The Project Gutenberg eBook of The Esperantist, Vol. 1, No. 10

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: The Esperantist, Vol. 1, No. 10

Editor: H. Bolingbroke Mudie

Release date: October 6, 2011 [eBook #37642]
Most recently updated: January 8, 2021

Language: English, Esperanto

Credits: Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online
Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This
book was produced from scanned images of public domain
material from the Google Print project.)

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK THE ESPERANTIST, VOL. 1, NO. 10 ***

Transcriber’s Notes

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

No. 10.

Aŭgusto, 1904.

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS.

Page
La Marseillaise (translated by Ben Elmy)145
The Merchant and the Robbers (O.W., France)146–148
The Mysterious Wedding (translated by Elise Bauer)148–150
A First Lesson in Esperanto (Compiled by Rev. R. A. Davis)151–4
Our Progress155
Some Adventures of Bagh, the Tiger (Alfred T. Simper)156
An Unsentimental Love-Song to a Wife (Clarence Bicknell)157
To a Wee Girlie (Edward Metcalfe, M.A., Oxon)157
Lu, Dear Lu! (Coon Song, translated by C. W. T. Reeve)157
Items of Interest158
The Simple-Minded One (E.W.)159
Correspondence Page160
For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:—

N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

NOTICE IS HEREBY GIVEN, that on September 1st the Price of all Back Numbers of "The Esperantist," from No. 2 to No. 8, will be raised to Sixpence instead of Fourpence a Copy.

This is because the stock is nearly exhausted. The cost of No. 1 is still 2s. 6d., at which price the Editor has still three copies for disposal.


All Communications and Contributions should be sent direct to the Editor, at his Private Address, 67, KENSINGTON GARDENS SQUARE, LONDON, W.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

Kiam ni estos en Havro ni kunkantu

LA MARSEILLAISE.

Por la okazo tradukita de Ben Elmy, je 12. 7. 04.

Alvenu, | ho patrujin | fanoj!
Nun estas | nia glora | tag’;
Jen, kontraŭ | ni de la ti | ranoj
Lev | iĝas sangminaca | flag’: (bis)
Ĉu aŭdas | vi en la kamp | aro
Kru | elajn bruojn de sol | dat’?
Li | portas morton sen kom | pat’
Al la edz | in’ kaj junul | aro.
Ĥoro:
Land | anoj, armu | vin!
Bat | alu en kom | bin’!
Ni | marŝu, | ke l’ mal | pura sang’
Flu | adu ĝis la | fin’!
Do kion | volas sklava | maso,
La perfid | uloj kaj la | reĝ’?
Por kiu | tiom da fra | kaso,
La feraj | ĉenoj, fera | leĝ’? (bis)
Al vi, ho | Francoj, l’ insult | eco
A | signas tion, ankaŭ | pli
Me | ditas ke deviĝu | vi
Eĉ al an | tikva la sklav | eco!
Ĥoro:
Landanoj, armu vin!
Batalu en kombin’!
Ni marŝu, ke l’ malpura sang’
Fluadu ĝis la fin’!
Tiranoj, | tremu; perfid | antaj,
De l’ homo | kaj parti’ de | grad’!
Post provoj | patromortig | antaj,
Vin | sekvos honto kaj pun | ad’! (bis)
Ni ĉiuj | volas vin bat | ali;
Se | falos iu per la | mort’,
Franc | ujo kontraŭ lia | sort’
Al | ian naskos rebat | ali.
Ĥoro:
Landanoj, armu vin!
Batalu en kombin’!
Ni marŝu, ke l’ malpura sang’
Fluadu ĝis la fin’!
Patruja | Amo, sankta, | pia,
Konduku | nin, kun venĝa | man’;
Ha Liber | eco, kara | nia,
Klopodu | kontraŭ la ti | ran’! (bis)
Alflugu | Venko kun fa | voro
Al | nia helpo sub stand | ard’;
Kaj | estu tie en ri | gard’,
Triumfo | ĝia, nia | gloro!
Ĥoro:
Landanoj, armu vin!
Batalu en kombin’!
Ni marŝu, ke l’ malpura sang’
Fluadu ĝis la fin’!

[Niaj legantoj memoros, ke Franco verkis por The Esperantist, No. 1, bonegan tradukon de la Angla nacia himno. Ni do esperas, ke niaj Francaj kunbatalantoj ŝatos tiun ĉi tradukon de sia nacia kanto tiel, kiel ni ŝatas la nian. La tradukinto sendis ĝin al ni nur du tagoj post kiam ni proponis ĝin, al li por ke ĝi estu kunportata kun ni en Havron! Mil dankojn!—Redaktoro].

The ‘First Thursday’ Meeting for Subscribers has been discontinued for the present. Members’ Monthly Meetings as usual, at 6 p.m., 5, Bishopsgate St. Within, E.C.

146

LA KOMERCISTO KAJ LA RABISTOJ.

Originale verkita de O.W. 7074 (Francujo).

Mi estis tute juna kiam oni rakontis al mi tiun historion. Jam multe da tempo pasis de tiu tago, jaroj post jaroj; sed ĝi tiel impresis min, ke mi neniam ĝin forgesis, kaj eĉ ne ĝin forgesos. Nepre mi ne ĝin rakontos al vi tiel agrable, kiel oni rakontis ĝin al mi, sed mi petas de vi indulgon. Estu do malseveraj por aŭskulti min.

Estis foje riĉa komercisto kiu ne okupiĝis plu pri la negoco kiu loĝis kastelon kuŝitan meze de granda parko, plena je maljunaj, dikegaj kaj altkreskaj arboj. Ĝi estis tute ĉirkaŭita de altaj muroj. Bela ferpordego estis je la enirejo de la parko, kie komencis larĝa kaj longa aleo, ĉiuflanke ombrigita de la arboj. La komercisto havis edzinon kaj du filinojn, kiujn li amis tre varmege.

"Mi estos devigata lasi vin hodiaŭ por aliri la najbaran urbon," li diris al sia edzino kaj al siaj filinoj: "Mi estas ricevonta grandan sumon da mono, kiun oni ŝuldas al mi de longe, kaj kiun oni devas liveri al mi hodiaŭ. Mi ne povos reveni frue, sed nenion timu, vi scias ke mi ne havas ian malamikon en la lando; mi do revenos hejmen sendanĝere."

"Ho!" ekkriis lia edzino, "ne aliru la urbon, mi antaŭsentas, ke okazos al vi malbonaĵo, mi timas ke oni mortigos vin pro la granda sumo da mono, kiun vi kunportos kun vi."

"Ĉu mi neniam aliris la urbon? Ĉu mi neniam kunportis multe da mono? Ĉu mi iam revenis hejmen tre malfrue, renkontinte danĝeron?"

"Jes, jes, estas vere, sed tiun ĉi fojon, mi ne scias kial, mi timas, mi timegas. Ne deiru, mi petegas vin."

La infaninoj diris kiel sia patrino, sed la patro mokis ilin, kaj, posttagmeze, li kisis sian familion, diris al ili: "Ĝis la revido," kaj rajdante sur bona kaj obeema ĉevalo, li fortrotis.

Longa estis la vojiro, kaj nevarma la vetero. Nenio okazis dum la vojaĝo, kaj la komercisto alvenis en la urbon. Tie li ricevis la monon ŝulditan al li, kaj faris aliajn aferojn. Poste li eniris la gastejon, kie estis lia ĉevalo. Bonapetite li vespermanĝis, kontenta pro la bona sukceso de siaj aferoj; tamen li memoris pri la malgajaj paroloj de sia edzino, kaj li ne povis ne pensi pri ili.

Sed, kiam li finis manĝi, li pagis sian elspezon, seligis sian ĉevalon kaj forrajdis kunportante sian monon en monsaketo, alpendita per rimeno ĉirkaŭ la kolo.

Gaje fortrotis la ĉevalo, kiu blekis pro ĝojo, ĉar oni estis bone zorginta pri ĝi en la hotelo, kaj la bela kaj bonrasa besto bone sciis, ke ĝi aliras sian hejmon.

Malgraŭ la nevarmeco, oni sentis ke en la aero estis iom da fulmatondro, kaj oni vidis je la horizonto kelkajn palajn fulmetojn.

Kiel mi jam diris, la vojiro estis longa, kaj nur post du horoj la komercisto alvenus sian hejmon. Li ne rapidigis sian ĉevalon, sed permesis ĝin marŝi laŭvole; ĉar li sciis ke, kiam ĉevalo realiras al sia ĉevalejo, ĝi ne haltas, tute kontraŭe, ĝi rapidas.

Ili devis trapasi grandan tre densan arbaron, kaj la radioj de la luno ne trairis la branĉojn, sed la ĉevalo, oni diras, nokte vidas.

Tiuj altkreskaj arboj, nigraj kaj malgajaj, ŝajnis en tiu malluma vespero tute funebraj, oni kelkafoje aŭdis la kriojn: Hu Hu! de la paserstrigoj, kiuj en ĉiuj landoj estas opiniataj esti funebra antaŭsigno.

La komercisto, iom maltrankvila, nenion vidante en la profunda mallumo, konfidis al sia bona ĉevalo por sekvi la taŭgan vojon por realiri hejmen. Sed pasis multe da tempo, kaj li ne alvenis al sia domo. La ĉevalo kiu estis erarinta, ne sciis plu kien iri. Li kaj ĝi ne rekonis la lokon, li ekscitis la bonan beston por ĝin antaŭenirigi, sed sensukcese.

Kion fari? Kie mi estas? Estas tute malvarme kaj, se mi estos devigata pasigi tie ĉi la nokton, mi mortos pro malvarmeco, aŭ kredeble la lupoj manĝos min. Kaj miaj karaj infanoj, mia amema edzino! Kion ili pensos ne revidante min? Ili kredos, ke oni mortigis min! Kiom mi bedaŭras, ke mi ne obeis iliajn konsilojn.

Tiuj malgajaj pensoj plenigis lian animon, sed, ne perdinte tute kuraĝon, li provis trovi la taŭgan vojon; li do prenis sian ĉevalon per la brido; kaj post kelkaj momentoj, je la ekstremaĵo de ia vojeto, li ekvidis lumon. Li eniris tiun aleeton dirante al si, ke almenaŭ li trovos rifuĝejon por si kaj sia ĉevalo. La malaltaj branĉoj batis lian vizaĝon kaj malfacile ili ambaŭ antaŭeniris. Fine ili alvenis al maldensejo, kie li vidis la ruinojn de antikva kastelo, kun granda korto kaj altega turo. Meze de la korto estis fajro, kies lumecon li estis ekvidinta.

La vojaĝanto kondukis sian ĉevalon en la teretaĝan ĉambron de la turo, kaj li alligis ĝin per la brido al hoko fiksita en la muro. Li elprenis unu pistolon, kiu estis en unu el la selsakoj, kaj metis ĝin en sian zonon. Sur la tero estis multe da folioj, sendube tie alportitaj de la vento. La 147 ĉevalo do havus bonan kuŝejon. Poste li alproksimiĝis al la fajro por varmigi sin. Post iom da tempo, plivarmigite, li intencis kuŝiĝi por ripozi atendante la taglumon. Tamen li estis maltrankvila: kiu ekbruligis tiun fajron? Kia estas tiu antikva kastelo kiun mi ne konas kaj pri kiu mi neniam aŭdis? Tiuj, kiuj ekbruligis la fajron sendube revenos.... Kaj ĉiam la penso pri la antaŭsentoj de lia edzino revenis en lian memoron.

Sed li estis tre laca kaj li falis pro laceco; li pretiĝis por envolvi sin en sian mantelon, kaj etendiĝi teren apud la fajrejo ... kiam subite li aŭdis bruadon de paŝoj kaj de kantoj. La voĉoj ŝajnis ebriaj, kaj li tre timis.

Kiaj estas tiaj homoj kiuj venas je tiu horo en tiun dezertan lokon? Nepre ili estas rabistoj kiuj ne sole rabos min sed ankaŭ min mortigos. Tiaj estis la pensoj de nia timegata heroo. Li tuj stariĝis, forkuris al la turo ne atendante la novvenantojn, kaj, kaŝinte sin malantaŭ kolono en la teretaĝa ĉambro de la turo, li vidis per la lumo de la fajro grandan amason da viroj, kiuj eniras la korton. Li tuj vidis, ke ili estas rabistoj. Ili ja havis ĉiuspecajn armilojn, kaj sovaĝajn kaj kruelajn vizaĝojn. Ili freneze kantas kaj ŝajnas ĝojegaj.

"Nu! Kunuloj," diris la Kapitano, altkreska viro kun la vizaĝo nigrharplena, kun tigraj okuloj. "Nu! ni noktmanĝu kaj trinkadu! Poste ni dividos la kaptaĵon. Vi ĉiuj estos kontentaj hodiaŭ, kaj mi vetus, ke kelkaj el vi aliros por loĝiĝi en la urbon, kaj tie travivos kiel honestuloj de ĉiuj respektataj, kaj honoritaj, iom pli malfrue, per altaj rangoj kaj ordenoj!"

Samtempe li ridegis, kaj ĉiuj imitis lin.

"Ja, ni efektivigis hodiaŭ belegan, mirindan aferon. Mi bone sciis, ke riĉa komercisto estus forestinta de sia kastelo kaj mi faris uzon el la okazo por vin alkonduki en ĝin, kie ni ĉiom kaptis. La kastelmastrino kaj ŝiaj filinoj estas forkurintaj, kaj ni, por nin varmigi, ekbruligis la kastelon. Certe, en tiu ĉi momento, ĝi estas nur amasego da cindroj. La akiraĵo estas grandega, kaj kiel mi jam diris, ni estos ĉiuj riĉaj, ĉar vere, li estis tre riĉa, tiu komercisto. Ci do, kunulo, iru en la kelon, kaj alportu la manĝaĵojn kaj precipe multe da vino; ni devas festi nian mirindan sukceson!"

La juna kunulo obeis la ordonojn de sia Kapitano kaj, post kelkaj minutoj, ĉio estis preta. Ili manĝis kaj drinkadis kiel porkoj: la vino malaperis en iliajn gorĝojn kiel en funelojn.

Sed subite stariĝis la Kapitano, kaj teruravoĉe li ekkriis: "Je la diablo! iu alvenis tien ĉi dum nia forestado. Mi volas tion scii, tuj, je ĉiuj diabloj de la infero! Ĉu vi ne vidas, teruro kaj sango! ke oni enmetis lignon en la fajron, alie ĝi estus tute estingita, kaj nun, mil demonoj! ĝi estas tiel brila, kiel ĝi estis kiam ni foriris! Mi tion ripetas al vi, mil tondroj! iu tien ĉi venis kaj, se li surprizis niajn sekretojn, sango de Diablo! li devos morti senkompate."

"Jes, jes!" ekkriis la aliaj unuvoĉe, "ni mortigos lin! Ni mortigos lin!" kaj laŭ ĉiuj direktoj ili deiris.

La Kapitano eniris la teretaĝan ĉambron de la turo, kune kun kelkaj el siaj kunuloj, kaj, rigardinte en angulo, li ekvidis la ĉevalon.

"Ĝi ne alliĝis propramove, tiu ĉi ĉevalo!" ekkriis li: "kaj tiu, kiu ĝin alligis, ne estas malproksime de tie ĉi. Nepre ni lin kaptos, kaj ne estos por li kompato."

La malfeliĉa komercisto, kiu unue kaŝiĝis malantaŭ unu el la kolonoj, kiuj subtenas la arkojn, aŭdinte tiujn parolojn, alkuris al la ŝraŭbforma ŝtuparo, kiu estis en angulo de la ĉambro, kaj rapide supreniris la ŝtupojn. Kiam li estis proksime je la unua etaĝo, li haltis por aŭskulti la interparoladon de la rabistoj. "Li ne estas tie ĉi, sed kredeble li estas en la turo. Ni do supreniru!" diris tiuj ĉi.

Tion aŭdinte, la timegata komercisto surrampis al la dua etaĝo. Ĉien traserĉis la rabistoj, kaj la malfeliĉulo surrampis la etaĝojn, unu post la alia, ne trovante ian lokon por sin kaŝi.

Fine li alvenis sur la supraĵon: denta muro ĝin ĉirkaŭis.

Tie ĉi, do, mi estos devigata morti, li pensis, kaj adresis lastan penson al sia kompatinda edzino, al siaj malfeliĉaj infanoj, kaj li pretiĝis por ĵeti sin super la muro en la profundegaĵon, ne volante ke la rabistoj lin mortigu.

Li aŭdis la paŝojn de la serĉantoj, kiuj rapidas al la lasta etaĝo, kaj, instinkte rigardante la malplenaĵon antaŭ ol morti, li ekvidis ferbaron, fiksitan en la muro, kiun, en la antaŭaj tempoj, oni uzis por starigi la standardon de la kastelmastro; tute kovrita de rustaĵo estis tiu baro.

Jen, li pensis, estas mia lasta rimedo por provi min savi, la rabistoj ne rigardos eksteren kaj, kiam ili estos foririntaj, mi resupreniros la supraĵon.

Li do pasis super la muron, kaptis la ferbaron per la manoj, kaj tie apogis sin super la profundegaĵo. Li aŭdis la kriegojn de la rabistoj, kiuj, furiozaj nenion trovinte, blasfemis kiel demonoj, kaj malsupreniris la ŝtuparon.

La komercisto, iom trankviligita, ne aŭdinte plu ian brueton, decidis por realiri la supraĵon kaj, levante la okulojn por vidi la randon de la denta muro, li pretiĝis por ĝin kapti per la mano ... sed, kiel mi povos esprimi la teruron, kiu premis lian animon, kiam li vidis du okulojn, brilajn kiel fajra karbo, kiuj rigardis lin kruele. Tiam mokanta voĉo diris al li: "Nu! 148 kara komercisto, vi estas tre agrable lokata tie; tamen mi pli ŝatas mian lokon ol la via, sed nenion timu, mi ne volas mortigi vin."

Tion aŭdinte nia heroo rekuraĝiĝis, kaj li penis por atingi la muron per la mano, sed la rabisto diris al li: "Ne! mi ne volas mortigi vin, sed vi mortigos vin mem; kaj mi devas sciigi al vi ke, se vi penos por ekkapti la randon de la muro, mi tuj mortigos vin." Samtempe li direktis al lia vizaĝo pistolon.

La pendanto, kiu sentis, ke liaj fortoj foriĝas, faris lastan penon por ekkapti la muron, sed la laciĝo ne tion ebligis, kaj la skuo estis tiel forta, ke la ferbaro kurbiĝis; pli kaj pli, pro la malesperitaj penoj, kurbiĝas la ferbaro. Ĝi fine preskaŭ kontaktiĝas kun la muro.

La malfeliĉulo vidis, ke ne estas plu unu sola ŝanco por savi sin. Mil teruraj pensoj premegis lian animon. Pense li adresis lastan adiaŭon al sia familio. Tiam, per la maldekstra mano li fortege premegis la ferbaron kaj, per la dekstra, li prenis la pistolon kiun li estis enmetinta en sian zonon. Pro la mallumo la Kapitano ne ekvidis tiun geston. Direktinte ĝin al la vizaĝo de la rabisto, li diris: "Mi devas morti, sed ci ankaŭ mortos." Kaj li pafis; sed tiu lasta peno, tute senfortiginte lin, li duone svenis, lasis la ferbaron, kaj falis en la profundegaĵon...!

Sed, karaj Gelegantoj, nenion timu! nek por la honesta komercisto nek por la abomena Kapitano de la rabistoj.

La komercisto, lacega pri sia longa rajdado, estis ekdorminta sur sia ĉevalo, kiu kviete estis kondukinta lin ĝis lia hejmo. La subita halto ĉe la fera pordego de la parko vekigis lin, kaj li preskaŭ falis de ĝia dorso.

Aŭdinte la ĉevalon, la pordisto malfermis la pordegon, kaj, ĝoje blekante, la ĉevalo, kiu ne estis dorminta dum la vojaĝo, aliris al la domo.

Mi povas certigi al vi, ke la koro de la rajdanto perforte batadis, kiam li trairis la longan kaj malhelan aleon de sia parko, kaj li ne povos kredi, ke lia edzino kaj liaj infanoj estas ankoraŭ vivaj en la luksa kastelo.

Iliaj karesoj estis tute necesaj, por ke li kredu, ke lia malagrablega sonĝo ne estis vera.

Tamen li ĵuris, ke de nun, li ne plu iros al la urbo por reveni nokte sur ĉevalo.

LA MISTERA EDZIĜO.

Dana Rakonto de Henry Steffens, tradukita de Elise Bauer.

Nordokcidente de la insulo Zelando etendas sin malvasta duon-insula distrikto fruktodona, supersemita de vilaĝetoj, kaj kunigita kun la ĉeftero per mallarĝa sablaĵo. Super la sola urbo, kiun tiu ĉi duoninsulo posedas, la tero perdiĝas en la senkvietaj ondoj de la Kategato kaj prezentas terure sovaĝan kaj senfruktan vidaĵon. La mova sablo tie ĉi malaperigis ĉiun postsignon de kreskaĵoj, kaj la ventegoj kiuj blovegas el ĉiuj flankoj de la maltrankvila oceano ĉiam kaŭzadas ŝanĝon sur la supraĵo de la dezerto, kies sablaj montetoj alterne formiĝas kaj malaperas, senkvietaj kiel la ondoj, kiuj muĝadas ĉirkaŭe.

En tiu ĉi dezerta lando estis vilaĝo nomita Roerwig, ĉirkaŭ unu mejlo de la marbordo.

La mova sablo estas enteriginta la vilaĝon, kaj la loĝantoj, plimulte paŝtistoj aŭ fiŝkaptistoj, estas forlasintaj siajn dometojn proksimajn je la bordo. Unu sola konstruaĵo, la vilaĝa preĝejo, kiu staras sur monteto, ankoraŭ levas sian kapon super la nuda, ŝanĝema dezerto. Tiu ĉi preĝejo estis la scenejo de la sekvanta okazintaĵo.

Je la komenco de la lasta centjaro, la respektinda paroĥestro de Roerwig sidis en sia studejo en pia meditado. Estis jam noktomezo. La domo staris sur la rando de la vilaĝo, kaj la moroj de la loĝantoj estis tiel malmulte miksitaj kun malfido, ke rigliloj kaj seruroj estis nekonataj inter ili. Ĉiu pordo restis malfermita kaj negardita.

La noktlampo brulis malhele, la premanta silento de la malluma horo estis nur interrompata de la mallaŭta bruo de la maro, en kies ondoj la pala luno rebrilis. Subite la pastro aŭdis la pordon de la domo malfermiĝi kaj virajn paŝojn sur la ŝtuparo. Li atendis vokon al mortanto por alporti al li la lastan Sanktan Sakramenton kiam du fremduloj, envolvitaj en blankaj manteloj, rapide eniris en la ĉambron. Unu el ili alproksimiĝis, kaj ĝentile diris: "Sinjoro, vi havos la bonecon tuj sekvi nin. Vi devas fari edziĝan ceremonion; la geedzoj atendas vian alvenon en la preĝejo. Tiu ĉi sumo" daŭrigis la nekonatulo, vidiganta al la maljunulo monujon plenan je oro "sufiĉe rekompencos vin por via peno, kaj la maltrankviliĝo, kaŭzita de nia subita postulo."

La pastro rigardadis kun muta timo la fremdulojn, kiuj havis ion strangan, preskaŭ teruran en siaj mienoj. La postulo ripetiĝis kun tono serioza kaj komanda. Retrovinte sin de sia surprizo, la pastro komencis dolĉe komprenigi, ke 149 lia devo ne permesas al li fari tian solenan agon, ne konante la geedziĝontaj. Sed nun la alia fremdulo antaŭenpaŝis kun minaca mieno, kaj diris: "Sinjoro, vi havas vian elekton: sekvu nin kaj prenu la prezentitan sumon, aŭ rifuzu kaj tiu ĉi kuglo pasos tra via kapo."

Samtempe li levis sian pistolon al la frunto de la respektindulo kaj atendis lian respondon.

Tiu ĉi leviĝis, sin vestis, kaj sciigis al siaj vizitantoj, kiuj ĝis nun estis parolantoj Dane, sed kun alilanda akcento, ke li estas preta por sekvi ilin.

La misteraj alilanduloj nun silente marŝis tra la vilaĝo, sekvataj de la pastro.

Estis malluma aŭtuna nokto, la luno jam malsupreniris; sed, forlasinte la vilaĝon, la maljunulo ekvidis kun teruro kaj miro, ke la malproksima preĝejo estas lumigita. Liaj akompanantoj, envolvitaj en siaj blankaj manteloj, rapide marŝis antaŭ li tra la nuda sabla ebenaĵo.

Alveninte ĉe la preĝejo, ili kovris liajn okulojn, flanka pordo malfermiĝis kun bone konata brueto, kaj la pastro sentis sin puŝatan en amason da personoj. Tute ĉirkaŭe li aŭdis murmuron de voĉoj kaj, proksime al li, paroladon en lingvo nekonata al li, sed li pensis ke ĝi estas Rusa. Starante senhelpa, okulkovrita, premata de ĉiuj flankoj, kaj tre konfuza, li sin sentis kaptatan de vira mano kaj violente tiratan tra la amason. Fine ŝajnis al li kvazaŭ la homoj malantaŭeniris; oni forprenis la bandaĵon de liaj okuloj, kaj li sin trovis starantan, kun unu el la fremduloj, antaŭ la altaro.

Vico da grandaj brulantaj kandeloj en belegaj arĝentaj kandelingoj ornamis la altaron. La preĝejo mem estis belege iluminita per sennombraj kandeloj. Se antaŭe dume liaj okuloj estis kovritaj, la murmurado de la ĉirkaŭa amaso estis pleniginta lian animon je konsterno, li nun ne malpli miriĝis je la neinterrompita silento, kiu reĝis en la preĝejo. La flankaĵoj kaj benkoj estis superplenigitaj, sed la meza trairejo estis tute malplena, kaj en ĝi li ekvidis nove malfermitan tombon. La ŝtono, kiu estis kovrinta ĝin, estis apogita kontraŭ benko ĉirkaŭ li, li vidis nur virajn estaĵojn sed sur unu el la malproksimaj benkoj li kredis distingi virinan formon. La silento daŭrigis malmultajn minutojn, dum kiuj nenia movo estis vidata inter la kolektiĝaro.

Fine viro, kies belega vestaĵo distingigis lin de la aliaj, kaj anoncis lian altan rangon, leviĝis kaj rapide trapaŝis la malplenan trairejon. Liaj paŝoj resonadis tra la konstruaĵo kaj ĉiuj okuloj sin turnis sur lin. Li estis de meza kresko, kun larĝaj ŝultroj kaj fortaj membroj. Lia irado estis komanda, lia vizaĝ-koloro flavabruna, liaj haroj korv-nigraj, liaj trajtoj severaj, kaj liaj lipoj kunpremitaj kvazaŭ en kolero. Granda agla nazo plifortigis la arogantecon de lia mieno, kaj densaj mallumaj brovoj malaltiĝis super liaj fervoregaj, brulaj okuloj. Li portis verdan veston kun larĝaj oraj galonoj kaj brilanta stelo. La fianĉino, kiu nun staris genue apud li, estis riĉege vestita. Ĉielblua vesto, arĝente ornamita, envolvis ŝiajn delikatajn membrojn kaj falis en larĝaj faldoj sur ŝian gracian figuron; diademo brileganta je diamantoj ornamis siajn malhelajn harojn. Ŝiaj trajtoj estis belegaj, kvankam malespero nun montriĝis en ili; ŝiaj vangoj estis palaj kiel tiuj de malvivulo, ŝiaj okuloj malsekaj je ploroj kaj ŝiaj senpovaj brakoj pendis senmove apud ŝia preskaŭ senviva korpo.

Genue antaŭ la altaro la figuro de morto, ŝajnis ke teruro estis rigidiginta ne sole ŝiajn vivemajn povojn sed ankaŭ ŝian konscion.

La pastro nun ekvidis proksime al li maljunan malbelulinon, en multekolora vesto, kun sang-ruĝa turbano sur ŝia kapo, kiu rigardadis la genufleksantan fianĉinon kun esprimo de Furio. Li ankaŭ ekvidis malantaŭ la fianĉo viron de grandega kresko kaj malluma vido, kies okuloj estis senmove fiksitaj tere. Terurigite la pastro staris muta dum kelke da tempo ĝis elvokanta rigardo de la fianĉo memorigis al li la ceremonion, kiun li devis fari.

Sed la necerteco ĉu la geedziĝontoj komprenas lian lingvon estis por li nova fonto de maltrankvileco. Tamen li kuraĝis demandi la nomojn de la gefianĉoj. "Neandro kaj Feodora" estis la respondo farita en malĝentila voĉo.

La pastro nun komencis legi la preĝojn kun tremanta voĉo. Ofte li eraris kaj haltis por ripeti la vortojn, sed nek la fianĉo nek la fianĉino ŝajnis rimarki lian konfuzon, kaj tio ĉi plicertigis al li ke ili nekomprenas lian lingvon. Adresinte la demandon: "Neandro ĉu vi volas havi tiun ĉi virinon por via edzino," li dubis ĉu li ricevus ian respondon, sed je lia miro, la fianĉo respondis jese, kun laŭta, preskaŭ kria voĉo, kiu resonadis tra la preĝejo, dume profundaj ĝemoj de la tuta aŭditorio akompaniis la teruran "Jes!" kaj tremeto, kiel la rebrilo de malproksima fulmo pasis super la vizaĝo de Feodora. Tiam la pastro turnis sin al ŝi kaj diris pli laŭte por veki ŝin el ŝia svenadego: "Feodora, ĉu vi volas havi tiun ĉi viron por via edzo?" La senviva formo antaŭ li ŝajnis reviviĝi ĉe tiu ĉi demando, ŝiaj lipoj tremadis, ekbrilo de fajro radiis en ŝiaj okuloj, ŝia brusto leviĝis kaj malleviĝis, ploroj mallumigis la brilon de ŝiaj okuloj, kaj la "Jes" elvenis kiel krio de dolorego de mortanto, kaj ŝajnis trovi eĥon en la sonoj de ĉagrenego, kiuj ekvenis de la ĉirkaŭa amaso. La edzino falis en la brakojn de la abomeninda maljunulino.

Kelkaj minutoj pasiĝis en terura silento, la pala 150 preskaŭ senviva virino denove genufleksis kvazaŭ en profunda svenado, kaj la ceremonio estis finita. Nun la edzo leviĝis kaj kondukis sian edzinon al ŝia antaŭa sidejo, sekvata de la grandegulo kaj la malbelulino. Tiam la du fremduloj reaperis kaj, kovrinte la okulojn de la pastro, puŝis lin perforte ekster la pordon, kiun ili riglilis interne. Dum kelkaj minutoj li penis kolekti sin, kaj estis necerta ĉu la terura sceno kun siaj rimarkindaj cirkonstancoj ne estis sonĝo. Sed, forŝirinte de siaj okuloj la bandaĵon, li vidis antaŭ li la lumigitan preĝejon, li aŭdis la murmuron de la amaso kaj li estis devigata kredi je ĝia realeco.

Por vidi la finiĝon, li sin kaŝis en angulo de la konstruaĵo kaj, aŭskultante li aŭdis la voĉojn plilaŭtiĝi, fervora malpaco fariĝis, li kredis rekoni la voĉon de la edzo, komandantan silenton.

Sekvis longa paŭzo.

Subite, pafo eksonis. Krio de virina voĉo aŭdiĝis.

Denove paŭzo, poste sonadis la batoj de laboriloj, kiuj daŭrigis preskaŭ kvaronon da horo.

Tiam la kandeloj estingiĝis, la murmuro rekomencis, la pordo malfermiĝis kaj aro da personoj ekkuris el la preĝejo kaj rapidis al la maro.

La maljuna pastro eliris el sia kaŝejo kaj rapidis returnen en la vilaĝon, kie li vekis la najbarojn kaj amikojn, por rakonti al ili sian nekredeblan kaj mirindan aventuron. Sed ĉio, kio ĝis nun estis okazinta inter tiuj ĉi simplaj homoj, estis estinta tiel kvieta kaj ordinara, ke alia teruro atakis ilin. Ili kredis, ke ia malfeliĉa akcidento estis detruinta la spiriton de ilia amata estro. Tiu ĉi havis grandan malfacilecon venigi kelkajn el ili al la preĝejo, armitajn de hakiloj kaj fosiloj.

Mateniĝis, kaj kiam la bona pastro kune kun siaj kunuloj supreniris la monteton, ili ekvidis militan ŝipegon apud la marbordo, kun veloj streĉitaj, forveturantan al la nordo.

Je tia mirinda vidaĵo en tiu ĉi malproksima regiono la vilaĝanoj jam ŝanceliĝis forĵeti rakonton de la pastro kiel neverŝajna, kaj ili inkliniĝis ankoraŭ pli kredi ĝin, vidante ke la pordo de la preĝejo estis malfermita perforte. Plenaj je atendoj ili eniris kaj la pastro montris al ili la tombon malfermita en la nokto. Estis facile vidi, ke la ŝtono estis levita kaj remetita. Ili faris uzon de siaj iloj, kaj baldaŭ nova, riĉe ornamita ĉerko aperis. La maljunulo malsupreniris en la tombon kun malpacienco de junulo. Aliaj lin sekvis, kaj ili kune forlevis la kovrilon. Tiam la pastro trovis siajn antaŭsentojn certigitajn. En la ĉerko kuŝis la mortigita edzino, kuglo estis penetrinta ŝian bruston ĝis la koro. La belega diademo, kiun ŝi estis portinta, estis malaperinta, sed la freneza esprimo de ĉagreno estis forlasinta ŝian vizaĝon kaj ĉiela trankvileco kuŝis sur ŝiaj trajtoj.

La maljunulo sin ĵetis genuen apud la ĉerko, kaj ploregis kaj preĝis laŭtavoĉe por la animo de la mortigitino, dume liaj akompanantoj staradis mutaj kaj terurigitaj.

Li sin kredis devigita sciigi la okazintaĵon al sia estro la Episkopo de Zelando, kaj, ĝis la alveno de ia ordono, li ĵurigis ĉiujn siajn amikojn gardi la sekreton. Baldaŭ persono de altega rango alvenis el la ĉefurbo, demandis pri ĉiuj cirkonstancoj, vizitis la tombon, laŭdis la observitan silenton kaj diris, ke la tuta okazo devas por ĉiam restadi sekreto.

Samtempe li minacis per severa puno ĉiun, kiu kuraĝus paroli pri ĝi.

Post la morto de la paroĥestro, oni trovis en la paroĥa registro-libro skribon, rakontantan tiun ĉi aferon. Kelkaj kredas, ke ĝi havas ian sekretan kunigon kun la violentaj politikaj ŝanĝoj, kiuj havis lokon en Rusujo post la morto de Katerino kaj Petro I., sed estas malfacile, se ne neeble, solvi la profundan enigmon de tiu mistera edziĝo.

Pakaĵo por Avo!—Nun, do! ekkriis knabineto, dum ŝi serĉis tirkeston:

"Avo ja iris en ĉielon sen liaj okulvitroj! Kion li faros?"

Iom poste, kiam oni supozis, ke alia parenco en la domo estis morte malsana, ŝi kuris al lia litflanko kun la avaj okulvitroj en ŝia mano, kaj diris:

"Vi estas mortonta?"

"Oni diris al mi tion."

"Ironta al ĉielo?"

"Mi ĝin ja esperas!"

"Nu, jen la okulvitroj de avo, volu preni ilin al li!"

(J.T.).

La Vilaĝanino kaj ŝia Laktokruĉo.—Vilaĝanino portante sur ŝia kapo kruĉon da lakto, piediris vigle, kaj samtempe pripensadis: "La mono, kiun mi ricevos por tiu ĉi lakto ebligos min pligrandigi mian kvanton da ovoj ĝis mi havos tri centojn. La ovoj produktos almenaŭ ducent kvindek kokidojn. Tiuj kokidoj estos taŭgaj por vendejo ĵus kiam la kortbirdaro estos ĉiam kosta; tiel ke mi nepre havos sufiĉe da mono por aĉeti novan robon. Vestita je tiu robo, mi iros al la foiro, kien ĉiuj junuloj penados por min akompani; sed, ne! mi rifuzos ĉiun el ili per kapŝanceligo." Kontentega je tia ideo, la fraŭlino ne povis deteni sin, kaj, nekonscie, movis sian kapon, laŭ la penso, kiu ŝin posedis, kiam subite falis la kruĉo da lakto, kaj ŝia tuta fantazia feliĉo tuj malaperis.

"Ne kalkulu viajn kokidojn antaŭ ol ili elŝeliros."

(6266).

151

A FIRST LESSON IN ESPERANTO.[*]

UNU.A LECION.O PRI ESPERANT.O.

Compiled by Rev. R. A. Davis.

A (ah as in half)—A, adjective; AS, present tense; ANTA, pres. part. act.; ATA, pres. part. pass.

E (ei as in eight)—E, adverb.

I (ee as in three)—I, infinitive; IS, past tense; INTA, past part. act.; ITA, past part. pass.

O (o as in No.)—O, noun; OS, future tense; ONTA, fut. part. act.; OTA, fut. part. pass.

U (wo as in two)—U, imperative; US, conditional.

AJ, i in five; AŬ, ou in out; OJ, oy in boy; C = ts; Ĉ = ch (church); G = g in go; Ĝ, g in George; J, y in yes = plural; Ĵ, s in pleasure; N, accusative or direct object, motion towards, direction, time, dates, duration, price, weight, measure; Ŝ, sh in cash; KN, KV, "I think no one should drink vinegar."

All vowels are rather long. The tonic accent marked ′ is in the last syllable but one.

I think someone is knocking—ringing. Mi pens.as ke oni frap.as—sonor.as.
Go and see who is there. Who is knocking? Ir.u kaj vid.u kiu est.as tie. Kiu frap.as?
Who is there? It is Mr. A. Kiu est.as tie? Ĝi est.as Sinjor.o A.
Come in. En.ir.u.
Good day, Sir. Bon.a.n tag.o.n, Sro (Sinjor.o).
How do you do? Kiel vi san.as?
Very well, Sir, thank you. Tre bon.e, Sinjor.o, mi dank.as vi.n.
Please close—lock—the door. Vol.u ferm.i—ŝlos.i—la pord.o.n.
Take a seat, please. Do you know me? Sid.iĝ.u, mi pet.as. Ĉu vi mi.n kon.as?
I have not the honour of knowing you. Mi ne hav.as la honor.o.n vi.n kon.i.
I am a stranger to you, but I am a friend of Mr. B. Mi est.as ne.kon.ata al vi, sed mi est.as amik.o de Sinjor.o Bo.

I have something to say to you. Mi hav.as io.n por dir.i al vi.
What do you want? What do you wish? Kio.n vi bezon.as? Kion vi vol.as?
I want to speak to you. Mi bezon.as parol.i kun vi.
Can I be of any use to you? Ĉu mi pov.as est.i util.a al vi?
Forgive me, but I have received a letter which I cannot understand. Pardon.u al mi, sed mi ricev.is leter.o.n kiun mi ne pov.as kompren.i.
Can you understand it? Ĉu vi pov.as kompren.i ĝin?
Show me the letter, perhaps I can (shall be able to) help you. Montr.u al mi la leter.o.n, ebl.e mi pov.os help.i vi.n.
It is a letter from one of my friends, but he has written it in some strange language. Ĝi est.as leter.o de unu el mi.a.j amik.o.j, sed li ĝin skrib.is en ia strang.a lingv.o.
Yes, he has written to you in Esperanto. Jes, li skrib.is al vi en Esperant.o.
Esperanto! What is that? I have never heard of it. Esperant.o! Kio est.as tio? Mi nen.iam aŭd.is pri tio.
It is the new international language. Ĝi est.as la nov.a internaci.a lingv.o.
But who speaks Esperanto? Sed kiu parol.as Esperant.o.n?
People-of-every-land, and they find the propagation of Esperanto exceedingly (.eg.) pleasurable. Ĉiu.land.an.o.j, kaj ili trov.as plezur.eg.a la propagand.o de Esperant.o.
152 Esperanto is the international language. By means of this language one can be understood by the whole world. You ought to learn it. Esperant.o est.as la internaci.a lingv.o. Per tiu.ĉi lingv.o oni pov.as est.i kompren.at.a de la tut.a mond.o. Vi dev.as ĝi.n lern.i.
Thank you. Now, kindly tell me what my friend wishes to say in his letter. Mi dank.as vi.n. Nun, vol.u rakont.i al mi tio.n, kio.n mi.a amik.o vol.as dir.i en si.a leter.o.

Now, let us continue our conversation about Esperanto—the most useful language. Nun, ni daŭr.ig.u ni.a.n inter.parol.ad.o.n pri Esperant.o—la util.eg.a lingv.o.
Is an international language possible? Ĉu internaci.a lingv.o est.as ebl.a?
Yes, and Esperanto is a very interesting language. You can make use of it whenever you need to write to persons living in foreign lands who possibly do not know your language, and whose native language you do not know. Jes, kaj Esperant.o est.as tre interes.a lingv.o. Vi pov.as util.ig.i ĝi.n kiam ajn vi bezon.as skrib.i al person.o.j loĝ.ant.a.j en fremd.a.j land.o.j, kiu.j ebl.e ne sci.as vi.a.n lingv.o.n, kaj kies naci.a.n lingv.o.n vi ne sci.as.
Wonderful! But how is it possible to do that? Suppose that the person addressed not only does not know the language, but, like me, has not even heard of it? Mirind.e! Sed kiel est.as ebl.e ti.o.n far.i? Supoz.u ke la adres.it.o ne nur ne sci.as la lingv.o.n, sed, kiel mi, eĉ ne aŭd.is pri ĝi?
You have only to send with your letter a small leaflet called "Little Vocabulary," and the person addressed will be able to understand your letter. Vi dev.as nur send.i kun.e kun vi.a leter.o mal.grand.a.n foli.et.o.n nom.at.a.n "Vort.ar.et.o," kaj la adres.it.o pov.os kompren.i vi.a.n leter.o.n.
Is it possible? Ĉu ĝi est.as ebl.a?
I assure you it is so. Mi vi.n cert.ig.as, ke est.as tiel.
Well, what is truly your opinion about it? What do you say about it? Nu, kio est.as ver.e vi.a opini.o pri ĝi? Kio.n vi dir.as pri ĝi?
I certainly think that it is a practical language for international correspondence, and that it is the only practical solution to enable everyone whatsoever to correspond with people living in other countries. I am convinced that it will be(come) a great gain (boon) for the world if it receives the attention which it deserves. Mi cert.e opini.as, ke ĝi est.as praktik.a lingv.o por inter.naci.a korespond.ad.o, kaj ke ĝi est.as la sol.a praktik.a solv.o por ebl.ig.i ĉiu.n ajn korespond.i kun ali.land.ul.oj. Mi est.as konvink.it.a ke ĝi (far.iĝ.os) est.os grand.a gajn.o por la mond.o se ĝi ricev.os la atent.o.n, kiu.n ĝi merit.as.
Bravo! I think that that is a magnificent idea. But I fear that few Englishmen will use it. Brave! Mi pensas, ke ĝi estas bonega ideo. Sed mi timas, ke malmultaj Angloj uzos ĝin.
Well, I have received a foreign publication, and it contained a leaflet. What do you think it was? It was "A Directory of Tradespeople accepting the use of Esperanto"! If the foreign tradespeople are accepting the use of Esperanto, English tradespeople must accept it too. Nu! mi ricevis fremdan eldonaĵon, kaj ĝi enhavis folieton. Kion vi pensas ke ĝi estis? Ĝi estis:—"Adresaro de la Komercistoj akceptantaj la uzadon de Esperanto." Se la fremdaj komercistoj akceptas la uzadon de Esperanto la Anglaj komercistoj devos akcepti ĝin ankaŭ.
Well, I, at least, will begin to learn. I believe that perhaps the use of Esperanto will help me in my business. How can I begin to learn Esperanto? Nu, mi, almenaŭ, komencos lerni. Mi kredas, ke eble la uzado de Esperanto helpos min en mia komerco. Kiel mi povos komenci lerni Esperanton?
I have some books for learning, and I will lend them you.[1] Mi havas lernolibrojn kaj mi prunte donos ilin al vi.
I thank you, but, pardon me, could you teach me? Mi dankas vin, sed, pardonu min, ĉu vi povus instrui min?
Yes, certainly, with pleasure. Jes, certe, kun plezuro.
You are very kind. When will you come? Vi estas tre ĝentila. Kiam vi alvenos?
What is the date to-day? I will come in a few days—next Saturday. Kian daton ni havas hodiaŭ? Mi venos post malmultaj tagoj, la Sabaton plej proksiman.
153 I will visit you any time that is agreeable to you. Mi vizitos vin tiam kiam estos agrable al vi.
Come as often as possible—every day if you like. Venu kiel eble plej ofte, ĉiutage, se vi volos.
I will do that willingly. Tre volonte mi faros tion.
I think I will come to you to-morrow, and from now I will visit you daily. Mi pensas ke mi venos morgaŭ, kaj de nun mi vizitos vin ĉiutage.
At what hour will you come to my house? Je kioma horo vi venos al mia domo?
I will come at 10.25. Mi venos je la dek-dudek-kvin.
We can begin to-day. I can give you the first lesson now; do you consent to that? Ni povas komenci hodiaŭ. Mi povas doni al vi la unuan lecionon nun; ĉu vi konsentas al tio?
Yes, certainly, with pleasure. I consent heartily. Jes, certe, kun plezuro; tutkore mi konsentas.
Here are the books. Have you a grammar? Jen estas la libroj. Ĉu vi havas gramatikon?
Yes, here it is; but I cannot find the dictionary. Jes, jen ĝi estas; sed mi ne povas trovi la vortaron.
I cannot find it anywhere in the room. Mi ne povas trovi ĝin ie en la ĉambro.
Have you put it anywhere? Ĉu vi metis ĝin ien?
I cannot remember. Mi ne povas memori.
Where are your other books? Kie estas viaj aliaj libroj?
They lie on the table in the dining-room. Ili kuŝas sur la tablo en la manĝoĉambro.
I have neither pencil nor pen. Mi havas nek krajonon nek plumon.
If you have a pen or pencil, kindly lend it me. Se vi havas plumon aŭ krajonon, volu aminde prunte doni ĝin al mi.
Have you a better pen than this, for I cannot write with it? Ĉu vi havas pli bonan plumon ol tiu ĉi, ĉar mi ne povas skribi per ĝi?
Where are your pencils or pens? Kie estas viaj krajonoj aŭ plumoj?
They are in that box by the inkstand. Ili estas en tiu skatolo apud la inkujo.
There are not many pens in the pen box. Ne estas multaj (multe da) plumoj en la plumujo.
I want a penholder. Are you writing? Mi bezonas plumingon. Ĉu vi skribas?
I cannot understand your writing. Mi ne povas kompreni vian skribaĵon.
[2]Always write legibly! Ĉiam skribu legeble!
How do you pronounce this word? Kiel vi elparolas tiun ĉi vorton?
What is the meaning of this word? Kio estas la signifo de tiu ĉi vorto?
Do you understand this lesson? Ĉu vi komprenas tiun ĉi lecionon?
Yes, I understand it well. Jes, mi komprenas ĝin bone.
Can you not understand me? Ĉu vi ne povas kompreni min?
Yes, Sir, I understand you. Jes, Sro, mi komprenas vin.
Why don’t you answer? Why are you silent? Kial vi ne respondas? Kial vi silentas?
I cannot do my exercise correctly. I cannot do my exercises, for I have no dictionary. Mi ne povas korekte fari mian ekzercon. Mi ne povas fari miajn ekzercojn, ĉar mi ne havas vortaron.
I will see about the dictionary, and perhaps I will send it to you to-morrow. Mi zorgos pri la vortaro, kaj eble mi sendos ĝin al vi morgaŭ.
What would you do if you were I? What do you advise me to do? Kion vi farus se vi estus mi? Kion vi konsilas al mi fari?
I advise you to learn these easy exercises in this book by heart. Mi konsilas vin lerni parkere tiujn ĉi facilajn ekzercojn en tiu ĉi lernolibro.
You will soon be able without trouble to read and speak Esperanto. You must remember these rules. Vi baldaŭ povos senpene legi kaj paroli Esperanton. Vi devas memori tiujn ĉi regulojn.
I shall never forget them. Mi neniam forgesos ilin.
When you believe your acquisition of Esperanto is sufficient to begin corresponding, you can have your name entered amongst the Esperantists whose names appear in the Adresaro. Kiam vi kredos, ke via akiro de Esperanto estas sufiĉa por komenci korespondadon, vi povos enskribigi vian nomon inter la Esperantistoj, kies nomoj aperas en la Adresaro.
Do you want anything? Ĉu vi bezonas ion?
I want the books which you have lent me. Mi bezonas la librojn kiujn vi prunte donis al mi.
154 Here are the books. Jen estas la libroj.
I will read each one carefully before I return it to you. I shall read that book to-morrow morning. I shall read for two hours every day. If I read this book at the rate of two pages an hour, I shall finish it in three weeks or a month. Mi legos ĉiun zorge antaŭ ol mi redonos ĝin al vi. Mi legos tiun libron morgaŭ. Mi legos du horojn ĉiutage. Se mi legos po du paĝoj en ĉiu horo, mi finos ĝin en tri semajnoj aŭ unu monato.
Whose book is this? Kies libro tiu ĉi estas?
This book belongs to my wife. Tiu ĉi libro apartenas al mia edzino.
I have found the dictionary. Mi trovis la vortaron.
Where was it? Kie ĝi estis?
I found it in my box. Mi trovis ĝin en mia skatolo.
I shall buy these books. I shall read every Esperanto book that I get. The more I hear of Esperanto the more I like it. Mi aĉetos tiujn ĉi librojn. Mi legos ĉiun Esperantan libron kiun mi ricevos. Ju pli mi aŭdas pri Esperanto, des pli mi ŝatas ĝin.
[3] Always employ Esperanto when you write to me. Ĉiam uzu Esperanton, kiam vi skribos al mi.
Your idea is very good. I will write as often as possible, as soon as possible; in a few days. Via ideo estas tre bona. Mi skribos al vi kiel eble plej ofte ... kiel eble plej frue ... post malmultaj tagoj.
I heartily thank you. I do not know how to thank you for your great kindness. Mi dankas vin korege. Mi ne scias kiel danki vin pro via granda afableco.
I am very glad that I have been able to be of use to you. I think you will progress very well—at least, I will help you in every way. Mi estas tre kontenta ke mi povis esti utila al vi. Mi kredas ke vi progresos tre bone, almenaŭ mi helpos vin ĉiel.
Thank you once more. Mi dankas vin ankoraŭ unu fojon.
Au revoir. Ĝis la Revido!
Good-bye. Adiaŭ!

In addition to the rules mentioned at the beginning of this Lesson, the Grammar of Esperanto is further simplified by the following devices.

The Definite article is invariably LA; the Indefinite article does not exist.

About thirty affixes are employed to modify the meanings of root-words, thus minimising the amount of brain work required to acquire a long vocabulary.

Prefixes.—

Suffixes.—

Students will do well to remember that Double letters only occur when two roots, the one ending and the other beginning, with the same letter, are joined. Hom-mano, a human hand. Re-en-iri, to go in again.

ESTI, to be, is the only Auxiliary verb. I have seen, Mi estas vidinta. He has been seen, Li estas vidita.

All shades of meaning can be expressed in Esperanto.

Questions are introduced by the word Ĉu, and the order is not inverted. Ĉu mi vidas, Do I see.

Prepositions govern the Nominative case, unless motion towards be indicated, when Accusative termination is used. Promeni en la ĝardeno(n). To walk in(to) the garden.

THERE ARE NO EXCEPTIONS TO ANY OF THE RULES IN ESPERANTO.

FOOTNOTES:

[1] Complete Text Book, 1/8; Thirty-Six Exercises and Keys, 1/3; The Esperantist, Monthly, 3/- per annum (all post free), from the Librarian, Esperanto Club, 41, Outer Temple, W.C.

[2] Editor’s Request.

[3] Editor’s Request.

155

OUR PROGRESS; OR, SIGNS OF THE TIMES.

The Head Teacher of one of the London County Council Schools has been taking his elder boys through a con amore course of Esperanto. This course is much appreciated. Happy boys of this New Age to be able to learn the Most Modern of Languages by means of exercises taken from the fascinating tales in this Gazette, instead of from such old-style phrases as: "The remembrance of your assiduity has rewarded me"; or, "The libraries of this town are very small."


Mentioning Libraries reminds us that the copy of The Complete Text-Book, supplied to a London Free Library by one of our enthusiastic supporters, has already been so much in demand, and has consequently become worn out, that another copy has been applied for.


Esperanto has now been adopted by the Yōst School of Shorthand and Typewriting in Liverpool.


In illustration of the commercial utility of Esperanto, our readers will be interested to learn that a Huddersfield hardware firm has sent a secretary to London to acquire the language, owing to the large number of communications received from abroad in this idiom.


We have received a letter from John Harrison, Esq., 114, Plymouth Place, Leamington. He is desirous of starting an Esperantists’ Society in that town. He adds: "It is wonderful what a brotherly feeling exists among Esperantists. I regularly hear from ‘Via fidela Bohema amiko’; from a Spaniard who ‘Sincere premas vian manon’; from a Russian who ‘Sendas saluton al malproksima Anglujo.’ A Dutchman kindly translated one of his national songs into Esperanto for me, and a Buda Pesth friend sent me an illustrated paper containing an Esperanto page. From other countries I have had most friendly and interesting communications."

Esperantists having friends in Leamington should make Mr. Harrison’s wish known.


A valuable article on Esperanto has appeared in the Warrington Observer. The author, H. Powell Hughes, Esq., of 3, Fairfield Road, Stockton Heath, will gladly send a copy on receipt of postage. We hope that many more Esperantists will use this means of propaganda. Another article, perpetrated by the present writer, has recently appeared in the St. James’ Review.


The spirited correspondence which has occupied considerable space in the last four numbers of the Cyclist Touring Club Gazette continues with increased "ferocity" in the July number. A long letter in Esperanto itself appears there, and we Britishers are much indebted to M. Bourlet for his able contribution. The nescient opponents who have taken up the hostile pen probably belong to the ranks of those who, some time ago, equally opposed the introduction of an important cycling innovation. But their literary dust will no more hinder the ultimate triumph of Esperanto than it did the rapid progress of the Free-wheel among cyclist enthusiasts.


A prominent New York journal has prevailed on Dr. Zamenhof to contribute an article on his life’s work. We have translated this most able treatise into English for Dr. Zamenhof, and expect it will arouse considerable interest in the States, when published.


J. F. H. Woodward, Esq., writes to say that he is re-opening his Esperanto Class at 4, St. Swithin’s Road, Bournemouth, on the second Thursday in August, at 8 p.m., and will be glad to hear from any who desire to join. He will also with pleasure give information to Esperantists visiting Bournemouth who will call on him.


On Saturday, June 25th, a lecture was given in German about Esperanto to the German Communist Club, Charlotte Street, W. The chair was taken by Herr Professor Buss. About two hundred persons were present, and listened for about an hour and a-half with great attention. A Class has now been arranged, presided over by Esperantist 7778.


The publication of the penny Text-Book, referred to in No. 9, has, unfortunately, been postponed for a few weeks, owing to delay in obtaining the accents.


Apology is due to all who have been impatiently awaiting the arrival of the Adresaro for 1904. Although published in May, the bulk of the copies are still in the hands of the Russian Censors, who are, no doubt, most interested in the names of Esperanto’s many new adherents! We trust, however, that their task will soon be satisfactorily accomplished, so that our daily influx of peppery post cards may cease. [Adresaro now to hand].


Information for this page should be marked "Progreso."

156

KELKAJ AVENTUROJ DE BAGH,[4] LA TIGRO.

Vera Rakonteto de Teoĝardeno en Asamo.—Originale verkita de Alfred T. Simper.

Ni jam sciiĝis pri lia proksimeco je la ĝardeno, sed, dum multaj monatoj, liaj solaj faradoj estis la mortigado kaj manĝado de unu aŭ du ĝardenaj Kulioj[5].

De unu kompatinda viro nenio estis postlasita krom la kranio, kiu kuŝis mezvoje.

Sed la vilaĝanoj de tiu ĉi parto malfeliĉe tiel kutimiĝis je tia okazo, ke oni neniel dezertis la vojon. Kaj la kvar Angloj sur nia Ĝardeno kontente vivadis kaj trankvile. Ili estis certegaj, ke la bestoj de Hindujo, kiel ankaŭ la popolo, timiĝus preni la sangon de siaj mastroj, la blankaj homoj.

Nu, venis sezono kiam la cervoj malmultiĝis, kaj maljuna Bagh, kun granda penado apenaŭ trovadis sufiĉan manĝaĵon por konservi sian vivon. Diris li: "Nunatempe estas malbone! Tage la vilaĝanoj promenadas multanombre, kaj dum la mallumo ne aperas. Ofte ili enmetas fajron en la longa herbo, kio tre timigas min." Kaj, je la penso, li ruligis siajn okulojn, nudigis siajn dentojn kaj ekĝemis. "Iafoje, tuta semajno pasas, kaj mi ne vidas eĉ cervon, kvankam mi certe ne sopiras je tia malestimaĵo. Sed estas blanka viro kiu, ĉiutage, forrajdas, kaj ĉiuvespere revenas, preter la vojo. Li kaj lia ĉevalo fariĝus sufiĉa manĝaĵo dum tuta monato. Kiu timiĝas je la blanka viro? Ne mi! mi ankoraŭ trinkos lian sangon!" Kaj Bagh ŝmacis siajn lipojn.

Estas bonekonata fakto ke, post la unua gusto de homa sango, la tigro tre sopiradas je ĝi dum sia vivcetero. De tiam li nomiĝas "virmanĝulo" kaj fariĝas pli terura ol ia alia besto.

Tagon, je la krepusko, mi tre surpriziĝis vidi mian kolegon freneze rajdantan en la ĝardenon. Li alvenis senĉapele, senspire, kaj sia vizaĝo aperis kvazaŭ li estis vidinta la Diablon. Efektive granda tigro estis elsaltinta el la ĵunglo.[6] Nature la ĉevaleto pro granda teruro ekforkuris, sed, feliĉe por li, mia amiko povis konservi egalpezon sur la selo. Alie, ni ankoraŭ estus senavizaj—kaj tiel ankaŭ estus la malfeliĉulo!

La sovaĝbesto do ĉasadis lin, sed la ĉevalisto fortege ĵetis sian kaskon poste en la vizaĵon de la besto. Tio videble faris la deziritan efekton, ĉar li ne plu sekvadis. Sed la flugulo neniam haltis antaŭ ol li alvenis ĉe siaj kolegoj. Niaparte, kvankam ĝi kompreneble estis okazo tro vera, ni ekopiniis la aferon kiel granda ŝerco, kiel bona ridindaĵo. Sed la nervoj de mia amiko estis kvazaŭ detruataj, kaj eĉ nun ili estas iom malfortaj.

Proksimatage oni eliris por serĉi la kaskon, sed ĝi ne estis trovebla.

"Kaj kion opiniis Bagh?" vi demandas.

Tiu sinjoro estis kuŝinta en la fina stato de senpova frenezo. Pecetoj de la kasko ĉirkaŭis lin. Lia longa vosto batis la subaĵon. Eĉ la lacertetoj timigis montri sin, sed ili aŭdis liajn vortojn kaj laŭe tremadis.

"La blankaj viroj ja estas la mastroj de ĉio," diris Bagh, penante senkulpigi sin. "Se tiu ĉi estis estinta Hindo, mi certiĝas, ke mi estus kaptinta lin, ĉar la Hindoj rajdas sur malrapidaj ĉevaletoj. Sed kiu povas ĝiskuri la ĉevalon de la blankulo?"

"Malbenu la blankan homaron!" li blekdiris. "Kial ili venas en tiu ĉi lando? Mi scias, ke ili ne apartenas al ĝi, ĉar, anstataŭ ol kunloĝadi familie en vilaĝoj, ĉiu loĝas sole en aparta domo, kun multe da Hindoj por atenti lin. Denove, ili alvenas kaj foriras simile al la jarsezonoj, kaj ĝis nun mi ne vidis iajn inojn aŭ idojn. Sed de kie ili venas, kaj kien ili iras neniu scias! Ne, ili estas senrajtuloj! Krom ili, kiuj estus mastroj de tiu ĉi lando? Tre certege, la tigroj!!"

Kelkminute Bagh pripensadis pri tia feliĉa estado. Tiam li daŭris: "Sed la malbonuloj trairas la kampon sur elefantoj, kaj dissemas morton per tondro kaj fulmo. Kion! Ĉu ili estos permesataj, senrefrape, malsanktigi niajn proprajn loĝejojn? Ha! Mi havas ideon! Mi eĉ vizitos la hejmon de blankulo, kaj venĝos iliajn insultojn. Feliĉe la tuta lando ankoraŭ estas nia proprejo ĉiu nokto, kiam ni povas iradi, maltime, kien ajn ni deziras."

Tiel okazis ke, la proksima noktomezo, mi miregis trovi min tute veka—tre neordinara okazo je mi.

Subite mi sciiĝis pri laŭta nazspirado ekster la maldikaj muroj. La bruo movadis de pordo al fenestro, de fenestro al pordo, tute ĉirkaŭ la domo. Kelkafoje profunda bleketo sonoris—nur klarigo de la gorĝo, mi supozas. Nu, estas unu afero moki onian amikon ĉar li forkuris de tigro dum la taglumo. Sed, kredu min, estas tute alia afero esti vekata noktomeze de malsata besto, precipe kiam oni memoras ke, se ĝi sciis, ke puŝado de sia frunto aŭ unu bato de sia piedo kontraŭ la fenestro donus al si la deziritan manĝaĵon! Sed la tigro ne atakis la malfortan konstruaĵon kaj mi hodiaŭ povas skribi tiujn ĉi vortojn. Tamen ŝajnis al mi multaj horoj antaŭ ol li foriris.

Post kelkaj tagoj la blankaj viroj venis kun pafiloj kaj elefantoj kaj multe da Hindaj servantoj. Kia glora vidaĵo estis vidi ok grandegajn elefantojn majeste promenantajn tra la longa herbo.

Sed Bagh sukcese kaŝadis sin kaj ne plu estis vidita. Li jam estis forlasinta la ĉirkaŭaĵon, neniam (espereble) por reveni.

FOOTNOTES:

[4] Bagh, la Hinda vorto por Tigro.

[5] Hindaj laboristoj.

[6] La dika kreskaĵaro.

157

NESENTIMENTALA AMKANTO AL EDZINO; AŬ PROFITEMA AMO.

Originale verkita de Clarence Bicknell.

Mi amas vin tagiĝe,
Ĉar vi, senkorenue,
Min lasas redormantan
Dum vi leviĝas frue.
La domon vi balaas,
La fajron vi bruligas,
Kaj por la matenmanĝo
La kafon vi pretigas.
Mi amas vin matene,
Vi iras al vendejo
Aĉeti necesaĵojn
Por mi kaj kuirejo;
Kaj poste vian devon
Mastrinan bone faras,
Ĉar mian tagmezmanĝon
Per zorgo vi preparas.
Mi amas posttagmeze,
Ĉar, apud la stebilo
Vi sidas kun kotono
Kun pingloj kaj kudrilo.
Vi flikas la tolaĵon
La jakojn, la kalsonojn,
Vi gladas la ĉemizojn
Aŭ metas la butonojn.
Kaj post la taglaboro
Mi amas vin vespere
Ĉar tiam, laca, sata,
Mi ĉiujn amas vere.
Kaj en seĝeg’ sidante
Mi legas La Gazeton,
Aŭ ĝuas mian pipon
Kaj, eble, dormeteton.
Sed, pleje, dum la nokto,
Edzin’, mi vin amegas,
Ĉar (ekceptinte ronkon)
Trankvile vi dormegas.
Kaj tiam vi ne povas
Min plu riproĉegadi,
Aŭ kun la najbarinoj
Senĉese babiladi.
Vivu la Gazeto!
Verda diamanto!
Vivu Zamenhofo!
Vivu Esperanto!
Vivu Esperanto, kara lingvo nia!
Vivu Zamenhofo, Elpensinto ĝia!

(4686).

KARULINETO!

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

Ruĝaj pafarkoj viaj du lipoj
Pafas senĉese, ho! belulino,
Helajn sagetojn,
Dolĉajn ridetojn,
Je mia koro, jun’ kaptantino.
Lagoj profundaj viaj okuloj:
Belaj feinoj tie kuŝantaj
Ĉiam gajemaj
Ĉiam amemaj,
Kaptas la pensojn de koroj amantaj.
Retoj de haroj sunokaptantaj,
En kies maŝoj nun impleksiĝas
Grand’ radiaro:
Ho! kiel aro,
Aro de koroj ankaŭ kaptiĝas.
Kiel potencaj manoj senpovaj,
Kara kvarjara infanineto,
Vere infano
Estas la amo,
Vivu, grandiĝu, dolĉ’ Karulineto!

LU MI’ KARA LU.

Por la melodio de la fama Amerika "Coon" Kanto, de Harry Dacre.

Tradukita de C. W. T. Reeve.

Lulu ĉu vi venos kune kun ĉe mi,
Lulu mi’ kara Lulilu?
Mi havas belan kanton, kiun eble vi,
Kantos en la ĥoro, Lulilu.
Mi ludos la gitaron se vi kantos kun,
Ĉar vi’ voĉo ŝajnas tiel dolĉa nun.
Venu sub la luno; Venu nun kun mi.
Respondu nun al mi. Respondu nun al mi.
Ĥoro:—
Mi pensas pri neniu krom vi Lulu.
Mi’ kara Lu, Mi’ bela Lu
Matene post dormante,
Mi vekiĝas ploregante,
La kaŭzo estas Lu,
La tutsola kaŭzo estas Lu, Lu, Lu.
Kial Lulu koleriĝas nun je mi,
Lu, Lu, ĉiame kara Lu?
Ĉu vi povas trovi bonan pli ol mi?
Diru nur la veron Lulilu!
Ofte ĵaluzulo forte batas sin,
Ĉar la nigrulinoj multe amas min.
Tamen en la mond’ neniun amas mi
Escepte Lu, Jes—Ŝi—
Escepte Lu, Jes—Ŝi—
Ĥoro:—Mi pensas, k.t.p.

158

DIVERSAJ AVIZOJ.

Ni ricevis Bulgaran tradukon de Esperanta Lernolibro (de M. Cart), verkita de Sro. Atanosof. Ni esperas ke ĝi, kune kun la Unufoliego anoncita en nia lasta numero, multe helpos la disvastiĝon de la kara lingvo (kosto 5d.).

La Esperanta Germana Vortaro ankaŭ alvenis, kaj oni devas gratuli Sron. Jurgensen pri la bonegeco kaj grandeco de lia verko. Ĝi enhavas 220 bonepresitajn paĝojn, kaj kostas 2s. afrankite.


La Swiss, Aix-les-Bains and Nice Times de Junio 19 enhavas daŭrigotan artikolon pri Esperanto kiu kredeble interesos ĝian kosmopolitan legantaron. La artikolo estas skribita en la Angla lingvo de Sro. Hector Hodler, Redaktoro de la Juna Esperantisto.


Kunbatalanto en Victoria, Aŭstralio, skribas: "Kvankam estas nur antaŭ malmultaj semajnoj, ke mi estas lerninta ke Esperanto estas vivanta, mi memoris, ke oni al mi sendis antaŭ multaj jaroj, gazeton Esperantan Hodiaŭ (Junio 6) mi serĉis inter diversaj paperaroj, presaĵoj, leteroj, k.t.p., kaj trovis jene: La Esperantisto, No. 1, Nurnberg, 1 Septembro, 1889.

"Estas tre interese vidi, ke ĝi presiĝis preskaŭ tute en la nuna Esperanto."


"Estimata Sinjoro,—Mi havas la plezuron anonci al vi, ke multaj personoj interesas sin pri nia Liona bonfarado. Jam mi posedas pli ol 630 lotaĵojn, sed nun ni devas disvendi 3,000 biletojn! Kiel vi scias tre certe, la serioj de 5 biletoj havos almenaŭ unu gajnantan numeron. Mi plezurege sciigas al vi, ke la Rhona Prefekto, volante partopreni al nia bonfarado, sendis kune kun afabla letero, belegan bronzan artfaritaĵon; statuon reprezentantan ‘La Ventego.’

Kiel mi tre deziris du oficialajn lotaĵojn, mi faras ankoraŭ paŝadojn ĉe la Lionan Urbestron; mi atendas lian respondon, kiu tre certe, estos favora.

Ni devos ankoraŭ sciigi al viaj Gelegantoj, ke antaŭ du tagoj, mi ricevis mendon de 100 biletoj de Ŝia Moŝto la Reĝino de Sved-kaj-Norveĝujo, kiu interesiĝas pri tio, kion oni povas fari por faciligi la vivadon de la malfeliĉaj blinduloj.

Jen kelkaj bonaj novaĵoj, kiuj kuraĝigos la ŝanceliĝantojn aĉeti biletojn.

Volu akcepti miajn sincerajn salutojn,

E. Zabilon d’Her."

Oni adresu la mendojn de biletoj rekte al Fraŭlino Zabilon d’Her, 33, rue Sala, Lyon, France.


La Berlina Grupo pretigas dum la somero Esperantan Ekspozicion, kiu estos farata en la aŭtuno, kaj kies celo estas malfermi ĝian vintran agadon kaj Esperantajn kursojn. Oni esperas, ke la tutmonda Esperantistaro sendos poŝtkartojn al Prinzenstrasse 95 Berlin S.


Ĉe la Essex Hall kunveno de la Londona Klubo, Julio 11, oni decidis nenion definitivan pri la proponita fondo de Komerca Firmo. Ŝajne la ĝenerala opinio estis, ke tia entrepreno ne helpus je la Klubaj aferoj.

La Hon. Sekretario, Sro. H. Bolingbroke Mudie, bedaŭrinde estis devigita eksiĝi tiun Sekretariecon pro la grandega laboro de la Redaktado kaj eldonado de lia Gazeto.

Li dankis la Membrojn pro la tre kora aprobesprimo pri liaj penadoj, kiun oni donis al li, kaj diris ke li esperas, ke tiuj afablaj Esperantaj amikoj, kiuj korespondadis kun li ĉar li estis la Hon. Sekretario, daŭrigos siajn interesajn leterojn, sendante ilin al lia privata adreso, 67, Kensington Gardens Square, W.

Sinjoro Stead proponis, ke la Klubo estu remodelata, por ke ĝi fariĝu Societo de ĉiuj Britaj Esperantistoj, estrita de delegatoj de ĉiuj la Britaj Grupoj. Oni aplaŭdis la proponon, kaj eble la nova Hon. Sekretario baldaŭ povos sendi pluajn avizojn pri la rezultato de la propono.


"Triope" estas la nomo de la plej nova Esperanta libreto. Sinjorino Fauvart-Bastoul (Vic-Prezidantino de la Diĵona Grupo) tie donas al ni alian tradukon de "Nokto en Calabre" (The Esperantist, p. 143).

La dua parto estas Humoraĵaro, tradukita de Sro. Louis Fauvart-Bastoul. Tiam sekvas "Historia aventuro de la Imperia epopeo" originale verkita de Skadrestro Fauvart-Bastoul.

Tre bone presita en la Franca kaj Esperanta lingvoj, tiu ĉi libro estas interesa aldono al nia literaturo, kaj ankaŭ estas tre ŝatinda ekzemplo de Familia-verko.


La Septembra numero kredeble enhavos: Rakonton de H. G. Wells, tradukita (kun la permeso de la aŭtoro) de Dr. Martyn Westcott. Ankaŭ Originala Esperanta Sistemo de Eterna Kalendaro, elpensita de Rev. R. A. Davis; belaj poemoj kaj aliaj interesaĵoj tie troviĝos. Doktoro R. J. Lloyd, D. Litt., M.A., ankaŭ afablege promesis verki artikolon pri la Esperantaj Fonetikoj.

159

LA SIMPLANIMULO.

Originale verkita de E.W.

Por daŭrigi tiujn ĉi skizetojn pri miaj amataj samlandanoj, mi raportos pri la jena okazo, pri kiu mi skribis iom post kiam mi ĝin estis vidinta.

Mi vidis belegan pejzaĵon kaj la herbo estis tiel malseka, ke mi petis al kamparanino ke ŝi pruntu al mi seĝilon kiam mi skizus. Ŝia edzo alportis maton kaj seĝon, kiujn li metis por mi ekstere de la plektobarilo de la ĝardeneto. Mi sidiĝis tie kaj skizadis.

Post iom da tempo mi aŭdis piedfrapadon de ĉevalo, kaj poste, la voĉon de la rajdanto.

"Bonan matenon," li diris al la viro, "ĉu via nomo estas Thomas Johns?"

"Nu, vere, Via Moŝto, oni min konas per tiu nomo en tiu ĉi loko."

"Ĉu vi estis en la vendejo ĉe Llanfach sabaton?"

"Vere, Via Moŝto, mi ne ofte iras en vendejojn: tie estas ĉiam tro da trinkaĵo kaj da——"

"Ne penu min trompi, Vi tie estis lastan Sabaton kaj vi partoprenis en la tumulto ĉe la vendejo."

"Vere, Via Moŝto, neniam mi deziras tumultojn, ĉar mi ĉiam estas sobra, bonkonduta, junulo."

"Tiom pli bone; via atesto estos tiom pli utila. Tial, senprokrasto diru al mi akurate ĉion, kion vi aŭdis kaj vidis dum la tumulto."

"Ĉu, Via Moŝto, parolas pri batalo? Mi ĝin ne vidis, mi nenion tie vidis, ja nenion!"

"Sed vi certe devas esti vidinta ĉion; la loko estas tre malgranda."

"Vere, Via Moŝto, se la loko estas tiel malgranda, kiel mia ĝardeneto, mi povis ion nek vidi nek aŭdi, ĉar mi ne estis sabaton ĉe la vendejo."

"Estas senutile peni min trompi. Mi havas certan informon, ke vi ĉeestis dum la tuta tempo."

"Vere, Via Moŝto, al mi ne konvenas kontraŭdiri Vian Moŝton, kiu estas tiel scienculo kaj kiu estis edukita ĉe granda Universitato Angla, kaj vi havas grandajn literojn post via nomo."

"Nu! Diru al mi ĉion, kion vi vidis, kaj memoru, ke vi devos ĝin ripeti en la juĝejo."

"Vere, eĉ se mi devus ĵuri en la juĝejo de la Ŝafido en la ĉiela Jerusalemo mi ne povus diri, tion, kion mi neniam vidis, ja neniam!"

"Je kia horo vi venis en la vendejon sabaton?"

"Vere, Via Moŝto, kiam mi tie iras, mi alvenas kutime iom antaŭ la deka."

"Nu, vi estis tie vidita de la dekunua matene ĝis la kvara. Vi vidis la tutan aferon!"

"Vere, Via Moŝto, mi ja nenion vidis. Sed, se Via Moŝto bonvolos skribi sur papero tion, kion mi vidis, mia edzino min helpos ĝin lerni, kaj en juĝejo mi ĝin diros je mia ĵuro. Unue mi diros, ke Via Moŝto diris, ke mi ĝin vidis, ĝi do devas esti vera, ĉar Via Moŝto estas tiel klera sinjoro."

"Mi kredas, mia amiko, ke vi ne estas tiel simplanimulo, kiel vi ŝajnigas. Sed mi vin citos, kaj vi venos, aŭ vi estos punata."

"Vere, Via Moŝto, mi venos."

La ĉevalo kaj sia rajdanto foriris. Kiam mia skizo finiĝis, mi leviĝis, kaj la viro revenis al mi dirante: "Mia Fraŭlino, ĉu vi pensas de mia parolado kun la advokato?"

"Vi ne devas koleriĝi, mi mem estas Galino, kaj mi hontas kiam mi aŭdas miajn samlandanojn verŝajne mensogi. Kial vi ne rekte kaj honeste respondis: Jes, Via Moŝto, mi ĉeestis?" mi respondis.

"Jes, vere jes. Sed ĉu vi neniam legis vian Sanktan Biblion? Ĉu vi ne legis: Ne ĵetu viajn perlojn al porkoj? Tio signifas: Diru neniam la veron al advokato, ĉar, se vi ĝin faras, li certe ree sin turnos kaj vin disŝiros. Ankaŭ, se mi honeste al li diris, ke mi estis tie, mi estus mensoginta, tial ke mi ne tie estis. Mi laboris la tutan tagon ĉe la landsinjoro F. La viro, kiun la advokato bezonas, estas Thomas John Johns, kiu loĝas duonmejlon de ĉi tie. Se mi estis dirinta tion ĉi al li, mi ne estus aginta je mia najbaro tiel, kiel mi dezirus, ke li faru je mi. Neniu el ni iam ŝatas devi paroli kun juĝoj kaj advokatoj. Nu! Supozante ke kelkaj amikoj kunvenas en la vendejo, kaj la biero superfluas iliajn cerbojn tiel, ke ili malpaciĝas kaj batalas; certe ili povos decidi siajn proprajn aferojn. Se kelkaj kapoj estos fendataj de bastonoj, tio estas multe pli bone ol esti fendataj de la paroloj de advokatoj en ilia bela Angla miksaĵo kaj konfuzo, kiun ili nomas lingvo! Ke la viroj aranĝu aŭ batalu ĝis la fino, kaj tiel fariĝu pli bonaj amikoj ol antaŭe. Jen estas mia opinio."

"Sed kion vi faros kiam vi ricevos vian asignon?" mi demandis.

"Mi iros, ja, mi iros; kaj mia edzino akompanos min. Ŝi povos grimaci ridindege. Ofte, ja ofte, niaj najbaroj kunridos kun ni kiam ŝi imitos la malsaĝan mienon de la advokato, kiam li aŭdos Sinjoron F. diri, ke mi estis dum la tuta tago dek du mejlojn de la vendejo!"

La kamparano laŭtege ridis, kaj mi ne povis min deteni de kunridi ankaŭ.

Kompreneble mi ripetis la konversacion al neniu, nek tiam nek tie. Lia konfido je mi, nekonatulino, plaĉis al mi. Mi sciis, ke li ŝatis min, ĉar nur unufojon li nomis min "Fraŭlino."

Montri multe da ceremonia respekto antaŭe estis la ĝentila Gala maniero por esprimi la malestimon aŭ antipation.

160

CORRESPONDENCE NOTES.

Dear Sir,—"ULO, Greatest seen," is certainly not right (see page 144); neither is "AĴO, Work," entirely correct. The one is a person, and the other a thing denoted by the root, which is, in the one case, often adjectival, and in the other verbal. The Text-Book’s definition of ulo as "one remarkable for" is somewhat exaggerated. One possessing the quality of would be better (page 48).

The Text-Book does not give EL, out of, among the prepositions.

I take—AĴO to be adapted from the French—AGE, to which it corresponds in pronunciation and, to a certain extent, in meaning.—Kore samideane,

John B. Shipley.

P.S.—Sokta lingvo!!!

The Editor is indeed vexed that such a ridiculous slip should have remained uncorrected.

He hastens to assure Readers that this is no new rival to Esperanto, but a delightful speech to be found north of the Tweed (Skota).


Multaj and Multe da have given rise to several queries. They are alternative expressions for the English Many. Dr. Zamenhof apparently disliked the dismal series of—ajn—ajn—ojn—ajn which frequently occurs if the former method be employed, and so introduced the adverbial locution Multe da, wherein the Da does not require the Accusative case.

Mi havas multajn bonajn fidelajn amikojn malnovajn is less euphonious than Mi havas multe da bonaj fidelaj amikoj malnovaj.


Dear Sir,—The Text-Book does not explain (except in a footnote, p. 41) the use of the Gerund after a preposition: e.g., instead of reading; before returning; etc.

Of course, the Present Participle used adjectivally will not do. We must bear in mind that the Infinitive is a noun, and that it is used instead of the Gerund or Verbal Noun on the Continent. (Anstataŭ ol legi: antaŭ ol reveni).—Via vere,

C. G. Stuart-Menteath.


Mr. Menteath continues his letter (which is too long to print in extenso) by reminding British Esperantists that the only way to acquire a knowledge of Esperanto entirely free from national idioms is to correspond frequently with those ignorant of our tongue. We wish to thank Mr. Menteath for this useful reminder, and trust that more foreign friends will make use of our monthly Adresareto, not only by writing to the advertisers, but by inserting their own names and special subjects.


The Passive Voice in Esperanto is most frequently expressed by the little suffix—IĜ, and brevity is the result. For example: This book must be read, may be either: Tiu ĉi libro devas esti legata, or Tiu ĉi libro devas legiĝi.

Hence verbs ending in IĜ are Passive by nature, and such forms as legiĝita cannot exist; only the Active Participle, legiĝinta, is admissible.

And these Passive verbs naturally cannot have a direct object, and so are followed by the Nominative case. Mi fariĝas maljuna viro, (lit.) I am getting to be an old man.


Kara Sinjoro,—Kiu estis la unua Anglo kiu lernis Esperanton?

En la Adresaro Serio, No. 1, datumita 1889 (t.e., Numeroj 1 ĝis 1,000) aperas la nomoj de kvin Liverpulanoj, du Irlandanoj, unu Londonanino kaj unu Essexano. Sed kiu estis la unua ne aperas. Inter ili estas Sro. R. Geoghegan, kiu estas la sama persono kiel R. H. Geoghegan, la tradukanto de la unua Zamenhofa lernolibro. Li do meritas la titolon "Patro do la Esperantistoj Anglaj." Lia ĝusta numero estas 264.

Inter la unua milo da Esperantistoj enskribitaj en la Adresaro estis 29 Germanoj, 20 Aŭstro-Hungaroj, 10 Angloj, 6 Francoj, 4 Unuigitaj Ŝtataj Amerikanoj, 4 Svedoj, 2 Turkanoj, 1 Italo, 1 Hispano, 1 Rumano, kaj la resto (ekceptinte unu nedirita) estis Rusoj.

Signifas nenion kiu estis la unua; en Esperantujo ekzistas spaco por ĉiuj. Donu honoron al tiu, kiu plejmulte laboras pri kaj por Esperanto, ne konsiderante profitojn kaj memglorigon!

Sindonema estas nia Majstro; sindonemaj estu ni! Ni danku ĉiun, kiu helpis la aferon, ĉu nemulte, ĉu multege.—Via,

John Ellis.


On the occasion of the Motor Boat-Race from Calais to Dover, the Dover Group has sent an invitation to all the northern French Groups, inviting their Members to visit them. Many favourable replies have already been received. An official reception of the Foreign Esperantists by the Mayor, Sir William Crundall (himself a Member of the Group), will be held in the Town Hall, and Mr. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, will be extremely glad to welcome any British Esperantists who can be present. These should arrive in Dover as early as possible on the morning of Monday, August 8th. Among others, the Editor has promised to do his best to be present on the auspicious occasion.

Transcriber’s Footnote:

[*] The author of this "First Lesson in Esperanto" used an unusual system of symbols to indicate pronunciation placed over the first eleven Esperanto phrases. This is difficult to reproduce in the current text. An approximation is represented below.

 3  8′  ½   8 0′3   ½′ ½    0 0′ ½
Mi pens.as ke oni frap.as--sonor.as.

3′ 2  5   3′ 2 3′2 8′  ½  3′8  3′2   ½′ ½
Ir.u kaj vid.u kiu est.as tie. Kiu frap.as?

3′2 8′  ½  3′8   3 8′  ½   3 y0′0
Kiu est.as tie? Ĝi est.as Sinjor.o A.

8  3′ 2
En.ir.u.

 0′ ½    ½′ 0          3 y0′ 0
Bon.a.n tag.o.n, Sro (Sinjor.o).

 3′8  3  ½′ ½
Kiel vi san.as?

  8  0′ 8   3 y0′ 0   3  ½′  ½   3
Tre bon.e, Sinjor.o, mi dank.as vi.n.

 0′ 2  8′  3 sh 0′ 3   ½  0′  0
Vol.u ferm.i--ŝlos.i--la pord.o.n.

 3  3j′2   3  8′ ½  ch2  3  3    0′ ½
Sid.iĝ.u, mi pet.as. Ĉu vi mi.n kon.as?

 3  8  ½′ ½   ½  0 0′ 0    3    0′ 3
Mi ne hav.as la honor.o.n vi.n kon.i.

 3 8′  ½   8  0  ½′½ ½   3   8   3 8′  ½  ½ 3′ 0  8  3 y0′ 0 0
Mi est.as ne.kon.ata al vi, sed mi est.as amik.o de Sinjor.o Bo.