The Project Gutenberg eBook of Legendoj This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. Title: Legendoj Author: Andrzej Niemojewski Translator: Bronisław Kuhl Release date: May 13, 2020 [eBook #62118] Language: Esperanto Credits: Produced by Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LEGENDOJ *** Produced by Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net A. NIEMOJEWSKI LEGENDOJ Kun permeso de la aŭtoro el la pola originalo tradukis Bronisław Kuhl Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski Dua, korektita eldono FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923 ESPERANTO-FAKO ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG TABELO DE ENHAVO Paĝo Antaŭparolo 7 Tentistoj 11 Majlaĥ 35 Admono 48 Du disciploj 71 ANTAŬPAROLO A. Niemojewski (legu: Njemojeski), la aŭtoro de la „Legendoj“, estas talenta pola nuntempa verkisto, kiu kolektis jam riĉan rikolton de sia literatura agado. Niemojewski publikigis unue serion da lirikaj poezioj: „Poezioj“, „Subteraĵoj“, „Promesita lando“, „Brulruĝoj“, „Polonia irridenta“, „Ĉefurbo“, „Petegoj“, „Urtikoj“. Ĉie en ili brilas bela arta formo kaj nobla tendenco, sed speciale grandan talenton elmontris Niemojewski en la poemoj, en kiuj li kantas pri la ĝojoj kaj suferoj de la laboristaj sferoj. Poste Niemojewski verkis la dramojn: „Familio“, „Tiu tago“, „Rokita“, „Fabelo“, kaj la rakontojn: „Leteroj de frenezulo“, „Legendoj“ ktp. -- Plue sekvis liaj literaturaj studoj pri la pola literaturo (Wyspianski) kaj bildoj el sistemaj vojaĝoj tra Eŭropo, Egiptujo, Palestino, Sirio ktp. La frukto de tiuj vojaĝoj estis interalie ankaŭ du volumoj da orientlandaj noveloj „El sub polvo de jarcentoj“, kiuj formas en la literatura agado de l' aŭtoro transiron de beletristiko al precizaj studoj, ĉar Niemojewski, komencinte kiel artisto, transformiĝis iom post iom en scienciston kaj dediĉis sin fine tute al la kompara esplorado de religioj. En tiu ĉi direkto Niemojewski tradukis unue verkojn, de Renan kaj el lingvo greka la Judan Militon de Jozefo Flavius, poste li publikigis serion da malpli grandaj propraj studoj: „Historio de la Kruco“, „Kreado de la mondo laŭ biblio“, „Du bibliaj arboj“, kaj en la lasta tempo aperis la grandega verko: „Dio Jezus“, kiun Niemojewski eldonis pole kaj en plivastigita propra germana traduko. Tiun ĉi verkon la aŭtoro kompletigis ankoraŭ per la studaĵo: „Kial rapidis la disciploj al Emaus“. Niemojewski pruvas en ambaŭ lastaj verkoj la tezon, ke en la evangelioj estas kaŝitaj astraj sistemoj, t. e. ke al la movado de evangeliaj personoj sur tero estas konformaj la movoj de ĉielkorpoj en precize difinitaj periodoj. La aldonitaj ilustraĵoj multe plifaciligas la komprenon de tiuj interesaj malkaŝoj, nepriparoleblaj pli vaste en la kadroj de tiu ĉi artikoleto. Kiel unu el ĉefoj de la polaj liberpensuloj Niemojewski redaktas de la jaro 1906 la organon „Myśl niepodległa“ (Penso sendependa). Kelkaj verkoj de Niemojewski estas tradukitaj en diversajn lingvojn; ankaŭ nia esperanta literaturo posedas jam kelke da ili en lingvo internacia. La nuna libro „Legendoj“ konsistas el 4 poeziaj rakontoj kaj bildoj el la vivo de Jezuo, sed tiu ĉi nomo, kvankam li estas la ĉefa heroo, nenie estas dirita, sed lasita al la konjektemo de la legantoj. Li kaj lia granda verko estas traktataj diskrete, kaj ili formas nur la kondukan fadenon de serio da koloraj morbildoj el tiu epoko. La ĉefan akcenton la aŭtoro metis sur la medion kaj sur la manieron, kiel similaj ideoj ĝin impresis. Ne mankas ankaŭ aludoj pri similaj rilatoj en la hejmlando de l' aŭtoro, kiel ni vidas tion en la legendo „Tentistoj“. -- Kvankam la temo estas elstudita, la novelista talento de l' aŭtoro brilas en la legendoj plenforte. La tutaĵo vivas kaj impresas potence la animon de la leganto. Ni opinias, ke ankaŭ inter la esperantaj samideanoj la „Legendoj“ estos volonte legataj, kaj ni povas nur gratuli la aŭtoron, ke li en la persono de S-ro Kuhl, konata jam pro lia bela stilo esperanta, trovis tiel bonan tradukinton. Ant. Grabowski. NOTO Donante la permeson esperantigi la „Legendojn“, la aŭtoro skribis al mi: „Fine mi petas, ke Vi en 'Tentistoj' ŝanĝu ĉie la vorton 'rabboni' je 'rabbi', ĉar tiam mi ne konis ankoraŭ tiun ĉi iomon da hebrea lingvo, kiun mi konas nun, kaj 'vocativus' ŝajnis al mi esti 'nominativus'.“ Tio estas la sola diferenco inter ĉiuj sinsekvintaj eldonoj de l' pola originalo kaj la Esperanta traduko. Ĉiujn aliajn nomojn aŭ karakterizajn esprimojn mi penis konservi -- kiom tio nur estis ebla -- senŝanĝe, por ne perdi la ĉarmon, kiu karakterizas la tutan verkon. La tradukinto. TENTISTOJ En Jeruŝalaim regis sufoka atmosfero. La mano de la Landestro ekpendis super ĉiuj partioj kaj permesis al nenies kapo elkreski super la alteco de l' Roma lanco. La homoj okupitaj per metio, marĉandistoj, procenteguloj, riĉaj mallaboremuloj, pensantaj nur pri la oportunaĵoj de l' vivo, fine laboristoj kaj ĉiuspeca simplularo ne sentis la pezon de tiu mano. Sed la klasoj superaj, konservantaj en sia brusto la politikajn tradiciojn, dezirantaj influojn, signifon kaj estrecon, rigardis per kolera okulo la palacon de la Landestro, kaj ofte dum la noktoj, kondukante sekretajn interkonsilojn, pripensis planojn, kiujn la sekvonta mateno disblovis kiel nebulojn. Tiuj klasoj sentis sian forton kaj sian malpovon. Ili sentis sian forton, ĉar kuniĝinte kun Sinhedriono, ili havis la potencon ĉerpatan el la Skribo, la vivan vorton de l' pastroj kaj eminentan, riĉecan situacion; do ĉirkaŭitaj ili estis kvazaŭ per triobla gardmuro kaj neniu povis ilin ataki. Samtempe tamen ili sentis sian malpovon, ĉar tia situacio ne sufiĉis al ili, kaj havante super si la singardeman Landestron, ili ne povis fari unu paŝon ekster tiun ĉi trioblan muron de la okupita feliĉa pozicio. La popolo ilin estimis, obeis kaj salutis la riĉulojn; ili deziris, ke tiu popolo je donita ordono sekvu ilin, kien ajn ili ĝin kondukos. Sed tion ili ne povis esperi. La popolo estis dormanta pulvo; sed ili en siaj animoj ne havis eĉ unu fajreron, por ĝin eltiri kaj ĵeti en tiun pulvon. Ĉerpante sian forton el la pasinteco, ili ne havis kapablon rigardi la estontecon, kaj se la rilatoj fariĝus por ili eĉ plej oportunaj, ekzistis inter ili nek unu homo, kapabla esti estro. Ili eĉ ne kreis al si idealon en tiu ĉi direkto. Ili ekposedis sole la arton malpermesadi, haltigadi, malrapidigi la fervorojn; ili tamen ne scipovis montri la vojon, heligi ĝin per ideo kaj veki al ago. Tio estis direkto sendirekta, kaŝado de ĉiu lumo sub barelo, atendado kaj deziro malligi ĉiun nodon sen almeto de l' mano. Kaj se iu ajn la manon intencis etendi, ili kaptadis lin, rekondukis, kaj eĉ timis, vidante en li estontan despoton. La popolo tamen, kvankam ŝajne ĝi estis senviva, kreis al si la idealon de l' estonta estro. Tiu idealo estis Meŝjaĥ, antaŭdirita de la profetoj. Kaj tio estis vere idealo de la popolo, sed ne de la superaj klasoj, ĉar ili tiujn profetojn martiradis kaj mortigadis. Kvankam ili ankaŭ kredis, ke venos la Antaŭdirito, tamen inter ilia kredo kaj la kredo de l' popolo estis abismo. Ili komprenis la Skribon, la popolo ĝin sentis. La popolo atendis viron, instruantan pri tio, kio en profundo de ĉies koro estis sentata; la popolo demandis neniam, el kiu familio la profeto devenis; ĝi atendis nur la agojn kaj al ili nur kredis. Sed ili postulis, ke al ili estu montrita persono, ke la venonto, malferminte la librojn, montru per la fingro sian ateston generacian, la konsenton de sia nomo kun la nomo de l' antaŭdiro, ke antaŭ ĉio li ne estu surprizo kaj ke li trovu ilin preparitaj je tia alveno. Dume pasis jaroj post jaroj, la popolo alkutimiĝis al la nova ordo, kiu delonge fariĝis malnova, la malesperiĝo ekregis ilin ĉiam pli forte, ĝis fine ili komencis, por sin plifortigi, proponi planojn, kapti avide ĉiun sciigon, kiu antaŭdirus ŝanĝon, doni al ĝi troigitan signifon kaj fine ekscitiĝi per ĉio ĉi, kreante rilatojn, kiuj ŝanĝis ilin en potencajn fantomojn, disvastigantajn la timon nokte, kiam ĉiuj ripozas, sed senfortajn dum la tago, kiam oni devas agadi. Ĉiusemajne ili kunvenadis dum malfrua vespero ĉe Kajafas, kie ili interŝanĝis la plej detalajn kaj precizajn sciigojn pri tio, kio okazis en diversaj urboj de la lando, kaj eĉ pri tio, kio estas okazonta en Romo, ĉar ne mankis al ili rilatoj en la ĉefurbo de l' mondo. Poste tiujn ĉi sciigojn ili diskutadis kaj eltiradis konkludojn. Dum tiaj kunvenoj oni ne diferencigis aferojn gravajn de malgravaj. Ĉiu afero estis grava; tio dependis de ĝia kunigo kun aliaj sciigoj. Oni rakontis do al si kun ĉagrenitaj vizaĝoj, en kiun la Roma Cezaro enamiĝis, kia estas la karaktero de tiu ĉi virino, kian influon ŝi posedas je la estro de l' mondo, kaj kiu ree ŝin influas. Oni pripensis tion, ĉu la konsulo, sendita Iberion, favoras ilin, ĉu ne, kaj ĉu ne estus pli bone zorgi, ke oni revoku tiun ĉi konsulon kaj sendu al lia loko alian. Oni diskutadis ankaŭ ĉiun detalon el la hejma vivo de la Landestro, kio en certa okazo povus esti en Romo profitigata kontraŭ aŭ por li. Kajafas aŭskultis kutime tiujn ĉi interparolojn gratante per la fingroj inter la dentoj kaj rigardis atente la parolantojn, kaj nur fine li prenis la voĉon kaj per eksterordinare sprita opinio solvis ĉiun problemon, eligante strange simplan konkludon. Nur Suten, unu el la plej grandaj riĉuloj, scipovis iufoje lin konvinki, ĉar li posedis intelekton eble ankoraŭ pli spritan, grandan elokventecon kaj ankaŭ maloftan sinregadon. Sed li estis homo ankoraŭ juna, apenaŭ tridekjara. Do li ne povis tiom scii, kiom sciis Kajafas, kiu faligis lian rezonadon per simpla cito de ia okazintaĵo, pruvanta la malkonsenton kun la teorio anoncata de Suten. Dum unu el tiaj kunsidoj Suten sciigis, ke rondiras en la urbetoj en akompano de kelkaj disciploj juna rabbi, kiu kuracas per la metado de la manoj kaj vekas inter la amasoj admiron. Kajafas interrompis ŝerce, ke oni povus lin alkonduki en la templon, por ke li metu la manojn sur la kapojn de l' impostistoj, prenantaj ĵus de la popolo novan imposton. Baldaŭ tamen la interparolo turnis sin en alian direkton, ĉar iu alportis sciigon, ke en la konsilantaro, ĉirkaŭanta la Cezaron, okazis gravaj ŝanĝoj kaj eniris homoj nekonataj. Suten ne partoprenis en plua interparolo, kaj eĉ pli frue ol kutime forlasis la kunsidon. Dum la venonta li tute ne ĉeestis. Post du semajnoj li tamen venis ree kaj alportis pluajn sciigojn pri tiu rabbi. Ĉar mankis sciigoj pli gravaj, do oni aŭskultis lian rakonton ĝis la fino. Li certigis, ke rabbi ne nur okupas sin per la sanigado, sed ankaŭ anoncas instruon, kiu ne ĉiurilate estas konsenta kun la tradicia interpretado de la Skribo. Sciigo tiu maltrankviligis Annas-on, la bopatron de Kajafas, la plej altan en tiu ĉi jaro pastron, ĉar li estis tre postulema en la aferoj de l' interpreto de la Skribo. Li do komencis detale demandadi pri tiu instruo. Sed Kajafas ektusetis kaj ordonis al Suten rakonti simple tion, kio okazis, kaj ne tion, kion oni parolis. Suten komencis do larĝe priparoli, ke tiu rabbi akiris grandan famon ĉe la popolo, kiu tie kaj ie komencas murmuri, ke li estas la antaŭdirita Meŝjaĥ. Tiuj vortoj elvokis grandan ridon inter la kunveno. Eĉ Annas svingis la manon en la aero kaj ridetis kaj la aliaj diversmaniere komencis ŝerci. Suten eksilentis, sidiĝis en angulo, sed estis tre kolera. Tiu ĉi sintenado turnis la atenton de Kajafas, kiu donis la signon, ke oni silentiĝu, kaj li diris, ke simila afero okazis antaŭ dek ok jaroj dufoje, antaŭ dudek jaroj unufoje kaj antaŭ kvardek jaroj trifoje. Je tio ĉi leviĝis Suten, ĵetis planken telereton, kiun li havis en la mano, kaj ekkriis forte: -- Tia afero okazis ankoraŭ neniam! Kaj ree frutempe li forlasis la kunsidon. La sekvontan tagon matene venigis lin Kajafas, iris kun li en la ĝardenon kaj longe ili solece interparolis. Post tiu ĉeesto ĉe Kajafas, Suten forlasis la urbon kaj dum unu monato li ne aperis en la kunvenoj. Post monato li revenis. Ĉiuj lin ĉirkaŭis kaj demandis, kie li vojaĝis. Sed li donis respondojn elturniĝajn aŭ eĉ tute silentis. Dume Kajafas sidiĝis sur sia loko kaj kontraŭ la kutimo prenis la unua la voĉon. Li komencis rekte de tio, ke li estos parolanta pri tiu juna rabbi. Ĉiuj fariĝis tre scivolaj kaj kelkaj alrigardis Suten-on, kiu sidiĝis pli malproksime, mallevis la kapon, kvazaŭ li ordigadis la pensojn kaj sin al io preparis. Kajafas parolis, ke la afero prezentiĝas iom alie, ol tio komence ŝajnis. La juna rabbi ne estas ia ajn trompanto, nek sorĉisto, nek monkolektanto, nek li ŝajnigas profeton, nek anoncas aferojn eksterordinarajn, kiujn oni devus kontraŭbatali, nek li celas estrecon, nek estas homo, ribeliganta la popolon. Ŝajnas tamen, ke la popolo aliĝas al li, ĉar ĝi sekvas lin, aŭskultas lian instruadon, ĉirkaŭas lin per granda ŝatado, preskaŭ adoro. Estas iuj kiuj forlasis la edzinojn kaj familiojn kaj lin sekvas; la aliaj forĵetis sian metion, por konstante esti ĉe lia flanko. Rakontas homoj kredindaj, ke tiel estas. Sed kredindaj homoj povas havi malprofundan rigardon kaj malfortan aŭdosenton; ili povas vidi nur la efikon, sed ne la kaŭzon, kaj admiri la fumon, ne rimarkinte la flamon. Sed tie ĉi ne temas pri tio. Rabbi estas viro de la popolo kaj tia homo estas bezona hodiaŭ! Granda miro ekregis ĉiujn. Ili ne povis kompreni la argumentojn de Kajafas. De ĉiuj flankoj oni sieĝis lin, ke li pliklarigu, kion li pensas. Kajafas tamen laciĝis kaj ne volis paroli pli longe. Sed la sekvontan kunsidon li kunvokis ne por la venonta semajno, sed por postmorgaŭ. Ĉiuj disiris en granda pensincitiĝo. Ĉar ili komprenis, ke, se Kajafas tiel konsideras la aferojn, do tio estas efektive grava. Al tiu sekvanta kunsido venis ĉiuj tre frue, kaj Kajafas, stariginte kelkajn en la antaŭĉambro, por ke ili gardu la servistaron, faris grandan paroladon. En tiu ĉi parolado li prezentis la nunan situacion, ne ŝparante nigrajn kolorojn, nek mallaŭdojn. Li elmontris, ke en tiu stato de l' aferoj neeble estas eĉ revi pri la forskuo de l' Roma estreco. La popolo ilin obeas, sed nur en la templo, se tamen ili ordonus al ĝi ataki la gvardion de la Landestro, ĝi verŝajne malobeus kaj ligitajn kondukus ilin al la magistrato. Lerteco ne mankas al ili, sed ili tute ne posedas la influon je la popolo. Mankas al ili homo. Tia homo povus esti tiu juna rabbi. Poste li citis multajn ekzemplojn, pruvantajn, ke en ordinaraj kondiĉoj rabbi post kelkaj jaroj fariĝos la plej populara viro en la lando. Nomo lia estos sonanta en ĉies buŝoj. De ili dependas, ke tio okazu pli frue... Se la amaso per lia pero transirus sub ilian influon, la sendependeco estus jam duone akirita. Romo ne havas grandajn profitojn el la lando malriĉa, multfoje jam rabita kaj tiel malproksima. La Landestroj englutas grandajn sumojn kaj ofte estas malkaŝataj iliaj mensogoj. Por Romo certe maloportuna estas la akiraĵo, kaj verŝajne ĝi ne disverŝus sangon por teni ĝin en siaj manoj. Cetere oni povus interkonsenti. Por tio tamen, por movigi la amasojn en tiun direkton, oni bezonas estron. Tiu estro povas esti nur tia homo, kiel rabbi... Sed tia estro devus ilin absolute obei. Rabbi estas homo el la amaso; li estas tamen laŭ la rakonto -- intelekto ne subiĝanta facile al direktado de aliaj personoj. Sed li estas juna! La juneco forigas multajn malfacilaĵojn. Rabbi estas homo simpla, al kiu devus plaĉi la interrilatoj kun la plej altaj aferoj, se ili alvokus lin al siaj celoj! La popolo atendas Meŝjaĥ-on kaj direktas la okulojn al rabbi. Liaj faroj parolas multe. Kvankam Kajafas tion ne kredas kaj la juna rabbi ankaŭ tion ne kredas, kaj ĉiuokaze ne devus tion kredi, kun la popolo tamen la afero prezentas sin alimaniere. La popolo devas kredi tion, kio estas bezona, sed ne tion, kio estas vera. La popolo povas kredi, ke rabbi estas Meŝjaĥ. Al tiu ĉi homo turnis la atenton Suten. Per tio li pruvis, ke li posedas la okulojn escepte viglajn kaj ke li estas destinita al plenumo de gravaj agoj. Li do mem parolu la ceteron. Ekregis profunda silento, ĉar ĉiuj eksentis, ke la afero havas eksterordinaran karakteron kaj postulas multan atenton por la prijuĝo. Suten komencis rakonti, ke de longa tempo li esploris la paŝojn de rabbi kaj lin jam iom ekkonis. Li citis multajn ekzemplojn de la influo, kian havas rabbi, kaj konfesis, ke li estas certe la plej kapabla intelekto ekster la muroj. Lia parolo estas frapanta, kvankam mallonga. Kien ajn li turnas la okulojn, elkreskas amasegoj, kvazaŭ el sub la tero, kaj sekvas lin. Li akiris de la egiptaj kuracistoj la arton meti la manojn kaj havas fortan okulon. Suten vidis per propraj okuloj, kiel unufoje sub lia rigardo sekiĝis figujo. Sed li estas simplulo. Kiam ĉirkaŭas lin la amasoj, li posedas la memkonscion. Oni ne scias tamen, kiel li agus, se li stariĝus antaŭ ilia kunveno. Li devas deziregi la estrecon, ĉar per siaj faroj parte li ĝin jam ekposedis. Estreco lia estas jam granda -- kaj tie Suten komencis paroli mokplene -- eble ĝi ne trairus la urbajn pordegojn kaj tial tiujn pordegojn evitas; sed invitita ĝi kurbiĝos, apud ni ĝi elkreskos kaj jam revene ne penetros tra tiuj ĉi pordegoj. Pro tio do estas nepra bezono lin nune akiri. Suten demandas la ĉeestantojn, ĉu ili konsentas je tio. La ĉeestantoj komencis murmuri inter si kaj turnis la okulojn al Kajafas. Tiu ĉi klare kaj precize konfesis, ke la akiro de rabbi estas afero treege grava. La kunvenintaro jesis. Tiam Suten prenis ree la voĉon kaj demandis, ĉu la ĉeestantoj permesas al li interkonsenti kun rabbi, aŭ ne. Kaj se ili pli multe konfidus al iu alia, ili diru la nomon. Kajafas donis signon per la mano, dezirante respondi. Oni eksilentis, kaj li parolis tiamaniere. La afero, kiun ili pripensas, estas egale grava, kiel danĝera. Grava, ĉar ĝi igas esperi; danĝera, ĉar ĝi minacas per proskripcio. Kiu estas fine tiu ĉi rabbi, tion neniu certe scias. Tial do estas necesa escepta singardemo. Suten iras kun li paroli. Sed li nune parolu kun li nur siaflanke, kiel viro eminenta, sed ne kiel ilia reprezentanto. Se la afero ne prosperos, la sekreto dronos inter du paroj da okuloj; en la plej malbona okazo elmetos sin al danĝero sole Suten. Se tamen la afero iros bone, tiam estos tempo kunveni denove kaj esplori la pluajn sekvojn. La kunvenintoj konsentis je tio unuvoĉe. Suten estis veturonta jam la sekvontan tagon. Frumatene Kajafas alvokis lin ankoraŭ unufoje ĉe sin kaj provizis per diversaj avertoj. Li timis, ĉu Suten taŭgas por tiu tasko. Li konis lin de la infanaĝo, konis liajn preferojn kaj mankojn. La preferoj estis grandaj, sed ankaŭ la mankoj gravaj. Suten ne estis kapabla diveni la karakterojn. De la plej junecaj jaroj li vidis la hipokritecon kaj ĉesis kredi al la virto. Li konfesadas tion ĉi malkaŝe kaj nur la personaj rilatoj ŝirmis lin kontraŭ la publika mallaŭdo, kiu ĉiun alian certe ne estus evitinta. Suten opiniis, ke ĉiun homon oni povas aĉeti; li mem ja aĉetadis ĉion: rilatojn, amikecon, fidelecon, eĉ amon profundan. Kajafas ne neis tion principe, sed ŝajnis al li, ke troviĝas esceptoj, ke iafoje en junaj homoj ekaperas malŝatado de la riĉeco kaj eĉ de la estreco kaj influoj. Kaj rabbi estis ankoraŭ juna. Sed koncerne la jarojn li estis preskaŭ samaĝa kun Suten kaj por la samaĝuloj facile estas interkonsenti. Sed duaflanke dividas ilin ree la deveno kaj la mondo, en kiu ili edukiĝadis. Multo, granda multo da duboj venis en la kapon de Kajafas. Suten aŭskultante liajn admonojn, kurbigis la vizaĝon mokride. Kiam Kajafas komencis paroli pri la nobleco, li alrigardis tiel atente liajn okulojn, ke tiu enmetis la fingron en la buŝon, kaj komencis eltiradi el inter la dentoj la restojn de l' manĝaĵoj, rigardante la murojn. Suten sciis, kion li intencis. En fundo de l' animo li havis jam la tutan planon preta, la planon pli larĝan kaj pli profunden celantan, ol la plano de Kajafas. En tiu plano rabbi devis esti pordo, tra kiu oni eniras la konstruaĵon. Sed ne Kajafas estis enironta tra tiu ĉi pordo. En la nunaj rilatoj pli sufoke estis al Suten, ol eĉ al Kajafas, ol al ĉiuj kune. Suten sentis en si forton por komenci la militon kontraŭ granda parto de l' mondo; mankis nur al li ilo milita. Tiu ilo estis fariĝonta la rabbi; Kajafas -- povis en ekstrema okazo tiun ilon beni, se li volus... Li estis jam homo pasinta! Ili ĉiuj estis laŭ Suten pasintaj. La tuta Sinhedriono, la tuta pastraro, tuta aristokrataro, eĉ la scienculoj! Suten sciis, ke parto de tiu ĉi malbeno pezas ankaŭ sur li. Li sola havis ĉi tiun konscion. Ĉiuj ceteraj estis blindaj. Sed tiujn sentojn li ne eligis el la profundo de l' koro sur la vizaĝon, kiu post mallonga rideto estis ree malvarma kaj senesprima, kiel nesurskribita pergameno. Kajafas ripetis kun akcento ĉiun admonon kaj fine komencis karesi Suten-on sur la vangoj kaj diris: -- Memoru pripensi ĉiun paŝon, antaŭ ol decidi. Memoru prefere prokrasti ol agi. Memoru prefere silenti ol paroli; prefere nenion fari ol fari malbone... Suten komencis jam malpacienciĝi. Sed Kajafas ankoraŭ lin ne ellasis: -- Ekkonu lin. Esploru, kion li volas. Trapenetru lin, kio lin flatas. Trarigardu lin, antaŭ ol kun li paroli... Subite li interrompis, alrigardis lin kaj ame ĉirkaŭprenis: -- Vi estos iam la ĉefpastro! Suten en liaj brakoj deturnis la vizaĝon, ne povante deteni mokrideton. La dupinta ĉapo ŝajnis al li efektive inda por la kapo de Kajafas. Li komencis jam revi pri la ĉapo kun oraj sagoj. Kajafas, parolanta pri la dupinta ĉapo, ŝajnis al li esti homo blinda kaj tute pasinta. Sed li disiĝis de li, kiel de la plej granda saĝulo kaj ĉefo de sia nacio. Li iris hejmen kaj post unu horo estis jam ekster la pordegoj de l' urbo. La saman tagon vespere Annas venis al Kajafas. Ili komencis interparoli pri la vojaĝo de Suten. Annas laŭdis multe la saĝon de tiu ĉi juna homo kaj skuis la kapon al ĉiuj flankoj. Kajafas gratis per la fingroj inter la dentoj kaj diris mallonge: -- Suten havas vizaĝon sur vizaĝo. Annas levis pro ekmiro la manojn kaj malfermis la buŝon. Kajafas ekklakis kelkfoje per la lango je la palato kaj dentoj kaj daŭrigis: -- Mi diris, ke li havas vizaĝon sur vizaĝo. La ekstera vizaĝo estas de ni konata; sed la suban ni ne vidis. Al mi ŝajnas, ke tiu suba vizaĝo estas alia. Ekregis silento, dum kiu Annas mallevis la kapon kaj gratis la orelon. Kaj Kajafas ekmurmuris kvazaŭ al si: -- Kiu scias, ĉu ne estas granda feliĉo por ni, ke Suten ne posedas la talenton de tiu rabbi! Annas ree levis la kapon kaj Kajafas aldonis: -- Ĉar se li posedus la talentojn de rabbi, tiam ne li venadus al niaj kunvenoj, sed ni al liaj... Annas ankoraŭ ne povis kompreni kaj rigardis per demandaj okuloj Kajafas-on, kiu finis: -- Li ne por ni iris interkonsenti kun ĉi tiu rabbi. Li iris paroli por si. Sed li trokalkulis. Ĝis kiam mi vivos, ni ne estos venantaj al liaj kunvenoj! Sur mia maldekstra manplato estas skribite, ke mi vivos pli longe ol tiuj, kun kiuj mi devas agi singardeme! Annas respondis maltrankvile: -- Do eble li prefere ne iru paroli kun rabbi? Kajafas ekridetis: -- Li parolu kaj alkonduku lin tien ĉi. Ĉar de tiam ne li sola estos kun li interparolanta! Ili disiĝis. * * * * * Jordano sange brilis en la subiranta suno. Ĝiaj akvoj ruliĝis tra la fruktodona valo, sur kiu kreskis palmoj, figujoj kaj olivarboj. Tie estis kvazaŭ belega ĝardeno, lando promesita, kie eble neniam larmo nebuligis la okulon kaj la tera doloro neniam povis la koron atingi. Sur la dekstra bordo staris areto da homoj kaj rigardis malproksimiĝantan viron, kiu iris kun la kapo mallevita kvazaŭ en granda enpensiĝo. Tio estis la juna rabbi. Lia vesto blanke brilis longe inter la verdaĵo. Forirante de la rivero, li paŝis komence per la vojeto, kondukanta Jeriĥon-on, sed baldaŭ li sin direktis dekstren. La arboj fariĝis malpli densaj kaj la verdaĵo malpli ofta. Fine la arboj kaj la verdaĵo tute malaperis kaj komenciĝis la dezerto. La tero, alterne rok- kaj sabloplena, posedis la flavecon malheligitan. Proksime vidiĝis polvokoloraj altaĵoj. Kiam rabbi eniris inter la rokojn, eĥo de liaj paŝoj aŭdiĝis surde, kvazaŭ iu per manplato batis la montflankon. Poste la rokoj iom disiĝis, aperis profundaĵoj, abismoj kaj post ili dekliva pinto. Dume la suno subiris kaj la krepusko falis inter la rokojn. La profundaĵoj fariĝis similaj al nigraj makuloj. Nur la pinto brilis ankoraŭ purpure. Rabbi direktis siajn paŝojn en tiun flankon. Irante li ne unufoje levis la kapon, nur rigardis la teron. Iafoje el sub liaj piedoj elkuris lacerto, jen ekŝanceliĝis sur la flugiloj verda bazilisko, jen serpento eksiblis, jen aglo alte en la aero ekgrakis. La supreniro estis laciga. Ŝvito fluis de lia frunto super la vangoj sur la barbon. Li spiris rapide, ne haltante. La ruĝo foriris el la roko, kaj la pinto ekdronis en krepusko. Rabbi komencis paŝi pli malrapide, ĉar la akraj ŝtonoj povis en la mallumo vundi liajn piedojn. Fine li haltis sur la supro kaj sidiĝis. Tiam li ĉirkaŭrigardis la teron kaj la ĉielon. La tero ekdronis jam tute en la noktaj krepuskoj; sur la ĉielo brilis kaj flagris la steloj. Rabbi rigardis tiujn stelojn, lia brusto ŝveliĝis kaj li sentis strangan ekscitiĝon de l' spirito. Ŝajnis al li, ke la vasta tero estas ŝipo kaj la monteto la plej supra loko sur tiu ŝipo, de kiu la estro donas la ordonojn al la remistoj kaj al la direktilisto, kien ili devas naĝi. Li sentis, ke li sola en tiu momento, maldormante sur tiu ŝipo, pripensas la vojon, sur kiu la ŝipo estos naĝanta tra la akvoj de l' mondo, kaj ke lia voĉo, kiam ĝi aŭdiĝos, estos obeata de ĉiuj remistoj kaj direktilistoj. Lia voĉo ĉerpis la forton el tiu briletanta ĉielo, el tiuj steloj flagrantaj kaj el ĉio ĉi, kio estis supre kaj sube. Kaj kvankam regis la nokto, kvankam la suna heleco estingiĝis, li vidis per siaj okuloj malproksimen, vidis malproksimajn okazaĵojn kaj komprenis ilian signifon. Li rigardis ree teren, kaj en rigardo lia estis granda amo kaj profunda sento de kompato. Tra la densa nokta krepusko li vidis ĉion, kio dum la sensuna tempo okazadis. Li vidis do la dormantajn en la domoj amasojn kaj dormantajn sur la herbejoj paŝtistojn. Li vidis plue la senhejmulojn kaj la vivantojn en soleco pro la nigraj makuloj kaj pro la ulceroj epidemiaj. Kaj li rigardis pli profunden: li direktis la okulojn en la korojn kaj en la spiritojn de l' dormantaj amasoj. Rigardante li ne ektremis pro tio, kion li vidis. Kaj kvankam larmoj brilis en liaj okuloj, tamen li konsoliĝis. La koroj de tiuj amasoj estis simplaj kaj la spiritoj nedeziremaj; sed la manoj tremis pro peno kaj la malsato tordis iliajn intestojn. Do li ne volis ilin juĝi, sed deziris porti al ili plifaciligon, konsolon, forviŝon de la larmoj, plifortigon de la spiritoj... * * * * * Subite ekŝajnis al li, ke iu post li haltis. Li ĉirkaŭrigardis. En la nokta krepusko sur la montpinto tuj apud li vidiĝis malprecize viro kun malhela vizaĝo kaj brilantaj okuloj. Li observis rabbi-n kaj silentis. Viron tiun li vidis jam kelkfoje. Depost ia tempo li sekvis la amasojn, kiuj akompanis rabbi-n de urbo al urbo. Ĉiu deziris ektuŝi la vestojn de l' instruisto; li neniam alproksimiĝis. Ĉiu petis konsilojn aŭ malkovris siajn vundojn; li silentis kaj tenis sin en malproksimo. Rabbi ne alvokis lin. Li tamen sekvis. Sekvis tra urboj, tra lagbordoj, tra la valo de Jordano, tra lando dezerta kaj supreniris post li la monton. Li alproksimiĝis nur dum la soleco. Longe li observis rabbi-n, fine sidiĝis apud li kaj ekparolis. Rabbi aŭskultis liajn vortojn ne interrompante lin. Kaj li rakontis pri la tero, vastiĝanta sube, pri la amasoj dormantaj kaj ilia mizero. Poste li konfesis, ke li estas homo multpova, sed la riĉeco ne ĝojigis lin. Li lasis siajn havojn malproksime kaj poste sekvis rabbi-n, por ekkoni, kion li pensas kaj faras. Kaj li ekvidis, ke rabbi plenumas agojn eksterordinarajn, kiuj mirigas la simplulojn. Sed li ne miras. Ĉar rabbi faris multe, ne tuŝis tamen la plej gravan aferon. Li forigas la doloron. Sed tiu doloro revenos. Li forviŝas larmojn; sed la aliaj aperos en la okuloj kaj fluos sur la vizaĝon. Li levas la falantojn; sed ili falos ree sub la pezo de l' premo. Li vidis, kiel siatempe rabbi alrigardis la figujon, kiu sub tiu ĉi ardanta rigardo sekiĝis. Li kredas, ke se rabbi rigardus sur tiun ĉi senfruktan rokon, tiam elkreskus sur ĝi cedro. Sed rabbi ne deziras uzadi sian forton por la surtera bono de la popolo... Kaj la popolo suferas kaj atendas. Rabbi estas paŝtisto: kial li sian aron ne satigos? Rabbi estas gardisto: kial li enlasas tra la pordo malsaton, mizeron kaj -- Romanojn? Satigu la buŝon, kaj la manoj ne estos avidantaj la fremdan bonon. Trankviligu la intestojn, kaj la lipoj ne estos ofendantaj la ordonojn de profetoj kaj saĝuloj. Forta vi estas, direktu la pupilon al la senfrukta tero, por ke ĉiu ŝtono ŝanĝiĝu en panon kaj ĉiu terbulo en noblan metalon; kaj al tiu pano kaj al tiu metalo etendu la manon nur via popolo!... Dirinte tion li etendis la brakojn al la valoj. Rabbi kaŝis en la manplatoj la vizaĝon kaj aŭskultis, kiel li daŭriĝis plue kun ĉiam pli kaj pli granda fajro, kvankam lia okulo estis malvarma. Rabbi-n ekregis malagrabla sento kaj li diris: -- Vi turmentas min. Foriru! Sur la horizonto aperis ruĝa lunkorno. La ĉirkaŭaĵo fariĝis ankoraŭ pli malgaja. La brilo falis sur la vizaĝon de rabbi kaj sur la vizaĝon de tiu viro, kiu eksilentis, sed ne foriris. Rabbi konstante kaŝis la vizaĝon en la manoj kaj liaj pensoj forkuris malproksimen de la montsupro, sur kiu li sidis, kaj de la viro, kiu ne deturnis de li la okulojn. Li pensis, kaj en lia enpensiĝo komencis lin ĉirkaŭpreni granda malĝojo pro la mizero de tiu ĉi mondo. Tiam tiu viro ekmurmuris denove: -- Vi kompatas per la koro, sed ne per la saĝo. Ĝis certa tempo vi estos nutranta per grandiozaj vortoj. Tiam rabbi ekkoleris, turnis la brulantajn okulojn al tiu viro, kiu kaŝis la kapon en la brakoj, leviĝis, foriris de la monto kaj malaperis en mallumoj. * * * * * Rabbi ekspiris. Ŝajnis al li, ke kun tiu viro forfluis ia nubo, kiu kovris la teron. La luno iris supren kaj iom heligis la dezerton. La nokta birdaro komencis rondflugi super la montoj. Tie kaj ie aŭdiĝis grakado. Rabbi-n ĉirkaŭis maltrankvileco. La griza lunkorno ekpendis sur la ĉielo kaj poste komencis ree malleviĝi al la tero. Ĝi ruĝetiĝis, fine ekbrulis kiel flamo de torĉo. La dezerto fariĝis ĉiam pli malgaja. Rabbi leviĝis, malsupreniris de la pinto kaj komencis rondiri inter la rokoj. La maltrankvileco kreskis en li konstante. Li vidis antaŭ si kvazaŭ vojon pendantan en la aero. Ĝi estis dekliva, dornoplena, surŝutita per gruzoj de akraj ŝtonoj. Ŝajnis al li, ke li vidas malantaŭ si en la ombroformoj multenombrajn homamasojn, ke li montras al ili tiun teruran vojon, mem iras antaŭen, ke la amasoj kun timo foriĝas, ke neniu lin sekvas... Jen ree ŝajnis al li, ke ia maro superakvigas la dezerton, kaj li kun la ombraj amasoj staras sur la bordo. Li starigas la piedojn sur la ondoj, paŝas sur la akvoturnoj; la ombroj kun etenditaj manoj ĵetas sin post li. Sed sub iliaj piedoj disiĝas la moviĝemaj akvoj, la amasoj enfalas, dronas... Blanka tagiĝo fortimigis la viziojn. Rabbi ĉirkaŭrigardis, kaj poste, erarigante la disciplojn pri la vojo, komencis trairadi la landon, kie li ankoraŭ ne estis konata, urbojn, kie li ankoraŭ ne predikis, nek sanigadis. Li observis atente la homojn kaj ilian vivon. Jam krepuskiĝis, kiam li haltis antaŭ Jeruŝalaim. Li preterpaŝis la gardistojn ĉe la pordego kaj eniris la stratetojn. La amasoj vagadis ĉie; li observis ilin kaj penis memorfiksi ĉion, kion li vidis. Poste li preterpaŝis la palacojn de riĉuloj kaj denombris grandan kvanton da ili. Poste li preterpaŝis la domegon, en kiu staris parto de l' soldataro, destinita por la gardado de l' urbo. Fine li ekvidis sesdek turojn de la fortikaĵoj kaj la vagantajn sur la muroj postenojn. Li ekvidis potencon kaj riĉecon, tiujn ĉi fortojn mondregantajn kaj diktantajn la leĝojn, laŭ kiuj la homa gento estis vivonta. Poste li trapaŝis la palacon de la Landestro, reprezentanto de l' Roma potenco. Tiam tiu ĉefurba bruego, tiuj belegaj domoj de la riĉuloj, tiuj militistaroj, tiuj fortikaĵaj turoj, ĉio ĉi ekŝajnis al li ia monto, kiu kuŝiĝis sur lia vojo, monto, kiun li antaŭe ne vidis, pri kiu li neniam pensis apud la lagbordoj, predikante al la simplula amaso, sanigante la malsanulojn kaj fortigante la falintojn. Ekregis lin granda malĝojo; li direktis siajn paŝojn al la templo, eniris sur ĝian tegmenton kaj tie ekploris. Kaj jam la nokto kovris la urbon. Sur la ĉielo ne brilis steloj. Malhelaj nuboj kovris la bluaĵon. Ĉirkaŭe estis malgaje, terure. La surda templo faris impreson premegantan. Rabbi mallevis la vizaĝon al la muro kaj liaj larmoj fluis sur ĝi. Tiam aŭdiĝis malantaŭ li flustrado. -- Vi ne obeis min... Ne kredis al miaj vortoj... Vi trairis la landon de la dezerto ĝis la muroj de l' templo kaj la larmoj ekfluis el viaj okuloj... Sed alie vi ankoraŭ ploros! Ree staris malantaŭ li tiu viro. Rabbi ekkonis lian voĉon, sed ne turnis la kapon al li. Kaj tiu daŭrigis plue: -- Malforta vi estas... Pli malforta, ol vi pensis... Dubo mordas vian animon... Ĉu vi vidis la gvardion kaj la palacon de la Landestro?... Ĉu vi vidis niajn loĝejojn!... Kion vi signifas kaj kion fari vi povos?!... Rabbi komencis tremi. La flustrado kreskis en la mallumoj. -- Ankoraŭ dek mil mizereguloj sekvos vin... Ankoraŭ dua dekmilo da kripluloj etendos al vi la malsanajn brakojn... Kaj kio poste? Kio plue?!... -- En la sagujo de bonintencoj viaj mankas sagoj... Eble malgraŭ tio la almozulaj amasoj ne dorsturnos sin de vi... Sed vi mem -- kion vi faros plue?... Tio estas por malsanuloj kaj blinduloj, tio por mizeruloj... Sed por homoj sanaj, komprenantaj la vivon kaj ne povantaj morti?... Kaj se vi anoncas la regnon ne de tiu ĉi mondo, kial vi venis?... Ĉu komprenos vin la vivantoj kaj sekvos vin?... Revemulo vi estas! Rigardu malsupren el la altaĵoj de tiu ĉi templo! En malespero ĵetu vin per kranio kontraŭ la rokoj, kaj se Adojnoj' destinis vin kaj kiel ilon vin elektis, tiam tie profunde atendos vin la brakoj anĝelaj, kiuj vin prenos kaj delikate starigos sur la tero, ho revemulo!... Rabbi turnis sin en tiun flankon, de kie fluis la murmuro, kaj ekrigardis. En la krepusko vidiĝis malprecize la figuro kun brilantaj okuloj. Ĝi penis per rigardo kontraŭstari al rabbi, sed post momento mallevinte tiujn brilantajn okulojn ĝi turnis sin al la ŝtuparo kaj malaperis en krepusko. * * * * * Rabbi forkuris el la urbo. La nokto renkontis lin ree en la dezerto, en kiu li rondiris pro la distriĝo de l' pensoj. Pasis matenoj kaj vesperoj kaj li, ne tuŝante manĝaĵojn, vagis inter la rokfendoj, apogis iafoje la frunton kontraŭ la rokŝtonoj kaj dronis en enpensiĝo. Sed dum unu nokto li suriris ree tiun deklivan supron. En la sama momento tiu viro aperis ĉe lia flanko. La luno malkovris tutan sian ŝildon. Ĝia brilo superverŝis la dezerton ĝis la randoj de l' horizonto, sur kiu nigris palma arbaro. Tiam la viro turnis la brilantajn okulojn al rabbi kaj, etendinte ambaŭ manojn al malproksimo, diris per forta voĉo: -- Mi alparolis vin dufoje, sed vi ne obeis min... Vi observis propraokule la landon vastiĝantan inter la dezerto kaj la muroj de l' Sankta Kastelo... Eble jam nune vi komprenis, kio estas la mondo kaj kio devas esti tiuj, kiuj volas ĝin regi... Observu ankoraŭ kaj pripensu! Rabbi rigardis la malproksimon. Kaj la viro daŭrigis: -- Vidu tiujn valojn, urbojn, fortikaĵojn, gardistojn... Vidu tiujn amasojn nudajn kaj vestitajn, mizerajn kaj riĉajn... Vidu tiujn tendojn, palacojn kaj kastelojn... Ĉio ĉi kuŝiĝos ĉe viaj piedoj, ĉio obeados vin, se vi min sekvos! Rabbi sulkigis la frunton. -- Mi donos al vi la estrecon super ĉio ĉi, ĉu vi aŭdas? Mi donos la regadon super tiuj teroj kaj super tiuj gentoj!... Kliniĝu al mi! Faru, kion mi ordonos! Obeadu min! Sed rabbi jam ektuŝis lin per sia rigardo kaj, levinte fiere la kapon, ektondris: -- For, tentisto! Estro vi estas de malsato kaj soifo, vipi vi povas mizeron, sed la homan animon vi ne jungos! For! Kaj li restis sola sur la monta supro. * * * * * Post monato Kajafas sidis dum bela posttagmezo en la ĝardeno kaj al la malplej juna filo diktis leteron al iu komercisto en Romo, kiam oni sciigis lin, ke venis Suten kaj deziras lin vidi. Kajafas interrompis tuj la laboron, la filon forsendis kaj ordonis konduki Suten-on en la loĝejon, kien li baldaŭ mem venis. Suten estis en malbona humoro kaj silentema. Sur lia vizaĝo vidiĝis laciĝo. Kajafas ĉirkaŭprenis lin; Suten respondis per malvarma ĉirkaŭpremo de liaj brakoj. Kajafas ekmaltrankviliĝis. -- Vi fariĝis malĝoja, filo -- li diris, sidigante lin apud si kaj proksimigante la vizaĝon al la lia, por lin pli bone alrigardi. Suten silentis. -- Kio do okazas kun tiu sorĉisto, kun tiu saniganto, amato de l' amasaĉo, stelo matena de l' kripluloj? -- ekdemandis Kajafas kun iom moka rideto. Suten ne respondis. Kajafas atente lin observis kaj parolis ĉiam pli moke: -- Ĉu ne ekvidos lin mia okulo? Kiam do aperos la estro de estontaj armeoj niaj? Kiam li kolektos legionojn, forskuos la regadon de l' Romanoj, la landon savos kaj la reĝan sceptron metos en niajn manojn? La vortojn „reĝan“ kaj „en niajn manojn“ li prononcis kun aparta akcento. Suten kuntiris la brovojn, silentis kelkan tempon, fine diris seke: -- Mi eraris. Tio estas homo malgranda. -- Do eble eĉ pli bone -- ekridis Kajafas, fermetante la okulojn. -- Sed vi, Suten, iel ne tre feliĉe kulturas la politikon... Vi persekutas sur dezerto iun sorĉistaĉon, kiam ni tie ĉi okupiĝas pri epokaj aferoj. Suten svingis la brakojn. Kajafas komencis grati per la fingro inter la dentoj kaj poste diris: -- Ĉu vi ne intencus vojaĝi Romon? -- En kia celo? -- murmuris Suten. -- Veturas maljuna Haleus, intencas veturi Ŝemil kaj Joĥaja. Mi instigas ankaŭ Annas-on. Sole grizaj kaj la plej estimataj kapoj! Suten ne povis kompreni, kio tute Kajafas-on ne mirigis, ĉar dum lia foresto okazis en la situacio gravaj ŝanĝoj. Li do komencis al Suten klarigi. -- Ni ricevis el Romo nerefuteblajn pruvojn je tio, ke la nuna amatino de l' Roma Cezaro estas hebreino. Ŝi devas esti certe treege nobla virino. Cezaro ekkonis ŝin dum festeno ĉe sia plejamato Sejan, kie ŝi ludis en la ĥoro. Alia amato, nomata Makro, plifaciligis la alproksimiĝon kaj hodiaŭ ŝi estas unua virino en la ĉefurbo de l' mondo. Suten fariĝis malpacienca. -- Kiel do tio ĉi nin koncernus? -- li ekkriis incitite. -- Kiel tio nin koncernus, Suten? Vi sovaĝiĝis en tiu barbara lando inter la sorĉistoj kaj mizeruloj! Kiel tio nin koncernus?... Veturas delegitaro, por interkonsenti kun ŝi. Ŝi influas Cezaron kaj povas pro tio multajn servojn al ni fari. Kio kun vi okazis, Suten? Mi vin ne rekonas! Kaj eltirinte la fingron el la buŝo, li komencis kapskui. Suten kuntiris moke la vizaĝon kaj parolis, akcentante ĉiun vorton: -- Nu, nu, grizaj kapoj de la popolo, seriozaj maljunuloj, pastroj kaj ĉefpastroj veturas serĉi protekton ĉe malĉastulino... Ankoraŭ ni ne havis ion similan! Kajafas kaptis lian manon. -- Tfi! -- ekkraĉis Suten, forigis malestime la brakon de l' maljunulo kaj eliris. Kajafas turnis sin al li en la seĝo, rigardis la pordon, kapskuis. -- Jen frenezulo! -- li murmuris, ne provante ekregi sian miron. -- Kaj tia homo volas okupiĝi pri politiko. Li ekridetis kaj skuis la kapon. -- Kion li deziras de ni? -- li murmuris kaj ankoraŭ unufoje komencis pripensi la aferon de l' delegitaro. -- Kion li deziras de la grizaj haroj de Ŝemil, Joĥaja, Haleus kaj Annas?... Kion li deziras de tiu ĉi bona hebreino, kiu sin donis al Cezaro?... -- Li estas danĝera frenezulo! -- li decidis fine. En tiu momento haltis ĉe la sojlo la servisto kaj anoncis, ke venis la templestro, kiu estis nomata Simon. Kajafas ordonis lin enkonduki. Simon estis tre pala, liaj manoj kaj lipoj tremis. Li profunde kliniĝis, kaj Kajafas demandis pri la kaŭzo de la alveno. Simon sciigis per indignigita voĉo, ke la popolo kaptis antaŭ la templo malĉastulinon, ĉirkaŭis ŝin kaj volis ŝtonmortigi. Sed malhelpis la gvardio de la Landestro, defendante la virinon. Okazis do interbatiĝo, al kiu venis multego da homoj. Dume aperis la dekuriono kaj, por trankviligi la popolon, sciigis, ke li ordonos al la gvardio forlasi la virinon, se la pastroj ŝin kondamnos. Oni devas rapide decidi, ĉar povas okazi batalo inter la popolo kaj la gvardio. Li finis kaj atendis la respondon. Kajafas komencis plej trankvile grati inter la dentoj per la fingro, poste li ekklakis per la lango kaj demandis: -- Kiel sonas la sesa ordono? Simon recitis la tekston. -- Kaj kion parolas Moseo en la Skribo? -- demandis ree Kajafas. Simon ripetis tri tekstojn. Tiam Kajafas leviĝis, etendis la dekstran manon ĝis la alteco de l' frunto kaj diris serioze: MAJLAĤ Apud la bordo de l' Tiberiada maro vivis ermite mizeregulo, nomata Majlaĥ, viro iam tre saĝa, eminenta kaj posedinta multajn ŝafarojn. Sed kiam la ulceroj malfermiĝis sur lia korpo, kiam la naŭza malsano faris lin abomeninda kaj infektema, la amikoj kaj flatuloj foriĝis de li, senigante lin de signifo, la paŝtistoj kaj ekonomoj forŝtelis liajn arojn kaj lia saĝo dum la malsano kaj malriĉeco perdis ĉiun viglecon. En tiu saĝo restis apenaŭ tiom, por kompreni la tutan vantecon kaj pereemon de homaj klopodoj, senfundan malbonecon de l' mondo kaj neesploreblan mokon de l' sorto. Malsana Majlaĥ sidis dum la tutaj tagoj apud la bordo de l' Tiberiada maro, rigardante la sulkiĝintajn vastaĵojn. Ondo post ondo alkuradis, ŝvelis, ŝprucis kaj malaperadis. Kaj vidante tiun dissaltadon de la ondoj Majlaĥ ridis maldolĉe kaj lia malfermita buŝo flustris: -- Jen la homo! Kaj ree: -- Jen sortoj liaj! Kaj ankoraŭ: -- Jen penado homa kaj celo atingita! Tiujn ĉi vortojn li ripetadis dum la dissaltado de ĉiu ondo kaj ridis maldolĉe, kapskuante. Nur kiam la malsato komencis lin turmenti, li rampis laŭlonge de l' bordo, kolektante kaj englutante, kion la maro el sia profundo elĵetis sur la sablojn. La noktojn li pasigadis en tendo, kovrita per sekaj folioj. Li kuŝis sur arbara musko kaj ĝemis, kaj la dormo kutime nur por mallonga tempo fermadis liajn palpebrojn, forigante la memoron pri la suferoj. Ofte la sonĝo pli multe lin turmentis, ol la maldormo. Ĉar ofte ŝajnis al li dum la dormado, ke li kolektas konkojn sur la bordo, disgratas siajn vundojn, por ke ili estu pli multaj. Jen ree ŝajnis al li, ke li per tremantaj manoj ĉerpas la salan marakvon kaj verŝas sur siajn vundojn, por ke ili pli forte doloru. Kaj ankaŭ ŝajnis al li, ke li promenas en vasta lando, per la puso de siaj vundoj ŝmiras ĉiun pordon, por ke la tuta homaro suferu kaj vantecon sian rimarku. Tiel pasis varmegaj someroj, belaj aŭtunoj, pluvecaj vintroj kaj florantaj printempoj. Forgesis Majlaĥ, ke li estis iam riĉa, ke li ĝuis estimon kaj posedis alian pensmanieron. Ŝajnis al li, ke li naskiĝis kun la ulceroj, ke li naskiĝis en mizero kaj soleco kaj ke liaj nunaj pensoj faris kun li vojaĝon de lulilo tra la longa vojo de l' vivo ĝis la bordo de Tiberiada maro. De tempo al tempo, kiam li sidis sur la bordo, rigardante la dissaltantajn ondojn, rigardo lia falis sur la rondnaĝantajn boatojn fiŝistajn. La homoj sidantaj en ili enprofundigadis tagmeze la retojn kaj eltiradis ilin el la maro vespere. Majlaĥ observis ilian metion, kaj kiam kun la proksimiĝanta krepusko ili malaperis, ŝajnis al li, ke ia ondo dissaltis sen postesigno. Kaj maldolĉe li ridis pro penoj kaj klopodoj de tiu ĉi ondo homa; li deziris ŝpruci sur ĝin sian puson el la gutetantaj ulceroj, por ke ĝi suferu kaj vantecon sian komprenu. Tamen foje unu boato albordiĝis, kaj en ĝi sidis fiŝkaptisto, nomata Petro. Okupita per riparado de l' reto, li ne tuj rimarkis la ulcerkovritan homon. Nur kiam tiu ĉi komencis maldolĉe ridi, li turnis al li siajn simplulajn okulojn kaj, elirinte sur la bordon, komencis lin kompati. Majlaĥ respondis al liaj kompatemaj vortoj per moko. Tamen la fiŝisto ne ekindignis, sed sidiĝis sur la sablo apud li. Tiam Majlaĥ komencis paroli kaj montris al li tiun ĉi dissaltadon de la ondoj kaj poste ridis maldolĉe, kapskuante. Poste li montris la blindecon homan, trempis la fingron en sia sekrecio kaj ŝmiris per la puso la vizaĝon de l' fiŝisto. Poste li eksilentis kaj observis atente. Sed la fiŝisto respondis, ke ne ĉio en la mondo estas vanta, ekzemple la boneco. Poste li rakontis, ke li ne timas infektiĝon, nek tiujn ulcerojn, ĉar li konas viron, kiu, ektuŝinte per siaj manoj, cikatrigas la vundojn gutantajn kaj forigas ĉiujn ulcerojn. Majlaĥ kapskuis kaj ridis respondante: -- Post paso de semajno vi alnaĝos en tiu ĉi boato al mi kun la peto, ke mi fordonu al vi duonon de la tendo. Sed la fiŝisto respondis: -- Venos tempo, kiam el buŝo via malaperos ne nur ulceroj, sed eĉ tiu maldolĉa rido. Dirinte tion li leviĝis por fornaĝi. Sed Majlaĥ alrampis al li kaj ŝmiris per la puso liajn piedojn. Post tio la fiŝisto permesis al li ŝmiri ankaŭ la ambaŭ manojn. Majlaĥ ŝmiris ilin, poste li ŝmiris liajn palpebrojn, buŝon kaj orelojn. Poste li alrampis sian tendon kaj la fiŝisto fornaĝis. Nokte leviĝis granda fulmotondro kaj ĵetis sin sur la akvojn de l' Tiberiada maro. La ondoj kreskis kaj kun granda bruo disverŝiĝis sur la bordo, ŝprucante blankajn ŝaŭmojn sur la altaĵojn kaj troviĝantajn tie arbojn. La maro ekmoviĝis ĝis la fundo. La nuboj volviĝis tiel malalte, ke la ondoj preskaŭ ilin atingis. La ventego ĵetadis sur la maron kaj dronigis la rondflugantajn birdojn. La akvoj elĵetis sur la bordon grandan kvanton da malvivaj fiŝoj kaj diafanaj moluskoj. Dum tio la tondroj kaj fulmoj dissemis tian teruron en la naturo, ke la bestoj arbaraj komencis muĝi timeme kaj la vulturoj ne kuraĝis bekmanĝi la fiŝojn, kovrantajn la malsekigitajn sablojn. Majlaĥ pensis, ke la ondiĝintaj akvoj ensorbis la boaton de l' fiŝisto kaj lin dronigis. Kiam alvenis la matena brilo kaj la fulmotondro kvietiĝis, li alrampis sur la bordon kaj observis la ondojn, ĉu ili sur la teron ne elĵetos restaĵojn de l' boato kaj la kadavron de l' homo. Ĉirkaŭ la tagmezo montriĝis en malproksimo boatoj kaj la sidantaj en ili fiŝistoj enprofundigis la retojn en la maron. Vespere unu boato albordiĝis. Majlaĥ ekvidis en ĝi la konatan fiŝiston. Do li demandis lin, kie li pasigis la nokton. La fiŝisto respondis, ke sur la maro, ĉar dum la tago li riparis la reton, kaj nokte la akiro estis mirinde abunda. Majlaĥ respondis je tio, ke li mensogas, ĉar nokte ondegis la akvoj kaj estis granda fulmotondro. La fiŝisto rediris, ke efektive la ondoj komencis esti iom malkvietaj; sed tiu viro, pri kiu li jam rememoris, eliris el la boato sur la akvojn kaj ilin trankviligis. Tiam Majlaĥ komencis ridi moke kaj alrampinte al la fiŝisto ŝmiris ree per la sekrecio de siaj ulceroj lian frunton, palpebrojn, vizaĝon, buŝon, bruston, manojn kaj piedojn. Poste li sidis longe sur la bordo, ĝis la boato kun la fiŝisto malaperis en malproksimo kaj la nokta mallumo kovris per la krepusko la maron kaj teron. Ĉiutage sidadis Majlaĥ sur la bordo de l' Tiberiada maro, observante la ondojn. Sed la boato ne aperis kaj la fiŝisto Petro ne albordiĝis en la golfo. Tiam Majlaĥ komencis ridi ankoraŭ pli moke kaj ĝoji maldolĉe, ke almenaŭ unu lia sonĝo estas plenumita, ke almenaŭ unu homon li infektis per la puso de siaj ulceroj kaj tiel montris al li la veron de l' homa ekzistado. Pasis kvin tagoj, poste ses kaj sep tagoj. Tamen fine la okan tagon vespere la boato aperis sur la akva horizonto, proksimiĝis rapide kaj direktis ĝin unu homo. Majlaĥ komencis ridi. Ŝajnis al li, ke li vidas ŝvelintan kaj ruĝiĝintan vizaĝon, okulojn plenajn je timego kaj ke tra la malproksimo atingas lin jam la varma spiro. Li observis avide kaj ridis. Kaj jam li vidis apud si sur la sabloj de l' bordo kliniĝintan mizerulon kun malfermitaj vundoj, rigardantan kolere la dissaltantajn ondojn kaj ripetantan liajn vortojn. Li vidis jam tion kaj ridis. La boato glitis sur la akvoj kiel birdo, kiam ĝi, etendinte en la aero la flugilojn, flugas al la tero. Staris en ĝi la fiŝisto Petro kaj serĉis per la okuloj du ŝtonojn, inter kiujn li povus enkonduki sian ŝipeton. Kaj haltiginte ĝin, kiel li intencis, li suriris la bordon, proksimiĝis al Majlaĥ kaj anoncis, ke morgaŭ kunvenos tie ĉi multaj fiŝkaptistoj kun siaj familioj kaj ankaŭ homoj de aliaj metioj. Li aliĝu al ili kaj aŭskultu la vortojn, kiuj al tiu kunveno estos diritaj. Li ne finis ankoraŭ paroli, kiam Majlaĥ alrampinte komencis tuŝi liajn piedojn, manojn, vizaĝon, vangojn, palpebrojn kaj orelojn. Diligente li esploris kaj rigardis kaj observis kaj al siaj okuloj ne volis kredi. Tiam la fiŝisto diris: -- Sekrecio de viaj ulceroj ne infektos min kaj baldaŭ infektos jam neniun, kvankam tien ĉi multaj alvenos kaj pri via tendo ili aŭdis. Ekkredu nur al tiu, kiu estas simpla kiel mi kaj kiu alie instruas ol vi. Dirinte tion li fornaĝis kaj Majlaĥ enrampis sian tendon. La nokto venis per mallumaj paŝoj, sed li ne povis ekdormi. Doloro terura lin turmentis, sed li ne ekĝemis. Li aŭdis la bruan dissaltadon de l' ondoj sur la bordo, sed jam li ne ridis. Ia dubo vagis en lia kapo kaj erarigis ĉiujn liajn pensojn. Li ekmiris, ke la fiŝisto ne infektiĝis kaj ke li alkondukas amasojn al la bordo, kiun ĉiu evitis. Poste li fermis la palpebrojn kaj ŝajnis al li, ke tiu stranga fiŝisto vizitis lin kaj sidiĝis ĉe la eniro en la tendon. Li do komencis demandi: -- De kie vi havas, fiŝisto, tiun kvieton de l' animo? Sed la fiŝisto nur ridetis. Kaj demandis lin Majlaĥ plue: -- De kie vi havas, fiŝisto, tiun indiferentecon kontraŭ la vundoj kaj ulceroj? Sed la fiŝisto ridetis konstante. Kaj demandis lin Majlaĥ ankoraŭ: -- De kie vi havas, fiŝisto, tiun saĝecon, kiu antaŭdiras aferojn eksterordinarajn kaj ĝisatendas ilian plenumon? La fiŝisto ekridetis lastafoje kaj malaperis. Majlaĥ vekiĝis kaj pripensis tion, kio ŝajnis al li en la sonĝo; poste li ekdormis denove. Kaj en tiu dua endormiĝo ŝajnis al li, ke li sidas apud la marbordo kaj observas la dissaltantajn ondojn. Ĉiu guteto de l' akvo estas homa kapo. Ondoj da tiuj kapoj alkuradas, disverŝiĝas sur la bordo kaj de la sablo leviĝas amasoj da fiŝkaptistoj, kiuj rapidas profunden en la landon. Kaj la akvosupraĵo ne malgrandiĝas, ne malaltiĝas, nur naskas novajn ondojn senfine kaj seninterrompe. Majlaĥ vekiĝis kaj pensis longe pri sia dua sonĝo, kian al ĝi doni klarigon. Tiam li ekdormis la trian fojon. Kaj en tiu tria sonĝo ŝajnis al li, ke li staras apud la bordo kaj observas la elirantajn el la maro fiŝkaptistojn. Subite li rememoris, ke kiam li ne havis tiujn ulcerojn, li estis tre simila al kelkaj el tiuj homoj. Tio pripensigis lin kaj li komencis kun pli granda atento observi la elirantajn el la marakvoj fiŝkaptistojn. Tiam ekregis lin granda miro, ĉar ju pli multe da homoj eliradis, des pli granda fariĝis la simileco. Fine ŝajnis al li, ke estas li, kiu en senfina nombro da figuroj eliras el la marabismo kaj rapidas en la profundon de l' lando. Tiam li vekiĝis kaj ne povis kompreni, kion tiuj ĉi tri sonĝoj povus signifi kaj kia estus ilia klarigo. La sekvintan tagon li frumatene alrampis la bordon kaj rigardis ĝis la tagmezo la akvohorizonton. La vundoj brulis; interne li sentis febron. Li ekploris. Salplenaj larmoj, fluante sur la ulcerkovritaj vangoj, pligrandigis liajn dolorojn. Sed jam li ne rezonis mokride, jam la moko forlasis lian animon. Restis nur tie malĝojo deziranta kvietiĝon. Li ploris konstante. La maro kuŝiĝis kvazaŭ glata lazuro ĉiela. La suno etendis sian oran bruladon super la mondo. La folioj pendis senmove sur la arboj. La arbaraj birdoj ekdormis sur la branĉoj, dezirante dormeti dum la tagmeza varmego. Kaj li ploris senĉese. Vespere eksvarmis en malproksimo la boatoj kaj samtempe sur la bordo komencis aperadi aretoj da virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Ili sidiĝadis sur la sablo, sur ŝtonoj, sur kuŝantaj trunkoj de l' renversitaj arboj. Miris Majlaĥ pro tio, ke neniu lin evitis, sed ĉiu per rideto kvazaŭ ion antaŭdiris. La boatoj alnaĝis; la fiŝistoj miksiĝis kun la virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Poste la maljunuloj kaj virinoj sidiĝis en la boatoj kaj la viroj ekokupis la bordon. Kaj oni vidis kapon apud kapo ĉe la terlimo de l' marakvoj, kvazaŭ la ĝiboforma tero konsistis nur el kapoj. Tiutempe unu boato foriris iom de la bordo kaj en ĝi sidis du homoj. La unua estis Petro la fiŝisto, kaj la dua -- viro nekonata. La vizaĝo de tiu viro estis mirinde kvieta kaj la okuloj turniĝis tiel, kvazaŭ li ĉiun per ili tuŝetis. Krom tio estis en ili granda heleco kaj saĝo kaj komprenemo de la aferoj. Majlaĥ ne povis deturni la rigardon de tiu vizaĝo. Kaj tiu viro sidis en la boato, apoginte la barbon sur la mano, kaj observis la homojn kunvenintajn sur la bordo. Tiam Petro la fiŝkaptisto eltiris la remilo el la akvo, sidiĝis ankaŭ en la boato kaj mallevis la kapon sur la bruston. Ekregis silento, interrompata nur per delikata plaŭdado de l' akvoj kontraŭ la boatrandoj. Post momento eksonis de tie voĉo; Majlaĥ haltigis la spiron. La vortoj fluis tra la aero kaj disiris inter la homoj kunvenintaj sur la bordo. Tiu stranga viro predikis alegorion pri homo prudenta kaj pri homo bona. Homo bona estis sinjoro kaj homo prudenta lia servisto. Sed baldaŭ homo prudenta rimarkis, ke, se li malzorgas sian servodevon, tiam homo bona faras anstataŭ li tion, kion li ne plenumis. Rimarkinte tion, li komencis ĉiam pli multe mallabori kaj fine tute ĉesis fari, kion li devis. Kaj li rimarkis ankaŭ, ke dank' al tio la rilatoj inter sinjoro kaj servisto plene ŝanĝiĝis. Kaj tio, kion li rimarkis, estis vera. Homo prudenta fariĝis sinjoro kaj homo bona servisto. Dume okazis milito. Proklamis ĝin homo prudenta, ĉar li precize kalkulis, ke li posedas sepoble pli multe da militistaro kaj pli bonajn armilojn, do ke li povas sendanĝere ataki la malamikon kaj rabi lian bienon. Vane homo bona al li tion malkonsilis. Vi estas homo bona, diris tiu, do vi abomenas la sangoverŝon; sed mi estas prudenta kaj vidas, ke la pligrandiĝo de la fortoj estas necesa. La milito eksplodis. Sed en la unua batalo homo prudenta ricevis gravan vundon en la kapo, falis de sia ĉevalo, kaj la militistaro, piedpremante lin, iris kontraŭ la malamiko. Kuŝis do tiu homo prudenta sur la kampo en sufero kaj soleco kaj dume la estro, kontenta pro tiu ĉi okazo, ke la sinjoro sur la kampo mortos, el nenie havante helpon, venkis la malamikon, forprenis liajn trezorojn kaj proklamis sin reĝo de ambaŭ popoloj. La militistaroj ĵuris al li fidelecon kaj oni trumpetanoncis la pacon. Ĉiuj revenis al siaj okupoj. Post ia tempo aperis sur la sojlo de bona homo mizerulo peteganta, ke li helpu lin kaj akceptu kiel serviston eĉ por la plej malaltaj servoj, ke li nur donu al li tegmenton super la kapo kaj pecon da pano por nutriĝi. Kompatiĝis homo bona, enkondukis lin en sian domon kaj lavis kaj bandaĝis liajn vundojn kaj poste dividis kun li la panon. Tiam homo prudenta, kiu estis fariĝinta mizerulo, tre miris kaj parolis al homo bona: mi estis via servisto kaj ne obeis vin; mi ekposedis la regadon super vi kaj prenis de vi, kio estis via; kial vi ne forpuŝas min ekster la sojlon de via domo, sed vi donas al mi panon kaj bandaĝas miajn vundojn? Kaj homo bona respondis je tio: ĉar vi estas mizera kaj suferas, ĉar vi venis al mi, kiel vi estis devinta ne foriri, ĉar vi devas servi al mi, por ke vi ne suferu; kaj obeu min, por ke vi kune kun mi plenumu la ordonojn. Rakontinte tiun alegorion, li observis ian tempon la amasojn, kaj en liaj okuloj tremis heleco, kiu radiis al la kunvenintoj sur la salplena bordo. Poste li deprenis la manon de la barbo, levis la kapon kaj komencis paroli: -- Estu kiel tiu homo bona, kaj la prudentaj venos al via sojlo kun siaj vundoj. Forigu de aliaj ĉiun doloron, kaj kiam ĝi mem al vi venos, salutu ĝin kiel amikon, kiu ne suferigas. Kaj mirigitaj estos pro vi la homoj kaj ili rakontados, ke vi la ordon de la mondo ŝanĝis. Kaj vere vi ŝanĝos ĝin. Homo prudenta fordonos sian glavon en viajn manojn, kaj vi tiun glavon disrompos kaj ĵetos en la fajron. Homo prudenta alportos al vi, kion li prenis de aliaj, kaj vi tiun profiton disdonos inter ĉiuj kaj ne estos malpaco. Homo prudenta alportos al vi sian saĝon, kaj vi tiun saĝon ŝanĝos en aljungan beston, por ke ĝi estu utila, sed ne malutila. Vere mi diras al vi, tio fariĝos, kiel fariĝis lumo kaj ĉielo kaj maroj kaj tero. Homo bona cikatrigos viajn vundojn, viŝos larmojn, forigos suferojn, nutros malsatulojn, trinkigos soifantojn kaj levos falintojn. Homo bona faros vin blindaj je tio, kio forpasas, kaj malfermos viajn okulojn je tio, kio estas eterna. Vere mi diras al vi, ke tio fariĝos, kvankam antaŭe tiun homon bonan prudentuloj estos turmentantaj, surdigos per moko liajn vortojn kaj alkroĉos lin al ligno, por ke li ne povu agi laŭ boneco sia. En la amaso aŭdiĝis mallaŭta ploro, kaj poste abruptaj voĉoj: -- Vi estas tiu homo bona! Kaj ree: -- Vi estas tiu, kiun vi anoncas! Kaj ankoraŭ: -- Vi estas, kiu cikatrigas la vundojn, viŝas larmojn kaj levas falintojn! Petro la fiŝisto enmetis la remilon en la akvon kaj la boaton direktis al la bordo. Kaj kiam ĝi apogis sin kontraŭ la sablon, amasiĝis ĉirkaŭ ĝi la patrinoj kaj alkondukis la infanojn al tiu viro, por ke li benu ilin. Poste proksimiĝis diversaj suferantoj, kaj li metis la manon sur ĉies kapo, rigardis ĉielen kaj murmuris iajn mallaŭtajn, neaŭdeblajn vortojn. Silento eksterordinara regis en la naturo. Ŝajnis al ĉiuj, ke la ĉielo klinas sian lazuron al la tero kaj la aeron plenigis odoro de diversaj aromoj. La plaŭdado de la akvoj kontraŭ la boato silentiĝis kaj la maro fariĝis muta, kvazaŭ ĝi aŭskultis la parolon kaj agojn de tiu, kiu kortuŝis, sanigis kaj kredigis. Majlaĥ kuŝis sur la bordo, vidante la tutan amason kaj tiun viron kun la fiŝisto Petro en la boato. Li observis longe kun kreskanta miro kaj aŭskultis. La vortoj de tiu homo falis sur lin, kiel sunradioj, trapenetris lin kaj heligis lian koron. Poste ili ekposedis lin tute. Kaj kiam tiu viro eksilentis, fininte la alegorion, Majlaĥ-on ekregis malĝojo kaj sopiro. Mankis al li tiuj vortoj. Li alrampis pli proksimen. La homoj disiĝis kaj permesis al li vidi la maron. Kiam el la boato ree aŭdiĝis la voĉo, Majlaĥ komencis tremi per la tuta korpo, kapskui, kaj larmoj ekfluis el liaj okuloj. La boato dume albordiĝis. La patrinoj komencis alkonduki la infanojn, al aliaj amasiĝis kaj etendadis la manojn. Tiam Majlaĥ, tremante per la tuta korpo kaj blinda pro la larmoj en la okuloj, komencis rampi al la plej granda amaso. Jam li ne vidis, kio ĉirkaŭ la boato okazadis. Super li etendiĝis brakoj, aŭdiĝis plej dorlotaj vortoj; ondo da amaso proksimiĝis al la bordo, kaj li en ĝia fundo rampis sur la sablo, spiregante kaj plorante. Tiamaniere li proksimiĝis al la bordo kaj trovinte sin ĉe la rando de la boato levis la okulojn. La homoj eliris jam el la ŝipeto, kaj la rigardo de tiu stranga homo falis sur lin. Majlaĥ transrampis la boatorandon, rampis sur la bretoj kaj levis la vizaĝon kovritan per vundopuso kaj larmoj; lia ulcerkovrita buŝo moviĝis petege. Kaj tiu stranga homo etendis la manon al li kaj metis la manplaton sur lian kapon, kiun neniu kuraĝis ektuŝi. Majlaĥ ekĝemis: -- Kompatu je mi, Sinjoro. Tiam li aŭdis super si: -- Forigita estu de vi la doloro... Kaj Majlaĥ ĉesis suferi. -- Forigita estu de vi la malbeleco... Kaj fermiĝis la vundoj de Majlaĥ. -- Forigita estu de vi via malkredemo... Kaj Majlaĥ sanigita kaj forta falis singultante vizaĝen. Petro la fiŝisto enmetis la remilon en la akvon, la boato malproksimiĝis de la bordo kaj de la amasoj, ekbruis la marondo, kaj Majlaĥ konstante ploris. Tiam li eksentis ree la manon sur sia kapo kaj ĝeme demandis: -- Kion vi deziras, Sinjoro, de mi? Eksonis super lia kapo: -- Kredu al la boneco kaj faru al aliaj, kiel mi al vi faris. ADMONO Li estis grandioza figuro. Giganta kresko, forta nuko kaj potencaj brakoj rememorigis tion, kion la tradicio rakontis pri la formoj de Samson. Grandega vizaĝo kun grandaj, brunaj okuloj, agla nazo, longaj lipharoj kaj iom griza, preskaŭ la zonon atinganta barbo faris majestan impreson. Liaj vestoj estis multekostaj kaj diverskoloraj, la kapon kovris turbano el la plej valora teksaĵo. Li paŝis ĉiam tre malrapide, kaj trairante la urbon al neniu respondadis je la salutoj. Fiero kaj konscio pri la supereco antaŭiris lin, dispelante la popolamason. Li estis nomata Joel. En Sinhedriono oni uzis lin precipe por la celoj de l' reprezentado. Li proklamadis la verdiktojn, antaŭlegadis la decidojn kaj donadis la admonojn. Stariĝinte en la templo sur la estrado, li aspektis grandioze. Lia profunda voĉo similis la sonon de l' bronza trumpeto, kiun skuis la spiro de la plej kapabla artisto. La enhavo de liaj paroloj estis antaŭe precize formulita. Joel nenion bezonis aldoni, nenion forigi. Tiujn parolojn verkis homoj lertaj en la juro kaj mirinde konantaj la lingvon. Joel antaŭlegis iliajn vortojn per sia belega voĉo, aldonante al ili seriozon per la figuro. Do, kiam li ekparolis, la amasoj silentiĝis kaj aŭskultis, kaj ĉiu silabo faladis profunde en ilian animon. Ĉiujn do verdiktojn, anoncojn, admonojn kaj alvokojn, elirantajn de Sinhedriono, la popolo ĉiam kunigis kun la figuro de Joel, supozante, ke li havas la plej grandan signifon inter la sepdek anoj de l' Alta Konsilantaro. Joel post la tempo komencis havi ankaŭ tiun opinion, kio estis des pli facila, ke en tiaj momentoj, kiam li parolis al la popolo, la aliaj anoj asistis kun la plej granda estimo, prezentis la pergamenon kaj servis lin, por tiamaniere aldoni al tio, kion li parolis, pli grandan gravecon. Ekkredis do Joel al sia granda saĝeco kaj al escepta sia signifo. Li ekkredis kaj sentis sin senmezure feliĉa. Nenio konfuzis la fonton de liaj pensoj. Fama lia riĉeco multobliĝis ĉiutage. Liaj infanoj estis sanaj, riĉaj, estimataj kaj ankaŭ feliĉaj. Kaj ŝajnis al Joel, ke, kiun Sinjoro elektis, al tiu li donis bienojn terajn, por ke li povu volon Lian plenumi. Kaj ŝajnis al li ankaŭ, ke la malriĉuloj estas viktimoj de propraj pekoj aŭ de la antaŭulaj kulpoj. Sen kulpo kaj peko neniu povus esti, laŭ lia opinio, malriĉa. Li sentis en si nenian kulpon kaj estis riĉa, kaj el inter tiu mizera simplularo ĉiumomente oni iun kondukis al la juĝo kaj punis. La juĝisto Joel sciis, kiom estis da ŝteloj, kiom da kalumnioj, kiom da adultoj, kiom da senbezona alvokado de l' nomo Sinjora. Li sciis, kiom okazis da trompoj kaj malpiaĵoj, kiom da atencoj kontraŭ la fremda edzino kaj naskiĝoj neleĝaj, kiom da procentego kaj falsa atestado. Kial la kulpuloj devenis nur el la mizerularo? Kial nek unu devenis el inter Peruŝim? La ideo de l' amaso kuniĝis en lia kapo kun la ideo de l' maljusteco. Li malestimis tial tiun amason, same kiel li malestimis la pekon. Specialan tamen malŝaton li sentis kontraŭ la impostistoj, kiuj estis famaj pro la malhonesteco. Sed li malŝatis ilin ankaŭ tial, ĉar neniam li sukcesis elturniĝi de la imposto, kiun li senlime malŝatis pagi. En la templo li aperadis kvarfoje dum la semajno kaj preĝis per tiaj vortoj: „Mi dankas vin, Sinjoro, ke vi kreis min Joel, filo de Azdraŝ riĉa homo, filo de Haskiel riĉa homo, filo de Jakob riĉa homo... Kaj ankaŭ mi dankas vin, Sinjoro, ke vi donis al mi kreskon grandan, figuron belegan, kiu elvokas estimon de l' popolo. Ke vi donis al mi viglan prudenton, koron noblan kaj belan voĉon... Ke vi permesis al mi esti justa, ne mensoganto, ne trompisto, ne kalumniulo, ne adultulo, ne blasfemanto aŭ nekredemulo... Kaj ankaŭ mi dankas vin, Sinjoro, ke vi elektis min al Sinhedriono, ke vi faris min juĝisto, kiu juĝas aliajn, mem ne estante juĝata... Kaj ankoraŭ mi dankas vin, Sinjoro, ke vi ne faris min homo el la amaso, malriĉa, malbona, stulta, nehonesta... Ke vi min faris nek paŝtisto, nek ĉarpentisto, nek barelisto, nek azenkondukanto, nek buĉisto, nek marĉandisto de la oferbestoj, nek servisto, nek impostisto, kiel estas tiu, kiu tie post mi brustofrapas kaj devas paroli: Sinjoro, kompatu min pekulon... Kaj kiam mi enrigardas min, ĝojas animo mia kaj admiras vin, ho Sinjoro, pro via saĝeco, pro via perfekteco, pro via dispono kaj divido de unuj homoj de la aliaj... Do, ĉar vi tiel kun mi agis, mi vidas vian favoron kaj observos vian ordonon kaj estos punanta ĉiujn, kiuj antaŭ mian juĝistan vizaĝon estos alkondukitaj. Gloro al vi, Sinjoro en altaĵoj! Vi estas, kiu min kreis kaj al la homoj donis kiel ekzemplon! Do la nomo via ne pereos en la popolo, ĉar la filoj de filoj miaj dankados vin pro mi kaj sur la altaroj bruligos la oferojn, kiujn la popolo alportos...“ Poste li forlasis la templon kaj revenis tra la urbo hejmen. Ĉiuj faris al li la vojon, kaj li paŝis ĉirkaŭita per sia gloro kaj perfekteco, fiera, trankvila, neŝancelebla. Okazis, ke mortis lia maljuna patro, Azdraŝ, preskaŭ centjara, loĝanta en Jeriĥono, kie li posedis multajn bienojn. Joel nun devis vojaĝi tien, por lin entombigi, fari la ordonitan penton kaj ekposedi la heredaĵon. Plaĉis al li tiu urbo, kuŝanta apud unu el la flankriveroj de Jordano. La ĉirkaŭaĵo estis ravanta. Joel restis tie pli longe, ol li antaŭe intencis, kaj ofte dum la vesperoj entreprenis sola promenojn en la arbaroj kaj valoj. Lia famo eĉ tien penetris. Kaj ĉar la loĝantoj konis la vastecon de liaj bienoj kaj la nekalkuleblajn riĉaĵojn en la ŝafaroj, do gasto tia estis objekto de senĉesa respektado. Joel-on lacigis iom la ovacioj, des pli, ke la morto de l' patro profunde lin impresis. Malofte li pensis pri la momento, kiam li adiaŭos la mondon. Nune li ekvidis subite, ke en la ŝtuparo de l' generacioj tuj antaŭ la ŝtupo de Joel putriĝis kaj rompiĝis la ŝtupo de Azdraŝ. Ĉirkaŭblovis do lin kvazaŭ morta malvarmo. Li volis forgesi tion, kaj serĉi aliajn pensojn meze de palmoj, figujoj kaj arbaretoj. Li komencis eĉ enprofundiĝadi en la landon ĝis Jordano, kaj tiam li rajdis sur azeno kaj kunprenis la azenkondukanton. Dum unu el tiaj ekskursoj li forlasis la kondukanton kaj la azenon en la arbaro kaj mem iris ĝis apud Jordano, por ĝui banon. Sed ĉar li forte ŝvitiĝis, tial sidiĝinte sur la bordo, li sin ventumis. Tiam li rimarkis proksime paŝtiston, kiu ripoze kuŝis, kaj la ŝafaro proksimiĝadis al la loko, kie sidis Joel. Do li ekkriis al la paŝtisto, ke li forpelu la ŝafaron kaj mem foriru. La paŝtisto tamen ne ekmoviĝis pro lia kriado. Joel leviĝis kaj komencis alvoki la serviston. Sed tiu videble ne aŭdis, ĉar li ne aperis. Tiam Joel aliris la paŝtiston kaj ankoraŭ unufoje ordonis al li, forpeli la aron kaj kun ĝi foriri, ĉar li intencas sin bani en tiu ĉi loko. La paŝtisto, kuŝante, respondis, ke li tion ne faros, ĉar ĝuste en tiu loko li enpelos baldaŭ la aron en la riveron, por ĝin trinkigi kaj lavi. Joel demandis la paŝtiston, ĉu li konas lin? Tiu respondis, ke li tute ne scias, kiu li estas. Do Joel diris al li sian nomon. La paŝtisto eĉ ne ektremis. Joel komencis lin insulti, kio tamen eĉ plej malmulte ne influis la paŝtiston. Do li demandis, en kies servo li estas. La paŝtisto respondis, ke en la Azdraŝa. Je tio Joel ekkriis, ke tiaokaze li servas ĉe li, ĉar Azdraŝ mortis, kaj li estas la heredinto. Li do ordonis al la paŝtisto, plenumi tuj lian volon, minacante forpeli lin el la servado. Sed la paŝtisto respondis, ke li ne konas lin, sed nur konas la ŝafaron, do kiel longe la ŝafaro estos donita al lia gardado, tiel longe li estos faranta tion, kio estas bona por ĝi, sed ne tion, kio estus agrabla por Joel. Joel ekmiregis. Similan malobeemon li renkontis neniam. La plej potencaj homoj en la ĉefurbo klinis antaŭ li la kapojn, la popolo aŭskultis kun estimo liajn vortojn, la pastroj prezentis al li la pergamenojn -- kaj jen subite ia paŝtisto el apudo de Jordano kontraŭstaras al li, kaj krom tio ankoraŭ lia servanto, mizerulo, simplulo, kiun li povis ĉiumomente laŭvole forpeli! La kolero ekregis lin kiel flamo. Li demetis la supran veston, kaj, estante forta, li decidis senprokraste puni la kuraĝulon. Li proksimiĝis do al li kaj jam estis etendonta la manon al la kuŝanto, kiam subite alsaltis vilhara hundo de l' paŝtisto, ĵetis sin al liaj piedoj kaj komencis tiel boji kaj dentgrinci, ke Joel estis devigita reiri kaj forpeli ĝin. Li postulis de la paŝtisto, ke li la hundon alvoku, kriis, ke li akuzos lin pro la havado de hundo, kiu estis ĝenerale malŝatata. Sed la paŝtisto, ne turnante eĉ la plej malgrandan atenton je li, komencis plendavoĉe kanti: „Iras al popolo sia, iras blanka, brilanta kaj pura. -- Iras malriĉa kaj sen sceptro kaj sen krono kaj sen skarlato... Sed en liaj okuloj forto, kaj en la voĉo potenco, kaj sur la frunto vero, kaj en la koro amo al la popolo... Iras jam, iras savonto, iras antaŭdirita, iras Meŝjaĥ!“ Joel dume forkuris tiom, ke lin la hundo ne plu persekutis, sed, reveninte al sia sinjoro, kuŝiĝis ĉe lia kapo. La voĉo de l' paŝtisto aŭdiĝis sur la valo inter la palmoj, inter la kanoj riveraj kaj kuris sur la akvo. Joel komencis aŭskulti, kaj la vortoj de l' paŝtista kanto lin pripensigis. En tiu momento li aŭdis bruon de voĉoj. Li turnis la kapon kaj ekvidis sur la proksima monteto amason da homoj, kiu ariĝis kaj sidiĝis. Sur la supro de l' monteto kreskis alta kverko. Sub tiu kverko sidis ia viro mezaĝa. Li estis turnita al Joel dekstraflanke kaj estis videbla sur la fono de l' suno, kiu jam kliniĝis al subiro. La paŝtisto lasis la hundon gardi kaj mem iris al la monteto kaj miksiĝis kun la amaso. Ĉio ĉi mirigis multe la loĝanton de l' ĉefurbo. Do li survestinte ree la supran veston, komencis iri al la monteto. Kaj kiam li proksimiĝis al la amaso, venis renkonte al li du viroj kaj, ekvidinte liajn riĉajn vestojn kaj belegan turbanon, demandis, kion li tie ĉi deziras? Li respondis, ke pli ĝuste li devus ilin demandi, kion ili faras en liaj bienoj kaj paŝtejoj? Je tio rediris unu el tiuj viroj, ke ili ne scias, al kiu apartenas tiuj paŝtejoj, ke neniel tio ilin interesas, ĉar ili faras nenian malutilon, sed kolektiĝas, por aŭskulti la Dian vorton. Joel diris al ili sian nomon. Sed ili respondis, ke tiu nomo havas por ili nenian signifon. Do li rakontis pri sia rango en la ĉefurbo kaj en Sinhedriono. Ili rediris, ke li revenu tien, kaj tiam certe ĉiu donos al li la konvenan respekton. Sed tie ĉi ĉiuj estas egalaj antaŭ Dio, kaj ne ekzistas homo, kiu estus pli alta ol la aliaj. Pli alta estas nur tiu, kiu al ili parolas, ilia instruisto. Joel ordonis senprokraste alkonduki al li tiun instruiston. Sed ili respondis, ke ili tion ne povas fari, ĉar la instruisto parolas al la popolo, kaj oni ne devas lin malhelpi. Do komencis Joel ilin ankaŭ insulti kaj estus eĉ levinta kontraŭ ili la manon; tamen li timis la amason, kiu estus ilin verŝajne defendinta kaj al li farinta malbonon. Li kontentiĝis nur per tiu insultado, ne ŝparante malestimajn vortojn, je kio ili ne respondis, sed kunmetinte la manojn sur la brustoj, kliniĝis antaŭ li kun respekto. Vidante, ke tiamaniere li ne sukcesas, li enmetis la manon sub la supran veston kaj eltiris el la saketo du monerojn, por doni al ĉiu po unu. Sed ili retiris, levante la manojn supren kaj sciigante, ke la donacon ili ne akceptos. Tiam Joel diris, ke li prenos ilin en sian servadon kaj donos bonegan salajron. Ili respondis, ke ili ne povas konsenti, servante al sia instruisto. Do Joel demandis, ĉu tiu instruisto estas riĉa, kiajn li havas bienojn kaj kiom da ŝafaroj? Ili respondis, ke li posedas nenion kaj estas tiel malriĉa kiel ili. Joel alrigardis jen unu, jen la alian, ne komprenante. -- Do tiu instruisto via havas neniajn bienojn, kaj vi al li servas? -- li demandis. -- Ni servas lin -- ili respondis. -- Kial? Por kio li povas vin bezoni? Kiel li pagas, nenion havante? -- Li pagas nenion al ni kaj ni nenion postulas; ĉar kvankam ni nomas nin liaj servistoj, tamen ne ni al li, sed li al ni faras servon. -- Neniel mi komprenas vian parolon! -- Ni ne miras, ĉar ankoraŭ viaj okuloj ne estas malfermitaj kaj la oreloj ne malŝtopitaj. -- Eble vi estos ilin al mi malfermantaj? -- ekkriis malestime Joel. -- Ne ni, sed li, kiam venos la horo kaj estos lia volo. -- Kiam estos lia volo, ne mia? -- Jes, sinjoro. -- Kiu do al li donis tian estrecon, ke li povas tiamaniere agi? -- Tiu, kiu loĝas en la ĉielo kaj estas sinjoro de ni ĉiuj, de ni kaj vi! -- respondis ili, klinante respektplene la kapojn. Joel pripensis momenton kaj poste turnis sin al ili kaj komencis minaci per la mano: -- Via instruisto estas mensogulo, ribelanto, malobeanta al Sinhedriono! -- Li obeas Dion! -- konfirmis ambaŭ viroj, kliniĝante. Joel incitiĝis. -- Mi vin akuzos, starigos antaŭ la konsilantaron, vi estos punataj sur la korpo! -- Nenion vi, sinjoro, povos fari al ni sen lia volo -- diris unu el la viroj kaj montris sur la monteto la instruiston. -- Mi ordonos ligi tiun ĉi vian instruiston, konduki en la urbon, sendi al Jeruŝalaim, mi ordonos lin juĝi, skurĝi, ordonos lin... -- Nenion vi, sinjoro, faros al li, se li je tio ne konsentos. Joel eksilentis. Li estis efektive senforta. Rigardinte do unufoje ankoraŭ unu kaj la alian, li ekkraĉis kaj revenis al la rivero. Li decidis tamen, reveninte urbon, esplori tiun ĉi aferon. Dume li serĉis la azenkondukanton kaj alvokis lin en la arbaro. Li ekrigardis la sunon; ĝi jam kaŝis sin trans la monteto. Li vidis, kiel la amasoj disiĝis kaj malaperis. El la monteto deiris la paŝtisto, enpelis la ŝafaron en la riveron, banis ĝin, kaj poste kun ĝi malproksimiĝis. Mallumo kovris la valon Jordanan. Joel komencis timi. Li volis malbeni la malobeeman kondukanton, volis fine reveni piede Jeriĥon-on, sed ne konante la vojon povis facile erari. Krom tio li rememoris, ke en la arbaroj kaŝiĝas lupoj. Ekregis lin timo ĉiam pli granda; li sidiĝis apud la rivero kaj tremis. Tiam aŭdiĝis subite la vokado de l' kondukisto, pelanta la azenon. Joel iris renkonte al li. La servisto prenis la bridon de l' azeno kaj volis helpi la sinjoron sidiĝi. Sed tiu elŝiris el lia mano la vipon kaj komencis bati lin sur la ŝultrojn. La kondukanto ekgenuis, submetis la ŝultrojn kaj post ĉiu ekbato ĝemis mallaŭte, suferante pacience la punon. Joel laciĝinte, ordonis al li stariĝi kaj haltigi la beston. Ili eniris la arbaron. Nokta mallumo, soleco arbara kaj la timo neniigis baldaŭ la koleron de Joel. Li turnis sin do al la kondukanto, kaj lia voĉo estis milda: -- Ĉu en tiu ĉi arbaro estas rabistoj? -- Povas esti, sinjoro. -- Kaj ĉu ili povas nin ataki? -- Povas, sinjoro. -- Kion ili povos al ni fari? -- Nenion ili, sinjoro, al ni faros. -- Kial ili povas ataki kaj povas nenion fari? -- Ĉar Dio gardas siajn servantojn, sinjoro. -- Do min. Sed ĉu li gardos cin? -- Ne, sinjoro, li min gardos. Pli malbone estos kun vi. -- Fierulo ci estas. Morgaŭ mi ordonos cin vipi. -- Vi faros, sinjoro, kion vi volos. Joel eksilentis. Li ne estis tamen kontenta pro la rezultato de la interparolo. Li silentis ankoraŭ momenton, poste diris per voĉo tre milda: -- Mi pardonos al ci la kulpon, ĉar ci min servas kaj dum la nokto kondukas. -- Mi dankas vin, sinjoro. -- Ĉu en ĉi tiu arbaro estas sovaĝaj bestoj? -- Estas, sinjoro. -- Ĉu ili povas nin ataki? -- Povas, sinjoro. -- Kaj ili povas al ni fari ian fatalaĵon? -- Nenion al ni, sinjoro, ili faros. -- Ree ci parolas tiel, ke ci estas nekomprenebla. -- Dio gardas siajn servantojn, sinjoro. -- Kiel do ci lin servas, stultulo? -- Per la tuta vivo, sinjoro. -- Cia vivo ofendas Dion. -- La vivo de mizeruloj ne ofendas Dion, sinjoro. -- Do kies vivo ofendas Dion? -- La vivo de riĉuloj, sinjoro. -- De riĉuloj? Mi ordonos morgaŭ vipi cin dufoje, matene kaj vespere! -- Via volo, sinjoro... Joel ree eksilentis, sed ĉiam pli estis malkontenta pro la interparolo. Ree do li tre mildiĝis kaj diris: -- Mi pripensis kaj pardonos al ci vortojn ciajn, ĉar ci mem estos defendanta kontraŭ la rabistoj kaj sovaĝaj bestoj. Sed diru, kiu instruis al ci tian parolon? -- Tiu instruisto, sinjoro. -- Kia instruisto? La servisto eksilentis timante. Joel komencis lin demandi trudeme: -- Eble tie sur la monteto? Tiu ĉirkaŭita per la amasoj? Tiel? Ci forlasis min kaj iris lin aŭskulti? Mi ordonos vipi cin trifoje, matene, tagmeze kaj vespere! -- Via volo, sinjoro... -- Kiel do, hipokritulo, mia volo! Mi al ci ordonis servi al mi, kaj ci forkuras kun la azeno, por aŭskulti la parolojn de ia vagulo! -- De instruisto, sinjoro... -- De vagulo, mi diras, kiu cin ribeligas kaj estos starigita antaŭ la juĝo. Kial ci aŭskultas la parolojn de tiu homo? -- Ĉar mi volas esti savota kaj eniri Regnon ĉielan. -- Kaj mi ne eniros Regnon ĉielan? -- Ne, sinjoro, se vi ne sekvos liajn postesignojn... -- Silentu, stultulo, kaj pelu la azenon, ĉar ĝi haltis kaj pinĉoŝiras la herbon! La kondukanto ekkriis al la azeno; tiu komencis paŝi pli vigle. La vojo fariĝis pli dekliva, la mallumo densiĝis tiel, ke oni tute nenion povis vidi. Nur supre montriĝis malgranda ĉielspaco, surŝutita per la steloj. En la arbaro regis silento. Joel ektremis; komencis esti malvarme. Li kunmetis la manojn sur la brusto kaj klinis la kapon antaŭen, esplorante la mallumojn. Kaj li miris, kiamaniere la kondukanto ne eraras, sed kun tia certeco la beston pelas antaŭ si. En la profundo de l' arbaro aŭdiĝis la vokado de ia birdo aŭ besto, ĉar malfacile Joel povis diveni, preskaŭ neniam komunikiĝante kun la naturo. Ree komencis lin turmenti timo. Li deziris do, kiel eble plej favorigi por si la kondukanton, por ke tiu pli volonte lin gardu kaj en okaza bezono defendu. Tial li alparolis lin: -- Por ke ci ekkonu mian eksterordinaran bonecon, mi eĉ tiufoje pardonas al ci la kulpon. Sed diru, kiamaniere ci trafas, kiamaniere ci ne eraras, kiamaniere ci ne timas dum tia terura mallumo kaj en tia senhomejo iri, servi al mi, kaj havas ankoraŭ tiel liberan animon? -- La instruisto ordonis al mi timi nenion kaj neniun. -- Kiel, li ordonis timi neniun? -- Jes, sinjoro, neniun. -- Nek siajn sinjorojn? -- Jes, sinjoro, nek la sinjorojn. -- Do ci ne timas min? -- Ne, sinjoro. -- Ci malamas min? -- Mi amas vin, sinjoro. -- Kial ci min amas? -- Ĉar la instruisto ordonis ami ĉiujn, eĉ tiujn, kiuj faras al ni maljustaĵon. Li ordonis pagi per bono al ili por la malbono... Joel ekpensis pri la lastaj vortoj de l' kondukanto kaj venis al la konkludo, ke tiufoje li aŭdis aferon por si oportunan. Do la instruisto ne ordonis venĝi. Kaj la okazo por tio estis la plej ĝusta. -- Ne ordonis la instruisto levi la manon kontraŭ siaj sinjoroj? -- Li ne parolis, ke kontraŭ la sinjoroj; nur instruis, ke ne estas permesite venĝi. -- Do ci amas min? -- Mi amas vin, sinjoro. -- Tio estas tre bela. Se ordonis tion al ci tiu instruisto, mi laŭdas lin pro tio. -- La instruisto demandis pri vi, sinjoro. -- Jes? demandis pri mi? -- Kaj li riproĉis al tiuj du lernantoj, ke ili ne alkondukis vin antaŭ lian vizaĝon. -- Kiel? Min konduki antaŭ lian vizaĝon! Li ja devas al mi veni! Ci estas krudulo! -- Do ankaŭ la instruisto diris, ke li iros al vi, sinjoro. -- Nu, ci vidas, ke mi cin prave riproĉis! -- Li volas doni al vi admonon... -- Stulta ci estas! Li ne povis tion diri, ĉar li estas eble tro prudenta por tion fari. -- Li diris, sinjoro! Ĉiuj Peruŝim ricevos admonon, kaj ankaŭ Sinhedriono... -- Kio? kian admonon? Joel ekkaptis la bridon kaj haltigis la azenon. Mirego forprenis de li la parolon. Li ne povis kompreni tian malrespekton. Sed ĉar ĉirkaŭe vastiĝis arbara senhomejo, malgajeco kaj de tempo al tempo aŭdiĝis la kriado de rabobirdoj, li diris nenion, nur kuntiriĝis sur la dorso de l' besto kaj ĉesigis ĉiun interparolon. La azeno ekfaletis unu- kaj duafoje. La kondukanto haltigis ĝin kaj diris: -- Malsupreniru, sinjoro, de la dorso. Joel ne obeis. La kondukanto ripetis: -- Malsupreniru, sinjoro, kaj sekvu min piede, ĉar la besto povas fali kaj faros al vi ian domaĝon, kiam vi falos sur la vojeto dum la mallumo. Joel malsupreniris de la dorso de l' azeno. -- Paŝu post mi, sinjoro, tenante vin proksime de mi. La besto sekvos vin kaj ne restos malantaŭe, timante la sovaĝajn bestojn. Ili do komencis piede migri, irante la deklivan vojeton. Joel faletis sur la ŝtonoj kaj cedroradikoj, la arbustoj gratis liajn manojn, li spiris laŭte, ŝvitis kaj sentis sin senmezure malfeliĉa. Li malbenis interne la emon ekskursadi apud Jordano kun servisto neelprovita; li malbenis tiun serviston, ke li, anstataŭ ĝustatempe veni, aŭskultis parolon de ia frenezulo, malbenis ankaŭ tiun frenezulon, kiu lin elmetis al tiom da suferoj. Li ne ĝuis la banon, ĉiun ĝojon forprenis de li la aroganteco de l' paŝtisto kaj la malrespektemo de tiuj du viroj. Tiu ĉi perforta piedirado tra la arbaro estis nesuferebla kaj senmezure malagrabla por homo, kiu promenadis nur en la ĉefurbo meze de la amasoj disiĝantaj antaŭ li. Li ne povis kompreni, ke jen li, ano de Sinhedriono, kiu paroladis en la templo al la popolo kaj estis plej ŝatata, ke jen li nune tra la malluma arbaro paŝas, gratita, laca, lasita al protekto de necerta servisto, kiu en la interparolo altiĝas super li. Do li ŝmacis per la lango, faletis, insultis mallaŭte -- sed iris. La kondukanto subite haltis. -- Mi ne vidas, sinjoro, la trabon super la torento. Atendu min ĉi tie kaj mi iros supren kontraŭ la riverfluo kaj, retrovinte la trairejon, revenos al vi. Joel ektimis. Ekfulmis en lia kapo la penso, ke la kondukanto volas lin perfidi, ke li volas foriĝi, por ke dume ataku la rabistoj, kun kiuj li estas en interkonsento. Sed li timis, aperigi tiaspecan suspekton. Li stariĝis sub la arbo. La azeno sekvis la kondukanton, pinĉmanĝante per la dentoj la arbustofoliojn. La kondukanto dronis en la mallumo. Oni aŭdis nur liajn paŝojn inter la arbustoj. Sed baldaŭ eĉ tio silentiĝis. La ŝvito fluis per densaj gutoj de la frunto de Joel. Li spiris profunde kaj la tempioj pulsobatis malkviete. Fine li komencis klaki per la dentoj. Li ekkriis kelkfoje al la kondukanto. Sed tiu ne respondis. Tiel strange sonis en la arbaro la voĉo de Joel, ke li ĉesis voki. Ĉiumomente li sentis sin pli terurita en la soleco. En tiu ĉi timo li komencis preĝi kaj murmuri tiajn vortojn: „Dio, kiu elkondukis vian popolon el la dezerto, kompatu vian plej bonan servanton kaj helpu lin... „La plej bonan servanton, kiu ne pruntedonas procentege, kaj se li blasfemas, tiam nur tre malofte... „Kiu ne estas impostisto, nek krimulo, nek avidema, nek blasfemanto, nek azenkondukanto, nek paŝtisto, nek apartenas al la popolaĉo... „Kiu estas ano de Sinhedriono, parolas al la popolo, juĝas ĝin kaj punas laŭ ordono via... „Kiu estas certe al vi agrabla kaj tamen vi lin elmetas al provadoj... „Kiu donas al vi oferon, kaj nome unu kolombon... „Sinjoro... du kolombojn... tri, kvar... „Sinjoro... kapridon mi ordonos por vi buĉi kaj oferbruligi... „Du kapridojn... kaj ŝafidon... ĉu ne sufiĉos, Sinjoro?... „Ŝafinon kaj ŝafoviron, nur elaŭskultu kaj heligu la mallumojn... „Sinjoro, bovon mi oferos, propran bovon, propran, ne trompe prenitan de la popolo, el mia propra aro... Sinjoro -- pli multe mi ne povas!“ Li balanciĝis, preĝis kaj petegis, sed la timo ĉiam pli granda trapenetris lin per tremego. Subite ekblovis vento kaj movis la arbaron. Aŭdiĝis terura, misterplena bruo. Ŝajnis al Joel, ke en tiu bruo sonas iaj krioj, iaj murmuroj, sonoro de glavoj kaj tintado de diversaj armiloj rabistaj. Li falis genuen, kaŝis la frunton en la manoj. La vento ĉirkaŭkuris la tutan arbaron kaj komencis jam sube movi la arbustojn. Samtempe la ĉielo mallumiĝis supre, kaj Joel ne vidis eĉ la trunkon, antaŭ kiu li genuis. Li ektimis pli multe kaj opiniis, ke venis jam la lasta horo. Tial li komencis preĝi ree, sed jam tiamaniere: „Sinjoro, vermo mi estas kompare kun via potenco... „Vermo, kiun ne nur via piedo povas dispremi, sed eĉ formanĝi ĉiu besto, renversi ĉiu trunko kaj dronigi ĉiu torento, kaj ĉiu rabisto trapiki per la ponardo kaj senigi de la vivo... „Mi estas pekulo, arogantulo, mensoganto kaj nomas min tio, kio mi estas... „Mi bruligas la oferojn, kiujn la popolo alportas... „Mi laŭdas min antaŭ vi en la preĝo, sed ne humiliĝas... „Impostisto pli ĝuste preĝas... „Sed se vi estas Dio, se vi estas Tiu, kiu estas, kompatu min kaj defendu... „Mi pliboniĝos, Sinjoro... En la templo mi estos faranta la penton... Malkaŝe, Sinjoro... Mi ŝutos polvon sur la kapon kaj estos faranta laŭte la konfeson de l' pekoj... „Sinjoro, ĉu mi povas fari ion pli grandan?“ La vento kreskis, pligrandiĝis, skuis la arbaron. Potencaj branĉegoj ŝanceliĝis, kaŭzante grandan bruon. Konstante kreskis la timo de Joel kaj fine trapasis la lastajn limojn. Post ĝi sekvis malespero. Tiumomente ia birdo ekridis supre kaj en malproksimo aŭdiĝis longedaŭra muĝo de besto. Joel komencis pro malespero blasfemi: „Vi ne enrigardis min, Sinjoro, kaj ne elaŭskultis mian preĝon... „Vi Dio?... Vi Sinjoro?... „Viajn servantojn vi forlasas en malluma arbaro kaj inter sovaĝaj bestoj... „Sed vere! Kvardek jarojn vi kondukis tra la dezerto Moseon kun la tuta popolo! Kvardek jarojn! „Kia vi estas Dio?... Ne, vi ne estas tiu, kiu estas!“... Kaj li kraĉis la teron, sur kiu li genuis, kraĉis la arbotrunkon, kiu staris antaŭ li, kraĉis la aeron, kiun li spiris, kraĉis la ĉielon, en kiu kaŝis sin Adojnaj'... Ne Adojnoj', sed pli ĝuste Suten!... En tiu momento li eksentis manplaton sur sia brako. Li salte leviĝis de la tero por sin defendi. Sed en la krepusko aperis la kapo de l' azeno. La kondukanto tenis la bridon de l' besto. Joel sidiĝis kaj ili ekiris. Subite la vento trankviliĝis kaj el inter la nuboj elfluis la luno kaj disverŝis bluetan helecon en la arbaro. Fariĝis tre lume. Joel tuj kvietiĝis, sed silentis. La besto paŝis mirinde vigle. Ili eliris el la arbustoj. Joel aŭdis la murmuron de l' torento. Baldaŭ la arbustoj disiĝis, aperis profundaĵo, sur kies fundo bruis la akvo. Super ĝi troviĝis trabo, heligata per la lunbrilo. La besto suriris ĝin per paŝo certa kaj post momento transiris la duan flankon. La arbaro maldensiĝis; ili eniris larĝan vojon. Baldaŭ aperis la muroj de Jeriĥono. Joel dum la tuta vojo ne diris eĉ unu vorton. En la urbo ĉiuj dormis ankoraŭ. Antaŭ la domo de l' riĉulo estis senhome. Neniu el la servistoj venis al li renkonte. Do li malsupreniris rapidege de la dorso de l' besto, suriris la ŝtuparon; la pordo ne estis ŝlosita. Li trapasis la koridoron kaj eniris la dormejon. Rapide deĵetinte la vestojn li kuŝiĝis sur la liton. Li ekspiris. Finiĝis ĉiuj maltrankviliĝoj. Baldaŭ pro granda laciĝo li fermis la palpebrojn kaj ekdormis. Li dormis tiel profunde, ke nenia sonĝa revaĵo movis lian penson. Vekiĝinte sufiĉe malfrue, li sidiĝis sur la lito kaj komencis pripensadi. Li rememoris, kie li estas kaj kie estis. Li migris apud Jordano, eraris en la arbaro kaj sentis grandan timon. Kaj ĉio ĉi pro tiu malhonesta servisto. Trifoje li promesis al li vipadon kaj trifoje al li tion pardonis. Sed li ne pardonis ankoraŭ tiun longan serĉadon de l' trairejo super la torento. Kaj tio estis plej puninda, ĉar Joel pro la timo blasfemis. Kiu estas kulpa pro la blasfemado, se ne tiu malpia kondukanto? Ĉu li ne kondukis lin en la tenton? Ĉu Joel iam ajn en la vivo blasfemis? Neniam abomena blasfemo makulis lian buŝon. Kaj nune? Kolero komencis boli en li. Li rememorigis al si vorton post vorto, kion la malhonesta kondukanto kuraĝis paroli pri tiu instruisto kaj pri la dia protekto. Li ja altiĝis super lin, super Joel, super la anon de Sinhedriono. Ne, tio estas obstineco, tio estas malobeemo, krimo! Kian punon li devas elpensi pro tio? Li frapvokis la servistojn kaj atendis. Sed neniu aperis. Do li ekfrapis la duan kaj trian fojon, kaj poste mem eliris en la antaŭĉambron. Tie li renkontis unu serviston; sed tiu faris pro miro grandajn okulojn. -- Kiel, sinjoro, do vi estas? Kaj ni timis... -- Vi estas stultulo, mi dormis la tutan nokton, nur vi nenion scias pri tio. Mi vin ĉiujn forĵetos, dispelos, ordonos vipi... -- Volo via, sinjoro -- respondis la paliĝanta servisto. -- Alvoku al mi tuj la kondukanton -- ekkriis Joel. La servisto ne moviĝis de la loko; li nur rigardis per ĉiam pli mirigitaj okuloj la sinjoron. -- Moviĝu do, kanajlo! -- ekkriegis Joel kaj levis la manon. La servisto deturnis sin kaj forkuris. Pasis momento post momento. Joel malpacienciĝis. Fine li iris el la koridoro sur la korton. Tie li ekvidis tiun serviston konsiliĝantan kun la aliaj. -- Kie estas la kondukanto? -- ektondris Joel. La servisto ekbalbutis, kliniĝante profunde: -- Sinjoro... li ne estas... -- Kiel, li forkuris? -- Sinjoro... ankaŭ la besto mankas... Vi eble piede revenis... Sango alfluis en la kapon de Joel. Per teruraj okuloj li fulmofrapis la tremantajn servistojn, kiam subite aperis en la pordego la besto kaj post ĝi la kondukanto. Tiu, ekvidinte la sinjoron, alkuris, ĵetis sin al liaj piedoj kaj komencis voki: -- Pardonu, sinjoro, mi ekeraris en la arbaro, ne povis vin retrovi... Mi kriis!... Mi ĉirkaŭkuris frumatene la tutan arbaron kaj fine pensis, ke vi piede revenis... Joel kuntiris la pugnon super lia kapo kaj ekkriis: -- Ci mensogas! Ci kun mi revenis nokte! La kondukanto saltleviĝis. Li fariĝis tre pala, la okuloj estis teruritaj. Metinte la fingron sur la buŝon li parolis kun granda certeco: -- Ne, sinjoro, tio ne mi... tio ne mi... Tio estas certe la ago de nia instruisto... Joel malfermis larĝe la okulojn, ekrigardis la servistojn. Ĉiuj krucigis la manojn kaj komencis movi la lipojn. Kaj la kondukisto parolis: -- Vi, sinjoro, certe alvokis en la mizero lian helpon... Ne?... Eble vi preĝis... Aŭ eble vi blasfemis... Li donis al vi admonon! Joel komencis froti per la manplato la frunton, ekrigardis la azenon, kiu estis tre lacigita, havis enfalintan ventron kaj ĉiumomente oscedis. Li ekrigardis la kondukanton, sur kiu la nokto kaj lacegoj gravuris neforigeblajn signojn, ekrigardis la tremantan servistaron, la domon, la arbojn. Subite li turnis sin kaj foriris en la dormejon. Sidiĝinte sur la liton, li frotis la frunton, ĉirkaŭrigardis la murojn, la plankon kaj plafonon. -- Kio ĝi estas? -- li murmuris. -- Kio ĝi estas? Kio ĝi estas?... Li pripensis tiamaniere la tutan tagon. Vane la servistoj eniradis demandante, ĉu li ne postulas manĝon. Joel sidis sur la lito tiamaniere ĝis la vespero. Nur vespere li ordonis alvoki la kondukanton, enfermis sin kun li kaj longe ili pri io interparolis. La servistoj atendis ĉe la pordo, sed povis aŭdi nenian vorton. Kaj tiuj interparolis ĝis la noktomezo, ĝis la tagiĝo, ĝis la sunleviĝo... DU DISCIPLOJ El Betsajdo al Kafarnaum dum malfrua vespero iris du homoj. Unu el ili estis viro maljuna, sed vigla; la dua -- junulo, eble dekkvinjara. Ili akcelis la paŝojn, por antaŭ la noktiĝo preteriri la krudajn montdeklivojn kaj aliri Jordanon, kie inter la kanoj estis kaŝita boato, en kiu plue sur la rivero kaj la lago ili estis veturontaj. La aero estis vaporplena, saturita per odoro de diversaj floroj, kiuj kvazaŭ per neĝeroj kovris la arbojn. La ĉielo en la okcidento ne mallumiĝis ankoraŭ, nur estis kvazaŭ lazura kurteno, malantaŭ kiu koloriĝis la heleco. Supre tamen aperis profunda bluo kaj tie kaj ie jam brilis la steloj, kies nombro ĉiumomente pligrandiĝadis. En la aero rondflugis noktobirdoj, per silenta kuro glitante super la kapoj de l' vojaĝantoj. La densaĵo kreskis antaŭ ili, sed ili jam aŭdis la bruon de ruliĝantaj Jordanakvoj. Ili do troviĝis proksime de la rivero. Ĉirkaŭis ilin ĉiam pli granda mallumo. La steloj sur la ĉielo brilis hele, kvazaŭ aro da oleaj lampetoj, sed inter la arbustoj malmulton povis diveni la okulo. La vojo kurbiĝis maldekstren; ili tamen turnis sin tra la densaĵo rekte al la rivero. Ili iris tra mallarĝa vojeto. La maljuna vojaĝanto iris antaŭe, preparante la trairon por la junulo, kiu videble ne konis la vojon. La rivera murmuro fariĝis pli laŭta. Fine ili atingis la bordon kaj ekvidis la nigrajn akvojn, sur kiuj aperadis rondoj de akvoturnoj kaj ŝaŭmoj. La bruo de l' fluantaj ondoj plenigadis la senhomejon. La maljuna vojaĝanto lasis la junulon sur la bordo kaj mem iris iom supren kontraŭ la fluo, kie nigris la kanoj. Post iom da tempo aŭdiĝis la plaŭdado de l' remilo kaj el la ombroj elŝoviĝis boato. Kiam la ŝipeto ektuŝis la bordon, ensaltis la junulo, kaj la griza viro forpuŝis per la remilo la boaton kaj lasis ĝin naĝi kun la akvofluo. Li mem ankaŭ sidiĝis, atentante nur, ke la boato troviĝu meze de la rivero. Ĵus en la orienta parto de l' ĉielo montriĝis inter la montetoj ruĝa luno. Pliheliĝis iom. La rivero murmuris, portante sur sia ŝanceliĝanta, moviĝema dorso facile la boaton. La luno rapide ŝanĝis la koloron kaj baldaŭ fariĝis griza. La akvoj bruis ĉiam pli laŭte, ĉar jam ili proksimiĝadis al la enfluejo. La rivero en sia tuta larĝo enverŝiĝadis en la lagon, kiu en tiu ĉi loko diverskoloriĝis en la lunbrilo, kvazaŭ sur la akvoglato flagrus miloj da steloj. La lago, bordoj kaj montetoj kovris sin per lumo dubeblua, mistera, inspiranta al revoj. La junulo sidis sur la antaŭo de l' boato, apogis la kapon sur la manplato kaj rigardis la akvojn. La grizulo de tempo al tempo ekmovis la remilon, kaj tiel ili naĝis kviete kaj silente sur la ĉiam pli larĝaj akvoj, sur kiuj portis ilin la Jordana fluo. Subite la infano ekĝemetis kaj diris al la griza viro: -- Kiel trankvila kaj bela nokto! La steloj rigardas nin kaj palpebrumas... Longe mi volus tiel naĝi... La mondo estas efektive bela! La maljunulo silentis momenton kaj respondis: -- La mondo estas bela, sed oni ne devas tro ĝin ami. Bela ĝi estas por juna okulo kaj por animo nelacigita. Sed por maljunulo, kiam li fermos la okulojn, videbla fariĝas mondo alia, multe pli bela. Vi tamen ne konas ankoraŭ tiun mondon. La junulo pripensadis longe kaj diris: -- Diru al mi, kie estas tiu mondo, pri kiu vi parolas? La maljunulo ektuŝis per la mano antaŭe la bruston kaj diris „tie ĉi“, poste levis la fingron al la ĉielo kaj ekmurmuris „tie“. Poste li eksilentis. Post momento la junulo interrompis la silenton, parolante: -- Mi tamen amas la mondon, kiun mi vidas! La maljuna viro kapskuis kaj respondis: -- Tio estas vantaĵo. Amu la ĉielon kaj sopiru al ĝi. -- Mi sopiras, ĉar tiel parolis la instruisto. Sed li ne asertas, ke tiu ĉi mondo estas vantaĵo. -- Li diris: mia regno ne estas de tiu ĉi mondo. -- Vere. Mi forgesis... Sed li tamen venis sur la teron! -- Venis, por varbi por si servistojn al sia regno, kiu estas supre. -- Ĉu ni lin sekvos tien? -- Jes. -- Kaj ni disiĝos de tiu ĉi nia patrujo? -- Ni disiĝos de ĝi. -- Kaj ni ne bedaŭros ĝin? -- Ne bedaŭros. -- Kaj ĉu en tiu ĉiela regno floros tiel la migdalujoj kaj granatarboj? -- Tie floros arboj pli belaj. -- Kaj kiel ili estas nomataj? -- Arboj paradizaj. -- Kian frukton ili havas? -- Tre diversan. Kaj dolĉan kaj acidetan. -- Ĉu kreskas tie la vinbero? -- Kreskas kaj maturiĝas sepfoje dum la jaro. -- Ĉu sur montoj similaj al tiuj ĉi? -- Sur montoj multe pli belaj. -- Ĉu estas tie lagoj? -- Estas ĉiela maro. -- Ĉu oni povas naĝi sur ĝi? -- Se Sinjoro donos la ordonon. -- Kaj la akvoj ĉu ondegas iafoje? -- Ne, regas sur ili eterna kvieto kaj ne malhelpas al la fiŝistoj laboradi. -- Do ankaŭ tie oni devas labori? -- Ĉie oni devas labori. -- Eĉ en la ĉielo? -- Eĉ en la ĉielo. -- Nur dum sabato estas ripozo? -- Dum sabato kaj dum ĉiuj festoj. -- Sed eble nur la pekuloj laboras, kaj la savitoj ripozas? -- La pekuloj tute ne iras ĉielen, nur en la inferon, kie ili brulas en fajro eterna. La junulo ekĝemetis, murmuris „vere“ kaj ili naĝis plue en trankvileco kaj silento. Iafoje ekplaŭdis fiŝo kaj la movitaj akvoj ekbrilis en la lunlumo. Sed la juna penso ne povis longe ripozi kaj post momento ree turnis sin al la grizulo per sekvantaj vortoj: -- Ĉu iufoje permesas Dio rigardi de la ĉielo sur la teron? -- Ne, ne permesas. -- Kial li ne permesas? -- Por ke la savitoj ne ĉagreniĝu. -- Sed kiam mi rigardas per la okuloj tiun ĉi mondon, neniam venas al mi ĉagreno. -- En la ĉielo ĝi venus. -- Kial ĝi tie venus kaj tie ĉi ne? -- Ĉar tie vi havos la tutkomprenon. -- Kio estas tutkompreno? -- Tio signifas, ke vi vidos la tutan vantecon de l' mondo. -- Kiel do povas ĉi tiu mondo esti vanta, se ja ĝin Sinjoro kreis kaj nia instruisto tion certigas? -- Sinjoro kreis la mondon, sed la homoj estas sur ĝi. -- La homoj estas ankaŭ kreitaj de Sinjoro. -- Sed ili obeis la inspiron de malbona spirito kaj la vivon sur ĉi tiu mondo difektis. -- Kial la malbona spirito tion al ili inspiris? -- Ĉar li volis Sinjoron turmenti. -- Ĉu en la infero estas tia lago. -- Ne estas. Tie estas maro da fajro. -- Kaj mankas tiaj montoj? Kaj tiaj floroj? Kaj tia lunbrilo? -- Nenio simila troviĝas. -- Do tie estas tre malĝoje? -- Malĝoje kaj malgaje. -- Ĉu la satano neniam vidis la ĉielon kaj la teron? -- Li vidis, sed, ĉar li estis malbona, Sinjoro lin forpelis de si. Kaj teren li venadas por tenti la homojn. -- Eble li sopiras al la ĉielo kaj al la tero? -- Ne sopiras. -- Do li estas efektive malbona! -- Kaj terura. Ree ekregis silento. La grizulo nune leviĝis, por elkonduki la boaton el la Jordana fluo kaj direkti ĝin dekstren, kie en granda malproksimo vidiĝis la dometoj de Kafarnaum. La junulo revis, pripensante la vortojn de l' grizulo. Tiu remis kelkan tempon, poste komencis esplori la akvon, eltiris la reton kaj ĝin subakvigis. La junulo helpis lin, kaj kiam ili finis sian agadon, ili sidiĝis ree sur siaj lokoj. La maljunulo malrapide movis la remilon, direktante la boaton al Kafarnaum. Heleco luna kuŝiĝis sur la akvoj kaj fariĝis ĉiam pli bele sur la tero kaj sur la ĉielo. Tiam ekmoviĝis ree la junula animo kaj li komencis la grizulon demandadi: -- Ĉu nia instruisto estas forta? -- Estas forta kaj nevenkebla. -- Do kial lin ne ĉiuj obeas? -- Ĉar la homoj estas obstinaj. -- Ĉu nia instruisto faras miraklojn? -- Jes, li faras ilin. -- Do se li volus, li povus dispecigi la rokojn? -- Li povus tion fari per unu rigardo. -- Kial do li ne dispecigos tiujn obstinajn homojn? -- Ĉar li kompatas ilin. -- Kaj kial li ne ŝanĝos iliajn korojn? -- Ĉar li lasas al ili liberan volon. -- Ĉu nia instruisto estos reĝo? -- Li ja diris, ke lia regno ne estas de tiu ĉi mondo. -- Estus pli bone, se li volus esti reĝo. Li povus pli facile proklami sin reĝo kaj rakonti Evangelion. -- Li volas montri, ke oni ne bezonas esti reĝo kaj povas fari la samon. -- Do li efektive estas potenca? -- La reĝoj estas malfortaj kompare kun li. -- Kaj ĉu la reĝoj povus lin kapti? -- Ili ne farus tion. -- Kaj se postulus tion de ili malbonaj homoj? -- Ili ne kuraĝas tuŝi lin. -- Tamen ili mortigadis la profetojn. La grizulo eksilentis kaj meditis, eltirinte la remilon el la akvo. La junulo diris post momento: -- Kial vi ne respondas al mi? La maljuna homo diris per mallaŭta voĉo: -- Mi malĝojas... -- Kial vi malĝojas? -- Ĉar mi vidas, ke ili povus lin kapti. Sed tiam ni defendus lin kaj liberigus. -- Pro kio? Li ja povus fari miraklon kaj mortigi ilin ĉiujn? La maljunulo mallevis la kapon kaj malgranda rideto ekvagis sur liaj lipoj. Baldaŭ tamen la rideto malaperis senrevene kaj la frunto faldiĝis per miloblaj sulkoj. Zorgo ia sidis sur ĝi kaj nubigis la vizaĝon. Dubo speguliĝis en la okuloj, kiuj rigardis la akvojn. Kaj ŝajnis al la maljunulo, ke en sia mizero li forgesis pri la aranĝoj de tiu ĉi mondo, pri ĝiaj potenculoj skribantaj la leĝojn. Stariĝis antaŭ lia memoro diversaj momentoj el la lasta jaro kaj tiu instruisto ekŝajnis al li esti estaĵo malforta, kiu intencas batalon senvenkan, kiu levas la manon kontraŭ fortoj nedetrueblaj, kaj kiu povas konduki ilin al pereo. Ili pereos kun li, ĉar ili lin amas kaj al li kredas. Sed kio el ĝi rezultos? Ĉu tio ŝanĝos la mondon? Li, maljunulo, vivis ja pli longe ol la instruisto; kaj kvankam li ne estis tiel lerta en la sciencoj kiel tiu, tamen li konis la vivon, ĉar ĝi sur lia frunto skribis instruon, kiu estas maldolĉa, sed vera. La juna instruisto ne konis la montrilojn de tia instruo, vagis de urbo al urbo kaj predikis. Sed ĉu la instruisto vivis tiom, kiom li, kaj ĉu spertis tiom, kiom li spertis! Kaj la timo plenigis la simplulan koron de l' maljuna homo. Jes, li timis tion, kio okazadis kaj kio estis okazonta. Kvankam ĉiam pli multenombraj amasoj sekvis la instruiston kaj adoris lin. Sed lia parolo estis nesingardema, provokanta. Li riproĉis la potenculojn kaj estrantojn, kaj ili ĉiam pli kontraŭ li ekscitiĝis. Kial li ne bridas sian incitemon? Kial li provokas la potenculojn? La mondo estas mondo. Kiom jam estis da maljustaĵoj! Kiu havas armilon, uzas ĝin. Kaj tiu buĉo de senkulpaj infanoj, aranĝita de la tetrarko? Kaj tiu masmortigo de galileoj, farita de la Landestro? Kaj tiuj justuloj ŝtonmortigitaj de la incitita popolo? Kiom da profetoj falis pro la kolero de la doktoroj de l' Skribo? Kiom da ili, kvazaŭ lumojn, estingis la ĉefurbaj riĉuloj, kiam por ili tiu lumo fariĝis neoportuna? Kaj la instruisto estas malriĉa, simpla kaj migranta. Kaj la popolamasoj pro ia ajn kaŭzo diskuros kaj forlasos lin. Kiu li estas, ke li tian verkegon entreprenas kaj ĝian finon ne vidas! Tiel pensis la maljunulo, kaj la infano pripensis alimaniere. Li sonĝis en sia animo senkulpa, ke la instruisto komprenos la bezonon fariĝi reĝo, ke li kolektos armeon, konkeros la landon kaj sian regadon enkondukos. Li enrajdos al Jeruŝalaim sur blanka ĉevalo, ordonos treni la malbonulojn en malliberejon kaj tie estos ilin instruanta, ĝis ili ekkredos, kaj tiam li mem distranĉos la ligilojn kaj alpremos ilin al sia koro kaj pardonos ilian obstinecon. Poste li komencos militon kontraŭ la reĝoj de l' tuta mondo, venkos ilin kaj katenitajn venigos kaj tiel longe al ili predikos, ĝis ili ekkredos al li, kaj tiam li ankaŭ distranĉos iliajn katenojn kaj alpremos al si. Tio estos bela tago! La popolo estos promenanta tra la lando kun palmoj kaj lilioj, kantante je lia gloro... Sed la imago infana, flugante kiel birdo en la vastaĵoj de l' penso, renkontis la vortojn de l' maljunulo, kiu diris, ke la instruisto ne volas esti reĝo. Li eĉ akcentis tion, kiam li certigis, ke la instruisto farante tion, kion li faras ne estante reĝo, estas multe pli potenca. Tio ne povis tamen akordiĝi en la kapo junula kun la antaŭaj bildoj. Ŝajnis al li, ke la instruisto ne vidas fortojn, kondukantajn al la celo. Li fariĝis malĝoja, ke tiel prudenta instruisto tamen ne komprenas tiel simplajn aferojn. Li ne imagis tiun ordon sur la mondo, kiun oni antaŭdiradis. Kio do estas la instruisto kompare kun la potencaj riĉuloj, kompare kun la tetrarko, Landestro, reĝoj, ha, kompare kun la imperiestro de l' Romanoj! Li ĉesis kompreni sian majstron! Kaj tiam la infana penso kaj la penso de l' maljunulo renkontis sin ĉe la muro de unu kaj la sama problemo -- ideo de la forto. Ili ambaŭ ne povis kompreni la majstron, kvankam ĉiu pro tute diversaj kaŭzoj. Elirinte el du diversaj ekstremoj de l' penso, ili kunvenis dumvoje: ili ne komprenis, de kio povas dependi la potenco, pri kiu oni konstante aŭdis kaj parolis, kaj al kiu oni kredis, sed kiu ne estis elprovita. Li kuracis, sanigis -- tion saman faras ankaŭ la sorĉistoj kaj aŭguristoj. Li faris tion pli bone ol ili, pli rapide, tio estas vera! Sed kiel de tio veni al la venko de la reĝoj, riĉuloj kaj farizeoj! Se li etendos kontraŭ ili la manojn, ĉu ili ne starigus militistaron kun hirtiĝintaj lancoj?... Kaj kio plue? Kio plue?... Kie forto lia? Kie la antaŭdiritaj forto kaj triumfo? Tiel ili revis sur la akvoj de l' lago, kiu estis kovrita per luna heleco kaj briletis kvazaŭ malproksimo ensorĉita. Subite la junulo komencis diligente rigardi antaŭ si kaj timtremi. Li turnis sin unu- kaj duafoje al la grizulo, ĝis kiam tiu ekdemandis: -- Kio al vi estas, infano? La junulo tremis, etendis la manon kaj ekmurmuris per paliĝintaj lipoj: -- Ŝajnas al mi, ke ia aperaĵo portas sin super la akvoj. Ili ambaŭ komencis rigardi en la montrita direkto. La junulo ekmurmuris post momento: -- Kvazaŭ ia hela kaj granda figuro proksimiĝas sur la akvoj... Kaj li ektremis, ĉar li komencis vidi pli klare. En longa, blanka vesto, kun la kapo mallevita al la brusto, iris viro, simila al fantomo kaj la lunbrilo lumigis liajn harojn. La dekstran manon li tenis sur la brusto, kaj per la piedoj li tuŝetis la akvojn, glatigitajn kaj arĝentumitajn per la koloriĝanta brilo. La maljunulo almetis la manplaton al la frunto, malfermis la mirigitan buŝon kaj rigardis. Sur lia vizaĝo vidiĝis necerteco. Subite ekregis lin timo. Li saltis el sia loko, ekplaŭdis per la manoj kaj eligis mallongan ekkrion. La junulo turnis al li sian timigitan vizaĝon kaj ekflustris: -- Ĉu tiu stranga figuro ne estas simila al nia instruisto? Kaj en tiu momento ekbrilis en lia kapo la penso, ke tie eble efektive tiu instruisto paŝas sur la akvoj. Kiel li tion faras, ke la ondoj sub li ne disiĝas kaj ne englutas lin? Kian forton li posedas, ke li tiel iras trankvile sur la moviĝema akvosupraĵo? La infano turnis sin unufoje ankoraŭ al la maljunulo kaj demandis lin per timigitaj okuloj. Sed en tiu momento la maljunulo falis genuen sur la tabuloj de l' boato kaj el lia buŝo eliĝis murmuro de l' vizia ekscitiĝo: -- Instruisto! Majstro! La infano turnis sin unufoje ankoraŭ al la boatorando kaj kliniĝis antaŭen. Li rigardis kun timo kaj mirego la lagon kovritan per la lumo. Kaj tiu figuro pasis ankoraŭ momenton sur la ondoj, ĝis kiam fine ĝi disfluis en malproksimo meze de la luna heleco. ESPERANTO-LITERATURO _H. A. LUYKEN, F. B. E. A._ Stranga Heredaĵo Romano originale verkita 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita La romano estas plena de okazintaĵoj, allogaĵoj, plena de sensaciaĵoj! Ĝia enhavo kondukas la leganton tra la tuta Eŭropo kaj Ameriko, pritraktas religiajn kaj socialajn demandojn, pacifismon, naciismon; komercistajn, teknikajn kaj artistajn demandojn, okultismon kaj spiritismon. La tuton ĉirkaŭas ĉarma amo-rakonto; ĝin trafluas glorigo de la Esperanto-movado kun multaj aludoj al ĝia eminentularo. La heroo de la romano estas juna anglo, naturdotita per sugestiaj fortoj, li estas perfekta parolanto, konvinkita kaj eminenta Esperantisto kaj -- finfine -- naskita detektivo kun ĉiuj talentoj de iu Sherlock Holmes. Nenio, neniu kontraŭstaras lin, ĉion li majstras per la forto de sia homamo. La romano entuziasmigas la leganton per majstre pentritaj vojaĝrakontoj, per aventuraj kaj detektivaj okazintaĵoj; ĝi prezentas krom tio multvalorajn kaj instigajn pensojn. Entute: Vera esperantista tendencromano, valora libro por ĉiuj gesamideanoj, kiu altiras specialan intereson pro sia modela kaj flua stilo. _JEAN FORGE_ ABISMOJ Romano originale verkita 1923. 150 paĝoj. Broŝurita kaj bindita Ĉefaj personoj de la romano: _Ernesto Muŝko_, bienposedanto en Karlovo _Halino Borki_, filino de najbara bienposedanto en Nivi _Mateo Ardo_, artpentristo _Zonjo Biringo_, lia fianĉino La romano „Abismoj“ estas unika en la ĝisnuna Esperanto-literaturo. Ĝi estas la unua provo sekvi la modernan direkton de la hodiaŭa nacilingva romano. Ne nur la enhavo, sed ankaŭ la stilo konformiĝas al la nova direkto kaj altiros jam per tio ĉies atenton. La supraj personoj mem rakontas la romanon ĉapitron post ĉapitro alternante en harmonia sinsekvo kaj tiamaniere karakterizas sin mem. La nepre internacia enhavo, kiun vivigas interalie stranga kaj ekscitita pensmaniero de ebriulo, ravaj sonĝoj de gloravida pentristo kaj amsoifa knabino kaj laŭnovela vivoskizo, fariĝas interesega per la interna batalo inter malnova amo kaj alia ekflamanta en la koro de brava viro. Dum ĉi tiu batalo, kiu pasie akriĝas kaj katastrofe finiĝas, la leganto mem estas kunŝirata en la plej profundajn abismojn de homaj animoj. _D-ro EDMOND PRIVAT:_ VIVO DE ZAMENHOF kun portreto de D-ro L. L. Zamenhof. 1923. 109 paĝoj. Kartonita kaj bindita. Speciala eldono por mez- kaj malbonvalutaj landoj. ENHAVO: Ĉapitro I: La gentoj en Litva lando. " II: Infano en Bjalistok. " III: Gimnaziano en Varsovio. " IV: Studentaj jaroj. " V: Doktoro Esperanto. " VI: Idealista profeto. " VII: Homarano. " VIII: Kongresaj paroladoj. " IX: Lingvisto. " X: Verkisto. " XI: Etika pensulo. " XII: Homo ĉe morto. „... Jen klasiko, kiun nepre devas posedi ĉiu Esperantisto.“ Por ebligi al la gesamideanaro de mez- kaj malbonvalutaj landoj la akiron de ĉi tiu, por ĉiu Esperantisto nepre necesa libro, ni aranĝis laŭ permeso de la Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke-Mudie tiun eldonon. Ĝia literatura enhavo estas laŭvorte tute la sama kiel tiu de la ilustrita eldono. * * * * * Historio de la lingvo Esperanto Deveno kaj komenco 1887-1900. 1923. 2a eldono. 14 paĝoj. Kartonita. ENHAVO: Ĉapitro I: Esperanto kaj indo-eŭropaj lingvoj. " II: La esperanta vortaro. " III: Zamenhof. Deveno de Esperanto. " IV: Apero de la „Unua Libro“. " V: Unua jaro. „La Dua Libro.“ " VI: Amerika Filozofia Societo kaj „Aldono al la Dua Libro“. " VII: Nürnberg. Einstein. „La Esperantisto.“ " VIII: La Ligo. Reforma agitado. " IX: „Lingvo Internacia“ en Upsala. " X: Franca Societo. „L'Espérantiste.“ " XI: La influo de L. de Beaufront. " XII: Esperanto en Ruslando. Interna Ideo. La spirito de la lingvo. „... Prave oni postulas en Esperantaj ekzamenoj konon pri la historio de la lingvo. Plej utila ĝi estas al ĉiuj, kiuj devas gvidi kursojn aŭ fari paroladojn ... nenio pli bone instruas ol historio.“ Internacia Mondliteraturo La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko. Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj. Ĝis nun aperis: Volumo 1: Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita. Volumo 2: Niemojewski, A.: Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 2a, korektita eldono. 1923. 74 paĝoj. Kartonita. Volumo 3: Turgenev, Ivan S.: Elektitaj noveloj. El la rusa originalo trad. A. Mexin. 1923. 81 paĝoj. Kartonita. Volumo 4: Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 paĝoj. Kartonita. Volumo 5: Hildebrand: El la „Camera Obscura“. El la holanda originalo trad. H. C. Mees. 1923. 64 paĝoj. Kartonita. Volumo 6: Irving, Washington: El la skizlibro. El la angla originalo trad. H. L. Elvin. 1923. 64 paĝoj. Kartonita. Volumo 7: Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita. Volumo 8: Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paĝoj. Kartonita. Volumo 9: Ŝalom-Aleĥem. Perec.: Hebreaj rakontoj. El la hebreaj originaloj trad. Is. Muĉnik. 1923. 78 paĝoj. Kartonita. Volumo 10: Puŝkin, A. S.: Tri noveloj. El la rusa originalo trad. D-ro A. Fiŝer. 1923. 67 paĝoj. Kartonita. * * * * * FERDINAND HIRT & SOHN -- LEIPZIG ESPERANTO-FAKO Noto de transskribinto: Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris. Kelkaj malkutimaj vortoj, kiel _rabbi_ kaj _disciploj_ restas kiel literumita de la tradukinto. *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LEGENDOJ *** Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that: • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.” • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works. • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. • You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate. While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate. Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org. This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.