The Project Gutenberg eBook of Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. Title: Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte Author: Bret Harte Translator: Edwin Grobe Release date: March 29, 2007 [eBook #20931] Language: Esperanto Credits: Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ DE USONA VERKISTO BRET HARTE *** Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net TRI NOVELOJ de Usona Verkisto BRET HARTE (1836-1902) "La Bonsxanco de Rora-Kampadejo" "La Forpelitoj de Poker-Ebenajxo" "La Partnero de Tenesio" Esperantigis EDWIN GROBE 2003 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281, Usono LA BONSXANCO DE RORA-KAMPADEJO Estis brukonfuzo en Rora-Kampadejo. Ne temis pri batalo, cxar en 1850 tiajxo ne estis suficxe malkutima por kunvenigi la tutan setlejon. Ne nur la fosajxoj kaj pretendejoj estis forlasitaj, sed Tutleo-Nutrovarejo kontribuis siajn vetludistojn, kiuj, ni memoru, dauxrigis trankvile sian ludadon en la tago kiam Franca Pecxjo kaj Kanaka Jocxjo sin mortpafis unu la alian trans la vendotablon de la antauxcxambro. La tuta kampadejo trovigxis en kunveno antaux kruda kabano cxe la ekstera limo de la malplenejo. Interparolado okazis en mallauxta tono, sed virina nomo ripetigxis ofte. Estis nomo suficxe konata en la kampadejo: "Cxerokea Sanjo." Eble pli bone estus malmulte paroli pri sxi. Sxi estis kruda kaj, ni timu, ege peka virino. Sed en tiu tempo sxi estis la sola virino en Rora-Kampadejo, kaj jxus tiam kusxis en malfacilega embaraso, kiam sxi plej multe bezonis la flegadon de sia sekso. Dibocxema, forlasita, nerevalorigebla, sxi suferis tamen martirecon jam suficxe malfacilan por toleri kiam vualitan per kompata virineco, sed nun teruran en sia soleco. La praa malbeno surfalis sxin en tiu origina izoleco devinta tiel timegindigi la punon de la unua peko. Estis, eble, trajto de la pentopago de sxia peko, tio ke, en momento kiam plejmulte mankis al sxi la intuiciaj tenereco kaj prizorgo de sia sekso, sxi renkontis nur la duonmalestimajn vizagxojn de siaj masklaj kunestantoj. Tamen kelkaj el la spektantoj estis, mi opinias, kortusxitaj per sxiaj suferadoj. Sancxjo Tiptono pensis ke "malfacilas por Sanjo," kaj, primeditante sxian kondicxon, dum momento noble kaj provizore forgesis tion ke li tenis ason kaj du damojn en sia maniko. Estos vidate, ankaux, ke la situacio estis originala. Mortoj estis neniel malkutimaj en Rora-Kampadejo, sed naskigxo estis novajxo. Homoj jam estis forsenditaj el la kampadejo efike, definitive kaj sen la eblo de reveno, sed jen estis la unua fojo ke iu ajn prezentigxis _ab initio_. Tial la ekscitigxo. "Vi eniru tien, Stucxjo," diris eminenta civitano konata kiel "Kentuko," alparolante unu el la lantantoj. "Eniru tien kaj kontrolu kion vi povas fari. Vi estas spertulo pri tiajxoj." Eble la elekto estis tauxga. Stucxjo jam estis, en aliaj klimatoj, la lauxsupoza cxefo de du familioj; efektive, estis al iu legxa senformaleco okaze de la koncernaj eventoj ke Rora-Kampadejo--urbo de rifugxo--sxuldis lian kompanion. La homamaso aprobis la elekton kaj Stucxjo estis suficxe sagxa por cedi al la plejmulto. La pordo fermigxis malantaux la porokaza kirurgo kaj akusxisto, kaj Rora-Kampadejo sidigxis ekstere, fumis sian pipon, kaj atendis la rezulton. La kunvenintaro nombris cxirkaux cent virojn. Unu-du el tiuj estis efektivaj fugxintoj de justico, kelkaj estis krimuloj kaj cxiuj estis sendisciplinaj. Fizike ili elmontris nenian indikon pri siaj antauxaj vivoj kaj karakteroj. La plej ofenda kanajlo havis Rafaelan vizagxon, kun abundo da blonda hararo; Okhursto, vetludisto, havis la melankolian aspekton kaj intelektan abstraktecon de Hamleto; la plej aplomba kaj plej kuragxa viro estis alta je nur iom pli ol kvin futoj kaj havis dolcxan vocxon kaj embarasitan timidan manieron. La termino "kruduloj" aplikita al ili estis diferencigo pli ol difino. Eble pri la minoraj detaloj de fingroj, piedfingroj, oreloj, ktp. povas esti ke la kampadejo iom mankis, sed tiuj malgravaj preterlasoj ne malpliigis ilian agregitan potencon. La plej forta viro havis nur tri fingrojn sur la dekstra mano; la plej lerta pafisto havis solan okulon. Tia estis la fizika aspekto de la viroj disigxintaj cxirkaux la kabano. La kabano kusxis en triangula valo, inter du montetoj kaj rivero. La sola elirejo estis kruta pado trans la supron de monteto alfrontanta la kabanon, nun lumigatan de la levigxanta luno. Eble la suferanta virino vidis gxin de la kruda litbenko sur kiu sxi kusxis--vidis gxin suprenserpentadi kiel argxenta fadeno gxis perdigxi en la supraj steloj. Fajro de velkintaj pinbrancxoj aldonis gregemecon al la kunveno. Iom post iom la natura gajeco de Rora-Kampadejo revenis. Vetajxoj estis libere proponitaj kaj agnoskitaj pri la rezulto. Tri kontraux kvin ke "Sanjo travivos la aferon;" ecx ke la infano travivus; flankvetajxoj pri la sekso kaj hauxtkoloro de la alvenonta fremdulo. Meze de ekscitita diskutado ekbruo levigxis inter tiuj plej proksimaj al la pordo kaj la kampadejo haltis por auxskulti. Super la sxanceligxado kaj la gxemado de la pinarboj, la hasta fluado de la rivero kaj la krepitado de la fajro, altigxis akuta plendema krio--krio kiel nenio auxdita antauxe en la kampadejo. La pinoj cxesis gxemi, la rivero cxesis hasti, la fajro cxesis krepiti. Sxajnis ke ankaux la Naturo haltis por auxskulti. La kampadejo surpiedigxis kvazaux solavire! Oni proponis eksplodigi barelon da pulvo, sed, en konsiderado pri la situacio de la patrino, pli bonaj konsiloj regis kaj nur kelkaj revolveroj estis pafitaj; cxar, cxu pro la kruda kirurgio de la kampadejo, cxu pro alia kialo, Cxerokea Sanjo sinkis rapide. En la dauxro de sola horo sxi suprengrimpis, por tiel diri, laux tiu malfacila vojo kondukanta gxis la steloj, kaj tiel elpasis Rora-Kampadejon, gxiajn pekadon kaj honton, por cxiam. Mi ne kredas ke la anonco multe gxenis ilin, krom en spekulativado pri la sorto de la infano. "Cxu li povas travivi nun?" oni demandis Stucxjon. Tiu respondis dubeme. La sola cetera estajxo de la sekso kaj patrina kondicxo de Cxerokea Sanjo en la setlejo estis azenino. Okazis kelke da konjektado pri tauxgeco, sed oni provis la eksperimenton. Tio estis malpli problema ol la antikva pritrakto de Romulo kaj Remo, kaj versxajne egale sukcesa. Kiam tiuj detaloj estis finarangxitaj, kio forkonsumis ceteran horon, la pordo estis malfermita kaj la anticipa viramaso jam formigxinta en vicon eniris unu post la alia. Apud la malalta benko aux breto, sur kiu la patrina figuro reliefigxis severe sub la kovriloj, staris pintablo. Sur tiu estis metita kandelskatolo, en kiu, vindite en brila rugxa flanelo, kusxis la plej lastatempa alveninto de Rora-Kampadejo. Apud la kandelskatolo estis metita cxapelo. Gxia utiligo baldaux indikigxis. "Sinjoroj," diris Stucxjo kun rara miksajxo de auxtoritato kaj lauxofica memkontento,--"Sinjoroj bonvolu enpasi laux la antauxpordo, lauxpasi la tablon kaj elpasi laux la malantauxpordo. Tiuj volantaj donaci ion ajn al la orfo trovos oportunan cxapelon." La unua viro eniris surportante sian cxapelon; li sencxapeligis tamen dum li cxirkauxrigardis; kaj tial, malkonsciante, estigis ekzemplon por la sekvinto. En tiaj komunumoj bonaj kaj malbonaj faroj estas kontagxaj. Dum la procesio eniris vice, auxdigxis komentoj--kritikoj direktitaj, eble, pli gxuste al Stucxjo, kiel spektaklestro--"Cxu estas li?" "ege malgranda specimeno;" "mankas al li koloro;" "ne plu granda ol pistolo." La donacoj estis egale tipaj: argxenta tabakujo; Hispana ormonero; mararmea revolvero argxente muntita; orspecimeno; belege brodita naztuko de virino (de Okhursto, la vetludisto); diamanta brustobrocxo; diamanta ringo (sugestite per la brocxo, kun la komento de la donacinto ke li "vidis tiun brocxon kaj pliproponis gxin je du diamantoj"); katapulto; Biblio (de nekonata donacinto); ora sprono; argxenta kafkulero (la inicialoj, mi bedauxras diri, ne estis tiuj de la donacinto); paro da tondiloj de kirurgo; lanceto; bankbileto de kvin pundoj de Banko de Anglio; kaj cxirkaux du cent dolaroj en hazardaj or- kaj argxenteroj. Dum tiuj procedoj Stucxjo estigis silenton tiel senemocian kiel tiu de la morta virino maldekstraflanke de li, gravecon tiel enigman kiel tiu de la novnaskigxinto dekstre de li. Sola evento okazis por rompi la monotonecon de la stranga procesio. Dum Kentuko klinigxis super la kandelskatolo duonscivoleme, la infano turnigxis kaj, en spasmo de doloro, krocxis lian palpantan fingron kaj tenis gxin fikse dum momento. Kentuko aspektis stulte kaj embarasite. Kvazauxa rugxigxo klopodis sin fiksi sur lian veterbatitan vangon. "La malbenita kanajleto," li diris, eligante sian fingron kun, eble, pli da tenereco kaj prizorgo ol oni povintus jugxi lin kapabla elmontri. Li tenis tiun fingron iom apartigita disde ties kunuloj dum li eliris kaj kontrolis gxin scivoleme. La kontrolo estigis la saman originan komenton pri la infano. Efektive, li sxajnis gxui ripeti gxin. "Li luktis kun mia fingro," li rimarkis al Tiptono, elmontrante la membron, "la malbenita kanajleto!" Estis la kvara horo de la mateno antaux ol la kampadejo elektis kusxigxi. Lumo brilis en la kabano kie la vacxantoj sidis, cxar Stucxjo ne enlitigxis tiun nokton. Nek Kentuko. Li drinkis liberege kaj rakontis kun granda entuziasmo sian sperton, findirante sensxangxe je sia kutima kondamno de la novalveninto. Tio sxajnis senzorgigi lin je iu ajn maljusta akuzo de sentimentaleco, kaj Kentuko havis la malfortojn de la pli nobla sekso. Kiam la aliaj cxiuj jam enlitigxis, li subeniris al la rivero kaj fajfis mediteme. Tiam li suprenpromenis laux la ravino, preter la kabano, ankoraux fajfante kun sinesprima senzorgo. Cxe granda rugxligna arbo li pauxzis kaj resekvis siajn pasxojn kaj novan fojon preterpasis la kabanon. Vojmeze gxis la riverbordo li pauxzis denove kaj tiam revenis kaj frapis je la pordo. Malfermis gxin Stucxjo. "Kiel fartas la afero?" diris Kentuko, rigardante preter Stucxjo gxis la kandelskatolo. "Cxio trankvilas," respondis Stucxjo. "Cxu okazas io ajn?" "Nenio." Estis pauxza--embarasa--dum Stucxjo dauxre tenis la pordon. Tiam Kentuko reprenis la temon de sia fingro, kiun li elmontris al Stucxjo. "Luktis kun gxi,--la damnita kanajleto," li diris, kaj retirigxis. La sekvintan tagon Cxerokea Sanjo ricevis tian krudan enterigon kian Rora-Kampadejo pridisponis. Post kiam sxia kadavro estis konfidita al la montetdeklivo, la kampadejo estigis ceremonian kunvenon por diskuti kiel trakti sxian infanon. Rezolucio adopti lin estis unuanima kaj entuziasma. Sed tujege estigxis vigla diskutado pri la maniero kaj la farebleco de provizi lin per liaj bezonoj. Estis rimarkinde ke elstarigxis en la debatado neniaj el tiuj ferocaj personecoj kiuj kutime diferencigis diskutadojn cxe Rora-Kampadejo. Tiptono proponis ke ili sendu la infanon al Rugx-Hundo--kelkajn kvardek mejlojn for--kie eblus ekhavi inan prizorgon. Sed la malbonsxanca sugesto renkontis ferocan kaj unuaniman malkonsenton. Estis evidente ke ricevus ecx momentdauxran aprobon nenia plano devigonta ilin sin senigi je sia nova akirajxo. "Krome," diris Tocxjo Rajdero, "tiuj uloj cxe Rugx-Hundo intersxangxus lin kaj havigus al ni iun alian." Same kiel en aliaj lokoj, malkredo je la honesteco de aliaj kampadejoj regis cxe Rora-Kampadejo. Ankaux la propono alvenigi flegistinon al la kampadejo renkontis malaprobon. Estis argumentite ke nenia deca virino povus esti konvinkita akcepti Rora-Kampadejon kiel sian hejmon kaj la parolanto urgxis ke "ili ne plu volas virinojn de la alia speco." Tiu malgxentila aludo al la forpasinta patrino, kiel ajn severa gxi povas sxajni, estis la unua spasmo de deco--la unua simptomo de la renasko de la kampadejo. Stucxjo proponis nenion. Eble li sentis ioman heziton sin intermeti en la elekto de ebla sekvonto al sia ofico. Sed kiam pridemandite, li asertis emfaze ke li kaj "Jxaninjo"--la besto antauxe aludita--scipovos kreskigi la infanon. La propono havis iom originalan, sendependan kaj heroan karakteron kiu placxis al la kampadejo. Stucxjo estis tenita en ofico. Oni sendis alvenigi kelkajn necesajxojn de Sakramento. "Atentu," diris la kasisto, premante sakon da orpolvo en la manon de la ekspresisto, "la plej bonaj kiuj haveblas--punto, vi scias, kaj filigranajxoj kaj krispoj--damnita estu la kosto!" Strange estas tion diri, sed la infano travivis. Eble la vigliga klimato de la montara kampadejo estis kompensado por la materiaj mankoj. La Naturo alprenis la infanon kontraux sian pli largxan bruston. En tiu rara atmosfero de la antauxmontetoj--tiu aero pikodora je balzama aromo, tiu etera kordialo samtempe stimula kaj gxojiga--povas esti ke li trovis mangxajxon kaj nutrajxon, aux subtilan kemion kiu aliigis lakton de azeno en kalkon kaj fosforon. Stucxjo emis kredi ke temis pri tiulasta kaj bona mamnutrado. "Mi kaj tiu azeno," li kutimis diri, "estas rolintaj kiel patro kaj patrino por li! Vi neniam," li aldiris, alparolante la senhelpan pakajxo antaux si, "nin perfidu." Gxis kiam li estis monatagxa, evidentigxis la neceso havigi al li nomon. Antauxe li estis konata gxenerale kiel "la Infancxjo," "la knabo de Stucxjo," "la Kojoto" (aludo al liaj vocxaj povoj), kaj ecx, laux la amatiga diminutivo de Kentuko "la malbenita kanajleto." Sed tiujn oni konsideris malprecizaj kaj malsuficxaj kaj finfine malakceptis reage al alia influo. Vetludistoj kaj aventuruloj estas gxeneralregule supersticxaj kaj iun tagon Okhursto asertis ke la bebo alportis "bonsxancon" al Rora-Kampadejo. Certe estis ke ili sukcesis lastatempe. "Bonsxanco" estis la kunkonsentita nomo kun, por pli granda oportuneco, la prefikso "Tocxjeto." Nenia aludo al la patrino farigxis kaj la patro estis nekonata. "Estas pli bone," diris la filozofia Okhursto, "preni novan disdonon cxiuflanke. Nomi lin Bonsxanco kaj survojigi lin gxuste." Sekve, tago estis rezervita por la baptoceremonio. Povas imagi la signifon de tiu ceremonio la leganto jam amasiginta kelkajn pensadojn pri la temerara malpieco de Rora-Kampadejo. La ceremoniestro estis konata sxercemulo nomita "Bostono," kaj la okazo sxajnis promesi grandegan malseriozecon. Tiu genia satiristo pasigis du tagojn pretigante burleskajxon de la pregxeja diservo, kun trafaj lokaj aludoj. La hxoron oni trejnis tauxge kaj Sacxjo Tiptono nomigxis baptopatro. Sed post kiam la procesio almarsxis la boskon kun muziko kaj standardoj kaj la infano estis kusxigita antaux falsa altaro, Stucxjo antauxpasxis la anticipan homamason. "Ne estas mia kondutmaniero fusxi gxojon, knaboj," diris la vireto aserte, okulkontrolante la cxirkauxajn vizagxojn, "sed frapsxajnas al mi ke cxi tiu cxi afero estas iom malhonesta. Estas iomege maldece rilate al cxi tiu cxi bebo primoki lin en maniero kiun li ne kapablas kompreni. Kaj se necesas ke estu baptopatroj cxi tie cxi, bonvolu diri al mi kiu pli rajtas ol mi tiel roli." Silento sekvis la deklaron de Stucxjo. Por honori cxiujn humuristojn ni diru ke la unua viro agnoskinte la justecon de tiu deklaro estis la satiristo, tiel senigite je sia plezuro. "Tamen," diris Stucxjo, rapide, elprofitante sian avantagxon, "ni cxi-tieas por baptoceremonio kaj baptoceremonion ni ekhavos. Mi proklamas vin Tomaso Bonsxanco, laux la legxoj de Usono kaj Sxtato Kalifornio, Dio helpu min." Estis la unua fojo ke la nomo de Dio eldirigxis alimaniere ol sakre en la kampadejo. La formo de la ceremonio estis eble ecx pli ridindega ol tiu konceptita de la satiristo, sed, strangege, neniu vidis tion kaj neniu ridis. "Tocxjeto" baptonomigxis tiel serioze kvazaux sub Kristana tegmento kaj ploris kaj estis konsolita en ortodoksa maniero. Kaj tial la laboro de renaskigxo komencigxis en Rora-Kampadejo. Preskaux nepercepteble sxangxo surfalis la setlejon. La kabano asignita al "Tocxjeto Bonsxanco"--aux "La Bonsxanco," kiel pli ofte li nomigxis--elmontris la unua indikojn de plibonigo. Oni tenis gxin nepre pura kaj kalkolaktita. Tiam oni provizis gxin per novaj tabuloj, toloj kaj tapetpaperoj. La rozligna lulilo--alportite okdek mejlojn per azeno--"iom mortigis," laux la dirajxo de Stucxjo, "la ceteran meblaron." Tial la renovigo de la kabano eknecesis. La viroj alkutimigxintaj lanti cxe Stucxjo por kontroli "kiel fartas La Bonsxanco" sxajnis alttaksi la sxangxon, kaj, por sin defendi, la rivala establajxo Tutleo-Nutrovarejo sin vigligis kaj importis tapisxon kaj spegulojn. La reflektoj kiujn tiuj lastaj prezentis pri la fizika aspekto de Rora-Kampadejo emis efektivigi pli striktajn kutimojn de persona pureco. Cetere, Stucxjo trudis specon de kvaranteno al tiuj aspirantaj la honoron kaj privilegion de tenir "La Bonsxancon." Estis kruela humiligo por Kentuko--kiu, en la senzorgo de sia granda naturo kaj la kutimoj de la setlolima vivo, jam komencis konsideri cxiujn vestajxojn kiel duan kutiklon kiun oni forjxetas, kiel serpento sian hauxton, nur pere de putrado--malricevi la koncernan privilegion pro kelkaj kialoj de prudenteco. Tamen tia estis la subtila influo de novigo ke post tio li aperis senmanke cxiun posttagmezon en pura cxemizo kun vizagxo ankoraux brilanta post lavado. Nek oni malatentis moralajn kaj sociajn sanitarajn legxojn. "Tocxjeton", kiu devis pasigi sian tutan ekziston en persista klopodo ripozi, bruo ne gxenu. La kriadon kaj hurladon gajnintan al la kampadejo gxian malfelicxan titolon oni malpermesis en la auxdkampo de Stucxjo. La viroj interparolis en flustroj aux fumis en Indiana seriozeco. Sakradon oni cxesigis laux subkompreno en tiuj sanktaj lokoj, kaj cxie tra la kampadejo la viroj flankenlasis popularan formon de sakrajxo tekstantan "Damnite estu la bonsxanco!" kaj "Malbenu la bonsxancon!", konsiderante gxin havi novan personan signifon. Vocxa muziko ne estis interdiktita, cxar oni jugxis gxin havi mildigan trankviligan kvaliton, kaj iu kanto, kantate de "Militulo Jacxjo," Angla maristo, el la Auxstraliaj kolonioj de Sxia Regxina Mosxto, estis ege populara kiel lulkanto. Gxi estis funebra rakonto pri la heroajxoj de "la Aretuzo, Sepdek-kvar," en dampita minora tonalo, finigxante je dauxrigata mortanta falo je la fermo de cxiu refreno, "Sur sxi-i-i-po Aretuzo." Estis bela spektaklo vidi Jacxjon tenantan La Bonsxancon, ruligxantan de flanko al flanko, kvazaux kun la movigxado de la sxipo, kaj lulkantantan tiun militflotan kanzoneton. Aux pro la stranga ruligxado de Jacxjo aux pro la longo de lia kanto--gxi ampleksis nauxdek stancojn kaj estis dauxrigita kun konscienca intenco gxis la amara fino--kutime la lulkanto estigis la deziritan efikon. En tiaj momentoj la viroj kusxis plenlonge sub la arboj, en la dolcxa somera krepuskolumo, fumante siajn pipojn, sorbante la melodiajn eldirajxojn. Malpreciza ideo ke tio estis kampara felicxo trapenetris la kampadejon. "Cxi tiu cxi specajxo," diris la orient-Londonano Simonzo, sin apogante mediteme surkubute, "estas paradiza." Tio memorigis al li Grenvicxon. Kutime, en la longaj someraj tagoj, La Bonsxanco estis portita al la ravino el kiu fontis la ora trezoro de Rora-Kampadejo. Tie, sur kovrilo sternita sur pinarbaj brancxoj, li kusxis dum la viroj laboris sube en la fosajxoj. Lastatempe oni faris krudan klopodon ornami tiun lauxbon per floroj kaj dolcxodoraj arbustoj kaj kutime iu portis al li bukedon da loniceroj, azaleoj aux la pentritaj floroj de Las Mariposas. Subite la viroj konsciis pri tio ke beleco kaj signifo enestis tiujn neniajxojn kiujn dum tiom longa tempo ili tretis senzorge subpiede. Brila glimfloko, bunta kvarcero, helkolora sxtoneto el la rojfundo, beligxis al okuloj tiele malobstrukcitaj kaj plifortigitaj, kaj senmanke flankenmetigxis por "La Bonsxanco." Estis mirinde vidi kiom la arbaretoj kaj montetdeklivoj liveris da trezorajxoj kiuj "tauxgus por Tocxjeto." Ni esperu ke Tocxjeto, cxirkauxate de tiaj ludiloj kiajn neniam antauxe infano ricevis el felando, estis kontenta. Li aspektis sekure felicxe, kvankam li elmontris infanan seriozecon kaj, en siaj rondaj grizaj okuloj, mediteman lumon kiuj, foje, maltrankviligis Stucxjon. Li estis cxiam traktebla kaj kvieta kaj estas raportite ke foje, elrampinte sian "tenejon"--hegxon de interplektitaj pinbrancxoj cxirkauxantan lian liton--li falis trans la taluson sur sian kapon en la malmolan teron kaj restis kun siaj makulaj kruroj en la aero en tiu pozo dum almenaux kvin minutoj kun rezoluta graveco. Senmurmure li malimplikigxis. Mi hezitas registri la multajn ceterajn ekzemplojn de lia sagxeco kiuj bazigxas, bedauxrinde, sur la asertoj de antauxjugxaj amikoj. Kelkaj el tiuj ne estis sen nuanco de supersticxo. "Mi suprengrimpis jxuse laux la taluso," diris Kentuko, iun tagon, en stato de senspira ekscitigxo, "kaj damnita estu mia hauxto se li ne paroladis al blugarolo sidanta sur liaj genuoj. Jen ili estis, tiel liberaj kaj gregemaj kiel placxus al vi mem esti, interbabilante kvazaux du samtigaj cxerizoj." Tamen, cxu li rampis trans la pinbrancxojn, cxu li kusxis pigre surdorse palpebrumante al la folioj super si, al li la birdoj kantis, la sciuroj babiladis kaj la floroj malfermigxis. La Naturo estis lia flegistino kaj kunludantino. Por li sxi lasis gliti inter la folioj orajn faskojn de sunlumo kiu falis jxus en lian manatingon; sxi sendis nomadajn ventetojn por viziti lin kun la balzamo de lauxro kaj rezinecaj gumoj; al li la altaj rugxlignajxoj kapneis amike kaj dormeme, la burdoj zumis kaj la frugilegoj grakumis dormigan akompanon. Tia estis la ora somero de Rora-Kampadejo. Tiuj estis "monhavaj tempoj"--kaj la bonsxanco estis kun ili. La pretendejoj liveris abundege. La kampadejo jxaluzis pri siaj privilegioj kaj rigardis suspekte fremdulojn. Enmigrado estis malinstigita, kaj, por pliperfektigi sian izoladon, ili tauxge akaparis la teron cxe ambaux flankoj de la montomuro cxirkauxanta la kampadejon. Tio, kaj reputacio por elstara kapablo kun la revolvero, tenis la apartecon de Rora-Kampadejo netusxebla. La ekspresisto--ilia sola ligilo kun la cxirkauxanta mondo--raportis foje mirindajn rakontojn pri la kampadejo. Li diradis: "Ili havas straton jen supre en 'Rora' kiu superkusxus iun ajn straton de Rugx-Hundo. Ili havas grimpoplantojn kaj florojn cxirkaux siaj domoj, kaj ili lavas sin dufoje cxiutage. Sed ili traktas fremdulojn ege malamikeme kaj ili kultadoras 'Ingxianan' bebon." Kun la prospero de la kampadejo alvenis deziro por cetera plibonigo. Estis proponite konstrui hotelon en la venonta printempo kaj inviti unu-du decajn familiojn eklogxi tie por la bono de "La Bonsxanco,"--kiu povus profiti eble de ina kamaradeco. Pri la ofero kiun tiu koncedo al la sekso trudis al tiuj viroj, kiuj estis feroce skeptikaj pri ties gxeneralaj virto kaj utileco, oni povas doni konton nur per ilia kareco pri Tocxjeto. Kelkaj dauxre rezistis. Sed la decidon oni ne povus efektivigi antaux tri monatoj, kaj la malplimulto cedis timide esperante ke okazus io por malebligi tion. Kaj okazis io, jes ja. La vintron de 1851 oni memoros longan tempon en la antauxmontoj. La negxo kusxis profunde sur la montaro kaj cxiu montara rivereto farigxis rivero kaj cxiu rivero farigxis lago. Cxiu ravino kaj cxiu ravineto aliigxis en tumultan akvovojon kiu subenplongxis laux la montetdeklivoj, malstarigante gigantajn arbojn, disjxetante siajn drivajxojn kaj rubojn laux la ebenajxon. Rugx-Hundo jam estis inundita dufoje kaj Rora-Kampadejo ricevis antauxaverton. "Akvo enmetis la oron en tiujn ravinojn," diris Stucxjo; "gxi estis cxi tie cxi antauxe kaj gxi estos cxi tie cxi denove!" Kaj tiun nokton Norda-Forkigxo ekstersaltis subite siajn bordojn kaj enhastis balailmove la triangulan valon de Rora-Kampadejo. En la konfuzo de impetaj akvoj, frakasantaj arboj kaj krepitanta ligno, kaj la malhelo kiu sxajnis flui kun la akvo kaj forbloki la belan valon, nur malmulton oni povis fari por rekunigi la disigitan kampadejon. Kiam la matenon sin anoncis, la riverborda kabano de Stucxjo estis for. Pli supre laux la ravino oni malkovris la korpon de ties malbonsxanca proprietanto; sed la fierajxo, la espero, la gxojo, la Bonsxanco de Rora-Kampadejo malaperintis. La viroj revenis kun malfelicxaj koroj kiam krio ekde la bordo revokis ilin. Estis helpboato de sube laux la rivero. Ili trovis, ili diris, viron kaj infanon, preskaux ellacigitajn, cxirkaux du mejlojn sube. Cxu iu konis ilin, kaj cxu ili apartenis cxi tie? Necesis nur ekrigardo por elmontri al ili Kentukon kusxantan tie, kruele premrompitan kaj kontuzitan, sed ankoraux tenantan en siaj brakoj la Bonsxancon de Rora-Kampadejo. Dum ili klinigxis super la strange malsamaspektan paron, ili konsciis ke la infano estis malvarma kaj senpulsa. "Li estas morta," diris unu. Kentuko malfermis la okulojn. "Cxu morta?" li ripetis, feble. "Jes, kara ulo, kaj ankaux vi mortas." Rideto lumigis la okulojn de la forpasanta Kentuko. "Mi mortas," li ripetis, "li forportas min kun si,--diru al la knaboj ke mi havas la Bonsxancon kun mi nun;" kaj la forta viro, alkrocigxante al la delikata bebo kvazaux lauxraporte dronanta viro alkrocxigxas al pajlo, fordrivis en la ombran riveron kiu fluas eterne en la nekonatan maron. LA FORPELITOJ DE POKER-EBENAJXO Dum S-ro Johano Okhursto, vetludisto, enpasxis la cxefstraton de Poker-Ebenajxo en la mateno de la dudektria de novembro 1850, li konsciis pri sxangxo de la morala etoso de la loko de post la antauxa vespero. Du-tri viroj, kunparolante serioze, eksilentis kiam li alproksimigxis kaj intersxangxis signifoplenajn rigardojn. Enestis la aeron sabata senvigleco kiu, en setlemento malalkutimigxinta al sabataj influoj, sxajnis minaca. La trankvila belaspekta vizagxo de S-ro Okhursto elmontris malmultan interesigxon pri tiuj indikajxoj. Cxu li konsciis pri pridispozicia kialo iliaflanka? Jen estis alia demando. "Mi supozas ke ili sercxas iun," li meditis. "Versxajne temas pri mi." Li reenigis en sian posxon la naztukon per kiu li jxus forbrosis de sur siaj bonzorgitaj botoj la rugxan polvon de Poker-Ebenajxo kaj senbrue senigis sian menson je iu ajn cetera konjekto. Efektive, Poker-Ebenajxo ja "sercxis iun." Lastatempe gxi suferis la perdon de pluraj miloj da dolaroj, du valoraj cxevaloj kaj eminenta civitano. Gxi spertis spasmon de virta reagado, tiel senlegxa kaj neregebla kiel iu ajn el la faroj gxin estiginta. Sekreta komitato decidigxis senigi la urbeton je cxiuj maltauxgaj personoj. Tion oni faris en dauxra maniero rilate al du viroj tiam pendantaj de la brancxoj de platano en la ravino kaj en provizora maniero rilate al la forpelo de kelkaj ceteraj kontrauxindaj originaluloj. Mi bedauxras devi diri ke kelkaj el tiuj estis virinoj. Honore al ilia sekso, tamen, ni agnosku ke ilia maltauxgeco estis profesia, kaj estis nur pri tiaj facile starigitaj normoj de malbono ke Poker-Ebenajxo konsentis sidi en jugxado. S-ro Okhursto pravis sin supozante ampleksata en tiu kategorio. Kelkaj komitatanoj urgxproponis pendumi lin kiel eblan ekzemplon kaj certan rimedon rehavigi al si el liaj posxoj la sumojn kiujn li gajnis de "Estas kontrauxjuste," diris Jacxjo Hvilero, "permesi cxi tiun junulon de Rora-Kampadejo--nepran fremdulon--forporti nian monon." Sed kruda sento de justeco enlogxanta la brustojn de tiuj bonsxancintaj gajni monon de S-ro Okhursto nuligis tiun pli rigidan lokalan antauxjugxon. S-ro Okhursto prikonsentis sian kondamnon kun filozofia trankvilo, des pli trankvile cxar li konsciis pri la hezito de siaj jugxistoj. Li estis troa vetludisto por ne agnoski la fatalon. Liaopinie la vivo estis plej ideale malcerta ludo kaj li rekonis la kutiman procenton favorantan la disdoniston. Aro da armilhavaj viroj akompanis la forpelitan malicon de Poker-Ebenajxo gxis la limoj de la setlemento. Krom S-ro Okhursto, konate kiel aplombe senesperiga viro, kaj por timigi kiun la armita eskorto estis destinita, la ekzilita kompanio konsistis el juna virino konata senceremonie kiel "La Dukino;" cetera gajninta la malfelicxan titolon "Patrino Sxiptono;" kaj Onklo Vilcxjeto, suspektata kluzsxtelisto kaj konfirmita drinkemulo. La kavalkado instigis neniajn komentojn cxe la spektantaro kaj nenian vorton eldiris la eskorto. Kiam oni atingis la ravinon signalantan la plej foran limon de Poker-Ebenajxo, nur tiam la estro parolis mallonge kaj koncize. La ekzilitojn oni malpermesis reveni je la risko de iliaj vivoj. Post la malapero de la eskorto, iliaj enfermitaj sentoj elversxigxis en kelkaj histeriaj larmoj flanke de la Dukino, iom da maldeca lingvajxo fare de Patrino Sxiptono kaj Partia salvo da sakrajxoj cxe Onklo Vilcxjeto. Silentis nur la filozofia Okhursto. Trankvile li auxskultis la deziron de Patrino Sxiptono eltrancxi ies koron, la ripetitajn deklarojn de la Dukino ke sxi mortos sur la vojo kaj la timigajn fivortojn kiujn sxajnis elsaltigi Onklo Vilcxjeto dum li rajdis antauxen. Kun la facila bonhumoro karakterizantan lian specon, li postulis intersxangxi sian propran rajdbeston, Kvin-Punktajxon, kaj la lamentindegan mulon kiun rajdis la Dukino. Sed ecx cxi tiu faro malsukcesis kuntiri la kompanion en ajnan pli proksiman kunsimpation. La juna virino rearangxis siajn iom cxifitajn plumojn kun malforta velkinta koketado; Patrino Sxiptono rigardis kun malbonvolo la proprietanton de Kvin-Punktajxo kaj Onklo Vilcxjeto kunigis la tutan vojagxantaron en sola vastskala anatemo. La vojo gxis Sablo-Baro--kampadejo kiu, ne ankoraux spertinte la regenerajn influojn de Poker-Ebenajxo, sxajnis rezulte proponi ian inviton al la elmigrintoj, lokigxis trans kruta montaro. Gxi estis malproksima je tagdauxra vojagxo. En tiu progresinta sezono la kompanio transpasis baldaux la malseketajn moderklimatajn regionojn de la antauxmontoj en la sekan, malvarman, vigligan aeron de Siero-montaro. La vojeto estis mallargxa kaj malfacila. Je tagmezo la Dukino elruligxis sian selon kaj, terenigxinte, deklaris sian intencon ne plu antauxeniri, kaj la kompanio haltis. La loko estis elstare sovagxa kaj impona. Arbara amfiteatro, cxirkauxate cxe tri flankoj de krutegaj klifoj de ruda granito deklivis milde gxis la firsto de cetera klifego superrigardanta la valon. Tiu estis sendube la plej tauxga loko por kampadejo se kampado estus rekomendinda. Sed S-ro Okhursto sciis ke apenaux duono de la vojagxo gxis Sablo-Baro estis jam plenumita kaj la karavano estis nek ekipita nek provizita por prokrasto. Tiun fakton li atentigis abrupte al siaj kunvojagxantoj, kun filozofia komentado pri la malsagxeco de "enjxeti iliajn kartojn antaux ol la matcxo finludigxos." Sed ili havis provizon da alkoholajxoj kiu en la nuna krizostato anstatauxis mangxajxon, fuelon, ripozon kaj antauxscion. Malgraux liaj protestoj, antaux ne longe ili subestis pli malpli gxian influon. Onklo Vilcxjeto pasis rapide el militema stato en stuporon, la Dukino sentimentalacxigxis kaj Patrino Sxiptono ronkis. Nur S-ro Okhursto restis surpiede, sin apogante kontraux rokon, superrigardante ilin trankvile. S-ro Okhursto ne drinkis. Tio malhelpis profesion bezonantan aplombon, senemociecon kaj spiritopretecon, kaj, en lia persona dirmaniero, li ne povis "elporti la koston." Dum li rigardis siajn kusxantajn kunekzilitojn, la soleco estigita de lia paria profesio, liaj vivmanieroj, liaj malvirtoj mem, unuafoje premis lin peze. Li ekagis, senpolvigante siajn nigrajn vestajxojn, lavante al si la manojn kaj la vizagxon, kaj plenumis ceterajn taskojn tipajn de liaj zorge ordemaj kutimoj, kaj dummomente li forgesis sian gxenon. La ideo forlasi liajn pli malfortajn kaj pli bedauxrindajn kunestantojn neniam alvenis eble en lian menson. Tamen li ne povis ne senti la mankon de tiu ekscitigxo kiu, strange, plejmulte favoris la trankvilan egalanimecon por kiu li fifamis. Li rigardis la mornajn murojn elstarantajn mil apikajn futojn super la pinarboj lin cxirkauxantaj; la cxielon, minace nubigitan; la valon sube, jam malaperantan en ombrojn. Kaj, tiel agante, subite li auxdis iun alvoki lian nomon. Rajdanto suprenvenis malrapide laux la vojeto. En la fresxa malfermata vizagxo de la novalveninto S-ro Okhursto rekonis Tocxjon Simsonon, alie nomatan "La Naivulo" de Sablo-Baro. Li konatigxis kun tiu antaux kelkaj monatoj okaze de "matcxeto" kaj, kun nepra egalanimeco, gajnis la tutajn ricxajxojn--egalantajn kelkajn kvardek dolarojn--de la senartifika junulo. Je la fino de la matcxo, S-ro Okhursto kondukis la junecan vetludiston malantaux la pordon kaj alparolis lin tiel: "Tocxjo, vi estas bona vireto, sed kiel vetludisto vi estas nepre senvalora. Revetludi neniam plu." Tiam li retransdonis al la knabo lian perditan monon, forsxovis lin mildatusxe el la cxambro kaj tiel aliigis Tocxjon Simsonon en sindonan sklavon. Estis memorajxo pri tio en la knabeca kaj entuziasma maniero en kiu li salutis S-ron Okhurston. Li survojigxis, li diris, cele al Poker-Ebenajxo, por sercxi bonsxancon. "Cxu sola?" Ne, ne precize sola; efektive--subrido--li forkuris kun Pinjo Vudzo. Cxu S-ro Okhursto ne memoris Pinjon? Sxi kiu kelnerinis antauxe cxe Malebrio-Domo? Jam antaux multe da tempo ili gefiancxigxis sed olda Jacxjo Vudzo malaprobis tion pro kio ili forkuris kaj estis survoje all Poker-Ebenajxo por geedzigxi kaj jen ili estis. Kaj ili estis lacegaj kaj kiom ili estis bonsxancaj, trovinte kampadejon kaj kompanion. Cxion tion la Naivulo anoncis rapide, dum Pinjo--bela frauxlino dekkvinjara--eligxis de malantaux la pinarbo kie sxi ruigxigxis nevidate, kaj rajdis gxis la flanko de sia amanto. Nur malofte S-ro Okhursto okupigxis pri sentoj kaj ecx pli malofte pri deco, sed venis en lian menson la malpreciza ideo ke la situacio maltauxgis. Tamen li retenis sian spiritopretecon suficxe por piedbateti Onklon Vilcxjeton, kiu estis dironta ion, kaj Onklo Vilcxjeto estis suficxe malebria por rekoni en la piedbateto de S-ro Okhursto superan potencon maltolerantan frivolajxojn. Tiam li entreprenis konvinki Tocxjon Simsonon ne dauxre prokrasti, sed sensukcese. Li ecx atentigis tion ke mankis proviantoj kaj ankaux kampadrimedoj. Sed, malbonsxance, la Naivulo respondis al tiu protesto certigante al la kompanio ke li disponas pri suplementa mulo sxargxita je provizajxoj kaj anoncante la malkovron de kruda fispeco de sxtipdometo proksime al la vojeto. "Pinjo povas tranokti kun S-rino Okhursto," diris la Naivulo, indikante la Dukinon, "kaj mi kapablas bonfarti sola." Nur la admona piedo de S-ro Okhursto malhelpis ke Onklo Vilcxjeto eksplodu ridegante. Ecx tiam tiulasta sentis sin devigata retirigxi laux la kanjono gxis povi rekonsistigi sian gravecon. Tie li konfidis la sxercon al la altaj pinarboj, kun multaj frapoj kontraux sian kruron, kunpremoj de la vizagxo kaj la kutima sakrajxaro. Sed kiam li revenis al siaj kamaradoj, li trovis ilin sidantajn apud iu fajro--cxar la aero jam strange malvarmigxis kaj la cxielo nubkovritigxis--partoprenantajn versxajne en amika konversacio. Pinjo parolis efektive en impeta knabina maniero al la Dukino kiu auxskultis kun interesigxo kaj vigleco kiujn sxi ne elmontris jam de multaj tagoj. La Naivulo deklamis, versxajne kun egala efekto, al S-ro Okhursto kaj Patrino Sxiptono kiu malstrecxigxis verdire en afablecon. "Cxu cxi-tiu estas malbenita pikniko?" diris Onklo Vilcxjeto, kun interna malestimo, dum li superrigardis la arbaran aron, la resaltan fajrlumon kaj la sxnuritajn bestojn en la unua plano. Subite ideo enmiksigxis kun la alkoholajxaj haladzoj gxenantaj lian cerbon. Versxajne gxi estis de sxerca karaktero cxar denove li sentis la devon frapi la kruron kaj sxovi la pugnon enbusxen. Dum la ombroj suprenrampetis laux la monto, venteto lulis la suprojn de la pinarboj kaj gxemis tra iliaj longaj kaj mornaj koridoroj. La ruinigitan kabanacxon, flikitan kaj kovritan de pinarbaj brancxoj, oni dedicxis al la virinoj. Dum la geamantoj disapartigxis, senceremonie ili intersxangxis kison, tiel honestan kaj sinceran ke gxi auxdeblis eble super la sxanceligxantaj pinarboj. La delikata Dukino kaj la malbonvolema Patrino Sxiptono estis versxajne tro mirigitaj por prikomenti tiun plej lastan indikon de simpleco kaj tial turnigxis senvorte al la kabanacxo. La fajron oni rekonsistigis, la viroj kusxigxis antaux la pordo kaj, post kelkaj minutoj, dormis. S-ro Okhursto estis malprofunda dormanto. Gxis la mateno li vekigxis sensentigite kaj malvarmigite. Dum li agitis la mortantan fajron, la vento, kiu blovis forte nun, alportis al lia vango ion kio gxin sensangigis--negxon! Li starigxis eksalte intencante veki la dormantojn, cxar nepre necesis ne perdi tempon. Sed turnigxinte al la loko kie Onklo Vilcxjeto kusxis antauxe, li eksciis ke tiu jam foriris. Suspekto saltis al lia cerbo kaj blasfemo al liaj lipoj. Li alkuris la ejon kie la muloj estis sxnuritaj; ili ne plu tieis. La spuroj jam malaperis rapide en la negxo. La dummomenta ekscitigxo revenigis S-ron Okhurston al la fajro kun lia kutima trankvilo. Li ne vekis la dormantojn. La Naivulo dormis pace, kun rideto sur lia bonhumora efelida vizagxo; la virgulino Pinjo dormis tiel dolcxe apud siaj pli malfortaj fratinoj kvazaux prizorgataj de cxielaj gvardistoj; kaj S-ro Okhursto, suprentirante sian kovrilon sur la sxultrojn, karesis sian liphararon kaj atendis la tagigxon. Gxi alvenis malrapide en la kirligxanta nebuleto de negxeroj kiuj blindumis kaj konfuzis la rigardon. La videbla parto de la pejzagxo sxajnis magie sxangxita. Li superrigardis la valon kaj resumis la nunecon kaj la estontecon en ununura vorto: "Negxizolitaj!" Zorga inventaro pri la provizajxoj, kiuj, felicxe por la kompanio, estis staplitaj interne de la kabanacxo kaj tial eskapis la krimajn fingrojn de Onklo Vilcxjeto, malkovris la fakton ke, kun prizorgo kaj prudento, ili kapablus travivi eble dek pluajn tagojn. "Tio estas," diris S-ro Okhursto mallauxte al la Naivulo, "se vi bonvolos nutri nin. Se ne--kaj eble pli bone estus ke ne--vi povos atendi gxis kiam Onklo Vilcxjeto revenos kun provizajxoj." Pro ia okulta kialo, S-ro Okhursto malsukcesis devigi sin malkasxi la friponecon de Onklo Vilcxjeto, kaj tial li proponis la hipotezon ke tiu vagiradis el la kampadejo kaj hazarde stampedis la bestojn. Li glitumis averton al la Dukino kaj Patrino Sxiptono kiuj, kompreneble, sciis la faktojn de la kabeo de ilia kamarado. "Ili malkovros la veron pri ni cxiuj kiam ili malkovros ion ajn," li aldiris signifoplene, "kaj estas senutile timigi ilin nun." Tocxjo Simsono ne nur metis sian tutan mondan havajxaron je la dispono de S-ro Okhursto, sed sxajnis gxui la eblon de ilia deviga izolado. "Ni havos bonan kampadon dum semajno kaj tiam la negxo fandigxos kaj ni reiros cxiuj kune." La felicxiga gajeco de la juna viro kaj la trankvilo de S-ro Okhursto infektis la aliajn. La Naivulo, helpe de pinarbaj brancxoj, improvizis pajlajxon por la sentegmenta kabano kaj la Dukino direktis Pinjon en la rearangxo de la internajxo kun speco de gusto kaj takto kiu malfermis la bluajn okulojn de tiu provinca knabino gxis ilia plej granda etendigxo. "Mi s'pozas ke vi alkutimigxis al bonkvalitajxoj cxe Poker-Ebenajxo," diris Pinjo. La Dukino forturnigxis abrupte por kasxi ion kio rugxigis sxian vangon tra ties profesia kolorajxo kaj Patrino Sxiptono petis ke Pinjo ne "babiladu." Sed kiam S-ro Okhursto revenis post laciga sercxado por la vojeto, li auxdis la sonon de gxoja ridado ehxata de la rokoj. Li haltis, sentante iom da timo, kaj unue, nature, liaj pensadoj turnigxis al la viskio kiun, prudente, li jam antauxkasxis. "Kaj tamen, pro mi ne scias kiu kialo, tio ne havas viskian sonon," diris la vetludisto. Nur kiam li ekvidis la flamricxan fajron tra la ankoraux blindiga sxtormo kaj la homaron cxirkaux gxi, li atingis la konvinkon ke temis pri "tauxga gajeco." Cxu S-ro Okhursto kasxis siajn kartojn kun la viskio kiel ion malrajtantan eniri libere la komunumon, tio mi malkapablas diri. Certe estas, laux la dirajxo de Patrino Sxiptono, ke li "ne diris kartojn solan fojon" dum la vespero. Felicxe, oni forgesigis la tempon helpe de akordiono, eligita iom pompe fare de Tocxjo Simsono el lia pakajxo. Malgraux kelkaj malfacilajxoj rilate al la manipulado de tiu instrumento, Pinjo Vudzo sukcesis pluksonigi plurajn malbonvolajn melodiojn el ties klavoj, akompanate de la Naivulo ludanta paron da ostaj kastanjetoj. Sed la krona festajxo de la vespero prenis la formon de kruda kamparpregxeja himno kiun la geamantoj, interplektinte la manojn, kantis kun grandaj seriozo kaj bruo. Mi timas ke ia spita tono kaj misiista ritmo de ties refreno, anstataux ajna pia kvalito, igis gxin rapide infekti la ceterajn, kiuj partoprenis finfine en la kantado: Mi fieras vivi servante la Sinjoron, Kaj mi celas morti en Lia armeo. La pinarboj sxanceligxis, la sxtormo kirligxis kaj skuigxis super la mizera homaro, kaj la flamoj de ilia altaro saltis cxielen, kvazaux simbolante ian voton. Je noktomezo la sxtormo mildigxis, la ruligxantaj nuboj disapartigxis kaj la steloj brilegis forte super la dormanta kampadejo. S-ro Okhursto, kies profesiaj kutimoj ebligis lin vivi kun la plej malgranda kvanto da dormado, kvankam dividinte la vacxon kun Tocxjo Simsono, sukcesis iel sxargxi sin per la pli granda parto de tiu devo. Li pardonpetis al la Naivulo, dirante ke "ofte li pasigis semajnon sen dormi." "Farante kion?" demandis Tocxjo. "Pokeron!" respondis Okhursto sentence. "Kiam viro havas sinsekvon da bonsxanco--nigrula bonsxanco--li ne lacigxas. La bonsxanco cedas la unua. La bonsxanco," aldiris la vetludisto, "estas strangajxego. Vi scias certege pri gxi nur tion ke gxi devas sxangxigxi. Kaj estas ekscii kiam gxi sxangxigxos kio sukcesigos vin. Ni spertis sinsekvon da malbonsxanco ekde nia foriro el Poker-Ebenajxo--vi aperas ke jen ankaux vi enfalas gxin. Se vi povas dauxre teni viajn kartojn, vi bonfartos. Cxar," aldiris la vetludisto, kun gxoja nerilateco, "Mi fieras vivi servante la Sinjoron, Kaj mi celas morti en Lia armeo." La tria tago alvenis kaj la suno, trarigardante la blankkurtenitan valon, vidis la forpelitojn dividi sian malrapide malpligrandigxantan stokon da provizajxoj por la matenmangxo. Estis unu el la proprajxoj de tiu montara klimato ke ties radioj difuzis amikan varmon sur la vintran pejzagxon, kvazaux kondolencante bedauxre pri la pasinteco. Sed gxi malkasxis drivajxon post drivajxo da negxo alte amasigita cxirkaux la dometacxo; senespera, senmapa, senspura maro da blanko etendigxanta sub la rokaj bordoj al kiuj la forpelitoj ankoraux alkrocxigxis. Tra la mirinde klara aero la fumo de la kampareca vilagxo Poker-Ebenajxo levigxis mejlojn for. Patrino Sxiptono vidis gxin kaj ekde malproksima altajxo de sia roka fortikajxo, lancxis en tiu direkto finan malbenon. Estis sxia lasta vortvipa entrepreno kaj pro tiu kialo estis investita je ioma grado da sublimeco. Tio bonfartigis sxin, sxi informis private la Dukinon. "Nur foriri tien kaj sakri, kaj vidi." Tiam sxi respondecigis sin pri distradi "la infanon," kiel placxis al sxi kaj al la Dukino nomi Pinjon. Pinjo ne estis bebino sed tiel pravigi sxian maluzon de sakrajxoj kaj maldecajxoj estis konsolanta kaj genia teorio de la paro. Kiam nokto suprenrampis denove tra la ravinoj, la ancxaj notoj de la akordiono levigxis kaj falis en nervozaj spasmoj kaj longe tiritaj anheloj apud la flagretanta kampadfajro. Sed muziko malsukcesis plenigi la doloregan vakuon postlasitan per malsuficxaj mangxajxoj kaj Pinjo proponis novan distrajxon: rakontadon. Nek S-ro Okhursto nek liaj inaj kamaradoj deziris rakonti siajn personajn spertojn; tial ankaux tiu propono malsukcesintus sen la farado de la Naivulo. Kelkajn monatojn antauxe tiu bonsxancis trovi hazardan ekzempleron de la genia traduko de Iliado fare de S-ro Popo. Nun li proponis rakonti la cxefajn eventojn de tiu poemo--komplete primajstrinte la intrigon sed iom forgesinte la vortojn--en la aktuala lingvajxo de Sablo-Baro. Kaj tial dum la cetero de tiu nokto denove la Homeraj duondioj surtretis la teron. Troja tirano kaj ruza Greko luktis en la ventoj kaj la grandaj pinarboj de la ravino sxajnis riverenci antaux la kolero de la filo de Peleo. S-ro Okhursto auxskultis kun trankvila kontento. Precipege li interesigxis pri la sorto de "Hakilo," kiel la Naivulo persistis nomi la "rapidpiedan Ahxilon." Kaj tial, kun malmulte da mangxajxo kaj multe da Homero kaj akordiono, tuta semajno superpasis la kapojn de la forpelitoj. Denove la suno forlasis ilin kaj denove el plumbaj cxieloj la negxeroj kribrigxis sur la teron. Tagon post tago, pli kaj pli proksime cxirkaux ili, alvenis la negxa cirklo, gxis finfine ili rigardis el sia malliberejo trans drivintajn murojn de blindiga blanko kiuj turegis dudek futojn super iliaj kapoj. Estigxis pli kaj pli malfacile replenigi iliajn fajrojn, ecx helpe de la falintaj arboj apud ili, nun duone kasxitaj en la negxamasoj. Tamen plendis neniu. La geamantoj forturnigxis de la morna perpsektivo kaj enrigardis la okulojn unu de la alia, kaj estis felicxaj. S-ro Okhursto rezignaciis aplombe pri la perdigxanta ludo antaux si. La Dukino, pli gaja ol antauxe, alprenis la taskon prizorgi Pinjon. Nur Patrino Sxiptono--antauxe la plej forta de la kompanio--sxajnis malsanigxi kaj velki. Je noktomezo de la deka tago sxi alvokis Okhurston apud sin. "Mi foriras," sxi diris en vocxo de plendema malforto, "sed nenion diru pri tio. Ne veku la infanojn. Prenu la pakajxon de sub mia kapo kaj malfermu gxin." S-ro Okhursto faris tion. Gxi enhavis la nutrajxojn de Patrino Sxiptono por la pasinta semajno, netusxitajn. "Havigu ilin al la infano," sxi diris, indikante la dormantan Pinjon. "Vi malsatmortigis vin," diris la vetludisto. "Tiel oni nomas tion," diris la virino plendeme, dum sxi rekusxigxis kaj, turnante la vizagxon al la muro, forpasis trankvile. La akordionon kaj la ostojn oni flankenmetis tiun tagon kaj Homeron oni forgesis. Kiam la kadavro de Parino Sxiptono estis enterigita en la negxo, S-ro Okhursto flankenalvokis la Naivulon kaj elmontris al li paron da negxsxuoj kiun li formis el la malnova pakselo. "Estas ankoraux unu sxanco el cent por savi sxin," li diris, indikante Pinjon; "sed gxi estas tie," li aldiris, fingremontrante Poker-Ebenajxon. "Se vi povos alveni tien en du tagoj, sxi estos savita." "Cxu kaj vi?" demandis Tocxjo Simsono. "Mi restos cxi-tie," estis la abrupta respondo. La geamantoj sin adiauxis unu la alian per longa cxirkauxbrako. "Ne ankaux vi iras, cxu ne?" diris la Dukino. "Gxis la ravino," li respondis. Li turnigxis subite kaj kisis la Dukinon, lasante sxian palan vizagxon flamrugxa, kaj sxiajn tremantajn membrojn rigidaj pro miro. La nokto alvenis, sed ne S-ro Okhursto. Gxi revenigis la sxtormon kaj la kirligxantan negxon. Tiam la Dukino, nutrante la fajron, konstatis ke silente iu amasigis apud la kabanacxo suficxe da hejtajxo por dauxri kelkajn pluajn tagojn. Larmoj levigxis en sxiaj okuloj sed sxi kasxis ilin al Pinjo. La virinoj dormis nur malmulte. En la mateno, enrigardante la vizagxon unu de la alia, ili legis sian sorton. Neniu parolis, sed Pinjo, konsentante roli kiel la pli forta, alproksimigxis kaj cxirkauxbrakis la talion de la Dukino. Ili tenis tiun pozon dum la dauxro de la tago. Tiun nokton la sxtormo atingis sian plej grandan koleron kaj, disapartigante la sxirmajn pinbrancxojn, invadis la kabanacxon mem. Gxis la mateno ili trovis sin malkapablaj nutri la fajron, kiu iom post iom formortis. Dum la bragxeroj nigrigxis malrapide, la Dukino rampis pli proksime al Pinjo kaj rompis la silenton de multaj horoj: "Pinjo, cxu vi scipovas pregxi?" "Ne, kara," diris Pinjo, simple. La Dukino, sen scii precize kial, sentis sin senzorgigita kaj, metinte la kapon sur la sxultron de Pinjo, ne plu parolis. Kaj tiel kusxante, dum la pli juna kaj pli pura kusxigis la kapon de sia malpurigita fratino sur sia virga brusto, ili ekdormis. La vento mildigxis, kvazaux timante veki ilin. Plumaj negxdrivajxoj, skufaligite de sur la longaj pinbrancxoj, sxvebis kiel blankflugilaj birdoj kaj sinkis cxirkaux ili dum ili dormis. La luno, tra la fenditaj nuboj, rigardis de supre tion kio estis antauxe la kampadejo. Sed cxiu homa malpurajxo, cxiu spuro pri tera farado, estis kasxita sub la senmakula mantelo subenjxetita kompate de supre. Ili dormis tiun tutan tagon kaj la sekvintan, nek ili vekigxis kiam vocxoj kaj piedpasxoj rompis la silenton de la kampadejo. Kaj kiam kompataj fingroj forbrosis la negxon de sur iliaj palaj vizagxoj, estis apenaux direble, laux la egala paco ripozanta sur ili, kiu estis sxi kiu pekintis. Ecx la Legxo de Poker-Ebenajxo rekonis tion kaj forturnigxis, lasante ilin ankoraux kunkuplitaj cxiun en la brakoj de la alia. Sed cxe la enirejo de la ravino, sur unu el la plej grandaj pinarboj, oni malkovris la duon de trefo pinglitan al la sxelo per Bovio-trancxilo. Gxi surportis la jenan tekston skribitan krajone per stabile mano: SUB CXI TIU ARBO KUSXAS LA KORPO DE JOHANO OKHURSTO KIU RENKONTIS SINSEKVON DA MALBONSXANCO LA 23AN DE NOVEMBRO 1850 KAJ LIVERIS SIAJN LUDPECOJN LA 7AN DE DECEMBRO 1850. Kaj senpulsa kaj malvarma, kun Deringxero cxe la flanko kaj kuglo en la koro, kvankam ankoraux aplomba kiel en la vivo, sub la negxo kusxis tiu kiu estis samtempe la plej forta kaj tamen la plej malforta de la forpelitoj de Poker-Ebenajxo. LA PARTNERO DE TENESIO Mi opinias ke neniam ni sciis lian veran nomon. Certe, nia malscio pri gxi neniam starigis por ni ajnspecan socian maloportunajxon cxar cxe Sablo-Baro en 1854, viroj plejparte rebaptonomigxis. Foje tiuj prunteprennomoj bazigxis sur iu diferencigo de kostumo, kiel en la kazo de "Drelikajxo-Jacxjo"; aux sur iu aparteco de kutimo, kiel vidigxis en "Salpetro-Vilcxjo," tiel nomata pro malordinara kvanto da tiu kemiajxo en lia cxiutaga pano; aux pro malbonsxanca erareto, kiel elmontrigxis en "La Fera Pirato," milda, malofendema viro gajninta tiun malbonauxguran titolon pro sia bedauxrinda misprononco de la termino "feraj piritoj." Eble tio estis la fonto de ia kruda heraldiko, sed mi devas kredi ke la fenomeno rezultis de la fakto ke la vera nomo de iu viro en tiu epoko dependis ununure de lia propra senpravigita deklaro. "Vi nomas vin Klifordo, cxu?" diris Bostono, alparolante kun infinita malestimo timidan novalveninton; "Infero plenas je tiaj Klifordoj!" Tiam li prezentis la kompatindan viron, kies nomo malbonsxancis esti efektive Klifordo, sub la kromnomo Garolo-Karolo, malbenita inspirajxo de la momento restinta fiksita al li cxiam poste. Sed ni revenu al la Partnero de Tenesio, kiun neniam ni konis alie ol laux tiu relativa titolo. Tion ke iam li ekzistis kiel aparta kaj sendependa individuo ni eksciis nur poste. Sxajnas ke en 1853 li forlasis Poker-Ebenajxon por aliri San-Franciskon, lauxraporte por havigi al si edzinon. Li neniam sukcesis preteriri Stoktonon. En tiu loko li ekinteresigxis pri juna persono kelnerinanta cxe la hotelo kie li prenis siajn mangxojn. Iun matenon li diris al sxi ion kio igis sxin rideti ne malamikine, kaj iom koketuline rompi teleron da toastoj super lia suprenrigardanta, serioza, simpla vizagxo kaj retirigxi al la kuirejo. Li sekvis sxin kaj reaperis plurajn momentojn poste, kovrite je ceteraj toastoj kaj venko. La saman tagon semajnon poste jugxisto de la paco geedzigis ilin kaj ili revenis al Poker-Ebenajxo. Mi konscias ke eblus pliteatrigi tiun aventureton sed mi preferas rakonti gxin tiel kiel gxi estis rakontita cxe Sablo-Baro--en la ravinoj kaj drinkejoj--kie cxiun sentimentalecon forta senso de humuro modifis. Pri ilia geedza felicxo nur malmulto sciatas, eble pro tio ke Tenesio, logxante cxe sia partnero, utiligis la oportunon diri ion al la nova edzino nome de si mem, je kio, estas dirate, sxi ridetis ne malamikine kaj retirigxis modeste--cxi-foje gxis Marizvilo, kien Tenesio sekvis sxin, kaj kie ili estigis kunlogxadon sen la helpo de jugxisto de la paco. La Partnero de Tenesio reagis simple kaj serioze, laux sia kutimo, al la perdo de sia edzino. Sed, por la surprizo de cxiuj, kiam iun tagon Tenesio revenis de Marizvilo, sen la edzino de sia partnero--sxi jam ridetis kaj retirigxis kun iu alia--la Partnero de Tenesio manpremis lin la unua kaj salutis lin kun bonvolo. Indignis, kompreneble, la uloj kunigxintaj en la ravino por spektadi la pafbatalon. Ilia indigno povintus sin elversxi en sarkasmo escepte de tio ke speciala brilo en la rigardo de la Partnero de Tenesio signalis liaflankan mankon de humura alttakso. Efektive, li estis serioza viro, kun konstanta traktado pri praktika detalaro kiu malplacxis kiam li staris alfronte al malfacilajxoj. Intertempe gxenerala sento malfavore al Tenesio disvolvigxis. Estis sciate ke li estis vetludisto; estis suspektate ke li estis sxtelisto. Pri tiuj suspektoj la Partnero de Tenesio estis egale kompromitita; pri lia dauxra intimeco kun Tenesio post la supre citita afero oni povis doni konton nur hipotezante kunpartnerecon en krimo. Finfine la kulpo de Tenesio fifamigxis. Iun tagon li devancis nekonaton survoje al Rugx-Hundo. La nekonato raportis poste ke Tenesio superruzis la tempon rakontante interesajn anekdotojn kaj memorajxojn, sed kontrauxlogike fermis la intervjuon en la sekvontaj vortoj: "Kaj nun, juna viro, mi gxenu vin por via trancxilo, viaj pistoloj kaj via mono. Komprenu, viaj armiloj povus vin embarasi cxe Rugx-Hundo kaj via mono estus tento al la malicemuloj. Mi pensas ke vi diris ke via adreso estas San-Francisko. Mi klopodos efektivigi viziton." Estas gxuste diri ke Tenesio disponis pri bela humurfluo kiun povis entute digi nenia komerca konsiderajxo. Tiu heroajxo estis lia fina. Rugx-Hundo kaj Sablo-Baro kunagis kontraux la vojrabisto. Tenesio estis cxasita en preskaux la sama maniero kiel lia prototipo, la griza urso. Dum la trenretoj pli kaj pli strecxe cxirkauxis lin, li faris senesperan fulmkuron tra la Baro, malplenigante sian revolveron al la homamaso antaux Arkad-Drinkejo, kaj supren laux Griz-Kanjono; sed cxe gxia plej malproksima ekstremajxo haltigis lin malgranda viro sur griza cxevalo. La viroj sin rigardis unu la alian dum momento en silento. Ambaux estis sentimaj; ambaux aplombaj kaj sendependaj; kaj ambaux ekzemploj de civilizacio kiu en la deksepa jarcento nomigxintus "heroa" sed en la deknauxa "sendisciplina." "Kion vi havas tie?--Mi deklaras," diris Tenesio, trankvile. "Du damojn kaj ason," diris la fremdulo, egale trankvile, elmontrante du revolverojn kaj Bovio-trancxilon. "Tio superas min," respondis Tenesio; kaj, kun tiu epigramo de vetludisto, li forjxetis sian senutilan pistolon kaj revenrajdis kun sia kaptinto. Estis varma nokto. La friska venteto kiu levigxis kutime je la subiro de la suno malantaux la veprejkronita monto mankis tiun vesperon cxe Sablo-Baro. La kanjonjeto sufokigxis je varmigitaj rezinecaj odoroj, kaj la putranta drivligno sur la Baro eligis malfortajn, malsanigantajn elspirajxojn. La febremeco de la tago kaj ties ferocaj pasioj ankoraux plenigis la kampadejon. Lumoj movigxis maltrankvile laux la riverbordo, levigante nenian respondan reflekton el la flavbruna fluo. Kontraux la nigreco de la pinarboj la fenestroj de la malnova subtegmento super la ekspresoficejo reliefigxis brile, kvazaux fiksrigardante; kaj tra iliaj senkurtenaj vitroj la ternivelaj lantantoj vidis la formojn de la viroj en tiu momento fiksantaj la sorton de Tenesio. Kaj super cxio tio, gravurite sur la malhela firmamento, elstarigxis Siero-Montaro, fordistanca kaj senpasia, kronite per steloj pli fordistancaj kaj pli senpasiaj. La proceso de Tenesio efektivigxis tiel juste kiel eblis sub la egido de jugxisto kaj jxurio sin sentintaj iom devigataj pravigi en sia verdikto la antauxajn okazacxojn de aresto kaj akuzo. La legxo de Sablo-Baro estis nepacigebla sed ne vengxema. La ekscitigxo kaj la personaj sentoj de la cxasado jam finigxis; tenante Tenesion sekure enmane, ili estis pretaj auxskulti pacience iun ajn defendadon, kiu estus, tamen, ili jam antauxkonkludis, nesuficxa. Havante nenian dubon en siaj propraj mensoj, ili bonvolis cedi al la kaptito ajnan fidon povantan ekzisti en la mensoj de aliaj. Certaj pri la hipotezo ke li estu pendumita nome de gxeneralaj principoj, ili indulgis lin je pli da defendospaco ol lia temerara auxdaco sxajnis rajtigi. La jugxisto sxajnis pli anksia ol la malliberulo, kiu tute senzorge pri ceteraj temoj, versxajne sentis makabran plezuron pri la respondeco kiun li estigis. "Mi elmetas nenian manon en cxi-tiu matcxo," estis lia sensxangxa sed bonhumora respondo al cxiuj demandoj. La jugxisto--kiu estis ankaux lia kaptinto--bedauxris svage dum momento ne esti mortpafinta lin "je vido," sed baldaux malakceptis tiun homan malforton, konsiderante gxin maltauxgajxo por la jugxista menso. Tamen, kiam auxdigxis cxeporta frapeto, kaj estis raportite ke la Partnero de Tenesio cxi-tieas nome de la malliberulo, tuj tiu estis enlasita sen rezisto. Eble la pli junaj membroj de la jxurio, al kiuj la procedoj farigxis gxene pensigaj, salutis lin kiel malstrecxigxon. Cxar li ne estis, certe, impona figuro. Malalta kaj korpulenta, kun kvadrata vizagxo, sunbrulita en preternaturan rugxecon, vestite en malstrecxa tika bluzo kaj pantalono strekita kaj sprucxita je rugxa tero, li vidigis aspekton sub iuj ajn cirkonstancoj strangan sed nun ecx ridindan. Dum li klinigxis por lasi cxepiede pezan tolsakon kiun li portis, evidentigxis, laux duonvideblaj tekstoj kaj enskriboj, ke la sxtofo je kiu lia pantalono estis flikita, destinigxis origine al iu malpli ambicia kovrajxo. Tamen li antauxeniris kun granda digno kaj post manpremi cxiun personon de la cxambro kun penigita afableco, li visxis sian seriozan konsternitan vizagxon per rugxa vakertuko, nuancete pli hela ol lia hauxtkoloro, kusxigis sian fortan manon sur la tablon por sin stabiligi, tiam alparolis la jugxiston: "Mi preterpasis," li komencis, pardonpete, "kaj mi elektis nur enpasxi kaj kontroli kiel fartas jen tiu Tenesio--mia partnero. Estas varma nokto. Mi malmemoras tian veteron iam ajn antauxe sur la Baro." Li pauxzis momenton, sed cxar neniu bonvolis prezenti ceterajn meteologiajn memorajxojn, denove li sin turnis al sia vakertuko kaj dum kelkaj momentoj sxvabris sian vizagxon diligente. "Cxu vi havas ion por diri favore al la malliberulo?" diris la jugxisto tempofine. "Jen estas la afero," diris la Partnero de Tenesio en tono de malstrecxigxo. "Mi venas cxi tien-cxi kiel partnero de Tenesio--lin konante jam preskaux kelkajn kvar jarojn, proksime kaj malproksime, seke kaj malseke, bonsxance kaj malbonsxance. Liaj farmanieroj ne estas cxiam miaj farmanieroj, sed en cxi tiu-cxi junulo ne estas faroj, ne estas agoj liaflankaj kiujn mi malkonas. Kaj vi diras al mi, diras vi--kvazaux konfidence, kaj inter viro kaj viro--diras vi, 'Cxu vi scias ion ajn favore al li?' kaj mi diras al vi, diras mi--kvazaux konfidence, kvazaux inter viro kaj viro--'Kion viro devas scii pri sia partnero?'" "Cxu tio estas cxio kion vi havas por diri?" demandis la jugxisto malpacience, pensante, eble, ke dangxera simpatia humoro komencis homecigi la tribunalon. "Prave," aldiris la Partnero de Tenesio. "Mi malrajtas diri ion ajn kontraux li. Kaj nun, kio estas la kazo? Jen estas Tenesio kiu deziras monon, gxin deziregas, kaj malbonvolas peti gxin al sia longtempa partnero. Nu, kion faras Tenesio? Li embuskigas fremdulon kaj kaptas tiun fremdulon; kaj lin vi mem embuskigas viavice kaj lin kaptas; kaj la honoroj estas facile al vi. Kaj mi demandas vin, cxar vi estas honestamensa viro, kaj vin cxiujn, kiuj estas cxiuj gxentlemanoj, kaj honestamensaj, cxu mi ne pravas?" "Malliberulo," diris la jugxisto, interrompante, "cxu vi havas demandojn por starigi al cxi tiu viro?" "Ne, ne!" aldiris haste la Partnero de Tenesio. "Mi elmetas sola cxi tiun manon. Bazoroke, jen estas la afero; Tenesio, jen tiu, ruzludigis iom krude kaj multkoste fremdulon kaj cxi tiun kampadejon. Kaj nun, kio estas la gxusta sumo? Kelkaj dirus ke granda, kelkaj dirus ke malpli granda. Jen estas dek sep cent dolaroj, en kruda oro kaj horlogxo--estas preskaux la tutajxo de miaj havajxoj--kaj nomu tion kvita!" Kaj antaux ol mano povus levigxi por malpermesi lin, li elversxis la enhavon de la tolsako sur la tablon. Dum momento lia vivo minacigxis. Unu-du viroj saltstarigxis, pluraj manoj palpsercxis kasxitajn armilojn kaj propono "eljxetu lin tra la fenestro" estis nuligita nur per gesto de la jugxisto. Tenesio ridis. Kaj versxajne malkonsciante pri la ekscitigxo, la Partnero de Tenesio elprofitis la oportunon resxvabri sian vizagxon per sia vakertuko. Kiam ordo estis restauxrita kaj oni komprenigis al la viro, uzante fortaj esprimoj kaj retoriko, ke la ofendon de Tenesio mono ne povus pardonigi, lia vizagxo alprenis pli seriozan kaj sangvinan koloron kaj la plej proksimaj al li rimarkis ke lia malglata mano tremetis sur la tablo. Li hezitis momenton dum malrapide li remetis la oron en la tolsakon kvazaux ne ankoraux tute prikonsciante la altigitan senton de justeco kiu influis la tribunalon kaj konsternite pro la supozo esti ofertinta malsuficxon da mono. Tiam li turnigxis al la jugxisto, kaj dirante, "Cxi tiu estas solapersona mano, elmetita solapersone kaj sen mia partnero," li riverencis al la jxurio kaj estis retirigxonta kiam la jugxisto lin revokis. "Se vi havas ion por diri al Tenesio, pli bone estus diri tion nun." Unuafoje tiun vesperon la okuloj de la malliberulo kaj lia stranga advokato renkontigxis. Tenesio ridetis, elmontris siajn blankajn dentojn, kaj dirante, "Superludite, oldulo," etendis la manon. La Partnero de Tenesio alprenis gxin en sian, kaj dirante, "Dum mi preterpasis mi nur hazarde eniris por vidi kiel fartas la afero," lasis la manon fali passive kaj aldirinte ke "estas varma nokta," denove sxvabris sian vizagxon per sia vakertuko kaj sen cetera vorto retirigxis. Neniam denove la du viroj renkontigxis vivaj. Cxar la senparalela ofendo de la sxmirmono ofertita al Jugxisto Lincxo--kiu, cxu antauxjugxa, cxu malfortvola, cxu mallargxmensa, restis almenaux nekoruptebla--stabiligis en la menso de tiu mita persono ajnan hezitan decidon pri la sorto de Tenesio; kaj je tagigxo oni marsxigis lin, strecxe garditan, por gxin renkonti cxe la supro de Marlejo-Monteto. Kiel li alfrontis gxin, kiom aplomba li estis, kiel li malkonsentis diri ion ajn, kiom perfektaj estis la arangxoj de la komitato, tio cxio estis raportita siatempe, kun la aldono de averta moralajxo kaj ekzemplo por cxiuj estontaj maliculoj en _Rugxa-Hundo-Klariono_, per ties redaktoro, kiu cxeestis la aferon kaj al kies vigla Anglalingvo mi gxoje direktas la leganton. Sed la beleco de tiu mezsomera mateno, la benita amikeco de tero kaj aero kaj cxielo, la vekita vivo de la liberaj arbaretoj kaj montetoj, la gxoja renovigo kaj la promeso de la Naturo, kaj super cxio, la infinita sereneco kiu entuziasmigis pere de cxiu el tiuj, ne estis raportitaj, malapartenante al la socia leciono. Kaj tamen, kiam la senvalora kaj stulta ago estis plenumita, kaj iu vivo, kun siaj eblecoj kaj respondecoj, forpasis el la misformajxo pendanta svinge inter tero kaj cxielo, la birdoj kantis, la floroj malfermigxis, la suno brilis, tiel gaje kiel antauxe; kaj eble _Rugxa-Hundo-Klariono_ pravis. La Partnero de Tenesio ne enestis la aron cxirkauxantan la minacan arbon. Sed dum la cxeestantoj turnigxis por disigxi, ilia atento direktigxis al la malkutima aspekto de senmova azencxaro haltinta cxeflanke de la vojo. Alproksimigxante, tuj ili rekonis la respektindan Jxaninjon kaj la duradan cxareton kiel havajxojn de la Partnero de Tenesio, utiligatajn de li por forporti teron el sia pretendejo; kaj kelkajn pasxojn pli malproksime la proprietanton mem de la ekipajxo, sidantan sub cervokularbo, forvisxantan la sxviton de sur sia brilanta vizagxo. Responde al iu demando, li diris ke li venis por la korpo de la "forpasxinto", "se tute malgravas al la komitato." Li ne deziris hastigi "ion ajn"; li bonvolis "atendi." Li ne laboris tiun tagon; kaj kiam la sinjoroj ne plu bezonis la "forpasxinton," li forportus lin. "Se estas iuj ajn," li aldiris en sia simpla serioza maniero, "bonvolantaj partopreni en la cer'monio, ili rajtas alveni." Eble estis pro senso de humuro, kiu, kiel me jam sugestis, estis trajto de Sablo-Baro--eble estis pro io ecx pli bona ol tio, sed du trionoj de la lantantoj konsentis tuj pri la invito. Estis tagmezo kiam la kadavro de Tenesio estis liverita en la manojn de lia partnero. Dum la cxaro apudigxis al la fatala arbo, ni konstatis ke gxi enhavis krudan oblongan skatolon--versxajne faritan el sekcio de kluzo--kaj duone plenigitan je arbosxelo kaj pinkvastoj. La cxaro estis cetere ornamita per salikstikajxoj kaj cervokularbaj floretoj. Kiam la korpo estis kusxigita en la skatolo, la Partnero de Tenesio kovris gxin per peco da gudrita dreliko, kaj suprensidigante sin serioze sur la mallargxan antauxsegxon, kun la piedoj sur la timonoj, antauxenpeletis la azeneton. La ekipajxo antauxenigxis malrapide, je tiu deca ritmo kiu estis kutimo cxe Jxaninjo ecx sub malpli solenaj cirkonstancoj. La viroj--duone scivoleme, duone sxerceme, sed cxiuj bonhumore--lauxpromenis apud la cxaro, iuj antaux, iuj iom malantaux la malbela katafalko. Sed cxu pro la mallargxigxado de la vojo cxu pro iu aktuala senso de deco, dum la veturilo preterpasis, la kompanio maldevancigxis duope, tenante la pasxritmon, kaj alie alprenante la eksteran aspekton de ceremonia procesio. Jacxjo Folinzbeo, kiu dekomence ludis funebran marsxon en muta sxajnigo sur imaga trombono, cxesis pro manko de simpatio kaj alttakso--maldisponante eble pri la kapablo de la auxtenta humoristo sin kontentigi gxuante sian propran sxercadon. La vojo lauxiris tra Griza Kanjono, nun vestita en funebra drapirajxo kaj ombroj. La rugxlignoarboj, enterigante siajn mokasenigitajn piedojn en la rugxa tero, staris Indianvice laux la irejo, trenante maldelikatan benon el siaj klinigxantaj brancxoj sur la preterpasantan mortveturilon. Leporo, surprizite en senhelpan malfaradon, sidigxis rektadorse kaj pulsante en la lauxvojaj filikoj dum la funebrantaro preterpasis. Sciuroj hastis atingi sekuran spektadlokon en pli aliaj brancxoj; kaj la blugaroloj, etendante siajn flugilojn, papiliumis avangarde antaux ili gxis tiuj atingis la antauxlimon de Sablo-Baro kaj la solan kabanon de la Partnero de Tenesio. Vidate sub pli favoraj cirkonstancoj, gxi ne estintus gajiga loko. La malpitoreska starejo, la kruda kaj malbela silueto, la malplacxaj detaloj kiuj diferencigas la nestokonstruadon de la Kalifornia ministo, cxiuj cxeestis, dum aldone apudestis la morneco de putrado. Kelkajn pasxojn malproksime estis kruda enfermejo, kiu, en la malmultaj tagoj de la geedza felicxo de la Partnero de Tenesio, rolis kiel gxardeno, sed nun estis superkreskinta je filikoj. Dum ni alproksimigxis ni surprizigxis ekkonsciante ke tio kion ni supozis esti lastatempa entrepreno de kultivado estis rompita tero cxirkaux malfermita tombo. La cxaro estis haltigita antaux la enfermejo, kaj malakceptinte la proponojn de helpo kun la sama mieno de simpla memdependo kiun li jam elmontris tra la tuta afero, la Partnero de Tenesio levis la krudan cxerkon sur sian dorson kaj kusxigis gxin solapersone en la malprofunda tombo. Tiam li najlfermis la tabulon funkciantan kiel kovrilo, kaj suririnte la altajxeton de tero apud gxi, li demetis sian cxapelon kaj visxegis malrapide sian vizagxon per sia vakertuko. Tion la homamaso jugxis preludo de prelego kaj sin arangxis diverspoze sur stumpoj kaj rokegoj, kaj sidis atendante. "Kiam viro kuras libere," komencis diri malrapide la Partnero de Tenesio, "jam dum la tuta tago, kion li faru tute nature? Nu, li hejmenrevenu. Kaj se li estas en malbona kondicxo por hejmenreveni, kion faru lia pli bona amiko? Nu, li hejmenrevenigu lin. Kaj jen estas Tenesio kiu kuris libere gxis nun kaj ni hejmenrevenigas lin post liaj vagiradoj." Li pauxzis kaj alprenis kvarceron, frotis gxin mediteme sur sian manikon kaj pluparolis: "Ne estas la unua fojo kiam mi portis lin surdorse, kiel vi vidis min jxuse. Ne estas la unua fojo kiam mi alportis lin al cxi tiu cxi kabano kiam maleblis al li sin helpi; ne estas la unua fojo kiam mi kaj Jxaninjo atendis lin sur tiu jen monteto kaj alprenis lin kaj tial hejmenigis lin kiam maleblis al li paroli kaj li ne rekonis min. Kaj nun ke jen estas la fina fojo, nu"--li pauxzis kaj frotigis la kvarcon legxere sur sia manikon--"vi vidas, estas iom malfacile por lia partnero. Kaj nun, sinjoroj," li aldonis abrupte, enmanigante sian longtenilan sxovelilon, "la cer'monio finfinigxis; kaj miaj dankoj, kaj la dankoj de Tenesio, al vi por via komplezo." Malagnoskante cxiujn proponojn de helpo, li komencis plenigi la tombon, turnante la dorson al la homamaso, kiu post kelkmomenta hezitado, retirigxis iom post iom. Dum ili transiris la kresteton kiu kasxis Sablo-Baron de vido, kelkaj, rigardante malantauxen, kredis vidi la Partneron de Tenesio, plenumintan sian laboron, sidantan sur la tombo, kun la sxovelilo inter siaj genuoj, dum lia vizagxo estis enteregita en lia rugxa vakertuko. Sed aliaj kontrauxdiris ke je tiu distanco vizagxo kaj vakertuko sin similas unu la alian, kaj la punkto restis sendecido. En la reago sekvinta la febran ekscitigxon de tiu tago, oni ne forgesis la Partneron de Tenesio. Sekreta enketo senkulpigis lin pri kompliceco en la kulpo de Tenesio kaj nur postlasis suspekton pri lia gxenerala mensa sano. Intence Sablo-Baro vizitadis lin kaj liveradis al li diversajn maldelikatajn sed boncelajn komplezojn. Sed ekde tiu tago lia forta sano kaj lia granda potenco sxajnis videble malkreski; kaj kiam la pluva sezono establigxis bone kaj la etaj herberoj komencis apereti el la roka altajxeto sur la tombo de Tenesio, li enlitigxis. Iun nokton, kiam la pinarboj apud la kabano sxanceligxis en la sxtormo kaj trenis siajn maldikajn fingrojn trans la tegmenton, kaj la bruego kaj fluego de la sxvelinta rivero auxdigxis sube, la Partnero de Tenesio levis la kapon de sur la kuseno kaj diris: "Estas la horo iri renkonti Tenesion; mi devas meti Jxaninjon en la cxaron," kaj estus ellitigxinta sen la deteno de sia prizorganto. Baraktante, dauxre li postkuris sian unikan fantazion: "Nu, jen, trankvile, Jxaninjo--trankvile, eta karulino. Kiel malhele estas! Priatentu la vojsulkojn--kaj priatentu ankaux lin, karulino! Foje, vi scias, kiam li estas blindige ebria, li subenfalas rekte sur la vojeton. Dauxrigu vian iradon rekte gxis la pinarbo sur la supro de la monteto. Jen! Tiel mi ja diris!--jen li estas--alvenante cxi tien--tute sola, malebria, kun la vizagxo tute brilega. Tenesio! Partnero!" Kaj tial ili renkontigxis. INFORMO En la duonsovagxa, ofte senlegxa, intermontara Kalifornio de la mez-deknauxjarcento, en malbelaj provizoraj riverbordaj kaj montetdeklivaj kampadejoj, orsercxantoj, pioniroj, fugxintoj, ekzilitoj, vetludistoj, malcxastulinoj, sxtelistoj, murdintoj, kaj ceteraj malhonestuloj kaj aventuruloj penadas kunvivi kaj kunlabori en malfacilegaj fizikaj kaj emociaj kondicxoj. Cxi tie kuragxo kaj pacienco estas cxiutagaj necesajxoj dum bonkoreco kaj malavareco estigxas nur maloftege kiel surprizaj kaj bonvenaj benoj. Uzante realisman, foje naturalisman, ofte ironian stilon kiu iom memorigas Balzakon*, Zolaon* kaj Dikenzon,* Breto Harto* pentras la human estajxon en ties mirinda dualeco--neegala dualeco, bedauxrinde, en kiu boneco kaj malboneco, beleco kaj malbeleco pezas malsame. *Anglalingve: Balzac, Zola, Dickens, Bret Harte Originaj Anglalingvaj titoloj de la noveloj: "The Luck of Roaring Camp," "The Outcasts of Poker Flat," kaj "Tennessee's Partner." *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ DE USONA VERKISTO BRET HARTE *** Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that: • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.” • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works. • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. • You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate. While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate. Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org. This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.