The Project Gutenberg eBook of Nuntempaj Rakontoj This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. Title: Nuntempaj Rakontoj Author: G. P. Stamatov Translator: Ivan H. Krestanoff Release date: December 1, 2007 [eBook #23670] Language: Esperanto Credits: Produced by David Starner, J. C. Goodin and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK NUNTEMPAJ RAKONTOJ *** Produced by David Starner, J. C. Goodin and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net INTERNACIA MONDLITERATURO Kolekto de la plej famaj verkoj el cxiuj naciaj Literaturoj FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO-FAKO G. P. STAMATOV NUNTEMPAJ RAKONTOJ El la bulgara originalo tradukis kun permeso de l'auxtoro Ivan H. Krestanoff Rekomendita de E. L. A. FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO-FAKO CXIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG PRESEJO GUNTHER, KIRSTEIN & WENDLER EN LEIPZIG Enhavo. Pagxo 1. Vilao apud la maro 7 2. En la tombejo 14 3. La estinteco 20 4. Pri unu anguleto de l'animo 42 5. Du talentoj 61 Noto pri l'auxtoro. G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgaraj verkistoj-beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plej bonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj, estas eldonitaj en aparta libro titolita "Elektitaj skizoj kaj rakontoj" (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankoraux pli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn. Stamatov estas beletristo-satiristo. Lia satira rilato al la vivo konsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundigxas en la animojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kapti iun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, gxin aperigi, moki kaj gxin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalica rido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj de psikologiaj studoj, ol bildoj de l'vivo. Stamatov ne verkas sub la premo de poeta instinkto. Li verkas pri antauxe trovitaj kaj pripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certan penson, argumenti certan temon. Liaj rakontoj estas kvazaux spegulo por multaj kaj mi esperas, ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankaux cxe la esperantistaro. I. H. K. Vilao apud la maro. "L'amour est maitre des choses" "Le veau d'or est toujours debout". La suno subiradis, kiam ili eniris en la gxardenon. --Karulo, diru al mi, cxu estas io pli forta, pli bela ol la amo? Ne estas, cxu ne? Cxio alia estas bagatela, senvalora! ... --Estas, karulineto mia ... estas ... --Kaj kio gxi estas? --Vi estas Linjo ... vi ... vi estas pli forta kaj pli bela ol la amo mem ... Felicxa, sxi kasxis sian kapeton sur lia brusto. --Estas ankoraux io pli forta ol la amo--mallauxte paroletis li en sxian orelon. --Kio? ... --La mono. --Alecxjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi ... Li per kiso surdigis sxian proteston. --Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min. --Kaj kiam, Alecxjo, ni forveturos en vian vilaon? --Nian vilaon! --Nian vilaon--ripetis sxi--Kiam? --Se vi volas--morgaux. --Bone--morgaux. Mi ne vidis gxis nun maron. Sxajnas, ke gxi estas belega vidajxo. Io granda, tre granda? --Ne estas gxi pli granda ol nia amo.--La suno malaperis el la horizonto. Klinitaj unu al la alia ili cxesis paroli. * * * La maro. De la bordo malproksime supren etendigxas parko. Meze de gxi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Cxirkauxe bedoj kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj sxtonetoj. El la vilao eliras Lina kaj Alecxjo. Je cxiu pasxo sxi haltas pro raveco kaj felicxo. --Dio mia! Kiel bele estas cxi tie! ... Jen, rigardu tiun senfinan bedon da floroj:--blankaj ... verdaj ... rugxaj ... kiel giganta rubando. Alecxjo! Tio ja estas nia trikoloro! ... Sxi ekiras kaj iom poste sxi denove haltas. --Venu ... venu vidi la maron de cxi tie ... Kia bildo! Kaj cxio cxi tio estas via? ... Nia? ... Jen tie ... tiu dometo eleganta kiel bombonujo ... gxi ankaux estas nia? Kaj pluen ... la monteto ... la arbareto ... ili estas ankaux niaj? --Jes, cxio cxi tio estas nia. --Cxu vi scias, karulo, mia kapo ebriigxas pro felicxo,--mallauxte diris sxi kaj premigxis al lia brusto. --Mi timas cxu tio ne estas songxo. --La felicxo ja cxiam estas songxo--ecx se oni gxin travivas. Sxi ameme lin prenis sub la brako kaj ekiris pluen. Ili eniris en unu arbarkampeton kovritan de tapisxmola herbo, cxirkauxitan de altaj, densaj arboj, kun brancxoj etenditaj kiel arkajxo super la tero. En unu angulo de l'arbarkampeto estas arta kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antaux la enirejo terfiksitaj: granda ronda tablo, segxoj, super ili elektraj lampetoj. Tra granda fauxko inter la arboj rigardetas la maro. Gxi facile ondigxas, kvazaux gxi pretigxas vojagxi ien. Alecxjo kaj Lina sidigxis cxe la tablo, kontraux gxi. La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortigxis kaj denove frapigxis je la sxtonegoj. Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plauxdo de la ondoj aludis al sxi pri io nova, nekonata kaj neatingebla. --Alecxjo, cxu la maro ankaux estas nia? --Gxi apartenas al neniu. Sxi eksilentis ofendita, ke ankaux la maro ne estas ilia. Alecxjo apoginta sin je la tablo sidis senmova. Lia vizagxo estis serioza. Iom poste Lina lin ekrigardis. --Karulo, kio estas al vi? Kial subite vi farigxis malgaja? Tie cxi, en la mirinda parko, cxe tiu pejzagxo, apud la maro mem ... apud mi--vi estas pensema. Kio estas al vi? --Nenio. --Kiel nenio!? Vi ecx ne volas min ekrigardi. Kion signifas tio cxi? Aux eble, Alecxjo, la maro, tiu cxi loko rememorigas al vi iujn malgajajn momentojn? ... --Ne malgajajn, sed timigajn momentojn ... Lina saltis de la segxo kaj proksimigxis al li. --Ne tusxu min, severe diris li. Sxi paligxis. --Alecxjo, vi timigas min, kio okazis? --Okazis io terura. Se mi gxin diros al vi, tiu cxi mirinda pejzagxo ekodoros al vi je tombejo. --Dio mia! Mi nenion komprenas. Diru al mi kio estas? Vi kasxas ion antaux mi, sed mi volas ... mi devas scii ... Sxi genufleksis antaux li kaj ekvolis preni lian manon. --Ne tusxu la krimulon! Sxi starigxis kvazaux pikita. --Krimulon!? --Jes! Mortiginton ... --Kion vi parolas? Vi sxajnas esti malsana. --Pli sana ol iam mi estas. Sidigxu kaj auxskultu. Mi scias, ke hodiaux mi vin perdos--mi perdos cxion--sed mi ne povas silenti. En la urbo mi povis gardi la sekreton, cxi tie--mi ne havas la fortojn. Kiam mi venas en tiujn cxi lokojn, tuj la timiga fantomo min persekutas. En cxiu floro mi vidas liajn pensemajn okulojn. Cxiu arbo starigxas antaux mi, kiel lia melhela figuro. Inter la maraj ondoj aperas lia kapo kun malafabla frunto ... Ne interrompu min ... Kiam mi finos, vi povos foriri. Vi scias, ke mia patro estas mortinta kaj mi heredis lian posedajxon. Cxio nun estas mia--kaj la vilao kun la parko, kaj la domo en la urbo, kaj la fabriko. Cxio estas mia. Mi neniam diris al vi, ke mi havas fraton pli grandan ol mi. Li estus heredonto de mia patro, cxar mi jam dum lia vivo forelspezis mian parton en mono. Sed okazis tiel, ke mia frato mortis antaux ol mia patro ... --Tia estis la Dia volo. --La Dia volo! Kaj kial vi ne demandas pro kio li estas mortinta? --Pro kio? --Vi demandas! Cxu vi ne povas diveni? ... Aux vi ne kredas? ... Mi lin mortigis! ... Mi venenis lin ... jen tie cxi ... apud tiu cxi kaverno, sur tiu cxi tablo. Jen ... tie ... sur via segxo sidis li, kiam ni vespermangxis, li gaje parolis kaj subite li diris, ke estas al li dolore. Li iris kusxigxi--kaj kusxigxis por ne plu levigxi. Cxu vi komprenis nun, kiel cxio estas mia? Neniu malkovris tion cxi--kaj hodiaux krom mi, scias nur vi. Mi finis. Mi scias, ke mortiginto ne estas inda je via amo. Vi estas libera kaj, ecx se vi volas, vi povas komuniki al la polico. Perdinte vin--la cetera estas por mi senvalora. Li eksilentis kaj metis la kapon sur siajn manojn. Sxi kuragxe alpasxis al li. --Vi diras al mi foriri ... Vi forpelas min ... sed mi ne foriros. Vi estas krimulo ... mortiginto ... Eble ... mi ne scias ... Kaj se vi estas tia--por la societo ... por la legxo ... por via frato ... --ne por mi. Por mi tio cxi estas timiga fabelo, kiun oni ne devas kredi. Kaj la fantomo de mortinto ne starigxos inter ni. Vin forlasi nun, kiam vi vin deturnas de vi mem! Neniam! Neniam! ... Mi vin amas post tiu konfeso ankoraux pli freneze,--cxar nun vi estas senfine malfelicxa. Kiel ja vi suferas! Mi volas, ke ni suferu kune. Vi konfidis al mi vian sekreton--mi farigxos via kunulino. Tiu cxi sekreto nin kunligos por cxiam, kaj la amo sufokos cxion. Alecxjo, rigardu min, por mi vi estas pura, kiel antauxe. Lasu la mortintojn en paco. Ni starigos al li monumenton ... servigos memorpregxon ... kaj la fantomo cxesos vin persekuti ... Rigardu min ... diru al mi, per kiu mano vi versxis venenon? ... Per la dekstra? ... Jes? ... Donu al mi gxin kisi ... Por la tuta mondo, gxi eble estas krimula--por mi, gxi estas mano, kiu min kondukas al la felicxo en la vivo. Fine, se vi ne povas esti trankvila tie cxi--ni vendu cxion kaj forveturu eksterlanden. Sciu nur tion--en tiuj cxi minutoj mi sentas min ankoraux pli via. Kaj vi nome nun havas bezonon de mia amo. Karulo! ... --sxi levis lian kapon kaj pasie gluis siajn lipojn al la liaj. --Kaj nun--plena forgeso de la okazintajxo cxi tie. Kaj ni foriru--ankaux al mi tedas cxi tiuj lokoj. Alecxjo starigxis, sxi lin prenis sub la brako kaj ili ekiris la vilaon. --Auxskultu, mia kara knabino, cxu efektive vi estas kapabla ami mortiginton? --Silentu! ecx ne unu vorton pri tio. Cxio estas mortinta kun via frato. Post kelka tempo lia vizagxo klarigxis, facila rideto ekludis sur liaj lipoj. Lina konsternita ellasis lian manon. Subite forta rido surdigis la parkon. --Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Kion vi diros, karulino? Sxi ekpensis, ke li frenezigxis. --Kion vi diros? ... ha? ... cxu malbone mi finludis mian rolon? ... Kaj vi kredis? ... Lina okulfikse lin rigardis. --Kion signifas cxi tio? --Gxi signifas, ke mi ludis komedion ... kaj mi estas kontenta, cxar mi certigxas, kiel forte vi amas min ... --Komedion!! Kial? ... --Jen tiel ... Fantazio ... Kaprico ... --Kaj vi havis nenian fraton? --Kiel ne havis--mi havas. Tamen li vivas en eksterlando. Sed mi mensogis al vi pri alia afero. Mi mensogis al vi, ke, cxio cxi tio estas mia ... Gxi apartenas al mia frato. Vi pardonos al mi tian senkulpan mensogon? ... Kiu pardonis la mortiginton--pardonos ankaux la mensoginton! ... Kaj vi ne cxesos min ami pro tio, ke la vilao ne estas nia? ... Cxu ne, karulineto? ... En tiu tempo de la kontrauxa flanko iris al ili la administranto de la vilao--li haltis apud Alecxjo kaj diris al li ion en la orelon. --Linjo, grava, tre grava afero. Por unu minuto. Iru en la vilaon--mi ja ... tuj venos. Kaj li ekiris post la administranto. Post duonhoro Alecxjo estis en la vilao. Lina ne estis tie. Li sercxis en cxiuj cxambroj--nenie sxi estis. Li eniris en la gxardenon, kruciris la aleojn--sxi malestas. En la parko, en la arbarkampeto--ankaux. Li komencis voki--nenia respondo. Nur la ehxo malice ripetadis sxian nomon. Li atingis la maron. Neniu. La ondoj senzorge karesis la dezertan bordon. Terura penso trapasis lian cerbon. "Ne! ne! Tio cxi ne estas ebla! ... Sed kie sxi estas?" Pusxita de malbona antauxsento--li rapide ekpasxis al la vilao, sercxis la servistinojn--trovis neniun. Li ekiris pluen--vojire li renkontis la gxardeniston. --Auxskultu--li demandis lin per tremanta vocxo,--cxu vi ne estas vidinta la frauxlinon? --La frauxlinon? Sxi pasis de tie cxi al la sxoseo. --Al la sxoseo? Kaj sxi ne revenis? --Ne. --Kaj nenion sxi diris? --Sxi demandis min, kies estas tiu cxi vilao. --Sxi demandis vin, kies estas tiu cxi vilao? Kion vi respondis al sxi? --Ke gxi nun apartenas al sinjoro via frato. La gxardeno, la gxardenisto, la vilao, la parko--cxio malheligxis antaux la okuloj de Alecxjo. Nevole li eliris sur la sxoseon. Longa, ebena, malkovrita vojo. Lina ne estas,--anstataux sxi malproksime videtigxis malgranda nigra punkteto. Iom post iom gxi ankaux perdigxis de la horizonto. "Finite!--mallauxte paroletis li--ankoraux unu viva mortinto!" Kaj masxinsimile li ekiris returnen. Li preterpasis la vilaon, la gxardenon, eniris en la arbarkampeton apud la kaverno kaj sidigxis cxe la tablo. La maro indiferente ludis antaux li, kvazaux gxi lin konis. La rigardo trankvile postsekvis la ondojn, kaj la pensoj forkuradis malproksimen sur la sxoseon, persekutante la malaperintan--karan estajxon. Li kredis, ke iun tagon li retrovos sxin ... Post tempo--jes. Sed nun--li estis treege malsana--Lina forsxiris parteton de lia animo. Cxio pasos iun tagon--sed en tiuj cxi minutoj, li sciis nur unu aferon, ke, se li estus vere mortiginta sian fraton--li ne suferus tiel multe, kiel nun. En la tombejo. --Nadja, cxu vi memoras vian promeson? --Mi memoras, kaj vi ne devas timigi min per gxi. Vi scias bonege: mi mem gxin proponis. --Mi scias. Kaj mi volas, ke vi tie gxin plenumu. --Bone. Kvankam, mi diru al vi la veron, via insisto estas iom ofenda por mi. --Ne estas ofendo tio, kio min trankviligos. --Kaj cxu vi trankviligxos? Sed mi povas vin mensogi ankaux tie! --Nekredeble. Estas minutoj, kiam la plej kuragxa animo ekterurigxas ... Per kiu robo vi vestos vin? --Sed cxu hodiaux ni iros? --Jes, kio estas? --Nenio, nur la vetero sxajnas al mi iom dubinda. --La vetero estas bela ... sed vi farigxas dubinda. --Mi!? Vi ne konas min ... --Tie mi ekkonos vin ... Ne vestu vin per tiu cxi robo; gxi ne estas konvena por la tombejo. --Kontrauxe, gxi havas sian sencon. --Gxi estas tre senkulpa ... --Kia mi estas. --Ni vidos ... Anstataux respondon, sxi jxetis al li duonmalestiman rigardon. Post ne longe ili eliris el la domo kaj luis fiakron. Ili atingis la tombejon kaj iris internen. Ili trapasis la aristokratian kvartalon de la malvivula urbo. Cxie lukso. La dankemaj heredintoj estas eternigintaj la mortintojn per grandiozaj monumentoj kaj per pezaj marmoraj tabuloj--por ke ili ne levigxu de tie. Fresxaj floroj, ekbruligitaj sanktlampetoj, ombroricxaj arbetoj, sub ili feraj segxoj. Komforto, kiel en la vivo. Plie--modestaj vojetoj, malebenaj tomboj, sen krucoj, preskaux malaperintaj. Ili haltis apud tomba cxirkauxbaro. Ligna kruco en gxi, ordinara benko de lignotabuloj. Grandaj literoj, duonelvisxitaj de la pluvo, parolis pri la mortinto. Apud la kruco juna arbeto kun brancxetoj sekigxintaj kune kun la larmoj de tiuj, kiuj gxin plantis. Ili eniris en la cxirkauxbaron. Nadja pie starigxis apud la kruco. Sxia tuta infaneco trapasis sxian memoron, kiel songxo, kiel io tralegita, rakontita de iu. Sxi ne memoris la trajtojn de la kara mortinto, nek unu el liaj karesoj. Kaj sxi eksentis sin tiel malfelicxa, forlasita, cxirkauxita de fremdaj homoj! Ecx tiu, kiu sxin amas kaj staras apud sxi, ne estas al sxi proksima en cxi tiuj minutoj. Kaj li ne mallevis siajn okulojn de sxi. Sxi neniam aspektis al li tiel bela kaj la robo konvenis al sxia humoro kaj al la loko. Io pura, infana estis en sxia kvieta, malgaja vizagxeto kaj en la malsupren direktita rigardo. Sxi genufleksis. Sur sxiaj palpebroj vibris du lumaj gutetoj kaj falis teren. Sed ankaux en la silenta tombejo lia penso nevole transportigxis en la bruan urbon--kaj sxia senkulpa, suferanta vizagxo videtigxis antaux li en alia aspekto, kun aliaj rigardoj. Kaj eksxajnis al li, ke sxi nun trastudas novan rolon, por deklini la teruran jxuron. Li decidis kontroli tiun animon, senzorgan, kaprican, nekonstantan en la vivo. Kaj tiel koncentrigitan, malgxojantan tie cxi. Li volis dissxiri sxian maskon. Tie, en la urbo, kie la aero estas venenigita de eternaj komedioj, kie cxio estas falsa kaj la homo afektas antaux la tuta mondo, ecx en soleco, en la plej senbruaj dormocxambroj, oni facile mensogas. Sed tie cxi, antaux la okuloj de la morto, antaux la Nekonateco, antaux la Eterneco, cxu ne frostigxos la mensogo sur la lango? Genufleksinta, Nadja senmove staris apud la tombo. --Karulino!--senbrue diris li. --Kion, karulo? --Vi scias--tramurmuris li surde kaj sentis, ke lia vocxo tremas. --Kiel kruela vi estas!--ekparolis sxi.--Cxu vi ne trovas, ke via deziro estas ofenda ... ateista? ... --Ne! Se vi volas, ke ni estu felicxaj ... Mi volas scii cxion ... Kio ajn gxi estas, sed cxion. Mi ne povas vivi kun sekretoj ... La plej terura sekreto perdas sian teruron, kiam gxi cxesas esti sekreto. Mi ne timas la veron, mi timas la mensogon. Nevole sxi turnis sian vizagxon al li. Io malbonsigna brilis en liaj okuloj. Nadja ektremis. --Kion vi volas de mi? ... --La veron, nenion alian. --Vi parolas per tia tono, kvazaux vi atendus de mi teruran konfeson! --Egale, suficxas se gxi estas vero. Memoru, Nadja, ankoraux neniu certigis nin pozitive, ke ne okazas mirakloj sur la tero. Kiu scias! Eble, kiam vi elparolos la unuan literon de la mensogo, la fantomo de via patro aperos antaux vi. --Karulo! Cxu vi efektive ne kredas al mi? --Ne. --Kaj, se mi jxuros, vi ekkredos, vi trankviligxos? Kaj neniam plu vi suspektos min? --Jes, cxion ... mi forgesos ... mi pardonos ... --Estas nenio por pardoni ... Momenton ili eksilentis. --Kaj se mi ne jxuros? --Vi jxuros ... --Aux se mi diros al vi ion teruran? Cxu vi elportos gxin? --Cxion mi elportos, suficxas, ke vi diru gxin. --Fine, prezentu al vi, ke mi vin mensogos ankaux tie cxi. --Mensogu; sed tie cxi nur ne forgesu, ke vi estas virino kaj timas la morton kaj mortintojn, Dion kaj la diablon ... --Karulo! Vi estas infano. Milionon da jxuroj se mi faros, ecx tiam vi ne kredos al mi. Kiu viro kredas al la virino? --Nadja! Vi ne volas jxuri? --Mi ne diras tion. --En tia okazo ripetadu miajn vortojn: "Mi jxuras! ..."--Lia vizagxo estis severa, la vocxo ordonanta. Nadja nur paligxis. --Kial vi silentas? Sxiaj lipoj ekmovigxis, sed nenion elparolis. --Nadja! Se vi ne jxuros, mi foriros ... por cxiam ... Dissxiritaj sonoj ektremis sur sxia lango. --Mi ne povas! Tio estas kruela! ... Vi turmentas min ... Al mi estas malbone ... Ni foriru de cxi tie ... Li proksimigxis al sxi. Ne vidante, sxi sentadis lian rigardon al si ... Gxi sxin brulis kiel karbo. --Cxu ni foriru!? Vi volas foriri! ... Kaj denove ... eterne ... mi devos scii, ke vi portas sekreton en via animo ... Neniam! ... suficxe! ... Vi devas diri al mi! ... --Se vi estas certa, ke mi havas ian sekreton, vi gxin scias ... Diru gxin ... --Se mi gxin diros, ne estos pardono, ne estos kompato ... --Pardono! ... Kompato! ... --ripetis sxi malestime kaj starigxis antaux li. Fiere levinta la kapon, sxi lin ekrigardis rekte en la okulojn. Kaj sxi forgesis, ke sxi estas en la tombejo, sxi forgesis cxion. En tiu cxi momento sxi sentis sin nur virino, malforta, senhelpa, sola, kaj nenion sxi vidadis antaux si, krom malgxentila vira forto, preta sxin krucumi, sxin piedpremi en la koton kaj poste indiferente gxis la tombo sxin turmenti per sia potenco ... aux per sia grandanimeco. Sxi sciis, ke tio cxi estas batalo por vivo kaj morto. --Sekretoj! ... --malice ekparolis Nadja.--Neniajn sekretojn havas mi ... Ili ekzistas nur en via malsana imago ... Pri kiu vi ne jxaluzis min? En kio vi ne suspektis min? Cxu vi kredis al mi almenaux unu minuton? ... Mi cxion pardonadis al vi ... sed la glaso superplenigxis. Vi cxi tie, apud la tombo de mia patro, jxetas en miajn okulojn abomenajn kalumniojn ... Vi petis jxurojn ... bone. Mi jxuras en la memoro de tiu, kiu eble min auxskultas nun--kaj sxi triumfe montris per sia fingro la teron,--ke mi estis fidela al vi kiel hundo ... jes ... gxis hodiaux ... sed de nun ... sciu, mi pli volonte min fordonos al la unua preterpasanto, ol permesi al vi tusxi min ... cxu vi komprenis? ... Cxu vi estas kontenta nun? ... Sxia tuta figuro, vocxo, rigardo estis fieraj kaj majestaj. Pala staris li apud sxi kaj maldolcxa, malsaneca rideto, pli vere grimaco, kurbigis liajn trajtojn. --Nadja! kara Nadja! ... Kion faris vi? Vi mortigis cxion. --Vi mem sercxis tion ... --Kial vi jxuris, Nadja! Mi ne kredis, ke vi iros gxis tie ... --Cxar vi neniam kredis al mi ... --Ne! ... cxar mi scias cxion ... Li eltiris el sia palto leteron kaj gxin etendis al sxi. --Legu! ... Konata, kara skribmaniero ekkuris antaux sxiaj okuloj. Senfina teruro sxin ekregis. Sxia kapo konfuzigxis kaj, por nefali, sxi apogis sin kontraux la cxirkauxbaro. --Cxio estas finita, Nadja,--tramurmuris li malespere. Kaj ili staris unu apud la alia, kiel du obstinaj malamikoj, ne kuragxante sin ekrigardi. Vesperigxis. La mallumo vekis Nadja'n. Sxi jxetis rigardon cxirkauxe, kaj en la krepusko antaux sxi videtigxis la kompatinda, malaltigita figuro de tiu, kiu sxin amis. Sur sxia korpo trarampis abomeno, sxiaj lipoj tremis kaj, kvazaux vipklako, en liajn orelojn eksonis: "Malnoblulo" ... --Nadja? ... ekkriis li.--Nadja! ... Pardonu min! ... Kaj ekvolis preni sxian manon. --For de mi ... malpura besto! ... Senforte li falis sur la benkon, kaj sxi per rapidaj pasxoj cxirkauxiris la tombon, por ne pasi preter li, kaj eliris el la cxirkauxbaro. De la malproksimaj montoj aperis la luno kaj lumigis la malvivulan urbon, kie dormis tiom da gxojoj kaj suferoj. Kaj li dauxre sidis apud la tombo. Kaj en tiu cxi eterna trankvilo, meze de hxaoso da pensoj, li komprenis, ke li sxin perdis, kaj ne tiam, kiam sxi perfidis al li, sed nun, tie cxi, li perdis sxin, por cxiam. Lia animo sxirigxis de pensoj. Li enviis la mortintojn. Li konsciis, ke pli volonte li pardonus al sxi la perfidon, ol sxi al li tiun cxi scenon. Kaj kun larmoj, li konsciis, ke sxi estas prava. La estinteco. --Kiu estas tiu altkreska sinjorino? demandis Mirski sian kamaradon, montrinte kompanion de viroj kaj virinoj, irantaj antaux ili en la vasta aleo de l'arbokulturejo. --Vi demandas per tia tono, kvazaux vi ne konas sxin. --Jes, sxajnas al mi, ke iam antauxe mi sxin vidis ie ... sed diru al mi, kiu sxi estas? --Por diri la veron, mi ne scias detale sxian biografion. Mi scias nur kelkajn pagxojn, sed ankaux ili ne estas treege interesaj ... --Malgraux tio, diru ilin al mi. --Cxiuj nomas sxin "Nevena", sxian familion mi ne konas, sxi estas eksedzino de kolonelo. Kelkajn monatojn post la edzigxo sxi forkuris de li. Post tio sxin prenis iu ricxulo, kiu asekuris sxin: li acxetis al sxi domon, enportis monon je sxia nomo en la bankon. Poste sxi forlasis lin kaj nun, kiel vi vidas, sxi estas en tiu cxi kompanio. Vi konas tiujn sinjorojn kaj frauxlinojn, vi konas ankaux min. Vi do povas jugxi pri sxia plua kariero. Post nelonge ili atingis la kompanion. Iu sinjoro rakontis ion, kaj Nevena lauxte ridis. Kiam oni prezentis al sxi Mirski'n--sxi nevole malfermis siajn okulojn. --Mirski! ... preskaux elkriis sxi. Li riverencis. --Ah, vi konas vin, diris iu. --Jes ... respondis Mirski. --Ni ecx estas iom eksparencoj, diris Nevena. Ni estis gefiancxoj, iam ... cxu ne, Mirski? Mirski elmurmuris ion. --Aux, eble, tio cxi ofendas vin, sxi aldonis serioze, pardonu en tiu okazo, sed, tamen, tio estas vero. Sinjoro Mirski estas mia eksfiancxo ... mia unua amo, kiel oni diras. --Al vi estas agrable sxerci pri la estinteco, sinjorino. --Mi ne havas estintecon, ridetis Nevena. Sxi sxercis, sed ekpromenante pluen, sxi nevole cxirkauxrigardis, sercxis per siaj okuloj Mirski'n kaj forlogigxis en la estintecon. Sxia gaja humoro malaperis. Sxi enpensigxis, ekinteresigxis pri tiu cxi homo, kiun sxi amis iam kaj kiu povus esti sxia edzo ... kaj nun li estas fremda, kvazaux vere, ili hodiaux interkonatigxis. Sxi sentis, ke al Mirski farigxis malagrable, kiam sxi tiel senceremonie antaux homoj rememorigis al li ilian fiancxigxon. Kiam la kompanio disigxis en la arbareton, Mirski alproksimigxis al Nevena. Li volis paroli kun sxi. --Sinjorino, li diris, mi ne kredis, ke mi vin renkontos iam. --Kial? ... kaj mi ja estis certa, ke ni revidos nin, cxar la vivo amas rememorigi al ni la malsagxajxojn, kiujn ni iam estas farintaj. --Cxu vi nomas niajn tiamajn interrilatojn malsagxajxoj? --Tute ne! ... mi nomas tiel mian edzecon kun la kolonelo ... kaj vi gxin rememorigas al mi. --Cxu vi estis malfelicxa kun li? --Malfelicxa! ... gxi estas nenio ... sed, mi petas, ne parolu al mi pri li. Mirski pasxis apud sxi kaj nevole observadis sxian staturon. Kaj li ne kredis, ke virino povas esti tiel bela. Sxi kaptis liajn rigardojn. --Vi esploras min, eldiris sxi ridetante. --Mi neniam supozis, ke el tiu malforta knabineto, kiun mi tiame konis, elkreskos tia imponanta virino. --Sinjoro Mirski! ... komplimentojn! ... Vi komencas la ludon. --Ne, vi ludas en modesteco, dum en via animo vi perfekte konscias, ke vi estas bela, diable bela. --Prezentu al vi, ke ankaux tio cxi delonge tedis min ... --Mi kredis ... Ankaux Rothsxildon certe tedis liaj milionoj. --Mi ne scias ... povas esti ... sed mi iufoje malbenas mian belecon. --Sed tio cxi estas ricxajxo en nia tempo. --Jes, sed cxe aliaj kondicxoj ... sxi diris melankolie kaj, sxajne, forlogigxis malproksimen, kvazaux Mirski rememorigis al sxi ion alian ... malnovan ... eblan, kion sxi ne estas provinta. --Ni sidigxu iomete, sxi diris, mi lacigxis. Ili sidigxis kaj kelkajn minutojn silentis. Iom poste sxi turnigxis al Mirski, kaj ekrigardis la vizagxon de la homo, kiu estis sxia iama fiancxo. Gxi sxajnis al sxi iel pli nobla ol cxiuj aliaj, kiuj estis hodiaux kun sxi. Li havis nenion komunan kun tiuj homoj, vetbatalintaj, kiu el ili pli facile kaj pli malkare sxin acxetos ... suficxas, ke sxi deklaru sin je auxkcio. --Kion vi pensas? ... sxi demandis lin delikate. --Nenion ... --Tio cxi ne estas respondo. --Kaj cxu vi dezirus scii, pri kio mi pensas? --Kompreneble ... mi tiel multe interesigxas scii, kion vi pensas pri mi ... cxar, konfesu, vi nun pensas pri mi kaj, pensas malbonon ... --Jes, vi divenis. Mi pensis, sed ne sole pri vi. Mi pensis pri ni ... mi pensis kiel facile disbatigxas la homa felicxo ... kaj, ke apenaux estas io pli malkonsekvenca en tiu cxi mondo ol la homa karaktero. Se vi nur scius tiame, kiel forte mi vin amis! ... --Cxu, vere, tiel forte? demandis sxi kun miro. --Kiel vi vidas, kvin jaroj jam forpasis de tiam, kaj mi ankoraux ne edzigxis. --Tio cxi ne estas argumento. --Por vi ne ... cxu vi scias, ke rememorinte, kial ruinigxas cxio--ankoraux mi ne povas pordonu tion al mi mem, kaj al vi. Kian teruran leteron vi skribis al mi tiam! ... Kaj precipe mi malgxojas pri tio, ke mi estis prava, kaj vi juna, nesperta knabino, tiame, dorlotita infano de la edukado, estis kulpa. Vi amis, sed vi komprenis nek la mondon, nek la amon, nek la pasiojn,--nenion. Kaj pro unu malsagxajxo, infana malsagxajxo, vi disbatis miajn plej belajn jarojn, kaj vin mem vi faris malfelicxa. --Kaj cxu vi memoras la kauxzojn de nia eksfiancxigxo? Mirski malkonfide sxin ekrigardis. --Cxu vi ja forgesis ilin? --Verdire, mi rememoras ion, sed mi ne povas klare prezenti al mi tion. Eble, tio cxi nun perdis por mi cxian sencon, kaj mi ne povas gxin revoki. Plej bone, rakontu gxin al mi ... mi vin petas ... gxi interesas min. --Vi estas prava: La vivo elvisxis en vi tiujn subtilajn komprenojn. La malgrandajn malsagxajxojn la sperto ne konservas, kaj tiame ... tiam vi estis vantego, uragano, elemento, kiu neniigis ankaux min, miajn petojn kaj mian amon ... Vi ridos nun pri tio, kio nin disigis tiame. Kaj gxi estis ... kiel hodiaux ... mi memoras tiun vesperon. Ni unuafoje restis longan tempon solaj en via salono. Ni sidis unu apud la alia, sur la kanapo. Kiel neniam alifoje, vi estis bela,--mi enamigxinta. Delikate, konfideme vi klinis la kapeton sur mian sxultron, kaj iutempe niaj lipoj kunigxis en longa, senfina kiso. Sed jen ... mi mem ne scias kiel kaj kial, mia mano nevole kuntusxigxis kun viaj genuoj kaj nekonscie, kaj nerve glitis malsupren, kaj jen mi eksentis sub miaj fingroj viajn sxtrumpojn. Mi svenis ... Dio mia! ... ekzistis io en tiu cxi mondo, kion oni ne devas atenti ... minutoj, kiujn oni devas travivi, ne haltigante sian cerbon super ili. La pasio estas senkulpa nur tiam, kiam ili ambaux estas egale ebriigitaj de gxi. La pasio estas felicxego, estante blinda. Malferminte siajn okulojn kaj ekvidinte,--gxi farigxas cxu malcxasteco, cxu perforto. Cxu vi scias, kio okazis en tiu cxi momento? ... Kvazaux iu vangofrapis vin aux nomis vin publika virino,--vi furioze saltis de l'kanapo, rugxigxinta pro honto ... paligxinta pro indigno. Mi genufleksis, mi petis vin, mi ploris ... mi jxuris antaux vi, ke tio cxi estas pli forta ol ni, ke ne per ofendoj, sed per kisoj kaj karesoj oni povas sufoki la pasion. Mi konvinkadis vin, ke ne povas esti malpura aux krima tio, kio nin kunligos poste por cxiam ... kaj vi rigardis min tiel, kvazaux vi volis enkracxi en mian vizagxon. Pro rapida parolmaniero kaj ekscitigxo Mirski haltis momenton. --Mi vin petas, dauxrigu ... al mi estas tiel agrable vin auxskulti. Vi rememorigas al mi tiujn tagojn, tiujn minutojn en kiuj mi estis pura, senkulpa ... Nur diru, mi vin petas, kial mi ne kredas plu al mi mem, cxu mi estis tiam sincera? cxu mi ne afektis? ... --Se vi afektus, mi ne suferus tiel longe post tio ... mi ekkonus la afekton. Tiam vi ne povis tiel arde, tiel sincere ludi komediojn. Tre juna vi estis ankoraux. Kaj kian intereson vi havis, por afekti! ... ne ... Vi forlasis la salonon kiel iu senindulgema jugxisto, kaj mia krimo en viaj okuloj meritis nek favoron, nek indulgon. Post tio finigxis cxio. Jen la homa cxasteco ... Infana kaj malsagxa cxasteco! ... --Kaj cxu vi memoras la leteron? ... --Gxian enhavon ... jes. En kio nur vi ne kulpigis min: ke mi, kiu cxiam murmuretis al vi pri ideala amo ... pri parenceco de l'animoj ... --estis ordinara homo, sercxanta nur voluptan amon ... ke vi disrevigxis en cxio ... ke ne estis amo en tiu cxi mondo ... ke cxiuj viroj estas la samaj ... ke vi hontis aminte min ... ke, se tio cxi estas amo ... tiam pli bone estas edzinigxi je la kolonelo. Li almenaux ne hipokritas kaj ne rakontas pri idealoj, sed sercxas en la virino nur virinon ... --Kaj mi edzinigxis je li kaj vengxis al vi ... diris Nevena kun maldolcxa rideto. --Cxu vi scias, sinjorino, dauxrigis Mirski, mi donus nun dek jarojn de mia vivo, se povus reveni cxio cxi tio denove ... nur sen tiu vespero, cxar tiam mi sentis la poezion de l'vivo. Depost tiam sekvis, mi ne neas, ankaux gajaj minutoj kaj gxuoj, sed la poezio ne ripetigxis. Oni povas ami dudekfoje, ami dolcxe ... pasie, sed ne estas plu tiu aromo, tiu printempo de l'sentoj. Sole dum la unua amo oni amas nur per la koro,--ne enmiksante la sagxon. Pluen la kalkuloj venkas la plej fortan amon kaj oni rezonas ecx en la brakoj de l'amata estajxo. Nevena auxskultis, kaj io facila, malnova, konata trakuretis sxian animon, kvazaux sxi sentis tiun cxi vesperon, ke sxi havas animon ... Gxis nun kvazaux sxi ne bezonis gxin ... sxi forlogigxis en la estintecon. Pasis tra sxia memoro cxio, kion sxi estas iam travivinta kun Mirski, kaj veninte gxis la sceno en la salono ... gxis la letero,--sxi ne volis kredi, ke tio cxi okazis ... ke sxi ... nome sxi ... estis kapabla pri tio. Kaj masxinsimile, kvazaux apud sxi sidis Mirski--sxia fiancxo--sxi metis sian manon sur la lian. --Sed cxu la felicxo ja ne ripetigxas? ... sxi tramurmuretis, kvazaux al si mem. Gxi estis terura tiam ... Kial vi silentas? ... Cxu ne ripetigxas? ... --Ne ... tia felicxo ne ripetigxas. Ankaux gxi kiel homo unufoje naskigxas kaj mortas por cxiam. Ne ripetigxas ... demandante pri la felicxo, oni ne sentas gxin. Nun ni povas esti nur spertaj aktoroj, sciantaj bone siajn rolojn, kaj ne agantaj personoj de l'primitiva kaj ama dramo ... Dafnis kaj Hxloe elkreskis kaj tiam, gxis la lasta sceno, ni estis kiel ili. --Suficxe ... suficxe ... ne parolu al mi pri la tiamo--ne rememorigu al mi la perditan paradizon ... Sxi eksilentis kaj desegnis ion sur la sablo per la pinto de sia ombrelo. Li ne interrompis sxian silenton. --Ne ... sinjoro Mirski, subite ekparolis sxi, vi ne estas prava. Se estus vero, ke oni nur unufoje povas esti felicxa, tiam oni cxiutage sin pafus ... ne ekzistus homo pli agxa ol de dudek-dudek kvin jaroj ... Vi, simple, min ne amas nun, nenio plu ... --Kaj cxu vi do amas min? ... --Gxi estas mia afero. Mi pruvos al vi, ke tion, kion iam rifuzis al vi unu malsagxa infano--hodiaux centoble redonos la virino. --Ne parolu al mi pri amo ... mi vin petas ... tio cxi ne estas amo ... ecx ne pasio, sed simpla kaprico. --Ni intersxangxis niajn rolojn. Tiam mi faradis malsagxajxojn--nun venis via vico. Tiam mi ofendis vin ... nun vi ofendis min ... Ni estas kvitaj! ... Ni komencu cxion denove. Mi malpermesas al vi hodiaux disigxi de mi, diris sxi per tiu certa, potenca tono, per kiu sxi estis kutiminta konduti al siaj adorantoj. Li starigxis kaj riverencis. Kaj al Nevena montrigxis, ke en tiu cxi respektoplena riverenco estas ironio. Sxi ... por kiu la plej ricxaj junuloj estus malfermintaj siajn plenajn monujojn--por li, havis nenian valoron. En sxi li vidadis nur memorajxon de la iama Nevena--duonhelan kiel revo ... La nunan, li trankvile disponigis al la aliaj, sen envio kaj jxaluzo. Sxia koro dolore kuntirigxis. Sxi kvazaux unuafoje sentis sian falon. Sxi komprenis tiun momenton en la turnigxo de l'monda bruo--la momenton kiam oni klare komprenigas sxin, ke sxi havas nenion komunan kun tiuj virinoj, kiujn oni povas ami ... Kaj en cxi tiuj minutoj sxi kredis ... sciis, ke, se li prenos sxin--li prenos sxin kiel ordinaran publikan virinon, kun kiu oni povas pasigi plej pasie tutan nokton, kaj cxe sunlevigxo rugxigxi pro sxi. Baldaux ili auxdis la vocxojn de l'kompanio venanta al ili. --Cxu vi scias, Mirski, diris sxi iel nerve ... mi bedauxras nun, ke mi renkontis vin. Vi memorigis al mi la nerevenigeblan estintecon kaj mortigis en mi la senzorgecon, vere, eble kriman, tamen sen kiu mi apenaux povus vivi pluen. Kiam la kompanio kolektigxis--oni decidis iri en Knjajxevo'n[1] kaj arangxi malgrandan festeton en iu bierejo. Mirski manetendis por levi la cxapon kaj adiauxi de la kompanio--Nevena fiksis sian rigardon sur lin. Sxi invitadis lin, ordonis, ke li restu. Mirski trankvile renkontis sxian rigardon. Sxi vidis sin senforta antaux li. --Sinjoroj! diris sxi ekscitite--se sinjoro Mirski ne iros kun ni, ankaux mi restos cxi tie. Cxiuj cxirkauxis Mirski'n kaj komencis lin konvinki, ke li devas konsenti. Por cxesigi tiun cxi komedion--li cedis. Post unu horo la kompanio sidis en aparta cxambreto de bierejo en Knjajxevo. Oni alportis bieron, mendis mangxajxojn. Jam enirinte en la bierejon--Mirski eksentis ke li faris malsagxajxon, kaj tenis sin iom flanke de Nevena--sed sxi, rimarkinte lian humoron, sidigis lin apud si. --Ni, sxajnas, komencos jxaluzi, diris iu el la kompanio. --Kial do?! ... ridetis alia. Tie cxi inter ni Mirski aperas kiel speco de eksedzo--kaj pri viroj ne estas akceptite jxaluzi ... --Sinjoro Mirski, se iliaj malsagxajxoj estas al vi malagrablaj--mi silentigos ilin. --Lasu ... diris li mallauxte, mi ecx ne auxskultas ilin, kaj mi diru al vi ... gxi cxesis dolori ... --Tre baldaux ... videble gxi ecx ne doloris. --Eble ... --Kruela! ... pli kruela ol mi tiame, almenaux ne diru gxin. --Mi silentos. --Ne, vi parolos ... nur ne tion ... ne tiel ... pri io alia kaj gaja. --Ne atentu pri mi: mi hodiaux estas ne respondema. --Kaj ili envias al vi kaj rajtas envii al vi. --Kial? ... mi nun sentas nur unu solan deziron--ke mi foriru de cxi tie--al mi tedas tiu cxi kompanio. --Vi ne foriros ... cxu vi auxdas? Se vi foriros, ankaux mi ekiros kun vi. La kompanio, rimarkinte la mallauxtan interparolon de Nevena kun Mirski, faris tian bruon, ke Nevena estis devigita forlasi Mirski'n por momento kaj sin okupi pri ili, kaj Mirski, profitinte de tio, trankvile observadis siajn konatojn. Li konis ilin tre bone gxis la lasta kaj, kune kun ili, kiel ankaux nun, li amindumis iam la fremdajn virinojn, perdis tutajn vesperojn kaj noktojn kun sola celo--venki ... sukcesi, kaj tiam sxajnis al li tre nature antaux la okuloj de l'edzo, la patro aux la frato sxteliri al la malfortaj kordetoj de iu beleta sinjorino, revanta ekster la edzeco alplenigi la malplenajxojn de l'vivo. Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis ... en aliaj perdis aux atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li aux ili faras ion nebelan. Sed tiun cxi vesperon, cxiuj liaj kamaradoj videtigxis antaux li en sia estanta grandeco ... kvazaux ili formetis siajn maskojn. La besto--la nesatigebla besto, kiu rekonas nek virgecon, nek honton, nek decregulojn, estis klare legebla en iliaj okuloj ... ke li nauxzis de ili. Cxiu el tiuj cxi sinjoroj esperis jam tiun cxi nokton sxin konduki en sian hejmon ... kaj sxi scias tion, kaj tute trankvile sidas, sentante, ke antaux sxia vizagxo ili kalkulas nur unu aferon: "Kiom do sxi kostos?" Kaj tio cxi estas Nevena, la sama Nevena, kiun li amis tiam kaj kies figuro ankoraux estas konservita en lia memoro. Nesciante kial--li sentis en tiuj cxi minutoj, ke ili ofendas ankaux lin per tio. Kaj rimarkinte de ilia flanko iun pli cinikan sxercon, pli malmodestan alparolon al Nevena--li ekvolis kapti la segxon kaj ilin forpeli, cxiujn gxis la lasta de cxi tie kune kun sxi. Lia cerbo komencis pli forte labori ... sed iutempe, atentinte, ke li trinkis kvinan aux sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel ekscitigxas? Tio cxi estas certe de la biero ... cxu tusxas mian aferon cxio cxi tio? ... Kia mi estas por sxi? ... En kio ili estas kulpaj al mi? ... Cxu ankaux mi sur ilia loko ne farus la samon? ... Komedioj! ... sentimentalecoj! ... De kelkaj bieroj mi ekscitigxis." Kaj samtempe li sentis, ke io doloras ... kuntiras lian koron, kaj iu interna vocxo murmuretas al li, ke cxio cxi tio ne devis esti tiel ... ke tio cxi estas terura ... ke, se la vivo estas loterio, hazardo ... kaprico de io nevidebla, nerespondebla, gxi ne havas sencon. Ke estas monstre ... krime disbatigxi tiel la homo kiel iu malkara ludilo en minuto de ebrieco. Ke cxiuj cxi tiuj acxuloj devus genufleksi antaux sxi, se ne pro alia afero, pro sxia beleco, sed genufleksi pregxante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn je bankbiletoj. Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l'biero, sxercaj interparoloj--li vidis antaux si deksepjaran knabinon--preskaux infanon. Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitajxon? Kiel gxojplenaj ja rapidis cxiuj cxirkauxantoj detrui sxian virgan mondon, kaj la malklerecon de l'amo anstatauxigi per la subtilaj konoj de l'malcxasteco--de tiu malcxasteco, kiun ni samtempe sercxas kaj malestimas. Kaj en cxi tiu minuto li tiel kompatis Nevena'n, ke li preferis sxin forporti de cxi tie, diri al sxi, ke li denove sxin amas, nur, ke sxi denove farigxu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin vangofrapi pro unu senkulpa manetendo. Sed rigardante sxin nun, auxskultante sxian vocxon, vidante sxiajn gestojn--li certigxis, ke tiu Nevena estis mortinta por cxiam kiel por li tiel por si. De la cxasta infano ne restis ecx ombro. Ecx sxajnis al li nun, ke sxi plisagxigxis ... Sxia interparolo farigxis kuragxa--la respondoj trafaj, spritaj. Sxi lernis moki, povosciis tuj ekrigardi en la fremdan animon, divenadis la sekretajn pensojn de siaj adorantoj ... kaj majstre ilin metadis en iliajn lokojn, kiam ili trouzis aux ne placxis al sxi. Sed en tiu cxi sagxo Mirski trovis nenion konsolan. Sxajnas, ke tio cxi estis sagxo de iu komercisto, deziranta pli kare vendi sian komercajxon en la bazaro. Post nelonge Mirski atente haltigis siajn okulojn sur sxi. Sxia vizagxo estis ekscitita ... sxiaj okuloj brulis, kaj Mirski nevole konfesis, ke neniam dum sia vivo li vidis tian belulinon. "Dio mia, li tramurmuretis--kial sxi ne estas tiel pura, kiel sxi estas bela?" ... Sxia maneto tenis la maldikan glason da biero, kaj sxi, turninte sin al Mirski, diris al li: --Cxu vi scias? mi decidigxis cxi tiun vesperon min ebriigi ... sed, vi scias, tiel bone ebriigxi, kiel iu viro, volanta sufoki en sia animo iun malnoblajxon ... --Kial do tiaj fantaziajxoj? --Tio cxi ne estas fantaziajxoj ... Mi preferas forgesi hodiaux cxion ... forgesi, ke mi naskigxis en tiu cxi mondo ... forgesi, ke mi iam sidis kun vi cxe ni en la salono ... ke mi skribis al vi leterojn ... ke mi vin renkontis denove ... cxion ... cxion forgesi, ecx min, ecx vin. --Tiam plej bone estas, ke mi foriru de cxi tie? ... --Ho! ne ... Neniamaniere ... tio ne helpos al mi. Kontrauxe, mi tiam ebriigxos ankoraux pli multe. Mi ploros tiam ... batos ... mordos ... he, al cxiuj cxi tiuj mi elgratos la okulojn. Vi ne foriros, cxu vi auxdas? Sidigxu pli proksime de mi ... ankoraux. Cxu vi auxdas, Mirski! Se vi foriros, mi jxetos min sub la tramveturilon ... Kial vi rigardas min tiel? Mi estas kapabla pri tio ... mi volas, ke vi rakontu al mi denove pri tiu vespero en la salono ... de la komenco mem, kaj morgaux ... morgaux vi alportos al mi tiun leteron: mi volas vidi, cxu mi gxin skribis. Se vi ne alportos gxin, mi mem venos al vi ... cxu vi auxdas? ... mi venos al vi! Aux vi ne volas? Cxu vi ne akceptos min? ... Mirski sxin rigardis, sentante, ke la biero komencis efiki en sxi. Estis minutoj, dum kiuj sxi klinigxis al li--kvazaux sxi volis cxirkauxpreni lin. Tiutempe la sinjoro, sidanta cxe la alia flanko, tusxetis la nudan parton de sxia mano por diri al sxi ion. Sxi sentis la ektusxon de fremda mano. --For la manojn! ... sxi elkriis, turninte sin al li. Kiel vi kuragxas tusxi min. Kiu donis al vi tiun rajton? ... Ha? ... Sxi eksilentis, kvazaux sxi estis sufokigxinta. Sxia kapo ekturnigxis. Sxi cxirkauxrigardis kaj altigis sian rigardon sur Mirski. --Mirski! ... Tio estas vi? Cxu ne? ... Kial vi silentas? ... Mirski! ... Vi mensogas pri tio ... pri cxio vi mensogas ... Mi neniam skribis al vi! Sxi komencis balbuti kaj ripeti la vortojn. Sxiaj okuloj erarvagis, la vangoj flamis. Mirski klinigxis al sxi. --Sinjorino, trankviligxu ... trinku akvon. --Kial estas bezona al mi akvo? Mi ne volas akvon. --Sinjorino, al vi estas malbone ... Sinjoroj, mi vin petas malfermu la fenestron. --Lasu min ... lasu min ... kriis sxi, foriru de tie cxi ... lasu min. Vane Mirski konvinkadis sxin, ke sxi trinku iom da akvo kaj, eliru en puran aeron. Sxi ne movetigxis de sia loko--nur klinis la kapon sur siajn manojn apud la tablo--kvazaux sxi ekdormis. --Finigxis! ... diris iu. --Kaj tio cxi estis festeno! ... --Vi, Mirski, kion vi estas parolinta al sxi? Iutempe sxi levis sian kapon, kvazaux sxi rememoris ion. Kaj jen subite forta, nerva rido plenigis la cxambron. --Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li estis kaptinta miajn genuojn! ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... Cxu vi auxskultas? ... Mirski estis kaptinta miajn genuojn ... kaj mi forlasis lin pro tio. Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li mensogas! ... mensogas! ... mensogas ... Kaj la rido transiris en histerion. Mirski saltis, kaptis sxin per siaj manoj, elversxis tutan karafon da akvo sur sxian vizagxon, malbutonumis sxian vesteton kaj forportis sxin sur la kanapon. Li zorgis pri sxi tiel, kvazaux neniu, ekster li, havis tiun cxi rajton. Post nelonge sxi fermis la okulojn. Sxia kapo pezis, sxi forte spiris, sed sxia cerbo iom post iom rekonsciigxadis. Sxi vidis la tutan kompanion, la tablon kun biero, la mangxajxojn ... sxi komencis rekonadi cxiujn siajn adorantojn unu post la alia kaj samtempe vidis kaj sentis apud si Mirski'n. Sxia brusto ekmovigxis, io malsaneca eltirigxis el gxi, iom post iom gxi premis sxian gorgxon ... kuntiris gxin ... kaj sxi, forte ploregante, enigis sian vizagxon en la kanapon. --Sinjoroj, diris Mirski, vi senkulpigos min, sed mi opinias, ke estos plej bone, se vi iomete foriros de cxi tie. En certaj minutoj via cxeesto kauxzas al sxi suferon. Iuj ekmurmuris, aliaj indignis. --Kaj kial do? --Kia vi ja estas tie cxi? --Videble, li estas prava. --Jes ... jes ... ili foriru ... cxiuj foriru ... gxis la lasta, kriis Nevena, kaptante la manon de Mirski. Restinte solaj, Mirski sidigxis apud sxi. Deflanke li aspektis kiel kuracisto klinita super la kusxejo de sia paciento, al kiu oni jam per nenio povas helpi. Li vidis la tutan teruron de sxia sorto kaj sentis, ke li ne povus, ne entreprenus savi sxin. Rigardante sxian belan talion, la dolcxan vizagxeton, li klare komprenadis, ke cxio cxi tio estis destinata kiel momentaj amuzigxoj de l'homo. Cxiu rajtas gxui tiun belan korpon ... cxiu povas gxin acxeti ... kaj sxi neniam kaj per nenio povos gxin reacxeti de l'mondo. Nek la pento, nek la pardono restarigus sxiajn rajtojn super sxi mem. Iutempe Nevena malfermis siajn okulojn, haltigis sian rigardon sur Mirski kaj nerve alpremis lian manon al sia brusto. --Mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... al mi estas malvarme. Mirski starigxis, fermis la fenestron, kovris sxin per sia supra vesto kaj denove sidigxis apud sxi. --Cxu vi scias, ekparolis li al sxi kaj volis diri "Nevena", sed li englutis la vorton ... vi faros plej bone, se vi iom dormos. --Ne ... ne ... mi ne volas dormi ... al mi ne estas malbone. Vi pensas, ke tio cxi estas de la biero, ke mi estas ebria ... ne ... mi estas trinkinta ecx pli multe alifoje. Al mi farigxis malbone de alia afero ... de nia renkontigxo ... de tio, kion vi diris al mi ... de la letero. Mi rememoris bone nun, ke mi skribis al vi tian leteron kaj mi hontas ... mi hontas ne antaux mi mem, sed antaux vi. Al mi estas malagrablaj cxiuj tiuj homoj, kiuj estis tie cxi kun ni. Mi vin petas, ne enlasu ilin plu cxi tien, mi ne volas ilin vidi, se ili eniros, mi faros skandalon. Li ekrigardis sxin rekte en la okulojn. --Kaj kion vi sercxas en tiu kompanio? demandis li preskaux severe. --Ne demandu, ne demandu kion ajn ... mi ne povis alie. --Kaj kial vi forlasis vian edzon? --Mi vin petas, eksilentu ... Tie estas pli malbone ol cxi tie. Sed mi ne povas resti plu cxi tie ... konduku min hejmen ... mi sufokigxas en cxi tiu cxambro. --Vi estas malforta nun ... cxu vi povus starigxi kaj iri gxis la fiakro? --Mi povos ... mi apogos min je via mano kaj vi subtenos min. Mirski helpis al sxi starigxi. Li surmetis la supran veston sur sxiajn sxultrojn, prenis sxin sub la brako kaj ili eliris el la bierejo. Estis jam plena nokto. La lanternoj de l'fiakro briletis proksime. --Cxu vi scias, Mirski, mi estas tre kontenta, ke estas mallume kaj, ke estas neniu cxirkauxe. Mi hontus iri kun vi, ja ankaux vi, certe, ne decidigxus eliri tiel kun mi, sxi ekparolis mallauxte. Mirski respondis nenion kaj vokis la veturigiston. Sidigxinte en la fiakro unu apud la alia--ili ambaux silentis, kaj Mirski nevole meditis: "Kiom da fojoj sur la sama sxoseo, eble per la sama fiakro, sxi revenadis tiel kun alia", kaj samtempe iu interna vocxo murmuretis al li: "Dolore estas al vi nun ... cxu ne? Kaj vi ... cxu vi ne veturis gxuste tiel kun fremdaj virinoj, kiuj ankaux estis karaj al iu tiel same, kiel al vi estis kara Nevena tiame?" ... "Kiom da puraj kreitajxoj vi malcxastigis en tiu cxi mondo? Kiom da vivoj vi difektis? Kaj nun vi indignas, ke la mondo malpurigis vian iaman puran revon?" ... kaj la rememoroj pri la antauxa Nevena, kunmiksigxante kun la nunaj cirkonstancoj,--malsanece kuntiris lian koron. Li sentis, ke inter li kaj Nevena estis io komuna, parenca ... kaj samtempe li ne povis trankvile spiri apud sxi: sxia tuta estajxo--la vestoj, la cxapelo, la gantoj sur sxia mano, okaze apogita je lia mano, la bukloj de sxiaj haroj, kiuj malligitaj de l'vento karesis lian vizagxon--cxio rememorigis al li tiun mondon, en kiu estas nenio pura, en kiu cxio estas acxetita kaj cxio vendigxas, kaj li nevole rememoris pri siaj kamaradoj. Kiel ili enviis al li cxi tiun vesperon! Kiel gxoje ili okupus lian lokon! Sed kial li sentis, ke li ne estas kapabla, ne povas, ne devas sxin preni? ... Kial la penso pri fizika posedo forkuradis de li kiel io neebla ... nebela ... krima? ... Kial en la profundo de sia animo li havis al sxi sentojn, kiajn havas cxiu homo al sia belulino-fratino? Kaj cxu oni povas atenci kontraux sia fratino, ecx se sxi farigxos publika? Kaj nun en tiu cxi minuto li plu ne kuragxis elmontri antaux sxi siajn instinktojn, ol tiam en la salono, kiam sxi estis ankoraux pura kaj senkulpa. Sxajnis al li, ke li malhonorigus mem sian plej brilan revon, malpurigus ankaux sian tiame puran beston "mi". La fiakro alproksimigxadis al Sofio, kaj Mirski dauxrigis sondi en sia animo. "Sed li povus esti sxia edzo! ... Kial ne esti amanto? ..." Kaj li sentis, ke de nun povas sxin preni cxiu ajn, nur ne li. Por li, sxi estis perdita por cxiam. Al aliaj sxi sin fordonis por mono, aux pro kaprico, al li, sxi sin fordonus por repravigi kaj revenigi la estintecon, por ke sxi purigxu per li kaj poste deklaru rajtojn de pura amo, kaj li ne havis fortojn en si mem por tiu repravigo. Li vidis en sxia animo tiun rompigxon, soifon pri lauxlegxa felicxo, kaj li sentis sin malforta por etendi al sxi la manon. Kristo iam haltigis levitajn sxtonojn kontraux la malcxastulino--sed ankaux li ne prenis sxin, sed foriris pluen ... Kaj cxu li purigis sxin? Nevena, sxajne, komprenis liajn pensojn. --Sinjoro Mirski, al vi eble ne estas agrabla cxio cxi tio, kio okazis hodiaux? Vi ne dezirus min akompani gxis la domo. --Kiel vi vidas--mi faras la kontrauxon, li eldiris rapide kaj eksilentis. Ili atingis la domon de Nevena. La servistino malfermis al ili la pordon kaj, kiam ili eniris en la salonon, sxi turnis la elektran butonon sur la muro. Forta, akra lumo lumigis altan, grandan cxambron, en kiu meze staris Mirski kaj apud li Nevena. Sxi nevole fiksrigardis lin, kvazaux ne kredante, ke li estas tie cxi en sxia domo. Kaj Mirski denove rimarkis, ke sxi nun estas ankoraux pli bela ol antauxe. "Dio mia! ... cxu tian sorton sxi meritis?" Sed cxirkauxrigardante sxian ornamitan salonon--lia koro denove kuntirigxis. La salono estis trosxargxita de multekostaj remburitaj mebloj: segxoj, kanapoj, tabloj kaj tabletoj, vazoj kaj vazetoj, sur la muroj bildoj, portretoj ... kaj sennombraj multekostaj nebezonaj bagatelajxoj. Cxio estis droninta en floroj kaj parfumo ... "De kie sxi povas havi cxion cxi tion ... sxi, filino de malricxaj gepatroj?" Jxetante rigardon cxirkaux si--sxajnis al li, ke tiuj cxi objektoj ne estas mebloj ... ne estas ordinaraj hejmaj objektoj, sed ili estas pecetoj de Nevena, pecetoj de sxia korpo ... ke cxio tie cxi, ecx la plej senkulpa tintilo--estas mona signo--valoro de sxiaj karesoj. --Sidigxu! ... kial vi ne sidigxas, sinjoro Mirski, diris delikate Nevena. Vi ne povas prezenti al vi kiel felicxa mi estas hodiaux! ... Neniam ... neniam mi revenis tiel hejmen. Mirski sidigxis. --Mi pensas, sinjorino, ke vi faros plej bone nun, se vi kusxigxos. Vi estas tiel pala! ... --Ho, mi neniel estas dormema ... ne estas al mi malbone ... male, tiel bone estas al mi ... mi ne povas ecx dormeti nun. Kaj sxi demetis sian cxapelon, metis gxin sur la marmoran tableton apud la spegulo, jxetis kelkajn rigardojn al li, per rapida movo de l'mano regxustigis siajn harojn kaj sidigxis kontraux Mirski. --Sinjoro Mirski, mi ne deziras, ke vi estu malgaja ... Cxu vi auxdas? Mia koro turnigxas vidante vin tia, cxar sxajnas al mi, ke vi hontas pri mi, ke ne estas al vi agrable sidi cxe mi. --Kiu diris al vi tion? ekparolis Mirski, tute ne ... kaj sentis, ke li mensogas. --Ne sxajnigu vin ... via vizagxo vin perfidas. Vi ne povas mensogi al mi nun. Mi ne plu estas tiu deksepjara infaneto, kiu nenion komprenis en la mondo. Mi scias cxion ... cxion mi scias. Mi scias, ke en tiu cxi minuto vi rapidas foriri, morgaux al neniu vi diros, ke vi estis tie cxi, kaj alifoje vi ne envenos en tiun cxi domon ... cxu ne? Diru al mi la veron ... Mirski ne volis tiel kruele sxin ofendi. --Vi rigardas hodiaux tra specialaj okulvitroj cxion, diris li, cxi tio tute ne estas en mia kapo. Mi pensas jxus, ke la mondo estas abomeninde arangxita kaj ke ni, la homoj--cxiuj estas senfortaj infanoj en gxi. --Kial vi parolas tiel? Cxu vere estas, ke la felicxo en la vivo ne ripetigxas? Cxu tio cxi estas ebla? Kaj cxu gxi dauxras nur momenton kaj nur tiam, kiam oni ne komprenas gxin, kiam oni estas malsagxa infano? --Jes! ... tiu felicxo ne ripetigxas! ... --Dio mia! ... sed tio cxi estas terura! ... Kial en tia okazo kune kun gxi ne malaperas ankaux la revo pri cxi tio? Ne ... ne ... vi trograndigas. Kaj kia estas gxi, la felicxo, ke gxi ne ripetigxas? Cxu gxi ne dependas de ni? Kio mankas poste al homo, ke li ne povas gxin renovigi? --La felicxo ... devas esti ... pura ... cxu vi auxdas? Pura kiel la songxo de infano, kaj ni ambaux estas malpurigitaj de l'vivo. --Sed cxu do oni povas cxesi ami? Cxu vere, cxio mortas en ni? Ne ... ne ... tio cxi estas neebla ... tio cxi estas mensogo. Cxu vi scias, ke hodiaux, kiam mi vidis vin, en mia animo frostotremis io nova, ne ... ecx ne nova, sed io malnova--malnova, kion mi travivadis iam. Cxu vi scias, ke hodiaux mi kapablas plori, plori kiel infano, kaj mi ne ploris de longe ... Nur pri unu afero mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... ne, ne malestimu min ... nur vi ne malestimu min. La tuta mondo rezignu je mi, gxi jxetu koton en mian vizagxon, mi ne timas cxi tiun malhonoron ... Mi ne hontas ilin ... neniun. Mi hontas nur vian malestimon ... gxin mi ne povas toleri. Kaj mi nenion ... nenion volas de vi ... Nur permesu al mi kiel iun tempon, tiam, sidigxi apud viaj piedoj kaj meti la kapon sur viajn genuojn. Mirski! Nikcxjo! ... Karulo ... sxi tramurmuris ... kaj sxi falis antaux li genuflekse. Rememoru, ke ankaux ci amis min iam, ke mi estis al ci kara, karega ... ke ci intencis farigi min cia edzino ... cia gxis la tombo por cxiam. Mirski frostotremis. --Pardonu min! pardonu min, karulo, mi scias, ke al ci ne estas agrable rememorigi tion nun ... ke ci rugxigxas nun pro tio. Pardonu min, mi silentos ... mi mem cxesis kredi, ke ankaux mi estis pura iam. Kelkafoje sxajnas al mi, ke mi naskigxis en iu bierujo. Ofte la teruro min kaptas ... mi nauxzas de mi mem, rememorante, ke ankaux mi estis senkulpa kiel la aliaj. Sed cxu mi estas kulpa, Nikcxjo, ke en tiu cxi mondo oni ... la virino dufoje ne povas esti honesta. Sed cxu vere cxio estas finita por mi en tiu cxi mondo? Cxu tiu cxi, kiu ne povas esti cia edzino ... cxu sxi ne povas farigxi cia amatino? ... amatino, sed cia ... nur cia, tage, hore, momente ... Ne forlasu min, Nikcxjo, permesu ankaux al mi almenaux unufoje en la vivo, ke mi mem min donu. Min tedis vendigxadi. Nikcxjo ... karulo, kial ci silentas? Al ci estas abomene min rigardi? Ci malestimas min, sed prenu min, Nikcxjo, kiel min prenas aliaj ... Pagu al mi fine ... Mirski tuta estis en fajro. Liaj okuloj brilis--la lipoj nerve tremis, kaj la cerbo dauxrigis ripetadi la samon. Li sentis nun, ke antaux li staras fantomo de lia iama Nevena, tiu Nevena, pentanta pri sia malsagxajxo en la salono ... Nevena kiu ekkomprenis la vivon, sed ho ve, tre malfrue! ... kaj tre multekoste. Li auxdis en sxia vocxo sonojn de la antauxa Nevena, sed la pasia kaj bela vizagxo ... sxia mirinda talio de formigxinta virino ... formigxinta ne de amo, sed nur de gxuoj, malheligadis la puran figuron de l'amata Nevena. Kaj li nevole pensis, ke sur la sama loko jam hieraux, poveble, staris surgenue anstataux li iu alia, kaj sxi senzorge sin fordonadis al liaj karesoj. Kaj en cxi tiu minuto li komprenis nur unu aferon, ke se sxi senhonte, cinike sin proponus al li, li, eble, kracxus sur sian junulecan revon kaj prenus sxin, kiel li estis preninta aliajn virinojn. Sed en sxia vocxo li rimarkis sincerajn tonojn, melodion de pura amo, de terura pento, kaj tio cxi lin timigis. Li vidis, ke sxi kapablas ekploregi en liaj brakoj kaj finfine ekdezirus ankaux lian amon ... sxi ekpetus gxin. Kaj li estus devigita sxin savi kaj pri tio cxi li ne havis fortojn. Sxin preni nur por momento kaj foriri, al li sxajnis malhoneste. Lian momentan pasion--sxi opinius kiel revenon de l'malnova sento, sxi esperus liberigon--kaj li ne povus sxin liberigi--kaj amuztrompi sxin li opiniis malnobla. --Nikcxjo! Nikcxjo, kial ci silentas? --Nevena! ... ekparolis li serioze, mi ne povas esti cia amanto. Nevena klinis la kapon sur la kanapon. --Dio mia ... Dio mia ... Kial? Kial? Kial cxiu povas min havi ... cxiu ... nur ne ci, kiam mi nur cin deziras? Diru al mi, kial? Diru al mi, kial tiam, kiam mi estis nesperta--malsagxa infano, vi postulis de mi pasiojn, kaj nun ... nun, kiam en mi krom pasioj estas nenio alia, ci min rifuzas ... kial? --Tial, ke mi treege amis cin tiam. Mi ne volas malpurigi mian unuan amon. Se mi ne amus cin tiam, mi senhezite cin prenus, sed nun mi ne povas. Cxu vi komprenis, mi ne povas ... Sxi levis siajn okulojn al li, kaj Mirski tralegis en ili tian sinceran peton, tian penton pri cxio, tian soifon pri pura amo, ke li nevole ektimis. Li vidis, ke sxi povas esti savita, ke li per unu kiso povus elvisxi la tutan malhonoron el sxia frunto kaj sxin levi alten--alten super la popolamaso ... sed ankaux li estis el la sama amaso ... kaj li havis eternajn prenojn-donojn kun gxi, kaj tion, kion cxi tiu amaso piedfrapis kaj forlasis sur la strato--li ne kuragxis levi. Sxi volis oferdonon de li--li ne povis akcepti tion. Kaj en tiu cxi minuto en li aperis sola deziro--ke li tuj foriru de cxi tie, por ne fari iun abomenajxon aux malsagxajxon. --Auxskultu, Nevena, li diris serioze, hodiaux ci estas tre ekscitita, mi ankaux--mi petas vin plej sincere kusxigxu, trankviligxu, kaj morgaux ... morgaux mi venos kaj ni babilos pri cxio pli serioze kaj pli trankvile. Li starigxis de l'kanapo kaj prenis sian cxapon de l'segxo. --Kaj vi venos morgaux? sxi demandis lin, fiksante la rigardon en liajn okulojn. --Jes, mi venos, diris li decide. Sxi tralegis liajn pensojn. Mirski premis sxian manon forte, dolcxe ... malfermis la pordon kaj eliris en la koridoron. Kiam la servistino lin forkondukis al la ekstera pordo, Mirski haltis momenton. Li auxdis el la salono bruon--kvazaux falon de peza objekto--lia koro frostotremis, li tuta paligxis kaj timeme diris al la servistino: "Kuru en la salonon! ... Al la sinjorino okazis malbonajxo" ... Kaj tre rapide, kvazaux el la loko de iu krimo, li ekpasxis al la strato. Pri unu anguleto de l'animo. Nevena estas kolera al sia edzo--ecx ne kolera, sed pli vere disrevita pri li. Li komencis sxajni al sxi ne tia, kia sxi kutimis lin prezenti al si. Kiel neniam sxi sentis sin ofendita kaj ne povis pacigxi kun la penso, ke li kasxas ion de sxi. "Ah, tiu tirkesto, tiu tirkesto! Kion mi ne donus, se mi nur povus foje gxin malfermi kaj vidi, kio estas interne ... Tio estas kruela, malnobla, malhonesta de lia flanko: li kasxas de mi kiel de fremda homo, dum mi rakontas al li cxion, cxion ..." Momente sxi kaptis sin mem en mensogo--se li estus tusxinta per trancxilo sxian koron, sxi neniam konfesus al li sian mallongan romanon kun iu sinjoro, kiu antaux ne longe mortis kaj forportis sxian sekreton en la tombon kun si mem: "Jes, sed tio estas tute alia afero!"--tramurmuris sxi, tamen ne klarigante al si, kial tio estas tute alia afero. Sed vane sxi trasercxadis en la estinteco kaj la estanteco de sia edzo por diveni, kion ekzemple li povas kasxi de sxi--nenion sxi trovis. Amanta, delikata, bona, atenta--jen kia sxi lin konas. Tia li estis ja hodiaux, kaj hieraux, tia certe li restosankaux dum la tuta vivo. "Ne nur mi lin amas,--cxiuj lin estimas, lauxdas, metas lin kiel ekzemplon ... Kiajn sekretojn povas havi tia homo? Kaj malgraux tio li havas sekreton, havas ... Kial cxiam, kiam mi lin trovas sercxantan en tiu 'mistera tirkesto', li tuj gxin fermas, lia vizagxo sxangxigxas, farigxas serioza kvazaux estas por li malagrable lin trovi apud tiu tirkesto ... jes, sekreto estas ... nur kia gxi povas esti? ... Kaj cxu mi neniam gxin ekscios? ... Cxu en la plej delikataj minutoj mi devos cxiam senti, ke io nin disigas, ke inter ni estas 'io alia' ... 'iu alia ino' ... Ne, nur tio cxi estas neebla! Je tia malnoblajxo li ne estas kapabla ... kaj kiu do povas esti tiu ino? ... Mi konas cxiujn niajn konatulinojn ... Ne, ne ... kaj malgraux tio estas, estas io! ..." Tiu cxi penso gxis tia grado sxin persekutis, ke sxi aspektis kiel malsana. Nevena komencis vidi en songxo tiun tirkeston; kaj en sia songxo sxi legas iajn leterojn trovitajn en gxi. Malgraux sia profunda kredo en la amo kaj fideleco de sia edzo, Nevena ne povis trankviligxi, antaux sxiaj okuloj videtigxis sencxese iu malklara, virina figuro, kiu sxin incitadis kaj maltrankviligadis. Sxi gxin persekutadis, ridadis je sia timo, kaj gxi, kiel iu malbona spirito, marsxis cxiam post sxi kaj kelkafoje sxajnis al sxi, ke sxi auxdas gxis siaj oreloj arogantan virinan ridon. "Sed tio estas kontrauxdia, ke li min turmentu tiel!" Kaj sxi cxiam atendis, atendis, esperante, ke li mem venos al sxi, cxirkauxprenos sxin kaj diretos: "Jen la sxlosilo, iru vidi, kio estas interne kaj trankviligxu!" Nevena opiniis, ke li devas fari tion. Iun tagon sxi ecx pensis, ke "se gxis la vespero li ne faros gxin, tio signifos, ke tie cxi estas io, cxu li ekamis iun alian, cxu ... cxu ... en cxiu okazo cxesis min ami." Nenio simila okazis. Sxia edzo post la vespermangxo kiel cxiam levigxis kaj foriris en sian kabineton. Nevena decidis, kio ajn okazos, peti klarigon de li. Enirinte en la kabineton, sxi sidigxis en la apogsegxon, li flanken jxetis la paperajxojn kaj delikate sxin ekrigardis. --Kio estas? --Kio estas?! Estas tio, ke mi suferas, cxu vi komprenas? Mi suferas tiel, kiel neniam dum mia vivo ... Vi min turmentas kaj returmentas senkompate ... --Cxu denove pri la tirkesto? li demandis sxin ridetante--kaj mi pensis, ke vi gxin forgesis jam. --Jes, jes, denove pri la tirkesto, pri tiu malbenita tirkesto, kiu donas al mi trankvilon ecx ne unu minuton, nek tage, nek nokte. --Cxu vi serioze parolas aux sxercas? --Mi ne sxercas, Mitjo, kaj parolas al vi plej serioze, cxu vi scias, ke al mi kelkafoje sxajnas, ke vi estas iu krimulo, ke vi kasxas ion teruran en tiu cxi tirkesto ... mi komencis timi--kion, mi mem ne scias ... sed cxiam sxajnas al mi, ke cxe ni okazos io ... --Cxu vi scias, Nevena, vi eble estas malsana; mi ne povas vin kompreni, kial tiu cxi tirkesto estas enirinta en vian kapon. --Mi ne estas malsana, Mitjo, sed diru al mi, kio estas en tiu cxi tirkesto? Malfermu gxin antaux mi kaj mi trankviligxos ... --Cxu ne milfoje mi diris al vi, kaprica infano, ke nenio estas ... Estas kelkaj kajeroj kun miaj skribajxoj kaj nenio alia. Tiu cxi tirkesto farigxis cxe vi ideo ... fiksa ... --Lasu, lasu min vidi tiun kajeron ... --Denove malnova kanto! kaj de kie disvolvigxis cxe vi tiuj policaj emoj? --Moku, moku ..., ne povis toleri Nevena; videble--estas io, kiam vi komencis timi policajn emojn ... tio ne faras al vi honoron! ... --Denove samaj historioj! Fine ankaux se estas io, cxu mi devas gxin komuniki al vi? --Vi ne sxercas? --Tute ne, diris serioze Mitjo. --Mi almenaux opinias, ke inter edzo kaj edzino devas esti neniaj sekretoj ... --Kaj kial vi tiel opinias? --Cxar alimaniere mi ne komprenas kunvivon. --Kaj cxu vi ne konfesas, ke estas pli bone, se oni ne scias cxion unu pri la alia ... kaj tio ja ne povas esti alie, cxar cxiu homo havas en la animo anguleton, kien li neniun enlasas ... Kaj cxu vi ne havas tian anguleton? Cxu? --Mi ne havas sekretojn antaux vi! ... --Eble ... poveble ... vi virinoj, cxiuj estas escepto ... --Ne ironiu ... mi povas jxuri, ke mi ne havas sekretojn antaux vi ... kaj vi! ... --Vidu! mi ne povas jxuri pri tiu afero! ... --Dio mia! Gxis kiam vi turmentos min tiel!--diris Nevena kaj sin lasis fali sur la apogsegxon. --Auxskultu, Nevena, ne farigxu infano plej poste,--diris li delikate al sxi. Sxi levis siajn okulojn al li. --Diru al mi, Mitjo, vi montros al mi tiun kajeron, cxu ne? traparolis sxi mallauxte, jxetinte al li pasian rigardon promesantan plej furiozajn karesojn. Li renkontis sxian rigardon kaj ekridetis. Sxi komprenis, ke li divenis sxian ludon kaj sxi rugxigxis. Sxi klinis sian kapon sur la brakon de l'apogsegxo kaj ekpensis: "Kia homo li estas? Kvazaux unuan fojon mi estas en soleco kun li? Kial mi per nenio povas lin obeigi?" Nevena kolerigxis. Al sxi farigxas ofende. "Nenio, nenio influas sur lin kiam temas pri tiu tirkesto." Sxia bela vizagxeto sulkigxis. --Diru al mi, kie restis tiu amo, pri kiu vi parolis al mi cxiam? Kio okazis kun tiu "plena sindono" unu al la alia, pri kiu mi kaj vi iam jxuris? --Plena sindono, Nevena, en tiu cxi mondo ekzistas nur fizika; sian animon oni al neniu donas kaj dirante, ke oni gxin donas, oni mensogas ... Post nelonge Mitjo rimarkis en la okuloj de Nevena blankajn kiel disversxita diamanto brilantajn gutetojn. Io lin pikis. Li saltis el sia segxo kaj sin jxetis al sxi. --Nevena, Nevena, kial vi faras tion? kial de infana scivolemo vi kreas al vi suferojn? --Eble ... sed tiu tirkesto ... --Nevena! ... cxu serioze vi suspektas min? Diru al mi! --Kaj tiu kajero? --Diru al mi, Nevena, samokaze cxu vi konsentus malkovri konfiditajxon? --Sekve, tiu kajero ne estas via? --Kompreneble ... Kaj li delikate sxin cxirkauxprenis kaj altiris al si. Pasia kiso silentigis en sxi cxian timon, dubojn kaj suspektojn. Sxi trankviligxis. Sed vespere, antaux ol ekdormi, iel subite sxi diris al si mem: "Kiu do tiel facile konfidas siajn sekretojn?" II. Post kelkaj tagoj Mitjo forveturis pro oficaj aferoj en la provincon. Nevena restis sola kaj la penso, ke apenaux iu konfidos sian sekreton al alia, sxin ne forlasis. "Cxu ne li mem diris, ke cxiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas? Kiamaniere tiu iu donis al li siajn kajerojn? Tio cxi estas neebla! Mitjo elpensis cxion, nur por ne montri ilin al mi." Kaj iu nevenkebla forto sxin tiris en lian kabineton, kie momente cxiuj sxiaj supozoj finigxos--sxi ekscios la veron. Kelkafoje sxi eniris en lian cxambron, sed malferminte la pordon kaj alproksimigxinte al la tablo, io sxin haltigas. Al sxi sxajnas, ke en la kabineto estas iu, kiu sxin observas. Sxi sentas tian timon, ke sxi volas elvoki la servistinon. Precipe la lastan fojon, kiam sxi decidigxis sidigxi sur la segxon, al sxi eksxajnis, ke Mitjo estas en la cxambro, li divenas sxiajn pensojn kaj kolere minacas sxin. Sxi ne kuragxas sin moveti de sia loko, iutempe ecx sxajnas al sxi, ke la cxirkauxaj mebloj havas postsignojn de vivo kaj ili komprenas, kial sxi venis tien cxi. Nevena tiel ektimis, ke sxi lauxte elvokis la servistinon. La servistino venis, Nevena petis de sxi glason da akvo. "Kiel malsagxa mi estas! Kion mi timas?" Vidinte la servistinon, sxi rememoris, ke sxi devas iri al iu el siaj konatulinoj: sxi volis eliri, sed denove restis en la kabineto. "Kie li lasis la sxlosilon?" Nevena komencis trasercxadi en liaj paperajxoj, en la sxranko, sub la kanapo, cxie. "Li estos gxin preninta kun si ... nenio ... en la domo estas tiom da sxlosiloj ... iu tauxgos" ... Sxi kolektis cxiujn sxlosilojn. Provante malfermi per ili, sxi rimarkis, ke la ordinaraj sxlosiloj ne eniras en la sxlostruon. "Sekve, li estas mendinta specialan sxlosilon!" Tiu cxi eltrovo sxin surprizis. "Certe estas interne io grava ... tre sekreta" ... Tio cxi ankoraux plifortigis sxian deziron malfermi "la malbenitan tirkeston", kvazaux en gxi kasxigxis io, kion sxi nepre devas scii, sen kio sxia vivo perdos sian signifon. Kaj ju pli sxi konvinkigxadis, ke estas neeble gxin malfermi, des pli sxi kredis, ke sxi devas gxin malfermi. Certan tempon sxi ecx pensis, ke sxia devo estas fari tion. "Sed kiel? Kiel mi gxin malfermu? Gxin rompi sola--mi ne povas ... mi devas elvoki seruriston?" kaj sxi forsendis la servistinon por venigi seruriston. Gxis kiam alvenis la seruristo, sxi uzis sian tutan sagxon konvinkigi sin mem, ke estas necese vidi tiun kajeron. "Nur post tio mi trankviligxos. Kio ajn estu tie, mi devas gxin scii ... alie, fine mi cxesos lin ami ... mi cxesos kredi al li, kaj nia vivo aliformigxos en inferon ... Mi ne volas vivi tiel, kiel vivas la aliaj ... Cxu ne estas pli bone ekscii la veron ol lin suspekti pri plej teruraj aferoj, eble de li neniam pensitaj." Kaj alia vocxo murmuretas al sxi: "ne devas ... ne devas ... vi ne havas la rajton ..." Kaj tiu cxi vocxo estis tiel konvinkiga, ke sxi fine decidis revenigi la seruriston. Sed kiam li eniris en la kabineton, la penso, ke post nelonge sxi ekscios cxion, tiel sxin kaptis, ke ne konsciante kion faras, sxi montris per la mano la sxlostruon. Malfrue estis por rezoni. Post momento antaux sxi videtigxis la malfermita tirkesto. La seruristo kaj la servistino eliris. Nevena restis sola. Sento de timo, miksita kun nekomprenebla gxuo, cxirkauxprenis sxian tutan estajxon. Sxi tuj prenis la paperojn el la tirkesto kaj iris sur la kanapon apud la fenestro, kvazaux timis, ke la suno ne brilos suficxe, gxis kiam sxi ilin legos. Nevena malfermis la kovrilojn de unu el la kajeroj: En la antauxvespero de la edzeco sxi ne sentis tiajn akrajn frostotremojn--post nelonge sxi eniros en lian animon, sxi trasercxos tie ... Al sxi sxajnis, ke sxi malkovras novan mondon, novan vivon, alian teron, iun nekonatan al sxi planedon. Sxia koro tiel dolcxe ektremis, ke sxi apenaux spiris. Neniam dum sia vivo sxi travivis tiajn akrajn, kiel la pinto de kudrilo, sentojn. Ecx ne unu fojon sxia interna mondo plenigis tiel sxian animon, kiel tiu cxi ankoraux nur malfermita kajero, kasxanta en si la sekretojn de alia homo, vere proksima, sed samtempe fremda, tre fremda--cxar alie tiu cxi kajero havas nenian signifon por sxi. Kaj jen sxi jxetas siajn strecxitajn okulojn sur la kajeron kaj legas supre deflanke: "Cxiu homo en tiu cxi mondo havas en sia animo unu anguleton, kien li neniun enlasas". Tiuj cxi mallongaj vortoj, kiujn sxi auxdis ofte de sia edzo, sxin igis frostotremi. Al sxi eksxajnis, ke sxi auxdis lian vocxon, ke li staras apud sxi kaj la tuta teruro de la faritajxo trapasis sxian cerbon. Sed samtempe, nun sxi kontraux nenio kaj al neniu donus la kajeron, antaux ol gxin tralegi ... "Mi treege amas studi min mem kaj egale mi analizas miajn bonfarojn kaj pensojn, kiel ankaux la plej abomenindajn kaj ecx krimajn ... kaj tiajn mi havas multajn, tre multajn ... al mi estas tiel agrable, kiam mi kaptas min mem en iun akran malnoblajxon, kiun mi penas kasxi per diversaj belsonaj nomoj ... kaj antaux la homoj, kompreneble, mi preskaux cxiam sukcesas en cxi tio. Homo estas tiel kredema, li tiel kredas la bruon de belaj vortoj! Sed en soleco kun mi mem, de tiu plej interesa en la mondo _tete a tete_ mi elfosas el la fundo de mia animo la plej kasxitan abomenajxon kaj gxin metas tien cxi en la registrolibron de mia kalkulo. "Mi havas pasian deziron observi min kaj trasercxi en mia pasinteco, kia ajn gxi estu kaj precipe tial, cxar mi rimarkas, ke oni min opinias ne tia, kia mi estas ... Min cxiuj opinias, ecx miaj malamikoj, kiel senriprocxe honesta ... kaj mi uzas mian tutan sagxon, por subteni tiun cxi opinion. Mi pacigxus kun multaj kulpigoj, sed mi neniam pardonus al mia amiko, se li aludas ecx ion suspektan pri mia honesteco ... kaj dume ... "... Jes, mi denove ripetas, ke cxiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas, kien ecx li mem enrigardas nekontenta, cxar nur en tiu cxi anguleto li sin sentas tia, kia li estas ... Aliloke li ne estas 'li'. Kaj se ni opinias la homon pli bona, aux pensas ke li povas esti pli bona--gxi estas nur pro tio, ke ni ne konas cxi tiujn anguletojn de l'animo ... kaj pli bone estas ilin ne koni! ... Mi skribas cxion cxi tion kun la sola celo--studi min mem ... Okupitaj per la studado de la vivo kaj de la homoj, ni malmulte konas nin mem ... Mi volas traesplori mian vivon de l'komenco gxis la fino kaj tiam mia heredonto aux la posteularo komparu mian personan ekzistadon kaj mian oficialan biografion kaj vidu, cxu estos io komuna? "Kelkaj homoj nomas la jxaluzecon nobla sento, aliaj gxin miksas ecx kun la amo mem. "Li min jxaluzas, sekve amas!" pensas iu malsagxa virino. "Mi vin jxaluzas, cxar mi vin amas", trankviligas despoto-edzo sian malfelicxan duonon, fermante sxin en kagxon. --Laux mi, la jxaluzeco estas la plej granda malnobleco, kiun povas manifesti homo. La jxaluzeco de iu viro estas mem-opinio de homo, kiu imagas al si, ke ekster li la virino nenion bezonas "kiel cxu mi mem ne suficxas al sxi? kaj sxi ree ne estas kontenta? Kion plu sxi volas?"--pensas tiaj sinjoroj. Tio estas imago de malsagxulo, kiu pensas, ke li estas suficxa por plenigi cxiujn malplenajxojn en la vivo de l'alia. Mia Nevena min jxaluzas, ecx je la libroj. Sxi ne povas kompreni, kiel iu libro, kia ajn gxi estu, povas esti pli interesa ol sxi. "... Mi ne scias, cxu ekzistas homo en tiu cxi mondo, kiu dum sia vivo ne faris iun abomenajxon--cxu malgrandan aux grandan, cxu primonan aux alian? Apenaux ekzistas homo sur la terglobo kun sagxo kaj ventro, kiu akiris ricxajxon aux altan situacion, nefarinte iun malnoblajxon? Efektive, cxe la unua rigardo sxajnas, ke la plimulto el tiuj sinjoroj estas puraj, senriprocxaj, aux almenaux nesuspektaj. Sed enirinte en ilian animon, trasercxinte iom en iliaj biografioj, vi nepre trovos iun etan malnoblajxon, etan kiel mikrobo, el kiu volvigxas poste tiu ricxajxo aux situacio ... Poste, la monero naskas napoleonojn[2] aux la rangoj iras kiel minutoj ... sed la komenco de l'sukceso estas en tiu cxi eta malnoblajxo, kiun oni ecx forgesas pli poste. "Kiel hodiaux, mi memoras tion ... Mi estis oficistigita kiel ekspertizisto ... cxio dependis de mi ... Mi konis tre bone la interesigxantan personon ... iu ricxulo ... liberigita kontraux garantiajxo ... Kelkajn tagojn antaux la ekspertizo mi trovis sur mia tablo en la monujo 10 bankbiletojn po 500 fr. cxiu kaj mallongan noteton: 'Al tiu, kiu ecx sen tio povas esti senpartia, sed oni ne volas esti maldanka.' Kia kolero bruegis en mia animo en cxi tiuj minutoj! Tuj mi prenis la monon kaj la noteton kaj iris cxe la ministro. Tiu cxi noteto indignigis cxiun mian nervon ... Sekve, li pensis, ke li trovis la ciferon, post kiu mi cxesas plu esti honesta. Monstro! Mi pruvos al li, ke ekzistas ankoraux _homoj_ en tiu cxi mondo. Mi iris en la ministrejon. La ministro forestis. Mi iris en lian domon--same. La morgauxan matenon mi devis enporti en la bankon 500 fr. Mi jam kelkajn tagojn sercxis tiun sumon--mia amiko promesis gxin pruntedoni al mi tiujn cxi tagojn. 'Kio okazos, ekpensis mi, se mi pagos al la banko de tiu mono kaj, prenante de l'amiko 500 fr., mi ilin metos sur la loko de l'prunteprenita mono ...' Cxu estas io pli simpla ol tio cxi? Mi ne povis rigardi tiun monon, kiu estis en mia posxo, kiel neekzistantan. Mi alportis la monon al la banko kaj tuj iris sercxi mian amikon. Mi lin vidis. Li nur post du tagoj povus doni al mi 500 fr. Viziti la ministron estis sensence jam. "La morgauxan tagon la komisio kunsidadis. Mia subacxetinto aperis, li sin tenis kvazaux li ne konas min. Mi kelkafoje volis salti sur lin, jxeti la bankbiletojn en lian vizagxon, precipe min pliincitadis lia indiferenteco, kvazaux li estis certa, ke mi deklaros min je lia profito. Kaj mi deklaris min je lia profito, cxar mi timis, ke en alia okazo li lauxte deklaros antaux cxiuj pri tiu mono. Mi pensis tiam pri nenio, mi ne pensis, cxu mia deklaro estas prava aux ne el la vidpunkto de mia specialeco, mi atentis nur ne diri ion malagrablan pri tiu sinjoro, kiu povis per unu vorto: 'mi subacxetis lin' aux 'mi volis subacxeti lin' min neniigi. 'Se li estus honesta, kial li ne deklaris?'--demandos li kaj cxiu alia. Kaj de tiam mi penas konvinkigi min, ke mia decido estis justa, ke ne cxar mi timis lin, aux cxar li sendis al mi monon, mi deklaris min tiel, sed cxar tiel devis esti. Alivorte li estis senkulpa kaj ne bezonis min subacxeti. Mi neniam forgesos lian rideton, kiam li adiauxis kun la komisio--li kvazaux dankis al mi per gxi. Kaj mi estas certa, ke se la legxo ne punus ambaux pro subacxeto--li plezure ekridus en mian vizagxon kaj rakontus pri la mono al miaj konatuloj; tian kompatindan mienon aldonadis al la vizagxo mia unua nesperta malnoblajxo. "Kiel nun, mi rememoras, ke, plej unue mi pensis tiam, venonte hejmen--dissxiri je pecetoj tiujn malbenitajn bankbiletojn kaj prunteprenonte de l'amiko 500 fr. ankaux ilin fari sammaniere. Sed veninte hejmen la vesperon, al mi montrigxis, ke estos tre malsagxe nuligi tiun monon. Kia ajn gxi estis, gxi cxiam restis mono. Fine mi povas gxin uzi ne por mi ... mi povas gxin disdoni al malricxuloj ... "Kaj tiel la mono restis cxe mi ... "Mirinda kreitajxo estas homo! Estas minutoj, kiam mi simple abomenas kontraux Nevena ... Kiajn akrajn timtremojn mi sentas, kiam sxi farigxas pasia je mi, kiam sxi forjxetas flanken cxian honton--mi ebriigxas tiam de sxia volupto, mi kisas sxiajn piedojn ... kaj minuton post tio, sxi falas en miaj okuloj, kvazaux sxi faris ion malhonoran ... kvazaux la pasio, ecx dum la plej forta amo, estas iu malpurega sento ... "... Mi travivas tri vivojn--iafoje en la sama tago, en la sama horo. Alia mi estas antaux la societo, kiu dividas la homojn je fortaj kaj malfortaj, je honestaj kaj malhonestaj. Tute alia mi estas antaux mia edzino, kie la vorto amo iafoje rememorigas al la homo la vortojn: 'dum la plenumado de l'oficaj taskoj.' Kaj nenion komunan mi havas nek kun la unua, nek kun la dua homo nun; tie cxi en soleco mi estas tia, kia estis Adamo, kiam Dio lin kreis el simpla koto. Tie cxi mi logxas kaj mi ne timas pensi tion, kion pensas mia kapo, kaj ne tion, kion oni devas pensi, por subteni interparolon kun iu politika aganto, aux delikatan interklarigon kun sia edzino, en minutoj kiam sxi ecx ektedas al vi ... kia gxuo, povi sur pura blanka papero paroli kun si mem ... cxu povas tion anstatauxigi la interparolo kun la plej sincera amiko? Cxu do estas sinceraj amikoj? Kiu estas freneza fordoni sian animon en la manojn de alia? Oni konfesas multajn aferojn al la homoj, sed estas aferoj, kiujn ecx antaux Dio oni rifuzos. Kiel iu avarulo oni kalkulas vespere, antaux ol kusxigxi, cxiujn siajn sekretajn pensojn, enrigardas en la anguleton de sia animo, cxu io ne mankas tie ... Nevena koleras, ke mi ne komunikas al sxi cxion, ke mi kasxas tiun cxi kajeron al sxi. Sed cxu estas eble rakonti al sxi cxion, kion mi scias pri mi mem? "Amo! Edzeco! Kunvivo! kaj cxu tio cxi estas suficxa por ke ni havu la rajton grati unu al la alia en la animoj. "... Mi denove rememoras pri mia unua malnoblajxo kaj denove sxajnas al mi, ke la plimulto el la homoj kondutus same kiel mi ... kaj eble pli malbone ol mi ... Antaux cxio, mi faris al neniu malbonon, sed mi savis homon, kvankam krimulon. Mi komprenas, se mi estus la kauxzo esti kondamnita senkulpulo ... kaj interese estas, cxu mi estis kapabla fari ankaux cxi tion? Mirinda estas homo! Kiomaj estas la homoj, kiuj povus diri certe cxu ili estas kapablaj je granda heroajxo aux je granda krimo? Ni mem ne konas nin mem ... kaj iom post iom ni malkovras niajn indecojn kaj malvirtojn, ecx ne sentante ilin pli frue. "Unu afero okupas min nun, kial tiel ofte mi haltas sur tiu cxi afero. Cxu tio cxi ne estas riprocxo de l'konscienco? Pento? Mi ne emas kredi: mi sentas nenion similan en mi mem kaj estas certa, ke tio cxi ne povas farigxi cxe mi iun tagon ideo fiksa kaj min konduki gxis frenezigxo, gxis memmortigo aux min devigi iri sola kaj min transdoni al la estraro. Iafoje mi ecx pensas, ke dubinde estas cxu mi lasos cxi tiujn pagxojn, ke oni ilin legu post mia morto. "Al mi sxajnas, ke ankaux mi, kiel cxiuj, aliaj ekdeziros forlasi la teron pura antaux la societo. "Mi imagas la ekmiron de miaj amikoj, se tiuj cxi pagxoj falus en iliajn manojn. Kion ili diros pri la ideala homo? "Kaj malgraux cxio mi donus nun multon, se ne estus tiu abomenajxo en mia vivo--kvankam, gxis hodiaux gxi ecx ne unu fojon malbonigis mian apetiton kaj mi travivis pro tio ecx ne unu nokton en maldormo. "... Mi ankoraux ne povas doni al mi kalkulon, kial mi edzigxis entute, kaj kial nome mi edzigxis je Nevena? "Kaj eble ne nur mi donas al mi tiun cxi demandon kaj gxi okazas kiam plu ne estas tiel facile por detrui tiun 'bonvolan kontrakton'. Nevena ankaux, mi estas certa, ne povus respondi al mi, kial sxi preferis min pli ol la aliajn. Sxi, certe, diros al mi: la destino de la sorto estis tia. Kaj mi pensas, ke ni vane enmiksas Dion kaj la sorton en niajn aferojn, kie estas bezone kaj kie ne. Cxio estas okazo: okaze niaj patroj renkontigxis kun niaj patrinoj kaj ni aperis en tiu cxi mondo ... okaze ni ankaux mortos de iu malvarmumo ... okaze ni farigxas jugxistoj, aux krimuloj ... okaze edzigxas unu je Maria, alia je Stefania, tria je Nevena; kaj poste ni konsolas nin, ke ni estis speciale naskitaj unu por la alia. Edzigxinte, al mi ecx en la kapo ne venis dauxrigi la homan genton, mi ecx ne havis la deziron transdoni al mia posteularo mian 'mi'. "La penso felicxigi Nevena'n ankaux malmulte min okupis. "Eble mi esperis trovi almenaux mian personan felicxon en cxi tio? Apenaux. Ekposedi amantan, virgan junulinon, al mi estis konate ankaux pli frue. Kaj Nevena ne estis el tiuj, kiuj donas ion novan, neordinaran, 'extra fin', en tiuj gxuadoj, cxu fizikaj, cxu aliaj. Sed kial en tia okazo mi edzigxis je sxi, kaj ne je iu alia? Kial? Kial ni acxetas de tiu cxi magazeno, kaj ne de la alia? He tial! Ni ecx ne donas al ni cxi tiun demandon. Eble la parenceco de l'animoj? Interkompreno reciproka? Iuj komunaj gxojoj, malgxojoj, ideoj?--Tute ne, kaj certe sekve de tiu momenta ekflamigxo de l'organismo, kiu ne povas indiferente toleri la proksimecon de bela korpo. Gxin havi senpune mi povis nur per la edzeco. Nevena ne povis esti acxetita per mono, kaj sxi ne estis el tiuj kreitajxoj, kiuj sin donas, cxar ili amas. Kison sen permeso sxi konsideris kiel krimon ... Parenceco de animoj? Kia ironio! Se morgaux mi rakontus detale al sxi mian tutan biografion, elmontrus al sxi miajn vidpunktojn pri vivo, pri virino, pri edzeco ... kaj malkovrus al sxi tiun anguleton de mia animo, kiun sxi ne konas kaj kien mi ne enlasas sxin--inter ni malfermigxus abismo kaj ni terure aux konsterne demandos nin: 'Kaj kiel ja en tiu okazo ni vivas kune?' ... Jen kial estas pli bone, ke ni fermu la sekretojn de l'animo kaj iliajn sxlosilojn jxetu en la maron. Mangxi kune, dormi, interparoli pri tio cxi kaj tio, esti trankvilaj kaj nin konsoli, ke ni estas kreitaj unu por la alia ... "... Tiom da tempo mi vivas kun sxi, sed cxu ni scias, kion malamas aux amas la alia? kaj cxu ni klopodas ekscii tion? "Ni klopodas, gxis kiom tio estas ebla, ke la alia plenumadu niajn dezirojn kaj nur tiom ... "Jes, sxi scias ekzemple, ke mi amas teon kun iom da sukero, ke mi ne amas petroselon kun viandbuletoj, sed cxu sxi komprenis, ke al mi estas malagrabla sxia plej delikata kareso, kiam mi laboras? Kaj des pli terure estas, ke sxi konscias tion kaj penas fari, ke pro unu sxia rigardo, pro unu sxia kiso mi forlasu cxion. Kaj kiu virino ne dezirus tion? "... Kial iafoje ni konscie mensogas unu la alian? Kial en minutoj de amekstazo ni mensogas plej malmodeste, ke ni ne povas vivi unu sen la alia, kaj poste ni tenkaptas nin je tiuj konfesoj, kiel iu procentegisto je la kambio subskribita dum malsobreco? Kaj mi ofte estas dirinta al Nevena, ke se sxi mortos, mia vivo perdos cxian sencon, farigxos sencela. Cxu povas esti pli malmodesta mensogo ol tiu cxi! Kiaj malsagxaj infanoj ni estas, parolante tion kaj kredante, ke gxi estas sincera. Mi sentas per mia tuta cerbo kaj koro, ne mensogante nun min mem, ke se morgaux Nevena mortos, ecx ne unu blanka haro estos aldonita al miaj haroj. Sendube, mi estos frapita, la cxeesto de mortinto en la domo min konsternos kaj mi aspektos kiel homo treege suferanta ... Min ekpremos dum kelkaj tagoj la morto kun sia nedivenita majesto. Mi frostotremos, vidinte ke la esencajxo, kiun mi tenis en miaj brakoj, farigxis senviva kadavro, pli malhela ol la kadavro de bucxita besto. Min terurigos la penso, ke sxia bela talio, de kies aromo mi ebriigxadis, malbonodoros ... "La tomba veturilo, la funebra oficiala publiko, la tombejo, cxio cxi tio efikos sur miaj nervoj ... Plimalpli ni sentas tion ankaux dum fremdaj enterigoj. Sed diri nun sola al mi mem, ke post sxia morto cxio estas finita por mi--neniam! Mi ecx, eble, ploros, ne edzigxos, sed ecx ne unu peceton sxi forprenos de mia koro per sia malapero ... sed kial en tia okazo ni kiel infanoj amuzigxas? Kial iuj kredas tion? Kiel ekterurigxus mia Nevena, se sxi tralegus tiujn cxi liniojn, sxi, kiu imagas al si, ke post sxia morto--mi tuj pafmortigos min sur sxia kadavro. "Sxi postulis sincerecon! Cxu sxi ekdezirus, ke mi estu iom malkasxa je tiu temo? "Nu diru al mi sincere, kiom da viroj kaj virinoj ni ekkonus, ke ili kompatas la mortintojn, se ne estus funebro? "Kaj al mi sxajnas, ke mi ne estas iu escepto, mi ne estas tre malvarma, mi ne estas sensenta egoisto, kaj mi volas kredi, ke ni cxiuj estas tiaj. "Ni treege amas nin mem, por ami forte ankaux iun alian, tuj kiam li cxesos liveri al ni tion, kion ni bezonis ..." Nevena cxesis legi kaj, tiel sidante per grandaj, malfermitaj okuloj sxi dauxris rigardi antaux si. Al sxi sxajnis, ke iu renversis la tutan mondon antaux sxi. "Dio mia! Dio mia! ekmurmuris sxi. Cxu vere li estas skribinata cxion cxi tion? Kaj kiamaniere? Kiel mi ne povis rimarki, ke tiu cxi homo ne nur ne amas min, sed min malamas, malestimas ... Kaj kial li ne diris tion al mi? Kial li kasxis tion en sia animo? Cxu mi perforte restos cxe li?" Sxi simple ne volis kredi, ke li gxin skribis serioze, ke la sama mano per la sama skribmaniero skribis iam al sxi pasiajn, delikatajn leterojn. "Kiu ekkredus, ke tiu cxi homo povas esti tiel hipokrita, tiel sensenta, tia egoisto. Sed cxu mi vere estis blinda por ne povi ecx unufoje kapti en liaj okuloj la malestimon? Ne, mi ne estis blinda, mi memoras cxiujn liajn vortojn, gestojn ... Dio mia! Kian komedion li ludadis dum sia tuta vivo! Sed kial? Kial? Cxu vere li ne povis veni cxe min kaj diri al mi: 'Nevena, mi ne plu amas vin, ni devas disigxi!' ... Sed kien, kien foriris tiu amo, pri kiu li rakontadis al mi antaux la edzigxo kaj poste ... post la edzeco ... Li certe ankaux tiam ne amis min ... Li edzigxis je mi kvazaux li acxetus ludilon en iu magazeno ... Sed en kiu ni kredu tiam? Kiun ni amu? De kiu ni atendu reciprokecon, se la plej belaj homoj lauxvide estas tiel senanimaj kaj kruelaj? ... Kaj mi kredis min felicxa, mi imagis al mi, ke oni envias al mi." Gxis tia grado sxi estis konsternita de tiu frapo, ke sxi ne volis kaj ne povis pli profunden enrigardi en sian animon kaj vidi, ke eble ankaux sxi, kiel li, povus skribi samajn pagxojn ... Sxi sentis nur unu aferon, ke la homo, kiun sxi opiniis kapabla morti por sxi, ecx larmon li ne versxus se sxi malaperos ... Ecx sxajnis al sxi, ke li nome tion atendas malpacience. Sxia Mitjo, sxia idealo, tiu perfekta homo, montrigxis plej ordinara mortemulo. Kaj, cxu ecx la simplaj mortemuloj tiel amas siajn edzinojn? Dum momento, sxi levis sian kapon kaj jxetis rigardon cxirkauxen. "Sed cxu vere cxio gxis nun estis songxo? Ke jam la antauxpasintan tagon tie cxi, sur la sama kanapo, li ne sciis per kiaj plej delikataj vortoj min nomi ... Sekve li ankaux tiam mensogadis ... Sed cxu mi povas de nun vivi kun li? ... Kiel post tio cxi mi permesos al li min karesi, sciante, ke samtempe li pensas pri tute alia afero ... Dio mia! Cxio estas finita inter ni!" Kaj sxi ekploris kiel infano ... "Kial, kial mi malfermis tiun cxi tirkeston? Kial mi tralegis tiun cxi kajeron? Cxu ne estus pli bone, se mi nenion scius kaj se mi vivus kun iluzioj, ol kun tia efektiveco? Li estas malbona! Egoisto! Sensenta! Sed malgraux tio mi ne povas vivi sen li!" Kaj nur la sola penso, ke sxi povas apartigxi de li, sxin jxetadis tutan en malvarman sxviton. "Ne, mi silentos! Mi silentos! ... Mi kasxos la kajeron, fermos la tirkeston kaj per nenio, per nenio mi malkovrigxos, ke mi scias cxion. Mi ankaux havos unu anguleton en la animo, kien neniam kaj neniun mi enlasos ... al li mi diros, ke se li ne scias, kial li edzigxis je mi--mi scias kial ... kaj mi lin faros felicxa, se ecx mi devus morti por tio!" Post tio sxi kolektis la kajerojn kaj volis starigxi de la kanapo. Sed jen--la pordo de l'kabineto malfermigxis ... Nevena elkriis kaj paligxis kiel tolo. En la cxambron eniris sxia edzo. Mitjo alpasxis al Nevena kaj paligxis ne malpli ol sxi vidinte siajn kajerojn dismetitaj sur la kanapo. --Kio estas cxi tio? Kio estas cxi tio? kriis li, ne kredante siajn okulojn, ke sxi kuragxis malfermi lian tirkeston.--Kion vi faris? Vi tralegis tion cxi? Ne estis bezone, ke Nevena respondu al li: li komprenis de sxia vizagxo, ke sxi tralegis cxion. Terura indigno kaptis lian tutan estajxon cxe la penso, ke sxi estas permesinta al si trasercxadi lian animon ... En tiuj cxi minutoj sxi montrigxis al li kiel iu agento de la sekreta polico. Kun premitaj, pro kolero, dentoj li starigxis kontraux sxi kaj ekkriis: "Kiel vi kuragxis, kiel vi kuragxis fari cxi tion? Kiu donis la vi tiun rajton? Aux vi pensas ke estante mia edzino, vi povas eniradi en mian animon kiel dum vizito cxe viaj najbarinoj? ... Cxu vi ne scias, ke tio cxi estas spionado ... la plej terura spionado ... kaj cxu vere trovigxus iu frenezulo edzigxi, se li scius, ke vi pretendas tiajn rajtojn al li? ... Diru al mi, diru al mi kiel vi kuragxis fari tion?" Nevena nenion respondis al li, sxi timis lin kaj ne kuragxis lin ekrigardi. --Diru al mi cxu mi permesis al mi iam grati en via animo? Cxu homo mi estis, kiun vi amas aux malfelicxulo logxanta sub polica observo? ... He ... Kion vi faris nun? Cxu vi scias, ke post tio cxi mi ne povas vivi kun vi? ... Ecx se mi volus, mi ne povas ... Mi ne povas vivi kun homo, kiu eniras en mian animon kiel iun drinkejon. Kaj tio cxi estas nomata cxe vi pruvo de senfina amo! ... Pro kolero li ne povis paroli. Li sidigxis sur unu segxon kaj enpensigxis: "Kiaj kreitajxoj estas tio--la virinoj! Kaj kiaj komprenoj pri amo! Kaj kion sxi faris nun? ... Sxi eksciis ... pri la kvin miloj da frankoj ... Cxu do mi povos post tio cxi vivi kun sxi? ... Nesatigxeblaj kreitajxoj! ... Ne suficxas al ili tio, kion oni donas al ili de sia ekzisto ... ne, ili nin bezonas tutan, kun cxiuj nervoj kaj cerbo ... Jes ... jes, mi sxin forlasos ..." Li starigxis. --Cxu vi scias, Nevena? Se estus trovinta tiujn cxi kajerojn iu mia malamiko, mi pli volonte pacigxus, ol nun. Mi komencus batalon kontraux li, mi batus lin per liaj mankoj, mi lin malamus, eble mi lin mortigus ... Kaj kun vi kia batalo? Aux mi devos komenci min pravigi, peti pardonon ... Ne, ne, de nun pluen niaj plej ordinaraj delikatajxoj estos falsaj ... nesinceraj ... Vi disbatis ankaux tiun felicxon, kiu estas ebla en tiu cxi mondo ... Vi volis min ekkoni nepre tutan ... kaj vi ekkonis min ... cxu vi konvinkigxis nun, ke nepre tuta homo ne povas esti amata, cxar li valoras nenion. Cxu mi ne estis prava dirante al vi ne grati tre multe en via felicxo, se vi ne volas gxin kripligi ... Kaj kion vi gajnis nun? ... Mi ne povas vivi kun vi ... mi ne povas ... ecx se mi volus ... Niaj rigardoj ne povas renkontigxi plu, ne mallevante niajn okulojn unu antaux la alia ... Kaj ne ekrigardante sxin, ne dirinte al sxi adiaux, li eliris el la cxambro. Nur nun Nevena komprenis, ke tiu cxi homo, kiu montrigxis al sxi tiel terura post la tralego de la kajeroj, estis al sxi tiel kara, sxatata pli ol cxiam. Sxi cxion, cxion pardonis al li nun ... nur ke li restu cxe sxi. Sxi kontentigxos per tio, li vivu kiel li volas, li faru kion li volas, nur li ne foriru. Malfrue dum la nokto lin atendis Nevena, sed li ne venis. Matene sxi ricevis de li leteron, ke li foriras en la provincon, en sian naskurbon, gxis kiam sxi decidos kion sxi faros. Tiu cxi letero donis al sxi esperon ... "Li certe volas minaci min, puni min ... Ne, ne, tiu cxi homo meritas esti amata, kia ajn li estas ... antaux li mi ne hontas humiligxi kaj lin peti". Kaj sxi skribis al li tian leteron, kian ne skribus ecx kondamnito por amnestio. Sxia letero trankviligis sxin, sxi pensis ke la ventego forpasos kaj denove ekestos por sxi trankvilaj tagoj en la vivo. Post kelkaj tagoj Mitjo ricevis rekomenditan leteron de sia edzino, sed ne respondis ... Du talentoj. La fiakro haltis antaux la hotelo, pli vere gastejo. Irmov malsupreniris de gxi kaj ordonis ke oni portu la pakajxon supren, pagis la veturigiston, donis al li trinkmonon kaj eniris la kafejon, la malsupran etagxon de la konstruajxo. La domomastro estime lin renkontis. --Preparu supre por lavi min kaj por la vespermangxo ion facilan: supon de kokido kaj duonkuiritajn ovojn. Mia stomako estas iom delikata, gxi ne povas cxion toleri,--li senkulpigadis sin. La domomastro promesis cxion. Li sciis, ke tiaj stomakoj bone pagas, des pli, ke la sinjoro sxajnis esti iu altrangulo. Tian formon de vintra palto li vidis nur en Sofio. La publiko en la kafejo atente rigardis la novalveninton kaj kun rideto auxdis la mendon por vespermangxo. Ili kvazaux ne kredis, ke la stomako cxe la homoj estas diversa kaj ke ekzistas bulgaro, kiu ne povus digesti ion en tiu cxi mondo. La hotelmastro kun la nova vojagxanto iris supren. Cxiuj ekparolis. --Kiu estas tiu cxi? --Estas iu ingxeniero ... diris unu, multe da tiaj pasas nun. --Devas esti iu revizoro ... --Revizoro! ... ekridis alia. Kion li revizios cxi tie? En la tuta cxirkauxajxo oni ne povas trovi 100 grosxojn entute. --Eble nur tiel pasas la homo. --Kien li pasos? Ni ja estas cxe la fino de la mondo. Post unu horo Irmov malsupreniris lavita, kombita, kun aliaj vestoj. Li sidigxis apud unu tablo, supersxutita de gazetoj, sed ne kuragxis ilin tusxi, preskaux cxiuj cxefartikoloj estis makulitaj de diversaj mangxajxoj. --Cxu la mangxajxo estas preta? demandis li. --Bonvolu, sinjoro, en la alian cxambron, tie mangxas la oficistoj. Irmov pasis en la alian cxambron kaj trovis tie 5-6 personojn, lokajn grandulojn. Unuj el ili legis gazetojn, aliaj parolis pri la kuirejo kaj kritikis la pasintjaran kuiriston. Irmov sidigxis, lauxte tusis, alkrocxis la visxtukon cxe la kolumo, tiris flanken malplenan mangxilaron kaj atendis. Oni alportis al li buljonon de kokido. La abonantoj delasis la gazetojn, cxesis paroli kaj nevole observadis la novalveninton. Scivolemo, miksita kun envio, estis legebla en iliaj okuloj. Ili instinkte malamis tiun cxi homon, venantan de alia mondo--de tie, kie ili neniam estis, aux, se ili estis, apenaux reestos tie. Kaj li ecx ne rimarkis, aux sxajnigis, ke li ne vidas ilin. Cxi tio ankoraux pli malicigis ilin. Se ili estus certaj, ke li ne estas iu altrangulo, kiu per unu kapto cxe la kolumo povas ilin forigi de la terglobo, ili estus arangxintaj al li iun lokan sxercon. Sed cxiu lin konsideris kiel grandulo de sia ministerio. Vespermangxinte, Irmov diris, ke oni alportu al li supren la kafon, lin veku frue kaj supreniris en la hotelon. Cxies busxo malfermigxis. Ili saltis antaux la hotelmastro por demandi, kia homo estas tiu. Plena disrevigxo kaj grimacoj. La novalveninto sin enskribis en la libro de vojagxantoj: "verkisto". --Vidu lin! ... kaj malmulte restis, ke mi lin konsideru kiel cxefrevizoron. --Diablo prenu ankaux la verkistojn! ... Cxu ili kun buljonoj sin nutras. Cxiuj kvietigxis. Kaj kelkaj, kiuj antaux momento pensis ekrigardi tiun cxi vesperon en la kasojn, vokis al la knabo alporti la triktrakon. Neniu volis scii, ke supre super iliaj kapoj maldormas bulgara verkisto kaj, eble, gale jam pusxas ilin sur sian plumon. Li ne povis rompi ilian pacon, li ne estis timinda, li ne estis revizoro. * * * La alian tagon Irmov iris en la gimnazion renkontigxi kun instruisto, kiun oni rekomendis al li, por lin helpi en la kolekto de materialo por lia nova historia romano. La instruisto apenaux ne svenis, sciigxinte kun kiu li parolas, kvankam post momento li estis devigata konfesi, ke preskaux nenion li legis de liaj verkoj. --Ah! vi ne scias, sinjoro Irmov, kiel la provinco mortigas la homon, precipe nin, la instruistojn. Gxi elsucxas nian tutan sangon, kaj ni fine farigxas konservajxoj. Kaj ne ke mankas tempo kaj legajxo ... ne, sed por kio? Por vivi kaj morti cxi tie, ecx tio cxi, kion oni legis, pli ol suficxas. Bulgario nin oferas kaj ni gxin akceptas por peco da pano. Ni perdis cxi tie apetiton vivi, kaj sen tiu cxi apetito oni, se ne kadavro, almenaux estas malsanulo. Ni dum nia tuta vivo gardas dieton. Irmov nenion reparolis al li. La instruisto dauxrigis. --Vi, eble, diros al mi: la legado estas celo, ne rimedo ... Ne estas tiel. La libro restas cxiam libro kaj ne povas anstatauxigi vivan homon. Estas minutoj, kiam mi estus preferinta la societon de iu vivgxoja stultulo antaux cxiuj volumoj de la euxropaj verkistoj. La libro sen societo estas terura. Gxi naskas revojn kaj apetitojn, kaj la ministerio delonge per cirkuleroj malpermesis revi kaj tromangxi. Cxu vi scias, ke iam mi volas forkuri de cxi tie, kien miaj okuloj vidas. Iri en Sofion, farigxi kelnero en iu bierejo--tie la vivo estas cxiam pli enhava ol la nia. Se mi estus Napoleono, mi neniigus la malgrandajn urbojn kaj vilagxojn. Ne estas tiom terura la malsato, la mizero, terura la soleco tie cxi ... tiu cxi gxismorta izoleco de cxio. Ni, cxi tie, ne pri vagonaro, sed pri fiakro gxojas kiel infanoj. Ni malkutimis je poezio, muziko, kantoj. Ni forgesis virinajn karesojn. Vilagxanino kelkafoje nin allogas pli, ol vin viaj dekoltitaj belulinoj en la baloj. Ni atrofigxiis cxi tie kaj similas je mumioj, nur ke ni ankoraux spiras, pensas kaj sentas, gxis kiom al ni permesas la budgxeto kaj la ministerio. Irmov lin auxskultis kaj plene komprenis lian humoron. Kaj en la profundo de sia animo li estis kontenta, ke la sorto ne destinis al li tian parton. Li neniam pacigxus kun tio. "Malfelicxuloj!" li pripensis kaj ne trovis bezone ecx lin konsoli. Marsxante tra la urbo, ili pasis preter alta, duetagxa domo kun vendejo malsupre kaj vasta korto malantauxe. Sur la supra etagxo estis balkono. --Al kiu apartenas tiu cxi domo? demandis Irmov. --Al ricxa maljunulo, sed nun cxio estas en la manoj de lia bofilo Linovski. Versxajne vi ne konas lin, la tutan regionon li tenas en sia posxo. Post nelonge li estos deputito, kaj delonge li devus esti pendigita. --Linovski! ... mi konis tian homon iam. En Francio li studis legxosciencon, poste li havis disputon kun la jugxejoj pro falsigo de diplomo. --Tio cxi estas malnova historio. Nun li falsigas ankaux la patrinan lakton de siaj infanoj, sed la legxo ne tusxas lin. --Do, li estas la sama Linovski? --Devas esti la sama, cxu povas ekzisti alia Linovski, li estas unu en tuta Bulgario. Se vi nur vidus lin ... nenion li timas, nenion li konfesas. Post momento ili disigxis kaj Irmov iris en la restoracion. Apud la tablo, cxe kiu li tagmangxis, sidis tuta kompanio de geviroj. Lia mangxilaro estis sialoke, sed, por pasi, li devis maltrankviligi iujn el ili. --Pardon! ... gxentile diris li. La kompanio komencis senkulpigxi, ke gxi estas okupinta lian tablon. --Estas nenio ... estas nenio. Mi petas vin, al mi estas agrable ... Post kvin minutoj li konatigxis kun cxiuj. --D-ro Ivanov! ... --Membro de la tribunalo Rankov ... --Instruisto Markov ... --Kapitano Sxevronov ... --Sinjorino tia ... k. t. p. Post iom, eksciinte, ke Irmov morgaux forveturos al iu vilagxo--ili decidis iri tien gaste cxe la landlima kapitano. --Ni prenos mangxajxon kaj trinkajxon ... --Gxuste la noktoj estas lunaj ... --Nur nokte kun fiakro ... kun glitveturilo,--insistis la sinjorinoj. --La elspezoj po egale, lauxtigxis iu. Cxe la penso pri la morgauxa festeno, la kompanio gajigxis kaj cxiuj komencis rigardi cxu iu ne trompigxos regali. Neniu decidigxis. Iutempe Irmov frapis per sia glaso la tablon. Venis la restoraciestro. --Alportu bieron! --Kiom? --Kiel kiom? kiom ni estas: 7-8-10 bierojn. La kompanio ridacxis gxis la oreloj. --Kaj tio ... dauxrigis Irmov, alportu ian almangxajxon por la biero ... nur pli multe, kaj por la sinjorinoj ... kion ili amas? --Ankaux ili trinkas bieron, diris iu. La sinjorinoj modeste ekridis kaj, kiam oni elportis la bierojn, cxiuj tostis kun Irmov. Li klopodis esti afabla kun ili, pridemandis ilin: kiel ili vivas, kien ili iras, cxu ili havas distrojn. --Pli bone ne demandu, diris la kapitano, ni estas tie cxi vivaj enterigitaj. Post la Sofia militista klubo fali en tian stalon ... --Ha vi, la militistoj, kial vi plendas, vi estas la dorlotitaj infanoj de Bulgario, ekparolis la kuracisto. Kion ci faras tie cxi? tutan tagon ci mallaboras, kaj la nokton ci sidas tie cxi kaj la unuan de cxiu monato trak ... trak 400 franketojn kaj iom pli ... --Ne estas tute tiel ... cxu ni ne gardas la landlimon! La serboj ... ni ekauxdas ion, preparas sin kontraux Auxstrio ... --Ili preparas porkajn kolbasojn por Auxstrio ... Ci demandu nin, la mizerulojn. Tutan monaton ci cxirkauxiru la regionon, tage ci ne havas tempon mangxi, nokte oni ne lasas cin en paco: pro febro oni cin vekas, kaj kiam ci iras, oni ne pagas, cxiam amikoj estis ... konatuloj. Kvazaux la medicino havas ion komunan kun la amikeco. --Kaj kiel estas la regiono en sanstata rilato? demandis Irmov. --Kiel gxi estas? Malsanoj estas por 10,000 frankoj jare, kaj 50 frankojn ci ne povas enspezi monate. La cxi tieaj homoj estas tiaj, ke ili kapablas morti, nur ne pagi vizitojn. --Do, la salajro ne suficxas? --Por pano ne suficxas, kaj vi ja scias, la scienco marsxas, ne atendas ... necesas novaj libroj, gazetoj, perfektigxoj. --Silentu ci, nur de la drinkejestroj por atestoj tiun cxi jaron ci prenis pli ol 500 frankoj. Kaj ni? kiel sxajnas al ci? Puran monon da 236 frankoj 36 centimoj, turnu gxin cxiel, restas cxiam tiel. La tuta regiono estas en ciaj manoj, homan vivon ci disponas, ci pendigas la homojn, kaj ci mem vivas kiel skribisto. Por edzigxofesto monon ci ne havas, auxdigis sin la jugxisto. --Kial ci ne farigxas advokato? --Mi ja farigxos ... Ankoraux du jaroj restas al mi gxis pensiuligxo. Unuvorte, estis ecx ne unu kontenta homo--cxiuj estis ofenditaj de Bulgario. Irmov ne interrompis ilin. --Mi komprenas, dauxrigis la kapitano, ni aux devas havi armeon kiel decas, aux oni gxin maldungu. La armeo estas cxio por la regno. Oni devas memori, ke la oficiro ne estas sxtata. Se vi volas pacon, preparu vin por milito, diris Napoleono--ergo--pagu bone viajn oficirojn. --Antaux cxio la popolo devas esti sana: malsana popolo, malsanaj urbanoj--malsanaj soldatoj. _Mens sana in corpore sano._ Do, la kuracistoj devas esti plej bone garantiitaj. --La fina celo de cxio estas la justeco--al ni venas kaj sxtataj, kaj militistaj, kaj malsanaj, kaj sanaj ... Anglio, diris mi ne memoras kiu filozofo, tenas sian tutan sxiparon kaj armeon, por ke funkciu kelkaj magistratoj. Jen kial la situacio de l'jugxisto devas esti plej multe asekurita. En la kompanio sidis iu popolinstruisto de la vilagxoj. Auxskultante ilin, li ne kuragxis plendi: li hontis diri antaux tiom da homoj kian salajron ricevas, kaj krom tio li ne konis iun scienculon dirinta ion en favoro de l'bulgara popolinstruisto. Post nelonge Irmov denove mendis po unu biero. Iom post iom la interparolo perdis la sciencan karakteron, ili komencis rakonti diversajn bulgarajn sxercojn kun loka koloro. Cxe kelkaj pli fortaj pecoj la sinjorinoj prenis tiajn virgajn fizionomiojn, ke la tuta pipro de la anekdotoj trafalis sencele. Poste ili pasis al la kantoj. Irmov trian fojojn mendis bieron kaj pozitive cxarmis cxiujn. Kelkiuj ecx demandis lin, kie ili povas trovi liajn verkojn. --He, tio, la verkistoj estas malsxparuloj, tramurmuris iu al sia najbaro. --Kompreneble, sagxon ili havas senpage; li sidigxas, skribacxas ion fusxe, iun mokajxon ... kaj hop, 100 fr. Oni diras ke Vazov[3] per siaj romanoj konstruis domojn. --Kaj ni nian tutan cerbon eluzas por 200 fr. monate. Post la kantoj oni metis la tablojn flanken, trovis ie du ekdormintajn ciganojn, vekis ilin kaj komencigxis dancoj. Iun tempon la kompanio tiel entuziasmigxis, ke gxi elkriis ecx "hura", kiam Irmov deklaris al la restoraciestro, ke hodiaux li pagas cxion. --Tamen, honte estas, flustris iu al siaj kamaradoj. La homo estas cxi tie pli gxuste nia gasto, kaj ni lin lasas pagi cxion. --Kiu lin devigas, li mem volas ... --Ne decas, ankaux ni devas pagi ion. Kion pensos la homo pri ni? Li nin priskribos ie. --Kaj ree li havos sian monon. Gxis la 4a horo matene dauxris la vesperfesto. La restoraciestro ankaux estis kontenta de la verkisto kaj, kiam cxiuj starigxis por foriri, li saltis kaj mem donis al li la surtuton. Ili eliris sur la straton kaj faris tian bruon, ke la ekdorminta patriarkeca urbeto tuta saltis el la lito, kvazaux pro brulado. Sed la policestro estis kun ili, kaj la du patrolaj policanoj respekte salutis la kompanion. * * * Du-tri fojojn post la interparolo kun la instruisto, Irmov renkontadis Linovski en la stratoj, sed ankoraux de malproksime li cxu revenis malantauxen, cxu deiris en alian straton. Li neniel volis renkontigxi kun homo, al kiu li jam kiel studento ne donis la manon--precipe, kiam li eksciis, ke li nun tro ricxigxis kaj fusxagas en la tuta regiono. Do, ne vane oni antauxdiris, ke tiu cxi homo je cxio estas kapabla ... ke por li elekto ne ekzistas en la vivo. Sed iun fojon okaze ili renkontigxis vizagxo kontraux vizagxo. Irmov ne sciis kion fari kaj nevole haltis. --Irmov!? cxu estas vi? Mi vin sercxis, sciigxinte, ke vi estas tie cxi. Oni diras al mi, ke vi estis en la vilagxoj ... kolektas materialon por nova dramo ... aux romano. Mi de tiuj aferoj ne multe komprenas, sed viajn laborajxojn mi legis. Cxiam vi flugas alten, homojn de Marso priskribas ... cxiam honestaj ... cxiam herooj--ecx ne unu malbonulo. Vi restos tie cxi ankoraux iun tagon, jes? Mi volas vin vidi, iom interparoli. Kiom da jaroj ni ne vidis nin! Ni ja estis kunlernantoj--kaj hodiaux ... tiun cxi vesperon vi vespermangxos cxe ni? ... ne ... ne ... cxi tio estas decidita. --Mi apenaux povos, diris sendecide Irmov, tiun cxi vesperon mi volas iom labori. --Nenia laboro ... En Sofio vi laboros. Kie vi laboros en la cxi tiea atmosfero. Jam nun ni iros kune hejmen. --Sed min oni atendos tie. Estas instruisto, al kiu mi promesis. --Li atendos ... mi sendos la serviston diri al li, ke vi estas cxe mi. Kaj kion vi mangxos tie? Tiu baj[4] Koljo ilin nutras tiel ... Miajn porkojn mi pli bone nutras. --Sed por mi tie oni kuiras speciale. --Ankaux mi preparos cxion speciale por vi, kaj vinon--vi ne trinkis tian. Mi al la tuta regiono liveras vinon, sed vinon ... trinkas nur mi. Neniamaniere mi allasos, ke vi nutrigxu tie. Ne rigardu la oficistojn--ili mangxas kion vi donas al ili. Ili ne rajtas havi guston. Ilia stomako devas elteni dum 15 jaroj la venenojn de via baj Koljo ... kaj tiom. Poste enterigo, pensio ... orfoj, estontaj oficistoj ktp. Sed suficxe ni parolacxis, ni iru. Vi ne povas prezenti al vi kiom mi estas kontenta. --Prave diri al vi, mi ne povos veni, mi sentas min laca. --Auxskultu, Irmov, mi komencas suspekti, ke vi simple ne volas veni cxe mi. Kredeble, la cxi tieaj sinjoroj estas al vi parolintaj Dio scias kion pri mi. --Kial do? Kiu parolos al mi pri vi. --Kiu! ... cxiuj. Ili gxis la lasta estus min dronigintaj en glaso da akvo. Ili ankoraux ne povas pardoni al mi, ke mi, fremdulo, sidigxis sur ilia kolo. Sed mi kulojn ne timas--ili ne pikas, nur zumas. Mi scias, ke cxiuj ... ankaux vi en Euxropo[5] rigardis min malrekte ... sed la pasinta estas pasinta. Mi scias, ke nun vi estas verkisto--eminentulo ... Kaj, eble, iun tagon tiu cxi strato portos vian nomon, cxar vi pasadis tie cxi, sed nunmomente en tiu cxi strato mi havas propran domon, kaj vi devas gasti cxe mi. Ni parolos pri Okcidento, literaturo, pri vi. Nun por mallonge ni deiros en la gastejon, kaj de tie hejmen. Irmov ne kuragxis rifuzi--la gxentileco venkis. "Plej poste scivoleme estas vidi de proksime tiun cxi homon ... kio ja restis en li ankoraux homa?" Ili ekiris kaj eniris en grandan drinkejon. Apud gxiaj eluzitaj nudaj tabloj sidis grupoj da vilagxanoj. Forta odoro je brando sufokis la delikatan nazon de la Sofia revanto. Li nevole faris grimacon.--"Jen, ja ankaux la nacia odoro, diris ridetante Linovski. Gxi ne estas tiel agrabla, kiel vi gxin priskribas en viaj rakontoj".--Cxe la dekstra flanko de l'drinkejo pordo kondukis al la butiko, trosxargxita per cxiuspecaj komercajxoj senorde disjxetitaj. Trans alia pordo estis videbla la korto. Apud la sxtuparo mem trankvile kusxis kelkaj grandaj, grasigitaj porkoj. Plue du personoj faligadis bovon; la tria tenis en sia mano malgrandan akran trancxilon. Post nelonge la mano kun la trancxilo malaperis en la gorgxon de l'bovo ... Teruraj konvulsioj movigis gxian tutan korpon, la kruroj senespere frapis la teron kaj strecxis la sxnurojn. Gxi mortadis malrapide, kun malfermitaj pro terurookuloj, kun plena konscio pri la farita perforto, ne suspektante, ke gxiaj fratoj en Okcidento ne sukcesas ecx antauxmortan agonion. Irmov nevole deturnis siajn okulojn. Linovski trankvile rigardis la bovon kaj iutempe sin turnis al Irmov. --Ne similas al viaj temoj, tio cxi estas la vivo. La temo estas kruda ... ne artista, kaj la honorario estas pli granda, multe pli granda ol la via. Cxu vi vidas, jen tie, tiun porkon, kusxigxintan en la koto, kvazaux gxi estas en hotelo "Royal". Cxu vi scias, ke mi por gxi ricevis pli grandan premion, ol vi por la lasta dramo cxe la konkurso. Pardonu pro la komparo, sed tiel gxi estas. La cirkonstancaro ne estas poezia, sed por mi gravas la rezultato. La mono estas unu kaj sama, cxu donita por iu sentimentala romano aux por purigo de necesejoj. Jen cxi tiun aferon oni ne volas kompreni, kaj tial ekzistas malfelicxuloj. Mi scias, ke vi estas aliopinia: por vi ankaux la mono havas biografion, ankaux gxi devas esti pura, nobla. Kaj la mondo estas tia, ke la malpura laboro pli multe enspezigas, cxar ne cxiu entreprenas gxin.--Post iom da tempo ili eliris el la gastejo kaj ekiris al la domo de Linovski. Irmov ekzamenadis en profilo sian kuniranton kaj miris pri lia trankvileco, senzorgeco kaj gaja humoro. "Cxu li ja nenion sentas? Cxu li ja cxion forgesis? Cxu ja la societo de l'porkoj mortigis cxe li cxion homan?" ... Ili atingis la domon, supreniris la duan etagxon, trapasis grandan koridoron kaj eniris en vastan mangxocxambron. Gxi estis ordigita laux Sofia maniero: granda kvarangula tablo, altaj lignaj apogsegxoj, apud la muro granda bufedo. Sur la tablo mangxilaro, en la mezo diversaj boteletoj da brandoj kaj konjako kaj cxiueblaj almangxajxoj. De la mangxocxambro trans malfermita pordo estis videbla la salono: en angulo videtigxis piano, super gxi la portreto de la princo[6], kaj sur la aliaj muroj bildoj kun diversaj pejzajxoj--kaj cxie remburita meblaro ecx nekovrita. Irmov estis surprizita. Li estas vidinta ankaux pli belajn meblarojn ol tiuj cxi, ne siajn--fremdajn; sed, nesciante kial, li sentis gxenecon en sia animo. Linovski komprenis liajn pensojn. --Vi miras, cxu ne? Cxu estas la sama tiu Linovski, al kiu vi en Euxropo 50 centimojn ne pruntedonis, cxar vi sciis, ke li ne redonos ilin al vi. Sed kio estas cxio cxi kompare kun via sorto? ... gloro, senmorteco, monumentoj ... Ne miru: cxiuokaze, ankaux ni estas io en la vivo, kvankam maldekstraj. --Maldekstraj, kiuj havas kelkajn parojn da dekstroj, diris ridetante Irmov, mi ne povus amasigi cxion cxi dum 100 jaroj. --Vi cxion turnas en pensojn kaj figurojn, kaj ni nian tutan cerbon sxangxas en spesdekojn. En tiu tempo en la koridoro estis auxdata tia krio, kvazaux tuta roto da soldatoj atakis la cxambron. La pordo brue malfermigxis kaj unu post alia spiregantaj eniris la infanoj de Linovski. --Kiel vi vidas, ni bredas ne nur porkojn, li diris ridetante. La infanoj cxirkauxiris sian patron kaj scivoleme trarigardadis la gaston.--Diru "bonan tagon" al la onklo. La infanoj unu post alia iris cxe Irmov kaj memkontente etendis al li siajn manetojn. --Belaj, sanaj knabetoj, diris Irmov. --Ili vivas en plena libereco, kaj la bato estas malpermesita. Ankaux mi havas principojn. La infano ne devas esti timigita, por ke gxi timu poste neniun en la vivo. Al instruado apartan emon ili ne havas, kaj mi ne trolaborigas ilin, sed la gimnazion ili finos cxiuj, kaj poste ni disigos la sxafojn de l'kaproj. Unujn mi sendos eksterlanden, la aliajn mi lasos cxe mi, nur ne oficistoj--ili ne bezonas, mi de nun difinis la pension de cxiu. --He, Ivancxjo, venu cxi tien. Unu el la infanoj proksimigxis al la patro. --Ivancxjo, cxu ci volas esti oficiro? --Mi ne volas, pacxjo. --Kaj oficisto? --Ne. --Kaj instruisto? --Ne, pacxjo. La instruistoj marsxas kun dissxiritaj pantalonoj. --Kaj kia ci volas farigxi? --Komercisto, pacxjo, kiel ci. --Kial? --Cxar cxiuj venos al mi peti monon, sed mi al neniu donos. Linovski ekridetis, kaj Irmov malafabligxis. --Nun, infanoj, for de cxi tie! ekparolis Linovski, hodiaux vi mangxos en via cxambro, kaj posttagmeze Petro veturigos vin al la farmo. Cxu vi volas? --Ni volas, ni volas ... kaj post nelonge la infanoj malaperis en la koridoron. --Disciplino kaj humaneco ... sen perforto kaj sen sentimentaleco. --Cxu vi scias, ke via edukado estas iom originaleta, vi mortigos en la infanoj cxian homecon. Cxu de nun vi preparas ilin por procenteguloj? --Dauxrigu, dauxrigu ... ni konas tiujn teoriojn, ni mem pro ili baldaux estus restinta sur la strato, se ni ne estus forlasinta ilin gxustatempe. Cxiuokaze, kia ajn mi estu, mi kredas, vi konsentos, ke mi ne deziras malbonon al miaj propraj infanoj. --Jes, sed via teorio estas falsa. La vivo malvarmigos la plej sentimentalajn junulojn, kaj pro tio ne estas necesa speciala lernejo. Kaj se vi jam nun komencas veki cxe ili tiujn instinktojn, ili farigxos sovagxbestoj--kanibaloj. --Mi ne preparas ilin por misiistoj. La vivo estas bestomontrejo kaj, se vi min demandas, mi ne povas kompreni, por kiu vi skribas viajn dramojn. Mi legis kelkajn el ili kaj unu mi vidis sur la scenejo. Kaj, vere diri al vi, mi ne povis kompreni, kiel sagxaj homoj esperas, ke kiam ajn, kie ajn, alvenos tiu regno, pri kiu vi revas. --Ni revenu tiam en primitivan staton? --Kial ni revenos, kvazaux ni ne estas en gxi nun! ... Auxskultu, Irmov, ni ne interkomprenos nin unu la alian, ni estas kreitaj de malsama koto. Vi ne estas de la "nuna mondo", kaj mi estas nur bulgaro de la kapo gxis la kalkanoj kun granda ventro en la mezo. Per gxi mi spiras, sentas, vivas kaj mi scias, ke iun tagon la infanoj min benos. Vi diros: mi estas ricxa, ili estas garantiitaj ... Kial vi ilin edukas tiel? Ne estas tiel, kara mia! Nenio estas certa en tiu cxi mondo. Jen, vi timas nenion--vian cerbon neniu povas sekestri, kaj la plej solidaj konstruajxoj malaperas "kiel fumo", kiam aperas la polickomisario. Vi ne timas lin, sed demandu la tutan regionon, kio estas pli timiga: la hxolero aux li? Morgaux mi fermu miajn okulojn, cxio povos renversigxi. Aperos parencoj, zorgantoj ... advokatoj, jugxejoj ... kaj tiujn cxi aferojn ni konas tre bone. Jen kial mi ilin instruas jam nun scipovi montri la dentojn. Ne forgesu, ke ni vivas en Bulgario. Sed suficxas tiom ... nun ni vespermangxu, kaj _en attendant_ ni glutu po unu--cxu vi trinkos konjakon aux prunbrandon? --Al mi estas egale ... Linovski plenigis la glasojn. --Je via sano ... kaj jen ankaux almangxajxo, ne gxenu vin, mi tre gxojas, ke ni vidis nin. Mi scias, mi scias ... ne pravigu vin, al vi estas iom malagrabla tiu cxi renkonto. Sed mi ne koleras al vi, la mondo ja estas tia. Cxiu havas la sian. Vi miras pri mi--mi pri vi. Pli bone estas neniu pri neniu miru. Nenio estas mirinda en tiu cxi mondo, kiam gxi okazas. Kion vi rigardas tien en la salono? La pianon? ... Cxu vi opinias, ke hejme, estante piano, estas ankaux pianisto ... ne ekzistas tiajxo. Vi demandos, kial mi gxin acxetis? por la edzino, la infanoj?--Vana babilo! ... He tiel, mi gxin acxetis ... pro plezuro: la tuta regiono scias, ke nur cxe mi estas piano. Tiumomente en la cxambron eniris alta, juna, bela virino. Linovski sxin prezentis al Irmov. "Kia belulino" nevole ekpensis Irmov kaj, ne volante, jxetis rigardon al Linovski. Linovski sciis, ke lia edzino impresos kaj memkontente ridetis. Liaj okuloj parolis al Irmov: "kiel vi vidas, ankaux cxi tion en la vivo ni elektis, kiel decas." La vespermangxo komencigxis. Ili mangxis, trinkis kaj al la fino de l'vespermangxo Linovski estis jam duonebria. Li komencis ecx insulti, ne atentante, ke lia edzino estas tie. En la najbara cxambro auxdigxis vocxo de infano kaj la sinjorino eliris el la cxambro. Linovski plenigadis la glasojn, invitadis Irmov'on kaj, ne rigardante, ke tiu cxi nur tusxas sian glason, li levadis la sian, malplenigadis gxin gxisfunde kaj dauxrigadis paroli. Iom post iom li ebriigxis. Lia vizagxo flamigxis, la okuloj brulis kaj iu nebela malkasxemo ekludis en lia rigardo. --Mi scias ... mi scias cxion, mi ne estas verkisto, mi ne estas psihxologo, sed nun mi legas en viaj okuloj, kion vi pensas! Al vi oni parolis tie cxi pri mi ... oni diris al vi cxion. --Neniu nenion parolis al mi, pravigadis sin Irmov. --Al mi ne pasas tiaj, mi konas la homojn, nur ke mi ne trasercxas en ilia animo. Kial estas al mi ilia animo? Kapra felo kostas pli ol gxi. Ne sxajnigu vin ... vi almenaux konas la historion pri la diplomo kaj al ci ne estas agrable sidi kun mi, kun homo, kiu falsigis dokumentojn, cxu ne? Vi hontas de mi, kaj mi hontas de neniu ... cxu vi auxdas?--de neniu. En Bulgario oni ne havas de kiu honti, cxiuj estas friponoj gxis la lasta--cxiu en la sia. Nur vi estas tute apartaj homoj--kun aero kaj gloro vi nutras vin kaj ne bezonas monon. He, kara mia, vi estas verkistoj--psihxologoj ... vi konas la homon, kaj ne konas la bulgaron. Vi skribas dramojn, vi konas la vivon, sed vi ne scias vivi. Tuta Bulgario vin konas, en Sofio per fingro oni montras vin ... Vi donas sagxon al la tuta mondo, kaj unu propran domon vi ne havas. Mi scias, ke vi flugas alte, ke por vi mi estas bagatela, malpura insekto--pediko, ke vi nauxzas nun auxskulti min kaj, se vi sidas cxi tie, gxi estas cxar neniu vidas. En Sofio vi deiros en alian straton, se vi renkontos min, kaj cxu vi haltigis iam vian sagxon sur mian vivon? ... Tuta Bulgario esti grakanta kontraux mi, kiam okaze malkovrigxis, ke mia diplomo estas falsa. Tuj telegramoj en Euxropon al diversaj universitatoj, korespondoj kun la prokuroro, la esplorjugxisto--viva oni min estus enteriginta. Oni komencis proceson--la proceso perdigxis, kompreneble, cxiuj suspektis min. Kaj kial kasxi nun--mi gxin sxtelis. Kaj ne nur mi estus gxin sxtelinta, kaj ne nur tion mi estus farinta--se mi ne povus gxin forsxteli, mi estus ekbruliginta la tutan jugxejon ... Sofion mi estus bruliginta. He, amiko, facile estas paroli tiel: honesteco, ideeco, principoj, kiam vi estas naskita de honestaj gepatroj, en varma cxambro, kaj jam en la popollernejon vi iradis kun gantetoj kaj galosxoj; en la gimnazion kun horlogxo kaj monujo, kaj en Okcidenton via patro mem forkondukis vin. Li mem metis vin en pensionon, por ke ne difektigxu la stomaketo de la knabeto, dum mi, kvazaux kiam mi naskigxis, mi eliris nuda sur la straton kaj gxis mia dekjara agxo mi vagis sur la vojo, servis en gastejoj, drinkejoj, razejoj. Trovigxis poste iu pli prudenta stultulo, akcepti min por nutri min kaj sendi min en la gimnazion. Mirinde bela estis la vivo cxe li! neniam gxis tiam mi mangxis cxiutage. Vere, la scienco marsxis malforte, sed mi pasigis kvin klasojn. Poste mi malpacigxis kun mia bonfaranto, kaj cxu vi scias kial? Li kulpigis min, la malbenito, ke mi forsxtelis la orajn ornammonerojn de lia edzino. Mi ne estas de la speco de l'kasxemuloj ... La tutan regionon mi nun senhauxtigis, la infanon de patrina brusto mi forsxiros, se mi havas ekzekutpermesilon. Mi venenas la tutan distrikton per falsigita vino, miajn servistojn mi nutras per putra sekviando. Mi estas fripono, azeno, porko--pli granda ol tiu, kiun vi vidis en mia gastejo, sed la ornammonerojn ne estis forsxtelinta mi. Kaj ne ke mi ne bezonis monon, kaj ne ke mi ne sciis kie ili trovigxas ... ne, sed tiam mi estis bruto kiel vi ... principojn mi ankoraux havis: ke la sxtelo estas krimo, kaj sin fleksi pro malsato estas heroajxo. Mi lin forlasis, komencis la oficistecon--farigxis skribisto. En nia tempo la skribistojn oni rigardis kiel vin la verkistojn nun, nur ke oni pagis al ili. Post du jaroj mi jam havis laksxuojn kaj bastoneton--kaj ecx monon mi estis metinta flanken. Pli poste mi decidis laux la konsiloj de kelkaj kamaradoj en la gimnazio forveturi por studi la juron. Tiam oni akceptadis ankoraux cxiun ajn. Mi forveturis, enskribigxis, studis jaron kaj duonon. Restis al mi ankoraux tiom--la monon mi elmangxis gxis centimo. Vi, kiuj restis en Okcidento kvin gxis dek jaroj, kaj cxiumonate la posxtoficisto alportadis al vi la bluetajn mandatojn[7], cxu vi havas ideon, kio estas resti sen speso--al la tuta mondo skribi kaj ne havi kiu sendu al vi centimon? Vi tiam malestimis min, ke mi ne havas monon por tabakon acxeti al mi, nun oni mangxas mian kapon, ke mi havas multe da mono--ke mi povas cxiujn acxeti. Samtempe ili mangxas mian kapon--samtempe ili envias. Ankaux vi envias min--sed vi diros, kun malnoblajxo mi gxin gajnis ... ankaux tiel gxi estu. Cxu vi scias, kio estas malnoblajxo? Ne, vi ne scias--ankaux gxi estas talento, ennaskita en la homo, kiel via talento. Unu naskigxas talenta verkisto--alia talenta fripono. Cxu vi komprenis? Momenton li haltis, versxis vinon en sian glason, eltrinkis gxin, visxis siajn lipojn kaj ankoraux pli nerve dauxrigis. --Kvazaux nun mi gxin memoras, tri tagojn mi estis mangxinta nenion--kaj tiam unuafoje venis al mi la ideo, kvankam mi studis la juron, ke ne estas justeco en tiu cxi mondo. Kien mi ne vagis en Euxropo por sercxi panon kaj laboron, mi apenaux subtenis min. Kaj iun belan tagon, ecx sen plej malgranda riprocxo de l'konscienco, mi fabrikis mian diplomon. Kaj, prave diri al vi, mi pli meritis gxin ol multaj aliaj. Ankaux nun cxiujn miajn procesojn mi mem gvidas, speson mi ne donas al advokatoj; kaj miaj procesoj estas cxiuj cxarlatanaj de ambaux flankoj, mi ruinigis la plej famajn friponojn tie cxi. Pasante tra la stratoj, ne estas homo, kiu ne tremu pro mi. Al cxiuj mi enigxis en la cerbo, la animo kaj la posxo, kaj mi dormas trankvile kiel novenaskita infano. Mi suferas nek sendormon, ne perdas ecx apetiton. Kial vi rigardas min tiel, Irmov? Vi miras, ne kredas? Vi pensas, ke mi sxercas, ke mi afektas, ke pro ebrieco mi parolas tiel? Vere, la vino malligis mian langon, sed mi ankaux en sobra stato cxiam tiel pensas. Mirinda homo vi estas! Kial vi fiksis la okulojn sur min kaj min rigardas, kvazaux vi supreniris la Eiffel-turon? Ne estas vi por tie ... ne estas: tre facile senkonsciigxas via cerbo, vi falos. Kaj vane vi imagas, ke vi estas iaj elektitoj en tiu cxi mondo, ke vi estas naskitaj speciale por gxin ordigi. Vana babilo ... Ne estas tiel, Irmov! Kaj ne nur vi: nek Ibsen, nek Tolstoj sxangxos la mondon--mi sxangxos Bulgarion kaj tiaj kiel mi, cxar mi estas forto, auxtoritato ... kaj mi dispremos cxion, kio aperos antaux mi. Mi estas nun inter porkoj--morgaux vi vidos min en la parlamento. Legxojn mi kreos kaj vi obeos min, kaj ne mi vin. Vi ja dauxrigu skribi viajn dramojn, se vi ne havas alian laboron. Liaj okuloj brulis. Lia vizagxo malheligxadis. Malbonsigna fajro erarvagis en liaj rigardoj, kvazaux li denove travivis cxiujn siajn suferojn kaj iun minacis pro ili. Al Irmov farigxis cxio tie cxi malplacxa: kaj Linovski, kaj tiu cxi meblaro, kaj tiu cxi vespermangxo. Al li komencis nauxzi, kvazaux li mangxis ion malbonan, nesanan. Kaj li sentis senfinan deziron pli baldaux foriri de cxi tie. --He, tempo estas jam, Linovski! li diris kontrauxvole ridetanta, starigxinte de la segxo. Linovski rekonsciigxis. --Kion? Cxu vi foriros? Mi tedis al vi, ofendis ... vi ekhontas pro mi, cxu ne? vi pentas, ke vi venis, sed ne koleru al mi. Plej poste ne estas mi, kiu malkonvinkos vin, kaj kiam mi venos en Sofio, ne forkuru de mi: eble mi estos bezona al vi iun tagon. Kaj ja, prave diri al vi, se mi estus peninta farigxi kiel vi, certe gxis nun skribisto mi estus ie kaj pensus, ke Bulgario estas kreita por cxiuj, sed ne ankaux por mi. --He, adiaux ... diris Irmov. --Adiaux ... kaj vidu, kiam vi iros en Sofio, skribacxu iun felietonon pri la provincaj bestmontrejoj, kaj min insultu bone por edifo de la juna generacio, sendu al mi ankaux la gazeton, mi ne koleros al vi. Mi min konas tre bone kaj duan fojon se mi naskigxus, cxiam tiel mi vivos. Kaj sen ofendo, Irmov, se mi ecx nur eksentus, ke miaj infanoj skribas versojn, iliajn manojn mi fortrancxos. Adiaux. La morgauxan tagon Irmov forlasis la urbon. Sidigxinta en la fiakro, li penis pensi pri sia nova romano, vicigadis en sia cerbo la ombrojn de la iamaj puraj bulgaroj, kaj antaux li nevole videtigxis la ebria Linovski, kaj apud liaj oreloj ankoraux sonis lia malagrabla vocxo. Ili alvenis cxe la stacidomo. Irmov supreniris la vagonaron. Sed ankaux en la kupeo, lokita sur mola kanapo, li ne pensis pri Sofio, kie lin atendis edzino, kamaradoj, literaturo--kaj antaux liaj okuloj kiel viva staris la figuro de lia iama kunlernanto. Ili alproksimigxis Sofion. Ili eniris la stacidomon. Irmov eliris el la kupeo. Sur la platformo lin atendis lia edzino. Unuan fojon li rimarkis, ke sxi ne estas tiel bela, nek tiel aminda, kiel li imagis al si pli frue. Kaj kiel neniam li rimarkis, ke sxia jxaketeto estas iom eluzita. Ili sidigxis en fiakro. Ili alvenis hejme. Irmov eniris en sian kabineton--malgranda, malalta cxambreto kun ordinara ligna tablo, apogita cxe la muro, kun arigitaj sur gxi en malordo libroj kaj brosxuroj. Kaj, ne sciante kiel, li sidigxis apud gxi kaj enpensigxis. --Nicxjo, li auxdis la vocxon de sia edzino, venu, la vespermangxo estas preta. --Tuj, elkriis li iel nerve. Kaj denove antaux li videtigxis la granda korto, en gxi ridetanta gxis la oreloj, memkontenta Linovski ... apud li juna, bela, majesta, ridetanta virino--kaj apud ili staranta, dentmontranta porko, kvazaux kune kun ili gxi ridis al li pro io. Piednotoj de l'tradukinto [1] Pitoreska vilagxeto ok kilometrojn okcidente de Sofio, en kiun oni ofte iras por pasigi la somerajn tagojn. [2] 20 frankaj ormoneroj. [3] la bulgara nacia poeto. [4] Ordinare la bulgaroj alnomas per _baj_ cxiujn pli agxajn virojn. [5] Tiel la bulgaroj ordinare nomas la Okcidentan fremdlandon. [6] Tiam Bulgario estis princlando. [7] t. e. posxtmandatoj internaciaj, kiuj cxe ni estas bluaj. ESPERANTO-LITERATURO Bennemann, Paul: Internacia legolibro TRA LA MONDO 1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj. 1922. 2a eldono. 96 pagxoj. Kartonita. 2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponajxoj. 1922. 144 pagxoj. Kun 12 pagxa muzika aldono. Kartonita. -- Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Handel-Mozart-Wagner) Tekstaro. 1922. 64 pagxoj. Brosxurita. -- -- Muzika eldono. Arangxita de Josef Achtelik, iama orkestrestro cxe la opero en Leipzig. 1922. 80 pagxoj. Brosxurita. Bindita. Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig. Kun unu portreto kaj kelkaj desegnajxoj. 1921. 115 pagxoj. Brosxurita. Hankel, M.: Sableroj. Poeziajxoj kaj skizoj. Kun portreto de la altsxatata auxtorino. 1911. 91 pagxoj. Brosxurita. Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 pagxoj. Bindita. Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredajxo. Romano originale verkita. 1922. 320 pagxoj. Brosxurita kaj bindita. Moliere: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 pagxoj. Brosxurita. Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad. Ch. Pulvers. 1913. 68 pagxoj. Brosxurita. Internacia Mondliteraturo La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko. Gxi enhavas nur la plej famajn verkojn el cxiuj naciaj literaturoj. Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de la koncernaj naciaj verkistoj. Gxis nun aperis la jenaj verkoj: Volumo 1: Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Kuster. 2a, korektita eldono. Kun antauxparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 pagxoj. Kartonita. Volumo 2/3: Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antauxparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 pagxoj. Bindita. Volumo 4: Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 pagxoj. Kartonita. Volumo 5/6: Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj auxtoroj (Rumohr-Korner-Seidl-Grillparzer-Halm). 1914. 254 pagxoj. Bindita. Volumo 7: Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wuster. 1922. 84 pagxoj. Kartonita. Volumo 8: Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 pagxoj. Kartonita. La kolekto estas dauxrigota. Notoj de tekstpreparanto. Mi forigis la frazon "Rim. de l'tradukinto", kiu estis cxe la fino de cxiuj piednotoj. Anstataux german-stilaj citiloj, mi uzis simplajn ascii-ajn citilojn. Mi samigis la aspekton de la elipsoj. Por signifi vortemfazojn kaj alilingvajxojn, la originala libro uzis _gesperrt_-stilan aspekton (kun kromaj interliteraj spacoj). Anstatauxe mi uzis kursivan tiparon en html-a dosiero, kaj _substrekojn_ en nur-tekstaj dosieroj. Mi sxangxis cxi-subajn detalojn en la teksto: Pagxo Originalteksto Korektajxo 21 ke al Marski ke al Mirski 47 la mabenitan tirkeston la malbenitan tirkeston 53 Mi imagas le ekmiron Mi imagas la ekmiron 54 e Stefania je Stefania 57 inter ni! inter ni!" 71 entreprenas gxin." entreprenas gxin. *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK NUNTEMPAJ RAKONTOJ *** Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that: • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.” • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works. • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. • You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate. While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate. Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org. This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.