The Project Gutenberg eBook of La mirinda historio de Petro Schlemihl

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: La mirinda historio de Petro Schlemihl

Author: Adelbert von Chamisso

Translator: Eugen Wüster

Release date: December 1, 2020 [eBook #63926]

Language: Esperanto

Credits: Produced by Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online
Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MIRINDA HISTORIO DE PETRO SCHLEMIHL ***

ADELBERTO DE CHAMISSO

La mirinda historio de
PETRO SCHLEMIHL

El la germana originalo tradukis
Eugen Wüster

Devizo: Ni fosu nian sulkon

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

Tabelo de enhavo.

Antaŭparolo7
Vivo kaj verkado de Chamisso8
Al Adelberto de Chamisso9
Adelberto de Chamisso al Julius Eduard Hitzig10
Fouqué al la sama11
Hitzig al Fouqué12
Al mia malnova amiko Petro Schlemihl14
La mirinda historio de Petro Schlemihl16
Notoj80

Antaŭparolo.

Antaŭ 100 jaroj, en 1822, aperis la unua tradukaĵo de Peter Schlemihl; franca, ĉe Ladvokat en Parizo. Ĝi estis farita de la frato de Chamisso, kontrolita de li mem kaj — ŝanĝita (laŭ komisio) de la eldonisto: por doni al ĝi francecan eksteraĵon[F1].

Cent jaroj el Chamisso faris klasikulon; donis al li la rajton, sen la perado de koncesiema adaptisto paroli al la Tutmondo. Plenumiĝu do pri la libro Schlemihl la sorto de Schlemihl, ĝia heroo: La sepmejlobotoj Esperanto ĝin portu trans etnografiajn kaj geografiajn baraĵojn.

Ekiru vian vojon, rakonto pri la viro, kiu perdis sian ombron; — sian patrujon, kiel oni legis. Ĉie, kien ĉi-foje vi venos, vi renkontos homojn, al kiuj okazis same kiel al via dunacia elpensinto. Homojn, kiujn oni kulpigis pri simileco kun Schlemihl, pri nehavo de ombro-patrujo, sole ĉar ilia ombro vere havas la kvalitojn de ombro: ĉar ĝi ne malebligas la interproksimiĝon de la ombrohavantoj, povante sen difektiĝo kunfandiĝi kun aliaj ombroj al pli granda unuaĵo. Egale la esperantistoj kaj Chamisso spertis pri la neantoj de sia ombro:

„Se mi ĝin montris, ili pro intenc’
Ne vidis, rido ilin eksufokis.
Sed oni portas tion malgraŭ vol’;
Se nur senkulpo restas por konsol’.“

1916 (jaro de l’ tradukado) kaj 1922 (jaro de l’ revizio kaj apero). Eugen Wüster.

Vivo kaj verkado de Chamisso.

Adelberto de Chamisso[F2] naskiĝis la 30. I. 1781 en Ĉampanio. Naŭjara li elmigris kun siaj gepatroj al Pruslando. Tie li komencis en 1798 la soldatan karieron enirante infanterian regimenton; li restis ankaŭ, kiam liaj gepatroj reiris Franclanden. La indigno pri la kapitulaco de Hameln instigis lin, forlasi la militistan profesion. Pasiginte kelke da tempo en sia naskolando, li ekdediĉis sin en 1812 al universitataj studoj kaj pli poste ĝoje akceptis la inviton al partopreno en mondvojaĝo kun filo de la komedia verkisto Kotzebue; li esperis, trovi per ĝi liberigon de la interna malharmonio, kiun kaŭzis en li la bataloj pro libereco. En 1818 li edziĝis kaj ricevis ŝtatan oficon en scienca fako. Tri jarojn, post kiam li estis eknomata membro de la Akademio de l’ Sciencoj, li mortis la 21. VIII. 1838, viktimo de speciale forta atako de kronika bronkito.

Liaj unuaj literaturaĵoj estis poemoj. Sekvis Petro Schlemihl, kiu estas tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn de kulturo; la jaro de ĝia estiĝo estas 1813, kaj spegulas sin en ĝi la tiamaj malkvieto kaj senceleco de la aŭtoro mem. Kune kun Gaudy la poeto germanecigis la Chansons (Kantaĵojn) de Béranger kaj redaktis dum kelke da tempo la Musenalmenach (Almanakon de l’ muzoj). Kvankam laŭ naskiĝo Chamisso ja estis franco, li sukcesis la unua, doni al la tercetoj pure germanan karakteron; ekz. en siaj poemoj Retraite (Vespersignalo), Matteo Falcone, der Korse (..., la korsikano)[F3] kaj, speciale citinda, Salas y Gomez. Krom la lingvistikaĵo Über die Hawaische Sprache (Pri la havaja lingvo) Chamisso postlasis ankoraŭ aliajn sciencajn verkojn, precipe naturhistoriajn: De animalibus quibusdam e classe vermium Linnaei etc. (Pri iaj bestoj el la klaso de l’ vermoj laŭ Linné k. s.), Übersicht der in Norddeutschland vorkommenden nützlichsten und schädlichsten Gewächse (Epitomo de la plej utilaj kaj de la plej malutilaj kreskaĵoj troviĝantaj en Nord-Germanio), Bemerkungen und Ansichten auf einer Entdeckungsreise unter Kotzebue (Rimarkoj kaj opinioj dum eltrova vojaĝo direktita de Kotzebue) kaj Beschreibung einer Reise um die Welt (Priskribo de vojaĝo ĉirkaŭ la mondo).

Al Adelberto de Chamisso.

Se franc’ germanon nun renkontas
Kaj noble ardas ĉies kor’,
Tuj kaptas ili kun fervor’
La glavon, kaj batal’ ekfontas.
Pli alta kampo de batal’
Kunigas nin, en flam’ pli hela.
Ho glor’ al vi, amik’ fidela,
Kaj al la liga ideal’!

1813. Fouqué[F4].

Adelberto de Chamisso al Julius Eduard Hitzig[1].

Vi forgesas neniun, vi do supozeble ankoraŭ memoras iun Petro Schlemihl[2], kiun vi en pasintaj jaroj kelkfoje vidis ĉe mi; li estis longagamba homo, kiun oni opiniis mallerta, ĉar liaj movoj estis ĝenitaj, kaj kiu pro sia inerto estis konsiderata kiel maldiligenta. Mi amis lin. Vi ne povas esti forgesinta, kiel li foje en nia junula tempo pasis al ni tra la sonetoj; mi kunprenis lin al unu el la poeziaj tekunvenoj, kie li ekdormis ankoraŭ dum la skribado, ne ĝisatendante la legon. Nun mi ankaŭ memoras ŝercon, kiun vi faris pri li. Nome vi jam, Dio scias kie kaj kiam, vidis lin en malnova nigra kurtko[3], kiun, estas vere, li tiutempe ankoraŭ ĉiam surhavis, kaj vi diris: „Tiu homo devus esti nomata feliĉa, se lia animo estus nur duone tiom senmorta kiel lia kurtko“. — Tiel malalte vi ĉiuj taksis lin. Koncerne min, mi amis lin. — De tiu Schlemihl, kiun antaŭ multe da jaroj mi perdis el la vido, devenas la kajero, kiun mi volas konigi al vi. Nur al vi, Eduard, al mia plej proksima, plej intima amiko, al mia pli bona mio, de kiu mi povas kaŝi nenian sekreton, mi ĝin konigas; nur al vi kaj, memkompreneble, al nia Fouqué[4], same kiel vi radikanta en mia animo; sed en li mi ĝin konigas nur al la amiko, ne al la poeto. Vi ambaŭ komprenos, kiel malagrable estus al mi, se eble la konfeso, kiun honesta viro konfidante miajn amikecon kaj lojalon faris sur mia brusto, en verko de poeto estus fiksata al la pilorio; aŭ se nur iel ajn estus profane traktata, kvazaŭ malbona ŝerco, afero, kiu ne estas tio kaj ne devas esti. Mi mem, estas vere, devas konfesi mian bedaŭron, ke tiu historio, kiu nur fariĝis stultnaiva sub la plumo de la brava viro, ne povas esti prezentata de pli lerta fremda mano en sia tuta komikeco. Kion Jean Paul estus farinta el ĝi! — Cetere, kara amiko, eble en ĝi multaj estas cititaj, kiuj ankoraŭ vivas; ankaŭ tio devas esti atentata.

Ankoraŭ vorton pri la maniero, kiel mi ricevis tiujn foliojn. Hieraŭ matene ĉe mia vekiĝo oni transdonis ilin al mi. Stranga viro, kiu portis longan grizan barbon kaj surhavis tute eluzitan nigran kurtkon, kun botanika skatolo super tiu kaj, ĉe la malseka, pluva vetero, kun pantofloj sur siaj botoj, estis demandinta pri mi kaj lasinta por mi tion; li estis pretendinta veni el Berlino.

Kunersdorf[5], la 27an de septembro 1813a. Adelbert von Chamisso.

P.-S. Mi almetas por vi desegnaĵon de la okulfrapa figuro, faritan de la lerta Leopold[6], kiu ĝuste staris ĉe sia fenestro. Kiam li vidis, kiom grava estas por mi tiu skizo, li volonte donacis ĝin al mi[F5].

Fouqué[4] al la sama.

Estas taskigite al ni, kara Eduard, konservi la historion de la kompatinda Schlemihl; konservi tiel, ke ĝi estu ŝirmita de la okuloj, kiuj ne devas enrigardi en ĝin. Jen malfacila tasko. Da tiaj okuloj ekzistas sufiĉe multe, kaj kiu mortemulo povas determini la sortojn de manuskripto; de aĵo preskaŭ pli gardenda ol eldirita vorto. Jen do mi agas kiel iu kaptita de kapturno, kiu en sia timo preferas tuj salti en la abismon: mi presigas la tutaĵon.

Kaj tamen, Eduard, ekzistas pli seriozaj kaj pli bonaj motivoj por mia konduto. Se mi ne plene eraras, en nia kara Germanio batas multe da koroj kapablaj kaj ankaŭ indaj kompreni la kompatindan Schlemihl, kaj trans la vizaĝon de ne malmultaj veraj samlandanoj pasos rideto de kortuŝo ĉe la maldolĉa ŝerco, kiun aranĝas la vivo pri li, kaj ĉe la senmalica, kiun li aranĝas pri si mem. Kaj vi, mia Eduard, kiam vi rigardos tiun funde sinceran libron kaj ĉe tio pensos, ke multe da nekonataj korparencoj kun ni ekamos ĝin, eble ankaŭ sentos guton de balzamo falanta en la ardan vundon, kiun al vi kaj al ĉiuj vin amantaj faris la morto.

Kaj fine: ekzistas — mi konvinkiĝis pri tio per multaj spertoj — ekzistas por la presitaj libroj genio, kiu metas ilin en la ĝustajn manojn kaj, se ne ĉiam, tamen tre ofte detenas de ili la malĝustajn. Ĉiukaze li havas nevideblan pendseruron antaŭ ĉiu vera verko de spirito kaj koro kaj scias kun tute neerarigebla lerto ŝlosi kaj malŝlosi ĝin.

Al tiu genio, mia tre kara Schlemihl, mi konfidas vian rideton kaj viajn larmojn. Kaj nun, gardu vin Dio!

Nennhausen[7], fino de majo 1814a. Fouqué.

Hitzig al Fouqué.

Jen do la rezultaĵoj de via ekstrema decido, presigi la Schlemihl-historion, kiun ni devis konservi kiel sekreton konfiditan nur la ni: ne sole francoj kaj angloj, holandanoj kaj hispanoj tradukis ĝin kaj amerikanoj depresis ĝin de la angloj, kiel mi detale sciigis en miaGelehrtes Berlin[8]; sed ankaŭ por nia kara Germanio estas aranĝata nova eldono kun la desegnaĵoj de la angla, kiujn faris la fama Cruikshank[9] laŭ la vivo, per kio la afero nedubeble ankoraŭ multe pli diskonatiĝos. Se mi ne konsiderus vin sufiĉe punita pro via propraŭtoritata procedo (ĉar al mi vi ja en 1814 tute nenion diris pri la eldonado de la manuskripto) per tio, ke nia Chamisso ĉe sia velirado ĉirkaŭ la mondo, en la jaroj 1815a ĝis 1818a, certe en Ĉilo kaj Kamĉatko kaj eble eĉ ĉe sia amiko, la nun mortinta Tameiamaia sur O-Wahu plendis pri ĝi, — tiam mi ankoraŭ nun postulus de vi publike pravigon.

Sed, se mi eĉ volus, — kio okazis, ne estas malfarebla kaj via atendo estis prava: multaj, multaj geamikoj kun ni ekŝatis la libreton en la lastaj dek tri sortoplenaj jaroj, antaŭ kiuj ĝi eniris la mondon. Neniam mi forgesos la horon, en kiu mi legis ĝin unuafoje al Hoffmann[10]. Ekster si pro plezuro kaj atentostreĉo, li estis alforĝita al miaj lipoj, ĝis kiam mi finis; li estis malpaciencega, koniĝi la poeton persone, kaj, ĝenerale tiom malinklina al ĉia imito, li tamen ne kontraŭstaris al la tento, krei sufiĉe nesukcesan varianton de la ideo de l’ perdita ombro en la perdita spegula bildo de Erasmo Spikher (en sia rakonto La aventuroj de la silvestra nokto). Eĉ inter la infanojn nia mirinda historio sukcesis trabati al si vojon; foje, en hela vintra vespero, mi iris kun ĝia rakontinto sur la Burgstraße[11], kiam knabo okupiĝanta sur la glitkurejo ridis pri li; li kaptis la knabon kaj metis lin sub sian ursan mantelon, kiun vi bone konas. La knabo silentis kaj ne movis sin; sed kiam li estis remetita teren kaj jam sufiĉe malproksime de ni — irintaj pluen, kvazaŭ nenio okazis —, tiam li lautvoĉe postkriis al sia rabinto: „Gardu vin, Petro Schlemihl!“

Tiel, mi pensas, la brava homo ankaŭ en sia nova, delikata vesto ĝojigos multajn, kiuj ne vidis lin en la simpla kurtko de 1814. Por tiu kaj tiu krome ankoraŭ estos surprize, en la diplomita prusa oficiro, la botanikisto kaj mondvojaĝisto, ankaŭ historiografo de la fama Petro Schlemihl, plie koniĝi lirikiston, kiu, ĉu eksonigante malajajn ĉu litovajn melodiojn, ĉie elmontras, ke lia poezia koro estas ĝuste lokita[12].

Tial kara Fouqué, en la fino tamen ankoraŭ sinceran dankon pro la aperigo de la unua eldono; kaj akceptu kun niaj amikoj mian bondeziron por ĉi tiu dua.

Berlino, en januaro 1827a. Eduard Hitzig.

Al mia malnova amiko Petro Schlemihl[13].

Post longe jen skribaĵo via venas
Sub mian manon ree, kaj — ho mir’! —
Pri nia amikeco pens’ min prenas
Dum la unua en la mondo ir’.
Malĝusta honto min jam ne retenas,
Maljuniĝinta kaj grizhara vir’:
Mi kiel iam nomos vin amiko,
Konfesos tia min al la publiko.
Amiko kompatinda, ne suferis
Mi tiom de l’ Ruzulo, kiom vi.
Al kio mi celadis kaj esperis,
Ja preskaŭ ĉio restis iluzi’;
Sed ke la ombro min al li liveris,
Ne gloros la grizulo sin pri mi.
La ombro kunnaskita al mi restis,
Kaj ĝi neniam ajn perdita estis.
Sed min, de infanpura konscienc’,
Anstataŭ vian mankon ili mokis. —
Ĉu inter ni ne estas diferenc’? —
Schlemihl, la ombro? oni min postvokis;
Se mi ĝin montris, ili pro intenc’
Ne vidis, rido ilin eksufokis.
Sed oni portas tion, malgraŭ vol’;
Se nur senkulpo restas por konsol’.
„Kaj kio do la ombro estas vere?“
Mi nun demandas, kiel oni min,
Ke ĝin taksadas tiel malmodere
De l’ mondo senkompata la rutin’?
Deknaŭmiltaga vivospert’ surtere
Forprenas tian juĝon en la fin’;
Ĉar ni la ombron estantaĵo fidas,
Ĝis ni estaĵojn ombriĝantaj vidas.
Konsentas tion ni per manoprem’,
Schlemihl, senŝanĝe ni antaŭeniros;
Ankoraŭ pli donitaj al ni mem,
Nenies ajn favoron ni aspiros.
Ni proksimiĝas jam al la ekstrem’:
Ĉu ridon, ĉu riproĉon ni akiros,
Post la ventego ni en la haveno
Dormados tamen sane kaj sen ĝeno.

Berlino, aŭguston 1834an.

Antaŭrakontaj piednotoj

[F1] Valorajn servojn ĉe la revizio de ĉi tiu esperanta tradukaĵo faris la bonega franca de Auguste Dietrich (Parizo 1888).

[F2] Pron. Ŝamiso (⏑⏑́–).

[F3] Ĝi pritraktas la saman temon kiel la jam (trifoje) esperantigita samnoma proza rakonto de Prosper Mérimée.

[F4] Vidu la noton 4 en la fino de la libro.

[F5] Tia bildo troviĝis en la unuaj eldonoj de Schlemihl.

La mirinda historio de Petro Schlemihl.

I.

Post feliĉa, sed por mi tre peniga marveturo ni fine atingis la havenon. Tuj kiam mi albordiĝis kun la boato, mi ŝarĝis min mem per mia malgranda havaĵo, kaj, puŝpremante min tra la svarmanta homamaso, mi eniris en la unuan modestan domon, antaŭ kiu mi vidis pendanta ŝildon. Mi petis ĉambron; la botservisto ekzamenis min per rigardo kaj kondukis min en mansardon. Mi igis doni al mi freŝan akvon kaj precize priskribi, kie mi trovos sinjoron Tomo John[14]. — „Antaŭ la Norda pordego, la unua vilao dekstre; granda, nova domo el ruĝa kaj blanka marmoro kun multe da kolonoj.“ — Bone. — Estis ankoraŭ frue; mi tuj malligis mian paketon, elprenis mian nove transturnitan nigran frakon, orde vestis min, per miaj plej bonaj vestoj, enpoŝigis la rekomendan skribaĵon kaj tuj ekiris al la viro, kiu devis helpi min en la realigo de miaj modestaj esperoj.

Suprenirinte la longan Nordan straton kaj atinginte la pordegon, mi baldaŭ vidis la kolonojn brilantaj tra la verdaĵo. — „Do ĉi tie“, mi pensis. Mi forviŝis per mia naztuko la polvon de sur miaj piedoj, ĝustigis mian kravaton, kaj, rekomendante min al Dio, mi ektiris la sonorileton. La pordo salte malfermiĝis. En la vestiblo mi estis submetata al pridemandado; sed la pordisto anoncigis min, kaj mi havis la honoron, esti vokata en la parkon, kie sinjoro John promenis kun malgranda societo. Mi tuj rekonis la viron per la brilo de lia vastkorpa memkontento. Li akceptis min tre bone — kiel riĉulo neniohavanton; li eĉ turnis sin al mi, tamen ne deturnante sin de la cetera societo, kaj prenis la prezentatan leteron el mia mano. „Jen! de mia frato; mi longe ne aŭdis pri li. Li ja estas sana?“ — „Tie“, li daŭrigis, adresante sin al la societo kaj ne atendante mian respondon, dum li per la letero montris iun monteton, „tie mi farigos la novan konstruaĵon“. Li disrompis la sigelon, ne interrompante la konversacion, kiu turniĝis al la temo riĉeco. „Kiu ne estas posedanto de almenaŭ unu miliono“, li intermetis, „tiu estas, oni pardonu al mi la vorton, mizerulo!“ „Ho, kiom vere!“ mi plensente ekkriis. Tio kredeble plaĉis al li; li alridetis min, dirante: „Restu ĉi tie, juna amiko; poste mi eble havos tempon por diri al vi, kion mi pensas pri tio.“ Li montris la leteron, kiun li poste enpoŝigis, kaj ree turnis sin al la societo. — Li prezentis al juna sinjorino sian brakon, aliaj sinjoroj sin turnis al aliaj belulinoj, ĉio aranĝiĝis, kaj oni direktis sin al la monteto ĉirkaŭflorata de rozoj.

Mi ŝoviĝis post ili, neniun ĝenante, ĉar neniu ajn okupis sin pri mi. La societo estis tre gaja, oni petolis kaj ŝercis, oni iafoje pri facilanimaĵoj parolis gravige, kelkfoje pri gravaĵoj facilanime, kaj agrable la sprito ekzerciĝis precipe pri forestantaj amikoj kaj iliaj aferoj. Mi estis tro fremda, por multe kompreni el ĉio ĉi, tro afliktita kaj meditema, por turni mian penson al tiaj enigmoj.

Ni estis atingintaj la rozoboskon. La bela Fanny[15], ŝajne la reĝino de l’ tago, obstinis mem derompi florantan branĉon; ŝi vundetis sin per dorno, kaj, kvazaŭ el malhelaj rozoj, purpuro fluis sur ŝian delikatan manon. Tiu okazaĵo movigis la tutan societon. Oni serĉis anglan tafton. Silenta, maldika, sengrasa, longeta, nejuna viro, kiu apude kune iris kaj kiun mi ankoraŭ ne rimarkis, tuj metis la manon en la tute aliĝantan al la korpo baskan poŝon de sia antikva frako el griza tafto, eligis malgrandan biletujon, malfermis ĝin, kaj, respekte riverencante, li prezentis al la sinjorino la deziritaĵon. Ŝi akceptis ĝin ne atentante la doninton kaj ne dankante; la vundo estis pansata, kaj oni daŭrigis supreniri sur la monteton, de kies dorso oni volis ĝui la vastan perspektivon trans la verdan labirinton de l’ parko al la senmezura oceano.

La vidaĵo vere estis granda kaj belega. Luma punkto aperis ĉe la horizonto inter la malhela maro kaj la bluo de la ĉielo. „Lornon!“ kriis John, kaj jam antaŭ kiam ekmoviĝis la servistaro aperanta pro la voko, la griza viro estis, kun modesta sinklino, metinta la manon en la poŝon de sia jako, eltirinta el ĝi belan Dollond[16]-lornon kaj ĝin prezentinta al sinjoro John. Tiu, tuj metante ĝin al la okulo, sciigis la societon, ke ĝi estas la ŝipo hieraŭ ekveturinta, kiun malfavoraj ventoj retenas en la vido de l’ haveno. La teleskopo iris de mano al mano kaj ne plu revenis en tiun de sia posedanto. Mi mem rigardis mirante tiun viron kaj ne sciis, kiamaniere la granda instrumento eliĝis el la malvastega poŝo; sed tio ŝajne frapis neniun, kaj oni ne pli okupis sin pri la grizulo ol pri mi mem.

Refreŝigaĵoj estis prezentataj, la plej maloftaj fruktoj de ĉiuj terzonoj en plej valoraj ujoj. Sinjoro John kun facila konveneco gastigi, kaj tiam li por la dua fojo alparolis min: „Manĝu; tion vi ne havis surmare.“ Mi klinis min, sed li ne vidis tion, li jam parolis kun iu alia.

Oni volonte estus ekkampinta sur la herbokovraĵo ĉe la deklivo de l’ monteto, kontraŭe de la etendita pejzaĝo, se oni ne estus timinta la malsekon de la tero. „Estus paradize“, iu societano diris, „se oni havus turkajn tapiŝojn, por ilin sterni ĉie tie.“ La deziro apenaŭ estis eldirita, kiam la viro en la griza vesto jam havis la manon en la poŝo kaj kun modesta, eĉ humila mieno penis eltiri el ĝi luksan, per oro trateksitan turkan tapiŝon. Servistoj akceptis ĝin, kvazaŭ devus esti tiel, kaj malfaldis ĝin sur la loko dezirita. La societo sen pluaĵoj sidiĝis sur ĝi. Mi mem ree frapite rigardis tiun viron, lian poŝon, la tapiŝon, kiu havis longon de dudek paŝoj kaj larĝon de dek, kaj frotis miajn okulojn, ne sciante, kion pensi pri tio; precipe, ĉar neniu ion trovis stranga en ĝi.

Mi estus dezirinta informi min pri tiu viro, demandi, kiu li estas; sed mi ne sciis, al kiu min turni, ĉar preskaŭ mi timis la servantajn sinjorojn ankoraŭ pli ol la sinjorojn servatajn. Fine mi kuraĝiĝis kaj aliris junan viron, kiu ŝajnis al mi malpli grava ol la aliaj kaj kiu kelkfoje staris sola. Mi mallaŭte petis lin, diri al mi, kiu estas tiu komplezema viro en la griza vesto. — „Tiu, kiu aspektas kiel restopeco de fadeno, forkurinta el kudrilo de tajloro?“ — „Jes, kiu staras sola.“ — „Tiun mi ne konas“, li respondis al mi, kaj, ŝajne por eviti pli longan interparolon kun mi, li forturnis sin kaj parolis kun iu alia pri indiferentaj aferoj.

La suno nun komencis brili pli forte kaj ekĝenis la sinjorinojn; la bela Fanny malceremonie direktis al la grizulo, kiun, laŭ mia scio, neniu ankoraŭ alparolis, la senkonsideran demandon: ĉu li eble ne havas kun si ankaŭ tendon? Li respondis ĝin per tiel profunda riverenco, kvazaŭ estas farata al li ne meritita honoro; kaj jam li havis la manon en la poŝo, el kiu mi vidis eliĝantaj ŝtofojn, stangojn, ŝnuretojn, feraĵon, mallonge: ĉion, kio apartenas al plej luksa ekskursotendo. La junaj sinjoroj helpis etendi ĝin, kaj ĝi superpendis la tutan amplekson de la tapiŝo, — kaj neniu trovis ion eksterorda en tio.

Mi jam de longe sentis hororeton, eĉ ian teruron; imagu plie mian animstaton, kiam, ĉe la deziro ĉi-poste eldirita, mi lin vidis eltiranta el sia poŝo ankoraŭ tri rajdoĉevalojn; jes, tri belajn, grandajn ĉevalojn kun selo kaj ilaro! — Pripensu iom, pro Dio! ankoraŭ tri selitajn ĉevalojn el la sama poŝo, el kiu jam eliĝis paperujeto, lorno, maŝteksita tapiŝo, longa dudek paŝojn kaj larĝa dek, tendo, same granda, kaj ĉiuj stangoj kaj feraĵoj apartenaj! — Se mi ne asertus al vi, ke mi vidis tion proprokule, vi certe ne kredus ĝin.

Kiom ajn embarasita kaj humila la viro ŝajnis mem, kiom ajn malmulte la aliaj atentis pri li, tamen tiu pala aperaĵo, de kiu mi ne povis deturni la okulojn, fariĝis por mi tiel hororetiga, ke mi ne pli longe povis elporti ĝin.

Mi decidis, elŝteliĝi el la societo, kio pro la negrava rolo, kiun mi ludis en ĝi, ŝajnis al mi tre facila. Mi volis reiri al la urbo, la venontan matenon ree provi, kion mi atingos de sinjoro John, kaj, se mi trovus la kuraĝon por tio, demandi pri la stranga griza viro. — Ho, ke mi nur estu sukcesinta tiel forkuri!

Mi efektive jam estis feliĉe ŝtelirinta tra la rozobosko, malsupren de la monteto, kaj troviĝis sur senarba herbokovrita placo; tiam mi, timante esti renkontata ekster la vojoj en la herbaĵo, esplore rigardis ĉirkaŭen. — Kiom mi ektimis, vidante la viron en la griza frako sekvanta kaj alproksimiĝanta min. Li tuj demetis la ĉapelon antaŭ mi kaj tiel profunde riverencis, kiel neniu ankoraŭ faris antaŭ mi! Estis ne dubeble, ke li volis alparoli min, kaj, se mi ne volis esti malĝentila, mi ne povis eviti tion. Mi ankaŭ demetis la ĉapelon, responde klinis min kaj staris nudkapa en la sunbrilo kvazaŭ alforĝita. Plena de timo mi fikse rigardis lin kaj similis birdon, kiun rigidigis la vido de serpento. Li mem ŝajnis tre embarasita; li ne levis la rigardon, klinis sin diversajn fojojn, proksimiĝis kaj alparolis min per mallaŭta, nefirma voĉo, proksimume en la tono de almozpetanto.

„La sinjoro bonvolu pardoni mian trudiĝemon, se mi kuraĝas, tiel nekonata aliri lin; mi havas ion por prezenti al li. Permesu favore —“ — „Sed, pro Dio, sinjoro!“ mi eksplodis, plenigita de timo, „kion mi povas fari por viro, kiu —.“ Ni ambaŭ konfuziĝis kaj, ŝajnas al mi, ruĝiĝis.

Post momento de silentado li ree ekparolis: „Dum la mallonga tempo, kiam mi ĝuis la feliĉon, esti proksime de vi, sinjoro, mi kelkajn fojojn — permesu, ke mi tion diru al vi — vere kun nedirebla admiro povis rigardi la belan, belan ombron, kiun vi en la sunbrilo kaj kvazaŭe kun ia nobla malestimo, mem ne atentante tion, ĵetas for de vi, la belegan ombron jen ĉe viaj piedoj. Pardonu al mi proponon, vere trokuraĝan: ĉu vi eble ne malinklinus, transcedi al mi vian ombron?“

Li eksilentis, kaj mi havis senton, kvazaŭ en mia kapo turniĝus mueleja rado. Kion opinii pri tiu stranga propono, aĉeti de mi mian ombron? Li supozeble estas freneza, mi pensis, kaj per ŝanĝita tono, pli bone akordanta kun la humileco de la lia, mi jene respondis:

„Ej, Ej! karulo, ĉu via propra ombro do ne sufiĉas al vi? Jen kion mi nomas negoco de tute stranga speco.“ Tuj li reekparolis: „Mi havas en mia poŝo diversajn aĵojn, kiuj al la sinjoro eble ne ŝajnus tute senvaloraj; por tiu netaksebla ombro mi konsideras la plej altan prezon nesufiĉa.“

Nun ree min ekkaptis frostotremo, kiam mi estis memorigata pri tiu poŝo; kaj mi ne komprenis, kiel mi povis nomi lin „karulo“. Mi ree prenis la parolon kaj klopodis, laŭ eblo ripari tion per senlima ĝentileco.

„Sed, sinjoro, pardonu al via humila servisto. Mi kredeble ne ĝuste komprenas vian diron; kiel do mia ombro povus — —“. Li interrompis min: „Mi petas sole la permeson de via moŝto, levi vian noblan ombron kaj enpoŝigi ĝin; kiel mi faros tion, estu mia afero. Kompense, por pruvo de mia dankeco al la sinjoro, mi lasos lin elekti inter ĉiuj valoraĵoj, kiujn en la poŝo mi portas kun mi: la vera kreviga radiko, la mandragoro, naskemaj moneroj, rabtaleroj, la telertuko de la ŝildoportisto de Rolando, pendigila gnomo por laŭvola prezo; sed ĉio ĉi kredeble ne konvenas por vi: pli bone la magia ĉapeleto de Fortunato, nove kaj solide rebonigita; ankaŭ monsaketo, kia estis la lia[17].“ — „La monsaketo de Fortunato!“ mi interrompis lin, kaj kiel ajn granda estis mia timo, per tiu unu vorto li estis kaptinta mian tutan spiriton. Mi ricevis kapturnon, kaj antaŭ miaj okuloj estis trembrilado kvazaŭ de duoblaj dukatoj. —

„Via moŝto favore bonvolu rigardi kaj provi tiun saketon.“ Li metis la manon en la poŝon kaj per du fortikaj ledolaĉoj eltiris modere grandan solide kudritan saketon el kordova ledo kaj transdonis ĝin al mi. Mi metis la manon en ĝin kaj eltiris dek ormonerojn, kaj ree dek, kaj ree dek, kaj ree dek; mi rapide prezentis al li la manon: „Bone! ĝi estu; por la saketo vi ricevos mian ombron!“ Li konsente kaptis mian manon, poste tuj ekgenuis antaŭ mi, kaj mi vidis lin kun admirinda lerto delikate deiganta de la herbaĵo mian ombron de l’ kapo ĝis la piedoj, levanta, kunrulanta kaj faldanta kaj fine enpoŝiganta ĝin. Li leviĝis, ankoraŭ unu fojon riverencis antaŭ mi kaj poste retiriĝis al la rozujaro. Ŝajnis al mi, ke tie mi aŭdas lin mallaŭte subridanta. Sed mi forte tenis la saketon per ĝiaj laĉoj; ĉirkaŭ mi la tero estis sunluma kaj en mi ankoraŭ ne estis klara konscio.

II.

Fine mi renkonsciiĝis kaj rapidis forlasi tiun lokon, kien mi esperis jam ne bezoni reveni. Unue mi plenigis miajn poŝojn per oro, poste mi kunligis la laĉojn de la saketo sur mia kolo kaj kaŝis ĝin mem sur mia brusto. Ne atentate mi eliris la parkon, atingis la landvojon kaj direktiĝis al la urbo. Kiam, okupite de miaj pensoj, mi proksimiĝis al la pordego, mi subite aŭdis krii post mi: „Juna sinjoro! he! juna sinjoro! aŭdu do!“ — Mi rigardis returne, maljuna virino kriis post mi: „La sinjoro ja gardu sin, vi perdis vian ombron.“ — „Dankon, panjo!“ Mi ĵetis al ŝi ormoneron pro la bonintenca konsilo kaj iris sub la arbojn.

Tuj ĉe la pordego mi ree devis aŭdi de la gardostaranto: „Sinjoro, kie vi lasis vian ombron?“ kaj tuj poste refoje de kelke da virinoj: „Jesuo kaj Mario! la kompatindulo ne havas ombron!“ Tio komencis tedi min, kaj mi tre zorge evitis, iri en la sunbrilon. Sed tio ne ĉie estis ebla; ekzemple ne sur la Larĝa strato, kiun mi devis kruci la unuan kaj, malfeliĉe por mi, ĝuste en la sama horo, kiam la knaboj venis el la lernejo. Malbenita ĝiba bubo, kiun mi ankoraŭ nun vidas, tuj sciis, ke mia ombro mankas al mi. Ege kriante li denuncis min al la tuta literatura stratbubaro antaŭurba, kiu tuj komencis min kritiki kaj surĵeti per koto. „Ordemaj homoj havas la kutimon“, ili kriis, „kunpreni sian ombron irante en la sunbrilon“. Por malembarasi min de ili, mi malavare ĵetis monon inter ilin kaj saltis en fiakron, kiun havigis al mi kompatemuloj. Tuj kiam mi troviĝis sola en la kaleŝo ruliĝanta, mi ekploregis. Supozeble jam vekiĝis en mi la antaŭsento: ke, je kiom sur la tero mono pli valoras ol merito kaj virto, je tiom la ombro estas pli alte taksata eĉ ol oro; kaj kiel antaŭe mi oferis la riĉecon al mia konscienco, mi nun fordonis la ombron por pura mono; kio povis, kio devis surtere fariĝi el mi?

Mi ankoraŭ estis tre konfuzita, kiam la veturilo haltis antaŭ mia malnova gastejo; mi ektimis sole pro la imago, ankoraŭfoje eniri tiun malbonan subtegmentan ĉambron. Mi igis alporti de tie mian malluksan paketon, malŝate akceptis ĝin, ĵetis kelkajn ormonerojn kaj ordonis veturigi min antaŭ la plej elegantan hotelon. La domo estis turnita al norde, mi ne bezonis timi la sunon. Mi donis oron al la veturigisto, postulis la plej bonajn ĉambrojn de l’ fronta flanko kaj enŝlosis min tie, tuj kiam mi povis.

Kion vi pensas, ke mi faris nun! — Ho, mia kara Chamisso, eĉ antaŭ vi konfesi tion, igas min ruĝiĝi. Mi detiris la fatalan monsaketon de sur mia brusto, kaj, kun ia furiozo, kiu per si mem multiĝis en mi kvazaŭ flagranta brulo, mi eltiris oron el ĝi, kaj oron, kaj oron, kaj pli kaj pli da oro kaj semis ĝin sur la plankon kaj paŝadis sur ĝi kaj tintigis ĝin, kaj ĵetadis, plezurigante mian kompatindan koron per la brilo kaj la sono de l’ oro, ĉiam pli da metalo al la metalo, ĝis mi mem lacigite falis sur tiun luksan kuŝejon kaj diboĉe fosis en ĝi, min ruladis sur ĝi. Tiel pasis la tago, la vespero; mi ne malŝlosis mian pordon, la nokto trovis min kuŝanta sur la oro, kaj poste min kaptis la dormo.

Jen mi sonĝis pri vi; ŝajnis al mi, ke mi staras post la vitropordo de via malgranda ĉambro kaj de tie vidas vin sidanta ĉe via labortablo inter skeleto kaj fasko da sekigitaj kreskaĵoj; antaŭ vi estis malfermitaj la verkoj de Haller, Humbold kaj Linné, sur via sofo kuŝis volumo de Goethe kaj la Magia Ringo[18]; mi longe rigardis vin kaj ĉiun aĵon en via ĉambro, kaj post tio ree vin; sed vi ne moviĝis, nek spiris, vi estis malviva.

Mi vekiĝis. Ŝajnis esti ankoraŭ tre frue. Mia horloĝo estis haltinta. Mi sentis min kvazaŭ bastonita, krome soifa kaj malsata; de la antaŭa mateno mi ne manĝis. Indigne kaj tedite mi forpuŝis tiun oron, per kiu ĵus antaŭe mi satigis mian malsaĝan koron; nun ĝi tedis min, kaj mi ne sciis, kion fari pri ĝi. Ĝi ne povis resti tiel sur la planko. Mi provis, ĉu la saketo ree englutus ĝin. — Ne. Neniu el miaj fenestroj malfermiĝis super la maro. Fine mi devis konsenti kaj ĝin pene kaj ŝvitante porti al granda ŝranko, staranta en iu kabineto, kaj enpaki ĝin tie. Mi restigis nur kelke da plenmanoj. Fininte la laboron, mi konsumite kuŝigis min en apogseĝon kaj atendis, ĝis homoj komencis moviĝi en la domo. Mi igis, tuj kiam tio estis ebla, alporti manĝaĵojn kaj voki la mastron.

Kun tiu viro mi priparolis la estontan aranĝon de mia loĝejo. Por mia persona servado li rekomendis al mi iun Bendel[19], kies fidela kaj inteligenta fizionomio tuj favorigis min al li. Li estis la sama, kies sindonemo de tiam konsolante akompanis min tra la mizero de l’ vivo kaj min helpis, elporti mian malgajan sorton. Mi pasigis la tutan tagon en miaj ĉambroj kun senmastraj servistoj, ŝuistoj, tajloroj kaj komercistoj; mi establis min kaj precipe aĉetis tre multe da valoraĵoj kaj gemoj, por forigi almenaŭ iom de la multa amasigita oro; sed neniel ŝajnis al mi, ke la amaso povus malpliiĝi.

Dume okupadis min angorigaj duboj pri mia stato. Mi tute ne kuraĝis eliri el mia pordo kaj vespere igis bruligi en mia salono kvardek vakskandelojn, antaŭ ol forlasi la mallumon. Tremante mi rememoris la teruran scenon kun la lernejanoj. Kiom ajn da kuraĝo mi bezonis por tio, mi decidis ankoraŭ unu fojon provi la publikan juĝon. — Tiutempe la noktoj estis lunlumaj. Vespere mi ĉirkaŭvolvis min per larĝa mantelo, profunde surŝovis mian ĉapelon kaj elŝteliĝis el la domo, tremante kiel krimulo. Nur sur izolita placo mi eliris el la ombro de la domoj, de kiuj ŝirmate mi venis ĝis tiu loko, en la lunlumon, preparita, aŭdi mian sorton el la buŝo de la pasantoj.

Ŝparigu al mi, kara amiko, la doloran ripeton de ĉio, kion mi devis elporti. La virinoj ofte montris plej profundan kompaton, kiun mi sentigis al ili; kaj tiuj elmontraĵoj ne malpli trapikis mian koron ol la moko de la junularo kaj la fiera malestimo de la viroj, precipe de tiaj dikaj vastkorpuloj, kiuj mem ĵetis larĝan ombron. Bela ĉarma knabino, kiu ŝajne akompanis siajn gepatrojn, singarde rigardantajn nur antaŭ siajn piedojn, okaze turnis al mi sian luman okulon; ŝi videble ektimis rimarkante mian senombrecon, kaŝis sian belan vizaĝon en sia vualo, mallevis la kapon kaj senbrue preteriris.

Pli longe mi ne elportis tion. Salecaj torentoj eliĝis el miaj okuloj, kaj kun fendita koro mi ŝanceliĝante retiriĝis en la mallumon. Mi devis min apogi al la domoj, por firmigi miajn paŝojn, kaj malrapide kaj malfrue mi atingis mian loĝejon.

La nokton mi pasigis sendorma. La sekvintan tagon mi tuj ordonis, ĉie serĉi la viron en la griza frako. Eble mi sukcesus retrovi lin, mi pensis, kaj kiel bonŝance, se li, kiel mi, pentus pri la malprudenta interŝanĝo! Mi venigis Bendel, li ŝajnis vigla kaj lerta; — mi precize pentris al li la viron, kiu posedas trezoron, mi diris, sen kiu la vivo por mi nur estas turmento. Mi indikis al li la tempon, la lokon, kie mi vidis lin, priskribis al li ĉiujn ĉeestintojn kaj aldonis ankoraŭ jenan signon: li precipe demandu pri Dollond-lorno, pri turka tapiŝo trateksita per oro, pri luksa ekskursotendo kaj fine pri nigraj rajdoĉevalviroj, kies historio, mi diris, ne precizigante la kielon, estas ligita kun tiu de la enigma viro, kiu al ĉiu ŝajnis negrava kaj kies apero detruis la trankvilon kaj la feliĉon de mia vivo.

Finparolinte mi alportis ŝarĝaĵon da oro tiom grandan, kian mi povis porti, kaj krome almetis gemojn kaj juvelojn de sufiĉe granda valoro. „Bendel“, mi diris, „tio malbaras multajn vojojn kaj faciligas multon, kio ŝajnis neebla; ne estu avara pri ĝi, kiel mi ne estas, sed iru kaj ĝojigu vian mastron per sciigoj, sur kiuj estas bazita lia sola espero.“

Li foriris. Malfrue kaj malĝoja li revenis. Neniu el la servistoj de sinjoro John, neniu el liaj gastoj — li parolis kun ĉiuj — memoris eĉ nur iomete la viron en la griza vesto. La nova teleskopo ĉeestis, kaj neniu sciis, de kie ĝi venis; la tapiŝo kaj la tendo estis ankoraŭ sur la sama monteto, la servistoj gloris la riĉecon de sia mastro, kaj neniu sciis, de kie li ricevis tiujn novajn valoraĵojn. Li mem havis plezuron pri ili, kaj estis al li indiferente, ke li ne sciis ilian devenon; la ĉevalojn havis en siaj staloj la junaj sinjoroj, kiuj rajdis sur ili, kaj ili alte laŭdis la malavarecon de sinjoro John, kiu tiutage donacis al ili la ĉevalojn. Jen kiom mi sciiĝis el la detala rakonto de Bendel, kies rapidema fervoro kaj prudenta konduto, malgraŭ la foresto de sukceso, ricevis mian merititan laŭdon. Malgaja mi faris signon al li, ke li lasu min sola.

„Mi raportis“, li denove ekparolis, „al mia sinjoro pri la afero por li plej grava. Restas al mi io por transdiri, kion hodiaŭ matene komisiis al mi homo, kiun mi renkontis antaŭ la pordo elirante por mia afero, en kiu mi tiel malbone sukcesis. La propraj vortoj de tiu viro estis: “Diru al sinjoro Petro Schlemihl, ke li ne plu vidos min ĉi tie, ĉar mi estas veturonta trans la maron kaj favora vento ĝuste vokas min al la haveno. Sed post jara intertempo mi havos la honoron, viziti lin kaj tiam proponi al li alian, tiam eble por li akceptindan negocon. Prezentu al li miajn plej humilajn komplimentojn kaj certigu lin pri mia dankeco“. Mi demandis lin, kiu li estas, sed li diris, ke vi bone konas lin.“

„Kiel aspektis la viro?“ mi kriis plena de antaŭsento, kaj Bendel priskribis al mi la viron en la griza frako, trajto post trajto, vorto post vorto, same kiel li priskribis en sia antaŭa rakonto la viron, pri kiu li klopodis informi sin. —

„Malfeliĉulo!“ mi ekkriis, tordante la manojn, „tio ja estis li mem!“ Jen li subite malblindiĝis: „Jes, ĝi estis li, vere estis!“ li timigite ekkriis, „kaj mi blindigita, stulta ne rekonis lin kaj perfidis mian mastron!“

Ploregante li eksplodis per plej maldolĉaj riproĉoj kontraŭ si mem, kaj lia malespero devis eĉ al mi sentigi kompaton. Mi konsolis lin, certigis al li kelke da fojoj, ke mi ne dubas pri lia fidelo, kaj tuj sendis lin al la haveno por, se eble, sekvi la postsignojn de tiu stranga viro. Sed en tiu sama mateno multe da ŝipoj, kiujn malfavoraj ventoj retenis en la haveno, estis ekveturintaj; ĉiuj destinitaj por aliaj regionoj de l’ mondo, ĉiuj por aliaj marbordoj, kaj la grizulo estis malaperinta kiel ombro, ne lasante postsignon.

III.

Kiom utilus flugiloj al tiu, kiu estas firme alforĝita per feraj ĉenoj? Li devus malgraŭ ili kaj eĉ pli terure malesperi. Mi kuŝis, kiel Faffner[20] ĉe sia trezoro, senigite de ĉia homa konsolo kaj suferante de malhavo ĉe mia oro; mi jam ne amis ĝin, mi ĝin malbenis, ĉar per ĝi mi vidis min izolita de ĉia vivo. En mi sola konservante mian malgajan sekreton, mi timis la plej malaltan el miaj servistoj, kiun samtempe mi devis envii; ĉar li havis ombron, li rajtis sin montri en la sunbrilo. Mi forfunebris en miaj ĉambroj la tagojn kaj noktojn, kaj la ĉagreno manĝetis mian koron.

Ankoraŭ iu alia antaŭ miaj okuloj konsumiĝis de sufero; mia fidela Bendel ne ĉesis sin turmenti per silentaj riproĉoj, ke li trompis la fidon de sia bona mastro ne rekonante tiun, kiun serĉi li estis komisiita kaj kun kiu li devis konsideri intime ligita mian malgajan sorton. Sed mi neniel povis riproĉi lin; mi rekonis en la okazaĵo la enigman naturon de la nekonato.

Por preterlasi nenian provon, foje mi sendis Bendel kun multvalora brilianta ringo al la plej fama pentristo de la urbo invitigante lin, fari al mi viziton. Li venis, mi forigis miajn servistojn, ŝlosis la pordon, sidiĝis apud la viro, kaj, glorinte lian arton, mi kun premiĝanta koro turnis min al la afero mem; antaŭe mi igis lin promesi nepran diskretecon.

„Sinjor’ profesoro“, mi daŭrigis, „ĉu por homo plej malbonŝance perdinta sian ombron vi eble povus pentri falsan ombron?“ — „Vi parolas pri ĵetata ombro?“ — „Certe, tian mi celas.“ — „Sed“, li plue demandis min, „per kia mallertaĵo, per kia malzorgo li do povis perdi sian ombron?“ „Kiel tio fariĝis“, mi respondis, „ja eble estas tre malgrave; tamen aŭdu, ke en Ruslando“, mi senhonte mensogis al li, „kie la pasintan vintron li faris vojaĝon, foje, ĉe eksterordinara malvarmo, lia ombro tiom frostofiksiĝis al la tero, ke li jam ne povis deigi ĝin.“

„La falsa ĵetata ombro, kiun mi povus pentri al li“, la profesoro respondis, „tamen estus nur tia, ke li nepre perdus ĝin per movo eĉ plej malgranda, — precipe se li tiel malmulte estis alligita al sia propra ombro, kiel oni povas konkludi laŭ via rakonto mem; kiu ne havas ombron, ne iru en sunbrilon, jen l’ aĵo plej prudenta kaj plej sendanĝera“. Li leviĝis kaj foriris, ĵetante al mi trapikan rigardon, kiun la mia ne povis elporti. Mi refalis en mian seĝon kaj kaŝis mian vizaĝon en miaj manoj.

Tian ankoraŭ trovis min Bendel, kiam li eniris. Li vidis la doloron de sia mastro kaj volis silente kaj respekte retiriĝi. — Mi levis la rigardon, — mi subfalis sub la pezo de mia ĉagreno, mi devis komuniki ĝin: „Bendel“, mi kriis al li, „vi sola, kiu vidas kaj respektas miajn suferojn, kiu ŝajnas ne voli ekkoni ilian kaŭzon sed nur silente kaj sindone dividi ilin kun mi, venu al mi, Bendel, kaj estu la konfidato de mia koro. La trezoron de mia oro mi ne forŝlosis de vi, mi ne volas forŝlosi de vi ankaŭ la fonton de mia aflikto. — Bendel, ne forlasu min. Bendel, vi vidas min riĉa, malavara, bonevola; vi opinias, ke la tuta mondo devus glori min, kaj vi vidas min evitanta la mondon kaj min forŝlosanta de ĝi. Bendel, tiu mondo juĝis, ĝi forpuŝis min, kaj eble eĉ vi deturnos vin de mi, sciiĝinte mian teruran sekreton: Bendel, mi estas riĉa, malavara, bonevola, sed, — ho Dio! — mi ne havas ombron!“ —

„Ne havas ombron?“ terurite ekkriis la bonulo, kaj larmoj tuj verŝiĝis el liaj okuloj. — „Ve al mi, ke mi naskiĝis por servi al senombra mastro!“ Li eksilentis kaj mi kaŝis mian vizaĝon en miaj manoj!

„Bendel“, mi malfrue kaj tremante aldonis, „nun vi posedas mian sekreton, nun vi povas perfidi ĝin. Iru kaj atestu kontraŭ mi.“ Ŝajnis, ke en lia interno okazas akra batalo; fine li sin teren ĵetis antaŭ mi, kaptis mian manon kaj surverŝis ĝin per siaj larmoj. „Ve!“ li ekkriis. „Kion ajn opinias la mondo, pro ombro mi nek povas, nek volas forlasi mian bonan mastron; mi agos prefere honeste ol saĝe: mi restos ĉe vi, pruntos al vi mian ombron, helpos al vi, kie mi povos, kaj kie mi ne povos, mi ploros kun vi.“ Mi ĵetis min al lia kolo, mirante pro tia nekutimata pensmaniero, ĉar mi estis konvinkita, ke ne pro oro li faris tion.

De tiu tempo iom ŝanĝiĝis mia sorto kaj mia vivoaranĝo. Estas ne priskribeble, kiel zorgeme Bendel sciis kaŝi mian mankon. Ĉie li estis antaŭ mi kaj kun mi, antaŭvidante ĉion, farante preparojn kaj, kie ne antaŭvidite minacis danĝero, tuj kovrante min per sia ombro; ĉar li estis pli granda kaj pli larĝa ol mi. Tial mi kuraĝis ree min montri inter la homoj kaj komencis ludi gravan rolon en la mondo. Mi ja devis ŝajne alpreni multe da strangaĵoj kaj kapricoj; sed ili bone konvenas al riĉulo. Kaj tiel longe, kiel la vero restis kaŝita, mi ĝuis ĉiajn honoron kaj respekton, kiaj estis ŝuldataj al mia oro. Pli trankvila mi atendis la viziton de la enigma nekonato, promesitan por la tempo post unu jaro.

Mi tre bone sentis, ke mi ne devis resti longe en loko, kie oni jam vidis min sen ombro kaj kie mia senombreco do facile povis malkaŝiĝi. Krome mi, eble jam nur kiel sola, ankoraŭ pensis pri tio, kia mi montris min ĉe sinjoro John, kaj tio estis por mi prema memoro. Tial mi volis ĉi tie nur fari provon, por aliloke povi pli facile kaj certece konduti; — sed prezentiĝis io, kio min kelkatempe retenis per mia vanteco: jen kie en la homo la ankro plej certe enfundiĝas.

La sama bela Fanny, kiun mi refoje renkontis aliloke, montris por mi, ne memorante, ke ŝi iam vidis min, iom da intereso; ĉar nun mi havis spriton kaj saĝon. Kiam mi parolis, oni aŭskultis, kaj mi mem ne sciis, kiel mi akiris la arton, tiel facile konversacii kaj direkti la konversacion. — La impreso, kiun mi kredis estis farinta al la belulino, forprenis de mi la prudenton, kiel ĝuste ŝi deziris; kaj de nun mi sekvis ŝin kun mil penoj tra la ombro kaj la krepusko, kie ajn mi povis. Mi estis vanta sole pri tio, vantigi ŝin pri mi; kaj malgraŭ la deziro mi ne povis peli mian ebrion el la kapo en la koron.

Sed por kio longe kaj detale ripeti al vi la tute ordinaran aferon? — Vi mem sufiĉe ofte rakontis ĝin al mi pri aliaj honestuloj. — Al la malnova, bone konata ludo, en kiu mi naive prenis sur min trivialan rolon, aliĝis, estas vere, speciale verkita katastrofo, ne atendite de mi kaj de ŝi kaj de ĉiuj.

Kiam iuvespere laŭ mia kutimo mi estis kuniginta societon en ĝardeno, mi promenis brako en brako kun la sinjorino, en ioma malproksimo de la aliaj gastoj, kaj klopodis artifiki frazaĵojn. Ŝi estis deceme turninta sian rigardon altere kaj dolĉe reciprokis la premon de mia mano. Jen neatendite post ni elnubiĝis la luno, — kaj ŝi vidis nur sian ombron falanta antaŭ nin. Ŝi forte ektremis kaj konsternite rigardis min, poste denove la teron, per la okulo serĉante mian ombron; kaj kio okazis en ŝi, tiel strange pentriĝis sur ŝiaj mienoj, ke mi estus eminta laŭte ekridi, se mi ne mem sentus malvarmajn fluojn sur la dorso.

Mi ellasis ŝin svenantan el mia brako, flugis kvazaŭ sago tra la teruritaj gastoj, atingis la pordon, min ĵetis en la unuan veturilon, kiun mi tie trovis staranta, kaj reveturis al la urbo, kie ĉi-foje je mia malfeliĉo mi lasis la gardeman Bendel. Li ektimis vidante min, unu vorto malkaŝis al li ĉion. Tuj oni venigis poŝtoĉevalojn. Mi prenis kun mi nur unu el miaj servistoj, ruzegan friponon, nomatan Rascal[21], kiu estis sciinta necesigi sin al mi per sia lerto kaj ne povis eĉ nur supozeti ion pri la hodiaŭa okazaĵo. En la sama nokto mi ankoraŭ trapasis tridek mejlojn. Bendel postrestis por malaranĝi mian mastraĵon, donaci oron, kaj alvenigi l’ aĵon plej necesan. Kiam li atingis min en la sekvinta tago, mi ĵetis min inter liajn brakojn kaj ĵuris al li, — tute ne, ke mi ne plu faros malsaĝaĵojn, sed nur, ke estonte mi estos pli singarda. Ni sen interrompo daŭrigis nian vojaĝon, trans la limon kaj la montaron; ne pli frue ol sur la alia deklivo, disigite jam per alta remparo de tiu fatala tero, mi lasis min decidigi, en proksima kaj malmulte vizitata banloko ripozi de ĉiuj penoj kaj lacigoj.

IV.

En mia rakonto mi devos rapide transpasi tempon, ĉe kiu mi volontege pli longe haltus, se mi scius en la memoro elvoki ĝian vivan spiriton. Sed la koloro, kiu ĝin vivigis kaj sole povas revivigi, estingiĝis en mi, kaj kiam mi volas retrovi en mia brusto la sentimentojn, kiuj tiam levis ĝin tiel potence, la dolorojn kaj la feliĉon, la piajn iluziojn, — tiam mi vane batas al roko, kiu jam ne donas vivan fonton; la dio forlasis min. Kiel ŝanĝite ĝi nun rigardas min, tiu pasinta tempo! — Tie en la banloko mi estis ludonta heroan rolon; sed la prezentado enamiĝas en paron de bluaj okuloj. La gepatroj, trompite de la ludo, ĉiamaniere klopodas por rapide definitivigi la aferon, kaj la trivialan farson finas mokego. Kaj jen ĉio, ĉio! — Tio ŝajnas al mi senspritaĉa kaj banala, kaj samtempe estas terure, ke tia povas ŝajni al mi tio, kio foje metis en mian bruston tiel riĉan, grandan senton. Mina[22], kiel mi iam ploris vin perdante, tiel mi ploras nun, ke mi ankaŭ en mi ne povas retrovi vin. Ĉu mi do tiom maljuniĝis? — Ho mizera racio! Nur unu pulsobato de tiu tempo, ankoraŭ nur unu momento de tiu revo. — Sed ne! Soleca mi estas sur la dezerta maro de viaj maldolĉaj akvoj, kaj antaŭ longe la ŝaŭmantaĵo elŝprucis el la lasta pokalo de ĉampano.

Mi estis antaŭsendinta Bendel kun kelkaj sakoj da oro, por ke li aranĝu por mi en la urbeto loĝejon laŭ miaj bezonoj. Tie li dissemis multe da mono, kaj iom neprecize parolis pri la eminenta fremdulo, al kiu li servas (ĉar mi ne volis, ke li diru mian nomon), kaj tio naskis en la bonuloj strangajn pensojn. Tuj kiam mia domo estis preta por akcepti min, Bendel revenis por akompani min tien. Ni ekvojaĝis.

Proksimume unu mejlon for de la urbo, sur vasta sunluma loko, feste ornamita homamaso baris al ni la vojon. La veturilo haltis. Muziko, sonorado, kanonpafoj aŭdiĝis, laŭta vivukrio flugis tra la aero, — antaŭ la pordoklapo de la veturilo aperis ĥoro da blanke vestitaj junulinoj. Ĉiuj estis eksterordinare belaj, sed kompare kun la unu ili malaperis, kiel la steloj de l’ nokto kompare kun la suno. Ŝi elpaŝis el la mezo de l’ fratinoj; la alta delikata figuro honteme ruĝiĝante ekgenuis antaŭ mi kaj prezentis al mi sur silka kuseno kronon plektitan el laŭro, olivobranĉoj kaj rozoj; ŝi diris kelke da vortoj malbone preparita kaj novulo sur la scenejo, mi dum pri majesteco, respekto kaj amo, kiujn mi ne komprenis, sed kies sorĉa arĝentosono ebriigis miajn orelon kaj koron. Ŝajnis al mi, ke jam unu fojon preterpasis min tiu ĉiela aperaĵo. La ĥoro komencis kaj kantis la laŭdon al bona reĝo kaj la feliĉon de lia popolo.

Kaj tiu sceno, kara amiko, okazis meze en la sunbrilo! Ŝi ankoraŭ genuis du paŝojn antaŭ mi, kaj mi, senombra, ne povis transsalti tiun interspacon, ne miaflanke ĵeti min surgenuen antaŭ tiu anĝelo. Ho, kiom mi estus doninta por ombro en tiu momento! Mi devis kaŝi mian honton, mian angoron, mian malesperon profunde en la fundo de mia veturilo. Bendel fine decidiĝis por mi. Li elsaltis de la alia flanko el la veturilo; mi ankoraŭ revokis lin kaj donis al li el mia kesteto, ĝuste kuŝanta ĉemane, grandvaloran diamantan kronon, kiu iam estis destinita por la bela Fanny. Li paŝis antaŭen, kaj, parolante en la nomo de sia mastro, li diris, ke mi nek povas, nek volas akcepti tiajn honoraĵojn kaj ke supozeble per eraro okazis ĉio ĉi, sed ke tamen mi dankas al la bonaj loĝantoj de la urbo pro ilia bona intenco. Dume li prenis la prezentatan florkronon de ĝia loko kaj anstataŭis ĝin per la brilianta diademo; poste li respekte etendis sian manon al la junulino, por relevi ŝin, kaj forigis per gesto la pastraron, la magistraton kaj ĉiujn deputitarojn. Neniu plu estis allasata. Li ordonis al la homamaso disiĝi kaj cedi lokon al la ĉevaloj, resaltis en la veturilon kaj galopege ni forveturis al la urbeto, pasante sub triumfarko konstruita el foliaĵo kaj floroj. — La kanonoj ne ĉesis pafi. — La veturilo haltis antaŭ mia domo; mi rapide ensaltis en la pordon, disigante la popolamason allogitan de la deziro, vidi min. La popolaĉo vivukriadis sub mia fenestro, kaj mi igis pluvi el ĝi duoblajn dukatojn. Vespere la urbo estis memvole iluminata. —

Kaj mi ankoraŭ neniel sciis, kion signifas ĉio ĉi kaj por kiu mi estas prenata. Mi forsendis Rascal, por ke li informu sin. Oni rakontis al li, ke oni ricevis certajn sciigojn, ke la bona reĝo de Prusio sub la nomo de grafo vojaĝas tra la lando; ke oni rekonis mian adjutanton kaj ke li perfidis sin kaj min; kiel granda fine estis la ĝojo, kiam oni estis certa, havi min en la loko mem. Nun, estas vere, oni ekkomprenis, ke evidente mi volas gardi nepran inkogniton kaj kiom malprave oni agis tiel altrude levante la vualon. Sed ke mi tiel favoroplene, tiel indulgeme koleretis, — ke mi certe ne povos ne pardoni al ilia bona koro.

Al mia sentaŭgulo la afero ŝajnis tiel amuza, ke li per punaj paroloj kiel eble plej klopodis, provizore plifortigi la kredon de tiuj bonaj homoj. Li prezentis al mi tre komikan raporton, kaj, vidante min amuzita per ĝi, li regalis min eĉ per la petolaĵoj, kiujn li faris. — Ĉu mi devas konfesi? Esti rigardata kiel la respektata estro, flatis min tamen, kvankam tio okazis nur per intermikso.

Por la sekvonta vespero mi ordonis prepari feston sub la arboj ombrantaj la lokon antaŭ mia domo kaj inviti al ĝi la tutan urbon. La mistera forto de mia saketo, la klopodoj de Bendel kaj la aktiva elpensemo de Rascal sukcesis, venki eĉ la tempon. Efektive estas mirige, kiel lukse kaj bele ĉio aranĝiĝis en tiel malmultaj horoj. Kiaj pompo kaj abundo jen naskiĝis! Ankaŭ la ingenia lumilaro estis tiel saĝe dislokita, ke mi sentis min tute sendanĝera. Nenio estis forgesita, mi nur povis laŭdi miajn servistojn.

La vespero alvenis. La gastoj aperis kaj estis prezentataj al mi. Pri la majesteco oni ne plu parolis; sed kun profundaj respekto kaj humilo oni min nomis: sinjor’ grafo. Kion fari? Mi toleris la grafecon kaj restis de nun graf’ Petro. Meze de la tumulto de l’ festo mia animo deziris nur ŝin sole. Malfrue ŝi aperis, ŝi, kiu estis la krono kaj ĝin portis. Ŝi deceme sekvis siajn gepatrojn kaj ŝajnis ne scii, ke ŝi estas la plej bela. Estis prezentataj al mi sinjoro la arbaristo, lia edzino kaj lia filino. Al la gepatroj mi sciis diri multe da agrablaj kaj ĝentilaj paroloj; sed antaŭ la filino mi staris kvazaŭ riproĉata knabo, ne povante eligi eĉ unu vorton. Fine mi balbutante petis ŝin, honori tiun feston akceptante en ĝi la rolon, kies signo ŝin ornamas. Honteme kun kortuŝa rigardo ŝi petis indulgon; sed antaŭ ŝi pli hontema ol ŝi mem, mi kiel unua regato en profunda respekto prezentis al ŝi mian omaĝon, kaj la konduto de la grafo fariĝis por ĉiuj gastoj modelo kaj ordono, kiujn sekvi ili ĝoje fervoris. Majesteco, senkulpo kaj gracio, interligite kun belo, regis ĝojan feston. La feliĉaj gepatroj de Mina opiniis altigita sian infanon sole por honori ilin; mi mem estis en nedirebla ebrio. Kiujn mi ankoraŭ havis el la juveloj siatempe aĉetitaj por liberigi min de embarasa oro, ĉiujn perlojn, ĉiujn valorŝtonojn mi ordonis meti en du kovritajn pladojn kaj dum la manĝo rondirigi inter ŝiaj kunulinoj kaj ĉiuj sinjorinoj en la nomo de la reĝino; dume oro sen interrompo estis ĵetata trans la antaŭmetitajn barierojn al la popolo ĝojkrianta.

La sekvintan matenon Bendel konfidencie sciigis al mi, ke la suspekto, kiun li jam de longe sentis pri la honesto de Rascal, nun certiĝis. Hieraŭ li trompe ŝtelis tutajn sakojn da oro. „Ni malenviu al tiu senhava ruzulo la malgrandan akiraĵon; mi volonte donacas al ĉiuj, kial ne ankaŭ al li? Hieraŭ li kaj ĉiuj novaj servistoj, kiujn vi donis al mi, honeste servis al mi, ili ĝoje helpis min, festi ĝojan feston.“

Oni ne plu parolis pri tio. Rascal restis la unua el miaj servistoj. Sed Bendel estis mia amiko kaj konfidenciulo. Li kutimiĝis rigardi mian riĉecon neelĉerpebla, kaj li ne klopodis koniĝi ĝiajn fontojn; kontraŭe li, konformiĝante al miaj intencoj, helpis min en la elpensado de okazoj por aperigi ĝin kaj malŝpari oron. Pri tiu nekonato, la pala kaŝglitulo, li sciis nur tion: ke sole li povas liberigi min de la malbeno sur mi pezanta kaj ke mi timas lin, sur kiu estas bazita mia sola espero; krome, ke mi estas konvinkita, ke li povos min trovi ĉie kaj mi lin nenie, kaj ke mi tial, atendante la fiksitan tagon, ĉesigis la vanan serĉadon.

La lukseco de mia festo kaj mia konduto dum ĝi komence subtenis en la kredemaj loĝantoj de la urbo ilian antaŭformitan opinion. Sed tre baldaŭ ja laŭ la gazetoj montriĝis, ke la tuta fabela vojaĝo de la reĝo de Pruslando estis nura senbaza famo. Sed ia reĝo mi tamen estis laŭ ilia opinio kaj do devis resti, eĉ unu el la plej riĉaj kaj reĝaj, kiuj ajn ekzistas. Oni nur ne precize sciis, kiu reĝo. La mondo neniam havis kaŭzon por plendi pri manko de monarkoj, plej malmulte en niaj tagoj; tiuj bonuloj, ankoraŭ ne vidintaj iun, kun egala bonŝanco konjektis jen pri tiu jen pri alia. — Graf’ Petro ĉiam restis, kiu li estis en realo.

Foje inter la bangastoj aperis komercisto, kiu bankrotis por riĉigi sin; li ĝuis ĝeneralan estimon kaj ĵetis larĝan, kvankam iom palan ombron. Ĉi tie li volis parade montri la riĉaĵon de li kolektitan, kaj li eĉ ekhavis la ideon, konkuri kun mi. Mi uzis mian saketon kaj baldaŭ atingis, ke la kompatindulo devis refoje bankroti kaj iri trans la montaron, por savi sian reputacion. Tiel mi malembarasis min de li. — En tiu regiono mi faris multe da sentaŭguloj kaj mallaborantoj!

Malgraŭ la reĝaj pompo kaj malŝparado, per kiuj mi subigis al mi ĉion, en mia domo mi vivis tre simple kaj retirite. Mi estis farinta por mi regulo plej grandan singardemon; neniu alia ol Bendel, indiferente sub kiu preteksto, rajtis eniri la ĉambrojn, en kiuj mi loĝadis. Tiel longe, kiel brilis la suno, mi tenis min enŝlosita kun li en ili, kaj oni diris: la grafo laboras en sia kabineto. Al tiuj laboroj rilatis la oftaj kurieroj, kiujn mi sendis kaj ricevis pro ĉia bagatelo. — Nur vespere, inter miaj arboj aŭ en mia salono, lerte kaj riĉe lumigita laŭ la disponoj de Bendel, mi akceptis societon. Se mi eliris, dum kio Bendel ĉiam devis observi min per akrevidaj okuloj, tio okazis nur, por viziti la arbaristan ĝardenon, sole pro ŝi; ĉar la plej interna koro de mia vivo estis mia amo.

Ho, bona Chamisso, mi esperas, ke vi ankoraŭ ne forgesis, kio estas amo! Ĉi tie mi lasas al vi multe por kompletigi. Mina vere estis bona, dolĉa infanino, inda de amo. Mi estis kateninta al mi ŝian tutan fantazion; en sia humilo ŝi ne sciis, per kio ŝi povis meriti, ke mi eĉ nur ĵetis rigardon al ŝi; kaj ŝi donis amon por amo per la plena juneca forto de senkulpa koro. Ŝi amis kiel virino, oferante sin tutan; memforgese, sinfordone pensante nur pri tiu, kiu estis ŝia vivo, senzorge, ĉu ŝi mem pereos: tio estas, ŝi vere amis. —

Sed mi —, ho kiel terurajn horojn — terurajn kaj tamen indajn, ke mi deziru ilian revenon — mi ofte forploris sur la brusto de Bendel, kiam mi post la unua senkonscia ebrieco estis rekolektinta miajn pensojn kaj akre rigardinta min mem! Mi, kiu senombra, kun malica egoismo pereigante ĉi tiun anĝelon, per mensogoj ŝtele altiris al mi la puran animon! Jen mi decidis, mem malkaŝi al ŝi mian sekreton; jen mi promesis per solenaj ĵuroj, ke mi forŝiros min de ŝi kaj forkuros; jen ree mi ekploris kaj interkonsentis kun Bendel, kiel vespere mi vizitos ŝin en la arbarista ĝardeno. —

En aliaj tempoj mi mensogis al mi mem pri grandaj esperoj pro la proksima vizito de la griza nekonato kaj denove ploris, vane provinte kredi al ili. Mi estis elkalkulinta la tagon, en kiu mi atendis revidi la teruran; ĉar li estis dirinta: post jara intertempo, kaj mi konfidis al lia diro.

La gepatroj estis bonaj respektindaj maljunuloj, kiuj tre amis sian solan infanon; la tuta interrilato surprizis ilin jam ekzistante, kaj ili ne sciis, kion fari en tio. Ili antaŭe ne estis revintaj, ke graf’ Petro povus eĉ nur pensi pri ilia infanino; nun li eĉ amis ŝin kaj estis responde amata. — La patrino ja estis sufiĉe vanta, por pensi pri parenciĝo kaj klopodi por ĝia efektivigo; la bona natura saĝo de la patro rifuzis tian ekstravagancan ambicion. Ambaŭ estis konvinkitaj pri la pureco de mia amo — ili povis fari nenion krom preĝi por sia infanino.

Jen venas en mian manon letero de Mina, skribita en tiu tempo. — Jes, tio estas ŝia skribo! Mi volas ĝin kopii por vi:

„Mi estas malforta, sensaĝa knabino; povus imagi, ke mia amato, ĉar mi lin arde, arde amas, ne volus kaŭzi doloron al la kompatinda knabino. — Ho, vi estas tiel bona, tiel nedireble bona; sed ne komprenu min malĝuste. Vi ne oferu, ne volu oferi al mi ion. Ho Dio! mi povus malami min, se vi farus tion. Ne, — vi igis min senlime feliĉa, vi instruis min ami. Daŭrigu vian vojon! — Mi ja scias mian sorton, graf’ Petro ne apartenas al mi, apartenas al la mondo. Mi volas esti fiera aŭdante: tio estis li, kaj tio ree li estis, kaj tion li plenumis; tie oni adoris lin, kaj tie oni diigis lin. Vidu, kiam mi pensas tion, mi koleretas kontraŭ vi, ke ĉe naiva infanino vi povas forgesi vian altan destinon. — Foriru! Alie tiu penso fine malfeliĉigos min, kiu per vi estas tiel feliĉa, ho! tiel feliĉega. — Ĉu mi ne ankaŭ plektis olivobranĉon kaj rozoburĝonon en vian vivon kiel en la florkronon, kiun mi estis permesata prezenti al vi? Mi havas vin en la koro, mia amato, ne timu foriri de mi, — mortos mi, ho! tiel feliĉega, tiel nedireble feliĉega per vi!“ —

Vi povas imagi, kiel tiuj vortoj devis fendi mian koron. Mi diris al ŝi, ke mi ne estas tio, por kio oni ŝajnas preni min; ke mi nur estas riĉa, sed senlime mizera viro. Ke sur mi pezas malbeno, kiu estu la sola sekreto inter ŝi kaj mi, ĉar mi ankoraŭ ne tute perdis la esperon, esti liberigata de ĝi. Ke la veneno de miaj tagoj estas la timo, ke ŝin mi povus ŝiri kun mi en la abismon; ŝin, kiu estas la sola lumo, la sola feliĉo, la sola koro de mia vivo. Poste ŝi denove ploris tial, ke mi estas malfeliĉa. Ho, ŝi estis tiel amema, tiel bona! Povante ŝparigi al mi nur unu larmon, ŝi — kun kioma feliĉego! — por pago estus oferinta sin mem tutan.

Sed ŝi tute ne komprenis ĝuste mian diron; ŝi nun supozis min ia princo, kiun trafis peza pundecido, ia ekzilita eminentulo, kaj ŝia fantazio ne laciĝis pentri al ŝi inter heroaj bildoj belege la amaton.

Foje mi diris al ŝi: „Mina, la lasta tago en la venonta monato povas ŝanĝi kaj decidi mian sorton; se tio ne okazos, mi devos morti, ĉar mi ne volas malfeliĉigi vin.“ — Ŝi plorante kaŝis sian kapon sur mia brusto. „Se via sorto ŝanĝiĝos, lasu min nur scii, ke vi estas feliĉa, mi ne havas pretendon pri vi. — Se vi estos mizera, ligu min al via mizero, por ke mi helpu al vi porti ĝin.“

„Knabino, knabino, reprenu ĝin, tiun rapidan, tiun malsaĝan vorton, kiu forkuris el viaj lipoj! Ĉu vi konas ĝin, tiun mizeron, ĉu vi konas ĝin, tiun malbenon? Ĉu vi scias, kiu estas via amato, — kion li —? Ĉu vi ne vidas min konvulsie ektremanta kaj kaŝanta de vi sekreton?“ Singultante ŝi falis al miaj piedoj kaj kun ĵuro rediris sian peton.

La arbaristo eniris. Mi deklaris al li, ke mi intencas, la unuan de la venonta monato peti la manon de lia filino; mi aldonis, ke mi fiksas tiun tempon, ĉar ĝis tiam kredeble okazos aferoj, kiuj povus havi influon al mia sorto kaj ke neŝanĝebla estas nur mia amo al lia filino.

La bonulo preskaŭ ektimis aŭdante tiajn vortojn el la buŝo de graf’ Petro. Li ĵetis sin al mia kolo kaj poste kontraŭe fariĝis tute hontema pro tio, ke li ne regis sin. Nun li komencis dubi, pripensi kaj esplori; li parolis pri doto, pri sekuro por la estonteco de sia kara infanino. Mi dankis lin, ke li memorigis min pri tio, kaj diris al li, ke mi deziras loksidiĝi kaj senzorge vivadi en tiu regiono, kie mi ŝajnas esti amata. Mi petis lin, en la nomo de sia filino aĉeti la plej belajn el la bienoj proponataj por aĉeto kaj asigni je mi la pagaĵon. Mi aldonis, ke en tio patro plej bone povas servi al fianĉo. — Tiu tasko kaŭzis al li multe da klopodo, ĉar ĉie iu fremdulo antaŭiĝis al li; tial li aĉetis bienojn nur por proksimume unu miliono.

Ke mi ŝarĝis lin per tiu afero, ĝustedire estis ruzaĵeto por forigi lin; kaj mi jam uzis similajn pri li, ĉar mi devas konfesi, ke li estis iom embarasa. La bona patrino kontraŭe estis surdeta kaj ne, kiel li, ĵaluza pri la honoro, malenuigi sinjoron la grafon per konversacio. —

Alvenis la patrino. La gefeliĉuloj insiste petis min, tiun vesperon pli longe restadi inter ili; sed mi ne povis resti unu minuton pli: mi jam vidis la leviĝantan lunon brileti ĉe la horizonto. — Mia tempo estis forpasinta.

La sekvintan vesperon mi ree iris al la arbarista ĝardeno. Mi estis ĵetinta mian mantelon larĝe sur la ŝultrojn kaj estis profunde surŝovinta la ĉapelon. Mi aliris al Mina; kiam ŝi levis la rigardon kaj vidis min, ŝi faris nevolan movon. Jen ree klare prezentiĝis al mia animo la aperaĵo de tiu terura nokto, kiam mi en la lunbrilo montris min sen ombro. Ĝi vere estis ŝi. Sed ĉu ankaŭ ŝi nun rekonis min? Ŝi estis silenta kaj okupita de pensoj — io pezis sur mia brusto kvazaŭ cent funtoj —, mi leviĝis de mia sidloko. Silente plorante ŝi falis al mia brusto. Mi foriris.

De tiam mi kelkfoje trovis ŝin plorantan; fariĝis pli kaj pli mallume en mia animo; — nur la gepatroj naĝis en supermezura feliĉego. La fatala tago proksimiĝis, korprema kaj sufoka kiel fulmotondra nubo. La antaŭvespero estis veninta — mi apenaŭ plu povis spiri. Antaŭzorgeme mi estis pleniginta kelke da kestoj per oro; mi maldormante atendis la dekan horon. — Ĝi eksonis. —

Nun mi sidadis turnante la okulon al la horloĝo, nombrante la sekundojn, la minutojn kvazaŭ ponardopikojn. Ĉe ĉiu ajn bruo mi ekskuiĝis; komenciĝis la tago. La plumbe inertaj horoj forpuŝis unu la alian; fariĝis tagmezo, vespero, nokto. Ŝoviĝis la montriloj — velkis la espero. Sonis la dekunua, kaj nenio aperis; la lastaj minutoj de la lasta horo pasis, kaj nenio aperis; sonis la unua bato, la lasta bato de l’ dekdua horo, kaj senespera, dronante en larmoj, mi refalis sur mian kuŝejon. Morgaŭ mi estis — por ĉiam senombra — petonta la manon de la amatino. Angoroplena dormo proksimiĝe al la mateno fermis miajn okulojn.

V.

Estis ankoraŭ frue, kiam min vekis voĉoj, kiuj en akra disputo aŭdiĝis en mia antaŭĉambro. Mi ekaŭskultis. — Bendel malpermesis eniri en mian pordon; Rascal ĵuris kaj reĵuris, ke li ne akceptas ordonojn de samspeculo, kaj nepre volis penetri en miajn ĉambrojn. La bona Bendel prezentis al li, ke liaj vortoj, se mi aŭdus ilin, senigus lin de superaĵa servo. Rascal minacis, ke li metos manon sur lin, se li volus ankoraŭ pli longe bari al li la eniron.

Mi estis min duone vestinta; mi kolere kaj abrupte malfermis la pordon kaj alĵetis min al Rascal: „Kion vi volas, fripono — —?“ Li reiris du paŝojn kaj respondis tute malvarme: „Plej humile peti vin, sinjoro grafo, iom vidigi al mi vian ombron, — la suno ĝuste tiel bele brilas sur la korto.“ —

Mi estis kvazaŭ frapita de fulmo. Pasis sufiĉe da tempo ĝis kiam mi retrovis la parolkapablon. — „Kiel servisto povas kontraŭ sia mastro —?“ Li tute trankvile interrompis min: „Servisto povas esti viro tre honesta kaj ne voli servi senombrulon; mi postulas mian forliberigon.“ Mi devis procedi alimaniere: „Sed Rascal, kara Rascal, kiu inspiris al vi tiun malfeliĉan ideon? Kiel vi povas pensi — — —?“ Li samtone daŭrigis: „Iaj homoj pretendas, ke vi ne havas ombron — kaj, mallonge, vi montros al mi vian ombron aŭ vi forliberigos min.“

Bendel, pala kaj tremanta, sed havanta pli da spiritĉeesto ol mi, faris al mi mansignon: mi turnis min pro helpo al la ĉiokvietiga oro. Sed ankaŭ ĝi estis perdinta sian povon; li ĵetis ĝin al miaj piedoj: „De senombrulo mi nenion akceptas.“ Li turnis al mi la dorson, kaj, kun la ĉapelo sur la kapo kaj fajfante kanteton, li malrapide iris el la ĉambro. Mi kaj Bendel postrestis kvazaŭ ŝtonigitaj, senpense kaj senmove sekvante lin per niaj rigardoj. —

Kun profunda ĝemeto kaj havante la morton en la koro mi fine pretigis min, plenumi mian promeson kaj, kiel krimulo antaŭ siaj juĝistoj, aperi en la arbarista ĝardeno. Mi eniris la malhelan laŭbon, al kiu ili donis mian nomon kaj kie ili supozeble ankaŭ ĉi-foje atendis min. La patrino venis renkonten al mi, serena kaj ĝoja. Mina estis sidanta, pala kaj bela kiel la unua neĝo, kiu kelkfoje en la aŭtuno kisas la lastajn florojn kaj tuj fluidiĝos en maldolĉan akvon. La arbaristo kun abruptaj movoj iradis tien kaj reen, tenante skribitan folion en la mano; ŝajnis, ke li multon subpremas en si, kio, alternante kun subitaj ruĝo kaj palo, pentriĝis sur lia vizaĝo, alitempe ne vidiganta afekciojn. Li venis renkonten al mi, kiam mi eniris, kaj postulis per vortoj ofte interrompataj, paroli kun mi sola. La vojeto, sur kiun li invitis min sekvi al li, kondukis al libera, sunluma parto de la ĝardeno; — ne respondante mi ekokupis sidlokon, kaj okazis longa silentado, kiun eĉ la bona patrino ne kuraĝis interrompi.

La arbaristo ankoraŭ ĉiam per neegalaj paŝegoj pasis tien kaj reen tra la laŭbo; subite li haltis antaŭ mi, rigardis sur la paperon, kiun li tenis, kaj demandis min per ekzamenanta rigardo: „Ĉu efektive ia Petro Schlemihl, sinjoro grafo, estus nekonata al vi?“ Mi silentis. — „Viro de bonega karaktero kaj apartaj kapabloj —“ Li atendis respondon. — „Kaj se mi mem estus tiu viro?“ — „Kiu“, li kolere aldonis, „perdis sian ombron!!“ — „Ho, mia antaŭsento, mia antaŭsento!“ Mina ekkriis, „jes, mi jam de longe scias, li ne havas ombron!“ Kaj ŝi falis inter la brakojn de la patrino, kiu plena de teruro, spasme alpremante ŝin al si, riproĉis ŝin, ke ŝi kaŝis tiel fatalan sekreton en si. Sed ŝi estis, kiel Aretuzo, ŝanĝiĝinta en larmofonton, kiu ĉe la sono de mia voĉo fluis pli abunde kaj kiu ĉe mia proksimiĝo tumulte ekmuĝis.

„Kaj vi ne hezitis“, la arbaristo furioze reekparolis, „kaj vi ne hezitis, trompegi ŝin kaj nin; kaj vi pretekstas ami ŝin, kiun vi igis tiel mizera? Vidu, kiel ŝi ploras kaj baraktas. Ho, terure! terure!“ —

Mi tiom perdis ĉian spiritĉeeston, ke mi kvazaŭ delirante ekparolis: Ke lastinstance ombro estas nur ombro, ke ĝi ne estas nepre necesa, kaj ke la afero ne valoras la penon, tiom brui pri ĝi. Sed mi tiom sentis la nefunditecon de miaj vortoj, ke mi ĉesis meminstige, sen tio, ke li estus bonvolinta al mi respondi. Mi ankoraŭ aldonis, ke, kion oni iafoje perdis, oni alifoje povas retrovi.

Kolere kaj abrupte li alparolis min: „Konfesu al mi, sinjoro, konfesu al mi, kiel vi seniĝis de via ombro?“ — Necesis refoje mensogi: „Foje krudulo tiel mallerte enpaŝis en mian ombron, ke li faris en ĝi grandan ŝirotruon. Mi nur fordonis ĝin por ripari, ĉar oro multe povas. Jam hieraŭ mi estus devinta rericevi ĝin.“ —

„Bone, sinjoro, tute bone!“ la arbaristo respondis. „Vi svatas vin al mia filino, tion faras ankaŭ aliaj; mi kiel patro devas zorgi pri ŝi. Mi donas al vi limtempon de tri tagoj, en kiu vi havigu al vi ombron. Se dum tri tagoj vi aperos antaŭ mi kun bone adaptita ombro, vi estos bonvenanta al mi; sed en la kvara tago — tion mi deklaras al vi — mia filino estos la edzino de aliulo.“ — Mi volis ankoraŭ provi, direkti vorton al Mina; sed, pli forte singultante, ŝi firme alpremis sin al sia patrino, kaj tiu silente donis al mi signon, ke mi foriru. Mi ŝanceliĝe foriris, kaj ŝajnis al mi, ke fermiĝas post mi la mondo.

Fortirinte min el la amema prigardo de Bendel mi kurante erarvagis tra arbaroj kaj kampoj. Ŝvitaĵo de angoro gutis de mia frunto, obtuza ĝemado elpremiĝis el mia brusto, frenezo en mi furiozis. —

Mi ne scias, kiel longe tio daŭris, kiam mi sur sunluma erikejo sentis min tirata per mia maniko. — Mi haltis kaj rigardis posten: ĝi estis la viro en la griza vesto, kiu ŝajne perdis la spiron kurante post mi. Li tuj ekparolis:

„Mi anoncis min por la hodiaŭa tago; sed vi ne estis sufiĉe atendema. Tamen, ĉio ankoraŭ statas bone; vi sekvos mian konsilon interŝanĝe reprenante vian ombron, kiu estas sub via dispono, kaj tuj reirante. Vi estos bonvenanta en la arbarista ĝardeno, kaj ĉio estis nur ŝerco. Pri Rascal, kiu vin perfidis kaj sin svatas al via fianĉino, mi zorgos; tiu fripono estas matura por sia puno.“

Mi ankoraŭ staradis kvazaŭ en sonĝo. — „... anoncis min por la hodiaŭa tago?“ — Mi prikalkulis ankoraŭfoje la tempon. — Li estis prava, mi kalkulante ĉiam eraris je unu tago. Mi serĉis per la dekstra mano la saketon sur mia brusto; li divenis mian intencon kaj reiris du paŝojn:

„Ne, sinjor’ grafo“, li diris, „tiu estas en tro ĝustaj manoj, tiun vi konservu.“ — Mi demande rigardis lin per okuloj rigidaj de miro; li daŭrigis: „Mi petas sole bagatelon kiel memoraĵon: bonvolu nur subskribi tiun papereton.“ — Sur la pergameno legiĝis la vortoj:

„Subskribante mi testamentas al la posedanto de ĉi tiu bileto mian animon post ĝia natura disiĝo de mia korpo.“

Muta de miro mi rigardis alterne la skribaĵon kaj la grizan nekonaton. — Li dume per plumo ĵus tranĉita estis kaptinta guton da sango, kiu fluis al mi sur la manon el freŝa dorna vundeto, kaj prezentis ĝin al mi. —

„Kiu vi do estas?“ mi fine demandis lin. „Ĉu tio estas grava?“ li respondis; „kaj ĉu tion oni ne vidas per mia aspekto? Kompatindulo, kvazaŭa scienculo-fizikisto, kiun liaj amikoj malbone dankas pro lertaj servoj kaj kiu por si mem surtere ne havas alian plezuron ol siajn eksperimentetojn. Sed subskribu do, dekstre, tie malsupre: Petro Schlemihl.“

Mi skuis la kapon kaj diris: „Pardonu, sinjoro, tion mi ne subskribos.“ — „Ne“, li mire ripetis, „kaj kial ne?“ —

„Ŝajnas al mi kvazaŭ riske, doni mian animon por mia ombro.“ — „Jen do“, li respondis, „riske!“ kaj li eksplodis per laŭta rido kontraŭ mi. „Se mi rajtas demandi, kia aĵo do tio estas, via animo? Ĉu vi iam ajn vidis ĝin, kaj kion vi intencas fari per ĝi, kiam vi estos mortinta? Ĝoju do, ke vi trovas por ĝi ŝatanton, kiu ankoraŭ dum via vivo volas pagi la postlason de tiu X, de tiu galvana forto aŭ polariza aganto — aŭ kio ajn tiu freneza aĵo estas onidire — per io reala, nome per via efektiva ombro, per kiu vi povas ricevi la manon de via amatino kaj atingi la plenumiĝon de ĉiuj viaj deziroj. Ĉu vi preferas, la kompatindan junulinon mem alpuŝi kaj liveri al tiu malnobla fripono, al tiu Rascal? — Ne, tion vere vi devas rigardi proprokule! Venu, mi pruntos al vi tiun nevidebligan ĉapon“ (li tiris ion el la poŝo), „kaj nevidate ni vizitos la arbaristan ĝardenon.“ —

Mi devas konfesi, ke mi treege hontis, esti mokridata de tiu viro. Mi malamis lin tutkore, kaj mi opinias, ke tiu persona antipatio pli ol principoj aŭ antaŭjuĝoj detenis min, aĉeti mian ombron per la dezirata subskribo, kiom ajn necesa ĝi estis por mi. Same mi ne povis elporti la penson, ke li estos mia akompananto ĉe la iro, kiun li proponis al mi. Vidi tiun malbelan kaŝglitulon, tiun mokrideman koboldon inter mi kaj mia amatino, inter niaj du disŝiritaj kaj sangantaj koroj, — jen kio ribeligis mian internon. Mi konsideris ĉion okazintan kiel neŝanĝeblan kaj mian mizeron kiel nedeturneblan; turnante min al tiu viro mi do diris:

„Sinjoro, mi vendis al vi mian ombron por tiu monsaketo, kaj mi jam sufiĉe pentis pri tio, kvankam ĝi mem estas tre bona. Se la interŝanĝo povus malfariĝi, tiam, per Dio, mi konsentus!“ Li skuis la kapon, kaj lia mieno tre malsereniĝis. Mi daŭrigis: „Tiam mi ankaŭ ne volas vendi al vi ion alian el mia propraĵo, eĉ ne por la proponita prezo de mia ombro, kaj sekve nenion subskribos. Laŭ tio oni ankaŭ povas konkludi, ke la maskado, al kiu vi invitas min, por vi devus fariĝi multe pli amuza ol por mi. Do akceptu miajn senkulpigojn, kaj, ĉar la aferoj statas tiel, — ni disiĝu!“ —

„Mi bedaŭras, sinjoro Schlemihl, ke vi obstine forrifuzas la negocon, kiun mi amike proponis al vi. Sed eble mi alian fojon pli bone sukcesos. Ĝis baldaŭa revido! — Jen ja! permesu al mi ankoraŭ montri al vi, ke mi neniel lasas difektiĝi la aĵojn, kiujn mi aĉetas, sed ke mi zorge gardas ilin.“ —

Li tuj tiris mian ombron el sia poŝo, kaj, per lerta ĵeto malfaldante ĝin sur la erikejo, li ĝin etendis sunflanke ĉe siaj piedoj. Tiel li iris inter la du ombroj servantaj al li, inter la mia kaj la lia; ĉar la mia same devis obei al li kaj sekvi kaj adaptiĝi al ĉiuj liaj movoj.

Kiam mi post tiel longa tempo revidis mian kompatindan ombron kaj ĝin trovis malaltigita al tia hontinda servo, ĝuste kiam ĝia manko metis min en tiel nedireblan mizeron, jen rompiĝis mia koro, kaj mi komencis ploregi. La malamato paradis per sia rabaĵo kaj senhonte ripetis sian proponon:

„Ankoraŭ vi povas reakiri ĝin: unu plumostreko, kaj vi forsavos la malfeliĉan Mina el la ungegoj de tiu fripono en la brakojn de la altestimata sinjor’ grafo; — kiel dirite, nur unu plumostrekon!“ Miaj larmoj elverŝiĝis kun renovigita forto; sed mi deturnis min kaj faris al li mansignon, ke li foriru.

Bendel, kiu plena de maltrankvilo estis laŭirinta miajn postsignojn ĝis tie, ĉi-momente alvenis. Trovante min plorantan kaj mian ombron — ĉar ĝi ne povis esti ne rekonata — sub la potenco de la stranga griza nekonato, tiu fidela, sindona homo tuj decidis, rehavigi al mi mian propraĵon, se necese eĉ perforte; kaj ĉar li mem ne sciis mani tiun delikatan aĵon, li tuj atakis la viron per vortoj kaj, sen multaj diskutoj, ordonis al li, senprokraste redoni al mi mian propraĵon. Tiu, anstataŭ iel respondi, turnis la dorson al la senkulpa bravulo kaj foriris. Sed Bendel eklevis la ramnan bastonegon, kiun li portis, kaj, premsekvante lin kaj kelke da fojoj ordonante, redoni la ombron, li senindulge sentigis al li la plenan forton de sia fortika brako. Kvazaŭ kutimanta tian trakton, la alia mallevis la kapon, kurbigis la ŝultrojn, kaj, silente kaj trankvile paŝante, li daŭrigis vojiri tra la erikejo, forrabante al mi samtempe mian ombron kaj mian fidelan serviston. Longe ankoraŭ mi aŭdis la surdan bruon sonanta tra la dezerto, ĝis kiam fine ĝi perdiĝis en la malproksimo. Sola mi estis, kiel antaŭe, kun mia malfeliĉo.

VI.

Postrestinte sur la dezerta erikejo mi lasis liberan kuron al abundegaj larmoj; ili malŝarĝis mian kompatindan koron de nedirebla, angoriga premo. Sed mi ne vidis limojn de mia supermezura mizero, nenian eliron, nenian celon; precipe mi sorbis kun furioza soifo la novan venenon, kiun la nekonato verŝis en miajn vundojn. Kiam mia imago elvokis la bildon de Mina, kaj la amata dolĉa figuro pala kaj larmanta aperis antaŭ mi, kian mi laste vidis ŝin en mia malgloro, — jen aroga kaj mokanta la ombro de Rascal sin ŝovis inter ŝin kaj min. Mi kaŝis mian vizaĝon kaj forkuris tra la solejo, sed la abomeninda aperaĵo ne ellasis min; ĝi persekutis min kurantan, ĝis mi sen spiro falis al la tero kaj malsekigis ĝin per nova torento de larmoj.

Kaj ĉio ĉi pro ombro! Kaj tiun ombron plumostreko estus redoninta al mi. Mi meditis pri la miriga propono kaj mia rifuzo. Estis en mi kaoso, mi ne plu kapablis juĝi kaj koncepti.

La tago pasis; mi kvietigis mian malsaton per sovaĝaj fruktoj, mian soifon ĉe la plej proksima monta torento. Alvenis la nokto; mi kuŝigis min sub arbo. La malseka mateno vekis min de profunda dormo, en kiu mi mem aŭdis min stertoranta kvazaŭ dum agonio. Bendel devis esti perdinta mian postsignaron, kaj mi ĝojis pensante tion. Mi ne volis reiri inter la homojn, de kiuj mi angore forkuris, kiel la timema ĉasbestaro de l’ montoj. Tiel mi pasigis tri tagojn de korpremo.

En la mateno de la kvara tago mi troviĝis sur sabla ebenaĵo, sur kiun brilis la suno; mi sidis en ĝiaj radioj sur pecego de roko, ĉar mi nun ŝatis ĝui ĝian vidon, tiel longe malhavitan. Mi silente nutris mian koron per ĝia malespero. Jen ektimigis min mallaŭta bruo; preta por forkuri, mi rigardis ĉirkaŭen. Mi vidis neniun; sed sur la sunluma sablo preterglitis min homa ombro, simila al la mia; vojirante tiel sola, ĝi ŝajnis perdita de sia mastro.

Jen naskiĝis en mi potenca deziro: „Ombro“, mi pensis, „ĉu vi serĉas vian mastron? Tian mi volas al vi havigi!“ Kaj mi alsaltis, por perforte ekokupi ĝin. Ĉar mi opiniis verŝajna, ke mi nur bezonus paŝi en ĝiajn piedlokojn tiel, ke ĝi aliĝu al miaj piedoj; ke tiam ĝi fiksiĝos al ili kaj kun la tempo kutimiĝos min.

Mia movo kaŭzis, ke la ombro forkuris de mi, kaj mi devis persekuti la malpezan forkuranton. La necesajn fortojn por tiu peniga ĉaso povis doni al mi sole la espero, savi min el mia terura situacio. Ĝi direktis sian kuron al arbaro, kiu ja ankoraŭ estis malproksima, sed en kies ombro mi nepre devis perdi ĝin. Mi vidis tion; ektimo kaptis mian koron, ekscitis mian deziron, akcelis mian kuron. Mi videble malgrandigis la interspacon, mi pli kaj pli proksimiĝis al la ombro, mi nepre devis atingi ĝin. Nun ĝi subite haltis kaj returnis sin al mi. Kiel leono sur sian kaptaĵon, mi per fortega salto min alĵetis por ekokupi ĝin, — kaj trafis sur neatenditan kaj malmolan kontraŭstaron. De nevidebla brako mi ricevis la plej terurajn flankopuŝojn, kiujn, povas esti, iam sentis homo.

La efiko de mia ektimego estis, ke mi konvulsie kunbatis la brakojn kaj alpremis al mi tion, kio nevidate staris antaŭ mi. Dum la rapida ago mi sterniĝis vizaĝaltere; tiam sub mi kaj ĉirkaŭprenate de mi videbliĝis homo, kiu estis falinta surdorsen.

Nun la tuta okazaĵo fariĝis por mi tre nature klarigebla. Tiu viro devis esti unue portinta kaj nun forĵetinta la nevideblan birdoneston, kiu nevidebligas ankaŭ sian portanton, sed ne lian ombron. Mi rigardis ĉirkaŭen kaj tre baldaŭ ekvidis la ombron de la nevidebla nesto, salte leviĝis kaj proksimiĝis kaj kaptis la multvaloran rabaĵon. Nevidebla, senombra mi tenis la neston en la manoj.

La viro rapide elrektiĝis kaj serĉis per la okuloj sian feliĉigitan venkinton; sed li ekvidis sur la vasta sunluma ebenaĵo nek lin, nek lian ombron, al kiu speciale direktis sin lia maltrankvila atento. Ĉar ke mi estas senombra, li antaŭe ne havis tempon por rimarki, kaj li ankaŭ ne povis konjekti tion. Konvinkinte sin, ke ĉia postsigno malaperis, li malesperege turnis sin kontraŭ sin mem kaj elŝiris siajn harojn. Al mi la akirita trezoro donis samtempe la eblon kaj la deziron, ree miksi min inter la homojn. Ne mankis al mi pretekstoj kontraŭ mi mem, por beligi mian hontindan rabon, aŭ, pli ĝuste, mi ne bezonis tion fari; kaj por eviti ĉiun penson de tia speco mi forrapidis, ne rigardante returne al la malfeliĉulo, kies angoran voĉon mi ankoraŭ longe aŭdis postsonanta al mi. Tiaj almenaŭ la cirkonstancoj de l’ okazaĵo ŝajnis al mi tiam.

Mi brulis de deziro, iri al la arbarista ĝardeno kaj mem konstati la verecon de tio, kion sciigis al mi tiu malamato. Sed mi ne sciis, kie mi estis; mi suriris la plej proksiman monteton por orienti min, kaj mi vidis de ĝia supro la proksiman urbeton kaj la arbaristan ĝardenon kuŝantaj sub miaj piedoj. — Mia koro forte batis, kaj larmoj de tute alia speco ol la ĝis nun verŝitaj ekplenigis miajn okulojn: mi estis revidonta ŝin. — Maltrankvila sopiro rapidigis miajn paŝojn, dum mi malsupreniris laŭ la plej rekta vojo. Mi nevidate preterpasis kelke da kamparanoj, venantaj el la urbo. Ili parolis pri mi, Rascal kaj la arbaristo; mi nenion volis aŭskulti kaj preterrapidis.

Mi eniris en la ĝardenon, kun ĉiuj ekskuiĝoj de l’ atendo en la brusto. — Renkonten al mi sonis io kvazaŭ rido; mi ektremis kaj rapide rigardis ĉirkaŭen, sed mi ne povis ekvidi iun. Mi paŝis pluen; ŝajnis al mi, ke mi ekaŭdas ĉe mia flanko bruon kvazaŭ de paŝanta homo; sed nenio estis videbla: mi pensis, ke min trompis mia orelo. Estis ankoraŭ frue; neniu estis en la laŭbo de graf’ Petro, la ĝardeno ankoraŭ estis malplena. Mi travagis la konatajn vojetojn, mi penetris ĝis la loĝodomo. La sama bruo pli aŭdebla persekutis min. Kun premata koro mi sidiĝis sur benkon, kiu en sunluma spaco staris kontraŭflanke de la dompordo. Ŝajnis al mi, ke mi aŭdas la nevidatan koboldon kun mokrido sidiĝanta apud mi. La ŝlosilo estis turnata en la pordo, ĝi malfermiĝis; la arbaristo eliris kun paperoj en la mano. Mi sentis kvazaŭe nebulon pasanta sur mia kapo. Mi rigardis ĉirkaŭen, kaj — ho teruro! — la viro en la griza frako sidis apud mi, kun satana rideto rigardante al mi. — Li estis tirinta sian nevidebligan ĉapon ankaŭ sur mian kapon, kaj ĉe liaj piedoj lia kaj mia ombroj pace kuŝis unu apud la alia; en la mano li tenis la konatan pergamenon, senkonsidere ludante per ĝi. Dum la arbaristo, okupite per la paperoj, iris tien kaj reen en la ombro de la laŭbo, li familiare klinis sin al mia orelo kaj flustris al mi la vortojn: „Vi do tamen akceptis mian inviton; jen ni, kiel oni diras, du kapoj sub unu ĉapo! — Nu bone, bone! Sed nun redonu al mi mian birdoneston; vi jam ne bezonas ĝin kaj estas tro honesta viro, por maljuste reteni ĝin. Kaj nenian dankon pro ĝi; mi certigas vin, ke mi ĝin volontege pruntis al vi.“ — Li decide forprenis ĝin el mia mano, enpoŝigis ĝin kaj refoje mokridis min; li ridis tiel laŭte, ke la arbaristo levis sian rigardon. — Mi sidis kvazaŭ ŝtoniĝinta.

„Vi ja devas konfesi al mi“, li daŭrigis, „ke tia ĉapo estas multe pli oportuna. Ĝi ja kovras ne nur sian portanton, sed samtempe ankaŭ lian ombron kaj tiom da aliulaj, kiom li deziras kunpreni. Vidu, hodiaŭ mi ree kondukas du kun mi.“ Li ree ridis: „Sciu, Schlemihl, kion oni komence ne volas fari meminstige, tion oni fine tamen devas fari devigate. Mi pensas, ke vi bone ankoraŭ aĉetus ĝin de mi kaj reprenus la fianĉinon; ĉar ankoraŭ estas tempo. Pri tiu Rascal ni zorgos, ke li estu pendigata; tio estos por ni facila tiel longe, kiel ne mankos ŝnuro. — Aŭdu, mi aldonas krome mian ĉapon.“

La patrino eliris el la domo, kaj la interparolo komenciĝis. — „Kion Mina faras?“ — „Ŝi ploras.“ — „Malsaĝa infano! nenio ja estas ŝanĝebla!“ — „Certe; sed tiel frue edzinigi ŝin kun aliulo! Ho, mia edzo, vi estas kruela kontraŭ via propra infano!“ — „Ne, patrino, tion vi rigardas tute malĝuste. Se ŝi jam antaŭ la ĉeso de siaj larmoj, ja infanaj, vidos sin la edzino de tre riĉa kaj honorata viro, tiam ŝi konsolite vekiĝos el sia doloro, kvazaŭ el sonĝo, kaj dankos Dion kaj nin; vi vidos!“ — „Volu Dio!“ — „Ŝi nun, estas vere, havas tre konsiderindan posedaĵon; sed post la sensacio, kiun kaŭzis la fatala afero kun la aventuristo, ĉu vi pensas, ke ŝi baldaŭ trovus alian partion por ŝi tiel konvenan kiel sinjoro Rascal? Ĉu vi scias, kiom li posedas, tiu sinjoro Rascal? Li havas ĉi tie en la lando bienojn por ses milionoj, liberajn de ĉiaj ŝuldoj, kontante pagitajn. Mi havis la dokumentojn en la manoj! Estis li, kiu siatempe ĉie foraĉetis al mi la plej bonajn bienojn; krome li havas en sia monpaperujo bilojn je la nomo Tomo John por proksimume tri milionoj kaj duono.“ — „Li kredeble ŝtelis tre multe.“ — „Jen, kion vi ree diras? Li gardeme ŝparis, kiam aliaj malŝparis.“ — „Viro, kiu surhavis la livreon!“ — „Stultaĵoj! Li ja havas neriproĉeblan ombron.“ — „Vi estas prava, sed — — —“

La viro en la griza frako ridis kaj rigardis min. La pordo malfermiĝis, kaj Mina eliris. Ŝi apogis sin sur la brako de ĉambristino; silentaj larmoj fluis sur ŝiajn belajn palajn vangojn. Ŝi eksidis en seĝo, pretigita por ŝi sub la tilioj, kaj ŝia patro okupis seĝon flanke de ŝi. Karese li prenis ŝian manon, kaj per delikataj vortoj li alparolis ŝin, dum ŝia ploro duobliĝis: „Vi estas mia bona, kara infano; vi estos prudenta kaj ne volos aflikti vian maljunan patron, kiu deziras nur vian feliĉon. Mi bone komprenas, karulino, ke la afero tre emociis vin; vi mirinde forsaviĝis de via malfeliĉo! Antaŭ kiam ni malkovris la hontindan trompon, vi tre amis tiun neindulon! Vidu, Mina, mi scias tion kaj ne riproĉas vin proe. Mi mem, kara infano, ankaŭ amis lin, tiel longe, kiel mi rigardis lin granda sinjoro. Sed vi mem komprenas, ke nun ĉio aliiĝis. Kio! Ĉiu pudelo ja havas sian ombron, kaj la edzo de mia kara infanino — — Ne, vi neniel plu pensas pri li; ĉu ne? — Aŭdu, Mina, nun vian manon aspiras viro, kiu ne timas la sunon; honorata viro, kiu ja ne estas princo, sed posedas dek milionojn, dekoble tiom, kiom vi; viro, kiu feliĉigos mian karan infanon. Nenion respondu al mi, ne kontraŭstaru, estu mia bona, obeema filino; lasu vian amantan patron zorgi por vi, sekigi viajn larmojn. Promesu al mi, doni vian manon al sinjoro Rascal. — Diru, ĉu vi volas tion promesi al mi?“ —

Ŝi respondis per estingita voĉo: „Mi de nun ne plu havas volon, nek deziron sur la tero. Fariĝu pri mi, kion volas mia patro.“ En tiu momento sinjoro Rascal estis anoncata kaj jam aroge eniris la rondon. Mina svenis. Mia malamata kunulo kolere rigardis min kaj flustris al mi la rapidajn vortojn: „Kaj tion vi povas toleri! Kio do fluas anstataŭ sango en viaj vejnoj?“ Per rapida movo li gratvundetis mian manon, eliĝis sango, kaj li daŭrigis: „Vere! ruĝa sango! — Do subskribu!“ Mi tenis la pergamenon kaj la plumon en miaj manoj.

VII.

Mi malkaŝos min al via juĝo, kara Chamisso, kaj ne klopodos korupti ĝin. Longe mi mem plenumis severan juĝon kontraŭ mi, nutrante la vermon de memturmento en mia koro. Konstante tiu kriza momento de mia vivo prezentiĝis al mia animo, kaj nur kun dubema okulo, kun humilo kaj pento mi povis rigardi ĝin. — Kara amiko! Homo, kiu nur foje facilanime metas la piedon ekster la rektan vojon, baldaŭ estas forkondukata sur aliajn vojojn, kiuj tiras lin malsupren, ĉiam malsupren; tiam li vane vidas la gvidstelojn briletantaj sur la ĉielo: li ne plu povas elekti, senhalte li devas malsupreniri la deklivon kaj sin mem oferi al Nemezo. Post tiu kulpa nepripensitaĵo, kiu ŝarĝis min per la malbeno, mi krime entrudiĝis per amo en la sorton de alia estulo; kio restis al mi, post kiam mi semis ruiniĝon, ol blinde alsalti por helpo tien, kie rapida savo estis postulata de mi? Ĉar la lasta horo sonis. — Ne taksu min tiel malalte, mia Adelberto, ke vi pensas, ke iu ajn postulita prezo ŝajnis al mi troa, ke pri io ajn, apartenanta al mi, mi pli avaris ol pri mia oro. — Ne, Adelberto; sed mia animo estis plenigita de nesuperebla malamo kontraŭ tiu enigma kaŝglitanto sur malrektaj vojoj. Mi eble juĝis lin maljuste, sed ĉia kuneco kun li ribeligis mian internon. — Ankaŭ ĉi-foje, kiel jam tiel ofte en mia vivo kaj kiel ĝenerale tiel ofte en la historio de l’ homoj, okazaĵo anstataŭis agon. Pli poste mi repaciĝis kun mi mem. Unue mi lernis respekti la Neceson; kaj kio pli apartenas al ĝi ol la faro farita, la okazaĵo okazinta! Krome mi ankaŭ lernis respekti tiun neceson kiel saĝan Providencon, kiu estas la animo de tiu tuta granda radaro, en kiu ni funkcias nur kiel movataj movantaj radoj; kio devas okazi, nepre okazas. Ĉar kio devis fariĝi, tio okazis, kaj ne sen la disponoj de tiu providenco, kiun fine ankoraŭ mi lernis respekti en mia sorto kaj en la sorto de la estaĵoj kun mi ligitaj.

Mi ne scias, ĉu vidi la kaŭzon en la streĉiteco de mia animo, plenigita de tiel potencaj sentoj, ĉu en la konsumiĝo de miaj fizikaj fortoj, kiujn dum la lastaj tagoj malfortigis ne kutimita malhavado, ĉu fine en la detruanta tumulto, kiun la proksimeco de tiu griza monstro naskis en mia tuta naturo; ĉiukaze en la momento de subskribado profunda sveno min kaptis, kaj mi kuŝis kelke da tempo kvazaŭ en la brakoj de l’ morto.

Piedfrapado kaj malbenado estis la unuaj sonoj, kiuj trafis mian orelon, kiam mi rekonsciiĝis. Mi malfermis la okulojn; estis malhele, mia malamata akompananto riproĉante klopodis pri mi: „Ĉu tio ne estas konduto kiel de maljuna virinaĉo? — Oni ekregu sin kaj vigle plenumu, kion oni decidis! Aŭ ĉu oni ŝanĝis sian intencon kaj preferas plorgrimaci?“ — Mi pene levis min de la tero, kie mi kuŝis, kaj silente rigardis ĉirkaŭen. Estis malfrua vespero. El la hele lumigita arbaristejo sonis festa muziko, unuopaj grupoj de homoj promenis tra la vojoj de la ĝardeno. Kelkaj konversaciantoj alproksimiĝis kaj okupis lokon sur la benko, kie mi pli antaŭe estis sidinta. Ili interparolis pri la edziĝo de la riĉa sinjoro Rascal kun la filino de l’ gastiganto, kiu okazis en la mateno. — La afero do fariĝis. —

Mi forŝovis de mia kapo la nevidebligan ĉapon de la nekonato, kiu tuj malaperis por mi, kaj, dronigante min en la plej profunda mallumo de l’ arbetaĵoj kaj pasante la laŭbon de graf’ Petro, mi silente rapidis al la elirejo de l’ ĝardeno. Sed nevidebla akompanis min mia turmentanto kaj persekutis min per akraj vortoj: „Jen do la danko pro la peno, kiun oni prenis flegante vian nervo-malfortan moŝton dum la tuta tago. Kaj oni estu la mistifikito en la ludo. Bone, sinjor’ obstinulo; forkuru nur de mi, ni tamen estas nedisigeblaj. Vi havas mian oron kaj mi havas vian ombron; tio nin ambaŭ ne lasas trankvilaj. — Ĉu oni iam aŭdis, ke ombro forlasis sian mastron? La via min tiradas post vi, ĝis kiam vi reakceptis ĝin en vian favoron kaj mi seniĝis de ĝi. Kion vi preterlasis, fari laŭ volonta meminstigo, tion vi, nur tro malfrue, devos postfari pro tedo kaj enuo; oni ne evitas sian sorton.“ En la sama tono li konstante daŭrigis. Vane mi fugis; li ne ĉesis, kaj ĉiam ĉeestante li moke parolis pri oro kaj ombro. Propra penso ne estis ebla al mi.

Tra senhomaj stratoj mi estis direktiĝinta al mia domo. Kiam mi staris antaŭ ĝi kaj ĝin rigardis, mi apenaŭ povis rekoni ĝin: Post la enrompitaj fenestroj nenia lumo brulis; la pordoj estis fermitaj, nenia servisto plu moviĝis en la interno. Mia akompananto laŭte ekridis: „Jes, jes, tiel okazas! Sed vian Bendel vi kredeble trovos en la domo; antaŭzorge oni lin lastadate sendis hejmen tiel lacigitan, ke li kredeble ankoraŭ ne forlasis ĝin! — Nu, por hodiaŭ bonan nokton! Ĝis baldaŭa revido!“

Mi estis plurfoje sonoriginta; lumo aperis. Bendel de interne demandis, kiu sonorigis. Kiam la bonulo rekonis mian voĉon, li apenaŭ povis bridi sian ĝojon; la pordo rapidege malfermiĝis, plorante ni falis unu inter la brakojn de l’ alia. Mi trovis lin tre ŝanĝita, malforta kaj malsana; koncerne min, miaj haroj tute griziĝis.

Li kondukis min tra la dezertiĝintaj ĉambroj al interna, domaĝita salono. Li alportis ion por manĝi kaj trinki, ni sidiĝis, li ree ekploris. Li rakontis al mi, ke li lastadate tiel longe batante persekutis la grize vestitan malgrasulon, kiun li renkontis kun mia ombro, ke li perdis mian postsignaron kaj falis teren pro laco; fine, kiam li ne povis retrovi min, li reiris hejmen, kie baldaŭ poste, laŭ instigo de Rascal, alkuris la popolaĉo, enrompis la fenestrojn kaj satigis sian detruemon. Tiel ili agis kontraŭ sia bonfarinto. Mia servistaro estis forkurinta ĉiuflanken. La loka polico ekzilis min kiel suspektindan el la urbo, kaj fiksis al mi limtempon de dudek kvar horoj, por forlasi ĝian teritorion. Al tio, kion mi sciis pri la riĉeco kaj la edziĝo de Rascal, li povis aldoni ankoraŭ multe. Tiu malbonulo, kiu kaŭzis ĉion, kio ĉi tie trafis min, devis de la komenco esti koninta mian sekreton. Ŝajnis, ke li nur altirite de la oro alŝovis sin al mi kaj ke li jam en la unua tempo sciis havigi al si ŝlosilon por tiu ŝranko, metante fundamenton de tiuj riĉaĵoj, kiujn ankoraŭ pliigi li nun povis rezigni.

Ĉion ĉi Bendel rakontis al mi ofte eksplodante per larmoj, kaj poste li denove ploris pro ĝojo, revidi min, ree havi min ĉe si, kaj, post longa dubado, al kiaj ekstremoj la malfeliĉo eble kondukis min, vidi min trankvile kaj rezignacie elportanta ĝin. Ĉar tian formon nun estis alpreninta en mi la malespero. Mi vidis mian mizeron antaŭ mi grandegan, neŝanĝeblan; mi estis elĉerpinta miajn larmojn pro ĝi, ĝi jam ne povis elpremi kriojn el mia brusto, malvarme kaj indiferente mi prezentis al ĝi mian nudigitan kapon.

„Bendel“, mi ekparolis, „vi scias mian sorton. Ne sen antaŭa kulpo nun trafis min tia peza puno. Vi, senkulpa viro, ne pli longe ligu vian sorton al la mia; mi ne volas tion. Ankoraŭ dum la nokto mi forrajdos; selu al mi ĉevalon. Mi rajdos sola; vi restos, mi volas tion. Devas ĉi tie kuŝi ankoraŭ kelke da kestoj kun oro; konservu ilin. Mi, sola, migrados tra la mondo; sed se iam ajn mi ree pasigos serenan horon kaj la feliĉo ŝajnas returni al mi sian favoron, tiam mi fidele pensos pri vi, ĉar sur via fidela brusto mi ploris en penoplenaj, doloraj horoj.“

Kun rompita koro kaj premate de teruro la honestulo devis obei al tiu lasta ordono de sia mastro; mi estis surda por liaj petoj kaj rezonoj, blinda por liaj larmoj. Li alkondukis al mi la ĉevalon. Mi premis la ploranton ankoraŭ unu fojon al mia brusto, sursaltis la selon, kaj, kaŝite de la nokto, mi malproksimiĝis de la tombo de mia vivo, senzorge, sur kiun vojon kondukos min mia ĉevalo; ĉar de nun mi havis sur la tero nenian celon, nenian deziron, nenian esperon.

VIII.

Baldaŭ aliĝis al mi piediranto. Paŝinte dum kelka tempo apud mia ĉevalo li petis de mi la permeson, ĉar ni ja iras la saman vojon, meti mantelon, kiun li portis, malantaŭe sur mian ĉevalon; mi lasis fari tion ne respondante. Li dankis min kun plaĉa ĝentileco pro tiu facila servo, laŭdis mian ĉevalon kaj uzis tiun okazon, por glori la feliĉon kaj la potencon de la riĉuloj, komencante, mi ne scias kiel, specon de monologo, ĉe kiu mi estis nur lia aŭskultanto.

Li disvolvis siajn ideojn pri la vivo kaj la mondo, kaj li tre baldaŭ sin turnis al la metafiziko, kiu devis eltrovi la vorton solvantan ĉiujn enigmojn. Kun multe da klareco li elmontris la problemon kaj komencis respondi la demandon.

Vi scias, amiko mia, ke, pasinte tra la lernejo de l’ filozofoj, mi klare ekkonis mian netaŭgecon por filozofia spekulado kaj ke mi decidis, plene eviti tiun kampon. De tiam mi lasis multajn aĵojn tiaj, kiaj ili estis, rezignante scii kaj kompreni ilin; kiel vi mem konsilis al mi, mi sekvis laŭ povo, fidante mian naturan saĝon, la voĉon en mi sur propra vojo. Nun tiu elokventulo ŝajnis al mi kun multe da talento starigi solidan konstruaĵon, kiu altiĝis bazite sur si mem kaj tenis sin kvazaŭ per iu interna neceso. Nur mi tute ne trovis en ĝi tion, kion ĝuste mi volus serĉi en ĝi, kaj tiel ĝi fariĝis por mi nura artaĵo, kies elegantaj unuaĵeco kaj perfekteco plezurigis sole la okulojn; sed mi volonte aŭskultis la elokventan viron, kiu forturnis mian atenton de mia sufero al si mem, kaj mi volonte estus fordoninta min al liaj rezonoj, se li estus okupinta mian animon same, kiel mian intelekton.

Dume la tempo pasis, kaj nerimarkate la matena krepusko jam estis ekheliginta la ĉielon. Mi ektimis, kiam mi subite levis la rigardon kaj vidis en la oriento glore aperi la kolorojn anoncantajn la proksimiĝon de la suno. Kontraŭ ĝi en tiu horo, kiam la ombroj de l’ korpoj paradas per sia tuta amplekso, nenia ŝirmo, nenia remparo estis videbla en tiu nekovrita regiono! Kaj mi ne estis sola! Mi ĵetis rigardon al mia akompananto kaj denove ektimis: estis la viro en la griza frako.

Li ridetis pri mia konsterno, kaj, ne lasante min ekparoli, li daŭrigis: „Lasu nian reciprokan intereson, kiel ja estas kutimo en la mondo, por kelke da tempo kunligi nin; por disiĝi ni ĉiam ankoraŭ havos tempon. Ĉi tiu vojo laŭiranta la montaron ja estas la sola, kiun vi povas sekvi prudente. Vi ankoraŭ ne pensis pri tio; sed malsupren en la valon vi ne povas iri, kaj reiri trans la montaron vi kredeble ankoraŭ malpli volas. Kaj ĉi tiu vojo ĝuste estas ankaŭ la mia. — Mi pruntos al vi vian ombron por la tempo de nia kunesto, kaj vi kompense toleros min en via proksimo; vi ja ankaŭ ne plu havas ĉe vi vian Bendel; mi faros al vi bonajn servojn. Vi ne amas min, tion mi bedaŭras. Malgraŭ tio vi povos uzi min. La diablo ne estas tiel nigra, kiel oni pentras lin. Hieraŭ vi kolerigis min, estas vere; sed mi ne volas hodiaŭ konservi kontraŭ vi resenton pro tio, kaj vi devas konfesi mem, ke mi jam mallongigis al vi la vojon ĝis ĉi tie. — Nur iom prove reakceptu vian ombron.“

La suno estis leviĝinta, sur la vojo homoj venis renkonten al ni; mi akceptis la proponon, kvankam kun interna malinklino. Ridetante li glitigis mian ombron al la tero; tuj ĝi ekokupis sian lokon sur la ombro de la ĉevalo kaj gaje trotadis ĉe mia flanko. Mi havis tre strangan senton. Mi preterrajdis aron da kampuloj, kiuj respekte kun nudigita kapo cedis lokon al la bonhava viro. Mi rajdis pluen; avidokule kaj oblikve mi rigardis, kun batanta koro, de sur mia ĉevalo al tiu ombro, kiu antaŭe estis la mia kaj kiun nun mi pruntis de fremdulo, eĉ de malamiko.

Koncerne tiun, li senzorge paŝadis ĉe mia flanko kaj ĝuste fajfis kantaĵeton. Li estis piediranta, mi havis ĉevalon sub mi: kapturno kaptis min, la tento estis tro granda. Subite mi turnis la bridon, alpremis ambaŭ spronojn, kaj galopege eniris flankan vojon. Sed mi ne sukcesis kuntreni la ombron; ĉe la turniĝo ĝi deglitis de la ĉevalo kaj atendis sur la landvojo sian rajtan posedanton. Hontante mi devis returni mian ĉevalon. Kiam la viro en la griza frako estis trankvile fininta sian kantaĵeton, li mokridis min, reĝustigis al mi la ombron kaj instruis min, ke ĝi ne pli frue volos resti fiksita al mi, ol kiam mi ree posedos ĝin kiel rajtan propraĵon. „Mi tenas vin“, li daŭrigis, „per via ombro, kaj vi ne fortiros vin de mi. Riĉulo kiel vi ja bezonas ombron; tio ne estas ŝanĝebla, kaj vi estas riproĉinda nur pro tio, ke vi ne pli frue komprenis ĝin.“

Mi daŭrigis mian vojaĝon laŭ la sama vojo. Revenis al mi ĉiuj oportunaĵoj de l’ vivo, kaj eĉ belo kaj lukso min ree ĉirkaŭis. Mi povis libere kaj sen ĝeno movi min, ĉar mi posedis, kvankam nur prunte, ĵetatan ombron; ĉie mi sentigis la respekton, kiun ordonas la riĉeco. Sed mi havis la morton en la koro. Mia miriga akompananto, kiu sin mem konsiderigis la plej neinda servisto de la plej riĉa homo en la mondo, estis eksterorde servema, senlime lerta, vera idealo de ĉambristo por riĉa viro; sed li neniam forlasis min kaj senĉese parolis al mi, ĉiam montrante plej grandan fidon, ke mi fine, eĉ nur por liberigi min de li, faros la negocon pri la ombro. — Li kaŭzis al mi same grandan embarason kiel malamon. Mi povis vere timi lin. Mi estis min iginta dependa de li; li min tenis en sia mano, rekondukinte min en la belegon de la mondo de mi fugita. Mi devis toleri lian elokventon kaj preskaŭ sentis, ke li estas prava. Riĉulo en la mondo devas havi ombron, kaj se mi volis konservi la pozicion, kiun reokupi li delogis min, nur unu eliro estis videbla. Sed mi firme decidis, oferinte mian amon, estinginte la brilon de mia vivo, ne kontrakti eĉ por ĉiuj ombroj en la mondo mian animon al tiu homaĉo. Mi ne sciis, kiel tio finiĝos.

Foje ni sidis antaŭ kaverno, kiun la fremduloj vojaĝantaj tra la montaro kutimas viziti. Tie oni aŭdas la muĝadon de subteraj riveregoj suprensonanta el senmezura profundo, kaj nenia fundo ŝajnas haltigi la bruantan faladon de ŝtono enĵetita. Kun abunda fantazio kaj magia brilo de koloroj li, kiel ofte, pentris al mi zorge detalitajn bildojn de tio, kion dank’ al mia saketo mi plenumos en la mondo, se nur mi ree estus la mastro de mia ombro. Apoginte la kubutojn surgenue kaj kaŝinte mian vizaĝon en miaj manoj mi aŭskultis la hipokritulon, kaj mia koro estis dividita inter la tento kaj mia firma volo. Tian internan malakordon mi ne povis pli longe elteni; mi komencis la decidan batalon:

„Vi ŝajnas forgesi, sinjoro, ke permesante al vi, iakondiĉe resti en mia akompano, mi tamen rezervis al mi plenan liberecon.“ — „Se vi ordonas tion, mi enpakos kaj foriĝos.“ Tiu minaco estis al li malfremda. Mi silentis; li tuj komencis kunruli mian ombron. Mi paliĝis, sed mi senparole lasis fari tion. Okazis longa silentado. Li la unua ekparolis: „Vi ne ŝatas min, sinjoro, vi malamas min, mi scias; sed kial vi malamas min? Ĉu eble tial, ke vi atakis min sur publika vojo kaj volis perforte rabi mian birdoneston? Aŭ ĉu tial, ke vi provis, kiel fripono, ŝteli mian propraĵon, la ombron, kiun vi opiniis konfidita al via nura honesto? Koncerne min, mi ne malamas vin pro tio; mi trovas tute natura, ke vi klopodas uzi ĉiujn viajn sukcesilojn, ruzon kaj perforton. Ke, aparte de tio, vi havas plej severajn principojn kaj pensas kiel la personigita honesto, tio estas persona prefero, kontraŭ kiu mi ankaŭ nenion diras. — Miaj principoj efektive ne estas tiel severaj kiel la viaj; mi nur agas, kiel vi pensas. Aŭ ĉu mi eble iam premis la dikfingron sur vian gorĝon, por ekposedi vian ŝatatan animon, kiun malgraŭ ĉio mi deziras? Ĉu mi persekutigis vin per servisto, por rericevi mian interŝanĝe donitan monsaketon? Ĉu mi provis forfugi kun ĝi?“ Mi nenion havis por respondi al tio; li daŭrigis: „Nu bone, sinjoro, bone! Vi ne ŝatas min; ankaŭ tion mi bone komprenas kaj ne koleras al vi pro tio. Ni devas disiĝi, tio estas klara; ankaŭ vi komencas tre enuigi min. Do, por definitive liberigi vin de mia plua embarasa ĉeesto, mi ankoraŭ unu fojon konsilas al vi: reaĉetu de mi la objekton!“ — Mi prezentis al li la saketon: „Por tiu prezo.“ — „Ne.“ — Mi profunde ekĝemetis kaj reprenis la parolon: „Do ne. Sed mi insistas, sinjoro, ni disiĝu; ne pli longe baru al mi la vojon en mondo, kiu espereble estas sufiĉe vasta por ni ambaŭ.“ Li ridetis kaj respondis: „Mi foriros, sinjoro; sed antaŭe mi volas vin informi, kiel vi povos sonorigi al via tre humila servisto, se vi iam ajn dezirus tion: Vi bezonas nur skui vian saketon, ke la eternaj ormoneroj tintu en ĝi; tiu sono tuj altiras min. Ĉiu zorgas pri sia intereso en ĉi tiu mondo; vi vidas, ke mi samtempe zorgas pri la via, ĉar mi evidente malkaŝas al vi novan povon! Ho tiu saketo! Kaj eĉ se la tineoj jam estus formanĝintaj vian ombron, ĝi ankoraŭ estus forta ligilo inter ni. Do, vi tenas min per mia oro; ankaŭ de malproksime disponu pri via servisto. Vi scias, ke mi povas fari sufiĉe bonajn servojn al miaj amikoj kaj ke la riĉuloj havas speciale bonajn interrilatojn kun mi; vi mem tion vidis. Vian ombron tamen, sinjoro — ne forgesu tion — vi rericevos nur sub unu sola kondiĉo.“

Figuroj de l’ pasinta tempo prezentiĝis al mia animo. Rapide mi demandis lin: „Ĉu vi havas subskribaĵon de sinjoro John?“ — Li ridetis: „Ĉe tiel bona amiko mi tute ne bezonis tion.“ — „Kie li estas? Per Dio, mi volas scii!“ Hezitante li metis la manon en la poŝon, kaj, eltirate el ĝi per la haroj, aperis la pala, defigurita vizaĝo de Tomo John, kaj la bluaj lipoj de l’ kadavro elformis la pezajn vortojn: „Justo judicio Dei judicatus sum; justo judicio Dei condemnatus sum[23].“ Teruro min kaptis, kaj, rapide ĵetante la sonantan saketon en la abismon, mi diris al la grizulo la lastajn vortojn: „Mi alĵuras vin en la nomo de Dio, terura! foriĝu kaj neniam plu montru vin antaŭ miaj okuloj!“ Li leviĝis malserena kaj malaperis post la rokoj, kiuj ĉirkaŭis tiun sovaĝan lokon.

IX.

Nun mi do estis senombra kaj senmona; sed peza ŝarĝaĵo estis forprenita de mia brusto, mi ree estis serena. Se mi ne estus perdinta ankaŭ mian amatinon aŭ se almenaŭ mi ne estus sentinta min riproĉebla pri ŝia perdo, — mi opinias, ke mi povintus esti feliĉa. — Sed mi ne sciis, kion fari nun. Mi traserĉis miajn poŝojn kaj ankoraŭ trovis en ili kelke da ormoneroj; mi nombris ilin kaj ekridis. Mi lasis mian ĉevalon malsupre en la gastejo; mi hontis, reiri tien. Almenaŭ mi devis ĝisatendi la subiron de la suno; kaj tiu estis ankoraŭ alte sur la ĉielo. Mi kuŝiĝis en la ombro de la plej proksimaj arboj kaj trankvile ekdormis.

Ĉarmaj bildoj en aereca danco interplektis sin al plaĉa sonĝo. Mina, kun florkrono sur la haroj, preterglitis kaj afable alridetis min. Ankaŭ la honesta Bendel estis kronita per floroj kaj pasis kun afabla saluto. Multajn aliajn, kaj ŝajnas al mi, ankaŭ vin, Chamisso, mi ankoraŭ vidis malproksime en la amaso. Hela lumo brilis, sed neniu havis ombron; kaj, pli strange, tio ne malbele impresis. Nur floroj kaj kantoj, amo kaj ĝojo, sub palmoboskoj. — Mi povis nek reteni, nek klare distingi tiujn forbloviĝemajn, ĉarmajn figurojn; sed mi scias, ke mi volonte sonĝis tian sonĝon kaj ke mi volis eviti la vekiĝon; mi vere jam maldormis kaj ankoraŭ tenis fermitaj la okulojn, por pli longe konservi en mia animo la foriĝantajn aperaĵojn.

Fine mi malfermis la okulojn. La suno ankoraŭ estis sur la ĉielo, sed en la oriento; mi estis preterdorminta la nokton. Mi prenis tion kiel signon, ke mi ne reiru al la gastejo. Sen bedaŭro mi forlasis kiel perditan, kion mi ankoraŭ posedis tie, kaj decidis piedire sekvi flankan straton pasantan tra la multarba bazo de l’ montaro. Mi lasis al la sorto, plenumi, kion ĝi intencis pri mi. Mi ne rigardis malantaŭen kaj ankaŭ ne konsideris la eblon, min turni al Bendel, lasita kiel riĉulo. Mi pririgardis min rilate al la nova rolo, kiun mi estis ludonta en la mondo: Mia vesto estis tre modesta. Mi surhavis malnovan nigran kurtkon[3], kiun mi jam portis en Berlino kaj kiu, mi ne scias kiel, nur por tiu vojaĝo ree trafis sub mian manon. Sur la kapo mi havis vojaĝoĉapon kaj sur la piedoj paron da malnovaj botoj. Mi leviĝis, tranĉis al mi ankoraŭ nodbastonon kiel memoraĵon kaj tuj ekiris. En la arbaro mi renkontis maljunan kampulon, kiu afable salutis min kaj kun kiu mi komencis interparoli. Mi demandis, kiel sciema vojaĝanto, unue pri la vojo, poste pri la regiono kaj ĝiaj loĝantoj, la produktaĵoj de l’ montaro kaj simile plu. Li prudente kaj paroleme respondis al miaj demandoj. Ni venis al la lito de torento, kiu estis renversinta larĝan strion de la arbaro. Mi interne sentis frostotremon ekvidante tiun sunbrilan spacon; mi lasis antaŭiri la kampulon. Sed meze de la danĝera loko li haltis kaj turnis sin al mi, por rakonti al mi la historion de tiu detruo. Li baldaŭ rimarkis mian mankon kaj interrompis sian rakonton: „Sed kiel do tio fariĝas, sinjoro, vi ja ne havas ombron!“ — „Bedaŭrinde! bedaŭrinde!“ mi ĝemetante respondis. „Dum longa, grava malsano mi perdis la harojn, la ungojn kaj la ombron. Vidu, patro, la haroj, kiujn mi rericevis, estas tute blankaj — en mia aĝo! —, la ungoj estas tre mallongaj, kaj la ombro, tiu ankoraŭ ne volas rekreski.“ — „Ej! ej!“ la maljunulo kapskuante respondis, „nenia ombro, tio estas malbona! tio estis vere grava malsano, kiun havis la sinjoro.“ Sed li jam ne daŭrigis sian rakonton, kaj ĉe la plej proksima transversa vojo, kiu sin prezentis, li senparole forlasis min. — Maldolĉaj larmoj denove tremis sur miaj vangoj, kaj mia sereno estis for.

Kun malĝoja koro mi daŭrigis mian vojon, kaj ne plu serĉis ies societon. Mi restis en la plej malhela parto de l’ arbaro kaj devis kelkafoje, por pasi sunbrilan strion, atendi horojn, ĝis nenies okulo malpermesis al mi la transiron. Vespere mi klopodis trovi pasloĝejon en la vilaĝoj. La celo de mia irado estis minejo en la arbaro, kie mi esperis ricevi laboron sub la tero; ĉar flanke de tio, ke mia nuna situacio ordonis al mi, mem zorgi pri mia vivoteno, mi bone ekkonis, ke sole streĉa laboro min povos ŝirmi de miaj detruaj pensoj.

Kelke da pluvotagoj tre akcelis mian iradon, sed por la kosto de miaj botoj, kies plandoj estis faritaj por graf’ Petro kaj ne por la piediristo. Mi jam iris sur malkovritaj piedoj. Mi devis aĉeti paron da novaj botoj. En la sekvinta mateno mi serioze okupis min pri tiu afero en vilaĝo, kie estis kermeso kaj kie en butiko vendiĝis malnovaj kaj novaj botoj. Mi longe elektis kaj marĉandis. Mi devis rezigni paron da novaj, kiujn mi estus dezirinta; la prezo estis tro malmodera. Mi do kontentiĝis per malnovaj, kiuj ankoraŭ estis bonaj kaj fortaj. La bela blondbukla knabo, kiu tenis la butikon, transdonis ilin al mi interŝanĝe por mia mono, dezirante al mi kun afabla rideto feliĉon por la vojo. Mi tuj surmetis ilin kaj eliris el la loko tra la norda pordo.

Mi estis tre absorbita de miaj pensoj kaj apenaŭ vidis, kien mi metis la piedojn; ĉar mi pensis pri la minejo, kie mi esperis alveni jam vespere, kaj pri la maniero, prezenti min tie. Mi ankoraŭ ne iris ducent paŝojn, kiam mi rimarkis, ke mi perdis mian vojon. Mi rigardis ĉirkaŭen, por retrovi ĝin: mi staris en sovaĝa, malnovega abiaro, kiun ŝajne ankoraŭ neniam trafis hakilo. Mi penetris pluen ankoraŭ kelke da paŝoj: mi vidis min meze de dezertaj rokoj, surkreskitaj nur de saksifragoj kaj musko, inter kiuj kuŝis kampoj de neĝo kaj glacio. La aero estis tre malvarma. Mi rigardis returne: la arbaro estis malaperinta post mi. Mi faris ankoraŭ kelke da paŝoj: la silento de l’ morto ĉirkaŭis min. Sen limoj etendiĝis la glacio, sur kiu mi staris, kaj densa nebulo pezis sur ĝi; la suno vidiĝis sanga ĉe la bordo de l’ horizonto. La malvarmo estis neelportebla. Mi ne sciis, kio okazis al mi. La rigidiga frosto devigis min akceli miajn paŝojn. Mi aŭdis nur la muĝadon de malproksimaj akvoj. Ankoraŭ unu paŝo, kaj mi estis ĉe la glacia bordo de oceano. Ĉe mia vido sennombraj fokaroj sin ĵetis tumulte en la maron. Mi laŭiris tiun bordon: mi ree vidis nudajn rokojn, teron, betularojn kaj abiarojn. Mi kuris ankoraŭ kelke da minutoj rekte antaŭen: estis sufoka varmego. Mi rigardis ĉirkaŭen: mi staris inter belaj rizokampoj sub morusarboj. Mi sidiĝis en ilia ombro kaj rigardis mian horloĝon: pasis apenaŭ kvaronhoro, de kiam mi forlasis la foiron en la vilaĝo. Mi kredis sonĝi kaj mordis mian langon, por veki min; sed mi reale maldormis. Mi fermis la okulojn, por kolekti miajn pensojn. Jen mi aŭdis antaŭ mi skandi strangajn silabojn tra la nazo. Mi levis la rigardon: du ĉinoj, nepre rekoneblaj per sia azia fizionomio, se mi eĉ ne fidus al iliaj vestoj, kun laŭlandaj salutoj alparolis min en sia lingvo. Mi leviĝis kaj reeniris kelke da paŝoj: mi ne plu vidis ilin. La pejzaĝo estis tute ŝanĝita; arboj, arbaroj anstataŭis la rizokampojn. Mi rigardis tiujn arbojn kaj la herbojn, kiuj floris ĉirkaŭ mi: kelkajn mi konis, ili estis kreskaĵoj de l’ sudorienta Azio. Mi volis proksimiĝi al unu el tiuj arboj: unu paŝo, kaj ree ĉio estis ŝanĝita. Mi nun ekiris kiel rekruto ekzercata, malrapide, mezurante la paŝojn. Landoj kun admirinda varieco, kampoj, herbejoj, montaroj, stepoj, sablodezertoj malvolviĝis antaŭ mia mireganta rigardo. Dubo ne estis ebla: mi havis sepmejlobotojn[24] sur la piedoj.

X.

En muta piemo mi falis surgenuen kaj verŝis larmojn de danko. Ĉar subite mia estonteco klare prezentiĝis al mia animo. Pro frua kulpo ekzilite el la homa socio, mi kompense estis alkondukata al la naturo, kiun mi ĉiam amis; la tero estis donata al mi kiel riĉa ĝardeno, la studo kiel direktanta forto de mia vivo, kaj ĝia celo fariĝis la scienco. Tio ne estis decido, kiun mi alprenis. Mi nur klopodis de tiam, kun silenta, severa, ne ĉesanta diligento fidele realigi tiun idealon, kiu hele vidiĝis al mia interna okulo; kaj mia memkontento dependis de mia alproksimiĝo al tiu modelo. —

Mi energie leviĝis, por senhezite per rapida ĉirkaŭen-rigardo preni posedon de la kampo, kie mi volis de nun rikolti. Mi staris sur la altaĵoj de Tibeto, kaj la suno, kiun antaŭ malmulte da horoj mi vidis leviĝi, ĉi tie jam klinis sin subironte. Mi reatingis ĝin en ĝia irado, tramigrante Azion de oriente al okcidente. Mi eniris Afrikon, kaj, scivole rigardante, mi trapasis ĝin kelkfoje laŭ ĉiuj direktoj. Admirante en Egiptio la malnovajn piramidojn kaj templojn mi ekvidis en la dezerto, proksime de la centpordega Tebo, la kavernojn, kie loĝis la kristanaj ermitoj. Subite naskiĝis en mi la decida kaj klara penso: tie estos mia loksidejo. Mi elektis kiel estontan loĝejon unu el la plej kaŝitaj kavernoj, kiu estis samtempe vasta, oportuna kaj ne alirebla por ŝakaloj; poste mi daŭrigis mian migradon.

Ĉe la Kolonoj de Herkulo mi transpaŝis al Eŭropo. Rigardinte ĝiajn sudajn kaj nordajn provincojn, mi pasis de Nord-Azio trans la polusan glaciejon al Grenlando kaj Ameriko. Mi travagis la du partojn de tiu kontinento, kaj la vintro, kiu jam regis en la sudo, rapide repelis min de la Horna terkapo norden.

Mi haltis, ĝis kiam tagiĝis en la orienta Azio, kaj nur post ioma ripozo daŭrigis mian vagadon. Mi sekvis tra ambaŭ Amerikoj la montaran ĉenon, kiu enhavas la plej altajn konatajn elstaraĵojn de nia globo. Malrapide kaj singarde mi paŝis de supro al supro, jen trans flamantajn vulkanojn, jen trans neĝokovritajn kupolojn, ofte havante penon spiri. Mi atingis la Elian monton kaj saltis trans la Beringan markolon al Azio. Mi sekvis ties orientan bordon en ĝia serpentumado kaj esploris kun speciala atento, kiuj el la insuloj tie kuŝantaj estas alireblaj por mi. De la duoninsulo Malako miaj botoj portis min sur la insulojn Sumatro, Javo, Bali kaj Lombok. Mi provis, ofte eĉ kun danĝero kaj tamen ĉiam vane, malbari al mi — trans la malpli grandajn insulojn kaj rokojn, de kiuj tiu maro estas plenplena — transiron nordokcidenten al Borneo kaj al aliaj insuloj de tiu arkipelago. Mi devis forlasi tiun esperon. Mi fine sidiĝis sur la plej ekstrema pinto de Lombok, kaj, turninte la vizaĝon al sude kaj oriente, mi ploris kvazaŭ antaŭ la firme ŝlosita krado de mia malliberejo, ke mi tiel baldaŭ renkontis mian ĉirkaŭlimon. La kurioza Nov-Holando, tiel necesega por la kompreno pri la tero kaj ĝia vesto teksita de l’ suno, pri la plantaro kaj bestaro, estis fermita por mi, same kiel la Suda maro kun siaj zoofitaj insuloj.

Kaj tiel jam de la origino ĉio, kion mi estis kolektonta kaj kreonta, estis kondamnita, resti nura fragmento. — Ho mia Adelberto, kio estas la klopodoj de l’ homoj!

Ofte, dum la plej severa vintro de Sud-Ameriko, mi provis iri de la Horna terpinto trans la polusan glaciejon orienten tiujn eble ducent paŝojn, kiuj disigis min de Diemen-lando kaj Nov-Holando. Mi eĉ ne zorgis pri la reveno kaj ĉu tiu malbona lando eble fermiĝos super mi, kiel la kovrilo de mia ĉerko; kun freneza riskemo mi malespere faris paŝojn trans flosumantan glacion, mi spitis la malvarmon kaj la maron. Vane: mi ankoraŭ ne estis sur Nov-Holando. Post tiaj provoj de transiro mi ĉiufoje revenis al Lombok, sidiĝis sur ĝia plej ekstrema pinto kaj ree ploris, turninte la vizaĝon al sude kaj oriente, kvazaŭ antaŭ la firme ŝlosita kiel krado de mia ĉerko. —

Fine mi forŝiris min de tiu loko kaj reiris kun malĝoja koro en la internan Azion. Mi plue travagis ĝin, sekvante la matenan krepuskon al okcidente, kaj ankoraŭ en la nokto mi alvenis en Tebio, ĉe mia loĝejo elektita en la antaŭa posttagmezo.

Tuj kiam mi estis iom ripozinta kaj estis tago tra Eŭropo, mia unua zorgo estis, havigi al mi ĉion bezonatan. Unue mi bezonis haltigoŝuojn; ĉar mi estis spertinta, kiel malagrable estas, nur per demeto de la botoj povi mallongigi siajn paŝojn, por oportune ekzameni proksimajn objektojn. Paro da pantofloj metitaj sur la botojn tute efikis tiel, kiel mi esperis; pli poste mi ĉiam portis kun mi eĉ du parojn, ĉar mi sufiĉe ofte forĵetis la unuan paron de la piedoj, ne havante tempon por ilin relevi, kiam leonoj, homoj aŭ hienoj ektimigis min ĉe miaj botanikaj esploroj. Mia tre bona horloĝo estis por la mallonga daŭro de miaj iroj taŭgega kronometro. Krome mi ankoraŭ bezonis sekstanton, kelkajn fizikajn instrumentojn kaj librojn.

Por ĉion ĉi alporti mi faris kelke da angorigaj vizitoj al Londono kaj Parizo, kiujn ĝuste ombris nebulo por mi favora. Kiam la restaĵo de mia sorĉa oro estis konsumita, mi alportis kiel pagaĵon afrikan eburon, facile troveblan; ĉe tio, estas vere, mi devis elekti la plej malgrandajn dentojn, por ke ilia pezo ne superu miajn fortojn. Baldaŭ mi estis provizita per ĉio kaj tuj komencis mian novan vivmanieron de privata sciencisto.

Mi travagadis la teron, mezurante jen ĝiajn altaĵojn, jen la temperaturon de ĝiaj fontoj kaj tiun de la aero, jen observante bestojn aŭ esplorante kreskaĵojn. Mi rapidis de la ekvatoro al la poluso, de unu kontinento al la alia, komparante spertojn kun spertoj. La ovoj de la afrikaj strutoj aŭ de la nordaj marbirdoj kune kun fruktoj, precipe de la tropikaj palmoj kaj bananujoj, estis mia plej ordinara nutraĵo. Por mankanta feliĉo mi havis kiel surogaton la nikotianojn kaj por la homaj simpatio kaj kunuleco la fidelan amon de pudelo. Tiu gardis mian kavernon en Tebio kaj ĝoje alsaltis, kiam mi, ŝarĝite de novaj riĉaĵoj, revenis al li, tiel li almenaŭ siaparte sentigis min, ke mi ne estas sola sur la tero. Sed ankoraŭ aventuro estis rekondukonta min inter la homojn.

XI.

Kiam foje, kun haltigitaj botoj, mi kolektis likenojn kaj algojn sur la bordoj de Nordlando, subite blanka urso el post roko venis renkonten al mi. Mi volis, forĵetinte la pantoflojn, surpaŝi insulon kontraŭflanke lokitan, al kiu nuda roko, intere elstaranta el la ondoj, ebligis la transiron. La unu piedon mi firme metis sur la rokon, sed sur la alia flanko mi falegis en la maron: la alia pantoflo nerimarkite restis sur la piedo.

La granda malvarmo kaptis min; mi havis penon savi mian vivon de tiu danĝero. Tuj kiam mi ree havis teron sub mi, mi kuris kiel eble plej rapide al la Libia dezerto, por tie sekigi min en la sunbrilo. Sed kiam mi estis elmetita al ĝi, ĝi tiel brule trafis sur mian kapon, ke mi tre malsana denove ŝanceliris norden. Mi klopodis havigi al mi per forta moviĝado faciligon kaj kuris per nefirmaj, rapidaj paŝoj de okcidente al oriente kaj de oriente al okcidente. Jen mi troviĝis en la tago, jen en la nokto, jen en la somero kaj jen en vintra malvarmo.

Mi ne scias, kiel longe mi tiel ŝanceliradis sur la tero. Brula febro ardis tra miaj vejnoj; kun granda angoro mi sentis, ke mi perdas la konscion. Malfeliĉe ankoraŭ okazis, ke mi dum tiu nesingarda kurado surpaŝis ies piedojn. Mi eble kaŭzis al li doloron; mi ricevis fortan puŝon kaj ekfalis. —

Kiam mi rekonsciiĝis, mi trankvile kuŝis en bona lito, kiu staris inter multe da aliaj litoj en vasta kaj bela ĉambrego. Iu sidis ĉe la kapoparto de mia lito; homoj iris tra la ĉambrego de unu lito al la alia. Ili venis antaŭ la mian kaj interparolis pri mi. Sed ili nomis min „numero dekdu“. Kaj tamen sur la muro ja nigra marmora tabulo tute certe montris en grandaj oraj literoj mian ĝuste skribitan nomon

PETRO SCHLEMIHL.

Tio ne estis iluzio, mi povis klare legi la nomon. Sub ĝi troviĝis ankoraŭ du vicoj da literoj sur la tabulo; sed mi estis tro malforta, por deĉifri ilin. Mi refermis la okulojn. —

Mi aŭdis laŭte kaj kompreneble legi ion, en kio estis parolo pri Petro Schlemihl; sed mi ne povis koncepti la sencon. Mi vidis afablan viron kaj tre belan virinon nigre vestitan aperantaj antaŭ mia lito. Ili ne ŝajnis fremdaj al mi, sed mi ne povis rekoni ilin.

Pasis kelke da tempo, kaj mi refortiĝis. Mi estis nomata „numero dekdu“, kaj „numero dekdu“ pro sia longa barbo estis konsiderata kiel judo; sed pro tio li ne estis malpli zorge flegata. Ke li ne havas ombron, oni ŝajne ne estis rimarkinta. Miaj botoj, oni certigis min, kun ĉio, kion oni trovis sur mi ĉe mia akcepto en la domon, estis bone kaj sekure konservitaj, por esti redonataj al mi post mia resaniĝo. La loko, en kiu mi kuŝis malsana, havis la nomon SCHLEMIHLIUM[25]. Kio ĉiutage estis legata pri Petro Schlemihl, estis admono, preĝi por li, la bonfara fondinto de tiu establaĵo. La afabla viro, kiun mi estis vidinta ĉe mia lito, estis Bendel; la bela virino estis Mina.

Mi, ne rekonite, saniĝis en la Schlemihlium kaj eksciis ankoraŭ pli multe: Mi estis en la patrourbo de Bendel. Tie li estis fondinta sub mia nomo, per la restaĵo de mia oro, kiu ne alportis alian benon, tiun hospicon, kie malfeliĉuloj benis min; kaj li mem ĝin direktis. Mina estis vidvino; malsukcesa kriminala proceso estis kostinta al sinjoro Rascal la vivon kaj al ŝi mem la plejparton de ŝia posedaĵo. Ŝiaj gepatroj ne plu ekzistis. Ŝi vivis ĉi tie kiel diotima vidvino kaj plenumis farojn de kompatemo.

Foje ŝi interparolis ĉe la lito de „numero dekdu“ kun sinjoro Bendel. „Kial, nobla sinjorino“, li demandis, „vi volas tiel ofte elmeti vin al la danĝera aero ĉi tie reganta? Ĉu do la sorto estus tiel malmilda kontraŭ vi, ke vi dezirus morti?“ — „Ne, sinjoro Bendel, de kiam mi finsonĝis mian longan sonĝon kaj vekiĝis de mia interna dormo, mi bone fartas; de tiam mi ne plu deziras, nek timas la morton. De tiam mi serene pensas pri la pasinta kaj la estonta tempoj. Ĉu ne ankaŭ vi sentas silentan internan feliĉon, nun servante al via sinjoro kaj amiko en maniero tiel dioplaĉa?“ — „Jes, nobla sinjorino, dankon al Dio! Mirinde ja okazis al ni. Multe da ĝojo kaj da maldolĉa aflikto ni senkonsidere sorbis el la plena kaliko. Nun ĝi estas malplena; nun oni povus opinii, ke ĉio ĉi estis nur provo kaj ke nun necesas, saĝigite atendi la veran teatraĵon. Sed malsama estas la vera teatraĵo, kaj oni ne deziras la revenon de la unua iluzio; kaj tamen oni entute ĝojas, ke oni ĝin vivis, kia ĝi estis. Kaj mi ankaŭ akiris la fidon, ke nia malnova amiko nun trovas sin pli bone ol tiam.“ — „Ankaŭ mi tion pensas“, la bela vidvino respondis, kaj ili preteriris min.

Tiu interparolo estis profunde impresinta min; sed mi ŝanceliĝis, ĉu rekonigi min aŭ ĉu nerekonite foriri. — Mi decidiĝis. Mi donigis al mi paperon kaj krajonon kaj skribis la vortojn:

„Ankaŭ via malnova amiko nun trovas sin pli bone ol tiam; kaj, se li elpagas sian kulpon, ĝi estas elpago repaciga.“

Post tio mi diris, ke mi volus vesti min, ĉar mi sentas min pli forta. Oni alportis la ŝlosilon de la malgranda ŝranko, kiu staris apud mia lito. Enestis ĉio, kio apartenis al mi. Mi surmetis miajn vestojn, pendigis super mia nigra kurtko la botanikan skatolon, en kiu mi ĝojante retrovis miajn likenojn de l’ nordo, kaj surpiedigis la botojn. Poste mi metis la skribitan papereton sur mian liton, kaj tuj, kiam malfermiĝis la pordo, mi jam estis malproksime, sur la vojo al Tebio.

Kiam mi sekvis laŭlonge de la siria bordo la vojon, sur kiu mi foriris la lastan fojon de hejme, mi vidis mian kompatindan Figaron veni renkonten al mi. La bonega pudelo ŝajne volis sekvi laŭ la postsignoj sian mastron, kiun kredeble li longe atendis hejme. Mi haltis kaj kriis al li. Bojante li alsaltis al mi kun mil kortuŝaj elmontroj de sia naiva, senbrida ĝojo. Mi prenis lin sub la brakon, ĉar kompreneble li ne povis sekvi min, kaj reportis lin kun mi hejmen.

Tie mi trovis ĉion en la sama ordo, kaj laŭ la mezuro, kiel mi rericevis fortojn, mi iom post iom revenis al miaj antaŭaj okupoj kaj al mia malnova vivmaniero. Sole mi evitis dum tuta jaro la polusan malvarmon, kiun mia korpo tute ne povis elporti. —

Kaj tiel, mia kara Chamisso, mi vivas ankoraŭ hodiaŭ. Miaj botoj ne eluziĝas, kion komence igis timi min la tre sciencoplena verko de la fama Tieckius: De rebus gestis Pollicilli[26]. Ili perdas neniom de sia povo. Sole mia forto konsumiĝas. Sed mi havas la konsolon, ke mi uzis ĝin, ne senfrukte, por sekvi nevarian celon. Ĝis kie atingis miaj botoj, mi pli funde, ol antaŭ mi iu ajn homo, koniĝis la teron, ĝian formon, ĝiajn altaĵojn, ĝian temperaturon, ĝian ŝanĝiĝantan atmosferon, la fenomenojn de ĝia magneta forto kaj la vivon sur ĝi, precipe en la plantaro. La faktojn mi elmontris, kun kiel eble plej granda precizo kaj laŭ klara ordo, en pluraj verkoj; miajn konkludojn kaj opiniojn mi skize notis en kelke da traktaĵoj. Mi fiksis la geografion de la interno de Afriko kaj de la arktaj landoj, de la interno de Azio kaj de ĝiaj orientaj marbordoj. Mia Historio de la plantoj de ambaŭ mondoj reprezentas grandan fragmenton de la universala plantaro de l’ tero kaj eron de mia sistemo de l’ naturo. Mi opinias, ke en ĝi mi ne nur pliigis la nombron de la konataj specoj per almenaŭ pli ol triono, sed ke mi ankaŭ alportis kontribuaĵon por la natura sistemo kaj por la geografio de l’ plantoj. Mi nun diligente laboras pri mia bestaro. Mi zorgos, ke antaŭ mia morto miaj manuskriptoj estu deponataj ĉe la berlina universitato.

Kaj vin, mia kara Chamisso, mi elektis kiel konservonton de mia mirinda historio, por ke ĝi eble post mia foriro de la tero povu servi al iuj el ĝiaj loĝantoj kiel utila instruo. Kaj vi, amiko mia, se vi volas vivi inter la homoj, lernu unue respekti la ombron, kaj poste la oron. Se vi volas vivi nur por vi kaj por la pli bona parto en vi, tiam vi ne bezonas konsilon.

Notoj

(ekster 2 kaj 17 devenantaj de la tradukinto)

[1] Pron. Julius (–́⏑⏑) Eduard (–́⏑⏑) Hicig (⏑́⏑): berlina verkisto, amiko kaj biografo de Chamisso.

[2] Pron. Ŝlemil (––́). Schlemihl, aŭ pli bone Schlemiel, estas hebrea nomo kaj signifas TeofiloAmata de Dio. En la popola lingvo de l’ judoj tio estas la nomo de mallertaj kaj malbonŝancaj homoj, kiuj sukcesas pri nenio en la mondo. Tia Schlemihl rompas sian fingron en la veŝta poŝo, li falas sur la dorson, rompas sian nazan oston, li ĉiam venas malĝustatempe. Schlemihl, kies nomo fariĝis proverba, estas persono, pri kiu la Talmudo rakontas jenan okazaĵon: Li havis interrilatojn kun la edzino de rabeno, lasas sin kapti ĉe tio kaj estas mortigata. La komento elmontras la malbonŝancon de tiu Schlemihl, kiu devas tiel alte elpagi, kion ĉiu alia faras sen puno. (Chamisso)

[3] kurtko [FGR], radiko enkondukita de la tradukinto: pola militista tuniko, F kurtkekurtka, G Kurtka.

[4] Barono de la Motte-Fouqué, pron. de (⏑) la (⏑) Mot-Fuke (⏑́––́): germana poeto, amiko de Chamisso, aŭtoro de Ondino (trad. Myslik).

[5] Pron. Kunersdorf (–́⏑⏑).

[6] Pron. Leopold (–́⏑⏑): germana formo de Leopoldo.

[7] Pron. Nenhaŭzen (⏑–́⏑).

[8] Pron. Gelertes Berlin (⏑–́⏑⏑–́): „Instruita Berlino“, gazeto eldonita de Hitzig.

[9] Pron. Krukŝenk (⏑́⏑): angla karikaturisto kaj kuprogravuristo.

[10] Pron. Hofman (⏑́–): romantika verkisto-komponisto; detala artikolo pri li troviĝas en la libro La Vendreda Klubo (Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig 1921).

[11] Pron. Burgŝtrase (⏑́–⏑): „Fortikkastela strato“.

[12] La dua eldono havis alaĵon de poemoj.

[13] Tiun poemon Chamisso antaŭmetis al la tria eldono.

[14] Pron. Jon (–) aŭ, angle, Ĝon (⏑).

[15] Pron. Fani (⏑́–), mallongiga formo de Franciskino.

[16] Pron. Dolend (⏑́⏑): anglo, kiu en 1757 konstrukciis la unuan lornon.

[17] Diversaj, troviĝantaj en la buŝo de ĉiu vartistino, valoraĵoj kaj talismanoj de niaj popolrakontoj. — La kreviga radiko malfermas ĉiun pordon kaj disbatas ĉiun seruron. La nigra pego (Picus martius) ĝin konas. Li konstruas sian neston en kavaj arboj, kaj oni devas ŝtopi la aperturon, post kiam la birdo elflugis. Li alportos la radikon, por malfermi sian neston; oni devas kapti lin, por ĝin havigi al si. — La rakontoj pri la mandragoro estas tre diferencaj. Estas tre malfacile, havigi ĝin al si; ĝi donas specialan kapablon, akiri trezorojn. — Naskemaj moneroj estas kupraj moneroj, kiuj ĉiufoje, kiam oni turnas ilin, demetas ormoneron. — Rabtalero estas talero, kiu ĉiam revenas al sia mastro kunportante la monerojn survoje tuŝitajn. — La telertuko estas tablotuko, kiu kovras sin per ĉiuj manĝaĵoj dezirataj. — La pendigila gnomo estas enbotela diablo faranta, kion oni volas, kaj donanta, kion oni postulas. Oni aĉetas lin por mono, sed oni povas siavice vendi ĝin nur por prezo malpli granda, ol oni mem donis. Lia rajto estas, kiel propraĵon kunpreni la lastan posedanton, kiu jam ne povas liberigi sin de li, ĉar la prezo fariĝis tro malalta. (Chamisso)

[18] La Magia Ringo (Der Zauberring): verko de Fouqué (v. 4).

[19] Pron. Bendel (⏑́⏑): la nomo de la servosoldato de Chamisso.

[20] Faf(f)ner (⏑́⏑): laŭ la norda mitologio drako gardanta trezoron de oro.

[21] Pron. Reskel (⏑́⏑): angla vorto signifanta „fripono“.

[22] Pron. Mina (–́⏑): mallongiga formo de Vilhelmino.

[23] Latina, pron. Justo (⏑́–) judikio (–⏑́⏑–) Dei (⏑́–) judikatus (–⏑–́⏑) sum (⏑); ... kondemnatus (⏑⏑–́⏑) sum: Per la justa juĝo de Dio mi estas juĝita, per la justa juĝo de Dio mi estas kondamnita.

[24] sepmejlobotoj: botoj, kiuj ĉe ĉiu paŝo antaŭenportas sian posedanton sep mejlojn.

[25] Latina, pron. Ŝlemilium (––́⏑⏑): „Schlemihl-ejo“.

[26] Latina, pron. Tikius (–́⏑⏑), De (–) rebus (–́⏑) gestis (⏑́–) Polikili (⏑⏑⏑́–): Pri la elfaroj de Knabo-Fingro. Celita estas Tieck, Leben und Taten des kleinen Thomas, genannt Däumchen (Vivo kaj agoj de la malgranda Tomo, nomata Dikfingreto).

Noto de transskribinto:

Mi iom refaris la prezenton de la piednotoj, kaj forigis ties paĝnumero-referencoj. Mi registris ŝanĝojn en la teksto per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.