The Project Gutenberg eBook of La jeso de knabinoj: Triakta proza komedio This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. Title: La jeso de knabinoj: Triakta proza komedio Author: Leandro Fernández de Moratín Release date: October 31, 2014 [eBook #47249] Language: Esperanto Credits: Produced by Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.) *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA JESO DE KNABINOJ: TRIAKTA PROZA KOMEDIO *** Produced by Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.) Biblioteko de «La Suno Hispana» LA JESO DE KNABINOJ TRIAKTA PROZA KOMEDIO ORIGINALO DE Leandro F. Moratín (1760-1828) _Unue prezentata en Madrido, ĉe la Teatro de la Cruz, la 24an Januaro 1806_ ESPERANTIGITA DE NORMAN MACLEAN _Prezidanto de l' Grupo de Murcia_ Prezo: 0'50 ptoj. VALENCIA: PRESEJO MODERNA, AVELLANAS, 11 _1907_ PERSONOJ Don Diego, riĉa fraŭlo. Don Carlos, lia nevo, oficiro. Donja Irene, vidvino. Donja Francisca, ŝia filino. Rita, servistino de donja Francisca. Simono, servisto de don Diego. Kalamoĉo, servisto de don Carlos. La sceno pasas en gastejo de urbo Alcalá de Henares. La teatro prezentas traireblan salonon kiu havas pordojn de gastoĉambroj, ĉiuj numeritaj. Unu pli granda ĉe la fundo, kun ŝtuparo kiu kondukas al la teretaĝo de la domo. Ĉe unu flanko, fenestro je brustalteco. Centre, tablo, kun benkoj, seĝoj, k. t. p. La Agado komencas je la sepa horo vespere, kaj finas je la kvina matene. LA JESO DE KNABINOJ UNUA AKTO SCENO I D. Diego. Simono. D. Die.--Ĉu ili ne venis ankoraŭ? Sim.--Ne, sinjoro. D. Die.--Vere ili ne volas rapidi. Sim.--Kredeble ĉar ŝia onklino amas ŝin multe kaj ne vidis ŝin de la tempo, kiam oni forportis ŝin al Guadalajara... D. Die.--Jes. Mi ne diras, ke oni ne devas vidi ŝin sed duonhora vizito kun tri-kvar larmetoj sufiĉas. Sim.--Ankaŭ estis stranga via decido ne eliri el tiu ĉi hotelo dum du tutaj tagoj. Lacigas legado, lacigas dormado .... Kaj precipe lacigas la malgajeco de la ĉambro, la seĝoj malkomfortaj, la pentraĵoj de la malŝparema filo, la bruo de sonoriloj kaj alvokoj, kaj la malĝentila interparolado de kondukistoj kaj laboristoj, kiuj malpermesas eĉ momenton da kvieteco. D. Die.--Tamen, konvenis tiel agi. Tie ĉi ĉiuj konas min kaj mi ne volas, ke iu min vidu. Sim.--Mi ne komprenas la tialon de tiom da izoleco. Ĉu, do, nia vizito tien ĉi signifas pli ol tio, ke vi venis akompani donja Irene ĝis Guadalajara por ke ŝi eligu la knabinon el la monaĥinejo, kaj tuj reiri kun ili Madridon? D. Die.--Naivulo! Jes, ĝi signifas pli ol vi vidis. Sim.--Diru, do. D. Die.--Bone... sed mi ree petegas vin, ke vi nenion diru pri tio al iu ajn. Sim.--Konsentite sinjoro. Mi neniam ŝatis skandaletojn. D. Die.--Mi tion bone scias; tial mi volas konfidi al vi. Estas vere, mi konfesas, ke mi neniam vidis tiun donja Francinjo, sed per mia amikeco kun ŝia patrino mi ofte havis informojn pri ŝi; mi legis multajn leterojn ŝiajn; mi vidis aliajn skribitajn de ŝia onklino, la monaĥino, apud kiu ŝi loĝis en Guadalajara; resume, mi havis ĉiujn informojn ŝateblajn pri ŝiaj emoj kaj konduto. Fine, mi eĉ sukcesis vidi ŝin: mi penadis elkonadi ŝin dum la lastaj tagoj, kaj mi konfesas, ke al mi ŝajnas nesufiĉaj ĉiuj laŭdoj, kiujn oni faris pri la knabino. Sim.--Jes, vere, ŝi estas bela kaj... D. Die.--Ŝi estas tre bela, tre gracia, tre humila... kaj precipe tia naiveco, tia simplanimeco! Kredu min, tio nuntage estas maloftega... Kaj pri talento... jes, Simono, multe da talento. Tial, mi resume diras al vi, ke tio, kion mi decidis estas... Sim.--Vi ne bezonas diri ĝin al mi. D. Die.--Ĉu ne? Kial do? Sim.--Ĉar mi jam divenis ĝin. Kaj ĝi ŝajnas al mi bonega ideo. D. Die.--Kion vi diras? Sim.--Bonega. D. Die.--Tiel, vi tuj komprenis, ke... Sim.--Kial ne? Mi certigas vin, ke mi trovas tre bona la fianĉon; bona, bona. D. Die.--Jes. Mi pripensis ĝin multe kaj mi konsideras ĝin tre saĝa afero. Sim.--Certege. D. Die.--Sed mi volas, ke absolute neniu ĝin sciu ĝis kiam la afero estos finita. Sim.--Kaj tiamaniere vi agas bone. D. Die.--Ĉar ĉiuj ne vidas aferojn laŭ sama maniero, kaj ne mankos kritikantoj, kiuj diros, ke ĝi estas malsaĝeco, ke min... Sim.--Malsaĝeco! Brava malsaĝeco! Kun filineto kiel ŝi, ĉu vere? D. Die.--Sed pripensu. Ŝi estas malriĉa. Tio estas vera. Sed mi ne serĉis monon, ĉar monon mi jam havas; kion mi serĉis, tio estis modesteco, ĝentileco, virto. Sim.--Tio precipe. Kaj fine, via havo, al kiu do, ĝi devas aparteni? D. Die.--Vi estas prava. Kaj, ĉu vi scias kiom valoras virino prudenta, laborema, kiu scias mastrumi hejmon, vigladi pri ĉio? Ĉiam batalanta kun servistinoj, ĉar se unu estas maldiligenta, alia pli ankoraŭ, aŭ frandemaj, aŭ sciemaj, aŭ babilemaj, plenaj je histerismo, maljunaj aŭ malbelaj kiel diablinoj... Ne, sinjoro, vivadon novan ni havu! Mi havos iun, kiu helpos min ame kaj fidele, kaj ni kunvivados kiel gesanktuloj... Kaj lasu, ke oni parolu kaj babilu, kaj... Sim.--Sed, sinjoro, estante ambaŭ kontentaj, kion povos iu diri? D. Die.--Ne, mi ja scias kion oni diros, sed... Oni diros, ke la fianĉo ne estas bona, ke la aĝoj estas malsamaj, ke... Sim.--Lasu, do. Al mi ŝajnas ke la diferenco estas malgranda. Sep aŭ ok jaroj pleje. D. Die.--Kion vi diras? Ŝi plenumis nur dekses jarojn antaŭ malmultaj monatoj. Sim.--Bone, sed kion tio signifas? D. Die.--Kaj pri mi, kvankam fortika, dank' al Dio, estas neeble forpreni miajn kvindek-naŭ jarojn! Sim.--Sed mi ne parolas pri tio. D. Die.--Nu, pri kio vi parolas? Sim.--Mi diris... Sed, kiamaniere...? Aŭ vi malbone klarigas la aferon aŭ mi komprenas ĝin male. Resume, tiu ĉi donja Francinjo, kun kiu ŝi edziniĝos? D. Die.--Kia demando! kun mi. Sim.--Kun vi? D. Die.--Kun mi. Sim.--Bonega solvo! D. Die.--Kion vi diras? Diru, do. Kion? Sim.--Kaj mi kredis, ke mi estas diveninta. D. Die.--Sed vi, kion vi divenis? Por kiu, kredis vi ke mi difinis ŝin? Sim.--Por don Carlos, via nevo, talenta junulo, instruita, bonega militisto, amata de ĉiuj pro lia tuta historio. Por li, mi kredis, ke vi gardas la priparolatan fraŭlineton. D. Die.--Sed ne, sinjoro, ne, ne, ne! Sim.--Bone, ja, bone. D. Die.--Kia ideo! Kun tiu mi edzinigi ŝin! Ne, sinjoro. Ke li studu siajn matematikojn. Sim.--Li ja studas ilin; aŭ, pli korekte, li nun instruas ilin. D. Die.--Ke li fariĝu homo kuraĝa, kaj... Sim.--Kuraĝa! Ĉu vi petas ankoraŭ pli da kuraĝo al oficiro, kiu en la lasta militiro, kun malmultaj aliaj, kiuj volis akompani lin, prenis du bateriojn, ennajligis la pafilegojn, prenis kelkajn kaptitojn kaj revenis al la kamparo, plena je vundoj kaj kovrita per sango? Tiam vi estis kontentega pro la kuraĝo de via nevo; kaj mi vidis vin plorantan pro ĝojo pli ol unu fojon, kiam la reĝo rekompencis lin per la rango de leŭtenanto-kolonelo kaj la ordeno de Alcántara. D. Die.--Efektive; ĉio tio estas vere; sed ĝi ne rilatas la nunan aferon. Estas mi, kiu edziĝas. Sim.--Se vi estas certa, ke ŝi amas vin, se ne timigas ŝin la diferenco de aĝo, se ŝia elekto estas libera... D. Die.--Kial, do, ne estus ĝi libera? Kion gajnus ili trompante min? Vi bone scias, ke la monaĥino de Guadalajara estas tre prudenta virino; la alia de Alcalá, kvankam mi ne konas ŝin, mi scias, ke ŝi estas bonega, virta sinjorino; kaj konsideru ĉu donja Irene ne devas deziri la feliĉecon de sia filino. Nu, ili ĉiuj certigas min pri tio... La servistino, kiu servis ŝin en Madrido, kaj dum pli ol kvar jaroj en la monaĥinejo, laŭdegas ŝin tutkore, kaj krom tio, ŝi informis min, ke ŝi neniam ekvidis ĉe la knabino la malplej grandan inklinon al iu el la malmultaj viroj, kiujn ŝi povis renkonti en tiu enfermejo. Brodi, kudri, legi religiajn librojn, ĉeesti meson, kaj kuradi en la ĝardeno post papilioj, aŭ verŝi akvon en la formik-truojn, tiaj estis ŝiaj okupadoj kaj amuzoj. Kion vi diras? Sim.--Mi? Mi nenion diras, sinjoro. D. Die.--Kaj ne pensu vi, ke malgraŭ tiom da certigoj, mi ne profitas la okazojn, kiuj sin prezentas por altiri al mi ŝian amikecon kaj ŝian konfidon, kaj klopodi, ke ŝi klarigu sian penson laŭ absoluta memvolo... kvankam por tio restas multe da tempo... Sed tiu donja Irene ĉiam ŝin interrompas; ŝi sola volas ĉion paroli... Kaj ŝi estas tre bona virino, bonega... Sim.--Fine, sinjoro, mi esperas, ke tio sukcesos kiel vi deziras. D. Die.--Jes, mi esperas, Dio helpante, ke la afero ne malsukcesos. Kvankam vi malmulte ŝatas la fianĉon... Kaj kiel malĝustatempe vi rekomendis al mi la diritan nevon? Ĉu vi ne scias kiel li kolerigis min? Sim.--Kion li faris? D. Die.--Petolaĵon lian... Kaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj mi nenion sciis. La pasintan jaron, vi ja scias li estis du monatojn en Madrido... Kaj sufiĉe da mono devigis min elspezi tiu vizito... Tamen li estas mia nevo kaj mi ne pentas... sed mi daŭrigu. Alvenis la tago, kiam li devis iri Zaragozon realiĝi al sia regimento. Vi ja memoras, ke post malmultaj tagoj de lia foriro mi ricevis avizon, ke li alvenis. Sim.--Jes, sinjoro. D. Die.--Kaj ke li daŭris skribi al mi, kvankam ne tro ofte, ĉiam sub dato en Zaragozo. Sim.--Estas vere. D. Die.--Bone, do, la fripono ne estis tie, kiam li skribis al mi tiujn leterojn. Sim.--Kion vi diras? D. Die.--Jes, sinjoro. La trian de Julio li foriris de mia domo kaj en la fino de Septembro ankoraŭ ne estis li alveninta en sian garnizonon. Ĉu tio ne ŝajnas al vi ke tiel veturi poŝte estas rimarkinda diligenteco? Sim.--Eble li malsaniĝis veturante, kaj por ne doni al vi malĝojon... D. Die.--Neniel. Amindumaĵoj de lia oficira Moŝto, kaj kapricoj kiuj turmentetis lin. Tie, en ia urbo, kredeble... kiu scias? Se li renkontis paron da nigraj okuloj, li tuj perdiĝis. Ne permesu Dio ke trompu lin unu el tiuj friponinoj kiuj vendas honoron por edziniĝo. Sim.--Ho! ne timu. Kaj se li renkontos ian vendistinon de amo, ŝi estos tre lerta, se ŝi trompas lin. D. Die.--Ŝajnas al mi, ke ili tie estas... Jes, venigu la veturiston, por ke ni konsentu la horon, kiun ni devos foriri morgaŭ. Sim.--Estas bone. D. Die.--Mi jam diris al vi, ke mi ne volas, ke tio ĉi estu malkovrita, nek... Ĉu vi komprenas? Sim.--Ne timu, sinjoro. Mi nenion diros. (_Simono foriras tra la posta pordo. Eniras tra la sama tri virinoj kun kapŝaletoj kaj promene vestitaj. Rita metas ligitan tukon sur la tablon, kolektas la ŝalojn kaj faldas ilin._) SCENO II D.a Irene, D.a Francisca, Rita, D. Diego. D.a Fran.--Fine, jen ni estas. D.a Ire.--Ha, kia ŝtuparo! D. Die.--Bonvenon, sinjorinoj. D.a Ire.--Kiel! Vi, verŝajne, ne eliris? (_Sidiĝas D.a Irene kaj D. Diego._) D. Die.--Ne, sinjorino. Poste, pli malfrue, mi eliros iomete promeni. Mi legis iom. Mi penadis dormi, sed en tiu ĉi gastejo estas neeble dormi. D.a Fran.--Vere estas... Kaj kiaj kuloj! Malbenon al ili! La pasintan nokton mi ne povis dormi pro ili. Sed, rigardu, sinjoro, rigardu! (_Ŝi malfaldas la tukon kaj montras la aferojn nomotajn._) Kiom da belaĵoj mi havas! Rozarioj el perlamoto, krucoj el cipreso, la regularo de Sankta Benedikto, sanktakvujeto el kristalo; rigardu, do, kiel beleta! D.a Ire.--Bagateloj kiujn al ŝi donacis la monaĥinoj. Ili freneziĝis pro amo al ŝi. D.a Fran.--Tial ke ili ĉiuj min amas! Kaj mia onklino, mia bonega onklino, ploris tiel!... Sed ŝi estas ja tre maljuneta. D.a Ire.--Ŝi bedaŭris multe, sinjoro, ke ŝi ne konas vin. D.a Fran.--Jes, verege. Ŝi diris, kial ne venis tiu sinjoro? D.a Ire.--Liaj Moŝtoj la ekleziulo kaj la paroĥestro de «La Verdaj» venis kun ni ĝis la pordego. D.a Fran.--Prenu, (_ŝi refaldas la tukon kaj donas al Rita, kiu foriras kun ĝi kaj kun la ŝaloj en la ĉambron de D.a Irene_) metu ĉion tien, en la ŝranko. Sed, ho, Dio! Rompiĝis mia Sankta Gertrudo el mielkuko! Rita.--Tio estas nenio. Mi manĝos ŝin. SCENO III D.a Irene, D.a Francisca, D. Diego. D.a Fran.--Ĉu mi eniros, patrineto, aŭ ĉu mi restos tie ĉi? D.a Ire.--Tuj, filino; ĉar mi volas ripozi iom. D. Die.--Hodiaŭ la varmo ĝenis multe. D.a Ire.--Kaj kiel malvarmeta ili havas tiun salonon! ĝi ŝajnas Paradizo. (_Sidiĝas D.a Francisca apud D.a Irene._) Mia fratino daŭras ĉiam iom malsana. Ŝi multe suferis la lastan vintron. Sed, ho! ŝi sciis, kion fari por sia nevino. La bona sinjorino estas tre kontenta pro nia elekto. D. Die.--Mi ĝojas, ke ĝi estas tiel kontentiga por tiuj personoj al kiuj vi devas grandajn bonaĵojn. D.a Ire.--Jes, Trinidad estas tre kontenta, kaj pri Circuncision, vi jam vidis. La disiĝo tre dolorigis ŝin. Sed ŝi komprenas ke ĉar estas feliĉo, ŝi devas ĉion konsenti. Vi ja memoras kiel afabla ŝi estis, kaj... D. Die.--Estas vere. Nur mankas, ke la fianĉino havu la saman kontenton kiel tiu, kiun elmontras la personoj kiuj ŝin amas. D.a Ire.--Ŝi estas obeema filino, kaj ŝi neniam rifuzos kion decidis sia patrino. D. Die.--Ĉio tio estas certa, sed... D.a Ire.--Ŝi estas el bona familio, kaj pensas bone, kaj kondutos laŭ honora maniero. D. Die.--Jes, mi komprenas; sed, ĉu ŝi ne povas, sen ofendo por sia rango kaj sia honoro...? D.a Fran.--Ĉu mi foriras, patrino? (_Ŝi leviĝas kaj ree sidiĝas._) D.a Ire.--Ŝi ne povas; ne, sinjoro. Knabino bone edukita, filino de bonaj gepatroj, ne povas ne agi ĉiam laŭ konveneco kaj devo. La knabino, tiel kiel vi vidas ŝin tie, estas viva portreto de sia avino, kiun Dio pardonu, la sinjorino donja Jeronimo de Peralta. La pentraĵo estas en mia domo, kie vi sendube vidis ĝin. Kaj oni faris ĝin, kiel rakontis al mi lia Moŝto, por ĝin sendi al ŝia onklo, la respektegita monaĥo, Serapio de Sankta Johano Krisostomo, elektita episkopo de Mechoacan. D. Die.--Ha! D.a Ire.--Kaj mortis sur la maro la bona religiulo, kio estis grandega perdo por la tuta familio. Same ĝi estas hodiaŭ, kaj ankoraŭ ni ploras pro lia morto, precipe mia kuzo. D. Kukufato, tutviva guberniestro de Zamoro, kiu ne povas aŭdi pri lia Moŝto sen ekplorego. D.a Fran.--Ho, Dio, kiaj muŝoj tiel...! D.a Ire.--Kaj li mortis kiel mortas sanktulo. D. Die.--Tio estas bona. D.a Ire.--Jes, sinjoro, sed ĉar la familio tiamaniere malprosperis... Kion vi volas, sinjoro? Kie ne ekzistas rimedoj... Kvankam por lin honori, oni skribas lian biografion, kaj kiu scias ĉu ian tagon, per favoro de Dio, ĝi presiĝos. D. Die.--Jes, kredeble, ĉio presiĝas. D.a Ire.--Certe estas ke la aŭtoro, kiu estas nevo de mia bofrato la Kanono de Castrojeriz, ne haltigas la laboron, kaj en la nuna horo li estas ja verkinta naŭ volumojn de folia formato, kiuj enhavas la naŭ unuajn jarojn de l' vivo de l' sankta episkopo. D. Die.--Tial, por ĉiu jaro unu volumo? D.a Ire.--Jes, sinjoro, tiun planon li proponis al si. D. Die.--Kaj je kia aĝo mortis lia respekteginda moŝto? D.a Ire.--Je okdek-du jaroj, tri monatoj kaj dek-kvar tagoj. D.a Fran.--Ĉu mi iros, patrino? D.a Ire.--Iru, do. Kiel malpacienca vi estas! D.a Fran.--Ĉu vi volas, sinjoro D. Diego, (_ŝi leviĝas kaj salutante ĝentile la sinjoron, kisas sian patrinon kaj foriras en la ĉambron de tiu ĉi._) ke mi salutu vin laŭ la Franca maniero. D. Die.--Ho, jes, ĉarmulino. Ni vidu. D.a Fran.--Ekvidu, do. Tiel. D. Die.--Ĉarmega knabino! Vivu, Francinjo, vivu! D.a Fran.--Por vi, saluton; por mia patrineto, kison. SCENO IV D.a Irene, D. Diego. D.a Ire.--Ŝi estas tre amikema kaj tre ĝojiga. D. Die.--Ŝi posedas naturan ĉarmon, kiu frenezigas. D.a Ire.--Kion vi volas? Edukita sen artifikoj aŭ kapricoj mondaj, kontenta pro tio, ke ŝi vidas sin nove apud sia patrino, kaj, aparte, ĉar estas tiel proksima ŝia edzina stato, ne estas mirinde ke ĉio, kion ŝi faras, estas spritplena, precipe je la okuloj viaj, kiu tiel volas ŝin favori. D. Die.--Mi nur volas, ke ŝi sin klarigu sincere pri nia proponata unuiĝo, kaj... D.a Ire.--Vi aŭdus la samon, kiun mi diris al vi. D. Die.--Jes, mi ne dubas; sed sciu, ke mi meritas je ŝi ian inklinon, tion aŭdi el ŝia graciplena buŝo, estus por mi plezuro neesprimebla. D.a Ire.--Ne havu pri tio eĉ la plej malgrandan dubeton, sed memoru ke al nenia knabino decas diri propramove kion ŝi sentas. Estus malkonvene, sinjoro D. Diego, ke fraŭlino hontema kaj edukita laŭ timo al Dio, kuraĝu diri al viro ia: Mi amas vin! D. Die.--Bone, se li estus viro, kiun ŝi okaze renkontus sur la strato, kaj ŝi neatendite estus favorinta lin per tia komplimento, estas certe, ke la fraŭlino agus tre malbone, sed al viro kun kiu ŝi devas edziniĝi post malmultaj tagoj, ŝajnas al mi, ke ŝi povas ion diri kio... Krom tio, estas diversaj manieroj klarigi... D.a Ire.--Intime, ĉe ni mem, ŝi estas malpli kaŝema. Ĉiumomente ni parolas pri vi, kaj en ĉio ŝi elmontras la grandan korinklinon kiun ŝi havas por vi, kun kia saĝeco ŝi parolis hieraŭ nokte post via kuŝiĝo! Mi ne scias kion mi estus doninta por ke vi povu ŝin aŭdi. D. Die.--Kaj, kiun? Ĉu ŝi parolis pri mi? D.a Ire.--Kaj tiel saĝe; ke estas tre preferinde por knabino de ŝia aĝo havi edzon nejunan, maturan, respektatan... D. Die.--Kiel? Ŝi diris tion? D.a Ire.--Ne, mi tion diris al ŝi; kaj ŝi aŭskultis min kiel ŝi estus kvardek-jara virino, tute same. Kiom da aferoj mi diris al ŝi! Kaj ŝi, kiu estas sufiĉe lerta, kvankam mi mem ne devas tion diri, ... Kaj, ĉu ne estas domaĝe, sinjoro, vidi kiel nune oni edziĝas? Oni edzinigas knabineton dekkvinjaran kun nesciulo dekok-jara, aŭ deksep-jarulino kun dudekdujara vireto; ŝi, knabino, sen sperto kaj sen prudento, kaj li ankaŭ infano, sen atomo da talento nek konado de l' mondo. Nu, sinjoro, tio kion mi diras estas, kiu devas mastrumi la hejmon? kiu ordoni la servistaron? kiu instruadi kaj korekti la gefilojn? Ĉar okazas ankaŭ, ke tiuj gejunuloj malsaĝaj ĝenerale kovras sin tuj per infanoj laŭ terura rapideco. D. Die.--Tre certe estas domaĝe vidi ĉirkaŭatajn de infanoj multajn gepatrojn, kiuj ne havas la talenton, la sperton, aŭ la virton kiuj estas necesaj por aranĝadi ilian edukadon. D.a Ire.--Kion mi povas certigi al vi, sinjoro, tio estas, ke mi apenaŭ estis deknaŭ-jara kiam mi edziniĝis unuan fojon kun mia mortinta don Epifanio--li estu en la ĉielo!--Kaj li estis homo tia, (kun pardono via), ke estas neeble trovi alian pli ĝentilan aŭ pli sinjoran... kaj samtempe tiel gajhumora kaj bonvola! Nu, pardonu, li havis kvindekses jarojn, tre bone kalkulitajn, kiam li edziĝis kun mi. D. Die.--Bona aĝo... Li ne estis infano, sed... D.a Ire.--Ĝuste mi tion volis diri. Do, ne konvenis por mi en tiu tempo ia junulo malsaĝa, malpripensema... Ne, sinjoro... Kaj neniu diru, ke li estis malsana aŭ senforta--tio neniel! Li estis dank' al Dio, sana kiel pomo; en la tuta daŭro de lia vivo li nur suferis atakojn de speco da epilepsio, kiu kelkfoje minacis lin. Sed poste, kiam ni edziĝis tio komencis lin ataki tiel ofte kaj tiel forte, ke post sep monatoj mi vidis min vidvino kaj graveda kun infano, kiu naskiĝis poste, sed fine tiu ĉi ankaŭ mortis pro skarlatino. D. Die.--Atentu! Kian posteulon lasis tiu bona don Epifanio! D.a Ire.--Jes, sinjoro. Kiel ne? D. Die.--Mi diras tion ĉar poste rezultas... Sed pri tio oni ne bezonas zorgi... Kaj ĉu ĝi estis knabo aŭ knabino? D.a Ire.--Knabo tre bela. Kiel arĝentaĵo estis la anĝeleto. D. Die.--Certe estis konsolaĵo havi tian infanon, kaj... D.a Ire.--Ho, sinjoro, ili igas multe suferi, sed tio ne estas grava, ĝi estas granda ĝojo, granda. D. Die.--Mi ja kredas vin. D.a Ire.--Jes, sinjoro. D. Die.--Oni facile komprenas la plezuron kaj... D.a Ire.--Kial ne? D. Die.--La ĉarmegon ilin vidi ludetantajn kaj ridantajn, ilin karesi kaj partopreni en iliaj nepekaj ĝojoj. D.a Ire.--Ho, miaj karegaj infanoj! Dudekdu mi havis per la tri edzoj, kiujn mi havis ĝis nun kaj el ili ĉiuj nur restas al mi fraŭlineto; sed mi certigas vin, ke... SCENO V Simono, D.a Irene, D. Diego. Sim. (_Enirante tra la centra pordo._)--Sinjoro, la veturisto atendas. D. Die.--Diru al li, ke mi tuj iros. Ha, alportu unue mian bastonon kaj ĉapelon; mi volas promeneti en la kamparo. (_Simono eniras la ĉambron de don Diego, revenas kun ĉapelo kaj bastono, donas ilin al sia mastro, kaj je la fino de la sceno li foriras kun li tra la centra pordo._) Tial, mi supozas, ke morgaŭ frumatene ni ekiros? D.a Ire.--Ne ekzistas kontraŭaĵo por tio. Je la horo, kiun vi diros. D. Die.--Ĉirkaŭ la sesa. He? D.a Ire.--Tre bone. D. Die.--Ni havos la sunon malantaŭe. Mi diros ke li venu duonhoron pli frue. D.a Ire.--Jes, ĉar mi havas mil pakaĵetojn por ordigi. SCENO VI D.a Irene, Rita. D.a Ire.--Helpu min Dio! Nun mi memoras... Ĉu oni lasis ĝin morti? Rita! Rita.--Sinjorino. (_Alvenas Rita kun kapkusenoj kaj lit-tukoj sub sia brako._) D.a Ire.--Kion vi faris pri la turdo? Ĉu vi donis al ĝi nutraĵon? Rita.--Jes, sinjorino. Ĝi manĝis pli ol la struto. Mi metis ĝin tien, en la fenestron de la galerio. D.a Ire.--Ĉu vi faris la litojn? Rita.--Via jam estas farita. Mi tuj faros la aliajn, antaŭ noktiĝo, ĉar se ne, tial, ke ni nur havas lumon per unu oleolampo kaj ĝi ne havas meĉon, mi estos malhelpata. D.a Ire.--Kaj tiu knabino, kion ŝi faras? Rita.--Ŝi disrompas kukon por la manĝo de don Perikito. D.a Ire.--Kiel malvolonta mi estas por skribi. (_Ŝi leviĝas kaj eniras sian ĉambron._) Sed estas necese, ĉar tiu bona Circuncisión estas plena je timo. Rita.--Kia sensencaĵo! Nur pasis du horoj de kiam ni foriris de tie kaj oni jam komencas sendi kaj resendi poŝtaĵojn. Kiel malmulte mi amas virinojn hipokritajn kaj flatemajn! (_Ŝi eniras la ĉambron de donja Francisca._) SCENO VII Kalamoĉo. (_Li eniras tra la centra pordo kun valizoj, vipo kaj botoj; li metas ĉion sur la tablon kaj sidiĝas._) Ho, oni difinis al mi la 3.an! Dio, pardonu. Bonege konas mi la 3.an! Pli fama kolektado da insektoj ne ekzistas eĉ en la Muzeo de Naturscienco. Mi timegas eniri tien... Ho, ve, kiajn dolorojn mi havas! Tiuj ĉi estas verege doloroj. Paciencon, malfeliĉa Kalamoĉo, paciencon... Kaj dank' al la ĉevaletoj, ĉar ili diris: Ni ne povas plu. Ĉar se ne, mi ne vidus nun la numeron 3.an kun la Egiptaj pestoj, kiujn ĝi enhavas. Resume, se la bestoj estos vivaj morgaŭ matene, miraklo estos. Ili defalas pro laceco... (_Rita ekkantas interne, Kalamoĉo leviĝas streĉante sin._) Aŭskultu! Danc-muzikon? Ŝi ne kantas malbone... Ha, aventuron ni tuj havos! Fi, kiamaniere mi estas disrompita! SCENO VIII Rita, Kalamoĉo. Rita.--Plibone estas fermi, por ke neniu ŝtelu vestaĵojn, kaj... (_Penante enmeti la ŝlosilon._) Nu, vere ĉi tiu ŝlosilo estas abomena. Kal.--Ĉu vi volas ke mi helpu vin, belulino? Rita.--Mi dankas, beluleto. Kal.--Ho, Rita! Ĉu vi? Rita.--Kalamoĉo! Kal.--Kia feliĉa renkontiĝo! Rita.--Kaj, via mastro? Kal.--Ni ambaŭ ĵus alvenis. Rita.--Ĉu estas vere? Kal.--Ne, estas ŝerce. En la momento kiam li ricevis la leteron de donja Francisca, mi ne scias kien li iris, nek kun kiu li parolis, nek kiel li tion aranĝis; mi nur scias ke tiun posttagmezon ni forveturis de Zaragozo. Ni rapidis kiel du fulmoj sur la vojo. Hodiaŭ ni alvenis al Guadalajara, kaj tuj ni ekscias, ke la birdoj estis jam forflugantaj. Ree sur la ĉevaloj, kaj de nove rajdante, ŝvitante kaj vipfrapante. Fine, lacigitaj la bestoj, kaj duonlacigitaj ni mem, ni haltis tie ĉi intencante reeliri morgaŭ. Mia Leŭtenanto ĵus iris al ĉefa Kolegio vidi ian amikon dum oni preparas vespermanĝon. Jen la historio. Rita.--Do, li estas tie ĉi? Kal.--Jes, kaj pli ol iam enamigita, ĵaluza, fajregema, maltimega ĝis eĉ mortigi iun ajn, kiu disputos lian rajton al lia adorata Francinjo. Rita.--Kion vi diras? Kal.--Tion mem. Rita.--Kiel grandan plezuron vi donas al mi! Nun ja vidiĝas la amo, kiun li havas por ŝi. Kal.--Amon!... Bagatelon!... Kompare kun li la arabo Gazul' estis timulo, Medoro hontemulo, kaj Gaiferoso lernanto de eklezia doktrino. Rita.--Ho, kiam tion ekscios mia fraŭlino! Kal.--Sed, ni komprenu tion! Kial vi estas tie ĉi? Kun kiu estas vi? Kiel alvenis vi tien ĉi? Kia... Rita.--Mi tion rakontos. La patrino de donja Francinjo komencis skribi leterojn post leteroj dirinte, ke ŝi interkonsentis ŝian edziniĝon en Madrido kun sinjoro riĉa, honesta, respektata; resume, nobla kaj perfekta, tiel ke oni ne povis pli deziri. Turmentite la knabino de tiaj proponoj, kaj sensanigite de la longedaŭraj admonoj de tiu sankta monaĥino, ŝi deviĝis konsenti fari ĉion, kion oni diros al ŝi... Sed mi ne povas trograndigi ŝian ploregadon, la suferado de l' malfeliĉulineto. Ŝi ne volis plu dormi nek manĝi. Kaj samtempe estis necesege konduti kaŝeme, tiel ke neniu suspektu la veron. De ĉio rezultis, ke post la unua teruro, kiam ni povis pripensadi rimedojn kaj forkurojn, ni sukcesis nur skribi leteron al via mastro, esperante, ke se lia amo estas tiel vera kaj tiel honesta kiel li profesis al ni, li ne konsentos, ke ŝin posedu alia homo nekonata, kaj ke perdiĝu por eterne tiom da karesoj, tiom da larmoj kaj tiom da ekĝemoj dismetitaj sur la muro de la ĝardeno. Sed tuj post la forsendo de nia letero, jen estas la veturilo kun la kondukisto Gasparo, kun siaj bluaj ŝtrumpoj, kaj la patrino kaj la fianĉo kiuj venas por ŝi. Ni rapide kolektis niajn pakaĵojn, oni ligis la kestojn, ni diris adiaŭon al tiuj bonaj virinoj kaj post rapidega kurado jen ni estas tie ĉi en Alcalá. La haltado estas por ke la sinjorino vizitu alian onklinon sian, ankaŭ monaĥino, tiel surda kaj tiel sulkigita kiel tiu, kiun ni postlasis. Ŝi jam vidis ŝin, jam sufiĉe kisis ŝin unu post unu ĉia religiulino, kaj mi kredas ke morgaŭ frumatene ni foriros. Tiel ni troviĝis... Kal.--Jes, ne parolu plu... Sed... ĉu vere la fianĉo estas en la gastejo? Rita.--Tiu estas lia ĉambro (_montrante la ĉambron de don Diego_, _tiun de donja Irene_, _kaj tiun de donja Francisca_), tiu estas la patrina, kaj tiu la nia. Kal.--Kiel «nia»? Ĉu via kaj mia? Rita.--Ne, certe. Tie ĉi la fraŭlino kaj mi dormos hodiaŭ nokton, ĉar hieraŭ, metitaj ni tri en tiun kontraŭan, ni povis nek stari piede nek dormi unu momenton nek eĉ respiri. Kal.--Bone, adiaŭ. (_Li reprenas la aferojn, kiujn li metis sur la tablon, laŭ forira maniero._) Rita.--Kien vi iras? Kal.--Mi scias tion... Sed, ĉu la fianĉo kunportas servistojn, amikojn aŭ aliajn, kiuj savos lin el la unua danĝero, kiu minacos lin? Rita.--Unu servisto akompanas lin. Kal.--Malgranda afero!... Aŭskultu, diru al li pro Dio, ke li preparu sin, ĉar li estas en danĝero. Adiaŭ! Rita.--Ĉu vi revenos baldaŭ? Kal.--Supozeble. Tiuj ĉi aferoj bezonas rapidecon, kaj kvankam mi apenaŭ povas marŝi, estas necese, ke mia leŭtenanto lasu la viziton kaj venu prizorgi sian negocon, ordigu la enterigon de tiu homo, kaj... Nu, tiu estas nia ĉambro. Ĉu ne? Rita.--Jes, de la fraŭlino kaj mia. Kal.--Friponino! Rita.--Sentaŭgulo! Adiaŭ. Kal.--Adiaŭ, malbelulino! (_Li eniras la ĉambron de don Carlos kun la pakaĵoj._) SCENO IX D.a Francisca, Rita. Rita.--Kiel petolema li estas!... Sed... dank' al Dio, don Felix tie ĉi!... Jes, li amas ŝin, tio estas videbla. (_Eliras Kalamoĉo de la ĉambro de don Carlos, kaj foriras tra la centra pordo._) Ho, lasu ke oni parolu; estas viroj tre ĝentilaj; kaj tiam, kion povas fari virino? Ilin ami, devige, ilin ami. Sed, kion diros la fraŭlineto kiam ŝi vidos lin? ĉar ŝi estas blindenamigita por li. Karulino! ĉu ne estus domaĝe se... Jen ŝi estas. D.a Fran.--(_Enirante._) Ho, ve, Rita! Rita.--Kio estas? Ĉu vi ploris? D.a Fran.--Ĉu mi ne devas plori? Se vi estus vidinta mian patrinon... Treege decidinta, ke mi amu tiun homon. Se ŝi scius tiun homon. Se ŝi scius tion, kion vi scias, ŝi ne ordonus ke mi faru neeblaĵojn... Ke li estas tiel bona, ke li estas tiel riĉa, ke mi estos tiel feliĉa kun li... Ŝi tre koleriĝis kaj nomis min fripona, malobeema... Malfeliĉa mi! ĉar mi ne mensogas nek scias hipokriti, pro tio ŝi nomas min fripona. Rita.--Fraŭlino, pro Dio, ne estu tiel malĝoja. D.a Fran.--Ja, ĉar vi ne aŭdis ŝin... Kaj ŝi diras, ke don Diego plendas, ke mi nenion diras al li... Tro diras mi al li, kaj mi tre penadis ĝis nun ŝajniĝi kontenta kun li, kiel mi neniel estas, kaj rideti kaj babili... Kaj ĉio por kontentigi mian patrinon, ĉar se ne... Sed la Virgulino bone scias ke tio ne venas el mia koro. (_La teatro komencas mallumiĝi iom post iom._) Rita.--Ho, ĉesu, ne estas ankoraŭ necesa tiom da maltrankvileco! Kiu scias?... Ĉu vi ne memoras jam tiun feliĉan tagon, kiun ni pasigis la lastan jaron en la kampodomo de l' administranto? D.a Fran.--Ho, kiel mi povas forgesi ĝin? Sed... kion vi volas diri al mi? Rita.--Mi volas diri ke tiu sinjoro, kiun vi vidis tie kun la kruco verda, tiel ĝentila, tiel bele vestita... D.a Fran.--Kiom da paroloj!... Don Felix... Kaj, kio? Rita.--Kiu akompanis nin ĝis la urbo... D.a Fran.--Bone... kaj poste li revenis, kaj mi vidis lin, malfeliĉe, multajn fojojn... malsaĝe konsilita de vi. Rita.--Kial, fraŭlino? Kiun ni ofendis? Ĝis nun neniu en la monaĥinejo suspektis tion. Li neniam eniris tra la pordoj, kaj kiam nokte li parolis kun vi, estis inter vi du spaco tiel longa, ke vi ofte malbenis ĝin... Sed tio ne estas la afero. Kion mi volas diri al vi, tio estas, ke estas neeble, ke amanto kiel tiu forgesu sian adoratan Francinjon. Konsideru ke ĉio, kion ni sekrete legis en romanoj ne valoras, kion ni vidis ĉe li. Ĉu vi memoras tiujn tri manplaŭdojn kiuj aŭdiĝis inter la dekunua kaj la dekdua nokte? kaj tiun sonan frapeton tiel delikatan kaj signifan? D.a Fran.--Ho, Rita! Jes, mi ĉion memoras kaj dum mi vivos mi konservos la memoron. Sed li forestas, kaj eble amuzas sin per nova amindumo. Rita.--Mi ne povas tion kredi. D.a Fran.--Sed li estas viro, kaj ili ĉiuj... Rita.--Kia sensencaĵo! Ne trompu vin, fraŭlino. Ĉe viroj kaj ĉe virinoj okazas tio sama, kio okazas ĉe la melonoj de Añover'. Estaj bonaj kaj malbonaj; kio ne estas facila, tio estas elekti. Kiu rezultas malfeliĉa en la elekto, tiu kulpigu sian ŝancon, sed ne mallaŭdu la komercaĵon ... Estas viroj tre trompemaj, tre friponaj; sed estas neeble, ke tia estas li kiu donis tiom da pruvoj de amo kaj persisteco. Tri monatojn daŭris la serenado kaj sekreta interparolado, kaj dum tiu tuta tempo vi bone scias, ke ni neniam vidis ĉe li agon neĝentilan, nek aŭdis ĉe lia buŝo vorton malhonestan aŭ malrespektan. D.a Fran.--Estas vere. Tial mi amis lin multe, tial mi havas lin tiel fiksita tie ĉi... tie ĉi... (_Ŝi montras sian bruston._) Kion estus li dirinta kiam li ricevis mian leteron? Ho, mi bone scias, kion li dirus... Ho, jes!... Estas domaĝe!... Tre certe... Kara Francinjo!... Kaj ĉio finiĝis... Li sendube ne dirus pli... nenion pli. Rita.--Ne, fraŭlino, li ne diris tion. D.a Fran.--Kion vi scias? Rita.--Mi bone scias. Kiam li legis la leteron li tuj estus ekveturinta kaj venos flugante konsoli sian amikinon. Sed... (_Alproksimiĝante al la pordo de l' ĉambro de donja Irene._) D.a Fran.--Kien vi iras? Rita.--Mi volas vidi, ĉu... D.a Fran.--Ŝi skribas. Rita.--Ŝi, do, devos baldaŭ fini, ĉar komencas noktiĝi... Fraŭlino, tio, kion mi diris estas ĉio tute vera... Don Felix estas nun en Alcalá. D.a Fran.--Kion vi diras? Ne trompu min. Rita.--Tiu estas lia ĉambro... Kalamoĉo ĵus parolis kun mi. D.a Fran.--Ĉu vere? Rita.--Jes, fraŭlino, li jam eliris lin serĉi tial ke... D.a Fran.--Do, li amas min! Ho, Rita, kiel bone ni agis avertinte lin... Sed ĉu vi vidas tian ĝentilecon?... Ĉu li fartas bone?... Veturadi tiom da mejloj sole por vidi min... ĉar mi lin ordonis...! Kiel dankema mi devas esti por li! Ho, mi promesas ke li ne plendos pro mi. Eterna dankemeco kaj amo. Rita.--Mi nun iros serĉi kandelojn. Mi penos restadi tie malsupre ĝis kiam ili revenos. Mi tiam scios, kion li diras kaj intencas fari ĉar dum ni estos ĉiuj tie ĉi povas okazi ia terura batalo inter la patrino, la filino, la fianĉo kaj la amanto, kaj se mi ne preparas bone tiun ĉi renkontiĝon ni ĉiuj ruiniĝos en ĝi. D.a Fran.--Vi estas prava. Sed, ne... Li estas kuraĝa kaj talenta, kaj li scios decidi tion kio estas plej bona. Kaj kiel vi avertos min? Memoru, tuj kiam li venos mi volas vidi lin. Rita.--Estu trankvila. Mi lin venigos tien ĉi, kaj faros tiun tuseton sekan... ĉu vi komprenas min? D.a Fran.--Jes, bone. Rita.--Nu, tiam vi eliros, kun ia ajn preteksto. Mi restos sola kun la sinjorino. Mi parolados kun ŝi pri ĉiuj ŝiaj edzoj kaj pri ŝiaj bofratoj, kaj pri la episkopo, kiu mortis sur la maro... Krom tio, se estos tie don Diego... D.a Fran.--Bone, iru, kaj tuj kiam li alvenos... Rita.--En tiu sama momento. D.a Fran.--Ne forgesu tusi. Rita.--Ne timu. D.a Fran.--Se vi scius kiel mi estas konsolita! Rita.--Kvankam vi ne ĵuros, mi vin kredas. D.a Fran.--Ĉu vi memoras kiam li diris, ke estis neeble, ke li forigu min el sia memoro, ke ne estas danĝeroj kiuj kontraŭstaros lin, nek malhelpoj, kiujn li ne detruos por mi? Rita.--Jes, mi bone memoras. D.a Fran.--Ho, nun vidu kiel li diris veron. (_D.a Francisca foriras en la ĉambron de D.a Irene; Rita, tra la centra pordo._) DUA AKTO SCENO I (_Teatro malluma._) D.a Fran. (_sola_).--Ankoraŭ neniu aperas... (_Ŝi alproksimiĝas al la centra pordo, kaj revenas._) Kiom da malpacienco mi havas! Kaj diras mia patrino ke mi estas naivulino, ke mi nur pensas ludi kaj ridi, kaj ke mi ne scias tion kio estas amo... Jes, deksep jaroj, kaj ne plenaj ankoraŭ, sed mi scias bone kio estas amegi, kaj kiom da maltrankvileco kaj larmoj tio kostas. SCENO II D.a Irene, D.a Francisca. D.a Ire.--Sola kaj sen lumo vi lasis min tie. D.a Fran.--Ĉar vi estis finanta vian leteron, patrino, kaj por ne distri vin mi venis tien ĉi, kie estas multe pli malvarmete. D.a Ire.--Sed tiu knabino, kie ŝi estas? kial ŝi ne alportas kandelon? Pro la plej malgranda afero ŝi malfruas unu tutan jaron, kaj mi kiu havas karakteron kiel pulvon... (_Ŝi sidiĝas._) Estu ĉio por Dio!... Kaj ankoraŭ ne venis don Diego? D.a Fran.--Ŝajnas ke ne. D.a Ire.--Nu, memoru, filino mia, kion mi jam diris. Kaj atentu ke mi ne ŝatas diri dufoje aferon ian. Tiu ĉi sinjoro estas ofendita, kaj li havas grandan kaŭzon. D.a Fran.--Bone; jes, sinjorino, mi ja scias. Ne min riproĉu plu. D.a Ire.--Tio ĉi ne estas riproĉi, filino; ĝi estas konsili. Tial ke vi ne havas ankoraŭ saĝecon por kompreni kian bonaĵon estas alveninta al nia pordo... Kaj aparte kiam mi estas kovrita de ŝuldoj, tiel ke mi ne scias kio estus fariĝinta via malfeliĉa patrino... ĉiam faletante kaj leviĝante... Kuracistoj, apoteko... Kaj tiu sovaĝulo, don Bruno (sed ĉar li mortis, Dio lin pardonu!) kiu igis min pagi po kvin kaj sep frankoj unu papereton da piloloj el asafetido kaj kolokintido... Konsideru ke tre malmultaj sukcesas fari edziniĝon kiel vian. Kvankam ni ne devas tian ŝancon al viaj meritoj nek al mia agemeco, sed al la preĝoj de viaj onklinoj kiuj estas piulinoj. Kion vi diras? D.a Fran.--Mi, nenion, patrineto. D.a Ire.--Fi! vi neniam diras ion. Dio min helpu! Kiam mi parolas al vi pri tio, vi havas nenion por diri. SCENO III Rita _(eniras tra la centra pordo kun kandeloj kaj metas ilin sur la tablon),_ D.a Irene, D.a Francisca. D.a Ire.--Nu, virino, mi kredis, ke vi ne venus ja tiun ĉi nokton. Rita.--Sinjorino, mi malfruis ĉar oni devis eliri aĉeti kandelojn... Tial ke la fumo de la lampo faras al vi tiom da malbono! D.a Ire.--Certe, ĝi faras al mi grandegan malbonon, kun tiu ĉi kapdoloro kiun mi suferas... Mi fine deviĝis forigi la kanforajn bandaĵojn; ili neniel taŭgis por mi. La hostioj estas ŝajne pli bonaj... Atentu, lasu tie la kandelon kaj portu alian en mian ĉambron kaj fermu la kurtenojn por ke ĉio ne pleniĝu je kuloj. Rita.--Tre bone. (_Ŝi prenas kandelon kaj ŝajnigas foriri._) D.a Fran. (_Flanken al Rita._)--Ĉu li ne venis? Rita.--Li venos. D.a Ire.--Aŭskultu, donu la leteron kiu kuŝas sur la tablo al servisto de l' gastejo, por ke li portu ĝin tuj al la poŝto. (_Foriras Rita en la ĉambron de D.a Irene._) Kaj vi, karulino, kion vi havas por vespermanĝi? Ĉar ni devas baldaŭ kuŝiĝi por ekiri frumatene. D.a Fran.--Ĉar la monaĥinoj donis al mi iom por manĝeti posttagmeze... D.a Ire.--Malgraŭ tio... almenaŭ iom da supo por komfortigi la stomakon... (_Eniras Rita kun letero en la mano, kaj ĝis fino de la sceno ŝajnigas ekiri kaj revenas, laŭ montro de la dialogo._) Memoru, vi varmigu la buljonon kiun ni apartigis tagmeze kaj preparu por ni du tasojn da supo, kaj alportu ilin tuj kiam ili estos pretaj. Rita.--Ĉu nenion plu? D.a Ire.--Ne, nenion... Ha! sed faru la supon bone varmigita. Rita.--Jes, mi ja scias. D.a Ire.--Rita! Rita.--Ankoraŭ! Kion vi ordonas? D.a Ire.--Memorigu bone la serviston, ke li tuj portu la leteron... Sed ne, pli bone estas... Mi ne volas ke li portu ĝin, ĉar ili estas tiel drinkemuloj, ke neniu povas... Diru vi al Simono, ke mi diris ke li havu la bonecon meti ĝin en la poŝtakeston. Ĉu vi komprenas? Rita.--Jes, sinjorino. D.a Ire.--Ha, aŭskultu! Rita.--Ankoraŭ! D.a Ire.--Vere, tio ĉi ne urĝas... sed tuj poste vi devas preni la turdon el tie kaj pendigi ĝin tie ĉi, por ke ĝi ne falu kaj vundiĝu... (_Foriras Rita tra la centra pordo._) Kian malbonan nokton ĝi kaŭzis al mi! Imagu, do! La besto, dum la tuta, sankta nokto, ne faris alion ol kantadi la _Gloria Patri_ kaj ripetadi la preĝon pri la sankta mortkitelo. Tio estas, sendube, edifa... sed kiam oni deziras dormi... SCENO IV D.a Irene, D.a Francisca. D.a Ire.--Nu, kredeble don Diego renkontis iun sur la strato kaj pro tio li malfruas... Vere li estas sinjoro tre respektinda, tre akurata... Tiel bona Kristano! Tiel ĝentila! Tiel afabla! Kaj, kia grandanima kaj malavara li estas! Kompreneble ĉe viro riĉa kaj potenca... Kaj, kian hejmon li havas! Ĝi estas brila kiel oro; ĝi estas mirinda... Kia tolaĵejo! kia kuirejo! kaj kia manĝaĵejo plena je ĉio kion Dio donas! Sed ŝajnas, ke vi ne atentas kion mi diras. D.a Fran.--Jes, sinjorino; mi bone aŭdas, sed mi ne volis interrompi vin. D.a Ire.--Tie vi estos, filino mia, kiel fiŝo en akvo. Se vi deziros birdetojn el la ĉielo vi havos ilin, ĉar li tiel amas vin, kaj li estas nobelo tiel respektata kaj religia... Sed, aŭskultu Francisca, efektive tio lacigas min ke vi ĉiam silentas kiam mi parolas pri tio... Vere, vi estas enuiga! D.a Fran.--Ho! patrineto, ne koleriĝu. D.a Ire.--Kian kapricon vi havas! Ĉu vi pensas, ke mi ne scias de kie venas ĉio tio? Ĉu vi ne vidas, ke mi bone konas la deziron kiu eniris vian paseran kapon? Dio pardonu min! D.a Fran.--Sed, kion vi scias do? D.a Ire.--Kiel? Ĉu vi kredas, ke vi povas trompi min? Ho! filino, mi estas ja nejuna, mi scias multe kaj mi havas tro da sagaceco por ke vi povu trompi min. D.a Fran.--(_Flanken._) Mi perdiĝis. D.a Ire.--Ne kalkulante kun via patrino,--kvazaŭ vi ne havas patrinon. Mi certigas vin, ke se ne estus por tio ĉi, estus ja tute necese eltiri vin el la monaĥinejo. Kvankam mi estus devigata fari la vojiradon piede kaj sole, mi estus eltiranta vin el tie... Mirigas min la ideo de tiu ĉi knabino! Nur ĉar ŝi vivis iomete da tempo inter monaĥinoj ŝi kaptis la kapricon fariĝi monaĥino ŝi ankaŭ! Kion scias ŝi pri tio, kaj kion...? En ĉiuj statoj oni servas Dion, Francinjo, sed la unua devo de filino obeema estas plaĉi sian patrinon, ami ŝin, akompani ŝin, kaj konsoli ŝin en ŝiaj kontraŭaĵoj... Sciu tion, do, se vi ankoraŭ ne scias ĝin. D.a Fran.--Estas vere, patrino. Sed mi neniam intencis forlasi vin. D.a Ire.--Ho, tio estas ke mi ne scias... D.a Fran.--Ne, sinjorino, kredu min. Francinjo neniam disiĝos de sia patrino, nek donos al ŝi enuojn. D.a Ire.--Pripensu ke estu certa tio kion vi diras. D.a Fran.--Jes, sinjorino, ĉar mi ne scias mensogi. D.a Ire.--Nu, filino, vi ja scias kion mi diras. Vi vidas kion vi perdas, kaj vi konos la malĝojon kiun vi donos al mi se vi ne kondutos dece... Ne forgesu tion. D.a Fran.--(_Flanken._) Ho, ve! SCENO V D. Diego _(eniras tra la centra pordo kaj lasas sur la tablo sian ĉapelon kaj bastonon),_ D.a Irene, D.a Francisca. D.a Ire.--Nu, kial tiel malfrue? D. Die.--Tuj kiam mi eliris, mi renkontis la rektoron de Malago kaj doktoron Padilla, kaj ĝis kiam ili plenigis min per ĉokolado kaj kukoj ili ne volis lasi min. (_Li sidiĝas apud D.a Irene._) Kaj nun, kiel vi fartas? D.a Ire.--Tre bone. D. Die.--Kaj D.a Francinjo? D.a Ire.--D.a Francinjo ĉiam rememorema pri siaj monaĥinoj. Mi ĵus diris al ŝi ke nun estas tempo ŝanĝi sistemon kaj pensi sole plaĉi sian patrinon kaj ŝin obei. D. Die.--Diablo! ĉu ŝi tiom rememoras...? D.a Ire.--Ĉu vi miras? Ĉe knabinoj... Ili ne scias kion ili deziras, nek kion ili abomenas. En tia aĝo, tiel... D. Die.--Ne; iom post iom, tute ne. Precipe en tiu aĝo la pasioj estas pli fortaj kaj decidemaj ol en nia, kaj des pli neperfekta kaj malforta la saĝeco, ju pli perfortaj estas la agoj de l' koro. (_Li ekkaptas unu manon de D.a Francisca kaj devigas ŝin sidiĝi apud si._) Sed ĉu vere, D.a Francisca, vi volonte reirus en la monaĥinejon?... Diru la veron. D.a Ire.--Sed ŝi ne... D. Die.--Permesu, sinjorino! permesu ke ŝi mem respondu. D.a Fran.--Vi bone scias kion mi ĵus diris... Ne volu Dio ke mi kaŭzu al vi malĝojon. D. Die.--Sed tion vi diras tiel malgaje, kaj... D.a Ire.--Tio estas komprenebla, sinjoro. Ĉu vi ne vidas...? D. Die.--Silentu, pro Dio, D.a Irene, kaj ne diru al mi tion, kio estas komprenebla. Kio estas komprenebla, tio estas ke la knabino estu plena je timo, kaj ne kuraĝu diri eĉ vorton kiu povas kontraŭstari tion, kion sia patrino volas ke ŝi diru... Sed se tio okazus, ho, ve! kia ridinda rolo estus mia. D.a Fran.--Ne, sinjoro, tion mem kion diras via Moŝto, tion diras mi, la samon. Ĉar mi obeos ĉion, kion ŝi ordonos al mi. D. Die.--Ordoni, karulino mia! Ĉe tiuj ĉi aferoj tiel delikataj la gepatroj saĝaj ne ordonas. Ili inspiras, proponas, konsilas; jes, ili tion faras, ĉion tion; sed ordoni! Kaj poste kiu forpelos la bedaŭrindajn rezultatojn de tio kion ili ordonis? Ĉar, kiel ofte ni vidas geedzojn malfeliĉajn, unuigojn monstrajn efektivigitajn nur ĉar la malsaĝa patro volis ordoni kiam li ne devis ordoni? Kiel ofte mizera virino trovas antaŭtempan morton en la palisaro de klaŭstro ĉar ŝia patrino aŭ ŝia onklino obstinis donaci al Dio ion kion Dio ne deziris. Ho! ne; tio estas malprava. Sciu, D.a Francinjo, ke mi ne estas unu el tiuj homoj kiuj kaŝas siajn difektojn. Mi scias ke nek mia vidiĝo nek mia aĝo estas decaj enamigi iun ajn; sed nek ankaŭ kredis mi ke estas neeble ke knabino saĝa kaj bone edukita povu ami min per tiu amo trankvila kaj konstanta kiu tiom similas amikecon, kiu sola povas doni feliĉecon en edza stato. Por ĝin ricevi mi ne serĉis fraŭlinon el tiuj, kiuj vivadas en honesta libereco... Honesta; ĉar mi ne kulpigas tion kio ne kontraŭstaras la praktikadon de virto. Sed, kiu estas ŝi, el ĉiuj, kiu ne havus jam inklinon al alia amanto pli ŝatinda ol mi? Kaj en Madrido! Pripensu, en ĉefurbo kiel Madrido!... Tiel pensante ŝajnis al mi, ke eble mi trovos ĉe vi kion mi deziris. D.a Ire.--Kaj vi povas kredi, sinjoro D. Diego, ke... D. Die.--Mi tuj finos, sinjorino; permesu ke mi finu. Mi bone komprenas, kara Francinjo, kian grandan influon havis sur vian animon la sanktaj kutimoj kiujn vi vidis uzadi en tiu malpeka rifuĝejo de la religio kaj la virto; sed se malgraŭ ĉio tio la fantazio hejtigita, cirkonstancoj neatenditaj, igis vin elekti personon pli indan, sciu ke mi nenion volas perforte. Mi estas verdirema; mia koro kaj mia lango neniam kontraŭdiras unu la alian. Tion saman mi petas al vi, Francinjo, sincerecon. La amo kiun mi havas por vi ne devas igi vin malfeliĉa. Via patrino ne estas kapabla deziri ion nejustan, kaj ŝi scias tre bone ke neniu estas feliĉa per forto. Se vi ne trovas ĉe mi ecojn kiuj vin inklinas, se vi sentas alian ameton en via koro, kredu min, la plej malgranda sekreto kaŭzus al mi multegan bedaŭron. D.a Ire.--Ĉu mi povas paroli nun, sinjoro? D. Die.--Ŝi, ŝi devas paroli, kaj sen rememorigisto kaj sen tradukisto. D.a Ire.--Kiam mi tion ordonos... D. Die.--Nu, vi povas nun tion ordoni, ĉar estas ŝi, kiu devas respondi. Mi edziĝos kun ŝi; kun vi, ne. D.a Ire.--Mi kredas, sinjoro D. Diego, ke nek kun ŝi nek kun mi. Kian opinion havas vi pri ni? Prave diras ŝia baptopatro, kaj tre klare li skribis al mi antaŭ malmultaj tagoj, kiam mi avizis lin pri tiu ĉi fianĉiĝo. Ĉar, kvankam li ne revidis ŝin de la tago kiam li tenis ŝin en preĝejo, li amas ŝin multege, kaj al ĉiuj kiuj traveturas Burgon de Osma li demandas kiel ŝi fartas, kaj senĉese li sendas komplimentojn per la kondukisto. D. Die.--Bone, sinjorino, kion skribis la baptopatro? Aŭ, pli bone parolante, kian rilaton havas tio ĉio al la afero kiu nun okupas nin? D.a Ire.--Jes, sinjoro, ĝi havas rilaton; jes, sinjoro. Kaj kvankam mi mem tion diras, mi certigas al vi ke eĉ pastro ia de Atocha neniam verkis leteron pli bonan ol tiu, kiun li sendis pri la edziniĝo de la knabino... Kaj li ne estas profesoro, nek abituriento, nek io simila, sed ordinara homo, kvazaŭ negrava, simpla burĝo, kiu havas mizeran oficon kie li apenaŭ perlaboras sufiĉon por manĝi... Sed li estas tre ruza, kaj scias ĉion, kaj havas mirindan facilecon paroladi kaj skribas laŭ ĝojiga stilo, preskaŭ la tuta letero estis verkita Latine,--ĉu vi aŭdas? kaj en ĝi li donis tre prudentajn konsilojn. Ŝajnas ke li perfekte divenis tion ĉi, kiu nun okazas al ni. D. Die.--Sed, sinjorino, neniel okazas afero ia kiu povas vin ofendi. D.a Ire.--Kial? Ĉu vi volas ke mi ne ofendiĝu aŭdante vin paroli pri mia filino laŭ maniero, kiu... Ŝi, kun aliaj amoj aŭ duboj!... Nu, se tiaj ekzistus... Dio pardonu min!... mi mortigus ŝin per batoj; ĉu vi scias? Respondu al li tuj, tial ke li volas, ke vi parolu kaj mi silentu. Rakontu al li kiom da amantoj vi lasis en Madrido, kiam vi estis dudekjara, kaj tiujn, kiujn vi havis en la monaĥinejo ĉe tiu sankta virino. Diru tion por ke li trankviliĝu, kaj... D. Die.--Mi, sinjorino, estas pli trankvila ol vi. D.a Ire.--Respondu al li. D.a Fran.--Mi ne scias kion respondi. Vi estas tiel kolerigitaj. D. Die.--Ne, karulino; tio ĉi estas nur iom klarigi tion, kion oni devas diri, sed koleri! neniel. D.a Irene scias kiom mi estimas ŝin. D.a Ire.--Jes, sinjoro, mi tion scias, kaj mi estas tre dankema pro la favoroj, kiujn vi faris al ni... kaj precipe por tio... D. Die.--Neniu parolu pri danko; ĉio tio kion mi povas fari estas malmulta... Mi nur deziras ke D.a Francinjo estu kontenta. D.a Ire.--Nu, ĉu ŝi ne tia estas? Respondu. D.a Fran.--Jes, sinjoro, mi estas kontenta. D. Die.--Kaj ke la ŝanĝo de stato kiu alproksimiĝas ne kaŭzu al ŝi la plej malgrandan bedaŭron. D.a Ire.--Ne, sinjoro; tute kontraŭe. Edziĝo pli ŝatinda al ĉiuj ne estas imagebla. D. Die.--Sub tiu supozo mi povas certigi vin ke ŝi neniam havos kaŭzon penti. En nia hejmo ŝi vivos amata kaj adorata; kaj mi esperas ke per bonaĵoj mi meritos ŝian estimon kaj amikecon. D.a Fran.--Mi dankas vin, sinjoro D. Diego... Al orfulino malriĉa, senhelpa kiel mi!... D. Die.--Sed de ecoj tiel estimindaj, ke ili ŝin indigas je pli granda riĉeco. D.a Ire.--Venu tien ĉi, venu... Venu tien ĉi, filino mia! D.a Fran.--Patrineto! (_D.a Francisca leviĝas, ĉirkaŭprenas sian patrinon, kaj ili sin karesas reciproke._) D.a Ire.--Ĉu vi vidas kiom mi amas vin? D.a Fran.--Jes, sinjorino. D.a Ire.--Kaj kiom mi serĉas vian feliĉecon; ĉar mia sola celo estas vidi vin loĝigita antaŭ ol mi mortu. D.a Fran.--Mi bone scias tion. D.a Ire.--Karulino mia! Ĉu vi estos bona? D.a Fran.--Jes, sinjorino. D.a Ire.--Ho! vi ne scias kiom vin amas via patrino. D.a Fran.--Sed, ĉu mi do ne amas vin? D. Die.--Ni foriru, ni foriru de tie ĉi. (_Leviĝas D. Diego, kaj poste D.a Irene._) Iu povas alveni kaj trovi nin tri plorantajn kiel tri infanoj. D.a Ire.--Jes; vi parolas prave. (_Ili du iras en la ĉambron de D.a Irene. D.a Francisca iras poste; kaj Rita, kiu eniras tra la centra pordo, ŝin haltigas._) SCENO VI Rita, D.a Francisca. Rita.--Fraŭlino... He! Silenton! Fraŭlino... D.a Fran.--Kion vi volas? Rita.--Li venis. D.a Fran.--Kiel? Rita.--Li ĵus alvenis. Mi donis al li kareson,--petante al vi pardonon--kaj nun li supreniras la ŝtuparon. D.a Fran.--Ho, Dio!... Kion mi devas fari? Rita.--Belega demando! Nun estas plej grave ne perdi tempon per amindumaj sensencaĵoj... Al la afero... kaj prudente. Kaj memoru ke en la loko, kie ni trovas nin la interparolado ne povas esti tre longa... Jen li estas. D.a Fran.--Jes; estas li. Rita.--Mi foriras vigligi tiujn personojn... Kuraĝon, fraŭlino, kaj decidecon. (_Ŝi eniras la ĉambron de D.a Irene._) D.a Fran.--Ne, ne, ĉar mi ankaŭ... Sed ne konvenas... SCENO VII D. Carlos _(eniras tra la centra pordo),_ D.a Francisca. D. Car.--Francinjo!... Ĉarmulino mia!... Jen mi estas. Kiel vi fartas, belulino? kiel? D.a Fran.--Bonvenon al vi. D. Car.--Kial tiel malĝoja? Ĉu ne meritas mia alveno pli da ĝojo? D.a Fran.--Estas vere. Sed ĵus okazis al mi aferoj kiuj frenezigas min. Ĉu vi scias?... Jes, vi ja scias. Post kiam mi skribis tiun leteron, oni venigis min... Morgaŭ Madridon... Tie estas mia patrino. D. Car.--Kie? D.a Fran.--Tie, en tiu ĉambro. (_Montrante la ĉambron de D.a Irene._) D. Car.--Sola? D.a Fran.--Ne, sinjoro. D. Car.--Ĉu kun la fianĉo edzigota? (_Li alproksimiĝas al la ĉambro de D.a Irene, haltas kaj revenas._) Plibone... Sed, ĉu ne estas alia kun ŝi? D.a Fran.--Neniu plu... Kion vi pensas fari? D. Car.--Se mi forlasus min al mia pasio kaj al tio kion inspiras al mi tiuj okuloj, bravegaĵon... Sed tempo restas... Li ankaŭ povas esti homo de honoro, kaj ne estas juste insulti lin, tial ke li amas virinon tiel indan je amo. Mi ne konas vian patrinon... ho! nun nenio estas farebla... Via famo postulas la unuan prizorgon. D.a Fran.--Estas granda ŝia obstino ke mi edziniĝu kun li. D. Car.--Tio ne malhelpas. D.a Fran.--Ŝi volas ke tiu ĉi edziĝo efektiviĝu tuj kiam ni alvenos Madridon. D. Car.--Kial? Ne, neniam. D.a Fran.--Ambaŭ interkonsentis kaj diras... D. Car.--Bone... Ili diros... Sed ne estas eble... D.a Fran.--Mia patrino senĉese parolas al mi nur pri tio. Ŝi minacas min; ŝi plenigis min je timo... Li ankaŭ urĝas min, promesas al mi tiom da bonaĵoj, mi... D. Car.--Kaj vi, kian esperon donas vi al li? Ĉu vi promesis ami lin multe? D.a Fran.--Sendankemulo!... Ĉu vi ne scias ke?... Sendankemulo! D. Car.--Jes, jes, mi scias, Francinjo... Mi estas via unua amo. D.a Fran.--Kaj mia lasta. D. Car.--Kaj mi perdos la vivon antaŭ ol forlasi la lokon kiun mi havas en tiu koro... Ĝi estas tute mia... Ĉu ne? D.a Fran.--Kies do povas ĝi esti? D. Car.--Ĉarmulino! Kia dolĉa espero vivigas min!... Unu sola vorto el tiu buŝo certigas min... Ĝi kuraĝigas min por ĉio... Resume, jen mi estas. Ĉu vi venigis min por ke mi defendu vin, liberigu vin, plenumu devon mil kaj mil foje promesitan? Nu, ĝuste pro tio mi venis. Se vi morgaŭ iros Madridon, mi ankaŭ tien iros. Via patrino scios kiu mi estas. Tie mi povas kalkuli kun la favoro de ia maljunulo bonega kaj estimata, kiun, pli bone ol onklo, mi devas nomi amiko kaj patro. Li ne havas parencon pli proksiman aŭ pli amatan ol mi; li estas riĉa, kaj se la bonaĵoj de riĉeco havas por vi allogon ian, tiu ĉi cirkonstanco aldonos feliĉaĵojn al nia unuiĝo. D.a Fran.--Kaj kian valoron havas por mi la tutaj riĉaĵoj de la mondo? D. Car.--Mi ja scias. Ambicio ne povas agiti spiriton tiel puran. D.a Fran.--Ami kaj esti amata... Nek deziras mi pli, nek konas mi pli grandan feliĉon. D. Car.--Ne ekzistas alia... Sed vi devas trankviliĝi kaj atendi ĝis kiam la ŝanco ŝanĝos nian nunan bedaŭron por daŭra feliĉeco. D.a Fran.--Sed, kiel ni agos por ke mia bona patrino ne ricevu malĝojon?... Ŝi amas min tiom!... Mi ĵus diris al ŝi ke mi ne malĝojigos ŝin, ke neniam mi forlasos ŝin, ke ĉiam mi estos obeema kaj bona... Kaj ŝi karesis min tiel kortuŝita! Ŝi restis tiel konsolita pro la malmulto kiun mi sukcesis eldiri... Mi ne scias, mi ne scias, kian vojon vi trovos por ke ni ne enfalu en tiujn ĉi danĝerojn. D. Car.--Mi ĝin serĉos... Ĉu vi ne konfidos je mi? D.a Fran.--Nepre, mi konfidas. Ĉu vi kredas ke mi estus viva se tiu espero ne vivigus min? Sola kaj nekonata de ĉiuj, kion mi povus fari? Se vi ne estus veninta, mia melankolio estus mortiginta min, ĉar mi ne havas iun al kiu mi turnus min, nek al kiu mi povus komuniki ĝian kaŭzon. Sed vi kondutis kiel nobelo kaj amanto, kaj per via alveno vi ĵus donis al mi la plej bonan pruvon de via granda amo. (_Kortuŝita ŝi ekploras._) D. Car.--Kia ploro!... Kiel ĝi konvinkas!... jes, Francinjo, mi sola sufiĉas por defendi vin kontraŭ ĉiuj kiuj subpremos vin. Kiu kuraĝos kontraŭstari amanton akceptitan? Nenion timu. D.a Fran.--Ĉu vere? D. Car.--Nenion... La amo unuigis niajn korojn per fortaj ligiloj, kaj nur la morto povas ilin diskunigi SCENO VIII Rita, D. Carlos, D.a Francisca. Rita.--Fraŭlino, eniru, eniru. Via patrino demandas pri vi. Mi iras alporti la vespermanĝon kaj poste ili tuj kuŝiĝos. Kaj vi, sinjoro amindumanto, vi povas disponi je vi mem. D. Car.--Jes; ne konvenas veki suspekton. Mi ne bezonas diri plu. D.a Fran.--Nek mi ankaŭ. D. Car.--Ĝis morgaŭ, per la taglumo ni vidos tiun ĉi faman konkuranton. Rita.--Sinjoron tre respektindan, tre riĉan, tre prudentan, kiu portas longan ĵakon kaj blankan ĉemizon, kaj li havas sesdek tutajn jarojn sub sia peruko. (_Ŝi foriras tra la centra pordo._) D.a Fran.--Ĝis morgaŭ. D. Car.--Adiaŭ, Francinjo. D.a Fran.--Iru kuŝiĝi kaj ripozi. D. Car.--Ripozi kun ĵaluzo! D.a Fran.--Pri kiu? D. Car.--Bonan nokton. Dormu bone, Francinjo D.a Fran.--Dormi kun amo! D. Car.--Adiaŭ, ĉarmulino. D.a Fran.--Adiaŭ (_Ŝi eniras la ĉambron de D.a Inés._) SCENO IX D. Carlos _(promenante maltrankvile),_ Kalamoĉo. D. Car.--Forpreni ŝin de mi?... Ne, li estu kiu ajn, li ne forprenos ŝin de mi... Nek estos ŝia patrino tiel malsaĝa, tiel obstina pro tiu edziĝo, kiam ŝi ekscios ke ŝia filino malamas ĝin... kaj ke mi min intermetas... Sesdek jaroj!... Ĝuste li devas esti tre riĉa... La mono!... Malbenita estu ĝi, kiu kreas tiom da malpaco! Kal. (_enirante tra la centra pordo._)--Nu, sinjoro, ni havas duonon da kaprido rostita kaj... almenaŭ ĝi ŝajnas kaprido... Ni havas belegan salaton de kresoj sen miksaĵo ia de malbonaj herboj, bone lavitan, sekigitan kaj pretigitan per tiuj ĉi pekaj manoj miaj, tiel ke ne estas eble havi ion pli bongustan. Blankan panon, kaj trijaran vinon... sekve, se ni devas manĝi kaj dormi, mi opinias, ke... D. Car.--Bone. Kie ni manĝos? Kal.--Malsupre. Tie mi pretigis tablon mallarĝan, mizeran, kiu ŝajnas plibone stablon de forĝisto. Rita.--(_Enirante tra la centra pordo kun kelkaj teleroj, tasoj, kuleroj kaj tablotuko_). Kiu petas supon? D. Car.--Profiton al vi! Kal.--Se estas ia belulineto kiu volas manĝi kapridon rostitan, ŝi levu fingron. Rita.--La belulineto jam manĝis duonon da telerego da hakaĵo... Sed mi dankas, sinjoro militisto. (_Ŝi eniras en la Ĉambron de D.a Irene_). Kal.--Dankema vi plaĉas al mi, adorata. D. Car.--Nu, ni iru. Kal.--Ho! ho! ho! (_Kalamoĉo ekiras al la centra pordo kaj revenas; li alproksimiĝas al D. Carlos, kaj ili interparolas sekrete ĝis fino de la sceno, kiam Kalamoĉo paŝas antaŭen kaj salutas Simonon_). He! silentu; mi diras... D. Car.--Kion? Kal.--Ĉu vi ne vidas tiun, kiu venas tien ĉi? D. Car.--Ĉu estas Simono? Kal.--Li mem... Sed kiel diable li... D. Car.--Kaj kion ni faros? Kal.--Mi ne scias. Demandi, mensogi kaj... Ĉu vi donas permeson por...? D. Car.--Jes, mensogu tiom kiom vi volos... Kial estas veninta tien ĉi tiu homo? SCENO X Simono _(eniras tra la centra pordo),_ D. Carlos, Kalamoĉo. Kal.--Simono, ĉu estas vi? Sim.--Saluton, Kalamoĉo. Kiel vi fartas? Kal.--Bonege. Sim.--Kiom mi ĝojas pro... D. Car.--Nu, ĉu vi en Alcalá? Kio nova okazas do? Sim.--Ho! ĉu vi, sinjoro, estis tie? Diablo! D. Car.--Kaj mia onklo? Sim.--Tre sana. Kal.--Sed, ĉu li restis en Madrido, aŭ... Sim.--Kiu estus dirinta al mi...? Kiel strange! Neniam pensis mi, ke... Kaj vi, ĉian fojon pli bela... Do, vi venis vidi vian onklon, ĉu ne? Kal.--Sendube vi alportas depeŝon de via mastro? Sim.--Kaj kiel varmega mi estis? kaj kia polvo sur la vojo! Hu! Kal.--Verŝajne vi venis kolekti monon, ĉu ne? D. Car.--Kredeble. Ĉar mia onklo havas tiun bieneton en Ajalviro... Ĉu vi ne venis por tio? Sim.--Kaj kia fripono rezultas la administranto! Neniam mi vidis en la tuta kamparo laboriston pli ruzan aŭ pli disputeman. Nu, ĉu vi venis de Zaragozo? D. Car.--Nu, imagu vi... Sim.--Aŭ ĉu vi tien iras? D. Car.--Kien? Sim.--Zaragozon. Ĉu ne estas tie la regimento? Kal.--Sed, amiko, ni foriris la pasintan someron de Madrido. Ĉu ni ne devas esti vojaĝintaj pli ol kelkaj mejloj? Sim.--Kion mi scias? Iuj vojaĝas poŝte kaj estas pli ol kvar monatoj sur la vojo. Ĝi devas esti malbonega vojo. Kal. (_flanken, sin apartigante de Simono_).--Malbenita vi estu, kaj via vojo, kaj la friponino kiu naskis vin! D. Car.--Sed, ankoraŭ vi ne diris, ĉu mia onklo estas en Madrido aŭ en Alcalá, nek kial vi venis, nek... Sim.--Vi estas prava... Mi tuj rakontos... Bone, do... Nu, la mastro diris... SCENO XI D. Diego, D. Carlos, Simono, Kalamoĉo. D. Die. (_parolante interne_).--Ne, ne estas necese; ĉar estas lumo tie ĉi. Bonan nokton, Rita. (_D. Carlos ŝanceliĝas, kaj apartigas sin al la fundo de l' teatro._) D. Car.--Mia onklo! D. Die.--Simono! (_Eliras D. Diego el la ĉambro de D.a Irene, sin direktante al sia propra; li ekvidas D. Carlos kaj alproksimiĝas al li. Simono prezentas lumon kaj tuj lasas la kandelon sur la tablon._) Sim.--Jen mi estas, sinjoro. D. Car.--Ĉio perdiĝis. D. Die.--Nu... sed, kiu estas tiu? Sim.--Amiko via, sinjoro. D. Car.--Mi mortas. D. Die.--Kial amiko? Kiel? Alportu tiun lumon. D. Car.--Onklo! (_Li volas kisi la manon de D. Diego, kiu kolere apartigas lin._) D. Die.--For de tie ĉi! D. Car.--Sinjoro! D. Die.--For! Mi ne scias kial mi ne... Kion vi faras tie ĉi? D. Car.--Se vi ekkoleras kaj... D. Die.--Kion vi faras tie ĉi? D. Car.--Mia malfeliĉo venigis min. D. Die.--Ĉiam kaŭzante al mi enuon, ĉiam. Sed... (_alproksimiĝante al D. Carlos_), kion vi diras? Ĉu vere vi havas malfeliĉon?... Diru do, kio okazis? Kial estas vi tie ĉi? Kal.--Tial ke li respektegas vin kaj li tre amas vin, kaj... D. Die.--Al vi mi nenion demandas. Kial vi forlasis Zaragozon sen mia permeso? Kial vi timas ekvidante min? Ion vi faris; jes, certe, vi faris ian sensencaĵon, kiu kostos la vivon al via malfeliĉa onklo. D. Car.--Ne, sinjoro, ĉar mi neniam forgesos la principojn de veremeco kaj prudento, kiujn vi tiel ofte inspiris al mi. D. Die.--Kial vi venis, do? Ĉu estas duelo? Ĉu estas ŝuldoj? Ĉu estas ia malpaco kun viaj ĉefoj? Liberigu min de tiu dubo, Carlos... Filo mia, senigu min je tiu malkvieto. Kal.--Nu, tio ĉio estas nur ke... D. Die.--Mi jam diris ke vi silentu... Venu ĉi tien. (_Ekkaptante unu manon de D. Carlos, li apartigas sin kun li en angulon de l' teatro kaj mallaŭte parolas kun li._) Diru al mi kio okazas? D. Car.--Malsaĝaĵo, manko de obeo al vi. Veni Madridon sen via antaŭa permeso... Mi multe pentas, ĉar vi tiel ĉagreniĝis ekvidinte min. D. Die.--Kaj krom tio, kio okazas? D. Car.--Nenio, sinjoro. D. Die.--Sed kia malfeliĉo estas tiu pri kiu vi parolis? D. Car.--Nenia. Renkonti vin en tiu ĉi loko... kaj tiom ĉagreni vin kiam mi esperis surprizi vin en Madrido, estadi ĉe vi kelkajn semajnojn, kaj reveni kontente tial ke mi vidis vin. D. Die.--Ĉu ne estas pli ol tio? D. Car.--Ne, sinjoro. D. Die.--Pripensu bone. D. Car.--Ne, sinjoro. Por tio mi venis. Nenio pli estas. D. Die.--Sed ne diru al mi... Estas neeble ke tiaj forkuradoj... Ne, sinjoro... Kiu do povus konsenti, ke oficiro foriru kiam li havas tiun kapricon, kaj tiamaniere forlasu siajn standardojn?... Ĉar se tiaj ekzemploj ofte ripetiĝus, adiaŭ, disciplino milita... Resume, tio ne povas esti. D. Car.--Konsideru, sinjoro, ke ni estas en paca tempo: ke en Zaragozo ne estas bezone deĵori tiel vigle, kiel en aliaj garnizonoj, kie oni ne permesas ripozi la militistaron... kaj fine, vi povas supozi, ke mia vojaĝo havas aprobon kaj permeson de miaj estroj; ke mi ankaŭ zorgas pri mia bona famo, kaj ke kiam mi foriris mi estis certa, ke mi ne estas necesa tie. D. Die.--Oficiro estas ĉiam necesa por siaj soldatoj. La reĝo havas lin tie por ke li instruu ilin, protektu ilin kaj donu al ili ekzemplon de disciplino, de kuraĝo kaj virto. D. Car.--Vi estas prava; sed mi jam diris la kaŭzojn... D. Die.--Ĉiuj tiuj kaŭzoj nenion valoras. Kial vi eksentis tian deziron vidi vian onklon? Tio kion volas via Moŝta onklo ne estas vin vidi ĉiusemajne, sed scii ke vi estas homo prudenta kaj ke vi plenumas viajn devojn. Tio estas kion li volas... Sed... (_Li laŭtigas la voĉon kaj promenas maltrankvile_), mi aranĝos tiel, ke tiaj petolaĵoj ne ripetiĝos. Kion vi devas nun fari, tio estas ke vi tuj foriru. D. Car.--Sinjoro, se... D. Die.--Nepre, kaj tuj. Vi ne povas dormi tie ĉi. Kal.--Sed la ĉevaloj ne povas plu kuri, nek sin movi. D. Die.--Forportu ilin do (_al Kalamoĉo_), kun la valizoj al la gastejo ekster muroj. Vi (_al don Carlos_), ne dormos tie ĉi. Iru (_al Kalamoĉo_), vi, fripono, rapidu. Ĉio suben. Pagu la kalkulon, selu la ĉevalojn kaj marŝu... Helpu lin, (_al Simono_). Kiom da mono vi havas? Sim.--Mi havas ĉirkaŭ kvar aŭ ses uncojn. (_Li prenas kelkajn monerojn el monujo kaj donas ilin al D. Diego._) D. Die.--Donu al mi... Nu, kion vi faras? Ĉu mi ne diris ke tuj? Flugu. Kaj vi (_al Simono_), iru kun li, helpu lin kaj ne revenu ĝis kiam ili estos foririntaj. (_La du servistoj eniras la ĉambron de D. Carlos._) SCENO XII D. Diego, D. Carlos. D. Die.--Prenu. (_Li donas al li la monon._) Tio ĉi sufiĉas por la vojaĝo. Kiam mi tion ordonas, mi bone scias kion mi faras. Ĉu vi ne scias, ke estas ĉio por via bono, kaj ke via alveno tien ĉi estas malsaĝaĵo? Vi ne devas malĝoji pro tio, nek kredi ke estas manko je amo... Vi ja scias ke mi ĉiam amis vin, kaj se vi kondutos konvene mi estos via amiko, kiel mi ĉiam estis. D. Car.--Mi ja scias. D. Die.--Bone, do, obeu kion mi ordonis. D. Car.--Mi nepre tion faros. D. Die.--Al la gastejo ekster muroj. (_Al la du servistoj kiuj eliras el la ĉambro de D. Carlos kun liaj pakaĵoj, kaj foriras tra la centra pordo_). Tie vi povos dormi dum la ĉevaloj manĝos kaj ripozos, kaj ne revenu tien ĉi sub ia ajn preteksto, nek returnen iru en la urbon... memoru! kaj je la tria aŭ la kvara, marŝu. Ne forgesu, ĉar mi ekscios je kiu horo vi foriris. Ĉu vi komprenas? D. Car.--Jes, sinjoro. D. Die.--Atentu ke vi tion faros. D. Car.--Jes, sinjoro, mi faros kiel vi ordonas. D. Die.--Bone, adiaŭ. Ĉion mi pardonas al vi. Dio estu kun vi... Kaj mi ankaŭ ekscios kiam vi estos alveninta Zaragozon. Ne imagu, ke mi nescias kion vi faris la lastan fojon. D. Car.--Kion, do, mi faris? D. Die.--Ĉu mi ne diris, ke mi scias kaj ke mi pardonas? Kion pli vi volas? Ne estas nun necese pritrakti tion. Foriru. D. Car.--Restu kun Dio. (_Li kvazaŭ foriras kaj revenas._) D. Die.--Ĉu vi ne kisas la manon de via onklo? D. Car.--Mi ne kuraĝis. (_Li kisas la manon de D. Diego kaj ili ĉirkaŭprenas sin._) D. Die.--Ĉirkaŭprenu min; eble ni ne revidos nin. D. Car.--Kion vi diras? Tion ne permesu Dio! D. Die.--Kiu scias, filo mia? Ĉu vi havas ŝuldojn? Ĉu vi bezonas ion? D. Car.--Ne, sinjoro. Nuntempe ne. D. Die.--Strange, ĉar vi estas ĉiam malŝparema. Ĉar vi kalkulas kun la monujo de via onklo... Bone, do, mi skribos al S.ro Aznar, ke li donu al vi cent doblonojn por mia konto. Kaj atentu pri la maniero elspezi ilin. Ĉu vi kartludas? D. Car.--Ne, sinjoro, neniam je mia vivo. D. Die.--Atentu pri tio. Nu, bonan vojaĝon. Kaj ne trovarmigu vin; tagveturoj mezegrandaj kaj ne pli... Ĉu vi foriras kontente? D. Car.--Ne, sinjoro, ĉar vi amas min multe vi kovras min per bonfaraĵoj kaj mi pagas vin malbone. D. Die.--Ni ne parolu plu pri la pasinto... Adiaŭ. D. Car.--Ĉu vi restas kolerigita de mi? D. Die.--Ne, ne, vere. Mi enuiĝis iom, sed tio ja pasis. (_Metante siajn du manojn sur la ŝultrojn de D. Carlos._) Kondutu kiel saĝulo. D. Car.--Ne dubu pri tio. D. Die.--Kiel honorinda oficiro. D. Car.--Mi tion promesas. D. Die.--Adiaŭ, Carlos. (_Ili ĉirkaŭprenas sin._) D. Car.--(_Aparte, forirante tra la centra pordo._) Kaj mi forlasas ŝin! Mi perdas ŝin por ĉiam! SCENO XIII D. Diego. Sufiĉe bone tio aranĝiĝis... Poste li ekscios ĝin, feliĉe... Sed tion skribi al li ne estas same kiel... Jam farita, ne estas grave... Li, ĉiam tiel respekta por sia onklo!... Li estas el oro! (_Li forviŝas siajn larmojn, prenas kandelon, kaj eniras sian ĉambron. La teatro restas malluma kaj sola dum mallonga tempo._) SCENO XIV D.a Francisca, Rita. (_Ili eliras el la ĉambro de D.a Irene. Rita portas kandelon kaj metas ĝin sur la tablon._) Rita.--Tie ĉi estas granda silento. D.a Fran.--Ili devas esti jam kuŝiĝintaj... Kredeble ili estas tre lacaj. Rita.--Ĝuste. D.a Fran.--Veturado tiel longa! Rita.--Devigita de amo, fraŭlino. D.a Fran.--Jes, vi prave parolas: amo... Kaj mi mem, kion mi ne farus por li? Rita.--Sed tiu ĉi ne estos la lasta mirindaĵo. Kiam ni alvenos Madridon, tiam ni vere vidos. Tiu malfeliĉulo D. Diego, kian ĉagrenegon li ricevos! Kaj aliparte li estas sinjoro tiel bona, ke estas domaĝe... D.a Fran.--Nu, ĝuste de tio devenas ĉio. Se li estus homo malestiminda, mia patrino ne estus akceptinta lian peton, nek mi estus devigata kaŝi mian enuon. Sed la afero jam ŝanĝiĝis, Rita. Don Felix venis kaj mi nun timas neniun. Estante mia sorto regata de li, mi konsideras min la plej feliĉa el ĉiuj virinoj. Rita.--Ha! okaze mi memoras... Kaj ŝi tiel rekomendis al mi... Estas videble ke pro tiu ĉi amindumado mia spirito estas... Mi tuj alportos ĝin... (_Ŝi turnas sin al la ĉambro de D.a Irene._) D.a Fran.--Kien vi iras? Rita.--Serĉi la turdon, ĉar mi preskaŭ forgesis retiri ĝin el tie. D.a Fran.--Jes, alportu ĝin; ke ĝi ne komencu preĝadi kiel hieraŭ nokte... Oni lasis ĝin apud la fenestro... Sed zorgeme, ne veku la patrinon. Rita.--Jes; aŭskultu la bruon de ĉevaloj kiuj paŝas tie malsupre. Ĝis alveno al nia strato de la Lupo, numero 7, dua etaĝo, estas neutile pensi pri dormo... Kaj tiu malbenita pordego kiu knaras tiel... D.a Fran.--Vi povas preni la kandelon. Rita.--Ne estas necese; mi scias kie ĝi troviĝas. (_Ŝi foriras en la ĉambron de D.a Irene._) SCENO XV Simono _(eniras tra la centra pordo),_ D.a Francisca. D.a Fran.--Mi kredis ke vi estas kuŝiĝintaj. Sim.--La mastro sendube tion faris, sed mi ankoraŭ ne scias kie mi kuŝiĝos... kaj mi estas tiel dormema. D.a Fran.--Kiaj personoj ĵus alvenis? Sim.--Neniu. Estas iuj, kiuj estis tie ĉi kaj ili ĵus foriris. D.a Fran.--La kondukistoj? Sim.--Ne, fraŭlino. Oficiro kun servisto, kiuj iras Zaragozon, laŭ kion oni diras. D.a Fran.--Kiuj, diras vi, ili estas? Sim.--Ia subkolonelo kun sia servisto. D.a Fran.--Kaj ili estis tie ĉi? Sim.--Jes, fraŭlino, tie en tiu ĉambro. D.a Fran.--Mi ne vidis ilin. Sim.--Ŝajnas ke ili alvenis hodiaŭ post-tagmeze... Kredeble ili jam finis sian aferon... Nu, ili foriris... Bonan nokton, fraŭlino. (_Li eniras la ĉambron de D. Diego._) SCENO XVI Rita, D.a Francisca. D.a Fran.--Ho, Dio mia de mia spirito! Kio estas tio ĉi? Mi ne povas stari surpiede... Malfeliĉulino! (_Ŝi sidiĝas sur seĝon apud la tablo._) Rita.--Fraŭlino, mi alvenas mortante. (_Ŝi kunportas la kaĝon de la turdo, kaj metas ĝin sur la tablon, malfermas la pordon de la ĉambro de don Carlos, kaj revenas._) D.a Fran.--Ho, estas certe! Ĉu vi ankaŭ scias? Rita.--Lasu min; mi ankoraŭ ne kredas, kion mi vidis... Tie ĉi estas neniu... nek valizoj, nek vestoj, nek... sed kiel li povis trompi min?... Mi mem vidis ilin forirantajn. D.a Fran.--Ĉu estis ili? Rita.--Jes, fraŭlino; ili du. D.a Fran.--Sed ĉu ili forlasis la urbon? Rita.--Mi vigligis ilin ĝis kiam ili trairis la Pordegon de Martiroj. Ĝi estas tre proksima. D.a Fran.--Kaj ĉu tiu estas la vojo al Aragono? Rita.--Tiu estas. D.a Fran.--Malinda! Malindulo! Rita.--Fraŭlino! D.a Fran.--Kiel ofendis vin tiu ĉi malfeliĉulino? Rita.--Mi estas tute tremante... Sed... Tio estas nekomprenebla. Mi ne povas diveni la kaŭzojn de tia ago. D.a Fran.--Ĉu mi ne amis lin pli ol mian vivon? Ĉu li ne vidis min freneza pro amo? Rita.--Mi ne scias kion diri pripensante agon tiel hontan. D.a Fran.--Kion vi povas diri? Ke li neniam amis min, nek estas viro honorinda. Kaj li venis por tio! Min trompi, min forlasi tiamaniere! (_Ŝi leviĝas, kaj Rita subtenas ŝin._) Rita.--Pensi ke lia alveno havis alian celon ne ŝajnas al mi nature... Ĵaluzo... Kial povas li esti ĵaluza? Kaj tio mem devis enamigi lin ankoraŭ pli. Li ne estas timemulo kaj estas neutile diri, ke li timis sian konkuranton. D.a Fran.--Vi laciĝas vane. Diru ke li estas perfidulo, diru ke li estas monstro de krueleco, kaj vi ĉion diros. Rita.--Ni foriru el tie ĉi, ĉar iu povas alveni. D.a Fran.--Jes, ni foriru... Iru ni ploregi... Kaj en kia situacio li lasas min! Sed ĉu vi vidas kian friponon? Rita.--Jes, fraŭlino, mi ja konas lin. D.a Fran.--Kiel bone li sciis ŝajnigi!... Kaj kun kiu? Kun mi. Sed ĉu mi meritis, ke oni tiel honte trompu min? Ĉu meritis mia amo tiun rekompencon? Dio de mia vivo! Kia estas mia krimo, kia ĝi estas? (_Rita prenas la kandelon, kaj ili du iras en la ĉambron de D.a Francisca._) TRIA AKTO (_Teatro malluma. Sur la tablo estas kandelingo kun kandelo estingita, kaj la kaĝo de l' tordo. Simono dormas etendita sur benko. D. Diego eliras el sia ĉambro finante sin vesti per nokta surtuto._) SCENO I D. Diego, Simono. D. Die.--Tie ĉi almenaŭ se mi ne dormos mi ne fluidiĝos. Ho, fi! dormoĉambro kiel tiu ne... Kiel ronkas tiu! Ni respektu lian dormadon ĝis tagiĝo, kiu ja baldaŭ aperos... (_Simono vekiĝas, kaj ekvidante D. Diegon, li leviĝas._) Kio okazas. Atentu, homo, ne falu! Sim.--Kio? Ĉu vi estis tie, sinjoro? D. Die.--Jes; mi tien ĉi eliris, ĉar tie estas neeble resti. Sim.--Nu, mi almenaŭ, kvankam la lito estas malmola, mi dormis kiel imperiestro. D. Die.--Malbona komparo! Diru ke vi dormis kiel malriĉulo, kiu ne havas monon, nek ambiciojn, nek riproĉojn de konscienco. Sim.--Efektive, vi estas prava. Kaj nun kioma horo estas? D. Die.--Antaŭ nemulte sonis la turhorloĝo de Sankt' Justo kaj se mi ne eraras estis la tria. Sim.--Ha! niaj kavaliroj do estas jam rajdantaj sur la vojo kaj saltigantaj fajrerojn. D. Die.--Jes, kredeble ili jam foriris... Li tion promesis kaj mi esperas, ke li ĝin plenumos. Sim.--Sed vi devis vidi kiel malgaje li foriris, kaj kiel malĝoje. D. Die.--Estis necese. Sim.--Mi ja scias. D. Die.--Ĉu vi vidis lian malĝustatempan alvenon? Sim.--Estas vere... Sen via permeso, sen averto, sen urĝa kaŭzo. Vere li malbone agis... Kvankam, spite ĉion, li havas meritojn sufiĉajn por ke oni pardonu al li tiun eraron... Mi volas diri... Ŝajnas al mi ke la puno ne estos pli granda... Ĉu ne? D. Die.--Ne, kial? Estas nur afero devigi lin returni... Vi ja komprenas en kiaj kondiĉoj li kaptis min. Mi ja certigas vin, ke kiam li foriris mi havis tian malĝojon en mia koro... (_Sonas malproksime tri ekbatoj de manoj, kaj malmulte poste oni aŭdas ludeti muzikilon._) Kio sonis? Sim.--Mi ne scias. Homoj pasantaj sur la strato. Kredeble kamparanoj. D. Die.--Silentu! Sim.--Ja, muzikon ni havos, verŝajne. D. Die.--Jes; se ili ludos bone. Sim.--Kaj kiu estas la amanto kiu venas en tia horo fari muzikon sur strato tiel malpurega? Mi vetas ke tio estas amindumaĵo al la servistino de la gastejo, kiu estas malbelulineto. D. Die.--Eble estas. Sim.--Nun, ili komencas; ni aŭskultu. (_Oni ludas interne serenadon._) Nu, mi konfesas ke ludas tre lerte la petola razisteto. D. Die.--Ne; ne ekzistas razisto kiu scias tion fari, kiel eble plej bone li scius razi. Sim.--Ĉu vi volas ke mi rigardu iom tra la fenestro por vidi kiu... D. Die.--Ne, lasu ilin. Kompatinduloj! Kiu scias la gravecon kiun ili donas al sia muziko? Mi ne ŝatas enuigi iun. (_Eliras el sia ĉambro D.a Francisca, kaj Rita kun ŝi. Ambaŭ sin turnas al la fenestro. D. Diego kaj Simono apartiĝas kaj observas._) Sim.--Sinjoro, he! rapide, tien ĉi en anguleton. D. Die.--Kion vi volas? Sim.--Ĉar malfermiĝas la pordo de tiu dormoĉambro kaj estas eksterordinara flaro de subjupoj. D. Die.--Ĉu vere? Ni malantaŭeniru. SCENO II D.a Francisca, Rita, D. Diego, Simono. Rita.--Zorgeme, fraŭlino. D.a Fran.--Laŭlonge de la muro; ĉu mi ne bone marŝas? (_Oni ree provas la muzikilon._) Rita.--Jes, fraŭlino... Sed ili rekomencas ludi... Silenton! D.a Fran.--Ne moviĝu... Ni eksciu unue se estas li. Rita.--Ĉu kredeble li ne estas. La signalo ne povas mensogi. D.a Fran.--Silentu. (_Ripetiĝas interne la antaŭa sonato._) Jes, li estas! Dio mia! (_Rita alproksimiĝas al la fenestro, malfermas kaj donas tri manplaŭdojn. La muziko ĉesas._) Vidu, li respondas. Ĝoju, koro! Estas li. Sim.--Ĉu vi aŭdas? D. Die.--Jes. Sim.--Kion do signifas tio? D. Die.--Silentu. D.a Fran.--(_Rigardas eksteren tra malfermita fenestro. Rita restas post ŝi. La punktetoj elmontras la interrompojn, plimalpli longajn, kiuj okazas._) Mi estas... Kaj kion mi povis pensi ekvidinte kion vi faris?... Kia forkuro estas tiu? Rita (_ŝi apartiĝas de la fenestro, kaj poste returnas_), amikino, pro Dio, estu atenta, kaj se vi aŭdos bruon, avertu min tuj... Por ĉiam? Malfeliĉa mi!... Bone, ĵetu ĝin... Sed mi ne bone komprenas... Ho, ve! don Felix, mi neniam vidis vin tiel timema... (_Letero estas ĵetata de ekstere en la teatron. D.a Francisca serĉas sed ne trovas ĝin, kaj ree rigardas eksteren._) Ne, mi ne kaptis ĝin, sed tie ĉi ĝi estas sendube... Kaj ĉu mi ne devas scii ĝis morgaŭ la kaŭzojn kiuj devigis vin forlasi min mortanta?... Jes, mi volas ĝin lerni el via buŝo. Via Francinjo ordonas tion al vi... Kaj kiel ŝajnas al vi ke estas la mia? Ĝi ne enteniĝas en mia brusto... Diru. (_Simono paŝas iom antaŭen, tuŝas la kaĝon kaj faligas ĝin._) Rita.--Fraŭlino, ni forkuru de tie ĉi... Rapide, ĉar estas homoj. D.a Fran.--Malfeliĉa mi! Gvidu min. Rita.--Ni iru. (_Elirante, Rita tuŝas Simonon. La du virinoj eniras rapidege la ĉambron de D.a Francisca._) D.a Fran.--Mi mortas! SCENO III D. Diego, Simono. D. Die.--Kia bruo estis tiu? Sim.--Unu el la fantomoj kiu forirante tuŝis min. D. Die.--Alproksimiĝu al tiu fenestro, kaj rigardu se estas papereto sur la planko... Kia okazintaĵo! Sim.--(_Palpante la plankon apud la fenestro._) Mi nenion trovas, sinjoro. D. Die.--Serĉu bone, ĝi devas esti tie. Sim.--Ĉu oni enĵetis ĝin de la strato? D. Die.--Jes... Kia amanto estas tiu?... Kaj je dekses jaroj kaj edukita en monaĥinejo... Nun estas finita mia tuta iluzio. Sim.--Jen ĝi estas. (_Li trovas la leteron kaj donas ĝin al D. Diego._) D. Die.--Iru suben, kaj ekfajru kandelon... en la ĉevalejo aŭ la kiurejo, tie vi trovos ian lanternon... kaj revenu tuj kun ĝi. (_Foriras Simono tra la centra pordo._) SCENO IV D. Diego. Kaj kiun mi kulpigos? (_Sin apogante sur la posta parto de seĝo._)... Ĉu la kulpulo estas ŝi, aŭ ŝia patrino, aŭ ŝiaj onklinoj, aŭ mi?... sur kiun,--sur kiun falos tiu ĉi kolero, kiun mi ne povas haltigi, kvankam mi multe deziras ĝin subpreni?... Naturo faris ŝin tiel aminda je mia vido!... Kiom da flataj esperoj mi havis! kiom da feliĉeco mi promesis al mi!... Ĵaluzo!... Mi?... Je kia aĝo mi estas ĵaluza... Estas honte... sed tiu ĉi maltrankvileco kiun mi sentas, tiu ĉi indigno, tiu ĉi dezirego de venĝo, de kie devenas ili? Ankoraŭ ŝajnas ke... (_Ekvidante ke sonas bruo ĉe l' pordo de l' ĉambro de D.a Francisca li malantaŭeniras ĝis la fundo de l' teatro._) Jes. SCENO V Rita, D. Diego, Simono. Rita.--Ili jam foriris... (_Rita rigardas, aŭskultas, iras al la fenestro, kaj serĉas la leteron sur la planko._) Helpu min Dio!... La letero estas sendube tre bone skribita sed lia Moŝto D. Felix estas grandega fripono... Malfeliĉulineto!... Ŝi nepre mortos... Neniu, ne eĉ hundo estas sur la strato... Domaĝe estas ke ni konatiĝis kun ili... Sed tiu malbenita papero?... Se ĝi ne aperos, kion ni faros?... Kion ĝi diros? Mensogojn, mensogojn, nur mensogoj! Sim.--Nun ni havas lumon. (_Li eniras kun lumilo, Rita surpriziĝas._) Rita.--Mi perdiĝis! D. Die. (_alproksimiĝante_).--Rita, ĉu vi tie ĉi? Rita.--Jes, sinjoro, ĉar... D. Die.--Kion vi serĉas en tiu ĉi momento? Rita.--Mi serĉis... Mi tuj diros... Mi aŭdis bruon tiel grandan... D. Die.--Jes, ĉu?... Rita.--Verege... Bruon, kaj... ekvidu, sinjoro (_ŝi levas la kaĝon kiu kuŝis sur la planko_), ĝi estis la kaĝo de l' turdo. Nu, ĝi estis la kaĝo, ne estas dubo... Ho, Dio! se ĝi mortis... Ne, ĝi vivas, nu, bone. Ia kato estis. Certe. Sim.--Jes, ia kato. Rita.--Malfeliĉa birdeto!... Ĝi estas ankoraŭ tute timigita. Sim.--Kaj pro granda kaŭzo. Ĉu vi ne pensas ke se la kato kaptis ĝin... Rita.--Ĝi estus ĝin manĝinta. (_Ŝi pendigas la kaĝon sur najlo en la muro._) Sim.--Kaj lasinta ĝin sen plumoj nek... D. Die.--Donu tiun kandelon. Rita.--Ha, permesu, ni ekbruligu tiun ĉi... (_Ŝi ekbruligas la kandelon sur la tablo_) ĉar la tempo kiu restas por dormi... D. Die.--Kaj ĉu D.a Francinjo dormas? Rita.--Jes, sinjoro. Sim.--Nu, tio estas stranga ĉar pro la bruo de l' turdo... D. Die.--Ni iru. (_D. Diego eniras sian ĉambron. Simono akompanas lin, kunportante unu el la kandeloj._) SCENO VI D.a Francisca, Rita. D.a Fran.--Ĉu aperis la papero? Rita.--Ne, fraŭlino. D.a Fran.--Kaj ĉu ili du estis tie ĉi kiam vi eliris? Rita.--Mi ne scias. Estas vere ke la servisto kaj mi troviĝis subite, aperis kun lumilo, kvazaŭ per maŝino, inter li kaj lia mastro, nesciante kiel senkulpigi min. (_Rita prenas la kandelon, kaj de nove serĉas la leteron proksime de la fenestro._) D.a Fran.--Sendube estis ili... Verŝajne ili estis tie ĉi kiam mi parolis ĉe l' fenestro... Kaj ĉu tiu papero? Rita.--Mi ne trovas ĝin, fraŭlino. D.a Fran.--Ili havas ĝin; ne dubu... Nur tio mankis por plenigi mian malfeliĉon... Ne serĉu plu. Ili havas ĝin. Rita.--Almenaŭ tie ĉi... D.a Fran.--Mi freneziĝas! (_Ŝi sidiĝas._) Rita.--Kaj tiu homo ne senkulpiĝis, nek diris... D.a Fran.--Ĵus kiam li ekkomencis klarigi, vi avertis min kaj mi deviĝis reeniri... Sed vi ne scias kiel timeme li parolis, kiel agitata li estis. Li diris ke per tiu letero mi ekscios la justajn kaŭzojn kiuj devigis lin foriri; ke li skribis ĝin por ke fidebla persono ĝin metu en miajn manojn, ĉar li supozis ke estos por li neeble vidi min. Ĉio trompaĵoj, Rita, de malfidulo kiu promesis kion li ne intencis plenumi... Li venis, renkontis konkuranton kaj diris: Nu mi, kial mi enuigos iun, nek fariĝos mi defendanto de virino? Ekzistas tiom da virinoj! Ŝi edziniĝu! Mi nenion perdas. Mia trankvileco estas pli ŝatinda ol la vivo de tiu malfeliĉulino... Dio mia, pardonu! Pardonu, ĉar mi lin tiel amis! Rita.--Ho, fraŭlino... (_rigardante la ĉambron de D. Diego_) ŝajnas ke ili venas. D.a Fran.--Negrave, lasu min. Rita.--Sed, se D. Diego vidos vin tiamaniere... D.a Fran.--Ĉio jam perdiĝis; kion mi povas timi?... Kaj ĉu vi kredas ke mi havas forton leviĝi?... Ili venu, mi ne zorgas nun pri tio. SCENO VII D. Diego, Simono, D.a Francisca, Rita. Sim.--Komprenite; tio sufiĉas. D. Die.--Bone; oni selu tuj la mulon, dum vi tien iros. Se ili foriris, revenu, ekrajdu kaj baldaŭ vi atingos ilin... Ambaŭ tie ĉi; ĉu vi komprenas?... Nu, for, ne perdu tempon! (_Ili interparolas apud la pordo de l' ĉambro de D. Diego, kaj Simono foriras tra la centra pordo._) Sim.--Mi foriras. D. Die.--Tre frumatene vi leviĝis. D.a Francinjo. D.a Fran.--Jes, sinjoro. D. Die.--Ĉu jam alvokis D.a Irene? D.a Fran.--Ne, sinjoro... Plibone estas ke vi tien iru vidi ĉu ŝi vekiĝis kaj volas sin vesti. (_Rita foriras la ĉambron de D.a Irene._) SCENO VIII D. Diego, D.a Francisca. D. Die.--Ĉu vi ne bone dormis? D.a Fran.--Ne, sinjoro; ĉu vi? D. Die.--Nek mi ankaŭ. D.a Fran.--Estis tro varme. D. Die.--Ĉu vi estas malsaneta? D.a Fran.--Iomete. D. Die.--Kio okazas al vi? (_Li sidiĝas apud D.a Francisca._) D.a Fran.--Nenio... iom da... Sed ne... mi bone fartas. D. Die.--Io okazas, ĉar mi vidas vin malgaja, plorema, maltrankvila. Kio okazas, Francinjo? Vi scias ke mi tre deziras vian feliĉecon. D.a Fran.--Jes, sinjoro. D. Die.--Do, kial vi ne pli konfidas al mi? Ĉu vi ne pensas ke estas por mi granda ĝojo vin komplezi? D.a Fran.--Mi ja scias. D. Die.--Nu, kial havante amikon, vi ne malkaŝas al li vian koron? D.a Fran.--Tial ke tio mem devigas min silenti. D. Die.--Tio signifas ke mi estas eble kaŭzo de via malĝojo? D.a Fran.--Ne, sinjoro, vi neniel ofendis min... Ne estas vi kiu ofendis min. D. Die.--Do, kiu, filino mia?... Venu tien ĉi! (_Li alproksimiĝas plie._) Ni parolu almenaŭ unu fojon sen elturniĝoj nek sekretoj. Diru al mi, ĉu ne estas vere ke vi rigardadas kun iom da malŝato la edziĝon kiun oni proponas por vi? Kion vi vetas ke, estante libera, vi ne edziniĝus kun mi? D.a Fran.--Nek kun alia. D. Die.--Ĉu estas kredeble ke vi ne konas iun kiu amas vin kaj kiu meritas vian amon? D.a Fran.--Ne, sinjoro; ne, sinjoro. D. Die.--Pensadu bone. D.a Fran.--Ne, mi diras al vi, ne. D. Die.--Ĉu do, mi devas kredi ke vi konservas tian emon por la izoleco en kiu vi edukiĝis, ke vi pliamas la severecon de monaĥinejo ol vivadon... D.a Fran.--Neniel, sinjoro, mi neniam tiel pensis. D. Die.--Mi ne obstinas pli demandi... Sed de tio ĉio kion mi ĵus aŭdis rezultas grava kontraŭdiro. Vi ne havas emon por religia vivado, verŝajne. Vi certigas min ke vi ne plendas pro kaŭzo mia, ke vi estas konvinkita ke mi multege estimas vin, ke vi ne pensas edziniĝi kun alia, kaj ke mi ne devas suspekti ke alia disputu vian manon... Nu, kial vi ploras? kial tiu ĉi grandega malĝojeco, kiu tiel rapide ŝanĝis vian vizaĝon, tiamaniere ke mi apenaŭ konas vin? Ĉu tiuj estas pruvoj ke vi amas nur min, ke vi ĝoje edziniĝos kun mi post malmultaj tagoj? Ĉu tiamaniere sin anoncas gajeco kaj amo? (_La teatro iom post iom lumiĝadis, kvazaŭ tagiĝus._) D.a Fran.--Sed kiel mi inspiras al vi tiajn dubojn? D. Die.--Kiel do? Se mi ne atentos tiujn konsiderojn, se mi rapidigos la preparadon de nia unuiĝo, se via patrino ankoraŭ aprobos, kaj fine alvenos la tago de... D.a Fran.--Mi faros tion, kion ordonas mia patrino, kaj mi edziniĝos kun vi. D. Die.--Kaj poste, Francinjo? D.a Fran.--Poste... kaj dum mi vivos, mi estos honesta virino. D. Die.--Tion mi ne povas dubi... Sed se vi konsideras min kiel tiun kiu devas esti ĝis morto via kunulo kaj via amiko, diru al mi, ĉu tiaj titoloj ne donas al mi rajton meriti ĉe vi pli da konfido? Ĉu mi ne povas koni la kaŭzon de via malĝojo? Ne por kontentigi maldecan sciamon, sed por dediĉi min al via konsolado, plibonigante vian sorton, vin igante feliĉa, se miaj klopodoj kaj penado tion povos. D.a Fran.--Feliĉeco por mi? Tio jam finis. D. Die.--Kial? D.a Fran.--Mi neniam diros kial. D. Die.--Sed kiel obstina, kiel malsaĝa silento! Kiam vi mem devas supozi ke mi iom scias pri tio kio okazas. D.a Fran.--Se vi ne scias ĝin, sinjoro don Diego, pro Dio, ne ŝajnigu ĝin scii; kaj se vi efektive ĝin scias, ne demandu al mi. D. Die.--Bone, tial ke nenio restas por diri, ĉar tiu malĝojo kaj tiuj larmoj estas memvolaj, ni alvenos hodiaŭ Madridon, kaj post unu semajno vi estos mia edzino. D.a Fran.--Kaj mi ĝojigos mian patrinon. D. Die.--Kaj vi vivados malfeliĉa. D.a Fran.--Mi ja scias. D. Die.--Jen estas la fruktoj de edukado. Tio ĉi estas kion oni nomas edukadi konvene knabinon, instrui ŝin neigi kaj kaŝi la pasiojn plej nepekajn per perfida kaŝemo. Oni konsideras ilin honestaj vidante ilin instruitaj pri la maniero silenti kaj mensogi. Oni obstinas ke nek temperamento, nek aĝo, nek animo influu sur la emojn, aŭ ke ilia volo skuiĝu laŭ la kapricoj de tiu kiu ordonas ilin. Ĉio estas permesata al ili, esceptinte sincerecon. Se nur ili ne diras kion ili sentas, se nur ili ŝajniĝas malestimi kion ili plej deziras, se nur ili konsentas elparoli jeson perfidan, malpian, deveno de tiom da skandaloj, jam estas ili dece edukitaj, kaj oni nomas bonega edukado tiun kiu inspiras ĉe ili la timon, la ruzemon, kaj la silenton de sklavo. D.a Fran.--Estas vere... Ĉio tio estas certa... Tion oni postulas al ni, tion ni lernas ĉe la instruado kiun ni ricevas. Sed la kaŭzo de mia malĝojo estas multe pli granda. D. Die.--Ĝi estu kia ĝi estu, filino mia, necese estas ke vi kuraĝiĝu... Se via patrino ekvidos vin tiel, kion ŝi diros? Aŭskultu, ĉar ŝajnas ke ŝi jam leviĝis. D.a Fran.--Dio mia! D. Die.--Jes, D.a Francinjo, tre konvenas ke vi trankviliĝu iomete... Ne malesperu tiom... Konfidu al Dio... ĉar niaj malĝojoj ne estas ĉiam tiel gravaj kiel pentras ilin nia fantazio... Ekvidu, nur, kia malordo estas tiu ĉi! kia agiteco! kiaj larmoj! Nu, ĉu vi promesas al mi ke vi prezentos vin kiel... kun iom da trankvileco?... Ĉu ne? D.a Fran.--Kaj vi, sinjoro... vi bone konas la karakteron de mia patrino. Se vi ne defendos min, al kiu mi turnos min? Kiu kompatos tiun ĉi malfeliĉulinon? D. Die.--Via bona amiko... Mi... Kiel estas eble ke mi forlasu vin, karulineto, en la stato en kiu vi troviĝas? (_ekkaptante ŝiajn manojn_). D.a Fran.--Ĉu estas vere? D. Die.--Vi malmulte konas mian koron. D.a Fran.--Mi bone konas ĝin. (_Ŝi volas genufleksi; D. Diego malhelpas ŝin, kaj ambaŭ leviĝas._) D. Die.--Kion vi faras, infano? D.a Fran.--Mi ne scias... Kiel malmulte meritas tian grandan bonecon, virino tiel nedanka por vi!... Nedanka, ne, malfeliĉa... Ho ve, kiel malfeliĉa mi estas, sinjoro D. Diego! D. Die.--Mi bone scias ke vi dankas min kiel vi povas pro la amo kiun mi havas por vi. La tuta cetero estis ... kion mi scias?... eraro mia, kaj nenio alia... Sed vi, nepekulino, vi ne estas kulpa. D.a Fran.--Nu, ĉu vi ne venas? D. Die.--Nun ne, Francinjo. Post kelkaj minutoj mi tien iros. D.a Fran.--Iru baldaŭ. (_Irante al la ĉambro de D.a Irene, ŝi revenas kaj, deirante, kisas la manojn de D. Diego._) D. Die.--Jes, mi baldaŭ iros. SCENO IX Simono, D. Diego. Sim.--Ili estas tie, sinjoro. D. Die.--Kion vi diras? Sim.--Kiam mi trapasis la pordegon, mi vidis ilin jam rajdantaj malproksime. Mi ekkriegis kaj signaldonis per mantuko; ili haltis kaj tuj kiam mi alvenis kaj diris al la juna sinjoro kion vi ordonis, li returnen venis kaj nun estas malsupre. Mi rekomendis al li ke li ne supreniru ĝis kiam mi avertos lin, pro timo ke estu personoj tie ĉi kaj vi volu ke neniu lin vidu. D. Die.--Kion li diris kiam vi donis al li mian ordonon? Sim.--Eĉ nur unu vorton. Kiel mortinto li estas... Mi ja diris, ne unu solan vorton. Mi malgajiĝis vidante lin tiel... D. Die.--Ne komencu jam propeti min por li. Sim.--Ĉu mi, sinjoro? D. Die.--Jes, ĉu mi ne konas vin?... Kompaton!... Li estas fripono. Sim.--Ĉar mi ne scias kion li faris... D. Die.--Li estas fripono kiu forprenos mian vivon... Mi jam diris al vi ke mi ne volas propetulojn. Sim.--Estas bone, sinjoro. (_Li foriras tra la centra pordo. D. Diego sidiĝas, elmontrante maltrankvilecon kaj enuon._) D. Die.--Diru al li ke li supreniru. SCENO X D. Carlos, D. Diego. D. Die.--Venu tien ĉi, junulo, venu... Kie vi estis post kiam ni vidis nin? D. Car.--En la gastejo ekster muroj. D. Die.--Kaj ĉu vi ne eliris el tie dum la tuta nokto? ĉu ne? D. Car.--Jes, sinjoro, mi eniris la urbon, kaj... D. Die.--Por kio?... Sidiĝu. D. Car.--Mi havis bezonon paroli kun ia persono. (_Li sidiĝas._) D. Die.--Bezonon? D. Car.--Jes, sinjoro. Mi devas al tiu persono multajn favorojn, kaj ne estis eble ke mi reiru Zaragozon ne vizitante ĝin antaŭe. D. Die.--Ja. Pro la multaj favoroj ricevitaj... Sed veni viziti ĝin je la tria horo matene ŝajnas al mi tre malkonvene... Kial vi ne skribis al ĝi leteron?... Rigardu, tie ĉi mi devas havi... Se vi estus sendinta al ĝi leteron kiel tiun ĉi en plej konvena horo ne estus necese veki ĝin tiel malfrue, nek ĝeni iun. (_Li donas al li la paperon kiu estis ĵetata tra la fenestro. D. Carlos tuj kiam li rekonas ĝin, redonas ĝin kaj li leviĝas por foriri._) D. Car.--Se vi do ĉion scias, kial vi alvokis min? Kial vi ne permesas ke mi daŭrigu mian vojaĝon, kaj vi ŝparus por mi respondon pro kiu nek vi nek mi estos kontenta? D. Die.--Via onkla Moŝto deziras scii kio okazas pri tio ĉio, kaj deziras ke vi ĝin rakontu. D. Car.--Kial vi volas plion scii? D. Die.--Tial ke mi tion volas, kaj mi tion ordonas. Atentu! D. Car.--Bone. D. Die.--Sidiĝu tie. (_D. Carlos sidiĝas._) Kie vi konatiĝis kun tiu ĉi knabino? Kia amindumo estas tiu? Kiaj cirkonstancoj kunokazis? Kiajn promesojn vi interŝanĝis? Kie, kiam vi vidis ŝin? D. Car.--Reirante al Zaragozo la pasintan jaron, mi alvenis al Guadalaĥaro sen intenco halti tie, sed la administranto, en kies domo mi ripozis, obstinis ke mi restu tie tiun tutan tagon ĉar ĝi estis naskotago de lia parenco, kaj li promesis ke la sekvontan tagon li lasos min daŭrigi mian vojaĝon. Inter la personoj invititaj mi renkontis donjan Francinjon, kiun la sinjorino venigis tiun tagon el la monaĥinejo tial ke ŝi sin amuzu iom... Mi ne scias kion mi vidis ĉe ŝi, tial ke ŝi vekis ĉe mi malkvietecon, deziron konstantan, nerezisteblan ŝin rigardi, ŝin aŭskulti, ŝin trovi apud mia flanko, paroli kun ŝi, igi min agrabla por ŝi. La administranto diris inter ceteraj aferoj... ŝercante... ke mi estas tre enamigita, kaj li ekpensis ŝajnigi ke mi havas nomon D. Felix de Toledo. Mi helpis tiun fantaziaĵon, ĉar de tiam mi decidis restadi iom da tempo en tiu urbo, penante ke vi ne tion sciu... Mi observis ke donja Francinjo akceptis min laŭ aparta ŝato, kaj kiam vespere ni disiĝis, mi restis plena je vaneco kaj esperoj, ĉar mi estis preferita inter ĉiuj ĉeestantoj, kiuj estis multaj. Resume... sed mi ne volas ofendi vin per la rakonto... D. Die.--Daŭrigu. D. Car.--Mi eksciis ke ŝi estas filino de sinjorino de Madrido, vidvino kaj malriĉa, sed el honesta familio... Estis necese konfidi al mia amiko la projektojn amajn kiuj instigis min restadi ĉe li; kaj li, nek aprobante nek mallaŭdante, trovis rimedojn tiel lertajn ke neniu el sia familio suspektis la kaŭzon de mia haltado. Ĉar lia kampdomo estas proksima al la urbo, mi facile iradis kaj venadis nokte... Mi sukcesis tiel ke D.a Francisca legis kelkajn leterojn miajn, kaj laŭ la malmultaj respondoj kiujn mi ricevis de ŝi, mi fine profundiĝis en pasion kiu, dum mi vivos, igos min malfeliĉa. D. Die.--Bone... bonege, daŭrigu ankoraŭ. D. Car.--Mia servisto--kiu, vi ja scias, estas ruzema kaj vigla--per mil artifikoj kiujn li ĉiumomente eltrovis, ebenigis la multegajn malhelpaĵojn kiujn ni komence renkontis... La signalo konsistis el tri manplaŭdoj, al kiuj ŝi respondis per aliaj tri manplaŭdoj de fenestro kiu estas super la korto de l' monaĥinejo. Ni interparoladis ĉiunokte, tre malfrue, kun la mallaŭteco kaj prizorgo kiujn vi povas imagi... Por ŝi, mi ĉiam estis D. Felix de Toledo, oficiro de regimento, estimata de miaj ĉefoj, kaj honorinda sinjoro. Neniam mi diris al ŝi pli, nek mi parolis pri miaj parencoj aŭ esperoj, nek mi diris al ŝi ke edziniĝinte kun mi ŝi povus esperi riĉecon; ĉar nek konvenis ke mi nomu vin, nek volis mi riski ke inklinigu ŝin je mia favoro konveneco anstataŭ pura amo. Ĉiutage mi trovis ŝin pli ĝentila, pli bela, pli aminda... Ĉirkaŭ tri monatojn mi restis tie; sed fine estis necese ke ni disiĝu, kaj ian malgajan tagon mi diris adiaŭ, ŝin lasinte sveninta, kaj mi foriris, blinda pro amo, kien miaj devoj alvokis min... Ŝiaj leteroj konsolis dum kelka tempo mian forestadon malĝojan, kaj en unu el ili, kiun mi ricevis antaŭ malmultaj tagoj, ŝi rakontis al mi kiel sia patrino volis edzinigi ŝin, kaj ke ŝi perdus la vivon antaŭ ol doni sian manon al alia krom mi; ŝi memorigis min pri miaj ĵuroj kaj admonis min plenumi ilin... Mi ekrajdis, veturis rapidege, venis al Guadalaĥaro, ne renkontis ŝin, alvenis tien ĉi... La reston vi jam scias; ne estas necese tion rakonti al vi. D. Die.--Kaj kiajn projektojn vi havis en tiu ĉi alveno? D. Car.--Ŝin konsoli, ĵuri al ŝi ree eternan amon, veturi Madridon, vidi vin mem, ĵeti min al viaj piedoj, rakonti al vi ĉion, kaj petegi vin, ne riĉaĵojn, nek heredaĵojn, nek protekton, nek... nenion el tio,--nur vian permeson kaj vian benon por povi efektivigi unuiĝon tiel deziregitan, sur kiu ŝi kaj mi fundis nian tutan feliĉecon. D. Die.--Nu, vi ja vidas, Carlos, ke nun estas necese pensadi tute malsimile. D. Car.--Jes, sinjoro. D. Die.--Se vi amas ŝin, mi ankaŭ amas ŝin. Ŝia patrino kaj ŝia tuta familio aplaŭdas tiun ĉi edziĝon. Ŝi... spite la promesojn, kiujn ŝi faris al vi... ŝi mem, antaŭ malpli ol duonhoro, diris al mi ke ŝi tuj obeos sian patrinon kaj donos al mi sian manon tuj kiam... D. Car.--Sed ne ŝian koron. (_Li leviĝas._) D. Die.--Kion vi diras? D. Car.--Ne, tio ne... Ĝi estus ofendi ŝin... Vi efektivigos vian edziĝon kiam vi volos, ŝi kondutos ĉiam honeste kaj virteme, sed mi estis la unua, la sola celo de ŝia amo, mi tio estas kaj estos... Oni nomos vin ŝia edzo, sed se vi ofte, aŭ neofte, surprizos ŝin kun ŝiaj okuloj plenaj je larmoj, pro mi ŝi estos ploranta... Neniam demandu al ŝi la kaŭzon de ŝia malĝojo... Mi, mi estos la kaŭzo... La ekĝemoj, kiujn vi vane penados subpremi, estos komplimentoj adresataj al forestanta amiko. D. Die.--Kia bravegeco estas tiu? (_Li leviĝas kolerigita, direktante sin al D. Carlos, kiu paŝas malantaŭen._) D. Car.--Mi jam diris... Estis neeble ke mi diru eĉ vorton kiu ne ofendos vin... Sed ni finu tian abomenan interparoladon. Vivu feliĉe, kaj ne malamu min, ĉar mi neniel volis ĝeni vin... La plej granda pruvo kiun mi povas doni al vi de mia obeemo kaj respekto, estas foriri tuj... Sed almenaŭ ne rifuzu al mi la konsolon scii ke vi pardonas min. D. Die.--Kiel, ĉu vi efektive foriras? D. Car.--Tuj, sinjoro... kaj mia forestado estos tre longa. D. Die.--Kial? D. Car.--Tial ke konvenas ke mi neniam revidu ŝin... Se la nuna famo pri baldaŭa militado efektiviĝos... tiam... D. Die.--Kion vi volas diri? (_Ekkaptante brakon de D. Carlos, li devigas lin alproksimiĝi pli._) D. Car.--Nenion... Ke mi deziras militadon ĉar mi estas militisto. D. Die.--Carlos!... Kia abomenaĵo!... Ĉu vi havas kuraĝon tion diri al mi? D. Car.--Iu alvenas... (_Li rigardas maltrankvile al la ĉambro de D.a Irene, disiĝas de don Diego, kaj direktas sin al la centra pordo. Don Diego sekvas kaj volas malhelpi lin._) D. Die.--Vi, kien iras?... Ne, sinjoro, vi ne foriros. D. Car.--Estas necesege... Mi ne volas vidi ŝin... Unu sola ekrigardo mia povus havigi al vi kruelan maltrankvilon. D. Die.--Mi jam diris ke vi ne foriros... Eniru tiun ĉambron. D. Car.--Sed se... D. Die.--Faru kion mi ordonas. (_D. Carlos eniras la ĉambron de D. Diego._) SCENO XI D.a Irene, D. Diego. D.a Ire.--Nu, sinjoro D. Diego, ĉu estas nun la horo ekveturi?... Bonan tagon... (_Ŝi estingas la kandelon kiu troviĝas sur la tablo._) Ĉu vi preĝas? D. Die. (_promenante maltrankvile._)--Ja, kiel preĝema mi estas nun! D.a Ire.--Se vi volas, oni povas nun pretigi la ĉokoladon, kaj averti la kondukiston por ke li jungu la ĉevalojn, kaj... Sed, kion vi havas, sinjoro?... Ĉu estas ia novaĵo? D. Die.--Jes, novaĵoj ne mankas. D.a Ire.--Kion do?... Diru, pro Dio!... Ho, ve! vi ne scias kiel timigita mi estas. La plej malgrava okazo, tiel, subita, renversegas min tute... De mia lasta malbona akuŝo mi estas tiel eksterordinare delikata ĉe miaj nervoj... Kaj tio okazis antaŭ deknaŭ jaroj, aŭ eble dudek; sed de tiam, kiel mi diris, ia ajn bagatelo renversas min. Nek banoj, nek supo de serpentoj, nek konservaĵo de tamarindoj, nenio taŭgas; tiel ke... D. Die.--Fi! Ne parolu ni nun pri malbonaj akuŝoj nek konservaĵoj. Ni bezonas trakti aferon pli gravan... Kion faras tiuj knabinoj? D.a Ire.--Ili kunigas la vestojn kaj plenigas la vojaĝkeston, por ke ĉio estu pretigita kaj ne estu prokrasto. D. Die.--Bone. Sidiĝu... Kaj estas neutile timiĝi nek kriegadi, (_Ambaŭ sidiĝas._) pro tio kiun mi tuj rakontos al vi. Atentu kaj ne nin forlasu la prudento kiam ni plej bezonas ĝin... Via filino estas enamiĝinta. D.a Ire.--Nu, ĉu mi ne certigis tion al vi milfoje? Jes, sinjoro, enamiĝinta ŝi estas; kaj sufiĉis ke mi tion diru, tiel... D. Die.--Tiu malbenita difekto interrompi ĉiumomente! Lasu min paroli! D.a Ire.--Bone, bone. Parolu. D. Die.--Ŝi estas enamiĝinta, sed ŝi ne estas enamiĝinta kun mi. D.a Ire.--Kion vi diras? D. Die.--Tion kion vi aŭdas. D.a Ire.--Sed kiu rakontis al vi tian sensencaĵon? D. Die.--Neniu. Mi ĝin scias, mi ĝin vidis, neniu rakontis ĝin al mi; kaj kiam mi tion diras al vi, mi povas bone certigi ke ĝi estas vera... Nu, kia ekploro estas tiu? D.a Ire.--(_Plorante._) Ve al mi! D. Die.--Kial do? D.a Ire.--Ĉar oni vidas min sola kaj senhelpa kaj ĉar mi estas malriĉa vidvino, ŝajnas ke ĉiuj malestimas min kaj konspiras kontraŭ mi. D. Die.--Sinjorino donja Irene... D.a Ire.--Je la fino de miaj jaroj kaj suferadoj, vidi min traktita tiel, kiel malnovan viŝtukon, kiel malpuran Cindrinjon, laŭ oni povus diri... Dio helpu min! Se estus vivantaj miaj tri edzoj... Nur kun la lasta, se li estus vivanta, ĉar li havis humoron de serpento... D. Die.--Aŭskultu, sinjorino, mia pacienco preskaŭ finiĝis. D.a Ire.--Tiel ke tuj kiam oni kontraŭdiris lin, li ekkoleriĝis same kiel furiozulo el Infero, kaj ian tagon de Corpus Christi, mi ne memoras pro kia bagatelo, li tiel batfrapegis ian registaran oficiston kaj se du monaĥoj Karmenaj ne estus malhelpintaj, li estus mortiginta la malfeliĉulon premiginte lin kontraŭ stango kiu staras en la pordego de Sankta Kruco. D. Die.--Sed, ĉu estas eble ke vi ne atentos kion mi volas diri? D.a Ire.--Ha! ne, sinjoro, ĉar mi bone scias tion kion vi volas diri, kaj mi neniel estas naivega, ne, sinjoro... Vi ne amas plu la knabinon kaj serĉas ruzojn por eviti la devon kiun vi kontraktis... Filineto de mia animo kaj de mia koro! D. Die.--Sinjorino D.a Irene, havu la bonecon aŭskulti min, ne respondante, ne dirante maloportunaĵojn, kaj poste, kiam vi scios tion kio okazas, ploru, ĝemu, ekkriu, diru ĉion kion vi volos... Sed atendante, ne pligrandigu mian suferadon, pro amo al Dio! D.a Ire.--Diru ĉion kion vi volas. D. Die.--Sed vi ne rekomencu ploradi kaj... D.a Ire.--Ne, sinjoro; mi ne ploras plu. (_Ŝi viŝas siajn larmojn per naztuko._) D. Die.--Bone, do; de ĉirkaŭ unu jaro, iom pli iom malpli, D.a Francinjo havas alian amanton. Ili ofte interparolis, skribis leterojn, promesis reciprokan amon, fidelecon, konstantecon... Kaj fine, ekzistas ĉe ambaŭ pasio tiel firma, ke malhelpaĵoj kaj foresteco, anstataŭ malfortigi, eĉ kunhelpis ĝin pligrandigi... Sub tiaj kondiĉoj... D.a Ire.--Sed ĉu vi ne komprenas, sinjoro, ke tio ĉio estas trompaĵo eltrovita de la skandalema lango kiu malamas min? D. Die.--Ni ree komencas kiel antaŭe. Ne, sinjorino, tio ne estas trompaĵo. Mi ripetas de nove ke mi tion scias. D.a Ire.--Kiel vi povas tion scii, sinjoro, nek kian verŝajnon havas tio? Tiamaniere la filineto de mia koro, enŝlosigita en monaĥinejo, fastinte ĉian vendredon kaj cetere, akompanita de tiuj sanktaj virinoj! Ŝi, kiu eĉ ne scias kia estas la mondo, kiu ankoraŭ ne eliris el la ovŝelo, por tiel paroli! Kiel, videble, vi ne konas la karakteron de _Circuncision_... Kia virino por pardoni la plej malgrandan peketon! D. Die.--Ni ne pritraktas nun peketon ian, sinjorino D.a Irene; ni traktas pri honesta inklino, pri kiu ni ne havis antaŭan informon. Via filino estas knabino tre honesta, kaj ŝi ne estas kapabla fari malbonaĵon... Kion mi diras, tio estas ke patrino _Circuncision_, kaj _Soledad_, kaj _Candelaria_, kaj ĉiuj patrinoj, kaj vi, kaj mi precipe, ni rideginde eraris. La knabino volas edziniĝi kun alia, kun mi ne... Ni alvenis malfrue; vi kalkulis tro rapide kun la konsento de via filino... Sed, kial ni laciĝas? Legu tiun ĉi paperon, kaj vi vidos ĉu mi estas prava. (_Li donas al ŝi la paperon de don Carlos. D.a Irene ne legas ĝin, sed leviĝas tre agitata, direktas sin al la pordo de sia ĉambro kaj frapas. D. Diego leviĝas kaj provas vane malhelpi ŝin._) D.a Ire.--Mi nepre freneziĝos!... Francinjo!... Virgulino de l' Tremedalo!... Rita!... Francisca! D. Die.--Sed kial vi alvokas ilin? D.a Ire.--Jes, sinjoro; mi volas ke ŝi venu kaj sciu kia homo vi estas. D. Die.--Ŝi ĉion difektis... Tio okazas al tiu, kiu konfidas al prudento de virino. SCENO XII D.a Francisca, Rita, D.a Irene, D. Diego. Rita.--Sinjorino! D.a Fran.--Ĉu vi vokis min? D.a Ire.--Jes, filino, jes; ĉar D. Diego agas kun ni laŭ modo kiu ne estas plu tolerebla. Kiajn amojn vi havas, infano? Al kiu vi promesis edziĝon? Kia konspiraĵo estas ĉi tiu? Kaj vi, granda friponino... vi ankaŭ devas scii... vi nepre scias... Kiu skribis tiun ĉi leteron? Kion ĝi diras? (_Prezentante la leteron malfermitan al D.a Francisca._) Rita.--(_Flanken, al D.a Francisca._) Lia ĝi estas. D.a Fran.--Kia malboneco!... Sinjoro D. Diego, ĉu tiamaniere vi plenumas vian promeson? D. Die.--Dio bone scias ke mi ne estas kulpa... Venu tien ĉi... (_Ekkaptante manon de D.a Francisca li lokigas ŝin ĉe sia flanko._) Nenion timu... Kaj vi, sinjorino, aŭskultu kaj silentu, kaj ne devigu min fari sensencaĵon... Donu al mi tiun paperon... (_Forprenante la paperon el la manoj de donja Irene._) Francinjo, vi ja memoras la tri manplatbatojn de l' pasinta nokto. D.a Fran.--Dum mi vivos mi memoros. D. Die.--Bone, do, jen estas la papero kiun oni ĵetis tra la fenestro... Ne timu, mi jam diris... (_Li legas._) «Karulino: Se mi ne sukcesos paroli kun vi, mi faros ĉion eblan por ke vi ricevu tiun ĉi leteron. Tuj kiam mi disiĝis de vi, kaj renkontis en la gastejo tiun kiun mi nomis mia malamiko, ekvidinte lin mi ne scias kial mi ne mortis pro doloro. Li ordonis al mi ke mi tuj eliru el la urbo, kaj estis necese obei lin. Mia nomo estas D. Carlos, ne D. Felix. D. Diego estas mia onklo. Vivu ĉiam feliĉa, kaj forgesu por eterne vian malfeliĉan amikon, _Carlos de Urbina_.» D.a Ire.--Nu, ĉu tio estas? D.a Fran.--Malfeliĉa mi! D.a Ire.--Nu, ĉu tio estas vera kion diris la sinjoro, grandega friponino? Certege vi memoros min. (_Ŝi direktas sin al donja Francisca, kolerigite kaj volas ŝin frapadi. Rita kaj don Diego penadas malhelpi ŝin._) D.a Fran.--Patrino!... D.a Ire.--Ne, sinjoro, mi mortigos ŝin. D. Die.--Kia frenezo estas tiu? D.a Ire.--Mi mortigos ŝin. SCENO XIII D. Carlos, D. Diego, D.a Irene, D.a Francisca, Rita. D. Car.--Ne, ne. (_Eliras rapidege don Carlos el ĉambro, ekkaptas brakon de donja Francisca, kondukas ŝin al la fundo de l' teatro, kaj staras antaŭ ŝi por defendi ŝin. Donja Irene teruriĝas kaj deiras._) Antaŭ mi neniu ofendos ŝin! D.a Fran.--Carlos! D. Car.--(_Alproksimiĝante al don Diego._) Senkulpigu mian trokuraĝon... Mi vidis ke oni insultis ŝin, kaj mi ne povis subpremi min. D.a Ire.--Kio estas tio kio okazas, Dio mia?... Kiu estas vi?... Kiaj agoj estas tiuj ĉi?... Kia skandalo! D. Die.--Tie ĉi ne estas skandaloj... Li estas tiu kun kiu estas enamiĝinta via filino... Ilin disigi kaj ilin mortigi estas tute same... Carlos... negrave... Prenu vian edzinon. (_D. Carlos iras kien estas donja Francisca, kaj ambaŭ genufleksas ĉe la piedoj de D. Diego._) D.a Ire.--Ha, ĉu via nevo? D. Die.--Jes, sinjorino, mia nevo kiu per siaj manplaŭdoj, kaj sia muziko, kaj sia papero pretigis por mi la nokton plej teruran kiun mi pasigis dum mia tuta vivo... Kio estas, gefiloj miaj, kio estas? D.a Fran.--Ĉu vi, do, pardonas nin kaj igas nin feliĉaj? D. Die.--Jes, gekaruloj de mia koro... Jes. (_Li devigas ilin leviĝi kun karesaj esprimoj._) D.a Ire.--Ĉu estas eble ke vi decidu fari oferon?... D. Die.--Mi estus povinta ilin disigi por ĉiam kaj ĝuadi trankvile posedon de tiu ĉi ĝentila infano, sed mia konscienco malpermesas... Carlos!... Francinjo!... Kian dolorigan senton lasas ĉe mia spirito la peno kiun mi ĵus faris! Ĉar, fine, mi estas homo mizera kaj malforta. D. Car. (_kisante liajn manojn_).--Se mia amo, se mia dankemeco sufiĉos konsoli vin pro tia perdo... D.a Ire.--Tial ke ĉi tiu estas D. Carlos! Nu, nu, mi... D. Die.--Li kaj via filino freneziĝis pro amo, ĉar vi kaj la onklinoj konstruadis kastelojn en la aero, kaj plenigadis mian cerbon je iluzioj kiuj malaperis kiel sonĝoj... Tiel rezultas trouzo de rajto, de subpremado de juneco, tiaj estas la certigoj kiujn donas gepatroj kaj zorgantoj, kaj tia la konfido kiun oni povas havi je la jeso de knabinoj... Per ŝanco mi ekkonis la eraron en kiu mi troviĝis... Ho, ve al tiuj kiuj ĝin ekkonas tro malfrue! D.a Ire.--Resume, Dio igu ilin bonaj, kaj ili ĝojadu multajn jarojn... Venu tien ĉi, sinjoro, venu; mi volas ĉirkaŭpreni vin... (_D. Carlos kaj donja Irene ĉirkaŭprenas sin, donja Francisca genufleksas kaj kisas ŝian manon._) Filino, Francinjo, vere vi faris bonan elekton... Li estas sendube bela viro... Iomete brunulo, sed li havas okulrigardon tre sorĉigan. Rita.--Ja, diru tion, ĉar la knabineto nenie suspektis ĝin... Fraŭlino, milionon da kisoj. (_Donja Francisca kaj Rita kisas sin reciproke, elmontrante grandan kontenton._) D.a Fran.--Ĉu vi vidas kiom da ĝojo?... Kaj vi, ĉar vi amas min multe... ĉiam, ĉiam vi estos mia amikino. D. Die.--Bela Francinjo (_li ĉirkaŭprenas donja Francisca_), akceptu la unuajn ĉirkaŭprenojn de via nova patro... Mi ne timas plu la izolecon kiu minacis mian maljunan aĝon... Vi (_ekkaptante la manojn de donja Francisca kaj D. Carlos_), estos la ĉarmo de mia koro; kaj la unua frukto de via amo, jes, gefiloj miaj, tiu mem... nepre, tiu estos mia. Kaj kiam mi karesos lin ĉe miaj brakoj, mi povos ekdiri: Al mi devas la vivon tiu ĉi nepeka infaneto; se liaj gepatroj vivas, se ili estas feliĉaj, mi estas la kaŭzo. D. Car.--Benita estu tiom da boneco! D. Die.--Gefiloj, benita estu tiu de Dio. FINO Noto de transskribinto: La originala libro havis multajn preserarojn. Mi silente ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris. *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA JESO DE KNABINOJ: TRIAKTA PROZA KOMEDIO *** Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that: • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.” • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works. • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. • You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate. While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate. Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org. This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.