The Project Gutenberg eBook of Taglibro de Vilaĝ-pedelo This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. Title: Taglibro de Vilaĝ-pedelo Author: Steen Steensen Blicher Translator: H. J. Bulthuis Release date: October 5, 2007 [eBook #22901] Language: Esperanto Credits: Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TAGLIBRO DE VILAĜ-PEDELO *** Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Noto de tekstpreparanto: En cxi tiu askia teksto, oni uzas la x-metodon por la cxapelitaj literoj. Ankaux, oni uzas la cxi-subajn kodojn anstataux aliaj signoj kiu mankas en la askia signaro. [:a] a kun tremao ['a] a kun dekstra korno [^e] e kun cxapelo ['e] e kun dekstra korno [/o] o kun trastreko [:o] o kun tremao Taglibro de Vilagx-pedelo de St. St. Blicher. Tradukis H. J. Bulthuis, L. K. Rekomendita de Esperantista Literatura Asocio. [Bildo: Butin & Jung Emblemo] 1922 Butin & Jung, Godesberg, Germanlando. En tiu cxi traduko mi skribis preskaux cxie la nomojn kiel en la dana teksto. Ekzemple: F[/o]ulum aux F[:o]ulum S[/o]ren aux S[:o]ren Cornelius aux Kornelius Thiele aux Tile Sams[/o] aux Sams[:o] ktp. Nur nomojn, kiujn oni renkontas ofte en la literaturo, mi skribis Esperante; ekzemple: Siberujo, Danujo ktp. Nur la klarigojn de la _latinaj_ kaj _francaj_ frazoj mi notis kiel mi trovis ilin en la dana verketo. Tie, kie la verkinto ne aldonis klarigojn, mi ankaux ne donis ilin en cxi tiu traduko. La traduko ne estas lauxvorta, sed iom libera kaj tute laux la reguloj de la Fundamento. _La tradukinto._ Enkondukaj vortoj. Milton, la fama angla poeto, kies nomon cxiu konas, bezonis preskaux kvarcent pagxojn por priskribi en sia "Perdita Paradizo" la falon de Adamo kaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tion li povus fari, kopiante la unuan cxapitron de Genezo (_Voltaire_). Blicher, la dana verkisto, kies nomon konas preskaux neniu ekster Danujo kaj Norvegujo, verkis en la jaro 1824 romanon de granda morala kvalito kaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovata en la cxie legata cxefverko de Daniel de Foe, kaj bezonis nur 40-pagxan taglibron por efektivigi tiun mirindajxon. Lia verko pro tio kaj antaux multaj aliaj verkoj indas aperi en internacia vestajxo. Mi prenis sur min la taskon liveri gxin kaj esperas, ke gxi povu placxi al la legantaro de Esperantaj verkoj. _La tradukinto._ F[/o]ulum[1], la 1-an de Januaro 1708. Dio donu al ni cxiuj gxojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron S[/o]ren! Li estingis la lumon hodiaux vespere, kaj patrino diras, ke li ne vivos gxis la venonta novjaro. La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro S[/o]ren deprenis sian cxapon post la mangxado kaj diris, kiel li kutimis: "_Agamus gratias!_" Li fingre montris min anstataux Jens'on. Estis la unua fojo, ke mi legis mian latinan pregxon: pasis hodiaux unu jaro, ke Jens legis gxin; sed mi largxe malfermis la okulojn, cxar tiam mi komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de Cornelius. Tio antauxdiras al mi, ke mi farigxos predikisto en F[/o]ulum, ho kiel multe miaj gepatroj gxojus, se ili gxisvivus tian tagon! Kaj se Jens, la filo de la predikisto, povus estigxi episkopo en Viborg -- kiel diras lia patro -- nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en cxio; lia volo farigxu! _Amen in nomine Jesu!_ [Piednoto 1: En tiu cxi traduko la nomoj estas skribitaj kiel en la _dana_ teksto. Elparolu [/o] kiel _eu_ en la franca vorto _feu_.] F[/o]ulum, la 3-an de Septembro 1708. Hieraux mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne povas plu fari min klera en latinajxo. Hejme mi estas pli diligenta ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la cxasisto sur la kamparo. Tiamaniere li ne povos estigxi episkopo. La kompatinda sinjoro S[:o]ren! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam kelkfoje li diras al li: "_Mi fili! mi fili! otium est pulvinar diaboli!_" En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro S[:o]ren donis al mi la grekan testamenton. "Cxu tio ne estas stranga skribajxacxo? Tio estas ankoraux kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike al mi kaj pincxis mian orelon, kion li cxiam faras, kiam li estas gxoja. Sed ha! Kiajn largxajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas legi rapide en mia testamento. F[/o]ulum, die St. Martini 1708. Finigxos malbone je Jens -- sinjoro S[/o]ren tiel koleris pri li, ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu fojon mi auxdis, ke li diris kvazaux al si mem: "_Vellem hunc esse filium meum!_"[2] Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens kriplige legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, cxar antauxhieraux, kiam lia patro estis cxe edzigxofesto en Vinge, li estis kun Petro la cxasisto en la arbaro de Lindum, kaj -- Dio protektu nin! -- sovagxa virporko desxiris lian pantalonon. Li mensogis al sia patrino kaj diris, ke virbovo de Thiele faris tion, sed sxi donis al li fortan vangofrapon -- _habeat!_[3] [Piednoto 2: Mi dezirus, ke tiu cxi estus mia filo.] [Piednoto 3: Li havu gxin!] F[/o]ulum, Calendis Januar. 1709. _Proh dolor!_ Sinjoro S[/o]ren estas morta! _Vae me miserum!_ Kiam ni sidis cxetable kristnask-vesperon, li flanken sxovis sian kuleron kaj rigardis Jens'on longe kaj melankolie -- "_fregisti cor meum!_"[4] diris li gxemante kaj eniris la dormocxambron. Ho ve! li ne plu ellitigxis. Depost tiu tempo mi vizitis lin cxiutage, kaj li donis al mi multajn bonajn konsilojn kaj instruajxojn; sed nun mi lin vidos neniam plu. Jxauxdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris farante al mi kvazaux paroladon kortusxantan: "Dio donu al mia filo honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia kapo refalis sur la kusenon, li flustris: "_Pater! In manus tuas committo spiritum meum!_" Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke la sinjorino levis la antauxtukon al la okuloj, mi kuris eksteren tute malgxoja. Eksterdome staris Jens ploranta. "_Seras dat poenas turpi poenitentia_,"[5] pensis mi; sed li falis sur mian kolon kaj ploregis. Dio pardonu al li lian petolemecon! Tio malgxojigis min plej multe. [Piednoto 4: Vi rompis mian koron.] [Piednoto 5: Lia pento venas tro malfrue.] F[/o]ulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX. Hieraux mia kara patro iris al Viborg por sercxi domon, kie mi povos tagmangxi, kiam mi iros lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi legas la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, kaj patrino diras, ke ne valoras legadi cxe lamplumo. Mi ne povas fini cxi tiun leteron al Tuticanus -- ho, estis tute alie, kiam vivis la bona sinjoro S[:o]ren! _Eheu! Mortuus est!_ Cxi tiu vintro estas terura! Cxielo kaj tero kvazaux unuigxis; negxamaso sternigxas de nia tegmento gxis la garbejo. Estintan nokton Jens pafis du leporojn en nia brasikgxardeno -- li baldaux forgesis pri sia patro. Sed se la cxasisto Petro ekscios tion, li ekkoleregos. F[/o]ulum, Idibus Januarii MDCCIX. Patro ankoraux ne rehejmigxis, kaj la vetero estas ankoraux tre malbona -- se li nur ne perdas la vojon. Jen Jens lauxiras la garbejon kun pafilo kaj kelkaj birdoj en la mano -- li eniras. -- Tio estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de Mads Madsens. Li deziras, ke patrino rostu ilin, sed sxi ne kuragxas tion fari, antaux ol venos mia patro. F[/o]ulum, XVIII Calend. Febru. 1709. Ho ve! Mia kara patro frostmortis! Viro de Kokholm lin trovis en la negxamaso kaj veturigis lin hejmen -- -- mi tiom ploris, ke mi ne povas plu vidi per la okuloj. -- Patrino ankaux. -- Dio helpu nin ambaux! F[/o]ulum, la 18-an de Februaro 1709. Mi preskaux ne rekonis Jens'on. Li portis verdan frakon, kaj verda plumo staris sur lia cxapelo. "Vidu," diris li, "nun mi estas cxasisto! Kio vi estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!" -- "Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinajxo preteriris! Mi povus estigxi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne mortus pro malsato, se mi kantus antaux la pordoj de Viborg. Mi devas resti hejme kaj perlaboros panon por sxi. -- Ve, Jens, se via patro vivus!" "Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinajxon -- la diablo gxin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" -- "Kiel mi povus?" mi respondis. -- "Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antaux ses semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis lia patrino. Sxajnas, kvazaux Jens estas nun tute alia kiel antauxe. Li povas plori cxi tiun horon kaj ridi alian horon. Thiele[6], la 1-an de Majo 1709. Jen mi estas nun servisto cxe lia sinjora mosxto; Adiaux pastra ofico! Adiaux, latino! Ho, miaj karaj libroj! _Valete plurimum! vendidi libertatem_[7] por dekdu taleroj. Ok el ili havos mia kompatinda patrino, kaj lia sinjora mosxto promesis al sxi brulolignon, tiel ke sxi ne malsatos nek sentos la malvarmon. Jens havigis al mi tiun oficon. Li havas multan influon en la bieno; li estas diabla Jens, kiun amas cxiuj virinoj. La mastrumistino multfoje donis al li grandan pecon da kuko; la edzino de la bienestro ridis tiel amike al li, same la knabinoj -- ecx unu el la bienaj frauxlinoj kapklinis milde, kiam sxi lin preteriris. Pro cxio cxi li estigxis cxasisto en la loko de Petro. Plej bedauxrinde estas, ke li kutimas kolere blasfemi pli multe ol iu ajn maristo. [Piednoto 6: Elparolu: Tile.] [Piednoto 7: Adiaux, mi vendis mian liberecon.] Thiele, la 12-an de Majo 1709. Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du frauxlinoj. Mi havas suficxan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn. Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri ili. Hieraux estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro S[/o]ren, mi acxetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskaux ne povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la titolon: "_ars amoris_", alia: "_remedium amoris_"; ilin mi legos unue, cxar mi volas ekscii, pri kio ili temas. Unu fojon mi foliumis ilin en la studejo de sinjoro S[/o]ren, sed li tuj ekprenis ilin de mi, dirante: "_Abstine manus!_ Forigu la fingrojn de tiuj paperajxoj! Tio ne tauxgas por vi." Thiele, la 3-an de Junio 1709. Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li mangxas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiaux ili parolis pri mi, cxar multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskaux lasis fali teleron; mi staris post la segxo de frauxlino Sofia, sxi turnis sin kaj rigardis min rekte en la vizagxon -- sxi estas belega frauxlino, tiu frauxlino Sofia! Mi tre gxojas vidante sxin. Thiele, la 13-an de Septembro 1709. Hieraux estis tie cxi malkvieta tago. Multaj venis de Viskum, kaj okazis granda cxasado. Mi cxeestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora mosxto. En la komenco cxio iris bone, sed subite preteriris lupo. Pro ektimo mi preskaux lasis fali la pafilon kaj tute forgesis pafi. Jens staris cxe mia flanko, kaj li pafis la lupon. "Vi estas stultulo!" li diris, "sed mi ne vin perfidos!" Tuj poste preteriris la sinjoro. "Vi estas simplulo, Martino!" li ekkriis. "Vi ricevis subacxetmonon." "Mi plej humile petas pardonon," mi respondis, "mi estas tute senkulpa, sendube kalumniantoj parolis malbonon pri mi al via mosxto. Per la helpo de Dio mi servos vin honeste kaj fidele!" Tiam li vidis plej indulge kaj diris: "Vi estas granda simplulo!" Sed kun tio ne finigxis la okazintajxo. Kiam la gesinjoroj sidis cxetable, ili ankorauxfoje parolis pri la lupo kaj demandis al mi: kiom multe gxi donis al mi? kaj cetere. Mi ne sciis, kion ili celis; sed tion mi povas kompreni, ke ili mokis min france kaj dane. Kaj frauxlino Sofia partoprenis, sxi ekridis al mi rekte en la okulojn -- tio doloris min plej multe. Sed mi povus lerni tiun tra-la-naz-parolatan lingvon. Gxi ja ne estus pli malfacila ol latino. Thiele, la 2-an de Oktobro 1709. Gxi ne estas malebla -- tion mi jam vidis. Franco estas nenio krom kripligita latino. Inter la multaj libroj, kiujn mi acxetis, trovigxas Metamorfozo en la franca lingvo -- tio estas felicxa okazo! La latinan mi jam komprenas. Sed unu afero estas stranga; se mi auxdas ilin interparoli france tie supre, tiam sxajnas al mi, kvazaux nenia franca vorto sin trovas en ilia interparolado -- ne estas pri Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi ankaux min dedicxas al la pafado. La sinjoro deziras, ke mi cxeestu la cxasadon, sed neniam mi povas lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri mi -- kelkafoje li faras ambaux kune: mi portas malbone la pafilon, mi sxargxas malbone, mi celas malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio estas cxasisto! Vi iras kun la pafilo, kvazaux gxi estus rastilo, kiun vi portas sur la sxultro, kaj kiam vi celas, sxajnas, kvazaux vi falus surdorsen." Frauxlino Sofia ankaux min mokridas, -- tamen tio plibeligas sxian vizagxon, cxar sxi havas belajn dentojn. Thiele, la 7-an de Novembro 1709. Hieraux mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. -- La studado en la franca lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antaux nelonge mi auxskultis cxe la pordo, kiam mademoiselle legis kun la frauxlino. Kiam ili finis kaj iris for, mi ensxteligxis por vidi, kiun libron ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Gxi estis la sama, kiun mi mem posedas kaj kiu nomigxas: _L'['e]cole du monde_. Nun mi staras cxiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj auxskultas -- -- tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis; gxi sonas mirinde, kiam frauxlino Sofia gxin parolas. Thiele, la 13-an de Decembro 1709. Hieraux Dio savis mian sinjoron pere de mia malforta mano. Ni havis grandan peladon en la arbaro de Lindum. Venante cxe la griza marcxo, subite virporko aperis, kiu rekte alkuris al la sinjoro. Li pafis kaj trafis gxin, sed malgraux tio la besto lin atakis. La sinjoro ne timis, li eltiris sian trancxilegon kaj volis enpusxi gxin en la bruston de la virporko, sed malsukcesis. Kion fari? -- Cxio okazis en unu momento tiel, ke neniu povis veni por helpi. Gxuste kiam mi volas iri tien, ni vidas nian sinjoron sur la dorso de la virporko, kaj jen ili forrapidis. "Pafu!" li ekkriis al la rajdistestro -- kiu estis lia dekstra flankulo -- sed li ne kuragxis. "Pafu en liajn korpon kaj krurojn!" ekkrias li al Jens, dum li preteriras lin; la pafilo de Jens ne funkcias. Nun la virporko sin turnas kaj preterkuras min. "Pafu Martino! se ne, mi rajdos kun la virporko rekte al la infero!" li ekkrias. En la nomo de Dio! pensis mi, celante al la postajxo de la besto, kaj mi trafis gxin tiel felicxe, ke mi frakasis ambaux gxiajn koksojn. Mi gxojis, cxiuj gxojis, sed plej multe gxojis nia sinjoro. "Tio estis majstra pafo," diris li, "gardu la pafilon, kiun vi manuzis tiel lerte! Kaj auxdu!" li diris al la rajdistestro, "vi azenido! Stampu la plej dikan fagon en la arbaro por lia maljuna patrino! Jens povas iri hejmen kaj meti pli bonan sxtonon sur sian pafilon!" Kiam ni rehejmigxis tiun vesperon, cxiu informigxis kaj rakontis pri la okazintajxo. La sinjoro frapis mian sxultron, kaj frauxlino Sofia ridetis tiel amike al mi, ke mia koro kvazaux saltis en mian gorgxon. Thiele, la 11-an de Januaro 1710. Estas agrabla vetero! La suno levigxas tiel rugxa kiel brulanta karbo. Estas stranga vidajxo, kiam gxi tiel brilas tra la blankaj arboj, kaj cxiuj arboj aspektas kvazaux pudritaj, kaj la brancxoj cxirkauxe pendas teren. La maljuna "Grand Richard" estas ruinigita, kelkaj el gxiaj brancxoj jam rompigxis. Gxuste tian saman veteron ni havis antaux ok tagoj, kiam mi glitveturis al Fussing[:o] kaj kiam mi staris post frauxlino Sofia. Sxi volis mem konduki la cxevalojn, sed post kvarono da horo sxiaj fingretoj ekfrostigxis. "_J'ai froid_", sxi diris al si mem. "Cxu mi kondukos, frauxlino?" mi diris. "_Comment!_" sxi diris, "cxu vi komprenas france?" "_Un peu, mademoiselle!_" mi respondis. Tiam sxi turnis sin kaj rigardis min fikse en la okulojn. Mi prenis kondukilon en cxiu mano kaj tenis ambaux brakojn cxirkaux sxi. Mi etendis ilin kiel eble plej multe por ne proksimigxi al sxi tro multe; sed cxiufoje kiam la glitveturilo skuigxis kaj mi sxin tusxis, estis, kvazaux mi tusxis varman fornon. Sxajnis al mi, kvazaux mi flugus kun sxi tra la aero, kaj antaux ol mi tion sciis, ni estis en Fussing[:o]. Se sxi ne estus ekkriinta: "_Tenez Martin! Arr[^e]tez-vous!_" mi estus veturinta rekte al Randers aux gxis la fino de la mondo. Cxu sxi refoje glitveturilos hodiaux? Sed jen venas Jens kun la pafilo de la sinjoro, kiun li purigis -- sekve ni cxasos. Thiele, la 13-an de Februaro 1710. Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazaux peza sxtono kusxus sur mia brusto. Mi preskaux ne mangxas, kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan nokton mi havis strangan songxon: mi imagis, ke mi staras sur la posta parto de l' glitveturilo de frauxlino Sofia; sed subite mi sidis en la glitveturilo kaj sxi sur miaj genuoj. Mi tenis mian dekstran brakon cxirkaux sxia talio, kaj sxi tenis la maldekstran cxirkaux mia kolo. Sxi sin kurbis kaj kisis min; sed en la sama tempo mi vekigxis. Ve! Mi tiel volonte dauxrigus tiun songxon! -- Tio estas stranga libro, kiun sxi pruntedonis al mi; mi amuzas min per gxi cxiuvespere -- kiu do povus estigxi tiel felicxa kiel tiu tartara princo! -- Ju pli mi legas la francan lingvon, des pli multe mi sxatas gxin; mi preskaux forgesas mian latinajxon pro tio. Thiele, la 23-an de Marto 1710. Hieraux, kiam ni revenis de la skolopcxasado, la sinjoro diris al mi: "Kaj mi konstatis, ke vi komprenas france?" "Malmulte, sinjoro," mi respondis. "Sekve vi ne plu povas servadi cxetable; ni ja ne povos malfermi la busxon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, "cxu via sinjora mosxto do ne volas min eksigi?" "_Point du tout_," li respondis. "De nun vi povos esti mia _valet de chambre_! kaj kiam junkro Kresten vojagxos Parizon, vi lin akompanos -- kion vi opinias pri tio?" Mi estis tiel kortusxata, ke mi ne povis diri unu vorton, sed kisis lian manon. Kvankam mi nun tre gxojas, sxajnas tamen al mi, ke mi nevolonte volas forlasi cxi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke mia sano depost tiu tempo estigxis pli malbona. Thiele, la 1-an de Majo 1710. Ho ve, mi malfelicxulo! Nun mi scias, kio al mi mankas; Ovidius al mi gxin diris, tre precize li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne eraras, gxi nomigxas _Amor_, t. e. amo, kaj tiu, en kiun mi enamigxis, estas sendube frauxlino Sofia. Ho, mi kompatinda malsagxulo! Kiel tio finigxos? Mi devas ekzameni liajn _remedia amoris_! -- Jxus mi sxin vidis staranta kaj parolanta en la koridoro kun Jens; tio tratrancxis mian koron. Sxajnas al mi, ke mi devus dispafi lian kranion, sed jen sxi pretersaltetis min kun rideto; -- mi sentis, kvazaux mi estus cxasanta kaj kvazaux cxasotajxo venis sub la trafpovo de mia pafilo, mia koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun peno mi povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazaux kunekreskintaj kun la cxasotajxo -- _ah, malheureux que je suis!_ Thiele, la 17-an de Junio 1710. Kiel dezerta sxajnas al mi la bieno kaj enuiga. La gesinjoroj estas for kaj revenos post ok tagoj. Kiel mi pasigos ilin? Mi havas plezuron por nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, kaj mi ne gxin purigas. Mi ne povas kompreni, kiel Jens kaj la aliaj povas esti tiel gxojaj kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke gxi kauxzas ehxon en la flanka konstruajxo -- mi gxemas kiel botauxro. Ho, frauxlino Sofia! Ke vi estu farmista knabino aux mi princo! Thiele, la 28-an de Junio 1710. Nun la bieno staras antaux miaj okuloj, kvazaux gxi jxus estus kalkpentrita kaj ornamita. La arboj en la gxardeno ricevis delikatan koloron, kaj cxiuj homoj aspektas tiel mildaj. -- Frauxlino Sofia rehejmigxis, sxi eniris tra la pordego kiel la suno tra nubo; tamen mi tremetas kiel poplofolio. Estas bone kaj samtempe malbone esti enamigxinta. Thiele, la 4-an de Oktobro 1710. Ni havis belegan cxasadon hodiaux! La arbaro de Hvidding enhavis pli ol tricent pelistojn, cxar ili venis de Viskum kaj Fussing[/o] kun cxiuj siaj cxashundoj. Cxe tagigxo ni estis jam tie venintaj de Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika nubo kovris la tutan cxirkauxajxon: oni vidis nur la pintojn de Bavu-altajxoj super gxi. Tre malproksime ni povis auxdi la bruantajn pasxojn de la pelistoj kaj kelkan bojadon de hundoj. "Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, "mi povas auxdi la cxasistojn." "Jen ili ankaux venas de Fussing[/o]," diris Jens, "tio estas Perdriks, kiu bojas." Ni povis vidi ankoraux nenion pro la nubo, sed ni auxdis la bruadon de veturiloj, la spiradon de la cxevaloj, kaj la paroladon kaj ridadon de la pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo forigxis iom post iom. Estigxis plena de movado cxiuflanke. La arbaradministranto jam komencis ordigi la pelantojn, oni auxdis ilin flustri al tiuj, kiuj volis paroli lauxte, kaj kelkfoje ekmovigxis la bruiloj. De okcidento kaj sudo cxasistoj venis veturantaj kaj post ili sekvis veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis trans la plankoj de la veturiloj, kaj de tempo al tempo altigxis hundkapo, kiu ekhavis vangfrapon de la cxasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem decxevaligxis kaj irinte lauxlonge de la longa valo, li haltis en la mezo de la arbaro. Tie li fajfis, kaj subite la kornludisto ludis gajan melodion. La hundoj estis malkunigitaj, kaj baldaux ili bojis, unu post la alia kaj fine cxiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj cervoj aperis kaj malaperis sur la arbarkovrita monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj gxia ehxo auxdigxis gxis en la valo. La pelantojn mi ne povis vidi, sed mi auxdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo aux leporo volis preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaux la matenmangxo. Dum la matenmangxo la hundoj estis kunligitaj kaj la kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje cxasis. Vidu: jen cxe la fino de la valo ekhaltis du veturiloj kun cxiuj sinjoroj kaj frauxlinoj kaj inter ili frauxlino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, cxar kiam mi ekvidis la frauxlinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antaux la vespero la arbaro estis senigita de cxasotajxo kaj la cxasado finigxis. Ni cxiuj ricevis tridek el la pafitaj cxasajxoj, kaj junkro Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata per muzikajxo de la kornoludisto. Thiele, la 17-an de Decembro 1710. Hieraux mi sekvis mian karan patrinon al sxia ripozejo. La nova predikisto -- Dio rekompencu lin pro tio! -- honoris sxin per funebra predikajxo, kiu dauxris sep kvaronojn da horo. Sxi estis al mi bona kaj kara patrino -- Dio donu al sxi felicxan revivigxon! [Tri krucosimboloj] Thiele, la 23-an de Januaro 1711. Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris gxin de post la sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj malgxojiga vetero. Pasintan jaron en tiu cxi tempo ni veturis al Fussing[/o]; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel blanke kiel argxenta telero sur la blua cxielo kaj jxetis nigrajn ombrojn sur la vojoflankon en la blankan negxon. Mi klinis min tiel, ke mia ombro kunfandigxis kun tiu de frauxlino Sofia, tiam sxajnis al mi, kvazaux ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj gxi reblovis sxian dolcxan elspiron -- mi gxin enspiris kiel vinon -- ho ve, mi malsagxulo! mi enamigxinta malsagxulo! je kio utilos al mi cxiuj tiuj pripensadoj? Dimancxon mi vojagxos al Kopenhago kun junkro Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos, antaux ol venos la monato Majo. -- _Ah, mademoiselle Sophie! adieu! un ['e]ternel adieu!_ Sur la maro inter Sams[/o] kaj S[:a]lland, la 3-an de Februaro 1711. La suno subiras post la kara Jylland; gxia rebrilajxo sternigxas malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi imagas, ke gxi min salutas de mia hejmo -- ve, tio estas tre malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimigxas. Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas en mia dekstra orelo, -- -- cxu tio estas frauxlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi estas ja nur malricxa servisto, kiel do sxi povus pensi pri mi, same kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun krucigitaj brakoj? -- li rigardas tiel ofte norden -- kio do estas tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!" Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711. Nun mi scias, kio estas milito -- mi cxeestis batalon kaj -- glorata estu la Sinjoro de Zeboat! -- ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, kiel diris la sxipestro. Matene, tuj kiam tagigxis, ni vidis ilin je distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis. "Cxu estas inter la pasagxeroj kelkaj, kiuj havas la kuragxon batali kontraux la svedaj gastoj?" diris la sxipestro. "Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto havas ankaux unu; cxu ni foje klopodos la cxasadon, Morten?" "Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi sxargxis niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la sxipkelo, cxiu havis sian muskedon kaj la sxipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem; la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn. "Cxu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis. "Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas nin tiom, kiom ili povas; vi auxdos baldaux iliajn kanonojn; sed se vi timas, vi povos iri hejmen kaj kusxigxi antaux la komodo de via patrino." Subite strio da fumo rulis de la sveda sxipo, kaj tuj poste ni auxdis teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaux nova ekpafo auxdigxis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forsxiris spliton de nia masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj cxio krakis cxirkaux mi. Sed la sveda sxipo tiom alproksimigxis al ni, ke la kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis por la unua fojo, estis al mi, kvazaux mi partoprenis pelcxasadon. La svedoj alproksimigxis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj pafis al ili je cxiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe per la kugloj de la junkro kaj de mi. "Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaux trafi svedon, kiam li staras senmove!" li diris. "Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Cxu vi vidas la svedan kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj ni gajnos la ludadon!" Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon. "Hura!" ekkriis nia sxipestro, kaj ni cxiuj imitis lin; sed la kaperistoj deflankigxis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj gxojaj, cxar neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis trans kaj tra nia sxipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman, estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj ecx laux mirinda maniero. Li kusxis en la lito de la sxipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo komencigxis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la kugloj. "Morten!" li diris: "_quid hoc sibi vult?_"[8] Sed antaux ol mi respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si la pipon -- kiu elstaris el la lito -- kaj la pipekstremajxo faris truon en lia palato. Nun ni estas ekster dangxero kaj en la haveno. Kiel dolcxa estas la ripozo post tia batalo! [Piednoto 8: "Kion signifas tio?"] Kopenhago, la 2-an de Junio 1711. Mia kapo estas plenplena je cxiuj strangaj aferoj, kiujn mi auxdis kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, cxar unu forpelas la alian kiel nuboj dum ventego. Sed la plej stranga el cxio estas, ke mi estas senigota de mia enamigxo. Ju pli longe mi restas tie cxi, des pli malmulte mi sopiras je frauxlino Sofia, kaj mi preskaux povus kredi, ke estas ankaux belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus notajxojn pri _Ovidii remedium amoris_, tiam mi rekomendus ekskurson al la cxefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontraux tiu dangxera malsano. Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711. Ho, indulgema cxielo! Kiom mi travivis! Kiom da cxagreno kaj mizerajxo mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel musxoj cxirkaux mi, sed mi malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi diros, kiam mi rehejmigxos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antaux ol li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio gxin indulgis -- glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj teruraj tagoj, mia koro rompigxas. Kun timo kaj senparole ni sidis de l' mateno gxis la vespero en nia izolita domo, rigardis unu la alian kaj gxemadis. Nur malofte ni rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antauxe sxvarmadis multaj homoj; de tempo al tempo ia _triste figure_ sxanceligxis sur la pavimo kiel fantomo; sed post la fenestroj ni vidis sidadi la homojn kiel arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazaux ili estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la pestveturiloj auxdigxis, tuj cxiuj forkuris de la fenestroj, por ne vidi la teruran vidajxon. Mi vidis gxin nur unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen veturis tiu nigra mortangxelo kun la longaj veturiloj plenaj je mortintoj; ili kusxis jxetitaj unu sur la alian kiel bestoj. De malantaux la veturilo pendis la kapo kaj brakoj de juna virino; sxiaj okuloj elstaris el la nigre-flava vizagxo, kaj la longaj kapoharoj balais la straton. Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li sxancelis en sian dormejon kaj kusxigxis sur sian mortliton; sed mi gxemis en mia koro: "Ili estos jxetataj en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis ilin; sed Dio savis mian animon de la tomba potenco, cxar li akceptis min, Sela!" Thiele, la 29-an de Septembro 1711. Fine mi rehejmigxis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis preskaux kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontraux la Svedo. Kaj kiam mi eniris en la cxambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili cxiuj ploris. Pro plorado mi preskaux ne povis paroli, kaj antaux ol mi finrakontis tiun teruran okazintajxon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian cxambron -- Dio konsolu lin laux sia kompatemo, Amen! Thiele, la 8-an de Oktobro 1711. Hodiaux por la unua fojo post mia alveno ni iris cxasadi. Ve! tio ne estis kiel en pasintaj tagoj, kaj gxi donis nur malgrandan kontentecon. "Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro Kresten." Kaj tiam li gxemis tiom, ke gxi tratrancxis al mi la koron. Ni revenis hejmen longe antaux la vespero kaj kun malgrasa leporo. Thiele, la 2-an de Novembro 1711. Ekrevivigxas en la bieno; ni atendas tre altrangajn fremdulojn: lian ekscelencan mosxton Guldenl[:o]ve kun sekvantaro. Li intencas resti kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per cxasado. Hieraux la sinjoro parolis multe pri tio cxetable. "Li devenas de regxa familio kaj estas perfekta kavaliro," diris la sinjorino, rigardante frauxlinon Sofia'n. Sxi rugxigxis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, sed mia tuta korpo malvarmigxis kiel glacio. Ve! ve! mi pensis, ke mi estu senigita je mia malsagxa amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko en reto, sed tio tute ne helpas -- ho ke mi estu mil mejlojn for de tie cxi! Thiele, la 14-an de Novembro 1711. Fine alvenis lia ekscelenca mosxto kun la plej granda pompo kaj beleco; du kurieroj kun altaj argxent-ornamitaj cxapeloj venas kuretante en la korton, centon da pasxoj antaux li. Ili starigxas kun siaj longaj multkoloraj bastonoj cxe ambaux flankoj de la granda pordo. La sinjorino sin movas kaj sin sxovas de unu pordo al alia, neniam antauxe mi sxin vidis tiel facilmova. Frauxlino Sofia staris en la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la fenestro. Sxi tute ne min vidis, kiam mi trairis la salonegon. Fine li venis mem kun ses fieraj cxevaloj antaux sia veturilo, li estas bela sinjoro! Li aspektis eminenta kaj indulga, tamen sxajnis al mi, ke io malplacxa estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolcxe kaj palpebrumis, kvazaux li rigardis al la suno. Li sin klinis antaux cxiu el la gesinjoroj, sed sxajnis, kvazaux li sin klinis nur por restarigxi pli alte. Venante cxe frauxlino Sofia, la sango supreniris en lian palan vizagxon, kaj li flustris longan francan komplimenton. Cxetable li preskaux ne deturnis la okulojn de sxi, ecx kiam li parolis kun la aliaj. Dume sxi lin sxtelrigardis, sed mi bruligis mian manon je la telero tiel, ke gxi estas hodiaux kovrita je veziketoj; ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris! Thiele, la 20-an de Novembro 1711. Estas sendube: el tio farigxos geedzigxo. Oni bezonas nur atenti la sinjorinon. Kiam sxi rigardis la frauxlinon, sxi posten jxetis la kapon kvazaux anaso, kiu havas plenan kropon, deturnas la okulojn kaj fermas ilin, kvazaux sxi estus ekdormonta, kaj tiam sxi diras: "_Un cavalier accompli, ma fille! n'est-ce pas vrai? et il vous aime, c'est trop clair!_"[9] Ho ve, jes, tio estas suficxe klara; kaj sxi reciproke lin amas, ankaux tio estas klara. Sxi estigxu felicxa. [Piednoto 9: Perfekta kavaliro, mia filino! Cxu ne vere? Li vin amas, tio estas tute klara.] Thiele, la 4-an de Decembro 1711. Lia ekscelenca mosxto ankoraux ne multe amuzigxis per la cxasado; du fojojn ni cxasis, sed cxiufoje tio jam enuigis lin duonvoje. Estas cxasotajxo hejme en la bieno, kiu altiras lin kiel magneto. Ve, ke mi estu restinta en Kopenhago! Thiele, la 8-an de Decembro 1711. Hodiaux la geedzigxo estas publike deklarita, kaj post ok tagoj okazos la edzigxa festo. Kie mi kasxos min tiel longe? Mi gxin ne eltenos; kiam li metas sian brakon cxirkaux sxia talio, estas, kvazaux iu trapikas mian koron per trancxilo -- -- Ho, kara cxielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi al li diris tion pri la geedzigxo, li tiel forte pusxis la pafilon teren, ke la pafiltenilo dispecigxis, kaj tiam li kuris kun la stumpo en erikejon. Mi do ne estas la sola malsagxulo en la mondo. Thiele, la 16-an de Decembro 1711. La variolo atakis frauxlinon Sofian. Ve! Kiel mi tremas pro sxia vivo! Ho, se mi povus morti anstataux sxi, sed mi povas havi tiun malsanon nur unu fojon. Sxia bela vizagxo estas tute kovrata de ulceroj. Thiele, la 19-an de Decembro 1711. Cxi tie estas granda malgxojo. Frauxlino Maria mortis, kaj la sinjoro estas nekonsolebla; sed la sinjorino parolas nur pri sxia enterigo kaj kiel tio okazos. Frauxlino Sofia ja sekvos sian fratinon, cxar sxi estas tre malsana. Lia ekscelenca mosxto estas forvojagxonta. -- Felicxan vojagxon! -- Thiele, la 13-an de Marto 1712. Refoje mi ellitigxis post longdauxra malsano. Mi kredis, ke gxi estus la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos ankoraux momenton en tiu cxi cxagrenejo -- tio estas lia volo -- kiu estu! Estas al mi, kvazaux mi forsavis min de la morto, kaj sxajnas al mi, ke tiu tri-monata malsano dauxris tri jarojn. Hieraux mi sxin revidis unuafoje de post mia enlitigxo, kaj ecx kun malkonsterno, preskaux mi kredus, ke la malsano forprenis kun si mian malsagxan amon. Sxi estis iom pala, kaj mi opiniis, ke sxi ne aspektis tre gxoje. Ho ve! Sxi ne havas specialan kauxzon por tio. Lia ekscelenca mosxto revenis la estintan semajnon, kiel mi auxdis. Li sendube estas granda dibocxulo; antaux nelonge mi vidis tra fendajxo de mia pordo, ke li kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. Ho, la kompatinda frauxlino Sofia! Se mi estus lia ekscelenca mosxto, mi sxin alpregxus kiel angxelon de la cxielo. Thiele, la 1-an de Majo 1712. Lia ekscelenca mosxto forvojagxis kaj lasis tie cxi sian karulinon. Si jam enuigis lin, -- Dio pardonu min! -- mi kredas, ke li same enuigis sxin. Sxi sekve ne plu sopiras je li, cxar sxi estas tiel vivoplena kiel antauxe, preskaux pli vivoplena; tamen de tempo al tempo iom fiera. Kelkfoje sxi parolas al mi kvazaux al almozulo kaj kelkfoje kvazaux mi estus sxia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskaux kredas, ke sxi min mokas --. Mi ne estigxis ankoraux sagxa, cxar sxi povas fari min gxoja aux malgxoja, tute laux sia placxo. Thiele, la 3-an de Junio 1712. Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco de mia juna agxo tute forigxis. Mi sentas min peza kaj laca en tuta mia estajxo, kaj nenio povas min amuzi. Mi ne deziras cxasi nek legi; mia pafilo kaj mia Ovidius estas ambaux polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel amis antauxe, komencas malplacxi al mi, mi ne volas plu legi nek auxdi gxin -- gxi estas trompa lingvo! Thiele, la 2-an de Julio 1712. Jens kaj mi intersxangxis nian cxambron. Li fine volis havi la mian, cxar li ne kuragxis kusxi tute apud la enterigejo, la malsagxulo! Tamen li mem iam kusxos tie por cxiam. La intersxangxo tre placxas al mi, cxar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj gepatroj -- ili estas bone protektataj -- Dio gxojigu iliajn animojn en la cxielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro S[/o]ren; cxiam kreskas sur gxi cxiaj kardoj -- mi devas ilin elsxiri! Thiele, la 13-an de Decembro 1712. La servistino de la sinjorino naskis fileton. Sxi kulpigis puntovendiston -- sed en la tuta bieno cxiu scias, kiu estas la kulpulo. La juna frauxlino mem moksxercis pri tio. Mi ne komprenas, kiel sxi povis tion fari; sed sxi estas senzorga kaj ridas pri cxio -- mi ne havas tian karakteron. Thiele, la 27-an de Februaro 1713. Cxu mi songxas aux cxu mi maldormas? Cxu mia prudento min trompis, aux cxu vere sxi estis mia? Jes, sxi estis mia -- mi sxin cxirkauxbrakis per miaj brakoj, sxi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizagxon per kisoj -- per varmegaj kisoj -- nun mi volonte mortus, tiel felicxa mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Cxu mi revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas -- mi timas, ke mi frenezigxos. Thiele, la 5-an de Marto 1713. Mi memore revokas cxi tiun dolcxan matenon! Mi bone pripensu, kiel felicxega mi estis; estas nur nun, ke mi kvazaux elebriigxas. -- La sinjoro revenis de cxasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro por eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. Mi bone sciis, ke li ne revenos antaux tagigxo, kaj tiel min ekkaptis la deziro kusxi en mia antauxa cxambro. Mi jxus ekdormis, kiam mi estis vekata per kiso. Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; tiam subite mi sentis manon sur mia busxo kaj brakon cxirkaux mia nuko, kaj dolcxa vocxo flustris -- ho cxielo! Tio estis la sxia, mi ne kuragxis eldiri sxian nomon. Tiam -- tiam -- ho mi pekulo! mi hardita pekulo! mi perfidis mian sinjoron! kaj mi ecx ne povas sincere kaj kore bedauxri tion. Cxiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata de kasxita gxojo, kiu mokas pri mia pento. Mi sentas tion: mi sopiras ripeti tiun malbonfaron, kiun mi devus malbeni. "Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn mi provis eldiri; sed tiam sxi sin eltiris el miaj brakoj kun ekkrio, kaj -- mi estis sola. La pordo knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, cxu cxio tio estas fantomajxo. Ho! kial sxi forkuris? kial do sxi eniris al mi nevokita, netentita? Cxu sxi min amis, kiel mi amis sxin, silente, interne, brulante? Thiele, la 6-an de Marto 1713. Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! Honesteco jam ne ekzistas, virto kaj honoro estas piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Cxu mi estas pli bona ol sxi? Cxu mia peko estis pli malgranda, cxar mi kredis, ke mia amo estas pli granda? Ho ve, mi akiris la rekompencon, kiun mi indas, ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. Ho! vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! estis tial, kial vi eligis ekkrion kaj forkuris pro tio, ke vi auxdis mian vocxon. Tio do estas malnova kutimo -- kiam vi sercxis mian liton -- ne, la liton de Jens! Malnova amo, malnova peko! dum mi vin adoris, dum mi konsideris vin kun respekto kiel sanktan angxelon, tiam vi amintrigis kun mia kunservisto! -- -- Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro dolcxaj rememoroj, mi iris en la gxardenon. En malluma vojo mi vidis ion movigxantan -- sxajnis al mi, ke tio estas sxi. Rapide mi tien kuris -- estis sxi! Jes, estis sxi, sed kiel mi sxin trovis? Sur la genuo de Jens, kun la brakoj cxirkaux lia kolo -- ekterurite cxiu forkuris sian vojon, kaj mi staris, kvazaux mi estis tuj falonta en abismon. La suno trovis min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege -- mi tremis kiel poplofolio. Ho, vi mizera trompa malvirtigita mondo! Thiele, la 9-an de Marto 1713. Mi sxin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita rugxigxo trakuris sxian vizagxon, sxi cxirkauxrigardis en la cxambro por ne vidi min. Mi sentis, ke mi farigxas malvarma kaj varma samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj, sxi preteriris min rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "_Silence!_" Samtempe sxi premis mian manon, kaj jen sxi estis ekster la cxambro. Thiele, la 13-an de Aprilo 1713. Cxiuj en la bieno scias cxion: La sinjoro, la sinjorino, tuta la bieno tion scias, kaj estas _Mamsel Lapus_, kiu gxin malkovris kaj publikigis. La juna frauxlino volonte sxin moksxercis; sed tion sxi bone enskribis en sian memoron. Neniu rimarkis, ke tiu ruza virino komprenas la danan lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris ion, pri kio sxi eksciis la veron. Poste sxi tiel longe spionadis, ke fine sxi sukcesis vidi ilin kune en la lito. Cxielo! kia skandalo estigxis el tio! La sinjoro cxirkaux-iradis kiel frenezulo kun sia pafilo por pafmortigi Jens'on, sed Jens estis jam malproksime sur sia cxevalo. La juna frauxlino sidis kiel malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro ne faru al sxi malbonon. Kara cxielo! Kiel tio finigxos? Mi tremas cxiufoje, kiam mi auxdas lian vocxon. Mia konscienco min kondamnas kaj faras min timemulo. Pento kaj timego tiel min atakis, ke amo kaj jxaluzo estas tute pelitaj el mia brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la tero! Thiele, la 14-an de Aprilo 1713. Jens estis tie cxi. Li venis en la nokto en mian cxambron por ekauxdi, kiel cxio okazas. Li estis kvazaux ebria homo, ploris kaj blasfemis samtempe. "Ne malkasxu, ke mi estis tie cxi," li diris, kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas? Li mem ne scias tion. Thiele, la 17-an de Aprilo 1713. La juna frauxlino malaperis! Estintan nokton sxi forkuris tra la fenestro. Jens sen dubo estis tie cxi por forkonduki sxin, cxar iu renkontis meznokte du personojn sur unu cxevalo, sed pro la mallumeco li ne povis vidi, cxu ambaux estas viroj. Tio okazis sur la vojo al Viborg, kaj ni cxiuj estis eksterdome la tutan tagon por sercxi. Ni revenis ne trovinte ilin. Mi sciigxis, ke ili transiris la ponton de Skjerno, sed mi estas prudenta kaj ne venos tro proksime al ili. Ve, ve al la mondo, en kiu ni vivas! Ve al mia kompatinda sinjoro! Li certe mortos pro tio. Li kusxas, kaj al neniu estas permesate viziti lin. Thiele, la 20-an de Aprilo 1713. Hodiaux la sinjoro venigis min al si. Ho, kara Dio! Kiel pala li estis, kiajn kavigxintajn vangojn li havis! Mi preskaux povus diri, ke li jam ne vivas. "Morten!" li diris, kiam mi eniris. "Cxu tio estas vi? Venu cxi tien al mi!" Tuj kiam mi auxdis lian vocxon, mi ekploris. Cxar estis, kvazaux lia vocxo venis el barelo, kaj kiam li vokis tra la pordego: "Morten! Venu kun la hundoj!", tiam estis, kvazaux la bieno renversigxus, kaj kokoj kaj anasoj ekflugis cxirkauxe kun timego. Sed tiam li parolis mallauxte, tiel flustre, ke mia koro estis rompigxonta. "Morten!" li diris, "cxu vi ne vidis skolopojn?" "Ne, via mosxto!" mi respondis plorante. "Mi tute ne estis eksterdome." "Ho, vi ne estis?" li diris. "Mi ne plu pafos multajn!" "Ho jes!" mi respondis. "Dio povas refoje helpi vin!" "Ne, Morten!" li diris, "kun mi cxio finigxis. Se mi havus ankoraux Kresten!" Jen li retenis du larmojn, kiuj estis enigxontaj liajn kavajn okulojn. "Kie estas Vaillant?" li demandis. "Gxi kusxas cxe la kameno," mi respondis. "Voku gxin!" li diris. La hundo venis kaj kusxigis la kapon sur la liton. La sinjoro longe frapetis gxin karese kaj rigardis gxin melankolie. "Vi estis por mi fidela knabo," li diris. "Vi ne min forlasis. Kiam mi estos mortinta, vi pafmortigu kaj enterigu gxin sub la granda frakseno ekster la enterigejo, sed pafu gxin bone, kaj ne lasu gxin diveni, kion vi intencas -- promesu tion al mi!" "Jes, via mosxto!" mi respondis. "Gxi apartenos al neniu alia," li diris, refalante sur la kapkusenon. "Mian cxascxevalon kaj la pafilon kaj mian portepeon vi heredos; mian blankfruntan cxevalon vi neniam forlasos; se gxi estigxos tiel agxa, ke gxi ne povos plu mangxi, tiam mortpafu gxin." "Jes, kara sinjoro!" mi respondis; mi preskaux ne povis diri tion pro plorado. "Kaj jen," li diris, "kusxas papera saketo sur la tablo, vi gxin heredu pro viaj bonaj servoj. -- Nun iru, Morten! kaj pregxu al Dio por mia kulpa animo!" Mi kisis lian manon, kiun li etendis al mi, kaj sxanceliris al mia cxambro -- ho! Dio donu al li felicxan morton! Li estis por mi tiel bona kaj favora sinjoro! Thiele, la 3-an de Majo 1713. Fine ankaux li mortis! Nun mi havas plu nenian amikon sur la tero. -- Cxi tie mi ne volas resti; mi volas foriri en la mondon por senigi min je miaj melankoliaj pensadoj --. Kompatinda Vaillant! Kiam mi ekprenis la pafilon, gxi saltis cxirkauxe tiel gxoja, gxi ne sciis, ke mi kondukas gxin al la morto --. Ne! tian ekpafon mi faros neniam plu dum mia vivo; kiam mi strecxis la cxanon kaj gxi tion auxdis, svingis la voston kaj cxirkauxrigardis, gxi atendis cxasotajxon kaj tute ne pensis, ke la kuglo estis destinata por gxi mem; kiam la pulvo ekbrulis, kaj gxi konvulsie kusxis tere, estis, kvazaux mia koro estis saltonta el mia brusto. Ho, mia kara, mortinta sinjoro! Tio estis la lasta, la plej malfacila servo, kiun mi faris por vi. Sursxipe apud Thune, la 17-an de Majo 1713. Duan fojon -- eble lastan fojon -- mi adiauxas vin, ho mia kara naskigxlando! Adiaux, ho verda arbaro -- kaj bruna stepo! Adiaux cxiu gxojo de mia juna agxo! Pli malpeza estis mia koro, kiam antaux du jaroj mi trafendis tiujn cxi ondojn; tiam mi havis mian bonan sinjoron, nun li ripozas en sia tombo, same kiel mia junkro; kaj sxi -- kiun mi volonte forgesus -- vagadas en la mondo, Dio scias kie kaj kiel. Mi do provos la ludadon de la sorto kaj mangxos mian panon inter fremduloj. Jes! la militon mi provos! Gxi donos panon aux morton! La blankfrunta cxevalo kaj mi iros kune, gxi estas mia lasta amiko en la mondo. Svedujo, la 13-an de Junio 1716. Cxi tie mi sidas kiel milit-kaptito en fremda lando. Gxis nun mia glavo min helpis. Mia kolonelo kaj mi batalis kontraux malamikoj; sed ni estis du kontraux dek. Ho ve, mia kompatinda cxevalo! Vi devis morti -- ho ke mi mortu ankaux! Stockholm, la 14-an de Junio 1716. Tio ne povas dauxri pli longe! Ili min trenis de unu fortikajxo al alia; ili allogis kaj minacis min, por ke mi soldatigxu, sed prefere mi pereos en subtera malliberejo ol batali kontraux mia propra regxo kaj estro. Ankoraux pli volonte mi havus mian liberecon. Mi klopodos gxin akiri aux trovi la morton! Nordk[/o]ping, la 3-an de Februaro 1718. Fine kaj spite al cxio mi estigxis sveda soldato! Kvankam mi kiel eble plej singarde min kasxis kiel cxasotajxo en arbaro kaj meze de sxtonegoj, tamen ili min trovis. Kion alian mi devus fari? Pli bone estas sub la bona cxielo de Dio inter glavoj kaj kanonoj ol inter kvar muroj de malliberejo! Ili promesis al mi, ke neniam mi batalos kontraux miaj samlandanoj, sed nur kontraux Grandrusoj -- ili eble havas la veran kuglon kun la nomo de Morten Vinge sur gxi. Siberujo, la 15-an de Majo 1721. Sinjoro mia Dio! Kiel strangaj estas viaj vojoj! Multajn milojn da mejloj de Danujo mi estas tie cxi en duone sovagxa kaj zorgoplena lando; mi iras trans frostitajn riverojn kaj vagas en la negxo gxis miaj genuoj; sed hejme la arbaro kaj la kamparo surmetis sian verdan somer-vestajxon. Ekster mia malnova cxambrofenestro staras la pomujo plena je floroj, la kanabeno kantas en la grosarbetajxo, la sturno sidas sur la pregxejo kaj flutas sian gxojan melodion, kaj la alauxdo kantas alte en la nuboj. Tie cxi blekas vulpoj kaj ursoj; akcipitroj kaj korvoj blekas en la nigraj arbaroj. Kie do finigxos tiu cxi dezerto? Ve! kie finigxos mia mizera vivo? Riga, la 2-an de Septembro 1743. Cxu mi unu fojon gxisvivos la tagon, kiam mi revidos mian naskigxlandon? Dum longaj zorgoplenaj jaroj, dum dudek-kvar vintroj mi cxasadis zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo! Kiel longe jam tedis min la vivo! Sed pacience mi volas atendi, gxis kiam mia Dio kaj savinto min vokos. Eble li volas, ke miaj lacaj membroj ripozu en la tero de mia patrujo --. Ho, mi vidas suprentirita la danan flagon, la karan signon de la Kruco kaj de la Savinto! Mia animo, gloru la Sinjoron! Cxio, kio estas en mi, gloru lian sanktan nomon. Falster, la 23-an de Oktobro 1743. Mi estas tute proksime de la morto aux tre malproksime de gxi! En ventego kaj malbonega vetero mi alproksimigxis al mia amata naskigxlando. La ondegoj bategis nian sxipon kaj minacis engluti nin! Sed la Sinjoro savis min, lia mano min subtenis --, li ne volas nun retiri gxin de mi, kvankam malricxa kaj duone nuda mi estas ironta inter fremduloj. Corselidse, la 2-an de Novembro 1743. Mi trovis rifugxejon kontraux la ventego de la mondo; pia kaj nobla sinjoro, preninte min en sian servon, promesis zorgi pri mi gxis mia morto. Corselidse, la 1-an de Majo 1744. Kiel belega lando estas ja cxi tiu! Cxio en plena florado! Verdaj arbaroj kaj verdaj herbejoj! Floroj cxie! En Siberujo estas ankoraux vintro. Dio estu glorata pro tia intersxangxo! Mia sinjoro multe min amas, ofte mi devas sidi multajn horojn kaj rakonti al li pri milito kaj pri cxiuj landoj, kiujn mi travagadis. Kaj se li volonte auxskultas, mi volonte rakontas; gxojigas min, rememorigi al mi miajn multajn suferitajn malfelicxojn. Corselidse, la 2-an de Julio 1744. Ho, kompatema Dio! tiu maldolcxa pokalo ne estis ankoraux malplenigita! Cxu la iama vundo refoje devas esti sxire malfermata!? Jes, cxar tio placxis al vi! -- Mi sxin revidis -- sxin? ho ne! ne sxin! falintan angxelon mi vidis, figuron de la mallumo --; ofte mi deziris esti mortinta, sed nun -- mi malamas la vivon -- mi ne povas plu skribi -- -- Corselidse, la 8-an de Auxgusto 1744. Ne estas pro plezuro, ke mi reprenis la plumon; sed se iu ekvidos tiun cxi taglibron post mia morto, tiam li vidos, kiel la peko punas la pekulon. Tiun malgxojigan tagon mi distris min per promenado en nia bela gxardeno. Kiam mi preteriris malfermitan kradpordon, tie staris viro, kies vizagxo sxajnis al mi konata, tamen la densa nigregriza barbo kaj malgajega rigardo preskaux min timigis. "Cxu vi estas ankaux tie cxi?" diris li grimacante. La bastono defalis de mia mano, kaj cxiuj miaj membroj ektremis -- tio estis Jens! "Kara mia Dio!" mi diris; "cxu vin mi renkontas tie cxi? Kie estas frauxlino Sofia?" Li eligis lauxtan blasfemon: "La diablo prenis la frauxlinon kaj ecx la virinecon; sed cxu vi volas vidi mian kore amatan edzinon, jen tie sxi estas kaj sarkas. Sofi'!" li ekkriis, "jen estas iama konato!" Sxi sin turnis duone -- sxi estis surgenue tri pasxojn de mi --, rigardis min unu momenton kaj denove eksarkis. Mi ekvidis ecx ne unu movon sur sxia vizagxo -- tiu vizagxo! tiu iam tiel belega vizagxo! kiel gxi sxangxigxis! Paleflava, kovrita je sulkoj; melankolia gxi aspektis, kvazaux gxi ridetis neniam. Largxborda cxapelo kun longaj cxifonoj de nigra puntajxo gxin faris ankoraux pli malhela. Malpuraj vestajxacxoj, kiuj iam estis elegantaj kaj belegaj, pendis cxirkaux sxia dika, malgracia korpo. Mi sentis, ke mi tuj svenos. Min ekkaptis timo, abomeno, kvazaux mi subite vidis serpenton. Mi ne povis paroli, nek formovi min de tiu loko. Jens eligis min de tiu stato. Li ekkriis: "Nun sxi ne estas plu tiel bela kiel en tiu nokto, kiam sxi ensxteligxis en vian liton!" Mi ektremis. "Orumajxo eluzigxis," li diris plue, "sed la belan hauxton sxi havas ankoraux, fiera kaj malica sxi estas ankoraux, kaj la busxon sxi povas movadi. He! via sinjorina mosxto! Parolu iom kun ni!" Sxi silentis kaj sxajnigis, ke sxi tion ne auxdis, kvankam li parolis suficxe lauxte. "Nun sxi ne volas," li diris, "sed post kiam ni rehejmigxos, sxia busxo estos kvazaux movigxanta klaketilo. Cxu vi ne havas ion por mi pro memoro al nia iama amikeco, Morten?" Mi donis al li kelkan monon kaj foriris kvazaux en songxo en nian gxardenon. Cxe la gxardenpordo staris mia sinjoro. "Cxu vi konas tiujn homojn?" li demandis. "Ho ve, vi bona Dio!" mi respondis. "Jes, mi konis ilin antaux multaj jaroj." "Ili estas malbonaj homoj," li diris. "Sxi estas malica kaj ekzilita, kaj li drinkas kiel porko. Ili logxas de antaux kelkaj jaroj en domo cxe la marbordo! Li fisxkaptas kaj dum la labortagoj sxi laboras en la gxardeno. Cxu sxi devenas de honesta popolo?" Tiam miaj larmoj ekfluis kaj senpezigis mian premitan koron. Mi rakontis al li, kiuj ili estas, kaj lia teruro estis tiel granda kiel mia malgxojo. Corselidse, la 14-an de Septembro 1744. Mi dubas pri tio, cxu mi dauxre restos en tiu cxi loko. Mia logxado tie cxi tute ne plu placxas al mi, de kiam mi scias, ke mi estas en sxia proksimeco, kaj cxar mi ne cxiam povas eviti sxin. Mi ankoraux ne parolis kun sxi, cxar mi sxin evitas kiel demonon. Jens sercxas min kun trudemo, kiu placxas nek al mi nek al mia sinjoro. Kiam mi flaras lian brandodoran spiradon, tiam estas al mi, kvazaux iu prezentas al mi venenon por trinki. Li rakontis al mi sian historion -- ho, kiel terura, kiel abomena gxi estas! En Danujo, en Germanujo ili vagadis de unu urbo al alia -- li ludadis la kornon, kaj sxi kantadis kaj ludadis sur la liuto; per tio ili perlaboris sian panon, kaj kiam tio ne suficxis plu, sxi komencis metion, kiu dissxiras mian koron, kiam mi pensas pri tio. Fine ankaux tio devis fini, kaj ili estus pereontaj pro malhavo, se mia sinjoro ne estus kompatinta ilin. -- Dio pardonu! Mi povus deziri denove esti en Siberujo. Corselidse, la 1-an de Majo 1745. Dio benu mian noblan sinjoron! Li divenis mian deziron morti en mia naskigxloko, kaj tial ekhavigis al mi bonan oficon cxe nova sinjoro en Thiele. Mardon mi forvojagxos per sxipo de Stubbekj[/o]bing. Dio eterne rekompencu lin pro tio! Sursxipe inter S[:a]lland kaj Sams[/o], la 4-an de Junio 1745. "Ne timu tiun, kiu mortigas nur la korpon; sed timu tiun, kiu ruinigas samtempe korpon kaj animon!" Mi sentas la forton de tiuj vortoj de Dio. Kiam mi staris en mia juneco sur tiuj cxi ondoj antaux la kugloj de la svedoj, tiam mi sentis min pli bona, ol kiam mi vidis la falintan angxelon de mia juneco en la gxardeno de Corselidse. Glavoj kaj kugloj, batoj kaj pikoj, vundo kaj morto estas nenio kompare kun la perdigxo de la amo kaj kompare kun ruinigxo de senkulpa animo. Se mi estus vidinta tiam dissxirita de sovagxaj bestoj sxian belegan korpon, tio ne povus tiel premi mian bruston kiel en la tempo, kiam mi sxin revidis insultata, ruinigita, malestimata kaj perdita sen savo. Kiam sxi kusxis tie kaj sarkadis la teron, sxajnis al mi, kvazaux sxi enterigis mian lastan esperon, mian lastan restajxon de kredo al honoro kaj virto. Sed mi diros, kiel cxiam diris en Siberujo mia kunkaptito, la maljuna turko, meze de la plej grandaj mizeroj: "Dio estas granda!" Jes, kaj kompatema! Li povas kaj volas fari multe pli ol ni kompatindaj homoj komprenas. Thiele, la 4-an de Julio 1745. Fine mia sxipo eniris mian lastan havenon! Dum pli ol tridek jaroj mi vagadis cxirkauxe sur la sovagxa haveno de la mondo por fini tie, kie mi komencis. Kion mi faris en tiuj jaroj? Kion mi gajnis? Tombon -- ripozejon cxe miaj praavoj. Tio estas nenio kaj tamen ne tiel malmulte; mi havas amikojn, konatojn sur kaj sub la tero. Tie staras ankoraux la pomarbo ekster mia fenestro, gxi estigxis pli agxa, sed forteco estas en gxia trunko, uraganoj kurbigis gxian kapon, kaj sur gxiaj brancxoj kreskas musko kiel grizaj haroj sur la kapo de maljunulo. Cxe la pregxeja muro mi vidas la grandan fraksenon, sub kies blanka radiko mi enterigis la kompatindan Vaillant. Tiamaniere mi rekonas multajn arbojn, multajn erike-kovritajn altajxojn kaj ecx la senvivajn sxtonojn starantajn nesxangxe dum miljaroj, kaj kiuj vidas generacion post generacio kreski kaj velki. La generacio, kiun mi konis, ankaux malaperis. Nova sinjoro, novaj servistoj -- mi estas fremdulo, alilandulo inter ili cxiuj. Thiele, la 2-an de Septembro 1749. Hodiaux forpasis kvindek-ses jaroj, de kiam mi vidis la lumon de la mondo! Sinjoro Dio! kie estas tiuj jaroj? tiuj multaj miloj da tagoj? Kie estas la gxojoj de mia juneco? Ili estas cxe miaj tiamaj amikoj. -- Estis en cxi tiu sezono; ni vere gxuis la plezurojn de la cxasado. Kiel gxoje tio okazis, kiam ni eliris en la matenon! La cxasistoj ekkriis, kaj la hundoj bojis, kaj la cxevaloj piedfrapetadis tiel senpacience kiel ni mem. Ni sercxis jen perdrikojn sur la erikejo, jen la cervojn en la arbaro --, kun ludado kaj kantado ni iris hejmen. Nun cxio estas tie cxi silenta kiel en monahxejo, la sinjoro tute ne sin okupas pri cxasado. Silenteme kaj sole la cxasisto eliras, kaj senparole li revenas: Tiu generacio estas malgxoja kiel mi mem. Thiele, la 12-an de Januaro 1751. Estas trankvila belega vintronokto! Cxio, kion mi vidas, estas blua kaj blanka. La luno forpelis antaux si la stelojn, cxar gxi volas lumi sola. Tiel bele gxi lumis ankaux foje -- antaux multaj jaroj, kiam mi kondukis la veturilon de frauxlino Sofia. Mia juna amo lumis tiel hele kaj gxoje kiel la luno, kaj sxia estis ankaux pura kaj nemakulita kiel la jxus falinta negxo. Nun mia amo estas malluma kiel la erikejo, kiam vintre la negxo forfandigxis, kaj sxia -- se sxi vivas ankoraux -- certe estas simila je valo de Siberujo post superakvigxo, plena je mallumaj serpentformaj riveretoj plensxutitaj de altajxetoj kaj renversitaj arboj. "Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per granda puno pro malbonaj faroj, tiam vi faras tion, por ke lia mizera korpo forfandigxu kiel tineo; certege! Cxiuj homoj estas vantajxo!" F[/o]ulum, la 12-an de Majo 1753. Dimancxon por la unua fojo mi funkciis kiel dekano de Thiele kaj Vinge. La favora sinjoro venigis min tien cxi, kiam li estis mortonta. Nun mi logxas en la domo de mia patro; sed mi logxas tutsola. Cxiuj amikoj de mia juneco jam delonge mortis; nur mi postrestis kiel senfolia arbo sur la erikejo, sed post mallonga tempo mi ripozos cxe ili kaj estos la lasta de mia generacio. Cxi tiuj pagxoj estos miaj postsignoj. Se iu -- kiam mi estos mortinta kaj for -- legos ilin, tiam li gxemos dirante: "Kiel la herbo estas nia vivo, Kiel la flor' staranta sur la kampo En plena belegeco, sed sen forto. -- Cxar kiam vento blovas trans la floron, Rompigxas la trunket', perdigxas belegajxo, Kaj oni ecx ne scias, kie gxi iam staris. -- Sed la kompatemo de Dio estas de eterneco gxis eterneco." Maksimoj kaj Pensoj. De Markizo de Maric['a]. La auxtoro, Markizo de Maric['a] (Marik['a]) estas la plej fama brazila moralisto. * * * * * La bonfarado estas cxiam felicxiga kaj gxustatempa, se la prudento gxin direktas kaj rekomendas. * * * * * La malsxparemulo povas esti bedauxrata, sed la avarulo estas preskaux cxiam malsxatata. * * * * * La intereso klarigas la plej malfacilajn kaj malsimplajn fenomenojn de la socia vivo. * * * * * La sensagxa agemo estas pli ruiniga ol la mallaboremo. * * * * * Malricxeco kaj mallaboremo logxas kune. * * * * * La fantazio estas la paradizo de l' felicxuloj kaj la infero de l' malfelicxuloj. * * * * * Oni povas kunigi cxiujn virtojn, sed ne kunamasigi cxiujn malvirtojn. * * * * * Neniu registaro estas bona por la malbonaj homoj. * * * * * La avarulo estas la plej lojala kaj fidela gardanto de la havajxo de siaj heredontoj. * * * * * La sincereco estas multfoje lauxdata, sed neniam enviata. * * * * * La timo kaj la entuziasmo infektas. * * * * * Kiu al Dio fidas kaj esperas, tiu neniam malesperas. * * * * * La gxentileco instruas: maski por ne ofendi. * * * * * La homa vivo sen religio estas vojagxo sen direktilo. * * * * * Kiu pli multe timas Dion, tiu malpli multe timas la homojn. * * * * * La modesteco orumas la talentojn, la vanteco ilin senbriligas. * * * * * Se la popolo ne kredas al la honesteco, la malmoraleco estas gxenerala. * * * * * Kiel la spaco enhavas cxiujn korpojn, tiel la ambicio enhavas cxiujn pasiojn. * * * * * La homoj plej multe respektataj ne cxiuokaze estas la plej multe respektindaj. * * * * * El la portugala lingvo tradukis _A. Couto Fernandes_. *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TAGLIBRO DE VILAĜ-PEDELO *** Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that: • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.” • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works. • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. • You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate. While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate. Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org. This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.