝete-blua etero trile salutas la junan tagon...

Memoro en mi leviĝas. Ie, en ĝardeno de lazareto, mi kuŝis kun trapafita mano en la verdaĵo. Ofte mi aŭskultadis sub ombrodonaj arboj la birdojn, kiuj kantis en blua etero. Kaj la suno staris oblikve super mi. Mi fiksis miajn rigardojn en la bluaĵon, rigardadis la malgrandajn blankajn nubojn, kiuj salutis min el malproksime, kaj miaj pensoj pendiĝis je iliaj blankaj veloj...

Mi ne scias, kiel longe mi kuŝis en ĉi tiu dormeto. Subite mi eklevetas min. Motoro zumas ie. Mi volas eksalti, sed miaj fortoj malsufiĉas. Ĉu tio eble estas mia aŭtomobilo? Sed ne, mi ŝajne eraras. Mia maŝino kuras multe pli laŭte kaj akre. Tio ĉi estas stranga zumado, tiel delikata kaj diskreta, kiel la zumado de abelo en distanco de unu metro.

Mi levetas la kapon. Ĉio kuŝas senmove. Sur la korto migras pace anasaro. La vilao staras antaŭ mi en blindiga blanko. Sur ĝia antaŭa ebena tegmento brilegas kaj arĝentas strangaj kolonoj. Malantaŭ ili leviĝas delikata fumo en la bluan ĉielon. Jen, rava multkolora bildo, kiun la arbetaĵo, post kiu mi ripozas, eltranĉas el la pejzaĝo per mirinda verda kadro.

La zumado daŭras. Kaj subite ĝi plilaŭtiĝas je muĝado ... leviĝas el post la tegmento ... ruliĝas kontraŭ min kun venta rapideco ... ekkaptas min per ventega turniĝo ... mi kaŭre kuntiriĝas kun teruro ... sed jam ĝi transpasis min ... siblegas supren...

Mi rigardegas en la blueteron: aeroplano!

Ĝiaj portiloj fulmas en la suno. Majeste ĝi flugas super mi en granda rondo. Ĝi ŝvebas en la etero kvazaŭ birdego kun rigidaj flugiloj: Ĝia sunflugo simbolas liberecon kaj fieron. Kaj ĝia voĉo, muĝegante tra la jun-mateno, ekkantas jubilan kanton de l’ tekniko...

Longan tempon mi postrigardas ĉi tiun brilantan birdegon, ĝis tiu malaperas post la arbojn. Ankoraŭ mi aŭskultas ĝian zumadon, ĝis ankaŭ ĝi perdiĝas super mi en la branĉaro...

La suno staras jam oblikve super mi.

Longe tiriĝanta fajfo sonas trans la korton. Ĉu oni eble serĉas min? Aŭ oni fajfe vokas iun alian ... la kortohundon eble?...

Venteto blovas tra la arbopintoj. Ĝi incitetas apenaŭ aŭdeblan simfonion de l’ folioj, kiu penetras muĝetante en miajn orelojn kaj flustras en mian animon solenan harmonion...

Senmove mi kuŝas. Mi profundiĝas en ravajn revojn...

6.

La suno eklevas miajn palpebrojn per piketantaj radioj. Vespero venis. Vere, mi preterdormis la tutan tagon. Ĉi tie, en la agrable silenta verda kaŝejo. Mi frostetas. La malvarmeto, kiu vespere elteriĝas el malseketa herbaro, rigidigis miajn membrojn. Malrapide mi leviĝas.

Mi paŝas antaŭ la domon. Sed tie ĉi staras viro. Li star-apogas sin je la pordo. Li havas pipon en la buŝo, fumegas kiel kamena tubo de fabriko kaj rikanas kun gajete palpebrumantaj okuloj.

„Aŭskultu, kara homo,“ mi diras kun rideto. „Vi ŝajnas esti la gardisto de la domo?“

Konsenta grunto respondas. Subite mi levas la nazon kaj flaretas. Mi krias terurigite: „Vi ja fumas tabakaĉon?“

Li levas la ŝultrojn:

„Se mi ne havas pli bonan?...“

„Sed vi ja fumaĵigas la tutan domon!“ mi diras kun prava indigno.

„Tio ne domaĝas,“ li diras trankvilege kaj elpipigas tutan nubaron de ĉi tiu stranga tabakaĉa fumo.

Rapidege mi volas endomiĝi preter la pipulo. Sed mi puŝiĝas kontraŭ brakon, kiu metiĝas antaŭ min kiel bariero, barante la vojon.

„Kien?“ li demandas suspekteme.

„En la domon.“

„Ne permesas.“

„Kial ne?“

„Mi ne enlasas fremdulon.“

„Sed mi ja apartenas al la domanaro!“ mi krias kolere.

„Mi ne konas vin.“

„Do bonvolu min anonci al gesinjoroj Fromaĝi,“ mi diras pacience.

„Mi ne povas.“

„Ĉu neniu estas hejme?“

Li faras longan tiron el sia pipo kaj klarigas:

„Kio koncernas la inojn, ili ambaŭ flugis for, la profesoro skribas libron kaj aperas nur, kiam sonoras al manĝo. La sinjora kaj sinjorina moŝtoj estas supre. Ili sorĉas.“

„Sorĉas?“

„Jes, ili sorĉas.“

Senvorte mi rigardadas la fumanton kaj miregas. Jen originala domgardisto! Li forpelas ĉiujn neagrablajn vizitantojn per ankoraŭ pli originala tabakaĉa fumo. Mi sentas, ke ankaŭ mi devas cedi, se mi ne pereu en ĉi tiu fumego. Ankoraŭ mi hezitas...

Tiam ĉi tiu stranga homo ekflugigas fumnubegon, kiu minace ruliĝas kontraŭ min kaj fumaĵante forpelas min kiel trudeman insektaĉon...

7.

Mi ŝanceliĝas for. Mi marŝas trans la korton, kiu trempiĝas en sangan ruĝon de l’ vespero.

Ĝis nun mi faris al mi neniajn pensojn: kiaj do estas la homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu vilao? Sed nun komencas aperadi demandoj unu post alia: unue, kiel entute mi venis ĉi tien? Tion mi scias. Bone. Due, kie situas ĉi tiu domo? Kia homo estas tiu Fromaĝi? Eltrovanto, inventisto, instruitulo? Pri iu Fromaĝi ankoraŭ neniam mi aŭdis ion.

Pordego malfermiĝas grincante. Juna viro, vestita per blua laborjako, eliris. Per stupo li viŝpurigas siajn manojn de oleo. Vidante min, li ridas kaj diras: „Bonan vesperon, sinjoro!“

„Kiu estas vi?“ mi demandas.

„Mi estas Karolo, la aŭtomobilisto kaj servisto.“

„Tio ĝojigas min,“ mi diras kaj trajtigas mian buŝon je embarasa rideto. „Ĉu vi povas diri, kiel mi povas endomiĝi? Jen, antaŭ la pordo staras homo, kiu fumas teruran tabakaĉon.“

„Ah, vi devas pardoni, estimata sinjoro,“ klarigas Karolo fervore, „la afero estas jena: sinjoro Parkwer kaj la tabako estas vera turmentado en ĉi tiu domo, malbonaĵo ĉiutaga, kiu daŭras bedaŭrinde jam depost jaroj.“

„Kaj kian okupon li havas en ĉi tiu domo?“

„Nu, li estas ĉionfaristo —“

„— sed faras nenion,“ mi aldonas bonhumore. „Li do estas pli ĝuste nenionfaristo, haha!“

„Vi estas prava,“ diras Karolo ridante. „Li faras ion nur, kiam oni promesas al li cigaron aŭ ion alian fumeblan. Sed ankaŭ ion ‚trinkeblan‘ li volontege akceptas...“

Sciavide mi aŭskultas la aŭtomobiliston, kiu faras sur min impreson de normala homo. Mi demandas pri mia aŭtomobilo.

Li malfermas la pordegon de la domo, kiu estas vasta aŭtomobilejo.

„Ankaŭ via veturilo resaniĝas,“ li diras. „Pli grandaj riparoj estis bezonaj, unue aksorompo, due difekto je la direktilo.“

El la granda kvadrato, en kiun subite la suno eniras flamante, ekfulmas mia veturilo per grandaj rondaj lanternokuloj. Ĉi tiuj okuloj ŝajnas direktitaj sur min. Kun detruitaj vitroj ili rigardegas min grande kaj mire. Mutaj demandoj fluas el ili kaj kuregas en senkomprena mirego: kio okazis? Kial vi enŝlosis nin en ĉi tiun vastan ejon kaj traktas nin kiel kaptitojn? Kial vi ne zorgis pri ni dum tiel longa tempo?...

La juna viro antaŭ mi parolas fervore. Li laŭdas la motoron, kiu estas eksterordinare forta. Ke certe estas plezurego, flugadi per ĝi tra la naturo...

Mi ne aŭskultas lin. Mi aŭdas nur la demandegojn de l’ rondaj brilantaj okuloj. Mi vidas la deformitajn kot-ŝirmilojn, kiuj malrekte kaj kurbigite pendas super la pneŭmatikojn. Mi paŝas pli proksimen.

Mia sana mano glitas super la aŭtomobilon en delikata karesa tuŝeto...


Sinjoro Tabakaĉ’ — tiel mi baptas lin — la domgardisto kaj „nenionfaristo“ malaperis.

Mi trapenetras kun peno la fumegon, kiu kuŝas en sufoka denso en la ŝtuparejo. Mi paŝas en la grandan vitran arkaĵon, kiun nun plenigas purpura fajro. Volontege mi nun ripoze falus en angulo sur unu el la multaj vulpaj kaj ursaj feloj. Mi plene fordonus min al ĉi tiu fabela belego kaj reva atmosfero, kiu ĉirkaŭvolvas min en ĉi tiu sunbrilegata arkaĵo per dolĉa sveno kaj agrablega ebrio. Sed mi sufokas mian emegon. Mi ŝanceliĝas plu kvazaŭ laca papilio en suna lumo. Laŭlonge de l’ ŝtuparo mi treniĝas supren kaj faletas en mia ĉambro sur molan divanon. Mi estas lacega.

Ĉu oni rimarkis mian foreston? Certe oni serĉis min? Aŭ supozis, ke mi dormis en la lito tutan tagon?

Malrapide mi senvestigas min kaj falas en dormegon...

8.

Mia lito balanciĝas kvazaŭ ŝipo sur Oceano, kiun ondovipas ventego. Samtempe krakego kiel pafo el kanono. La fenestraj vitroj tintas. La muroj de mia ĉambro ŝanceliĝas. Tremegas la tuta domo.

Timigite mi saltas el la lito. En unua momento mi pensas, ke tertremo erartrafis ĉi tien. Kion signifas tio? Sed nun denove silentegas ĉio...

La mateno pendas ankoraŭ grize je la kurtenoj. Tremante mi staras en ĉemizo meze en la ĉambro kaj ĉirkaŭrigardas senhelpe. En la domo regas trankvilo. Tio ankoraŭ plitimigas min. Neniu ŝajnas atenti pri ĉi tiu pafego. Ĉu mi sonĝas?

Mi kuregas el la ĉambro, malsupren la ŝtuparon en la grandan vitran halon. Sed ankaŭ ĉi tie moviĝas nenio. Timtremiga silentego! Eĉ miaj paŝoj sonperdiĝas en la molaj tapiŝoj kaj felaĵoj...

Subite pordo malfermiĝas supre. Eksterordinare hela lumkonuso ĵetiĝas en la halon. Kaj en ĉi tiu blanka blindiga lumo mi staras senhelpe en ĉemizo kaj prezentas bildon de kompato.

Supre paŝas al la galerio Fromaĝi. Li estas volvita en blankan kemiistan mantelon. Kaj dum li fikse rigardas malsupren per grandaj okuloj sur mian blankan fantomon, kiu senhelpe baraktas per brakoj en la lumkonuso, mi kriegas: „Kio okazis? Kio okazis?“

„Ĉu vi estas lunatika?“ li demandas mirigite.

„Ne!“ mi spiregas. „Sed io terura okazis en la domo...“

„Iru dormi,“ li konsilas. „Vi povas malvarmumiĝi...“

„Ĉu vi ne aŭdis la teruran ekkrakon?“ mi kriegas. „Io terura certe okazis ĉi tie!“

„Ah, la eksplodo,“ li diras ridante. „Efektive, afero malagrabla. Malatentaĵo. Preskaŭ tuta mia provizo da faruno monta perdiĝis ĉi-okaze...“

„Kion do vi faras nun meze en la nokto?“ mi demandas mirfrapite.

„Kemiajn eksperimentojn,“ li diras. „Nun trankvile enlitiĝu...“

Tion dirinte, li malaperas. Kaj kun li la helega lumo. Kun klakantaj dentoj mi palpas supren laŭlonge de l’ ŝtuparo. Mi eniras mian ĉambron.

Dum kiam mi kuŝas en la lito, super mi aŭdiĝas mistera bruo. Poste zumado de elektraj baterioj, kiu kantante flugas tra la ejo kvazaŭ abelego. Ĉi tiu abelego ĉirkaŭzumas en mallumo mian kapon... pli kaj pli laŭte kaj penetre... pli kaj pli proksime...

Kun terurego mi metas mian kapon sub la litkovrilon...

9.

Vespera duonhelo regas en mia ĉambro. La kurtenoj, pendantaj antaŭ la fenestroj kiel ruĝe-flamaj teksaĵoj, trempas ĉion en malhelan ruĝeton. Ree mi enbrakiĝas al dolĉa laco. Ŝajnas al mi, ke mi migris dum tuta tago. Ke mi marŝegis trans montoj kaj valoj en ardega suna varmeco. Ke mi ŝvitis kaj soifis. Ke mi treniĝis kun brulantaj plandoj. Kaj ke mi nun, reveninte de ĉi tiu laciga tagomarŝo, kun plene elĉerpitaj fortoj, lacega kuŝas kaj jam ne povas fari eĉ unu paŝon...

Jes, mi sentas, ke mi riskis tro multe, ke mi tro multon postulis de mia ankoraŭ malforta organismo. Sed ankaŭ hodiaŭ la suno logis min en la arbareton kaj la verda kaŝejo akceptis min kiel bona patrino sian infanon...

Super mia ĉambro mi aŭdas denove strangan bruadon kvazaŭ de seĝoj. Post tio trasiblas nekutima fajfado la tutan domon, kvazaŭ subite leviĝanta vento, kiu ĝemante kuras laŭlonge de la tegmenta defluilo. Mi ekmemoras, kion diris Tabakaĉ: „Ili sorĉas!“

Mi ektremas. Mi subite rememoras la teruran nokton. Strangaĵoj okazas tie ĉi. La hazardo ĵetis min inter homojn nenormalajn, kiel ŝajnas. Kion ili intencas? Kial ili ne permesas al mi, simple forlasi ilian domon? Kial ili retenas min?

Timema frostiga antaŭsento trakuras miajn nervojn: se mi ne forlasos ĉi tiun domon, kie eksperimentas evidenta frenezulo, okazos teruraĵoj. Mi mem travivos ĉion, kion supre la freneza homo preparas kun mistera bruo...

Subita eksilento. Mallaŭte homo frapas pordon. La strigaj okulvitroj de Fromaĝi fantome ŝoviĝas el malantaŭ pordo. Trans la krepuske-ruĝaj ondoj, kiuj plenigas la ĉambron, ruliĝas ride lia voĉo:

„Hi, hi, forkuremulo vi! Revenis de la ekskurseto? Mi devos enkarcerigi vin estonte!“

Senvorte mi rigardas lin. Lia malgranda figuro enĉambriĝas. Liaj brakoj moviĝas kvazaŭ fiŝaj naĝiloj. Li ŝajnas naĝi sur min en la krepuske-ruĝa trema brilo. Timigite mi levas min. Mia hararo stariĝas hirte. Miaj piedoj komencas ŝanceliĝi. Iu ŝutis malice pizojn sub iliajn plandojn.

„Ne!“ mi kriaĉas kun timego. „Mi ne restos tie ĉi. Mi dankas vin pro via gastemo, sed tuj mi forlasos vian domon. Mi iros en la urbon, en plej proksiman hotelon...“

Li respondas per laŭtega rido:

„En la urbon volas iri tiu ĉi hometo, hahaha! Kaj tuj, ankoraŭ hodiaŭ. Vi estas tre humorema sinjoro...“

„Kial?“ mi demandas kun timvastigitaj okuloj.

„Nu, mia amiketo,“ li gaje diras kaj patrece frapas mian ŝultron. „Ĉu vi ankoraŭ ne ĵetis rigardon tra via fenestro? Sur la domaron, sur la homamasojn, kiuj puŝiĝas laŭlonge de l’ stratoj, sur la bruan svarmadon de la elektraj tramveturiloj, de la aŭtomobiloj, de la veturiloj? Kaj vi ne aŭdis ankoraŭ la sonorigadon, bruegon kaj kriadon de la urbego? Ne? Do, unu momenton!“

Mistere lia malgranda figuro ŝvebas al la fenestro. Liaj brakoj ŝiregas flanken la ruĝajn kurtenojn. Li malfermas la fenestron.

Antaŭ mi vastiĝas senfina nuda plataĵo. Vastega erikejo sen arboj kaj arbetaĵoj etendiĝas antaŭ miaj okuloj kiel ebena, granda senborda, glata lago, en kiun enakviĝas ĵus la suno en brileganta vespera purpuro. Kvazaŭ vasta sabla maro, kiun ne povas ĉirkaŭpreni la rigardoj, kvazaŭ ruĝa dezertejo de ebenaj dimensiegoj — kuŝas antaŭ mi la lando...

Fromaĝi staras malantaŭ mi. Li diras triumfe: „Ĝis plej proksima urbo estas cent mejloj, miaj kara!“

Tion dirante, li ekfrapas gaje mian dorson...

10.

Efektive! Mi troviĝas en la domo de la eltrovanto, instruitulo kaj eksperimentisto Fromaĝi! Tion mi eksentas ĉiupaŝe. Mi falegas el unu surprizo en alian kaj palpas tra la domo kiel blindulo. Kaj staras ĉiam denove antaŭ misteraĵoj. Mi surpriziĝas kaj malekvilibriĝas tiom, ke ofte mi demandas min, ĉu mi mem ne estas jam normala aŭ ĉu la domo, en kiun mi falegis per hazardo, staras surkape? Ĉar verŝajne ambaŭaĵoj estas veraj, mi estas trankvila kaj kontenta, ke mi entute vivas. Aŭ ĉu estas ĉio ĉi nur sonĝo? Stato simila al dormo, en kiun mi falis? Kaj se ĉi tiu lasta supozo estus ĝusta ... ĉu domaĝus iel?...

La regionon, en kiu mi troviĝas, mi komparus kun granda dezertejo. Kaj la domon, en kiu mi loĝas, kaj la ĉirkaŭan belegan ĝardenon kun agrabla ombroplena oazo.

„Kiel okazis, ke vi loĝas ĉi tie?“ mi demandas Fromaĝi.

„Ĉar tie ĉi ne estas homoj,“ li respondas.

„Kion faras al vi la homoj?“ mi demandas kun miro.

„Ili malhelpas min.“

„Ah!“

„Mi ŝatas la trankvilon.“

„Kaj mi eniĝis en ĉi tiun trankvilon kiel trudema rompanto de l’ paco —“

Fromaĝi levas la manon kiel policisto:

„Haltu, juna amiko!“

„Kiam mi resaniĝos, mi ne volas esti plu al vi ŝarĝo. Mi ne volas profite elpremi vian gastemon kiel citronon...“

Tion aŭdante, Fromaĝi fariĝas furiozega. Sovaĝe li fingre kombas sian hararon. Liaj okuloj ruliĝas minace malantaŭ la okulvitroj. Malrapide li paŝas al mi. Li kriegas:

„Ĉu vi freneziĝis? Parolante tiel, vi ofendas min! Kiaj ideaĉoj venis en vian kapon, vi hometo? Vi restos tie ĉi! Finita la afero!“

Ekscitite li kuras tien kaj reen kun sovaĝaj gestoj. Post tio subite lia mieno trajtiĝas gaje kaj li demandas ridante:

„Kaj vi ja tute ne volas foriri, ĉu ne? Ĉio ĉi estas malsaĝa babilo. Ĉar sciu: vi imponas min! Ni estos bonaj amikoj.“

Li ekprenas mian sanan brakon.

„Venu kun mi!“ li diras kaj fortiras min. „Mi montros al vi miajn laborejojn. Vi travivos aferegojn! Jes, aferegojn, ĉar Fromaĝi estas ĵus malkovranta interesegan novaĵon, jes!...“

Senvole mi fortreniĝas tiregate de li...

11.

Knabino kun nigra hararo sidas kontraŭe de mi. Ŝiaj brunaj revemaj okuloj rigardas min esplore. Miaj rigardoj perdiĝas en ili kvazaŭ sendirektilaj ŝipoj en alklifiĝo. Mi leviĝas. Miaj tremantaj manoj ekprenas ŝiajn ŝultrojn.

„Kiel nomiĝas vi?“ mi demandas la knabinon, kiu rigardas min senparole kun brilegantaj okuloj.

„Maria,“ ŝi respondas mallaŭte.

„Ma-ri-a!“ mi ripetas kun rompita voĉo.

Mallume, malklare ekŝvebas memoro en mia cerbo. Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi kuŝas denove malsana kaj malforta. Kvazaŭ kapo kun nigra hararo ekaperas antaŭ mi. Kaj brunaj okuloj kun longaj revemaj palpebroj ridetas malgaje. Kaj blanka mano tuŝetas miajn ardantajn tempiojn kun malvarmetiga kareso...

„Maria!“ mi diras, dum subita kortuŝo forprenas mian spiron. „Do estas vi, kiu min flegis. Estas vi, kiu senlace sidis apud mi, kiam mi ŝvebis en febro inter vivo kaj morto... Kiel mi danku vin?“

Rideto konvulsias ĉirkaŭ ŝiaj ruĝaj lipoj.

„Mi faris tion volonte,“ ŝi diras reveme. „Mi ja nenion havas ĉi tie por fari...“

Mirinda infano estas Maria. Kvazaŭ soleca belega floro ŝi elkreskis, jen meze en la erikeja dezerto. Netuŝita de malnoblaj avidoj de l’ moderna mondo estas tiu ĉi knabino...

„Kial vi estas tiom malgaja?“ mi demandas.

„Ĉar tie ĉi ne estas homoj,“ ŝi respondas.

„Kion vi volas de la homoj?“ mi demandas mirigite.

„Mi volas esti inter ili.“

„Ah!“

„Vivi! Vivi mi volas!“

Ŝi leviĝas kaj paŝas sur la malfermitan balkonon.

„Rigardu tiun sunon! Tie, kie ĝi malaperas, situas granda urbo. Ho, mi scias, vespere oni lumigas tie multkolorajn lampojn, milojn da kolorflamantaj lumoj, kiuj brilegas pli hele ol ĉi tie la steloj sur la ĉielo. Kaj la homoj, feste vestitaj, sidas kun ŝerco kaj ridoj en tiu lumomaro, meze en tiu brila, fabela brilego... Gaja muziko lulas ilin en la ebrion de l’ vivo... Kaj mi?... Mi soife pereas en tiu ĉi dezerto kaj seko, kiu ĉirkaŭas min! Mi malviviĝas en tiu ĉi soleco, kiu ĉie ĉi kuŝas per pezanta sufoko...“

„Ne parolu tiel!“ mi diras petegante.

„Rakontu al mi pri la homoj!“ ŝi petas.

Tremante mi metas la manon sur ŝian ŝultron. Mi levas la malfortan, maldekstran brakon kaj etendas ĝin.

„Jen, kie loĝas la homoj!“ mi diras obtuze. „Sed ili ne estas tiaj, kiaj oni priskribas ilin en tiuj libroj, kiujn vi legis. Ili estas malbonaj. Oni ne povas fidi ilin. Seniluziiĝo kaŝatendas en tiu urbo! Kredu al mi: vi ĉiam elkreskis ĉi tie, sub la zorgemo de via patrino, sub la eduko de fraŭlino Snob kaj opinias, ke la vivo en la granda mondo prezentiĝas belege. Bedaŭrinde ne estas tiel. Kion ajn vi serĉas, vi trovos ĝin en tiu mondo neniam...“

Mi eksilentas.

Denove venis vespero. La elrigardo, kiun ni ĝuas sur la belegan ĝardenon kaj la proksiman arbareton, estas idilia. Ŝajnas al mi, ke mi troviĝas en malgranda paradizo. En ĝi loĝas vere strangaj homoj. Sed netuŝite de la tumulto de la granda moderna mondo, ĝi pentras en mian animon malofte pacsolenan bildon. Mondeto por si mem estas la oazo de Fromaĝi! Malgranda silueta tranĉo el dia pranaturo, en kiu la aero ŝajnas saturita de dolĉa agrabla revemo...

Mallaŭte leviĝas la krepusko el la arbareto. Ĝi rampas kaŝe sur la vojoj de l’ ĝardeno laŭlonge de florantaj arbetaĵoj. Solenvualajn ombrojn ĝi tiras super la balkonon...

Mi sentas sorĉan potencon, kiu transfluas sur min de tiu juna stranga knabino. Ho, leviĝi mi volus en ĉi tiu krepuska horo de feliĉega ravo kaj tiri al mia brusto tiun hominfanon! Ne impete mi farus tion, sed tute kviete kaj delikate, kiel ŝajnas ordoni la revema ombra horo ... sed io retenas min...

Sub ni staras la malluma ombro de l’ vespero. Super ni steleto amike brilas. Ĉirkaŭ ni paca trankvilo. La proksimaj arboj klinetas siajn pintojn en malvarmeta vespera vento. Paco ŝvebas tra la domo...

Kaj la facila vento alportas melodiajn sonorilajn sonojn. Per tremantaj flugiloj ili flugas tra la silento en egalaj sinsekvaj intertempoj...

„Oni sonorigas al vespera manĝo,“ ŝi diras kaj eksaltas.

Kvazaŭ en sonĝo mi ŝanceliĝas de la balkono en la ĉambron...

12.

Ĉiuj ni sidiĝas al tablo. Karolo serve prezentas la manĝaĵojn, kiuj alvenis el la kuirejo per elektra levilo. Ni vespermanĝas.

Ses personoj sidas ĉirkaŭ la ovala tablo: sinjoro Fromaĝi, sinjorino Kamilo, fraŭlino Maria, mi, fraŭlino Snob kaj profesoro Sovaĝi. Disvolviĝas sekvanta interparolo:

Fromaĝi entrepreneme: „Ĉu ni ne volas aŭskulti radiomuzikon aŭ paroladon?“

Sinjorino Kamilo riproĉe: „Mateo, vi scias bone, ke tio nur malhelpas la vespermanĝon.“

Maria petante: „Sed panjo, ni ja povas elekti muzikon.“

Fraŭlino Snob ravite: „O jes, London-an operon!“

La profesoro mallaŭdege: „Radiomuziko estas sensencaĵo. Ĝi sonas ĉiam kiel foruzita gramofono! Mi protestas kontraŭ ĉia radiomuziko...“

Fromaĝi pacience: „Per tio ĉi vi ofendas miajn bonegajn radiofonojn. Sed mi ne volas klarigi al vi, kiurilate miaj aparatoj superas ĉiujn aliajn, ĉar pri tekniko vi ja komprenas nenion... Kion dezirus vi, sinjoro Kovalo?“

„Al mi estas indiferente. Mi ĉion aŭskultos volonte,“ mi diras.

„Do bone, ni aŭskultu paroladon,“ diras Fromaĝi. „Estas nun oka horo... Karolo, alportu de la radioprogramon, kiu estis radie akceptita hodiaŭ matene. Certe ĝi kuŝas supre en ĉambro R...“

Karolo transdonas flavan slipon. Fromaĝi ĝuste ŝovas siajn okulvitrojn kaj legas:

„Sed Mateo, manĝu unue,“ admonas sinjorino Kamilo. „La manĝaĵoj ja malvarmiĝos al vi.“

„Mi proponas ‚Turboaeroplanoj‘ de profesoro Chester-New York,“ diras Fromaĝi kaj rigardas en rondo. „Se ĉiu konsentas?...“

„Ne!“ krias kvar voĉoj samtempe.

„Ni volas aŭdi ion pri nova modo,“ diras fraŭlino Snob.

„Tekniko nun ne konvenus,“ deklaras la profesoro.

Fromaĝi embarasite gratetas malantaŭ sia orelo.

„Hm,“ li diras. „Krome estas ĉi tie ‚La antikva greka poezio‘ de profesoro D-ro Mayer-Vieno.“

„Nepre!“ subite ekkrias la profesoro laŭte kaj per la osto, kiun li estas primaĉanta, ekscitite gestas al Karolo. „Funkciigu! Funkciigu!“

„1234!“ ordonas Fromaĝi kaj turnas la atenton denove al sia telero.

„O, ni ne volas aŭdi grekaĵojn,“ diras ekscitite fraŭlino Snob. Ŝia malgrasa figuro rotacias pro indigno sur la seĝo kaj kolera rigardo trafas la profesoron.

„Ankaŭ mi proponus prefere ion alian,“ aldonas Maria.

„Nu, ni faru la komplezon al la profesoro,“ kvietigas sinjorino Kamilo.

„Silentu!“ krias la profesoro. „Mi nenion aŭdas!“

Sed subite trafluas muĝado la silenton. Post tio parolas voĉo klare kaj laŭte:

„... komenciĝis. Se ni parolas pri poezio, unue ni devas klarigi al ni, kio vere estis poezio. Poezio estas versigo kontraŭe al prozo. Sed ni esploru unue, kion oni komprenis pli frue sub poezio. Ĉar estas ja evidente, ke ankaŭ la esprimo poezio kiel ja multo alia en la sinsekvo de l’ tempoj iom post iom venis en tute alian signifon, kaj kiajn ajn imagojn ni hodiaŭ ligas kun la esprimo poezio, ili tamen estas tre malproksimaj de tio, kion oni en tiu antikva tempo nomis poezio...“

„Estimataj gesinjoroj,“ diras la profesoro. „Kion tiu sinjoro Mayer el Vieno surtabligas al ni, malhavas ĉian logikon. Mi nepre ne povas konsenti pri lia teorio, kiun li disvolvas al ni ĉi tie en altesonaj vortoj. Mi deklaras, ke tiu homo distrumpetas en la mondon komplete falsan hipotezon pri la antikva poezio!“

„Silentu, mi petas“, diras Fromaĝi nervoze. „Oni ja ne komprenas lin, se vi krias.“

„Ĉu oni povas aŭskulti trankvile tiajn senfundajn mallogikaĵojn?“ grumblas la profesoro. „Estas ja kvazaŭ...“

„Silentu!“ krias Fromaĝi kolere.

„... ludis la heksametro. Ĝi estas versa ritmo, kiu estis multe uzata kaj ŝatata ne nur en la latina sed ankaŭ en la greka poezio de l’ antikvaj tempoj. La antikvaj poetoj tre ŝatis apliki en siaj verkoj la heksametron. Kaj certe ĉiu, kiu studis antikvan poezion, konfesos, ke tiu ĉi versformo tre konvenas kaj vere mirinde taŭgas por antikvaj lingvoj. La heksametro fariĝis baldaŭ populara kaj mi trankvile povas aserti, ke ĝian taŭgecon pruvas kaj ĝian popularecon fundamentigis la glora Homera majstroverko de l’ antikva greka poezio. La eraraj vagadoj de Odysseus estas bone konataj tra tuta mondo...“

„Terure!“ ekĝemas la profesoro. „Li eĉ ne scias, ke la antikvuloj parolis Odyssevs!“

„Tio ne rilatas la temon,“ rimarkigas Fromaĝi.

„Kion?“ bruas la profesoro sovaĝe. „Tio estas gravega hipotezo, kiun mi starigis!...“

„Nu, ankaŭ mi ĉiam parolis Odysseus,“ mi interdiras.

„Neniam!“

„Sed Odyssevs sonas ja abomene,“ mi diras.

„... de la heroo Odysseus, vere majstra verko de Homero...“ interrompe parolas la radiofono.

„Odyssevs!“ korektas kriege la profesoro.

Kaj nun krias ĉiuj samtempe unu tra la alia:

„... sed oni ja nenion komprenas ... kaj kvankam la migroj de Odysseus ... Odyssevs!! ... silentu! ... mi nenion aŭdas ... ni ne volas aŭdi grekaĵojn ... eble parolado pri modo ... sed mi nepre petas silenton ... devas konfesi, ke Odysseus ... Odyssevs!! ... ŝajnas, ke oni parolas Odysseus ... neniam! ... mi nenion aŭdas ... tio ne rilatas la temon ... ĉio je evs, ĉu vi komprenas?! Basilevs, Zevs, Achillevs ktp...“

Estas laŭta vortosvarmego. La profesoro, kontraŭ kies kapon ĵetegas D-ro Mayer el Vieno senĉese sian „Odysseus“, fine furioziĝas tiom, ke li pugnobategas la tablon, eksaltas kaj elĉambriĝas vokegante laŭte „Odyssevs“. Ni ĉiuj laŭte diskutas unu tra alia: Fromaĝi insultante kolere, sinjorino Kamilo kvietigante, Maria senkulpigante, fraŭlino Snob pepante kun indigno kaj mi kuraĝe subtenante la Odysseus-hipotezon. Kaj ni — ĉiu laŭ sia maniero — interkrias en la paroladon de D-ro Mayer el Vieno ... ĝis kiam Karolo kun spiritregeco ĉesigas la radiofonon.

Jen, ni staras ĉiuj mute en duona rondo kaj fikse rigardas unu la alian.

„Ĉu mi tuj ne diris, ke la radiofono nur malhelpas la vespermanĝon?“ diras riproĉeme sinjorino Kamilo al sia edzo. Tiu ĉi kun embaraso gratetas sin malantaŭ orelo kaj nervoze ŝovetas la okulvitrojn.

„Domaĝe ... domaĝe ... ke ni ne elektis ‚Turboaeroplanoj‘ ...“ li diras malkuraĝete.

La profesoro enmetas en la ĉambron sian kapon kun strange-malsaĝa mieno.

„Ĉu tiu Mayer finfinis sian ‚Odysseus?‘“ li demandas.

„Jes, venu nur,“ vokas Fromaĝi ridante kaj denove estas tute bonhumora.

Li enverŝas vinon kaj levas sian glason.

„Vivu la tekniko!“ li diras kun fiero.

„Vivu Odyssevs!“ rekrias la profesoro.

Gaje ektintas la glasoj...

13.

Mi ripozas en la jasmena laŭbo. Mi siatempe mem veturdetruis ĝin per mia aŭtomobilo. Sed mi riparis kaj novstarigis ĝin per propraj manoj. Per tio mi akiris ioman ŝaton ĉe fraŭlino Snob.

Kiu kaj kio estas tiu ĉi fraŭlino? Nu, afero malklara kaj nebula. Ie ekzistis iam edukejo por junaj knabinoj. Kaj en ĉi tiu edukejo sinjorino Kamilo kaj fraŭlino Snob estis edukataj kaj instruataj komune. Kaj el ĉi tiu tempo devenas ilia amikeco. Sed kia kontrastego inter ambaŭ amikinoj: fraŭlino Snob aspektas, kvazaŭ ŝi dormis dum siaj „universitataj studoj“ en polvoplena kesto, kaj sinjorino Kamilo posedas ankoraŭ plenajn kaj rozkolorajn vangojn. Sinjorino Kamilo vivgaja kaj bonkora, fraŭlino Snob osteca kaj grumblema. Fraŭlino Snob estas do ĉi tie edukistino kaj instruistino. Por karakterizo sufiĉu la fakto, ke ŝi estas maljuneta virgino, kiu studis ĉe la universitato kaj pasie ŝatas London-an operon...

Tagmezo proksimiĝas. Mia stomako murmuras. Mi sentas jam grandan apetiton je tagmanĝo. Ĉu hodiaŭ estos io bona ... io speciala? Efektive la homo ĉiam pensas nur pri manĝado. Sed ĉu estas mia kulpo, ke la kuiristino Sabino en la domo de Fromaĝi estas fenomeno? Kaj la manĝaĵoj, kiujn ŝi kuiras, fenomenaĵoj?...

„Ĉu eble vi ne scias, kion oni preparas hodiaŭ por tagmanĝo?“ mi demandas timeme.

Fraŭlino Snob levas siajn okulojn de la libro, kiun ŝi legas.

„Vi parolas nur pri manĝado, sinjoro!“ ŝi riproĉas mallaŭde kaj daŭrigas la legadon.

Sed mi retenas ŝin.

„Nu, nu,“ mi diras humile kaj flate, „vi ja estas konfidatino ĉe sinjorino Kamilo kaj certe povos informi min...“

Ŝi ĵetas evidente kondamnan rigardon sur min kaj diras:

„Kapreolaĵo. La dorso de juna cervo.“

Mi ekaŭskultas.

„Oho,“ mi diras. „Vi parolas pri kapreolo kaj cervo en unu spiro. Tio ĉi ne estas al mi indiferenta. Kapreolaĵon mi tre ŝatas, cervaĵon malpli.“

„Tio ĉi ja estas samaĵoj!“ ekridas pikece fraŭlino Snob.

„Kio?“ mi vokas mirigite. „Kapreolo kaj cervo ja estas bestoj diversaj.“

Fraŭlino Snob levetas la nazon kaj asertas seke:

„La kapreolo estas ido de cervo!“

„Kio?“ mi demandas kaj rigidiĝas pro miro, „vi ŝercas, fraŭlino! Ĉiu bubo kaj infano scias, ke cervo kaj kapreolo estas malsamaj specoj.“

La skandalaj natursciencaj scioj de fraŭlino Snob svenigas min.

Ŝi silentas, nerveme foliumas en sia libro kaj ignoras mian kontraŭdiron. Tia konduto tre kolerigas min. Ĉu mi povas toleri, ke tia skandala eraro plu ekzistu kaj kiel fia lekanto plu kreskaĉu? Mi devas elŝiri ĝin radike!

„Vi tre eraras,“ mi diras laŭte, „kaj vi konfesos mem...“

Tiam ŝi ekkrias triumfe:

„Kion vi volas? Mi ja studis ĉe la universitato!“

Pum! Kvazaŭ bombo frapegas en mian turmentatan cerbon tiu ĉi „universitato“ kaj detruas senkompate ĉiujn miajn cervohipotezojn. Ĉiam eksplodas tiu bombo, kiam fraŭlino Snob troviĝas sur erara vojo. Ĝis nun neniu esploris, ĉe kiu universitato studis fraŭlino Snob kaj — kiajn studojn ŝi faris en tiu ĉi mistera loko. Sed estas fakto, ke la „universitato“ estas bombo, kiun fraŭlino Snob kutimas ekĵeti kontraŭ la senkulpajn kapojn de tiuj homoj, kiuj kuraĝas kontraŭstari ŝiajn ofte absurdajn asertojn...

Mi eksilentas kun rezigno kaj fraŭlino Snob reklinas sin triumfe.

Antaŭ nelonga tempo ni parolis pri la mondpotenco de l’ antikvaj romanoj. Fraŭlino Snob kuraĝis aserti, ke la romanoj akiris tiun ĉi potencon pro tio, ĉar ili vivadis fidele laŭ la biblio. Kaj kiam mi deklaris, ke la romanoj ankoraŭ tute ne konis la biblion, ĉar tiu ĉi libro ankoraŭ ne estis presita, ŝi moke tiris supren siajn brovojn kaj — ekĵetis sian bombon! Kaj post tio neniu plu kontraŭstaris, ĉar — kiel ŝajnas al mi — neniu el ni studis ĉe „tia“ universitato...

Jes, nun vi scias, kia estas fraŭlino Snob! Sed estu certaj, ke mi ne permesas, ke ŝi rabus al mi la apetiton je la kapreolaĵo per tiaj aferaĉoj...

14.

Mi estas freneziĝanta!

La cervohipotezo de fraŭlino Snob ne volas elkapiĝi. Kaj kio estas plej freneziga kaj stranga: neniu en la tuta domo volas diri al mi, kiu pravas! Skandalo! Sed ĉar oni konsideras la universitatajn studojn de fraŭlino Snob, oni pli inklinas al ŝia hipotezo. Ke ĝenerale ĉi tiu hipotezo estas ankoraŭ problemo...

„Sinjoro profesoro!“ mi vokas laŭte kaj senspire kuras al la arbareto.

La profesoro Sovaĝi ekhaltas mirigite. Lia senhara kapo brilas en la suno kiel granda bilarda pilko. Lia frunto sulkiĝas konstante, kvazaŭ li cerbumas ĉiam pri plej malfacilaj problemoj. Tial lia vizaĝo aspektas ĉiam malserene...

„Kio okazis?“ li demandas scivole.

Fervore mi disvolvas al li la cervohipotezon de fraŭlino Snob. Ke li decidu kaj ke volonte ni ambaŭ submetos nin al lia kompetenta juĝo.

„Tio ĉi estas afero, kiu ne apartenas al mia fako,“ li diras kaj faras malgravigan geston. „Tio ĉi estas bagateloj, pri kiuj ne penindas paroli. Sed jen estas aferoj multe pli gravaj. Kaj pripensu, ke mi feliĉe povas hodiaŭ diri al vi, ke mi starigis novan gravan hipotezon. Vi ja konas tiun pri Odyssevs, ĉu ne?“

„Mi opinias ĝin erara,“ mi diras sincere.

„Kio?“ li ekkrias incitite. „Vi ne kredas je ĉi tiu hipotezo?“

„Argumenti...“

„Hipotezon oni neniam povas argumenti,“ rediras la profesoro mallaŭde. „Sed vi ja bezonas nur rigardi la novgrekan lingvon, kaj vi trovas sufiĉajn argumentojn...“

„Nu, kaj la nova hipotezo?“ mi demandas scivole.

„Grandiozega, mi diras!“ li krias. „Pripensu, ke mi eltrovis post longa scienca esploro de la latinaj praskriptoj, ke la romanoj parolis la konsonanton ‚c‘ ne nur antaŭ a, o ktp. kiel ‚k‘, sed nepre ĉiam kaj ĉie. Do ‚Kikerono‘, ‚Kezaro‘ ktp.“

„Tion mi ne kredas,“ mi diras. „Ankaŭ tiun ĉi hipotezon mi opinias erara. Mi restas konvinkita, ke la antikvuloj parolis ‚Cicerono‘...“

„Vi estas grandega malsaĝulo, se vi ne kredas tion!“ krias furioze Sovaĝi. „Oni parolas Kikerono, ĉu vi komprenas?!“

„Ne, Cicerono,“ mi vokas.

„Kikerono!“

„Cicerono!“

„Kikerono!“

„Cicerono!“

„Kikerono!“ kriaĉas la profesoro.

„Cicerono!“ mi rediris trankvile.

„Ki-ke-ro-no!“ li krias laŭte.

„Ĉu vi estas koko?“ mi demandas moke.

„Kikerono!“ respondas Sovaĝi.

Furioze li kuras en la arbareton, kie fraŭlino Snob — gardu min Dio! — ripozas en hamako.

„Fraŭlino Snob!“ li krias senspire. „Oni parolas Kikerono!“

Fraŭlino Snob aprobe klinetas la kapon al la profesoro kaj diras kun rideto: „Vi estas prava. Mi studis ĉe la universitato!“

Kiam mi ekaŭdas tion, mi forkuregas kun teruro, dum la profesoro kun moko kaj triumfo postsendas al mi sian „Kikerono“...

Depost tiu tago la profesoro ĉiam kaj ĉie „kikerikas“ sian novan hipotezon kaj mi devas konfesi, ke mia cervohipotezo tre perdis jam je aktualeco.

Sed mi ĵuras, ke mi pendigos iam la profesoron ... je lia propra hipotezo!...

15.

Du fumkolonoj leviĝas al paca vespera ĉielo.

La unua, la pli granda vekas en mi senton de oportunsereno. Ĝi venas el kamena tubo de oblikve-kontraŭa domo kaj anoncas, ke oni preparas en la kuirejo bongustan vespermanĝon. La kuiristino Sabino jam delonge okupas en mia koro specialan lokon; ĉar ŝi kuiras bonege kaj mirinde. Mi estas konvinkita, ke ŝi kuiras tute laŭ propraj receptoj, kiujn ŝi mem eltrovis kaj elprovis kun genia kuiristina spirito...

La dua fumkolono estas malpli agrabla. Kvankam ĝi ne penetras ĝis mi, ĝi tamen kreas en mia stomako malagrablan senton. Ĝi devenas el la pipo de mia amiko Tabakaĉ, la nenionfaristo. Jen, li staras, laŭ sia maniero apogita je la aŭtomobileja pordo kaj tute profundiĝis en interparoladon kun Karolo, la aŭtomobilisto kaj servisto...

Serena paca bildo, kiun mi ĝuas tra fenestro de mia ĉambro. Se mi estus pentristo, mi nepre pentrus ĉi tiun belegan naturvidaĵon...

Ho jes, ĝuego estas vivi en la oazo de Fromaĝi. Oni estas ĉi tie libera kaj senkatena. Ĉiu povas fari kaj ne fari, kion ajn li volas. Al la ĉefaj manĝoj vokas sonorilo. Kiu venas, ricevas bonegan manĝon, kiu forestas, simple ricevas nenion.

Fromaĝi eksperimentadas. Jam depost tri tagoj li ne aperis ĉe tagmanĝo. Sovaĝi kove sidas super novaj hipotezoj. Li ankoraŭ verkas sian libron „De praulo ĝis radiohomo“ kaj nun feliĉe finis la „antaŭparolon“. Sinjorino Kamilo estas plene okupita per la mastrumado. Fraŭlino Snob ankoraŭ aŭskultas London-an operon (pro kio ŝi estas en konstanta batalo kun la profesoro, kiu ne toleras muzikon) aŭ perdiĝas ie kun libro. Kaj fraŭlino Maria aliĝas al mia societo. Kaj mi — nu, mi estas ravita pri tio kaj ignoras la multajn „shoking“, kiujn fraŭlino Snob ĵetas kontraŭ mian kapon. Nu, al maljuna virgino oni tion pardonas volonte. Mi ja estas tute certa, ke ŝi tion faras pro nura ĵaluzo!...

Depost kelkaj tagoj mi denove veturas aŭtomobile. Sinjorino Kamilo minacetas per fingro kaj ridetas bonkore:

„Prefere ne faru tion, sinjoro Kovalo! Ĉar povas okazi io simila kiel tiam...“

„Trankviliĝu panjo, jam mi atentos, ke li veturos tute malrapide kaj malsovaĝe,“ diras Maria.

Kaj vere, mi veturas tre malrapide, depost kiam Maria sidas apud mi. La aŭtomobilaj ekskursoj ja...

Diable! Mi devas terni. Kia odoraĉo?

Mi rimarkas, ke de malsupre fumkolono leviĝas tikle rektege en mian nazon. La fumo venas el la pipo de Tabakaĉ, kiu, nenion suspektante, starigis sin sub mia fenestro.

Kun teruro mi fermas la fenestron...

16.

Pluvo plaŭdas kontraŭ vitrojn. Ĝi fluas de tegmentoj kaj muĝas strange en la defluiloj. Lagetoj formiĝas en la korto, de kiu forrifuĝis ĉiuj kokbirdoj.

Ni sidas en la komforte kaj agrable aranĝita legoĉambro: Maria en balanca seĝo, mi en profunda, oportuna apogseĝo. Miaj rigardoj glitas de la kameno, en kiu bruletas ruĝa hejmeca fajro, al la masivaj kverkaj ŝrankoj, en kiuj staras libro apud libro en longaj ordaj vicoj. Iliaj titoloj, kiuj ore brilas sur iliaj dorsoj, evidentigas, ke ĉi tie loĝas granda sciencisto. Pri ĉio oni povas trovi tie ĉi: ĉu pri medicino, ĉu pri naturscienco, ĉu pri ĥemio, ĉu pri maŝintekniko... vere, eminenta sciencisto estas tiu viro, kiu senlace sidas en siaj laborejoj kaj esploradas kaj malkovras iajn novajn elementajn fortojn de l’ naturo... kaj ĝojas, ke la mondo ne malhelpas lin, ke la homoj, kiuj ne komprenas la signifon de l’ sciencoj, estas malproksimaj...

Dume tie sidas juna knabino, kiu sopiregas homojn. Ete balanciĝas ŝia seĝo. Ŝi estas vestita per simpla modesta vestaĵo. Ŝi ne konas la pompon, kiun surmetas moderna virino por inciti la pasion de viroj. Kaj tamen aŭ — ĝuste pro tio ŝi estas pli ĉarma kaj bela ol ĉiu virino, kiun mi renkontis dumvive. Ŝi ne efikas per afektaj incitiloj, ŝi estas vera ido de l’ naturo. Ŝi ne konas tiun ridindan flirtan konduton kaj knabinan ridon, kiu rezultas el malĉastaj avidoj. Libere kaj nature ŝi parolas pri temoj, kiujn la ekstera mondo konsiderus ŝokaj. Kaj ŝia sopiro al ĉi tiu mondo? Ĝi ne sekvas de iaj malnoblaj pensoj aŭ imagoj. Ĝin kaŭzas tute nature la izoleco, en kiu ŝi elkreskis. Nenion ŝi scias aŭ suspektas pri la malboneco de la mondo.

Mirinda infano estas Maria. Mi volus kompari ŝin kun libro, kies paĝojn mi turnadas unu post alia. Kaj sur ĉiu paĝo mi legas novajn mirindaĵojn. Kaj mi estas tiom mirigita kaj konfuzita de la infana pureco kaj natura mondkompreno, kiun brile respegulas ĉiu paĝo, ke mi ne kuraĝas marĝene noti kaj ŝanĝi la tekstojn laŭ vidpunkto de hodiaŭa modernulo...

Pluvo plaŭdas kontraŭ vitrojn. Senmove mi sidas kaj aŭskultas ĝian monotonan kanton. Kaj rigardante la belan knabinan kapon, klinitan super libro, mi profundiĝas en melankoliajn verkistajn revojn. Miaj verkoj, kiujn mi komencis hejme, nun kuŝas forgesitaj. Semajnoj pasis kaj mi ankoraŭ ne pensas pri hejmena reveno. Laboro, laborego atendas min en tiu dua mondo, laboro, famo, gloro ... kaj tamen, tamen ... ne, ne, mi ne volas pensi pri tio. Mi timas, ke mi devos reiri en ĉi tiun modernan mondon, el kiu mi venis, inter tiujn malbonajn homojn ... mi timas kaj malgajiĝas pensante tion...

Ŝi ĉesas legi. Levante siajn brunajn okulojn kun tiuj longaj revemaj palpebroj, ŝi rigardas en la pluvon. Poste ŝi diras:

„Mi legas libron, en kiu la aŭtoro skribas multon pri literaturo. Sed kio estas literaturo? Diru al mi, klarigu tion, mi petas...“

Mi vekiĝas el miaj malgajaj revoj kaj respondas:

„Ĉu mi scias tion?“

„Eh, ne ŝercu!“ ŝi insistas. „Vi certe scias tion, vi ja mem diris al mi, ke vi estas verkisto...“

Malrapide mi leviĝas. Mi fiksas miajn okulojn sur ŝian vizaĝon kaj diras tre malgaje:

„La literaturo jam mortis.“

„Mi ne komprenas...“ ŝi diras konfuzite.

„Tion komprenos nur vera verkisto. Vi komprenos tion neniam ... neniam!“

Mi paŝas al la fenestro. Dum momento silento regas en la ĉambro. Mi rigardas fikse en la pluvogrizan ĉielon. Kaj mi sentas en mia interno amaran doloron. Kiel mi komprenigu al ĉi tiu senkulpa kaj nesperta hominfano tion, kio nun ondas en mia brusto? Kiel mi sentigu al ŝi tion, kio vunde ŝiras mian koron?...

Mola blanka brako tuŝas mian ŝultron. Kaj mallaŭta kompatema voĉo diras:

„Kial, diru kial vi ne volas klarigi al mi, kion la homoj komprenas sub literaturo?“

„La homoj?“ mi diras malŝate. „Ili estas kulpaj, ke la literaturo mortis. Iam, iam, antaŭ longaj tempoj, la homoj komprenis kaj sciis, kio estis literaturo. Ili sentis, ke la literaturo estas io, kio kondukas la homon sur pli altan kulturan nivelon. La verkistoj iam klopodis per la potenco de sia voĉo veki en homoj komprenon kaj emon je bono kaj belo. Ili edukis la homojn, ili tiris ilin el la profundo de teraj zorgoj kaj malĝojoj en ĉielajn sferojn de feliĉo kaj sereno, en kiuj ili mem migradis. Ili konstruis la mondon per la literaturo, ili kreis en siaj verkoj lumajn figurojn, ke la mondo aspiru imiton! Ho, feliĉaj tempoj, en kiuj verkisto povis verki tiel, kiel li sentis en koro.

Sed la literaturo mortis. La homoj mem sufokis ĝin. Hodiaŭ la granda mondo moke levas la ŝultrojn pri tiaj antikvaj verkistoj. Hodiaŭ la homoj jam ne migras en tiuj altaj sferoj. Ha, kaj la verkistoj? La verkistoj, la sklavoj de la moderna publiko, sidas en mallumaj profundoj. Ili klopodas kaj devigite klopodas tiri la homojn pli kaj pli profunden en voluptajn abismojn. Per ŝajna belo kaj maskita bono ili plenigas siajn librojn kaj la homoj ĝojas kaj aplaŭdas tiujn verkojn, kiuj plej lerte vekas malnoblajn instinktojn. La verkistoj hodiaŭaj malkonstruas la mondon, ili detruas ĉion, kio vere estas nobla kaj bela, kaj predikas modernan moralon. Literaturo ili nomas tion. Sed mi diras, ke la literaturo mortis...“

Mi silentas. Per grandaj miraj okuloj rigardas min Maria. Poste mallaŭte kaj hezite venas de ŝiaj lipoj demando:

„Kaj vi, vi, kion verkas?...“

Delikate mi deprenas ŝian brakon de mia ŝultro. Kaj malgaje rigardante en ŝiajn timigitajn okulojn, mi diras kviete:

„Ni ne parolu pri tio...“

„Kial ne?“

„Ĉar tio ŝiras mian koron...“

„Mi konsolos vin...“

„Ne, lasu...“

Maltrankvile mi paŝas de la fenestro kaj ŝanceliĝas laŭlonge de la kverkaj ŝrankoj. Libroj, libroj staras tie ĉi ... nur bonaj libroj, ĉar sciencaj ... nun mi komprenas la malŝaton de Fromaĝi kontraŭ homoj ... ankaŭ mi malamas ilin ... kaj se mi devos reiri al ili?...

„Ĉu mi kolerigis vin?“ demandas Maria. „Venu, estu gaja kaj senzorga. Vi ne rigardu la vivon tra nigraj vitroj...“

Mi returnas min. Rideto kuras trans mian vizaĝon. Kial pensi pri malserena morgaŭo? La hodiaŭo ankoraŭ estas bela. Mi tenu ĝin per fortaj manoj. Revema nekonita sorĉo fluas de ŝia infana pureco. Ĝi venas super min kiel nebulo kaj vualas ĉiujn miajn sentojn kaj pensojn per sveniga dolĉo. Mi paŝas al ŝi. Mi metas miajn manojn sur la tremantajn knabinajn ŝultrojn. Kaj dum miaj rigardoj profunde penetras en ŝiajn brilantajn grandajn okulojn, miaj lipoj formas unu vorton:

„Maria!...“

17.

Mi forlasas mian ĉambron. Kaj dum mi apogiĝas je la galerio enpense kaj rigarde profundiĝas en la vastan vitran halon, parolas malantaŭ mia dorso senlime kvieta voĉo de virino:

„Kara sinjoro Kovalo! Vi farus al mi grandan komplezon, se vi pli zorgemus pri mia edzo. Sciu, ke Mateo sidas en sia eksperimentejo jam depost tri tagoj kaj ne estas eligebla. Provu do, ellogi lin al vespermanĝo.“

„Tio estos por mi plezurego“, mi respondas afable. „Li ja laboras super mia ĉambro, ĉu?“

„Vi supozas prave, iru nur supren...“ kuraĝigas kun rideto sinjorino Kamilo. Kaj haltante meze sur la ŝtuparo ŝi postvokas min: „Kaj nepre ne forgesu la vespermanĝon!“

Heziteme mi haltas antaŭ pordo, sur kiu estas fiksita malgranda ŝildo kun la litero R. Mi malfermas la pordon. Hu! En la sama momento mi ŝancele falas en teruran mallumon. El dua ĉambro, kies pordo estas duone malfermita, radias blanka lumo. Mi faletas trans aron de grandaj aĵoj, kiuj kuŝas sur la planko, kaj fine tramallumiĝas al ĉi tiu lumo.

Mi enpaŝas ejon, kies muroj estas malhelaj kaj vidigas nenion. Nur en mezo de ĉi tiu nigra ĉambro staras granda blanke lakita ronda tablo. De la plafono brilas intense blanka lumfonto, kiu staras sur la tabloplato kiel granda blanka konuso. En ĉi tiun lumofacon subite sian kapon metas Fromaĝi kaj rigardadas senparole kaj senmove per siaj grandaj strigovitroj la platon.

Mi paŝas pli proksimen. Kvazaŭ hipnote pendas miaj rigardoj je ĉi tiu blanka ebeno, sur kiu subite ekdancas iaspecaj misteraj ombroj.

„Ah, estas vi, juna amiko“, diras Fromaĝi rimarkante min, kaj ŝovetas distrite siajn okulvitrojn. „Tre bone, ke ankaŭ vi vizitas min. Vi travivos aferegojn, hometo! Rigardu nur, tio estas la unuaj aperaĵoj, kiujn kreas la novaj aerooptikaj plataĵoj. Ili estas nature treege intensigitaj per la radioaktiva lumo, kiun mi funkciigis, ĉu vi komprenas?“

„Jes“, mi diras kaj komprenas nenion.

„Bone“, li daŭrigas. „La plej grandan malfacilaĵon kaŭzas la merkatoraj montriloj. Ili ne funkcias ankoraŭ ĝuste. Sed provadi oni devas, eksperimentadi, jes...“

Ankaŭ mi klinas mian kapon sur la blankan tabloplaton. Por konfesi la veron, mi ne scias, pro kio mi faras tion. Pri kio do temas ĉi tie? Kion signifas ĉi tiu ombrodanco?

Timeme mi ŝtelrigardas la vizaĝon de Fromaĝi. En tiu ĉi momento mi ne scias, ĉu tie staras antaŭ mi frenezegulo aŭ efektiva granda eltrovanto kaj malkovranto.

„Jes“, mi diras, por paroli ion, „la merkatoraj montriloj ankoraŭ tute malfunkcias.“

„Oho!“ diras Fromaĝi kviete. „Malfunkcias, vi ne diru, sed ne ĝuste funkcias, ĉu vi komprenas? Sed mi ĝustigos ilin. Pri tio ne timu!“

Tion dirante, li paŝas al nigra muro kaj turnas kontakton.

„Rigardu tien ĉi!“

Mi levas la okulojn. Ĉi tiu muro estas kovrita de geografia kartego de la terglobo laŭ projekto de Merkator. Mi rimarkas, ke delikata plektaĵo de orbriletanta metalfadenaro estas fiksita super la karto. Ĉi tiu orplektaĵo fulmas en la akra blanka lumo. Je unu punkto ĝi densiĝas laŭ maniero de aranea reto. Kaj el ĉi tiu aranea reto elstariĝas kelkaj montriloj kaj ĉiuj montras sur pli malgrandan facon de la karto. Mi ekkonas, ke tio estas Palestino kaj diras al mi, ke ĉi tiuj montriloj evidente estas la „merkatoraj.“

„Ili devas esti tiel malkomunigataj,“ parolas Fromaĝi kvazaŭ al si mem, „ke ili ne estas plu influataj de la tavoloj, kiuj kuŝas ekstere de tiuj per la plataĵoj influitaj“.

„Jes“, mi diras kaj ree klinas min senkomprene super la ombroĥaoson sur la tabloplato, „ĉar en alia okazo estiĝas tia konfuzaĵo kiel ĉi tie“.

„Vi estas tute prava!“ ekkrias Fromaĝi ĝojigite. „Vi estas eksterordinare klara homo! Kompreneble, nesufiĉa izoligo nepre kaŭzas tian konfuzegon, kian ni vidas tie ĉi. Sed, ju pli longe vi rigardos, des pli vi komprenos el ĉi tiu ombroĥaoso!“

Kun pli granda atento mi rigardegas la tabloplaton. Kaj strange: mi ekkonas diversaĵojn. Jen, ĉu tio ne estas homaj figuroj, kiuj ekaperas el la dancetanta ombraro? Sed rapide, kiel ili venis, ili denove disfluiĝas kvazaŭ en fumo. Poste ŝajnas al mi, ke subite elstariĝas el la ĥaoso muroj de urbego...

En tiu momento Fromaĝi fortege ekboksas mian flankon.

„Ha!“ li kriegas subite. „Ĉu vi vidas lin? Ĉu vi vidas lin?“

„Kiun? Kiun?“

Lia mano montras kun ekscitita gesto sur ombraĵon, kiu estas klare ekkonebla kiel rajdanto. Efektive, rajdanto en blanka flirtanta mantelo.

„Ha!“ krias Fromaĝi ankoraŭfoje kaj preskaŭ metas sian nazon sur la rajdant-fantomaĵon. „Ha, malfermegu nur viajn okuletojn, juna amiko! Rigardu nur la ombron precize, kiu ĉi tie saltetas sur la tablo...“

En tiu ĉi momento eksonas la sonora laŭta bato de sonorilo kaj anoncas la manĝohoron.

Mia stomako krakas. Mi ekprenas la brakon de Fromaĝi.

„Ĉu vi aŭdas? La sonorilo sonas“, mi diras.

„Kiu sonorilo?“ li demandas distrite.

„La sonorilo, kio vokas nin al vespermanĝo,“ mi enoreligas al li kviete sed insiste.

Li longe ekĝemas, deŝiras sian nazon de la rajdant-fantomo, ŝovetas siajn okulvitrojn kaj rigardas min kun kvieta kompata rideto:

„Jes, juna amiko, mizera estas la aranĝo, ke la korpo havas bagatelajn pretendojn, kiujn ni sklave devas plenumi...“

Post tio li turnas kontakton. La lumo estingiĝas subite. Nigra nokto ĉirkaŭas nin. Kroĉe tenante unu la alian ni ŝanceliĝas eksteren...

18.

Ni promenveturas: Maria kaj mi!

Preskaŭ ĉiun tagon mi eltiras mian veturilon, dum Karolo kun diskreta rideto plenigas la rezervujon per benzino. Kaj poste ni forflugas en la sunan lumon...

Verdire mi ŝatus veturi per aeroplano. Sed Fromaĝi ne permesas, ke ni flugus sen Karolo. Kaj tio ĉi ne plaĉus al mi, nu kompreneble...

Sed mi trovis kelkajn kilometrojn malproksime de nia domo verdan arbareton kun herbejo, kie plaŭdas vigla rivereto. Tien ni ekskursas ĉiutage.

Kaj ripozante sur la flortapiŝo, ni sentas nin feliĉaj naturinfanoj. La suno brilas varme tra la verdaj branĉoj. La rivero plaŭdas en arĝentaj sonoj. Super ni la birdoj kantas amajn melodiojn. Kaj ni revas...

„Maria“, mi demandas delikate, „ĉu vi ankoraŭ sopiras la grandan bruan urbon?“

Ŝiaj belegaj okuldiamantoj rigardas min reveme.

„Ne! Ne!“ ŝi respondas mallaŭte. „Nun ne.“

„Mi scias, kion vi sopiris“, mi diras malrapide. „Mi scias, pri kio vi revadis tage kaj nokte. Ĉu mi diru tion?“

„Diru, diru“, ŝi petas kun ardantaj vangoj, „sed tute mallaŭte...“

„Amon vi sopiris, Maria,“ mi diras kun tremanta voĉo. „Vi serĉis homon, kiu povus ami vin kaj kiun vi mem amus. Maria, mi bone laŭsentas viajn knabinajn revojn. Mi scias, kiom vi devis soifi. Kaj diru, ĉu iam vi kisis viron?“

„Neniam“, ŝi spiras kaj ruĝiĝas.

„Neniam“, mi ripetas mallaŭte.

Ni silentas. Niaj koroj estas plenplenaj je konfesoj, kaj ni silentas. Mi observas ŝin. Kaj dum mi rigardas ŝin, mi raviĝas je ŝia beleco. Tamen mi ne kuraĝas tuŝi ŝin. Tiu ĉi knabino kuŝas kvazaŭ pura rozo inter la multnombraj floroj. Se mi kisus ŝin, mi rompus tiun rozon. Ĉu mi rajtas rompi ĝin? Nur hazardo venigis min ĉi tien en la domon de Fromaĝi. Kio? Se alia venus, tiu havus samajn ŝancojn kiel mi. La knabino, kiu kreskas sola en dezerto, ja soifas lipojn de ĉiu viro...

Mi volas paroli al ŝi, sed mi silentas. Reve mi fermas la okulojn.

Mi ne scias, kiel longe mi tiel kuŝis. Sed subite mi sentas varman spiron apud mia vango. Kaj kiam mi levas la palpebrojn, du malhelaj okuloj tute proksime estas super mi. Ili ŝajnas al mi kvazaŭ profundaj arbaraj fontoj. Kaj la ruĝaj lipoj, kiuj vane sopiregis kisojn, flustras:

„Mi amas vin!...“

Kaj dum knabinaj manoj ekprenas mian kapon, lipoj freŝaj nekisitaj premas en la miajn longan svenan kison...

19.

Mateo Fromaĝi sorĉas!

En malluma laborejo li prezentas siajn sorĉaĵojn. Kiam mi alpaŝas mallaŭte, mi rimarkas Maria-n, kiu sidas sur seĝo meze en la ĉambro. Ŝiaj grandaj okuloj rigardas blankege lumigatan muron. Mallaŭte mi sidiĝas apud ŝi.

Malantaŭ ni Fromaĝi bruas post ekrano, el kiu tra truo estas projektata la lumo sur la blankan ebenaĵon.

„Maria!“ mi diras mallaŭte. „Fine mi trovas vin. Ni ja volis promenveturi.“

„Poste, poste, mia kara,“ ŝi respondas.

„Kial?“ mi demandas kun ekmiro. „Kion do vi volas ĉi tie?“

„Paĉjo prezentas interesegaĵojn,“ ŝi diras kaj rigardas kun streĉita atento la blankan facon. „Atentu nur, mia kara, kaj estu obeema. Li tuj montros al ni scenon el Jerusalemo dum tempo de la krucobatalantoj...“

„Ah, efektive tio estas interesa.“

En tiu momento Fromaĝi krianoncas el post sia ekrano: „Tuj la prezentado komenciĝos! Atentu!“

Kun granda atentostreĉo mi rigardas al la blanka faco.

Antikva urbo ekaperas: Jerusalemo! Alruliĝas amasegoj da soldatoj. Ĉiuj ili portas potosimilajn kaskojn fermitajn. Ili svingas siajn lancojn kun kuraĝa vervo. Tie kaj tie ĉi unu falas teren. Flirtas en vento blankaj manteloj, sur kiuj brilas ruĝa kruco. Sur la muroj de la urbo ekaperas defendantoj. Inter muraj elstaraĵoj ili kuras kun fervoro tien kaj reen. Kaj ĉio ĉi okazas tute laŭnature. Vere, amasegaj scenoj de giganta beleco!...

Ĉi tiuj mirindaj scenoj ravas min tiom, ke mi laŭte aplaŭdas pro entuziasmo kaj ekkrias kun infaneca ĝojo:

„Brave! Brave! Belega filmo! Ankoraŭ mi ne vidis ion similan!...“

Maria metas sian manon sur mian buŝon:

„Silentu! Ĉu vi freneziĝis?“ ŝi diras ekscitite. „Dio mia, se tion aŭdos paĉjo!“

„Ĉu do mi ne laŭdu la filmon?“ mi kriegas kun kolero. „Jes, vivu la kinotekniko! Kiaj scenoj de homamasoj! Jam delonge mi ne vidis tiel bonegajn kinematografajn bildojn, sed hodiaŭtempe oni faras tiajn scenojn en Parizo mirindege —“

La bildoj malaperas. Estingiĝas la blindiga lumo. Kutima helo lumigas la ĉambron. Silentiĝas ĉio.

Ambaŭ ni turnas la kapon al la ekrano, malantaŭ kiu troviĝas Fromaĝi. Li elmetas tra la truo sian kapon. Grande kaj rigide rigardas nin liaj okulvitregoj. Malorde lia hararo pendas sur lian frunton. Kaj lia voĉo ruliĝas kontraŭ nin kun tondra rido:

„Pravegas vi! Belega filmo, hahaha —!“

Post tio li rampe paŝas el post la ekrano. Denove li rigardas min tra siaj grandaj vitroj. Li stariĝas piedpinte kaj frapetas mian ŝultron. Tion farante, li enoreligas al mi konfidence:

„Vi estas grandioza azenaĉo, mia kara!“

20.

„Karaj infanoj!“ diras Fromaĝi kaj fingre kombas sian hararon. „Ĵus vi vidis la sieĝon de Jerusalemo. Kaj sciu, ke tio ne estis filmo, sed efektiveco!“

„Li ankoraŭ ne kredas tion, paĉjo!“ diras Maria.

Mi montras embarasan rideton:

„Sinjoro Fromaĝi, vi klarigis al mi tiujn ĉi aferojn ankoraŭ neniel! Kiel do mi komprenu tiujn mirindaĵojn?“

La okuloj de Fromaĝi ekbrilas.

„Vi estas prava! Efektive, mirindaĵoj ili estas, kiuj ĵus prezentiĝis al niaj okuloj. Sed ni esploru la aferon ĝisfunde! Ni rigardu, kiel fartas la aerooptikaj plataĵoj supre; ilia moviĝo nun post estingo de la Co-lumo devas esti senfunkcia.“

„De la Co-lumo?“ mi ripetas konfuzite. „Kion signifas ĉio? La aerooptiko, la merkatoraj montriloj kaj nun la Co-lumo ... mi freneziĝos! mi freneziĝos!“

„Nu, nu“, ridas Fromaĝi. „Kiel mi klarigu tion al vi?“

„Mi helpos, paĉjo“, diras Maria. „Jam li konceptos...“

„Bone!“ konsentas Fromaĝi, „antaŭ ĉio ni nun rigardu la plataĵojn; jen la ĉefaĵo, ĉio cetera sekvos.“

Tion dirante li ekprenas niajn manojn, kvazaŭ ni efektive estas infanoj, kaj tiras nin sur la koridoron. Subite li ekhaltas. Li levas la nazon. Ĉirkaŭflaretas kun ĉagreno en la aero kaj sulkigas malserene la frunton.

„Karaj infanoj!“ li diras malgaje. „La malbenita pipulo denove estas proksima kaj vagaĉas tie ĉi. Kiel li nomiĝas ja?“

„Tabakaĉ!“ mi diras serioze.

„Li fumaĉas denove. Vere, tiu homo kaŭzas multe da ĉagreno...“

Komforta ŝtuparo kondukas nin supren. Silente ni surpaŝas la tegmenton.

La suno staras varmege super ni. Ĝiaj radioj kaptiĝas inter la sennombraj arĝentaj kolonoj, kies stangaro enaeriĝas kun trembrilanta fadenaro. Vere, strangegan bildon prezentas tiu ĉi tegmento. Kaj ŝajnas al mi, ke mi troviĝas en centra stacio por senfadena telegrafio. Dometoj iaj, en kiu, staras aparatoj, estas konstruitaj tie ĉi. Vidiĝas funeloformaj akceptiloj por iaj atmosferaj influoj.

Fromaĝi rapidemas al aĵo, kiu aspektas kiel gardista dometo. Ĝi konsistas nur el latunaj stangoj, kiuj estas interligitaj per trembrilantaj metalfadenaj plektaĵoj. Neniajn fenestrojn ĝi havas. El ĉiuj flankoj la aero povas penetri libere al interno kaj influi la vitrajn plataĵojn, kiuj tie estas vicigitaj en rondo kvazaŭ ĉirkaŭ speco de bobeno.

„Venu tien ĉi!“ vokas Fromaĝi.

„Tio estas la aerooptikaj plataĵoj“, klarigas Maria. „Ĉar paĉjo trovis la punkton, kiun li serĉis, ili nun ne moviĝas. Kiam li serĉas la punkton, ili turniĝas.“

Mi metas miajn rigardojn sur la plataĵojn kaj diras nenion.

Sed Fromaĝi frotas siajn manojn kaj konstatas kun ĝojo:

„La Co-a tavolo, kiu kovras ilin, ne difektiĝis. Mi do ne bezonas renovigi ĝin. La lumo briladas tra ili, ĉu vi komprenas?“

Post tio li ekturnas butonon kaj diras:

„Do, nun brilas la lumo malsupre.“

Tion dirinte, li turnas sin al ni kaj parolas klarige:

„Vi devas scii, ke estas ankoraŭ tre komplike, krei Co-n.“

„Ĉu?...“ mi diras senkomprene.

„Kaj tiun Co malkovris paĉjo!“ krias Maria admire.

„Kaj ne nur la Co-n mem, sed ankaŭ ĝian aplikon“, aldonas Fromaĝi, „tio signifas: unu specon de ĝia apliko, ĉar ĝiaj aplikeblecoj certe estas miloblaj!“

Mi staras kaj rigardegas ambaŭ homojn, kies certega sinteno mirigas min. Mi ne komprenas, kion ili parolas... Miaj genuoj tremas ... io peza premegas mian kapon, en kies malantaŭa parto sentiĝas pikado. Estas preskaŭ la sama doloro kiel tiam, kiam mi malsanis. Kaj mi ne kapablas nun klarigi al mi, ĉu ĝi devenas eble ankoraŭ de mia malsaneco aŭ ĉu kaŭzas ĝin la suno, kiu ĉi tie kaptas je mia kapo per ardegantaj radioj.

Sed Fromaĝi ŝajnas tute ne rimarki mian animan malekvilibron. Li diras:

„Ĉar vi do vidis ĉion, mia juna amiko —“

„Kaj kvazaŭ ekkonis la kernon de la afero —“ daŭrigas Maria ekprenante mian brakon.

„— do mi estingas denove la lumon kaj ni iru malsupren“, finas Fromaĝi kun triumfo, ekturnas ree la kontakton kaj gaje ekprenas mian duan brakon.

Mi ŝanceliĝas senforte. Mi estas rompita korpe kaj spirite. Ili trenas min malsupren la ŝtuparon kvazaŭ malfortan malsanulon. Kiam Fromaĝi rimarkas mian rompitecon, li diras viglige:

„Kuraĝon juna amiko! Nenio okazos al vi!...“

21.

„Helpu —! Helpu —!“

La krio, kiu devenas el la gorĝo de fraŭlino Snob, elektras min. Mia energio, kiu ĵus sur la tegmento disbloviĝis kvazaŭ pulvoro, nun ekpuŝegas min antaŭen.

„Kio okazis?“ ekkrias Fromaĝi kaj kuregas la ŝtuparon malsupren. Ni sekvas lin kun venta rapideco.

Sed kion signifas tio? Ŝajnas ke la domo brulas! Ni kuregas kontraŭ muron de fumo, kiu morde penetras en niajn okulojn. Ha, tio estas la pipo de Tabakaĉ!

„Arogantegaĵo!“ kriegas furioze Fromaĝi.

Tra la fumo barakte ŝanceliĝas fraŭlino Snob. Malespere ŝi tordas la manojn super sia kapo. Ŝajnas, ke ŝi luktas kontraŭ sveno.

„Savu lin! Savu lin!“

„Kiun?“ ni rekrias konsternite ĉiuj samtempe.

„Ta-ba-kaĉ!“ ŝi spiretas, strabe rulas la okulojn kaj malleviĝas, kaptite de sveneto, sur la stupojn.

Sed Fromaĝi staras ĉe la sojlo de sia laborejo. Li etendas la manojn kun tragika gesto. Li krias:

„Ha! Arogantegaĵo! Homaĉo, vi kuraĝis per via pipa fumo profani la sanktejon de l’ scienco! Vi kuraĝis penetri ĉi tien, vi malbonulo! Senhonta estaĵo, vi!...“

Kun kontentego mi sentas, ke degeliĝas mia glaciiĝinta cerbo. Ĉar viviga rido leviĝas el profundo de mia animo kvazaŭ suno. Serena bildo prezentiĝas antaŭ miaj okuloj.

De la karto, projektita merkatore, la briletanta fadenplektaĵo dekroĉiĝis parte. Ĝi pendas super korpo de viro, kiu kaptiĝis iel en la fadenaro. Ho, kompatinda Tabakaĉ! Kvazaŭ malpura muŝego li pendetas en la brilanta aranea reto. Li jen fermas, jen malfermas sian buŝon kiel karpego. Kaj tion farante, li rigardas nin per malsaĝega rigardo. Kvazaŭ kontraŭstare li premas konvulsie la manon kontraŭ la muran karton.

La helpokrioj de fraŭlino Snob kunvokis ĉiujn domanojn. Ĉiuj ni fikse rigardas senvorte la strangan spektaklon.

Fromaĝi volas ĵetegi sin kontraŭ la malfeliĉulon kun furiozaj krioj. Sed sinjorino Kamilo retenas lin kviete. Ankaŭ mi protekte starigas min antaŭ la pendantan muŝegon kaj diras kun minaca voĉo:

„Mi ne toleros, ke okazos ia malbonaĵo al mia kara Tabakaĉ!“

Dume Maria deprenas kun delikata mano la metalfadenan reton. Sinjorino Kamilo kun helpo de la dika kuiristino eltrenas Tabakaĉ-on. Tiu rigardas nin kun okuloj pro timo vastiĝintaj. Ŝajnas ke li estas senkonscia. Rapide kaj zorgeme oni apoge kondukas lin al la laborseĝo de Fromaĝi. Li sidfaliĝas en la seĝon, klinas la kapon flanken kaj aspektas tute kiel dormiĝonto.

Ĉiuj ni staras kaj ne scias, kion komenci. Nur Fromaĝi kuretas per siaj mallongaj kruroj tien kaj reen. Liaj trolongaj brakoj rotacias en la aero kvazaŭ ventmuelilaj flugiloj. Liaj hirtaj haroj flirtas en ekscitita malordo. Kaj liaj okuloj rondruliĝas malantaŭ la grandaj strigovitroj. Li indigne krias al la dormanto:

„Vekiĝu, vi, homo — kiel vi nomiĝas ja?“

„Tabakaĉ“, mi helpas.

Tiam sinjorino Matildo alpaŝas kaj diras kviete:

„Ho, kompatinda Tabakaĉ. Li ja estas tute senpensigita kvazaŭ hipnota, unue li maldormiĝu...“

Fromaĝi subite ektremas.

„Ha!“ li krias, poste turnas sin al ni. Li kunmetas la manojn kvazaŭ al preĝo kaj balbutas:

„Karaj geamikoj! Se efektiviĝas en tiu ĉi momento tio, kion mi antaŭsentis —“

Interrompante sin, li kuregas al Tabakaĉ. Li ŝiras liajn ŝultrojn tiom, ke la kapo de la bedaŭrindulo pendolas inter la ŝultroj kiel infanluda baloneto je ŝnuro kaj enoreligas per fortega voĉo:

„Vekiĝu! Vi! Leviĝu! Vi, homo — kiel vi nomiĝas ja?“

„Tabakaĉ“, mi respondas.

Sed helpo proksimiĝas en figuro de fraŭlino Snob, kiu ankoraŭ pala pro la antaŭa sveneto, nun eniras kun glaso da akvo. Fromaĝi malĝentile ŝiregas ĝin el ŝia mano kaj elverŝas la tutaĵon sur la „pekozan“ kapon de Tabakaĉ. Tiu malfermas la okulojn, glutas kelkfoje, subite vigliĝas, rigardas nin laŭvice. Poste li leviĝas kun embaraseto kaj ekstaras antaŭ ni kun humila pentemo.

Fromaĝi rigardas lin kun emocio kaj, kiel ŝajnas al mi, kun amaj rigardoj. Post tio li paŝas antaŭen, faras ordonan geston: „Repaŝu, vi ĉiuj!“ kvazaŭ ni estas sangavidaj leonoj, emaj forŝiri el la manoj de Fromaĝi Tabakaĉ-on, kiu subite fariĝis por li valoregaĵo. Li starigas sin antaŭ la pekinto. Li ŝovetas la okulvitrojn kaj parolas kun profunda admiro:

„Mia kara —“

„Tabakaĉ“, mi helpe diras.

„Jes, mia kara Tabakaĉ! Mi suspektas, kie vi estis ĵus. Kiel unua vi eniris la Co-an vivon!...“

22.

Soleno regas en la ĉambro. Mute staras homoj en rondo. Iliaj mienoj esprimas parte kompaton, parte miregon. Preĝeja atmosfero ĉirkaŭblovas nin. Ŝajnas, ke super niaj kapoj ŝvebas nevideble, tamen potence, io grandioza, io, kio estas ankoraŭ nekomprenebla, sed ĝuste pro tiu sia nekompreneblo fluas kun mistera forto. Mi sentas, ke io prepariĝas tie ĉi, ke ĝi evidentiĝos nun el la buŝo de Tabakaĉ, je kies lipoj pendas ĉies rigardo.

Kaj ekparolas Fromaĝi kun solena voĉo:

„Kara Tabakaĉ! Vi estas al ni ĉiuj kara homo. Vi estis unua en la Co-a vivo. Rakontu do, kion vi vidis kaj travivis. Ni volas scii la veron! La veron! En la nomo de la scienco, al kiu ĉiuj ni servas, mi postulas la veron! Kaj por ke ĝi elvenu trans viaj lipoj pli facile, prenu tion, Tabakaĉ!“

Tion dirante kaj elparolante la nomon kun eksterordinara moleco, li enverŝas el botelo, kiun zorgeme alportis sinjorino Kamilo, likvoron. Tabakaĉ avide kaptas la glaseton kaj eltrinkas ĝin per unu gluto.

„Kaj nun rakontu! Post via rakonto vi ricevos duan“, solene promesas Fromaĝi.

Tabakaĉ rikanas kaj lekas tre kontente siajn lipojn. Li metas ĵure la manon sur la koron:

„Sinjora moŝto, nur la puran veron! La fulmo tuj trafu min, la diablo disŝiru min en la aero milpece, se mi ne diros la veron. Ruĝa hundo mi estu —“

„Haltu!“ interrompas Fromaĝi. Liaj okuloj fajras pro malpacienco: „Faktojn! Faktojn!“

Tabakaĉ riverencas humile kaj raportas:

„Jam delonge mi estis scivola pri la sorĉaĵoj de la sinjora moŝto. Kaj mi volis unue rigardi tra la ŝlosila truo, sed vidis nenion. Kiam mi aŭdas, ke la gemoŝtoj iras sur la tegmenton, mi rapidas en la ĉambron. Sed vidas nur la reton kun metalfadenoj kaj la geografian karton. Nu, mi pensas, kio estas tio? Kaj scivole mi iom palpumas — sed la reto restas en mia mano kaj mi iras malantaŭ ĝin, ĉar mi pensas, ke tiel mi povos alkroĉi denove la reton. Sed — kiam la reto pendas sur mia brusto, mi aŭdas tian strangan zumzumon kaj vidas, ke hela lumo penetras en la ĉambron, mi ne scias, de kie. Pikpikado trakuras min. Mi volas forĵeti la reton, sed ne povas, ĉar mi estas kvazaŭ paralizita, poste io trakuras mian kapon — mi terure ektimas kaj pensas, kio okazas, ĉu mi dormiĝas aŭ ne...“

„Mi turnis sur la tegmento la butonon, funkciigis la lumon, kaj la Co fluis tra la reto —“ turnas sin Fromaĝi klarigante al ni.

„Jes, io fluas tra la reto kaj fluas en min, kaj mi pensas, nun mi dormas, ĉar mi tuj komencas sonĝi — jes, mi sonĝas kaj tamen mi ne dormas...“

„Ha, li nomas ĝin sonĝo!“ diras Fromaĝi kaj demandas: „kaj kion vi vidis en tiu ĉi — sonĝo?“

„Tre multajn homojn, grandajn amasegojn. Ili parte marŝas piede, parte rajdas sur ĉevaloj. Kaj ĉiuj estas tre sovaĝaj. Ili svingadas siajn lancojn, ke mi devas salti dekstren kaj maldekstren, ke ili ne trafu min. Mi premas mian dorson al muro, de kiu la homoj sendas sagojn kiel sovaĝuloj. Kaj efektive ili estis sovaĝuloj.“

„Kaj poste?“ demandas Fromaĝi kun tremanta voĉo.

„Subite ĉio estis finita. La lumo estingiĝis, sed mi ankoraŭ ne povis moviĝi, kiam la gemoŝtoj venis, ĉar mi ankoraŭ ne sciis, ĉu estas mi aŭ ĉu ne estas mi, ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi ne sonĝas, aŭ kio do okazas al mi...“

Longa silento ekregas post la rakonto de Tabakaĉ. Mi sentas, ke miaj genuoj komencas tremi. Kion sonĝis tiu homo, tute similas al la kinematografaj bildoj — tondre! Per ambaŭ manoj mi ekprenas mian kapon, en kiu komencas danci la ideoj en freneza rondo. Konfuzego rotacias en la cerbo. Ĝi turniĝas kvazaŭ muela ŝtonego kaj pulvorigas ĉiun klaran penson...

Tra la solena silento mi aŭdas la voĉon de Fromaĝi:

„Vi estas brava homo, Tabakaĉ, aŭ kiel vi nomiĝas ja. En via memoro konservu tiun ĉi momenton, ĉar ĝi estas la plej grava momento en via vivo...“

Fromaĝi ne finas la frazon. Emocio forte ekskuas lin kaj forprenas lian spiron. Li ŝanceliĝas al ni...

„Homoj!“ li krias kun sufokita voĉo. „Vi travivis ĵus la plej gravan momenton de mia malkovrita epoko! Ankoraŭ mi ne kapablas esprimi per vortoj, kio ĵus okazis!...“

Ni estas ĉiuj same emociitaj. Nur Tabakaĉ staras senkomprene kaj ŝtelrigardas al la likvorbotelo. Kaj ankaŭ li devas sperti la malnovan veron: ke multon oni promesas, malmulton plenumas. Sed tiam ĉi rimarkas Fromaĝi liajn admonajn rigardojn. Li rapidas al la tablo.

„Prenu, prenu!“ li diras kaj kun larmobrilaj okuloj ŝovas la tutan botelon sub la brakon de Tabakaĉ.

Kaj Tabakaĉ rikanas pro kontento, ke vidiĝas liaj flavaj dentoj. Li riverencas iel mallerte kaj — pafas sin for!...

23.

Ĉiuj ni sidiĝas al ovala tablo.

Mi rigardas ĉiun sidanton laŭvice kaj konstatas, ke ĉiu montras alian mienon: Fromaĝi solenegon, sinjorino Kamilo fieron (pro la nova malkovraĵo de sia edzo), Maria entuziasmobrilon, fraŭlino Snob ofendeton kaj grumblemon (verŝajne pro la okazintaj malagrablaĵoj), la profesoro senkomprenan malsaĝegon (pardonu!) — kaj mi? Mi tute ne montras iun esprimon. Ĉar sur mia vizaĝo aperas mikse teruro, konfuzo, scivolo, ekscito, emocio kaj anima distaŭzo...

Neniu parolas. Kaj ŝajnas, ke Fromaĝi nun ekludas la rolon de Tabakaĉ. Ĉar li klinadas la kapon, kvazaŭ dormiĝanto. Kaj jam li parolas en duona dormo:

„Tiu estis la unua, kiu vivis en la Co-a vivo. Kiel unua homo li eniris la Co-ujon.“

Fraŭlino Snob rimarkas seke:

„La sorto vere povis elekti pli indan reprezentanton de la homaro...“

Sed tiu rimarko efikas sur Fromaĝi kiel bombo — eĉ pli forte ol la „universitata“. Li eksaltas subite kaj diras kun profunda emocio:

„Mi ne permesas, ke oni parolas pri li en tia maniero. Li estas nun al mia koro tre proksima!“

Tiam eksplodas mia scivolego.

„Geamikoj!“ mi vokas ekscitite. „Indulgu min! Ni sidas ĉi tie kiel malsaĝuloj. Ĉirkaŭas nin mallumaj misteraĵoj. Ni rigardas en malplenecon. Ĉiaj varioj de la Co vagas fantome ĉirkaŭ ni! Ni sufokiĝos pro nescio!...“

„Ni ĉiuj rajtas pretendi klarecon“, kvietigas sinjorino Kamilo. „Mateo, parolu — kaj klare!“

Fromaĝi fingrokombas sian hararon, rigardas kun embaraso en rondo kaj rediras malespere:

„Ĉu mi kapablas fari tion? Maria, diru vi ion...“

Maria diras kun voĉo, kiu tremas pro la grandiozeco de l’ klarigota problemo:

„Ĉu mi kapablas tion? Sed mi volas helpi. Kaj mi komencas per tio, ke mi diras: sur la tero perdiĝas nenio. Ĉio restas. Okazas simile, kvazaŭ ni fotografas en iu ĉambro: ĉio fiksiĝas sur la plataĵo, eĉ plej malgrava aĵo. Kaj tiamaniere nenio perdiĝas en la vivo: faroj, agoj, okazintaĵoj — ili ĉiuj restas kaj — por tiel diri — estas fotografataj de la vivo...“

„Per la Co-tavoloj!“ interrompas Fromaĝi. Post tio li rapide paŝas en la ĉambro. Li rondkuretas kun klarigantaj gestoj ĉirkaŭ nia tablo kaj plu parolas:

„Kio do, estimataj gesinjoroj, estas tio, kio kvazaŭ absorbas ĉi tiun vivon? Kio estas tio, kio konservas la vivon por ni nevidebla en la grandega arĥivo de la naturo? Ĝi estas kvazaŭ fotografita sur sennombraj tavoloj. Tiujn tavolojn kompreneble ne imagu al ni iel korpecaj, iel materiaj. — Ili similas eble al iaj vibroj de la aero, al iaj novaj ondolongoj — por paroli radioteknike — kaj tamen ili ne estas aero, sed Co! —“

Li ekhaltas kaj ripetas krie: „Co-o-o!“ kaj frapante sian bruston, ke ĝi resonas obtuze: „Kaj mi malkovris ĝin! Mi malkovris la Co-n, mi! mi!“

Post tio li plukuras ĉirkaŭ la tablon. Maria anstataŭas lin dirante:

„Do, tio estas la Co, kiun malkovris paĉjo. Ni havas naturajn fortojn de diversa speco, kiuj libere efikas ĉirkaŭ ni. Ni konas nur malmultajn el ili, ekzemple la elektron. Unu el tiaj fortoj estas Co, kiel paĉjo nomis ĝin, ĉar iun nomon ja devas havi tia aĵo, kvankam ĝi ne estas aĵo...“

„Silentu! Viaj fuŝklarigoj estas tro komplikitaj!“ li mallaŭdas. „La afero estas simplega: mi malkovris la Co-n en radiuma radiaro. Mi sukcesis apartigi la Co-radiojn tiel, ke ili efikas kiel la X-radioj. Por mallongigo mi nomas ilin la R-radioj. Nun daŭrigu!“

„La R-radioj do“, plu diras Maria kun fervoro, „estas la elfluo de Co-a ekzisto, kiu ekstere vagas ie, kaj estas la pruvilo por ĉi tiu ekzisto; ĉar estas kompreneble, se...“

„... se ekzistus nenia Co, do ekzistus ankaŭ neniaj R-radioj, tio estas ja klara kaj evidenta!“ interrompas Fromaĝi malpacience.

„Nature! Estis do nur solvota la tasko: akiri certajn bildojn el la Co-ekzisto aŭ Co-vivo, kiu jam pasis kaj tamen ekzistas ankoraŭ. Oni devis ĝin nur ĝuste apartigi aŭ izoligi. Kaj paĉjo — ĉar la radiumo ja estis la mediumo de la apero de la R-radioj — konstruis radioaktivajn vitrajn plataĵojn, kiuj — por esprimi ĝin vulgare — fotografitaj en la Co, do kvazaŭ fotografitaĵojn daŭrige fotografas — por ni videblaj —“

„Sensencaĵo! Fuŝbabilaĵo!“ ekkriegas Fromaĝi kaj ektiras pro malespero sian hirtan hararon. „La afero estas simplega: Co-vivo venas sur miajn plataĵojn — estas direktata kombine kun la R-radioj en la ĉambron — R- kaj X-radioj ĵetas komune la bildon sur la lumigitan facon — komence ĝi estis la tabloplato, poste la muro — la Co-ujo viviĝas antaŭ niaj okuloj, eĉ se ĝi estas malnova dudek mil jarojn. Pa! Per du vortoj mi klarigis la aferon!“

Ankaŭ Maria ekscitiĝas. Ŝi krias kun ruĝaj vangoj, kiuj ardas pro entuziasmo:

„Kaj ĉar la tuta terglobo partoprenas ja en la Co, paĉjo starigis la geografian karton por konatiĝi kun la Co laŭplaĉe el ĉiu punkto de la terglobo. Kaj por kvazaŭ elaerigi la Co-n en unu loko, kiun oni celas, li faris la metalfadenan plektaĵon, per ĝi tegis la karton kaj faris la plektaĵon Co-aktiva kaj fiksis sur la karto la koncernan punkton...“

„... kalkulita laŭ merkatora projekto, ĉar oni povas laŭ ĝi kalkuli plej facile...“

„... pro tio la merkatoraj montriloj...“

„... kaj jen mi pensis pri Jerusalemo...“

„... li do prikalkulis la punkton...“

„... ĉar mi volis havi scenon interesan el antikva tempo...“

„... kaj krucbatalantoj efektive montriĝis antaŭ la muroj de Jerusalemo...“

„... sur via belega kinematografa filmo!!“

Fromaĝi celas min per tiu ĉi frazo. Sed tuj li daŭrigas:

„... mi ĉiam antaŭsentis, ke ne nur la okulo de la homo...“

„... sed ke ni korpe devos vivi en la Co...“

„... kaj tiu homo ... kiel li nomiĝas ja?...“

„Tabakaĉ!“ mi krias rapideme.

„... montris al mi la vojon!...“

„... la korpo devas fariĝi Co-aktiva...“

„... li fariĝis Co-aktiva per la metalfadena reto...“

„... kiu falis sur lian korpon...“

„... vivis dum momento en la Co-ujo...“

„... kiam paĉjo funkciigis sur la tegmento la R-radiojn...“

„... vivis inter la krucbatalantoj antaŭ Jerusalemo...“

„... ĉar li estis Co-aktiva...“

„... li eniris kiel unua la mondon de l’ Co!...“

Fromaĝi ekscitiĝas pli kaj pli. Ni ĉiuj saltas de la seĝoj. La giganta problemo, kiu disvolviĝas antaŭ niaj okuloj, ŝancelas nin en ebrian staton...

Fromaĝi faras grandan paŝon antaŭen. Li etendas la dekstran manon. Lia voĉo krias raŭke:

„Ankaŭ ni vojaĝos en ĉi tiun mondon!“

„En la kvaran dimension!“ kokokrias la profesoro.

„Hahaha!“ ridegas Fromaĝi. „En la kvinan, en la dekan, en la centan dimension, mia kara! Ĉiuj ni faros la grandiozan saltegon trans jarmiloj! Ni ĉiuj vojaĝos en la grizan pasintecon, kiu mortis kaj por ceteraj homoj estas historio! Ni penetros en tiujn pasintajn profundojn — kaj tamen ne en mortan mondon, sed en veran viglan vivon! Kaj ni vojaĝos ĉiuj: mi vojaĝos, Kamilo vojaĝos, la tuta domo, la tuta domanaro kaj ĉiuj niaj karaj geamikoj!“

La profesoro salte stariĝas sur seĝo:

„Vivu la Co!“

„Vivu la vojaĝo!“ bruas ĉiuj responde.

Sed mi kriegas freneze:

„Feliĉan vojaĝon!“ kaj — elĉambriĝas.

Ekstere mi metas mian ardegantan kapon sub la malvarman fluon de la akvokonduko...

24.

Nokto!

Mi sidas rekta kaj rigida en la lito. Mi baniĝas en ŝvito kaj — tamen frostas. Mia hararo gluiĝas sur mia kapo. Miaj okuloj vastiĝas ... mi tremegas tutkorpe...

Pensoj rampas el mallumo, nevideble, kaŝe ... kaj per malvarmegaj ombraj brakoj ili premas miajn ardegantajn tempiojn ... ili ĉirkaŭvagas min kiel kaŝaj ombrotigroj sian rabaĵon...

Ha! En mia ŝveliĝanta kapo kuŝas dinamito! Mi sentas, ke ĉiumomente eksplodos mia kapo, ke ĝi kreviĝos kvazaŭ sapveziko, ke ĝi disflugos milpece al ĉiuj muroj de mia ĉambro kaj disfluiĝos en la ... Co!

Co! Co! Co!...

Kion diris Fromaĝi?

Ke ni vojaĝos en la Co-n! Ke ni profundiĝos en la pasintecon...

Ha! Ni ĉiuj vojaĝos en la Co-mirindujon. Ni transsaltos la leĝojn de la vivo. Ni transsaltegos tiujn de la tempo. Kio okazis, denove viviĝos por ni. Ni mem vivos en la historio, kiu fariĝos por ni nuntempo!

Ha! En ĉiujn tempojn, en ĉiujn epokojn ni penetros. Ni vidos, kion vidis neniu hodiaŭulo! Kaj ni esploros malcertaĵojn. Ni promenos en la marĉoj de l’ pratempo. Ni vizitos la fabelan Atlantidon. Ni esploros la misterojn de la faraona lando. Kun plezurego ni rigardos, kiel oni konstruas la piramidojn kaj — eventuale helpos. Ni admiros la brilegon de Susa kaj Ekbatana, ĉeestos en la Athena teatro la unuan prezentadon de l’ „Antigone“. Ni matenmanĝos kun Sokrates kaj Plato. Ni sciiĝos, kie restis la urboprotekta Pallas de Praxiteles aŭ la Jupiter de la Kapitolo. Ni vidos Hannibal-on kaj Cezaron kaj la lastan batalon de la gotoj! Esploros la misterojn de la Borgia, admiros la ortrezoron de Montezuma, veturos sur la unua lokomotivo de Stephenson, helpos lin per fakaj konsiloj, aŭskultos prelegon de Schiller, vizitos Napoleon-on...

Ho, ĉesu fantaziego! Mi freneziĝas, pensante plu. Mia kapo efektive eksplodos. Sveno ekbalancas min...

Gigantaj, gigantegaj estas tiuj perspektivoj!

Sed la pensoj ne ĉesas turmenti min. Ili alkuregas pli kaj pli rapide. En tutaj aroj. En novaj formoj. Kvazaŭ frenezaj koboldoj kun burleskaj vestoj nun ili saltas ĉirkaŭ mi. En groteska fantaziodanco ili kirliĝas kun diablaj grimacoj. Kaj iliaj flirte flugetantaj brakoj baraktas ekscitite. El iliaj buŝoj penetras mokokrioj:

Hihi! Vi volas riski la saltegon trans jarmiloj? Hihihi! Ĉu vi neniel timas? Vi saltos en la pasintan mondon, sed kiu garantias, ke vi revenos en la nunan tempon? Se malfunkcios io aŭ ne okazos laŭdezire, vi restos en la Co! Vi devos vagi en la Co-a mondo kiel mizera fantomaĉo. Vi ne plu estos homo, sed eterna jam ombrulo! Ni avertegas vin!...

Glacie miaj fingroj ungotenas la litkovrilon...


Kiam griziĝas la mateno, mi ruliĝas el sub la lito.

„Mi vojaĝos en la kvaran dimension! Mi riskos la saltegon!“

Tion kriante kun decida voĉo, mi pugnobatas mian lavan tablon kun tioma energio, ke rompiĝas mia akvoglaso...

25.

Tabakaĉ — honora prezidanto!

Mi diris ĉiam: en la domo de Fromaĝi ĉio estas ebla. Ridindegaĵoj kaj strangaĵoj alternas. Ĉiu tago alportas novan sensacion!

Mateo Fromaĝi kunvokis ĉiujn domanojn al vojaĝa konferenco. Ĉefa punkto de la tagordo: la celo de la vojaĝo.

Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo. La kuiristino, ĉambristino kaj aŭtomobilisto forlasis la ĉambron. Ili deklaris, ke ili estas pretaj partopreni la vojaĝon kaj ke ili volonte konsentos pri la celo, kiun ni destinos en nia konferenco.

Nur Tabakaĉ restis. Li sidas sur honora loko. Tion speciale deziris Fromaĝi, kiu ŝategas nun Tabakaĉ-on tiom, ke li toleras eĉ lian fumon — terure! Mi volis kontraŭ tio protesti, sed Fromaĝi tre koleriĝis.

„Estimataj gesinjoroj!“ ekparolas Fromaĝi kun soleno. „Mi salutas vin plej kore en la nomo de la tekniko! Kaj mi bonvenigas speciale nian karan amikon Tabakaĉ, sub kies honora prezido okazas nia hodiaŭa konferenco. Mi preparis ĉion tiom, ke ni povas nun trankvile ekvojaĝi. Vi scias ĉiuj, ke per mia malkovro kaj la netaksebla merito de sinjoro ... sinjoro ... kiel li...“

„Tabakaĉ!“ mi memorigas.

„... al kiu mi ĉi-okaze esprimas mian plej koran dankon, estas eble penetri en iun ajn epokon de la pasinta tempo al iu ajn loko. Kaj plue — estas eble por ni vivi en ĉi tiu pasinta mondo helpe de niaj ‚kontaktiloj‘. Do — ekaperas la demando: kien kaj en kiun tempon aŭ jaron ni vojaĝos? Saĝe kaj trankvile ni konsideru kaj pripensu. Ni povas fari gravajn servojn al la historio, al la scienco entute. Vere, ne estos facile trovi lokon sur nia vasta terglobo kaj tempon en la pasintaj jarmiloj. Ĉar, estimataj geamikoj, ni same povas sidiĝi sur la glaciejoj de la glacia epoko, kiel ni povas miksiĝi inter la batalantojn de la pasinta lasta mondmilito. Ni povas veturi en tempon, pri kiu raportas al ni la historio nenion. Mi mem ne volas fari proponon; ĉar vere, mi tute ne havis tempon por pensi pri tiu ĉi afero. Do — mi atendas, ke vi proponos des pli vigle...“

Ĉiu silentas. Nun en la decida momento neniu scias, kien vojaĝi. Mi leviĝas. Mi permesas al mi proponi por pli detala elekto sekvantajn celojn: vojaĝon al niaj pragepatroj Adamo kaj Evo kaj vojaĝon al la kortego de la reĝino Elizabeto de Anglujo (la lastan mi proponas tial, ke mi esperas ĉi-okaze vidi Marion Stuart, por kiu mia koro sentas varman simpation!).

Ĉiu estas kontraŭ miaj proponoj. Tio min iom ĉagrenas. Nur Tabakaĉ estas nek por nek kontraŭ. Mi suspektas, ke li entute ne scias, pri kio temas ĉi tie. Ĉar li sidas kun ioma embaraso, kiu bedaŭrinde estas tamen tro malgranda por deteni lin de la fumado. La pipo pendas inter liaj dentoj kaj grandega fumkolono leviĝas serene el ĝi. Kaj tra la fumkolono rigardas liaj okuloj malsprite. Mi opinias, ke tia konduto nepre ne konvenas por honora prezidanto.

Kontraŭe de mi sidas profesoro Sovaĝi. Li tusetas, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo kaj tamburas senpacience sur la tabloplato per siaj ostaj fingroj.

„Mi petas la vorton!“ li kokokrias.

Kiam Fromaĝi donis al li la vorton, li eksaltas. La manojn li metas kruce sur la bruston kaj parolas:

„Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Ŝajnas ke inter ni regas granda hezitemo kaj maldecidemo rilate al la celo de nia vojaĝo. Ni nepre devas veni al interkonsento, se entute la vojaĝo okazu. Ĉar kiel informis min mia amiko Mateo, estas neeble, ke ĉiu samtempe vojaĝu laŭplaĉe al sia celo: la unu al Palestino dum epoko de Kristo, la alia vizite al Karlo la Granda kaj la tria eble al Mohamed, la granda profeto. Ni devas vojaĝi komune kaj samtempe (brave!). Kaj estas ridinde, ke ni cerbumas pri la vojaĝa problemo, dum la solvo estas tiel simpla kaj evidenta (ĉu?). Estas kompreneble, ke unuavice ni havas la sanktan devon: teni supren la standardon de la scienco! Malgraŭ ĉia respekto, kiun mi sentas por la tekniko (li klinetas la kapon al Fromaĝi), mi devas — kion mi konstatis jam plurfoje — ankaŭ hodiaŭ publike deklari, ke la filologio estas la krono de ĉiuj sciencoj! Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! La antikvaj lingvoj estas la bazo, la fundamento de ĉia scienca vivo. Kaj tio estas la latina kaj greka lingvoj. Ke necesegas scii, kiel la homoj parolis iam tiujn lingvojn — tio verŝajne klariĝis al vi per mia malgrava persono. Kaj mi ne volas preterlasi la okazon, por esprimi al vi hodiaŭ mian plej koran dankon pro tio, ke vi fidele subtenis min en la batalo kontraŭ la antaŭjuĝon, kontraŭ la skandalan misuzon, kiu jam daŭras jarcentojn. Vi konas ĉiuj miajn gravegajn hipotezojn, kiujn mi simbole volas esencigi en du nomoj: ‚Odyssevs‘ kaj ‚Kikero‘. Karaj, tre karaj kunbatalantoj (terura maldolĉo grimacigas la vizaĝotrajtojn de la profesoro), vi scias, ke ni estas preskaŭ la solaj batalantoj, ke mi batalas malproporcian batalon! Kaj tamen mi devas venki! Jes, lasu min venki en ĉi tiu batalo! Lasu triumfi la filologion, la kronon de ĉiuj sciencoj! La sorto decidu! Mi do petas vin vojaĝi kun mi en la antikvan mondon!“ La profesoro skuegas sovaĝe sian kapon kaj finas per kriaĉanta voĉo: „Nur la antikva mondo, kiu elparolis ĝuste la latinan kaj grekan lingvon, estu la celo de nia vojaĝo!!“

„Oh jes!“ flutas fraŭlino Snob.

Fromaĝi gratulas la parolinton, ke li trafis la ĝustan celon. Post tio li parolas kun embarasa hontemo pri la graveco de la du starigitaj hipotezoj de Sovaĝi. Ke li nepre subtenas ilin kaj estas gravega servo, kiun ni faros al la scienco entute kaj al la filologio speciale, se ni konvinkiĝos per propraj oreloj, ke la hipotezoj estas ĝustaj. Pri tio li jam nun ne dubas. Sed por la cetera homaro ni argumentos ilin plej brile per nia vojaĝo. Fine li esprimas la dankon en la nomo de la scienco al Sovaĝi pro liaj eksterordinaraj meritoj kaj ne dubas, ke la vojaĝo alportos fruktojn ankaŭ en la gravega laboro rilate la genian verkon „De praulo ĝis radiohomo“. La aŭtoro havos okazon kolekti valoregan materialon. — Fine Fromaĝi mizere parolperdiĝas en balbutaĵoj.

Sovaĝi ankoraŭ staras, tenas la brakojn kruce sur la brusto kaj silentas kiel venkinto. En tiu ĉi momento paraliza sento trakuras min: la grandiozega malkovro de Fromaĝi estas mizeraĉa nenio kompare al „Odyssevs“ kaj „Kikero“!...

La konferenco nun transpaŝas al la pli detala elekto de la vojaĝa celo. Ĉiuj epokoj de Romo kaj Atheno intermiksiĝas konfuze. Tiam Fraŭlino Snob energie interrompas la debaton. Mi estas konvinkita, ke ŝi nenion scias pri la antikva mondo. Sed ŝi legis „Quo vadis?“ Tial ŝi proponas Romo-n dum tempo de l’ imperiestro Nerono aŭ pli vere dum tempo de „Quo vadis?“

La profesoro klinas konsente la kapon:

„Ĉi tiun proponon mi nepre subtenas. Dum epoko de la imperiestroj, do ankaŭ dum la regado de Nerono oni parolis en Romo kaj greke kaj latine. Ni do vojaĝu al Romo dum la regado de la granda imperiestro Nerono!“

„Oh!“ pepas fraŭlino Snob kun ravo, „ni vidos la antikvan Romo-n kun la belaj virinoj kaj herooj. Oh, ni vidos la Vinicion, kiu estis tiel bela kaj forta kaj tiel pia!“

„Estimata fraŭlino Snob!“ mi diras moke. „Bonvolu permesi al mi, ke mi esprimas al vi mian dubon, ĉu vi povos vidi la heroon Vinitius, ĉar li neniam vivis!“

„Oh!“ krias fraŭlino Snob.

„Ne!“ mi daŭrigas senkompate, „li estas nur fantazia figuro de la verkisto, iu nebulaĵo, iu neniaĵo!“

„Oh!“ denove krias fraŭlino Snob kaj en unu el ŝiaj okuloj ekaperas stranga hela larmo.

Sinjorino Kamilo kvietigas:

„Estas ja eble, ke vivis iu Vinitius. Ne perdu la esperon!“

Mateo Fromaĝi petas laŭte silenton. Ke oni pritraktu privatajn aferojn post la konferenco! Poste li leviĝas, ĉirkaŭrigardas kun ĝojo kaj parolas:

„Do, karaj geamikoj, la celo estas fiksita. Kaj ŝajnas al mi, ke ni elektis tre interesan lokon kaj tempon. Romo dum la regado de la imperiestro Nerono! Kaj mi esperas, ke ĉiu volonte konsentos. Tamen — atentu! Unu el nia rondo ankoraŭ tute ne parolis. Tio estas nia estimata honora prezidanto. Ankaŭ lian opinion ni nepre devas respekti!“

Post tio li turnas sin al Tabakaĉ, kiu serenkontente fumaĉas sian pipon kaj sidas oportune reklinita en la mole remburita seĝego.

„Kaj vi — jes, kiel vi nomiĝas ja?“

„Tabakaĉ“, mi helpas.

„Jes vi, kara Tabakaĉ, kion opinias vi pri la Nerona Romo? Vi havas same unu voĉon. Kien vi vojaĝus plej volonte en la pasintecon?“

Tabakaĉ elpuŝante densan fumonubon, frotetas sian nazon kaj kun indiferentega kontento respondas:

„Al Bordeaux, sinjora moŝto. Ĉar mi opinias, ke la vino antaŭ eble cent jaroj estis tie bonega.“

Ĉi tiu sincera respondo de l’ honesta Tabakaĉ eksplodas en la konferenca kunveno kiel dinamita bombo. Ĉiuj eksaltas.

„Blasfemego!“ ekkrias la profesoro kaj etendas kondamne la dekstran manon kontraŭ la pekinton.

Fromaĝi paliĝas. Li balbutas:

„Vi — vi — nu mi ne bezonas nomi vin — vi estas malinda vojaĝi kun ni. Senoficigi mi ne volas vin, memorante gravajn servojn, kiujn vi faris al mi. Sed vi forlasos mian domon dum la daŭro de l’ vojaĝo. Mi konservos vian ‚kontaktilon‘ ĉe mi kiel sanktan restaĵon. Vi ne estas inda porti ĝin sur la dorso dum la vojaĝo al la Co-ujo, ĉar vi ne ... vi...“

Fromaĝi sidiĝas senforte. La doloro evidente emocias lin kaj forprenas lian spiron.

Sed la profesoro anstataŭe kriegas:

„Forpelata estu vi el la sanktejo de l’ scienco! Malinda homo, vi! For! For!“

Sed Tabakaĉ leviĝas indiferente kaj malrapide. Tro mola kaj agrabla estas la sido. Ŝajnas, ke li ne konceptas la grandecon de sia krimo. Kaj denove li devas sperti la malnovan veron: ke la homoj, kiuj komence montriĝas flatemaj katoj, senmaskiĝas pli poste sendankaj estaĵoj...

Kaj elbuŝiginte grandegan fumaĉantan nubon, kun flegma egalanimo forlasas la kunvenon Tabakaĉ — honora prezidinto!...

26.

Kiam tagiĝas, mi kuregas al Fromaĝi. Tiu turnas siajn okulvitrojn al mi kun miro. Mi kriegas senspire:

„Aŭskultu! Se ni volas transigi domon kaj korton al la antikva Romo, tuj ni devas nun veturi Romo-n kaj konstrui tie novan domon!“

Fromaĝi ridas:

„Pardonu, hometo, vi estas iom malsaĝa. Ŝajnas, ke via mizera cerbo ankoraŭ ne perceptis la simplegaĵojn. Ĉar efektive ĉio ĉi estas simplega kaj klara! Vi nur devas iom pensi kaj ĉio evidentiĝos per si mem.“

„Bone“, mi konsentas ekscitite. „Sed diru al mi...“

„Silentu, hometo!“ diras Fromaĝi kviete. Li montras kun triumfo plurajn brilegantajn plataĵojn. Ili estas fabrikitaj el la metalfadenaro, kiu estas plektita super la mondkarto laŭ merkatora projekto.

„Estas necese“, li parolas, „transigi nin en Co-emanon. Nur tiamaniere ni povas fari la vojaĝon, restadi ĉe la fincelo kaj tie vivadi. Kompreneble ni ne povas vivi ligite je metalfadeno, kiu kontaktigus nin kun la aerooptikaj plataĵoj kaj R-radioj. Ni devas izoligi nin. Tial mi konstruis — por tiel diri — ĉi tiujn ‚kontaktilojn‘. Ili estas fiksitaj je zono kaj porteblaj plej oportune je dorso. La malgrandaj plektaĵoj per sia akceptopovo tenas nin en konstanta rilato kun la Co-kreiloj, venas en emanan staton kaj per ili — ni.“

„Bone“, mi rediras. „Tion ĉi mi komprenas, sed laŭ tio ni nepre devas nun unue konstrui en Romo domon...“

Denove ridetas Fromaĝi kaj metas fingron al sia frunto:

„En via cerbo aŭ mankas aŭ rompiĝis radeto! La tuta nia domo, same kiel ni estos Co-emanigita, ĉu ne? Kiel do, vi infaneto, volas konstrui domon en Romo? Je ĉiu paŝo malhelpus nin en la antikva Romo la hodiaŭa Romo. Ni ne povus superi la korpecan malhelpaĵon de la nuna Romo.“

„Sed ankaŭ ĉi tie ni trovos korpecajn malhelpaĵojn...“

„Tute ne!“ krias Fromaĝi frotante la manojn. „Ha, kie estas iu malhelpaĵo?“

Tion dirante, li montras tra la fenestro, antaŭ kiu la erikejo ebene etendiĝas en senfina vasteco.

„Tio sufiĉas por ni! Malplena aero, en kiu la Co-a vivo trovos nenian malhelpon. Libere ni do povos moviĝi en la antikva Romo! Ĉu vi nun estas kontenta?“

„Efektive“, mi konfesas trankviligite. „Mi nun komprenas ĉion. Sed ankoraŭ diru al mi, kiel ni denove revenos el la Co?“

Fromaĝi faras malgravigan geston:

„Bagatelo! Mi nur bezonas rekure funkciigi la aerooptikajn plataĵojn, kiuj efikas ankaŭ je la merkatoraj montriloj. Cetere restu trankvila kaj kuraĝa, juna amiko! Ĉio estos bona! La saltego trans jarmiloj ne rompos vian nukon!...“

Tion dirinte, li ekridas laŭte kaj gaje ...

27.

Oni preparas!

Profesoro Sovaĝi malfermis kurson de latina lingvo. Komence ĉiu volis lerni. Eĉ Tabakaĉ, la „forpelita filo“, montris intereson por ĉi tiu „novaĵo“. Sed Sovaĝi severe malpermesis al li enpaŝi la domon. Fraŭlino Snob jam scias konjugi „amo, amas...“, kio ŝajnas al ŝi plej urĝe lernota afero. Tamen la kurso ne sukcesas multe. La „ablativus absolutus“ kaj „accusativus cum infinitivo“ estas problemoj tiel malfacilaj, ke ilin solvi nur kapablas fraŭlino Snob per majstre ekĵetitaj universitataj bomboj. Pro tio ĉi kaj aliaj kaŭzoj regas granda malkonsento kaj konfuzo. Ĝin pligrandigas ankoraŭ la postulo de Sovaĝi, ke ni legu „Caesar de bello gallico“, dum ni ĉiuj forte protestas kontraŭ tia legaĵo. Krome fraŭlino Snob nepre volas scii, kiel oni esprimas latine „aŭtomobilo, opero, aeroplano, flirti ktp...“ kaj la kompatinda profesoro ekscitiĝas treege pro tio, ĉar li ne povas trovi la koncernajn esprimojn...

Mateo Fromaĝi tute droniĝis en la kalkulojn de l’ tempo kaj loko por ĝuste konformigi la aerooptikajn plataĵojn kaj la merkatorajn montrilojn. Kaj li malpermesis al ĉiu, eniri liajn laborejojn. Kaj se li ne ĝuste kalkulos? Hahaha! Interne mi jam nun ridas imagante, ke ni eble alvenos sur la norda poluso kaj renkontos tie sinjorojn Nansen kaj Johansen, kiuj malfermegos okulojn kaj buŝojn pro mirego pri tiuj strangaj „konkurantoj“ aŭ ... ni saltos en la Co-an atlantikan oceanon kaj devos naĝi! Hahaha!

Tamen ĉiu estas konvinkita pri Romo de Nerona epoko. Bone. Mi ne volas senbazigi ĉi tiujn iluziojn kaj mem estas scivolega.

Fromaĝi diris: „Ĉiu preparu sin por la vojaĝo laŭ sia maniero kaj kompreno“, kaj tion dirinte, malaperis en siajn laborejojn. Lia eldiro kreas grandan ĥaoson de opinioj plej diversaj.

Sinjorino Kamilo estas en zorgo: kion ni manĝos en Romo? Ŝi do ordonas, ke oni aĉetu grandan provizon da konservaĵoj. Ŝi diras, ke la kuiristino kuiros la kutiman manĝon (brave!), ĉar ŝi ne estas kuirdresita pri najtingalaj langoj, pri murenoj gratigitaj per sklavoj aŭ pri aliaj gastronomaj manĝaĵoj el la menuo de la mortinta Lukullus...

Fraŭlino Snob estas ankoraŭ en pli granda zorgo: kiamaniere ni vestos nin en Romo? Sciu, ke ŝi ie kaj iam aŭdis ion — verŝajne ĉe la „universitato“ — aŭ legis tion en „Quo vadis“, ke la romanoj portis togojn, sandalojn kaj aliajn strangaĵojn. Ŝi estas tre ekscitita, ĉar ŝi ne estas sufiĉe informita pri la „tiama modo“. Ke oni nepre devas jam nun aĉeti „antikvajn“ vestaĵojn, ĉar ... ni ne povas kompromiti la dudekan jarcenton!...

Sed profesoro Sovaĝi, kiu interrompis la verkadon de sia libro „De praulo ĝis radiohomo“ kaj volas atendi „ĝis kiam ni revenos en nuntempon“, denove trafas la plej urĝan kaj gravan punkton!

„Estimataj kunvojaĝontoj!“ li krias al ni, kiuj staras maltrankvile kaj senhelpe, ne sciante: kiel prepari sin por la vojaĝo. „Mi vidas, ke vi denove ne trovas tion, kio estas plej necesa kaj urĝa. Imagu nur al vi, ke vi alvenos en Romo. Kion vi povas komenci? Nenion. Ĉar kio mankas? La mono! Jes, la mono. Ni nepre devas aĉeti antikve-roman monon. Ni ne povas esti sen monrimedoj en la Romo de l’ imperiestro Nerono. Nur kiam ni estos sufiĉe provizitaj per antikva mono, ni povas riski la vojaĝon.“

Ĉiuj ni admiras la praktikan opinion de la profesoro kaj nepre konsentas.

Maria havas tre bonan ekpenson: ke oni aĉetu plej diversajn, modernajn artiklojn. Ke ni povos ilin vendi poste en Romo kontraŭ valora Nerona mono.

Tuj ni sidiĝas ambaŭ kaj ekskribas grandegan liston de aĉetotaĵoj...

Ĉiu preparegas sin!...

28.

Vespere mi staras enpense antaŭ la domo. Mi rigardas sur la korton. Trankvile kaj pace marŝas la anasaro al la proksima lageto. Kaj la koko, starante sur sterkejo, batas per flugiloj kaj elsendas sian lastan krion...

Mi ekcerbumas: ĉu ankaŭ tiuj bestoj vojaĝos al la antikva Romo? Ili estos ja Co-emanigitaj same kiel la tuta domo ktp. Sed tamen, ĉu ili vivos en la Co, same kiel ni? Tondre, tio estas problemo. Mi tuj demandos Fromaĝi-n. Ah, bedaŭrinde, li ankoraŭ kalkulas. Do, mi ne povas malhelpi lin — ĉar povos okazi, ke efektive ni alvenus sur la norda poluso...

Ekbruas aŭtomobilo: Karolo revenas de la urbo kun profesoro Sovaĝi! Efektive, jen el post la arbareto ekaperas la veturilo, transveturas kun venta rapideco la korton, ke disflugas la korta birdaro, kaj haltas antaŭ mi...

Sovaĝi elmetas el inter kartonoj kaj skatoloj sian kapon kaj krias:

„Terure, preskaŭ nenie oni povas ricevi antikve-roman monon! Skandalo! Krome, mi devis pagi fantaziajn sumojn. Mi malplenigis ĉiujn vendejojn de la monerkomercistoj kaj antikvaĵistoj.“

„Vere malagrabla afero“, mi diras zorgoplene.

Post tio mi helpas Karolo-n malplenigi la aŭtomobilon, kiu estas plenplena da aĉetitaĵoj.

Tuj mi komune kun Maria kaj fraŭlino Snob elpakas. Efektive, mi devas konfesi, ke ni elektis ĉion tre bone kaj saĝe. Por citi kelkaĵojn el la riĉega abundo; troviĝas ekzemple: elektraj lampoj, gramofonoj, fotografaj aparatoj, vidaĵkartoj, papero, inko, plumoj kaj krajonoj, reproduktaĵoj de modernaj bildoj, libroj pri la antikve-romana historio (tiujn verŝajne elektis Sovaĝi!), lernolibroj de la latina lingvo, vitraĵoj kaj porcelanaj fabrikaĵoj, grandegaj virinaj ĉapeloj, ŝuoj, lipharbandaĝoj (!) kaj raziloj, sun- kaj pluvombreloj, delikataj puntaĵoj kaj silkaj ĉapeloj ... kaj kelkaj radioaparatoj!

Sed min interesas speciale la antikve-roma mono, kiun aĉetis profesoro Sovaĝi kaj metis en cigarskatolon. Mi malfermas ĝin kaj konstatas kun teruro, ke li aĉetis konfuze ĉiujn monerojn de la imperiestraj epokoj. Jen ekzemple multnombraj moneroj de la imperiestroj Trajan, Hadrian kaj Mark Aurel kaj aliaj posteuloj.

„Mi forte dubas, ĉu la vendistoj de Nerona epoko akceptos tiujn monerojn“, mi diras moke.

„Ili devas!“ li rekrias.

„Krome ili ĉiuj estas tro foruzitaj“, mi daŭrigas.

„Tio estas al mi indiferenta“, li kriegas kolere.

„Tio ne estas indiferenta“, mi vokas ekscitite. „Ĉu vi konas la antikve-romajn leĝojn? Ili povas rifuzi la monerojn kaj poste, kion ni faros?“

Sur la galerio staras Fromaĝi kaj kun mirego rigardas la ĥaoson.

Sed ni diligente elpakas pli kaj pli multe. Skatolegoj ĉirkaŭas nin kiel muroj. Papero, pajlo, kartonoj flugas ĉirkaŭ ni. Nubego da polvo envolvas nin. La elpakitaĵoj leviĝas ture. Tutaj domoj da paperaĵoj konstruiĝas ĉirkaŭ ni...

Dume Karolo elprovas tirharmonikon. Kaj fraŭlino Snob kurigas gramofonan diskon el moderna opereto. Kaj la profesoro fingrumante je unu el la aĉetitaj radioaparatoj ĵus „ekkaptas“ iun radiokoncerton...

Kaj Fromaĝi aŭdante la muzikan tumultegon kaj vidante la ĥaoson, tordegas kun malespero siajn brakojn kaj kriadas:

„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo!“

Post tio eksilentas ĉio. Fromaĝi malsuprenpaŝas la ŝtuparon.

„Sensencaĵo!“ li mallaŭdegas kaj piedbatas unu turon da porcelanaĵoj, ke ĝi renversiĝas kaj disrompiĝas tintante. „Ĉion ĉi vi volas kunpreni al Romo? Ĉu vi freneziĝis?“

„Mi havas antikvan monon!“ rekrias triumfe Sovaĝi kaj forte skuas sian cigarskatolon, ke la moneroj tintegas en ĝi.

„Kaj ĉion ĉi ni volas vendi kontraŭ Nerona mono, paĉjo!“ diras entuziasme Maria.

Sed fraŭlino Snob etendas ekscitite libron. Mi ekkonas, ke estas luksa eldono de „Quo vadis“.

„Oh!“ ŝi krias ravite. „Ni povas vojaĝi trankvile al Romo! Tiu ĉi libro estos nia antikva Baedeker-o! Vivu ‚Quo vadis‘!“

Kaj ŝi svingas la libron tiel entuziasme, ke ŝi rulfalas en grandegan malplenan skatolon...

29.

La vespero de nia forvojaĝo alvenis!

Tabakaĉ foriris tagmeze ien. Neniu postsigno estas trovebla. Vane mi serĉis lin...

Ni bukas niajn brilegantajn „kontaktilojn“, kiuj estas ligitaj je zonoj.

„Karaj geamikoj!“ ekparolas Fromaĝi. „En ĉi tiu solena momento nur kelkaj vortoj! Unuafoje en la historio de la homaro okazas, ke homoj de la dudeka jarcento vojaĝos en la pasintan tempon. La homaro certe skuos la kapon kaj ne kredos tion, kion ni travivos. Sed ni tion ne atentu! Ni estu feliĉaj kaj danku la sorton, ke ĝi elektis nin por tiu ĉi aventurego, vere unike-giganta. Por ni ne ekzistas plu malhelpoj tempaj aŭ lokaj kaj mi povas diri, ke hodiaŭ en ĉi tiu nia silenta domo, malproksime de la homoj, la tekniko festas unu el siaj plej brilaj festotagoj! Do ni diru al la nuntempo koran ‚ĝis revido‘ kaj ekvojaĝu kun ĝojaj koroj!“

Post tio ni kuŝiĝas sur divanoj, kiuj estas starigitaj en rondo. Ĉiun ekregas stranga bonhumora scivolemo. Ankaŭ la geservistoj estas plenaj je atendemo.

La ordinara lumo estingiĝas. Brilas nur la Co-lumo.

Mateo Fromaĝi tenas en la mano la butonon de malgranda aparato, kies turniĝo estas kvazaŭ nia vagonaro, kiu forkondukos nin. Li komandas:

„Ĉiu okupu sian lokon!“

Silento ekregas en la ejo. Mi fermas la okulojn. Aŭdiĝas delikata susuranta bruo. Ĝi ekflugas tra la ĉambro tiel mallaŭte kiel papilio...

Mi sentas, ke mi fariĝas dormema. Momenton mi obstinas kontraŭ la dormo, kiu peze metiĝas sur miajn palpebrojn, rondkuras en mia cerbo kaj paralizas mian tutan korpon. Pli kaj pli profunde mi spiradas. La silentego kaj spacego, en kiun mi ŝvebe falas, ŝajnas disfluigi min. Jam mi ne sentas, kie estas piedoj aŭ manoj...

Mi nombras unu ... du ... tri ... per laŭta voĉo. Sed strange, ankaŭ mia voĉo pli kaj pli malproksimiĝas. La vortoj apartiĝas tiom, ke ili ŝajnas dise ŝvebi en la spaco ... mi sentas nur, ke moviĝas miaj lipoj...

Kaj mi ankoraŭ memoras, ke mi ekĝemas profunde kaj poste ... transdormiĝas en la Co-n...

30.

Mia korpo skuiĝas terure. Ĉiuj miaj ostoj klakas unu tra la alia. Mia kapo pendolas senforte. Ha! Ŝajnas, ke mi partoprenas vagonaran elreliĝon...

„Leviĝu! Leviĝu!“ kikerikas voĉo malagrabla kaj bone konata.

Mi malfermas la okulojn. Super mi kliniĝas la strigovitroj de Mateo Fromaĝi, kiu ankoraŭ skuas maldelikate mian korpon tien kaj reen. Kaj jen staras ankaŭ la kokokrianto, profesoro Sovaĝi kaj tiregas miajn krurojn. Kaj ambaŭ ili faras tion kun tia fervoremo, ke mi supozas, ke verŝajne ili freneziĝis. Mi sentas, kvazaŭ mi vekiĝas post nokto dediĉita al la nigra kato — alkoholo. Kion signifas ĉio? La situacio ŝajnas al mi timige fremda. Mi serĉe vagas en miaj memoroj. Fine mi restatiĝas tiom, ke mi sidleviĝas kaj demandas dormebrie:

„Kaj la Co?“

„Ni estas meze en ĝi!“ ekkrias Fromaĝi, kiu kuras ekscitite en la ĉambro tien kaj reen.

„Meze en ĝi!“ konfirmas laŭte la profesoro kaj kuras al la fenestro. „Ha!“ li kriegas kaj montras tra la fenestro. „Antikva romano! Malfalsa vivanta antikva romano!“

La krio elektras min. Per saltego mi staras ĉe la fenestro kaj ankoraŭ ekkonas pinton de vestaĵo, kiu malaperas inter verdaj arbetaĵoj.

Ŝanceliĝante, mi ekhaltas meze en la ĉambro. Ĉio ŝajnas turniĝi ĉirkaŭ mi. Mi balbutas:

„Ĉu, ĉu ... ni estas ... en Romo?...“

„Nenia dubo!“ kokokrias Sovaĝi kaj ekpuŝas min kun stranga petolemo, ke mi faletas denove al la fenestro.

Kaj Fromaĝi frapas mian ŝultron kaj el malantaŭe enoreligas:

„Ĉu vi jam ĵetis rigardon tra la fenestro? Kie restis nia vasta erikejo, he? Ĝi forbloviĝis simple, ĉu ne? Kaj anstataŭas ĝin belega parko. Kaj tie la marmora frontono, kiu leviĝas super la pinioj? He, diru al mi, kio alia estus tio se ne Romo?...“

Post tio li repaŝas. Ravite li frotas la manojn.

„Romo, sendube Romo!“ li parolas. „Kaj sciu, kio estas plej bela — la Co-a Romo!“

Mi trankviliĝis.

„Bone“, mi diras decide, „ni do alvenis, ni do elvagoniĝu! Sed kie restis la sinjorinoj?“

„Ili tualetas.“

„Bone, ankaŭ ni iru lavi nin“, mi proponas, „kaj poste matenmanĝu; mi ne sentas min bone. Ŝajnas, ke en mi furiozas postebrio. Krome mia stomako krakas“.

Sed la profesoro faras malestiman geston:

„Lavi! Lavi kaj matenmanĝi! Alveninte en la antikva Romo! Estas vera honto. Nur homo sen ia filologia sento povas demandi en tia momento pri tiaspecaj superfluaĵoj!“

Sed mi turnas min al Fromaĝi:

„Aŭskultu! La afero efektive ne estas ŝercinda, se mi restos sen lava akvo kaj matena manĝo. Supozeble ni hieraŭ drinkegis terure, ĉar mi sentas, ke mia kapo zumegas.“

Fromaĝi ridetas.

„Nu“, li respondas gaje, „tio ja estas natura. Pripensu nur, kian vojaĝegon vi faris. La organismo estas skuita...“

„Ĉu vi opinias? —“

„Kompreneble! Korpo kaj spirito estas ŝirataj el la normalaj vivkondiĉoj, hahaha...“

Kaj li ekridas kun vizaĝo, kiu brilas pro kontentego...

31.

Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la tradicia ovala tablo.

La profesoro, kiu antaŭe mokis pri mi, kiam mi parolis pri matenmanĝo, nun montras plej grandan apetiton.

Mi ĉirkaŭrigardas. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj ni estas ŝanĝitaj. Ĝoja atendemo regas ĉiun. Ĉiu estas pli freŝa kaj vigla kaj montras serenan vizaĝon. Mi sentas en la sango agrablan pikpikadon kaj ne povas sidi trankvile.

Fraŭlino Snob ŝajnas hodiaŭ malpli grumblema. Ŝi prilaboras ĵus energie sian panon per butero kaj mielo. Kaj tion farante, ŝi diras kun ĝuo:

„Tra la fenestro de mia ĉambro mi vidis en la ĝardeno belan junan viron kun klasika kostumo kaj kun tiel belaj mirindaj kruroj kiel marmora statuo...“

Sinjorino Kamilo ridante minacetas per la fingro:

„Mia kara! Mia kara!“

Fraŭlino Snob formetas panon kaj tranĉilon kaj rektigante sin, ŝi koleretas:

„Kial? Kial mi ne diru tion?“

Tiam Mateo Fromaĝi ektintigas sian kuleron je telero kaj vokas: „Mi petas silenton!“ Post tio li leviĝas kaj ekparolas:

„Karaj geamikoj! Ni feliĉe alvenis! Nia vojaĝo okazis sen iaj malhelpoj. La antaŭdiroj de nia amiko Kovalo, ke ni eble maltrafos la celon kaj erare alvenos en iu alia punkto de la terglobo — ne efektiviĝis! Mi elkalkulis ĝuste. Kaj ni fakte troviĝas en Romo de Nerona epoko. La tekniko do akiris al si novan triumfon. La tekniko do vivu!“

Ĉiuj eksaltas kaj gaje tintigas la glasojn. Post kiam ĉiuj sidiĝis denove, mi eksaltas.

„Geamikoj!“ mi krias entuziasme. „Kio al homo normala ŝajnus nekredebla kaj ridinda, kio ne estis ebla al iu alia vivanto — tion travivas kaj travivos ni! Romo, la celo de nia vojaĝo estas atingita! Ankoraŭ ĉio ĉi ŝajnas al mi kvazaŭ sonĝo, en kiun mi falis, iu fantaziega revaro, kiu ĉirkaŭas min per sia sorĉo... Mi salutas vin, Romo! Mi salutas vin, praurbo de l’ kulturo kaj belo! Hodiaŭ ni, elsenditoj de la dudeka jarcento, ekloĝis en vi, por glori vian antikvan kulturon (Sovaĝi: brave!). Esperu ni, ke ni montriĝos indaj je ĉi tiu antikva kulturo, ke ni alportos al viaj loĝantoj nur bonon! Jes, karaj geamikoj, grandioza estas la triumfo de la tekniko, kiu ebligas ĉion ĉi. Sed la tekniko akiris ĉi tiun triumfon ne per si mem. Ho ne! Homo devis esplori ĝin kaj konduki ĝin per la genieco de sia spirito al tiu grandioza triumfo. Kaj kiu do estas tiu geniulo, kiu senlace eksperimentadis tage kaj nokte? Kiu do esploradis kaj malkovris la enigmon de la Co? Vere, nur homo kun genia spirito kaj eminenta sciencisto kapablis tion akiri, kion akiris nia kara amiko Mateo Fromaĝi! Estas do lia grandega merito, ke ni hodiaŭ matenmanĝas meze en la antikva Romo. Lin ni danku do antaŭ ĉio! Mi scias, ke li estas homo modesta. Ke li ne atentas la grandan homaron, kiu lin metus sur tronon de gloro ĝis nun nevidita. Ke li malŝatas la fanfaronemon, kiu regas en la granda mondo. Ke li dediĉas sin en sia silenta domo al la profunda studo de la scienco — ne por poste esti levata en glorosferon per aplaŭdego de l’ homaro, sed por fari pozitivan laboron. Mi do ekkrias, alveninte en la antikva Romo: vivu nia amiko Mateo Fromaĝi!!!

Mia parolado vekas laŭtan eĥon de entuziasmo. Ĉiu krias „vivu“ kaj levas la glason. Fromaĝi mute premas mian manon kaj pro hontema embaraso ŝovetadas siajn okulvitrojn. Nur la profesoro sidas, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kaj kokokrias: „Silentu!“ Post tio ankaŭ li leviĝas kaj ekparolas kun sovaĝaj gestoj:

„Estimataj kunvojaĝintoj!...“

Sed en tiu momento malfermiĝas la pordo. La kuiristino, svingante kuiran kuleregon, kaj la ĉambristino tirante balailon kuregas en la ĉambron. Ilin sekvas malpli rapideme Karolo. La virinoj krias ekscitite samtempe:

„Ili volas nin mortigi!“

„Ili sieĝas la domon!“

„Ili atakos ĝin kaj mortigos nin ĉiujn!“

Karolo raportas:

„La afero estas danĝera. Furiozanta amaso da homoj ĉirkaŭas la domon kaj ĝis nun ne atakis pro ia neklarigebla timemo, kiu evidente retenas ilin. Sed tuj ni devas defendi nin.“

Ni ĉiuj eksilentas. Kaj nun ni aŭdas klare kriojn kaj tumulton. Ni ĉiuj ektremas.

„Jen la armiloj!“

Tion dirante, Karolo metas sur la tablon diversajn pafilojn kaj revolverojn, kiujn li alportis.

Instinkte mi ekprenas unu revolveron. Sed tuj la profesoro etendas super la armiloj siajn rabobestajn ungegojn kaj ĵetas malamikan rigardon:

„Ĉu vi freneziĝis?“ li furiozas. „Vi volas pafi kontraŭ ĉi tiujn bonkorajn homojn?“

Fromaĝi kvietigas:

„Ne, ne, trankviliĝu. Nur ne pafu! Ni venas kiel amikoj. Ili kompreneble timas nun tuŝi la domon, kiu ja supozeble ŝajnas al ili kvazaŭ falinta de la ĉielo. Sed atendu momenton!“

Tion vokante li rapidas al plataĵo sur la muro. Sur ĝi estas fiksitaj same kiel en ĉiuj aliaj ĉambroj kaj ĉe la pordego de la korto ĉiuj funkciiloj kaj kontaktiloj, kiujn ni povus bezoni. Li rapide turnas unu el la butonoj. Tion farinte, li revenas al ni kun rideto.

„Nun vi povas esti tute trankvilaj! Ni estas ŝirmitaj kontraŭ ĉia atako. Sciu, ke zono da koncentritaj R-radioj ĉirkaŭas nian domon kiel muro. Al neniu estas eble, trairi ĉi tiun nevideblan muron. Kaj nun malsupren! Ĉiu venu kun mi!“

Li antaŭiras per paŝegoj, kiuj strange kontrastas liajn mallongajn krurojn. Ĉiu sekvas lin. Kaj ekmoviĝas en malgranda procesio la elektitoj de la homaro, por unuafoje kontaktigi la dudekan jarcenton kun la antikva mondo...

Mi iras lasta. Ŝtele mi ĉirkaŭrigardas. Rapide mi ekprenas revolveron kaj enpoŝigas ĝin...

32.

Homoj staras antaŭ la domo. Amasegoj: buboj, junuloj, virinoj, viroj — kaj ili ĉiuj levas la brakojn kaj kriadas. Kiam ni surpaŝas la sojlon de la domo, la tumulto duobliĝas. Malkvietege ili etendas la brakojn kontraŭ nin.

Ankaŭ ni estas ekscititaj. Nur fraŭlino Snob rigardas kun granda trankvilo tra sia lorneto la ekscititan popolon. Mi estas konvinkita, ke ŝi serĉas belajn junulojn.

Mateo Fromaĝi montras strangan malaplombon. Li kaŝiĝis tute malantaŭ la dorso de Sovaĝi kaj perforte ŝovas lin antaŭen. Kaj tion farante, li petegas kun infana senhelpo:

„Gvidu vi la diskuton, estimata profesoro! Vi estas inter ni la sola, kiu bone scipovas la latinan lingvon.“

La profesoro paŝas antaŭen kun admirinda kuraĝo. Li metas kruce siajn brakojn sur la bruston. Li penas eltiri sian kapon el inter la ŝultroj por aspekti impone.

„Kion vi volas?“ li demandas en latina lingvo kun la fiero de l’ dudeka jarcento.

Respondas malkomprenebla kriado. La profesoro sulkigas la brovojn.

„Mi nenion komprenas!“ li rekrias. „Unu parolu!“

Oni ŝovas antaŭen maljunan viron, kiu tuj komencas pasian paroladon. La amasa ĥoro de tempo al tempo aplaŭdas lin per kriegoj ĉe supozeble imponigaj esprimoj. Mi komprenas nur unuopajn vortojn kiel „posedaĵo“, „Sabellius Rufus“, „sklavoj“, „fremdaj barbaroj“ (tio estas verŝajne ni!), sed la senco de la parolado estas al mi malklara.

La profesoro returnas sin al ni kaj kokokrias:

„Tiu homaĉo ja parolas mizere. Li elbuŝigas abomenan lingvaĵon. Sen iu orda vortokonstruo kaj stilo. La ‚consecutio temporum‘ li tute ignoras. Verŝajne estas iu vulgara dialektaĉo. Mi komprenas, ke ni troviĝas en la ĝardeno de homo, kiun li nomas Sabellius Rufus. Ke la sklavoj de tiu ĉi sinjoro bruas antaŭ nia domo, por ke ni forlasu la lokon plej rapide. Tiu homaĉo eĉ minacas, ke li persekutos nin per la pretoro!“

„Kion ni do faros?“ demandas ĉiuj timeme.

„Plej simple ni intertraktu kun tiu Sabellius Rufus mem“, mi proponas kaj tuj laŭte krias al la homamaso: „Sabellius Rufus! Sabellius Rufus!“

„Jen li venas!“ oni respondas.

La homoj disiĝas. Altkreska viro alpaŝas. Lin akompanas alia, kiu verŝajne vokis lin. Sabellius Rufus estas riĉe vestita. Tiel ŝajnas al mi. Kun miro mi rigardas lian ruĝan togon, kiu estas faldita majstre, kaj lian senbarban karakterizan kapon kun okuloj, kiuj palpebrumas fiere. La akompananto, kiu iras humile apud sia granda sinjoro, paŝas antaŭen. Li tusetas pro embaraso kaj komencas novan paroladon.

„Li estas speculo de mastrumestro“, murmuras klarige la profesoro, „kiu venigis sian sinjoron.“

Subite la profesoro ekkuregas en rondo kaj krias kolere:

„Ne! Ne! Neniam! Ha, ili postulas, ke ni tuj foriru kaj forprenu la domon. Ĝi staras sur valora florplantejo de Sabellius Rufus. Kaj ili volas nin akuzi pri posedaĵa detruo kaj sorĉado, tiaj azenaĉoj!“

Fromaĝi fingre kombas sian hararon kaj postkuretas la profesoron. Kun zorgoplena admona voĉo li krias:

„Diru al ili, ke ni estas lernavidaj fremduloj!“

La profesoro interpretas tion latine — kun tia sukceso, ke la popolo respondas per kriegado kaj ekscitiĝas tiom, ke ĝi atake ĵetas sin kontraŭ nin.

Ni ĉiuj devas subite ridegi: kia spektaklo prezentiĝas! La homaro haltas subite antaŭ ni. Retenas ĝin la nevidebla muro. La unuaj homoj premegas sin antaŭen kaj tamen ne povas antaŭeniĝi. Ili baraktas senhelpe per piedoj kaj brakoj antaŭ nevidebla malhelpaĵo. Dume la malantaŭa amaso pelŝovas pli antaŭen, tiel ke la unuaj estas en danĝero platpremegiĝi en la aero. Kia komika aspekto!

Sur la frunto de la profesoro perliĝas ŝvito. Tiom li varmiĝis pro ekscito. Viŝante la ŝviton, li ĉirkaŭĵetas fulmrigardojn kaj diras kun indignego:

„Bandaĉo! Ha, kiel ili fuŝparolas! Mia orelo, kiu kutimas aŭdi nur klasikan latinon, apenaŭ kapablas kompreni. Kiel ili intermiksas la vortojn! Kiel siblas ilia voĉo! Terure! Terure!...“

Petolego tentas min. Rapide mi elpoŝigas mian revolveron. Ses pafoj sinsekve ektondras en la aeron...

Sinjorino Kamilo ekkrias. Fraŭlino Snob falas kiel ligna ŝtipo en la helpopretajn brakojn de Maria.

Kaj la romanoj?

Kriego akresona ... repremiĝo barakta ... hombuliĝo ... terenfalo ... forkurego ... terura panika ĥaoso...

Nur Sabellius Rufus staras rekta, sed kvazaŭ surdigita, kun vizaĝo blanka kiel faruno, kun tremanta pantalono...

„Kion vi faras? Kion vi faras?“ ekscitiĝas Fromaĝi kaj salte kaptas mian levitan brakon.

Sed la profesoro kokokrias kun sovaĝa ĝojo:

„Bone! Pafu! Ĵetu kuglojn en tiujn kanajlojn!“ kaj aldonas latine kun soneganta voĉo: „Fulmon ni tenas en niaj manoj! Ni estas dioj!“

Milita furio ekkaptas lin. Antaŭen al batalo! Ha, kiel ili rifuĝas! Kiel ili falas teren pro timtremo... Sovaĝa kuraĝo plenigas lian bruston. Kun triumfa krio li kuregas antaŭen, por persekuti la rifuĝantojn. Sed tiam li ĵetiĝas kontraŭ la nevideblan muron de Fromaĝi. Li baraktas kiel granda skarabo kun etenditaj manoj kaj piedoj kontraŭ la malhelpaĵo, kaj tion farante, li krias kiel frenezulo.

Mateo Fromaĝi kolere tiregas sian hararon:

„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo! Kiel vi povas fuŝi en tia maniero mian paceman eniron en la antikvan Romo-n! Sensencaĵo!“

Rapide li ĉesigas la Co-fluon, kiu ĉirkaŭas la domon. Post tio la profesoro falegas teren kvazaŭ plumba bulo. Sed Fromaĝi ne atentas tion. Li solene paŝas al Sabellius Rufus kaj donas al li la manon. Kun penego serĉante la latinajn vortojn li diras:

„Nobla sinjoro! Nenio estas timinda. Ni estas civitanoj de alia mondo. Ni volas montri al vi ĉi tiun mondon. En trankvilo kaj paco. Se ni kaŭzis al vi iun ajn malutilon, ni rekompencos vin. Mi invitas vin en mian domon!“

Volante reliberigi min, mi tuj helpas al Fromaĝi. Mi preparis antaŭ la vojaĝo sekvantan alparolon en latina lingvo:

„Ni venas el lando de mirakloj. Misteraj fortoj estas kun ni. Vi kaj la romanoj vidos kaj travivos aferojn eksterordinarajn, se vi rilatos al ni paceme. Diru al la homoj kaj al viaj sklavoj, ke ni estas homoj plej pacemaj en la mondo. Kaj feliĉigu nian domon per via ĉeesto!“

Sabellius Rufus evidente komprenis nin. Li klopodas liberigi sin de la timo kaj revokas siajn sklavojn. La terenfalintoj leviĝas, la rifuĝintoj revenas malrapide. Sed ili haltas malproksime en respekta duonrondo. Nur rikananta maljunulo en disŝirita malpura vestaĵo starigas sin kuraĝe apud Sabellius Rufus kaj rigardas nin per vastaj okuloj pli scivole ol timeme.

Mi montras mian revolveron kaj klarigas:

„En tiu ĉi aĵo do estis la fajro, kiun mi ĵetis en la aeron. Sed ĝi malutilis al neniu; ĉar tio estas ŝerco.“

La profesoro alpaŝas. Li lamas forte kaj frotas sian dekstran kruron. Li siblas kolere:

„Sed ne estis ŝerco, ke vi volis ataki nin!“

„Silentu!“ mi diras. „Ne interrompu nian pacan interparolon. Por tiaj aferoj vi estas homo nekonvena.“

La profesoro metas kruce la brakojn sur la bruston kaj ĵetas mokajn fulmrigardojn.

Kaj dum ni ĉiuj staras silente kaj fikse rigardas la romanojn, Fromaĝi ripetas sian inviton. Sed la romano ankoraŭ hezitas. Tiam mi krias kuraĝiĝe:

„Rigardu, nobla sinjoro! Nenio okazis. Neniu homo estas vundita, neniu mortis!“

Tiam el malantaŭe aŭdiĝas tomba voĉo:

„Unu mortis!“

Ni ĉiuj ektimegas: kio okazis?

Efektive! Kvar viroj paŝas el la arbetaĵo. Kaj funebre sur portilo ili portas homon senvivan. Dum ili proksimiĝas pli kaj pli, du grandaj botaj plandoj ŝoviĝas al ni en profana malpureco. Kaj malzorgita vestaĵo de nia tempo kovras tiun strangan kadavron. Mute la portantoj metas teren la homaĵon...

Tiu ĉi sceno kaŭzas spirprenantan nervostreĉon. Ni rigardegas la mortinton...

Malantaŭ mi ekridas kelkaj voĉoj.

Tondre! Ĉu estas eble?

Fromaĝi fingre kombas sian hararon kaj ŝovetas siajn okulvitrojn. Kaj rigardante fikse la mortinton, li krias kolere:

„Arogantegaĵo!“

33.

Kaj okazis mirindaĵo!

La „mortinta kadavro“ (laŭ fraŭlino Snob) estas — Tabakaĉ!

Haha! Elkraĉis lin la dudeka jarcento senkompate en la Co-n! Dum li dorme kuŝis en la arbareto, li senvole fariĝis „korpeca malhelpaĵo“ en la Co-a mondo. Fromaĝi elektis ja por nia eksperimento la nudan erikejon — tute prave. Ĉar aĵoj troviĝantaj sur la eksperimenta kampo devas esti materiaj malhelpaĵoj en la Co-a vivo. Se starus domo sur la erikejo, ĝi same starus ankaŭ nun en la antikva Romo...

Revenis do la filo, kiun ni elpelis kun malŝato el la paradizo de la Co. Li persistis ĝis triumfo. Kaj la favora sorto malfermis al li denove la pordegojn de la sorĉa lando. Bonvenon Tabakaĉ!...

Karolo alportas rapide la rezervan „kontaktilon“, kiu komence estis destinita por Tabakaĉ. Sub la efiko de la Co-fluo tiu malfermas la okulojn, palpebrumas kaj ĉirkaŭrigardas senkomprene. Post tio li faras manmovon al la brusta poŝo, el kiu — mi ŝtoniĝas rimarkante tion — serene elrigardas lia pipo! Tondre! Ankaŭ ĝi fariĝis „korpeca malhelpaĵo“.

La romanoj malpacienciĝas. Per gesto mi montras sur Tabakaĉ-on:

„Rigardu!“ mi diras. „Li ne mortis. Li nur pleniĝis je dolĉa vino. Kaj li estas unu el niaj sklavoj, kiu sin kaŝis...“

„... kaj kiun ne maltrafos justa puno!“ aldonas Fromaĝi kun kolerego. „Tiu homo pekis kontraŭ ni. Li fuŝe profanis la sciencon! Tiu ... kiel li nomiĝas ja...“

„Tabakaĉ“, mi helpas.

„Jes, tiu Tabakaĉ do estas krimulo!“ Kaj turnante sin al Tabakaĉ, kiu leviĝis kaj malsaĝe ĉirkaŭrigardas: „Iru en la domon, vi homo!“ Sed ĉar li daŭrigas la paroladon latine, la nenionfaristo, ne komprenante, restas sur sia loko.

Sabellius Rufus alpaŝas pli proksimen. Tion ĉi li komprenas: malobeema sklavo! Facile li povos helpi kaj per ĉi tiu helpo eble akiri la bonvolon de la fremduloj, armitaj ja per dia potenco.

„Mi sendos al vi, fremdulo, mian vipiston“, li diras serveme, „aŭ transdonu la krimulon al mia sklavestro“.

Kaj per mansigno li vokas homon. La sklavestro alrapidas, kliniĝas kaj parolas kun profunda respekto:

„Nobla sinjoro! Kun plezuro mi metos vian sklavon en la turmentilon, aŭ ĵetos lin en la Tartarus-on, aŭ mi alnajligos lin al kruco, aŭ...“

Ni ĉiuj ektremas pro teruro. Fromaĝi pro timego ektiras siajn hirtajn harojn kaj krias ekscitite:

„Ne! Ne!“

Tiam la rikananta maljunulo kun la disŝirita kaj malpura vestaĵo aldonas ankaŭ sian konsilon:

„Transdonu lin nur al Barbatus, al la sklavestro de Sabellius Rufus. Ne timu, ke li ne punos lin sufiĉe kaj konvene. Li estas viro, kiu bonege kapablas kuraci obstinan animon. Per skurĝo kaj bastono. Krome, tre avidaj estas la murenoj, kiuj naĝas en la lageto de mia estro. Kaj bongustaj estas la murenoj...“

Kaj la maljunulo ŝmace lekas la lipojn.

„Ne! Ne!“ rediras Fromaĝi konsternite.

La allogaj bildoj el la antikva mondo ekinteresas la profesoron. Liaj okuloj ekbrilas pro scivolemo kaj li demandas fervore la maljunulon:

„Kiu vi estas?“

„Filozofo.“

„Li vivas en mia domo“, klarigas Sabellius Rufus, „kaj mallongigas al mi la malrapidemajn horojn“.

„Do, li estas gaja filozofo“, mi diras.

„Ĉu eble kinikulo?“ demandas la profesoro.

„Cinikulo!“ mi kontraŭdiras.

„Kinikulo!“ fulmrigardas min la profesoro.

Tiam la maljunulo metas la dekstran manon malantaŭ sian grandan orelan konkon.

„Ŝajnas, ke mi ne aŭdas ĝuste“, li rikanas. „Aŭ vi, noblaj fremduloj, parolas malĝuste. Certe — mi apartenas al la ĉinika lernejo...“

„Al kiu lernejo?“ demandegas la profesoro kun sovaĝa gesto.

„Al la ĉinika.“

La profesoro pugnofrapas sian frunton.

„Ankaŭ li parolas malĝuste!“ li ĝemas.

Post tio li turnas sin kun vizaĝo, en kiu trajtiĝas malesperego, al la filozofo:

„Diru, vi kvirito, romano, homo fiera kiel Kezaro kaj elokventa kiel Kikero! Diru, kial vi parolaĉas kvazaŭ lernanto forpelita honte el la lernejo?“

Denove la cinikulo metas sian manon al la orela konko.

„Mi aŭdas barbarajn sonojn“, li mokas. „Ĉu vi eble volas esti latine parolanta filozofo kaj saĝulo? Vi? Kiu vi havas kapon, kies senhareco respegulas vian malsaĝon, kaj kiu vi grakas kvazaŭ germana korvo? He, kie staris via lulilo, vi posteulo de Kikero?“

Sabellius Rufus kaj liaj akompanantoj ekridas moke. La profesoro ekscitiĝas pro ĉi tiu ofendo treege. Vane li serĉas latinajn vortojn. Lia kolero engorĝiĝas. Mi afable interhelpas:

„Pardonu, noblaj sinjoroj! Ni estas fremduloj, kiuj scipovas vian lingvon nur malperfekte. Se la saĝulo apud mi eraris, diru tion, Sabellius Rufus!“

Tuj la nomito respondas serioze kaj serveme:

„Vi parolas ja, kiel kutimas paroli fremduloj. Kaj la nomoj ‚Kezaro‘ kaj ‚Kikero‘ amuzis mian kunulon. Ankaŭ ‚kinikulo‘ ja sonas ne malpli amuze.“

„Kaj do, kiel vi parolas?“

„Ĉezaro, Ĉiĉero, ĉinikulo...“

Kvazaŭ pezaj ŝtonoj, ĵetitaj de malica mano, falas tiuj nomoj sur la kapon de Sovaĝi. Ili falas tiel forte, ke li ŝajnas sidfaliĝi teren sub iliaj trafoj.

Jen! Li kaŭras sur la ŝtupoj. Peze pendas lia kapa globo. Malamike strabas la okuloj. Liaj manoj ungetenas liajn botojn. Ŝajnas, ke en sia koro li konservas sian hipotezon „kikerikan“, ke li estas preta ĝin defendi kontraŭ ĉiu atakanto...

La cinika filozofo faras per la mano super lia kapo geston de kompato...

34.

La brava Sabellius Rufus enpaŝas nian domon.

Tuj li falas en la dudekan jarcenton. Kaj la impresegoj, kiujn faras nia tempo sur lian mizeran cerbon de l’ unua jarcento, efikas strange: perdiĝas lia fiero kaj nobla sinteno, sed ankaŭ lia timemo. Ŝajnas, ke li fariĝis infano, kiu unuafoje vizitas grandegan bazaron de infanaj ludiloj. Entuziasmigas lin la ŝtuparejo, la granda vitra halo, la mebloj, la galerio, la bildoj. Kaj li paŝas tra la ejoj kvazaŭ somnambulo, ofte ekhaltas, ekprenas sian kapon kaj krias:

„Kia kulturo! Kia abundo da ĉielaj fortoj! Ŝajnas, ke ĉion ĉi kreis dioj...“

Kaj la honesta filozofo, kiu sekvas kiel hundo, laŭfaras simie liajn miron kaj gestojn kaj rikanante kriaĉas:

„Kaj ĉio, kio estas en ĉi tiu domo, ho Sabellius, apartenas nur al vi! Ĉar la mirindaĵo kreiĝis sur via grundo kaj tero!“

Rapide ni klopodas senbazigi tiun strangan opinion. Fromaĝi provas klarigi al la romanoj en malperfekta latina lingvo, kiamaniere ni venis al Romo. Ke nia estado estas nur efemera... Tamen li ne sukcesas konvinki ilin. Estas ja neeble klarigi kaj kredigi al ili la funkciadon de la aerooptikaj plataĵoj kaj de la Co. Pli efikas nia promeso, ke la grundposedanto estos riĉe rekompencata. La okuloj de Sabellius Rufus ekbrilas avide. La filozofo tuj ekpetas kun voĉo de almozulo:

„Donu ankaŭ al mi iom da via dia abundo! Ŝajnas, ke mi paŝas nudega inter silkaj brilantaj vestaĵoj...“

„Vi ricevos ambaŭ“, decidas Fromaĝi.

Ni eniras la manĝoĉambron. Ĉi tie la sinjorinoj akceptas honore la antikvajn gastojn. Cili, la servistino, surtabligas malgrandan lunĉon.

La romanoj manĝas kaj trinkas kun kreskanta raveco. La manĝilaro estas por ili nova enigmo. Sabellius Rufus enmetas sian manon en la kaviaron kaj la filozofo provas ŝteleti la manĝilaron, pri kio li ne sukcesas dank’ al la argusaj okuloj de fraŭlino Snob, kiu observas lin tre atente. Ili admiras ĉion kvazaŭ sanktaĵojn: la pladojn, la telerojn, la glason...

Sinjorino Kamilo zorgeme enverŝas al ili ŝereon, kiu kaŭzas en iliaj antikvaj gorĝoj komence gratadon kaj fortan tusadon. Sed kiam iltei alkutimiĝis, ili trinkas glason post glaso. Nur konjako ne trovas ilian ŝaton, sed anstataŭe delikata porsinjorina likvoro trovas ilian indulgon...

Subite ĉe fino de la manĝo la gastoj eksaltas kun timego. Ni bruligis niajn cigarojn. La elektra fajrobruligilo estas nova terura sorĉo!

Ankoraŭ pligrandiĝas ilia timo, kiam mi ekbruligas kandelon per simpla alumeto kaj proponas al la brava Sabellius ĉi tiun fajron kun cigaredo. Li kontraŭstare baraktas per manoj kaj piedoj.

Dume la filozofo kun larmoj en la okuloj petas la alumetujon, kiun ni donacas volonte al li. Post tio li bruligas alumeton post alumeto. Tion farante, li rigardadas kun okuloj de ludanta infano la bruliĝantan flamon...

Fine, kiam ni ĉiuj varme petis, Sabellius provas kelkajn ektirojn el la cigaredo, sed tuj li ektusegas konvulsie. Ankaŭ la filozofo ne fartas pli bone. Mi provas konsoli la tusantojn kaj klarigas, ke ĉi tiu malgranda papertrunketo estas tute senkulpa aĵo...

Kvankam Fromaĝi protestas energie kaj fraŭlino Snob pepante indignas, mi vokas en la ĉambron Tabakaĉ-on kaj aranĝas „fumprezentadon“.

Unuaranga sensacio: la nenionfaristo nubumata de la pipa fumo kvazaŭ antikva ofera altaro! Kun buŝincensilo! (Bedaŭrinde nur, ke ĝi ne samodoras kiel antikva incensaĵo!)

Sabellius, kiun la vino ŝancelas jam forte, nepre volas ekkoni la efikon de ĉi tiu ofera fumo sur antikvulon. Li volas voki do unu el siaj sklavoj. Li ŝanceliĝas al la fenestro kaj volas tra ĝi elmeti sian kapon. Bum! Lia kapo kolizias kun la fenestra vitro, kaj li ektimegas tiom, ke li sidiĝas sur la plankon kaj fikse rigardas al la misteraĵo. Ni trankviligas lin. Kaj nun li palpas kaj karesas senĉese la „glaciiĝantan aeron“ kaj metadas sian vinovarmegan frunton sur la malvarman vitroplaton...

La sklavo aperas. Li falas antaŭ ni teren pro humilego kaj timo. Sed piedbato de l’ honesta filozofo starigas lin denove.

Tabakaĉ donas al li la pipon, el kiu la fumo leviĝas dense kaj morde. Kun drasta mimiko li klarigas la arton de fumado. La kompatinda sklavo eksuĉas je la pipo. Tion farante, li tenas la pipon per ambaŭ manoj, kiel oni tenus iun eksplodeman danĝeraĵon. Li eltiras sian longan kolon kvazaŭ ansero. Lia tuta korpo tremas kaj liaj okuloj ŝveliĝas. Sabellius kaj la filozofo garde staras. Ili ne permesas, ke li ĉesus. Li ekŝvitas, spirĝemegas, freneze turnas la okulojn. Tabakaĉ rigardas la fumanton kun malica ĝojo. Kiam la fumprezentado atingas sian kulminacian punkton, rikanas Tabakaĉ:

„Atentu! Tuj li eksplodiĝos! Li ne kutimas la fumadon. Li ne eltenas ĝin.“

Per puŝego mi ekspedas la sklavon antaŭ la domon. Tabakaĉ estis prava: antaŭ la pordo okazas la katastrofo!

Sabellius aplaŭdegas pro ĝojo kaj anoncas laŭte, ke li trovis novan punilon por siaj sklavoj! Ke tuj ni donacu al li por tiu celo la „venenan fumon“.

Sed Fromaĝi rekrias kolere:

„Arogantegaĵo!“

Tabakaĉ responde montras vizaĝon, kiu brilegas pro kontentego kaj fiero. Efektive: heroan faron faris lia pipo!...

35.

Horoj pasas — unu post alia. Sed la romanoj sentas sin tiel bone kaj agrable en la dudeka jarcento, ke ili tute ne intencas nin forlasi. Precipe nia vino estas forta allogilo por iliaj antikvaj gorĝoj. Kaj ili nun komencas fariĝi ebrigajaj. Ili parolas jam preskaŭ nekompreneblan latinon kaj kantaĉas iajn stratajn kantojn — mi supozas iajn antikvajn ŝimimelodiojn...

Tial mi rapide forprenas la alkoholaĵojn kaj alportas akvon de „Selters“, kiu tuj trovas ilian aprobon. Tian „tiklantan“ akvon ili ankoraŭ ne trinkis...

La pordo malfermiĝas. En la ĉambron paŝas per grandaj paŝoj, kiel paŝis la tragediistoj de la antikva lernejo, la profesoro. Li entiras sian kapan globon profunde inter la levitajn ŝultrojn. Kruce metante siajn manojn sur la bruston, li tondras al la timigitaj antikvuloj sian demandon:

„Romanoj! Kviritoj! Vi do povas ĵuri je la hejmaj dioj, ke la dia Kezaro estis Ĉezaro kaj la ne malpli dia Kikero estis Ĉiĉero?“

Lia voĉo ekscitiĝas kaj siblas la „ĉ“ kiel serpento. Ambaŭ romanoj riverencas profunde.

„Mi ĵuras je Isis“, ridetas Sabellius.

„Kaj mi je Priap“, rikanas la filozofo.

Kvazaŭ estante jam mem antikvulo, li disŝiras sian vestaĵon pro doloro kaj montrante sian nudigitan bruston (fraŭlino Snob proteste forlasas la ĉambron!) li krias patose:

„Vi celis ĉi tiun viran bruston kaj vi trafis ĝin; finfinu vian faron kaj parolu greke!“

La romanoj ne komprenas la nebulan sencon de ĉi tiu mistera parolmaniero. Sed mi ektremas pro interna ĝojo: ankaŭ Basilevs kaj Odyssevs ricevos nun la mortan baton. Kaj tuj mi demandas la romanojn:

„Niaj noblaj gastoj ja parolas greke, ĉu ne?“

„Ĉiu klera romano parolas greke“, respondas Sabellius.

„Ekagu do“, krias la profesoro, „jen mia vira brusto! Enbatu vian mortan glavon!“

„Ĉu do plaĉus al unu el vi, ĝojigi nin per greka parolado aŭ per kelkaj versoj de Homero?“ mi tradukas la kriadon de la profesoro el la Sovaĝi-a dialekto en kompreneblan lingvon.

La filozofo konsentas. Li sidigas sin sur angulon de la tablo, ŝajnigas, ke li tenas en la manoj liron kaj deklamas el la „Odysseus“. Estas stranga kantmiksaĵo, forte skandanta, tamen bone komprenebla. La dia Odysseus estas flatata de la ĉarma nimfo Kalypso, ke li forgesu sian nostalgion... La karpa buŝaĉo de la filozofo akriĝas dolĉe kaj susuras la fatalon de Kalypso:

Aej de malakojsi kaj ajmyliojsi logojsi telgej, aŭtar Odysseus...

„Brave!“ ni ĉiuj ekkrias ĥore kaj aplaŭdas. „Vivu Odysseus! For Odyssevs!“

La kapo de la profesoro kliniĝas sur lian heroan bruston. Li falas en seĝon. La manojn li metas sur la kapon, kvazaŭ por ŝirmi ĝin kontraŭ duŝo da teruraj kaj mortigaj vortoj. La filozofo eksilentas kaj konsternite rigardas sian saĝulkolegon, kiu supozeble emociiĝis tiom pro la versoj de Homero.

Ĉiuj ni ĉirkaŭas la profesoron kun kompato. Kaj Fromaĝi terure embarasiĝas pro tio, ke la vojaĝo, kiun li ja ebligis, kaŭzas tiajn malagrablaĵojn. Ŝajnas, ke en tiu ĉi momento plej volonte li kurus kaj ekmovus la aerooptikajn plataĵojn, por ekspedi nin en alian epokon...

Tiam la profesoro ekrektiĝas. Li starigas antaŭ sin glaseton kaj enverŝas konjakon. Ekprenante la glaseton, li daŭras laŭte: „Do, iru for ĉiu scienco kaj filologio, vivu sola la ĝuo!“ eltrinkas kaj forĵetas la glason sur la teron, kie ĝi rompiĝas tinte.

La filozofo ektimegas tiom, ke li falas de la tablo. Li rampas al la romperoj de la glaso. Kun doloraj vekrioj li kolektas la restaĵojn de la multvalora ujo...


„Noblaj kaj altŝatataj gastoj!“ mi parolas solene. „Venis nun la momento de disiro. Sed vi ne foriros el nia gastema domo kun malplenaj manoj. Sciu, ke ni, kiuj estas potencaj fremduloj, scipovos vin rekompenci tiel, kiel konvenas por noblaj romanoj. Kaj ni elpagos al vi nun ia rekompencon por tio, ke ni tuŝis vian posedaĵan rajton.“

Maria alportas paperon kaj inkon por noti la rekompencajn postulojn. Nova ekmiro! Nova entuziasmiĝo! La papero skuas Sabellius-on el la dormemo. Kaj la filozofo, kiu ŝtelprenaĉis mian krajonon, tiras kiel infano serpentajn liniojn sur la senmakula blanko de l’ papero. Kiam mi demonstras skrabgumon, la filozofo genufleksas antaŭ mi kaj petegas, ke mi permesu al li ĝian uzadon. Li krajonskribaĉas sur la papero, forskrapas kaj denove kurigas kun infana fervorego la krajonon trans la blankan supraĵon. Dume Sabellius spiregante kaj ŝvitante penadas per inko pentri literegojn...

Dio kompatema! Ŝajnas, ke la „karaj gastoj“ estas ne forigeblaj. Kion fari? La dudeka jarcento ekprenis ilin tiel forte kaj ame en siajn brakojn, ke eĉ la rabobestaj ungoj de la profesoro ne kapablus ilin elŝiri. Jam mi cerbumas pri tio, ĉu ne povus helpi la pipo de Tabakaĉ? Ke ni simple forfumaĵus ilin laŭ la „eksploda“ maniero?...

Tiam sinjorino Kamilo kaj Maria alportas la donacojn. Kaj Fromaĝi anoncas kun ĝojo, ke nun okazos la elpago. Li ĝojas kiel patro, kiu pridonacas siajn infanetojn en vespero de kristnasko...

Sabellius Rufus ricevas sekvantaĵojn: kelkajn foliojn da papero, plumon kaj boteleton da inko, du alumetujojn, forketon el arĝentimitaĵo, akvan glason, silkĉapelon kaj ombrelon...

Ni prezentas al li pluvombrelon konvenan por sinjoro. Sed kiam li vidas la sinjorinajn sunombrelojn, li petadas tiel longe kaj insiste, ke ni fine permesas al li elekti anstataŭ simple-kolora pluvombrelo rezedoverdan sunombrelon kun blankaj, pendantaj puntoj...

La filozofo ricevas unu paperfolion, krajonon, skrapgumon kaj silkan ĉapelon.

Kaj nun okazas brua sceno: verŝante larmojn, li petegas ankaŭ sunombrelon. Sinjorino Kamilo estas kortuŝita kaj ne povas vidi larmojn. Ŝi volas doni la ombrelon. Sed la profesoro, kiu sentas malamikan venĝemon kontraŭ la filozofon, krias senkompate: „Neniam!“ kaj metas siajn ungojn super la ombrelojn, kiuj kuŝas sur la tablo. Fromaĝi rigardas la filozofon kun kompato kaj kun embaraso aŭdas la pasiajn porpetojn de sia edzino. Kvankam mi tutkore cedus al la kompatindulo la ombrelon, tamen mi insistas: ne donaci! Mi prave argumentas, ke ni senvalorigus per tio terure la donacojn de Sabellius...

Mi diras al Sabellius, ke liaj donacaĵoj valoras 5000 sestercojn. Aŭdante tion, li deklaras, ke li estas kontenta. Ambaŭ ili troviĝas en ŝanceliĝa stato de alkoholo kaj ĝojo kaj deziregas montri siajn trezorojn publike al la romanaro.

Kaj dum la suno subiras post la verdaj arboj, du homoj paŝas el la domo. Brakon en brako ili ŝanceliĝas en la ĝardenon. Sur iliaj vinruĝegaj kapoj tronas silkĉapelaj tuboj. Kaj la atendantaj sklavoj akceptas ilin kun ĝojegaj krioj. Super la tubokronita kapo de Sabellius tenas sklavo verdan sunombrelon kun blankaj puntoj pendolantaj...

„Tio ĉi kreskigos bonajn fruktojn!“ diras Fromaĝi kaj ĉirkaŭbrakas kun emocio sian edzinon.

Sed fraŭlino Snob, kiu subite reaperis, montras sur la profesoron Sovaĝi, kiu tenas en la mano konjakan botelon, kaj blekas kaprine:

„Plej bona frukto estas la ĝuo, kiun trovis la profesoro!“

Tiu ĉi eldiro impresas malagrable. Ĉar per tio ŝi deklaras, ke la ĝuo estas preferinda al scienco kaj precipe al la filologio...

Tabakaĉ estas malbonhumora. Antaŭ la pordo li kovras la memorigajn postsignojn de la malfeliĉo, kiu trafis la sklavon de Sabellius, kaj ŝutas segaĵojn kaj cindron kaj murmuras:

„Bela ŝerco postkarnavala, kiun aranĝis tiu ĉi sinjoro. Pli bone estus, se tiuj du karnavaluloj komencus per la cindra merkredo kaj manĝus haringojn, anstataŭ tuj droniĝi en alkoholon. Kaj fumi? Dio kara! Mia bona tabako preskaŭ estus disŝirinta lian ventreton. Eĉ fumi ili ne kapablas ... nu, venu nur al mi homo kaj ankoraŭ rakontu al mi pri roma kulturo!...“

Kaj tion dirinte, Tabakaĉ elkraĉas malestime...

36.

Mi paŝas el la domo. Kie restis la korto? La legoma ĝardeneto? Kaj la malpureta anasa lageto? Ĉio malaperis. Nia domo staras en belega antikva parko. Pinioj levas siajn pintojn super la tegmenton. El inter verda densaĵo brilas blua spegulo de lago, brilas blankaj marmoraj kolonoj de antikvaj temploj...

Romo! Mi etendas la brakojn kaj spiregas la freŝan matenan aeron. Kaj ĵus mi volas transdoni min al ravaj antikvaj revoj, kiam subite io pikas en mian nazon. Ha, tio estas profanaĵo! Fumaĵi la belegan antikvan matenon. Kolere mi postiras la fumon. Sed mia kolero forflugas, kiam mi proksimiĝas. Ĉar serena bildo prezentiĝas antaŭ miaj okuloj:

Ĉe la strato antaŭ la korta pordego sidas Tabakaĉ. Amasego da strataj buboj ĉirkaŭas lin. Kun streĉitaj nervoj ĉiuj rigardas lian pipon. Ili atendas sopire la momenton, kiam la pipo estas finfumita. Tiam Tabakaĉ ŝtopas novan kaj — ekbruligas alumeton. Kiam li forĵetas la alumeton, tuj dek buboj ĵetegas sin komune sur ĝin kaj interbatiĝas pro ĉi tiu valora memoraĵo. Kaj tiam ekrikanas Tabakaĉ...


El la domo paŝas profesoro Sovaĝi. Post li la dika kuiristino kun korbo sub la brako.

„Halo! kien je tiel frua horo?“

Li montras kun fanfarona gesto sur la straton:

„Al Romo! Ankaŭ nun laboru ĉiu! Mi devas iri aĉeti je la legoma foiro. He, diru, kion vi farus, se la kuiristino ne povus kuiri kaj ni ĉiuj devus malsati? Mi devas helpi kiel interpretisto. Ni aĉetos ĉion: brasikon, karotojn, bulbojn...“

„Feliĉe revenu!“ mi postkrias.

Mi rigardas la strangan paron enpense. La profesoro ŝajne jam resaniĝis de la „kikerika“ malsano. Certe — ankoraŭ li grimacigas moke sian buŝon, kiam la romanoj siblas la „ĉ“ aŭ almozpetanta greko titolas lin humile „Basileus“. Sed li ŝajnigas gajan mienon. Li ĝuas Romo-n, la romanojn, la urbon, la popolon kaj kio krome estas ĝuebla. Tamen mi estas konvinkita, ke en la profundo de lia brusto ankoraŭ sidas „Kikero“ kaj „Odyssevs“...


Homoj bruas ĉiutage antaŭ nia domo. Ili paŝdetruas terure la plantejojn de Sabellius Rufus. Estas kompreneble, ke la romano indignas pri tio. Tial ni devas ree kaj ree trankviligi lin per malgrandaj donacoj. Hieraŭ vespere li portis hejmen tre kontente malgrandan elektran lampon, kiu ĉe ni lumis belege.

Jen, li revenas kaj plendas, ke la lampo ne volas lumi en lia domo. Hm, malfacila afero: ni ja ne povas instali ĉe li elektran lumon! Sed Fromaĝi donas al li malgrandan poŝlanternon kun akumulatoro, kaj nun li estas kontenta.


Ni volas veturi promene tra Romo: Maria, fraŭlino Snob kaj mi.

Estas rava spektaklo, kiam malfermiĝas la veturileja pordo kaj la aŭtomobilo haltas antaŭ la domo. Amasego da krianta popolo ĉirkaŭas nin. La sensacio estas fraŭlino Snob, kiu eliras el la domo en aŭtomobilvestaĵo kun vualo kaj ŝirmaj okulvitroj. La popolo aplaŭdegas ŝin kun senlima entuziasmo. Fraŭlino Snob dankas kun indulgo pro la aplaŭdo kaj estas tre kontenta...

Hop ... hop ... ha, miaj ostoj!

Nia aŭtomobilo skusaltetas tra la stratoj. Malrapide ni devas veturi. La stratoj estas tro malvastaj, la vojoj tro aĉaj kaj la pavimo tro malglata.

Parto de la kviritoj diskuregas kun krioj. Alia pli kuraĝa parto akompanas nin kiel honora gardistaro. Kaj strataj buboj posttrotas nudpiede kaj — ŝategas la benzinodoron. Mi grumblas pro la trudema bando. Karolo malbenas pro la vojoj. Ke li post ĉiu veturo devas ripari la pneŭmatikojn. Ankaŭ Maria montras malkontentan mienon.

„Nu“, mi konsolas, „ni poste elveturos sur la ‚Via Appia‘ aŭ sur la ‚Legionan Strategon‘. Tie ni povos rapidegi...“

Nur fraŭlino Snob estas kontentega pri la veturo. Ŝi foliumas en ilustrita Baedeker-a gvidlibro (ne Quo vadis!) de la dudeka jarcento. Kompreneble, ke la gvidlibro pritraktas Romo-n tia, kia ĝi estas ankoraŭ videbla en la estanta tempo kaj ne priatentas la diversajn epokojn...

Tondre! Mi ekscitiĝas. Ŝi volas nun viziti nepre la koloseon kaj turmentas Karolo-n, ke li nepre veturu laŭ la plano! Mi vane provas konvinki ŝin, ke tiu koloseo ankoraŭ ne estas konstruita...

Post duona horo, dum kiu ni vane serĉis la koloseon, ŝi insistas, ke ni vizitu la varmfontojn de Caracalla kaj poste la triumfan arkegon de Titus kaj Konstantinus. Poste eventuale ni povos halti ĉe la tombo de Hadrianus kaj, se sufiĉus la tempo, viziti ankoraŭ la vatikanon...

Mi ŝtoniĝas, kiam mi aŭdas tion. Mi volas kontraŭdiri, kontraŭstari, protesti, sed tuj ŝi komencas bombardi mian senkulpan kapon per sia mistera „universitato“, kiu ne perdiĝis dum nia vojaĝo en la Co-n ... bedaŭrinde!

Mi do silentas kaj mute rigardas, kiel Karolo veturas tra Romo laŭ ordono de fraŭlino Snob kaj kiel ni skusaltetas trans la roman pavimon kaj vane serĉadas la „historiajn vidindaĵojn!“...

Aŭ-ha! Miaj ostoj! Kun honto mi konfesas, ke meze en la antikva Romo mi palpas kun zorgo la ... sidan parton de mia korpo (pardonu!)...


Kiam ni lacaj kaj malsataj revenas je tagmezo, malĝojiga novaĵo surprizas min: ne estos tagmanĝo!

La kuiristino ne revenis ĝis nun. Kaj ĉar ankaŭ Cili forkuris ien — mi aŭdas, ke ŝi vizitis sian antikvan amaton (jam!) — kaj sinjorino Kamilo kun Mateo foriris por rigardi la domon de Sabellius, do neniu kuiris tagmanĝon. Belega ordo!

Mi koleregas...


La roma suno subiras purpure.

Tiam lace kaj ŝanceliĝe alvenas la profesoro kaj la kuiristino.

„Kio okazis?“ mi krias timigite, kiam mi vidas la ŝvitegantan paron.

„Kanajla bando!“ diras la profesoro.

„Kial?“

„Ili eĉ ne havas terpomojn, tiuj homaĉoj!“ respondas akrasone Sabino. „Sen terpomoj mi ne kuiros!...“

„Ni vagis sur la legoma foiro, serĉis de unu butiko al alia kaj trovis nenion!“ diras la profesoro, kaj pro laceco sidiĝas sur la ŝtupoj.

Tiam ekskuas min ridego.

Haha! La aŭtoro de „De praulo ĝis radiohomo“ volas aĉeti en antikva Romo terpomojn!...

La kompatindulo falegis en teruran anakronisman abismon!...

37.

Homoj!

Avide vi legas ĉion, kion rakontas al vi samtempano en ĉi tiu libro. Kun scivolego vi sekvas ĉiun linion, kiun skribas mi, simpla filo de l’ dudeka jarcento. Sed ĉu mi estas kapabla priskribi ĉion, kion mi travivis en antikva Romo, tiel, ke vi ricevas veran impreson kaj klaran imagon pri nia estado kaj vivado en epoko de Nerono? Sciu, ke mi estas homo modesta. Ke mi ne volas pretendi „raportan monopolon“, ke mi estas tiel malegoista, ke mi cedas volonte kaj senenvie al alia raportanto...

Jes, ankoraŭ alia priskribis siajn impresojn en tiu tempo de nia Co-vivo. Kaj kun plezuro mi sciigas vin, ke tiu ĉi alia ne estas samtempano, sed homo de l’ Nerona epoko!

Homoj! Vi, al kiuj la favora sorto enmanigis tiun ĉi mian libron, estas feliĉuloj vere enviindaj. Ĉar vi legos, kion legis ĝis nun neniu vivanto de l’ dudeka jarcento: impresojn de antikva romano pri la dudekjarcentuloj!...

Tiu ĉi romano estas Menenius Piso, la illustrissimus scriptor (laŭ fraŭlino Snob: „ilustrita skribisto“), imperia kortegano. Kiam imperiestro Nerono sciiĝis pri niaj skribilaroj, pri nia „nekomparebla papiruso“, pri inko, plumo kaj krajonoj, li igis prezenti al si per la „ilustrita“ Menenius Piso, kiun mi rapide instruis, nian manieron de skribado kaj nian skribilaron. Post tio li ordonis, ke ĉiuj okazaĵoj, kiuj rilatas lian kortegon, estu notataj senescepte sur nia papero per plumo kaj krajono. Preskaŭ tuta nia provizo da papero elĉerpiĝis, ĉar la brava scriptor pentris monstrajn kaj malregulajn literegojn per mallerta mano de infano...

Li konservas siajn manuskriptojn kiel sanktaĵojn. Sed, kun helpo de lia ĉarma filino Lydia, mi sukcesis havigi ilin parte al mi. Kaj kvankam kun ŝvita peno, mi tradukas liajn notojn el latina lingvo. Se la stilo estas iom stranga en kelkiu loko, pardonu tion kaj konsideru, ke estas aŭtentika traduko el latina originalo.

Malfermu do okulojn kaj orelojn! Menenius Piso havas nun la vorton!

Je la idusoj de Marto 63.

Depost tiu tempo, en kiu fondiĝis Romo, okazis en la urbo strangaĵoj multaj kaj diversaj. Saĝuloj pli bonaj ol mi notis ĉion, kio okazis en daŭrado de tempoj, sed min favoregis la dioj, ke mi povas noti el ĉiuj okazintaj strangaĵoj la plej strangajn. La favoro kaj indulgemo de l’ dia Cezaro elektis min por tio ĉi. Mi skribas sur stranga papiruso, kiu estas tiel blanka kaj glata kiel hinda silko, kaj per grifelo, kiu konsistas el ordinara ligno, sed havas animon de stranga metalo, kiu restigas sur la papiruso skribstrekojn.

Signoj kaj mirakloj okazis jam multaj en ĉi tiu monda regno de l’ romanoj, kaj ĉiam ni sciis ilin aŭguri. Sed kiel aŭguri la signojn kaj miraklojn, kiuj okazis nun kaj ankoraŭ okazadas ĉiutage?

Domo falis de la ĉielo — mi ne trovas alian esprimon — kaj staras nun en ĝardeno de Sabellius Rufus. Barbaroj de nekonata deveno, viroj kaj virinoj, estas posedantoj de ĉi tiu domo. Ili estas armitaj per fortoj supernaturaj, kaj fumo penetras el iliaj buŝoj. Ŝajnas al mi, ke estas barbaraj duondioj, kiuj aperis en naŭza formo de homoj. Jes, naŭzaj estas ili kaj laŭ aspekto apartenas ili al malsupra raso. Mizeraĉa estas ilia vestaĵo, abomenaj iliaj ŝuoj, kiuj ŝajnas apenaŭ kovri ĉevalajn hufojn1. La virinoj estas malbelaj kaj malĉarmaj, escepte la plej juna, la viroj pli naŭzaj ol la rubo kaj koto de la popolaĉo. Estas unu inter ili, kiu aspektas kiel sovaĝa simio kaj kondutas kiel filozofo el la lernejo de cinikuloj. Alia portas antaŭ la okuloj diafanajn facetitajn ŝtonojn, kaj la dorsa kaj fronta flankoj de unu el la virinoj estas diferenceblaj nur pro tio, ke ŝi fronte havas vizaĝon kiel aliaj homoj2.

1❳ Rim. de l’ trad.: Iom nebula senco. En latina teksto: „Horribiles eorum calcei sunt, qui pedes equorum vix tegere videantur.

2❳ Rim. de l’ trad.: Hura, fraŭlino Snob!

La nobla Petronius, kiu el malproksime vidis ĉi tiujn homojn, opinias malestime, ke ili devenas de simia gento el nekonata interno de Afriko, kaj ke iliaj laŭdiraj mirakloj estas senlime troigataj de la malsaĝa kaj novigema plebejaro. Kaj la poeto Lucanus hieraŭ dum gastmanĝo, kiun aranĝis Domitius Afer, laŭtlegis al ni spritajn versaĵojn, en kiuj li moke komparas la barbarojn kun certaj pastroj de Isis, kiuj faraĉas plej diversajn iluziaĵojn por trompi kaj elprofiti malsaĝulojn.

La opinioj estas do diversaj. Mia honoro ĝis nun ne permesis al mi rigardi ilin aŭ viziti ilian domon, kiel faras bedaŭrinde multaj noblaj romanoj kaj romaninoj. Kaj poste oni rakontas diversaĵojn. Ekzemple la barbaraj fremduloj asertas, ke li estas maljunaj preskaŭ du mil jarojn kaj alportas al ni sian kulturon progresintan 20 jarcentojn. Ĉiu homo normala konsentos kun mi, ke tio estas rakontoj el trans la montoj!

Certe, mi ne volas kaj ne povas nei, ke ili disponas pri miraklaj fortoj. Ili havas du veturilojn, kiuj kuras tute sen ĉevaloj tre rapide kaj veturante aŭdigas malbonajn sonojn, sed samtempe eligas mirindan odoron. Al la fremduloj kiel iam al Prometheus, obeas la fajro, ĉar ili kapablas sorĉi ĝin el malgrandaj skatoloj, kiujn ili portas ĉe si, kaj ankaŭ povas ĝin ĵetegi en la aeron kiel pereigan ĵetaĵon, dum kio eksonas timiga tondro. Oni diras, ke ili havas multajn valoregajn strangajn artotrezorojn, kaj niaj sinjorinoj ne povas sufiĉe kaj elĉerpe rakonti, per kiaj misteraj sorĉaj fortoj iliaj sklavoj, da kiuj ili posedas nur malmultajn, scipovas la kuiran arton.

Sed la alveno de ĉi tiuj barbaraj iluziistoj pezas kvazaŭ ŝarĝego sur la Palatino kaj sur la kapo de l’ dia Cezaro. Vera terurego ekprenis la dian Cezaro-n. Li kredas, ke la barbaroj rabos al li la estrecon helpe de sia sorĉa potenco. Li sentas sin malcerta kaj disvolvas grandegajn planojn en sia turmentata kapo. Jen li volas fluigi ĉiujn akvojn de Romo kontraŭ la invadintojn, jen sendi la legionojn kontraŭ ilin, jen li volas rifuĝi al Hispanujo.

Hodiaŭ antaŭ tagiĝo ni ĉiuj estis vekataj por konsili lin. La dia Cezaro maltrankvile rapidadis de ejo al ejo, ni ĉiuj post li. Kaj li plendis laŭte kaj vekriis, ke forlasis lin ĉiuj, ke forlasis lin eĉ la dioj, kiuj sendis ĉi tiujn barbarojn por pereigi lin...

Tiam diris Petronius kun rideto:

„Ho, granda Cezaro, rigardu do mem ĉi tiujn barbarojn. El malproksime vi povas juĝi nenion.“

Kaj la dia Cezaro haltis kaj respondis:

„Vi estas prava. Decas la viron, rigardi per kuraĝaj okuloj la danĝeron.“

Kaj li ordonis, ke oni invitu la fremdajn barbarojn sur la Palatino-n.

Ho, vi, dioj kompatemaj, en kies manoj kuŝas la sorto de nia urbo, de nia vivo kaj de ĉio, kion ni posedas, mi alvokas vin solene: malhelpu, ke ni estos punataj pro tiu ĉi petolaĵo senekzempla!...

38.

Grandioza festeno kuireja!

Nia dika kuiristino Sabino festas triumfegojn! Oni admiras ŝin, kiel oni admiras en hodiaŭtempo ekvilibriston en varieteo. Ŝi estas tiom ĝojebria kaj fiera, ke ŝi turniĝas sur siaj kalkanoj en rondo kvazaŭ freneziĝinta planedo. Kaj tion farante kun ruĝegaj vangoj kaj ŝvitanta frunto, kun distaŭzita hararo, ŝi rapidege sorĉas mirindaĵojn...

La akvokonduko — ah! — kia sorĉaĵo! La gasaparato — ah! — kia mirindaĵo! La konservaĵoj — ah! — kiaj belegaĵoj!

Romanaj sinjorinoj staras en la kuirejo. Sinjorinoj el la aristokrataro! Kaj ĉiuj ili premiĝas ĉirkaŭ la elektra kuirfajrujo kaj miras. Kaj kiam post minutoj estas manĝopretaj kelkaj porcioj da bovaĵo el la konservaĵoj, la sinjorinoj rapideme metadas siajn ringoornamitajn fingrojn en la pladojn. Dume la kuiristino faras batitan kremon kaj garnas per ĝi grandegan torton.

Kun fulma rapideco malaperas la torto. El maĉantaj buŝoj sonas vokoj de raveco. „Macte! macte!3 ili krias ĥore al la kuiristino kvazaŭ al venkinto en gladiatora batalo...

3❳ latine = belege, belege!

Cili estas jam ĵaluza. Sed ankaŭ ŝia vico venas: ŝi prezentas la elektran gladilon kaj nian polvosorban aparaton...

Nur sinjorino Kamilo malĝojas. Ŝi estas malfeliĉa pro tio, ke neniu priatentas ŝin, ke ŝi ne povas komprenigi sin nek kompreni ion. Helpeme Sovaĝi provas interpreti. Sed ankaŭ li ne sukcesas: tro fieraj estas tiuj romanoj sinjorinaj!

Jen, ili sidas en longaj vicoj. Kun kostumoj belegaj. Koloroj plej diversaj kreas belegan harmonion. Kiajn studojn kostumajn kaj scenajn povus fari ĉi tie niaj hodiaŭaj teatraj aŭ filmaj reĝisoroj!...

Precipe unu junulino vekas mian intereson. Ŝi portas rezedoverdan kostumon kun rozkolora mantelaĵo. Belega estas la faldaro, laŭ kiu la delikatega mola ŝtofo estas aranĝita. Grandega malhele bruna buklohararo ondas sur ŝiajn klasikajn ŝultrojn kaj nukon, kiuj ŝajnas skulptitaj el marmoro. La hararo estas ordigita en sennombraj bukletoj; la tutaĵon ĉirkaŭligas purpura rubando, ornamita per oraj globetoj. Kaj kun kia senĝeno ŝi montras siajn duonnudajn sandalitajn piedojn! Mi estas ravita de ĉi tiu klasika belego...

Fraŭlino Snob, pri kiu neniu atentas, ne rimarkas tiun ĉi malĝentilecon. Ŝi sidas senmove kaj rekte kvazaŭ englutinte bastonon, kaj tute profundiĝas en la rigardadon de la tualetoj kaj frizaĵoj...

La romanaj sinjorinoj babilaĉas. Latinaj vortoj zumas tra la ĉambro. Unu krias tra alia. Kaj strange: la klaĉemo, tiu ĉi frapanta eco de l’ virino, evidentiĝas ankaŭ tie ĉi!

Subite eksilentas ĉiuj.

Gracia sinjorino eniras. Ŝi salutas — kiel ŝajnas al mi — kun ioma embaraso. La sinjorinoj disiĝas kaj faras spacon. Ili resalutas parte kun respekto, parte kun moko. La ĵus enirinta sinjorino, kiu estas vestita helblue kaj arĝente, evidente havas plej noblajn kondutmanierojn. Ŝi rigarde serĉas la domestrinon. Oni alkondukas al ŝi sinjorinon Kamilo-n kaj la romanino per mallaŭta voĉo diras supozeble agrablaĵon, kiu estas nekomprenebla. Ŝi ŝajnas esti tre miopa, ĉar ŝi metas preskaŭ la nazon sur ĉiujn aĵojn, kiujn ni montras al ŝi.

Tiam fraŭlino Snob kun solena gesto donas al ŝi sian lorneton, per kiu ŝi ĉiam estas armita. Kun timema miro la romana sinjorino akceptas la lorneton kaj metas ĝin antaŭ la okulojn. Tiam subite ŝi ekkrias pro ĝojo kiel blindulo, kiu subite reakiris sian vidpovon. Feliĉego emocias ŝin. Kun laŭtaj scivolaj demandoj ĉirkaŭas ŝin la aliaj sinjorinoj. Kaj tiel okazas, ke ankaŭ fraŭlino Snob, pri kiu neniu ĝis nun atentis, subite fariĝis persono de unuaranga graveco!

La fremda miopa sinjorino estas Acte, la eksigita amatino de imperiestro Nerono. Ŝi loĝas ankoraŭ en la imperia palaco kaj ĝuas certan influon.

Kiam Acte adiaŭas nin, ŝi redonas la lorneton kun tremanta mano. Sed fraŭlino Snob reprenas ĝin senkompate. Kiel ŝi ja povus fordonaci la lorneton, se ŝi posedas nur unu? Kaj ŝi nun ja bezonas nepre la lorneton en antikva Romo, ĉar ŝi nepre volas trovi sian Vinicion. Estas krome en la domo ja diversaj okulvitroj de Fromaĝi, kiujn li ne uzas. Sed ni ne kuraĝas proponi al la bela Acte tiajn monstrajn vitrojn!...


Post du horoj eleganta palankeno haltas antaŭ nia domo. Eliras korteganino kaj senspire kuras en nian ĉambron.

Ke por siaj same miopaj okuloj la imperiestro postulas la „grandan rimedon!“ Li aŭdis, ke ĝi helpis mirinde al Acte. Ankaŭ li deziras vidi en sama maniero.

Fromaĝi krias:

„Arogantegaĵo!“

Sed mi klarigas en latina lingvo:

„Nobla sinjorino! Reiru kaj anoncu al la potenca imperiestro, ke ni estas pretaj persone enmanigi al li la ‚grandan rimedon‘, se lia indulgo bonvolos akcepti nian viziton. Ĉar la indiferenteco, kiun la kortego evidente montras kontraŭ ni, estas ofenda...“

Kun granda seniluziiĝo kaj indigno la korteganino residiĝas en sian palankenon. Mi bone povas laŭsenti ŝian spiritan staton: ke tia afero ankoraŭ ne okazis, dum ekzistas Romo!


Post pluaj du horoj, kiam la horizonto ruĝiĝis jam vespere, Tigellinus, unua generalo kaj ministro, en akompano de pretorianoj, transdonas al ni la inviton al la Palatino, Tigellinus, la homa bestaĉo! Mallonghara grizkapulo kun glateca konduto kaj envia rigardo. Kortegeca kaj sinjoreca. Sed en la salono de Fromaĝi mizere disfluas lia sinjoreco kaj li balbutas pro senlima mirego. Malkonstante kaj malkonfide moviĝas liaj okuloj tien kaj reen.

Fromaĝi tre ĝojas pro la imperiestra invito kaj forgesante tute la antikvan tempon, li serveme prezentas skatolon da bonegaj cigaroj al la romano. Kaj ĉar tiu rifuzas akcepti, Fromaĝi supozas, ke li estas nefumanto. Rapide li alvokas Tabakaĉ-on, ke li prenu la cigarojn kaj disdonu ilin al la pretorianoj, kiuj atendas antaŭ la domo.

Tabakaĉ malaperas kun la cigaroj fulmrapide...

39.

Mi frotas miajn okulojn: ĉu mi dormas? ĉu mi sonĝas? Sed ne, estas ja neeble. Ĉar la suno helege lumas super niaj kapoj.

Malrapide nia aŭtomobilo ŝoviĝas antaŭen. Ni veturas vizite sur la Palatino-n. Ni ĉiuj estas en festena tualeto: la sinjorinoj en rigida silko, la sinjoroj en frako.

Romo ŝajnas stari „surkape!“ La tuta urbo surpiede! Dekstre kaj maldekstre apud nia vojo romanoj, viroj, virinoj kaj infanoj, nubianoj, egiptoj, sirianoj, persoj, hebreoj, grekoj — reprezentitaj ŝajnas ĉiuj nacioj de la mondo!

Kiam ni proksimiĝas al la Palatino, ni enveturas grandegan spaliron de pretorianoj. Vere, impona elmontro de potenco!

„Tuta potenco, kiu montriĝas tie ĉi“, diras Fromaĝi kun fiera ĝojo, „disfluiĝas en nenion antaŭ niaj fortoj.“

„Vi estas prava“, mi respondas, „mi nur bezonas pafi unu revolveron — kaj ĉio diskuregas.“

„Jes“, aldonas Sovaĝi, kaj mi sentas, ke lia malnova venĝemo vibras en lia voĉo. „Kio estas ili? Maskitaj paperaj pupoj, kiujn ni disblovas kiel vento.“

„Nur ne faru novajn senpripensajn aĵojn!“ petas timeme sinjorino Kamilo.

„Sed tio estis tiom amuza, panjo“, diras Maria petoleme.

„Ni devas venki per la personeco“, decidas instrueme fraŭlino Snob kaj tion dirante, sidigas sin rekte kaj rigide. Ŝi ŝajnas konvinkita pri la venko de sia propra personeco.

Sunbrilanta posttagmezo. Ĉie brilego kaj lumego. La pompo de l’ antikva tempo milkolore ondas ĉirkaŭ ni. Ie mallaŭta muziko de plendantaj flutoj...

Ni estas meze en „Quo vadis“. Ĉirkaŭ ni la kortego de imperiestro Nerono. Jen la apollobela Otho, jen la poeto Lucanus, la eleganta Petronius, la dika Vitellius, la filozofanta Seneca, Vespezianus kun la karakteriza kapo kaj jen la juna Titus, bela junulo, kiun oni prezentas al ni kiel Nerva kaj kiun mi kutimas vidi sur liatempaj moneroj kiel maljunulon, Tigellinus kaj ĉiuj aliaj korteganoj, patricioj, oficistoj kaj soldatoj...

Fraŭlino Snob pinĉas mian brakon kaj deziras ekscitite, ke mi montru al ŝi ŝian amatan Markon Vinicion...

Mi frotas miajn okulojn. Mi fikse rigardas en la sunbrilatan antikvan ĥaoson, kiu vigladas ĉirkaŭ mi...

Ĉu estas sonĝo? Jes, estas sonĝo, gigantega fantazia sonĝo, kiu fariĝis ĉi tie realo. Ha, en mia poŝo tintas moneroj de Otho, Vespasian, Titus kaj Nerva, kiujn aĉetis profesoro Sovaĝi. Mi konas la sorton kaj estontecon de tiuj, kiuj staras nun antaŭ mi! Mi konas la sorton de la romanoj, de ilia mondregno, de ilia eterna urbego. Ha, en mia spirito mi vidas, ke Romo brulas en venonta jaro, ke Seneca banante malfermas tranĉe siajn vejnojn, mi vidas Nerono-n en agonio, Vitelliuso-n ŝirata el la palankeno kaj dispecigata, Titus-on detruanta Jerusalemo-n, Nerva-n kiel honoratan maljunulon surpaŝi la tronon de la mondregno... Ha, mi estas do pli ol la Pythia, pli ol la Sybilla...

Kaj kio ili do estas ĉiuj ĉi, kiuj moviĝas antaŭ mi en pompaj vestaĵoj? Ĉu ili estas kadavroj? Ĉu ili estas misteraj fantomoj, kiuj kuraĝas penetri eĉ en blindigan helon de l’ suno? Aŭ ĉu estas ni tiuj fantomaj vaguloj, kiuj falis meze en ĉi tiun tempon? Kiu tempo estas la ĝusta? Ĉu estas eble, ke preskaŭ du mil jaroj pasis depost tiu ĉi serena posttagmezo, kies suno brilegas ĉirkaŭ ni?...

Nia aŭtomobilo haltas ĉe blanka ŝtuparego antaŭ marmoraj kolonoj...

Eksonas laŭtaj ĝojegaj krioj de l’ popolamasoj. Mi malfermegas la okulojn. Mi ektremas febre. Mi svenetas...

Imperiestro Nerono aperas, post li la imperiestrino Poppaea...

Saluton Nerono!... Saluton, Poppaea!...

40.

Menenius Piso notis:

Pro la miopaj okuloj de l’ dia Cezaro okazis, ke la fremdaj barbaroj, kiujn pereigu la dioj, estis akceptataj honore sur la Palatino. Ĉar la dia Cezaro volis vidi, kiel vidis Acte, kaj pro tio li malŝparis sian afablon kaj bonvolon por la barbaroj.

Nun oni scias, kiuj ili estas kaj de kie venas iliaj misteraj fortoj. Cinikulo, kiu vivas en la domo de Sabellius Rufus, en kies ĝardenon falis la sorĉa domo el la nuboj, sukcesis sciiĝi, ke la barbaroj estas kristanoj. Ĉar en unu el siaj ĉambroj ili havas la bildon de la krucigita Dio, al kiu la kristanoj kutimas oferi.

Ho, ke la dioj punu tiun kristanan bandaĉon! Prava kaj ĝusta do estas la opinio de tiuj, kiuj asertas, ke ĉi tiuj homoj estas armitaj per malpiaj supernaturaj fortoj kaj ekzistas en la mondo nur por meti la hakilon al la kolumnoj de la ŝtatkonstruaĵo kaj renversi ĉion ekzistantan. Estas do tempo plej urĝa, ke la edikto kontraŭ la kristanoj, kiu bedaŭrinde ŝajnas forgesita, estu renovigata, kaj mi tute aprobas la opinion de multaj al la dia Cezaro amikaj personoj, ke venis nun la tempo eklabori per ĉiaj rimedoj kontraŭ la troiĝanta malico kaj venena potenco de la kristanoj, se aliokaze ne estu serioze minacata la romana ŝtato.

Do — staris la kristansuspektaj barbaroj en la granda akcepta salonego sur la Palatino kaj rikane rigardis nin. Vere, ili similis al kotaj makuloj sur blanka silko, kiam ili staris en sia malbeleco inter la belaj florantaj kaj altmoŝtaj, per belegaj festaj vestaĵoj vestitaj kaj bonodorantaj noblaj romanoj! Ĉu efektive oni povas nomi vestaĵo tion, kion tiuj fremdaj viroj kaj virinoj portas sur siaj korpoj? Tiujn strangegajn nigrajn, malvastajn vesttubojn de la viroj kaj tiujn malelastajn kaj rigidajn robojn de la virinoj? Kaj kial la viroj portas blankajn kirasojn sur la brusto kaj ĉirkaŭ la kolo rondstaraĵojn same el la ŝtofo de la kiraso? Unu el la virinoj4, havis la kolon kaj supran parton de la brusto nuda laŭ maniero de niaj belaj virinoj, sed kio ĉe ni estas bongusto kaj ĉarmo, evidentiĝas ĉe virino abomenego.

4❳ Rim. de l’ trad.: „Fraŭlino Snob havas ĉe M. Piso specialajn ŝancojn!“

Ili alportis por la dia Cezaro kaj diina Poppaea donacaĵojn, kaj la imperiestraj gemoŝtoj bonvolis akcepti ĉi tiujn donacojn kaj eĉ admiri. Ja, Poppaea metis sur sian diinan buklan kapon hiperborean konstruaĵon el felto, silko kaj plumoj, pri kiu la barbaroj diras, ke ĝi estas portata en ilia hejmlando nur de plej noblaj virinoj. Mi devis turni min flanken por ne ekridi laŭte, kiam la imperiestrino starigis la plumigitan monstraĵon sur la nobla kapo, en la mano ruĝan ombrelon kun blankaj franĝoj laŭ speco de la ombreloj, kiujn oni tenas superkape al la egiptaj pastroj dum iliaj procesioj, nur ke ĉi tiu estas kunetirebla. Kaj la dia Cezaro lasis meti sur sian nazon per la estro de la barbaroj la dratplektaĵon kun la facetitaj ŝtonoj kaj poste elkriis ĝojigite, ke li fariĝis klare vidanta.

Post tio li akceptis aliajn donacojn, interalie kesteton, super kiu flugpendis grandega funelo. Ĉar neniu sciis, kion signifis la aĵo, la barbarestro petis pri la permeso pli detale montri la aĵon. Momenton li turnis je ĝi, poste eksonis potenca voĉo el la funelo kaj kantis akompane kun nevidebla muziko, ke ĉiuj ektimis pro la sorĉo. Kaj ĉar la poeto Lucanus opiniis, ke devas sidi en la kesto eta pigmeo, la barbaro malfermis la pordeton de la kesto, kaj efektive enestis nur radetoj, kiuj intermikse kuradis, sed nenio homa. Estis abomena sorĉego kaj la dia Cezaro mem paliĝis kaj timtreme cedis, ĉar la muziko estis vere barbara, kaj la kanto sonis malbelsone. Kaj ili diras, ke ĉi tiu bruado devenas de glora kantisto, nomata Carusos. Poste la barbaro enŝovis rondan plataĵon kaj anstataŭ la kanto eksonis el la sorĉfunelo terure la blekegado de leono. Kiom ajn terurege estis aŭdi la blekegadon de ĉi tiu sovaĝa bestego meze inter ni, ni ĉiuj kuraĝe eltenis, kaj la dia Cezaro ridetis, kiel ja nur povas rideti saĝa viro pri tiaspeca sorĉludilo...


Homoj!

Mi estas naturo trankvila. Mi ne ĵetas ŝtonojn kontraŭ kolegojn. Tion mi ĝis nun ne faris. Sed kion raportis al vi ĉi supre mia kolego Menenius Piso, estas tiel malvera kaj ofenda, ke mi laŭte devas voki al vi: ne kredu lin!

Homoj, kiuj vi estas feliĉaj kaj enviindaj pro tio, ke vi povas legi la raportojn de antikvulo, pripensu, ke vi tion devas danki precipe al mia senegoista modesteco. Ĉi tiu modesteco detenas min simple ŝuti polvon en viajn okulojn, kiel kutimas fari aliaj verkistaĉoj kaj en tia fia maniero rikolti vian laŭdon kaj aplaŭdon — ho ne! Mia malegoismo instigis min akiri vian aplaŭdon honeste. Tial mi ne fortenis de viaj okuloj la raportojn de mia kolego M. Piso, pri kiuj mi ja povus simple silenti! Sed bedaŭrinde mi devas konstati publike, ke mia antikva kolego same apartenas al tiuj verkistaĉoj, kiujn mi supre aludis.

Homoj! Mi energie protestas kontraŭ la malveraĵoj kaj ofendaj arogantaĵoj, kiujn distrumpetas fanfarone antikva skribistaĉo.

Estas malvere, ke la muziko, kiun ni prezentis al Nerono, estis barbara aŭ malbelsona. Kontraŭe, ĉi tiu muziko estis mirinde bela. Ĉar Fromaĝi enmetis en la gramofonon, kiun ni donacis al Nerono, la plej bonan diskon, kiun ni havis. Tio estis la glora ario de Caruso „Donna è mobile“ el „Rigoletto“.

Estas malvere, ke la korteganoj kuraĝe eltenis nian leondiskon, kiun Fromaĝi enmetis poste, kaj ke Nerono ridetis. Kontraŭe, kiam la leona blekego eksonis, ekregis preskaŭ paniko. Ĉiuj opiniis, ke la leono troviĝas meze inter ni. Kaj estas vere, ke mi ĝis nun ne vidis tian malkuraĝan teruron. Nerono kun kriego rifuĝis malantaŭ siajn korteganojn. Kaj Fromaĝi devis rapide ĉesigi la gramofonon, se ni ne volis riski malagrablaĵojn...

Homoj! Mi apelacias al via konscienco: konfesu mem, ke Menenius Piso estas grandega impertinentulo!...

41.

Antikva bakhanalio!

Jen kuŝas la historia monstro Nerono. Kun dika vizaĝo, kiu ŝajnas ŝvelita pro la ega duobla mentono. Kun kapharoj ruĝetaj kaj maldensaj. Li kondutas kiel malfeliĉe senhelpa dika virino, kun paŝoj el la tragedio, kun patosaj manmovoj. En la miopaj kunepremitaj okuloj brilas sovaĝo kaj frenezo. Liaj nudaj grasaj brakoj estas ringitaj kaj sur la kapo kuŝas ora krono. Sur lia nazo — la okulvitroj de Fromaĝi. Karikaturo el febra sonĝo!

Ĉu ĉio ĉi ne estas sonĝo? Jes, la imperiestra vizitakcepto ŝajnas al mi febra sonĝo kun inkubo. Ŝajnas al mi, ke mi ĉiumomente vekiĝos al pli agrabla efektivo. Viviĝas ĉirkaŭ ni la riĉe kostumitaj figuroj de l’ Nerona epoko. Por ni ili estas duone maskobalo, duone malvarma ŝtoniĝinta historio. Leviĝis antaŭ ni la kurteno de l’ antikva scenejo, sur kiu ni mem ludas strangan ĉefan rolon! Malfermiĝis la teatro de l’ historio, en kies fono insidas krimego, brulo kaj morto!...

Ekstere brilanta posttagmeza suno. Interne — malheligita salonego kun multnombra lumigilaro. Mi tute ne scias, ĉu do estas tag- aŭ vespermanĝo, kion prezentas al ni Nerono. La salonego aspektas strange. Kaj la krepusko, kiu regas ĉi tie, frapas malserene miajn okulojn, kiuj kutimas la elektran lumon.

Ripozaj kuŝejoj anstataŭ seĝoj. Neniaj manĝilaroj. Manprenoj en la pladojn.

Fraŭlino Snob rifuzas kuŝi kaj meti la manojn en la pladojn. Ŝi sidas sur la kuŝejo en rigida hieratika pozo. Ŝiaj lipoj premiĝas ŝoke. Senĉese ŝi ĉirkaŭrigardas. Ŝi ne trovis sian belegan heroon Marcus Vinitius, sed ĉeestas multaj indaj anstataŭantoj...

Mi rigardas miajn amikojn el la dudeka jarcento. Jen, ili kuŝas meze en la brilantaj belaĵoj sur siaj kuŝejoj vere kiel kotaj makuloj. La abomena malbeleco de niatempaj vestaĵoj montriĝas frapante. Escepton eble faras Maria, kiu surmetis helruĝan someran vestaĵon. Ŝi kuŝas apud juna belega romano, kiu vigle parolas al ŝi...

Jen, profesoro Sovaĝi. Li aspektas vere sovaĝe. Kun fiero li klopodas konduti tute klasike. Oportune li etendiĝas sur sia kuŝejo. Li manĝas kaj trinkas ĉion. Liaj fingroj kaj liaj lipharoj gutas je graso. Li engorĝigas nemiksitan Falernan vinon. Lia nigra frako, kiun li verŝajne farigis ĉe iu fuŝtajloro, vestas lin malbone. Li etendas siajn malgraciajn botojn kun la malpuraj plandoj. Ĉio ĉi ŝajnas al mi kria akuzo kontraŭ nia kulturo!

Fromaĝi deziras fiksteni la solenan manĝon ĉe Nerono por eternaj tempoj. Karolo do alportas grandan fotografan aparaton kun la plategaĵo. Profesoro Sovaĝi devas klarigi per arte studitaj frazoj latinaj la celon de la aparato. Li faras tion kun ŝviteganta ruĝa kapo.

Sed sur la vizaĝoj de la romanoj montriĝas timo. Antaŭ ili troviĝas la mistera aĵo. Ĝi disstarigas siajn tri piedojn kaj ĝia nigra truo rigardas fikse la grupon. Fromaĝi petas Nerono-n, ke li akceptu imperiestran pozon. Sed Nerono kaŝis sin pro timo malantaŭ Poppaea. Kun peno oni sukcesas venigi lin antaŭ la aparaton. Fine li paŝas antaŭen. Li portas la okulvitrojn kun timiga grotesko. Liaj okuloj moviĝas malkonstante tien kaj reen. Oni metas ĉirkaŭ liajn ŝultrojn la trenaĵon en pentrindaj faldoj kaj donas al li liron. Kaj nun li sidas, bildo de kompato, antaŭ la aparato kaj rigardas la nigran truon, el kiu ŝajnas minaci terura danĝero.

Tiam profesoro Sovaĝi levas la dekstran manon kaj vokas laŭte la kutiman fotografan frazon: „Mi petas serenajn mienojn!“

La societo klopodas rikani. Fromaĝi fotografas kaj danke klinas sin.

Karolo prenas la plataĵon. Li tuj veturas hejmen, por riveli ĝin kaj plej rapide alporti pretan bildon.

Horoj pasas. Malrapide...

Mi estas jam dormema kaj laca. La impresoj hodiaŭaj estas tro fortaj. Plej volonte mi nun kuŝus hejme en la lito kaj dormus. Kaj forgesus pri ĉio, kio nun zumas ĉirkaŭ mi mistere kaj fantome. Nebuloj kvazaŭ ŝoviĝis jam antaŭ miajn okulojn kaj mi jam ne atentas apud mi Lydia, la belan filinon de Menenius Piso, kaj ŝiajn sincerajn amklopodojn...

Fraŭlino Snob, en kies kapo evidente efikas la Falerna vino, jam tute konformiĝis al la antikveco. Ŝi amvarmiĝis. Ŝi kuŝas meze inter aro de junaj kaj maljunaj romanoj kaj rikanas bonhumore. Ŝi tute ne komprenas la romanojn, kiuj evidente mokpetolas ŝin, kaj mem povas respondi nenion...

Profesoro Sovaĝi estas tute ebria. Li ruliĝas al Nerono, kiu estas ne malpli ebria, kaj krias laŭte: „Vivu la granda Kezaro!“ Post tio li grunte rakontas al Nerono pri la verko „De praulo ĝis radiohomo“...

Fromaĝi leviĝas kaj balbute invitas la imperiestron, la imperiestrinon kaj la korteganaron al festena manĝo. Ĉiuj ridas kaj aplaŭdas. La invito estas akceptata entuziasme. Jam fariĝas malfrua vespero...

Tiam aperas Karolo kun la preta fotografa bildo. Oni starigas ĝin. La societo proksimiĝas. Unu preme puŝas la alian. Kaj dum ili ŝanceliĝas duonebrie, kelkaj etendas montre siajn fingrojn, virinoj ekridas akrasone kaj kvere, aliaj starante pli proksime ĉe la bildo ekkrias pro teruro.

Nerono ŝanceliĝas al la bildo. Liaj okuloj rigardas ĝin fikse kun esprimo de ebriulo. Kiam li ekkonas la bildon, li rulas la okulojn malantaŭ la okulvitroj. Li fingromontras sur sian portreton kaj ekridetas kiel infano. Sed subite li ektremas pro teruro. Li skuiĝas froste. Liaj genuoj ŝanceliĝas senforte. Li vualas sian kapon...

Ĝenerala tumulto! La romanoj, kuraĝigitaj de la alkoholo, subite montras minacan konduton. Unu el ili, gestante kun ekscito, komencas agitan paroladon kontraŭ la barbaroj. La tumulto pligrandiĝas. Fromaĝi forsavas sian bildon. Ni rapidiĝas por eliri. Nur kun peno ni sukcesas elŝiri fraŭlinon Snob el la brakoj de ĝentila stranga amemulo. Karolo kaj mi fortrenas profesoron Sovaĝi, kiu apenaŭ povas stari pro ebrio.

Kaj dum kiam la homamasoj ĉirkaŭkrias nin kaj minace levas siajn pugnojn, Karolo fajfigas la signalsirenon kaj nia aŭtomobilo salte ekkuras en la sin premantan homaron...

42.

Krepuskiĝas.

Nia aŭtomobilo rapidegas en la densajn homamasojn. La vento, kiu forte eksiblas ĉirkaŭ niaj kapoj, forblovas la latinajn kriojn de la popolaĉo. Miraklo estas, ke ne okazas akcidento. Sed Karolo estas tute sobra.

Ĉu ni estas ebriaj? Mi ne volas riproĉi, ke la sinjorinoj trinkis tro multe. Sed ni ĉiuj estas ebriigitaj de la travivaĵoj kaj impresoj.

Tamen — ĉu fraŭlino Snob ne estas ebria? Ŝi subite leviĝas, etendas sian brakon kaj krias:

„La koloseo!“

La koloseo! Ĉu? Mi frotas miajn okulojn. Tio estus ja neebla. Kaj tamen mi vidas la grandegan konstruaĵon antaŭ mi. Jen! Jen! Ĝi elteriĝas en krepuskan ĉielon. Kaj strange: ĝi ne estas antikvagriza kaj ruina kun la karakteriza rompa linio, konata al ĉiu Rom-vizitinto. Sed nova, brila ĝi leviĝas en pura blanko en la vesperan horizonton.

„La koloseo!“ krias ankaŭ mi kaj skuas la profesoron, kiu ronkante kuŝas en la aŭtomobilo.

Tiam Maria ekpremas mian brakon kaj krietas:

„La tero tremas!“

Ĉu ni estas ebriaj? Mi malfermegas la okulojn. Antaŭ ni ekŝanceliĝas konstruaĵoj. Leviĝas kaj malleviĝas tutaj stratoj. Kaj ĉio fluas ĉirkaŭ ni en konstanta ŝanĝo. Kaj super la ŝanceliĝanta Romo leviĝas imprese kaj impone la koloseo. Kaj la arkego de Konstantino!...

La tero tremas? Neeble. Nenie estas krako aŭ ruinfalo. Venas domoj, malaperas. Leviĝas novaj siluetoj de konstruaĵoj kaj denove forŝoviĝas. Kvazaŭ rapidaj scenoŝanĝoj en kinematografejo...

Timigite Karolo haltigis la aŭtomobilon:

„Mi ne povas veturigi. La vojo estas barita.“

Tondro! Ni erarveturis. Kiel estas eble? Ni jam kutimas la stratojn de Romo sufiĉe kaj la vojo de la Palatino hejmen estas tiel bone konata, ke ni konstatas kun mirego: ni troviĝas en tute fremda regiono. Sed tiu ĉi regiono estas pli belega. Grandaj palacoj staras tie ĉi, kie staris antaŭ horoj mizeraj argilaj kabanoj. Kaj terura fenomeno de l’ naturo timigas nin: jen ĉirkaŭas nin krepusko, jen nokto, jen brilegas sunhela tago. Kaj ĉio ĉi ŝanĝiĝadas kun fantoma rapideco.

Sinjorino Kamilo tremas pro timo:

„Dio mia, la mondo pereas!“

„Ne, ne!“ mi diras. „La Co-vivo malordiĝis iel. Jen la kaŭzo!“

Karolo provas plu direkti la aŭtomobilon. Sed kiel misteraj sorĉaĵoj aperas novaj muroj, baras la vojon kaj malaperas, cedante al aliaj. Karolo blasfemas. Fine li krias:

„Ĉiuj eliru!“

„Ne!“ rediras Fromaĝi. „Restu sidantaj! Mi ankoraŭ konas la direkton, ni devas veturi precize okcidenten. En tiu direkto estas nia domo“.

Tion dirante, li montras per la mano. Li okupas la sidlokon apud Karolo, elpoŝigas kompason kaj ekprenas la direktilon.

La aŭtomobilo plu veturetas singarde.

Subite Fromaĝi eksaltas, fingre kombas sian hararon — la ĉapelon li jam perdis antaŭe — manfrapas sian frunton kaj krias kun terura voĉo:

„Jam mi scias — la aerooptikaj plataĵoj!“

Mi tuj komprenas. Iu mano tuŝis niajn aerooptikajn plataĵojn. Ili verŝajne moviĝas kaj kun ili la jarcentoj. Tempoj postkuregas sin. Epokoj ĉasas unu la alian kaj kurege pasas preter niaj miregantaj okuloj. Kaj ni estas meze en la ĥaosego.

Mi ektremas. Ha! Efektiviĝis tio, kion antaŭdiris avertaj voĉoj en ŝvitoplena nokto. Jes, ni fariĝis mizeraj fantomaĉoj. Ni vagas en la Co-a mondo similaj al ombruloj kaj glitas inter kuregantaj jarcentoj...

Ĉirkaŭ ni ŝanĝiĝas ĉio. Ne nur Romo aspektas en ĉiu minuto alia, sed ankaŭ ĝiaj loĝantoj. Popolo ... legionoj ... militistaro ... procesioj ... brilas torĉoj en krepusko ... lumiĝas hela tago ... grupoj de homoj volas ataki nin, sed tuj ili redroniĝas en pasintajn tempojn ... aŭdiĝas bruo ... eksonas muziko ... profunda silento...

Kio? Ĉu jam venkis la kristanoj? Leviĝis el la katakomboj? Jen, moviĝas solena procesio ... antaŭe kruco ... psalmojn kantantaj virinoj kaj knaboj ... jen, viro kun ordonaj rigardoj en purpura dalmatika vestaĵo ... kaj ĉio preterpasas ... malklariĝas kvazaŭ spiro sur spegulo...

Ĝermanoj ... ĝermanoj ... tuta rivero ... surĉevale ... piede ... en kurega paŝo ... ekscitaj krioj ... for!

Kaj la belego, kiu ĉirkaŭis nin ankoraŭ antaŭ sekundoj, malaperas. Ekaperas vasta kampo. La aŭtomobilo saltegas antaŭen... Haltu! Nova muro ... antikvagriza, putra kaj ruina, sed malhelpa...

Mi kuraĝas returni la rigardojn. Mi ekkonas la Palatinon, kiu ĵus belegis per pompaj konstruaĵoj ... kiel griza ĝi nun ŝajnas al mi ... kaj la koloseo, ĵus rekta kaj brila ... ĉu ĝi ne montras jam la rompan linion?... mallumaj turoj rondaj, cikloidaj ... mallarĝaj stratetoj, fermitaj per ĉenoj... inter ili brilas torĉoj, bruas armiloj ... homoj ribelas ... nova dezerto ... tomba silento ... kaj nia aŭtomobilo jen saltegas antaŭen ... jen haltegas antaŭ novaj baroj...

„Rapide hejmen!“ krias Fromaĝi energie. „Alie povas okazi, ke ni estos ŝirataj el la Co...“

Fraŭlino Snob kuŝas svene sur la kusenoj. Sinjorino Kamilo fikse rigardas antaŭen kiel frenezulino. Maria premiĝas al mi kiel timigita birdo. Nur profesoro Sovaĝi ronkas en profunda dormo kun feliĉa senzorgo...

„Ni supozeble estas jam proksimaj“, krias Fromaĝi, „kaj al mia domo certe nenio okazis!“

Droniĝas la antikva Romo ... montriĝas alia ... pli malpura kaj malnova ... malkultura ... jen militbrua ... jen tombosilenta ... sufokiĝanta en kreskeganta herbaro ... sonoriloj sonas...

Tiam ekkrias Fromaĝi. Li staras antaŭ ni kaj montras antaŭen. Lia longa hararo flirtas.

„Jen la domo!“ li kriegas pro ĝojo.

Efektive! Mi ekkonas nian domon. Sur ĝia tegmento trembrilas lumego, kiun kaŭzas la rapidega moviĝo de l’ aerooptikaj plataĵoj. Ĵus ĝi staras apud marmora ruinaĵo ... nun ĝi apogiĝas je malalta, longetendita baziliko ... malantaŭe muro kun hirundovostaj dentoj ... pordego ... ruĝe ardanta horizonto ... pompa rajdantaro ... en la mezo du rajdantoj de heroa aspekto ... al unu ruĝa barbo kovras la kirason, la alia rigardas fiere kaj saĝe, portas specon de infulo, lia vestaĵo estas blanka kaj purpura. Kaj dum ekfulmas, la ruĝbarbulo returnas sin kaj montras al la fajra brilo. Li parolas en peza latino, kiun tamen mi klare komprenas: „Mi ankaŭ donis al vi la viron el Brescia, sankta patro; tie flamas li en mia tendaro. Nun donu ankaŭ vi...“ For!...

Dum bruas krioj kaj armiloj, ni haltas antaŭ nia domo. Ni enkuregas. Ni repuŝas la servistinojn kaj rapidegas sur la tegmenton.

„Arogantegaĵo!“ krias furioze Fromaĝi.

Jen staras Tabakaĉ kaj ekkonas nin kun teruro. Li paliĝis pro timego kaj rigardaĉas kun senkomprena malsaĝo la malfeliĉaĵon, kiun li kaŭzis.

Susura bruo. Rapidege moviĝas la aerooptikaj plataĵoj. Fromaĝi volas haltigi kaj returni ilin. Sed mi petas indulgan prokraston.

Kaj starante sur la tegmento, ni ĉiuj rigardas mute la kuregantajn epokojn. Estas belega unika aspekto. La scenoj ŝanĝiĝas fulmrapide: Romo pereinta ... dezerta ruinejo ... sonorila sono ... krioj ... fajra brilo ... milita tumulto...

„Tio sufiĉu!“ diras Fromaĝi senkompate kaj funkciigas kontakton.

La aerooptikaj plataĵoj ekhaltas ... momenton ... kaj poste removiĝas susure en la Nerona-n epokon...

43.

Intervjuo kun Tabakaĉ!

Jes, mi ŝatas intervjui. Precipe homojn laŭ speco de mia kara Tabakaĉ. Oni intervjuas hodiaŭtempe nur homojn eminentajn. Kompreneble. Sed en antikva Romo ankaŭ Tabakaĉ estas eminentulo. Ĉiu bubo kaj plenaĝa romano timegas lian „krakilon“, kiun li ŝerce pafas por forpeli la trudeman popolon, kiu nepre deziras palpi la „glaciiĝintan aeron“ de niaj fenestroj. Tiu ĉi „krakilo“ konsistas en infanluda revolvero...

„Mia kara Tabakaĉ“, mi diras kaj amike frapas lian ŝultron. „Kial vi sidas ĉi tie kaj montras vizaĝon, kvazaŭ trafis vin granda malfeliĉo? Diru al mi, kio instigis vin, movi la aerooptikajn plataĵojn sur la tegmento? Feliĉega hazardo okazigis, ke la plataĵoj moviĝis antaŭen. Sed ankaŭ la malo povis okazi. Tio ĉi estus multe pli danĝera. Vi povis movi la plataĵojn reen. Kaj en tiu okazo la jarcentoj kurus ne al nia tempo sed en kontraŭa direkto, ĉu vi komprenas?“

„Ah!“ faras Tabakaĉ.

„Jes“, mi daŭrigas, „ĉu vi povas imagi, kio okazus poste? Ni venus al Julio Cezaro, en la epokon de Hannibalo, de la reĝoj, de la fondo de Romo — kaj plu reen en la grizan antaŭtempon, en la primitivajn cirkonstancojn de l’ pratempo, en la antaŭdiluvan tempon, kiam grandegaj saŭroj migradis en marĉaj ebenoj. Kaj ni fikse restus en ĉi tiu marĉo. Poste pli kaj pli reen en la tempon de l’ unua ekzistiĝo, de l’ ĥaoso, de mikse skuataj tergloboj, de l’ fluida formo, de l’ protoplasmo — de l’ nenio! Diru, kion vi farus, se vi subite rimarkus, ke vi vivas kiel tia praestaĵo sur peceto de protoplasmo??“

Tabakaĉ timigite rigardas min. Lia pipo estingiĝis. Li aŭskultas kun malfermita buŝo. Evidente la perspektivo, kiun mi ĵus montris, profunde emocias lin. Fine li balbutas:

„Kio do estas tiu ... tiu ... proto?...“

„Protoplasmo? Nu, ia speco de sensencaĵo, en kiu oni troviĝas kvazaŭ ankoraŭ nenaskitaĵo kaj ne povas movetiĝi. Vi vidas, ke estus terura stato. Ĉu entute vi konsciis, kion vi faris, kiam vi ekmovis la plataĵojn?“

„Nu, certe, kompreneble“, rikanas Tabakaĉ.

„Ĉu vi eble volis forvojaĝi de ĉi tie?“ mi esploras fervore.

„Nu kompreneble“, ridas Tabakaĉ.

La afero interesas min. Kiajn opiniojn pri la antikva Romo havas Tabakaĉ? Kion pensas pri ĉio, kio okazas ĉirkaŭ ni, li, kiu estas naturinfano netuŝita de la kulturo?

Mi sidiĝas komforte apud li. Kaj Tabakaĉ komencas siajn memorindajn observojn pri la antikva Romo:

„Estas bela maskobalo, en kiun ni falis. Nur karnavaluloj ĉirkaŭadas, kaj neniu el ili portas sufiĉan vestaĵon. Ĉe la virinoj — hm, oni tion toleras volonte, precipe se ili estas laŭ speco de tiu Agrippinjo, al kiu hieraŭ mi pinĉis la vangojn — kaj ŝi rekompense ĵetis al mi rigardon — nu, se mi nenion volus scii pri la virinoj... Se ili nur ne havus tiel komplikitajn nomojn. Mi petas vin: Agrippinjo? ĉu tio estas kristana nomo, aŭ Sempronja kaj Eŭninjo aŭ Dio scias, kiel nomiĝas tiuj virinoj? Kaj la viroj! Apud ni loĝas unu, tiu nomiĝas Namatamus aŭ Namatenus — aŭ ĉu mi scias — oni tute ne povas tion memori. Sed se ilia imperiestro ankaŭ nomiĝas kiel hundo, kiun ni iam havis, kompreneble ankaŭ la nomoj de liaj regatoj ne povas taŭgi multe. Kaj ion ricevi ili ĉiuj volas. Precipe nia dommastro, tiu sinjoro Sablohufo aŭ kiel li nomiĝas. Hodiaŭ li igas donaci al si silkan ĉapelon, morgaŭ lampon kaj postmorgaŭ supan poton. Kia avidulo! Kaj lia loĝejo aspektas, kvazaŭ oni rabis al li ĉion. Jam lia dommastro aŭ Dio scias, kiu li estas, tiu Quadratus aŭ kiel li nomiĝas, kondukis min en lian loĝejon. Lageton ili havas en la salono kaj kolumnojn, sed neniun tegmenton super tio, eĉ ne bonan liton, kiel ni kutimas.

Kaj la konstruaĵoj entute? Fulmotondro, ke pulo mordetu vin! La sinjorina moŝto iam kunprenis min en iun domon, kie la kristanoj loĝas, kiel oni diris al ni — sed ni ne trovis ĝin, ĉar ni ne povis komprenigi nin, sed tio estis domo, kompatema Dio! Ili insultas pri niaj kazernoj, sed tiuj estas konstruitaj kaj havas ŝtuparon. Sed la domaĉo, en kiun ni venis, tute ne havis ŝtuparon, sed nur ŝtupetaron, kaj la muroj ne estis pli dikaj ol mia mano, kaj en la tria etaĝo ĉio ŝanceliĝis kiel ĉe tertremo. Kaj mi volus scii, pro kio ili havas tiom da temploj kaj neniujn preĝejojn? Kaj terpomojn ili ankaŭ ne havas. Kaj neniun bieron. Kaj fumi la romanaj azenaĉoj ankaŭ ne scipovas; se foje unu provas ĝin, tuj terurego ekiĝas en lia stomako, tion ni ja spertis tuj komence. Entute la romana naturo, tio certe estas bona naturo. Ĝi havas sanegan fundamenton. Kion ili manĝas, estas duone kuirita kaj tute ne rostita. Kaj la kvantoj da akvo, kiun ili miksas en la vinon! Oni povas ricevi revolucion en stomako, nur rigardante ĝin. Kiel ili nur povas plenigi siajn stomakojn per tiu akvo- kaj vin-miksaĵo? Kaj ili parolas, oni tute malsaĝiĝas. Lingvaĉon ili havas! Ĝi sonas tiel, kvazaŭ oni prenus hakilon kaj per ĝi hakaĉus sur kelkaj lignopecoj. Al la Agrippinjo mi volonte volis komprenigi min, sed ne estis eble, ni devis limigi nin je pinĉado, t. e. mi, kaj ŝi je palpebrumado. Nu, pli multe ja dank’ al Dio ne okazis!

Kaj kiel avidaj ili estas! Kion unu el ni havas, ankaŭ ili volas havi. Ili ĉiuj estas kiel nia dommastro Sablohufo, kiu estas tiel akiravida, ke li tuj starigus sin surkape, kiam mi promesus al li alumeton.

Kaj vidu, kara moŝto, plej malagrabla afero estas, ke ili ne havas tabakon. La provizon de la moŝtaj cigaroj mi jam forfumis. Kaj nun kion? Estas kompreneble do, ke mi ne volas plu resti ĉi tie, kie mi ne povas aĉeti al mi tabakon. Diru, ĉu tio estas mia kulpo?

Kaj la soldatoj! Ĉiu marŝadas kvazaŭ li mem estas generalo, sed pantalonojn ili ne havas. Kaj kaskon! — kaskon kiel la kirasuloj.

Kaj la sklava mastrumo — fi, diablo! Diru al mi, sinjora moŝto, ĉu tio vere estas permesita, ke ili vendas la homojn kiel ĉevalojn kaj poste povas fari per ili kion ili volas? Se tio estas vera, mi tuj aĉetos al mi la Agrippinjon. Kaj en la cirkonstanco mi volus foje iri, kie ili ludas kun la sovaĝaj bestoj kaj kie okazas la luktoj. Sed min oni neniam kunprenas, se ie okazas io interesa — kaj mi tiel volonte vidus cirkon, kvankam mi aŭdis, ke ili tie havas ankaŭ ekzekutojn, kion mi tamen ne vidus volonte. Entute, koncerne la ekzekutadon, kiel mi aŭdis, la romanoj estas tre spertaj, ilia imperiestro, kiu nomiĝas kiel hundo, tiu Nerono estas vera ĉefmatadoro en la ekzekutado. Iam mi legis, ke li forbruligis la kristanojn, sed tio certe ne estas vera, alie oni jam estus aŭdinta ion pri tio. Kaj se ekzistas tiom da kristanoj, kial ili ne havas preĝejojn, kaj kie do estas la papo, ke oni tute ne vidas lin, ĉu li eble kaŝis sin? Vidu, sinjoro, tio pensigis min tiel, ke mi tute ne povas kredi tion, kion mi vidas ĉi tie ĉe tia maskaĵaro, kaj ke mi ne lasas trompi min kiel vi kaj la aliaj de nia sinjora moŝto, kiu ja tamen nur sorĉas al ni, ke ni estis en Romo antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj...“

Mi eksaltas.

„Kio?“ mi ekkriegas kaj miaj vortoj kiel pluvo plaŭdegas sur la kapon de la nenionfaristo. „Preskaŭ ŝajnas al mi, ke vi tute ne kredas, ke ni vivas efektive en Romo dum Nerona epoko?“

Tabakaĉ palpebrumas ruze kaj respondas:

„Kompreneble, mi ne kredas tion. Mi ne estas tiel malsaĝa. Mi tre bone scias, ke ĉio estas nur maskaĵaro, kiun la sinjora moŝto aranĝis kun la karnavaluloj, nur por trompi nin! Jes, por trompi nin!“

Tion dirinte, Tabakaĉ bruligas sian pipon kaj formarŝas triumfe...

44.

Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo.

„Tre estimataj gesinjoroj!“ salutas solene Fromaĝi. „Mi kunvokis vin hodiaŭ al grava konferenco. Nia estado en Romo daŭras nun jam kelkajn semajnojn kaj mi konstatas kun ĝojo, ke ni faris sur la antikvan mondon impreson, kian ni ne kuraĝis esperi. Mi vere ĝojas, ke mi plue povas konstati, ke ĉiu el ni restis sana kaj serena. Ke ni sentas nin bone inter niaj romanaj amikoj. Kun des pli granda bedaŭro kaj ĉagreno mi devas konstati, ke certa homo, kiun mi ja ne bezonas nomi, montris denove sian malindon kaj impertinentecon!...“

„Mi postulas punon!“ krias Sovaĝi kaj pugnobatas la tablon.

„Mi petas silenton“, mi diras malaprobe.

„Estimataj gesinjoroj!“ daŭrigas Fromaĝi. „Mi povas laŭsenti la indignon, kiu skuas vin ĉiujn. Vere puninda estas tiu homaĉo, kiu amasigas krimon post krimo kaj kompromitas la dudekan jarcenton en maniero senhonta. Sed memorante gravajn servojn, kiujn li faris al mi, mi petas indulgon. Ne, mi ne kunvokis vin hodiaŭ por konferenci pri tiaj malagrablaĵoj. Multe pli gravaj kaj serenaj taskoj atendas plenumon. Lia imperiestra moŝto Nerono kaj liaj korteganoj estos morgaŭ niaj gastoj! Do estas necese interkonsili pri bona kaj afabla akcepto. Vi scias ĉiuj, kiel pompe kaj brile akceptis nin nia imperiestro kaj ŝajnas, ke ĉiu el ni kunportis de la Palatino plej agrablajn impresojn. Ni nun zorgu, ke ankaŭ Nerono forlasos nin kun plena kontento. Kaj mi demandas vin: kion ni devas fari por prepari la festenon inde kaj impone?“

Ĉiu silentas. Tiam mi leviĝas.

„Geamikoj!“ mi krias. „Nia kara estro kaj fidinda gvidanto Mateo Fromaĝi estas prava, se li diras: ni devas zorgi, ke Nerono forlasos nin kun plena kontento. Vi scias kaj spertis mem, ke la festenaj manĝoj antikvaj multe diferencas de la niaj. Unue do estas demando: ĉu ni havos sufiĉe da sofoj, kanapoj kaj similaj kuŝejoj por niaj gastoj, ke ili dum la manĝo povos kuŝi tute komforte? Ŝajnas al mi, ke ekmankos la sofoj. Tial mi proponas, ke ni prunteprenu antikvajn divanojn de nia najbaro Sabellius Rufus.“

„Pri tiu ĉi afero mi jam meditis“, diras sinjorino Kamilo. „Mi jam priparolis ĝin kun nia antikva najbaro. Bedaŭrinde Sabellius Rufus volas pruntedoni siajn divanojn nur kondiĉe, ke ni invitos ankaŭ lin...“

„Arogantegaĵo!“ krias Fromaĝi.

„Sed paĉjo“, diras Maria, „ni devas cedi al li, se ni ne volas ridindiĝi antaŭ niaj romaj gastoj.“

„Pri la divana afero“, mi diras kvietige, „ni certe iel interkonsentos. Sed jen aperas antaŭ ni problemo multe pli grava: kion manĝos niaj gastoj?“

„Jes“, diras sinjorino Kamilo, kaj en ŝia voĉo vibras la grandaj mastrinaj zorgoj. „Mi mem bone scias, ke ni ne povas prezenti tion, kion ni kutimas manĝi. Sed kion kuiri? Tro malmulte ni konas la antikvan kuirmanieron.“

„Efektive“, mi diras. „La manĝa problemo estas plej grava. Se ni ne sukcesos solvi ĝin feliĉe, la tuta festeno povas malsukcesi. Mi do proponas, ke ni dungu por tiu vespero antikvan kuiristinon...“

Fromaĝi, kiu jam ŝvitas pro la malfeliĉo de la problemo, nerve fingrokombas sian hararon kaj krias:

„Li estas prava! Li estas prava! Ni serĉu antikvan kuiristinon!“

„Bone“, diras Kamilo kaj aldonas la malesperan demandon: „Sed de kie ni prenos ŝin?“

„Ni devas anonci en la loka gazetaro!“ vokas fraŭlino Snob kaj estas tute fiera pro sia saĝa konsilo.

„Tia ankoraŭ ne ekzistas!“ mi rekrias kaj sendas venenan rigardon.

„Sed mi scias tion!“ ŝi obstinas.

„Vi eraras!“

„Tute ne!“

„Malgraŭ ĉiuj viaj universitataj...“

„Trankviliĝu!“ kvietigas Kamilo.

Sed ni daŭrigas la komencitan disputon, dum ĉiuj aliaj interkrias. Fromaĝi ekscitiĝis tiom pro la kuiristina problemo, ke li kuras ĉirkaŭ nian tablon kaj gestas furioze. Estas ĝenerala tumulto...

Tiam Sovaĝi, kiu sidis ĝis nun mute ĉe la tablo, nerve fingrotamburas sur la tablo, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo kaj kokokrias:

„Mi petas la vorton!“

Ĉiuj eksilentas kaj Fromaĝi donas al li la vorton. Tiam Sovaĝi leviĝas malrapide, ĉirkaŭrigardas en rondo kaj kruce metas la manojn sur la bruston.

„Estimataj elektitoj de la homaro! (aplaŭdo). Mi intence alparolas vin per tia titolo, kiu estas pli ol honora! Sed nun estas demando, ĉu vere vi montriĝos indaj porti tian titolon?! (aŭdu! aŭdu!) Jes, mi vidas viajn mirantajn mienojn. Sed aŭskultu, kion mi diros. Mi konstatas, ke regas inter vi granda diverseco de opinioj. Tio ĉi okazis jam ofte. Kaj vere estas ridinde, ke vi cerbumas pri la kuira problemo, dum la solvo estas tiel simpla kaj evidenta (ĉu?). Elektitoj de la homaro! Vi volas esti reprezentantoj de la dudeka jarcento. Kaj estas via nobla tasko kaj sankta devo: teni supren la standardon de nia kulturo! (brave!) Jes, ni devas montri nian kulturon fiere kaj kuraĝe, kiel decas homojn noblajn kaj sentimajn. Ni ne kaŝu nian kulturon, sed ni ĝin prezentu! Kaj mi do alvokas vin ĉiujn: realigu la grandan kulturan mision en la antikva Romo kaj akceptu Nerono-n kaj lian kortegon laŭ maniero kaj kutimo kultura! Nur tiam, kiam ni senkaŝe kaj publike montros nian kulturon, la antikva mondo komprenos nian grandecon. Mi do petas vin insiste kaj ĵure: ne konformiĝu timeme al la antikvaj moroj! Ĉu Nerono akceptis nin dudekajarcente? Tute ne, li akceptis nin antikve. Kaj ni? Ni akceptos lin same, t. e. moderne. Jes, ili sidu sur niaj seĝoj kaj per niaj manĝilaroj manĝu tion, kion kuiros nia ŝatinda Sabino. Jes, mi eĉ proponas prezenti unuarangan menuon! Kaj, estimataj gesinjoroj, kiam ni en tia maniero prezentos al niaj antikvaj gastoj la dudekan jarcenton, ni ne nur rikoltos laŭdon kaj aplaŭdon, sed ni montros per tio klare kaj publike, ke ni volas plenumi nian grandan kulturmision en antikva Romo, ke ni ne timas kaj ne hontas pri nia kulturo, ke ni volas montriĝi veraj elektitoj de la homaro! — Mi finis.“

Granda entuziasma aplaŭdo sekvas la paroladon de la profesoro. Fromaĝi estas tute kortuŝita kaj dankas per emociaj vortoj:

„Karaj gesinjoroj! Miaj vortoj estas tro senfortaj kaj senbrilaj por danki nian eminentan amikon Sovaĝi en konvena formo. Li ja savis nin jam ofte el minacaj krizoj. Li sciis ĉiam trafi per majstra spiritosago la kernon de l’ problemoj kaj proponi taŭgajn solvojn. Ankaŭ nun li trafis tion, pri kio vane kaj ridinde ni cerbumis. Akceptu nian plej koran dankon, amiko!“

Nun oni transpaŝas al la pli detala elekto de la menuo. Post kelkminuta debato oni fiksas jenan menuon: sardinoj kaj marinita angilo, kaviaro, konservaĵaj omaroj kun majonezo, bovaĵa gulaŝo kun farunbuletoj, kukumo, mustardo, terpomoj en ĉiaj formoj (ni intencas fordoni nian lastan provizon), paprikaj kokoj kun vermiĉeloj kaj rizo, pulmrostaĵo kun garnituro, kolbasetoj kun brasiko, pomkuko, kremtorto, glaciaĵo, fromaĝo, fruktoj kaj nigra kafo. Ni trinkos bieron enbotelan, madejrovinon, hungaran kaj alian vinon, konjakon kaj ĉiuspecajn likvorojn.

Post tio oni interkonsentas ankoraŭ pri diversaj aranĝoj de teknika speco kaj Fromaĝi finas la konferencon per la memorindaj vortoj:

„Ni do venis al feliĉa interkonsento. Mi estas konvinkita, ke ni preparis kaj decidis ĉion tiel, ke la homaro de l’ dudeka jarcento ne hontos pri siaj elektitoj. La konferenco do estas finita. Sed antaŭ ol ni disiros, mi volas laŭte voki al vi: nia altŝatata imperiestra moŝto Nerono, li vivu!“

Kaj tion kriinte, li fermas la kunsidon...

45.

Mi staras sur la galerio kaj rigardas en la vastan vitran halon. Kaj mi ne volas kredi, ke ĉio, kio okazas sub mi, estas efektiveco. Kvazaŭ sonĝaj figuroj, kvazaŭ marionetaj pupoj, la homoj ŝoviĝas unu tra alia. Helega lumo brilas en la granda kupolo kaj radias el multkoloraj sennombraj elektraj lampetoj, kiuj ĉirkaŭas la galerion kiel fajraj girlandoj. Kaj granda gramofono koncertas viglajn marŝojn...

Nerono kuŝas sur nia plej bona sofo, kiun kovras blankursa felo. Li ĝojas, ke li ne bezonas sidi sur seĝo. Li amuzas sin mokadi pri la sidantoj.

Evidente la romanoj sentas grandan maloportunon. Unu blasfemas, alia insultas. La maljuna Seneca (cetere brava drinkanto) dufoje jam glitis malsupren de sia seĝo. La poeto Lucanus laŭte diras, ke la sidado ĉe la tablo estas malinda traktado de la malsupra korpoparto. Vitellius plendas, ke la sidado malhelpas satigi sin. Nur la eleganta Petronius estas kontenta kaj opinias, ke la sidado estas tre estetika.

Sinjorino Kamilo kaj Maria estas plene okupitaj por kontentigi la gastojn. Ili estas jam en zorgo, ke elĉerpiĝos la brasiko. Ĉar evidentiĝas, ke tiu estas plej ŝatata. Eĉ Nerono forgesas sian diecon kaj enstomakigas terurajn amasojn da brasiko, kremtorto kaj ĉampano. Ankaŭ la plendinta Vitellius malgraŭ la maloportuna sidado englutas kvantegojn. Mi admiras sincere la antikvajn stomakojn...

Dume Tabakaĉ ĉirkaŭiradas kiel policisto. Li ne toleras, ke la karaj gastoj enpoŝigus ĉiuspecajn malgrandaĵojn ekz. salujojn, tranĉilbenketojn, kulerojn aŭ likvorajn glasetojn. Sed por malhelpi la ŝtelemon de la gastoj, ne sufiĉas eĉ liaj argusaj okuloj kaj lia severa mieno. Jen, la maljuna Seneca ĵus prenaĉas belan arĝentan tortotranĉilon...

Sinjoro Sovaĝi sidas apud Nerono. Li levas sin kaj havas grandan paroladon en latina lingvo, bone preparitan. Li akcentas la gravecon de l’ momento, en kiu unuafoje antikvaj homoj estas gastoj de l’ dudeka jarcento. Ke la hodiaŭa tago estas okazaĵo unika en la historio de la mondo... Lia parolado tamen ŝajnas esti tre malklara por la antikvaj cerboj. Nur kiam li komencas laŭdan himnon je Nerono, ĉiuj laŭte aplaŭdas. Kaj Nerono mem estas tre kontenta. Post tio respondas la poeto Lucanus en versoj, kiuj bedaŭrinde estas por mi tute ne kompreneblaj.

Ankaŭ Karolo estas plene okupita. Li prenis sur sin specialan taskon. Li starigis sur la galerio en kaŝita punkto filman aparaton, por fotografi la bildojn kaj konservi ilian vivon por eterne.

„Ha, tio estos filmo!...“ li diras al mi kaj langoklaklas. „Tian filmon certe la mondo ankoraŭ ne posedas!“

„Hm“, mi respondas, „vi fariĝos certe plej fama reĝisoro.“

„Kompreneble, kompreneble“, li murmuras, dum liaj okuloj ekbrilas pro ĝojo kaj fiero. „Estas nur bedaŭrinde, ke oni devas filmi kaŝe...“

Kaj li denove turnas kun fervoro je sia aparato.

Post la manĝo, kiam ĉiuj satiĝis, Fromaĝi aranĝas kinematografan prezentadon. Pri tio nepre insistis Sovaĝi dirante, ke oni nepre devas prezenti al la antikvuloj en bildoj la kulturon de l’ dudeka jarcento.

Fromaĝi do kurigas diversajn filmojn, kiuj montras la vivon en grandaj urboj kiel Londono, Parizo, Berlino, Vieno ktp.

La gastoj rigidiĝas pro mirego kaj timo, kiam ili vidas la vivantajn bildojn. Kelkaj laŭte ekkrias. Ĉiuj opinias, ke novaj teruraj sorĉaĵoj montriĝas antaŭ iliaj okuloj...

Tiam okazas stranga sceno. En Berlino montriĝas sur strato subite aŭtomobilo. Ĝi kuregas kun venta rapideco kontraŭ la publikon, t. e. kontraŭ nin. Nerono eksaltas kun sovaĝa krio kaj la kuraĝaj korteganoj rifuĝas rapide. Kelkaj falas de la seĝoj kaj rampegas sub la tablon. Nur Petronius saltas rapide antaŭ Nerono-n, kovras lin per sia korpo kaj krias kun laŭta voĉo: „Protektu la dian Cezaro-n!“ Kaj tiel okazas, ke la saĝa Petronius, kiu malamikas konstante kun Tigellinus pro la imperiestra favoro, akiras sukcesegon. Tigellinus rifuĝinte unua sub la tablon, tuj perdis la favoron. Li koleregas nun al ni...

Poste oni kondukas la gastojn en la parkon antaŭ la domon. Ĉi tie Karolo instalis mirindan elektran lamparon, kiu vekas ĝeneralan admiron.

Karolo estas admirata ankoraŭ pli, kiam li prezentas sian arton en celtabula pafado. Nerono entuziasmiĝas tiom, ke li mem volas pafi. Ĉiuj ni nepre malkonsilas al li. Fromaĝi krias „arogantegaĵo“ kaj ne permesas, ke oni donus pistolon al li. Nerono koleriĝas. La situacio fariĝas minaca. Fromaĝi insistas. La romanoj maltrankviliĝas...

Tiam feliĉe la danĝeran situacion savas Tabakaĉ. Li grandanime pruntedonas sian revolveron.

Estas aspekto mizera kaj ridinda, kiel Nerono timtreme tenas la infanludilon kaj kiel li celas fermpremante konvulsie la okulojn. La pafo ekkrakas. Kompreneble li ne trafis. Unue tio ja estis neebla kaj due li pafis kun fermitaj okuloj. Sed liaj korteganoj kriegas aplaŭde kaj parolas al li kredige, ke li trafis kaj ke li estas majstro en la pafado. Tabakaĉ preteme „ŝargas“ la revolveron.

Sed subite Nerono ricevas atakon de cezara frenezo. Hazarde Tigellinus staras izolita de aliaj. Nerono strabe rigardas lin kun malica kontento, poste levas rapide la revolveron kaj pafas sur lin. Tigellinus tuj falegas teren, kvankam li ja ne povas esti iel trafita. Sed Nerono volas nun pafi sur ĉiujn korteganojn, kiuj timigite diskuras. Sed Fromaĝi malpermesas al Tabakaĉ ŝargi denove. Nerono pro tio furioziĝas. Li kriegas, ke li aranĝos en la areno teruran pafadon sur homojn. Inter la korteganoj regas paniko...

Feliĉe la brasiko de l’ dudeka jarcento savas nin. En la stomako de l’ dia Cezaro ĝi komencas efiki. Li volas tuj veturi hejmen. Rapide mi puŝas lin en aŭtomobilon kaj veturigas lin al la Palatino. Sed la kompatinda imperiestro fariĝas tiel stomakmizera kaj ĝemegas tiel terure, ke mi rapide devas reveturi kaj venigi kelkajn kuracilojn. Mi donas al la ĝemanto malavaran dozon da natro kaj nux vomica, sed ne atendas la rezulton. Mi malaperas plej rapide kaj esperas, ke miaj kuraciloj efikis bone...

Tiel mizere finiĝis la granda festeno.

Sinjorino Kamilo laŭte dankas Dion, ke la tuta gastaro forlasis nian domon. Ni estas ĉiuj iom seniluziigitaj. Fromaĝi koleras, ke oni permesis al Nerono manĝi tiom da brasiko. Ke el tio povas rezulti granda malamikeco...

Plej seniluziigitaj estas la kuiristino Sabino kaj ĉambristino Cili. Ili koleregas kaj rakontas verŝante larmojn de kolero, ke neniu gasto donis trinkmonon, kvankam ili staris antaŭ la pordego kiel admonantinoj kun etendita mano! Kaj kia aroganteco — la poeto Lucanus adiaŭe kisis Cili-n kaj dum la kiso ŝtelaĉis al ŝi testudŝelan pinglon el la hararo...

Ni estas en granda embaraso. La stranga konduto de niaj gastoj kontraŭ Sabino kaj Cili, kiuj ja havis plej multe da laboro, estas vere hontinda. Kion fari?

Ni konsolas ambaŭ per riĉa mondonaco en la valuto de l’ dudeka jarcento...

46.

Lydia, la bela junulino, kun kiu mi konatiĝis dum la lasta festeno ĉe la imperia kortego, ofte vizitas min. Ŝia patro, la impertinenta skribisto Menenius Piso, estas tiom malica, ke li sendas ŝin al mi. Kun larmoj ŝi konfesis al mi, ke li volas vipigi ŝin, se ŝi ne loge sciiĝos de mi, en kio konsistas nia forto. Mi fariĝis tre suspektema. Kaj mi vere timas, ke la romanoj povus sciiĝi pri niaj „kontaktiloj“, kies forpreno kaŭzus neatenditajn komplikaĵojn...

La romana junulino sentas grandan simpation por mia persono. Ŝi estas pli saĝa kaj klera ol ŝia patro, kaj ofte ni promenas tra la vasta parko de Sabellius Rufus kaj parolas pri seriozaj problemoj. Mi mem perfektiĝas pli kaj pli en la latina lingvo kaj antaŭvidas, ke mi parolos pli bonan latinon ol la plej klera scienculo de l’ dudeka jarcento.

Ofte ni ripozas sur ŝtona benketo sub pinio kaj rigardas en la bluan spegulon de la lago, kiun bordas marmoraj rokoj.

En tiaj momentoj ni ofte silentas enpense, ĝis kiam vekas nin la cinikulo, kiu spione rampas tra la parko. Li rikanas malbele kaj ĵaluze, kiam li preterpasas. Aŭ li kutimas stari ĉe la laga bordo kaj per viandopecoj nutri siajn amatajn murenojn...

La antikva idilio, kiu komenciĝas tie ĉi, estas kiel fantazia kuriozaĵo. Kial mi ne havu amatinon de l’ antikva tempo? Mia koro batas pli vigle, kiam mi rigardas la klasikan belon, pri kiu kantas poetoj de antikvaj tempoj, kaj kiu viviĝis por mi en karno kaj sango, en floranta knabina korpo. Kaj ia varmega febro skuas min, kiam ŝia vizaĝo proksimiĝas al la mia, kiam ŝia varmega spiro tuŝas miajn vangojn, kiam en ŝiaj okuloj kreskas ... kreskas io ... iaj pasiaj revoj, kiujn mi neniam legis en okuloj de knabinoj niatempaj...

Sendube en antikvaj tempoj oni amis alie ol hodiaŭ. Pli pasie ... pli nature ... sen modernaj iaj incitiloj... ĉu mi scias?

47.

Menenius Piso notas:

2 tagojn antaŭ la kalendoj de junio.

Hieraŭ la dia Cezaro iris en granda procesio al la kapitolo en la templon de Jupiter por konfidencii al la estro de l’ dioj en patreca protekto sian vivon, kiu ŝajnas minacita per la ĉeesto de la fremdaj barbaroj. Kiam la pompobrila procesio transpaŝis la forumon, eksonis terura muĝegado en la aero, kiu pli kaj pli proksimiĝis. La procesio ekhaltis, kaj ĉiuj rigardis timeme en la ĉielon, sur kiu aperis grandega birdo, kiu almuĝegis kaj rondflugis super la forumo; sed la monstro ne estis birdo, kiel baldaŭ evidentiĝis, sed terura maŝino, sur kiu sidis du el la fremdaj potencaj barbaroj kaj kun sovaĝa bruego ĵetigis en la aeron sian fajron kun tondra kaj alispeca timegiga muĝego. La dia Cezaro komence staris kiel lia ĉirkaŭularo rigidega, sed poste li vualis sian kapon kaj ricevis svenatakon. La popolo ĵetis sin teren en sovaĝa timo kaj kriegis, ke proksimiĝas dia punjuĝo. La terura maŝino ĉirkaŭflugis la forumon, jen ĝi malleviĝis, jen leviĝis kaj ĉio ĉi okazis kun tondro, fulmo kaj bruego.

Kion Ikarus iam vane akirpenadis por moko de Apollo, pri tio nun sukcesis ĉi tiuj timigaj barbaroj, kiuj kvankam nur malmultaj, tenas sian manon super ni kaj ĉi tiu mondregno de l’ romanoj.

Do ilin servas ankaŭ la aero, kiel servas ilin la fajro kaj lumo; ili entimigis la romanojn per neviditaj sorĉaĵoj kaj trompebriigas ilin dum siaj festenaj manĝoj per ŝaŭmantaj trinkaĵoj kaj mieldolĉa malhela fluaĵo, kiu verŝajne estas de greka deveno, ĉar ili nomas ĝin kafeos aŭ tiel simile. Kaj kelkaj el niaj sinjorinoj estas tiel avidaj je ĉi tiu aĉa, malhela trinkaĵo, ke ili ofte vizitas posttagmeze la domon de la barbaroj, por esti regalataj per ĉi tiu trinkaĵo de la barbarestra edzino.

Kaj ĉi tiu virino evidente venis nur pro la celo inciti la kristanojn, tiujn malamikojn de l’ ŝtato, al atako, ĉar la cinika filozofo, kiu apartenas al la familio de Sabellius Rufus, esplorsciiĝis, ke ŝi ekinterrilatis kun la kristanoj kaŝloĝantaj en netroveblaj kavernoj de Romo. La kuraĝa viro proponis al Tigellinus siajn servojn kaj ĉar Tigellinus, kiu en sia konstanta batalo kun Petronius pro la favoro de l’ dia Cezaro denove malvenkis, estas malamiko de la kristanoj, oni povas esperi, ke li rapidos entrepreni energiajn rimedojn kontraŭ la ŝtatsubfosanta kristana bandaĉo kaj kontraŭ la potencaj barbaroj.

Ĉi tiuj kuraĝis kontraŭstarigi siajn malbenitajn kutimojn al la niaj. Ili ne kontentiĝas, ke iliaj du veturiloj, movataj per mistera forto rapidegante sen ĉevaloj, ĉiutage trakuregas niajn stratojn, ke iliaj armiloj, el kiuj fajro tondras kaj fulmas, miloble superas niajn armilojn; ja, ili eĉ vendis siajn porteblajn kaj kunemeteblajn tegmentojn, sub kiuj ili ŝirmas sin kontraŭ la pluvo, al niaj nobluloj kontraŭ multega mono, kaj kiam pluvas, oni povas vidi, kiel konsuloj, senatoroj kaj aliaj altrangaj sinjoroj, kiuj metis sur la kapojn la naŭzigajn altajn, nigrajn tuboformajn ĉapelojn, promenadas kaj mokas pri la dia pluvo sub sia portebla tegmento.

Hieraŭ paroladis sur la forumo la oratoro Tullius Glabrio kontraŭ la fremduloj, sed kiam ekpluvis, li malfermis sian porteblan tegmenton kaj daŭris paroladi. Kia indigniga aspekto! Pri tia krimego certe la Manes de l’ dia Cicerono estas profunde kolerekscititaj.

Kaj niaj sinjorinoj estas kvazaŭ frenezaj kaj provas simie laŭfari la abomenindajn vestaĵojn kaj kapkovraĵojn de la barbaraj virinoj. Ili igas mortigi en siaj ĝardenoj la valorajn birdojn kaj ornamas sian kapon per la plumoj l’ papagoj, pavoj kaj flamingoj.

Kaj ni ĉiuj samopinias, ke estas nun plej urĝa tempo, ekagi ĉiuforte kontraŭ la fremdaj pereigantoj de niaj moroj kaj minacantoj de l’ ŝtato; por tio Tigellinus estas taŭga viro...

48.

Madame Lenormand rediviva!

Ŝi reviviĝis en mia propra korpo. Kaj ŝiaj profetaj kaj aŭguraj kapabloj loĝas ankaŭ en mia cerbo...

Iutage ni renkontis ĉe Petronius diversajn korteganojn de Nerono. Tiam mi tiras flanken Vespasiano-n, kaj diras kun misterplena mieno:

„Nobla Flaviano. Sciu, ke al mi estas donita la alta donaco de profeta kapablo. Aŭskultu do: vi fariĝos imperiestro de ĉi tiu mondregno de l’ romanoj.“

Vespasiano rigidiĝas dum momento. Li paliĝas kaj ĉirkaŭrigardante kun suspektemo li petas pli detalajn informojn. Mi enpoŝigis hazarde kelkajn monerojn, kiuj devenas el la malsukcesinta aĉeto de profesoro Sovaĝi. Ni kompreneble ne povas ilin elspezi en la Romo de Nerono. Kun rideto mi elpoŝigas Aŭreus-on.

„Rigardu, jen estas via cezara kronita kapo. Kaj jen vi povas legi: Imperator Caesar Vespasianus Augustus, Pontifex maximus — kaj konsulo vi estas sur ĉi tiu monero jam en la kvara jaro. Kaj jen estas ankaŭ viaj filoj, kiuj regos post vi, jen Titus, jen Domitianus, ambaŭ kiel imperiestroj...“

Tion dirante, mi montras la koncernajn monerojn. La kompatinda Vespasiano komencas pantalontremeti kiel maljuna virino. Avido kaj freneza timo alternas en liaj trajtoj.

„Viro ... viro...“ li balbutas senkomprene, „de kie vi scias tion?“

Sed mi daŭrigas kun kontenta rideto:

„Ne pasos longa tempo, kaj vi estos imperiestro. Kaj vi estos feliĉa regnestro. Via filo Titus detruos Jerusalemo-n kaj vi ambaŭ festos neviditajn triumfojn. Unue Nerono estos juĝate je morto...“

Tiam ekbrilas pasie la okuloj de Vespasiano kaj li murmuras:

„Nerono, Nerono mortos, tiu bestaĉo, tiu bestaĉo...“

Sed subite li ektimegas. Liaj okuloj ĉirkaŭkuras singardeme. Kaj paŝante pli proksimen, li siblas:

„Ha, vin iniciatas Nerono, ke vi tiel parolu. Li stampobatigis ĉi tiujn monerojn por ... por kapti min...“

Mi ŝajnigas egan ofendiĝon.

„Mi volis diri al vi ion agrablan“, mi respondas, „kaj nun vi suspektas min en fia maniero, ho Vespasiano. Mi do preferas forlasi vin...“

„Ne!“ rekrias la Flaviano, „ĉu vi povas ĵuri, ke via scienco estas ĝusta kaj devenas de via mistera potenco?“

Mi ĵuras kun trankvila konscienco. Post tio li almozpetas:

„Donu al mi la monerojn ... mi aĉetos ilin ... mi donacas ĉi tion al vi!“

Li ŝiras de sia brusto belegan ornamaĵon kun briletantaj ŝtonoj kaj enmanigas ĝin al mi. Volonte mi donas al li la monerojn kaj estas tre ĝoja kaj kontenta pri tiu ĉi interŝanĝo. Li forrapidas kaj post nelonga tempo mi vidas, ke li parolas ekscitite kun Titus, dum iliaj kapoj ardegas pro la sensaciaj novaĵoj...


Bedaŭrinde la ŝerco, kiun mi permesis al mi, havas terurajn sekvojn.

Depost hieraŭ homoj svarmegas ĉirkaŭ nia domo. Ĉiu el ili volas scii sian estontan sorton. La flavianoj iel diskonigis, ke ni konas la estontecon — kio ja fakte estas vera...

La maljuna Seneca nepre volas informiĝi, kiel longan tempon li ankoraŭ ĝuos la vivon. Kaj li tute ne scias, kiel baldaŭ jam la morto sidos sur lia nuko.

Du precipe interesaj sinjoroj ĵus konsultas nin. La unu estas Amenhotep, la pastrestro de la Isis-kulto en Romo, la alia la glora astronomo kaj matematikisto Manilius Carinus. La Isispastroj faras tre bonajn negocojn per aŭgurado. Tial ilia ĉefpastro klopodas ekscii de ni certajn sekretojn, por utiligi ilin poste.

„Adorindega patro“, mi respondas al liaj sennombraj demandoj. „La afero estas por ni tute simpla, sed bedaŭrinde ne por vi. Kiel vi jam aŭdis certe, ni venas el la lando de la estonteco. Estas do nature, ke ni konas vian estontecon, kiu por ni estas pasinteco.“

„Noblaj fremduloj“, rediras la blankhara maljunulo, „pri tio ni aŭdis jam, sed ni kiel saĝaj viroj devis opinii, ke tiu ĉi famo estas infana rakonto transmonta. Sed mi petas vin, ke vi indulgu klarigi viajn asertojn pli detale...“

Sovaĝi, kiu skribe kompilis en latina lingvo la necesajn klarigojn, laŭtlegas patose pri la esenco de l’ Co, de la aerooptikaj plataĵoj kaj de la merkatoraj montriloj. Ambaŭ romanaj saĝuloj aŭskultas kun granda atento. Sed ŝajne ankaŭ ili komprenas malmulton. Nur la astronomo, kiu ŝajnas koncepti eron de niaj klarigoj, ekscitiĝas treege. Sed la ĉefpastro, kutimigita pri diversaj ruzaĵoj, opinias, ke nia klarigo estas bonege elpensita trompaĵo. Kaj li tuj demandas tute logike:

„Se vi do venkis la leĝojn de l’ dioj kaj de la tempoj per pli altaj potencoj, kiuj servas al vi, estas evidente, ke vi konas nian estontecon precize. Vendu do al mi vian sciencon!“

Mi konsente klinas la kapon.

„Ni povas bezoni nerona-n monon“, mi diras al Sovaĝi, kiu, estante bonega konanto de la romana historio, afable helpas min.

Kaj poste ni vendas tutan kvanton da nia estonteca scio kontraŭ valora antikva mono. Ni rakontas tiom pri la estonteco de la romana imperio, ke ambaŭ romanoj turnadas la okulojn pro mirego kaj elbuŝigas ravokriojn. Ili forlasas nin kun feliĉegaj mienoj kaj ridetas ruze kiel aŭguristoj. Dume la profesoro ungoskrapas avide la antikvajn monerojn...

Ankaŭ Nerono-n atingas la famo pri nia aŭgura kaj profeta arto. Ankaŭ li deziras sciiĝi de ni ion estontan. Ni estas en granda embaraso. Fromaĝi konsilas simple rifuzi. Sed mi trovas la solan solvon: mensogi!

Kaj mi mensogas al Nerono belegaĵojn. Mi fantazias grandiozaĵojn. Nerono estas speciale scivola pri la pli postaj grandaj regnestroj de Eŭropo. Mi saĝe silentas pri la romanaj imperiestroj kaj mencias nur la pli modernajn imperiestrojn i. a. Napoleono-n. Mi rakontas, ke li estas potenca militisto, kiu kapablis almiliti multajn popolojn. Nerono tre ĝojas pri miaj rakontoj kaj estas tre kontenta. Precipe plaĉas al li Napoleono...

Sed Nerono scias danki en maniero, kiu vere konvenas al imperiestro. Per palaca oficisto li sendas al mi grandan oran moneron, kiu similas medalionon. Unu flanko montras la trafan portreton de Nerono kun la okulvitroj kaj subskribo: Imperator Caesar Nero Augustus, la dorsa flanko fantazian portreton de Napoleono kun laŭra krono kaj subskribo: Magnus Rex Barbarorum Napoleonus.

Per tia belsenca donacaĵo dankas min Nerono.

Mi treege ĝojas. Tiu medaliono estas numismata kuriozaĵo! Ĝi estas unika kaj valorega. Mi estas nun subite homo riĉega kaj senzorga.

Pro tiu ĉi raregaĵo akirbatalos la moneraj muzeoj de la tuta mondo!...

49.

Nokto venis.

En mia ĉambro brilas ruĝa amplo, kiu pendas de plafono. Silento fluas el ĝia ruĝa flamo. Nur tra fenestro malfermita mallaŭte enĉambriĝas nekutimita duonlaŭta bruo de l’ urbego dormiĝanta. Strange, strange ... tio ĉi ne estas la kutimaj sonoj de tramveturiloj kaj aŭtomobiloj. Tio estas silenta sed potenca voĉo de l’ antikva urbo... Kaj dolĉa bonodoro leviĝas el la plantejoj de la granda parko ... kaj kun la bonodoro miksiĝas la varmego de la suda nokto...

Mi sidas antaŭ mia skribotablo kaj premas miajn ardegantajn tempiojn. Mia koro batas en tiaj noktoj pli vigle kaj mia spiro haltas. La sorĉo de l’ antikva tempo ĉirkaŭfluas min per magia forto ... mi fermas la okulojn kaj mute aŭskultas en la roman nokton...

Kio? Mi ektremas.

Ŝajnas al mi, ke iu movis la portieron ĉe la pordo. Aŭ ĉu estas iluzio? Mi turnas malrapide miajn okulojn. Mi leviĝas kaj iras al la pordo. Mi flanken tiras la portieron. Sed mirigite mi ekhaltas.

„Lydia, vi?“ mi flustras.

Mute ridetas la juna romanino. Mi repaŝas por admiri ŝin. Ankoraŭ mi ne vidis tian mirindan vizaĝon. Ŝajnas, ke tiu ĉi virino hodiaŭ ne estas homo, sed fantazia imagaĵo de virgino, kiun kreis la genio de dia artisto...

Mi ekprenas ŝian manon kaj tiras ŝin en la ruĝan brilon de la amplo.

„Vi estas bela“, mi diras simple.

Sed post momento mi aldonas kun tremanta voĉo:

„Kial vi venis al mi en tiu nokta horo?“

„Mi venis por ami vin, fremdulo“, ŝi diras varme.

„Ami min?“ mi ripetas kaj fikse rigardas ŝin.

Mi staras mute kaj senmove. En mia kapo renversiĝas ĉio kaj la realo ŝajnas fariĝi fabela rava sonĝo. Malrapide ... malrapide ... kiel belega febro leviĝas en mia brusto amo ... ĝi kreskas pli kaj pli kaj ŝanĝiĝas en maron de pasiaj flamoj, kiu muĝas kaj kantas ĉirkaŭ mi...

Lydia demetas siajn vestaĵojn. Ŝi faras tion malrapide kaj senĝene, dum mi rampe paŝas en angulon de la ĉambro. Kaj kiam ŝi senhonte staras senmove en virgina pureco, mi kredas, ke staras antaŭ mi statuo mirinde skulptita.

Mi krietas:

„Diru al mi, Lydia, ĉu vi estas virino ... nura virino?...“

Longa malhela hararo disligiĝis kaj kovras ŝiajn ŝultrojn kaj lumbojn kiel vestaĵo kaj vualas ŝiajn fortikajn ruĝetajn mamojn. La brakoj estas harmonie kaj belege konstruitaj. La larĝaj koksoj disvolviĝas en riĉa abundo. Kaj en ŝia ruĝeta vizaĝo ardas malhelaj okuloj kvazaŭ speguloj, kiuj elsendas misteran fajron. Inter purpuraj lipoj ekbrilas blankega dentaro...

Neniam mi renkontis tian virinon ... mi ebrias ... mi etendas la brakojn reveme, kvazaŭ mi volas kapti la belegan fantomaĵon, kiu korpiĝis subite antaŭ miaj okuloj ... mia sango pulsadas en miaj tempioj ... mi volas krii pro raveco, sed mi ne trovas vortojn por esprimi miajn sentojn en latina lingvo...

Lydia kuŝiĝis sur molan divanon. Ŝia longe etendita knabina korpo ŝajnas skulptita el marmoro. Kaj la lumo de la amplo spiretas sur ŝian korpon delikatan rozkoloran vualon. La ruĝeta brilo ŝajnas kisi delikate ŝiajn purajn mamojn kaj karesi lude ŝiajn abundajn femurojn kaj klasikajn krurojn ... kaj ŝiajn genuojn, kiujn ŝi kunepremas en virgina ebria timemo...

„Fremdulo ... fremdulo...“ ŝi flustras sindone „... vi, kiu disponas pri senlima potenco, akceptu min, vian sindonan sklavinon...“

Rigide mi staras. Ruĝaj ombroj dancas sur tapetoj. Ĉirkaŭ mi leviĝas kanto de amo en murmuraj plendoj ... en jubilantaj ĝojegoj ... mia kapo bolas ... mia karno ekbruliĝis kaj suferas kaj plendas ... la ampla flamo fariĝas ruĝa suno ... iluzioj ŝvebas ĉirkaŭ ĝi ... la pasia frenezo balancas min...

„Ĉu ... ĉu ... estas vere“, mi balbutas, „ke vi amas min, Lydia?...“

„Mi amas vin, fremdulo. En mia tremanta korpo furiozas la potenco de la amo. Mia brusto leviĝadas pro la dezirego kaj krevos, se vi ne trankviligos ĝin...“

Mi ŝanceliĝas al la fenestro. Ĉu mi komprenas, kion volas tiu ĉi knabino? Ĉu mi komprenas la antikvajn opiniojn pri la amo? Kio? Ĉu estas eble, ke tiu ĉi knabino povas pasie ami homon de l’ dudeka jarcento?... Mallaŭte atingas miajn orelojn ŝia malgaja voĉo:

„Ĉu vi ne volas ... ne volas akcepti mian amon, kiun mi oferas kun humilo? Ĉu mia korpo, kiun vipas amaj pasioj, ne trovis plaĉon en viaj diaj okuloj? Diru ... diru, fremdulo!...“

Ŝia voĉo ŝajnas skui miajn ŝultrojn kaj ŝiri min reen en la ejon. Mi repaŝas kun palpantaj manoj kaj ŝanceliĝas inter la dancantajn ruĝajn ombrojn. Kun grandaj frenezaj gestoj mi volas paŝi al ŝi, sed mi haltas meze en la ejo kaj balbute krias:

„Vi!... Do estas vere, ke vi amas min ... kaj mi?...“

Ĉu mi indas forrabi kaj posedi la belon, kiun elspiras via mirinda korpo?... Ĉu vi estas bildo, imagaĵo, fantazikreaĵo, kiun iluzias mia cerbo?... Mi vidas viajn delikatajn formojn, vian knabinan freŝan korpon, kiu vokegas aman kontentigon ... mi aŭdas la murmurajn sonojn de via arĝenta voĉo ... mi vidas la infanan rideton... Ĉu mi prenu ĉion?... Ĉu mi trinku la ruĝetan brilon de via karno kaj delikatecon de via rozkolora haŭto? ... ĉu mi karesu mian frunton je la bruetanta silko de via hararo? ... ĉu mi soife premu miajn lipojn al via ŝveliĝanta brusto?...

Ruĝa krepusko disvastiĝas tra la spaco. En la ĉambro regas atmosfero de revegoj, kiuj ĉirkaŭas min ... eniĝas tra buŝo, nazo, okuloj kaj oreloj kiel ebriiga vino...

Ĉi tie en la ejo, en ĉi tiu nokta horo du mondoj skuiĝas unu kontraŭ la alian. La praa sento de l’ homaro venkas ĉiujn barojn, kiujn starigis kulturoj kaj epokoj! La praa sento de l’ homaro, kiu eterne vivas, dum ekzistas homa vivo, ne konas interspacojn tempajn aŭ ideajn. Ĝi marŝas kvazaŭ potencego tra la mondo. Ĝi vivas plu tra generacioj kaj neniam mortas. Kaj dum kadavroj fariĝas cindro kaj revenas en terecan staton, ĝi kreas el la homruinoj novan vivon. Per ĝi ekfloras novaj homaj korpoj...

Mi falas sur miajn genuojn. Pli kaj pli proksimen mi ŝoviĝas sur la mola tapiŝo al la knabina tremanta korpo. Mi sentas, ke larmoj plenigas miajn okulojn. Mi volas halti, mi volas reiri, sed mi ne kapablas kontraŭstari tiun potencegon, kiu senkompate vipas min antaŭen...

Miaj lipoj moviĝas kvazaŭ preĝe:

„Lydia ... nenion timu ... mi ne tuŝos vian senkulpon ... sanktaĵo vi estas por mi...“

Sed nun mi genuas tute proksime apud ŝi. Mia nazo flaras la bonodoron, kiu fluas de ŝia floranta korpo kvazaŭ sveniga nubo... Mi klinas mian kapon. Miaj lipoj tuŝetas la silkomolan haŭton de ŝia ŝultro...

Kaj miaj lipoj flustras vortojn, kiujn sufokas singultoj:

„Mi ne komprenas la misteron, kiu kuŝas en via bela korpo ... mi sentas nur, ke estas tiu praa potencego, kiu nin forĝas unu al alia ... kaj mi ne povas ... ne povas kontraŭstari tiun forton, kiu frakasas mian propran volon...“

Ŝi kovras mian vizaĝon per siaj haroj kaj diras mallaŭte:

„Fine ... fine ... vi venis...“

Kaj dum kiam la brila amplo trempiĝas pendole en ruĝan krepuskon, dum kiam mute kliniĝas ĉirkaŭ ni la ruĝtapetaj muroj, dum kiam la purpuraj teksaĵoj vualmoviĝas antaŭ la fenestro kaj revemaj amgravedaj ombroj flugetas fantazie tra la ejo kvazaŭ grandaj papilioj — varmega brako plektas mian nukon kaj trans purpuraj lipoj venas dolĉaj ĝemoj...

Senforte miaj lipoj kispremiĝas en la ondantan bruston de l’ knabino...

50.

Grizaj zorgoj pezas super mia kapo. En la aero ŝvebas minaca malsano. La cezara frenezo infektis nin ĉiujn. La frenezo etendas kiel grandega vesperto siajn nigrajn venenajn flugilojn kaj, kiun ĝi tuŝas, tiu jam estas perdita por ĉiam. Kaj la mistera malsano kvazaŭ anima pesto ekmordas kaj korodas la menson.

Kaj mi mem ekprenas mian kapon, en kiu la pensoj jam delonge dancas konfuze kaj malorde, kaj demandas min: ĉu ne estus bone, forlasi Romo-n kaj reveni en nuntempon? Ha, mi timas, ke ni freneziĝos fakte ĉiuj, kiam ni restos pli longe...

Miaj okuloj rigardas ofte fikse tra mia fenestro. Mi vidas la marmorajn kolonojn de romanaj temploj, super kiuj etendiĝas pinioj. Mi vidas homojn, kiuj paŝas tra la parko, vestitaj karnavale. Mi aŭdas stratajn bubojn, kiuj kriaĉas nekompreneblajn latinajn insultvortojn...

Mi rigardas kaj aŭskultas la strangaĵojn kvazaŭ en konstanta sonĝo. Kaj mia menso estas nebulita. Nenion mi plu pensas. Kaj mi sentas de tago al tago pli, ke mia estado en ĉi tiu domo, en ĉi tiu sonĝa urbo estas vaga kaj fantoma...

En stranga stato mi troviĝas. Mi ne scias, kio estas realo, kio sonĝo. Mi jam ne povas diferenci. Ĉu la antikva nokto, kiun mi travivis kun Lydia, okazis fakte? Aŭ estis halucina ravo? Ĉu mi fakte mortis por la dudeka jarcento kaj plu vivaĉas kiel Co-kreaĵo? Frenezo kaptas min, dum mi pensas tion...

Teruro paŝas tra la stratoj. Ni disvastigas ĝin per niaj senpripensaj agoj. Malutilis nin la aeroplano, per kiu Fromaĝi kaj Karolo amuzveturis super la forumo. Fromaĝi volis fari ŝercan surprizaĵon, sed la sekvoj kaj efikoj estas aliaj. La romanoj komencas eviti nin timeme. Ili metas kaŝe siajn kapojn unu al alia kaj preparas insidaĵojn. Jam delonge ili konvinkiĝis, ke ni estas ribelontaj potenculoj...

Teruro paŝas tra la stratoj. Ĝi ĉirkaŭiradas en la urbo kvazaŭ antikva fantomo kaj en granda rondo denove revenas al ni. Ĝi ĉirkaŭas nian domon kaj demandegas: kio estos? kio estos?...

Revojaĝi! Revojaĝi plej rapide! Sed mi staras izolita. Ĉiuj aliaj volas resti escepte Tabakaĉ. Ĉu ili estas jam perditaj por la dudeka jarcento?

Ha, infektis ilin la cezara frenezo ... ilin ĉiujn! Kaj ne ekzistas kuracilo por tiu ĉi malsano. Kaj mi? Mi mem febras kaj sentas la rampan proksimiĝon de l’ frenezo...

51.

Fromaĝi malaperis en siajn laborejojn. Li estas nevidebla jam depost tagoj. Kion li preparas? Ĉu ne funkcias eble?...

Fulmotondro!... Mi ekscitiĝas ... mi ŝanceliĝas ... ĉu? ... ĉu eble ni ne povos revojaĝi?... Dio kompatema gardu nin!...

Mi frapas kun batanta koro al la pordo de Fromaĝi.

Neniu respondas. Mi metas mian orelon al la pordo.

Tik-tik, tik-tik-tik.

Diable, kio? Iu ŝajnas telegrafi laŭ signaloj de Morse. Kion signifas tio?

Mi eniras. En unu angulo staras Fromaĝi. Li tenas en la mano malgrandan elektran sendaparaton kaj senĉese donas signalojn. Tion farante, li fikse rigardas al kontraŭa angulo, kie staras malgranda akceptaparato kun antena kadro.

Dum kelkaj minutoj mi observas la telegrafadon. Poste mi rompas la silenton.

„Mi venis pro gravaj aferoj“, mi diras.

Li silentas.

„Pardonu, mi volis demandi vin...“

Silento.

La konduto de Fromaĝi maltrankviligas min. Ŝajnas, ke li nek vidas, nek aŭdas min. Li paŝas al la akceptaparato kaj eltiras telegrafan rubandeton, rigardas ĝin fikse kaj fine levante kolere siajn pugnojn, li krias:

„Eĉ ne unu streketo!“

Poste li returnas sin kaj sovaĝe fingrokombas sian longan hirtan hararon. Lia vizaĝo montras embarasegon kaj malesperon.

„Kio estas?“ mi demandas delikate.

„Kio? Hahaha! Ja estas la stranga fakto, ke estas nenio, komplete nenio!“

„Sed mi ne komprenas, kion vi volas. Mi venis por konsulti vin pri gravega afero. Ni nepre devas eliĝi el la Co...“

„Ne!“ li rediras ekscitite kaj aldonas kun decida voĉo: „Provizore ni restos ĉi tie, ĉu vi komprenas?“

„Sed ĉu vi ne vidas la pli kaj pli kreskantan danĝeron, kiu minacas al ni flanke de la romanoj? Mi opinias, ke jam venis tempo plej urĝa por forveturi...“

„Ni restos!“

„Bone“, mi diras ekscitite, „sed mi mem ne plu volas resti. Kaj mi opinias, ke mi tre simple revenos en nuntempon. Per mia aŭtomobilo mi simple transveturos la limojn de via Co-emana erikejo kaj revenos tuj en la vivon de l’ dudeka jarcento“.

Fromaĝi rigardas min tra siaj grandaj okulvitroj kun moko.

„Haha! Vi do opinias simple veni en la dudekan jarcenton, kiam vi transpaŝos la limojn de mia erikejo, kiu por ni estas Romo?“

„Kompreneble mi faros tion...“

Tiam Fromaĝi furioziĝas kaj krias:

„Vi estas granda azenaĉo, la plej granda de l’ Nerona epoko! Evidentiĝas, ke mi foruzis mian arton je malinda malsaĝulo. Mi ja elektis la erikejon por ne esti malhelpata per ĉiaspecaj objektoj de nia tempo. Sed la Co-vivo etendiĝas ankaŭ transe de ĉi tiuj limoj por ni, kiuj estas per niaj ‚kontaktiloj‘ en konstanta rilato al la Z-radioj. Se vi transpaŝos ĉi tiujn limojn, vi venos ien alien en la antikvan Italujon, sed certe vi puŝiĝos kontraŭ ĉiaj por vi nevideblaj malmolaj objektoj el nia tempo. Rezultos teruraj komplikaĵoj, do — — viaj pensoj estas sensencaj...“

Sed mi kontraŭdiras triumfe:

„Mi simple demetos ĉe la limo mian kontaktilon kaj tuj reiĝos en la dudekan jarcenton.“

Fromaĝi skuas sian hirtan hararon:

„Sensencaĵo! Ha, ĉu vi scias, kian saltegon devos fari via organismo por elteni tion! Estas ridinde: ovo volas esti pli ruza ol kokino. Mi tre petas vin, ke vi konservu viajn idiotajn proponojn por vi kaj ne ĝenu prudentajn homojn!“

„Fromaĝi!?“ mi ekkrias.

„Ne ĝenu min!“ li ĵetegas en mian vizaĝon.

Post tio li paŝas kurete en la ĉambro el angulo al angulo. Embarasite li rigardas la aparatojn, per kiuj li eksperimentadis kaj malespere gestas per siaj trolongaj brakoj. Poste li haltas antaŭ mi.

„Ni devas resti en la Co.“

„Kio?“ mi kriaĉas kaj reŝanceliĝas.

Li rigardas min kun rideto.

„Ne por ĉiam“, li trankviligas. „Nur tiel longe, ĝis kiam mi sukcesis solvi la radioproblemon.“

„Kion?“

„La radioproblemon. Ha, vi ĉiuj kompreneble ne rimarkis tion, kion mi rimarkis. Vi estis tro okupitaj per la novaĵoj, kiuj impresegis vin en la antikva Romo. Sed mi tion rimarkis kun vunda koro. Kiam mi volis foje antaŭ Sabellius Rufus funkciigi niajn radiofonojn, ili silentis! Jes, ili silentas depost la unua tago de nia eniro en la Co-sferon. Ni estas fortranĉitaj tute de la dudeka jarcento. Ni ne scias, kio okazas hodiaŭ en la moderna mondo. Mi tuj rimarkis, ke tiu malfunkcia eraro konsistas en la Z-radioj. Ili estas malhelpaĵo por la elektraj ondoj. Kaj eĉ plej fortaj ondoj ne kapablas trapenetri la Z-radiojn. Tiu ĉi malperfektaĵo kaŭzas al mi kompreneble grandajn zorgojn. Jam depost multaj tagoj mi eksperimentadas por provi, ĉu ne estos eble konduki pere de neŭtrala tavolozono la elektrajn ondojn el la dudeka jarcento en la antikvan tempon.“

„Sed tio ĉi ja estas malgravaĵoj...“

„Tute ne! Estas vere, ke ni alvenis en Romo. Sed samtempe ĉesis ĉiu kontakto kun la nuntempa mondo. Kaj ke tio ja estas nur duona sukceso, vi certe konfesos.“

„Hm, sed mi opinias, ke ni kontentiĝu pri la sukceso ĝis nun atingita kaj prefere forlasu Romo-n!“

„Ne! Ne! Neniam! Ni restos. Mi devos fini la verkon, kiun mi komencis tiel sukcese...“

Kaj subite li mallaŭtigas sian voĉon. Li alpaŝas piedpinte kaj kvazaŭ sekrete enoreligas al mi:

„Cetere, jam estas tro malfrue ŝanĝi miajn decidojn. Mi promesis al Nerono, ke li aŭdos la dudekan jarcenton. Kaj sciu plu: li aŭdos la Londona-n operon! Fraŭlino Snob petegis min kaj ŝi jam disrakontis al ĉiuj korteganoj, ke ili aŭdos la Londona-n operon. Jes, mi ne laciĝos en mia laboro scienca. Ni devos atingi la plej altan ŝtupon de l’ teknika ŝtuparo, t. e. la rektan interrilaton ekzemple inter Romo antikva kaj Romo moderna! Nerono aŭdos Londona-n operon. Li aŭdos ĝin ne per simpla gramofono, sed per unu el miaj radiofonoj, kiu libere trasaltos la tempan interspacegon. Tiam ni vere povos festi teknikan triumfon!“

Mi ektremas.

„Sed ... sed ... mi pensas, ke ni rezignu pri tiu triumfo provizore...“

„Neniam!“

„Sed nia situacio estas danĝera...“

„Ne ĝenu min!“

„La romanoj preparas ion...“

„Ne ĝenu min!!“

„Pro Dio, mi petegas vin...“

„Ne ĝenu min!!!“

Fromaĝi kriegas. Ostentacie li malfermegas la pordon. Mi ŝanceliĝas el la ĉambro...

Zorgon kaŭzas al mi la kompatinda Fromaĝi, tre grandan zorgon. Mi ektrovis ĵus ĉe li klarajn simptomojn de iuspeca frenezo...

52.

La cezara frenezo pli kaj pli infektas nin, homojn de l’ dudeka jarcento. Kaj strange estas, ke ĝi evidentiĝas ĉe ĉiu en alia formo. La silento, kiu regis en la domo de Fromaĝi, jam delonge pasis. Bruo, malkonsento, familiaj scenoj anstataŭas ĝin.

Sinjorino Kamilo ploras. Kiel bonkora kristanino ŝi ame ardas por la kristanaro kaj ŝi ekinterrilatis kun la kristanoj malgraŭ miaj insistaj avertoj. Ĉiuspecaj suspektaj ĉifonuloj ĉirkaŭvagas nian domon. Sinjorino Kamilo forlasas vualita la domon je nekutimaj tempoj kaj sidiĝas en la aŭtomobilon, kiun la kuraĝa Karolo veturigas al iu kaŝa loko, kiun ni ne konas. Mi supozas, ke ŝi kaŝe rampas kun la kristanoj en kavernoj kaj katakomboj kaj tie faras ĉiaspecajn kontraŭŝtatajn danĝeraĵojn. Kaj mi rimarkis, ke ĉiam kiam ŝi forveturas, la cinikulo de Sabellius Rufus vojstaras. Evidente li estas spiono. Pro lia impertinento kaj avidego ni elĵetis lin el nia domo; eble li volas nun venĝi sin.

Sinjorino Kamilo ploras. Ŝi sidas apud la fenestro de la legoĉambro, dum kiam Fromaĝi, la manojn sur la dorso, maltrankvile iras tien kaj reen.

„Mateo, mi petegas vin...“

„Ne!“ li diras nervoze. „Ne, mi ne povas plu permesi, ke vi faras tiajn danĝerajn eksperimentojn. Ni ne pli incitu ankoraŭ la koleron de Nerono ... sed li sciiĝos pri viaj kaŝaj manovroj...“

„Sed diru, kara Mateo“, ŝi singultas, „ĉu vi tute ne sentas eron de kompato pri tiuj bedaŭrindaj kristanoj? Pri tiuj mizeruloj, kiuj vivas kiel timigitaj ŝafoj, ĉiam pretaj morti por sia kredo...“

Per gesto li fortranĉas ŝian frazon.

„La kristanoj, la kristanoj!...“ li krias ekscitite kaj furioze kuras tien kaj reen, „ĉiam kaj ĉie la kristanoj ... kion ni havas komuna kun tiuj ĉi homoj?...“

„Sed ni povas helpi ilin.“

„Helpi ... sensencaĵo ... kian utilon ili havus de nia helpo?“ diras Fromaĝi kaj kun grandega embaraso rigardas sian edzinon, kiu mallaŭte ploras malantaŭ sia naztuko.

„Mateo, mi petegas vin...“ ŝi insistas. „Vi scias, ke en venonta jaro brulos Romo. La kristanoj suferos kruelajn persekutojn. La sango de miloj de martiroj fluos. Mateo, vi povas eviti ĉion ... ni povas malebligi tiajn kruelaĵojn...“

Dum momento Fromaĝi ekhaltas kaj fikse rigardas. Sed tuj poste lia mieno kolere trajtiĝas kaj li krias kun mokega rido:

„Ŝanĝi la historion vi volas, he? Ne ĝenu min per tiaj infanaj stultaĵoj!“

„Mateo, nur eviti la teruraĵojn...“

Tiam Fromaĝi sovaĝe kombas sian hararon:

„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo!...“

Tondre fermiĝas malantaŭ li la pordo.

Mi ne trovas vortojn de konsolo. Subita terure-frosta febro skuas min, kiam mi mallaŭte forlasas la ĉambron...

53.

Nokto!

Mi sidas rekta kaj rigida en la lito. Mi baniĝas en ŝvito kaj — tamen frostas. Mia hararo gluiĝas sur mia kapo. Miaj okuloj vastiĝas ... mi tremas tutkorpe...

Mi rigardegas en la mallumon:

El angulo de la ejo rampas nigra besto. Simila al fantoma monstro ĝi ŝoviĝas pli kaj pli proksimen. Kun okuloj ruĝe-flamaj kvazaŭ laternegoj. Kaj avide ĝi malfermas sian faŭkon kaj elsputas fajran fumon...

Ha, fantoma besto! Diru, kiu estas vi? Ĉu kreaĵo, kiun elkraĉegis praepoko. Ĉu fantomombraĵo, kiun halucinas mia propra nervekscito?

Sed responde ridas mokaj voĉoj de koboldoj:

Hihi! Ĉu ni ne antaŭdiris? La Co konfuzas vin! Vi agas en la Co-a mondo kaj jam ne scias, ĉu estas efektivo ĉu fantoma sonĝo, kio vin ĉirkaŭas. Hihihi! La Co englutis vin en sian nigran faŭkon kaj ne revomos vin en la estantan tempon...

Kaj ombruloj ĉirkaŭsaltas min. Ĉiu el ili havas alian vizaĝon. Ŝajnas, ke ĉiuj korteganoj de l’ antikva Romo aperas subite antaŭ mi...

Fromaĝi metas sian kapon en la ĉambron. Lia malgranda figuro ŝvebas tra la spaco. Dum kiam li ŝovetas siajn okulvitrojn, li ridas kun freneza voĉo:

„Hometo! Vi volas jam forlasi nian Co-an mondon? Vi serĉas, mia kara! Ĉar gigantajn planojn mi preparas. Vi travivos tion, kion travivis neniu vivanto. Sciu, ke mi plenumos la dezirojn de Kamilo! Ha, ni venkos kun la potenco de l’ dudeka jarcento! Ni metos niajn manojn en la evoluon de la tempoj. Ni haltigos la radaron de l’ eterna temphorloĝo. Por ni ne ekzistas historio, ĉar ni kreos ĝin! Ni, homoj armitaj per la potenco de l’ dudeka jarcento, detronigos Nerono-n! Ni imperiestrigos la noblan Titus-on, baptigos lin kaj kondukos la kristanojn al grandioza triumfo!...“

Ne! Ne!“ mi krias, dum miaj haroj hirte stariĝas sur mia kapo.

Sed Fromaĝi rigardas min sovaĝe. Li metas siajn manojn al mia gorĝo. Li genuas sur mia brusto kaj krias konstante: „Vi devas! Vi devas!“

Mi sentas, ke mia spiro mankas jam. Freneze mi baraktas kaj penas vane forŝiri la manojn de Fromaĝi, kiuj premegas mian gorĝon...

Dume el la ombra angulo silente kaj mute rampas la fantoma monstrego kaj malrapide englutas nin en sian nigran grandegan faŭkon...

54.

Profesoro Sovaĝi „ĝuas“ Romo-n. Li ĵetas sin en la pulsantan vivon kaj vizitadas vindrinkejojn, gladiatorajn luktojn, termojn, gimnastikajn lernejojn, flutistinojn kaj siriajn dancistinojn. Kaj li asertas fiere, ke li estas sola konanto de l’ antikva Romo kaj ni ĉiuj devas lerni de li.

Sed hodiaŭ li festas specon de renaskiĝo. Karolo rakontis al mi, ke hieraŭ vespere li ie forte „elreliĝis“. Li venis hejmen sen surtuto, kun iu malnova flikita tuniko, kun pajla krono sur la dezerta kapo, kiu interne estis same dezerta. Kiel pafvundita apro li venis de tie hejmen. Kion oni tie faris al li, mi ne scias; mi nur scias, ke li hejme ŝiris de sia korpo la vestaĵon por bani. Oni unkte ŝmiris lin tiel abunde, ke lia tolaĵo algluiĝis al lia haŭto. Kompreneble tio ne estas agrabla stato.

Puriginte sin, li nun staras kun bruplena kapo kaj fikse rigardas nin kun brakoj kruce metitaj surbruste. Poste li paŝas antaŭ nin, skuas sian kapan globon tien kaj reen kaj ekparolas per tomba voĉo:

„Kunvojaĝintoj! Mi estis homo, kiu vagis erare, nun mi revenas denove hejmen al la dudeka jarcento kiel perdita filo, kiu retrovis la hejmenan vojon. Ha, mi esperis, ke mi trovos ĉi tie la veran klasikon kaj malfideliĝis al mia klasika filologio. Trioblan ‚fi!‘ pri tio! La bildon de l’ klasika tempo, kiun mi portis en mia brusto, oni ŝmire malpurigis ĉi tie al mi — kaj el ĝi restis makulaĉaro. Mi do rifuĝas al la sanktigita bildo, kian pentris en mia koro mia klasika sento kaj publike deklaras, ke la ĉi tiea Romo estas frenezulejo! Ha, mi forgesis min tiom, ke mi parolis ilian mizeraĉan lingvon kaj forgesis, ke estas mi sola, kiu alte tenas la standardon de la klasika filologio. En la Romo de Kezaro kaj Kikerono ne devas ekzisti iu serpenta siblado de frenezula parolmaniero. Kunvojaĝintoj, ĝojegu kun mi! Ree mi estas la malnova Sovaĝi, la vojtrovinto de Odyssevs en la filologia konfuzego!...“

Li faras paŭzon, por atendi la efikon de sia parolado. Sed ĝi estas tre mizera kaj ĉiuj senvorte rigardas la parolanton.

„Kunvojaĝintoj!“ denove krias la profesoro. „Mi konstatas kun granda ĝojo, ke mia hodiaŭa surprizo tiom emocias vin, ke vi ne kapablas paroli. Via silento estas por mi riĉa aplaŭdo kaj samtempe forta instigo, iri plu la komencitan vojon. Jes, mi surpaŝis la vojon, kiu kondukas el la filologia konfuzego, sed mi ne iros ĝin sola! Sciu, ke mi havas grandiozan planon. Ni estas elsenditoj de l’ dudeka jarcento, kiuj devas plenumi sanktan kulturan mision. Tial mi kondukos ankaŭ aliajn sur tiun ĉi vojon. La Romo-n de l’ Nerona epoko eltiri el la filologia ŝlimo, tio estas nia nobla tasko, kiun ni devas plenumi! Kiel ni ebligos tion? Mi fondos por romanoj universitaton de l’ dudeka jarcento, en kiu ĉiu romano havos okazon lerni la latinan kaj grekan lingvon ĝuste kaj klasike, en kiu ĉiu povos profiti de niaj sciencoj, en kiu fine ĉiu fariĝos disĉiplo inda ne nur je antikva Romo sed eĉ je nia jarcento! Ha, kaj tiam oni enskribos en la grandan libron de l’ historio per oraj literoj ne nur mian nomon, sed ankaŭ la nomon de vi ĉiuj, kiuj afable helpos min efektivigi la grandiozan kulturan mision de l’ dudeka jarcento!!!“

Post tio, la profesoro rapideme forlasas nian ĉambron; evidente li ne volas perdi tempon kaj tuj komenci la bezonajn preparojn...

55.

Maria ploras. Ŝi sidas supre en sia ĉambro kaj verŝas larmojn ... amarajn larmojn.

Kviete mi karesas ŝian nigran hararon. Mi estas konfuzita; ĉar unuafoje mi vidas ŝin ploranta.

„Maria“, mi diras mallaŭte, „kial vi ploras?“

„Lasu min!...“ ŝi rediras ofendite.

„Kial vi koleras al mi?“ mi demandas konfuzite.

„Vi demandas ... ah...“ ŝi riproĉas singulte, „vi demandas min ... ah, ke mi tiom eraris! Mi konfidis vin, kiam vi flustris al mi amon kaj fidelon ... kaj nun? Nun vi forlasas min kaj serĉas en la brakoj de antikva junulino tion, kion mi ne donis al vi...“

Mi estas konfuzita kaj serĉas vortojn por senkulpigi min.

„Maria ... ĉu vere vi estas ĵaluza pro tiu knabino, kiu ja estas nur fantomo de nia Co-a ekzisto?“

„Ha!“ ŝi krias laŭte, „ne senkulpigu vin! Ĉiutage mi povis observi la ludon, kiun vi frivole aranĝis antaŭ miaj okuloj. Ĉu vi scias, kiom mi suferis? Sed vi ne estas inda, ke mi ankoraŭ pensu pri vi. Vin mi forstrekas el mia memoro. Vi ŝatis miajn karesojn nur tiel longe, ĝis kiam vi trovis alian virinon. Kaj tiam vi formetis min flanken kiel ludilon, kiu jam enuigas, kaj senkompate forlasis min. Kaj eble nun, kiam ankaŭ ŝi jam enuigas vin, vi serĉas denove min...“

Mi estas kortuŝita de la larmoj, kiujn verŝas trompita knabino.

„Maria...“ mi balbutas, „vi ĉion rigardas kiel tragedion. Ĉu estas mia kulpo, ke la romana knabino amas min? Sed mia amo ja restas ĉe vi, Maria ... nur ĉe vi...“

Kaj denove mi karesas ŝian hararon.

„Ni forlasos Romo-n ... eble baldaŭ... Kaj ni denove estos hejme feliĉaj naturinfanoj, kiaj ni estis antaŭ la vojaĝo. Mi ne supozis, ke vi koleros al mi...“

„Ĉu vi postulas, ke mi rigardu kun ridantaj okuloj, kiel mia amato kisas fremdan knabinon? Ne, vi trompis mian amon. Vi rompis mian koron por ĉiam. Mi kredis, ke vi estas homo nobla kaj bona, sed mi terure eraris. Per krudaj manoj vi detruis mian feliĉon ... ĉion, ĉion vi detruis...“

Novaj larmoj fluas el ŝiaj belaj malhelaj okuloj. Ŝiaj ŝultroj tremas pro la singultoj, kiuj ŝiriĝas el ŝia brusto. Kaj ŝi ploras tiel kortuŝe, ke mi subite sentas penton en mia koro. Mi volas ŝin konsoli, sed mi ne scias kiel. Ĉar mi ekkonas nun, ke mia kulpo estas granda kaj ke la peko, kiun mi faris kontraŭ tiu ĉi knabino, estas malbela kaj jam ne korektebla. En tiu ĉi horo mi sentas, ke la amo de tiu ĉi knabino estis granda kaj pura. Kaj mi paŝdetruis ĝin kiel belegan floron...

„Maria...“ mi diras pente, „ĉu mi ne povos akiri pardonon? Mia amo al vi ja flamas pli hele ol fajro...“

Mi provas delikate depreni ŝiajn manojn, kiujn ŝi metis antaŭ la vizaĝon, kaj klinas malsupren mian kapon.

„Ne ploru ... ne ploru!“ mi petas.

Sed ŝi forskuas miajn manojn, kiujn mi karese metis ĉirkaŭ ŝiajn ŝultrojn kaj kun malame flamantaj okuloj ŝi ĵetegas en mian vizaĝon:

„For! Mi ne volas vidi vin ... senhonta homo, vi!...“

Mute mi ŝanceliĝas al la pordo. Lastan rigardon mi resendas al la knabino kaj silente kaj rezigne fermas la pordon. Mi ne konscias nun, kion mi faris ... sed mi sentas, ke mi estas malgaja ... tiel malgaja...

56.

Homoj bruas en nia domo. Ili plenigas la vastan vitran halon, kiu subite fariĝis homa abelejo. Ĉiuj ili volas viziti la lernejon de l’ fremduloj, pri kiu Sovaĝi fanfarone anoncis en Romo per grandaj afiŝaj alvokoj en latina lingvo. Plej diversaj homoj venis: grizharaj maljunuloj, knaboj, soldatoj, filozofoj, laboristoj... Ili estas sciavidaj pri la novaĵoj, kiujn ili aŭdos kaj pri la sorĉaĵoj, kiujn ili lernos.

Sovaĝi disvolvis vastan programon. Li opinias, ke li bonege sukcesos kaj ke li vere enkondukos tute novan kulturon en Romo-n. Li konfiskis ĉiujn lernolibrojn de latina lingvo, kiujn ni aĉetis, por enkapigi al siaj lernantoj „klasikan“ latinon. Tio ĉi ŝajnas al li plej urĝe plenumota tasko.

Krome li dungis fraŭlinon Snob kiel docentinon. Ŝi prelegos historion kaj natursciencon! Tondre! Mi eksvenetas, kiam mi rememoras ŝian cervohipotezon kaj la „biblian“ aferon. Kiam mi atentigis profesoron — pardonu! — universitatestron Sovaĝi pri tio, li kviete ridetis kaj diris, ke tiel precize ŝi ne bezonas praktiki la aferon. Sed preskaŭ okazis, ke ili ambaŭ ne interkonsentis pri la salajro. Sovaĝi proponis al ŝi monate 1000 sestercojn, ŝi postulis pli, akcentante siajn „universitatajn studojn“. Krome ŝi nepre volis scii, kiom da dolaroj estas 1000 sestercoj, ĉar „ŝi kutimas labori nur laŭ tarifo“.

Specialan fakon en sia universitato Sovaĝi volas dediĉi al la kuira arto kaj aranĝi kursojn de kuirado kaj mastrumo. Por tiu ĉi celo li volis gajni sinjorinon Kamilo-n, sed tiu rifuzis sian helpon, ĉar la kompatindaj kristanoj ŝin tute okupas. Profesoro Sovaĝi do turnis sin al Sabino, la kuiristino, kaj promesis pagi al ŝi konvenan salajron. Sabino tre volonte konsentis, sed estas ankoraŭ en ioma embaraso, ĉar ŝi ne scias ankoraŭ eĉ unu vorton latinan.

Kiam Tabakaĉ sciiĝis, ke „oni povas fari kapitalon“, li tuj ekrilatis kun profesoro Sovaĝi. La profesoro komence rifuzis lian helpon, sed fine dungis lin kiel ordigiston kaj kontroliston.

Ankaŭ min profesoro Sovaĝi volis „svati“ por sia universitato. Ke mi prelegu pri moderna literaturo de l’ dudeka jarcento. Sed ĉar li proponis al mi nur 500 sestercojn, mi rifuzis. Tiam li tre koleris kaj diris, ke mi estas homo postularoganta, ke mi ja tute ne havas universitatan kvalifikon kiel fraŭlino Snob, kaj ke mi havas nenian komprenon pri la granda kulturmisio de l’ dudeka jarcento. Mi ofendite respondis, ke mi kraĉas sur liajn 500 sestercojn, sur lian Kikeronon kaj sur lian tutan universitataĉon! Kiam li aŭdis tion, li tuj kuris al la juĝejo, poste al la pretoro, por akuzi min pri „personaj kalumnioj“. Mi efektive estas scivola pri la proceso, gvidota laŭ antikve-romaj leĝoj...

Cetere, la universitato kaŭzas grandan deficiton malgraŭ la avaraj kaj ridindaj salajroj kaj la enspezataj, proporcie altaj, studopagoj. Kvankam Tabakaĉ atentegas, ke nenio malaperu el nia domo, la lernantaro prenaĉas kaj ŝtelas ĉion, kio estas nefiksa kaj forportebla. Unu grizharulo eĉ forŝtelis nian plej belan ursofelon el la vitra halo, portante ĝin surŝultre kvazaŭ togon...

La lernantoj treege bruas. Ne mankas inter ili eĉ tiu speco de friponoj, kiuj venis nur por amuzi sin, ĉagrenante la profesoron per diversaj petolaĵoj...

Mia frunto zorge sulkiĝas, kiam mi vidas ĉion ĉi. Mi estas jam nun konvinkita, ke la projekto de Sovaĝi estos mizera malsukceso kaj — kio estas plej terura — ridindiga kompromito de l’ dudeka jarcento!

Bone, ke mi tenas miajn fingrojn for de tia aferaĉo!...

57.

La cezara frenezo infektis ankaŭ fraŭlinon Snob kaj montras katastrofajn sekvojn.

Ŝi elspeze forĵetis sian monon kaj havaĵon por havigi al si antikvajn toaletojn kaj ornamaĵojn, ĉar ŝi volas esti tute „antikve-moderna“ romanino. Ŝi prunteprenis de Sabellius Rufus sklavinon, kiu scias frizi, kaj ŝi nun portas sian hararon jen milbukle alten turigita jen laŭgreke ĉirkaŭtenita de oraj ringoj. Kaj ĉar ŝia mono elĉerpiĝas pli kaj pli, ankaŭ la salajra antaŭspezo, kiun ŝi ricevis de Sovaĝi, ŝi steletas, kion ajn ŝi povas, por sin fordoni al antikva lukso. Kaŝe ŝi vendas la figuraĵetojn kaj malgrandajn objektojn el sia ĉambro. Per aŭtomobilo ŝi jam ne volas veturi kaj deklaras, ke la sola inda maniero de veturado por romana sinjorino estas la palankeno, kaj ke la palankenon devas porti nubiaj sklavoj.

Sed ŝia antikva frenezo montras de tago al tago pli terurajn sekvojn. Ŝia ĉambro estas tute malplena, la muroj nudaj. Nur surplanke kuŝas matraco kaj litaĵo, sur kiu ŝi dormas. Dio kara! Mi ekprenas mian kapon pro kompato kaj zorgo, kiam mi vidas tion. La meblojn, bildojn, tapiŝojn ... ĉion ŝi vendas al entreprenemaj romanoj. Kaj kion ŝi faras per la enspezita mono? Ŝi aĉetas antikvajn vestaĵojn, antikvan ornamaĵaron, antikvan frizistinon, antikvan palankenon kaj kvar antikvajn nubianojn, kiuj portas la palankenon.

Kaj plej amuze estas, ke fraŭlino Snob simple ŝtelis la venditajn aĵojn, ĉar ili ja apartenas al gesinjoroj Fromaĝi. Sed tiuj estas blindaj kaj ne volas aŭdi min. Sinjorino Kamilo ploras kaj preĝas pro kaj kun la kristanoj, Fromaĝi mem estas okupata per eksperimentado kaj nenion volas scii pri la sensencaĵegoj, kiujn faras fraŭlino Snob. Ankaŭ Maria tute retiriĝis en sian ĉambron kaj jam interesiĝas pri nenio. Kaj fraŭlino Snob gaje daŭrigas la ŝteladon kaj entreprenas siajn rabekskursojn ankaŭ en aliajn ejojn. Neniam ŝi havas sufiĉe da mono kaj pruntadas ĉie kaj ĉiam. Ankaŭ mian Nerona-n monon, kiun mi ŝparis al mi kun granda peno, ŝi jam prunte rabis al mi...


Ofte mi sola vagas tra la stratoj de Romo sencele kaj maltrankvile...

Mi vidas la Jupiter-on de la kapitolo. Mi vidas, kiel li movas la olimpajn brovojn kaj kiel la ambroziaj bukloj kovras liajn ŝultrojn. Kiu vivanto povus same aserti, ke li vidis la kapitolan Jupiter? Ankoraŭ hodiaŭ la homoj disputas, kiamaniere li malaperis el la mondo. Ĉu dispecigita, je sonorilegoj fandita, aŭ transformita je la statuo de l’ sankta Petro? Neniu sciiĝos la veron — sed ni povas ekscii ĝin. Ni ja bezonas nur plu paŝi tra Co-ujo...

Enpense mi iras trans la forumon.

„He! Bonan tagon, sinjoro Kovalo!“ vokas min konata voĉo.

Estas fraŭlino Snob, kiu promene veturas en sia palankeno, portata de kvar nubianoj. La verdaj kurtenoj estas tiritaj malferme, kaj sur la ŝvelaj remburaĵoj en romana vestaĵaro, kun sandaloj kaj alta bukla harkonstruaĵo, kun pendanta valorega ornamaĵo ŝi kuŝas kaj rikanas. Kaj apud ŝi — fulmotondro! — ripozas ŝia favorato, la aktoro Glaŭkus, kiu estas adorata karulo de la roma sinjorinaro kaj kiu ŝajnas esti Apollo kaj Herkules en unu persono.

„Ankaŭ en Romo?“ ŝi diras kaj kun indulga rideto etendas al mi sian ringornamitan manon.

Plej volonte mi detirus de ŝiaj fingroj ĉiujn valorajn ringojn, kiuj estas belegaj antikvaĵoj. Sed kiam mi ektuŝas ilin, mi ektremas. Mi timegas superstiĉe, ke ankaŭ mi eble infektiĝos de tiu frenezo, kaj rapide adiaŭas...

Enpense mi daŭrigas mian vojon. Pluveroj falas de la griza ĉielo. La malvarmeto estas tre agrabla, ĉar la lastaj tagoj estis tre varmegaj. Mi bedaŭras nur, ke mi forgesis kunpreni mian pluvombrelon. Sed la nobluloj de Romo estas malpli forgesemaj. Ili disstreĉas la pluvombrelojn, kiujn ili aĉetis de ni. La pluvombrelo estas nun plej nova modo en Romo kaj treege moderna.

Mi renkontas Domitius Afer, la konsulon Licinus, la senatoron Flavius Scevirus, la prefekton Flavius Sabinus, Sulpicius Afer — ĉiuj paŝadas fiere sub malfermitaj pluvombreloj, dum kiam la popolaĉo postkrias ilin...

Mi rapidiĝas, ĉar la pluvo plifortiĝas. Distrite mi serĉas kafejon, sed kompreneble ne trovas iun kaj ĝishaŭte malsekiĝas, ĝis kiam mi alvenas hejme...

58.

Circenses!

La okazantaĵoj vetrapidiĝas. Hodiaŭ cirko, postmorgaŭ areno. Nerono komencas aranĝi festojn, festenojn kaj invitas nin. Supozeble li timas nian koleron kaj li volas ŝajnigi al ni sian bonvolon kaj favoron. Sed ni scias, ke la interrilatoj inter ni kaj la kortego akriĝas de tago al tago, ke la aero estas saturita de dinamito kaj ke sufiĉas radiero por eksplodigi ĝin...

Mirinda estas tiu cirko kun siaj moviĝantaj homamasoj, kun sennombraj alten ĵetataj brakoj, kun la svarmantaj kapoj kaj kriegantaj voĉoj.

Ni sidas apud la imperiestra loĝio. Malantaŭ Nerono staras gramofono, kiu ludas gajan operetan melodion. Ni rigardas mute la unikan spektaklon, kiu nun prezentiĝas antaŭ niaj okuloj, unika en la tuthomara historio: vetkuro inter aŭtomobilo de nia tempo kaj kvadrigo de l’ antikva epoko!

Karolo direktas la aŭtomobilon. Ridete li mansignas al nia loĝio. La majstroveturigisto Myrtillus, homo kiel Herkules, starigas apude la kvarĉevalan veturilon. Kaj jen, la tradiciaj fiŝoj kaj globoj atendas por esti forprenataj. Ĉiuj rigardantoj estas plene ekscititaj.

Ektrumpetas signalo — huj! ekkuras ambaŭ veturiloj...

Ekbolas antaŭ kaj post ni la homaro ... miksiĝas polvo, benzinodoro kaj kriegoj ... frenezas aplaŭdoj ... bruas la popolo ... baraktas brakoj, kapoj, korpoj ... kaj tra la ĥaosego fajfegas la signalsireno de Karolo...

Karolo preterpasas unuafoje la Meta ... la bruo plilaŭtiĝas ... haha!... la kvadrigo restas jam malproksime post la aŭtomobilo ... moke kriegas la popolo kaj insultas la vere ja senkulpan Myrtillus-on ... Karolo fine haltas ĉe la celo ... li fiere klinas sin, dum oni ŝutegas lin per aplaŭda muĝego ... la kompatinda kvarĉevala veturilo kuŝas disrompita ie en la cirko ... la kompatinda Myrtillus inter la ruinaĵoj kaj la kvar belegaj ĉevalviroj kuŝas surdorse kiel skarabegoj kaj batadas per piedoj...

Karolo ricevas la oran palmon. Nerono eĉ ordonas, ke oni starigu honore al li statuon apud la Meta.

Fromaĝi furiozas pro kolero: al li ankoraŭ neniu starigis statuon!...

59.

„Tabakaĉ malaperis!“ krias Karolo kaj saltas el la haltanta aŭtomobilo.

Sinjorinoj Kamilo verŝante riveron da larmoj kaj tordante la manojn, rakontas:

„Li akompanis nin en aŭtomobilo al kolektiĝa loko de la kristanoj. Sed oni malkovris ilin kaj tuj kaptis. Karolo kun levita revolvero savis min kaj kondukis min al la aŭtomobilo, sed Tabakaĉ kun la ceteraj kristanoj malaperis malantaŭ armita falango...“

„Arogantegaĵo!“ krias Fromaĝi. „Ĉu mi ne malpermesis interrilati kun la kristanoj? Nun la bombo eksplodis kaj kio nun? Mi demandas: kio nun? kio nun?...“

Ekscitite li kombas sian hararon kaj daŭras krii:

„Ha, ke tiel okazis ... mi estas responda pri la sorto kaj vivo de ĉiu el ni! Nerono jam delonge ne estas favora al ni. Li retenos tiun homon kiel garantiulon.“

„Sed eble li mem revenos“, mi kvietigas, „oni ne supozu tuj teruraĵojn!“

Fromaĝi estas furiozega. Li alkriegas Karolo-n, alkrias sian edzinon, ke ŝi kompromitis lin per la kristanoj kaj fine kolerege krias:

„Tiu malbenita homaĉo — kiel li nomiĝas ja? — li nur tedigas la tutan Co-ekziston! Mi rifuzas entrepreni iajn paŝojn por lia savo!“

„Sed se li kuŝas profunde en mamertina malliberejo?“ mi diras.

„Li kuŝu tie kaj putriĝu!“

Kaj kolerfurioze li forlasas la ĉambron.

Vespero venis, kaj Tabakaĉ ne aperas. Malgraŭ la malfrua horo mi iras sur la Palatino-n, por eble sciiĝi ion pri nia nenionfaristo. Singarde mi metis en ĉiun poŝon revolveron. Sed la Palatino ŝajnas senkulpa pri la afero. Oni scias nepre nenion aŭ ŝajnigas scii nenion. Ĝentila senkulpigado, malicservema bedaŭrado, promesado entrepreni esplorojn. Nerono ne estas videbla, sed Tigellinus ĵure certigas en lia nomo...

Kion fari? Sciante el „Quo vadis“, ke Petronius intervenis en simila afero, mi iras al li, kiu ĉiam montris al ni amikecon. Petronius estas mirigita, sed ankaŭ scias nenion. Mi petas lian helpon kaj li promesas ĝin. Por intensigi mian peton, mi transdonas al li originalan donacaĵon, ilustritan luksan eldonon de „Quo vadis“.

„Nobla Petronius“, mi diras, „glora poeto de nia tempo provis priskribi vin kaj vian bonegan menson en ĉi tiu libro. Akceptu ĝin kiel antaŭdankan donacon“.

Petronius surprizite malfermas la libron, sed malica hazardo volas, ke li ekrigardas la bildon, kie li „vivadiaŭas“ — kaj la bravulo aspektas iom deprimita...

60.

Yes! We have no bananas ... bananas...

La gramofono koncertas senĉese, starigite malantaŭ Nerono en la imperiestra loĝio. Apud li sur honoraj lokoj ni sidas ĉiuj kaj rigardas en la arenon.

Por honorigi nin, la dia Cezaro aranĝas grandan prezentadon en la areno. Ĉiuj honoruloj de Romo kunevenis ĉi tie. Sinjorino Kamilo unue ne volis viziti la prezentadon. Ŝi ploris kaj preĝis, ĉar Tabakaĉ ankoraŭ ne reaperis. Sed fine ŝi decidiĝis veturi kun ni kaj nun demandas ĉiun pri la sorto de Tabakaĉ.

Nerono ŝajnas esti en bona humoro. Li ritme movas sian kapon tien kaj reen laŭ la gaja takto de la „bananas“.

Sed mi sentas, ke io pezas en la aero kaj ke nia situacio estas eksplode streĉita. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj korteganoj lippremas mokan rideton, kiam ili rigardaĉas nin. Kun kontento miaj okuloj glitas super la arsenalon da pafarmiloj, kiujn singarde Karolo kaj mi kunprenis.

Fromaĝi estas same ekscitita kaj nervoza. Ostentacie li metis antaŭ sin du ŝargitajn revolverojn. Fraŭlino Snob estas vestita per belega romana tualeto kaj intime kuŝapogiĝas al Glaŭkus. Ankaŭ la ĉambristino Cili, kiu cetere ne malpli infektiĝis je ama frenezo, havas apud si sian karulon. Profesoro Sovaĝi, kiu en lastaj tagoj treege fieriĝis pro sia universitato, ankaŭ nun fiere kaj malestime sulkigas la frunton kaj kruce metis siajn brakojn sur la bruston.

Karolo festas novajn triumfegojn. En sportvestaĵo li marŝas kiel estro de la morituri en la arenon. Kompreneble li ne estas moriturus, sed prezentas sin kiel pafartiston. Li pafas sur lignajn figurojn, ĉar li rifuzas pafi vivantajn figurojn, kiel Nerono deziras. La publiko muĝege aplaŭdas lin, kaj li ricevas novan oran palmon. Li estas ruĝa pro fiero. Tiajn triumfojn li ankoraŭ ne akiris.

Kiam li kunpreninte siajn pafilojn sidiĝas apud mi, mi diras:

„Ŝargu tuj la pafilojn — ni ne antaŭvidas, kio okazos.“

Karolo rigardas min kun miro, sed enmetas novan kartoĉaron.

Mi iom timis la sangajn ludojn kaj buĉadojn en la areno. Mi supozis, ke la nervoj de la dudekjarcentuloj ne eltenos tiajn prezentaĵojn. Sed strange, ĉiu terursento subite malaperis. Agrabla pikpikado kuras tra miaj vejnoj kaj tute sen teruro mi rimarkas, kiel la bestaĉo eliĝas el atavaj profundoj.

Ha! Ni mem fariĝis bestaĉoj. Ni ŝanĝiĝis je sovaĝaj estaĵoj. Ni kriegas, piedfrapas kaj bruegas kun la ekscitita popolo.

Malsupre kuŝas sanga gladiatoro apud sia triforko kaj baraktas. La venkinto, lia kirasita kontraŭulo metas sur lin sian pezan piedon kaj rigardas atendeme supren.

„Morton! Morton!“ krias la popolo, dum kiam ĉiuj dikfingroj estas turnataj malsupren.

„Morton!“ kriegas ankaŭ ni, Fromaĝi kun hirte flirtanta hararo, la profesoro kun ŝaŭmanta buŝo, fraŭlino Snob kun histeriaj kriaĉoj. Kaj ni turnas la dikfingrojn malsupren. La dudeka jarcento estas kuntirata en la sangan ĥaosan tumultegon. Disŝiriĝas la standardo de l’ humaneco kaj kulturo. Ĉio fariĝas sanga malefektivo, kalejdoskope rondumas, turnas niajn kapojn, forprenas la konscion, spirsufokas nin kaj vipas sangavidon...

La lasta numero de l’ programo proksimiĝas. Ni estas jam lacaj kaj elĉerpitaj kaj deziras foriri. Jen ni aŭdas, ke la lasta numero montros la kulminacion de l’ programo: lukton kun sovaĝaj bestoj!

Ni restas kaj rigardegas kun vastiĝantaj okuloj. Ni aŭdas la blekegon de la bestoj, kiu sonas el la kaĝegoj.

Sed kia bildo prezentiĝas? Nia sango glaciiĝas en niaj vejnoj. Mi ne volas fidi miajn okulojn. Groteska bildo malgraŭ la tragika ĉirkaŭaĵo: en la arenon oni trenas homaĵon malobeeman kaj forte obstinantan — la tuta areno ĝojkriegas — la homo baraktanta — Tabakaĉ! — ha! — Tabakaĉ, kiu perdiĝis kaj nun reaperas — malice kaj mistere retenita por ĉi tiu programnumero — Tabakaĉ, starigota kiel antikva martiro kontraŭ sovaĝaj bestoj. —

La pensoj ekradias en mia cerbo kiel elektraj onderoj ... jen tute supre ŝoviĝas leono kun mallevita kapo laŭlonge de la muro ... tigro sekvas ĝin ... malsupre luktas Tabakaĉ, kroĉiĝas je muskolaj brakoj kaj kriegas ... ni eksaltas...

„Pafilojn!“ mi krias ordone, „ekprenu la revolverojn!“

Karolo rapidas al la balustrado ... ekcelas ... pafoj tondras tra areno ... la leono falas ... la tigro renversiĝas...

Fromaĝi kun pala vizaĝo alkriegas la imperiestron:

„Mi postulas tujan liberigon de mia sklavo kaj kontentigon!“

Sovaĝi ekscitite kreas novan latinan vorton:

Satisfactionem peto! Satisfactionem peto!

Sed la gramofono respondas moke:

Bananas ... bananas...

Moke rikanas ĉiuj romanoj. La maskoj estas deĵetitaj. Kaj nin ĉirkaŭas nur malamo. Nerono deprenas la okulvitrojn, purigas ilin detale, ree surnazigas ilin kaj rigardas la ekscititan Fromaĝi-n kun okuloj palpebrumantaj pro plezuro. Poste li turnas al li ostentacie la dorson. La publiko aplaŭdas per novaj ĝojkriegoj.

Dume Sovaĝi renversas la gramofonon kaj krias per ĉiuj voĉkapabloj:

„For la Kezaro-n!“

Oni devas savi Tabakaĉ. Karolo kuregas malsupren. De la balustrado mi pafas pafon post pafo en la arenon. Ankaŭ Sovaĝi kaj Fromaĝi pafas ... krako ... polva vaporo ... paniko ĝenerala ... timaj vokoj ... rifuĝo de l’ gardistoj ... Karolo liberigas Tabakaĉ ... trenas la martiron al ni...

„En la aŭtomobilon!“ mi ordonas kaj ni kuregas malsupren. Malantaŭ ni la sinjorinoj. Ni premegas nin en la veturilon. La motoro ekkrakas. Fromaĝi ankoraŭ pafas el sia revolvero. Jen vidiĝas fraŭlino Snob, duone mortanta pro timo, sed ŝi ĉirkaŭprenas Glaŭkuso-n per fortaj brakoj.

„Eniru! Eniru!“ ni vokas ĉiuj.

Sed fraŭlino Snob ne volas. Ŝi volas havi sian Glaŭkuso-n kaj sian palankenon kun la kvar nigraj nubianoj. Ŝajnas, ke ŝi nenion volas plu scii pri la dudeka jarcento.

Eksaltegas la aŭtomobilo — ni intermikse faletas — ni forrapidegas — diablo kaptu fraŭlinon Snob! — kurantaj pretorianoj — kriaĉanta popolaĉo for! — ĉio rapide malantaŭiĝas — Tabakaĉ estas redonita al ni! — li sidas sur la planko de la aŭtomobilo, tenas sian dolorplenan kapon kaj terure ĝemas — haltu! — eliru en la domon — komuna premeto — ekfunkcias la aera muro — ni estas savitaj!

Sed kie restis fraŭlino Snob?

„Kaptu ŝin diablo!“ koleregas Fromaĝi, „ni solaj forvojaĝos! Ŝi restu en la Co!“

Fromaĝi preparas ĉion por la forvojaĝo. La merkatoraj montriloj estas konformigataj. La funkciigilo por la aerooptikaj plataĵoj estas kontrolata. En ordo ĉio!

Ekstere la persekutantoj kolektiĝas. Ili kribruegas, ĵetas ŝtonojn, kiuj resaltegas de la nevidebla muro... Fromaĝi decidiĝis forveturi. Sinjorino Kamilo verŝas larmajn riverojn pro fraŭlino Snob kaj elpetas indulgan prokraston. Bone, kvin minutojn! Fromaĝi paŝas sur la sojlon antaŭ la domon, tenas la horloĝon en la mano. Ni apude staras kun nove ŝargitaj pafiloj. La aera muro estas malfunciigata por ne malhelpi fraŭlinon Snob.

La homamaso ĵetiĝas antaŭen — pafoj — krioj — kvar minutoj! — nova atako — pafoj — kelkaj falas teren — paniko — tri minutoj! — nova kriegado — aperas palankeno en fono — ventmoviĝas strutaj plumoj sur tegmento palankena — homamaso baras vojon — ni ekpafas kiel frenezuloj en la homan bulon — unu minuto! — la nubianoj alkuregas — kvin minutoj!

Ni elŝiras fraŭlinon Snob — ŝiaj brakoj kuntiregas Glaŭkuso-n duone sufokitan — Karolo energie puŝas ĉiujn en la domon — ni kuregas al la sofoj — Karolo premas Glaŭkuso-n sur la remburaĵojn apud fraŭlino Snob — ekstere kriaĉas la popolo en freneza tumulto — aŭdiĝas en la ĉambro susuranta delikata bruo — ekbrilas Co-a lumo — moviĝas la plataĵoj aerooptikaj — kurege preterpasas la jarcentoj — rapidegas — rapidegas — en dudekan jarcenton — dum ni malleviĝas en dorman profundon. — — —

FINO

La domo dormegas kvazaŭ sorĉita kastelo.

Malrapide kaj mallaŭte mi paŝas de la galerio malsupren. Mi ŝanceliĝas tra la granda vitra halo. Mi miras: kia malordo regas tie ĉi! Seĝoj renversitaj, tapiŝoj malpurigitaj, vazoj kaj boteloj disrompitaj, ĉio kuŝas intermikse ĥaose sur skrapita pargeto...

La matena aero akceptas min per eksterordinara freŝeco. Roso pendas je folioj de arbetaĵoj vekiĝantaj. Birdoj kantas...

Mi ĉirkaŭrigardas kun miro: jen kuŝas mebloj renversitaj sur la korto, kiujn disvendis fraŭlino Snob. Kaj jen mi vidas niajn pluv- kaj sunombrelojn en terura stato. Tie kaj ĉi tie dissemitaj estas ĉapeloj, vestaĵoj niatempaj, meblopartoj, plejmulte detruitaj kaj eluzitaj. Sur sterkejo kuŝas gramofonfunelo ... kaj ĉio, kion ni kunprenis en la Co-an vivon, retroviĝas, same kiel malaperis ĉio antikva, escepte la raportoj de Menenius Piso, kiujn mi tradukis sur papero per krajono niatempa...

Finiĝis do nia glora Co-a aventuro. Forvaporiĝis el mia kapo la cezara frenezo. Mi spiras plenpulme la aeron de l’ dudeka jarcento...

Sur la korto paŝas sinjorece la kokviro ... paceme migras anasaro al lageto, sur kiu naĝas silka ĉapelo...

Mi ŝanceliĝas trans la korton. Iu magia magneto tiras miajn piedojn al la aŭtomobilejo. Mallaŭte mi malfermas la pordegon. Mi karesas mian veturilon. Kontrolas la benzinan rezervujon, la pneŭmatikojn, la motoron ... en ordo ĉio!

Ekzumas la motoro. Ekruliĝas pneŭmatikoj trans la korton. En granda duonrondo mi ĉirkaŭveturas la arbareton.

Mi levas la okulojn. Lastan fojon mi turnas mian kapon al la blanka vilao, sur kies tegmento mute staras la arĝentkolonoj...

Kaj poste ... antaŭen! Ektondras la motoro. La pneŭmatikoj rotacias kun freneza rapideco. Kaj kiel sago pafita de arko mi flugas trans la vastan erikejan maron...

Kaj elakviĝas ruĝa globo. Duonronde ĝi leviĝis antaŭ mi kaj sendas purpurajn longajn radiorelojn, kiujn mi surglitas.

Mi flugas. Mi flugas al la suno ... levite per la freŝa vento de la juna tago! Mi flugas al la ruĝa globo, kiu leviĝas pli kaj pli ... kreskante al mirinda fajro...

Kaj jen! Ĉu ne aperas en lumo suna turoj de urbego?

Hejmen! Hejmen!

Reen al homaro!

En la bruan dudekan jarcenton!

Adiaŭ revoparadizo!

Adiaŭ loĝantoj de rava sonĝa oazo!

A—di—aŭ—! A—di—aŭ—!

Notoj de transskribinto:

Ankoraŭ restas diversaj malkutimaj vortoj, kiel en la originala teksto. Provizon de mankaj citiloj kaj aliajn interpunkciajn ŝanĝetojn mi faris senrimarke. Mi registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.