The Project Gutenberg eBook of Ĉe la koro de la tero This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. *** This is a COPYRIGHTED Project Gutenberg eBook. Details Below. *** *** Please follow the copyright guidelines in this file. *** Title: Ĉe la koro de la tero Author: Edgar Rice Burroughs Translator: Gary Mickle Release date: March 12, 2007 [eBook #20802] Language: Esperanto *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ĈE LA KORO DE LA TERO *** Edgar Rice Burroughs Cxe la koro de la Tero Tradukita de Gary Mickle Originala anglalingva titolo: At the Earth's Core. Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle. Cxi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas republikigi gxin profitcele en presita aux alia formo sen la eksplicita konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al: Gary Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aux gmickle[@]nexgo.de. Translation Copyright 2001 by Gary Mickle. This Etext is for private use only. No republication for profit in print or other media may be made without the express consent of the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle[@]nexgo.de. Enhavo Noto de la tradukanto Antauxparolo 1. Al la Eternaj Fajroj 2. Stranga Mondo 3. Novaj Mastroj 4. Dian la Bela 5. Sklavoj 6. Komenco de Hororo 7. Liberigxo 8. La Templo de la Maharoj 9. La Vizagxo de la Morto 10. En Futra Denove 11. Kvar Mortaj Maharoj 12. Postcxaso 13. La Ruzulo 14. En la Gxardeno Edena 15. Reiro al la Tero Noto de la tradukanto Cxi tiu Interreta eldono estas reviziita versio de la traduko, kiu disponeblis rete ekde 2001. La antauxa teksto estis nur parte reviziita Esperanta traduko en tiu stato de relativa kompletigxo, kiun gxi atingis gxis 1997. Partoj de la teksto estis lingve kaj stile mankohavaj. Mi komencis mian tradukon de cxi tiu romano (kiu eldonigxis unuafoje anglalingve en 1922) en 1968, eklerninte Esperanton du jarojn antauxe. Tuj komence, mi intencis nur ekzerci la lingvon. La decido traduki gxuste cxi tiun tekston estis la frukto de maksimume kvinminuta pripensado. Nur post iometa progreso mi igxis pli kaj pli ambicia kaj finfine persistis gxis la fino. Tiam mi flankenmetis la manuskripton, kaj gxi ripozis sur mia librobreto 25 jarojn. Acxetinte komputilon antaux jaroj, mi rememoris gxian ekziston kaj pripensis, ke gxi povus interesi kelkajn homojn, do mi retajpis la tuton sen gxeni min per duma korektado aux reviziado. Iom poste mi tamen zorge reviziis kelkajn partojn, sed tute ne cxion. Sed nun mi faris la plenan revizian laboron, por kiu mi ne havis suficxe da tempo antaux kelkaj jaroj. La romano povus tre placxi al tiuj, kiuj sxatas rapidmovajn aventurrakontojn sen gxisnubaj literaturaj pretendoj, tipaj por tiu gxenro de frutempa sciencfikcio. Ankaux Esperanto-komencantoj povus sxati gxin pro gxuste tiuj kvalitoj. Edgar Rice Burroughs kaj la Pelucidaro-serio La nomo de Edgar Rice Burroughs (1875-1950) estas malpli konata ol tiu de la plej fama figuro de lia literatura kreado, Tarzan, la rolulo de granda romanserio, poste de filmaj kaj komiksaj adaptoj. Liaj tri aliaj grandaj romanserioj estas la marsa, la venusa kaj la pelucidara. _Cxe la koro de la Tero_ estas la unua romano de la pelucidara serio. Lia verkaro sumigxis je 68 romantitoloj. Burroughs naskigxis en ricxa familio en Cxikago kaj trapasis mallongan armean karieron. Geedzigxinte en 1900, lia edzino Emma kaj li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio vivis preskaux en malricxeco. Burroughs ofte sxangxis la laborlokon. Lia vivstato plibonigxis, kiam li 35-jara komencis verki por popularaj fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis _Sub la lunoj de Marso_, ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la faman _Tarzan de la simioj_, kaj jam en la posta jaro li povis fondi propran eldonejon. Komence de la 20-aj jaroj li verkis mezume tri romanojn jare por povi pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi siajn malbonajn financajn investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris kiel militraportisto en la suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en 1950. Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs krude verkitaj kaj sxablonecaj--li ja mem diris iam al intervjuanto, ke li ne trompas sin pri la "beletraj" kvalitoj de sia verkaro--ili facile ensorcxas legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun aklamis verkistoj kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane Goodall, zoologino, kiu esploris la grandajn simiojn de Afriko, atribuis sian unuan junagxan fascinon pri sia estonta esplortemo al la Tarzan-libroj. La "simiohomo" Tarzan efektive igxis parto de la populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile povus imagi. La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn, kiuj laux la hodiauxa jugxo estas ne tre "politike gxustaj" kaj foje rasismaj. Neblankuloj ne cxiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazaux memkompreneblajxo, kaj la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn de antaux kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan mondrigardon kaj la socitipajn antauxjugxojn de siaj usonaj samtempuloj--kaj tiuj antauxjugxoj estas multloke kvazaux palpeblaj por legantoj. En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas _Cxe la koro de la Tero_, la maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo gxis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaux milionoj da jaroj, sed ankaux civilize sxtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la kavajxo. La du novalvenintoj baldaux rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi gxin elsub la maharoj, venigante gxin al gxia lauxrajta loko pinte de la specioj. ANTAUxPAROLO Unue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos cxi tiun historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivajxo mia, en kiu, kirasite per naiva fido, mi sengxene rakontis gxian esencon al membro de la Regxa Geologia Societo okaze de mia lasta vojagxo al Londono. Certe sxajnus al vi, kvazaux oni kaptis min cxe tiel abomena krimo kiel la sxtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo[1] aux la venenado de la kafo de lia Mosxto la Regxo. La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciigxis antaux ol mi atingis la duonon--nur tio savis lin de eksplodigxo--kaj miaj revoj pri honora membreco en la Societo, oraj medaloj kaj nicxo en la Glorhalo forvaporigxis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta tenigxo. Sed mi kredas la historion, kaj ankaux vi kredus, kaj ankaux la klerulo de la Regxa Geologia Societo kredus, se vi ambaux povus auxdi gxin el la busxo de tiu viro, kiu rakontis gxin al mi. Se vi estus vidinta, kiel mi, la fajron de veremo en tiuj grizaj okuloj, auxdinta la tonon de sincero en tiu mallauxta vocxo, sentinta la kortusxecon--ankaux vi kredus. Vi ne bezonus la definitivan pruvon, kiun mi vidis: la bizaran ramforinko-similan beston, kiun li kunportis el la interna mondo. Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, cxe la rando de la granda Sahara Dezerto. Li staris antaux kaprofela tendo meze de areto da daktilpalmoj cxe eta oazo. Araba tendaro kun ok aux dek tendoj staris proksime. Mi estis en Afriko por cxasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du dezertidoj; mi estis la sola "blankulo". Dum ni proksimigxis al la punkto de verdajxo, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj scivoleme rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano. Ekvidinte min, li rapidis antauxen por renkonti nin. "Blankulo!" li ekkriis. "Lauxdon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin rigardas, esperante, sed ankaux dubante, ke cxi-foje venas blankulo. Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?" Kaj kiam mi respondis, li sxanceligxis kvazaux batite rekte sur la vizagxon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin apogi. "Ne povas esti!" li kriis post momento. "Ne povas esti! Diru, ke vi malpravas aux ke vi nur sxercas." "Mi diras al vi la veron, mia amiko," mi respondis. "Kial mi trompus aux provus trompi nekonaton pri tia banalajxo kiel la dato?" Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo. "Dek jaroj!" li murmuris finfine. "Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis apenaux pli ol unu!" Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion--tiun, kiun mi kiel eble plej fidele ripetas, laux mia memoro, al vi. Subnoto [1] la Turo de Londono. 1-a cxapitro AL LA ETERNAJ FAJROJ Mi naskigxis en Connecticut[2] antaux proksimume tridek jaroj. Mia nomo estas David Innes. Mia patro estis ricxa minejposedanto. Li mortis, kiam mi estis deknauxjara. Laux lia testamento mi post la plenagxigxo ricevos lian tutan havajxon, kondicxe ke dum la antauxaj du jaroj mi diligente dedicxu min al la heredota granda firmao. Mi faris cxion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de mia patro--ne pro la heredajxo, sed cxar mi amis kaj honoris mian patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj, cxar mi volis ekkoni cxiun detalon de la negoco. Tiam Perry interesis min pri sia inventajxo. Li estis maljunulo, kiu dedicxis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de mehxanika subtera borveturilo. Kiel distrajxon li studis paleontologion. Mi studis liajn planojn, auxskultis liajn argumentojn, ekzamenis lian funkciantan prototipon--kaj, konvinkite, mi disponigis la necesajn monrimedojn por konstrui plenampleksan, praktikan borveturilon. Mi ne klarigos nun la detalojn de gxia konstruo; gxi kusxas en la dezerto, proksimume du mejlojn[3] for. Morgaux vi eble volos rajdi tien por vidi gxin. Simple dirite, gxi estas sxtala cilindro cent futojn[4] longa, artikizita, por ke gxi tordigxu kaj turnigxu tra solida roko, se necese. Cxe unu ekstremo estas potenca borilo funkciigita de motoro, kiu laux Perry produktas pli da potenco je la kuba colo[5] ol iu ajn alia motoro produktas je la kuba futo. Mi memoras liajn pretendojn, ke la motoro sola povus enorme ricxigi nin--ni intencis publike konatigi la tutan aferon post la sukceso de nia unua sekreta elprovo--sed Perry neniam revenis de tiu prova vojagxo, kaj mi revenis nur post dek jaroj. Mi memoras la sortodecidan nokton, kvazaux gxi estus la hierauxa, en kiu ni intencis elprovi la praktikecon de tiu mirinda inventajxo. Estis preskaux noktomeze, kiam ni iris al la alta turo, en kiu Perry estis konstruinta sian "feran talpon", kiel li sxatis nomi gxin. Gxia granda nazo ripozis sur la nuda tero. Ni trapasis la pordojn de la ekstera blendo, sekure fermis ilin, trapasis al la kajuto en la interna cilindro, kiu entenis la regadmehxanismon, kaj sxaltis la elektrajn lampojn. Perry rigardis al sia generatoro; al la grandaj rezervujoj, kiuj tenis la vivdonajn hxemiajxojn, per kiuj li produktos fresxan aeron por anstatauxi tiun, kiun ni foruzos spirante; al siaj mezurinstrumentoj, kiuj registros temperaturojn, rapidecon, distancon, kaj kiuj analizos la trapasatajn rokajxojn. Li provis la stirilon kaj superrigardis la fortajn dentradojn, kiuj transdonos mirindan rapidecon al la giganta borilo cxe la nazo de lia stranga veturilo. Niaj segxoj, en kiujn ni zonis nin, estis tiel fiksitaj sur transversaj stangoj, ke ni sidus ekvilibre, egale cxu la masxino plugus vojon malsupren en la internajxon de la Tero, cxu gxi movigxus horizontale lauxlonge de granda karbvejno, aux cxu gxi suprenirus vertikale al la suprajxo. Finfine cxio pretis. Perry klinis sian kapon kaj pregxis. Dum momento ni silentis, kaj tiam la mano de la maljunulo ekkaptis la sxaltostangon. Eksonis timiga mugxego sub ni--la giganta framo tremis kaj vibris--auxdigxis ekbruego, kiam la mola grundo ekpasis tra la kavajxo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponigxis malantaux ni. Ni ekiris! La bruo estis surdiga. Estis terura sento. Dum plena minuto nek li nek mi povis fari ion alian ol krocxigxi per la proverba malespero de dronanto al la teniloj de niaj balancantaj segxoj. Tiam Perry jxetis rigardon al la termometro. "Aj!" li kriis, "ne povas esti--rapide! Kion montras la distancometro?" Tio kaj la rapidometro estis cxe mia flanko de la kajuto, kaj dum mi turnigxis por kontroli, mi povis vidi Perry murmuranta. "Altigxo je ses gradoj[6]--ne eblas!" kaj poste mi vidis lin timplene tiregi je la stirilo. Kiam mi fine trovis la etan montrilon en la obskuro, mi ekkomprenis la videblan eksciton de Perry, kaj mia koro sinkis. Sed kiam mi parolis, mi kasxis la timon, kiu hantis min. "Estos jam sepcent futoj, Perry," mi diris, "antaux ol vi povos turni gxin horizontalen." "Vi devos helpi min, knabo," li respondis, "cxar mi mem ne povas ecx moveti gxin el la vertikala pozicio. Dio permesu, ke nia kuna forteco estu egala al la tasko, cxar alie ni certe pereos." Mi serpentumis al la flanko de la maljunulo, ne dubante, ke la granda rado tuj cedos al la potenco de miaj junaj kaj viglaj muskoloj. Kaj mia kredo ne estis nura egoismo, cxar miaj kamaradoj cxiam trovis mian korpon tre enviinda. Kaj gxuste tial gxi fortigxis pli ol la naturo intencis, cxar mia komprenebla fiero pri mia granda forteco igis min prizorgi kaj fortigi miajn muskolojn kaj korpon per cxiu ebla rimedo. Per boksado, futbalo kaj bazopilko mi trejnis min ek de la infaneco. Do kun la plej granda memfido mi ekkaptis la grandan feran radrondon; sed kvankam mi uzis cxiun uncon de mia forto, mia plej granda peno estis tiel senefika kiel tiu de Perry--la ilo tute ne movigxis--la malvarma kaj senesperiga terurajxo, kiu tenis nin rekte sur la vojo al la morto! Fine mi cxesigis la senefikan lukton kaj sen parolo reiris al mia sidloko. Ne necesis vortoj--almenaux al mi nenio sxajnis direnda, kvankam Perry eble dezirus pregxi. Kaj mi estis tute certa, ke li deziros, cxar li neniam preterlasis okazon fari pregxon. Li pregxis, kiam li vekigxis, li pregxis antaux ol mangxi, li pregxis post la mangxo kaj nokte, antaux ol enlitigxi, li pregxis denove. Intertempe li ofte trovis aliajn okazojn pregxi, ecx kiam la motivo sxajnis iom dubinda laux mia mondeca vidpunkto--nun, kiam li estis baldaux mortonta, mi antauxvidis kun granda certeco veran orgion de pregxado, se decas per tia metaforo aludi agon tiel solenan. Sed je mia mirego mi malkovris, ke, kiam la morto rigardacxis en lian vizagxon, Abner Perry transformigxis en novan personon. El lia busxo eliris ne pregxoj, sed klara rivero de nemoderigitaj blasfemoj, cxiuj direktitaj kontraux tiu kviete obstina mehxanismo. "Sxajnas al mi, Perry," mi riprocxis, "ke viro de via pretendita pieco preferus pregxi ol blasfemi, kiam la morto proksimigxas." "Morto!" li kriis. "Cxu tio cxagrenas vin? Nia morto estas sensignifa, kompare kun la perdo, kiun la mondo devos suferi. Sciu, David, ke per tiu cxi fera cilindro ni elmontris eblecojn, pri kiuj la scienco apenaux ecx revis. Ni utiligis novan principon, kaj per gxi ni donis al masiva peco de sxtalo la potencon de dekmil viroj. La estingigxo de du homaj vivoj interne de la Tero tute ne estas komparebla kun la mondotragedio, kiu entombigos en la interno de la Tero la eltrovajxojn, kiujn mi faris kaj elprovis en la sukcesa konstruo de la masxino, kiu portas nin pli kaj pli proksimen al la eternaj fajroj de la centro de la Tero." Mi ne hezitas konfesi, ke mi pli multe maltrankviligxis pri nia propra sorto ol pri ia eventuala perdo suferota de la mondo. La mondo almenaux nenion scius pri sia perdo, dum al mi la afero estis reala kaj terura. "Kion ni faru?" mi demandis, maskante mian cxagrenon per malalta kaj firma vocxo. "Ni povus halti cxi tie kaj morti de sufokigxo, kiam malplenigxos niaj aer-rezervujoj," respondis Perry, "aux ni povus dauxrigi antauxen kun la eta espero, ke ni baldaux suficxe devojigos la borveturilon el gxia vertikala pozicio, por ke ni iru laux la arko de granda cirklo, kio finfine revenigus nin al la tersuprajxo. Se ni sukcesos je tio antaux ol atingi la tre altan temperaturon de la interno, ni eble savigxos. Laux mia opinio, povas esti unu sxanco de sukceso kontraux kelkaj milionoj, ke ni malsukcesos--se ni dauxrigos antauxen, ni mortos pli rapide, sed ne malpli certe ol se ni sidos senfare, atendante la torturon de malrapida kaj terura morto." Mi ekrigardis la termometron. Gxi montris 110 gradojn. Kaj dum ni parolis, la fortega fera talpo boris pli ol mejlon plu en la rokon de la Tera krusto. "Ni dauxrigu, do," mi respondis. "Kun cxi tiu rapideco baldaux venos la fino. Vi neniam informis min, ke la rapideco de la masxino estos tiel alta, Perry. Cxu vi sciis?" "Ne," li respondis. "Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, cxar mi ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia generatoro. Sed mi kredis, ke ni movigxos po proksimume kvincent jardojn[7] hore." "Kaj ni movigxas po sep mejlojn hore," mi konkludis por li, rigardante la distancometron. "Kiel dika estas la krusto de la Tero, Perry?" mi demandis. "Ekzistas preskaux tiom da konjektoj, kiom geologoj," li respondis. "Oni taksas gxin je tridek mejloj, cxar la interna varmeco, kiu pliigxas po proksimume unu gradon je cxiu sesdek- aux sepdekfuta profundigxo, suficxus por fandi la plej fandimunajn substancojn je tiu distanco sub la tersuprajxo. Sed alia supozas, ke la fenomenoj de precesio kaj nutacio postulas, ke la Tero, se gxi ne estas tute solida, devas havi kruston dikan je pli ol okcent mejloj. Do jen. Vi povas elekti." "Kaj se gxi montrigxos solida?" mi demandis. "Estos al ni finfine egale, David," respondis Perry. "En la plej bona okazo suficxos nia fuelo por tri- aux kvartaga veturado, dum ne restos aero pli ol tri tagojn. Ambaux, do, ne suficxos por sendangxere travojagxi okmil mejlojn da roko al la antipodo." "Se la krusto estas suficxe dika, ni fine haltos inter sescent kaj sepcent mejloj sub la tersuprajxo; sed dum la lastaj cent kvindek mejloj ni estos kadavroj. Cxu gxuste?" mi demandis. "Tute, David. Cxu vi timas?" "Mi ne scias. Cxio okazis tiel subite, ke sxajne nek vi nek mi komprenas la veran terurecon de nia situacio. Mi devus esti timigita gxis paniko; tamen mi ne estas. Kredeble, la sxoko estis tiel granda, ke gxi multe obtuzigis niaj sentojn." Denove mi turnis min al la termometro. La hidrargo altigxis pli malrapide. Nun la temperaturo estis nur 140-grada, kvankam ni jam penetris gxis preskaux kvarmejla profundeco. Mi informis Perry, kaj li ridetis. "Almenaux ni frakasis unu teorion," li diris nur, kaj tiam li denove komencis blasfemi per pitoreskaj vortoj pri la stirilo. Unufoje mi auxdis piraton blasfemi, sed ties plej bonaj klopodoj estis tiuj de amatoro kompare kun la science majstreca fiparolo de Perry. Denove mi penis movi la stirilon, sed estis kvazaux mi provus svingi la Teron mem. Je mia propono Perry malsxaltis la generatoron, kaj kiam ni haltis, mi denove supermezure elversxis mian tutan forton por movi la ilon ecx la dikecon de haro--sed la klopodo estis tiel senfrukta kiel tiu farita dum nia plenrapideca veturo. Mi malgaje balancis la kapon kaj montris la funkciigilon. Perry tiris kaj ni denove ekplongxis malsupren en la eternecon po sep mejlojn hore. Ni sidadis kun la okuloj kvazaux gluitaj al la termometro kaj la distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altigxis, kvankam la 145-grada temperaturo estis preskaux neeltenebla en la mallargxaj limoj de nia metala malliberejo. Proksimume tagmeze, alie dirite, dekdu horojn post la komenco de tiu bedauxrinda vojagxo, ni jam boris gxis profundeco de 84 mejloj, kie la hidrargo montris 153 gradojn. Perry komencis denove esperi, kvankam el kiu fonto li povis cxerpi ian ajn optimismon, mi ne povis konjekti. Anstataux blasfemi, li nun kantis--mi ekkredis, ke la premo de la situacio fine damagxas lian psikon. Dum la lastaj horoj ni ne parolis, krom kiam li foje petis de mi ciferojn, kiujn montris la metroj, kaj kiam mi respondis. Mia cerbo plenigxis de vanaj bedauxroj. Mi rememoris plurajn farojn el mia pasinteco, pro kiuj mi felicxus havi kelkajn jarojn pli por regajni mian honoron. Ekzemple, mi rememoris la okazajxon en la Latin Commons cxe Andover[8], kiam Calhoun kaj mi metis pulvon en la fornon--kio preskaux mortigis unu el la mastroj. Kaj ankaux--sed kial maltrankviligxi? Mi estis baldaux mortonta kaj pagonta por tiaj aferoj kaj por kelkaj aliaj. La varmeco jam suficxis, por ke mi anticipu tion, kio venos. Se plialtigxus la temperaturo kelkajn gradojn, mi sentis, ke mi perdos la konscion. "Kion montras la metroj nun, David?" la vocxo de Perry interrompis miajn malgajajn pensojn. "90 mejlojn kaj 153 gradojn," mi respondis. "Ha! Ni bone disbatis tiun teorion pri la tridekmejla krusto, cxu ne?" "Kaj cxu tio iel helpos nin?" mi regrumblis. "Sed mia amiko," li dauxrigis, "cxu tiu temperaturo nenion signifas al vi? Gxi ne altigxis dum ses mejloj. Pripensu tion, junulo!" "Jes, mi pripensas," mi respondis, "sed kiam nia aerprovizo elcxerpigxos, cxu gravos, cxu la temperaturo estas 153-grada aux 153.000-grada? Ni estos same mortaj, kaj krome, neniu scios." Sed mi devas konfesi, ke pro iu neklarigebla kialo la sensxangxa temperaturo ja fakte renovigis mian velkantan esperon. Kion mi esperis, estas neklarigebla. Kiel Perry penis klarigi, la malpruvo de pluraj tre precizaj kaj kleraj sciencaj hipotezoj montris, ke ni ne povas antauxvidi, kio atendos nin en la interno de la Tero; do kial ne esperi pri io bona, almenaux gxis nia morto--kiam ni ne plu bezonus esperon por esti felicxaj. Tio estis tre bona kaj logika rezonado, do mi gxin akceptis. Cent mejlojn subtere la temperaturo _jam falis al 152,5 gradoj_. Kiam mi tion anoncis, Perry etendis siajn brakojn por min cxirkauxpremi. Ek de tiam, gxis la tagmezo de la dua tago, la temperaturo konstante malpliigxis. Baldaux gxenis min la malvarmeco, kiu igxis same netolerebla kiel la antauxa varmego. Kiam ni atingis la profundecon de ducent kvardek mejloj, preskaux sveniga amoniaka haladzo atakis niajn nazojn, kaj la termometro registris -10 gradojn. Preskaux du horojn ni suferis tiun morde intensan malvarmon, gxis proksimume 245 mejloj sub la tersuprajxo, kiam ni eniris tavolon de solida glacio, kie la hidrargo rapide altigxis gxis nulo. Dum la postaj tri horoj ni trapasis 10 mejlojn da glacio, finfine enirante alian serion de amoniakozaj tavoloj, kie la hidrargo denove falis al -10 gradoj. Malrapide gxi altigxis denove, gxis ni konvinkigxis, ke ni fine proksimigxas al la fandita terinterno. Je 400 mejloj la temperaturo atingis 153 gradojn. Febre mi rigardadis la termometron. Malrapide la hidrargo altigxis. Perry jam cxesis kanti kaj nun pregxis. Niaj esperoj jam ricevis tian mortfrapon, ke la malrapide pliigxanta varmeco sxajnis al niaj skuitaj mensoj multe pli granda ol gxi vere estis. Dum la posta horo mi atentis la supreniron de tiu senkompata kolono de hidrargo, gxis je 410 mejloj gxi montris 153 gradojn. En preskaux senspira strecxeco ni nun komencis rigardadi la ciferojn. 153 gradoj estis la maksimuma temperaturo renkontita super la glacia tavolo. Cxu nun gxi denove haltos, aux cxu dauxros la senkompata altigxo? Ni sciis, ke estas nenia espero; tamen, plenaj de energia vivpersisto, ni malcedeme esperadis, kvankam ni sciis, ke nia espero estas vana. La aer-rezervujoj jam estis preskaux malplenaj. Kio restis el la karega oksigeno, apenaux suficxis por vivteni nin dum 12 horoj. Sed cxu tiam ni ecx vivos? Cxio sxajnis al mi nekredebla. Je 420 mejloj mi denove faris kontrolon. "Perry!" mi vokis. "Perry! Gxi falas! Gxi falas! Estas 152 gradoj denove!" "Ahx!" li kriis. "Kion gxi povus signifi? Cxu eble la kerno de la Tero estas malvarma?" "Mi ne scias, Perry," mi respondis, "sed dank' al Dio, se mi devas morti, mi ne mortos per fajro--nur tion mi timis. Mi povas fronti kian ajn morton, nur ne tian." Malsupren, malsupren falis la hidrargo, gxis gxi indikis la saman temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersuprajxo, kaj tiam ni subite eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua. Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis la aerprovizon. Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturnigxon, kaj miaj membroj igxis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia segxo. Li skuis sin kaj denove rektigxis. Tiam li turnigxis al mi. "Adiaux, David," li diris, "jam venis la fino," kaj tiam li ridetis kaj fermis la okulojn. "Adiaux, Perry, kaj bonsxancon!" mi respondis, ridetante al li. Sed mi luktis kontraux tiu terura dormemo. Mi estis tre juna--mi ne volis morti. Unu horon mi batalis kontraux la kruele proksimigxanta morto, kiu atakis min de cxiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno, kaj dum iom da tempo tio vivtenis min. Versxajne unu horon post la senkonsciigxo de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos dauxrigi la neegalan lukton kontraux la neeviteblo. Per mia lasta flagretanta konscio mi mehxanike turnigxis al la distancometro. Gxi montris veturitan distancon de precize kvincent mejloj--kaj tiam la granda masxino subite ekhaltis. Cxesis la tondra klakado de la rokajxo retrojxetata tra la spaco inter la ekstera blendo kaj la interna cilindro. La furioza turnigxado de la giganta borilo evidentigis, ke gxi libere funkciadas en _aero_--kaj tiam min fulmobatis alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis _super_ ni. Tiam mi ekmemoris, ke gxi direktigxis supren, de kiam ni trapasis la glacian tavolon. Ni turnigxis en la glacio kaj poste kuris supren al la terkrusto. Dank' al Dio! Ni estis ekster dangxero! Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro realigxis--fluego da fresxa aero versxigxis en la feran kajuton. Tiu ago lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion. Subnotoj [2] sxtato en la nord-oriento de Usono. [3] 1 mejlo = 1,61 km. [4] 1 futo = 0,304 m. [5] 1 colo = 2,54 cm. [6] [farenhejta] grado: 32 F. = 0 C.; 212 F. = 100 C. [7] jardo: 0,917 m. [8] Andover: urbeto en la nordorienta usona sxtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn. 2-a cxapitro STRANGA MONDO Mi estis senkonscia apenaux pli ol momenton, cxar kiam mi plongxofalis de la trabo, al kiu mi krocxigxis, mi koliziis kun la planko de la kajuto, kaj la frapego rekonsciigis min. Mi zorgis unue pri Perry. Mi abomenis pensi, ke li povus morti tuj antaux la sojlo al savigxo. Desxirante lian cxemizon, mi metis mian orelon al lia brusto. Mi preskaux ekploris pro trankviligxo--lia koro batis tute konstante. Cxe la akvorezervujo mi trempis mian posxtukon kaj vigle frapis gxin kelkfoje kontraux liaj frunto kaj vizagxo. Post momento li min rekompencis per la levo de siaj palpebroj. Dum iom da tempo li kusxis grandokula kaj senkomprena. Tiam lia skuita menso malrapide reordigxis, kaj li eksidis, flarante la aeron kun mirega mieno. "David," li kriis fine, "jen aero, tiel certe kiel mia vivo. Sed kion signifas tio? Kie en la mondo ni estas? Kio okazis?" "Gxi signifas ja, ke ni reatingis la suprajxon de la Tero, Perry," mi kriis, "sed mi ne scias gxuste kie. Mi ankoraux ne malfermis la pordon. Mi estis tro okupita per via revivigo. Je Dio, homo, vi preskaux maltrafis vian savigxon!" "Vi diris, ke ni reatingis la suprajxon, David? Kiel tio povas esti? Dum kiom da tempo mi estis senkonscia?" "Ne longe. Ni turnigxis en la glacia tavolo. Cxu vi ne memoras la subitan turnigxon de niaj segxoj? Ek de tiam la borilo estis super ni anstataux sub ni. Ni ne rimarkis gxin tiam, sed nun mi gxin memoras." "Cxu vi diras, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, David? Ne eblas. La borveturilo ne povas turnigxi, se io ne devojigas la nazon. Se io devojigus la nazon--iu ekstera forto aux rezisto--la stirilo movigxus reage. La stirilo tute ne movigxis ek de nia starto, David. Vi scias tion." Mi ja sciis tion; sed jen la borilo hurlante turnigxadis en la aero, kaj ampleksaj kvantoj da aero versxigxis en la kajuton. "Ne eblas, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, Perry, tion ni ambaux scias," mi respondis; "sed restas la fakto, ke ni faris gxin, cxar jen ni estas, denove sur la suprajxo de la Tero, kaj nun mi eliros por eltrovi gxuste kie." "Prefere atendu gxis la mateno, David--versxajne estas noktomezo nun." Mi ekrigardis la kronometron. "La dekdua horo kaj duono. Sepdek du horojn ni vojagxis, do estus noktomeze nun. Sed malgraux tio mi intencas rigardi la benitan cxielon, kiun revidi mi ne plu auxdacis esperi," kaj tion dirinte, mi levis la riglostangojn de la interna pordo kaj svingis gxin malferme. La interblendejo entenis grandan kvanton da loza grundo, kiun mi devis forsxoveli por povi atingi la duan pordon en la ekstera blendo. Post mallonga tempo mi forigis suficxe da grundo kaj rokajxo al la planko de la kajuto por malkovri la eksteran pordon. Perry staris tuj malantaux mi, kiam mi jxetis gxin malferme. Gxia supra duono estis super la tersuprajxo. Kun surprizita mieno mi turnigxis kaj alrigardis Perry--hela taglumo estis ekstere! "Sxajnas, ke iel fusxigxis aux niaj kalkuloj aux la kronometro," mi diris. Perry kapneis--strange mienis liaj okuloj. "Ni rigardu tra la pordon, David," li kriis. Kune ni elpasxis kaj ekstaris, silente rigardante pejzagxon samtempe groteskan kaj belan. Antaux ni malalta kaj ebena strando etendigxis al silenta maro. Tiel malproksime kiel ni kapablis vidi, sennombraj insuletoj punktis la akvosuprajxon--kelkaj el ture altega, nuda, granita rokajxo--aliaj ornamitaj per splenda garnajxo de tropikaj plantoj, miriade stelumitaj per la majesta bunteco de brilkoloraj floroj. Malantaux ni kreskis tenebra kaj neloga arbaro el gigantaj arbecaj filikoj intermiksitaj kun plantspecoj pli tipaj je tropika praarbaro. Grandegaj grimpoplantoj pendis kurbitaj inter la arboj, kaj densaj subkreskajxoj kovris implikitan amason da falintaj trunkoj kaj brancxoj. Cxe la rando de la arbaro ni vidis tiun saman splendoran buntecon de sennombraj floroj, kiuj ornamis la insulojn, sed en la ombroj cxio sxajnis funebre malluma kaj malgaja. Kaj sur cxion la tagmeza suno disjxetis tra la sennuba cxielo siajn varmradiojn. "Kie sur la Tero ni estas?" mi demandis, turnante min al Perry. Dum kelkaj sekundoj la maljunulo ne respondis. Li staris kun la kapo klinita, en profunda pensado. Sed fine li ekparolis. "David," li diris, "Mi ne estas tute certa, ke ni estas _sur_ la Tero." "Kion vi diras, Perry?" mi kriis. "Cxu eble ni mortis kaj eniris la paradizon?" Turnigxante kun rideto, li fingromontris la nazon de la borveturilo, kiu elstaris el la tero malantaux ni. "Sen tio, David, mi povus kredi, ke ni vere venis al la lando trans la Stikso. Sed la borveturilo malpruvas tiun teorion--gxi certe ne povus iri en la cxielon. Tamen, mi pretas allasi, ke ni vere atingis alian mondon ol tiun de nia gxisnuna vivo. Se ni ne estas _sur_ la Tero, ni ja povas kredi, ke ni estas _en_ gxi." "Eble ni revenis tra la terkrusto kaj elvenis sur iun tropikan insulon de la Antiloj," mi sugestis. Perry denove skuis sian kapon. "Ni scios pli poste, David," li respondis, "kaj intertempe, ni esploru la marbordon--ni eble trovos indigxenon, kiu informos nin." Dum ni marsxis laux la strando, Perry penseme rigardadis la akvon. Estis evidente, ke li luktas kontraux grandega enigmo. "David," li diris subite, "Cxu vi rimarkas ion strangan pri la horizonto?" Dum mi rigardis, mi ekkomprenis, kial la pejzagxo hantis min ek de la unua vido per aludo de strangeco kaj nenatureco--_tute mankis horizonto_! Tiel malproksimen kiel ni kapablis vidi, etendigxis la maro, kaj el la akvo videbligxis etaj insuloj, el kiuj la malproksimaj etis kiel makuletoj; sed cxiam fone de tiuj estis la maro, tiel ke, lauxsxajne, ni rigardas _supren_ al la plej malproksima per la okulo videbla punkto. Fine, cxio nebuligxis en la foreco. Videbla estis neniu klara horizontala linio, kiu montris la kurbigxon de la terglobo for de la vidlinio. "Mi ekkomprenas gravan aferon," dauxrigis Perry, elposxigante sian horlogxon. "Mi kredas, ke mi parte solvis la enigmon. Estas nun la dua horo. Kiam ni eliris de la borveturilo, la suno estis rekte super ni. Kaj kie gxi estas nun?" Mi rigardis supren kaj trovis la brilegan sferon ankoraux en la sama loko--en la centro de la cxielo. Kaj kia suno! Mi apenaux rimarkis gxin antauxe. Gxi estis almenaux trioble pli granda ol la suno, kiun mi gxis tiam konis, kaj gxi sxajnis tiel proksima, ke vidante gxin, oni kredis sin kapabla tusxi gxin per etendo de la brako. "Je Dio, Perry, kie ni estas?" mi demandis. "Cxio cxi incitas miajn nervojn." "Mi kredas povi diri kun plena certeco, David," li ekparolis, "ke ni estas--" sed li ne parolis plu. De malantaux ni cxe la borveturilo, venis la plej tondra teruriga mugxo, kiu iam trafis miajn orelojn. Unumense, ni turnigxis por vidi tion, kio eligis tiun timigan bruegon. Se ankoraux restis en mia kapo la ideo, ke ni estas sur la Tero, la vidajxo, kiu trafis miajn okulojn, tute forvaporigis gxin. El la arbaro venis kolosa bestego, kiu multe similis urson. Gxi estis gxuste tiel granda kiel la plej granda elefanto, kaj gxiaj antauxpiedoj estis armitaj per fortikaj ungegoj. Gxia nazego pendis preskaux futon sub gxia malsupra makzelo, kiel rudimenta rostro. Densaj, hirtaj haroj kovris la gigantan korpon. Terure mugxante, gxi trenis sin al ni per peza, malrapida troto. Mi turnigxis al Perry por proponi, ke ni eble sercxu pli agrablan restadejon--evidente Perry jam ekhavis tiun ideon, cxar li estis jam cent pasxojn for, kaj cxiusekunde liaj mirindaj saltoj pliigis la distancon. Neniam antauxe mi sciis, kian neuzitan kurkapablon la maljuna sinjoro posedas. Mi vidis, ke li celas parton de la arbaro, kiu disbrancxigxis al la maro, ne malproksime de la loko, kie ni antauxe staris, kaj cxar la fortega besto, kiu tiom ekvigligis Perry, dauxre proksimigxis al mi, mi postsekvis Perry, kvankam per malpli peniga rapideco. Estis evidente, ke la enorma besto, kiu nin ekcxasis, ne posedas korpon tauxgan por rapida kurado, do sxajnis al mi necese nur atingi la arbojn suficxe malproksime antaux gxi por povi forgrimpi de la dangxero sur iun grandan brancxon, antaux ol gxi alvenos. Malgraux nia dangxera situacio, mi ne povis ne ridi pri la freneze rapidaj penadoj de Perry, kiu klopodis rifugxi en la malsuprajn brancxojn de la jam atingitaj arboj. La unuaj dekkvin futoj de la arbotrunkoj estis nudaj--almenaux cxe tiuj arboj, kiujn Perry provis suprengrimpi, cxar la azildona aspekto de la pli grandaj el tiuj arbgigantoj evidente logis lin. Dekfoje li ekgrimpis supren, tiel rapide kiel granda kato, sed cxiufoje li refalis de la trunko teren, kaj post cxiu tia malsukceso li terurigite ekrigardis super sian sxultron al la proksimigxanta bestego, samtempe eligante timplenajn kriojn, kiuj ehxis tra la morna arbaro. Fine li ekvidis grimpoplanton same dikan kiel manradikon, kaj kiam mi atingis la arbaron, li jam rapidege suprengrimpis sur gxi, manon super mano. Li jam preskaux atingis la plej malaltan brancxon de la arbo, el kiu pendis la grimpoplanto, kiam gxi sxirigxis pro lia pezo, kaj li barakte falis antaux miajn piedojn. Lia malbona sxanco ne plu amuzis min, cxar la besto jam tro proksimis al ni. Kaptante Perry je la sxultro, mi starigis lin per unu tiro, kaj rapidante al pli malgranda arbo, kiun Perry povis facile cxirkauxteni per siaj brakoj kaj kruroj, mi levis lin tiel alten kiel eble, kaj tiam mi lasis lin al sia sorto, cxar ekrigardo super mian sxultron montris, ke la terura besto jam preskaux atingis min. Mi savigxis nur pro la grandeco de la besto. Gxia grandegeco faris gxin tro lanta por povi konkuri kontraux la viglo de miaj junaj muskoloj, do mi kapablis salti flanken, antaux ol la malvigla menso de la besto povis redirekti gxin al mia postsekvo. La tiel akiritaj kelkaj sekundoj ebligis, ke mi sendifekte rifugxu en la brancxojn de arbo kelkajn pasxojn for de tiu, en kiu Perry trovis havenon. Cxu mi diris, ke mi sendifekte rifugxis? Tiam mi kredis, ke ni estas tute ekster dangxero, kaj ankaux Perry tion kredis. Li levis sian vocxon pregxe, por danki Dion pri nia savigxo, kaj li jxus finis ian peanon de danko, ke la besto ne kapablas grimpi en arbojn, kiam sen averto gxi bauxmis malantaux li sur la vostego kaj la postpiedoj kaj etendis siajn timinde armitajn piedojn gxis la brancxo, sur kiu li kusxis. Gxian samtempan mugxon preskaux tute dronis la timokrio de Perry, kiu preskaux enfalis la fauxkan busxegon sub si, cxar li tiel subite ekimpetis por foriri de la dangxera brancxo. Kun profunda sopiro de trankviligxo mi vidis lin sendifekte atingi pli altan brancxon. Kaj tiam la besto faris ion, kio denove glaciigis min pro teruro. Kaptante la arbotrunkon per siaj potencaj antauxpiedoj, gxi tiris tiun malsupren per la tuta pezego de sia granda masiveco kaj per la tuta nerezistebla potenco de siaj fortegaj muskoloj. Malrapide, sed konstante, la trunko komencis kurbigxi al la bestego. Colon post colo, li suprenmetis la piedojn, dum la arbo pli kaj pli forklinigxis de sia vertikala pozicio. Perry alkrocxigxis, klakigante siajn dentojn pro teruro. Pli kaj pli alten en la klinigxantan kaj svingigxantan arbon li grimpis. Pli kaj pli rapide la arbopinto ekklinigxis teren. Tiam mi vidis, kial la bestego estas armita per tiaj kolosaj piedoj. Jen gxi uzis ilin por gxuste tiu celo, por kiu la naturo destinis ilin. La bradipsimila estajxo estis plantmangxulo, kaj por nutri sian korpegon gxi bezonis forsxiri la foliaron de tutaj arboj. Kial gxi atakis nin, estis facile klarigeble, se oni premisis temperamenton tiel malbelan kiel cxe la feroca kaj stulta afrika rinocero. Sed cxion cxi ni pensis nur poste. En tiu momento mi tro timegis pro Perry por pensi pri io alia ol rimedo por savi lin de la jam tiel proksima morto. Mi sciis, ke sur la Tero mi povus kuri pli rapide ol la mallerta besto, do mi faligis min el mia folioza rifugxejo, celante nur unu aferon: logi la atenton de la estajxo for de Perry suficxe longe por ebligi, ke la maljunulo atingu la havenon de pli granda arbo. Apude staris multaj, kiujn ecx la grandega forto de tiu giganta monstro ne povus klini. Kiam mi alterigxis, mi prenis falintan brancxon el la implikita amaso, kiu kovris la teron en tiu gxangaleca arbaro, kaj saltinte nevidita malantaux la vilan dorson, donis al la bestacxo grandegan baton. Mia plano efikis kiel magio. Pro la antauxa malrapideco de la besto mi neniel antauxvidis la mirindan lertecon, kiun gxi nun montris. Gxi cxesis teni la arbon kaj ekstaris sur siaj kvar piedoj, samtempe svingante sian grandan, malican voston tiel forte, ke gxi rompus cxiun oston de mia korpo, se gxi frapus min: sed bonsxance, mi turnigxis kaj fugxis tuj, kiam mi sentis la trafon de mia bato sur la ture altan dorson. Kiam gxi komencis postsekvi min, mi erare decidis ekkuri laux la rando de la arbaro anstataux al la senobstakla strando. Post momento mi trovigxis gxisgenue profunda en putrantaj plantoj, kaj la terura kreitajxo rapide proksimigxis, dum mi baraktadis kaj faladis, klopodante liberigi min. Falinta arbotrunko donis al mi pormomentan avantagxon, cxar surgrimpante gxin, mi saltis al alia kelkajn pasxojn antauxe, kaj tiumaniere mi sukcesis resti super la implikajxo, kiu tapisxis la teron cxirkauxe. Sed la zigzaga vojo, kiun tio postulis, tiel severe handikapis min, ke la postcxasanta besto konstante proksimigxis al mi. De malantauxe mi subite ekauxdis tumulton de hurloj kaj akraj, oreltrancxaj bojoj--kiel la sono, kiun farus aro da plene kriantaj lupoj. Nevole mi rigardis malantauxen por eltrovi, de kie venas tiu nova kaj minaca sono, kaj pro tio, mi mispasxis kaj denove baraktofalis sur mian ventron en la profundan implikajxon de plantoj. Mia mamute granda adversulo estis jam tiel proksima, ke mi anticipis certe senti la pezon de unu el liaj teruraj piedoj, antaux ol povi restarigxi, sed surprize, la bato ne trafis min. La hurlado kaj dentklakado kaj bojado de la novuloj enirintaj la tumulton nun sxajnis esti tuj malantaux mi, kaj dum mi levis min per la brakoj kaj ekrigardis cxirkauxen, mi vidis tion, kio forlogis de mi la atenton de la _dirito_, kio estas la nomo, kiun mi poste lernis, de la estajxo. Cxirkauxis gxin kelkcent lupsimilaj bestoj--lauxsxajne sovagxaj hundoj--kiuj hurlante kaj mordante atakis gxin de cxiu flanko kaj profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida besto kaj forkuris, antaux ol gxi povis trafi ilin per siaj piedegoj aux balae svingigxanta vosto. Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj arbobrancxoj venis blekanta bando da homecaj estajxoj, kiuj evidente kurigis la hundaron antauxen. Laux cxiuj aspektoj ili okulfrape similis la negrojn de Afriko. Ili havis tre nigran hauxton, kaj iliaj trajtoj multe similis tiujn de negroj, krom cxe la kapo, kiu klinigxis malantauxen tuj super la okuloj, lasante preskaux neniun frunton. Proporcie kun iliaj torsoj, iliaj brakoj estis iom pli longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol cxe homoj, kaj pli poste mi rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj ortangule--cxar ili kutimis logxi en arboj, kredeble. Malantauxe ili trenis longan, maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same kiel la manojn kaj piedojn. Mi stumblante starigxis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas la diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovagxaj kreitajxoj cxesis timigi la bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj kaj kiam mi turnigxis por forkuri al la arboj por denove rifugxi inter la malsupraj brancxoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj saltadi kaj babilbleki en la foliaro de la plej proksima arbo. Inter ili kaj la bestoj malantaux mi estis neniu vere elektinda alternativo, sed dum mi povis almenaux dubi pri la bonvenigo ricevota de tiuj groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu atendus min sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postcxasantoj. Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la simiohomojn, kaj rifugxi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj estis tre proksimaj malantaux mi--tiel proksimaj, ke mi cxesis esperi savigxon de ili, sed jen unu el la estajxoj en la arbo super mi svingigxis malsupren, metante la kapon antauxen kaj tenante la voston ligita cxirkaux granda brancxo, kaj kaptante min sub la akseloj, svingis min supren inter siajn kunulojn kaj ekster dangxeron. Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili esploris miajn vestajxojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por eltrovi, cxu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel ekipita, ili freneze ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj blankajn kaj ebenajn, kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli longaj ol la aliaj kaj elstaris iomete cxe fermita busxo. Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj vestajxoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili eksxiris de sur mi la vestajxojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis mem surmeti la vestajxojn, sed ili ne estis suficxe lertaj por la tasko, do ili rezignis. Intertempe, mi strecxis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi povis vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun li unue rifugxis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam mi kriis lian nomon kelkfoje, ne venis respondo. Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestajxoj, la kreitajxoj jxetis ilin teren, kaj havante po unu el ili ambauxflanke, kiu tenis min je la brako, ni ekmovigxis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj. Neniam antauxe aux poste mi spertis tian vojagxon--ecx nun mi ofte vekigxas el profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu acxa travivajxo. De arbo al arbo la lertaj estajxoj saltis kiel sciuropteroj, dum malvarma sxvito ekkovris mian frunton, kiam mi vidis la abismojn sube, en kiujn mi jxetigxus, se ecx nur unu el miaj portantoj mispasxus. Dum ili portadis min, mil konfuzaj pensoj plenigis mian kapon. Kio okazis al Perry? Cxu mi iam revidos lin? Kion planas la duonhomaj estajxoj, en kies manojn mi falis? Cxu ili estas logxantoj de la sama mondo, en kiu mi naskigxis? Ne! Ne povis esti. Sed kie mi do estis? Mi ne forlasis la Teron--pri tio mi certis. Tamen, mi ankaux ne povis akordigi la viditajxojn kun la kredo, ke mi ankoraux estas en la mondo de mia naskigxo. Suspirante, mi cxesis pripensi la aferon. 3-a cxapitro NOVAJ MASTROJ Ni vojagxis sxajne plurajn mejlojn tra la malluma kaj morna arbaro, antaux ol ni subite alvenis densan vilagxon, konstruitan en la superaj brancxoj de la arboj. Dum ni proksimigxis al gxi, mia eskortanto komencis sovagxe kriadi, kio tuj eligis respondon el la interno, kaj post momento, svarmo de estajxoj de la sama raso kiel niaj kaptintoj alrapidis por renkonti nin. Denove mi estis en la mezo de freneze babilanta amaso. Mi estis sxovita tien kaj reen. Ili pincxis kaj frapis min, gxis mia hauxto kontuzigxis, sed mi kredas, ke ili traktis min tiel ne pro krueleco aux malico--mi estis por ili kuriozajxo, strangajxo, nova ludajxo, kaj iliaj infanecaj mensoj bezonis la aldonan atestadon de cxiuj sentumoj por kredebligi tion, kion ili vidis per la okuloj. Post iom da tempo ili trenis min en la vilagxon, kiu konsistis el kelkcent krudaj logxejoj el brancxoj kaj folioj subtenitaj de la arbobrancxoj. Inter la dometoj sternigxis mortaj brancxoj kaj trunkoj de malgrandaj arboj, kiuj kunligis la logxejojn en unu arbo kun tiuj en apudaj arboj, kaj tiel kelkfoje formigxis serpentumaj stratoj. La tuta reto de logxejoj kaj vojoj formis preskaux senbrecxan plankon 50 futojn super la tero. Komence mi scivolis, kial tiuj lertmovaj estajxoj bezonis kunligi la arbojn per tiaj pontoj, sed pli poste, kiam mi vidis la diversajn duonsovagxajn bestojn, kiujn ili tenadis interne de la vilagxo, mi ekkomprenis la neceson de la vojoj. Estis kelkaj sovagxaj luphundoj samspecaj, kiajn mi laste vidis gxenantajn la diriton, kaj multaj kapro-similaj bestoj, kies plenplenaj mamoj evidentigis la kialon de ilia tenado. Mia gardanto haltis antaux unu el la dometoj, en kiun li pusxis min, kaj tiam du el tiuj estajxoj ekkauxris antaux la pordo--sendube por malebligi al mi forfugxi, kvankam mi apenaux sciis, kien fugxi. Mi jxus eniris la malluman internon, kiam mi ekauxdis konatan vocxon, pregxantan. "Perry!" mi kriis. "Kara Perry! Dank' al Dio, ke vi savigxis." "David! Cxu povas esti, ke vi travivis?" Kaj la maljunulo stumble proksimigxis al mi kaj forte cxirkauxpremis min. Li vidis mian falon antaux la dirito, kaj tiam lin kaptis pluraj el la simiohomoj, kiuj portis lin tra la arbosuproj al la vilagxo. Liaj kaptintoj tiel scivolis pri liaj vestajxoj kiel pri miaj, kun la sama rezulto. Kiam ni rigardis unu la alian, ni ne povis ne ridi. "Kun vosto, David," rimarkis Perry, "vi estus tre admirinda simio." "Eble ni povus prunti kelkajn," mi aldonis. "Ili sxajnas tre lauxmodaj nun... Sed kion la simiohomoj intencas fari kun ni, Perry? Ili ne sxajnas vere sovagxaj. Do kiaj ili estas laux vi? Vi intencis klarigi tion al mi, kiam tiu hirta monstro atakis nin--cxu vi havas ian ajn ideon?" "Jes, David," li respondis, "mi scias gxuste, kie ni estas. Ni faris grandiozan eltrovon, amiko! Ni pruvis, ke la Tero estas kava. Ni trapasis la tutan terkruston al la interna mondo." "Perry, vi estas freneza!" "Tute ne, David. Nia borveturilo portis nin tra la 240-mejla terkrusto sub nia ekstera mondo. En tiu loko, gxi atingis la pezocentron de la kvincent mejlojn dika krusto. Gxis tie ni veturis malsupren--la direkto estas nur relativa, kompreneble. En la momento, kiam niaj segxoj inversigxis--pro kio vi ekkredis, ke ni turnigxis kaj rapidas supren--ni trapasis la pezocentron, kaj kvankam ne sxangxigxis la direkto de nia antauxeniro, tamen, efektive, ni ekmovigxis supren al la tersuprajxo de la interna mondo. Cxu ne konvinkas vin la strangaj bestoj kaj plantoj, kiujn ni vidis, ke vi ne trovigxas en la mondo, kie vi naskigxis? Kaj la horizonto--cxu gxi povus havi la saman strangan aspekton, kiun ni ambaux rimarkis, se ni ne efektive starus sur la interna suprajxo de sfero?" "Sed la suno, Perry!" mi insistis. "Kiel la suno povus brili tra kvincent mejloj da solida terkrusto?" "Cxi tie ne temas pri la suno de la ekstera mondo. Gxi estas alia suno--tute malsama suno, kiu jxetas sian eterne tagmezan brilegon sur la suprajxon de la interna mondo. Rigardu gxin nun, David--se vi povas vidi gxin el la pordo de cxi tiu domo--kaj vi vidos gxin ankoraux en la centro de la cxielo. Ni estas cxi tie jam de multaj horoj--kaj ankoraux estas tagmeze." "Kaj tamen estas tre simple, David. Iam la Tero estis nebula maso. Gxi malvarmigxis, kaj dum la malvarmigxo gxi malgrandigxis. Fine, maldika terkrusto de solidajxo formigxis sur gxia ekstera suprajxo--ia sxelo, sed interne de la sxelo estis parte fandita materio kaj vaste dilatitaj gasoj. Kaj kio okazis dum la konstanta malvarmigxo? La centrifuga forto jxetis la erojn de materio el la nebuleca centro al la krusto, tuj kiam ili farigxis solidaj. Oni vidas la praktikan aplikon de la sama principo cxe la moderna senkremigatoro. Post iom da tempo restis en la grandega, vaka interno nur malgranda, supervarmega kerno de gasa materio, kiun postlasis la maldilatigxo de la malvarmigxantaj gasoj. La el cxiuj direktoj egala gravita altiro de la solida krusto fikse tenis tiun luman kernon cxe la preciza centro de la Tero. Al cxiu parto de la interna mondo egale, gxi radias sian cxiam tagmezan lumon kaj brulan varmegon." "Sxajnas, ke la interna mondo suficxe malvarmigxis por vivteni animalan vivon nur longajn epokojn post la apero de vivo sur la ekstera krusto, sed la familiaraj formoj de animala kaj planta vivo, kiujn ni vidis cxi tie, evidentigas, ke funkcias la samaj fortoj ankaux cxi tie. Prenu ekzemple la grandan beston, kiu atakis nin. Eksterdube, gxi estas similulo de la megaterio el la postpliocena epoko de la ekstera krusto, kies fosiliigxintan skeleton oni trovis en Suda Ameriko." "Sed la groteskaj arbaruloj?" mi insistis. "Certe ili ne havas similulojn el la historio de la Tero." "Kiu povus diri?" li respondis. "Tiu specio povus esti kvazauxa cxenero inter la simioj kaj la homoj, kies postrestajxoj cxiuj neniigxis en la sennombraj tertremoj, kiuj konvulsiigis la eksteran kruston, aux gxi povus esti nur la rezulto de iom alispeca evolucio--ambaux estas tute eblaj." Pluan konjektadon interrompis la apero de kelkaj el niaj kaptintoj antaux la enirejo de la dometo. Du el ili envenis kaj eltrenis nin. La dangxeraj vojetoj kaj la cxirkauxaj arboj estis plenaj je nigraj simiohomoj kaj iliaj inoj kaj idoj. Ecx ne unu portis ian ornamajxon, armilon aux vestajxon. "Tre malalte evoluintaj," jugxis Perry. "Sed suficxe alte por kauxzi grandan cxagrenon al ni," mi respondis. "Kion ili intencas fari kun ni, laux via supozo?" Ni eksciis nelonge poste. Kiel cxe nia vojagxo al la vilagxo, nin kaptis kelkaj el la fortikaj estajxoj, kiuj forrapidigis nin tra la arbosuproj, dum cxirkaux ni kaj malantaux ni kuradis babilanta, ridetanta hordo da lertmovaj nigraj simiohomoj. Dufoje mispasxis miaj portantoj, kaj mia koro ekcxesis bati, kiam ni ekplongxis al tuja morto cxe la mortaj brancxamasoj malsupre. Sed ambauxfoje, tiuj lertaj, potencaj vostoj etendis sin kaj trovis apogajn brancxojn, kaj nek unu el ili ecx iom malfirmigis sian tenon al mi. Efektive, sxajnis, ke tiuj okazajxoj gxenis ilin neniom pli, ol frapi la piedfingron cxe stratkrucigxo gxenus homon de la ekstera mondo; ili nur eligis rideksplodon kaj rapidis antauxen kun mi. Dum longa tempo ili dauxrigis tra la arbaro--dum kiom da tempo, mi ne povis diveni, cxar mi ankoraux lernadis tion, kion mia menso pli poste tre klare ekkomprenis: ke la tempo tuj cxesas esti faktoro, kiam malaperas rimedoj por mezuri gxin. Ni ne plu havis niajn brakhorlogxojn kaj ni vivadis sub senmova suno. Jam estis al mi malfacile kalkuli la tempon, kiu pasis, de kiam ni trarompigxis en la internan mondon. Pasis eble horoj, eble tagoj--kiu povus diri tion en mondo de cxiama tagmezo! Laux la suno, pasis neniom da tempo--sed mi taksis, ke jam de kelkaj horoj ni trovigxas en tiu bizara mondo. Post iom da tempo ni eliris el la arbaro sur platan ebenajxon. Mallongan distancon antaux ni staris kelkaj malaltaj, rokaj montetoj. Niaj kaptintoj pelis nin al ili, kaj post mallonga tempo ili gvidis nin tra mallargxa montpasejo en rondan valeton. Tie ili eklaboris, kaj ni baldaux konvinkigxis, ke se ni ne mortos kiel okaze de romia festotago, io alia tamen mortigos nin. La konduto de niaj kaptintoj tuj sxangxigxis, kiam ili eniris la naturan arenon inter la rokozaj montetoj. Cxesis ilia ridado. Minaca krueleco vidigxis sur iliaj bestaj vizagxoj--elbusxigitaj dentegoj minacis nin. Oni metis nin en la centron de la amfiteatro, kaj la mil simiohomoj formis grandan rondon cxirkaux ni. Tiam oni alportis luphundon--Perry nomis gxin hienodono[9]--kaj oni liberigis la bestegon en la rondon kun ni. Gxia korpo estis tiel granda kiel tiu de plenkreska dogo; gxiaj kruroj estis mallongaj kaj potencaj; gxiaj makzeloj estis largxaj kaj fortaj. Malhelaj, hirtaj haroj kovris gxiajn dorson kaj flankojn, dum gxiaj brusto kaj ventro estis tute blankaj. Dum gxi malrapide kaj minace alproksimigxis al ni, gxi prezentis aspekton tre timigan, kun suprentiritaj lipoj, kio videbligas la terure grandajn dentegojn. Perry estis sur la genuoj, pregxanta. Mi klinigxis kaj prenis sxtonon. Pro mia movigxo la besto iom retirigxis kaj komencis rondiri cxirkaux ni. Evidente iu jam antauxe alcelis gxin per sxtonoj. La simiohomoj dancis supren kaj malsupren, urgxante la beston antauxen per sovagxaj krioj, gxis gxi fine vidis, ke mi ne jxetas, kaj atake alkuris. Cxe Andover[10] kaj poste cxe Yale[11], mi estis jxetisto cxe venkantaj basbalaj teamoj. Kaj mia rapideco kaj mia celkapablo sxajnis fakte eksterordinaraj, cxar la rekordo, kiun mi atingis dum mia lasta kolegia jaro, estis tiel bona, ke unu el la plej prestigxaj grandligaj teamoj[12] en Usono faris ofertojn al mi; sed ecx en la plej malfacila situacio, kiun mi frontis en la pasinteco, mi ne bezonis tiel precize celi kiel nun. Kiam mi levis mian brakon por jxeti, mi regis miajn nervojn kaj muskolojn absolute, kvankam la ridetantaj makzeloj pafigxis al mi per terura rapideco. Kaj tiam mi jxetis, uzante por la jxeto cxiun uncon de miaj pezo, forto kaj lerteco. La sxtono trafis la hienodonon rekte sur la nazon kaj forte repusxis lin sur la dorson. Sammomente, hxoro de kricxoj kaj hurloj levigxis el la spektantaro, pro kio mi dum momento kredis, ke la kauxzo estas mia venko super ilia cxampiono; sed mi baldaux konstatis mian eraron. Dum mi rigardis, la simiohomoj forkuris cxiudirekte al la cxirkauxaj montetoj, kaj tiam mi vidis la veran kauxzon de ilia maltrankviligxo. Malantaux ili, amase pusxigxante tra la pasejo kondukanta en la valon, venis svarmo de vilaj homoj--gorilecaj kreitajxoj armitaj per lancoj kaj hakiletoj kaj portantaj longajn, ovalajn sxildojn. Demonece ili atakis la simiohomojn, kaj la hienodono, jam denove konscia kaj levigxinta, forfugxis de ili, hurlante pro timo. Rapidege preterpasis nin la cxasantoj kaj cxasatoj, kaj la viluloj atentis nin per nenio pli ol foja ekrigardo, gxis la areno tute vakigxis de la antauxaj okupantoj. Tiam ili revenis al ni, kaj unu, kiu sxajne havis auxtoritaton super ili, ordonis kunpreni nin. Pasxinte el la amfiteatro sur la vastan ebenajxon, ni ekvidis karavanon de gehomoj--homoj kiel ni--kaj unuafoje mia koro plenigxis de espero kaj refaciligxo, tiom ke mi volis ekkrii pro eksplodanta gxojo. Nu, ili fakte estis duonnudaj kaj sovagxaspekta bando, sed almenaux laux la korpa formo ili precize similis al ni. Ili estis neniel groteskaj aux hidaj, kiel la aliaj estajxoj de tiu kurioza kaj konsterna mondo. Sed post pliproksimigxo niaj koroj denove pezigxis, cxar ni trovis la povrajn mizerulojn kuncxenitaj kol-al-kole en longa vico, kaj la gorilohomoj estis iliaj gardistoj. Senceremonie ili katenis Perry kaj min cxe la fino de la vico, kaj sen plia gxeno oni rekomencis la interrompitan marsxadon. Gxis tiu tempo ni estis viglaj pro ekscitigxo, sed nun la lacige monotona longa marsxo trans la sunbakitan ebenajxon sentigis al ni cxiujn turmentajn sekvojn de longa maldormo. Plu kaj plu ni senhalte stumbladis antauxen sub tiu abomena tagmeza suno. Se ni falis, oni spronpikis nin per akra lancpinto. Niaj kunkaptitoj ne stumblis. Ili pasxadis antauxen fiere rektaj. Foje ili intersxangxis vortojn en iu lingvo plena de unusilabajxoj. Ili estis noblaspekta raso, kun belformaj kapoj kaj perfektaj korpoj. La viroj estis barbaj, altaj kaj muskolozaj; la virinoj malpli grandaj kaj pli graciaj, kun loze buklaj amasoj da korvnigraj haroj surkape. Ambaux seksoj havis belproporciajn trajtojn. Ecx ne unu posedis vizagxon, kiun oni taksus nebela sur la Tero. Ili ne portis ornamajxojn, sed pli poste mi eksciis la kauxzon, nome, ke iliaj kaptintoj forprenis de ili cxion valoran. Kiel vestajxon la virinoj portis robon faritan el ia helkolora, makulhava felo, laux aspekto iom simila al la felo de leopardo. Tion ili portis aux fiksita per leda rimeno al la talio tiel, ke gxi pendis unuflanke gxis iom sub la genuo, aux ili portis gxin pendanta gracie de unu sxultro. Iliajn piedojn vestis ledaj sandaloj. La viroj portis zontukon el la felo de iu hirta besto, kies longaj finajxoj pendis preskaux gxis la tero, antauxe kaj malantauxe. Kelkfoje estis fiksitaj al tiuj finajxoj la ungegoj de la besto, de kiu oni prenis la felon. Niaj gardantoj, kiujn mi jam priskribis kiel gorilecajn homojn, estis iom pli malpezaj ol goriloj, sed tamen ili estis fortegaj. Iliaj brakoj kaj kruroj pli akordis al homaj proporcioj, sed hirtaj, brunaj haroj kovris ilian tutan korpon, kaj iliaj vizagxoj estis same tiel brutalaspektaj kiel tiuj de la kelkaj remburitaj specimenoj, kiujn mi vidis en la muzeoj de la ekstera mondo. Ilia sola nobliga trajto estis la alta disvolvigxo de la kapo super kaj malantaux la oreloj. Tiurilate ili estis ne malpli homecaj ol ni. Ilia vestajxo estis ia tuniko el malpeza sxtofo, kiu etendigxis gxis la genuoj. Sub gxi ili portis nur zontukon el la sama sxtofo, dum ili kovris siajn piedojn per la dika felo de iuspeca mamuto de tiu interna mondo. Cxirkaux iliaj brakoj kaj koloj pendis multaj ornamajxoj el metalo--plejparte argxento--kaj sur iliaj tunikoj estis alkudritaj la kapoj de etaj rampuloj, strange kaj artece arangxitaj. Ili parolis inter si, dum ili marsxadis ambauxflanke de ni, sed en lingvo, kiun mi perceptis diferenca de tiu, kiun uzis niaj kunkaptitoj. Kiam ili alparolis tiujn, ili sxajnis uzi trian lingvon, pri kiu mi pli poste eksciis, ke gxi estas jxargono simila laux la tipo al la pigxina lingvo de cxina kulio. Nek mi nek Perry havas klaran imagon pri la marsxita distanco. Ni ambaux dormis jam dum multe da horoj, antaux ol oni haltis por ripozi, kaj tiam ni falis teren por dormi plu. Mi diras "dum horoj," sed kiel oni mezuru la tempon, kie la tempo ne ekzistas! Kiam nia marsxo komencigxis, la suno estis rekte super ni, kaj kiam ni haltis, niaj ombroj direktigxis al la nadiro. Cxu pasis momento aux cxu eterneco da Tera tempo? Neniu scias! Eble tiu marsxo okupis naux jarojn kaj dek unu monatojn el la dek jaroj, kiujn mi pasigis en la interna mondo, aux eble gxi plenumigxis en ono de sekundo--mi ne scias. Sed unu aferon mi ja scias, kaj de kiam vi diris al mi, ke pasis dek jaroj post mia foriro el la ekstera mondo, mi perdis cxian respekton por la tempo--mi ekdubas, cxu gxi ecx ekzistas, krom en la malfortaj, limigitaj mensoj de homoj. Subnotoj [9] specio de praaj predobestoj, "hienodentulo". [10] urbeto en la nordorienta Usona sxtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn. [11] fama universitato en la sxtato Connecticut, unu el la plej malnovaj en Usono. [12] la plej eminentaj usonaj bazopilkaj teamoj apartenas al unu el du "grandaj ligoj". 4-a cxapitro DIAN LA BELA Kiam la gardistoj vekis nin, ni estis multe pli fresxaj. Ili donis al ni mangxajxon. Gxi konsistis el strioj de sekigita viando, sed gxi donis al ni novajn viglon kaj forton, tiel ke nun ankaux ni marsxis kun alte tenitaj kapoj kaj fiere pasxis. Almenaux mi tion faris, cxar mi estis juna kaj fiera; sed la kompatinda Perry abomenis marsxi. Sur la Tero mi ofte vidis lin voki taksion por transiri placon--nun li pagis pro tio, kaj liaj maljunaj kruroj sxanceligxis tiel, ke mi devis cxirkauxbraki lin kaj duone porti lin dum la cetero de tiuj teruraj marsxoj. Fine, la tereno komencis sxangxigxi, kaj ni forlasis la platan ebenajxon kaj eniris majestan montaron el virga granito. La tropikajn vegetajxojn de la malalta ebenajxo anstatauxis pli fortikaj vegetajxoj, sed ecx cxi tie la efikoj de konstantaj varmo kaj lumo estis facile videblaj cxe la grandegeco de la arboj kaj la abundeco de folioj kaj floroj. Kristalaj riveretoj mugxis tra siaj rokozaj fluejoj, plenigataj de la eternaj negxamasoj, kiujn ni povis vidi super ni en la malproksimo. Super la negxkovritaj montopintoj pendis amasoj da densaj nuboj. Perry klarigis, ke ili sxajne efikas duoble: kaj por faligi novan negxon, kiu anstatauxis la degelintan, kaj por sxirmi tiun negxon de la rektaj sunradioj. Nun ni jam sciis kelkajn vortojn de la jxargona lingvacxo, per kiu niaj gardantoj alparolis nin, kaj ankaux bone progresis en la cxarma lingvo de niaj kunkaptitoj. Tuj antaux mi en la vico de kuncxenitoj estis juna virino. Trifuta cxeno trude kunligis nin, kaj pri tio mi baldaux ekgxojis. Mi trovis sxin volonta instruantino, kaj de sxi mi lernis la lingvon de sxia tribo kaj ankaux multon pri la kutimoj kaj vivo de la interna mondo--almenaux de tiu parto, kiun sxi konis. Sxi informis min, ke sxi nomigxas Dian la Bela, kaj ke sxi apartenas al la tribo Amoz, kiu logxas en la krutajxoj super la Darel Az, tio estas Malprofunda Maro. "Kiel vi venis cxi tien?" mi demandis al sxi. "Mi fugxis de Jubal la Malbela," sxi respondis, kvazaux tiu klarigo plene suficxus. "Kiu estas Jubal la Malbela?" mi demandis. "Kaj kial vi fugxis de li?" Sxi rigardis min kun miro. "Pro _kio_ virino forkuras de viro?" Sxi respondis mian demandon per alia demando. "Ili ne faras tion en la mondo, el kiu mi venis," mi respondis. "Foje ili postkuras la virojn." Sed sxi ne povis kompreni. Kaj mi ne sukcesis komprenigi al sxi, ke mi estas el alia mondo. Sxi estis tiel certa kiel multaj homoj de la ekstera mondo, ke la Universo kreigxis nur por estigi la propran specion kaj la propran mondon. "Sed pri Jubal," mi insistis. "Rakontu al mi pri li, kial vi forfugxis kaj estis cxenita je la kolo kaj pelita trans grandan parton de la tuta mondo." "Jubal la Malbela metis sian trofeon antaux la domon de mia patro. Gxi estis la kapo de giganta tandoro. Gxi restis tie, kaj neniu metis pli grandan trofeon apud gxin. Do mi sciis, ke Jubal la Malbela venos kaj prenos min kiel edzinon. Neniu alia tiel forta viro deziris min, cxar pli forta viro povus mortigi pli grandan beston kaj tiel gajni min anstataux Jubal. Mia patro ne estas lerta cxasisto. Iam li estis, sed sadoko jxetis lin, kaj neniam plu li povis plene uzi sian dekstran brakon. Mia frato, Dakor la Forta, iris en la landon Sari por sxteli al si virinon. Tial restis neniu, nek patro nek frato nek amanto, por savi min de Jubal la Malbela, do mi forkuris kaj kasxis min en la montetoj, kiuj cxirkauxas la landon Amoz. Kaj cxi tiuj sagotoj trovis kaj kaptis min tie." "Kiel ili uzos vin?" mi demandis. "Kien ili pelas nin?" Denove sxi montris nekredeman ekmiron. "Mi preskaux povas kredi, ke vi estas el alia mondo," sxi diris, "cxar alie, tia nescio estus neklarigebla. Cxu vi vere ne scias, ke la sagotoj servas la maharojn--la potencajn maharojn, kiuj kredas sin la posedantoj de Pelucidaro kaj de cxio, kio movigxas aux kreskas sur gxi, kaj de cxio, kio rampas aux tunelas sub gxia suprajxo, kaj de cxio, kio vivas en gxiaj lagoj kaj oceanoj kaj flugas en gxia aero? Poste vi eble diros al mi, ke vi neniam auxdis pri la maharoj!" Mi hezitis sxajni ecx pli malestiminda, sed cxar mankis aliaj rimedoj por akiri scion, mi konfesis, ke mi scias nenion ajn pri la potencaj maharoj. Tio sxokis sxin. Sed sxi faris sian eblon por informi min, kvankam multaj aferoj, kiujn sxi diris, estis same kompreneblaj al mi kiel la greka lingvo estus al sxi. Sxi priskribis la maharojn cxefe per komparoj. Tiel ili similas al tipdaroj, tiel cxi ili similas al la senharaj lidioj. Mi komprenis preskaux nur, ke ili estas terure malbelaj, flugilohavaj kaj palmopiedaj, ke ili logxas en subteraj urboj, ke ili estas mirinde sagxaj. La sagotoj militis por ili, ofensive kaj defende, kaj la homoj kiel sxi estis la manoj kaj piedoj--ili estis la sklavoj kaj servutuloj, kiuj faris cxiujn korpajn laborojn. La maharoj estis kvazaux la kapo, la cerbo, de la interna mondo. Mi sopiris vidi tiun rason de superuloj. Perry lernis la lingvon kune kun mi. Kiam ni haltis, kiel ni foje faris, kvankam tutaj epokoj sxajnis apartigi la haltojn, li parolis kun ni, kiel faris ankaux Gak la Vila, kiu estis cxenita tuj antaux Dian la Bela. Antaux Gak estis Hugxa la Ruza. Ankaux tiu foje parolis. La plejmulto el liaj paroloj direktigxis al Dian la Bela. Tute facile oni povis vidi, ke li ekamis sxin, sed sxi sxajnigis tute ne konscii pri liaj malkasxaj sinaltrudoj. Cxu mi diris "malkasxaj"? Ekzistas popolo en Nov-Zelando aux Auxstralio--mi forgesas, en kiu lando--en kiu la viroj montras sian preferon al sxatata virino per klabobato sur la kapon. Kompare kun tiu metodo, oni povus nomi subtila la amindumadon de Hugxa. Tamen, en la komenco mi tre rugxigxis pro gxi, kvankam mi ecx pasigis kelkajn jarojn cxe Rectors kaj en kelkaj malpli delikataj lokoj de Nov-Jorko, Vieno kaj Hamburgo. Sed la virino! Sxi kondutis superbe. Facile oni povis konstati, ke sxi konsideras sin tute aparta de siaj tiamaj cxirkauxajxoj kaj kunuloj, kaj supera al ili. Sxi parolis kun mi kaj kun Perry kaj kun la silentema Gak, cxar ni estis respektemaj; sed sxi kvazaux ne kapablis vidi Hugxan la Ruza kaj ankaux ne auxdi lin, kaj tio furiozigis lin. Li provis instigi unu el la sagotoj transloki la inon antaux lin en la vico de sklavoj, sed la ulo nur pikis lin per lancopinto kaj diris, ke li jam elektis la inon kiel propran posedajxon--kaj ke li acxetos sxin de la maharoj tuj post la alveno en Futra. Sxajnis, ke Futra estas nia alcelata urbo. Trapasinte la unuan montocxenon, ni cxirkauxiris salan maron, en kiu nagxis sennombraj acxaj kreajxoj. Estis fokosimilaj bestoj, kies longaj koloj etendigxis pli ol dek futojn super la enormaj korpoj kaj kies serpentajn kapojn dividis fauxkaj busxoj, el kiuj elstaris nekalkuleblaj dentegoj. Ankaux cxirkauxnagxis inter la aliaj rampuloj gigantaj testudoj, kiuj laux Perry estis plesiosauxroj el la liasa epoko. Mi ne dubis liajn vortojn--kiom mi sciis, ili povus esti io ajn. Dian diris al mi, ke ili estas tandorazoj, tio estas tandoroj de la maro, kaj ke la aliaj pli timigaj rampuloj, kiuj foje levigxas el la maro por batali kontraux la tandorazoj, estas azdiritoj, tio estas maraj diritoj--Perry nomis ilin ihxtiosauxroj. Ili similis balenojn kun aligatoraj kapoj. Mi jam forgesis tiun malmulton da geologio, kiun mi lernis en la lernejo--restis al mi esence nur la memoro pri la teruro, kiun mi sentis cxe la rigardado de bildoj pri restauxritaj prahistoriaj monstroj, kune kun la firma opinio, ke iu ajn viro kun porktibio kaj multe da fantaziemo povus "restauxri" cxian ajn paleolitikan monstron laux sia deziro kaj rikolti agnoskon kiel unuaranga paleontologo. Sed kiam mi vidis tiujn sveltajn, brilajn korpegojn speguligxi en la sunlumo, kiam ili malmergigxis el la oceano, skuante siajn gigantajn kapojn; kiam mi vidis la akvon fali de sur iliaj muskolozaj korpoj per miniaturaj akvofaloj, dum ili glitis tien-reen, jen sur la suprajxo, jen duone mergigxintaj; kiam mi vidis ilin renkontigxi kun malfermitaj busxoj, siblante kaj gruntante en sia titaneca kaj sencxesa militado, mi ekkomprenis kiel limigita estas la malricxa kaj malforta imagopovo de la homoj, kompare kun la nekredebla genio de la Naturo. Kaj Perry! Li estis mirigita gxismedole. Tion li diris mem. "David," li rimarkis post longedauxra marsxado cxe la bordo de tiu mirinda maro. "David, iam mi instruis geologion kaj mi pensis, ke mi kredas tion, kion mi instruas; sed nun mi konstatas, ke mi ne kredis gxin--ke homo tute ne povas kredi tiajn aferojn, se li ne vidas ilin propraokule. Estas aferoj, pri kiuj ni ne dubas, eble cxar oni diradas ilin al ni denove kaj denove, kaj ni neniel povas malpruvi ilin--kiel la religion, ekzemple, sed ni ne kredas ilin--ni nur pensas, ke ni kredas. Se vi iam reatingos la eksteran mondon, vi trovos, ke la geologoj kaj la paleontologoj estos la unuaj, kiuj nomos vin mensogulo, cxar ili scias, ke estajxoj tiaj, kiajn ili restauxris, neniam ekzistis. Oni ja povas _imagi_ ilian ekzistadon en same tiel imagita epoko--sed nuntempe? Ba!" Kiam ni denove haltis, Hugxa la Ruza sukcesis trovi suficxe da nestrecxita cxeno por povi tordigxi al la flanko de Dian. Ni cxiuj staris, kaj kiam li proksimigxis al la ino, sxi turnis al li la dorson samstile kiel Tera virino, tiel ke mi ne povis ne rideti, sed la rideto dauxris mallonge, cxar tiumomente la mano de la Ruzulo kaptis sxian nudan brakon, kaj li krude tiris sxin al si. Tiutempe mi ne konis la kutimojn kaj sociajn morojn de Pelucidaro; sed tamen mi ecx ne bezonis la petan rigardon, kiun la virino pafis al mi el siaj belegaj okuloj, por ke gxi influu mian postan faron. Mi ne atendis por eltrovi, kion la Ruzulo intencas fari; anstataux atendi kaj antaux ol li povis kapti sxin per la alia mano, mi donis al li tian pugnobaton sur la mentono, ke li falis teren. Kriego de aprobo levigxis de tiuj aliaj malliberuloj kaj sagotoj, kiuj vidis la mallongan dramon; ne cxar mi helpis la virinon, kiel mi poste sciigxis, sed pro la neta kaj al ili mirinda metodo, per kiu mi venkis Hugxan. Kaj la virino? Komence, sxi rigardis min per largxaj, mirantaj okuloj, kaj tiam sxi klinis la kapon, duone kasxante la vizagxon, kaj sxiaj vangoj delikate rugxigxis. Dum momento sxi tiel staris muta, kaj tiam sxi alten levis la kapon kaj turnis al mi la dorson, kiel sxi faris al Hugxa. Kelkaj el la malliberuloj ridis, kaj mi vidis la vizagxon de Gak la Vila malheligxi, dum li rigardis min sercxeme. Tiu parteto de la vango de Dian, kiun mi povis vidi, subite sxangxigxis de rugxo al blanko. Tuj post kiam ni denove ekmarsxis, kaj kvankam mi komprenis, ke iel mi ofendis Dian la Bela, mi ne povis igi sxin paroli kun mi, por ke mi lernu, kion mi misfaris--tiel multon respondus Sfinkso, se mi parolus al gxi. Fine, mia propra malsagxa fiero grandigxis kaj ne allasis, ke mi plu klopodu, kaj tiel nia kamaradeco, kiu sen mia konscio farigxis al mi tre grava, forsxvebis. Poste, mi parolis nur kun Perry. Hugxa nek renovigis sian sinaltrudadon al la virino nek proksimigxis al mi. Denove, la laciga kaj sxajne senfina marsxado igxis por mi vera inkubo. Ju pli mi ekkomprenis, kiel gravis por mi la amikeco kun Dian, des pli mi bedauxris gxian mankon, kaj des pli granda baro estis mia stulta fiero. Sed mi estis tre juna kaj mi rifuzis peti de Gak la klarigon, kiun li sendube povus doni, kaj kiu povus cxion regxustigi. Dum la marsxo kaj dum haltoj, Dian konstante rifuzis vidi min--kiam sxia rigardo vagis en mia direkto, sxi aux rigardis super mian kapon aux rekte preter min. Finfine, mi farigxis tiel senespera, ke mi decidis subigi mian memestimon kaj denove demandi al sxi, kiel mi ofendis kaj kiel mi povos esti pardonita. Mi decidis fari tion dum la venonta halto. Tiutempe ni proksimigxis al alia montocxeno, kaj kiam ni atingis gxin, ni ne serpentumis trans ilin tra iu tre alta montpasejo, sed eniris grandan naturan tunelon--fakte, temis pri serio de labirintaj grotoj, tiel mallumaj kiel Erebo. La gardistoj havis neniujn torcxojn aux aliajn lumigilojn. Efektive, ni tute ne vidis signojn de fajro aux artefarita lumo, de kiam ni eniris Pelucidaron. En lando de cxiama tagmezo ne necesis lumigado sur la tersuprajxo, sed mi miris, ke mankas al ili rimedoj por lumigi la vojon en tiuj malhelaj subteraj pasejoj. Do ni antauxeniris per helika rapideco, ofte stumblante kaj falante--dum la gardistoj sonigis muzikecan cxanton antaux ni, en kiu foje trovigxis iuj altaj notoj, kiuj cxiam indikis krudajn lokojn kaj vojturnigxojn. Nun la haltoj plioftigxis, sed mi ne volis alparoli Dian, gxis mi povos vidi laux sxia mieno, kiel sxi akceptas miajn pardonpetojn. Finfine, febla heligxo antaux ni sciigis nin pri la fino de la tunelo, pro kio almenaux mi estis tre dankema. Tiam, post subita vojturnigxo, ni elvenis en la plenan lumon de la tagmeza suno. Sed samtempe mi subite ekrimarkis ion por mi vere katastrofan--Dian estis for, kaj ankaux kvin aux ses aliaj malliberigitoj. Ankaux la gardistoj vidis tion, kaj la vidajxo de ilia feroca kolerego estis terura. Iliaj timindaj, bestaj vizagxoj tordigxis al la plej diablecaj mienoj, kiam ili akuzis unu la alian pri respondeco pro la perdo. Ili poste atakis nin, batante nin per lancostangoj kaj hakiletoj. Ili jam mortigis du kaptitojn apud la antauxo de la vico, kaj samon ili farus al ni cxiuj, sed la estro fine cxesigis la brutalan bucxadon. Mi neniam vidis en mia tuta vivo tiel teruran ekzemplon de besteca kolero--mi dankis Dion, ke Dian ne estis inter tiuj postlasitaj por suferi gxin. El la dek du kaptitoj antauxe cxenitaj antaux mi, cxiu dua, komencante de Dian, estis liberigita. Hugxa forestis. Gak restis. Kion gxi signifis? Kiel oni faris gxin? La estro de la gardistoj enketis pri tio. Baldaux li eltrovis, ke la krudaj seruroj, kiuj tenis la kolkatenojn, estis lerte malfermitaj. "Hugxa la Ruza," murmuris Gak, nun antaux mi en la vico. "Li prenis la virinon, kiun vi rifuzis havi," li dauxrigis, ekrigardante min. "Kiun mi rifuzis havi?!" mi kriis. "Kion vi volas diri?" Li atente rigardis min dum momento. "Mi dubis pri via rakonto, ke vi venis el alia mondo," li diris fine, "sed alimaniere oni ne povus klarigi vian nescion pri la moroj de Pelucidaro. Cxu vi vere ne komprenas, ke vi ofendis la Belulinon, kaj kiel?" "Mi ne scias, Gak," mi respondis. "Do mi diros al vi. Kiam Pelucidara viro intervenas inter alia viro kaj la virino, kiun tiu volas havi, la virino apartenas al la venkinto. Dian la Bela apartenas al vi. Via devo estis aux preni sxin aux liberigi sxin. Se vi prenus sxian manon, tio montrus vian deziron edzinigi sxin, kaj se vi levus sxian manon super vian kapon kaj faligus gxin, tio signifus, ke vi ne volas sxin kiel edzinon kaj liberigas sxin de cxiu sxuldo al vi. Farante nek tion nek tion, vi faris al sxi la plej grandan ofendon, kiun viro povas fari al virino. Nun sxi estas via sklavino. Neniu viro edzinigos sxin aux povos tion fari kun honoro, gxis li venkos vin en batalo, sed la viroj ne elektas sklavinon kiel edzinon--almenaux la viroj de Pelucidaro ne faras tion." "Mi ne sciis, Gak," mi kriis. "Mi ne sciis. Ne pro tuta Pelucidaro mi farus malbonon al Dian la Bela, cxu per parolo, rigardo aux faro. Mi ne deziras sxin kiel sklavinon. Mi ne deziras sxin kiel mian--", sed tiam mi ekhaltis. La vizio de tiu dolcxa kaj senkulpa vizagxo sxvebis antaux mi en la nebulo de mia fantazio, kaj kvankam antauxe mi kredis, ke mi nur sxate retenas la memoron pri kara amikeco, kiun mi perdis, nun sxajnis mallojale al Dian la Bela diri, ke mi ne deziras sxin kiel edzinon. Mi pensis pri sxi nur kiel bonvena amikino en stranga, kruela mondo, Ecx tiam, mi ne kredis, ke mi amas sxin. Mi kredas, ke Gak konstatis la veron de miaj vortoj pli multe el mia mieno ol el mia parolo, cxar iom poste, li kusxigis sian manon sur mia sxultro. "Homo el alia mondo," li diris, "Mi kredas vin. La lipoj povas mensogi, sed kiam la koro parolas per la okuloj, gxi diras nur veron. Via koro parolis al mi. Mi scias nun, ke vi tute ne celis ofendi Dian la Bela. Sxi ne estas de mia tribo, sed mia fratino estas sxia patrino. Sxi ne scias tion--sxia patrino estis forrabita de sxia patro, kiu venis, kune kun multaj aliaj Amoz-tribanoj por batali kontraux ni por niaj virinoj, la plej belaj virinoj de Pelucidaro. Tiam sxia patro estis la regxo de Amoz, kaj sxia patrino estis la filino de la regxo de Sari, kies regpovon mi, lia filo, transprenis. Do Dian estas la filino de regxoj, kvankam sxia patro ne plu estas la regxo, de kiam la sadoko jxetis lin kaj Jubal la Malbela forprenis de li la regxecon. Pro sxia altrangeco, la malbono, kiun vi faris al sxi, sxajnas des pli grava al tiuj, kiuj vidis gxin. Sxi neniam pardonos vin." Mi demandis al Gak, cxu mi ne povus iel liberigi la virinon el la sklaveco kaj honto, kiujn mi senvole kauxzis al sxi. "Se vi iam trovos sxin, jes," li respondis. "Nur levi sxian manon kaj faligi gxin en la kunesto de aliuloj suficxos por liberigi sxin. Sed kiel vi iam povos trovi sxin, vi, kiu estas kondamnita al vivo de sklaveco en la subtera urbo Futra?" "Cxu neniel eblas forkuri?" mi demandis. "Hugxa la Ruza forkuris kaj kunprenis la aliajn," respondis Gak. "Sed ne estas aliaj senlumaj lokoj sur la vojo al Futra, kaj ne estos facile, kiam ni jam estos tie--la maharoj tre sagxas. Ecx se oni povus forfugxi el Futra, estas la tipdaroj--ili trovus vin, kaj tiam--" la Vilulo skutremis. "Ne, vi neniam fugxos de la maharoj." La perspektivo estis malgxojiga. Mi demandis al Perry, kion li pensis pri gxi; sed li nur suprentiris siajn sxultrojn kaj dauxrigis longan pregxon, pri kiu li jam delonge okupigxis. Li diris, ke la sola bela flanko de nia kaptiteco estas la ampleksa tempo, kiun gxi donas al li por improvizi pregxojn. Tio jam ekobsedis lin. La sagotoj jam komencis rimarki lian kutimon deklamadi dum tutaj marsxoj. Unu el ili demandis al li, kion li diras kaj al kiu li parolas. La demando donis al mi ideon, do mi rapidis respondi, antaux ol Perry povis ion diri. "Ne gxenu lin per interrompo," mi diris. "Li estas tre sankta homo en la mondo, de kiu ni venis. Li parolas al spiritoj, kiujn vi ne povas vidi. Ne interrompu, aux ili saltos sur vin el la aero, kaj desxiros viajn membrojn--jene," kaj mi saltis al la granda bruto kun lauxta "Bu!", kiu tiom timigis lin, ke li stumblis malantauxen. Mi sciis, ke la risko estas granda, sed se eblus profiti el la sendangxera manio de Perry, mi volis profiti, kiam estis plej facile. Gxi sukcesis bonege. La sagotoj traktis nin ambaux kun multe da respekto dum la cetero de la vojagxo, kaj pri la afero ili poste informis siajn mastrojn, la maharojn. Du marsxadojn post tiu epizodo ni atingis la urbon Futra. Gxia enirejo estis markita per du altaj turoj el granito, de sur kiuj oni gardis sxtuparon, kiu kondukis al la subtera urbo. Sagotoj gardostaris cxi tie, kaj ankaux cxe almenaux cent aliaj turoj dismetitaj sur granda ebenajxo. 5-a cxapitro SKLAVOJ Dum ni malsupreniris la largxan sxtuparon, kiu kondukis al la cxefa avenuo de Futra, mi unuafoje ekvidis la regantan rason de la interna mondo. Nevole mi retirigxis, kiam unu el la estajxoj proksimigxis por ekzameni nin. Ion pli hidan kaj malbelan ne eblus imagi. La cxiopovaj maharoj de Pelucidaro estas grandaj rampuloj, el kiuj kelkaj estas ses gxis ok futojn longaj, kun longaj, maldikaj kapoj kaj grandaj rondaj okuloj. Akraj, blankaj dentegoj vicigxas en iliaj bekosimilaj busxoj, kaj ostecaj elstarajxoj dentumas iliajn grandajn lacertajn korpojn de la kolo gxis la fino de la longa vosto. Iliaj piedoj havas tri palmo-piedfingrojn, dum el la antauxpiedoj elstaras malantauxen je 45-grada angulo membranecaj flugiloj, kiuj almetigxas al la korpo tuj antaux la postaj piedoj kaj finigxas per akraj pintoj kelkajn futojn super la korpoj. Mi jxetis rigardon al Perry, kiam la estajxo preterpasis min por ekzameni lin. La maljunulo gapis la fian kreajxon per largxaj, mirantaj okuloj. Post kiam gxi pluiris, li turnis sin al mi. "Ramforinko el la meza oolita epoko[13], David," li diris, "sed, je Dio, kiel grandega! La plej grandaj restajxoj, kiujn oni iam malkovris, indikis grandecon, kiu ne superas tiun de ordinara korvo." Dum ni pluiris sur la cxefa avenuo de Futra, ni vidis multajn milojn da tiaj estajxoj alirantaj kaj venantaj de siaj tagaj devoj. Ili malmulte atentis nin. Futra estas elsternita subtere laux regula ordo, kiu indikas rimarkindan ingxenieran kapablon. Oni elhakis gxin el tavolo de kalksxtono. La stratoj estas largxaj kaj havas unuecan dudek-futan alton. Je regulaj interspacoj la plafono de tiu subtera urbo estas trapenetrita de tuboj, kaj sistemo de lensoj kaj reflektiloj transdonas la sunlumon, moderigitan kaj difuzitan, forigante la kimerian[14] tenebron, kiu alie regus. Laux simila maniero oni enlasas aeron. Oni prenis Perry kaj min, kune kun Gak, al granda publika konstruajxo, kie unu el la sagotoj el nia antauxa gardistaro klarigis al mahara oficisto la cirkonstancojn de nia kaptigxo. La rimedo de komunikado inter la du estis rimarkinda pro tio, ke oni ne intersxangxis parolajn vortojn. Ili aplikis ian gestolingvon. Kiel mi poste lernis, la maharoj havas nek orelojn nek parolan lingvon. Inter si mem ili komunikigxas per rimedo, kiu laux Perry devas esti ia sesa sentumo, kiu perceptas kvaran dimension. Ni neniam tute komprenis lin, kvankam li tre ofte klopodis klarigi gxin al mi. Mi sugestis telepation, sed li neis, dirante, ke ne temas pri telepatio, cxar ili povis interkomunikigxi nur dum kunestado, kaj cxar ili ne povas paroli kun la sagotoj aux la aliaj logxantoj de Pelucidaro per la sama rimedo, per kiu ili mem interparolis. "Ili faras jenon," diris Perry. "Ili projekcias siajn pensojn en la kvaran dimension, en kiu ili farigxas percepteblaj per la sesa sentumo de la auxskultanto. Cxu mi faras la aferon tute klara?" "Tute ne, Perry," mi respondis. Li malespere balancis sian kapon kaj returnis sin al sia laboro. Ili donis al ni taskon porti grandan kvanton da mahara literaturo de unu ejo al alia, kie ni devis arangxi gxin sur bretoj. Mi sugestis al Perry, ke ni estas en la publika biblioteko de Futra, sed poste, kiam li komencis trovi la sxlosilon al ilia skriba lingvo, li informis min, ke temas pri la antikva arkivo de la raso. Dum tiu tempo mi konstante pensis pri Dian la Bela. Mi gxojis, kompreneble, ke sxi fugxis de la maharoj kaj de la sorto aludita de la sagoto, kiu intencis acxeti sxin cxe nia alveno al Futra. Mi ofte scivolis, cxu la grupeto de fugxintoj estis kaptita de la gardistoj, kiuj reiris por sercxi ilin. Foje, mi ecx kredis, ke mi pli kontentus, se Dian estus en Futra, anstataux dependa de la indulgo de Hugxa la Ruza. Gak, Perry kaj mi ofte interparolis pri la eblo forfugxi, sed la sariano estis tiel saturita de sia tutviva kredo pri la neebleco fugxi de la maharoj, krom per miraklo, ke li ne multe helpis al ni--lia sinteno estis tiu de homo, kiu atendas, ke la miraklo venu al li. Je mia propono, Perry kaj mi faris kelkajn glavojn el pecoj de fero, kiujn ni trovis inter diversaj forjxetajxoj en la cxeloj, kie ni dormis, cxar oni lasis al ni preskaux senliman liberecon en la limoj de la konstruajxo, en kiun oni metis nin. Tiel multe da sklavoj priservis la enlogxantojn de Futra, ke neniu el ni estis trosxargxita per laboro, kaj niaj mastroj ne traktis nin kruele. Ni kasxis niajn novajn armilojn sub la feloj, kiuj estis niaj litoj, kaj poste Perry koncipis la ideon fari pafarkojn kaj sagojn--armilojn sxajne nekonatajn en Pelucidaro. Poste sxildoj; sed akiri ilin estis por mi facile, cxar mi sxtelis ilin desur la muroj de la ekstera gardocxambro de la konstruajxo. Ni jam finis tiujn arangxojn por protekti nin post la foriro el Futra, kiam la sagotoj, kiujn oni sendis por rekapti la fugxintajn malliberigitojn, revenis kun kvar el ili, inter ili Hugxa. Dian kaj du aliaj eskapis ilin. Okazis, ke Hugxa estis malliberigita en la sama konstruajxo kiel ni. Li diris al Gak, ke li ne plu vidis Dian aux la aliajn, de kiam li liberigis ilin en la senluma groto. Kio okazis al ili, li tute ne sciis--eble ili ankoraux vagadis, perditaj en la labirinta tunelo, se ili ne jam mortis pro malsato. Nun mi ektimis ecx pli pri la sorto de Dian, kaj samtempe, kiel mi supozas, mi unuafoje eksciis, ke mian sxato al tiu virino eble fontas el io plia ol nura amikeco. Dum cxiuj horoj de la tago sxi estis la konstanta temo de miaj pensoj, kaj kiam mi dormis sxia kara vizagxo hantis miajn songxojn. Pli nesxancelebla ol iam antauxe farigxis mia decido fugxi de la maharoj. "Perry," mi konfidis al la maljunulo, "se ni devos trasercxi cxiun kvadratan colon de cxi tiu mondeto, mi trovos Dian la Bela kaj regxustigos la malbonon, kiun mi neintence faris al sxi." Jen la preteksto, kiun mi faris al Perry. "Mondeto!" li rikanis. "Vi ne komprenas, kion vi diras, bubo," kaj tiam li montris al mi mapon de Pelucidaro, kiun li antauxnelonge trovis inter la manuskriptoj, kiujn li arangxis. "Rigardu," li diris, fingromontrante, "tio evidente estas akvo, kaj cxio cxi estas tero. Cxu vi rimarkas la gxeneralan formon de la du areoj? Kie trovigxas oceanoj sur la ekstera krusto, sube, cxi tie, oni trovas teron. Tiuj relative malgrandaj areoj de oceano gxenerale sekvas la konturojn de la kontinentoj de la ekstera mondo. "Ni scias, ke la krusto de la terglobo estas 500 mejlojn dika; krome, ke la interna diametro de Pelucidaro estas proksimume 7000 mejloj, kaj la surfaca areo estas 165.480.000 kvadrataj mejloj. Tri kvaronoj el tio estas tero. Pripensu! Tersurfaco de 124.110.000 kvadrataj mejloj! Nia propra mondo havas nur 53.000.000 kvadratajn mejlojn da tero, kaj gxia cetera surfaco estas kovrita de akvo. Tiel same, kiel oni ofte komparas landojn laux ilia relativa grandeco, tiel, se ni same komparas la du mondojn, ni trovas strangan anomalion, nome, ke pli granda mondo situas interne de pli malgranda! "Kie en cxi tiu vasta Pelucidaro vi sercxus vian Dian? Sen steloj aux lumo aux movigxanta suno, kiel vi povus trovi sxin, ecx se vi scius, kie sxi estas?" Lia eldiro estis konvinka. Gxi forprenis de mi la spiron; sed mi trovis min post gxi des pli firme rezoluta, ke mi provos gxin. "Se Gak akompanos nin, ni eble sukcesos je gxi," mi sugestis. Perry kaj mi sercxis lin kaj starigis al li la demandon rekte. "Gak," mi diris, "ni nepre volas fugxi el la sklaveco. Cxu vi akompanos nin?" "Ili atakigos siajn tipdarojn," li diris, "kaj ni estos mortigitaj; sed..." li hezitis, "mi riskus fugxi, se mi kredus, ke estus ecx malgranda sxanco liberigxi kaj reiri al mia propra popolo." "Cxu vi kapablus retrovi vian propran landon?", demandis Perry. "Kaj cxu vi povus helpi al David sercxi Dian?" "Jes." "Sed kiel vi povus vojagxi tra nekonataj teritorioj sen astroj aux kompaso por gvidi vin?", persistis Perry. Gak ne komprenis, kion signifas la eldiroj de Perry pri astroj kaj kompaso, sed li certigis nin, ke oni povus ecx vindi la okulojn de iu ajn pelucidarano kaj porti lin al la plej malproksima parto de la mondo, sed tamen li kapablus reiri rekte al sia hejmo laux la plej mallonga vojo. Sxajnis surprizi lin, ke ni trovas gxin iel ajn mirinda. Perry diris, ke sxajne temas pri la sama hejmenira instinkto, kiun kelkaj specioj de Teraj kolomboj havas. Mi ne scias pri tio, kompreneble, sed gxi donis al mi ideon. "Do povas esti, ke Dian trovis rektan vojon al sia propra popolo?" mi demandis. "Certe," respondis Gak, "almenaux se iu potenca rabobesto ne mortigis sxin." Mi favoris tujan provon fugxi, sed kaj Perry kaj Gak konsilis atendi iun helpan akcidenton, kiu sekurigus al ni ioman sxancon de sukceso. Mi ne komprenis, kia akcidento povus trafi tutan komunumon en lando de cxiama taglumo, kies enlogxantoj ne havas fiksitajn dormajn kutimojn. Mi ecx estas certa, ke kelkaj maharoj neniam dormas, dum aliaj, inter longaj periodoj de maldormeco, eble rampas en malluman ejon sub sia logxejo, kie ili longe dormadas. Perry diras, ke se maharo restas veka dum tri jaroj, li kompensos la tutan perditan dormon per unu tutjara dormado. Eble tio estas vera, sed mi neniam vidis pli ol tri el ili dormantaj, kaj la vido de tiu triopo sugestis al mi nian manieron fugxi. Mi jam sercxadis malproksime sub la niveloj, kiujn ni sklavoj rajtis frekventi--eble kvindek futojn sub la cxefa etagxo de la konstruajxo--inter reto de koridoroj kaj apartamentoj, kiam mi subite trovis tri maharojn, kiuj kusxis sur lito el feloj. Unue, mi kredis ilin mortintaj, sed ilia regula spirado poste konvinkis min pri mia eraro. Kiel ekfulmo la penso venis al mi, ke tiuj dormantaj rampuloj donas al ni mirindan okazon eviti la atenton de niaj kaptintoj kaj de la sagotaj gardistoj. Mi haste reiris al Perry, kiu atenteme studadis mucidan amason da al mi sensignifaj hieroglifoj, kaj klarigis mian planon al li. Je mia miro, gxi sxokegis lin. "Estus murdo, David," li kriis. "Cxu estas murdo mortigi reptilian monstron?" mi konsternite demandis. "Cxi tie ili ne estas monstroj, David," li respondis. "Cxi tie ili estas la dominanta raso--kaj ni estas la 'monstroj'--de pli malalta specio. En Pelucidaro la evolucio procedis alie ol en la ekstera mondo. Tie, teruraj konvulsioj de la naturo cxiam denove ekstermis la ekzistantajn speciojn--se ne tio, iu monstro el la epoko de dinosauxroj eble regus nian mondon hodiaux. Cxi tie ni vidas, kio povus esti okazinta en nia propra historio, se la kondicxoj estus kiel cxi tie. "La vivo en Pelucidaro estas multe pli juna ol sur la ekstera krusto. Cxi tie la homoj atingis evolucian sxtupon analogan al la sxtonepoko en la historio de nia propra mondo, sed dum sennombraj jarmilionoj cxi tiuj rampuloj progresis. Eble ilia sesa sentumo, kiu sxajnas al mi nedubebla, donis al ili avantagxon super la aliaj, pli timinde armitaj bestoj, sed eble ni neniam scios tion. Ili rigardas nin kiel ni rigardas la bestojn de niaj kampoj, kaj mi lernas el iliaj skribaj kronikoj, ke aliaj maharaj rasoj mangxas homojn--ili tenas ilin en grandaj gregoj, gxuste kiel ni tenas brutojn. Ili plej zorge bredas la homojn, kaj kiam tiuj estas tute grasaj, ili mortigas ilin kaj mangxas ilin." Mi skutremis. "Kial vi trovas gxin tiel terura, David?" demandis la maljunulo. "Ili komprenas nin ne pli bone ol ni komprenas la pli malaltajn bestojn de nia propra mondo. Mi trovis cxi tie tre erudiciajn diskutojn pri la demando, cxu _gilakoj_, kiel ili nomas la homojn, havas ian rimedon de komunikado. Unu verkanto asertas, ke ni ecx ne kapablas rezoni, kaj ke cxiu nia ago estas mehxanisma aux instinkta. La reganta raso de Pelucidaro, David, ankoraux ne lernis, ke la homoj interkomunikigxas kaj rezonas. Cxar ni ne komunikigxas kiel ili, ili ne kapablas kompreni, ke ni entute iel interkomprenigxas. Ni pri la bestoj de nia propra mondo ne alie rezonas. Ili scias, ke la sagotoj havas parolan lingvon, sed ili komprenas nek gxin nek kiel gxi manifestigxas, cxar ili ne havas organojn de auxdado. Ili kredas, ke la movigxo de la lipoj sola transportas la signifon. Ke la sagotoj povas komunikigxi kun ni, tion ili ecx ne povas koncepti. "Jes, David," li konkludis, "plenumi vian planon signifus murdi." "Nu bone, se necesas, Perry," mi respondis, "mi farigxos murdisto." Li igis min klarigi la planon denove kaj tre detale, kaj pro iu kauxzo, kiu tiam ne estis klara al mi, li postulis tre precizan priskribon de la apartamentoj kaj koridoroj, kiujn mi jxus esploris. "Konsiderante, ke vi nepre intencas efektivigi vian frenezan planon, David", li diris finfine, "mi demandas al mi, cxu ni eble ne povus samtempe fari reale kaj dauxre utilan servon al la homaro de Pelucidaro. Auxskultu, mi lernis multajn mirindajn aferojn el cxi tiu arkivo de la maharoj. Por ke vi gxuste taksu mian planon, mi koncize skizos la historion de tiu specio. "Iam la maskloj estis cxiopovaj, sed antaux multaj epokoj la inoj poiome igxis la mastroj. Dum la sekvantaj epokoj ne okazis rimarkindaj sxangxoj cxe la mahara specio. Gxi dauxre progresis sub la inteligenta kaj benoricxa regado de la damoj. La scienco progresis per pasxegoj. Tio validas aparte pri la sciencoj, kiujn ni nomas biologio kaj euxgeniko. Fine, iu sciencistino anoncis, ke sxi eltrovis metodon por fekundigi ovojn kemie post ilia demeto--cxiuj veraj reptiliojn, kiel vi scias, naskigxas el ovoj. "Kio okazis? Tuj oni ne plu bezonis masklojn, cxar la specio ne plu dependis de ili. Pasis pliaj epokoj gxis la nuntempo, en kiu ni trovas specion, kiu konsistas nur el inoj. Sed jen la grava afero. Nur unu mahara popolo tenas la sekreton pri tiu kemia formulo. Gxi estas en la urbo Futra, kaj se mi ne serioze eraras, gxi trovigxas laux mia jugxo bazita sur via priskribo de la keloj, kiujn vi trapasis hodiaux, en la kelo de cxi tiu konstruajxo. "Pro du kialoj ili forkasxas gxin kaj jxaluze gardas gxin. Unue, cxar la vivo mem de la maharoj dependas de gxi, kaj due, cxar kiam gxi estas publika proprajxo, kiel en la komenco, tiel multaj eksperimentadis je gxi, ke la dangxero de trologxateco farigxis tre serioza. "David, se ni povus fugxi kaj samtempe kunporti kun ni tiun gravegan sekreton, kian servon ni plenumus per tio por la homaro de Pelucidaro!" La nura penso preskaux superfortis min. Ja estus ni la duopo, kiuj metus la homojn de la interna mondo en ilian lauxrajtan lokon inter la kreitajxoj. Nur la sagotoj barus ilian vojon al absoluta supereco, kaj mi opiniis, ke preskaux certe la sagotoj sxuldas sian tutan potencon al la pli granda inteligenteco de la maharoj--mi ne povis kredi, ke tiuj gorilecaj bestoj intelekte superas la pelucidaran homaron. "Perry!" mi diris ekscitite, "Vi kaj mi savos tutan mondon! Kune, ni gvidos la homajn gentojn el la mallumo de nescio en la lumon de progreso kaj civilizo. Ni transportos ilin per unu pasxo el la sxtonepoko en la dudekan jarcenton. La nura penso pri tio estas absolute fabeleca." "David," diris la maljunulo, "Mi kredas, ke Dio sendis nin cxi tien gxuste por tiu celo--estos la laboro de mia vivo instrui al ili Lian mesagxon--konduki ilin al la lumo de Lia indulgo, dum ni edukos iliajn korojn kaj manojn por vivo en kulturo kaj civilizo." "Vi pravas, Perry," mi diris, "kaj dum vi instruos ilin pregxi, mi instruos ilin batali, kaj kune ni kreos rason de homoj, kiu honorindigos nin ambaux." Gak eniris la apartamenton kelkajn minutojn antaux la fino de nia interparolo, kaj nun li volis scii la kialon de nia ekscitigxo. Perry opiniis prudente, ke ni ne tro rakontu al li, do mi klarigis nur, ke mi havas planon por fugxi. Post kiam mi skizis gxin al li, li sxajnis tiel sxokita kiel antauxe Perry, sed pro alia kialo. La Vilulo pripensis nur nian hororigan sorton okaze de eventuala eltrovo; sed finfine mi persvadis lin akcepti mian planon kiel la solan realigeblan, kaj kiam mi certigis lin, ke mi transprenos la plenan respondecon pri gxi, se oni kaptos nin, li donis sian heziteman jeson. Subnotoj [13] alterna nomo de jxurasia epoko. [14] tre malhela kaj morna, kiel en la mita lando priskribita de Homero kiel loko de eterna mallumo. 6-a cxapitro KOMENCO DE HORORO En Pelucidaro unu tempo tauxgas kiel alia. Ne estis nokto, kiu vualu nian entreprenotan fugxon. Necesis cxion fari en plena taglumo--cxion krom la laboro, kiun ni devis fari en la apartamento sub la konstruajxo. Do ni decidis elprovi nian planon tuj, por ke la maharoj, kiuj devis ebligi gxin, ne vekigxu, antaux ol mi atingos ilin; sed seniluziigxo trafis nin jam survoje al la subaj elkavigitejoj, cxar tuj kiam ni atingis la cxefan etagxon de la konstruajxo, ni renkontis hastantajn arojn de sklavoj, kiujn forta sagota gardistaro pelkurigis el la konstruajxo al la avenuo. Aliaj sagotoj sagis tien kaj aliloken por sercxi aliajn sklavojn, kaj tuj kiam ni aperis, oni alsaltis nin kaj sxovis nin en la vicon de marsxantaj homoj. Nek la kialon nek la celon de la gxenerala eliro ni konis, sed iom poste disvastigxis tra la vicoj de kaptitoj onidiro, ke oni rekaptis du forkurintajn sklavojn, viron kaj virinon, kaj ke ni marsxas al la loko, kie ni vidos ilian punon, cxar la viro mortigis sagoton el la tacxmento, kiu cxasis kaj rekaptis ilin. Je tiu sciigo mia koro eksaltis en mian gorgxon, cxar mi certis, ke la du kaptitoj devenas el tiu grupo, kiu forfugxis en la senluma groto kun Hugxa la Ruza, kaj ke Dian estas la virino. Gak tion kredis, kaj ankaux Perry. "Cxu ni ne povas fari ion ajn por savi sxin?" mi demandis al Gak. "Nenion", li respondis. Tra la homplena avenuo ni marsxis, kaj dum tio la gardistoj traktis nin per neordinara krueleco, kvazaux ankaux ni estus implikitaj en la murdo de ilia kompano. Oni intencis fari el la okazo lecionon al la aliaj sklavoj pri la dangxero kaj vaneco de cxia provo fugxi, kaj pri la nepra morto, kiu trafas murdinton de supera estajxo, kaj mi supozas, ke pro tio la sagotoj sentis sin plene rajtigitaj fari la tutan procedon kiel eble plej malkomforta kaj dolora al ni. Ili pikis nin per siaj lancoj kaj batis nin per siaj hakiletoj pro la plej malgrandaj provokoj kaj ecx neprovokite. Ni travivis tre malagrablan duonhoron, gxis oni fine pelis nin tra malalta enirejo en grandegan konstruajxon, kies mezon okupis granda areno. Benkoj cxirkauxis tiun liberan spacon je tri flankoj, kaj je la kvara trovigxis amasoj da grandaj rokegoj sur deklivo, kiu altigxis de la antauxo supren gxis la tegmento. Komence, mi ne povis konstati la celon de tiu rokamasego, krom eble prezenti rustikan kaj pitoreskan fonon por la scenoj prezentotaj en la areno antaux gxi, sed baldaux poste, kiam la lignaj benkoj preskaux jam plenis de sklavoj kaj sagotoj, mi ekvidis la uzmanieron de la rokegoj, cxar tiam la maharoj komencis vice enpasxi la konstruajxon. Ili marsxis rekte trans la arenon al la rokoj cxe la alia flanko, kie ili elvastigis siajn vespertajn flugilojn kaj suprensxvebis trans la altan muron cxirkaux la areno kaj faris sin komfortaj sur la rokegoj. Ili estis do la rezervitaj, logxiaj segxoj por la regantaro. La rampuloj trovis la nesxlifitan suprajxon de granda roko tiel komforta, kiel ni la molecon de remburita braksegxo. Tie ili pigre kusxis, palpebrumante per siaj hidaj okuloj kaj sendube interparolante en sia lingvo de la sesa sentumo kaj kvara dimensio. Unuafoje mi vidis ilian regxinon. Sxi malsimilis al la aliaj per neniu trajto, kiun miaj Teraj okuloj povis percepti, cxar cxiuj maharoj fakte aspektas identaj al mi, sed sxi transiris la arenon nur, post kiam sxiaj regnaninoj jam okupis lokon, antauxirite de dudek grandegaj sagotoj, la plej grandaj, kiujn mi iam vidis, dum cxe sxiaj flankoj anaspasxis po unu granda tipdaro, kaj postiris sxin dudek pliaj sagotaj gardistoj. Cxe la bariero, la sagotoj suprengrimpis la apikajxon per vere simieca lerto, dum malantaux ili la aroganta regxino sxvebis alten per la flugiloj, kun siaj du timindaj drakoj ambauxflanke, kaj sternis sin sur la plej granda rokego el cxiuj, precize en la mezo de tiu amfiteatra flanko rezervita por la dominanta raso. Tie sxi ekkauxris, tiu regxino plej malbela kaj neinteresa, kvankam sendube tute konvinkita pri sia beleco kaj die donita regorajto, same kiel la plej fiera monarko de la ekstera mondo. Kaj tiam komencigxis la muziko--muziko sensona! La maharoj ne povas auxdi, do la tamburoj kaj fifroj kaj trumpetoj de Teraj orkestroj estas al ili nekonataj. La "orkestro" konsistas el pli ol dudek maharoj. Ili marsxis en vico al la centro de la areno, kie la estajxoj sur la rokoj povis spekti ilin, kaj tie ili ludis dekkvin aux dudek minutojn. Ilia tekniko konsistis el vostosvingado kaj kapomovado laux regula sinsekvo de mezuritaj movigxoj, kio rezultigis kadencon sxajne same placxan al maharaj okuloj kiel la kadenco de nia instrumenta muziko al niaj oreloj. Foje la tuta muzikistaro samtempe faris egalmezurajn pasxojn al unu flanko aux al la alia, aux malantauxen aux antauxen--cxio cxi impresis min kiel nekomprenebla ridindajxo, sed post la unua muzikajxo la maharoj sur la rokoj montris la unuajn signojn de entuziasmo, kiujn mi vidis cxe la reganta raso de Pelucidaro. Ili svingis siajn grandajn flugilojn supren-malsupren kaj batis siajn rokajn sidlokojn per la potencaj vostoj, gxis la tero tremis. Tiam la muzikistoj ekludis alian muzikajxon, kaj denove regis tomba silento. En unu rilato la mahara muziko estas belega--se la ludata muzikajxo ne placxas, oni devas nur fermi la okulojn. Fine, elcxerpinte sian repertuaron, la muzikistoj ekflugis en la aeron kaj ekkusxis sur la rokoj super kaj malantaux la regxino. Tiam komencigxiis la cxefa tagorda punkto. Kelkaj sagotaj gardistoj sxovis viron kaj virinon en la arenon. Spite miajn antauxtimojn, mi klinigxis antauxen el mia segxo por ekzameni la virinon, esperante, ke sxi estu iu alia ol Dian la Bela. Sxia dorso estis turnita al mi dum iom da tempo, kaj la granda korvonigra haramaso, kiun mi vidis, plenigis min per timosento. Baldaux oni malfermis pordon sur unu flanko de la arena muro por enlasi grandan, hirtan, tauxrosimilan beston. "Gxi estas granda bovo," flustris Perry ekscitite. "Tiaj bestoj vagadis kun la kaverna urso kaj la mamuto sur la ekstera mondo en iu praepoko. Ni vojagxis milionon da jaroj malantauxen, David, al la infanagxo de planedo--cxu ne mirinde?" Sed mi vidis nur la nigran hararon de la duone nuda virino, kaj mia koro cxesis bati pro la obtuza mizero, kiun mi eksentis vidante sxin, kaj en tiu momento ne interesis min la mirindajxoj de la natura historio. Se ne kunestus Gak kaj Perry, mi saltus sur la plankon de la areno por dividi la sorton de tiu senpreza trezoro el la sxtonepoko. Kiam eliris la bovego--_dago_ gxi nomigxis en Pelucidaro--oni jxetis du lancojn en la arenon antaux la piedojn de la kaptitoj. Sxajnis al mi, ke blovtubo por faboj tiel efikus kiel tiuj mizeraj armiloj kontraux la kolosa monstro. Dum la besto proksimigxis al la duopo, mugxante kaj stampfante per la potenco de multaj Teraj virbovoj, apertigxis rekte sub ni alia pordo, el kiu nun eliris la plej terura mugxo, kiu iam trafis miajn ofenditajn orelojn. En la komenco mi ne povis vidi la beston, kiu eligis tiun lauxtan defion, sed la sonego igis la du viktimojn subite turnigxi, kaj jen mi vidis la vizagxon de la junulino--ne estis Dian! Mi preskaux ploris pro faciligxo. Kaj nun, dum ili ambaux staris sxtonigxintaj pro timego, mi vidis la farinton de tiu korpremiga sono silente sxteliri al loko, kie mi povis gxin vidi. Estis grandega tigro--de tia speco, kiu cxasis la grandajn bovojn tra la pragxangaloj dum la junagxo de nia mondo. Laux la formo kaj eksteraj markoj gxi ne malsimilis al la plej noblaj bengalaj tigroj de nia propra mondo, sed kiom gxiaj dimensioj gigantis, tiom gxiaj koloroj imponis. La brilega flavo preskaux stridis, gxia blanko estis lanuga, gxia nigro glimis kiel la plej bona antracito, kaj gxia felo estis longa kaj hirta kiel tiu de monta kapro. Neniu povus nei la belegon de tiu besto, sed same kiel cxio sur Pelucidaro pli grandas kaj pli intense buntas, tiel ankaux pli intensa estis gxia feroca tenigxo. Ne nur unuopaj anoj de tiu specio cxasas homojn--cxiuj estas homcxasantoj. Sed ili ne limigas sian furagxadon al homoj. Cxiajn bestojn kaj fisxojn de Pelucidaro ili mangxas kun avido cxe siaj konstantaj penadoj nutri siajn potencajn muskolojn. Cxe unu flanko de la mortkondamnita paro la dago mugxis kaj antauxenpasxis, kaj cxe la alia flanko la angorinspira _tarago_ sxtele proksimigxis al ili kun malfermita fauxko kaj salivgutantaj dentegoj. La viro ekkaptis la lancojn kaj transdonis unu al la virino. Auxdinte la mugxadon de la tigro, la tauxro ekhurlis per rabia furiozeco. Neniam en mia vivo mi auxdis tiel inferan bruegon kiel faris la du bestegoj, kaj pripensu, ke gxi restis neauxdebla al la fiaj rampuloj, pro kies distro oni okazigis la spektaklon! Nun la dago kuratakis de unu flanko, kaj la tarago de la alia. La du nanoj starantaj meze sxajnis tuj pereontaj, sed gxuste kiam la brutacxoj atingis ilin, la viro ekkaptis la brakon de sia kompanino, kaj kune ili saltis flanken, dum la furiozaj kreitajxoj trafis unu la alian kiel koliziantaj lokomotivoj. Sekvis batalego, kies senintermita kaj timinda feroco transcendas la eblojn de imagado kaj priskribado. Ree kaj ree la enorma tauxro jxetis la kolosan tigron alten en la aeron, sed kiam la katego frapigxis al la tero, gxi cxiufoje rekuris al la lukto kun energio sxajne ne reduktita kaj kun videble pli forta kolero. Dum kelka tempo la geviroj penadis nur resti for de la du bestegoj, sed fine mi vidis ilin disigxi. Ambaux sxtele pasxis al po unu el la luktantoj. Nun la tigro estis sur la largxa dorso de la tauxro, krocxite al la granda kolo per la tenajlaj dentegoj kaj dissxirante la dikan hauxton en striojn kaj pecojn per siaj longaj kaj fortikaj ungegoj. Dum momento la tauxro staris mugxante kaj tremante pro doloro kaj rabio, kun la fendohufoj vaste elmetitaj, dum gxi vigle vipis per la vosto de flanko al flanko, sed tuj poste, en freneza orgio de saltado, gxi kuregis tra la areno en furioza provo dejxeti sian sxirantan rajdanton. Nur kun peno la virino sukcesis eviti la unuan impeton de la vundita besto. Cxiuj gxiaj penoj por defaligi la tigron sxajnis vanaj, gxis gxi en sia malespero jxetis sin mem teren kaj cxirkauxruligxis plurfoje. Nur mallonga tia traktado tiel konsternis la tigron, forprenante de gxi la spiron, kiel mi supozas, ke gxi perdis sian alkrocxigxon, kaj tuj poste la granda dago katrapide levigxis kaj profundigis siajn kornegojn en la ventron de la tarago, najlante gxin al la grundo de la areno. La granda kato ungegis la hirtan kapon, gxis la okuloj kaj oreloj estis desxiritaj kaj restis nur kelkaj rubandoj de trasxirita sanganta karno sur la kranio. Dum gxi spiteme traeltenis la aflikton de tiu doloriga puno, la dago staris senmova, fiksante sian malamikon, kaj gxuste tiumomente alsaltis la viro, kiu jam vidis, ke la blinda tauxro estos la malpli dangxera malamiko, kaj trapusxis la lancon en la koron de la tarago. Kiam cxesis la feroca ungorastado de tiu besto, la tauxro levis sian sangantan, nevidpovan kapon, kaj kun kolera mugxo ekkuris trans la arenon. Per grandaj saltoj gxi alvenis rekte al la arena muro sub niaj sidlokoj, kaj tuj poste unu el liaj saltegoj hazarde portis lin trans la barieron en la mezon de la sklavoj kaj sagotoj tuj antaux ni. Svingante siajn sangajn kornojn de flanko al flanko, la besto falcxis tra la homamaso, rekte supren en nia direkto. Antaux li, sklavoj kaj gorilohomoj interluktis en la stampedo por eskapi la mortdangxeran agoniadon de la estajxo, cxar vere furioza estis la atako. Forgesinte nin, la gardistoj aligxis al la amaskurado al la elirejoj, kiuj multnombraj brecxis la muron de la amfiteatro malantaux ni. Perry, Gak kaj mi estis apartigitaj dum la kaoso, kiu regis en la momentoj, post kiam la besto supersaltis la muron de la areno, kaj kiam cxiu celis savi nur sian propran hauxton. Mi kuris dekstren, preterpasante kelkajn elirejojn obstrukcitajn de la timfrenezigita homamaso, kiu interbatalis por eskapi. Deruligxis sceno, kvazaux tuta aro de dagoj atakus ilin, anstataux unusola blinda, mortanta besto, sed tiel efikas paniko de homamaso. 7-a cxapitro LIBERIGxO Kurinte el la trajektorio de la besto, mi cxesis timi gxin, sed same tiel rapide ekkaptis min alia emocio--espero pri fugxo, kiun la demoralizita stato de la gardistaro tiumomente ebligis. Mi pensis pri Perry, kaj se mi ne esperus, ke liberigxinte mi povos pli bone akceli ankaux lian liberigxon, mi tuj pelus el mia kapo cxiujn pensojn pri fugxo. Sed okazis, ke mi hastis dekstren cxe la sercxado de elirejo, al kiu ne kuris sagotoj, kaj fine mi trovis tian--malaltan kaj stretan aperturon, kiu kondukis en obskuran koridoron. Sen primediti la eblajn konsekvencojn, mi pafis min en la ombrojn de la tunelo, palpsercxante mian vojon en la senlumeco tra kelka distanco. La rumorado de la amfiteatro pli kaj pli dampigxis, gxis post iom da tempo regis silento kiel en tombo. Iom da malintensa lumo filtrigxis tra ventumaj kaj lumigaj tuboj lokitaj je regulaj intervaloj, sed gxi apenaux suficxis por doni al miaj homaj okuloj iom da vidkapablo en la mallumo, do mi devis movigxi tre singarde, palpsercxante mian vojon unu pasxon post la alia, tusxante per unu mano la muron je mia flanko. Iom poste, la lumo fortigxis, kaj je mia gxojo mi trovis post momento suprenirantan sxtuparon, cxe kies supro la helega lumo de la tagmeza suno brilis tra aperturo cxe la tersurfaco. Singarde mi grimpis la sxtupojn supren al la fino de la tunelo, kaj tie mi skoltis, vidante la vastan ebenajxon de Futra antaux mi. La multnombraj altaj turoj el granito, kiuj markis la diversajn enirejojn de la subtera urbo, situis cxiuj antaux mi--dorse de mi la ebenajxo etendigxis plata kaj sentrajta gxis la proksimaj antauxmontetoj. Mi do atingis la tersuprajxon cxe la rando de la urbo, kaj miaj fugxperspektivoj sxajnis multe pli helaj. Unue mi havis la impulson atendi la noktigxon, antaux ol provi transiri la ebenajxon--tiel profunde radikitaj estas la penskutimoj--sed subite mi rememoris la eterne tagmezan ardon, al kiu la tuta Pelucidaro estas elmetita, kaj kun rideto mi faris unuan pasxon antauxen en la taglumon. Gxistalie altkreska herbo kovras la ebenajxon de Futra--la splende floranta herbo de la interna mondo, cxe kiu cxiun herberan pinton ornamas eta, kvinpetala floreto--brilaj diverskoloraj steletoj, kiuj glimis inter la verdaj folioj, donacante al tiu stranga, sed bela pejzagxo siaspecan cxarmon. Sed la sola vidajxo, kiu allogis min en tiu momento, estis la foraj montetoj, al kiuj mi volis fugxi, do mi rapidis antauxen, tretante en mia hasto la miriadajn belajxojn subpiede. Perry diras, ke la gravitoforto malpli grandas sur la suprajxo de la interna mondo ol sur la ekstera. Li klarigis al mi unufoje la tuton, sed mi neniam tre brile komprenis tiajxojn, do mi forgesis la plejmulton. Laux mia memoro, la diferencon kauxzas iugrade la kontrauxaltiro de tiu parto de la terkrusto, kiu situas tuj super la loko sur Pelucidaro, pri kiu temas. Nu, cxu klarigite cxu ne klarigite, cxiam sxajnis al mi, ke en Pelucidaro mi movigxas pli rapide kaj pli lertmove ol sur la ekstera surfaco--oni pasxis tie kun ia aereca legxero, kiu estis tre agrabla, kaj oni sentis ian malligitecon de sia korpo kompareblan nur kun tio, kion oni foje spertas en songxoj. Kaj cxi-foje, transirante la florumitan ebenajxon de Futra, mi sxajnis flugi, kvankam kiugrade atribui tion al sugestio devenanta de Perry kaj kiugrade al la realo, mi ne scias. Ju pli mi pensis pri Perry, des malpli mi gxuis mian jxus akiritan liberecon. Por mi ne povis esti libereco en Pelucidaro, se ne ankaux la maljunulo havis gxin, kaj nur la espero iel trovi rimedon por liberigi lin, detenis min de reiro al Futra. Gxuste kiumaniere helpi al Perry, tion mi apenaux kapablis imagi, sed mi esperis, ke iuj hazarde bonaj cirkonstancoj solvos la problemon por mi. Evidente, tamen, nur miraklo povus helpi al mi, cxar kian prodajxon mi, nuda kaj nearmita, plenumu en tiu stranga mondo? Mi ecx dubis, cxu mi povos retrovi la vojon al Futra post la alveno al loko, de kie mi ne plu povos vidi la ebenajxon, kaj ecx se tio eblus, kian helpon mi donu al Perry, vaginte plejeble grandan distancon? La situacio aspektis des pli senespera, ju pli mi ekzamenis gxin, sed kun senceda persisto mi dauxrigis la vojon al la antauxmontetoj. Malantaux mi aperis neniu signo pri postsekvo kaj antaux mi mi vidis neniun vivajxon. Mi movigxis kvazaux tra mortinta kaj forgesita mondo. Mi tute ne scias, kompeneble, kiom da tempo mi bezonis por atingi la randon de la ebenajxo, sed finfine mi envagis la montetojn, tra kiuj mi lauxiris belan kanjoneton supren al la montoj. Flanke de mi petolis ride murmuranta rojo, brue hastanta al la silenta maro. En gxiaj plej kvietaj malrapidejoj mi ekvidis multajn fisxetojn, kiuj pezis laux mia takso kvar aux kvin funtojn[15]. Laux la aspekto, kvankam ne laux grandeco kaj koloro, ili similis al la balenoj de niaj propraj maroj. Gvatante ilian nagxan kaprioladon, mi eltrovis ne nur, ke ili mamnutras siajn idojn, sed ankaux, ke ili fojfoje aliras la akvosuprajxon kaj por spiri kaj por mangxi iujn herbojn kaj iun kuriozan skarlatan likenon, kiu kreskis sur la rokoj tuj super la akvonivelo. Tiu lasta kutimo donis al mi la okazon, kiun mi avidis--kapti unu tian plantomangxantan cetacon, kiel Perry nomis ilin, kaj prepari tiel bonan mangxon kiel oni povas el nekuirita varmsanga fisxo; sed intertempe mi kutimigxis nutri min per mangxajxo en ties natura stato, cxe kio mi tamen obstinis ellasi la okulojn kaj intestojn, kio siatempe tre amuzis Gak, al kiu mi cxiam donacis tiujn frandajxojn. Kauxrante borde de la rojo, mi atendis, gxis unu tia eteta purpura baleno elmergigxis por mangxeti je la longaj herboj pendantaj super la akvo, kaj tiam, kiel predobesto, kiu la homo efektive estas, mi ekkaptis per unu salto mian viktimon, je kiu mi ekkvietigis mian malsaton, dum gxi ankoraux vivplene tordigxis por fugxi. Poste, mi trinkis el la kristala akvo, kaj, lavinte la manojn kaj vizagxon, mi fugxis plu. Super la fonto de la rojo mi devis grimpi tra kruda tereno gxis la pinto de longa montokresto. Antaux tio, mi jam sekvis krutan deklivon gxis la bordo de serena interna maro, sur kies trankvila suprajxo sternigxis pluraj belaj insuloj. La pejzagxo estis pli ol cxarma, kaj, vidante nek beston nek homon, kiu povus minaci mian nove gajnitan liberecon, mi glitis de sur la krutajxo, kaj duone glitante, duone falante, mi faligis min en la ravan valon, kies nura aspekto sxajnis promesi azilejon de paco kaj sekureco. Sur la milde dekliva plagxo, sur kiu mi migris, kusxis dissemite multaj drolformaj, koloraj konkoj, el kiu kelkaj estis vakaj, dum abundo da aliaj ankoraux enhavis moluskojn tiel variajn kiel cxiujn, kiuj iam pasigis sian inertan vivon cxe la senbruaj bordoj de la pramaroj de la ekstera terkrusto. Dum mi marsxis, mi ne povis ne kompari min kun la unua viro de tiu alia mondo, cxar tiel absoluta estis la soleco, kiu cxirkauxis min, kaj tiel praepokaj kaj netusxitaj estis la virgaj mirindajxoj kaj belajxoj de la adoleska naturo. Mi min sentis dua Adamo, migranta solece tra infanagxa mondo, sercxante mian Evan, kaj dum mi tion pensis, sxvebis en mia imago la ravaj konturoj de sxia perfekta vizagxo kun abundo da belegaj, nigraj haroj super gxi. Dum mi marsxis, miaj okuloj rigardis suben sur la plagxon, tiel ke mi jam tre proksimis, kiam mi ekvidis la aferon, kiu frakasis mian belan revon pri soleco, sekureco, sereno kaj praepoka memsuficxo. Temis pri elkavigita arbotrunko tirita sur la sablon, en kies fundo kusxis kruda remilo. Mi ankoraux trovigxis en stato de forta sxoko je la konsciigxo pri sendube ebla nova dangxero, kiam mi auxdis klaketadon de lozaj sxtonoj el la direkto de la krutajxo, kaj, turninte miajn okulojn, mi vidis la produktinton de la bruo, grandan kuprokoloran viron, kiu rapide alkuris min. Lia rapidego estis per si mem suficxe minaca, tiel, ke tute ne necesis vidi la aldonajn pruvojn: la lancon en lia mano kaj la koleron en lia vizagxo. Ecx sen ili, mi konsciis pri mia endangxerigita situacio, sed kien fugxi--tio estis la multepeza problemo. Tiu ulo tiel fulmrapidis, ke sxajnis neeble forkuri de li sur la plagxo. Restis do nur unu alia ebleco--la rustika kanoto--kaj en hasto egala al lia mi pusxis gxin en la maron, kaj kiam gxi ekflosis, mi donis al gxi lastan sxovon kaj enpasxis gxin cxe la pinto. La posedanto de la primitiva boato vocxigis krion de furiozo, kaj unu momenton poste lia sxtonpinta lanco skrapis mian sxultron kaj enprofundigxis en la lignon de la pirogo. Mi ekkaptis la remilon kaj en febra hasto urgxis la pezmovan, sxanceligxantan boateton sur la suprajxon de la maro. Unu transsxultra rigardo evidentigis al mi, ke la kuprulo jam plongxis en la akvon kaj rapide postnagxis en persekuto. Liaj fortaj nagxtiroj minacis postnelonge alvenigi lin, cxar mi faris nur testudan progreson en tiu nekonata boato, kiu ekveturis en cxiu direkto, krom en la de mi celita, pro kio mi disipis duonon de mia energio, returnante gxian grandan pruon al la gxusta veturdirekto. Mi veturis jam proksimume cent jardojn, kiam evidentigxis, ke la postcxasanto kaptos la randon de la pirogo post kelkaj nagxtiroj. En furioza malespero mi ekluktis kontraux tiu prototipo de cxiuj remiloj, urgxe penante eskapi, sed cxiam ankoraux proksimigxis la kupra giganto. Jam li etendis manon al la pirogo, kiam mi vidis mincan kaj sinuan korpon sagi el la subaj profundajxoj. Ankaux la viro vidis gxin, kaj la mieno de hororo, kiu ekregis lian vizagxon, donis al mi certecon, ke mi ne plu devos timi lin, cxar lia vizagxesprimo montris timon pri certa morto. Poste, lin cxirkauxvolvis la sxlimaj faldegoj de hida monstro el la praprofundo--giganta marserpentego kun elstarantaj dentegoj kaj elpafigxema dupinta lango, kun ostecaj protuberancoj sur la kapo kaj nazo, kiuj estis fortikaj kornetoj. Rigardante tiun lukton je vivo aux morto, mia rigardo trafis la okulojn de la kondamito, kaj mi preskaux certis percepti en ili esprimon de malespera petego. Cxu jes cxu ne, min subite trainundis profunda kompato al la malfelicxulo. Li ja estis mia homfrato, kaj la fakto, ke li kun plezuro estus mortiginta min, se min kaptinta, forvaporigxis el mia kapo, fronte al lia ekstrema minacateco. Nekonscie, mi jam cxesis remi, kiam la serpento sxvebis supren por ataki mian persekutanton, do la pirogo ankoraux flosis apud ili ambaux. La monstro sxajnis nur ludi kun la viktimo, antaux ol malfermi siajn timindajn makzelojn kaj ekkapti lin kaj treni lin al sia domicilo en la obskura profundo por lin mangxi. La granda serpenta korpo volvigxis kaj malvolvigxis cxirkaux sia predo. La malignaj plenapertaj makzeloj klakfermigxis antaux la vizagxo de la viktimo. La dupinta lango fulmis sur la kupran hauxton kaj resaltis. La grandulo noble batalis por sia vivo, batante per sia sxtona hakilo kontraux la osteca kiraso, kiu kovris tiun forpusxan korpegon, sed li ne pli vundis gxin ol per simplaj manaj batoj. Fine, mi ne plu povis elteni la inertan sidadon, dum tiu maligna rampulo trenis homan fraton al fia morto. Enpikita en la pruo de la pirogo estis la lanco jxetita kontraux mi de tiu, kiun savi mi subite deziris. Per tirego mi elsxiris gxin, kaj, ekstarante sur la voblema trunko, mi trapusxis gxin per la tuta forto de miaj du brakoj inter la algapantajn makzelojn de la hidrofidio[16]. Lauxte siblante, la bestego delasis de sia predo kaj atakis min, sed la lanco, krocxita en gxia gorgxo, vanigis gxian provon kapti min, kvankam gxi preskaux renversis la pirogon per sia furioza strebo atingi min. Subnotoj [15] 1 funto = 0,453 kg. [16] prabesto-specio. 8-a cxapitro LA TEMPLO DE LA MAHAROJ La indigxeno, sxajne nevundita, rapide grimpis en la pirogon kaj, tenante la lancon kun mi, helpis forteni la furiozan estajxon. Nun la sango el la vundita rampulo rugxigis la akvon cxirkaux ni, kaj baldaux gxia debiligxo en la lukto evidentigis, ke mi morte vundis gxin. Fine, gxiaj klopodoj por atingi nin tute cxesis, kaj post kelkaj konvulsioj gxi turnigxis sur la dorson, sxtone morta. Jen trairis mian kapon la subita ekpripenso pri la situacio, en kiun mi venigis min. Mia plua sorto estis plene je la dispozicio de la sovagxulo, kies pirogon mi sxtelis. Ankoraux tenante la lancon, mi rigardis en lian vizagxon kaj trovis, ke li absorbite pristudas min. Tiel ni staris dum pluraj minutoj, fikstenante ambaux la armilon, dum ni gapis per stulta miro unu la alian. Mi ne scias, kio trakuris lian kapon, sed mian trakuris nur unu demando: kiom da tempo, gxis la ulo rekomencos la atakon. Fine li alparolis min, sed en lingvo nekonata al mi. Mi balancis mian kapon por signali nescion de lia lingvo, samtempe alparolante lin per la jxargonacxo, kiun la sagotoj uzas por interparoli kun la homaj sklavoj de la maharoj. Je mia gxojo, li komprenis min kaj respondis per la sama jxargono. "Kial vi tenas mian lancon?" li demandis. "Por ke vi ne trapiku min per gxi," mi respondis. "Tion mi ne farus," li diris, "cxar vi jxus savis mian vivon," kaj tion dirinte li forprenis la manojn de la lanco kaj ekkauxris sur la fundo de la pirogo. "Kiu vi estas," li demandis plu, "kaj el kiu lando vi venis?" Ankaux mi sidigxis, metante la lancon inter nin, kaj provis klarigi, kiel mi venis al Pelucidaro kaj de kie, sed estis por li tiom neeble kompreni aux kredi la kuriozan historion, kiun mi rakontis al li, kiom versxajne por vi kredi je la ekzisto de la interna mondo. Sxajnis al li tute ridinda la imago, ke malproksime sub liaj piedoj ekzistus alia mondo, logxata de homoj similaj al li mem, kaj ju pli li primeditis tion, des pli lauxte li ridis. Sed tiel cxiam estis. Tio, kion nia povra, limigita mondosperto neniam inkluzivis, tio kvazaux ne povas esti--niaj nesenlimaj mensoj povas kompreni nur tion, kio ekzistas laux la kondicxoj, kiujn ni trovas cxirkaux ni, sur la eksterajxo de sensignifa polvereto, kiu iras sian vojon inter la rokoj de la universo--la buleto de malseka grundo, kiun ni tiel fiere nomas la Mondo. Mi do rezignis pri tio kaj pridemandis lin pri li mem. Li diris, ke li estas mezopo kaj nomigxas Jxa. "Kiu estas la mezopoj?" mi demandis. "Kie ili vivas?" Li mirigite rigardis min. "Mi preskaux povas kredi, ke vi estas el alia mondo," li diris, "cxar kiu pelucidarano povus estis tiel nescia! La mezopoj vivas sur la maraj insuloj. Mi almenaux neniam auxdis pri mezopo, kiu vivas aliloke, kaj sur la insuloj vivas nur mezopoj, kvankam povus esti tute alie en aliaj, foraj landoj. Mi ne scias. Almenaux estas tiel, ke en cxi tiu maro kaj en la proksimaj, nur homoj de mia gento logxas sur la insuloj. "Ni estas fisxkaptantoj, kvankam ni ankaux bone cxasas. Ni ofte iras al la cxeftero por sercxi cxasbestojn, cxar ili maloftas sur cxiuj insuloj, krom la grandaj. Ni estas ankaux militistoj," li aldonis fiere. "Ecx la sagotoj de la maharoj timas nin. Iam, kiam Pelucidaro estis juna, la sagotoj sxatis kapti kaj sklavigi nin, kiel la aliajn homojn de Pelucidaro. Tiel jam delonge rerakontas patroj al filoj. Sed ni batalis tiel furioze kaj mortigis tiom da maharoj en iliaj propraj urboj, ke ili fine lernis, ke pli prudente estus ne gxeni nin, kaj ankoraux pli poste venis tempo, kiam la maharoj estis tro pigraj ecx por kapti por si mem fisxojn, krom por distrigxi, kaj tiam ni farigxis por ili utilaj provizantoj de bezonajxoj, kaj sekve estigxis paco inter la rasoj. Nun ili donas al ni aferojn, kiujn ni ne kapablas produkti, kontraux la fisxoj, kiujn ni kaptas, kaj tiel la maharoj vivas en paco kun la mezopoj. "La grandeguloj ecx venis al niaj insuloj. Tie, for de la avidaj rigardoj de iliaj propraj sagotoj, ili praktikas siajn religiajn ritojn en la temploj, kiujn ili kun nia helpo konstruis tie. Se vi eklogxos cxe ni, vi sendube vidos, kiajn ritojn ili havas, vere strangajn, kaj terure malfelicxajn por la kompatindaj sklavoj, kiujn ili alportas por partopreni en ili." Dum Jxa parolis, mi havis bonegan okazon por pli precize ekzameni lin. Li estis giganta ulo, kiu altis laux mia takso ses futojn kaj ses aux sep colojn, belforma kaj kun kupre rugxa hauxtkoloro ne multe alia ol tiu de niaj nordamerikaj indianoj, kaj ankaux liaj trajtoj similis al iliaj. Li havis aglan nazon, kian oni trovas cxe multaj anoj de la pli altaj triboj, elstarantajn vangostojn kaj nigrajn harojn kaj okulojn, sed liaj lipoj kaj busxo estis pli belformaj. Entute, Jxa estis impona kaj bela, kaj belparola ecx en la mizera helpa jxargono, kiun ni devis uzi. Dum nia interparolo, Jxa prenis la remilon kaj remis la pirogon per viglaj tiroj antauxen al granda insulo, kiu situis proksimume duonan mejlon for de la cxeftero. Lia lerta manovrado de la kruda kaj malfacila boato elvokis mian plej profundan admiron, cxar nelonge antauxe mi mem manovris gxin tiel fiaske. Ektusxinte la belan, ebenan plagxon, Jxa elsaltis, kaj mi sekvis lin. Kune ni trenis la pirogon suficxe for inter la arbustojn, kiuj kreskis post la sablo. "Necesas kasxi la pirogojn," Jxa klarigis, "cxar la mezopoj de Luana konstante militas kontraux ni kaj sxtelus ilin, se ili trovus ilin." Li montris per la kapo al insulo pli fora en la maro, tiel dista, ke gxi sxajnis nura nebulajxo pendanta en la malproksima cxielo. La suprenira kurbigxo de la surfaco de Pelucidaro konstante malkasxis al la okuloj de homo de la ekstera Tero nekredeblajxojn. Vidi la teron kaj akvon kurbigxi supren en la malproksimo, gxis gxi sxajnis kurbigxi al la rigardanto, fandigxante poste kun la fora cxielo. Percepti la marojn kaj montojn pendi super la kapo postulis tiel plenan inversigxon de la sentuma kaj rezona fakultoj, ke oni preskaux nur gapmiris. Kasxinte la pirogon, Jxa tuj sin jxetis en la gxangalon, kaj baldaux venis sur stretan, sed klare videblan padon, kiu serpentumis tien kaj reen, kiel la vojoj de cxiuj primitivaj gentoj, sed kiel mi poste konstatis, unu strangajxo distingas ilin disde cxiuj aliaj, kiujn mi iam ajn vidis, cxu ene de la Tero cxu sur gxi. Cxiufoje la pado iradis, videbla kaj neta kaj bone eltretita, gxis abrupte gxi finigxis, meze de iu densa gxangala implikajxo, kaj tiam Jxa subite retroiris kelkajn pasxojn malantauxen, saltis sur arbon, tragrimpis gxin gxis la alia flanko, faligis sin sur trunkon de falinta arbo, saltis preter malaltan arbuston kaj alterigxis sur tute alian nete videblan padon, kiun li kurtan distancon sekvis, turnigxis kaj retroiris mejlon aux malpli ol mejlon, gxis kie tiu nova pado finigxis tiel abrupte kaj mistere kiel la antauxa vojparto. Tie li denove transpasis cxiufoje ian medion, kie ne eblis lasi spuron, kaj poste resurpasxis la interrompitan vojon. Kiam mi ekkomprenis la celecon de tiu miriga itinero, mi ne povis ne admiri la indigxenan sagacon de tiu antikva pramezopo, kiu elpensis tiun originalan artifikon por malhelpi persekutadon fare de malamikoj kaj por prokrasti aux malebligi tute ties provojn sekvi lin en liajn urbojn profunde sub la tero. Al vi, homoj de la ekstera mondo, tio eble sxajnas malrapida kaj peniga metodo por vojagxi tra la gxangalo, sed se vi estus pelucidarano, vi komprenus, ke la tempo estas nenia faktoro, kie gxi ne ekzistas. Tiel labirintaj estas la sinuoj de la padoj, kaj tiel diversaj la interpadaj medioj kaj la distancoj, kiujn oni devis retroiri ekde la padofinoj por ilin trovi, ke mezopo ofte igxas viro antaux ol koni ecx tiujn, kiuj kondukas de lia propra urbo al la maro. Fakte, tri kvaronoj de la edukigxo de mezopa junulo konsistas el konatigxo kun tiuj gxangalaj vojoj, kaj la relativa rango de iu plenkreskulo dependas plejparte de la nombro de vojoj sur lia propra insulo, kiujn li kapablas sekvi. La inoj nenion lernas pri ili, cxar de la naskigxo gxis la morto ili neniam forlasas la arbaran maldensejon, en kiu situas ilia naskigxa vilagxo, krom se ilin edzinigas viro el alia vilagxo, aux se ilin militkaptas malamikoj de ilia tribo. Migrinte eble kvin mejlojn tra la gxangalo, ni subite eniris grandan maldensejon, en kies preciza centro staris vilagxo tiel drolaspekta, kiel oni povus imagi. Estis forhakitaj la suproj de iuj grandaj arboj dekkvin aux dudek futojn super la tero, kaj sur tiuj trunkoj estis konstruitaj sferaj logxejoj el kototegitaj plektitaj vergoj. Sur la verto de cxiu el la pilkecaj domoj staris iuspeca skulptajxo, kiu laux la klarigo de Jxa identigis gxian logxanton. Horizontalaj aperturoj, ses colojn altaj kaj du aux tri futojn longaj, servis por enlasi lumon kaj ventumi. La enirejo de domo estis malgranda aperturo en la bazo de arbo, kiu gvidis per kruda sxtupetaro supren tra la kavigita trunko al la supra cxambraro. La amplekso de la domoj variis de du gxis pluraj cxambroj. La plej granda, kiun mi eniris, havis du etagxojn kaj ok apartamentojn. Cxirkaux la vilagxo, inter gxi kaj la gxangalo, estis bele kulturitaj agroj, sur kiuj la mezopoj kultivis la bezonatajn grenojn, fruktojn kaj legomojn. Virinoj kaj infanoj laboris en tiuj gxardenoj, kiam ni transiris al la vilagxo. Vidante Jxa, ili salutis respekteme, sed min ili tute ne atentis. En ilia mezo kaj cxe la periferio de la kultivita tereno estis multe da militistoj. Ankaux tiuj salutis Jxa, tusxante la teron tuj antaux si per la pintoj de siaj lancoj. Jxa kondukis min al granda domo meze de la vilagxo--la okcxambra--kaj invitinte min enveni, li donis al mi mangxajxon kaj trinkajxon. Tie mi konatigxis kun lia edzino, belulino kun mamsucxanta bebo en la brakoj. Jxa rakontis al sxi, kiel mi savis al li la vivon, kaj post tio sxi cxiam traktis min tre kompleze kaj gastigeme, permesante al mi ecx teni kaj amuzi la adoratan etulon, kiu, laux Jxa, estis la regonto de la tribo, cxar Jxa sxajnis esti la nuna reganto de la komunumo. Ni mangxis kaj ripozis, kaj mi dormis, pri kio Jxa tre amuzigxis, cxar lauxsxajne li malofte aux ecx neniam tion faris, kaj poste la rugxulo proponis, ke mi akompanu lin al la templo de la maharoj, kiu staris ne malproksime de la vilagxo. "Estas malpermesite viziti gxin," li diris, "sed la grandeguloj ne kapablas auxdi, kaj se ni bone kasxos nin, ili tute ne scios pri nia cxeesto. Mi estas homo, kiu malamas ilin kaj cxiam malamis ilin, sed la aliaj cxefoj de la insulo kredas, ke estus plej prudente dauxrigi la amikajn rilatojn inter la du rasoj; se ne estus tiel, nenio pli placxus al mi ol gvidi miajn militistojn en batalo kontraux la fiaj estajxoj kaj ekstermi ilin--la vivo en Pelucidaro estus pli bona, se ili ne ekzistus." Mi tutkore konsentis kun Jxa, sed sxajnis al mi malfacila afero ekstermi la regantan rason de Pelucidaro. Tiel interparolinte, ni sekvis la komplikan padon al la templo, kiu trovigxis en malgranda maldensejo borderita de enormaj arboj, similaj al tiuj, kiuj kredeble abundis sur la ekstera krusto dum la karbonio. Jen gxi staris: granda templo el tajlita rokajxo, konstruita en la formo de granda ovalo, kun volba tegmento perforita de kelkaj grandaj aperturoj. Neniu pordo aux fenestro videblis sur la flankoj de la konstruajxo, kaj oni ne bezonis tiajn, krom unu enirejo por la sklavoj, cxar, kiel Jxa klarigis, la maharoj enflugis en sian solenejon kaj elflugis el gxi tra la tegmentaj malfermajxoj. "Sed estas enirejo", Jxa aldonis, "cxe la bazo de la konstruajxo, pri kiu ecx la maharoj nenion scias. Venu." Kaj li kondukis min trans la maldensejon al amaso de sxtonoj kusxantaj apud la bazo de la muro cxe unu ekstremo de la konstruajxo. De gxi li forsxovis kelkajn grandajn rokojn kaj tiel malkasxis malgrandan aperturon, kiu kondukis rekte en la konstruajxon, almenaux lauxsxajne, kvankam, enirinte post Jxa, mi trovis min unue en tute malluma streta loko. "Ni trovigxas en la ekstera muro," diris Jxa. "Gxi estas kava. Sekvu min singarde." La rugxulo antauxeniris kelkajn pasxojn palpsercxe kaj poste komencis supreniri krudan sxtupetaron similan al tiu, kiu kondukis de la tero al la supraj etagxoj de lia domo. Ni supreniris eble 40 futojn, kiam la interno de la intermura spaco ekheligxis, kaj baldaux ni atingis malfermajxon en la interna muro, el kiu ni povis senperturbe rigardi la tutan internon de la templo. La plej malsuperan plankon okupis enorma baseno de klara akvo, en kiu multaj malignaj maharoj adagxe nagxis tien kaj reen. Artefaritaj insuloj el granito punktis tiun surogaton de maro, kaj sur pluraj el ili mi vidis gevirojn de mia specio. "Pro kio homoj estas cxi tie," mi demandis. "Atendu, kaj vi jam vidos," respondis Jxa. "Ili ludos cxefrolon en la ceremonioj, kiuj sekvos post la enveno de la regxino. Estu danka, ke vi ne trovigxas sur ilia flanko de la muro." Li apenaux finparolis, kiam auxdigxis super ni la plauxdado de svingigxantaj flugilegoj, kaj momenton poste, longa procesio de timigaj pelucidaraj rampuloj malrapide kaj majeste flugis tra la granda malfermajxo en la mezo de la tegmento kaj solene cxirkauxsxvebis la randon de la templo. Kelkaj maharoj iris unuaj, postsekvite de almenaux dudek konsternaj pterodaktiloj--tipdaroj, kiel oni nomas ilin en Pelucidaro. Malantaux tiuj venis la regxino, flanke eskortita de aliaj tipdaroj, same kiel okazis, kiam sxi eniris la amfiteatron de Futra. Trifoje ili iris cxirkauxe en la interno de la ovala salonego, kaj fine ripozigis sin sur la malsekaj kaj malvarmaj rokegoj, kiuj elstaras cxe la ekstera rando de la baseno. En la centro de unu flanko la plej granda roko estis rezervita por la regxino, kaj sur gxi sxi kusxigis sin, cxirkauxita de sia terura gardistaro. Preninte siajn lokojn, cxiuj kusxis dum kelkaj minutoj kviete. Oni povis imagi, ke ili silente pregxas. La kompatindaj sklavoj sur la insuletoj per largxaj okuloj gapis la fibestojn. Plimulto de la viroj rekte kaj majeste staris kun la brakoj kunfalditaj sur la brusto, atendante sian pereon; sed la virinoj kaj infanoj sin krocxis unu al la alia, kasxigxante malantaux la viroj. Ili estis noblaspekta raso, la kavernohomoj de Pelucidaro, kaj se niaj prauloj similis al ili, do la homaro de la ekstera mondo ne plibonigxis, sed degeneris dum la paso de la epokoj. Al ili mankas nur bonaj okazoj. Ni havas bonajn okazojn kaj malmulton alian. Nun movigxis la regxino. Sxi levis sian malbelan kapon por cxirkauxrigardi; poste, sxi tre malrapide sxovis sin al la rando de sia trono kaj glitis senbrue en la akvon. Tien kaj reen sxi nagxis en la longa akvujo, returnigxante cxe la ekstremoj, kiel oni vidas kaptitajn fokojn fari en siaj basenetoj, turnigxante surdorsen kaj plongxante suben. Pli kaj pli proksime al la insuloj sxi venis, gxis finfine sxi restis senmova antaux la plej granda, rekte trans la akvo de sxia trono. Levante sian fian kapon el la akvo, sxi fiksrigardis per la grandaj, rondaj okuloj la sklavojn. Tiuj estis grasaj kaj belformaj, cxar oni alportis ilin el fora mahara urbo, kie oni tenis homojn en gregoj, bredis kaj grasigis ilin, kiel ni bredas kaj grasigas brutojn. La regxino krocxis siajn okulojn al graseta junulino. Sxia viktimo provis forturni sin, kasxis sian vizagxon per la manoj kaj genuigxis malantaux iu virino; sed la rampulo, sen palpebrumi, tiel fikse alrigardis, ke mi povus jxuri, ke sxia rigardo penetras la virinon tra sxiaj brakoj, trafante fine gxis la kerno de sxia cerbo. La kapo de la rampulo komencis malrapide balancigxi, sed la okuloj neniam cxesis direktigxi al la timigita virino, kaj jen: la viktimo reagis. Sxi turnis siajn largxajn, timplenigitajn okulojn al la mahara regxino, lante ekstaris kaj poste, kvazaux remorkita de iu nevidebla potenco, sxi movigxis kiel tranculino rekte al la rampulo, fiksante siajn vitrecajn okulojn al la okuloj de sia predanto. Al la akvorando sxi venis, ecx sen heziti, kaj enpasxis la malprofundan akvon flanke de la insuleto. Sxi direktigxis antauxen al la maharo, kiu nun lante retroflosis, kvazaux sxi kondukus sian viktimon antauxen. La akvo altigxis gxis la genuoj de la ino, kaj ankoraux sxi pluiris, katenita de tiu okulacxo. Jam la akvo gxisiris sxian talion, poste jam la akselojn. Sxiaj kompanoj sur la insulo spektis hororigxantaj, senpovaj malhelpi sxian pereon, en kiu ili vidis auxguron de sia propra. La maharo mergigxis, gxis nur la longa beko kaj la okuloj elstarigxis super la akvosuprajxo, kaj la ino flosis antauxen, gxis la pinto de tiu maligna beko distancis nur unu-du colojn for de sxia vizagxo, dum sxi fikse gapis plu en la okulojn de la rampulo. Nun la akvo superiris la busxon kaj nazon de la junulino--vidigxis nur sxiaj okuloj kaj frunto--kaj tamen sxi marsxis plu post la retroglitanta maharo. La kapo de la regxino poiome malvidebligxis sub la suprajxo, kaj gxin sekvis la okuloj de la viktimo--nur malrapida ondocirklo disiris al la bordoj por marki la lokon, kie la duopo malaperis. Dum kelka tempo regis plena silento en la templo. La sklavoj staris rigidaj pro teruro. La maharoj rigardis la suprajxon de la akvo por ekvidi la reaperon de sia regxino, kaj post iom longa tempo sxia kapo malrapide elmergigxis cxe unu ekstremo de la baseno. La dorson antauxe, sxi aliris la suprajxon, same tiel fikse antauxenrigardante, kiel sxi faris, trenante la sendefendan junulinon al la morto. Kaj tiam, mi je mia mirego ekvidis la frunton kaj okulojn de la junulino pograde reaperi el la profundo, sekvitaj de la rigardo de la rampulo, ne alie ol kiam sxi malaperis sub la akvon. La ino eliris cxiam plu, gxis sxi staris en akvo apenaux gxisiranta sxiajn genuojn, kaj kvankam sxi estis subakvigita suficxe longe por droni trifoje, nenio indikis, krom sxiaj gutantaj haroj kaj akvobrilanta korpo, ke sxi ecx estis submergita. Denove kaj denove la regxino kondukis la junulinon en la profundon, kaj denove el gxi supren, gxis la mistera hanto de la eventoj komencis tiel agaci miajn nervojn, ke mi povus mem salti en la basenon por savi la infanon, se mi ne estus teninta firman memregadon. Unufoje, ili estis multe pli longe subakve ol antauxe, kaj kiam ili venis al la akvosuprajxo, mi hororigxis vidi unu el sxiaj brakoj foresti--tute forrongxita cxe la sxultro--sed neniel la kompatindulino signalis, ke sxi spertas doloron. Nur la hororo en sxiaj okuloj sxajnis pli intensa. La postan fojon, la alia brako estis for, poste la mamoj, poste parto de la vizagxo--estis repusxa vidajxo. La kompatindaj homoj sur la insuloj, atendante sian sorton, provis kovri siajn okulojn per la manoj por forbari la abomenindan vidajxon, sed jam mi vidis ankaux ilin enfali la hipnotan sorcxon de la rampuloj, tiel, ke ili povis nur kauxri terurigite, kun la okuloj gluitaj al la abomenajxo okazanta antaux ili. Fine, la regxino trovigxis multe pli longe subakve ol iam antauxe, kaj kiam sxi venis supren, sxi venis sola kaj nagxis dormeme al sia rokego. La momento, kiam sxi surgrimpis gxin, sxajnis signalo al la aliaj maharoj, ke ili eniru la basenon, kaj tiam komencigxis multe pli grandskala ripetigxo de la mistera sorcxajxo, en kiun la regxino gvidis sian viktimon. Nur la virinoj kaj infanoj farigxis predo de la maharoj--ili estis la plej malfortaj kaj molaj--kaj satmangxinte je la homa karno, kio signifis por kelkaj mangxi du aux tri sklavojn, restis nur cxirkaux dudek plenkreskaj viroj, kaj mi kredis, ke ial oni restigos ilin vivaj, sed tute alie okazis, cxar kiam la lasta maharo grimpis sur sian rokon, la tipdaroj de la regxino sagis en la aeron, cxirkauxflugis la templan internon unufoje, kaj tiam, siblante kiel vapormotoroj, ili impetis kontraux la restintajn sklavojn. Cxi-foje ne okazis hipnotado--realigxis nur simpla, sovagxa brutaleco de rabobestoj, kiuj ungas, sxiras kaj glutas sian viandon, sed ecx tio estis malpli forpusxa ol la supernatura procedo de la maharoj. Dum la tipdaroj finforglutis la lastajn sklavojn, la maharoj jam dormis sur siaj rokegoj, kaj momenton poste, la grandaj pterodaktiloj reflugis al sia loko flanke de la regxino, kie ili mem ekdormis. "Mi kredis, ke la maharoj malofte aux neniam dormas," mi diris al Jxa. "Ili faras multon en cxi tiu templo, kion ili ne faras aliloke," li respondis. "La maharoj de Futra lauxonidire ne mangxas homan karnon, sed oni alportas milojn da sklavoj cxi tien, kaj preskaux cxiam trovigxas maharoj por mangxi ilin. Mi supozas, ke ili pro tio ne venigas siajn sagotojn cxi tien, cxar ili hontas pro tiu kutimo, pri kiu ili supozigas, ke nur la plej postigxintaj el iliaj samrasanoj praktikas gxin. Sed mi vetus mian pirogon kontraux rompita remilo, ke ne ekzistas ecx unu maharo, kiu rifuzas homviandon, kiam ajn sxi povas akiri gxin." "Kial ili malsxatu mangxi la karnon de homoj," mi demandis, "se ili efektive rigardas nin kiel malsuperajn bestojn?" "Ili lauxdire rigardas kun abomeno la mangxantojn de homa karno ne tial, ke ili konsideras nin egaluloj," respondis Jxa, "sed nur, cxar ni estas varmsanguloj. Ili ecx ne pripensus mangxi dagajxon, kiu por ni estas delektajxo, same kiel mi ne mangxus serpenton. Fakte, malfacilas klarigi, kial ekzistas cxe ili tiaj inklinoj." "Mi volus scii, cxu ili lasis ecx unu homon vivanta," mi scivolis, forte elklinigxante el la aperturo en la roka muro por pli bone ekzameni la templon. Rekte sub mi, la ondoj plauxdetis gxis la bazo de la muro pro brecxo inter la rokoj tiuloke kaj ankaux en kelkaj aliaj lokoj cxirkaux la periferio de la templo. Miaj manoj ripozis sur peceto de granito, kiu konsistigis parton de la muro, kaj mia tuta pezo sur gxi montrigxis trosxargxo. Gxi elrompigxis, kaj mi impetis antauxen. Per nenio mi povis savi min, kaj mi plongxis kapantauxe en la akvon sub mi. Bonsxance, la baseno estis profunda tie, kaj mi ne vundigxis pro la falo, sed dum mi altigxis al la akvosuprajxo, mia spirito plenigxis de teruro pro mia situacio, cxar mi pripensis la abomenindan pereon, kiu atendos min tuj, kiam la okuloj de la rampuloj trafos la estajxon, kiu perturbis ilian dormon. Kiel eble plej longe mi restis submergita kaj dume rapide nagxis en la direkto de la insuloj, por ke mi plejeble longe restu viva. Fine, mi devis supreniri por preni aeron, kaj kiam mi jxetis timplenan rigardon en la direkto de la maharoj kaj la tipdaroj, mi preskaux senkonsciigxis, vidante, ke ne restis ecx unusola sur la rokoj, kie mi ilin laste vidis, kaj kiam mi perokule travagis la templon, mi ne povis percepti iun ajn el ili en gxia interno. Mi estis dum momento konsternita pri la aferstato, gxis kiam mi rememoris, ke la maharoj, cxar surdaj, ne povis vekigxi pro la bruo farita de mia korpo, kiam gxi trafis la akvon, kaj krome, ke pro la foresto de la tempo en Pelucidaro ne eblas scii, kiel longe mi estis subakve. Estus malfacile kalkuli gxin laux surteraj kutimoj kaj normoj--la tempopason--kaj ekkalkulinte, mi komprenis, ke mi estis subakve eble sekundon, eble monaton, aux eble ecx tute ne. Oni ne povas ecx koncepti la eksternormalajn kontrauxdirojn kaj neeblajxojn, kiuj estigxas, kiam mankas cxiu el la metodoj de tempomezurado, kiujn ni havas surtere. Tuj mi volis gratuli min okaze de la miraklo, kiu donis al mi portempan savigxon, kiam la memoro pri la hipnotaj potencoj de la maharoj plenigis min je anticipa timo, ke ili eble en tiu momento aplikas sian misteran arton kontraux mi, kun la efiko, ke mi nur imagas min sola en la templo. Je tiu penso, frida sxvito ekfluis el cxiuj poroj de mia hauxto, kaj dum mi grimpis el la akvo sur unu el la insuletojn, mi tremis kiel folio--vi ne povas imagi la hororegon, kiun ecx la nura penso pri la fiaj maharoj de Pelucidaro estigas en la spirito de homo--kaj aldone al tio senti sin stirata de tiuj acxaj, sxlimaj kaj nauxzaj estajxoj, kiuj pretas treni homon sub la akvon por mangxi lin! Terurveka afero. Sed ili ne venis, kaj fine mi konkludis, ke mi estas vere sola en la templo. Kiel longe mi restos sola: jen la sekvanta demando, kiu trafis en mian kapon, dum mi furioze cxirkauxnagxis denove, sercxante manieron fugxi. Plurfoje mi vokis al Jxa, sed lauxsxajne li foriris post mia falo en la basenon, cxar miaj krioj ne elvokis respondon. Sendube li sentis sin tiel certa pri mia mortonteco, kiam li vidis min fali el nia kasxejo, kiel mi tiam sentis, kaj timante mem esti eltrovita, rapidis el la templo al sia vilagxo. Mi sciis, ke la konstruajxo devas havi enirejon flanke de la tegmentaj enirejoj, cxar ne sxajnis kredeble, ke la miloj da sklavoj, kiujn oni venigadis, por ke la maharoj satigxu je la de ili avidata homviando, estus altransportitaj tra la aero, do mi plusercxis, gxis fine min rekompencis la malkovro de kelkaj lozaj granitaj blokoj en la masonajxo je unu flanko de la templo. Malgranda peno montrigxis suficxa por deloki suficxe da sxtonoj, por ke mi trarompu vojon en la maldensejon, kaj momenton poste mi jam tragalopis la interspacon al la densa gxangalo post gxi. Tie mi falis, anhelante kaj tremante, sur la herbtapisxon sub la gigantaj arboj, cxar mi sentis min kvazaux fugxinta el la ridetanta fauxko de la morto kaj el la profundo de mia propra tombo. Kia ajn dangxero kasxigxos en tiu insula gxangalo, neniu povos esti tiel timinda kiel tiuj, de kiuj mi jxus forkuris. Mi sciis, ke mi povos renkonti la morton kun kuragxo, se gxi nur venos en la formo de iu konata besto aux de homo--kio ajn, sed nur ne la turpaj kaj misteraj maharoj. 9-a cxapitro LA VIZAGxO DE LA MORTO Sxajne mi ekdormis pro lacego. Post la vekigxo mi estis tre malsata, kaj okupinte min dum iom da tempo per fruktosercxado, mi ekmarsxis tra la gxangalo por trovi la plagxon. Mi sciis, ke la insulo estas suficxe malgranda, por ke mi facile trovu la maron, se mi nur irus rektlinie, sed gxuste tio estis la problemo, ke mankis rimedo konstati la direkton kaj iradi laux gxi. La suno ja estis cxiam super mia kapo, kaj la arboj estis tiel densaj, ke mi ne povis vidi iun ajn malproksiman objekton, kiu gvidus min laux rekta linio. Sed kiel okazis, mi sxajne marsxis longan distancon, cxar mi mangxis kvarfoje kaj dormis dufoje antaux ol atingi la maron, sed post la finfina alveno mia plezuro je gxia ekvido ankoraux pliigxis pro la hazarda eltrovo de pirogo kasxita inter la arbustoj, kiujn mi trastumblis tuj antaux ol veni sur la plagxon. Mi povas certigi, ke ne necesis longa tempo por treni la rustikan boaton gxis la akvo kaj sxovi gxin for de la akvobordo. Mia travivajxo kun Jxa instruis min, ke se mi sxtelu la pirogon de aliulo, mi faru tion rapide kaj mi hastu meti distancon inter mi mem kaj gxia posedanto. Estis evidente, ke mi eliris sur la alia flanko de la insulo, tiu flanko, cxe kiu Jxa kaj mi eniris gxin, cxar mi tute ne povis vidi la cxefteron. Longe mi cxirkauxremis la bordon, kvankam je konvena distanco de gxi, gxis kiam mi ekvidis la cxefteron en la malproksimo. Vidinte gxin, mi rapidis direkti mian vojon al gxi, cxar delonge mi estis rezoluta, ke mi reiros al Futra kaj refoje malliberigxos por esti denove kun Perry kaj Gak la Vila. Mi opiniis min sxtipkapulo, ke mi siatempe entreprenis fugxi sola, des pli, cxar ni jam havis bone trapensitajn planojn por fugxi kune al la libereco. Mi sciis, kompreneble, pri la granda malversxajno de sukceso en nia projektita entreprenajxo, sed mi sciis, ke mi neniam povos eksxati la liberecon sen Perry, tiel longe kiel li vivos, kaj mi sciigxis, ke la ebleco retrovi lin estas malpli ol eta. Se Perry mortus, mi volonte luktus per mia forto kaj intelekto kontraux la sovagxa pramondo, en kiu mi trovigxis. Mi povus logxi kiel ermito en iu sxtonplena kaverno, gxis mi trovus manieron por ekipi min per la krudaj armiloj de la sxtonepoko, kaj poste mi komencus la sercxon je sxi, kies imago nun konstante akompanis min dum la maldormaj horoj, kaj kiu estis la cxefa kaj amata temo de miaj songxoj. Sed se mi ne malpravis, Perry vivis ankoraux, kaj estis mia devo kaj volo denove esti kun li, por ke ni kune alfrontu la dangxerojn kaj sortoturnigxojn de la kurioza mondo, kiun ni eltrovis. Kaj ankaux Gak, tiu granda, hirta viro ekokupis lokon en la koro de ni ambaux. Eble kruda, ankaux brutala, se jugxi lin tro strikte laux la normoj de la kaduka civilizo de la dudeka jarcento, sed tamen li estis nobla, digna, kavalireca kaj aminda. La hazardo portis min al gxuste tiu plagxo, sur kiu mi trovis la pirogon de Jxa, kaj post nelonge mi suprengrimpis la krutan bordon, retrospurante mian vojon el la ebenajxo de Futra. Sed mi ekhavis problemon, kiam mi eniris la kanjonon trans la altajxo, cxar tie mi trovis, ke kelkaj padoj interkrucigxas tie, kie mi transiris la akvofluan dislimon, kaj mi tute ne kapablis rememori, kiun mi uzis. Mi povis nur elekti hazarde, do mi ekiris laux tiu vojo, kiu sxajnis plej facile irebla, kaj tiumaniere mi faris la saman eraron, kiun multaj el ni faras, elektante vojon, kiun sekvi en nia vivo, kaj denove mi lernis, ke ne cxiam plej konvenas preni la vojon de malplej granda rezisto. Post ok mangxoj kaj du dormoj, mi konvinkigxis, ke mi estas sur la malgxusta vojo, cxar inter Futra kaj la interna maro mi la antauxan fojon tute ne dormis kaj nur unufoje mangxis. Retropasxi al la supro de la akvodislimo kaj esplori alian kanjonon sxajnis la sola solvo de mia problemo, sed subita largxigxo kaj ebenigxo de la kanjono tuj antaux mi ekauxguris, ke gxi baldaux elkondukos sur ebenan terenon, kaj forte tirite de la esplorista urgxo, mi decidis antauxeniri kurtan distancon, antaux ol retroiri. La posta turnigxo de la kanjono kondukis min al gxia elirejo, kaj antaux mi mi vidis mallargxan ebenajxon, kiu etendigxis gxis la oceano. La dekstra flanko de la kanjono etendigxis gxis la akvorando, kaj la valo kusxis maldekstre, poiome deklivanta gxis la maro, kie gxi estigis largxan, ebenan plagxon. Aroj de strangaj arboj punktis la pejzagxon tie kaj aliloke, preskaux gxis la akvorando, kaj grandaj arboj kaj filikoj kreskis inter ili. Jugxante laux la plantoj, mi konvinkigxis, ke la tereno inter la oceano kaj la antauxmontetoj estas marcxa, kvankam tuj antaux mi gxi sxajnis seka gxis la sabla strio, sur kiu la maro ondis antauxen kaj reen. La scivolemo motivis min marsxi al la plagxo, cxar la vidajxo estis tre bela. Dum mi preteriris la densan kaj implikitan vegetajxaron de la marcxo, mi opiniis vidi movigxeton inter la filikoj maldekstre, sed kvankam mi haltis momenton por rigardi, gxi ne ripetigxis, kaj se vere io kasxigxis tie, miaj okuloj ne povis trapenetri la densan vegetajxaron por rekoni gxin. Poste mi staris sur la plagxo kaj spektis la ampleksan kaj solecigantan maron, sur kies neallogan surfacon ankoraux neniu homo auxdacis elnavigi por eltrovi la ekzotikajn kaj misterajn landojn, kiuj kusxis transe, aux la mirindajxojn, ricxajxojn kaj aventurojn, kiujn gxiaj nevideblaj insuloj tenis. Kiaj sovagxaj popoloj, kiaj ferocaj kaj fortaj bestoj en gxuste tiu momento rigardis la albatadon de gxiaj ondoj al gxia transa bordo! Gxis kie gxi etendigxis? Perry diris al mi, ke la maroj de Pelucidaro estas malgrandaj, kompare kun tiuj de la ekstera mondo, sed tamen cxi tiu granda oceano eble etendigxis milojn da mejloj. Dum nekalkuleblaj epokoj gxi jam kirligxis lauxlonge de siaj sennombraj mejloj da marbordo, restante gxis hodiaux, malgraux cxio, tute nekonata, escepte de la strio videbla de sur gxiaj plagxoj. La fascino de spekulativado igxis en mi tre forta. Estis, kvazaux mi estus retransportita al la praepoko de nia propra ekstera mondo, por rigardi gxiajn landojn kaj marojn, tutajn epokojn antaux ol homoj movigxadis sur ili. Jen nova mondo, tute virga. Gxi alvokis min esplori. Mi revadis pri la ekscito kaj aventuro atendonta min, se nur Perry kaj mi povos fugxi de la maharoj, kiam ia cirkonstanco, versxajne mallauxta sono, tiris mian atenton al mia dorsa flanko. Dum mi turnigxis, abstraktaj meditoj pri romantiko, aventuroj kaj eltrovoj forflugis vid-al-vide al la konkreta enkorpigxo de cxiuj tri, kiun mi vidis ataki. Granda, sxlima amfibio gxi estis, kun bufeca korpo kaj la fortaj makzeloj de aligatoro. Gxia enorma korpo sxajnis pezi tunojn, sed tamen gxi movigxis rapide kaj senbrue miadirekte. Cxe unu flanko estis la krutajxo, kiu etendigxis de la kanjono en la maron, cxe la alia flanko la timinda marcxo, el kiu la bestego sxteliris al mi, malantauxe kusxis la granda, nemapita maro, kaj antaux mi, en la mezo de la mallargxa vojo, kiu kondukus al rifugxo, staris tiu granda monto de terura kaj minacanta karno. Unusola ekrigardo al la kreitajxo suficxis por certigi min, ke mi staras antaux unu el tiuj delonge malaperintaj, praepokaj bestoj, kies fosiliaj postrestajxoj troveblas en la krusto de la ekstera mondo, kiuj devenas ecx jam el la triasa epoko, granda labirintodono[17], kaj aliflanke mi, nearmita, kaj escepte de zontuko, tiel nuda kiel cxe mia naskigxo. Mi povis imagi, kion sentis mia unua praulo en tiu fora, fruepoka tago, kiam li renkontis unuafoje la teruran antauxulon de la besto, kiu pusxis min en senelirejon apud la maltrankvila, mistera maro. Sendube li forfugxis, cxar alie mi estus nek en Pelucidaro nek aliloke, kaj tiumomente mi deziris, ke li estu dotinta min, inter la diversaj atributoj, kiujn mi supozeble heredis de li, per la specifa apliko de la memprotekta instinkto, kiu savis lin de la sorto, kiu sxajnis trafonta min en tiu tago. Rifugxi en la marcxon aux en la oceanon estus kiel salti en kusxejon de leonoj por savi sin de unu leono ekster gxi. Kaj la maro kaj la marcxo estis sendube plenaj de tiuj muskolozaj, karnomangxantaj amfibioj, kaj se ne, tiu, kiu minacis min, povus cxasi min egale facile en la maron aux en la marcxon. Sxajnis, ke mi povos fari nenion, krom stari inerte kaj atendi la morton. Mi pensis pri Perry--kaj kiel li scivolemos pri mia sorto. Mi pensis pri miaj amikoj de la ekstera mondo kaj kiel ili pluvivados en kompleta nescio pri la eksternorma kaj teruracxa sorto, kiu trafis min, ne divenante la alimondan medion, en kiu okazis la timinda agonio de mia estingigxo. Pensinte tion, mi ekkomprenis, kiel sensignifa por la vivo kaj felicxo de la mondo estas la ekzisto de iu ajn unuopulo. Oni povas perei sen ecx momenta averto, kaj dum unu kurta tago la amikoj de la mortinto priparolos lin per dampita vocxo. La postan matenon, dum la unua vermo laboradas por kontroli la konstruon de la cxerko, la amikoj ekludas je golfo, suferonte pli grandan cxagrenon pro mistrafita pilko, ol ili sentis afliktigxon pro la tro frua--el la konjektebla vidpunkto de la mortinto--pereo. La labirintodono nun proksimigxis pli malrapide. Gxi sxajnis kompreni, ke fugxi al mi ne eblis, kaj mi pretus jxuri, ke gxia granda, dentegoza makzelparo ridetis, kiam gxi plezure pritaksis mian situacion, aux cxu eble gxi ridetis pro la atendata sukoplena frandajxo, kiu baldaux pulpigxos inter tiuj elstarantaj dentoj. Li estis proksimume kvindek futojn for, kiam mi auxdis vocxon voki min el la direkto de la krutajxo maldekstre de mi. Mi rigardis kaj preskaux gxojkriis pro la vidajxo, kiu trafis miajn okulojn, cxar tie staris Jxa kaj verve mangestadis, urgxante min forkuri al la bazo de la krutajxo. Mi tute ne kredis, ke mi kapablos eskapi la monstron, kiu elektis min por sia matenmangxo, sed mi almenaux ne mortus sola. Homaj okuloj rigardus mian finon. Ne tre trankviliga afero, mi supozas, sed mi cxerpis iomete da komforto el la pripenso pri tio. Kuri sxajnis ridinde, precipe al tiu apika kaj ne surgrimpebla krutajxo, sed mi tamen kuris, kaj dum tio mi vidis Jxa grimpi malsupren sur la apika rokaro, tiel lerte kiel simio, tenante sin je malgrandaj elstarajxoj kaj je la fortikaj grimpoplantoj tie kaj tie enradikigxintaj. La labirintodono evidente pensis, ke Jxa alvenas por duobligi lian porcion de homa viando, do li ne rapidis cxasi min al la krutajxo, por ne fortimigi la alian frandajxon. Anstataux tio, li nur posttrotetis min. Proksimigxante al la bazo de la krutajxo, mi ekvidis, kion Jxa intencas, sed mi dubis, ke tio finigxos sukcese. Li jam alvenis gxis dudekfuta alteco super la bazo, kaj tie, tenante sin per unu mano je roka egxo kaj malfirme apogante la piedojn sur kelkaj arbustetoj, kiuj elkreskis el la solida roko, li suben mallevis la pinton de sia longa lanco, gxis gxi pendis ses futojn super la tero. Suprengrimpi per tiu maldika stango sen fortiri Jxa, kio ja rezultigus por ni ambaux tiun pereon, de kiu la kuprulo provis gxuste savi min--tio sxajnis neeblajxo, kaj proksimigxante al la lanco, mi diris al li tion, kaj ke mi ne volos riski lian vivon per la provo savi mian. Sed li insiste asertis scii, kion li faras, kaj ke li mem ne estas en dangxero. "_Vi_ estas en dangxero, cxar se vi ne movigxos multe pli rapide ol nun, la _sitiko_ atingos vin kaj retiros vin, antaux ol vi ecx je duono suprengrimpos la lancon--se gxi bauxmos, gxi povos tre facile atingi vin ie ajn sub mia pozicio." Nu, mi opiniis, ke Jxa devas scii, kion li faras, do mi ekkaptis la lancon kaj ekgrimpis al la rugxulo per plejebla rapido, kiu tamen malsimilis al tiu de miaj simiaj prauloj. Mi supozas, ke la debilcerba sitiko--kiel Jxa nomis gxin--subite ekkomprenis nian intencon, kaj ke gxi perdos sian mangxon, anstataux havi la esperatan duoblan porcion. Kiam gxi vidis min suprengrimpi per la lanco, gxi ellasis siblon, kiu preskaux tremigis la teron, kaj per mirinda rapido kuratakis min. Nun mi atingis la supron de la lanco, aux pli gxuste, preskaux atingis. Post pliaj ses coloj mi povus ekkapti la manon de Jxa, sed tiam mi sentis subitan tiregon de sube, kaj per timplena okulumo malsupren mi ekvidis la fortajn makzelojn de la monstro fermigxi cxirkaux la akra pinto de la armilo. Mi haste penegis atingi la manon de Jxa, kaj la sitiko faris fortegan tiron, kiu preskaux deskuis Jxa de sur lia malfirma alteno sur la roka egxo. La lanco glitis el liaj fingroj, kaj ankoraux tenante gxin, mi plongxis la piedojn antauxe al mia mortigonto. Sxajnas, ke gxuste kiam gxi sentis la lancon gliti el la fingroj de Jxa, la bestego apertis siajn makzelojn por kapti min, cxar kiam mia falo cxesis, mi ankoraux tenis min je la malakra ekstremo de la armilo, kaj la pinto ankoraux restis en gxia busxo. Montrigxis, ke la akra pinto tute trapikis gxian malsupran makzelon. Pro la doloro gxi klakfermis sian busxon. Mi falis sur gxian nazon, perdis mian altenon al la lanco, ruligxis lauxlonge de gxiaj vizagxo kaj kapo, trans gxia nuko sur gxian largxan dorson, kaj de tie mi falis teren. Momenton post la alterigxo mi restarigxis kaj frenezece kuris al la pado, sur kiu mi eniris tiun malbenitan valon. Unu transsxultra rigardo vidigis al mi la sitikon frapadi la lancon pikitan tra gxia malsupra makzelo, kaj gxi estis tiel okupita per tio, ke mi jam gajnis rifugxon sur la supro de la krutajxo, kiam gxi denove pretis postcxasi. Ne povante percepti min perokule en la valo, gxi siblante galopis en la altkreskan plantaron de la marcxo, kaj tie mi laste vidis gxin. Subnoto [17] prabesto-specio. 10-a cxapitro EN FUTRA DENOVE Mi rapidis al la rando de la krutajxo super Jxa kaj helpis lin atingi firman piedotenon. Li rifuzis auxskulti, kiam mi dankesprimis pro lia preskaux abortinta provo savi min. "Mi rezignis pri vi kaj taksis vin perdita, kiam vi falis en la maharan templon," li diris, "cxar ecx mi ne povis savi vin el iliaj manoj. Do vi povas imagi mian miron, kiam mi vidis pirogon tiritan sur la plagxon de la cxeftero kaj trovis tie gxuste vian piedspuron sur la sablo. "Mi tuj ekiris sercxi vin, sciante, ke vi estas tute senarmila kaj sendefenda kontraux la multaj embuskantaj dangxeroj sur la cxeftero, ne nur sovagxaj bestoj kaj rampuloj, sed ankaux homoj. Mi tute facile postspuris vin gxis cxi tie. Mi alvenis tre gxustatempe." "Sed kial vi faris gxin?", mi demandis, konsternita pro tiu amika ago fare de viro el alia mondo kaj de malsama raso kaj koloro. "Vi savis mian vivon," li respondis, "kaj de tiam estas mia devo protekti kaj amike trakti vin. Mi ne estus vera mezopo, se mi evitus mian evidentan devon--en cxi tiu okazo estis plezuro, cxar mi sxatas vin. Eble vi venu vivi kun mi. Vi igxos membro de mia tribo. Cxe ni la cxasajxo kaj fisxoj plej abundas, kaj vi povos elekti virinon el la plej belaj de Pelucidaro. Cxu vi venos?" Tiam mi rakontis al li pri Perry kaj Dian la Bela, kaj ke mia unua devo estas al ili. Nur poste mi revenos viziti lin--se nur eblos retrovi lian insulon. "Estas facile, amiko," li diris. "Vi nur iru al la bazo de la plej alta monto en la Montoj de la Nuboj. La rivero tie fluas al la Lural-az. Rekte trans la busxo de la rivero vi vidos tri grandajn insulojn, pro malproksimo apenaux distingeblajn, kaj la plej maldekstra, kiam oni rigardas de la busxo de la rivero, estas Anorok, kie mi regas la tribon Anorok." "Sed kiel mi trovos la Montojn de la Nuboj?", mi demandis. "Lauxdire ili estas videblaj el duono de Pelucidaro," li respondis. "Kiel granda estas Pelucidaro?", mi demandis, scivola, kian teorion tiuj primitivuloj havas pri la formo kaj konsisto de sia mondo. "La maharoj asertas gxin sfera, kiel la interno de tola-sxelo", li klarigis, "sed tio estas ridinda, cxar se vera, ni refalus, se ni vojagxus en iu ajn direkto, kaj la tuta akvo de Pelucidaro fluus al unu loko kaj dronigus nin. Ne, Pelucidaro estas tute plata kaj etendigxas neniu-scias-gxis-kie cxiudirekte. Cxe la rando, kiel raportis kaj pludiris al mi miaj prapatroj, estas granda muro, kiu retenas la Teron kaj akvon de forfalo en la brulantan maron, sur kiu flosas Pelucidaro; sed mi neniam iris tiel malproksimen de Anorok por propraokule vidi tiun muron. Tamen, estas tute racie kredi tion vera, dum enestas neniom da racio en la stulta kredo de la maharoj. Laux ili, pelucidaranoj sur la kontrauxa flanko cxiam trovigxas inversigitaj!", kaj Jxa eksplode ridis pri la nura ideo. Klare videble, la homa popolo en la interna mondo ne multe evoluis koncerne klerecon, kaj fonto de mizero estis la konstato, ke la malbelaj maharoj tiom superas ilin. Mi primeditis, kiom da epokoj Perry kaj mi bezonus por levi tiujn homojn el sia nescio, se trafus nin tiu tasko. Kaj tiam venis en mian kapon, ke tio estas favora okazo--ke mi povus fari malgrandan komencon cxe Jxa, mia amiko, kaj per tio kontroli la efikon de mia instruado al pelucidarano. "Jxa," mi diris, "kion vi dirus, se mi informus vin, ke la mahara teorio pri la formo de la mondo estas gxusta?" "Mi dirus," li respondis, "ke vi aux estas stultulo aux prenas min por stultulo." "Sed Jxa," mi insistis, "se ilia teorio estas malgxusta, kiel vi klarigas, ke mi povis trapasi la Teron de la ekstera krusto al Pelucidaro. Se via teorio gxustas, ekzistas nur maro de flamoj sub ni, en kiu neniu popolo povus vivi, sed mi venas el granda mondo tie, plena da homoj, bestoj, birdoj kaj fisxoj en vastaj oceanoj." "Vi logxas sur la suba flanko de Pelucidaro kaj cxiam marsxas kun la kapo malsupre?", li rikanis. "Kaj se mi kredus tion, amiko, mi estus vere freneza." Mi klopodis klarigi al li la graviton, kaj per la ekzemplo de faligita frukto mi ilustris la neeblecon, ke korpo falu de sur la Tero en kiuj ajn cirkonstancoj. Li auxskultis tiel atenteme, ke mi supozis fari veran impreson, tiel, ke naskigxas en li pensfadeno, laux kiu li kondukigxos al parta ekkono de la vero. Sed mi eraris. "Via propra ilustrajxo," li diris finfine, "pruvas la falsecon de via teorio." El sia mano li faligis frukton al la tero. "Vidu," li diris, "sen apogo, ecx tiu frukteto falas, gxis gxi trafas ion, kio haltigas gxin. Se Pelucidaro ne estus subtenata sur la maro de flamoj, ankaux gxi falus, kiel la frukto--vi pruvis gxin mem!" Li venkis tiufoje--mi vidis tion en liaj okuloj. La tasko sxajnis nefarebla, do mi rezignis pri gxi, almenaux provizore, cxar kiam mi konsideris la necesan klarigon pri nia sunsistemo kaj la universo, mi ekkomprenis la vanecon provi bildigi al Jxa aux iu ajn alia pelucidarano la sunon, la lunon, la planedojn kaj la sennombrajn stelojn. Kiuj naskigxis en la interna mondo, konceptus tiajn aferojn tiel malbone, kiel niaj malfortaj mensoj povas prezenti al si konceptojn kiel "spaco" kaj "eterneco". "Nu, Jxa," mi diris, "egale, cxu ni marsxas kun la piedoj supre aux malsupre, jen ni estas, kaj la plej grava demando ne estas, de kie ni venis, sed kien ni iras nun. Mi estus tre dankema, se vi povus gvidi min al Futra, kie mi redonos min en la manojn de la maharoj, por ellabori kun miaj amikoj la fugxplanon, kiun la sagotoj interrompis, kiam ili amasigis nin kaj pelis nin al la areno por spekti la punon al la sklavoj, kiuj mortigis la gardiston. Prefere mi neniam estus forlasinta la arenon, cxar miaj amikoj kaj mi eble jam nun efektivigus nian fugxon, dum cxi tiu malfruigxo eble signifos frakasigxon al niaj planoj, kies plenumigxo dependas de la plua dormo de la tri maharoj kusxantaj en la kavo sub la konstruajxo, kie ni estis malliberuloj." "Vi volas reiri al kaptiteco?" kriis Jxa. "Miaj amikoj estas tie," mi respondis, "krom vi, miaj solaj amikoj en Pelucidaro. Kion alian mi faru en tiaj cirkonstancoj?" Dum momento li meditis en silento. Tiam li malgaje balancis sian kapon. "Kuragxa homo kaj bona amiko devus tion fari", li diris, "sed gxi sxajnas tute stulta, cxar la maharoj tutcerte kondamnos vin al morto pro la forkuro, do vi plenumos nenion por viaj amikoj per reveno. Neniam dum mia tuta vivo mi auxdis pri eksa malliberulo, kiu memvole revenis al la maharoj. Nur malmultaj eskapas ilin, kvankam kelkaj sukcesas, kaj tiuj preferus morti ol esti rekaptitaj." "Mi ne vidas alian vojon, Jxa," mi diris, "kvankam mi certigas al vi, ke mi preferus iri al Sxeolo pro Perry ol al Futra. Sed Perry estas tro pia, ol ke mi iam versxajne devus savi lin el tiu loko." Jxa demandis al mi, kio estas Sxeolo, kaj post kiam mi lauxpove klarigis, li diris: "Vi parolas pri Molop-az, la flamanta maro sub Pelucidaro. Cxiuj mortintoj, kiujn oni metas en la teron, iras tien. Pecon post peco ilin forportas al Molop-az la demonetoj, kiuj logxas tie. Ni scias tion, cxar kiam oni malfermas tombojn, la kadavroj trovigxas aux parte aux tute forportitaj. Tial, ni anorokanoj metas niajn mortintojn en altajn arbojn, kie la birdoj povas trovi ilin kaj porti ilin pecon post peco al la Mortomondo super la Lando de Vasta Ombro. Se ni mortigas malamikon, ni metas lian korpon en la teron, por ke gxi iru al Molop-az." Dum ni parolis, ni marsxadis supren tra la kanjono, per kiu mi malsupreniris al la granda oceano kaj la sitiko. Jxa faris sian eblon por persvadi min ne reiri al Futra, sed kiam li konstatis mian nesxanceleblan intencon iri, li konsentis gvidi min al loko, de kiu mi povos vidi la ebenajxon, kie kusxas la urbo. Mi miris trovi tute mallonga la distancon ek de la plagxo, kie mi retrovis Jxa. Mi evidente malsxparis multe da tempo, sekvante la kurbigxojn de serpentuma kanjono, dum trans la altajxo kusxis Futra, al kiu mi sxajne plurfoje proksimigxis. Kiam ni atingis la verton de la altajxo kaj ekvidis la granitajn pordegoturojn, nur punktojn sur la florplena ebenejo malsupre, Jxa lastfoje penis persvadi min rezigni pri mia freneza celo kaj reveni kun li al Anorok, sed mia decido restis firma, do li fine adiauxis min, plene certa, ke li rigardas min la lastan fojon. Mi bedauxris disigxi de Jxa, cxar mi jam tre forte amikigxis kun li. Kun lia kasxita urbo sur la insulo Anorok kiel bazo kaj liaj sovagxaj militistoj kiel eskorto, Perry kaj mi povus fari multe da esplorado, kaj mi esperis poste reiri al Anorok, se nia fugxplano sukcesus. Sed restis unu gravega afero unue farenda--almenaux por mi la plej grava afero--trovi Dian la Bela. Mi volis senkulpigi min pro la insulto, kiun mi pro nescio faris al sxi, kaj mi volis, nu, mi volis revidi sxin kaj esti kun sxi. Laux la montodeklivo mi malsupreniris sur la ravan florkampon kaj transiris la ondantan pejzagxon al la senombraj obeliskoj, kiuj gardas la vojojn al la subtera Futra. Kvaronan mejlon de la plej proksima enirejo, min ekvidis la sagota gardistaro, kaj kvar el la gorilohomoj fulmrapide sturmis al mi. Kvankam ili minacis per siaj lancoj kaj kriis kiel sovagxuloj, mi tute ne atentis ilin kaj trankvile plumarsxis al ili, kvazaux nekonscia pri ilia ekzisto. Mia konduto efikis al ili gxuste laux miaj esperoj, cxar kiam ni interproksimigxis, ili cxesigis sian sovagxan kriadon. Ili evidente atendis, ke vidinte ilin, mi tuj turnigxos kaj forkuros, tiel donante al ili tion, kion ili plej sxatis: movigxantan celobjekton, al kiu jxeti siajn lancojn. "Kion vi faras cxi tie?" kriis unu, kiu poste rekonis min. "Ho! Estas la sklavo, kiu pretendas esti el alia mondo--kaj kiu fugxis, kiam la dago amokis en la amfiteatro. Sed kial vi revenis, post via sukcesa fugxo?" "Mi ne 'fugxis'," mi respondis. "Mi forkuris nur por eviti la dagon, kiel aliaj, kaj venis en longan montpasejon, konfuzigxis kaj perdis la vojon en la antauxmontetoj ekster Futra. Kaj nur nun mi trovis la revenan vojon." "Kaj vi revenas libervole al Futra!" ekkriis unu gardisto. "Al kiu alia loko mi iru?" mi demandis. "Mi estas fremdulo en Pelucidaro kaj ne konas alian lokon ol Futra. Kial mi ne dezirus esti en Futra? Cxu oni ne bone nutras kaj bone traktas min? Cxu mi ne estas felicxa? Kiu povus deziri pli bonan sorton?" La sagotoj gratis al si la kapon. Cxio cxi estis io nova por ili, do, cxar ili estis nur stultaj brutoj, ili kondukis min al siaj mastroj, kiuj laux ili pli kompetente solvos la enigmon de mia reveno, cxar por ili mem gxi restis ankoraux enigmo. Mi diris tion al la sagotoj por kasxi la spuron de mia fugxplano. Se ili kredus min suficxe kontenta pri mia sorto en Futra por libervole reveni post tiel bonega ebleco eskapi de ili, ili ne kredus, ecx dum momento, ke mi okupigxos pri la arangxado de denova fugxo tuj post mia reveno al la urbo. Do ili kondukis min antaux sxliman maharon, kiu tenis sin sur sxlima roko en la granda cxambro, kiu estis gxia oficejo. Per siaj fridaj reptiliaj okuloj la estajxo sxajnis trabori la maldikan plakon de mia trompado kaj legi miajn plej intimajn pensojn. Gxi atentis la historion, kiun la sagotoj diris pri mia reveno al Futra, rigardante la lipojn kaj fingrojn de la gorilohomoj dum la rakontado. Poste gxi pridemandis min pere de unu sagoto. "Vi diras, ke vi revenis al Futra memvole, cxar vi kredas vin pli sekura cxi tie ol aliloke--cxu vi ne scias, ke vi povus cxiam ajn esti selektita por perdi vian vivon en la intereso de la avanaj sciencaj esploroj, pri kiuj niaj kleruloj dauxre okupigxas?" Mi nenion sciis pri tia afero, sed mi opiniis plej sagxe, ke mi ne konfesu tion. "Mi ne estus en pli granda dangxero cxi tie," mi diris, "ol nuda kaj nearmita en la sovagxaj gxangaloj aux la solecaj ebenajxoj de Pelucidaro. Fakte, mi kredas min tre bonsxanca entute reveni al Futra. Unufoje mi apenaux evitis la morton inter la dentoj de grandega sitiko. Ne, mi certe estas pli sekura en la manoj de la inteligentaj estajxoj, kiuj regas Futra. Tiel estas almenaux en mia propra mondo, kie homoj kiel mi regas cxion. Tie, la plej altaj homaj popoloj protektas kaj gastigas la fremdulojn cxe si, kaj estante fremdulo cxi tie, mi kompreneble atendis ricevi simile komplezan traktadon cxi tie." La maharo silente rigardis min dum iom da tempo post miaj eldiroj, kaj la sagoto tradukis miajn vortojn al sia mastro. La estajxo sxajnis profunde pensi. Fine li komunikis ian mesagxon al la sagoto. Tiu lasta turnigxis, gestis, ke mi sekvu, kaj foriris el la cxeesto de la rampulo. Malantaux mi kaj ambauxflanke de mi marsxis la ceteraj gardistoj. "Kion ili faros al mi?" mi demandis al la ulo dekstre de mi. "Vi aperos antaux la erudiciuloj, kiuj pridemandos vin pri la stranga mondo, el kiu vi pretendas veni." Post momento de silento li denove turnis sin al mi. "Cxu vi eble scias," li demandis, "kion la maharoj faras al sklavoj, kiuj mensogas al ili?" "Ne," mi respondis, "kaj tio tute ne interesas min, cxar mi tute ne intencas mensogi al la maharoj." "Do vi gardu vin antaux tio, ke vi rerakontu la fabelon, kiun vi jxus diris al Sol-to-to--ha, alia mondo, kie regas homoj!" li rikanis definitivece. "Sed estas vero," mi insistis. "De kiu alia loko mi venis? Mi ne estas el Pelucidaro. Cxiu povas vidi tion ecx per duono de okulo." "Nu, estas via malbona sxanco," li rimarkis seke, "ke oni eble jugxos vin ne per tuta, sed duona okulo." "Kion ili faros al mi," mi demandis, "se ili rifuzos kredi min?" "Eble ili kondamnos vin al la areno, aux al la fosajxoj por la eksperimentoj de la erudiciuloj," li respondis. "Kaj kion ili farus al mi tie?" mi persistis. "Neniu scias, krom la maharoj kaj tiuj, kiuj iras al la fosajxoj kun ili, sed cxar la lastaj neniam revenas, ilia scio ne multe utilas al ili. Onidire, la erudiciuloj distrancxas siajn esplorobjektojn ankoraux vivaj, kaj lernas per tio multajn utilajn aferojn. Sed supozeble tio ne montrigxas tre utila al tiu, kiun oni distrancxas. Kompreneble, tio estas nur konjektoj. Postnelonge, vi versxajne scios multe pli pri gxi ol mi," kaj li ridetis, dum li parolis. La sagotoj disvolvis jam grandan humursenton. "Kaj se estos la areno," mi dauxrigis, "kio tiam?" "Vi vidis tiujn du, kiuj alfrontis la taragon kaj la dagon tiam, kiam vi forkuris?" li diris. "Jes." "Via morto en la areno similus al tiu, kiun oni planis por ili," li klarigis, "kvankam oni eble uzus alispecajn bestojn, kompreneble." "Cxu la morto estas certa en cxiu okazo?" mi demandis. "Kio okazas al tiuj, kiuj foriras al la erudiciuloj, mi ne scias, kaj neniu alia scias," li respondis, "sed tiuj, kiuj iras al la areno povas eliri vivaj kaj tiumaniere regajni sian liberon, kiel okazis al tiuj du, kiujn vi vidis." "Ili regajnis sian liberon? Kiel?" "Estas kutimo de la maharoj liberigi tiujn, kiuj restas vivaj en la areno post la foriro aux morto de la bestoj. Tiel okazis, ke pluraj potencaj militistoj el tre malproksimaj landoj, kiujn ni kaptis en niaj sklavkaptaj misioj, batalis kaj mortigis la bestegojn, kiujn oni ellasis kontraux ilin, kaj tiel regajnis sian liberon. Tiufoje, kiam vi spektis, la bestoj mortigis unu la alian, sed la rezulto estas la sama--oni provizis la viron kaj virinon per armiloj kaj liberigis ilin, kaj ili ekvojagxis hejmen. Sur la maldekstra sxultro de ambaux oni bruligis markon--la markon de la maharoj--kiu por cxiam protektos ilin de la sklavkaptaj bandoj." "Do mi havus etan sxancon pluvivi, se ili sendus min al la areno, sed absolute neniun, se la erudiciuloj trenos min al la fosajxoj?" "Vi tute pravas," li respondis, "sed ne sentu vin felicxa, se oni sendos vin al la areno, cxar apenaux unu el mil eliras viva." Je mia miro, oni resendis min al la sama konstruajxo, kie mi estis tenata kun Perry kaj Gak antaux ol fugxi. Cxe la pordo oni transdonis min al la gardistaro tie. "Oni sendube baldaux vokos lin al la enketistoj," diris tiu, kiu revenigis min, "do tenu lin preta." Auxdinte pri mia memvola reveno al Futra, miaj nunaj gardistoj evidente kredis sendangxere lasi min libera en la kontstruajxo, kiel okazis kutime antaux mia eskapo, do oni ordonis al mi denove eklabori je mia antauxa tasko. Mia unua faro estis elspuri Perry, kiun mi trovis, kiel kutime, absorbita pri la dikaj volumegoj, kiujn li lauxordone devus nur senpolvigi kaj rearangxi sur novaj bretoj. Kiam mi eniris la cxambron, li ekrigardis min, afable kapsalutis kaj tuj rekomencis sian laboron, kvazaux mi tute ne estus forestinta. Lia indiferenteco kaj mirigis kaj cxagrenis min. Kaj jen mi riskis morti por reveni al li, sole pro miaj devosento kaj amo! "Perry!" mi ekkriis, "Cxu vi ne havas vortojn por mi post mia longa foresto?" "Longa foresto!" li ripetis kun videbla miro. "Kion vi volas diri?" "Cxu vi frenezas, Perry? Cxu vi volas diri, ke mi ne mankis al vi, de kiam ni disigxis pro la atakanta dago en la areno?" "De kiam!" li ripetis. "Homo, mi jxus revenis de la areno! Vi revenis preskaux tiel frue kiel mi. Efektive, se vi forestus multe pli longe, mi certe ektimus, kaj mi ja intencis demandi al vi, kiel vi fugxis de la besto, tuj post kiam mi fintradukos cxi tiun plej interesan eltirajxon." "Perry, vi _estas_ freneza," mi ekkriis. "Scias nur Dio, kiel longe mi forestis. Mi iris al aliaj landoj, eltrovis novan genton de homoj en Pelucidaro, vidis la kulton de la maharoj en ilia kasxita templo, kaj apenaux eskapis viva de ili kaj de granda labirintodono, kiun mi renkontis pli poste, post mia longa kaj teda vagado trans fremdan mondon. Mi mankis dum tutaj monatoj, Perry, kaj nun vi apenaux pauxzas de via laboro cxe mia reveno, kaj vi insistas, ke ni apartigxis nur momenton. Cxu tiel vi traktas amikon? Mi miras pri vi, Perry, kaj se mi pensus ecx dum momento, ke mi estas por vi tiel bagatela, mi ne revenus por riski pro vi morton en la manoj de la maharoj." La maljunulo rigardis min dum longa tempo, antaux ol ekparoli. Lia sulka vizagxo montris konsternan mienon, kaj liaj okuloj esprimis doloran bedauxron. "David, mia filo," li diris, "Kiel vi povus ecx momente dubi mian amon al vi? Cxi tie temas pri strangajxo, kiun mi ne povas kompreni. Mi scias, ke mi ne estas freneza, kaj mi estas same tiel certa, ke ankaux vi ne; sed kiel ni klarigu la strangajn halucinojn, kiujn ni ambaux sxajne havis pri la tempopaso post nia lasta intervidigxo. Vi estas certa, ke pasis monatoj, dum mi estas samgrade certa, ke antaux unu horo mi sidis cxe via flanko en la amfiteatro. Cxu iel eblas, ke ni ambaux pravas, kaj samtempe ambaux eraras? Unue, diru al mi, kio estas la tempo, kaj eble per tio mi povus solvi nian problemon. Cxu vi kaptas mian intencon?" Mi ne kaptis gxin kaj diris tion. "Jes," dauxrigis la maljunulo, "ni ambaux pravas. Por mi, klinita super mia libro cxi tie, ne pasis multe da tempo. Mi faris malmulte aux nenion por malsxpari mian forton, do mi bezonis nek mangxon nek dormon, sed vi, kontrauxe, marsxis kaj batalis kaj foruzis forton kaj histon, kiu devas rekonstruigxi per nutrajxo, do multajn mangxojn kaj dormojn post kiam vi laste vidis min, vi kompreneble mezuras la tempon grandparte laux tiuj agoj. Fakte, David, ne povas ekzisti tempo en Pelucidaro, kie mankas remedoj por mezuri aux registri gxin. La maharoj mem ne konscias pri io kiel la tempo. Mi trovas cxi tie en iliaj literaturaj verkoj nur unusolan gramatikan tempon, la prezencan. Sxajnas, ke cxe ili ekzistas nek preterito nek futuro. Kompreneble, niaj eksteramondaj mensoj ne kapablas kompreni tian cirkonstancon, sed niaj lastaj traviajxoj sxajnas montri gxian ekziston." La temo estis tro profunda por mi, kaj mi tion diris, sed Perry sxajne nenion pli gxuis ol spekulativi pri gxi, kaj auxskultinte kun intereso mian rakonton pri la travivitaj aventuroj, li reiris al la temo, kiun li facilparole pridetaladis, kiam sagoto envenis kaj interrompis lian sagxumadon. "Venu!" ordonis la entrudulo, gestante al mi. "La enketistoj parolos kun vi." "Adiaux, Perry!" mi diris, manpremante al la grizulo. "Eble ekzistas nur prezenco kaj eble ne ekzistas la tempo, sed mi estas certa, ke mi baldaux komencos vojagxon al la postvivo kaj neniam revenos. Se vi kaj Gak sukcesos fugxi, mi petas, ke vi promesu elsercxi Dian la Bela, kaj diru, ke per miaj lastaj vortoj mi petis sxian pardonon pro mia neintenca ofendo al sxi, kaj ke mia sola deziro estis pluvivi suficxe longe por doni satisfakcion pro mia malbona faro al sxi." Larmoj venis en la okulojn de Perry. "Mi ne povas kredi, ke vi ne revenos, David," li diris. "Estus terure ecx pripensi mian pluan vivon sen vi, inter cxi tiuj abomenaj kaj fiaj brutoj. Se ili forprenos vin, mi neniam fugxos, cxar mi sentas min pli sekura cxi tie, ol mi estus kie ajn aliloke en cxi tiu subtera mondo. Adiaux, mia filo, adiaux!" Tiam lia maljuna vocxo sxanceligxis kaj rompigxis, kaj kiam li kasxis sian vizagxon per siaj manoj, la sagota gardisto krude ekkaptis mian sxultron kaj sxovis min el la kamero. 11-a cxapitro KVAR MORTAJ MAHAROJ Momenton poste, mi staris antaux deko da maharoj--la sociaj enketistoj de Futra. Ili prezentis al mi multajn demandojn, pere de sagota interpretisto. Mi respondis cxiujn vere. Sxajnis precipe interesi ilin mia rakontado pri la ekstera mondo kaj la stranga veturilo, kiu portis Perry kaj min al Pelucidaro. Mi kredis, ke mi ilin konvinkis, kaj post longa sidado en silento post la enketo, mi atendis, ke oni ordonos al mi reiri al mia logxejo. Dum tiu sxajna silento ili diskutis pere de sia stranga, neparola lingvo la meriton de mia historio. Fine, la estro de la tribunalo komunikis la rezulton de la kunsido al la oficiro, kiu estris la sagotan gardistaron. "Venu," li diris al mi, "vi estas kondamnita al la eksperimentaj fosajxoj, cxar vi auxdacis insulti la inteligentecon de la potenculoj per la ridinda historio, kiun vi tiel malprudente rakontis al ili." "Cxu vi volas diri, ke ili ne kredis min?", mi demandis, tute mirigita. "Kredi vin!", li diris. "Cxu vi volas diri, ke vi atendis, ke iu ajn kredus tiel neeblan mensogon?" Estis senespere, do mi marsxis en silento flanke de mia eskorto tra la mallumaj koridoroj kaj pasejoj al mia terura pereo. En malalta urbnivelo ni venis al pluraj lumigitaj kameroj, en kiuj ni vidis plurajn maharojn okupi sin pri diversaj taskoj. Mia eskorto kondukis min al unu el tiuj kameroj, kaj antaux ol foriri ili katenis min al flanka muro. Aliaj homoj estis simile katenitaj tie. Sur longa tablo kusxis viktimo, kiam oni kondukis min en la kameron. Kelkaj maharoj cxirkauxstaris la kompatindulon, tenante lin al la tablo, por ke li ne movigxu. Alia, tenante akran trancxilon en sia trifingra antauxpiedo, trancxe malfermis la bruston kaj abdomenon de la viktimo. Oni uzis nenian anestezilon, kaj estis terure auxdi la kriojn kaj gxemojn de la torturato. Vere, tio estis vengxosimila vivisekcio. Malvarma sxvito ekfluis el miaj poroj, kiam mi ekkomprenis, ke baldaux venos mia vico. Kaj ne forgesu, ke kie ne ekzistas la tempo, mi povus facile imagi, ke mia suferado dauxras monatojn, antaux ol la morto finfine liberigus min! La maharoj tute ne atentis min, kiam oni kondukis min en la kameron. Tiel profundigxintaj en sia laboro ili estis, ke mi certis, ke ili ecx ne scias, ke la sagotoj eniris kun mi. La pordo estis proksima. Se nur mi povus atingi gxin! Sed tiuj pezaj katenoj malebligis ion ajn tian. Mi cxirkauxrigardis, sercxante rimedon por liberigxi el la cxenoj. Sur la planko inter mi kaj la maharoj kusxis eta hxirurgiilo, kiun unu el ili kredeble faligis. Gxi aspektis ne malsimile al butonhoko, sed gxi estis multe pli eta, kaj havis akrigitan pinton. Centfoje dum mia knabagxo mi malsxlosis serurojn per butonhokoj. Se nur mi povus atingi tiun peceton de polurita sxtalo, mi eble povus almenaux portempe forfugxi. Rampante gxis la limo de mia cxeno, mi trovis, ke etendante unu manon tiom, kiom mi povis, miaj fingroj restis ankoraux unu colon for de la celata ilo. Estis turmente! Mi strecxis cxiun fibron, sed mi ne povis atingi gxin. Fine mi turnigxis, kaj etendis unu piedon al la objekto. Mia koro saltis en mian gorgxon! Mi povis apenaux ektusxi gxin! Sed eble en mia peno tiri gxin al mi, mi nevole sxovus gxin ankoraux pli malproksimen, kie gxi estus neatingebla! Malvarma sxvito ekfluis sur min el cxiu poro. Malrapide kaj zorgeme mi faris la penadon. Miaj piedfingroj falis sur la malvarman metalon. Poiome mi movis gxin al mi, gxis mi kredis gxin atingebla de mia mano, kaj momenton poste, mi returnigxis, kaj la kara ilo estis en mia mano. Mi diligente eklaboris je la mahara seruro, kiu tenis mian cxenon. Estis ridinde simple. Ecx infano povus tiel malsxlosi gxin, kaj post momento mi estis libera. La maharoj nun sxajne finis sian laboron cxe la tablo. Unu jam forturnigxis kaj ekzamenis aliajn viktimojn, sxajne intencante elekti la sekvontan operacioton. La dorsoj de la cxetabluloj estis turnitaj al mi. Se ne estus la estajxo, kiu marsxis al ni, mi povus fugxi tuj tiumomente. Malrapide, la estulo alproksimigxis al mi, kiam gxian atenton allogis granda sklavo cxenita kelkajn jardojn dekstre de mi. Tie, la reptilio ekhaltis kaj komencis zorge ekzameni la kompatindulon, kaj farante tion, gxi turnis sian dorson al mi dum momento, kaj gxuste tiam mi faris du saltegojn, kiuj portis min el la kamero en la koridoron trans gxi, laux kiu mi kuris tiel rapide kiel mi kapablis. Kie mi estas kaj kien mi iras--tion mi ne sciis. Mia sola penso estis plejeble malproksimigi min de tiu timindega torturkamero. Poste, mi reduktis mian rapidecon al vigla marsxado, kaj pli poste, ektimante la dangxeron, ke min trafus nova malagrabla situacio, se mi malzorgus, mi movigxis ankoraux pli malrapide kaj zorgeme. Post tempeto mi venis al koridoro, kiu sxajnis iel mistere konata al mi, kaj iom poste, hazarde rigardante en kameron flanke de la koridoro, mi vidis tri maharojn volvigxintajn en dormado sur lito el feloj. Mi preskaux jubilis lauxte pro gxojo kaj trankviligxo. Estis la sama koridoro kaj la samaj maharoj, al kiuj mi intencis asigni tiel gravan rolon en nia fugxo el Futra. La Providenco vere gracis min, cxar la reptilioj ankoraux dormis. Nun la unusola granda dangxero estis la reiro al la superaj niveloj por sercxi Perry kaj Gak, sed cxar nenio alia estis farebla, mi rapidis supren. Kiam mi atingis la frekventatajn partojn de la konstruajxo, mi trovis grandan sxargxon da feloj en angulo, kaj tiujn mi levis al mia kapo, portante ilin tiel, ke la randoj kaj anguloj pendis cxirkaux miaj sxultroj, tute kasxante mian vizagxon. Tiel kamuflite, mi trovis Perry kaj Gak kune en la kamero, kie ni mangxadis kaj dormadis. Ne necesas diri, ke ambaux gxojis vidi min, kvankam ili kompreneble sciis nenion pri la sorto, al kiu kondamnis min la jugxistoj. Ni decidis perdi neniom da tempo antaux ol efektivigi nian fugxplanon, cxar mi ne povus esperi resti longe kasxita de la sagotoj, kaj mi ne bone povus porcxiame porti tiun amason da feloj sur mia kapo sen veki suspekton. Tamen, estis kredeble, ke per gxi mi povus sendangxere trairi la plenajn koridorojn kaj kamerojn de la superaj niveloj, do mi ekiris kun Perry kaj Gak--cxe kio la fetoro de la malbone tanitaj feloj dume preskaux sufokis min. Kune, ni iris al la unua vico da koridoroj sub la cxefetagxo de la konstruajxoj, kaj tie Perry kaj Gak haltis por atendi min. La konstruajxoj estas fositaj el la formacio de solida kalksxtono. Ilia arkitekturo estas pro absolute nenio rimarkinda. La cxambroj estas foje rektangulaj, foje rondaj, kaj foje ovalaj. La koridoroj, kiuj ilin kunigas, estas mallargxaj kaj ne cxiam rektaj. La kameroj estas lumigitaj per difuzita sunlumo reflektita tra tuboj similaj al tiuj, per kiuj oni lumigis la avenuojn. Ju pli malaltaj la kamervicoj, des pli mallume. La plejmulto de la koridoroj estas tute nelumigitaj. La maharoj povas vidi tre bone en duonmallumo. Survoje al la cxefetagxo ni renkontis multajn maharojn, sagotojn kaj sklavojn; sed neniu atentis nin, cxar ni igxis parto de la ordinara vivo en la koridoro. Estis nur unusola enirejo kondukanta el la loko al la avenuo, kaj gxi estis bone gardata de sagotoj--sole cxi tiun pordon ni ne rajtis trapasi. Fakte, estis malpermesite al ni ankaux eniri la subajn koridorojn kaj apartamentojn, krom je apartaj okazoj, kiam oni ordonis al ni tion fari; sed cxar ili konsideris nin malsupera specio sen inteligenteco, ili ne havis kauxzon timi, ke ni per tio povus fari ian malbonon, do oni ne malhelpis al ni eniri la koridoron, kiu kondukis malsupren. Volvitajn en felo, mi portis tri glavojn kaj la du pafarkojn kaj la sagojn, kiujn Perry kaj mi faris. Cxar multaj sklavoj portis fele volvitajn sxargxojn cxiudirekte, neniu trovis mian sxargxon menciinda. Kie mi lasis Gak kaj Perry, ne estis aliaj estuloj videblaj, do mi tiris unu glavon el la pakajxo, kaj lasante la ceterajn armilojn cxe Perry, mi ekiris sola al la malsuperaj niveloj. Veninte en la apartamenton, en kiu dormis la tri maharoj, mi silente eniris piedpinte, ne memorante, ke la kreitajxoj ne kapablas auxdi. Per rapida trapiko tra la koro mi mortigis la unuan, sed mia dua trapiko ne estis tiel bontrafa, tiel ke antaux ol mi povis mortigi la venontan el miaj viktimoj, gxi jxetis sin kontraux la tria, kiu rapide suprensaltis, kontrauxstarante min per vaste malfermitaj makzeloj. Sed batalado ne estas okupo, kiun la mahara raso sxatas, kaj kiam la estulo vidis, ke mi jam senvivigis du el gxiaj kunuloj kaj ke mia glavo estas rugxa de ilia sango, gxi haste forkuris de mi. Sed mi estis tro rapida por gxi, do, duone saltante, duone flugante, gxi forhastis laux alia koridoro, dum mi sekvis tuj post gxi. Gxia eskapo signifus la tutan ruinigxon de niaj planoj, kaj tre probable mian tujan morton. Tiu penso donis flugilojn al miaj piedoj; sed ecx en la plej bona kazo mi povis nur egali la rapidecon de la saltanta estulo antaux mi. Tute subite gxi forturnis sin en apartamenton dekstre de la koridoro, kaj enrapidante momenton poste, mi frontis du el la maharoj. Tiu, kiu estis tie, kiam ni eniris, okupis sin per kelkaj metalaj ujoj, en kiujn oni metis pulvorojn kaj fluajxojn, se jugxi surbaze de la vico de flakonoj kusxantaj sur la benko, cxe kiu gxi laboris. Mi tuj komprenis, en kiun lokon mi estis veninta. Jen gxuste tiu cxambro, pri kiu Perry donis al mi detalajn instrukciojn, per kiuj mi trovu gxin. Gxi estis la subtera kamero, en kiu oni kasxis la Grandan Sekreton de la mahara raso. Kaj sur la benko, flanke de la flakonoj, kusxis la fele bindita libro, kiu entenis la solan kopion de la afero, kiun mi devis elsercxi post la mortigo de la tri dormataj maharoj. Ne estis alia elirejo el la cxambro ol la pordo, en kiu mi nun staris, frontante la du timindajn reptiliojn. Mi sciis, ke pelitaj en angulon ili batalus kiel demonoj, kaj ili estis bone ekipitaj por batali, se ili nepre devus. Kune, ili impetis sur min, kaj kvankam mi tuj trapikis la koron de unu el ili, la alia alfiksis siajn brilajn dentegojn sur mian glavbrakon super la kubuto, kaj tiam komencis per siaj akraj ungegoj rastgrati mian korpon, sxajne por elsxiri miajn internajxojn. Mi konstatis, ke estas senutile esperi liberigi mian brakon el tiu potenca, premega kaptigxo, kiu sxajnis detrancxi mian brakon de mia korpo. La doloro, kiun mi suferis, estis intensa, sed gxi servis nur por sproni min al pli grandaj penoj por venki mian kontrauxulon. Tien kaj reen sur la planko ni luktis--la maharo donis al mi terurajn, trancxajn batojn per siaj antauxpiedoj, dum mi klopodis sxirmi mian korpon per mia maldekstra mano, samtempe provante trovi okazon por transdoni mian klingon el mia nun senutila glavmano al ties rapide malfortigxanta parulo. Finfine mi sukcesis, kaj per tio, kio sxajnis esti mia lasta unco da forto, mi pikis la klingon tra la malbela korpo de mia malamiko. Tiel sensone kiel gxi batalis, gxi mortis, kaj kvankam malforta pro doloro kaj sangoperdo, mi kun emocio de triumfa fiereco transpasxis gxian konvulsie rigidigxantan kadavron kaj ekkaptis la plej potencan sekreton de tiu mondo. Unu sola ekrigardo certigis min, ke gxi estas gxuste tiu afero, kiun Perry priskribis al mi. Kaj ekkaptante gxin, cxu mi prepensis, kion tio signifas por la homaro de Pelucidaro--cxu fulmis tra mia menso la penso, ke sennombraj ankoraux nenaskitaj generacioj de mia propra specio havos kauxzon adori min pro la afero, kiun mi plenumis por ili? Cxu? Ne esti tiel. Mi pripensis belan ovalan vizagxon, rigardantan el kristale puraj okuloj tra ondanta amaso da nigregaj haroj. Mi pripensis rugxegajn lipojn, de Dio faritaj por kisado. Kaj mi tute subite, sen rekta instigo, starante sola en la sekreta kamero de la maharoj de Pelucidaro, eksciis, ke mi amas Dian la Bela. 12-a cxapitro POSTCxASO Dum momento mi staris tie, pensante pri sxi, kaj tiam mi sopirgxemante metis la libron malantaux la rimenon, kiu tenis mian zontukon, kaj turnigxis por forlasi la apartamenton. Malsupre de la koridoro, kiu kondukas supren el la malsupraj kameroj, mi fajfis per la antauxarangxita signalo, kiu anoncis al Perry kaj Gak, ke mi estis sukcesinta. Momenton poste, ili staris cxe mia flanko, kaj je mia miro mi vidis, ke Hugxa la Ruza akompanas ilin. "Li kunigxis kun ni," klarigis Perry, "kaj ne permesis nei. Tiu ulo estas vulpo. Li flaras eskapon, kaj prefere ol malsukcesigi nian sxancon nun, mi diris, ke mi kondukos lin al vi, por ke vi decidu, cxu li akompanu nin." Mi ne havis amon por Hugxa, kaj mi ne fidis lin. Mi certis, ke li perfidus nin, se li kredus tion profitodona; sed mi vidis neniun elturnigxon, kaj la fakto, ke mi mortigis kvar maharojn, anstataux kiel planite nur tri, ebligis inkluzivi la viron en nia fugxplano. "Nu, bone," mi diris, "vi povos akompani nin, Hugxa, sed je la unua signo de perfido, mi trapikos vin per mia glavo. Cxu vi komprenas?" Li diris, ke jes. Iom poste ni estis forigintaj la hauxtojn de sur la kvar maharoj, kaj tiel bone ni sukcesis rampi en ilian internon, ke nia sxanco eskapi nerimarkite el Futra sxajnis bonega. Ne estis facila tasko kunfiksi la hauxtojn tie, kie ni ilin tratrancxis cxe la ventro por forigi ilin de la internajxoj, sed mi restis ekstere, gxis cxiuj aliaj kun mia helpo estis enkudritaj, kaj lasis aperturon en la brusto de la hauxto de Perry, tra kiu li povis elmeti la manojn por enkudri min, kaj tiel ni vere povis multe pli bone plenumi nian planon, ol mi esperis. Ni sukcesis teni la kapojn levitaj, metante niajn glavojn tra la koloj, kaj sammaniere ni povis ilin movi laux viveca maniero. Nia plej granda malfacilajxo estis la palmopiedoj, sed ecx tiun problemon ni fine solvis, tiel ke kiam ni movigxis, ni aspektis tute naturaj. Truetoj pikitaj en la pufaj gorgxoj, en kiujn ni metis niajn kapojn, permesis al ni vidi suficxe bone por konduki nin mem antauxen. Tiel ni ekiris supren al la cxefetagxo de la konstruajxo. Gak iris antauxe en la stranga parado, poste sekvis Perry, sekvita de Hugxa, dum mi iris malantauxe, admoninte Hugxan, ke mia glavo estis tiel arangxita, ke mi povus piki gxin tra la kapo de mia kostumo en lian internajxon, se li montrus hezitemon. Kiam la bruo de rapidantaj piedoj avertis min, ke ni eniras la plenajn koridorojn de la cxefetagxo, mia koro saltis gxis mia busxo. Tute sen hontosento mi konfesas, ke mi timis--neniam antauxe aux poste en mia vivo mi spertis tian suferegon de animbrula timo kaj necerteco, kia min frapis. Se eblus sxviti sangon, mi sxvitis gxin tiam. Malrapide, laux la pasxmaniero kutima cxe la maharoj, kiam ili ne uzas siajn flugilojn, ni trarampis amasojn da okupitaj sklavoj, sagotoj kaj maharoj. Post tempo, kiu sxajnis eterneco, ni atingis la eksteran pordon, kiu kondukas en la cxefan avenuon de Futra. Multaj sagotoj staris cxirkaux la vojkrucigxo. Ili ekrigardis Gak, kiam li silente pasxis inter ili. Tiam pasis Perry, kaj tiam Hugxa. Nun estis mia vico, kaj en subita atako de glaciiga teruro, mi konstatis, ke la varma sango el mia vundita brako gutas malsupren tra la morta piedo de la mahara hauxto, kiun mi portis, kaj lasis sian sangan spuron sur la pavimo, cxar mi vidis, ke sagoto atentigis sian kunulon pri gxi. La gardisto pasxis antaux min, kaj fingromontrante al mia sanganta piedo, alparolis min per la gestolingvo, kiun tiuj du specioj uzas kiel komunikilon. Ecx se mi scius, kion li diris, mi ne povus respondi per la mortajxo, kiu min kovris. Mi foje vidis grandan maharon glaciigi tromemfidan sagoton per sia nura rigardo. Tio sxajnis mia sola espero, do mi gxin provis. Haltigxinte, mi movis mian glavon tiel, ke estigxis la impreso, ke la morta kapo esplore rigardas la gorilo-homon. Dum longa momento, mi staris tute senmova, rigardante la ulon per tiuj mortaj okuloj. Poste mi mallevis la kapon, kaj malrapide dauxrigis pasxi antauxen. Dum momento, cxio dependis de tio, sed antaux ol mi lin tusxis, la gardisto pasxis flanken, kaj mi pasis en la avenuon. Ni iris antauxen sur la largxa strato, sed nun ni estis ekster dangxero pro la multnombreco de niaj malamikoj, kiuj nin cxirkauxis cxiuflanke. Bonsxance, estis granda procesio da maharoj irantaj al la malprofunda lago, kiu kusxas je unu mejlo aux iom pli for de la urbo. Ili iradas tien por praktiki siajn amfibiajn emojn, plongxante por kapti fisxetojn kaj gxuante la malvarman profundon de la akvo. Gxi estas lago de nesala akvo, malprofunda kaj sen la pli grandaj reptilioj, kiu malebligas uzadon de la grandaj maroj de Pelucidaro al cxiuj, krom si mem. En la mezo de la amaso, ni pasis supren laux la sxtupoj kaj eliris eksteren sur la ebenajxon. Dum iom longa distanco, Gak sekvis la rivereton, kiu fluas al la lago, sed fine, cxe la fundo de ravineto, li ekhaltis, kaj tie ni restis, gxis cxiuj estis preterpasintaj kaj ni estis solaj. Tiam, ankoraux en la niaj kostumoj, ni ekiris rekte for de Futra. La varmego de la vertikalaj sunradioj rapide faris niajn abomenajn karcerojn neelteneblaj, do transirinte malaltan altajxon kaj enirinte sxirmodonan arbaron, ni fine formetis la maharajn hauxtojn, per kiuj ni venis gxis tie en sekureco. Mi ne tedos vin pri la detaloj de tiu amara kaj suferiga fugxo. Kiel ni vojagxis per obstina kurado, gxis ni falis teren pro laco. Kiel nin atakis strangaj kaj timindaj bestoj. Kiel ni apenaux eskapis la kruelajn dentegojn de leonoj kaj tigroj, kies grandeco etigus gxis ridinda sensignifeco la plej grandajn felisojn de la ekstera mondo. Plu kaj plu ni rapidis, kun unusola intenco: plejeble malproksimigi nin de Futra. Gak kondukis nin al sia propra lando--la lando Sari. Montrigxis neniu signo de postcxaso, kaj tamen ni certis, ke ie malantaux ni persistaj sagotoj sekvas nian spuron. Gak diris, ke ili neniam malsukcesis cxase eltrovi siajn cxasatojn, gxis ili kaptis tiujn aux estis mem retretigitaj de pli forta militistaro. Nia sola espero, li diris, estis atingi lian tribon, kies forto tute suficxis en la montara fortikejo por forbatali iun ajn nombron da sagotoj. Kaj finfine, post lauxsxajne monatojn, kaj kiel mi nun scias, eble jaroj, ni venis gxis loko, kie ni povis vidi la grizbrunan krutajxon, kiu borderas la antauxmontetojn de Sari. Kaj preskaux sammomente, Hugxa, kiu cxiam rigardis tiom malantauxen kiom antauxen, anoncis, ke li povas vidi aron de viroj malantaux ni, superirante malaltan montegxon. Estis la longe atendita postsekvantaro. Mi demandis al Gak, cxu ni povus atingi Sari suficxe frue por ilin eskapi. "Eble," li respondis, "sed vi trovos, ke la sagotoj povas iri per nekredebla rapideco, kaj cxar ili estas preskaux nelacigeblaj, ili estas sendube multe pli fresxaj ol ni. Plue--" li pauxzis, ekrigardante Perry. Mi sciis, kion li pensis. La maljunulo estis preskaux elcxerpita. Dum granda parto de nia fugxado, aux Gak aux mi duone apogis lin dum la marsxado. Kun tia handikapo, ecx malpli rapidaj postsekvantoj ol la sagotoj povus facile gxisatingi nin, antaux ol ni povus transiri la krudan altajxon, kiun ni frontis. "Vi kaj Hugxa iru antauxe," mi diris. "Perry kaj mi alvenos, se ni povos. Ni ne povas vojagxi tiel rapide kiel vi, kaj ne necesas, ke vi mortu pro tio. Gxi estas neevitebla. Ni devos gxin fronti." "Mi ne forlasos kamaradon," estis la simpla respondo de Gak. Mi ne sciis, ke tiu granda, vila praepoka viro havas tiel noblan karakteron interne de si. Mi cxiam sxatis lin, sed nun, aldonigxis honoro kaj respekto al mia sxato. Jes, ankaux amo. Sed tamen mi pluurgxis lin antauxen, insistante, ke se li povos atingi sian popolon, li eble povos venigi suficxe grandan militistaron por forpeli la sagotojn kaj savi Perry kaj min. Sed ne, li rifuzis forlasi nin, kaj tiel finigxis la diskuto, sed li sugestis, ke Hugxa rapidu antauxen por averti la sarianojn pri la dangxero al la regxo. Ne necesis multe da instigado por ekmarsxigi Hugxan--la nura ideo suficxis por forsendi lin salte antauxen en la antauxmontetojn, kiujn ni intertempe atingis. Perry sciis, ke li endangxerigas la vivon de Gak kaj mi, kaj la maljunulo preskaux insiste petegis, ke ni antauxeniru sen li, kvankam mi sciis, ke li suferas veran angoron de teruro je la penso, ke li povus fali en la manojn de la sagotoj. Fine, Gak parte solvis la problemon, levante Perry per siaj potencaj brakoj kaj portante lin. Dum tiu agmaniero malrapidigis Gak, li povis tamen antauxeniri pli rapide tiel, ol kiam li duone apogis la stumblantan maljunulon. 13-a cxapitro LA RUZULO La sagotoj rapide proksimigxis al ni, cxar vidinte nin, ili multe akcelis sian rapidecon. Plu kaj plu ni stumblis supren laux la mallargxa kanjono, kiun Gak elektis por proksimigxi al la altajxo de Sari. Ambauxflanke altigxis apikaj krutajxoj el belega plurkolora roko, dum sub niaj piedoj la densa montoherbo prezentis molan kaj senbruan tapisxon. De kiam ni eniris la kanjonon, ni tute ne vidis niajn postsekvantojn, kaj mi komencis esperi, ke ili perdis nian spuron, kaj ke ni atingos la nun rapide proksimigxantajn krutajxojn gxustatempe por suprengrimpi ilin, antaux ol esti atingitaj. Antaux ni, ni nek vidis nek auxdis signon, kiu povus auxguri la sukceson de la komisio de Hugxa. Intertempe li devus esti atinginta la antauxpostenojn de la sarianoj, kaj ni devus almenaux auxdi la sovagxajn kriojn de la tribanoj, dum ili svarmas al siaj armiloj por respondi la regxan helpalvokon. Post momento, la severaspektaj krutajxoj antaux ni devus nigrigxi je praepokaj militistoj. Sed okazis nenio tia--efektive, la Ruzulo perfidis nin. Tiumomente, kiam ni atendis vidi sariajn lancportantojn kurataki malantaux Hugxa por helpi al ni, la poltrona perfidulo kasxiradis cxe la eksterajxoj de la plej proksima saria vilagxo, por ke li povu enveni de la alia flanko, kiam estos tro malfrue por savi nin, kaj pretendi, ke li perdigxis inter la montoj. Hugxa ankoraux tenis rankoron kontraux mi pro la bato, kiun mi donis por protekti Dian, kaj lia malica spirito permesis ecx bucxoferi nin cxiujn, por ke li sin vengxu kontraux mi. Dum ni pliproksimigxis al la barieraj krutajxoj, kaj aperis neniu signo de savantaj sarianoj, Gak igxis kaj kolera kaj timigita, kaj baldaux, kiam la bruoj de rapide proksimigxanta postsekvantaro trafis niajn orelojn, li kriis al mi trans sia sxultro, ke ni estas perditaj. Rigardante malantauxen, mi ekvidis la unuan el la sagotoj cxe la fora ekstremo de ampleksa etendigxo de la kanjono, tra kiu ni jxus pasis, kaj tiam subita turnigxo forigis el mia vido la malbelan bestacxon, sed la lauxta ululo de triumfa rabio, kiu levigxis malantaux ni, pruvis, ke la goriloviro vidis nin. Denove, la kanjono abrupte turnigxis maldekstren, sed dekstre alia brancxo disetendigxis malpli devie de la gxenerala direkto, tiel, ke gxi pli aspektis kiel la cxefa kanjono ol la maldekstra brancxo. La sagotoj estis nun ne pli ol ducent kvindek jardojn malantaux ni, kaj mi vidis, ke estus senespere provi eskapi alie ol per ruzajxo. Estis malgranda eblo savi Gak kaj Perry, kaj kiam mi atingis la disbrancxigxon de la kanjono, mi riskis gxin. Haltante tie, mi atendis, gxis la plej antauxa sagoto kuris en mian vidkampon. Gak kaj Perry jam malaperis cxirkaux angulo en la maldekstra kanjono, kaj kiam la sovagxa krio de la sagoto anoncis, ke li min vidis, mi turnigxis kaj ekkuris laux la dekstra brancxo. Mia ruzo sukcesis, kaj la tuta bando de homcxasantoj impete postkuris min en unu kanjonon, dum Gak portis Perry ekster dangxeron laux la alia. Kurado neniam estis mia plej bona atleta kapablo, kaj nun, kiam mia vivo mem dependis je rapidega kurado, mi ne povas diri, ke mi kuris pli bone ol tiam, kiam mia acxa bazkurado[18] elvokis sur min el la spektantaro la rauxkajn kaj riprocxajn kriojn "glacicxaro" kaj "Voku taksion!". La sagotoj rapide proksimigxis al mi. Precipe dangxera estis unu, pli rapida ol siaj kolegoj, kiu estis timinde proksima. La kanjono farigxis nura rokoza fendo, krude altigxanta je kruta deklivo al kio sxajnis pasejo inter du ambauxflankaj montopintoj. Kio kusxis aliaflanke, mi ecx ne povis diveni--eble apika krutajxo de centoj da futoj en la valon sur la alia flanko. Cxu eble mi kuris en senelirejon? Konstatinte, ke mi ne povus esperi antauxkuri la sagotojn gxis la supro de la kanjono, mi decidis riski cxion je klopodo haltigi ilin provizore, kaj tiucele mi deprenis mian krude faritan arkon kaj eltiris sagon el la fela sagujo, kiu pendis malantaux mia sxultro. Dum mi per la dekstra mano almetis la sagon, mi haltis kaj pivote turnigxis al la goriloviro. En la mondo de mia naskigxo mi neniam manipulis sagon, sed ekde nia fugxo el Futra mi provizis al la grupo malgrandajn cxasajxojn per miaj sagoj, kaj tiel, pro neceso, mi ekhavis ne malbonan celkapablon. Dum nia fugxado el Futra, mi resxnuris mian pafarkon per peco de fortika intesto prenita el grandega tigro, kiun Gak kaj mi maltrankviligis kaj fine mortigis per sagoj, lanco kaj glavo. La malmola ligno de la arko estis ekstreme forta, kaj tio, kune kun la fortikeco kaj elasteco de mia nova sxnuro, donis al mi neordinaran fidon je mia armilo. Neniam mi bezonis pli stabilajn nervojn ol tiam--neniam estis pli bone regitaj miaj nervoj kaj muskoloj. Mi celis tiel zorge kaj senhaste, kvazaux mi alcelus celobjekton el pajlo. La sagoto neniam antauxe vidis pafarkon, sed evidente lia malsprita intelekto subite ekkomprenis, ke la afero, kiun mi direktas al li estas ia aparato de mortigo, cxar ankaux li ekhaltis, samtempe suprensvingante sian hakileton por jxeto. Jen unu el la multaj metodoj, per kiuj ili uzas tiun armilon, kaj la celprecizo, kiun ili atingas ecx en la plej malfavoraj cirkonstancoj estas preskaux mirakla. Mia sago estis altirita en sia plena longeco--mia okulo alcelis gxian akran pinton sur la maldekstra brusto de mia kontrauxulo; kaj tiam li jxetis sian sian hakileton, kaj mi ellasis mian sagon. En tiu momento, kiam niaj jxetajxoj ekflugis, mi saltis flanken, sed la sagoto impetis antauxen por sekvi sian atakon per lancojxeto. Mi sentis la siblon de la hakileto, kiam gxi preterskrapis mian kapon, kaj sammomente, mia sago trapikis la sovagxan koron de la sagoto, kaj kun unu sola gxemo, li jxetigxis preskaux gxis miaj piedoj--sxtone morta. Proksime malantaux li estis du aliaj--eble je kvindek jardoj--sed la distanco donis al mi tempon por ekkapti la sxildon de la morta gardisto, cxar mia apenauxa evito de la hakileto komprenigis al mi, kiel urgxe mi bezonas gxin. Tiuj, kiujn mi sxtelis en Futra, ni ne povis kunporti, cxar ilia grandeco malebligis al ni kasxi ilin en la maharaj hauxtoj, kiuj nin portis al sekureco ekster la urbo. Bone metinte la sxildon sur mian maldekstran brakon, mi elpafis alian sagon, kiu faligis duan sagoton, kaj poste, kiam la hakileto de ties kolego rapidis al mi, mi kaptis gxin sur la sxildo, kaj almetis alian sagon por li, sed li ne atendis por ricevi gxin. Anstataux tio, li turnigxis kaj retretis al la amaso da gorilohomoj. Evidente, li jam vidis portempe suficxon de mi. Denove mi ekkuris for, kaj la sagotoj ne sxajnis tre avidaj dauxrigi la postcxason tiel proksime kiel antauxe. Negxenate, mi atingis la supron de la kanjono, kie mi trovis krutan, rokozan abismon profundan je ducent gxis tricent futoj; sed maldekstre, mallargxa kornico cxirkauxiris la kurbajxon de la krutajxosupro. Lauxlonge de gxi mi iris antauxen, kaj cxe abrupta turnigxo, kelkajn jardojn post la fino de la kanjono, la vojo largxigxis, kaj maldekstre mi vidis la aperturon de granda kaverno. Antaux gxi la kornico pluiris, gxis gxi eliris el la vidkampo cxirkaux alia elstarajxo de la monto. Tie mi sentis, ke mi povus defii armeon, cxar la malamikoj povus ataki min nur po unu, kaj tiu unu ne povus scii, ke mi atendas lin, gxis li plene montrus sin, cxirkauxirinte vojturnigxon. Cxirkaux mi kusxis disigitaj sxtonoj de la krutajxo, supere. Ili estis de diversaj grandoj kaj formoj, sed suficxe multaj havis oportunan grandecon, tiel ke mi povus uzi ilin anstataux miaj tre valoraj sagoj. Ariginte plurajn rokojn en amaseton, flanke de la fauxko de la kaverno, mi atendis la atakon de la sagotoj. Dum mi staris tie, strecxa kaj silenta, atendante la unuan mallauxtan sonon, kiu indikos la proksimigxon de miaj malamikoj, eta bruo el la nigra profundo de la kaverno altiris mian atenton. Eble gxin produktis la movigxo de la granda korpo de iu bestego levigxanta de sur la rokoza planko de sia logxejo. Preskaux sammomente, mi kredis auxdi la skrapon de ledaj sandaloj sur la kornico cxirkaux la vojturnigxo. Dum la postaj kelkaj sekundoj, mia atento estis konsiderinde dividita. Kaj tiam, el la inkeca nigro je mia dekstra flanko, mi vidis du flamantajn okulojn rigardadi en miajn. Ili situis pli ol du futojn pli alte ol mia kapo. Estas vere eble, ke la besto, kiu ilin posedis, staris sur altajxo en la kaverno, aux ke gxi eble bauxmis sur la postpiedoj; sed mi jam vidis suficxe multajn el la monstroj de Pelucidaro por scii, ke mi nun eble frontas novan kaj timegindan Titanon, kies dimensioj kaj feroco superas tiujn de cxio antauxe vidita. Kio ajn gxi estis, gxi malrapide aliris la fauxkon de la kaverno, kaj nun, profundavocxe kaj fortimige, gxi eligis malaltan kaj minacan mugxon. Mi ne atendis pli longe por disputi pri la posedo de la kornico kun la kreitajxo, kiu posedis tiun vocxon. La bruo ne estis lauxta--mi dubas, cxu la sagotoj ecx auxdis gxin--sed la sugesto pri latentaj eblecoj en gxi estis suficxa, por ke mi sciu, ke gxi povas deveni nur de enorma kaj feroca bestego. Dum mi retroiris laux la kornico, mi baldaux preterpasis la fauxkon de la kaverno, kie mi ne plu povis vidi tiujn flamantajn okulojn, sed momenton poste, mi ekvidis la diablan vizagxon de sagoto, dum gxi singarde antauxeniris, trapasante la turnigxon sur la krutajxo sur la malproksima flanko de la kaverna fauxko. Kiam la ulo min vidis, li salte alkuris postcxase lauxlonge de la kornico, kaj post li venis tiom da kolegoj de li, kiom povis amasigxi tuj malantaux li. Samtempe, la besto eliris el la kaverno, tiel, ke li kaj la sagotoj alfrontigxis sur la mallargxa kornico. La besto estis enorma kavernurso, minaca per sia kolosa grandegeco, almenaux ok futojn alta cxe la sxultro, dum de la pinto de gxia nazo gxis la fino de gxia stumpeca vosto gxi estis plene dek du futojn longa. Kiam gxi ekvidis la sagotojn, gxi eligis plej timindan mugxon, kaj kun malfermita busxo gxi alsturmis ilin. Kun terurkrio, la plej antauxa gorilohomo turnigxis por fugxi, sed li kuris rekte kontraux siaj alimpetantaj kolegoj. La hororo de la sekvantaj sekundoj estas nepriskribebla. La sagoto plej proksima al la kavernurso, trovinte sian forfugxon barita, turnigxis, kaj intence saltis al terura morto sur la trancxaj rokoj tricent futojn sube. Tiam, la enormaj makzeloj malfermigxis kaj kaptis la postan--auxdigxis la nauxza sono de krakigxantaj ostoj, kaj la dissxirita kadavro estis faligita de la rando de la krutajxo. Kaj la potenca bestego ecx ne interrompis sian konstantan antauxeniron laux la kornico. Kricxantaj sagotoj nun freneze saltis de sur la krutegajxo por gxin eskapi, kaj laste, mi vidis gxin cxirkauxiri la turnigxon, ankoraux cxasante la demoralizitan restajxon de la homcxasantaro. Dum longa tempo mi povis auxdi la teruran mugxadon de la bestego, miksitan kun la krioj kaj kricxoj de liaj viktimoj, gxis la timigaj bruoj fine mallauxtigxis kaj malaperis en la malproksimeco. Poste, mi informigxis de Gak, kiu finfine atingis siajn tribanoj kaj revenis kun trupo por savi min, ke la _riso_, kiel oni nomas gxin, postcxasis la sagotojn, gxis gxi ekstermis la tutan bandon. Gak estis certa, kompreneble, ke ankaux mi igxis viktimo de la terura kreitajxo, kiu en Pelucidaro estas vere la regxo inter bestoj. Ne volante reiri en la kanjonon, kie mi eble farigxus predajxo aux de la kavernurso aux de la sagotoj, mi antauxeniris laux la kornico, kredante, ke cxirkauxirinte la monton, mi povus atingi la landon Sari el alia direkto. Sed mi sxajne konfuzigxis pro la tordoj kaj turnigxoj de la kanjonoj kaj ravinoj, cxar mi nek tiam venis al la lando Sari, nek dum longa tempo poste. Subnoto [18] cxe bazopilko, kurado de unu bazo gxis alia. 14-a cxapitro EN LA GxARDENO EDENA Sen iu ajn orientigxo el la cxielo, ne estas mirige, ke mi konfuzigxis kaj perdigxis en la konfuza labirinto de tiuj vastaj montetoj. Fakte, mi tute trapasis ilin kaj elvenis super la valo cxe la alia flanko. Mi scias, ke mi vagadis longan tempon, gxis laca kaj malsata mi trovis malgrandan kavernon sur la suprajxo de la kalksxtona formacio, kiu anstatauxis la antauxan granitan. La kaverno, kiu ekplacxis al mi, trovigxis en la mezo de la apika flanko de altega krutajxo. La vojo al gxi estis tia, ke mi sciis, ke neniu besto povus frekventi gxin, kaj gxi ankaux ne estis suficxe granda por esti komforta logxejo, krom por la pli malgrandaj mamuloj kaj reptilioj. Tamen, kun la plej granda singardemo mi rampis en gxian malluman internon. Tie mi trovis kameron iom grandan, lumigitan de mallargxa fendo en la roko, supre, kio lasis la sunlumon enfiltrigxi suficxe hele por forigi la tutan senlumecon, kiun mi atendis. La kaverno estis tute malplena, kaj mankis signoj de lastatempa logxateco. La aperturo estis relative malgranda, tiel ke per konsiderinda penado mi sukcesis alporti rokegon el la valo malsupre, kiu tute baris gxin. Tiam mi reiris al la valo por preni brakplenon da herbo, kaj dum tiu marsxo mi havis la bonsxancon faligi ortopion, kio estas la malgranda cxevalo de Pelucidaro, eta besto proksimume tiel granda kiel terhundo, abunda en cxiuj partoj de la interna mondo. Tiel, kun mangxajxo kaj litajxo, mi reiris al mia logxejo, kie post mangxo de nekuirita viando, al kio mi estis nun jam alkutimigxinta, mi trenis la rokegon antaux la enirejon kaj volve ekkusxis sur lito el herbo--nuda, pratempa kavernulo, tiel sovagxe primitiva kiel miaj historiaj prapatroj. Mi vekigxis ripozinta, sed malsata, kaj pusxinte la rokegon flanken, mi elrampis sur la etan rokozan kornicon, kiu estis mia kvazauxa antauxdoma portiko. Antaux mi etendigxis malgranda, sed bela valo, tra kies centro klara kaj glimbrilanta rivero serpentumis al interna maro, kies blua akvo apenaux videbligxis inter la du montocxenoj, kiuj brakumis cxi tiun etan paradizon. La suprajxoj de la aliflankaj montetoj estis verdaj pro vegetajxoj, kaj granda arbaro vestis ilin gxis la bazoj de la rugxaj, flavaj kaj kuproverdaj altegaj apikajxoj, kiuj estis iliaj pintoj. La valo mem estis tapisxita de denskreska herbo, dum tie kaj aliloke areoj kun sovagxaj floroj estigis grandajn buntomakulojn sur la fona verdo. La fundon de la valo punktis aretoj de palmecaj arboj--plej ofte po tri aux kvar. Antilopoj staris sub ili, dum aliaj furagxis for de la arboj aux gracie vagis al proksima transvadejo por trinki. De tiu belega besto estis kelkaj specioj, el kiuj la plej majesta iom similis al la giganta elando de Afriko, escepte de la spiralaj kornoj, kiuj komplete kurbigxas malantauxen super la oreloj kaj plu kurbigxas antauxen, sube, finigxante per akraj kaj estiminde grandaj pintoj du futojn antaux la vizagxo kaj super la okuloj. Ilia grandeco memorigis pri tiu de purrasa herforda virbovo, sed ili estis tre lertpasxaj kaj rapidaj. Pro la largxaj flavaj strioj sur la malhelkasxtane koloritaj feloj, mi prenis ilin por zebroj, kiam mi ilin unuafoje vidis. Entute, ili estas admirindaj bestoj, kiuj aldonis perfektigan efekton al la stranga kaj bela pejzagxo sternita antaux mia nova hejmo. Mi jam decidis fari el la kaverno mian sidejon, kaj uzante gxin kiel bazon, fari lauxsisteman esploradon de la cxirkauxa tereno, sercxante la landon Sari. Unue mi finmangxis la restajxon de la kadavro de la ortopio, kiun mi mortigis antaux mia lasta dormo. Poste mi kasxis la Grandan Sekreton en profunda fendo en la malantauxo de mia kaverno, rulis la rokegon antaux mian pordon, kaj kun miaj pafarko, sagoj, glavo kaj sxildo, mi grimpis malsupren en la pacan valon. La pasxtantaj gregoj movigxis flanken, kiam mi ilin trapasis, plej multe la etaj ortopioj, kiuj montris la plej grandan malfidon, galopante ekster dangxeron. Cxiuj bestoj cxesis mangxi, kiam mi proksimigxis, kaj movigxinte al loko, kie ili sentis sin ekster dangxero, ili staris kaj ekzamenis min per seriozaj okuloj kaj etenditaj oreloj. Unufoje, unu el la maljunaj virantilopoj el la striohava speco malaltigis sian kapon kaj kolere mugxis--ecx farante kelkajn pasxojn en mia direkto, tiel ke mi kredis lin sturmonta; sed post mia preterpaso, li dauxrigis mangxi, kvazaux nenio lin gxenis. Cxe la malsupera ekstremo de la valo mi preterpasis kelkajn tapirojn, kaj trans la rivero mi vidis grandan sadokon, la enorman dukornan praulon de la nuntempa rinocero. Cxe la fino de la valo, la krutajxoj maldekstraflankaj pluiris gxis la maro, tiel, ke por ilin cxirkauxpasi kiel mi deziris, necesis suprengrimpi ilin por sercxi kornicon, laux kiu mi povus dauxrigi mian vojagxon. Cxirkaux kvindek futojn de la bazo, mi atingis elstarajxon, kiu prezentis naturan vojon cxe la fronto de la krutajxo, kaj mi gxin sekvis super la maro al la fino de la krutajxo. Tie, la elstarajxo rapide deklivis al la supro de la krutajxoj--evidentis, ke la tavolo, kiu formis gxin, suprenpusxigxis tiel krutdeklive, kiam naskigxis la montoj malantaux gxi. Dum mi zorge grimpis supren laux la deklivo, subite tiris mian atenton supren ia stranga siblo, kaj io, kio similis svingegadon de flugiloj. Kaj je la unua ekrigardo, trafis miajn teruroplenajn okulojn la plej timinda afero, kiun mi iam vidis, ecx en Pelucidaro. Gxi estis giganta drako, kian oni bildigas en la legendoj kaj fabeloj de Teraj popoloj. Gxia grandega korpo estis lauxsxajne kvardek futojn longa, dum la verpertecaj flugiloj, kiuj sxvebigis gxin meze de la aero, etendigxis plenajn tridek futojn. Gxiaj plene malfermitaj makzeloj estis armitaj per longaj, akraj dentoj, kaj gxiaj piedoj posedis terurajn ungegojn. La sibla sono, kiu unue altiris mian atenton, produktigxis el gxia gorgxo, kaj sxajnis esti direktita al io preter kaj sub mi, kion mi ne povis vidi. La elstarajxo, sur kiu mi staris, abrupte finigxis kelkajn pasxojn antauxe, kaj kiam mi atingis la finon, mi vidis tion, kio kauxzis la eksciton de la reptilio. Iam en pasinteca epoko, tertremo kreis terfendon tiuloke, tiel ke antaux la loko, kie mi staris, la tertavoloj forglitis dudek futojn suben. Rezulte, la dauxrigo de mia elstarajxovojo kusxis dudek futojn sub mi, kie gxia fino estis tiel abrupta kiel la fino, kie mi staris. Kaj tie, lauxsxajne haltigita en sia fugxo pro la negrimpebla rompigxo en la elstarajxo, staris la atakcelo de la kreitajxo--junulino timkauxranta sur la mallargxa kornico, kun la vizagxo profundigita en siaj brakoj, kvazaux por elfermi el sxia vidado la timindan morton, kiu sxvebis tuj super sxi. La drako rondflugis pli malalten, kaj sxajnis pretigxi por alsagi sian predon. Mi ne povis perdi tempon; estis apenaux momento por ecx pesi miajn sxancojn kontraux la terure armita bestego; sed la vido de tiu timigita junulino sub mi elvokis cxion plej bonan en mi, kaj mia instinkto protekti la alian sekson, kiu versxajne egalis la instinkton de memprotekto cxe la prahomoj, tiris min kiel magneto al la flanko de la junulino. Preskaux sen pensi pri la eblaj sekvoj, mi saltis desur la fino de la elstarajxo, sur kiu mi staris, al la eta kornico dudek futojn sube. Sammomente, la drako sagatakis la junulinon, sed mia subita surscenigxo sxajne ektimigis gxin, cxar gxi turnigxis flanken, kaj tiam altigxis denove super nin. La bruo, kiun mi faris, alterigxante cxe sxia flanko, konvinkis la junulinon, ke sxia morto jam alvenis, cxar sxi kredis, ke mi estas la drako; sed finfine, kiam neniuj kruelaj dentegoj krocxigxis al sxi, sxi miroplene levis sian rigardon. Kiam gxi trafis min, la esprimo, kiu venis en sxiajn okulojn estus malfacile priskribebla, sed sxiaj sentoj apenaux povis esti pli komplikaj ol miaj propraj--cxar la largxaj okuloj, kiuj rigardis en miajn, estis de Dian la Bela. "Dian!" mi kriis. "Dian! Dank' al Dio, ke mi alvenis gxustatempe." "Vi?" sxi flustris, kaj denove kasxis sian vizagxon, ne lasante min vidi, cxu sxi gxojas aux koleras pri mia veno. Denove la drako sin jxetis al ni, kaj tiel rapide, ke mi ne havis tempon demeti mian pafarkon. Mi povis nur kapti sxtonon kaj jxetegi gxin en la fie malbelan vizagxon de la besto. Refoje, mia celado estis trafa kaj kun siblo de doloro kaj rabio, la reptilio ree turnigxis kaj flugis for. Nun mi rapide enmetis sagon, por ke mi estu preta cxe la venonta atako, kaj farante tion, mi rigardis la junulinon, tiel ke mi sxin surprizis, dum sxi faris kasxan ekrigardon al mi; sed sxi tuj denove kovris sian vizagxon per la manoj. "Rigardu min, Dian," mi petegis. "Cxu vi ne gxojas vidi min?" Sxi rigardis rekte en miajn okulojn. "Mi malamas vin," sxi diris, kaj kiam mi volis petegi sxin juste auxskulti min, sxi fingromontris trans mian sxultron. "Venas la tipdaro", sxi diris, kaj mi denove turnigxis por fronti la reptilion. Do jen estis tipdaro. Mi povus esti diveninta. La kruela spurbesto de la maharoj. La delonge malaperinta pterodaktilo de la ekstera mondo. Sed cxi-foje, mi gxin atakis per armilo, kiun gxi neniam antauxe frontis. Mi elektis mian plej longan sagon, kaj per mia tuta forto mi fleksis la pafarkon, gxis la pinto de la sago restis sur la polekso de mia maldekstra mano, kaj kiam la granda kreitajxo pafigxis al ni, mi pafis rekte al tiu malmola brusto. Siblante kiel la sekurvalvo de vapormasxino, la potenca bestego turne kaj torde falis en la maron sube, kun mia sago komplete profundigxinta en gxia kadavro. Mi turnigxis al la junulino. Sxi preterrigardis min. Evidente sxi vidis la morton de la tipdaro. "Dian," mi diris, "cxu vi ne diros, ke vi ne bedauxras, ke mi vin trovis?" "Mi malamas vin", estis la sola respondo; sed mi kredis auxdi malpli da abomeno ol antauxe--sed eble mi nur imagis gxin. "Kial vi malamas min, Dian?" mi demandis, sed sxi ne respondis al mi. "Kion vi faras cxi tie?" mi demandis, "kaj kio okazis al vi de kiam Hugxa vin liberigis de la sagotoj?" Unue mi kredis, ke sxi min tute ignoros, sed fine sxi decidis alie. "Mi denove forkuris de Jubal la Malbela," sxi diris. "Post mia forfugxo de la sagotoj, mi revojagxis sola al mia propra lando; sed pro Jubal mi ne kuragxis eniri la vilagxojn aux sciigi iujn el miaj geamikoj pri mia reveno, pro timo, ke Jubal informigxos. Post longedauxra gvatado mi malkovris, ke mia frato ankoraux ne revenis, do mi dauxre logxis en kaverno apud valo, kiun mia popolo malofte frekventas, atendante la tempon, kiam li povos reveni por liberigi min de Jubal. "Sed fine, unu el la cxasistoj de Jubal vidis min, dum mi rampis al la kaverno de mia patro por kontroli, cxu mia frato jam revenis, kaj li faris alarmon, kaj Jubal ekiris post mi. Li cxasis min jam tra multaj landoj. Li ne povas esti tre malproksime malantaux mi nun. Kiam li venos, li vin mortigos kaj reportos min al sia kaverno. Li estis fia viro. Mi iris gxis la limo de mia povo, kaj ne eblas eskapi," kaj sxi senespere rigardis supren al la dauxrigo de la elstarajxo dudek futojn super ni. "Sed li ne havos min," sxi subite kriis, kun granda malsxato. "Jen la maro"--sxi fingromontris preter la randon de la krutajxo--"kaj la maro havos min anstataux Jubal." "Sed nun mi havas vin, Dian," mi kriis; "kaj nek Jubal nek alia vin havos, cxar vi estas mia," kaj mi ekkaptis sxian manon kaj ne levis gxin super sxian kapon kaj lasis gxin fali, por simboli liberigon. Sxi levigxis sur la piedojn, kaj rigardis rekte en miajn okulojn per neflankigxanta celemo. "Mi ne kredas vin," sxi diris, "cxar se vi estus sincera, vi estus farinta tion en la kunesto de aliaj, kiuj observus gxin--tiam mi vere estus via virino; nun estas neniu, kiu vidis vin fari gxin, cxar vi scias, ke sen observantoj via ago ne ligas min al vi," kaj sxi fortiris sian manon de mia kaj forturnigxis. Mi provis konvinki sxin, ke mi estas sincera, sed sxi nur ne povis forgesi la hontigon, kiun mi metis sur sxin tiun alian fojon. "Se vi sinceras pri cxio, kion vi diras, vi havos bonegan okazon por pruvi tion," sxi diris, "se Jubal ne kaptos kaj mortigos vin. Mi estas sub via povo, kaj la traktado, kiun vi faros al mi, estos la plej bona pruvo pri viaj intencoj pri mi. Mi ne estas via virino, kaj denove mi diras al vi, ke mi vin malamas, kaj ke mi estus felicxa neniam revidi vin." Dian ja estis malkasxema. Oni ne povus nei tion. Fakte, mi trovis, ke senartifikeco kaj rektparolo estas tre rimarkebla trajto de la kavernuloj de Pelucidaro. Fine, mi sugestis, ke ni faru provon atingi mian kavernon, ke ni povus eskapi la sercxantan Jubal, cxar mi volonte konfesas, ke mi ne tre deziris renkonti la potencan kaj ferocan estulon, pri kies grandega batallerto Dian rakontis al mi, kiam mi unue renkontis sxin. Estis li, kiu, armita per malgranda trancxileto, renkontis kaj mortigis kavernurson en luktobatalo. Estis Jubal, kiu je kvindekpasxa distanco povis jxeti sian lancon tra la tuta kiraso de sadoko. Estis li, kiu frakasis la kranion de sturmanta dirito per unusola klabobato. Ne, mi ne sopiris renkonti la Malbelulon--kaj estis tute certe, ke mi ne eliros por lin postcxasi; sed rapide la afero pasis el miaj manoj, kiel ofte okazas, cxar mi renkontis Jubal la Malbelan vizagx-al-vizagxe. Jen kiel gxi okazis. Mi estis retrokondukinta Dian laux la kornico, per kiu sxi venis, cxar mi sercxis vojon, kiu kondukos nin al la supro de la krutajxo, sciante, ke ni tiam povos transiri al la rando de mia valeto, kie ni certe povus trovi manieron eniri desur la krutajxosupro. Dum ni antauxeniris laux la kornico, mi donis al Dian precizajn instrukciojn por trovi mian kavernon, pro la ebleco, ke io povus okazi al mi. Mi sciis, ke sxi estus tute eksterdangxere kasxita de postcxaso, atinginte mian logxejon, kaj la valo provizus al sxi ampleksan vivtenajxon. Multe incitis min ankaux sxia traktado de mi. Mia koro, malgxojis kaj pezis, kaj mi volis cxagreni sxin, sugestante, ke io terura povus okazi al mi--fakte, ke mi povus esti mortigita. Sed la efiko estis nula, almenaux kiom mi povis percepti. Dian nur skuis siajn belegajn sxultrojn kaj murmuris ion signifantan, ke oni ne tiel facile senigxas je siaj problemoj. Dum iom da tempo mi restis silenta. Mi estis komplete malesperigxinta. Komprenu, ke mi dufoje sxin defendis de atako--la lastan fojon kun risko al mia propra vivo por savi sxian. Estis nekredeble, ke ecx idino de la sxtonepoko povus esti tiel nedankema--tiel senkora--sed eble sxia koro posedis la atributon de sxia epoko. Fine, ni trovis fendigxon en la krutajxo, kiu largxigxis kaj etendigxis pro la efiko de akvo versxigxanta tra gxi de la altebenajxo, kiu etendigxis kelkajn mejlojn al la cxefmontaro. Malantaux ni kusxis la largxa interna maro, kurbigxanta supren en la senhorizonta malproksimeco kaj kunfandigxanta kun la bluo de la cxielo, tiel ke gxi aspektis gxuste kvazaux la maro returnigxus kaj formus kompletan arkon super ni, malaperante malantaux la foraj montoj malantaux ni--la stranga kaj mistera aspekto de la pelucidaraj marpejzagxoj estas nepriskribebla. Dekstre staris densa arbaro, sed maldekstre la tereno estis maldensa kaj senobstakla gxis la ekstera rando de la altebenajxo. Tiudirekte kondukis nia vojo, kaj ni jxus turnigxis por dauxrigi la iradon, kiam Dian tusxis mian brakon. Mi turnis min al sxi, pensante, ke sxi inauxguros repacigxon, sed mi eraris. "Jubal," sxi diris, kapgestante al la arbaro. Mi rigardis, kaj jen, eliranta el la densa arbaro, venis vere balena viro. Li sxajnis sep futojn alta, kaj estis same grandproporcia. Li estis ankoraux tro malproksima, por ke mi distingu liajn trajtojn. "Kuru," mi diris al Dian. "Mi kontrauxbatalos lin, gxis vi estos jam bone ekirinta. Eble mi povos okupi lin, gxis vi estos tute for," kaj tiam, sen ekrigardi malantauxen, mi antauxeniris por renkonti la Malbelulon. Mi esperis, ke Dian diros al mi ion bonvolan antaux ol foriri, cxar certe sxi sciis, ke mi iras al la morto pro sxi; sed sxi ecx ne adiauxis min, kaj kun peza koro mi pasxis tra la florkovrita herbo al mia morto. Kiam mi venis suficxe proksimen al Jubal por rekoni liajn trajtojn, mi ekkomprenis, kiel li gajnis la alnomon Malbelulo. Sxajne, iu timinda bestego desxiris unu tutan flankon de lia vizagxo. Mankis okulo, la nazo, kaj la tuta karno, tiel ke liaj makzeloj kaj tuta dentaro montrigxis kaj ridetis tra la abomena cikatro. Antauxe, li eble estis tiel bonaspekta kiel aliaj anoj de lia bela gento, kaj povas esti, ke la terura rezulto de tiu alfrontigxo efikis amarige al lia karaktero jam forta kaj bruteca. Kiel ajn, li nun ne estis bela vidajxo, kaj nun kun vizagxtrajtoj, aux kio restis el tiuj, tordigxintaj pro kolero je la vido de Dian kun alia viro, estis terure vidi lin--kaj multe pli terure renkonti lin. Nun li estis ekkurinta, kaj dum li proksimigxis, li levis sian grandegan lancon, dum mi haltis, kaj metante sagon en mian arkon, mi celis lauxeble sensxancele. Necesis pli longa tempo ol kutime, cxar mi devas konfesi, ke vidi tiun abomenan viron tordis miajn nervojn tiom, ke miaj genuoj igxis tute ne firmaj. Kian sxancon mi havis kontraux tiu potenca militisto, kiun ecx ne timigas la plej sovagxa kavernurso! Cxu mi povus esperi venki iun, kiu bucxis la sadokon kaj la diriton propramane! Mi ektremegis, sed por esti justa al mi mem, mi timis pli pro Dian ol pro mia propra sorto. Kaj tiam la granda bruto jxetpafis sian masivan sxtonpintan lancon, kaj mi levis mian sxildon por deteni la forton de gxia terura rapideco. La frapo pusxis min sur la genuojn, sed la sxildo devojigis la armilon, kaj mi estis nevundita. Jubal nun rapidis al mi kun la sola restanta armilo, kiun li portis--murdaspekta trancxilo. Li estis tro proksima por preciza sagpafo, sed mi pafis al li dum li venis, sen celi. Mia sago enpikis la karnon de lia femuro, kauxzante doloran, sed ne senkapabligan vundon. Kaj tiam li min atingis. Mia lertmoveco pormomente min savis. Mi rapide kauxrigis min sub lia levita brako, kaj kiam li cxirkauxpivotis por denove ataki min, li trovis glavpinton cxe sia vizagxo. Kaj momenton poste, li sentis colon aux du colojn de gxi en la muskoloj de sia trancxilbrako, tiel ke poste li estis iom pli singarda. Nun estis duelo de strategio--la granda, vila viro manovris por trabrecxi mian memgardadon, kie li povus ekuzi siajn enormajn muskolojn, dum mia mensa okupigxo estis restigi lin je braklonga distanco. Trifoje li sturmis al mi, kaj trifoje mi trafigis lian trancxilbaton sur mian sxildon. Cxiufoje, mia glavo trafis lian korpon, unufoje enpenetrante lian pulmon. Nun li estis jam kovrita de sango, kaj la interna sangado kauxzis paroksismojn de tusado, kiu portis la rugxan fluajxon tra la fiaj busxo kaj nazo, kovrante liajn vizagxon kaj bruston de sanga sxauxmajxo. Li estis vidajxo plej malbela, sed li estis malproksima de la morto. Dum la duelo dauxris, mi komencis havi esperon, cxar por esti tute malkasxema, mi ne atendis postvivi la unuan alsturmon de tiu monstra masxino de neregitaj rabio kaj malamo. Kaj mi kredas, ke Jubal, anstataux absolute malestimi min, eksentis al mi respekton, kaj tiam en lia primitiva menso evidente formuligxis la penso, ke li finfine renkontis sian superonton kaj frontas sian pereon. Almenaux sole per tiu hipotezo mi povas klarigi lian postan agon, kiu estis kiel lasta provo--ia nereala espero, ke se li ne baldaux mortigos min, mi mortigos lin. Gxi okazis cxe la kvara alsturmo, kiam, anstataux ataki min per sia trancxilo, li faligis tiun armilon, kaj ekprenante mian glavklingon per ambaux manoj, sxiris tiun armilon el mia teno tiel facile kiel de infano. Jxetante gxin malproksimen al la flanko, li staris senmova dum momenteto, rigardante en mian vizagxon kun tia terura rikano de malica triumfo, ke mi preskaux senkuragxigxis--kaj tiam li sin jxetis al mi, armite nur per siaj manoj. Sed tiu estis la tago, en kiu Jubal lernis pri novaj batalmetodoj. La unuan fojon li vidis pafarkon kaj sagojn, neniam antaux tiu duelo li vidis glavon, kaj nun li lernis, kion kapabla homo povas fari per siaj nudaj pugnoj. Dum li alsturmis min kiel granda urso, mi ekkauxris sub lia etendita brako, kaj kiam mi ekstaris, mi faris sur lian makzelon tiel trafan baton kiel vi iam ajn vidis. Tiu granda monto de karno baraktis malsupren sur la teron. Li estis tiel mirigita kaj kapturnigxa, ke li kusxis kelkajn sekundojn tie, antaux ol li provis levigxi, kaj mi staris super li, preta por doni alian dozon, se li surgenuigxus. Fine li ja levigxis, preskaux mugxanta pro rabio kaj honto; sed li ne restis surpieda--mi donis al li trafan baton per la maldekstra pugno sur la pinto de la makzelo, kiu baraktigis lin sur la dorson. Nun Jubal estis jam frenezigxinta pro malamo, cxar neniu sanmensa homo estus levigxinta tiom da fojoj kiel li. Denove kaj denove mi baraktigis lin, tiel rapide kiel li povis suprenstumbli, gxis fine li kusxis pli longe sur la tero inter batoj, kaj cxiufoje levigxis pli malforta ol antauxe. Nun lia pulmovundo tre flue sangadis, kaj fine, terura cxekora bato peze faligis lin surteren, kie li kusxis tute senmova, kaj iel mi sciis, ke Jubal la Malbelulo neniam plu levigxos. Sed ecx rigardante tiun kadavron, kusxantan tiel severe kaj abomene en la morto, mi ne povis kredi, ke mi sen helpo venkis tiun mortiganton de timindaj bestoj--tiun gigantan ogron de la sxtonepoko. Prenante mian glavon, mi apogis min sur gxi, rigardante la kadavron de mia malamiko, kaj kiam mi pensis pri la batalo, kiun mi jxus batalis kaj pri mia venko, granda ideo naskigxis en mia cerbo--rezulte de la venko kaj la propono, kiun Perry faris en la urbo Futra. Se lerteco kaj scienco povis fari iun lauxkompare pigmean homon la superanto de tiu potenca bruto, kio ne estus plenumebla de la kolegoj de la bruto, se ili havus la samajn lertecon kaj sciencon. Tuta Pelucidro kusxus cxe iliaj piedoj--kaj mi estus ilia regxo kaj Dian la regxino. Dian! Ondeto da dubo traversxis min. Estis tute laux la povoj de Dian, ke sxi malsxatus min, ecx se mi estus regxo. Sxi certe estis la plej superigxema persono, kiun mi iam renkontis--kun la plej konvinka metodo sciigi iun, ke sxi estas supereca. Nu, mi povus iri al la kaverno kaj diri al sxi, ke mi mortigis Jubal, kaj tiam sxi eble sentus pli da favoro al mi, cxar mi sxin liberigis de sxia turmentinto. Mi esperis, ke sxi facile trovis la kavernon--estus terure, se mi denove sxin perdus, kaj mi turnigxis por preni miajn sxildon kaj pafarkon kaj rapide postsekvi sxin, kiam je mia miro mi trovis sxin starantan malpli ol dek pasxojn malantaux mi. "Ino!" mi kriis, "kion vi faras cxi tie? Mi kredis, ke vi iris al la kaverno, kiel mi ordonis al vi." Levigxis sxia kapo, kaj la rigardo, kiun sxi donis al mi, forprenis mian tutan majestecon, kaj igis min senti min kiel palacan mastrumhelpanton--se palacoj havas mastrumhelpantojn. "Kiel vi ordonis al mi!" sxi kriis, frapante per sia piedeto. "Mi agas laux mia volo. Mi estas la filino de regxo, kaj krome, mi vin malamas." Mi estis konsternita--tiel sxi dankis min post kiam mi savis sxin de Jubal! Mi turnigxis kaj rigardis la kadavron. "Eble mi savis vin de pli malbona sorto, sinjoro," mi diris, sed sxajne Dian ne komprenis tion, cxar sxi tute ne sxajnis rimarki. "Ni iru al mia kaverno," mi diris, "Mi estas laca kaj malsata." Sxi sekvis unu pasxon malantaux mi, kaj nek unu el ni parolis. Mi estis tro kolera, kaj sxi ne sxajnis voli paroli kun ano de pli malalta klaso. Mi estis tutplene kolera, supozinte antauxe, ke sxi min rekompencos per ia dankesprimo, cxar mi sciis, ke ecx laux sxiaj propraj normoj mi faris tre admirindan aferon, kiam mi mortigis la timindan Jubal en permana batalado. Sen malfacilajxoj ni trovis mian logxejon, kaj tiam mi iris en la valon kaj sxtonmortigis malgrandan antilopon, kiun mi supentrenis laux la kruta deklivo al la malkrutejo antaux la aperturo. Cxi tie ni silente mangxis. Foje mi ekrigardis sxin, kredante, ke vidi sxin sxiri karnon per siaj manoj kaj dentoj kiel sovagxa besto kauxzos en mi abomenan sentimenton al sxi; sed je mia miro, mi trovis, ke sxi mangxas same delikate kiel la plej civilizita virino konata al mi, kaj fine mi trovis min gapanta kun stulta ravo al la beleco de sxiaj fortaj, blankaj dentoj. Tia estas la amo. Post nia mangxo, ni malsupreniris al la rivero kune kaj lavis niajn manojn kaj vizagxojn, kaj tiam, gxissate trinkinte, ni reiris al la kaverno. Senvorte, mi rampis en la plej foran angulon, kaj kunvolvigxinta, mi baldaux ekdormis. Kiam mi vekigxis, mi trovis Dian sidantan en la aperturo, elrigardante trans la valon. Dum mi elvenis, sxi movigxis flanken por lasi min pasi, sed ne unu vorton sxi havis por mi. Mi volis malami sxin, sed mi ne povis. Cxiufoje, kiam mi sxin rigardis, io venis en mian gorgxon, kaj mi preskaux sufokigxis. Mi neniam antauxe amis, sed helpon mi ne bezonis por diagnozi mian kazon--pro amo mi nun akre suferis. Je Dio, kiom mi amis tiun belegan, malsxatan, rave logan praulinon! Post kiam ni denove mangxis, mi demandis al Dian, cxu sxi intencas reiri nun al sia tribo pro la morto de Jubal, sed sxi malgxoje balancis la kapon kaj diris, ke sxi ne kuragxas, cxar oni ankoraux devus konsideri la fraton de Jubal--ties plej agxan fraton. "Kiel li rilatas al la afero?" mi demandis. "Cxu ankaux li deziras vin, aux cxu la elektorajto je vi farigxis familia heredajxo, donota de generacio al generacio?" Sxi ne tute komprenis, kion mi celis diri. "Estas probable," sxi diris, "ke ili cxiuj volos vengxi la morton de Jubal--ili estas sep--sep teruraj viroj. Eble iu devos mortigi ilin cxiujn, antaux ol mi povos reiri al mia popolo." Eksxajnis, ke mi kontraktis por fari taskon tro grandan por mi--sepoble tro grandan, fakte. "Cxu Jubal havis kuzojn?" mi demandis. Preferinde estus scii cxion plej malbonan komence. "Jes," respondis Dian, "sed ili ne gravas--ili cxiuj havas virinojn. La fratoj de Jubal ne havas virinojn, cxar Jubal povis akiri neniun por si mem. Li estis tiel malbela, ke la virinojn forkuris de li--kelkaj ecx jxetis sin desur la krutajxoj de Amoz en la Darel Az prefere ol edzinigxi al la Malbelulo." "Sed kiel rilatas tio al liaj fratoj--" mi demandis. "Mi forgesis, ke vi ne estas el Pelucidaro," diris Dian, kun rigardo kompata, sed samtempe malsxata, kun la malsxato emfazita iom pli ol la cirkonstancoj postulis--kvazaux por certigi, ke mi ne preteratentos gxin. "Komprenu," sxi dauxrigis, "pli juna frato ne rajtas alpreni edzinon, gxis cxiuj liaj pli agxaj fratoj tion faris, krom se la pli agxa frato nuligas sian privilegion, kion Jubal neniam farus, sciante, ke tiel longe kiel li restigos ilin frauxlaj, ili des pli volonte helpos lin akiri edzinon." Rimarkante, ke Dian farigxas pli komunikema, mi komencis flegi la esperon, ke sxi eble iom pli eksxatas min, sed baldaux mi eltrovis kiel maldika estis la fadeno, de kiu pendis miaj esperoj. "Cxar vi ne povos reiri al Amoz," mi sugestis, "kio farigxos el vi, konsiderante, ke vi ne povas esti felicxa kun mi cxi tie, cxar vi tiom malamas min?" "Mi devos nur toleri vin," sxi respondis malvarme, "gxis vi decidos iri al alia loko kaj lasi min negxenata; tiam mi tre bone elturnigxos sola." Mi rigardis sxin kun kompleta miro. Sxajnis nekredeble, ke ecx prahistoria virino povus esti tiel malvarma kaj senkora kaj nedankema. Tiam mi levigxis. "Mi lasos vin _nun_," mi diris arogante, "Mi jam toleris gxislime vian nedankemon kaj viajn insultojn," kaj tiam mi turnigxis kaj pasxis majeste malsupren al la valo. Mi jam faris cent pasxojn en absoluta silento, kiam Dian parolis. "Mi malamas vin!" sxi kriis, kaj sxia vocxo rompigxis--pro rabio, mi kredis. Mi komplete malgxojis, sed mi ne iris tre malproksimen, kiam mi ekpensis, ke mi ne povas lasi sxin sola kaj sen protekto, por ke sxi cxasu sian propran mangxajxon meze de la dangxeroj de tiu sovagxa mondo. Eble sxi malamos min kaj insultos min kaj sxutos unu malhonorigon post la alia sur min, kiel sxi jam faris, gxis mi vere ekmalamos sxin; sed restis la plorinda vero, ke mi sxin amis kaj ne povus lasi sxin tie sola. Ju pli mi pripensis tion, des pli mi kolerigxis, tiel ke kiam mi atingis la valon, mi estis furioza, kaj rezulte de tio, mi retroturnigxis kaj supreniris tiun krutajxon denove, tiel rapide kiel mi malsupreniris. Mi vidis, ke Dian jam forlasis la kornicon kaj iris en la kavernon, sed mi jxetis min internen al sxi. Sxi kusxis surventre sur amaso da herboj, kiujn mi kolektis por sxia lito. Kiam sxi auxdis mian eniron, sxi saltis sur siajn piedojn kiel tigrino. "Mi malamas vin!" sxi kriis. Veninte el la brila lumo de la tagmeza suno en la duonmallumon de la kaverno, mi ne povis vidi sxian mienon, kaj mi estis iom kontenta pro tio, cxar mi malsxatis pensi pri la malamo, kiun mi estus vidinta tie. Unue mi diris al sxi nek unu vorton. Mi nur transpasxis la kavernon kaj kaptis sxin je la pojnoj, kaj kiam sxi luktis, mi cxirkauxmetis al sxi mian brakon, tiel por fiksi sxiajn manojn cxe sxiaj flankoj. Sxi batalis kiel tigrino, sed per mia libera mano mi retropusxis sxian kapon--mi supozas, ke mi subite brutigxis, ke mi retroiris miliardon da jaroj kaj igxis vera kavernohomo, kiu prenas sian virinon perforte--kaj tiam mi kisis tiun bela busxon denove kaj denove. "Dian," mi kriis, krude skuante sxin, "Mi amas vin. Cxu vi ne komprenas, ke mi amas vin? Ke mi amas vin pli ol cxion alian en cxi tiu mondo aux en mia? Ke mi havos vin? Ke amo kiel mia ne estas rifuzebla?" Mi rimarkis, ke nun sxi tre kviete restas en miaj brakoj, kaj kiam miaj okuloj kutimigxis al la mallumo, mi vidis, ke sxi ridetas--kun tre kontenta, felicxa rideto. Mi miregis. Tiam mi sentis, ke tre mildmove sxi klopodas liberigi siajn brakojn, kaj mi malkrocxis mian tenon, por ke sxi povu. Malrapide ili levigxis kaj envolvis mian kolon, kaj tiam sxi tiris miajn lipojn al siaj denove kaj tenis ilin tie dum longa tempo. Fine sxi parolis. "Kial vi ne ne faris cxi tion komence, David? Tion mi longe atendis." "Kion?" mi kriis. "Vi diris, ke vi malamas min!" "Cxu vi atendis, ke mi kuros en viajn brakojn kaj diros, ke mi amas vin, antaux ol mi sciis, ke vi amas min?" sxi demandis. "Sed konstante mi diris al vi, ke mi amas vin," mi diris. "La amo parolas per faroj," sxi replikis. "Vi ja povus paroligi vian busxon lauxplacxe, sed nun, kiam vi jxus venis kaj prenis min en viajn brakojn, via koro parolis al mia en la lingvo, kiun komprenas la virina koro. Kia komikulo vi estas, David." "Do vi tute ne malamis min, Dian?" mi demandis. "Mi cxiam amis vin," sxi flustris, "de la unua momento, kiam mi ekvidis vin, kvankam mi ne sciis tion, gxis kiam vi forbatis Hugxan la Ruzulon kaj tiam rifuzis min." "Sed mi ne rifuzis vin, karulino," mi kriis. "Mi ne konis viajn kutimojn--mi dubas, cxu ecx nun mi konas ilin. Sxajnas nekredeble, ke vi povus tiom insulti min, dum vi amis min dum la tuta tempo." "Vi povus esti sciinta," sxi diris, "kiam mi ne forkuris de vi, ke mi ne pro malamo restis katenita al vi. Kiam vi batalis kun Jubal, mi povus kuri al la rando de la arbaro, kaj sciigxinte pri la rezulto de la batalo, tre facile mi povus eviti vin kaj reveni al mia propra popolo." "Sed la fratoj--kaj kuzoj--de Jubal," mi memorigis al sxi, "kio pri ili?" Sxi ridetis kaj kasxis sian vizagxon cxe mia sxultro. "Mi devis diri al vi _ion_, David," sxi flustris. "Mi devis havi _ian_ pretekston por resti apud vi." "Vi pekulino!" mi kriis. "Kaj vi kauxzis al mi tiom da angoro pro nenio!" "Mi suferis ecx pli," sxi respondis simple, "cxar mi kredis, ke vi ne amas min, kaj _mi_ estas senpova. Mi ne povis veni al vi por postuli, ke vi reciproku mian amon, kiel vi jxus faris al mi. Kiam vi jxus foriris, mia tuta espero foriris kun vi. Mi estis senkonsola, terurigita, malgxojega, kaj mia koro sxirigxis. Mi ploris, kaj tion mi ne antauxe faris de post la morto de mia patrino," kaj nun mi vidis, ke estis malsekeco de larmoj cxirkaux sxiaj okuloj. Mi mem preskaux ekploris, kiam mi pripensis cxion, kion tiu kompatindulino trasuferis. Senpatrina kaj senprotekta; cxasata trans sovagxa, pratempa mondo de tiu fiaspekta viracxo; elmetita al la atakoj de la sennombraj timindaj enlogxantoj de gxiaj montoj, ebenajxoj kaj gxangaloj--estis miraklo, ke sxi ecx travivis cxion cxi. Al mi, gxi estis revelacio pri la aferoj, kiujn miaj prauloj travivis, por ke la homaro de la ekstera mondo pluvivu. Mi fierigxis je la penso, ke mi gajnis la amon de tia virino. Kompreneble, sxi ne povis skribi aux legi; sxi estis neniel kulturita aux delikata, kiel vi jugxus kulturitecon kaj delikatecon; sed sxi estis modelo de cxio plej inda en virinoj, cxar sxi estis bona, kaj kuragxa, kaj nobla, kaj virta. Kaj sxi estis cxio cxi malgraux tio, ke observi cxi tiujn virtojn kuntrenis suferadon kaj dangxeron kaj eblan morton. Kiom pli facile estus iri tuj komence al Jubal! Sxi estus lia lauxlegxa edzino. Sxi estus la regxino en sia propra lando--kaj esti regxino tiom signifis al virino de la sxtonepoko kiom al hodiauxa virino; kiel ajn vi rigardas gxin, temas nur pri relativa gloro, kaj se vivus nur duonnudaj sovagxuloj en la ekstera mondo hodiaux, oni trovus, ke esti la edzino de dahomea cxefulo estas multe glore. Mi ne povis ne kompari la faron de Dian kun tiu de unu splenda juna virino, kiun mi konis en Nov-Jorko--splenda por rigardi kaj por konversacii. Sxi plenkore enamigxis al unu amiko mia--pura, vireca ulo--sed sxi edzinigxis al iu kaduka, malbonreputacia, maljuna dibocxulo, cxar li estis grafo en iu tute eta euxropa princlando, al kiu la atlaso de Rand McNally ecx ne atribuis propran koloron. Jes, mi intense fieris pri Dian. Post iom da tempo, ni decidis ekiri al Sari, cxar mi estis avida revidi Perry kaj informigxi, cxu li bone fartas. Mi rakontis al Dian pri nia plano emancipi la homaron de Pelucidaro, kaj sxi tre ravigxis pro gxi. Sxi diris, ke se nur revenos Dakor, sxia frato, li facile povus igxi la regxo de Amoz, kaj ke tiam li kaj Gak povus aliancigxi. Tio ebligus al ni impetan starton, cxar kaj la sarianoj kaj la amozanoj estis tre potencaj triboj. Ni fidis, ke, armitaj per glavoj kaj pafarkoj kaj trejnitaj por uzi ilin, ili povos venki iun ajn tribon, kiu malinklinus aligxi al la granda armeo de federaciigxintaj sxtatoj, per kiu ni planis marsxi kontraux la maharoj. Mi klarigis la diversajn detrupovajn militilojn, kiujn Perry kaj mi povus konstrui post iom da eksperimentado--pulvon, fusilojn, kanonojn kaj simile, kaj Dian kunfrapis la manojn kaj jxetis siajn manojn cxirkaux mian kolon kaj diris la mi, kia mirindulo mi estas. Sxi komencis kredi, ke mi estas cxiopova, kvankam vere faris nenion krom paroli--sed tiel estas cxe virinoj, kiuj amas. Perry sxatis diri, ke se viro estus dekone tiom kapabla, kiom lia edzino aux patrino kredas lin, la mondo kusxus en liaj manoj. Kiam ni la unuan fojon ekiris al Sari, mi surtretis neston de venenaj vipuroj, antaux ol ni atingis la valon. Unu el la malgrandaj pikis min cxe la maleolo, kaj Dian devigis min reveni al la kaverno. Sxi ordonis, ke mi ne ekzercu la muskolojn, cxar tio povus esti mortiga--sxi diris, ke se min pikus plenkreska serpento, mi ne movigxus ecx unu pasxon for de la nesto--mi estus mortinta surpiede starante--tiel mortiga estas la veneno. Sed kiel okazis, mi estis senkapabligita dum longa tempo, kvankam la kataplasmoj, kiujn Dian faris el herboj kaj folioj, fine reduktis la sxveladon kaj eltiris la venenon. La epizodo tamen montrigxis tre bonsxanca, cxar gxi donis al mi ideon, kiu miloble plivalorigis miajn sagojn kiel armilojn de atako kaj defendo. Tuj kiam mi denove kapablis eliri, mi sercxis kelkajn plenkreskajn vipurojn de la speco, kiu pikis min, kaj mortiginte ilin, mi eltiris de ili la venenon kaj sxmiris gxin sur la pintojn de kelkaj sagoj. Pli poste mi pafis hienodonon per unu el tiuj, kaj kvankam mia sago kauxzis nur suprajxan vundon, la besto falis morta preskaux tuj post la trafo. Ni nun reekiris al la lando de la sarianoj, kaj kun sentoj de sincera bedauxro ni adiauxis nian belan gxardenon Edenan, en kies relativaj paco kaj harmonio ni travivis la plej felicxajn momentojn de nia vivo. Kiel longe ni estis tie, mi ne scias, cxar kiel mi diris al vi, la tempo cxesis ekzisti por mi sub tiu eterne tagmeza suno--eble estis unu horo, aux eble monato da surtera tempo--mi ne scias. 15-a cxapitro REIRO AL LA TERO Ni transiris la riveron kaj trapasis la montojn trans gxi, kaj fine ni eliris sur grandan kaj platan ebenajxon, kiu disetendigxis gxis la limo de la vidpovo. Mi ne povus diri al vi, en kiu direkto gxi etendigxis, ecx se vi volus scii tion, cxar dum mia tuta restado en Pelucidaro mi neniam eltrovis aliajn ol surlokajn rimedojn por indiki direkton--estas nek nordo nek sudo nek oriento nek okcidento. _Supren_ estas la sola bone difinita direkto, kaj tio, kompreneble, estas _malsupren_ por vi sur la ekstera krusto de la Tero. Cxar la suno nek levigxas nek subiras, mankas cxia rimedo por indiki direkton krom videblajxoj kiel altaj montoj, arbaroj, lagoj kaj maroj. La ebenajxo, kiu kusxas post la blankaj klifoj borde de la Darel Az cxe la bordo plej proksima al la Montoj de la Nuboj, estas la afero plej analoga al direkto konata al la pelucidaranoj. Se oni eventuale neniam auxdis pri la Darel Az, aux la blankaj klifoj, aux la Montoj de la Nuboj, oni sentas la mankon de io grava kaj sopiras al la familiaraj kaj kompreneblaj "nord-oriento" kaj "sud-okcidento" de la ekstera mondo. Ni apenaux jxus surpasxis la grandan ebenajxon, kiam ni perceptis du enormajn bestojn, kiuj proksimigxas al ni el la malproksimo. Tiel malproksimaj ili estis, ke oni ne povis distingi, kiaj bestoj ili estis, sed kiam ili pliproksimigxis, mi vidis, ke ili estas enormaj kvarpieduloj, inter 80 kaj 100 futojn longaj, kun etaj kapoj sidantaj supre de la tre longa koloj. Iliaj kapoj sxajnis esti 40 futojn super la tero. La bestoj tre malrapide movigxis--tio signifas, ke iliaj korpaj movigxoj estis tre malrapidaj--sed iliaj pasxoj estis tiel longdistancaj, ke ili fakte iris signife pli rapide ol homo. Kiam ili ankoraux pli proksimigxis, ni eltrovis, ke sur la dorso de ambaux sidas homo. Tiam Dian sciis, pri kiu besto temas, kvankam sxi neniam antauxe vidis tiajn. "Ili estas lidioj el la lando de la torianoj", sxi kriis. "Toria kusxas cxe la periferio de la Terura Ombrolando. Nur la torianoj inter la gentoj de Pelucidaro rajdas lidiojn, cxar ili trovigxas en neniu lando krom la malluma." "Kio estas la Terura Ombrolando?" mi demandis. "Gxi estas la lando, kiu kusxas sub la Morta Mondo", respondis Dian; "la Morta Mondo, kiu porcxiame pendas inter la suno kaj Pelucidaro super la Terura Ombrolando. Estas la Morta Mondo, kiu faras la grandan ombron sur tiu parto de Pelucidaro." Mi ne plene komprenis kion sxi diras, kaj mi dubas, cxu ecx nun mi komprenas, cxar mi neniam estis en tiu parto de Pelucidaro, de kiu videblas la Morta Mondo; sed Perry diras, ke gxi estas la luno de Pelucidaro--planedeto interne de planedo--kaj ke gxi cxirkauxiras la akson de la Tero koincide kun la rotacio de la Tero, kaj tial gxi trovigxas cxiam super la sama loko en Pelucidaro. Mi memoras, ke Perry tre ekscitigxis, kiam mi rakontis al li pri tiu Morta Mondo, cxar li opiniis, ke gxi estas la kauxzo de la gxis tiam neklarigeblaj fenomenoj de nutacio kaj precesio de la ekvinoksoj. Kiam la du homoj sur la lidioj estis tre proksimaj al ni, ni vidis, ke unu estas viro kaj la alia virino. La unua levis siajn du manojn kun la polmoj direktitaj al ni, signante per tio pacdeziron, kaj mi jam respondis sammaniere al li, kiam li subite eligis krion de miro kaj plezuro, kaj glitinte desur sia granda rajdbesto, li kuris antauxen al Dian kaj jxetis siajn brakojn cxirkaux sxin. Post momento mi estis blanka pro jxaluzo, sed nur dum momento, cxar Dian rapide tiris la viron al mi, dirante al li, ke mi estas David, sxia edzo. "Kaj jen mia frato, Dakor la Fortulo, David", sxi diris al mi. Sxajnis, ke la virino estas la edzino de Dakor. Li trovis neniun, kiun li sxatis, inter la sarianoj, nek en aliaj lokoj, gxis li atingis la landon de la torianoj, kaj tie li trovis kaj batalakiris sian tre belegan torian junulinon, kiun li gxuste nun venigis al sia propra popolo. Kiam ili auxdis nian historion kaj niajn planojn, ili decidis akompani nin al Sari, por ke Dakor kaj Gak faru interkonsenton pri alianco, cxar Dakor estis same tiel entuziasma pri la proponita ekstermo de la maharoj kaj sagotoj kiel Dian kaj mi. Post vojagxo, kiu estis laux pelucidaraj normoj tre seneventa, ni venis al la unua el la sariaj vilagxoj, kiu konsistas el cent gxis ducent artefaritaj grotoj elkavigitaj en la faco de granda kreta krutajxo. Tie, je nia grandega gxojo, ni trovis kaj Perry kaj Gak. La maljunulo estis tute superfortita de emocio, kiam li vidis nin, cxar li delonge kredis min mortinta. Kiam mi prezentis Dian kiel mian edzinon, li ne sciis gxuste kion diri, sed li pli poste rimarkis, ke havinte la elekton en du mondoj, mi ne povus pli bone trafi. Gak kaj Dakor intertrakte atingis tre amikan arangxon, kaj cxe interkonsiligxo de la cxefoj de la diversaj triboj de sarianoj oni faris portempan interkonsenton pri la ebla estonta regadsistemo. Proksimume dirite, la diversaj regxlandoj de Pelucidaro restus preskaux sendependaj, sed estus unu granda superreganto aux imperiestro. Oni decidis, ke mi estu la unua el la dinastio de la imperiestroj de Pelucidaro. Ni komencis instrui al la virinoj la faradon de pafarkoj kaj sagoj kaj venenujoj. La junaj viroj sercxis la vipurojn, kiuj provizis la venenon, kaj ili estis tiuj, kiuj minis la ferercon kaj laux la instrukcioj de Perry fabrikis la glavojn. Rapide disvastigxis la febro de unu tribo al alia, gxis reprezentantoj el nacioj tiel malproksimaj, ke la sarianoj neniam ecx auxdis pri ili, venis por jxuri la jxuron de lojaleco, kiun ni postulis, kaj por lerni la arton fabriki la novajn armilojn kaj uzi ilin. Ni dissendis niajn junajn virojn kiel instrukciistojn al cxiu nacio de la federacio, kaj la movado jam akiris kolosajn proporciojn, antaux ol la maharoj malkovris gxin. La unua eksuspekto, kiun ili ekhavis, venis post la ekstermo en rapida sinsekvo de tri el iliaj grandaj sklavkaravanoj. Ili ne povis kompreni, ke la malaltaj klasoj subite ekhavis potencon, kiu faris ilin vere timindaj. En unu el la bataletoj kun sklavkaravanoj kelkaj el niaj sarianoj prenis plurajn sagotajn kaptitojn, kaj inter ili estis du anoj de la gardistaro interne de la konstruajxo, en kiu oni tenis nin malliberigitaj en Futra. Ili diris al ni, ke la maharoj estis frenezaj pro rabio, kiam ili eltrovis, kio okazis en la kelo de la konstruajxo. La sagotoj sciis, ke io tre terura trafis iliajn mastrojn, sed la maharoj zorge klopodis, por ke neniu sugesto pri la vera naturo de ilia pereiga afliko sciigxu ekster la propra specio. Kiom da tempo necesos por ke la specio forpereu, oni tute ne povus ecx diveni; sed sxajnis neeviteble, ke tio finfine okazu. La maharoj oferis fabelan rekompencon al tiu, kiu kaptus unu el ni viva, kaj samtempe minacis suferigi la plej timindan punon al tiu, kiu farus fizikan malbonon al ni. La sagotoj ne povis kompreni tiujn sxajne paradoksajn instrukciojn, kvankam ilia kialo estis suficxe komprenebla al mi. La maharoj deziris la Grandan Sekreton kaj ili sciis, ke nur ni povus havigi gxin al ili. La eksperimentoj de Perry pri la fabrikado de pulvo kaj la konstruo de fusiloj ne progresis tiel rapide kiel ni esperis--multege da aferoj pri tiuj du artoj Perry ne sciis. Ni ambaux certis, ke la solvo de tiuj du problemoj progresigus la civilizon interne de Pelucidaro je miloj da jaroj en unu antauxensalto. Kaj estis diversaj aliaj artoj kaj sciencoj, kiujn ni deziris enkonduki, sed niaj komunaj scioj ne ampleksis la mehxanikajn detalojn, kiuj solaj povas doni al ili komercan aux praktikan valoron. "David", diris Perry tuj post sia plej lasta malsukceso produkti pulvon, kiu ecx brulus, "unu el ni devos reveturi al la ekstera mondo kaj reporti la informojn, kiuj mankas al ni. Cxi tie ni havas la laboristojn kaj materialojn por reprodukti ion ajn, kion oni iam produktis supre--ni malhavas nur la necesan scion. Ni reveturu kaj kunprenu tiun scion en la formo de libroj--tiam tiu cxi mondo vere kusxos en niaj manoj". Kaj tial oni decidis, ke mi reveturu en la borveturilo, kiu ankoraux kusxis cxe la rando de la arbaro, tie, kie ni unue penetris gxis la suprajxo de la interna mondo. Dian rifuzis ecx auxskulti iun planon pri mia foriro, kiu ne inkluzivas sxin, kaj mi ne bedauxris, ke sxi volas akompani min, cxar mi deziris, ke sxi vidu mian mondon, kaj mi deziris, ke mia mondo vidu sxin. Kun granda eskorto ni marsxis al la granda fera talpo, kiun Perry baldaux jam repoziciigis kun gxia nazo redirektita al la ekstera krusto. Li zorge ekzamenis la tutan mekanismon. Li replenigis la aer-rezervujon kaj produktis oleon por la motoro. Finfine cxio pretis, kiam niaj pikedanoj, el kiuj longa, maldika vico cxiam cxirkauxis nian kampadejon, informis, ke granda amaso da lauxsxajne sagotoj kaj maharoj proksimigxas el la direkto de Futra. Dian kaj mi pretis ekiri, sed mi estis avida spekti la unuan alfrontigxon inter du ne malgrandaj armeoj de la sin kontrauxantaj specioj de Pelucidaro. Mi komprenis, ke tio markos la historian komencon de enorma lukto por la posedo de tuta mondo, kaj kiel la unua imperiestro de Pelucidaro, mi kredis, ke estas ne nur mia devo, sed ankaux mia rajto esti en la mezo de tiu decida batalo. Dum la kontrauxa armeo proksimigxis, ni vidis, ke estas multaj maharoj kun la sagotaj soldatoj--indiko pri la vastetenda graveco, kiun la dominanta specio atribuis al la rezulto de tiu kampanjo, cxar ne estis ilia kutimo aktive partopreni la sklavkaptajn atakojn, kiujn faris iliaj servobestoj--la sola speco de milito, kiun ili faris kontraux la malaltaj estajxoj. Gak kaj Dakor estis ambaux kun ni, veninte antaux cxio por vidi la borveturilon. Mi metis Gak kaj kelkajn el liaj sarianoj cxe la dekstra flanko de nia batallinio. Dakor enlokigxis maldekstraflanke, dum mi komandis la centron. Malantaux ni mi postenigis suficxe grandan rezervon sub unu el la cxefoj de Gak. La sagotoj senhalte antauxenmarsxis kun minacaj lancoj, kaj mi lasis ilin veni, gxis ili estis facile atingeblaj per pafarko, antaux ol mi ordonis pafi. Je la unua salvo de venenpintaj sagoj, la unua linio de gorilohomoj falis teren; sed la malantauxuloj atakis super la sternitaj figuroj de iliaj kamaradoj en furioze rapida atako por povi trafi nin per siaj lancoj. Dua salvo haltigis ilin dum momento, kaj tiam mia rezervo saltis tra la brecxoj en la paflinio por kontrauxbatali ilin per lancoj kaj sxildoj. La ne oportunaj lancoj de la sagotoj ne estis egalaj al la lancoj de la sarianoj kaj amozanoj, kiuj flankenigis la lancpusxojn per siaj sxildoj kaj impetis proksimen por batali per siaj pli malpezaj kaj oportunaj armiloj. Gak kunprenis siajn sagpafistojn lauxlonge de la flanklinio de la malamiko, kaj dum la glavistoj kontrauxbatalis ilin antauxe, li eljxetigis salvon post salvo en ilian nesxirmitan maldekstran flankon. La maharoj faris malmulte da vera batalado kaj pli gxenis ol helpis, kvankam foje unu el ili ekkaptis per siaj potencaj makzeloj la brakon aux kruron de sariano. La batalo ne dauxris tre longe, cxar kiam Dakor kaj mi kondukis niajn trupojn al la dekstra flanko de la sagotoj kun nudaj glavoj, ili estis jam tiel demoralizitaj, ke ili turnigxis kaj fugxis de ni. Ni cxasis ilin dum iom da tempo, prenante multajn kaptitojn kaj regajnante cxirkaux cent sklavojn, inter kiuj estis Hugxa la Ruza. Li diris al mi, ke oni kaptis lin, dum li estis survoje al sia propra lando; sed ke lian vivon oni indulgis pro la espero, ke de li la maharoj lernos la kasxlokon de sia Granda Sekreto. Gak kaj mi havis inklinon kredi, ke la Ruzulo gvidis tiun ekspedicion al la lando Sari, pri kiu li kredis, ke tie oni povus trovi la libron en la posedo de Perry; sed ni ne havis pruvon pri tio, do ni akceptis lin kaj traktis lin kiel unu el ni, kvankam neniu sxatis lin. Kaj kiel li rekompencis mian grandanimecon, vi baldaux sciigxos. Estis kelkaj maharoj inter niaj kaptitoj, kaj niaj propraj homoj tiom timis ilin, ke ili rifuzis proksimigxi al ili, krom se komplete kovritaj per peco de felo. Ecx Dian kredis je la popola supersticxo pri la malbonaj efikoj de elmetigxo al la okuloj de koleraj maharoj, kaj kvankam mi priridis sxiajn timojn, mi tute pretis toleri ilin, se tio ecx iomete forigus sxiajn malbonajn antauxsentojn, do sxi sidis fore de la borveturilo, apud kiu la maharoj estis katenitaj, dum Perry kaj mi denove ekzamenis cxiun eron de la mekanismo. Fine, mi alprenis mian lokon en la stirsegxo kaj alvokis iun el la viroj ekstere, por ke li venigu Dian. Okazis, ke Hugxa staris tute proksima al la pordo de la borveturilo, do estis li, kiu sen mia scio iris por venigi sxin; sed kiel li sukcesis plenumi la diablan aferon, kiun li faris, mi ne povas diveni, krom se aliaj helpis lin en la komploto. Kaj tion mi ne povas kredi, cxar cxiuj miaj homoj estis lojalaj al mi kaj tuj mortigus lin, se li estus proponinta la senkoran intrigon, ecx se li havus tempon por konigi gxin al aliulo. Cxio estis farita tiel rapide, ke mi povas kredi nur, ke gxi estis la rezulto de subita impulso, helpita de kelkaj por Hugxa bonsxancaj cirkonstancoj okazintaj akurate je la gxusta momento. Mi scias nur, ke estis Hugxa, kiu portis Dian al la borveturilo, ankoraux envolvitan de la kapo gxis la piedo en la felo de enorma kavernleono, kiu kovris sxin, de kiam oni kondukis la maharajn kaptitojn en la kampadejon. Li metis sian sxargxon sur la segxon flanke de mi. Mi estis preta ekveturi. La adiauxoj estis diritaj. Perry kaptis mian manon por la lasta, longa adiauxo. Mi fermis kaj riglis la eksteran kaj internan pordojn, denove eksidis cxe la vetura mekanismo, kaj ektiris la startigilon. Kiel antauxe, dum tiu nokto longe pasinta, en kiu okazis nia unua elprovo de la fera monstro, estis terura mugxado sub ni--la giganta framo tremis kaj vibris--okazis ekbruego, kiam la malfirma grundo ekjxetigxis supren tra la kavajxo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj redeponigxis malantaux ni. Duan fojon la masxino ekveturis. Sed en la momento de la forveturo mi preskaux jxetigxis el mia segxo pro la subita skuigxo de la borveturilo. Komence mi ne sciis, kio okazis, sed baldaux mi ekkomprenis, ke tuj antaux ol gxi eniris la terkruston, la tureca masxino trafalis tra sia apoga skafaldo, kaj ke anstataux eniri la teron vertikale, ni plongxas en gxin je alia angulo. En kiu loko ni eliros sur la ekstera terkrusto, mi ne povis ecx konjekti. Kaj tiam mi turnigxis por konstati la efikon de tiu stranga sperto cxe Dian. Sxi ankoraux sidis vualita en la granda felo. "Montru vin," mi kriis ridetante, "venu el via sxelo. Neniuj maharaj okuloj povas atingi vin cxi tie," kaj mi klinis min tien kaj ekkaptis de sxi la leonan felon. Kaj tiam mi retirigxis sur mian segxon, tute hororigita. La afero sub la felo ne estis Dian--gxi estis abomeninda maharo. Tuj mi komprenis la ruzon, kiun Hugxa uzis kontraux mi, kaj gxian celon. Foriginte min porcxiame, kiel li sendube kredis, Dian estus senhelpa kontraux li. Furioze mi tiris je la stirilo, penante returni la borveturilon al Pelucidaro; sed kiel tiun alian fojon, mi povis moveti gxin ecx ne unu harlargxon. Ne necesas rakonti pri la terurajxoj aux la tedeco de tiu vojagxo. Gxi diferencis tute malmulte de la antauxa, kiu portis nin de la ekstera al la interna mondo. Pro la angulo, je kiu ni eniris la teron, la vojagxo dauxris preskaux unu tagon pli longe kaj elportis min sur la sablojn de la Saharo, anstataux al Usono, kiel mi esperis. Jam de monatoj mi atendas cxi tie la alvenon de blankulo. Mi ne kuragxis forlasi la borveturilon, pro timo, ke mi neniam plu povos retrovi gxin--la movigxantaj sabloj de la dezerto baldaux kovrus gxin, kaj mia sola espero pri reveno al mia Dian kaj sxia Pelucidaro estus por cxiam for. Ke mi iam revidos sxin, sxajnas nur malgranda ebleco, cxar kiel mi sciu, en kiu parto de Pelucidaro mia revena vojagxo finigxos--kaj kiel, sen nordo aux sudo aux oriento aux okcidento, mi esperu iam trovi la vojon trans tiu vasta mondo al la loketo, kie restas mia perdita amatino kaj funebras pro mi? Jen la historio, kiel David Innes rakontis gxin al mi en la kaprofela tendo cxe la rando de la granda Sahara Dezerto. La venontan tagon, li gvidis min por vidi la borveturilon--gxi estis precize tia, kia li priskribis gxin. Gxi estis tiel grandega, ke gxi povus esti transportita al tiu malfacile alirebla mondoparto per neniu transportrimedo, kiu ekzistis tie--gxi povus esti veninta nur tiel, kiel David Innes diris--tra la kruston de la Tero el la interna mondo Pelucidaro. Mi pasigis semajnon kun li, kaj tiam, forlasinte mian leoncxasadon, reveturis rekte al la marbordo kaj rapidis al Londono, kie mi acxetis grandan kvanton da ajxoj, kiujn li deziris kunporti kun si al Pelucidaro. Estis libroj, fusiloj, revolveroj, pafajxoj, fotiloj, kemiajxoj, telefonoj, telegrafiloj, drato, iloj kaj pliaj libroj--libroj pri cxiu temo sub la suno. Li diris, ke li deziras libraron, per kiu ili povos reprodukti la mirindajxojn de la dudeka jarcento en la sxtonepoko, kaj se kvanto gravas, mi bone priservis lin. Mi reportis la aferojn mem al Algxerio, kaj akompanis ilin gxis la fino de la fervojo; sed de tie mi estis revokita al Usono pro gravaj aferoj. Tamen, mi povis dungi tre fidindan viron por ekestri la karavanon--la saman gvidiston, fakte, kiu akompanis min dum mia antauxa vojagxo en la Saharon--kaj skribinte longan leteron al Innes, en kiu mi donis mian usonan adreson, mi vidis la ekspedicion ekvoji suden. Inter la aliaj aferoj, kiujn mi sendis al Innes, trovigxis pli ol kvincent mejlojn da duobla, izolita drato de tre maldika dikeco. Mi pakigis gxin cxirkaux speciala bobeno je lia propono, cxar estis lia ideo, ke li povus fiksi unu finon cxi tie antaux ol foriri, kaj ellasante gxin tra la malantauxo de la borveturilo, krei telegraflineon inter la ekstera kaj interna mondoj. En mia letero, mi petis lin nepre marki la finon de la linio tre klare per alta sxtonamaso por la okazo, ke mi ne povus atingi lin antaux ol li ekveturus, por ke mi facile trovu gxin kaj komunikigxu kun li, se okazos, ke li bonsxance atingos Pelucidaron. Mi ricevis kelkajn leterojn de li post mia reveno al Usono--fakte, li utiligis cxiun al la nordo irantan karavanon por doni al mi ian mesagxon. Lia lasta letero estis skribita la tagon antaux ol li intencis ekveturi. Jen gxi: Mia kara amiko: Morgaux mi ekveturos por sercxi Pelucidaron kaj Dian. Kondicxe, ke la araboj ne mortigos min. Ili kondutis tre malamike lastatempe. Mi ne scias la kauxzon, sed en du okazoj ili minacis mian vivon. Unu, pli amika ol la ceteraj, diris al mi hodiaux, ke ili intencas ataki min cxi nokte. Estus bedauxrinde, se tiuspeca afero okazus nun, kiam mi estas tiel baldaux forveturonta. Tamen, eble estus egale bone, cxar ju pli proskimigxas la horo, des pli malgrandaj sxajnas miaj sxancoj sukcesi. Alvenis la amika arabo, kiu portos cxi tiun leteron norden por mi, do adiaux, kaj Dio benu vin pro viaj komplezoj al mi. La arabo diras, ke mi rapidu, cxar li vidas sablonubon sude--li kredas, ke gxi estas la bando, kiu venas por murdi min, kaj li ne deziras esti trovita kun mi. Do adiaux denove. Via David Innes Post unu jaro mi denove trovigxis cxe la fino de la fervoja linio, veturanta al la loko, kie mi forlasis Innes. Mia unua seniluziigxo okazis, kiam mi eksciis, ke mia maljuna gvidisto mortis kelkajn semajnojn antaux mia reveno, kaj mi povis trovi neniun alian membron de mia iama grupo, kiu povus konduki min al la sama loko. Dum monatoj mi trasercxis tiun brulvarman landon, pridemandante sennombrajn dezertajn sxejkojn, esperante, ke finfine mi trovus unu, kiu auxdis pri Innes kaj lia mirinda fera talpo. Konstante miajn okuloj esploris la blindigan amason da sablo por ekvidi la sxtonamason, sub kiu mi trovus la dratojn irantajn al Pelucidaro--sed cxiam mi malsukcesis. Kaj cxiam molestas min cxi tiuj terurigaj demandoj, kiam mi pensas pri David Innes kaj liaj strangaj aventuroj. Cxu finfine la araboj murdis lin tuj antaux lia ekveturo? Aux cxu li redirektis la nazon de sia fera monstro al la interna mondo? Cxu li atingis gxin, aux cxu li kusxas ie enterigita en la mezo de la granda terkrusto? Kaj se li revenis al Pelucidaro, cxu li trapenetris cxe la fundo de unu el gxiaj grandaj internaj maroj aux inter iu sovagxa popolo tute malproksime de la lando de lia korsopiro? Cxu la respondo kusxas ie sur la sino de la vasta Saharo, cxe la fino de du etaj dratoj, kasxitaj sub perdita sxtonamaso? Mi scivolas. Fino End of Project Gutenberg's Ce la koro de la tero, by Edgar Rice Burroughs *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ĈE LA KORO DE LA TERO *** Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others. This particular work is one of the few individual works protected by copyright law in the United States and most of the remainder of the world, included in the Project Gutenberg collection with the permission of the copyright holder. Information on the copyright owner for this particular work and the terms of use imposed by the copyright holder on this work are set forth at the beginning of this work. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that: • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.” • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works. • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. • You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate. While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate. Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org. This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.