The Project Gutenberg eBook of The Esperantist, Vol. 1, No. 8 This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. Title: The Esperantist, Vol. 1, No. 8 Editor: H. Bolingbroke Mudie Release date: October 7, 2010 [eBook #34042] Most recently updated: January 7, 2021 Language: Esperanto Credits: Produced by David Starner, Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.) *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK THE ESPERANTIST, VOL. 1, NO. 8 *** Produced by David Starner, Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.) _Transcriber's Notes_ A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _No. 8._ _Junio, 1904._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagandado de la Internacia Lingvo. Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. CONTENTS. Page Editor's Notes 113-114 Esperanto and Teaching (Professor Carlo Bourlet) 115-117 Adventure of Count Fathom (translated by D. H. Lambert) 118-119 Naughty Eppie (translated by G. C. Law) 119 The Holy Fire (Edward Metcalfe, M.A. Oxon.) 120-121 Logic and Instinct (Ben Elmy) 122-123 The Birthplace (Paul Mathews, M.A.) 123 The Tempest, continued (translated by A. Motteau) 124 Back to the Mountains (Clarence Bicknell) 125 Correspondence Page 126 A Welsh Tale (E.W.) 127 Sundry Items of Interest 128 Instinct or Intelligence. A further Proof (by O.W., 7,074) 128 FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at CORBRIDGE-ON-TYNE, M. V. Lotinga, Esq., Trinity Terrace. DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green. EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields. HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road. KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street. LEEDS, J. E. Wyms, Esq., 2, Marlbro' Grove. PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 182, Queen's Road. NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead. PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead. ST. ANDREW'S, J. T. Haxton, Esq., 133, South Street. TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields. WIMBLEDON, W. Inge, Esq., Spencer College, Wimbledon. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMASXINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MASXINO. _Tute liberigxita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por cxiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. Internacia Scienca Revuo. The Latest Proof of our Progress. All should send to the Hon. Secretary, Esperanto Club, for a Specimen Copy of this splendid monthly. Price 7d. post free. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. T. Carr, Esq., 45, High Street, Keighley, Yorks. Intersxangxos p-k. ilus. el cxiuj landoj. H. G. Chevalier, Esq., Post Office, Toronto, Canada. Cxiam respondos je p-k. skribitaj en Esperanto. M. Albert Claude, Saudrupt, Meuse, France. Per ilus. p-k. Kaj kun Gesamideanoj logantaj en Britaj kolonioj. Miss A. A. Cowan, 30, Gauden Road, Clapham, London, S.W. Letere aux p-k.'e kun alilandulinoj. Herbert Farnes, Esq., 120, Crofton Park Road, Brockley, London, S.E. Ilus. p-k. Arthur Gray, Esq., 138, Bethune Road, Stamford Hill, London. N. Pri Espo. kaj lingvoscienco. Cxiam dankeme respondos. A. J. Hulme, Esq., The White Studios, Castle Street, Shrewsbury, England. Kun cxiulandanoj pri arto kaj artmontrejoj. A. Jennings, Esq., 15, Stavordale Road, Highbury, London, N. Per vidajxkartoj kun cxiulandanoj. Herr Karl Klein, 71 Friedrich Kaisergasse, Vienna XVI. Vidajxkartojn. Cxiam respondos. M. Joseph Latenneur, Oficejestro de la Financa Ministrejo, 204, Bvd. Raspail, Paris. Ilus. p-k. Miss Rose Price, Klopstockstrasse 52, Berlin, N.W. Intersxangxos ilus. p-k. Kaj p-signojn. B. J. Rayner, Esq., 138, Monega Road, Forest Gate, London, E. Ilus. p-kartoj. A. d'Eduarte Smith, Esq., 33, Rupert Street, Keighley, Yorks. Cxiam respondos je Esperantaj leteroj kaj p-kartoj. Sinjoro Ivan Cxervenakov, Bourgas, Bulgaria. Ilus. p-k. kun alilanduloj. A. Sinclair, Esq., 17, High Street, New Pitsligo, Scotland. Intersxangxos ilus. p-k. Kaj p-signojn. A. F. Whiteside, Esq., Box 3847, Johannesburg, Transvaal, S.A. Per ilus. p-k. La Kosto de la Enskribo Estas, 6d. (70c. per posxtsignoj). THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CXE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Dobelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis posxtsignon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laux bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per posxtsignoj, kiuj estas akceptataj lauxvaloro._ No. 8. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. JUNIO, 1904. La Hon. Sek. de la London Esperanto Club multe bedauxras, ke lia amiko kaj kolego, Sro Howard, ne povos klopodadi pri la libraj aferoj. Cxiuj Esperantistoj sxuldas al Sro Howard koregan dankesprimon pro liaj sindonema laborego, kaj bedauxros, ke liaj nunaj devoj ne permesas gxian adon. Estonte, oni devas sendi cxiujn _librajn mendojn_ al The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C., kaj ne al Surbiton. * * * Karaj Legantoj, Salutojn! Se la maro estos estinta kompata, areto da Anglaj Esperantistoj estos reveninta de mallonga forestado dum la Pentekostaj tagoj en Bulonjo. Mi vere devas danki Vin pro la multe da afablaj rimarkoj de la skizeto pri mia libertempeto inter la Esperantistoj, kaj estas eble, ke rakonto pri la Bulonja vizito ankaux interesos Vin. Estos do artikoleto pri gxi en la venonta Gazeto. Kiam mi gxuis la Italan sunon, Esperanto gajnis novan apostolon, kies verko jam vidigxis en _La Esperanta Gazeto_. Estas certe, ke Vi cxiuj multe sxatos la tre interesan kaj lertan tradukon el la _Aventuroj de Grafo Ferdinando Fathom_, de Sro Lambert verkita. Kaj, kiam Vi memoros, ke tiu cxi klera verkisto nur auxdis la nomon _Esperanto_ antaux ses semajnoj, Vi cxi tie vidos ankoraux alian bonan reklamon pri la mirinda facileco de la lingvo! Inter la multaj novaj aligxintoj, kiujn ni cxiutage gajnadas, estas unu kiu intencas viziti la Ekspozicion S. Louisan. Kredeble li tie vidos la Esperantan Sekcion, fondita de la Franca Societo, kaj zorgata de Sro J. Constant, 4755, Maffitt Avenue, St. Louis. Por tiu cxi Ekspozicio oni presigis grandajn anoncpaperojn pri Esperanto, kaj Sro Bourlet afable sendis al ni aron da ili en la Angla lingvo presitan. Mi plezure sendos senpagan specimenon al cxiu, kiu promesos elmontri gxin en konvena loko. Espereble tia Ekzpozicio en la Unuigxitaj Sxtatoj vekigos multe da intereso. Esperanto jam ekprogresas tie, kaj fervora kunhelpanto, _Sro J. Fogg Twombly, 34, Green Street, Brookline, Mass._, prenis sur sin la provizoran Sekretariecon. Cxu cxiuj Amerikaj amikoj skribos al li, kaj kunlaborados? Sro Twombly komencis sian propagandon per nova plano. Cxiam ni vidas, ke la Amerikanoj sendas novajn ideojn al Euxropo; ne vere? Li sendis abonpagojn je _La Esperanta Gazeto_ por cxiuj la Amerikaj Universitatoj, kaj kelkaj kolegioj. Tiel, inter la legantoj de tiuj cxi linioj trovigxas niaj kunbatalontoj, la Amerika Junularo. _Cxiam antauxen!_ estu via devizo. Ne permesu ke Euxropo venkos sole en tiu cxi nobla afero! Lia plano memorigas al mi, ke kelkaj el Vi petis la sendadon de tiu cxi Gazeto al diversaj Urbaj Bibliotekoj. La propono estas tre valora, sed, je la komenco de tia entrepreno, ne estas eble gxin alpreni. Mi do esperas, ke Vi, post kiam Vi gajnis la aprobon de la Bibliotekestro, afable konsentos _aboni por la Biblioteko_. Por tiu cxi celo, oni akceptos duonpagon, t.e., jarabonon da du frankoj. Post iom da tempo estos eble malpli sxpareme donaci. Mi ankaux ricevis kelkajn petojn por pligrandigi aux plioftigi la Gazeton. Sed ankaux tiu cxi afero nuntempe estas neebla. Vere, se oni memoras, ke antaux nur dudek monatoj, Esperanto estis kvazaux nekonata nomo en Anglujo, kaj ke nun dum ok monatoj Anglujo posedas sian propran Gazeton, oni ne devas plendi, ke gxi enhavas nur dekses pagxojn! La ekzisto mem de tia Gazeto, precipe apogita de Britaj Verkantoj kaj Abonantoj, estas nekontrauxdirebla pruvo pri la facileco kaj rapida progreso de la Internacia Lingvo: estas praktika pripensinda pruvo. Cxu Vi rimarkis la kovrilon de nia lasta kajero? Laux la petoj de alilandaj amikoj, mi donis al la verdakovriletajxo, Esperantan baptonomon, kaj mi esperas, ke Vi, kiuj logxas alilande, cxiam nomos tion cxi _La Esperanta Gazeto_. Kiam mi auxdis kritikojn pri La Esperantist dum mia vojagxo, cxiam estis dube cxu oni parolis pri la Angla, Franca, aux Itala jxurnalo. Mi plezure rimarkas ke, en L'Esperantiste, Sro de Beaufront ankaux kondamnas tiujn, kiuj deziras elpensi siajn proprajn alfabetojn. Kompreneble cxiuj Esperantaj Redaktoroj same faros. Jam en la Maja Numero sendis tiun kondamnon Via Redaktoro. The Hon. Sec. of the London Esperanto Club much regrets that his friend and colleague, Mr. Howard, can no longer occupy himself with the book department. All Esperantists owe Mr. Howard most hearty thanks for his devoted labour, and will regret that his present duties do not permit of its continuance. In the future _orders for books_ should be sent to The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C., and not to Surbiton. * * * Dear Readers, Greetings! Should the sea have been compassionate, a group of English Esperantists will have returned from a short stay during Whitsuntide in Boulogne. I really must thank you for the many kind remarks on the short sketch of my holiday with the Esperantists, and it may be that a narrative of the Boulogne visit will also interest you. A short article about it will therefore appear in the coming Gazette. While I was enjoying Italian sunshine, Esperanto gained a new apostle, whose work has already been seen in The Esperantist. It is certain that you will greatly enjoy Mr. Lambert's interesting and able translation of _The Adventures of Count Ferdinand Fathom_. And, when you recollect that this clever writer only heard Esperanto's name six weeks ago, you will see here yet another good testimony as to the astonishing simplicity of the language. Among the many new adherents we gain daily is one who intends visiting the St. Louis Exhibition. He will probably see the Esperanto Section there, founded by the French Society, and superintended by Mr. J. Constant, 4755, Maffitt Avenue, St. Louis. Large Esperanto posters have been printed for this Exhibition, and M. Bourlet has kindly sent a number of them printed in English. I will gladly send a free specimen to everyone who will promise to exhibit it in a suitable place. It is to be hoped that such an Exhibition in the United States will arouse much interest. Esperanto already begins to make progress there, and a devoted helper, _Mr. J. Fogg Twombly, 34, Green Street, Brookline, Mass._, has undertaken the provisional secretaryship. Will all American friends write to, and work with, him? Mr. Twombly has commenced his propaganda on a new plan. We always find that Americans send new ideas to Europe; is it not so? He sent subscriptions for The Esperantist for all American Universities, and some colleges. So, among the readers of these lines are to be found our future comrades, the Youth of America. _Ever forwards!_ let your motto be. Do not allow Europe to conquer alone in this noble cause! His plan reminds me that some of you have asked for this Gazette to be sent regularly to sundry town libraries. The suggestion is a very valuable one, but, at the beginning of such an enterprise, it is impossible to adopt it. I, therefore, hope that, after you have gained the approval of the librarian, you will kindly consent to send a subscription for the library. For this purpose half will be accepted, that is, an annual subscription of 1/6. A little later it will be possible to give less sparingly. I have also received some requests to enlarge or more frequently issue the Gazette. But this is also impracticable at present. Really, if one recollects that twenty months ago Esperanto was practically a name unknown in England, and that now for eight months England has its own Gazette, one must not complain that it contains but sixteen pages! The very existence of such a paper, principally supported by British Contributors and Subscribers, is an incontrovertible proof of the simplicity and rapid progress of the International Language: a practical proof worthy of consideration. Did you observe the cover of the last number? In accordance with the requests of foreign friends, I gave the little green-covered-one an Esperanto name, and I hope that all of you who live in other lands will call this _The Esperanto Gazette_. When I heard criticisms of La Esperantist during my journey, it was ever doubtful whether one referred to the English, French, or Italian journal. I note with pleasure that, in L'Esperantiste, M. de Beaufront also condemns those who want to invent their own alphabet. Naturally all Esperantist Editors will do likewise. This condemnation had already been sent in the May Number by Your Editor. ESPERANTO KAJ PEDAGOGIO. (_Kiam ni kunpromenis sur la bela Kastelejo de Chateau Thierry, Sinjoro Bourlet afablege cedis al mia peto, kaj promesis verki artikolon por The Esperantist pri la suprenomita temo. Ni cxiuj sxuldas koran dankon al nia eminenta kunbatalanto pro tiu cxi honoro.--Red._). _Kara Amiko, Jen estas la promesita artikolo. Mi gxin skribis sur miaj genuoj, sidante en arbareto sur altajxo, inter rosmarenoj kaj erikoj, en ombro de maraj pinoj kaj bastkverkoj._ _Sub miaj piedoj tute proksime la blua maro bruetis, kuretante sur la flava sablo, la suno faris helajn rondetojn sur mia papero, kaj cxirkaux mi flirtis delikataj papilioj kaj zumantaj musxoj. La muskoj kaj herbetoj faris verdan tapisxon, kiu estis kvazauxa Esperanta standardo, kiu inspiris min. La vekigxo printempa de tiu belega naturo igis min pensi pri la baldauxa vekigxo de la homaro por nia kara afero._ _Kore kaj sincere via.--Carlo Bourlet._ Jam de longaj jaroj mi instruas matematikon al junuloj. Miaj lernantoj estas nun cxiuj 17-20 jaraj, kaj mi oftege rimarkis kiel senlogika kaj nekapabla gxuste rezoni estas ilia spirito. Aliparte, ili estas ankaux tro inklinaj cxion akcepti sendispute, kaj lerni la sciencon ne per analiza metodo, sed preskaux kiel dogmon netusxeblan. Pri tio mi tre miris. La infana spirito estas ja tre scivolema kaj treege logika. Malgranda bubo, tuj post kiam li scias iom paroli, faras multajn demandojn: _Kial, patreto, la mara akvo estas sala?_ _Kial, patrineto, la fajro brulvundas la nesagxajn infanojn?_ _Kial...?_ kaj ankoraux _Kial...?_ Kaj ofte la gepatroj, tedataj de tiom da kialoj, respondas: _Gxi estas tiel, cxar gxi estas tiel!_ Malbona respondo, kiu al kutimigas la infanojn al akcepto sendisputa de cxiu ajn eldiro kaj sufokigas la analizemon naturan de ilia juna spirito. Sed estas tamen gepatroj inteligentaj, kiuj penas por kiel eble plej cxion klarigi al siaj gefiloj, kaj tamen tiuj gefiloj, post iom da cxeestado en lernejo, perdas sian tutan scivolemon kaj esploremon. Kia estas la kauxzo de tiu bedauxrinda aliformigxo de la infana spirito? Mi sercxis, kaj jen tio, kion mi trovis. Kiam bubo eniras lernejon, li unue lernas legon kaj skribon. Lerninte la alfabeton, li instruigxas pri la legado, t.e., pri la kunmetado de la literaj sonoj por formi vortojn. Tuj, de la unua pasxo, cxu li estas Angla cxu Franca, li eklernos, ke plej ofte la literoj perdas sian alfabetan valoron, kiam ili estas apudmetitaj apud aliaj. Li konstatas, ke cxio estas preskaux plene arbitra kaj senregula; kaj, kiam Franca lernanteto demandas _kial A kaj U kunligitaj produktas la sonon O_, la malfelicxa instruisto povas nur respondi la faman frazon, kiun la bubo tiel ofte auxdos dum sia vivo: _Gxi estas tiel, cxar gxi estas tiel._ Post tiu unua senlogika dogmeca ekzercado, la infano komencas lerni gramatikon kaj aritmetikon. Ho ve! jen denove kaj pli forte rekomencigxas la bela _klarigo_: _Gxi estas tiel...._ En la gramatiko apud cxiu regulo li trovas unu, du, tri, sennombrajn esceptojn! Tiel, ke la regulo baldaux dronas sub la superakvigo de la esceptoj. Ni Francoj faris ja el tio proverbon: _Nenia regulo sen escepto._ Estas vere, ke cxiuj tiuj esceptoj havas historiajn kauxzojn, sed tiujn kauxzojn oni nur tiam povas kompreni, kiam oni scias multajn lingvojn antikvajn kaj modernajn. Tiu studo estas filologio, kaj la filologio ne estas scienco komprenebla por infanoj! La lernado de aritmetiko povus esti ekzerco jam pli logika sed, el cxiuj partoj de la matematiko aritmetiko estas la plej malfacila en teorio. Dum la algebra rezonado estas plej ofte analiza, la aritmetika rezonado estas plej ofte sinteza, sekve pli malfacile komprenebla. Kauxze de la granda malfacileco de la teorioj aritmetikaj, la instruisto estas, vole-nevole, plej ofte devigata lernigi parkere de la bubo la rezultatojn sen ia klarigo, kaj la juna lernanto alproprigas al si metodojn permemore, kiujn li prenas kiel modelojn sekvindajn sed ne verigitajn. Al tio oni aldonas lecionojn el prozaj aux poeziaj pecoj, lernotajn ankaux parkere, kaj, super cxio, oni lernigas la historion de la antikvaj Grekoj kaj Latinoj, tute nekomprenebla, pro la granda malsameco de la antikvaj kaj nunaj moroj. Resume, niaj gefiloj povas nur alveni al unu sola konkludo: Cxio en la homa scio estas arbitra, senregula kaj senlogika. Se, post longaj jaroj da tia lerneja ekzercado, restas ankoraux en nia spirito ia fajrero de logikeco, tio pruvas, ke nia natura logikemo estas vere fortika kaj dauxrema! Nun, ni esploru tion, kio okazus se niaj infanoj lernus nian karan lingvon Esperanto tuj post la eniro en la lernejon. Tie cxi ili trovus plenan logikon. La legado estus nur ludo, la gramatikaj reguloj estus cxiam senesceptaj. Cxio estus klarigebla, cxio povus, kaj devus, esti klarigata. La korekta uzado de la lingvo devigus ilin al severa analizo de ilia penso. Ili malkutimus skribi kaj pensi laux modeloj preparitaj kaj sankciitaj de la popola uzado, kaj, ecx por la gxusta esprimo de siaj pensoj en la gepatra lingvo, ili trovus grandan utilon en tiu analizema ekzercado. Mi persone konstatis, ke la studado de Esperanto elmontris al mi multon el mia propra lingvo, kion mi gxis tiam ne komprenis aux ne sentis. Sennombrajn galicismojn, ecx malgxustajn uzojn de vortoj, mi kun mirego ekvidis. Priparolante tiun temon kun amikoj Esperantistaj, mi konstatis, ke mi ne estas sola, kiu tiel opinias. Cxiuj estas unuanimaj. Cxu vi, kara Samideano, kiu legis mian artikoleton, ne konsentas? Carlo Bourlet. For many years now I have been teaching young people mathematics. My present pupils are all from seventeen to twenty years of age, and I have very frequently noted how illogical and incapable of reasoning precisely is their intellect. They are, moreover, too much inclined to accept everything without question, and to learn science, not by analytical method, but as indisputable dogma. I have wondered at this a good deal. The child's mind is assuredly eager to acquire knowledge, and exceedingly logical. A little lad, as soon as he can say something, asks many questions. _Why, papa, is sea-water salt?_ _Why, mamma, does fire burn silly children?_ _Why...?_ and still _Why...?_ And parents, bored by so many questions, often reply: _It is so, because it is so._ A bad answer, which accustoms children to the unquestioned acceptance of any dictum, and which stifles the natural analytical propensity of their young minds. Nevertheless, there are intelligent parents, who take pains to give their children every possible explanation, yet these children, after going to school a while, lose all their thirst after knowledge and their inquisitiveness. What is the cause of this regrettable transformation in the childish mind? I have inquired, and here is what I have discovered. When a lad goes to school, he first learns to read and write. Having mastered the alphabet, he is instructed in the art of reading, _i.e._, the compounding of literal sounds to form words. Immediately, from the first step, no matter whether he be English or French, he begins to learn that most frequently letters lose their alphabetical value when they are united with others. He finds out that everything is almost entirely arbitrary and devoid of rule; and when a French pupil asks why A and U together give the sound of O, the unfortunate teacher can but reply with the famous phrase, which the child will hear so often during his life: _It is so, because it is so._ After this initial illogical dogmatic exercise, the child starts learning grammar and arithmetic. Alas! here again the fine _explanation_: _It is so ..._ continues to be in vogue. In grammar, with every rule, he finds one, two, three, innumerable exceptions. Hence the rule is soon drowned under a flood of exceptions. We Frenchmen have actually founded a proverb: _There is no rule without an exception._ True it is that all these exceptions have historical reasons, but these reasons can only be appreciated when one knows many ancient and modern languages. That study is philology, and philology is not a science to be understood by children! The study of arithmetic might be a more logical exercise, but of all departments of mathematics, arithmetic is in theory the most abstruse. While algebraical reasoning is most frequently analytical, arithmetical reasoning is generally synthetical, and, consequently, more difficult to understand. As a result of the great difficulty of arithmetical theories, the teacher is, willy-nilly, commonly compelled to make the lad learn results by heart without any explanation, and the young pupil adopts parrot-method, which he takes as models to be followed, but not to be verified. To these are added lessons from prose and poetical extracts also to be learned by rote, and, above all, Roman and Greek history is taught, which is quite unintelligible on account of the great diversity between ancient and modern customs. In fine, our children can only come to one conclusion: Everything in human ken is arbitrary, devoid of rule, illogical. If, after long years of such instruction, a spark of logicality still remains in our mind, it proves that our natural logicality is powerful and enduring! Now let us inquire what would happen if our children should learn our valued Esperanto immediately on entering school. Here they find perfect logic. Reading would be but a game, the grammatical rules would ever be free from exceptions. Everything would be explicable, everything could, and ought to, be explained. Accurate use of the International Language would force them into a severe analysis of their thoughts. They would no longer be accustomed to write and think in accordance with models prepared and sanctioned by popular usage, and even for the concise expression of their thoughts in their mother tongue they would derive great benefit from this analytical exercise. I, personally, have found that the study of Esperanto has demonstrated to me much of my own tongue, which hitherto I had not understood or appreciated. Innumerable gallicisms, even incorrect use of words, have I discovered with astonishment. On discussing this subject with Esperantist friends, I have found that I am not alone in thinking thus. All are unanimous. Do you, dear Friend-in-Esperanto, who read this article, not agree? _Lauxsence tradukita de_ H.B.M. MIA AVINO. Originale verkita Skizo de Esperantisto 8384. Cxu vi konis mian avinon? Jen do estas sxia portreto: Sxi mortis nauxdek ses jara, kaj sxia kuracisto diris, ke sxi mortis kiel birdo--eble li volis signifi "pro natura morto," kaj mi diras: "Pro maljuneco." Kia ajn la kauxzo, mia avino apartenis al belaj tipoj de antikvaj nobelaj maljunulinoj, kies pentrajxojn ni rimarkas cxe antikvaj familioj. Cxiam apud la fenestro aux trikante, aux petante de Dio favorojn por sxia malgranda familio, sxi estis, kiel mi sxin memoras, ankoraux bela, spite sxia maljuneco.--Maloftaj argxentaj haroj, bluaj okuloj, roza vizagxo, plenaj vangoj kaj blankaj dentoj--jen estas memora fotografajxo. Pri sxia hejma vivado, mi nur diros, ke sxi estis vera modelo de korboneco kaj pacienco. Nu, sxi posedis kuriozan posxhorlogxon, kiu, cxiun kvaronhoron, sonadis valson aux polkon, per speciala mehxanismo. Foje, sxi rakontis al mi tiun cxi historieton:-- "Tagon mi eniris pregxejon por konfesi min, sed, ektimante, ke mia konfesprenanto min riprocxus pro mia longa forestado, mi enmetis en mian veston la sonoretantan posxhorlogxon por ke gxi, per gxia sonorado, dolcxigu la ekkolerantan pastron. "Sed mi multe miris kiam li nenion diris pri mia longa foresto, kaj li pacience min auxskultadis. Subite la posxhorlogxo rompigis la pregxejan silenton! 'Kio do estos?' demandis la konfesprenanto. 'Valso,' mi tuj respondis. 'Mi bone auxdas, ke gxi estas valso, sed kiu estas tiu malpiulo, ludi muzikon dum la konfeso?' ektondris la pastro. "'Pardonu, pastro, tiu malpiulo estas mia posxhorlogxo. Jen gxi estas,' kaj mi eltiris la malfelicxan valoragxon, kies sonorado jam cxesis. Sed, pro mia rapideco, mi tusxis la muzikan risorton kaj denove gxi sonadis, sed tiun cxi fojon mazurkon! "Mi paligxis, sed la pastro rugxigxis pro kolero, kaj tuj eliris el la konfesejo. Pro tio, mi igxis kiel sxtona statuo, kun la posxhorlogxo cxiam sonanta la mazurkon al la cxeestantaj pregxantoj!" PRI SCIENCAJ AFEROJ. Pri la periskopo, la okulo de la moderna submara boato, kaj unu el la plej gravaj kunhelpantoj rilate al gxi, la _Globe_ de Aprilo 15, 1904, en gxia kolono _Sciencaj Ehxoj_, donas la sekvantan sciigon, kiu posedas specialan intereson, dank' al la preskauxa perdo de la Brita submara boato "A1." La _Scienca Ameriko_ traktas pri tiu cxi okazintajxo apud la Nab, kaj rimarkas pri la limigata vido de tiu periskopo, kiu, direktite al la proksimigxanta sxipo, mankis montri la fatalan vaporsxipon. Plibonigita periskopo antaux ne longe priskribigxis en la Aldono al la _Scienca Ameriko_. Gxi havas kvin apartajn vitrojn, kvar rigardas je la kvar kvartoloj de la kompaso kaj ebligas la marveturanto vidi la tutan horizonton. Kaj la kvina vitro antauxen rigardas, kaj figuras gxuste la veran grandecon de la vidataj objektoj. Tiu cxi nova periskopo suficxus dum klara kaj trankvila vetero, sed, kiel rimarkas la jxurnalo, "la konfuzoj de blindeco" ekatingas cxiujn Submarboatojn, kiam blovas la vento, kaj la maro levigxas. Tiam, pro la subakvigxo de la boato, la periskopo luligas, kaj la marsxauxmo kovras la vitron de la tubo. Iu devas elpensi metodon por auxtomate teni la vidlinion de la periskopo en situacio ebena. T.P.L. TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM. De Dro. Smollett, tradukita de D. H. Lambert, Espo. 9660. Li foriris el la vilagxo post tagmezo, kondukite de sia gvidanto; jam noktigxis, kiam li sin trovis meze de arbaro malproksime de homaj logxejoj. La mallumo de la nokto, la silento kaj la soleco de la loko, la formoj nedifinitaj de la arboj, kiuj apenaux vidigxis cxirkauxe, etendante siajn strangegajn brancxojn tra la malklaro, kunigxis kun lia malgxojo por senordigi lian fantazion, kaj prezenti al lia imago terurigajn fantomojn. Kvankam li ne estis nature supersticxema, eksterordinara teruro ekplenigis lian animon, kiu, iom post iom, superis tutajn konsolojn de la racio kaj filozofio. Nek lia koro sin sentis libera el la timo de la mortigxo. Por ke li foririgu tiujn cxi malagrablajn revojn, li iniciatis interparoladon kun sia gvidanto, kiu al li rakontis la historiojn de diversaj vojagxantoj, kiuj estis rabitaj kaj mortigitaj de friponoj en la densajxoj de tiu mem arbaro. En la dauxro de tiu cxi rakonto, kiu neniel helpis relevi la pensojn de nia heroo, la kondukanto sxajnigis kauxzon por malantauxenigxi, dum nia vojiranto dauxrigis siajn pasxojn, atendante lian realvenon post kelke da minutoj. Pri tio li tamen trompigxis; la piedfrapado de la alia cxevalo farigxis malplie auxdebla, kaj fine tute estingigxis. Pro tiu cxi cirkonstanco, ektimigite, Ferdinando haltis mezvoje, kaj auxskultadis je la plej senspira atento, sed nenio rekompencis lian auxdadon, krom la melankolia sopirado de la arboj, kiuj sxajne antauxdiris alproksimantan ventegon. Pro kio la cxielo kuntiris vizagxon pli malhelan, la fulmo ekbrilis, ekruligxis la tondro, kaj la blovegado, ekmetante gxian vocxon per grandega mugxado, deiris en superakvego. Pro tiu cxi okazo la kuragxo de nia heroo preskaux tute neniigxis; li ja ekperdis la povon de la pripenso, kaj sin trovis efektive malsekigitan antaux ol, kvazaux rekonsciigxante, li elpasis el la vojo por protektigxi inter la cxirkauxkreskantaj arbetajxoj. Rajdinte kelkajn hektometrojn en la arbaron, li staris sub areto da altaj arboj, kiuj lin sxirmetis kontraux la ventego, kaj tiel lokite, li konsiligis kun si mem pri tio, kion poste li devos fari. Li divenis, ke sia kondukinto lin estis forlasinta dum kelke da tempo, por ke li anoncu la alvenon de unu rajdanto al rabistaro, kun kiu li konatigxis, kaj ke li nun devos fali en la manojn al ili, se li ne havos la felicxon eviti ilian sercxon, kaj sin eltiri el la implikajxoj de la arbaro. Timigite de tiuj cxi antauxsentoj, li decidis konfidi al la kompato de la fulmotondro, kiel la malpli malbona el du okazoj, kaj antauxeniri per ia torda vojeto gxis kiam li sin liberigos el la arbaro. Li tial direktis la cxevalan kapon en linion tute kontrauxan al tiu de la cxefvojo kiun li jxus estis lasinta, opiniante, ke la rabistoj sekvus per tiu cxi, por lin sercxi, kaj ke la ideo neniam sin prezentus al ili, ke li volus eliri el la cxefvojo por trairi nekonatan arbaron je la mallumo de kiel maltrankvila nokto. Tiamaniere li fine alvenis stepon, kaj, dauxrigis sian vojagxon, en plena espero atingi vilagxon, kie sia vivo trovigxus senriska. Tuj li de malproksime ekvidis kandeleton, kiun li rigardis kiel felicxa steleto, kaj, rajdante tien rapidire, li sin trovis cxe la pordo de solega dometo, en kiun lin lasis eniri maljunulino, kiu, sciigite, ke li estis vojonperdinta vojiranto, ricevis lin gastame. Kiam li sciigis per la mastrino, ke ne estas alia domo en multe da mejloj, kaj ke sxi povos provizi al li bonan liton, kaj al la cxevalo logxejon kaj avenon, li ekdankas la cxielon por sia felicxo, faletinte sur tian modestan kajuton. Li do konsentis pasi la nokton, sub la sxirmeco de la maljuna dometanino, kiu lin komprenigis, ke sxia edzo, trancxlignisto, estis foririnta cxe la plej proksiman urbon por vendi sian komercajxon, kaj ke, pro la ventega vetero, eble li nur estis revenonta morgauxmatene. Ferdinando ekzamenis la antikvan sorcxistinon per mil ruzaj demandoj, al kiuj sxi respondis je tiom da versxajneco kaj naiveco, ke li konkludis, ke ne estas ia dangxero. Festine vespermangxinte ovojn kaj sxinkon, li petegis, ke sxi lin alkonduku al la dormocxambro, kie sxi proponis, ke li kusxigxu. Tial, je sxia montro, li supreniris ian sxtuparon en cxambron, meblitan de lito sur kvar apogiloj. La planko estis duonplenigita de pajlosxargxegoj. Li sxajne kontentigxis je sia logxejo, kiu ja lin mirigis. La afabla luigantino, avertinte ke li ne alproksimigxu la kandelon al la flamigxemajxoj, foriris, kaj, ferminte la pordon, turnis la sxlosilon de ekstere. Ferdinando, kutimite esti singardema kontraux siaj kunuloj, havis gravajn suspektojn, kiam li eltrovis, ke ne estis riglo interne sur la pordo. Sekve li proponis ekzameni akurate cxiun objekton en la cxambro; kaj dum la esplorado li cxagrene trovis viran korpon, ankoraux varman, kiu, antaux ne longe ponardite, kasxigis inter kelkaj pajlsxargxoj. Tia eltrovo ne mankis inspiri en la brusto de Ferdinando nedireblan teruron, cxar li certigxis, ke li mem renkontus la saman sorton antauxtagigxo, se miraklo ne intervenu por lin protekti. Cxe la unuaj transportoj de la timego, li alkuris al la fenestro, intencante per gxi forkuri, sed li sciigxis, ke lia ekflugo efektive estis malhelpita de fortaj feraj baroj. Tiam la koro ekbatis, la haroj ekrektigxis, kaj la genuoj sxanceligxis. Liaj pensoj estis plenaj de antauxsentoj de la morto, lia konscienco aperis kvazaux atestanto kontraux li, kaj per dezirego preskaux supernatura li tuj rapidis elpensi rimedojn por sinkonservo. Tion, kion en cirkonstancoj malpli interesaj, lia imago ne kuragxus, li mem senkompate entreprenis. Li senvestigis la korpon, kiu kusxis sangadanta inter la pajlaro. Gxin brake alportinte en la liton li gxin ordigis tiel, kiel prezenti la aperon de dormanto. Tiam, estinginte la lumon, li ekokupis la spacon de kie la korpo estis translokita, kaj, tenante sxargitan pistolon per cxiu mano, li atendis la sekvon de tiu bravegeco, kiu ofte devenas senpere el la malespero. Cxe noktomezo li auxdis la sxovadon de piedoj suprenirantaj la sxtuparon; oni malfermis silente la pordon, kaj li vidis la ombrojn de du viroj promenantaj al la lito. (_Finigota en la Julia Gazeto_). LA PEKETOJ DE EPPIE. Eltirajxo el Silas Marner, de George Eliot, tradukita de G. C. Law. _Silas Marner, gxis la alveno de nekonata knabineto cxe sia dometo, estis sxparema kaj malfelicxa teksisto. Li kompatigxis je tiu cxi infaneto, donis al sxi la nomon Eppie, kaj farigxis kvazaux sxia patro._ Kiam Eppie havis tri jarojn, sxi estis ruza, kaj Silas devis uzi sian paciencon kaj sagacecon. Sinjorino Dolly Winthrop, najbaro, diris al li, ke punado estus bona por Eppie, kaj ke sxi devas esti varmigata, kelkafoje, je mola loko. "Certe, vi eble povas fari alie," diris Dolly penseme, "vi povos ensxlosi sxin en la karbokelo. Mi tiel faris je mia fileto Aaron, cxar mi ne deziris ekfrapi lin; sed mia koro ne permesis, ke mi lin tie forlasu pli longe ol unu minuto. Tamen la tempo estis suficxa por nigrigi lin, tiel ke li devis denove lavigxi kaj vestigxi. Tiu cxi estis tiel bona, kiel bastoneto por li. Tial mi diras al via konscienco, Sinjoro Marner, vi devas ion fari, aux la ekfrapadon, aux la karbokelon. Vi estas la estro, kaj estas necese ke vi kontrolu sxin." Nu, Silas sagxe estis arangxinta largxan rubandon, per kiu li ligis Eppie al la teksilo, kiam li estis okupata. Gxi estis ligata cxirkaux sxia talio, kaj sxi povis atingi sxian liteton kaj sidigxi tie. Dum somera mateno, Silas interesigxis je sia laborado, kaj ofte uzis la tondilon. Eppie auxdis la kuriozan "klik, klik" kaj, observinte gxian rezultaton, sxi akiris la logikan opinion, ke la sama rezultato cxiam sekvas la saman kauxzon. La bruo de teksado komencis, kaj Silas senpripense metis la tondilon apud Eppie. Silente, kiel museto, Eppie kaptis gxin. Tondinte la rubandon, sxi forkuris, tra la malfermita pordo, en la kampojn, kie la sunlumo invitis sxin. Dume Silas pensis ke sxia konduto estis pli bona ol kutime. Sed, kiam li bezonis la tondilon, la terura okazo klarigxis. Li forkuris, kriegante: Eppie, Eppie! kaj esploris la truegojn, en kiujn li kredis, ke eble sxi estis falinta.... Tiam li trovis sxin, sidante apud marcxo, gaje kunparolante sxian boteton, kiun sxi estis uzinta kiel sitelo, por plenigi huftrueton, dum sxia nuda piedeto komforte kovrigxis je oliv-verda slimo. Silas, gxojega je la eltrovo de sia trezoro, ekkaptis sxin, kaj kovris sxin je kisoj. Sed, kiam li estis alportinta sxin dome por la necesa banado, li memoris pri la bezono puni Eppie. La ideo, ke sxi ree forkurus, donis al li nekutimitan pripenson, kaj li decidigxis uzi la karbokelon, kaveton apud la kameno: Eppie! li subite diris, elmontrante sxiajn kotajn piedojn kaj vestajxojn: peketema Eppie tiel forkuri! Eppie devos iri en la karbokelon, cxar sxi estis peketema! Pacxjo devos meti sxin en karbokelon! Li pensis, ke tio timigus sxin, kaj ke sxi ekplorus. Sed, anstataux tio, sxi ekskuigxis sur lia genuo, kvazaux la propono estis cxarma novajxo. Vidante, ke li devus severe agi, li metis sxin en la karbokelon, kaj fermis la pordon. Dum momento, silentadis, sed tiam venis krieto: Malfermigu! malfermigu! kaj Silas liberigis sxin, dirante: Nu, Eppie, ci neniam ree estos peketema, aux ci devos iri en la nigran malbelan karbokelon! La teksado longatempe cxesadis tiun cxi matenon, cxar nun estis necese lavi kaj vesti Eppie, sed Silas esperis ke tiu cxi punado havus suficxan efikon, kvankam li estus volinta, ke sxi iom ploru. Post duona horo, sxi estis purigita, kaj Silas turnis la dorson por vidi, cxu li povus plibonigi la rubandon, sed poste li forjxetis gxin, pensante ke sendube Eppie estos bona dum la restajxo de la mateno. Li returnis meti sxin en sxian segxeton apud la teksilo, kiam sxi lin rigardis kun vizajxo kaj manoj nigraj, kaj diris: Eppie estas en la karbokelo! LA SANKTA FAJRO. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon.). Por cxion klarigi mi diros, ke tio cxi okazis en Jerusalemo. Je la Sankta Vendredo, la antauxtago de la ceremonio, kiun mi deziras priskribi, ni vizitis la Pregxejegon de la Sankta Tombo, kie ni vidis kelkajn tre strangajn preparojn. Apud kolono oni estis etendinta kelke da tapisxetoj kaj kapkusenoj sur kiuj kusxas virinoj kaj geinfanoj, kies la viroj staras apude. Unu el la virinoj dormas; la aliaj nin rigardas per sxajno de senvigla miro; preskaux mi diris, de _bovina_ miro! Sed la geinfanoj! Sur cxiu vizagxo estas sxajno kvazaux ili tiom da mirindajxoj estas vindintaj, ke neeble estus ilin ankoraux mirigi pri ia ajn afero. * * * Kio do estas la Sankta Fajro! Estas miraklo! Jes, por tri kvaronoj el la rigardantoj estas vera miraklo! Dum tiu cxi Sabato la Savinto kusxis en la Tombo, kaj cxiujare (tiel ili kredas) la fajro malsupreniras en la Tombon el la cxielo. * * * "_Ne-harak-said._" Mi ekrigardas! Enirante en la hotelon estas soldato Turka. Sur la kapo li portas rugxan Tarbusx'on aux fez'on; sur la korpo bluan vestonzuavan, sur la kruroj bluan (sed pli palan bluan) pantalonon, kies la supro estas largxa kiel sako, kaj la malsupro tre prema cxirkaux la maleoloj. Botoj pezegaj vestas liajn piedojn kaj largxa zono lian talion. Cxe lia flanko svingetas kurba glavo, kaj tra la zono li estas trapasinta aron da pistoloj kaj ponardoj. Sed tio, kion mi plej rimarkas, estas grandan pezegan Bastonegon, kiun li tenas per la dekstra mano. Gxia akra pinto kaj gxia supro, kiu etendis sin cxiu flanke laux formo de sigelilo estas farita el blanka metalo (kredeble sxtalo) kaj brilis kiel argxento. Mi redonas la saluton kaj venigas la Dragoman'on (gvidiston kaj tradukiston), laux kies konsilo ni singarde malaperigas niajn posxhorlogxojn kaj valorajxojn. Tiam per sonora frapo de sia Bastonego la soldato donas al ni la signalon de foriro; tiun cxi frapadon li dauxrigas la tutan vojon, en longaj balancoj svingante la Bastonegon, kaj cxiam frapante la teron per la sama sonora frapo. La hotelo staras ekster la muroj, tial gxis la pordego al _Joppa_ (per kiu ni eniras la urbon) tre facila estas la irado. Tie cxi la amaso farigxas multe pli densa. Ni trapasas tra la _Strato de David_ kaj eniras en _Kristanan Straton_. Nun ni ekvidas la utilon de la Bastonego; gxia akra pinto, potence minacante la sandalvestatajn piedojn de la amasegataj popoloj, malfermas al ni, por la momento, liberan vojon. Tamen nia irado estas laux maniero de sxipo, tra maro de malbonherboj. Tiel ni alvenas al la placeto antaux la pordego de la Pregxejego, kie de cxiuflanko la amaso _ondegas_ kontraux nin; grandaj barbaj, nelavitaj vizagxoj kun esprimo miksita el mallerteco kaj kredemego; virinoj, malgrandaj geinfanoj; cxiu el ili havas sian specialan odoron. Multe da fojoj ili separas nin de nia gvidanto, sed la Bastonego havas ankoraux auxtoritaton kvankam neeble estas gxin svingigi. Certe gxi dauxrigas la frapadon, sed nur post longaj intertempoj, kaj preskaux en tiun saman lokon gxi frapas la teron el kiu gxi levigxas antaux kiom da tempo? Tre malrapide ni antauxeniras, sed ni antauxeniras, kaj nun ni eniras en la Pregxejegon. Pli kaj pli densigxis la amasego. Baldaux la gvidanto mem estas haltigita. Aliaj soldatoj per Bastonegoj frapadas; inter tiuj cxi kaj la nia farigxas interparolado. Tro densa la amasego! Estas neeble gxin trapasi en tiun direkton. Malantauxen ni komencas nin tordi, kiel hundo sin tordas el kuniklujo. Baldaux ni nin turnas dekstren, kaj iom post iom alvenas al la rando de la amasego. Ni trapasas malgrandan pordon kaj eniras monahxejon, kie trovigxas nur kelkaj monahxoj. Kia kontrasto! Tiel tra cxambroj, tra trairejoj, suprenirante sxtuparojn, cxiam suprenirante ni fine alvenis al unu el la galerioj de la Pregxejego. Pli gxuste diri ni alvenis al unu sekcio de la galerio, cxar gxi estas divida en sekcioj enhavantaj po sep aux ok arkojn per bariloj fermataj. Ni trovas nin en la Rotundo mem kaj vidas malsupren la Sanktan Tombon (t.e., la konstruajxon kiu enhavas la Tombon), kaj ni ankaux vidas grandan porcion de la amasego da popoloj, kiun ni jxus estas trapasintaj. En cxiu sekcio de nia galerio trovigxas grandan homaron, kaj pli alte mi vidas alian galerion tute per virinoj amasigata. Cxie oni rapidas la preparojn; cxie mi vidas andelojn, sed kompreneble ne ankoraux ekbruligitajn. El tiu vasta amasego preskaux neniu estas, kiu ne tenas unu kandelon, eble ecx du. El la galerio de virinoj Greka pastro per sxnuro mallevas aron da ili. Nun oni komencas malaperigi la lumojn. Pli kaj pli la Pregxejego farigxas malluma. Nur murmureto de atendeco sin levis el tiu grandega amasego. Tiam:--Sonoradegon de sonoriloj. Monahxo post monahxo elsaltas el malfermajxo en la konstruajxo, kiu enhavas la Sanktan Tombon, kaj rapidas supren sur gxia eksterajxo. Cxiu el ili triumfe svingas brulantan kandelon. Cxie kaj cxie komencas ekbruligi la kandeloj. En la galerio de virinoj mano post mano la monahxo tiras antauxen sian sxnuron; cxe cxiu ekskuo svingigxas en hemirondo la aro de nun ekbruligitaj kandeloj kaj cxiuflanken disjxetas sian sebon sur la amasigatan homaron. Al la barilo gxi alvenas. Apenaux li ekprenas gxin, kiam pli ol dudek kandeloj estas al li pusxegataj, kaj de li ekbruligataj. De tiuj aliaj, kaj de tiuj ankoraux aliaj. Cxiuflanke oni elsendas la lumon en la plejproksiman sekcion, kaj en unu momento oni vidas tutan brilegantan rondon. Tiel brilas la tuta Rotundo, tiel la flankajxoj. Cxie oni vidas la brulantajn kandelojn gxoje agitatajn; kaj la vocxoj sin levas, kiel la sono de la marbordo, kiam koleraj ondegoj brulege rulas la sxtonetojn. Kaj nun procesio de la pastraro rondiras la Tombon; procesio kiun la premego de la popolo cxiu minute _cxifas_ kiel knabeto cxifus paperon. Sed jam tro longa la priskribo! _Du_ soldatojn ni trovas cxe la reveno. Kial _du_? mi pensas, cxar la Pregxejego kiam ni gxin reeniras estas kompare senhoma. Malgrandan knabon mi rimarkas, kiu tenas per cxiu mano brulantan kandelon, kaj per siaj grandaj okuloj nin rigardas. Plene li kredas, ke la _Sankta Fajro_ ne povas bruligi la homan korpon. Tion kredas, kredeble, preskaux la tuta pilgrimaro! Elirante el la Pregxejego ni tuj ekvidis kial la _du_ soldatoj. Sxajnas kvazaux la tuta amasego estas forlasinta la Pregxejegon je la sama momento; el kiu aro cxiu ero treege penegas sin pusxi antaux sian proksimulon. La Bastonegoj perdas nun sian auxtoritaton. Pro manko de spaco neeble estas ilin movi; tial la frapado cxesas. Forte pusxegas per la sxultroj niaj du soldatoj, kaj, cxar ili ne sole reprezentas auxtoritaton sed ankaux estas ambaux fortuloj, ili sukcesas malfermi vojon por _si mem_. Sed ne por ni! Cxi tie ni supreniras tiujn malaltajn sxtupetojn el kiuj konsistas plej ofte orienta strato. Sur la sxtupetoj kiel amasego! Oni kredas ke ju pli longe brulas la kandelo des pli longe dauxros la felicxeco de la venonta jaro; tial ni vidas virinojn per la manoj malfacilege sxirmantajn la ankoraux brulantajn kandelojn; homojn ni vidas el cxiu raso, kaj bone ni scias ke tie ankaux trovigxas geinfanoj. Foje, eble mi tion imagis, sxajnas al mi ke mi auxdas la ekkrion: "_Leprulo._" Gutoj de akvo, ni estas dispelataj per cxiu ondolinio de la homa Oceano. Malproksimigxantaj mi vidas la gvidantojn. Fortege batalantaj ili cxiam supreniras. Subite ili haltas. Unu el ili tie restas por gardi la posicion, la alia revenas nin sercxi. Ha! tiu vojirado, tiu terursongxa progresado! Tirataj, premegataj, pusxataj, ni alvenas al kelkaj malgrandaj kolonetoj, kiuj iom baretis la vojon. Cxi tie la premego farigxas teruriga. Iu nekonata sin savas de subpremado per la piedoj cxirkauxprenante min. Bonega ideo! Mi farigxas samideano! Miaflanke mi cxirkauxprenas la talion de la pli forta el la du soldatoj, kaj (mi malsxatas gxin diri sed gxi estas la vero) en tiu malnobla maniero mi estas eltirita el la Turnigxado de la _Sankta Fajro_! * * * _En jaro 1834a pli ol 6,000 personoj estis en la Pregxejego._ _Okazita Tumulto, la soldatoj Turkaj mortigis pli ol 300 pilgrimojn._ VINTRA DOLCXECO. Originale verkita de Rene Deshays. Malsupren mi rampis, tra grizaj brancxetoj; Indulga Decembro la teron moligis: Jen mi nun ekvidas la verdan riveron, Kaj grizajn arbetojn sur kruto kontrauxa. Ne largxa la fluo, la montoj malgrandaj, Kaj paca l'aero, kaj pala la suno; Mallauxta kaskado revige parolas, Dormetas la herboj cxe l'akvo lulanta. Mi sekvis la kurban valeton pasxete: Cxi tie bon' estas memori l'amikojn. VIRSEKSA LOGIKO KAJ VIRINA INSTINKTO. Originale verkita de Ben Elmy. Mi memoras, ke antaux multe da jaroj, dum mi estis nur juna knabo, mi ofte auxdis kaj legis, ke ekzistas natura kaj nepasebla diferenco inter la rezonado de la viro kaj tiu de la virino. Oni pretendadis, ke la virino reguligas siajn agojn kaj konduton nur laux fantazio aux instinkto; kontrauxe la viro, oni diris, auxskultas kaj obeas la severajn diktojn de prudento kaj de logiko--precipe de logiko. Tiu cxi pretendo tre konfuzis miajn fruajn konjektojn pri tiu mistera logiko; cxar, infane, mi ekpenis difini cxiun agon virinan kiel instinkta, kaj cxiun viran pensadon kiel logika. Sed iafoje la sekvoj de tia jugxo estis embarasaj; tiom por alioj, kiom por mi mem. Ekzemple; sercxante kelkafoje la solvon de ia grava infana pensado, kaj alvokante mian patrinon por informo, tiu kara patrino kutimadis diri, "Demandu gxin al patro via!" Tion farante, mi tamen ricevis de la patro, por tuta respondo: "Ne enuu min, petulo!" Tia konduto sxajnis al mi vera enigmo. Cxe la juneco de la patrino ne ankoraux ekzistis kolegio de Newnham aux Girton; mi do ne trovis mallauxdinda sxian nescion; sed la patro estis gxuinta cxiujn utilojn universitatajn, kaj tamen lia "logika" agado ne pli helpis la infanon, ol la agado sole "instinkta" de la patrino! Okazis multe da tiaj disrevigxoj, kaj ne sole je aferoj spiritaj. Al mia fratino, multe pli maljuna ol mi, la patro severe malpermesis la uzadon de _frisettes_ por pligrandigi sxian kapornamon. Li ankaux tre ridadis la _chignon_ kiun portis sia propra fratino frauxlina. Mi sciame eltrovis, ke tiuj virinaj ornamoj estas fabrikitaj el cxevalharegoj, kaj mi konkludis, ke ia stranga influo de instinkto virina estas kauxzo de tiel malbela praktiko, kiu juste meritas cenzuron de la virseksa inteligenteco logika. Tamen, irante post nelonge en jugxejon kun mia patro, mi tre miris, vidante pli ol dudek advokatojn kies cxiu portis sur kapo tiom da cxevalharego kiom suficxus por fari ses aux sep frizagxojn, kaj ankaux grandegan "chignon." La jugxisto mem, kiun mi supozis la plej instruita kaj logika el cxiuj, ankaux portis la plej grandan kvanton da cxevalharego. Aliparte mi memoras, ke la vetero estis varmega, kaj mi tre gxojigxis, ke mi mem ne portis ecx cxapon sur kapo mia; dume nek la jugxisto nek ia advokato demetis siajn sxvitajn perukojn. Sed mia patro multe kolerigxis kiam mi rakontis al la supredirita onklino Marinjo, cxion kion mi rimarkis en jugxejo. Mi do sercxadis cxu tiu kolero estas vere rezultato de virseksa logiko, aux eble nur simptomo de virseksa nelogika petoleco, neniel pli nobla ol ia virina eco. Iom post iom mi komencis dubi, cxu ekzistas efektive tiu cxi pretendita diverseco de motivo aux de rezonmetodo en la agado de la du seksoj. Cxar, apud tiama tempo, oni min kondukis al parado de soldatoj en Hyde Park. Inter aliaj aferoj mi tuj observis kiel eksterorde dikaj estis la brustoj de la soldatoj. Timante ian koleron de la patro, mi ne kuragxis lin paroli pri tio cxi; sed la onklino Manjo cxiam estis simpatia, tiam mi eksciigis al sxi mian naivan sciemon. "Ha, jes," diris sxi, "la soldatoj estas vatitaj." "Kio tio estas?" mi demandis. "Nu," sxi respondis, "soldato portas artan vestplibonajxon, tute same kiel sinjorino, nur en alia parto de la vestajxo. La soldato gxin portas, kudritan al la brusto de sia frako!" Tiam mi rakontis al sxi pluan okazajxon. La paradtago estis blovega, kaj la vento faligis la cxapelon de unu el la generaloj, kaj gxiaj plumoj iom tordigxis. Milita servisto eklevis la cxapelon, kaj alportis gxin al la generalo, kiu kolere signalis per la fingro, ke estas unu plumo rompita kaj elstaranta. La servisto dolcxe eltiras la kulpan plumon, plibonigas la tutan cxapelon, tiel lerte kiel cxambristino de sinjorino, kaj la generala mosxtofine trankviligxas. Tion auxdante mia onklino ekridetis, kaj diris, ke kelkafoje milita fajrmangxanto zorgas pri sia ekstera vidigxo, tute tiel nerve kaj precize kiel sinjorino la plej fasonema. Sxi ne diris cxu tio estas pruvo efektiva de "logiko virseksa." La tempo pasadis, kaj mi vizitis por la unua fojo la Cxambron de Deputatoj (_House of Commons_), kie okazis longa kaj teda parolado, per tiama famega politikisto. Jam tre ofte estis rakontita al mi, ke la virina elokventeco estas rimarkinda pro trolongeco kaj nekonsekvenco, kun granda manko da logiko. Tamen, je tiuj cxi specialaj ecoj, la parolado de tiu politikisto estis kiel eble plej "virina." Mi brave kuragxis avizigi tion al mia patro, kiu, tiun cxi fojon, felicxe, aprobis mian jugxon. Li ecx diris, ke li mem preferus pli la babilajxon de kiu ajn maljunulino, ol auxskulti la sensencajxojn de tia politikisto. Sed mi tiam ekmemoris, ke mia patro ne estis de sama politiko kun tiu oratoro; kaj denove mi demandis min, cxu la patraj vortoj estas vere rezultato de virseksa logiko, aux nur de propra lia fantazio. Antaux nelonge virseksa egoismo aux blindeco malpermesis al virino la utilojn de plena edukiteco. Oni diris, ke la virinoj ne havas suficxan cerbkapablon por atingi kaj profiti je la viraj studoj--la matematiko, la sciencoj fizikaj, k.t.p. Ni nunuloj klare kaj gxoje vidas kiel erarega estas tiel supozo. Sed mi devas cxesigi mian plendon. En nunaj tagoj ni bone vidas, ke ne ekzistas la pretendita fatala diferenco de cerbkapableco inter la du seksoj, sed ke tio cxi estas nur afero de edukiteco kaj ekzercado. Baldaux, sendube, ni cxiuj rekonos, ke la viro mankas la helpon de la virino ankaux cxe la aferoj legxigantaj, koncernantaj la felicxon de la tuta homaro; kaj ni gxojos je la neniigxo de la malsagxa disputo, cxu viro aux cxu virino havas la ecojn la plej necesajn kaj profitajn por efektivigi la progreson de cxiam plibonigxonta komuna homa raso. LA NASKIGXEJO. Originale verkita de Paul Mathews, M. A. Cxie mi amas la kamparon sed, ho! cxarma naskigxejo mia, kiom mi vin amegas! Cxu vi, karaj legantoj, konas tiun belan loketon? malgrandan vilagxeton, kiun trapasas nenia vojego, nur unu mallargxa strato, en kiun kaj el kiu kondukas malgranda vojo, cxe kies cxiu flanko vidigxas allogantaj vojetoj tra kampoj kaj arbaretoj. Proksime preterfluas nobla rivero, portanta sur sia trankvila akvo brunvelajn, malrapide movigatajn sxargxbarkojn. Cetere, la floroj: vintrafine la _negxagutetoj_ (Galantoj) pli malfrue la _primoloj_, frusomere la _bluaj sonoriloj_ (Kampanuloj), plensomere la _bovokuloj_ (Lekantoj). Kaj plie la birdoj. Kiu povas sengxoje auxskulti la kantojn de la alauxdoj, de la _nigrabirdoj_ (merloj), de la makulitaj turdoj, de la rugxabrustoj aux, apud la rivero, de la kanasilvioj, kiuj dolcxe kantetadas? Ofte, tra la foliaro super rivereto, oni povas vidi la gajekoloritan _regxafisxkaptiston_ (Alciono). Kian plezuron donas la zumado de la abeloj, la flugeto de la papilioj, kaj la multaj aliaj kamparaj vidajxoj! La vintro mem ne estas laciga, la nudigitaj arboj, la negxo, posedas siajn proprajn belajxojn por cxiu, kiu vere amas la Naturon. Tie mi de longe naskigxis; el tie mi de longe estas apartigita. Lastan Paskan Lundon, la unuan fojon dum tridek kvin jaroj, mi tien revenis. En la dauxro de tiuj tridek kvin jaroj mi edzigxis, alvenis al mi familieto, tri karaj infanoj, la plena gxuado de facila felicxeco. Sed cxiam mi estis deziranta reviziti la malnovan vilagxeton, ofte mi estis sopiranta je la scenoj kaj la amikoj de mia infaneco. En la dirita tago mi, tute sola, faris mian sentimentalan vojagxon al la bone memorita vilagxeto. Ecx nun oni devas marsxi kvin mejlojn de la plej proksima stacidomo, gxis la vojagxa fino. Je cxiu pasxo mi preteriris ian amatan loketon, felicxe ne aliformigxitan. Malrapide mi marsxadis, dolcxe pensante pri la tagoj de mia juneco, redirante al mi la nomojn de miaj antauxaj kunludantoj. Cxu cxiuj estas ankoraux vivantaj? Ne estas eble; unu el ili, la plej cxarma el cxiuj, la malgranda Suzio----. Ho ve! felicxa tempo pasinta!---- Mi eklevas la okulojn--Kio estas? cxu mi songxas? Mi sxin revidas, la saman, la karan Suzion! Mi forgesas edzinon, infanojn, mi denove knabigxas: tie staras mia kara kunludantino! Mi kuras renkonte al sxi elkriante "Sunjo! Sunjo!" La infano rigardas min terurite. Kial? Cxu ni ne plu estas amikoj? Ha! Mi memoras; mi estas maljunulo, kompare je tiu cxi knabineto! Sxi ne estas mia Suzio. "Venu tien cxi, kara mia" mi aminde diris, "Cxu mi vin timigis? Diru al mi----." Sxi min cxesigis, demandante: "Kiel vi konis mian nomon?" "Mi rekonis vin, karulineto, tio estas longa rakonto. Diru al mi, kie logxas la patrino, mi deziras viziti sxin." "Tie," sxi respondis, per la fingro montrante beletan dometon meze en malgranda gxardeno. Ni tien kune iris. Alproksimigxinte al la pordo la infano ekkriis "Patrineto, Patrineto, venu: Sinjorego por viziti vin!" La pordo malfermigxis: Jes, mi estas certa, la patrino estas la vera Suzio! Mi etendas la manon. "Sunjo!"----Sxi min longdauxre rigardis----"Tomacxjo!" kaj ni kisis unu la alian. "Eniru, eniru, vi estas bonvena! Edzo! jen estas Sinjoro Tomaso, kiun ci bone memoras." La edzo estas alia bone memorata kunludinto. Ho! cxarmegaj horoj, kiujn mi pasigis kune kun tiuj cxi simpluloj, kiuj ja trovis veran plezuron min revidante. "Eble," ili diris al mi, "oni ne vin sciigis, ke via antauxa logxejo estas acxetebla?" Tion cxi mi ne estis auxdinta. Post kelke da tagoj mi gxin acxetis. Baldaux mi alkondukos mian familieton por vivadi en mia amegata naskigxejo. Tie mi esperas ke mi finos mian teran migradon. [_Copyright reserved._] [_Tradukis Esp. 6266._] LA VENTEGO (Dauxrigo). (_Vidu la sep antauxajn Nrojn._) AKTO I. Sceno 2 (_dauxrigo_). Prospero.-- Ne, knabino; Gxi mangxas, dormas, sentojn ankaux havas Simile je ni. Tiu cxi junulo En sxippereo estis: pro cxagreno Li markojn portas kiuj malbeligas Vizagxon lian--vi, alie, povus Nobelon en li vidi. Li, perdinte Parencojn siajn, vage ilin sercxas. Mirando.-- Estajxo dia povus mi lin nomi, Cxar mi neniam vidis tiel nobla! Prospero (_flanken_).--L'afero venas laux deziro mia: Cxi tio Arielon liberigos Nur post du tagoj-- Ferdinando (_ekvidante Mirandon_).--La diino Muzike jxus lauxdita!... Mi petegas, Bonvolu diri al mi cxu vi logxas En tiu cxi insulo; cxu vi povus Konsilojn bonajn al mi doni; Sed, miri ndajxo! scii mi deziras Cxu estas vi frauxlino. Mirando.-- Mi, sinjoro, Ne mirindajxo estas, sed frauxlino. Ferdinando.--Cxielo! mian lingvon! Mi ja estus El gxiaj parolantoj la plej alta Se hejme nun mi starus. Prospero.-- La plej alta? Se l'Neapola regxo tion auxdus, Vi kiu estus? Ferdinando.-- Simple la auxdanto De homo parolanta pri la regxo. Ke li min auxdas tion mi bedauxras, Cxar estas mi la regxo: mian patron Perei mi jxus vidis. Mirando.-- Ho, teruro! Ferdinando.--Li dronis, kun sinjoroj, kun Milanaj La duko, ankaux lia brava filo! Prospero.--La duko de Milano kaj bravega Filino lia povus vin komandi Se dece estus. (_Flanken_) La du gejunuloj Intervidante tremis kaj rugxigxis ... Nun Arielo baldaux liberigxos. (_Al Ferdinando_) Al vi, sinjor', mi vorton volus diri: Mi timas ke vi multe jxus eraris. Mirando.-- Gxentile kial patro ne parolis? De mi vidita estas homo tria Cxi tiu, sed kortusxa la unua. Kompato same movu mian patron! Ferdinando.--Frauxlino, se vi estas korlibera, Regxino Neapola vin mi faros. Prospero.-- Sinjoro, al vi tuj mi diros haltu! (_Flanken_) Nu! ili estas intersimpatiaj: L'aferon mi ne volas rapidigi; Nenion tro facilan oni sxatas. (_Al Ferdinando_) Atentu, auxdu, cxar mi vin kulpigas Uzurpi ies nomon ne la vian: Spiono eble vi cxi tie staras Por poste sxteli de mi la insulon. Ferdinando.--Ne! per honoro mia! Mirando.-- Malhonoro Neniam logxis en sanktejo tia; Cxar se malbonon tia dom' entenus, Ecx bono volus logxi kun gxi. Prospero (_al Ferdinando_).-- Venu! (_Al Mirando_) Por la spiono ne parolu. (_Al Ferdinando_) Venu! Piede, kole, mi vin kunkatenos, Marakvon trinkos vi, via nutrajxo Konsistos el mituloj riveretaj, Radikoj sekigxitaj, kaj glansxeloj-- Nu, venu! Ferdinando.-- Ne! mi tuj kontrauxbatalos Tielan agon, gxis la malamiko Pli pova montros sin. [_Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi._] Mirando.-- Ho, kara patro! Tro ne ofendu lin, cxar, dolcxanima, Li maltimulo estas. Prospero (_al Mirando_).-- Knabineto, Cxu vi al mi konsilus? (_Al Ferdinando_) Glavingigu, Ho, perfidulo, kiu sxajni volus Sed ne maltimas frapi, tiel kulpo Tremigas vin! Plu ne kontrauxbatalu: Bastono mia tuj vin senarmigos. Mirando.--Mi vin petegas, patro-- Prospero (_al Mirando_).-- Vi foriru! Ne tusxu mian veston. Mirando.-- Ho! kompatu: Por li mi garantiulino estos. (_Dauxrigota_). LA REVENO AL LA MONTARA PATRUJO. Originale verkita de Clarence Bicknell. De miaj montoj patrujanaj, jen, fine, la revido! Post longaj jaroj en la urboj, malgaje, ecx sen rido; Aux kie l'ebenajxo griza senlime sin etendas, Kaj, aux pro tim' aux hont', nenio la blucxielon fendas. Ho gxoj'! l'aeron tiel puran libere respiradi, Kaj cxe la montoj Dibenitaj en dolcxa pac' restadi! Ne plu la bruo de l'amaso, la krioj en la stratoj, Mizero cxie kaj malsano, blasfem', batigxoj, batoj; Ne plu la polvo cxe l'vizagxo, la fulgo en aero; Ne plu herbejoj sekigxitaj, kaj neflorada tero; Sed cxie arboj kaj arbaroj kun kampoj milkoloraj, De fojno ricxa kaj brileta per herboj bonodoraj. El supro de la blankaj pintoj, la hejm' de l'Monta Regxo, Mantelo kies senmakula estas l'eterna negxo, Riveroj, riveretoj kuras, portante vivobenojn, Kaj, trapasxante, cxie faras fruktejojn gxardenojn, La brancxojn ili, cxe la bordoj, de l'rozarbet' balancas; Bovinoj blekas, birdoj pepas, kaj papilioj dancas. La tutan tagon laboremaj abeloj lauxte zumas, Sercxante florojn kiujn ili per kisoj amindumas. Kaj kiel bela la florejo! l'azuraj gxentianoj, Kun alporozoj, orlilioj, kaj dolcxaj timianoj! Mi auxdas la naturmuzikon de l'blanka akvofalo, Kaj la kantetojn de l'pasxtistoj tra l'ehxoigxa valo. Mi mem nun povas ree kanti la kantojn de juneco, Pri la natur', pri la patrujo, pri amo kaj beleco. La pensoj, kiel agloj, flugas, nek plu sur tero haltas; La koro, ecx la membroj miaj, kiel la cxamo saltas. Parolis urboj, ebenajxo, pri larmoj kaj pri morto, Sed nun plenigxa cxio estas je vivo kaj je forto. Forteco al sxtoneg' simile de l'nemoveblaj montoj, La vivo kiel la forfluo el sencxesantaj fontoj. Ho! kiel bone kun naturo la vivo de simpleco, Per kiu venas tiuj benoj de sano kaj forteco! Mi malproksimen ne plu vagos, sed estu mia sorto En mia paca monta hejmo restadi gxis la morto. LA MALSANA LEONO. Leono, pro maljuneco kaj malforteco, ne povis plu cxase trafi sian kaptajxon, tial li sin kusxigis en sia kaverno, kaj, per mallauxta vocxo, anoncis, ke li estis tre malsana. La raporto baldaux disvastigxas inter la bestaro, kaj kauxzas grandegan plorindon pri la regxa malsanulo. Unu post la alia venas por lin viziti, sed, cxar cxin malkune, kaj en la propran leonan kavernon eniras, la leono facile povas fari kaptajxon el la vizitantoj, kaj grasigxas per tia dieto. Vulpo, kiu suspektis la tutan aferon, fine venas por informigxi pri la leona saneco, sed, staras malproksime kaj demandas "Kiel la Regxa Mosxto sanas?" "Ha, karega amiko mia," diris la leono, "cxu estas vi? Kial do vi tiel forstaras de mi? Venu, dolcxemulo, sxutu konsolan vorton en la orelon de malfelicxa leono, kiu nur tre mallonge vivos!" "Vin benu la dioj!" respondis la vulpo. "Pardonu se mi ne povos resti pli longe; sed verdire, min tre maltrankviligas la piedsignoj, kiujn mi tie cxi ekvidas; cxiu el ili sxajnas eniri vian kavernon, sed nenia eksteren deiri." _Ne risku iri tien, kien multuloj eniras, sed neniu deiras._ (6266). PATRINO KAJ INFANO. Flandra poeziajxo de Frans de Cort. Kiam mi plezurege rigardas mian rozkoloran infanon, kaj tiun, kiu donacis lin al mi, mian amegatan edzinon, tiam ne demandu kiun el ili mia koro plej amas. Mia koro ne povas disigi la patrinon de la infano. Mi etendas la brakojn, kaj cxirkauxprenas miajn gekarulojn kune inter ili, kaj gxojlarmoj fluas sur miajn vangojn. Ha! Se vi scius, mallauxte mi diras, kiel vi estas amataj, vi, infano, pro via patrino; kaj vi, patrino, pro via infano! _Tradukita de_ Euxg. Mathys, _filo_. CORRESPONDENCE NOTES. The Hon. Sec. of the London Esperanto Club herewith gives notice that the Free Classes are now closed for the summer months. Due notice will be given of the date of re-opening. In the meantime inquirers can obtain information from Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park, N.W. (Stamps should always be enclosed for the reply). Club Members who have not yet renewed their subscription, and whose number is below 136, are also reminded that their renewals have fallen due. It is earnestly hoped that they will favour the Club with a continuance of their kind support. * * * Our prized volume, the _Fundamenta Krestomatio_, bears a most unfortunate title. Many correspondents ask the derivation of the word. We suppose it has been imported from the Greek, and means the Giver of Oracles. Perhaps the Second Edition of this great work will bear some more easily recognised title, which may serve to apprise the uninitiated of the purpose and scope of the volume. * * * The note in our last issue concerning the _Method of telling the time in Esperantoland_ has called forth an admirable suggestion: That everywhere the example of railway time-tables should be followed. This is already international, and thus no confusion could arise. Kvin dekdu, 5.12, dek kvardek, 10.40, etc., will enable us to keep our appointments with punctuality. * * * We have done our best to buy in copies of the _First Number_ of The Esperantist, with the very unsatisfactory result that there are now to be had only six clean copies at 2/6 each. * * * Our infant growth, though rapid, has not yet warranted the establishment of a Standard Examination in Esperanto, for the awarding of an _Atesto de Kapableco_. Those desirous of obtaining this must therefore still do so under the auspices of the French Society. Nevertheless, it is to be hoped that, ere long, we also may be able to issue British Certificates of Merit. * * * As so many Esperantists are occupied in the City, it has been proposed that a monthly meeting might be arranged over some convenient lunch or tea table. Will those Gesamideanoj able and willing to fall in with the proposal kindly communicate with the Editor to that effect? INSTINKTO aux INTELIGENTECO. Dua Vera Rakonto de O.W. 7074. Mi legas en la dua numero de la _Internacia Scienca Revuo_ la titolon de artikolo publikigita en la _Revue Scientifique_. Jen la teksto: _E. Mancini. Aritmetiko de la Bestoj. Raporto pri kelkaj observoj kiuj pruvas, ke la bestoj povas havi malgrandan ideon de la nombro._ Tiu titolo rememorigas al mi strangan fakton, kiun mi okulvidis, kiu en la momento tre ridigis min kaj kiu, poste, pripensigis min; mi estis devigita kredi, ke iaj bestoj povas kalkuli. Cetere vi povos tion jugxi, mi tuj rakontos al vi la fakton. En la cxirkauxajxo de Montmouillon en la Departamento La Vienne en Francujo, unu el miaj onkloj posedas bienon. Tie la gefarmamastroj kaj liaj infanoj zorgas pri gxi. Ili edukas en gxi la kutimajn bestojn, bovojn, sxafojn, porkojn, k.t.p. Cxiutage, kiam la vetero ne tion malebligis, oni elirigas la bestojn el la staloj, kaj oni alkondukas ilin sur la kampojn, kie ili sin pasxtas. Kiam baldaux eknoktigxos, oni rekondukas ilin al la staloj. Ian tagon mi estis alirinta kun mia edzino kaj mia filino por viziti niajn geonklojn. En la tagmezo, ni aliris al la farmabieno. Mi promenis kaj alvenis sur la kampo, kie estas porkino kun sia idaro, dek kvar porkidoj; mi ripetas, dek kvar. Estis la momento por revenigi la bestojn al la stalo. La gardistino, per vergeto ilin realkondukis. Kiam la pordo de la stalo estis malfermita, la porkidoj eniris la unuaj, poste eniris la patrino. Sed, post kelkaj sekundoj, oni auxdis blekegojn terurajn, kaj batojn sur la pordo. Tuj la gardistino malfermis gxin, kaj, pusxegante la servistinon, la porkino forkuris al la kampo. Ni tuj tre miris, kredante, ke la porkino farigxas freneza. Mi sekvis gxin kaj vidis ke gxi eniris arbetajxon, en kiu restis unu el sxiaj idoj. La patrino forpelis gxin, pusxante gxin per sia nazego, blekegante. Ili ambaux reeniris la stalon trankvile kaj la porkino silentis. La konkludo de tiu vera rakonto estas tute logika: la porkino sciis ke gxi havis dek kvar idojn. Kiam gxi ilin kalkulis, gxi ekvidis, ke ili cxiuj ne estis kune kun gxi, kaj gxi forkuris por sercxi la forestantan. Mi ne povas nekredi ke tiu porkino sciis kalkuli. Cxu vi ne pensas kiel mi? GALA SKIZETO. Originale verkita de E. W. _Mi naskigxis en la jaro 1825, kaj jen la jaro 1904! Mi do kredas, ke mi ne estas tro juna por senpeke permesi al mi iom da libertempo, en kiu aminde memori la geamikojn de mia infaneco kaj juneco._ _Kiam mi parolas pri miaj karaj gesamlandanoj al miaj nunaj konatuloj, ili cxiam diras: "Kial vi ne skribas libron? Viaj rakontoj estas tiel interesaj."_ _Mi cxiam respondis: "Tro multaj jam estas la libroj; kiu povas ilin tralegi?"_ _Tamen, en la lingvo internacia ne ankoraux estas multe da libroj, kaj baldaux multaj estos la legantoj. Mi diras "baldaux," cxar tiu cxi lingvo estas treege facila. Post unu semajno mi povis mem gxin kompreni, studinte apenaux dek kvin minutojn cxiutage, kaj mia memoro tamen multe malfortigxis._ _Mi pensas, ke kelkaj simplaj skizoj de la Galanoj antaux du generacioj eble povos interesi la kosmopolitan legantaron de_ The Esperantist. _Pro tio mi verkis tiujn cxi rakontetojn.--E. W._ I. Pacama Pastro. Li estis tre granda kaj maldika; lia kapo tiel malalte kurbigxis, kaj lia maniero estis tiel timema, ke li sxajnis esti kvazaux fremdulo en sia propra domo. Liaj okuloj grizabluaj estis dolcxaj kaj songxaj, liaj manoj malgrandaj kaj molaj vibris, kiam oni tusxis ilin. Tia estis lia vocxo, ke nura _Bonanokto_ samtempe estis beno kaj kareso. Familia tradicio diris, ke li antauxe estis tiel granda, vira, kaj aktiva, ke la Princo-Reganto (poste George IV.) diris pri li: "Tio cxi pastro estus farigxinta la plej belega oficiro de miaj _Grenadier Guards_." Oni ankaux diris, ke, dum juneco, li amis kaj estis amita; sed ke li ne kuragxigxis kontrauxstari la malricxecon. Do, post jaroj de nedecideco, li sin trovis sola. Lia _Cariad_ (Amantino) estis edzino kaj patrino kiam li edzigxis la ricxan vidvinon kiun, dum tridek jaroj, gxuis lian indulgan bonecon. Nur unu foje, estante juna kaj frauxlo, li montris sian karakteron. Lia parohxo estis apud la rifa marbordo, kie multaj sxipoj disrompigxis. La tieaj homoj, tiel, kiel siaj samrasanoj la Bretoj kaj Gaeloj, kredis, ke la maro estis donaco de Dio, por provizi por ili fajrlignon kaj multajn aliajn trezorojn. Sed ili devus nenion preni, se sin savis unu sola maristo el la pereita sxipo. Tiu cxi legxo nature ne savigis la maristaron. La pacama pastro ofte predikis kontraux la kruela kutimo igi la sxippereojn. Ekstere de la pregxejo, la parohxanoj ofte diris: Se ni ne prenos la bonajn Diajn donacojn, aliaj ilin prenos, sed li respondis: Agu prave, kaj eble viaj najbaroj imitos vin. Fine, post multe da tempo, li demandis: "Cxu vi ne protektos la maristojn, kaj ilian bienon?" Baldaux sciigxis, ke la logxantoj de Bxxx ne permesos la sxippereigon sur ilia marbordo kaj ankaux, ke la vilagxanoj de Txxxx kaj Sxxxx decidigxis agadi lauxvole, kie ajn ili povos. Terura ventego blovis, kaj sxipo surkuris sur sxtonejon. Tiam okazis ke la logxantoj de la najbaraj vilagxoj kunvenis al la loko, portante falcxilojn, stangojn, martelojn, kaj aliajn batalilojn. Kune kun siaj parohxanoj, la pastro renkontis ilin sur la sablo. Li antauxeniris, kaj montris al la transpasxintoj sian pafilon ekkriegante: Se unu el vi provos transiri tiun cxi mureton, mi pafos! Juna granda viro, ridante je li, saltis super la barilo. Pafo tuj ekauxdigxis kaj la junulo tombis sur sia vizajxo. Tamen, li nur falis pro timo. La kuglo estis pasinta inter lia brako kaj flanko, kaj nur vundis lian vestmanikon. Tamen la leciono ne estis senfrukta, cxar, post tiu cxi tago oni neniam trovis en tiu cxi loko sxipdetruistojn. La pastro neniam parolis pri la afero: eble la teruro kiun li sentis, kiam li kredis, ke li mortigis homon, estis tro granda por sen akra doloro esti memorita. Dum multaj jaroj lia vidvino prenis el gxia kasxejo, kaj kun fiera plezuro montris, la belan argxentajxon, de Lloyds donacita je dankeco pro la maristoj kaj sxargxoj de sxia edzo savitaj. (_Dua skizeto aperos en_ The Esperantist, _No. 9_). DIVERSAJ AVIZOJ. Sro Motteau nun tradukis la tuton de _La Ventego_, kaj oni eldonos la verkon en aparta libro tuj kiam oni ricevis 500 promesojn gxin acxeti. Gxia kosto estos 1f. 50 (1/3 afranke). Post la eldono kosto 1/3. Cxu la Legantoj, kiuj deziras gxin posedi, skribos al la Redakcio? * * * La C. T. C. (Cyclists' Touring Club) Gazette de Majo enhavas tre valoran leteron de Sro Bourlet, kune kun Angla traduko. Estas rimarkinde ke, kvankam tiu letero enhavas 500 vortojn, ne estas bezono por supersignita litero ia! Oni konsilas, ke cxiuj Esperantistoj gxin tralegu. (Specimeno de la Gazeto, 3d., de 47, Victoria Street, Westminster, S.W.). * * * Sro Metcalfe sendas kelkajn interesajn sciigojn. Li venkis en la Esperanta koresponda sxakludo kun Belga Samideano, kaj nun komencas duan batalon! Li ankaux proponas, ke kelkaj lertaj Esperantistoj kunverku la tradukon de la Nova Testamento. Cxu tiuj, kiuj deziras kunlaboradi, skribos al Sro Metcalfe, cxe la Redakcio? * * * Ni jam estas vidintaj la unuajn pagxojn de _Alice in Esperantoland_, kaj la verko promesas farigxi tre interesa kaj valora lernilo. Al la sindonema verkisto salutojn kaj gratulojn! * * * Kara Sinjoro,--La anonco pri miaj Dimancxaj Promenadoj sukcesis, cxar, lastan Dimancxon, Sro Sutcliffe kaj sia filo, Sro Rayner, kaj ankaux Sro Farnes, kunigxis cxe Bromley. Ni paroladis Esperante la tutan tagon, kvazaux en Esperantujo, kaj faris multe da progreso pri interparolarto. Fidele via, C. W. T. Reeve, 63, Effingham Road, Lee, Kent. * * * Niaj Germanaj amikoj tre rapide antauxeniras. Ni jxus ricevis de Sro Borel, _95, Prinzenstrasse, Berlin_, du novajn verkojn de la _Kolekto Aprobita_. (1). _Vollstandiges Lehrbuch der Esperanto Sprache, mit Uebungen, Syntax und Proben aus Poesie und Prosa, nach Prof. Cart, bearbeitet und erweitert von J. Borel. Kosto 1/3 (1 mark 20)._ (2). _Worterbuch Deutsch-Esperanto, unter Redaktion von Dr. Samenhof, herausgegeben von Hermann Jurgensen und M. Pagnier. 2/- (2 mark)._ Ankaux ni danke ricevis. (1). _Cours Elementaire d'Esperanto, par E. Deligny, Professeur au Groupe Esperantiste de Saint Omer._ (Bona 53 pagxa verko). (2). _Sondilo Skrapanta de M. Leger, Cxe Grupo Esperantista, Presejo de Monako._ (Bone presita brosxuro dek-unu-pagxa, kiu traktas pri nova sistemo por subakva skrapado). (3). _Les Libertaires et la Langue Internationale, Esperanto, de Emile Chapelier._ (47 pagxoj, 10 c). (4). _Esperanto, Exposicion de R. G. Abrill, Ex-Profesor de Esperanto del Instituto Comercial, Chiclayo, Peru._ (22 pagxoj en la Hispana lingvo). * * * Plezure ni rimarkas, ke cxiam pli granda aro da semajnaj kaj monataj Gazetoj enhavas Esperantan sekcion. La lasta, kiun ni ricevis estis la _Bulletin des Sciences Naturelles de Tarare, Rhone, France_. Tie ankaux fondigxos Esperantan Ekzpozicion, kaj oni esperas, ke cxiuj sendos informojn pri komercaj aferoj. La komerco Tarara estas silk- kaj koton-farajxojn, malpezajn sxtofojn senornamajn kaj ornamitajn, broditajn kurtenojn, cxiujn ajn brodajxojn por virinroboj, velvetojn kaj plusxojn. * * * Kara Sinjoro _Lingvo Internacia por Blinduloj_ en punktoj reliefaj, eliros en la lasta semajno de Majo. Provizora Direktoro mi estas.... Ni eldonos ses Numerojn en 1904 (poste, se eble, dekdu). La abono kostas por cxiu lando 3 frankojn.... Kun kora saluto mi estas via, Th. Cart. Vere la blinduloj havas tre sindoneman amikon kaj ni sendas cxiujn bondezirojn al la nova kaj potenca ilo, kiu helpos je la disvastigado de Esperanto inter ili. Blinduloj el cxiuj nacioj verkos la artikolojn por tiu cxi nova Gazeto, kaj gxi certe estos tre interesa. * * * La Redaktoro bedauxras, ke li ne antauxe anoncis la fondon de Esperantista Grupo en Battersea. La energia Sekretario estas _Sro A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea, S.W._, kaj la Grupkunvenejo estas en la _"Board Room, Latchmere Baths," Marde vespere_. Tiu cxi kurso dauxros dum la tuta somero. Sro Lee sagxe utilis la valoran artikolon de Sir William Ramsay, kiu aperis en la _Daily Mail_, por helpi lian propagandon, kaj presigis gxin sur aparta folieto, por disdoni, kaj li ankaux presigis novan posxtkarton. End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 1, No. 8, by Various *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK THE ESPERANTIST, VOL. 1, NO. 8 *** Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that: • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.” • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works. • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. • You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate. While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate. Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org. This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.