The Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Rosmersholm
       Dramo en kvar aktoj

Author: Henrik Ibsen

Translator: Odd Tangerud

Release Date: January 18, 2008 [EBook #24355]

Language: Esperanto

Character set encoding: UTF-8

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM ***




Produced by Andrew Sly





HENRIK IBSEN

ROSMERSHOLM

Dramo en kvar aktoj

(Rosmersholm)

(1886)

Tradukis:
Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s

Postboks 54 N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

ROSMERSHOLM

ROLOJ:

La litero å / Å prononciĝas kiel longa “o” kiel en la vorto sinjoro.
Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio.

(La intrigo okazas en Rosmersholm, malnova grandbieno en la najbarejo de malgranda urbo ĉe fjordo en okcidenta Norvegio.)

UNUA AKTO

(La sidĉambro en Rosmersholm; spaca, antikveca kaj hejmeca. Antaŭe ĉe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per freŝaj branĉoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantaŭe estas pordo. Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antaŭĉambro. Sur la muro maldekstre estas fenestro, kaj antaŭ ĝi ornamvazo kun floroj kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogseĝoj. Sur la muroj pendas malnovaj kaj ankaŭ kelkaj iom pli novaj portretoj de pastroj, oficiroj kaj ŝtataj oficistoj en uniformo. La fenestro estas malferma. Same la pordo al la antaŭĉambro kaj la ekstera pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subiĝis.)

(Rebekka West sidas en apogseĝo apud la fenestro kroĉetante sur granda, blanka lanŝalo, preskaŭ finkroĉita. Foje ŝi ekrigardas eksteren inter la floroj. Iom poste sinjorino Helseth envenas de dekstre.)

SINJORINO HELSETH
Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, fraŭlino.

REBEKKA WEST
Jes, faru. La pastro ja certe baldaŭ venos.

SINJORINO HELSETH
Ĉu ne estas trablovo, tie kie la fraŭlino sidas?

REBEKKA
Jes iomete. Bonvolu fermi.

(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antaŭĉambran pordon; poste ŝi iras al la fenestro.)

SINJORINO HELSETH
(volas fermi, sed elrigardas) Sed ĉu ne estas la pastro, kiu iras tie?

REBEKKA
(rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaŭ la kurteno) Iru flanken. Ke li ne ekvidu nin.

SINJORINO HELSETH
(meze sur la planko) Ĉu pensi, fraŭlino, — li denove komencas iri la muelejvojon.

REBEKKA
Li ankaŭ iris la muelejvojon antaŭhieraŭ. (rigardetas inter la kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu —

SINJORINO HELSETH
Ĉu li kuraĝas transiri la ponteton?

REBEKKA
Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras supre ankaŭ hodiaŭ. (iras for de la fenestro) Longa ĉirkaŭvojo.

SINJORINO HELSETH
Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpaŝi sur tiu ponteto. Tie, kie tiaĵo okazis, tie

REBEKKA
(kunmetas la kroĉaĵon) Ili longe ligiĝas al siaj mortintoj en Rosmersholm.

SINJORINO HELSETH
Mi kredas tion, mi, fraŭlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas sin tiel longe al Rosmersholm.

REBEKKA
(rigardas ŝin) La mortintoj?

SINJORINO HELSETH
Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj restas.

REBEKKA
Kial vi tiel pensas?

SINJORINO HELSETH
Jes, ĉar alie ne venus tiu blanka ĉevalo, mi opinias.

REBEKKA
Kio vere estas tio, ĉi tio pri tiu blanka ĉevalo, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas priparolinda. Pri tiaĵo ankaŭ vi ja ne kredas.

REBEKKA
Ĉu vi do kredas pri tiaĵo?

SINJORINO HELSETH
(aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por la fraŭlino. (elrigardas) Ho — ĉu ne la pastro estas denove tie sur la mueleja vojo —?

REBEKKA
(elrigardas) Jena viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro!

SINJORINO HELSETH
Jes, ĝuste, estas la rektoro.

REBEKKA
Ho, estas ĝojige! Ĉar vi vidos, ke li intencas viziti nin.

SINJORINO HELSETH
Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke ŝi estis lia samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon, fraŭlino! (Ŝi eliras dekstren.)

(Rebekka staras momenton apud la fenestro; jen ŝi salutas, ridetas kaj kapsignas eksteren.)

(Malheliĝas.)

REBEKKA
(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth, vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro pleje ŝatas.

SINJORINO HELSETH
(de ekstere) Bone, fraŭlino, mi faros.

REBEKKA
(malfermas la pordon al la antaŭĉambro) Nu, fine do —! Kore bonvena, kara rektoro!

REKTORO KROLL
(en la antaŭĉambro, formetas sian bastonon) Dankon. Mi do ne venas ĝenante?

REBEKKA
Vi? Honto al vi —!

KROLL
(envenas) Ĉiam afabla. (ĉirkaŭrigardas) Rosmer, ĉu en sia ĉambro?

REBEKKA
Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li baldaŭ venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume.

KROLL
(demetas la ĉapelon) Multan dankon. (eksidas kaj ĉirkaŭrigardas) Ho kiel bela kaj ŝatinda vi farigis la malnovan ĉambron. Floroj alte kaj malalte.

REBEKKA
Rosmer multe ŝatas freŝajn florojn ĉirkaŭ si.

KROLL
Ankaŭ vi, mi opinias.

REBEKKA
Jes. Ŝajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antaŭe ni devis ja rezigni pri tiu ĝuo.

KROLL
(kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron.

REBEKKA
Eĉ ne la kolorojn. Ŝi kvazaŭ konfuziĝis —

KROLL
Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas ĉi tie?

REBEKKA
Jes, ĉio iras laŭ la ebeno. Unu tagon kiel la alian. — Kaj ĉe vi? Via edzino —?

KROLL
Ho, kara fraŭlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio ĉiam estas io aŭ alia kio kontraŭas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni nun havas.

REBEKKA
(iomete poste, eksidas en apogseĝon apud la sofo) Kial vi eĉ ne vizitis nin unu solan fojon dum ĉiuj la lernejaj feritagoj?

KROLL
Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj —

REBEKKA
Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi —

KROLL
— kaj krome mi ja forvojaĝis —

REBEKKA
Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja ĉirkaŭiris al popolaj kunvenoj?

KROLL
(kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Ĉu vi imagus, ke mi en miaj tagoj de maljuneco fariĝus agitanto? Ĉu?

REBEKKA
(ridetas) Iomete vi ja ĉiam agitis, rektoro Kroll.

KROLL
Nu jes, tiel por mia privata ĝuo. Sed de nun fariĝos vera sincereco. — Ĉu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn?

REBEKKA
Jes, kara rektoro, mi ne neas ke —

KROLL
Kara fraŭlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi.

REBEKKA
Ne, tiel ankaŭ mi opinias. Mi devas ja informiĝi. Scii pri la aferoj —

KROLL
Nu, ĉiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu furoras ĉi tie. — Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la “popolo” permesis al si riproĉaĉi min? Kiaj malicaj krudaĵoj ili kuraĝis permesi al si.

REBEKKA
Jes, sed ŝajnas al mi, ke vi tre forte kontraŭmordis.

KROLL
Mi faris. Mi povas mem diri. Ĉar nun mi gustumas sangon. Kaj ili spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson —. (interrompas) Sed aŭskultu nun, — ni ne adoptu tiun bedaŭrindan kaj ŝirantan temon ĉi-vespere.

REBEKKA
Ne, ni ne faru, kara rektoro.

KROLL
Prefere diru kiel vi nun vere fartas ĉi tie en Rosmersholm, nun post kiam vi fariĝis sola? Post kiam nia kompatinda Beate —?

REBEKKA
Jes, dankon; mi fartas sufiĉe bone ĉi tie. Granda malpleneco estas ja post ŝi multmaniere. Kaj ankaŭ sopiro kaj aflikto, — kompreneble. Sed alie ja —

KROLL
Ĉu vi intencas resti ĉi tie? Daŭre, mi pensas.

REBEKKA
Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun kutimiĝis, aparteni al la domo, ankaŭ mi.

KROLL
Jes vi. Tion mi ja opinius.

REBEKKA
Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia hejmeco kaj utileco por li, — mi do certe restos, mi pensas.

KROLL
(rigardas ŝin senteme) Sciu, — estas io granda en tio ĉi, por virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj.

REBEKKA
Ho, por kio mi alie vivus?

KROLL
Unue vi subiĝis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro —

REBEKKA
Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark. Estis la teruraj marvojaĝoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni transloĝiĝis ĉi-suden, — jes, tiam venis iuj severaj jaroj, antaŭ ol li finluktis.

KROLL
Ĉu ili ne fariĝis ankoraŭ pli severaj por vi, la jaroj, kiuj sekvis?

REBEKKA
Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate —. Kaj kiel dolorige ŝi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan vartadon.

KROLL
Dankon al vi, ĉar vi memoras ŝin kun indulgo.

REBEKKA
(proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kuŝas sube.

KROLL
Missento? Kion vi aludas per tio?

REBEKKA
Nu, ne estus ja strange, se estus por vi ĝene vidi min, fremda homo, disponadi ĉi tie en Rosmersholm.

KROLL
Ne, sed kiel vi —!

REBEKKA
Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara rektoro! Dankon, dankon pro tio.

KROLL
Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon?

REBEKKA
Mi komencis timiĝi, ĉar vi malofte vizitetis nin.

KROLL
Jen vi iris strangan erarvojon, fraŭlino West. Kaj krome, — nenio estas ja vere ŝanĝita. Estas ja vi, — kaj sole vi, — kiu mastrumis ĉi tie eĉ dum la lasta malfeliĉa tempo de kompatinda Beate.

REBEKKA
Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino.

KROLL
Sed kiaj ajn la aferoj —. Sciu, fraŭlino West, — laŭ mi ne estus kontraŭinde, se vi —, tamen eble tiaĵo ne estas dirinda.

REBEKKA
Kion vi aludas?

KROLL
Se povus fariĝi, ke vi prenus la vakan lokon —

REBEKKA
Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro.

KROLL
En ago, jes; sed ne en —

REBEKKA
(interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas ŝerci pri tiaĵo?

KROLL
Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol sufiĉe da edzeco. Sed tamen —

REBEKKA
Aŭdu, — mi preskaŭ devas priridi vin.

KROLL
Tamen —. Diru, fraŭlino West —. Se permesiĝas la demando —. Kiom aĝa vere estas vi?

REBEKKA
Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknaŭan, sinjoro rektoro. Mi estas nun en mia trideka.

KROLL
Nu-ja. Kaj Rosmer, — kiom aĝa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Ŝajnas al mi, ke bone konvenus.

REBEKKA
(ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. — Ĉu vi trinkos teon kune kun ni ĉi-vespere?

KROLL
Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Ĉar estas afero, kiun mi devas priparoli kun nia bona amiko. — Kaj, fraŭlino West, por ke vi ne ekhavu malĝustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, — kiel pasinte.

REBEKKA
Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere estas afabla.

KROLL
(murmuras) Ĉu? Jen pli ol kion mi aŭdas hejme.

(Johannes Rosmer envenas tra la pordo dekstre.)

REBEKKA
Sinjoro Rosmer, — ĉu vi vidas kiu sidas tie?

JOHANNES ROSMER
Sinjorino Helseth diris.

(Rektoro Kroll ekstaris.)

ROSMER
(milde kaj mallaŭte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardas lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine fariĝus inter ni kiel antaŭe.

KROLL
Sed bona homo, — ĉu ankaŭ vi enteksiĝis en tiun frenezan imagaĵon, ke io misestus!

REBEKKA
(al Rosmer) Jes, imagu, — kiel bonege estas, ke nur estis imagaĵo.

ROSMER
Ĉu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni?

KROLL
(sincere kaj mallaŭte) Ĉar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri viaj malfeliĉaj jaroj — kaj pri ŝi, — kiu trovis finon en la mueleja akvofalo.

ROSMER
Estis ja bela penso de vi. Vi ĉiam estas indulga. Sed vi tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kaŭzo. — Venu; ni eksidu en la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate. Ĉiun tagon ni parolas pri ŝi. Ŝi ja daŭre apartenas al la domo, ni trovas.

KROLL
Ĉu vere?

REBEKKA
(eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras.

ROSMER
Estas ja senĝene. Ni ambaŭ amis ŝin kore. Kaj ambaŭ ni, Rebek— fraŭlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris ĉion eblan por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riproĉi nin. — Ial, mi trovas, ke estas io milda kaj dolĉa en la penso pri Beate nun.

KROLL
Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite ĉiun tagon.

REBEKKA
(eksidas en apogseĝon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton.

ROSMER
(iomete hezite) Vi Kroll, — mi ege dezirus, ke nia interrilato neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto por mi tiom longe kiom ni interkonatiĝis. Ekde kiam mi fariĝis studento.

KROLL
Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Ĉu estas io aparta —?

ROSMER
Pri multo kaj multe mi dezirus senĝene paroli kun vi. Iel intime el la koro.

REBEKKA
Jes, ĉu ne, sinjoro Rosmer? Ŝajnas al mi, ke estus bone — inter malnovaj amikoj —

KROLL
Ho, sciu, ke mi havas eĉ pli por priparoli kun vi. Ĉar nun mi fariĝis aktiva politikisto, kiel vi certe scias.

ROSMER
Jes, vi ja fariĝis. Kiel tio efektive okazis?

KROLL
Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedaŭrinde prenis la potencon, — nun jam urĝas —. Tial mi ja igis nian etan rondon de amikoj en la urbo unuiĝi pli dense. Ja urĝas, mi diras!

REBEKKA
(kun rideto) Ĉu vere ne estas iom malfrue?

KROLL
Sendube estus pli avantaĝe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli frua tempopunkto. Sed kiu povus antaŭvidi tion, kio venus? Almenaŭ mi ne. (ekstaras kaj paŝadas sur la planko) Jes, nun mi efektive malfermis la okulojn. Ĉar nun la ribela spirito eĉ penetris en la lernejon.

ROSMER
En la lernejon? Do ne en vian lernejon?

KROLL
Ĝuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris, ke la knaboj en la plej supera klaso, — nu, kelkaj el la knaboj, — dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en ĝi ili abonas la gazeton de Mortensgård!

REBEKKA
Nu, “La Lumturon”.

KROLL
Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas saniga animnutraĵo por estontaj publikaj oficistoj, ĉu? Sed la plej bedaŭrinda en la afero estas, ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj faris tiun komploton kontraŭ mi. Estas nur la fuŝuloj kaj la postrestantoj, kiuj detenis sin.

REBEKKA
Ĉu tio tuŝas vin tiel forte, rektoro?

KROLL
Ĉu tuŝas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontraŭlaborata en mia vivoverko. (pli mallaŭte) sed mi povus diri, ke tio povus esti kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (ĉirkaŭrigardas) Ĉu estas iu kiu ŝtelaŭskultas ĉe la pordoj?

REBEKKA
Ho, tute ne.

KROLL
Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon. En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman pacon.

ROSMER
(ekstaras) Kion vi diras! Hejme ĉe vi —?

REBEKKA
(iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis?

KROLL
Imagu, ke miaj propraj infanoj —. Mallonge, — estas Laŭrits, kiu estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis ruĝan dokumentujon por stoki “La Lumturon”.

ROSMER
Tion mi eĉ neniam sonĝus, — ke ĉe vi, — en via domo —

KROLL
Ne, kiu sonĝus pri tiaĵo? En mia domo, kie ĉiam regis obeemo kaj ordo, — kie ĝis nun regis unu sola samopinia volo —

REBEKKA
Kiel traktas via edzino tion ĉi?

KROLL
Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el ĉio. Ŝi, kiu ĉiujn siajn tagojn — en aferoj gravaj kaj malgravaj — samopiniis kun mi kaj akceptis miajn vidpunktojn, ŝi ne ĝenas sin klini al la flanko de la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome ŝi kulpigas min pro la okazaĵoj. Ŝi diras, ke mi subpremas la junulojn. Eĉ se ja necesus, ke —. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej eble malmulte, kompreneble. Tiaĵon oni ja prefere silentigu. (paŝadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas ĉe la fenestro kun la manoj surdorse kaj elrigardas.)

REBEKKA
(proksimiĝis al Rosmer kaj diras mallaŭte kaj nerimarkate de la rektoro) Faru!

ROSMER
(sammaniere) Ne ĉi-vespere!

REBEKKA
(kiel antaŭe) Jes, ĝuste nun. (Ŝi prenas lokon apud la lampo.)

KROLL
(paŝas antaŭen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la moderna spirito ĵetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, ĉu mi ne kontraŭbatalu ĝin per ĉiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo.

ROSMER
Ĉu vi ankaŭ esperas ion atingi tiel?

KROLL
Mi almenaŭ servu mian ŝtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke estas la devo de ĉiu patriamanto kaj por ĉiu, kiu havas zorgon por la bona tasko, fari la samon. Vidu, — pro tio mi ja venis ĉi tien al vi ĉi-vespere.

ROSMER
Sed kara, al kio vi aludas —? Kion mi povas —?

KROLL
Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel vi plej eble povas.

REBEKKA
Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer partopreni en tiaĵo.

KROLL
Tiun malemon li devas venki nun. — Vi ne sufiĉe informiĝas, Rosmer. Vi sidas ĉi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektaĵoj. Bona Dio, — respekto por genealogio kaj ĉio apartenanta al ĝi. Sed la tempo ne estas por tiaj okupoj — bedaŭrinde. Vi ne imagas, kiel estas la stato ekstere en la socio. Turniĝis preskaŭ ĉiuj konceptoj. Bezoniĝas giganta laboro por ree forigi ĉiujn tiujn erarojn.

ROSMER
Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi.

REBEKKA
Kaj mi ankaŭ opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antaŭe.

KROLL
(en surprizo) Pli malfermaj?

REBEKKA
Jes, aŭ pli liberaj do. Pli senantaŭjuĝaj.

KROLL
Kion tio signifas? Rosmer, — vi do ne estas tiel malforta, ke vi lasus vin logi de tia hazarda okazaĵo, kiam la amas-estrantoj gajnis tempan venkon!

ROSMER
Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen ŝajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetriĝis iom pli da sendependeco en la pensojn de la unuopuloj.

KROLL
Nu, — kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave eraras, mia amiko. Informiĝu pri la opinioj, kiuj valoras inter la radikaluloj, kaj ĉi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la saĝo predikata en “La Lumturo”.

REBEKKA
Jes, Mortensgård potencas super multuloj en la najbareco.

KROLL
Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno —! Tia ulo komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi aŭdas. Mi scias de fidinda fonto, ke li serĉas taŭgan kunlaboranton.

REBEKKA
Ŝajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraŭ lin.

KROLL
Estas ĝuste, kion ni nun volas fari. Hodiaŭ ni aĉetis “La Gubernian Gazeton”. La aĉetsumo ne prezentis malfacilaĵon. Sed — (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. Estas la estrado, — la ĵurnalista estrado, kiu mankas al ni, komprenu. — Diru, Rosmer, — ĉu ne vi pro la bona afero sentus vin vokata por transpreni ĝin?

ROSMER
(preskaŭ terurigata) Mi!

REBEKKA
Sed kiel povas vi pensi tiaĵon?

KROLL
Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la traktado, kiu tie prezentiĝas, estas ja sufiĉe kompreneble. Sed la pli retirita agado de redaktoro, aŭ, por pli ĝuste diri —

ROSMER
Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio ĉi.

KROLL
Mi mem volonte ŝatus eksperimenti ankaŭ en tiu flanko. Sed estus tute nefareble por mi. Mi estas jam antaŭe tiom ŝarĝita de sennombraj farendaĵoj —. Vi, kontraŭe, kiu ne plu premiĝas de iu publika ofica laboro, — Ni aliuloj kompreneble helpos vin laŭ ebleco.

ROSMER
Mi ne povas, Kroll. Mi ne taŭgas al tio.

KROLL
Ne taŭgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la pastorecon —

ROSMER
Mi pravis. Tial mi ja forlasis ĝin.

KROLL
Ho, se vi fariĝos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni estos kontentaj.

ROSMER
Kara Kroll, — mi nun diras al vi fojon finan, — mi ne faros.

KROLL
Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni?

ROSMER
Mian nomon?

KROLL
Jes, eĉ nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas eĉ elkriita kiel aĉa fanatikulo, mi aŭdas. Tial ni ne povas esperi, sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj amasoj. Vi, kontraŭe, — vi ĉiam tenis vin ekster la lukto. Via milda, honesta animo, — via alta pensmaniero, — via senriproĉa honesteco estas konata kaj taksata de ĉiuj en niaj rondoj. Kaj la estimo kaj respekto, kiujn via antaŭa pastra ofico donas al vi! Kaj fine la honorinda familia nomo!

ROSMER
Ho la familia nomo —

KROLL
(montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj ĉiuj, — familio, kiu nun baldaŭ du jarcentojn sidas ĉi tie kiel la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian ŝultron) Rosmer, — vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro kuniri kaj defendi tion, kio estas ĝis nun akceptita en nia socio. (turnas sin) Jes, kion vi diras, fraŭlino West?

REBEKKA
(kun silenta rido) Kara rektoro, — por mi tio ĉi aspektas nedireble ridinde.

KROLL
Kio! Ridinde?

REBEKKA
Jes, ĉar nun mi volas diri al vi tute malkaŝe —

ROSMER
(rapide) Ne, ne, — ne faru! Ne nun!

KROLL
(rigardas ilin laŭvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj —? (interrompas) Hm! (Sinjorino Helseth venas en la pordo dekstre.)

SINJORINO HELSETH
Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti la pastoron.

ROSMER
(malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni.

SINJORINO HELSETH
Ĉi tien en la sidĉambron?

ROSMER
Jes ja.

SINJORINO HELSETH
Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidĉambron.

REBEKKA
Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas vere bele, fraŭlino.

ROSMER
Li ne diris kiel li nomiĝas, ĉu?

SINJORINO HELSETH
Jes, ŝajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aŭ ion tian.

ROSMER
Mi konas neniun kun tiu nomo.

SINJORINO HELSETH
Kaj li ankaŭ diris, ke li nomiĝas Ulrik.

ROSMER
(mire) Ulrik Hetman! Ĉu tiel?

SINJORINO HELSETH
Jes, Hetman li diris.

KROLL
Tiun nomon mi ja antaŭe aŭdis —

REBEKKA
Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo —

ROSMER
(al Kroll) Estas la pseŭdonimo de Ulrik Brendel.

KROLL
La pereulo Ulrik Brendel. Ĝuste.

REBEKKA
Nu, do li daŭre vivas.

ROSMER
Li ĉirkaŭveturis kun teatra asocio, mi opiniis.

KROLL
La lasta kion mi aŭdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo.

ROSMER
Petu lin enveni, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH
Jes, jes. (Ŝi eliras.)

KROLL
Ĉu vi vere volas toleri tiun homon en via salono?

ROSMER
Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo.

KROLL
Jes, mi scias ke li vizitadis ĉi tie ŝtopante vian kapon per revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo.

ROSMER
(iomete amare) Patro estis majoro ankaŭ hejme en sia domo.

KROLL
Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu!

(Sinjorino Helseth malfermas la pordon dekstre por Ulrik Brendel, eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo. Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj ŝuoj, ĉemizo ne vidiĝas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura ĉapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.)

ULRIK BRENDEL
(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon) Bonan vesperon, Johannes!

KROLL
Pardonu —

BRENDEL
Ĉu vi ne atendis revidi min? Kaj inter ĉi tiuj malbenitaj muroj?

KROLL
Pardonu —. (montras) Tie

BRENDEL
(turnas sin) Ĝuste. Jen li estas. Johannes, — mia knabo, — vi, kiun mi pleje amis —!

ROSMER
(etendas al li la manon) Mia antaŭa instruisto.

BRENDEL
Spite al certaj memoraĵoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm sen fari rapidan viziteton.

ROSMER
Nun vi ja estas kore bonvena, sciu.

BRENDEL
Ah, tiu alloga sinjorino —? (kapklinas) La provostino kompreneble.

ROSMER
Fraŭlino West.

BRENDEL
Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato —? Publika, ofica frato, mi vidas.

ROSMER
Rektoro Kroll.

BRENDEL
Kroll? Kroll? Atendu iomete. Ĉu vi studis filologion en viaj junaj tagoj?

KROLL
Jes, kompreneble.

BRENDEL
Sed Donnerwetter, do mi ja konis vin!

KROLL
Pardonu —

BRENDEL
Ĉu vi ne estis —

KROLL
Pardonu —

BRENDEL
— unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la diskutasocio?

KROLL
Eblas. Sed mi protestas kontraŭ ĉiu ajn konateco proksima.

BRENDEL
Nu-nu! Nach Belieben, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik Brendel tamen restos la sama viro.

REBEKKA
Vi intencas iri al la urbo, ĉu, sinjoro Brendel?

BRENDEL
Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed — enfin — la prema neceso —

ROSMER
Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, ĉu? Iel, mi pensas —

BRENDEL
Ha, tia propono! Ĉu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin? Neniam, Johannes, — neniam!

ROSMER
Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por vi —

BRENDEL
Lasu tion al mi, mia knabo. La ĵetkubo rulis. Kiel mi nun staras antaŭ vi, mi estas faranta ampleksan vojaĝon. Pli ampleksan ol ĉiujn miajn antaŭajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Ĉu mi kuraĝus demandi la profesoron — unter uns —, ĉu troviĝas iu iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo?

KROLL
La plej spaca estas la ĉambrego de la laborista asocio.

BRENDEL
Ĉu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila asocio?

KROLL
Mi ne miksiĝas en tiun asocion.

REBEKKA
(al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgård.

BRENDEL
Pardonu, madame, — kia stultulo estas li?

ROSMER
Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo?

BRENDEL
Ĉu vi ne tuj aŭdas el lia nomo, ke ĝin portas plebano?

KROLL
Tiun respondon mi ne estus atendinta.

BRENDEL
Sed mi volas venki mian antaŭjuĝon. Nenio alia eblas. Kiam oni, — tiel kiel mi, — staras ĉe turnopunkto en mia vivo —. Decidite. Mi kontaktos la personon, — malfermos rektajn intertraktadojn —

ROSMER
Ĉu vi vere staras sur turnopunkto?

BRENDEL
Ĉu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li ĉiam staras en sincereco? — Jes aŭdu, nun mi volas vesti min per nova homeco. Elpaŝi el la modesta retenemeco, kiun mi ĝis nun observis.

ROSMER
Kiel —?

BRENDEL
Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras en ŝtormo de turniĝa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la altaron de la libereco.

KROLL
Ĉu ankaŭ vi —?

BRENDEL
(al ĉiuj) Ĉu la publiko ĉi tie iom proksime konas miajn diversajn skribaĵojn?

KROLL
Ne, mi devas sincere konfesi, ke —

REBEKKA
Mi legis multe. Ĉar mia propatro posedis ilin.

BRENDEL
Bela dommastrino, — tiuokaze vi forludis vian tempon. Ĉar estas ja nur babilaĵo, mi diras.

REBEKKA
Nu?

BRENDEL
Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino konas. Neniu — krom mi mem.

REBEKKA
Kiel do tio?

BRENDEL
Ĉar ili ne estas skribitaj.

ROSMER
Sed kara sinjoro Brendel —

BRENDEL
Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. Feinschmecker. Tia mi estis ĉiujn miajn tagojn. Mi ŝatas ĝui en soleco. Ĉar tiam mi ĝuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, — kiam orumitaj revoj malsupreniĝis sur min, — ĉirkaŭnebuligis min, — kiam novaj, vertiĝigaj, vastatingaj pensoj naskiĝis en mi, — ĉirkaŭflagris min per flugportantaj flugiloj, — tiam mi ĉion formis en verkoj, en vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas.

ROSMER
Jes ja.

BRENDEL
Ho, kiom mi ĝuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma feliĉego de formado, — nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, — la aplaŭdon, la dankon, la famon, la laŭrokronon, — ĉion mi enkaŝigis per plenaj, ĝojotremantaj manoj. Satigis min en mia sekretaj imagoj kun ĝojego, — ho, vertiĝige granda —!

KROLL
Hm —.

ROSMER
Sed neniam ion skribis?

BRENDEL
Eĉ ne vorton. Tiu banala skribadmetio ĉiam vekis en mi naŭzan malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis ĝui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferiĝos. Vere, — mi havas senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, — oferos ilin sur la altaro de liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj — tra la tuta lando —!

REBEKKA
(vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej valoran posedaĵon.

ROSMER
La solan.

REBEKKA
(rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj kuraĝas.

ROSMER
(reciprokas la rigardon) Kiu scias?

BRENDEL
La asembleo estas kortuŝata. Tio revivigas mian koron — fortigas la volon. Kaj mi do paŝos al ago. Tamen unu afero —. (al la rektoro) Bonvolu diri ĉu troviĝas en la urbo abstina societo? Totalabstinenca societo? Kompreneble troviĝas.

KROLL
Jes, je via servo. Mi mem estas estro.

BRENDEL
Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por enskribi min por semajno.

KROLL
Pardonu, — ni ne akceptas membrojn semajnajn.

BRENDEL
À la bonheur, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuraĝas daŭrigi mian restadon en tiu ĉi domo, tiel riĉa pri memoroj. Mi devas iri al la urbo por elekti konvenan loĝejon. Troviĝas certe deca hotelo, mi esperas.

REBEKKA
Ĉu vi ne volas trinki ion varman, antaŭ ol vi foriros?

BRENDEL
Kian varman, sinjorina Moŝto?

REBEKKA
Tason da teo aŭ —

BRENDEL
Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras —. Johannes, — pastoro Rosmer, — ĉu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro multjara amikeco?

ROSMER
Jes, kore.

BRENDEL
Bone. Pruntedonu al mi — por tago aŭ du — gladitan manumĉemizon.

ROSMER
Nur tion!

BRENDEL
Ĉar, vidu, mi vojaĝas piede — ĉi tiun fojon. Mia valizo sendiĝas poste.

ROSMER
Jes bone. Sed ĉu ne estas io alia?

BRENDEL
Jes, pripense, — vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan somersurtuton?

ROSMER
Jes, jes, certe mi povas.

BRENDEL
Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj ŝuoj —

ROSMER
Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la aĵojn.

BRENDEL
Neniel. Neniu ĝeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelaĵojn.

ROSMER
Bone, bone. Do sekvu min supren.

REBEKKA
Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion.

BRENDEL
Neniam mi permesas al ĉi tiu alte distingita sinjorino —!

REBEKKA
Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Ŝi eliras dekstre.)

ROSMER
(retenas lin) Diru, — ĉu ne estas io alia, per kio mi povus servi vin?

BRENDEL
Mi vere ne scias kio tio estus. Jes, morto kaj infero, — kiam mi pripensas —! Johannes, — ĉu vi hazarde havas ok kronojn en la poŝo?

ROSMER
Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj.

BRENDEL
Jes, jes, taŭgas. Mi povas preni ilin. Povos certe ŝanĝi en la urbo. Dankon ĝis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton estimata sinjoro!

(Li eliras dekstre, kie Rosmer adiaŭas kaj fermas la pordon post li.)

KROLL
Kompatema Dio, — tio do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj kredis, ke li fariĝus io alta en la mondo.

ROSMER
(silente) Li tamen kuraĝis vivi la vivon laŭ sia propra intenco. Ŝajnas al mi, ke tio tamen ne estas eta.

KROLL
Ĉu? Vivo kiel la lia! Preskaŭ aspektas ke li estas viro kapabla por konfuzi viajn ideojn ankoraŭfoje.

ROSMER
Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj.

KROLL
Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Ĉar vi ja estas tre sentema por influo de ekstere.

ROSMER
Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi.

KROLL
Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.)

ROSMER
(post iom) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece ĉe ni?

KROLL
Jes, fariĝis bone kaj hejmece — kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon, vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian.

ROSMER
Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandiĝos.

KROLL
Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam fariĝos kiel antaŭe.

ROSMER
Aŭdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj, multaj jaroj. Ĉu vi imagas, ke nia amikeco disrompiĝus?

KROLL
Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton. Kiel vi ekhavis tian ideon?

ROSMER
Ĉar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj.

KROLL
Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaŭ en la altaj, kernaj ideoj.

ROSMER
(pli mallaŭte) Ne. Ne plu.

KROLL
(volas eksalti) Kion tio signifas!

ROSMER
(tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll.

KROLL
Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare!

ROSMER
Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun staras tie

KROLL
Kie, — kie vi staras?

ROSMER
Kie viaj infanoj staras!

KROLL
Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras?

ROSMER
Ĉe la flanko de Laŭrits kaj Hilda.

KROLL
(klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato.

ROSMER
Mi sentus min ĝoja, — korege ĝoja esti tio, kion vi nomas apostato. Sed mi tamen suferis. Ĉar mi ja sciis, ke kaŭzus al vi amaran ĉagrenon.

KROLL
Rosmer, — Rosmer! Tion ĉi mi neniam trapasos. (rigardas lin pezmiene) Ho, ĉu ankaŭ vi volas etendi manon al la degeneriganta kaj detruanta agado en tiu ĉi malfeliĉa lando.

ROSMER
Estas agado por libereco, al kiu mi volas aliĝi.

KROLL
Jes, mi ja scias. Tiel ĝi nomiĝas kaj de la delogantoj kaj de la delogitoj. Sed ĉu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon?

ROSMER
Mi ne aliĝas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el ĉiuj flankoj. Tiom multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi ĉiujn fortojn en mia vivo por tio sola, — krei la veran popolan arĥion en la lando.

KROLL
Vi do opinias, ke ni ne havas sufiĉan popolan arĥion! Laŭ mi ni estas survoje tiriĝi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj sentadas sin komforte.

ROSMER
Ĝuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arĥio.

KROLL
Kiun taskon?

ROSMER
Fari el ĉiuj homoj en la lando nobelojn.

KROLL
Ĉiuj homoj —!

ROSMER
Almenaŭ tiom multaj kiom eblas.

KROLL
Per kio?

ROSMER
Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas.

KROLL
Vi estas revanto, Rosmer. Ĉu vi volas liberigi ilin? Ĉu vi volas purigi ilin?

ROSMER
Ne, kara, — mi nur volas veki ilin. Realigi, — ili devas mem.

KROLL
Kaj vi kredas, ke ili kapablas?

ROSMER
Jes.

KROLL
Per propra forto do?

ROSMER
Jes, ĝuste per propra forto. Ekzistas neniu alia.

KROLL
(ekstaras) Ĉu tio estas paroli, kiel decas al pastro?

ROSMER
Mi ne plu estas pastro.

KROLL
Jes, sed — via infana kredo —?

ROSMER
Mi ne plu havas ĝin.

KROLL
Vi ne havas —!

ROSMER
(ekstaras) Mi forlasis ĝin. Mi devis forlasi ĝin, Kroll.

KROLL
(skuita sed sinrega) Nu ja. — Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la alian. — Ĉu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio?

ROSMER
Jes. Kiam mi komprenis min mem, — kiam mi atingis al plena certeco, ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi neniam plu povus min liberigi, — tiam mi eliris.

KROLL
Tiom longe ĝi do fermentis en vi. Kaj ni, — viaj amikoj, nenion sciis pri ĝi. Rosmer, Rosmer, — kiel povis vi kaŝi tiun bedaŭrindan veron por ni!

ROSMER
Ĉar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja ne volis kaŭzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan ĉagrenon. Mi pensis, ke mi povus daŭre vivi ĉi tie kiel antaŭe, trankvila kaj ĝoja kaj feliĉa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn, kiuj antaŭe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkaŝiĝis por mi.

KROLL
Apostato. Ĉiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun vian sekretan perfidon? Kaj kial ĝuste nun?

ROSMER
Vi mem devigis min, Kroll.

KROLL
Mi? Ĉu mi devigis vin —?

ROSMER
Kiam mi aŭdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, — kiam mi legis pri la senkora parolo, kiun vi tie faris, — pri ĉiuj viaj malamoplenaj atakoj kontraŭ tiuj, kiuj staras ĉe la alia flanko, — via mokanta kondamno de la kontraŭuloj —. Ho, Kroll, — ke vi, ke vi povus fariĝi tia! Tiam staris sen rifuzo antaŭ mi la devo. La homoj fariĝas malbonaj dum la nuna luktado. Devas eniĝi en la animojn trankvilo kaj ĝojo kaj repaciĝo. Tial mi nun alpaŝos kaj prezentos min malkaŝe tia kia mi estas. Kaj nun mi volas provi miajn fortojn, ankaŭ mi. Ĉu vi — de via flanko — povus aliĝi, Kroll?

KROLL
Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la socio.

ROSMER
Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, — se ni nepre devas.

KROLL
Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas. Kaj al li mi ne ŝuldas indulgon.

ROSMER
Ĉu tio validas ankaŭ por mi?

KROLL
Vi mem rompis kun mi, Rosmer.

ROSMER
Sed ĉu tio ĉi do estas rompo!

KROLL
Tio ĉi! Estas rompo kun ĉiuj tiuj, kiuj ĝis nun staris proksime al vi. Vi nun ricevu la sekvojn.

(Rebekka West envenas de dekstre kaj larĝe malfermas la pordon.)

REBEKKA
Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro.

KROLL
(prenas sian ĉapelon) Bonan nokton, fraŭlino West. Ĉi tie mi ne plu havas iun mision.

REBEKKA
(ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimiĝas) Ĉu vi parolis —?

ROSMER
Nun li scias.

KROLL
Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni.

ROSMER
Tien mi neniam revenos.

KROLL
Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola.

ROSMER
Mi tamen ne restos tute sola. — Ni estas du, por porti la solecon ĉi tie.

KROLL
Ah —! (suspekto suprenpafiĝas en li) Ankaŭ tio! La vortoj de Beate —!

ROSMER
Beate —?

KROLL
(forpuŝas la penson) Ne, ne, — malbele —. Pardonu min.

ROSMER
Kion? Kiel?

KROLL
Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaŭ! (Li iras al la antaŭĉambra pordo.)

ROSMER
(sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaŭ mi venos al vi.

KROLL
(en la antaŭĉambro, turnas sin) Eĉ ne per via piedo en mian domon!

(Li prenas sian bastonon kaj foriras. Rosmer staras momenton en la malferma pordo; poste li fermas ĝin kaj iras al la tablo.)

ROSMER
Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj mi.

REBEKKA
Pri kio li pensis, laŭ vi, dirante: Fi?

ROSMER
Kara, ne ĝenu vin pri tio. Li eĉ ne mem kredis kion li pensis. Sed morgaŭ mi iros al li. Bonan nokton!

REBEKKA
Ĉu vi enlitiĝos tiel frue ankaŭ ĉi-vespere? Post tio ĉi?

ROSMER
Ĉi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpeziĝon post la malferma klarigo. Vi vidas, — ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka. Ankaŭ vi estu trankvila. Bonan nokton!

REBEKKA
Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone.

(Rosmer eliras tra la antaŭĉambra pordo; poste oni aŭdas lin supreniri ŝtuparon. Rebekka aliras kaj tiras sonorilan ŝnuron apud la forno. Post iom envenas sinjorino Helseth de dekstre.)

REBEKKA
Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Ĉar la pastoro volas nenion havi, — kaj la rektoro iris hejmen.

SINJORINO HELSETH
Ĉu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro?

REBEKKA
(prenas sian kroĉaĵon) Li antaŭdiris, ke fariĝos ventego —

SINJORINO HELSETH
Strange. Ĉar ne estas nubeto videbla ĉi-vespere.

REBEKKA
Ke li ne renkontu la blankan ĉevalon. Ĉar mi timas, ke ni baldaŭ aŭdos pri tiaj reaperantoj.

SINJORINO HELSETH
Dio pardonu al vi, fraŭlino! Ne parolu tiel timige.

REBEKKA
Nu, nu, nu —

SINJORINO HELSETH
(pli mallaŭte) Ĉu la fraŭlino vere kredas, ke estas iu, kiu baldaŭ forpasos?

REBEKKA
Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj ĉevaloj en la mondo, sinjorino Helseth. — Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian ĉambron.

SINJORINO HELSETH
Bonan nokton, fraŭlino.

(Rebekka eliras kun sia kroĉaĵo dekstre.)

SINJORINO HELSETH
(malŝraŭbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem) Jeĉjo, — Jeĉjo. Tiu fraŭlino West. Tiel kiel ŝi foje povas paroli.

DUA AKTO

(Laborĉambro de Johannes Rosmer. Enirpordo en la muro maldekstre. En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al la dormoĉambro. Fenestro dekstre, kaj antaŭ ĝi la skribotablo, kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj ŝrankoj ĉe la muroj. Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antaŭe.)

(Johannes Rosmer, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa seĝo ĉe la skribotablo. Li tranĉas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj rigardas tie ĉi kaj tie.)

(Frapiĝas sur la pordo maldekstre.)

ROSMER
(sen sin turni) Envenu.

(Rebekka West en matena robo envenas.)

REBEKKA
Bonan matenon.

ROSMER
(foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Ĉu vi ion volas?

REBEKKA
Mi nur volas scii ĉu vi bone dormis?

ROSMER
Ho, mi dormis senzorge kaj ĝuinde. Neniujn sonĝojn —. (turnas sin) Kaj vi?

REBEKKA
Ho, dankon. Je matenveno —.

ROSMER
Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. Ho, estas vera bono, ke mi povis malkaŝe diri miajn pensojn.

REBEKKA
Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer.

ROSMER
Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuraĝa.

REBEKKA
Nu, ne estis do vere malkuraĝo —

ROSMER
Jes, jes, — kiam mi ĝisfunde pripensas, estis ioma malkuraĝo en ĝi.

REBEKKA
Des pli kuraĝe ke vi rompis. — (eksidas ĉe li sur seĝo apud la skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, — kaj espereble vi ne ĉagreniĝu.

ROSMER
Ĉagreniĝu? Kara, kiel vi pensas —?

REBEKKA
Jes, ĉar estis iom memdecide de mi, sed —

ROSMER
Nu, do aŭdigu.

REBEKKA
Hieraŭ vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, — mi sendis kun li du — tri liniojn al Mortensgård.

ROSMER
(iom malkvieta) Sed, kara Rebekka —. Nu, kion vi do skribis?

REBEKKA
Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri la malfeliĉulo kaj helpus lin per kio eblus.

ROSMER
Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per tio. Kaj Mortensgård estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco de mi. Vi ja konas la iaman malagrablaĵon inter ni.

REBEKKA
Sed ĉu vi ne pensas, ke estus avantaĝe, denove ekhavi bonajn rilatojn kun li?

ROSMER
Mi? Kun Mortensgård? Kial vi tiel pensas?

REBEKKA
Jes, ĉar vere sekura vi ja ne povas esti nun, — ĉar venis tio ĉi inter vi kaj viaj amikoj.

ROSMER
(rigardas ŝin kaj kapskuas) Ĉu vi vere imagis, ke Kroll aŭ iu el la aliuloj volus venĝi sin —? Ke ili kapablus —?

REBEKKA
En la unua kolero, kara —. Neniu povas scii certe. Ŝajnas al mi, laŭ la konduto de la rektoro —

ROSMER
Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae. Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun ĉiuj. Ho, vi vidos, kiel glate ĉio iros —

(Sinjorino Helseth venas ĉe la pordo maldekstre.)

REBEKKA
(ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH
Rektoro Kroll staras malsupre en la antaŭĉambro.

ROSMER
(ekstaras rapide) Kroll!

REBEKKA
La rektoro! Ĉu, imagu —!

SINJORINO HELSETH
Li demandas ĉu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro.

ROSMER
(al Rebekka) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo kaj vokas malsupren la ŝtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore bonvena vi estu!

(Rosmer tenas la pordon malferma. — Sinjorino Helseth eliras. — Rebekka tiras la kurtenon antaŭ la pordaperturon. Ŝi ordigas ion aŭ alian.)

ROSMER
(silente, kortuŝite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo —

KROLL
Hodiaŭ mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraŭ.

ROSMER
Jes, ĉu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta —

KROLL
Vi komplete miskomprenas. (metas sian ĉapelon sur la tablon ĉe la kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj.

ROSMER
Kial fraŭlino West ne povas —?

REBEKKA
Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros.

KROLL
(rigardas ŝin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la fraŭlinon pardoni ĉar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin, antaŭ ol vi havis tempon por —

REBEKKA
(ekmiras) Kiel do? Ĉu vi trovas, ke ne konvenas ke ĉi-hejme mi surmetas matenan robon?

KROLL
Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio fariĝis kutimo kaj uzo en Rosmersholm.

ROSMER
Sed Kroll, — vi ja aspektas tute ŝanĝita hodiaŭ!

REBEKKA
Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Ŝi eliras dekstre.)

KROLL
Kun via permeso — (Li eksidas sur la kanapon.)

ROSMER
Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune.

(Li eksidas sur seĝon antaŭ la rektoro.)

KROLL
Mi ne fermis okulon de post hieraŭ. Mi kuŝis pensante la tutan nokton.

ROSMER
Kaj kion vi do diras hodiaŭ?

KROLL
Fariĝos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al vi ion pri Ulrik Brendel.

ROSMER
Li estis ĉe vi, ĉu?

KROLL
Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble. Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis la tutan kanajlaron por esti pleba popolaĉo. Pri tio li ja pravis. Sed rezultis en bastonado, kaj li ĵetiĝis en la defluilon.

ROSMER
Do li tamen estas neplibonigebla.

KROLL
La surtuton li lombardis. Sed ĝi repreniĝis por li. Divenu de kiu!

ROSMER
De vi eble?

KROLL
Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgård.

ROSMER
Nu do.

KROLL
Mi informiĝis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu idioto kaj plebano.

ROSMER
Estis ja feliĉe por li —.

KROLL
Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer) Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova — nia antaŭa amikeco devas averti vin.

ROSMER
Kara, kio do estas tio?

KROLL
Estas tio, ke en tiu ĉi domo iu ludas malantaŭ via dorso.

ROSMER
Kiel vi tion kredas. Ĉu estas Reb— Ĉu estas fraŭlino West, al kiu vi aludas?

KROLL
Jes, ĝuste. Mi bone komprenas tion de ŝia flanko. Ŝi ja tiom longe kutimiĝis esti la regantino ĉi tie. Sed tamen —

ROSMER
Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Ŝi kaj mi, — ni nenion kaŝas unu por la alia.

KROLL
Ĉu ŝi ankaŭ konfidis por vi, ke ŝi eniris en korespondadon kun la redaktoro de “La Lumturo”?

ROSMER
Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun ŝi donis al Ulrik Brendel.

KROLL
Vi do eltrovis tion. Kaj ĉu vi konsentas, ke ŝi tiel iniciatas rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu ĉiun semajnon provas ridindigi min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado?

ROSMER
Kara, tiun flankon de la afero ŝi certe ne pripensis. Kaj cetere ŝi libere agas, kiel ankaŭ mi.

KROLL
Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis. Ĉar kie vi staras, tie kompreneble ankaŭ fraŭlino West staras?

ROSMER
Ŝi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antaŭen.

KROLL
(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita viro!

ROSMER
Mi? Kiel vi havas tian penson?

KROLL
Ĉar mi ne kuraĝas — ne volas pensi la plej fian. Ne, ne; lasu min finparoli. — Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj ankaŭ mian estimon? Ĉu ne?

ROSMER
Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi.

KROLL
Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, — plena klarigo de via flanko. — Ĉu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon —?

ROSMER
Ekzamenadon?

KROLL
Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por vi memori. Vidu, — tio pri via apostateco, — nu via libereco, kiel vi nomas ĝin, — tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro vi mem devas klarigi por mi.

ROSMER
Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kaŝindan.

KROLL
Do diru al mi, — kio laŭ vi estis la vere profunda kialo por la memmortigo de Beate?

ROSMER
Ĉu vi dubas pri tio? Aŭ pli ĝuste, ĉu oni povas demandi pri kialoj por tio, kion malfeliĉa, malsana, nerespondeculino faras?

KROLL
Ĉu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj almenaŭ opiniis, ke tio eble ne estas certa.

ROSMER
Se la kuracistoj estus ŝin vidinta tia, kia mi vidis ŝin multajn fojojn, ili ne dubus.

KROLL
Ankaŭ mi ne dubis tiam.

ROSMER
Ho ne, bedaŭrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri ŝia senrega, sovaĝa pasio, — kiun ŝi postulis, ke mi reciproku. Ho la teruro kiun ŝi enigis en min! Kaj ankaŭ ŝiaj senkialaj ĉagrenigaj memriproĉoj la lastajn jarojn.

KROLL
Jes, kiam ŝi informiĝis, ke ŝi la tutan vivon restus seninfana.

ROSMER
Nu, pensu do mem —. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster ŝia kulpo —! Kaj ŝi estus respondeckapabla?

KROLL
Hm —. Ĉu vi memoras, ĉu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj temis pri la celo de geedzeco — laŭ nia moderna, progresa koncepto?

ROSMER
Mi memoras, ke fraŭlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Ĉar ŝi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi laŭte kaj kore, ke ni pro nenio kulpas. Estis ŝiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj, kiuj pelis ŝin sur la vojojn de deliro.

KROLL
Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la bedaŭrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon, por ke vi vivu feliĉe, — vivu libere kaj — laŭ via deziro.

ROSMER
(duone ekstaras de la seĝo) Kion vi aludas per tio?

KROLL
Aŭskultu min nun trankvile, Rosmer. Ĉar nun mi povas priparoli tion. En sia lasta vivojaro ŝi vizitis min du fojojn por plendi pri sia timo kaj sia malespero.

ROSMER
Pro la sama.

KROLL
Ne. La unuan fojon ŝi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj —

ROSMER
(vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en tio ĉi.

KROLL
Kial?

ROSMER
Jes, ĉar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraŭ luktis en dubo kun mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi pensas, ke eĉ ne Rebekka —

KROLL
Rebekka?

ROSMER
Nu ja, — fraŭlino West. Mi nomas ŝin tiel pro facileco.

KROLL
Mi rimarkis tion.

ROSMER
Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun ideon. Kaj kial ŝi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion ŝi neniam faris. Neniam eĉ ne per unu sola vorto.

KROLL
Kompatindulino, — ŝi petegis al mi, ke mi parolu.

ROSMER
Kaj kial vi ne faris?

KROLL
Ĉu mi tiam momenton povus dubi, ke ŝi estis mense malsana? Tia akuzo kontraŭ homo kiel vi! — Kaj ŝi revenis, — iom pli ol monaton poste. Tiam ŝi aspektis pli trankvile. Sed elirante ŝi diris: Ili povas nun baldaŭ atendi la blankan ĉevalon en Rosmersholm.

ROSMER
Nu, nu. La blanka ĉevalo, — ĝin ŝi ofte menciis.

KROLL
Kaj kiam mi provis deturni ŝin de tiuj malĝojaj pensoj, ŝi nur respondis: “Ne restas longa tempo por mi. Ĉar nun Johannes devas baldaŭ edzinigi Rebekka”.

ROSMER
(preskaŭ konsternita) Kion vi diras —! Mi edzinigi —!

KROLL
Okazis ĵaŭdon posttagmeze. — Sabaton vespere ŝi ĵetis sin de la ponteto kaj en la muelejan akvofalon.

ROSMER
Kaj vi, kiu ne avertis nin —!

KROLL
Vi ja mem scias kiom da fojoj ŝi aludis, ke baldaŭ ŝi devus morti.

ROSMER
Mi ja scias. Sed tamen; — vi estus devinta averti nin!

KROLL
Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue.

ROSMER
Sed kial vi ne poste —? Kial vi prisilentis tion?

KROLL
Por kio turmentadi kaj korŝiradi vin ankoraŭ pli? Mi ja konsideris ĉion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziaĵoj. — Ĝis hieraŭ vespere.

ROSMER
Do nun ne plu?

KROLL
Ĉu Beate ne vidis klare, kiam ŝi diris, ke vi estis forlasonta vian infanan kredon?

ROSMER
(fiksrigardas rekte antaŭen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la plej nekomprenebla en la mondo.

KROLL
Nekomprenebla aŭ ne, — tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi, Rosmer, — kiom da vero troviĝas en ŝia alia kulpigo? En la lasta, mi aludas.

ROSMER
Kulpigo? Ĉu tio estis kulpigo?

KROLL
Vi eble notis, kiel venis ŝiaj vortoj. Ŝi volis foriri, diris ŝi —. Kial? Nu?

ROSMER
Jes, por ke mi edzinigu Rebekka —.

KROLL
La vortoj ne ĝuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Ŝi diris: Ne restas por mi longa tempo. Ĉar nun Johannes devas baldaŭ edzinigi Rebekka.

ROSMER
(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll.

KROLL
Kaj jen? Kia via respondo?

ROSMER
(ĉiam silente sinrega) Al io tiel absurda —? La sola ĝusta respondo estus montri al la pordo.

KROLL
(ekstaras) Perfekte.

ROSMER
(starigas sin antaŭ lin) Aŭskultu. Jarlonge, — ekde kiam Beate forpasis, — Rebekka West kaj mi vivas solaj ĉi tie en Rosmersholm. Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraŭ ni. Sed neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendiĝis, ke Rebekka kaj mi vivas kune ĉi tie.

KROLL
Mi ne sciis antaŭ hieraŭ, ke estas apostato kaj — liberigita virino, kiuj havas tiun kunvivon.

ROSMER
Ah —! Vi do opinias, ke ne troviĝas puraj animoj en apostatoj kaj liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si mem kiel naturan bezonon!

KROLL
Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la kredo de la eklezio.

ROSMER
Kaj tion vi validigas ankaŭ por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter ŝi kaj mi —?

KROLL
Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas profunda fendego inter la libera penso kaj — hm.

ROSMER
Kaj kio —?

KROLL
— kaj la libera amo, ĉar vi nepre volas tion aŭdi.

ROSMER
(malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiaĵon al mi! Vi, kiu konas min ekde mia plej frua juneco.

KROLL
Ĝuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka —. Nu, tiu fraŭlino West, — ŝin ni ja vere ne sufiĉe konas. Mallonge, Rosmer, — mi ne malkaptas vin. Kaj vi mem, — vi devas savi vin en ĝusta tempo.

ROSMER
Savi min? Kiel —?

(Sinjorino Helseth enrigardas tra la pordo maldekstre.)

ROSMER
Kion vi volas?

SINJORINO HELSETH
Mi petus la fraŭlinon veni malsupren.

ROSMER
La fraŭlino ne estas ĉi-supre.

SINJORINO HELSETH
Nu? (ĉirkaŭrigardas) Strange. (Ŝi eliras.)

ROSMER
Vi diris —?

KROLL
Aŭdu nun. Kio ĉi tie okazis sekrete dum Beate vivis, — kaj kio daŭre okazas, — tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja vere malfeliĉa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpiĝo —

ROSMER
Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min.

KROLL
Ne interrompu min. Tion mi volas diri, — ke se tiu kuna vivo kun fraŭlino West daŭru, estas absolute necese, ke vi silentigu la ŝanĝon, — la bedaŭrindan apostatadon, — al kiu ŝi logis vin. Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas — en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio ĉi estas ja pure persona afero. Ne necesiĝas elkriadi tiaĵon super la tutan landon.

ROSMER
Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio.

KROLL
Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj ordo, — por respektinda estimo antaŭ ĉio alte tenata kaj sankciita de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampiĝis de Rosmersholm. Kaŭziĝos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian idealon.

ROSMER
Kara Kroll, — mi ne vidas la aferon tiel. Ŝajnas al mi, ke estas mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj ĝojo ĉi tie, kie la parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj.

KROLL
(rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la parencara vico forpasas. Lasu tian penson kuŝi nun. Ne estas konvena laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo.

ROSMER
Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la vivolukto, ankaŭ mi.

KROLL
Tiu vivolukto, — ĉu vi scias kia ĝi fariĝos por vi? Fariĝos lukto por vivo kaj morto kun ĉiuj viaj amikoj.

ROSMER
(silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi.

KROLL
Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne suspektas, kiel frakase la ŝtormo ruliĝos super vin.

(Sinjorino Helseth malfermetas la pordon maldekstre.)

SINJORINO HELSETH
Mi demandus de la fraŭlino —

ROSMER
Kio estas?

SINJORINO HELSETH
Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro.

ROSMER
Ĉu estas li, kiu vizitetis hieraŭ vespere?

SINJORINO HELSETH
Ne, estas tiu sinjoro Mortensgård.

ROSMER
Mortensgård!

KROLL
Aha! Al tio do! Al tio jam!

ROSMER
Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri?

SINJORINO HELSETH
La fraŭlino diris, ke mi demandu ĉu li povus suprenveni.

ROSMER
Diru al li, ke iu jam ĉeestas —

KROLL
(al sinjorino Helseth) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino.

(Sinjorino Helseth eliras.)

KROLL
(prenas sian ĉapelon) Mi cedas la kampon — ĝis plue. Sed la ĉefa batalo ankoraŭ ne luktiĝis.

ROSMER
Je mia vivo, Kroll, — mi havas nenion kune kun Mortensgård.

KROLL
Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari vin nedanĝera.

ROSMER
Ho, Kroll, — kiel profunde, — kiel abisme profunde vi nun staras!

KROLL
Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate!

ROSMER
Ĉu al tio vi revenas!

KROLL
Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laŭ via konscienco, — se vi daŭre tiaĵon havas.

(Peder Mortensgård envenas malrapide kaj silente tra la pordo maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa ruĝeta hararo kaj barbo.)

KROLL
(kun malama okulĵeto) Nu, “La Lumturo” do —. Ekbruligita en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi pri la direkto stiri.

MORTENSGÅRD
(malsovaĝe) “La Lumturo” ĉiam lumos por ĝvidi la rektoron hejmen.

KROLL
Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne faru falsan ateston kontraŭ nian proksimulo —

MORTENSGÅRD
La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj.

KROLL
Eĉ ne pri la sesa?

ROSMER
Kroll —!

MORTENSGÅRD
Se bezoniĝus, la pastoro do estus la plej proksima.

KROLL
(kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer estas la plej proksima viro en tiu rilato. — Bonan profiton, miaj sinjoroj!

(Li eliras kaj frapas la pordon post si.)

ROSMER
(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgård, kio kondukas vin ĉi tien al mi?

MORTENSGÅRD
Vere estis sinjorino West, kiun mi serĉis. Mi pensis, ke mi devas danki ŝin pro la bona letero, kiun mi ricevis de ŝi hieraŭ.

ROSMER
Mi scias, ke ŝi skribis al vi. Ĉu vi parolis kun ŝi?

MORTENSGÅRD
Iomete. (kun eta rideto) Mi aŭdas, ke la konceptoj iel ŝanĝiĝis ĉi tie en Rosmersholm.

ROSMER
Miaj konceptoj ŝanĝiĝis multe. Mi povas preskaŭ diri — en ĉio.

MORTENSGÅRD
Ŝi tion diris, la fraŭlino. Tial ŝi opiniis, ke mi devus supreniri por paroli kun la pastoro.

ROSMER
Pri kio, sinjoro Mortensgård?

MORTENSGÅRD
Ĉu mi rajtas rakonti en “La Lumturo”, ke vi adoptis aliajn ideojn, — kaj ke vi aliĝas al la ideoj pri libereco kaj progreso?

ROSMER
Bonvole. Mi eĉ petas vin rakonti tion.

MORTENSGÅRD
Do presiĝos morgaŭ matene. Estos granda kaj grava novaĵo, ke pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo ankaŭ en tiu senco.

ROSMER
Mi ne vere komprenas vin.

MORTENSGÅRD
Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo ĉiun fojon, kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton.

ROSMER
(iomete surprizata) Vi do ne scias —? Ĉu fraŭlino West ne rakontis al vi ankaŭ tion?

MORTENSGÅRD
Kion, sinjoro pastoro? Io urĝis por la fraŭlino. Ŝi diris, ke mi supreniru por aŭdi pli de vi mem.

ROSMER
Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al ĉiuj flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la eklezio. De hodiaŭ tiuj aferoj tute ne rilatas al mi.

MORTENSGÅRD
(rigardas lin konfuzite) Ne, — eĉ se la luno falis teren, mi ne fariĝus —! Eĉ la pastoro liberigas sin —!

ROSMER
Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo. Pri tio vi do povas informi en “La Lumturo” morgaŭ.

MORTENSGÅRD
Ankaŭ tio. Ne, kara pastoro —. Pardonu min, — sed tiun flankon de la afero ni ne devas tuŝi.

ROSMER
Ne tuŝi tion ĉi?

MORTENSGÅRD
Ne intertempe, mi pensas.

ROSMER
Sed mi ne komprenas —.

MORTENSGÅRD
Jes, vidu, sinjoro pastoro —. Vi ja ne estas tiel sperta pri la cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed ĉar vi nun aliĝis al la libereca movado, — kaj ĉar vi, — kiel diris fraŭlino West, — volas partopreni en la movado, — vi certe tion faras por esti kiel eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado.

ROSMER
Jes, tion mi ege bonvolas.

MORTENSGÅRD
Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkaŝe elpaŝos kun tio ĉi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn proprajn manojn surloke.

ROSMER
Vi opinias, ĉu?

MORTENSGÅRD
Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en ĉi tiu regiono. Kaj cetere, — el libereculoj ni havas sufiĉan nombron antaŭe, sinjoro pastoro. Mi dirus, — ni havas tro multajn tiajn ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, — ion, kion ĉiuj povas respekti. Jen kio mankas al ni tiel grave. Tial estas plej konsilinde, ke vi ne malkaŝu tiaĵon, kiu ne koncernas la publikon. Jen mia opinio.

ROSMER
Nu tiel. Vi do ne kuraĝas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian apostatadon?

MORTENSGÅRD
(agitas la kapon) Mi nevolonte kuraĝas, sinjoro pastoro. Lastatempe mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aŭ iun, kiuj atakas la ekleziajn aferojn.

ROSMER
Ĉu vi mem do lastatempe returnis al la kredo?

MORTENSGÅRD
Tio estas aparta afero.

ROSMER
Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin.

MORTENSGÅRD
Sinjoro pastoro, — vi devus memori, ke mi, — precipe mi, — ne havas plenan liberecon por agi.

ROSMER
Kio do ligas vin?

MORTENSGÅRD
Tio ligas min, ke mi estas stampita viro.

ROSMER
Ah, nu tiel.

MORTENSGÅRD
Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Ĉar estis ja vi unue, kiu stampis min.

ROSMER
Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon per pli indulgaj manoj.

MORTENSGÅRD
Tion pensas ankaŭ mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu fojon por ĉiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaŭ spertos tiun bruldoloron mem, sinjoro pastoro.

ROSMER
Mi?

MORTENSGÅRD
Jes. Ĉar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj “La Gubernia Gazeto” certe fariĝos iom sanga laŭdire. Povas okazi, ke ankaŭ vi fariĝos stampita viro.

ROSMER
Mi sentas min nevundebla en ĉiuj personaj rilatoj, sinjoro Mortensgård. Mia konduto ne estas pridubebla.

MORTENSGÅRD
(kun afableta rideto) Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro.

ROSMER
Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton.

MORTENSGÅRD
Eĉ se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris la mian?

ROSMER
Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Ĉu al io difinita?

MORTENSGÅRD
Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed tiu eblus fariĝi sufiĉe malagrabla, se malicaj kontraŭuloj informiĝus pri ĝi.

ROSMER
Vi bonvole sciigu, kio tio estus.

MORTENSGÅRD
Ĉu la pastoro ne povas mem diveni?

ROSMER
Ne, tute ne. Neniel.

MORTENSGÅRD
Nu ja, mi devas do malligi la sakon. — Mi havas en mia zorgo strangan leteron skribita ĉi tie en Rosmersholm.

ROSMER
La leteron de fraŭlino West, vi aludas? Ĉu ĝi estas tiom stranga?

MORTENSGÅRD
Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de ĉi tiu domo.

ROSMER
Ankaŭ de fraŭlino West?

MORTENSGÅRD
Ne, sinjoro pastoro.

ROSMER
Nu, de kiu do? De kiu?

MORTENSGÅRD
De karmemora sinjorino.

ROSMER
De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, ĉu?

MORTENSGÅRD
Jes, mi havas ĝin.

ROSMER
Kiam?

MORTENSGÅRD
Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti antaŭ jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga.

ROSMER
Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon.

MORTENSGÅRD
Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed ŝajnas al mi, ke oni ne povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero estas stranga, tio estas pro alia kaŭzo.

ROSMER
Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedaŭrinda edzino por skribi al vi?

MORTENSGÅRD
Mi havas la leteron hejme. Ŝi komencas proksimume tiel, ke ŝi vivas en timo kaj teruro. Ĉar ĉi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj tiuj homoj vivas nur por malutili al vi.

ROSMER
Mi?

MORTENSGÅRD
Jes, tiel ŝi skribas. Kaj jen la plej stranga. Ĉu mi tion menciu, sinjoro pastoro?

ROSMER
Jes certe! Ĉion. Senrezerve.

MORTENSGÅRD
La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Ŝi scias, skribas ŝi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista posteno. Kaj ŝi kore petas, ke mi ne venĝu min.

ROSMER
Kiel ŝi pensis, ke vi povus venĝi vin?

MORTENSGÅRD
Ŝi skribis en la letero, ke se mi aŭdus onidirojn, ke pekoj okazus en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiaĵojn, ĉar estas nur malicaj homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfeliĉa.

ROSMER
Ĉu tio estas en la letero?

MORTENSGÅRD
La pastoro povas mem legi ĝin je okazo.

ROSMER
Sed mi ne komprenas —! Kion ŝi do imagis, kion tiaj onidiroj aludus?

MORTENSGÅRD
Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino definitive neis — tiam. Kaj poste — hm —

ROSMER
Poste?

MORTENSGÅRD
Poste ŝi skribas, — kaj tio estas tre konfuza, — ke ŝi ne konas iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam fariĝis maljusteco kontraŭ ŝin. Kaj se onidiroj pri tiaĵoj disvastiĝus, ŝi petegas min ne tuŝi tion en “La Lumturo”.

ROSMER
Neniu nomo menciiĝas?

MORTENSGÅRD
Ne.

ROSMER
Kiu portis al vi tiun leteron?

MORTENSGÅRD
Mi promesis ne diri. Ĝi portiĝis al mi iun vesperon en krepusko.

ROSMER
Se vi estus tuj demandinta, vi informiĝus, ke mia bedaŭrinda, malfeliĉa edzino ne estis tute respondeckapabla.

MORTENSGÅRD
Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne ĝuste ricevis tiun impreson.

ROSMER
Ĉu ne? — Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza letero?

MORTENSGÅRD
Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer.

ROSMER
En mia vivo, vi aludas?

MORTENSGÅRD
Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro.

ROSMER
Vi do subtenas la kredon, ke estas io kaŝinda?

MORTENSGÅRD
Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene. Sed, kiel dirite, estu singardema post ĉi tiu tago. Se io onidirus kontraŭe al la antaŭjuĝoj, estu certa, ke la tuta libera spirita movado kulpiĝus pro ĝi. — Adiaŭ, pastoro Rosmer.

ROSMER
Adiaŭ.

MORTENSGÅRD
Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novaĵon en “La Lumturo”.

ROSMER
Presu ĉion.

MORTENSGÅRD
Mi presas ĉion, kion la publiko bezonas scii.

(Li salutas kaj eliras. Rosmer restas staranta apud la pordo, dum Mortensgård malsupreniras la ŝtuparon. Oni aŭdas la eksteran pordon fermiĝi.)

ROSMER
(ĉe la pordo, vokas mallaŭte) Rebekka! Re—. Hm. (laŭte) Sinjorino Helseth, ĉu fraŭlino West ne estas tie malsupre?

SINJORINO HELSETH
(aŭdiĝas malsupre en la antaŭĉambro) Ne, sinjoro pastoro, ĉi tie ŝi ne estas.

(La kurteno en la fono flankentiriĝas. Rebekka aperas en la pordaperturo.)

REBEKKA
Rosmer!

ROSMER
(turnas sin) Kio! Ĉu vi estis en mia dormoĉambro! Kara, kion vi tie faris?

REBEKKA
(iras al li) Mi ŝtelaŭskultis.

ROSMER
Tamen, Rebekka, kiel vi do povis!

REBEKKA
Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, — tion pri la matena robo —

ROSMER
Ah, vi do estis tie, kiam Kroll —?

REBEKKA
Jes. Mi volis scii, kio kaŝiĝis inside en li.

ROSMER
Mi ja estus rakontonta.

REBEKKA
Vi apenaŭ rakontus ĉion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj.

ROSMER
Vi ĉion aŭdis, ĉu?

REBEKKA
La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam Mortensgård venis.

ROSMER
Kaj ree supren —

REBEKKA
Ne lasu vin ĝeni, kara amiko.

ROSMER
Faru ĉion, kion vi mem trovas justa kaj ĝusta. Vi ja havas vian plenan liberecon. — Sed kion vi sekve diras, Rebekka —? Ho, ŝajnas al mi, ke neniam antaŭe mi bezonis vin tiel forte kiel nun.

REBEKKA
Ni ambaŭ ja antaŭsciis kio foje venus.

ROSMER
Ne, ne, — ne tio ĉi.

REBEKKA
Ne tio ĉi?

ROSMER
Mi ja pensis, ke frue aŭ malfrue nia bela amikeco estus ĵetmakulata kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiaĵon. Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, — mi ja havis kaŭzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris nian ligon. Estis danĝera sekreto.

REBEKKA
Ho, ĉu estas ĝeninda, la juĝo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem, ke ni estas senkulpaj.

ROSMER
Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis — eĉ ĝis ĉi tiu tago. Sed nun, — nun, Rebekka —

REBEKKA
Jes, kio nun?

ROSMER
Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate?

REBEKKA
(en ekscito) Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi ja nun liberiĝis de ŝi, kiu estas morta.

ROSMER
Depost mi sciiĝis pri tio ĉi, ŝi refariĝis terure vivanta.

REBEKKA
Ho ne, — vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas!

ROSMER
Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio ĉi. Kiel povis ŝi erarvojiĝi en tiun fatalan miskomprenon?

REBEKKA
Vi do ne mem komencas dubi, ke ŝi estis proksima al mensa malsano?

ROSMER
Nu do, — estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj cetere — se tiel estus —

REBEKKA
Se tiel estus? Jes, kio do?

ROSMER
Mi aludas, — kie ni serĉu la plej proksiman kaŭzon, ke ŝia malsana animo transiris al frenezeco?

REBEKKA
Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj!

ROSMER
Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon, eĉ se mi arde volus.

REBEKKA
Ho, sed povas esti danĝere — tiel konstante turniĝi ĉirkaŭ tio sola kaj peza.

ROSMER
(paŝadas maltrankvile kaj penseme ĉirkaŭe) Mi iel estus min malkaŝinta. Ŝi eble estas rimarkinta, kiel feliĉa mi sentiĝis depost vi venis al ni.

REBEKKA
Jes, sed, kara, se tiel tamen estus —!

ROSMER
Eblas, — ke ne eskapis ŝian atenton, ke ni legis la samajn librojn. Ke ni serĉis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi tute ne komprenas! Ĉar mi estis ja ĉiam zorgema por ŝirmi ŝin. Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni ŝin ekster tio nia. Aŭ ĉu ne, Rebekka?

REBEKKA
Jes, jes, vi faris.

ROSMER
Kaj ankaŭ vi. Kaj tamen —! Ho tio ĉi estas terure pripensi! Ŝi do pensadis, ŝi, — en sia malsana amo, — silentis kaj silentis, — observis nin, — rimarkis ĉion, kaj, — kaj misinterpretis ĉion.

REBEKKA
(premas la manojn) Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm.

ROSMER
Ho, imagu kiel ŝi suferis en silento! La malbonon, kiun ŝi kredis kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. — Ĉu ŝi neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron?

REBEKKA
(kvazaŭ ekscitita) Al mi! Ĉu vi kredas, ke mi tiaokaze restus ĉi tie tagon pli longe.

ROSMER
Ne, ne, mi komprenas. — Ho, la lukto, kiun ŝi luktis. Kaj luktis sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. — Kaj fine tiu emociiga — akuzanta venko — en la mueleja akvofalo.

(Li ĵetas sin en la seĝon ĉe la skribotablo, apogas la brakojn sur la tablon kaj kovras la vizaĝon per la manoj.)

REBEKKA
(singardeme proksimiĝas al li de malantaŭe) Aŭskultu nun, Rosmer. Se estus en via potenco revoki Beate — al vi — al Rosmersholm, — ĉu vi volus?

ROSMER
Ho, kion scias mi fari aŭ ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola, — kio estas nerevokebla.

REBEKKA
Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam estis komencinta. Vi estis vin tute liberiginta — al ĉiuj flankoj. Vi sentis vin ĝoja kaj liberanima —

ROSMER
Ho jes, — mi faris. — Sed jen venas tiu peza premo.

REBEKKA
(malantaŭ li kun la manoj sur la seĝodorso) Kiel rave estis, kiam ni sidis en la sidĉambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo, — en la vivo de la ĉiutago, — kiel vi esprimis vin. Vi volis iri kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la volojn por vi. Krei nobelajn homojn ĉirkaŭe, — en pli kaj pli vastaj rondoj. Nobelojn.

ROSMER
Ĝojajn nobelojn.

REBEKKA
Jes — ĝojajn.

ROSMER
Ĉar estas la ĝojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka.

REBEKKA
Ĉu vi ne kredas, — ke ankaŭ la sufero? La granda sufero?

ROSMER
Jes, — se oni povus trapasi ĝin. Trans ĝin. Supere trans ĝin.

REBEKKA
Tion vi devas.

ROSMER
(peze skuas la kapon) Trans tio ĉi mi neniam venos — tute. Ĉiam restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta tion, kio faras la vivon mirinde ĝuinda por vivi.

REBEKKA
(super la seĝodorso, pli mallaŭte) Al kio vi aludas, Rosmer?

ROSMER
(rigardas supren al ŝi) Al la trankvila, ĝoja senkulpeco.

REBEKKA
(paŝon malantaŭen) Jes. Senkulpeco. (mallonga paŭzo)

ROSMER
(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj antaŭenrigardante) Kaj kiel ŝi komprenis kombini. Kiel sisteme ŝi ĉion kunmetis. Unue ŝi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo —. Kiel povis ŝi ekpensi tion tiam? Sed ŝi ekhavis la ideon. Kaj ĝi kreskis al certeco. Kaj jen, — jes jen estis ja facile por ŝi akcepti ĉion imageblan. (streĉas sin en la seĝo kaj puŝas la manojn tra la hararo) Ho, ĉiuj tiuj frenezaj imagaĵoj! Neniam povas mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos ĵetante sin antaŭen memorigante pri la mortinto.

REBEKKA
Kiel la blanka ĉevalo en Rosmersholm.

ROSMER
Jes, tiel. Ĉasante antaŭen en la mallumo. En la silento.

REBEKKA
Kaj por tiu malbeata cerba ŝpino vi volas malkapti la vivantan vivon, kiun vi estis preta ĉirkaŭbraki.

ROSMER
Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto. Kiel mi do saviĝus el tio ĉi!

REBEKKA
(malantaŭ la seĝo) Kreante novajn rilatojn.

ROSMER
(ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn?

REBEKKA
Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi ĉi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj.

ROSMER
(ekstaras) Novaj rilatoj? (paŝas trans la plankon, haltas apud la pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Ĉu ne ankaŭ vi faris al vi jenan demandon, Rebekka?

REBEKKA
(spiras peze) Lasu min — scii — kiu ĝi estas.

ROSMER
Kia kredas vi ke nia rilato fariĝos post ĉi tiu tago?

REBEKKA
Mi pensas, ke nia amikeco eltenos — kio ajn kio venos.

ROSMER
Ne estas ĝuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin unu al la alia, — kio kunligas nin tiel intime, — nia komuna kredo pri pura kunvivado inter viro kaj virino —

REBEKKA
Jes, jes, — kio pri tio?

ROSMER
Mi pensas, ke tia rilato, — nome kia la nia, — ĉu ĝi ne konvenas al vivo en trankvila, feliĉa paco —?

REBEKKA
Kaj sekve!

ROSMER
Sed nun malfermiĝas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj animstatoj. Ĉar mi volas vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas min frapiĝi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de — de iu alia.

REBEKKA
Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer!

ROSMER
Sed ĉu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias, kiel mi povas liberiĝi de ĉiuj mordantaj memoroj, — de la tuta malgaja pasinteco?

REBEKKA
Nu!

ROSMER
Metante kontraŭ ĝin novan, vivantan realecon.

REBEKKA
(palpante la seĝodorson) Vivantan —? Kio estas — tio?

ROSMER
(pli proksime) Rebekka, — se mi nun demandus vin, — ĉu vi volas fariĝi mia dua edzino?

REBEKKA
(momenton muta, ekkrias en ĝojo) Via edzino! Via —! Mi!

ROSMER
Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kuŝu nun post la mortinto.

REBEKKA
Mi — en la loko de Beate —!

ROSMER
Kaj ŝi estos for el la sagao. Tute for. Por ĉiam kaj eterne.

REBEKKA
(mallaŭte kaj treme) Ĉu vi tion kredas, Rosmer?

ROSMER
Devas okazi! Devas! Mi ne povas, — mi ne volas trairi la vivon kun kadavro sur la dorso. Helpu min forĵeti ĝin, Rebekka? Kaj ni sufoku ĉiujn memorojn en libereco, en ĝojego, en pasio. Vi estu por mi la sola edzino, kiun mi iam havis.

REBEKKA
(sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam fariĝos via edzino.

ROSMER
Kio! Neniam! Ho, ĉu vi ne kredas, ke vi amus min? Ĉu ne jam estas ero da amo en nia amikeco!

REBEKKA
(kovras la orelojn kvazaŭ en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru tiaĵon!

ROSMER
(kaptas ŝian brakon) Jes, jes, — estas ĝermanta ebleco en nia rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Ĉu ne, Rebekka?

REBEKKA
(denove firme kaj sinrege) Aŭskultu nun. Mi al vi diras, — ke se vi daŭrigos, mi forlasos Rosmersholm.

ROSMER
Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas.

REBEKKA
Pli neeble estas, ke mi fariĝu via edzino. Neniam en ĉi mondo povos mi tio fariĝi.

ROSMER
(rigardas ŝin mire) Vi diras “povos”. Kaj tiel strange. Kial vi ne povos?

REBEKKA
(kaptas ambaŭ liajn manojn) Kara amiko, — pro vi mem kaj ankaŭ pro mi, — ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer.

(Ŝi iras al la pordo maldekstre.)

ROSMER
De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola — kial?

REBEKKA
(turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite.

ROSMER
Inter vi kaj mi?

REBEKKA
Jes.

ROSMER
Neniam fariĝos finite inter ni du. Neniam vi forvojaĝos de Rosmersholm.

REBEKKA
(kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte demandos min, — estos tamen finite.

ROSMER
Tamen finite? Kiel —?

REBEKKA
Jes, ĉar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias, Rosmer.

ROSMER
Rebekka —!

REBEKKA
(ĉe la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Ŝi eliras.)

ROSMER
(fiksrigardas kvazaŭ perdita al la fermita pordo, kaj diras al si mem) Kio — estas — jeno?

TRIA AKTO

(La sidĉambro en Rosmersholm. La fenestroj kaj la antaŭĉambra pordo estas malfermitaj. La antaŭtagmeza suno brilas ekstere.)

(Rebekka West, vestita kiel en la unua akto, staras apud la fenestro. Ŝi akvumas la plantojn kaj ordigas. Ŝia kroĉaĵo kuŝas sur la apogseĝo. Sinjorino Helseth paŝadas kun plumbroso en la mano malpolvante la meblojn.)

REBEKKA
(Post ioma paŭzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe supre hodiaŭ.

SINJORINO HELSETH
Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaŭ malsupren venos, mi opinias.

REBEKKA
Vi vidis lin, ĉu?

SINJORINO HELSETH
Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li paŝadis en la dormoĉambro finvestante sin.

REBEKKA
Mi demandas, ĉar hieraŭ li ne estis tute sanaspekta.

SINJORINO HELSETH
Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, ĉu ne estas io inter li kaj lia bofrato.

REBEKKA
Kio tio do estus, vi pensas?

SINJORINO HELSETH
Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgård, kiu incitis ilin unu al la alia.

REBEKKA
Eblas. — Ĉu vi scias ion pri tiu Mortensgård?

SINJORINO HELSETH
Ne ne. Kiel povas la fraŭlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas!

REBEKKA
Vi aludas ĉar li eldonas tiun fian gazeton?

SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas nur pro tio. — La fraŭlino certe aŭdis, ke li ricevis infanon kun edziniĝinta virino, de kiu la edzo estis forkurinta?

REBEKKA
Mi aŭdis tion onidire. Sed tio estis longe antaŭ ol mi alvenis.

SINJORINO HELSETH
Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj ŝi estus devinta havi pli bonan prudenton ol li. Edzinigi ŝin li ja ankaŭ volis. Sed tio ne permesiĝis. Kaj pro tio li ja akre suferis. — Sed poste tiu Mortensgård prosperis, li. Estas multaj, kiuj serĉas tiun viron.

REBEKKA
La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io okazas.

SINJORINO HELSETH
Ho, povus esti ankaŭ aliuloj ol tiuj malaltstataj —

REBEKKA
(ekrigardas ŝin kaŝe) Ĉu?

SINJORINO HELSETH
(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj, pri kiuj oni ne unue pensis tion, fraŭlino.

REBEKKA
(ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino Helseth. Ĉar vi ja ne povas scii tiaĵon tiel decide.

SINJORINO HELSETH
La fraŭlino opinias, ke mi ne povas scii, ĉu? Jes, certe mi povas. Ĉar, — se mi fine eldiru, — mi mem foje portis leteron al Mortensgård.

REBEKKA
(turnas sin) Ne, — ĉu vi!

SINJORINO HELSETH
Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis eĉ skribita ĉi tie en Rosmersholm.

REBEKKA
Vere, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH
Jes, je mia fido, ĝi estis. Kaj sur bela papero ĝi estis skribita. Kaj bela ruĝa sigelvakso estis metita ekstere.

REBEKKA
Kaj vi konfidiĝis porti ĝin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne estas malfacile diveni de kiu ĝi estis.

SINJORINO HELSETH
Nu?

REBEKKA
Kompreneble de sinjorino Rosmer en ŝia malsaneco —

SINJORINO HELSETH
Estas fraŭlino West, kiu tion diras, kaj ne mi.

REBEKKA
Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, — tion vi ne povas scii.

SINJORINO HELSETH
Hm, povus esti, ke mi tamen scias.

REBEKKA
Ĉu ŝi diris al vi, kion ŝi skribis?

SINJORINO HELSETH
Ne, ne ĝuste tiel. Sed kiam Mortensgård estis ĝin leginta, li komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis kio estis en ĝi.

REBEKKA
Kion vi kredas ke estis en ĝi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru al mi!

SINJORINO HELSETH
Ne, fraŭlino. Ne por ĉio en la mondo.

REBEKKA
Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj.

SINJORINO HELSETH
Dio gardu min por ion diri al vi pri tio, fraŭlino. Mi ne povas ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al la bedaŭrinda malsana sinjorino.

REBEKKA
Kiu kredigis tion al ŝi?

SINJORINO HELSETH
Malbonaj homoj, fraŭlino West. Malbonaj homoj.

REBEKKA
Malbonaj —?

SINJORINO HELSETH
Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj.

REBEKKA
Kaj ĉu vi divenas kiuj ili estis?

SINJORINO HELSETH
Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu mian buŝon. Tamen ĉirkaŭiras en la urbo iu sinjorino — hm!

REBEKKA
Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll.

SINJORINO HELSETH
Jes, ŝi estas io aparta, ŝi. Al mi ŝi ja ĉiam tenis sin altece. Kaj al vi ŝi neniam havis simpatian okulon.

REBEKKA
Ĉu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam ŝi skribis tiun leteron al Mortensgård?

SINJORINO HELSETH
Estas strange pri la prudento, fraŭlino. Tute freneza mi opinias, ke ŝi ne estis.

REBEKKA
Sed ŝi ja fariĝis freneza, kiam ŝi sciiĝis, ke ŝi ne povis naski infanojn. Estis tiam ke la malsano erupciis.

SINJORINO HELSETH
Jes tio frapis ŝin tre forte, la bedaŭrinda sinjorino.

REBEKKA
(prenas la kroĉaĵon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, — ĉu ne ankaŭ vi opinias, ke tio funde estis bona por la pastro, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH
Kio, fraŭlino.

REBEKKA
Ke ne venis infanoj. Ĉu?

SINJORINO HELSETH
Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri.

REBEKKA
Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne konvenas aŭskultadi infankriadon.

SINJORINO HELSETH
Infanetoj ne krias en Rosmersholm, fraŭlino.

REBEKKA
(rigardas ŝin) Ili ne krias, ĉu?

SINJORINO HELSETH
Ne. En ĉi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj memoras.

REBEKKA
Vere strange.

SINJORINO HELSETH
Jes, ĉu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas alia stranga afero. Kiam ili fariĝas pli grandaj, ili neniam ridas. Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas.

REBEKKA
Estus vere strange —

SINJORINO HELSETH
Ĉu la fraŭlino unu solan fojon vidis aŭ aŭdis la pastoron ridi?

REBEKKA
Ne, — kiam mi pripensas, mi preskaŭ samopinias, ke vi pravas. Sed ŝajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en ĉi tiu distrikto.

SINJORINO HELSETH
Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, laŭdire. Kaj eble disvastiĝis kvazaŭ iu infekto, ankaŭ tio, mi opinias.

REBEKKA
Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH
Ho, la fraŭlino ne moku min —. (aŭskultas) Tŝ, tŝ, — la pastoro malsuprenvenas. Li ne ŝatas vidi la balailon ĉi tie. (Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)

(Johannes Rosmer, kun bastono kaj ĉapelo en la mano, venas de la antaŭĉambro.)

ROSMER
Bonan matenon, Rebekka.

REBEKKA
Bonan matenon, kara. (iom poste; kroĉas) Vi eliros, ĉu?

ROSMER
Jes.

REBEKKA
La vetero estas ja bela.

ROSMER
Vi ne venis al mi ĉi-matene.

REBEKKA
Ne, — mi ne faris. Ne hodiaŭ.

ROSMER
Ĉu ankaŭ poste vi ne faros?

REBEKKA
Ho, mi ankoraŭ ne scias.

ROSMER
Ĉu estas io poŝte por mi?

REBEKKA
“La Gubernia Gazeto” venis.

ROSMER
“La Gubernia Gazeto” —!

REBEKKA
Ĝi kuŝas tie sur la tablo.

ROSMER
(metas ĉapelon kaj bastonon flanken) Ĉu estas io —?

REBEKKA
Jes.

ROSMER
Kaj vi ne sendis ĝin supren —

REBEKKA
Vi sufiĉe frue legos ĝin.

ROSMER
Nu tiel. (prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo) — Ĉu! — — “ne povas sufiĉe averti kontraŭ senkarakteraj dizertuloj” —. (rigardas ŝin) Ili nomas min dizertulo, Rebekka.

REBEKKA
Ili ne mencias nomon.

ROSMER
Estas ja la sama. (legas pluen) “kaŝitaj perfiduloj kontraŭ la bona tasko” —. — “Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantaĝa kaj plej profita momento venis”. “Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj antaŭuloj” —. — “dum atendo ke la potenculoj de la momento ne forgesas konvenan rekompencon”. (metas la gazeton sur la tablon) Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne ekzistas vera vorto, — ili tamen skribas.

REBEKKA
Estas ankoraŭ pli.

ROSMER
(denove prenas la gazeton) — “pardonon pro nesperta juĝpovo” —. — “korupta influo, — eble ankaŭ etendita al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aŭ plendo” —. (rigardas ŝin) Kion tio aludas?

REBEKKA
Ili celas min, komprenu.

ROSMER
(formetas la gazeton) Rebekka, — tio ĉi estas konduto de malhonestuloj.

REBEKKA
Jes, ŝajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriproĉi Mortensgård.

ROSMER
(paŝadas sur la planko) Savo estas necesa. Ĉio bona en la homo pereas, se tio ĉi permesiĝas daŭri. Sed ĝi ne faru! Ho, kiom ĝoja, — kiom ĝoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en tiu suspektinda abomeneco.

REBEKKA
(ekstaras) Jes, ĉu ne? En tio ĉi vi povas vivi por io granda kaj glora.

ROSMER
Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, — en amo, Rebekka.

REBEKKA
Jes, metu ĉiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos.

ROSMER
Ŝajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia feliĉego estus vivi la vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Ĉiuj okuloj rigardante la saman celon. Ĉiuj voloj, ĉiuj animoj progresantaj, — supren, — ĉiu laŭ sia propra naturdonita vojo. Feliĉo por ĉiuj, — kreita per ĉiuj. (ekrigardas eksteren, skuiĝas kaj diras peze) Ah! Ne per mi.

REBEKKA
Ne —? Ne per vi?

ROSMER
Eĉ ne por mi.

REBEKKA
Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin.

ROSMER
Feliĉo, — kara Rebekka, — feliĉo estas unue la trankvila, ĝoja, sekura sento de senkulpeco.

REBEKKA
(rigardas antaŭen) Jes, tio pri kulpo —.

ROSMER
Ho, pri tio vi ne povas juĝi. Sed mi —

REBEKKA
Neniel vi!

ROSMER
(montras tra la fenestro) La akvofalo.

REBEKKA
Ho Rosmer —!

(Sinjorino Helseth enrigardas tra la pordo dekstre.)

SINJORINO HELSETH
Fraŭlino!

REBEKKA
Poste, poste. Ne nun.

SINJORINO HELSETH
Nur unu vorto, fraŭlino.

(Rebekka iras al la pordo. Sinjorino Helseth diras ion al ŝi. Momenton ili parolas flustre kune. Sinjorino Helseth kapsignas kaj eliras.)

ROSMER
(maltrankvila) Ĉu estis io por mi?

REBEKKA
Ne, nur dommastrinaj aferoj. — Nun vi devus eliri en la freŝan aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus.

ROSMER
(prenas la ĉapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune.

REBEKKA
Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forĵetu tiujn pezajn pensojn. Promesu al mi.

ROSMER
Tiujn mi neniam povos forĵeti de mi, — mi timas.

REBEKKA
Ho, ĉu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte —!

ROSMER
Bedaŭrinde, — ĝi ne estas senbaza. Mi kuŝis pensadante la tutan nokton. Beate eble tamen ĝuste vidis.

REBEKKA
Kiel do?

ROSMER
Ĝuste vidis, kiam ŝi kredis, ke mi amas vin, Rebekka.

REBEKKA
Ĝuste vidis en tio?

ROSMER
(metas la ĉapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, — ĉu ni du la tutan tempon ruzis nin mem — kiam ni nomis nian rilaton amikecon.

REBEKKA
Ĉu vi aludas, ke ĝi same ĝuste povus nomiĝi —?

ROSMER
— amo. Jes, mi pensas tion. Eĉ dum kiam Beate vivis, estis vi, al kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis ĉe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, ĝojan, senavidan feliĉon. Kiam ni vere pripensas, Rebekka, — nia kuna vivo komencis kiel dolĉa, sekreta infana enamiĝo. Sen postuloj kaj sen revoj. Ĉu ne ankaŭ vi sentis tiel? Diru!

REBEKKA
(luktas kun si mem) Ho, — mi ne scias kion respondi.

ROSMER
Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, — nia rilato estis spirita geedzeco — eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi ne rajtis, — ne rajtis pro Beate.

REBEKKA
Ne rajtis vivi feliĉe? Ĉu vi tion kredas, Rosmer?

ROSMER
Ŝi rigardis nian rilaton per la okuloj de ŝia amo. Juĝis nian rilaton laŭ la speco de ŝia amo. Kompreneble. Beate ne povis juĝi alimaniere ol ŝi faris.

REBEKKA
Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate?

ROSMER
Pro amo al mi, — siamaniere, — ŝi ĵetis sin en la akvofalon. Tiu fakto staras firma, Rebekka. El ĝi mi neniam liberiĝos.

REBEKKA
Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis vian vivon!

ROSMER
(skuas la kapon) Ĝi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, kion mi nun scias.

REBEKKA
Kial ne de vi?

ROSMER
Ĉar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo.

REBEKKA
(ekdire) Ho tiu hereda dubo, — hereda timo, — heredaj skrupuloj. Ili parolas ĉi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj, blankaj ĉevaloj. Ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas io tia.

ROSMER
Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu gajnu daŭran venkon, — tiu estu antaŭen portata de ĝoja kaj senkulpa homo.

REBEKKA
Ĉu la ĝojo por vi do estas tute ne malhavebla, Rosmer?

ROSMER
La ĝojo? Jes, kara, — ĝi estas.

REBEKKA
Por vi, kiu neniam povas ridi?

ROSMER
Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti ĝoja.

REBEKKA
Nun vi promenadu, kara. Longe, — tre longe. Ĉu vi aŭdas? — Jen via ĉapelo. Kaj jen via bastono.

ROSMER
(prenas ambaŭ) Dankon. Kaj vi akompanos?

REBEKKA
Ne, ne, mi ne povas nun.

ROSMER
Nu ja. Vi tamen estas kun mi.

(Li eliras tra la antaŭĉambro. Iom poste Rebekka ekrigardas de malantaŭ la malfermita pordo. Poste ŝi iras al la pordo dekstre.)

REBEKKA
(malfermas kaj diras duonlaŭte) Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi povas enlasi lin. (Ŝi iras al la fenestro.)

(Mallonge poste rektoro Kroll envenas de dekstre. Li salutas silente kaj formale kaj tenas la ĉapelon en la mano.)

KROLL
Li do eliris?

REBEKKA
Jes.

KROLL
Ĉu li kutimas promeni longe?

REBEKKA
Ho jes. Sed hodiaŭ mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin —

KROLL
Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope.

REBEKKA
Do urĝas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro.

(Ŝi eksidas en la apogseĝon ĉe la fenestro. Rektoro Kroll eksidas sur seĝon apud ŝi.)

KROLL
Fraŭlino West, — vi apenaŭ povas percepti, kiom profunde kaj dolore tuŝas mian koron — tiu ŝanĝo, kiu okazis en Johannes Rosmer.

REBEKKA
Ni estis pretaj, ke tiaĵo okazus — en la komenco.

KROLL
Nur en la komenco?

REBEKKA
Rosmer havis la certan esperon, ke frue aŭ malfrue vi irus kun li.

KROLL
Mi!

REBEKKA
Kaj vi kaj ĉiuj liaj aliaj amikoj.

KROLL
Jen vidu! Tiel malforta estas lia juĝkapablo, kiam temas pri homoj kaj rilatoj en la vivo.

REBEKKA
Cetere, — kiam li nun sentas devige liberigi sin al ĉiuj flankoj —

KROLL
Jes, sed vidu, — estas ĝuste tio, kion mi ne kredas.

REBEKKA
Kion vi do kredas?

KROLL
Mi kredas, ke estas vi, kiu staras malantaŭ ĉio.

REBEKKA
Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll.

KROLL
Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas fortan dubon, — ege fortan dubon, mi diras, — kiam mi pripensas kaj analizas vian tutan konduton ekde via alveno ĉi tien.

REBEKKA
(rigardas lin) Ŝvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus.

KROLL
(mallaŭte) Kiun viron vi ne povus sorĉi, — kiam vi celus?

REBEKKA
Ĉu mi celis —!

KROLL
Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis aranĝi por vi eniron en Rosmersholm. Fikse lokigi vin ĉi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi vidas.

REBEKKA
Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokiĝi ĉi tien.

KROLL
Jes, kiam vi estis ankaŭ ŝin sorĉinta. Aŭ ĉu povas nomiĝi amikeco, kion ŝi sentis por vi? Ĝi ŝanĝiĝis al diigo, — al adoro. Ĝi ekscesiĝis al, — kion nomi ĝin? — al ia desperata enamiĝo. Jes, tiu estas la ĝusta vorto.

REBEKKA
Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita.

KROLL
Certe ne. Sed des pli danĝera vi fariĝas por la homoj, kiujn vi volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laŭ difinita planado, — ĝuste ĉar vi portas fridan koron.

REBEKKA
Fridan? Ĉu vi certas?

KROLL
Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi ĉi tie jaron post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, — vi atingis, kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfeliĉa.

REBEKKA
Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfeliĉa.

KROLL
Mi, ĉu!

REBEKKA
Jes, kiam vi puŝis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura fino de Beate.

KROLL
Nu, tio do tuŝis lin tiel profunde?

REBEKKA
Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia —

KROLL
Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti ĉiujn skrupulojn. — Sed jen tiel do estas! Ho jes, — funde mi ja tion sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj ĉi tie el la portretoj rigardas nin, — li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis kiel heredaĵo de generacio al generacio.

REBEKKA
(rigardas penseme antaŭen) Johannes Rosmer havas profundajn radikojn en la parencaro. Certe kaj vere.

KROLL
Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondiĉoj estas ja grandege malsimilaj al la liaj.

REBEKKA
Al kiaj kondiĉoj vi aludas?

KROLL
Mi pensas pri la kondiĉoj en la komenco. En la origino, — fraŭlino West.

REBEKKA
Nu tiel. Jes, vere — mi venis el tre malriĉaj kondiĉoj. Sed tamen —

KROLL
Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la moralaj kondiĉoj.

REBEKKA
Kondiĉoj —? Por kio?

KROLL
Ke vi entute koncipiĝis

REBEKKA
Kion vi jen do diras!

KROLL
Mi tion diras nur, ĉar ĝi klarigas vian tutan konduton.

REBEKKA
Tion mi ne komprenas. Mi volas ĉion scii!

KROLL
Mi vere opiniis, ke vi jam ĉion scias. Alie estus strange, ke vi lasis vin adopti de doktoro West —

REBEKKA
(ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas.

KROLL
— ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik.

REBEKKA
(paŝas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro.

KROLL
La okupo de via patrino devis ja ofte meti ŝin en rilaton kun la distrikta kuracisto.

REBEKKA
Vi pravas.

KROLL
Kaj li prenas vin al si, — tuj kiam via patrino mortis. Li traktas vin severe. Sed tamen vi restas ĉe li. Vi scias, ke li postlasos al vi eĉ ne ŝilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi persistas ĉe li. Indulgas lin. Vartas lin eĉ al la fino.

REBEKKA
(ĉe la pordo, rigardas lin moke) Kaj ĉar mi ĉion tion faris, — tion vi klarigas per kredo, ke estis io malĉasta, — io krima en mia ekesto!

KROLL
Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino.

REBEKKA
(impete) Sed ne troviĝas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi povas pruvi! Ĉar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi naskiĝis.

KROLL
Pardonu, — fraŭlino. Li alvenis la jaron antaŭe. Tion mi esploris.

REBEKKA
Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras!

KROLL
Vi diris antaŭhieraŭ, ke vi havas dudek naŭ jarojn. Estas en la trideka.

REBEKKA
Ĉu? Ĉu mi diris?

KROLL
Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli —

REBEKKA
Haltu! Ne helpas kalkuli. Ĉar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi estas unu jaron pli aĝa ol mi ŝajnigas.

KROLL
(ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis?

REBEKKA
Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, ŝajnis al mi, — senedza kia mi estis, — ke mi fariĝis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu jaro.

KROLL
Vi? Liberigita virino. Ĉu vi havas antaŭjuĝojn rilate al geedziĝa aĝo?

REBEKKA
Jes, estis ege stulte, — kaj ankaŭ ridinde. Sed ĉiam alpendiĝas io aŭ alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj.

KROLL
Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti ĝusta. Ĉar doktoro West faris rapidan viziton tie la jaron antaŭ ol li dungiĝis.

REBEKKA
(ekkrias) Ne estas vero!

KROLL
Ĉu ne vero?

REBEKKA
Ne. Ĉar tion patrino neniam menciis.

KROLL
Ĉu ŝi ne faris?

REBEKKA
Ne, neniam. Kaj ankaŭ ne doktoro West. Neniam per sola vorto.

KROLL
Ĉu ne estus, ĉar ili ambaŭ havis kaŭzojn por transsalti jaron? Kiel vi faris, fraŭlino West. Estas eble karakterizaĵo en la parencaro.

REBEKKA
(paŝadas ĉirkaŭe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio ĉi estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo —!

KROLL
(ekstaras) Sed kara, — kial je Dio vi ekscitiĝas? Vi vere konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu —!

REBEKKA
Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn.

KROLL
Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, — tiel forte reagas.

REBEKKA
(regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti traktata kiel nelegitima naskiĝinto.

KROLL
Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon — ĝis plue. Sed vi do konservis iun — antaŭjuĝon ankaŭ je tiu punkto.

REBEKKA
Jes, eble mi do faris.

KROLL
Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciiĝis pri esploro en diversaj regionoj, — esploroj, kiuj aspekte renversas grandan parton de tio ĉe ni ĝis nun nerenversebla kaj neatakebla. Sed ĉio tio restas nur scio en vi, fraŭlino West. Nur scio. Ĝi ne eniris vian sangon.

REBEKKA
(dubeme) Eble vi pravas.

KROLL
Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara frenezaĵo, — tiel ĵeti sin ĝuste en la pereon, kiam li volas malkaŝe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, — li kun tiu timemo en la animo! Imagu lin elpelita, — persekutata de la rondo al kiu li ĝis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por kontraŭstari tion.

REBEKKA
Li devas kontraŭstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin.

KROLL
Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, — aŭ estas almenaŭ klarigebla kiel nura pasinta, eĉ se bedaŭrinda, eraro. Sed — unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa.

REBEKKA
Kaj kiu estas ĝi?

KROLL
Vi devas konvinki lin leĝigi la rilaton, fraŭlino West.

REBEKKA
La rilaton al mi?

KROLL
Jes. Vi devas konvinki lin tiel.

REBEKKA
Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato bezonas — esti leĝiĝinta, kiel vi diras?

KROLL
Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi opinias esti observinta, ke tie kie estas plej facile rompi ĉiujn tielnomatajn antaŭjuĝojn, estas en — hm —

REBEKKA
— en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas?

KROLL
Jes, — sincere dirite, — tion mi opinias.

REBEKKA
(paŝadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus dirinta, — ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll.

KROLL
Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange.

REBEKKA
Ĉu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. — Ah, — jen li venas.

KROLL
Jam nun! Mi do foriros.

REBEKKA
(al li) Ne, — restu. Ĉar nun vi ion aŭdos.

KROLL
Ne nun. Ŝajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin.

REBEKKA
Mi petas, — restu. Faru. Aŭ vi pentos poste. Estas la lasta fojo, ke mi petas al vi pri io.

KROLL
(rigardas ŝin surprize kaj demetas la ĉapelon) Nu do, fraŭlino West. Tiel do estu.

(Silente dum momento. Johannes Rosmer envenas de la antaŭĉambro.)

ROSMER
(vidas la rektoron, haltas ĉe la pordo) Ĉu! — Vi ĉi tie!

REBEKKA
Li preferus ne renkonti vin, kara.

KROLL
(aŭtomate) Kara!

REBEKKA
Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi — ni amike parolas unu al la alia. La rilato inter ni kondukis al tio.

KROLL
Ĉu tio estas, kion vi promesis, ke mi aŭdu?

REBEKKA
Kaj tion — kaj ion pli.

ROSMER
(proksimas) Kion celas la vizito hodiaŭ?

KROLL
Mi volis ankoraŭfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen.

ROSMER
(montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita tie?

KROLL
Mi ne skribis tion.

ROSMER
Ĉu vi faris elpaŝon por reteni tion?

KROLL
Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere ĝi ne estis en mia povo.

REBEKKA
(ŝiras la gazeton en pecojn, kunĉifas ilin kaj ĵetas ilin malantaŭ la fornon.) Jen. Nun ĝi estas el la vido. Kaj ke ĝi ankaŭ estu el la animo. Ĉar ne venos pli el tiaĵo, Rosmer.

KROLL
Ho, se vi tion povus tiel ordigi.

REBEKKA
Venu, kaj ni eksidu karaj. Ĉiuj tri. Kaj mi diros ĉion.

ROSMER
(eksidas aŭtomate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo —. Kio estas?

REBEKKA
La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankaŭ vi, rektoro.

(Rektoro Kroll prenas lokon en la sofo.)

ROSMER
Decido, vi diras? Kiu decido?

REBEKKA
Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu vian ĝojan senkulpecon, kara amiko.

ROSMER
Sed kion tio signifas!

REBEKKA
Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezoniĝas.

ROSMER
Nu!

REBEKKA
Kiam mi venis ĉi tien el Finnmark — kune kun doktoro West, — ŝajnis al mi, ke kvazaŭ malfermiĝis por mi nova, granda, vasta mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el ĉio. Ĉiujn scietojn miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenaŭ aŭdeble) Kaj jen —

KROLL
Kaj jen?

ROSMER
Sed, Rebekka, — tion ĉi mi ja scias.

REBEKKA
(fortigas sin) Jes, ja, — vi pravas. Vi scias sufiĉe pri tio.

KROLL
(rigardas ŝin fikse) Eble mi foriru.

REBEKKA
Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja tio, vidu, — ke mi volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni en la novaj ideoj. — Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi ankoraŭ estis knabo. Ŝajnis al mi, ke mi povus denove revivigi tion.

ROSMER
Ĉu vi venis ĉi tien kun kaŝa intenco —?

REBEKKA
Mi deziris, ke ni du iru kune antaŭen en libereco. Ĉiam antaŭen. Ĉiam plu antaŭen. — Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro inter vi kaj la tuta, plena liberiĝo.

ROSMER
Kiun muron vi aludas?

REBEKKA
Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara sunbrilo. Kaj vi malfortiĝadis kaj defaladis ĉi tie en la sombro de tia geedzeco.

ROSMER
Neniam antaŭe vi parolis al mi pri mia geedzeco tiamaniere.

REBEKKA
Ne, mi ne kuraĝis, ĉar tiaokaze mi estus vin timiginta.

KROLL
(kapsignas al Rosmer) Ĉu vi aŭdas tion?

REBEKKA
(daŭrigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. Kaj jen mi agis.

ROSMER
Al kiuj agoj vi aludas?

KROLL
Ĉu per tio vi volas diri, ke —!

REBEKKA
Nu, Rosmer, —. (ekstaras) Restu sidanta ankaŭ vi, rektoro Kroll. Sed nun mi malkaŝigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis mi, kiu logis —, kiu kaŭzis, ke Beate logiĝis sur la vojojn de deliro —

ROSMER
(eksaltas) Rebekka!

KROLL
(ekstaras de la sofo) — sur la vojojn de deliro!

REBEKKA
Sur la vojojn, — kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaŭ scias.

ROSMER
(kvazaŭ paralizita) Sed mi ne komprenas —. Kion ŝi estas diranta? Mi komprenas eĉ ne vorton —!

KROLL
Ho jes. Mi komencas kompreni.

ROSMER
Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al ŝi? Estas ja nenio. Tute nenio!

REBEKKA
Ŝi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antaŭjuĝoj.

ROSMER
Jes, sed tion mi ja ne tiam faris.

REBEKKA
Mi sciis, ke vi baldaŭ farus.

KROLL
(kapklinas al Rosmer) Aha!

ROSMER
Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaŭ la reston.

REBEKKA
Iom poste — mi petegis al ŝi permeson foriri de Rosmersholm.

ROSMER
Kial vi volis foriri — tiam?

REBEKKA
Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al ŝi, ke estus la pli bona por ni ĉiuj — se mi malaperus entempe. Mi komprenigis al ŝi, ke se mi restus pli longe, — povus, — povus okazi, — kio ajn.

ROSMER
Tio do estas, kion vi diris kaj faris.

REBEKKA
Jes, Rosmer.

ROSMER
Estas tio, kion vi nomis agi.

REBEKKA
(kun rompita voĉo) Mi nomis ĝin tiel, jes.

ROSMER
(iom poste) Ĉu vi nun konfesis ĉion, Rebekka?

REBEKKA
Jes.

KROLL
Ne ĉion.

REBEKKA
(rigardas lin timigite) Kio plia estus?

KROLL
Ĉu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, — ne nur ke estis pli bone, — sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus aliloken — plej eble frue? — Nu?

REBEKKA
(malrapide kaj malklare) Eble mi ankaŭ diris tion.

ROSMER
(falas en la apogseĝon apud la fenestro) Kaj tiu araneaĵo el mensogo kaj trompo ŝi, — la malfeliĉa malsanulino, kredadis! Kredis plene kaj fide! Tiel neŝanceleble! (rigardas al Rebekka) Kaj neniam ŝi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, — mi vidas en vi, — tion vi malkonsilis al ŝi!

REBEKKA
Ŝi estis ja enkapiginta, ke ŝi, — kia edzino seninfana, ne rajtis esti ĉi tie. Kaj ŝi imagis, ke estas ŝia devo al vi cedi la lokon.

ROSMER
Kaj vi, — vi faris nenion por tiri ŝin el tiu imagaĵo?

REBEKKA
Ne.

KROLL
Vi plifortigis ĝin, ĉu? Respondu! Ĉu vi ne faris?

REBEKKA
Ŝi eble komprenis min tiel, mi pensas.

ROSMER
Nu ja, — kaj por via volo ŝi klinis sin en ĉiuj aferoj. Kaj ŝi cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis — kiel povis vi daŭrigi tiun teruran ludon!

REBEKKA
Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer.

KROLL
(severe kaj aŭtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton!

REBEKKA
(impete) Sed ĉu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Ĉe ĉiu paŝo, kiun mi kuraĝis fari antaŭen, estis kvazaŭ io kriis en mia interno: Nun ne pluen! Eĉ ne paŝon pluen! — Kaj tamen mi ne povis ĉesi. Mi devis provi iometon ankoraŭ. Nur iometon. Kaj iomete pli — kaj ĉiam iomete pli. Kaj fine okazis. — Estas tiel, ke tiaĵo okazas. (mallonga paŭzo)

ROSMER
(al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por vi? Post tio ĉi?

REBEKKA
Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas.

KROLL
Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas?

REBEKKA
(malvarme, repuŝante) Pardonu, sinjoro rektoro, — tio estas afero, kiu ne rilatas al aliuloj. Ĝin mi prizorgos mem.

KROLL
(al Rosmer) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, — tiuj, kiuj forpasis, — nun ili estus vidantaj!

ROSMER
Vi iros al la urbo, ĉu?

KROLL
(prenas sian ĉapelon) Jes. Plej eble frue.

ROSMER
(ankaŭ li prenas sian ĉapelon) Mi do akompanos vin.

KROLL
Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj.

ROSMER
Venu do, Kroll! Venu do!

(Ambaŭ eliras tra la antaŭĉambro sen rigardi al Rebekka. Iom poste Rebekka iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter la floroj.)

REBEKKA
(parolas duonlaŭte al si mem) Ne trans la ponton, eĉ ne hodiaŭ. Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilŝnuron)

(Post iom sinjorino Helseth envenas de dekstre.)

SINJORINO HELSETH
Kio estas, fraŭlino?

REBEKKA
Sinjorino Helseth, bonvolu serĉi mian valizon de la subtegmento.

SINJORINO HELSETH
La valizon?

REBEKKA
Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias.

SINJORINO HELSETH
Nu ja. Sed Dio gardu min, — ĉu la fraŭlino volas vojaĝi?

REBEKKA
Jes, — nun mi volas vojaĝi, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH
Kaj tiel subite kaj tuje!

REBEKKA
Tuj kiam mi pakis.

SINJORINO HELSETH
Nun mi neniam aŭdis tiaĵon! Sed la fraŭlino certe revenos, mi scias?

REBEKKA
Mi neniam plu revenos.

SINJORINO HELSETH
Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos ĉi tie en Rosmersholm, kiam fraŭlino West ne plu ĉeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por la pastoro.

REBEKKA
Jes, sed hodiaŭ mi timiĝis, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH
Timiĝis! Jeĉjo, pro kio?

REBEKKA
Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj ĉevaloj.

SINJORINO HELSETH
De blankaj ĉevaloj! Meze en taglumo!

REBEKKA
Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, — la blankaj ĉevaloj en Rosmersholm. (ŝanĝas temon) Nu, — do pri la valizo, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH
Jes ja. La valizo.

(Ambaŭ eliras dekstre.)

KVARA AKTO

(La sidĉambro en Rosmersholm. Estas malfrua vespero. Lampo kun ŝirmilo super lumas sur la tablo. Rebekka West staras apud la tablo pakante kelkajn aĵetojn en valizon. Ŝiaj mantelo, ĉapelo kaj la blanka kroĉaĵo pendas super la dorso de la sofo. Sinjorino Helseth envenas de dekstre.)

SINJORINO HELSETH
(parolas mallaŭte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun ĉiuj aĵoj estas portitaj elen, fraŭlino. Ili staras en la kuireja koridoro.

REBEKKA
Bone. La veturigisto estas mendita, ĉu?

SINJORINO HELSETH
Jes. Li demandas, kiam li estu ĉi tie kun la ĉaro.

REBEKKA
Mi opinias, ke ĉirkaŭ la dekunua horo. La vaporŝipo foriros je noktomezo.

SINJORINO HELSETH
(iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen ĝis tiam?

REBEKKA
Mi tamen forvojaĝos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan leteron. Diru tion.

SINJORINO HELSETH
Jes, povas esti bone skribi. Sed bedaŭrinda fraŭlino, — mi tamen opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankoraŭfoje.

REBEKKA
Eble tio. Aŭ eble tamen ne.

SINJORINO HELSETH
Ne, — imagu ke mi travivu tion ĉi, — tion mi neniam imagis!

REBEKKA
Kion vi do imagis, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH
Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio ĉi.

REBEKKA
Pli fidinda?

SINJORINO HELSETH
Jes tion mi efektive diras.

REBEKKA
Sed, kara, kion vi per tio aludas?

SINJORINO HELSETH
Mi pensas, kiel vere kaj ĝuste estas, fraŭlino. Li ne liberigus sin el tio en tia maniero, ne.

REBEKKA
(rigardas ŝin) Aŭskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste kaj sincere, — kial, pensas vi, ke mi forvojaĝos?

SINJORINO HELSETH
Je Dio, certe estas necese, fraŭlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, ke ne estas ĝentile farita de la pastoro. Mortensgård havis ja ekskuzon, li. Ĉar ŝi havis ja edzon en vivo. Kaj tiuj du ne povis geedziĝi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li — hm!

REBEKKA
(kun rideto) Ĉu vi imagus tiaĵon inter mi kaj pastoro Rosmer?

SINJORINO HELSETH
Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, — ne antaŭ hodiaŭ.

REBEKKA
Sed hodiaŭ do —?

SINJORINO HELSETH
Nu, — post ĉiuj infamaĵoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la pastoro en la gazetoj, mi —

REBEKKA
Aha!

SINJORINO HELSETH
Ĉar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio de Mortensgård, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn.

REBEKKA
Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi?

SINJORINO HELSETH
Ho tamen, fraŭlino, — pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas facile por soleca virino kontraŭstari, mi pensas. — Ni estas ja ĉiuj homoj, — fraŭlino West.

REBEKKA
Vera vorto, sinjorino Helseth. Ĉiuj estas ni homoj. — Por kio vi aŭskultas?

SINJORINO HELSETH
(mallaŭte) Ho, Jeĉjo, — jen mi pensas ke li venas ĝuste precize.

REBEKKA
(skuiĝas) Do tamen —! (decide) Nu jes. Do tiel estu.

(Johannes Rosmer envenas de la antaŭĉambro.)

ROSMER
(vidas la vojaĝvestaĵojn, turnas sin al Rebekka kaj demandas) Kion tio ĉi signifas?

REBEKKA
Mi forvojaĝos.

ROSMER
Tuj?

REBEKKA
Jes. (al sinjorino Helseth) Do je la dekunua.

SINJORINO HELSETH
Bone, fraŭlino. (ŝi eliras dekstre)

ROSMER
(post mallonga paŭzo) Kien vi forvojaĝos, Rebekka?

REBEKKA
Norden per la vaporŝipo.

ROSMER
Norden? Kion vi faros tie norde?

REBEKKA
Mi ja venis de tie.

ROSMER
Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun.

REBEKKA
Eĉ ne ĉi tie.

ROSMER
Kion vi pensas entrepreni?

REBEKKA
Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero.

ROSMER
Fari finon?

REBEKKA
Rosmersholm rompis min.

ROSMER
(atentiĝas) Vi diras —?

REBEKKA
Rompis min en pecojn. — Mi havis fortan, kuraĝan volon, kiam mi venis ĉi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan leĝon. — De nun mi ne kredas, ke mi ion pli kuraĝos fari.

ROSMER
Kial ne? Kia leĝo estas tiu, pri kiu vi diras, ke —?

REBEKKA
Kara, ni ne parolu pri tio nun. — Kio do okazis inter vi kaj la rektoro?

ROSMER
Ni repaciĝis.

REBEKKA
Nu do. Rezultis do en tio.

ROSMER
Li kolektis nian tutan rondon amikaran ĉe si. Ili evidentigis por mi, ke la laboro por nobligi la animojn, — tute ne konvenas al mi. — Kaj estas ja en si mem senespera. — Mi lasas tion kuŝi.

REBEKKA
Nu jes, — eble estas pli bone tiel.

ROSMER
Ĉu vi nun tion diras? Ĉu vi nun havas tiun opinion?

REBEKKA
Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj.

ROSMER
Vi mensogas, Rebekka.

REBEKKA
Mensogas —!

ROSMER
Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi estus viro por lukte konduki la aferon al venko.

REBEKKA
Mi kredis, ke ni du kune kapablus.

ROSMER
Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al viaj celoj. Jen kion vi kredis.

REBEKKA
Aŭskultu nun, Rosmer —

ROSMER
(eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de ĉio. Mi estis kiel ganto en viaj manoj.

REBEKKA
Aŭskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo. (eksidas sur seĝon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri ĉio, — kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi aŭdu tuj.

ROSMER
Ĉu vi havas ankoraŭ pli por konfesi?

REBEKKA
La granda restas.

ROSMER
Kio granda?

REBEKKA
Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron al ĉio cetera.

ROSMER
(skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio.

REBEKKA
Estas vero, ke mi elĵetis miajn retojn por gajni akceson ĉi tie en Rosmersholm. Ĉar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus ĉi tie. Iel — komprenu.

ROSMER
Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis.

REBEKKA
Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn — tiam. Ĉar tiam mi ankoraŭ havis mian kuraĝan, liberan volon. Mi ne atentis konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojiĝi. — Sed jen venis la komenco de tio, kiu rompis mian volon — kaj timigis min tiel bedaŭrinde por la tuta vivo.

ROSMER
Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu.

REBEKKA
Tiam obsedis min, — tiu sovaĝa, nesubigebla avido —. Ho, Rosmer —!

ROSMER
Avido? Vi —! Al kio?

REBEKKA
Al vi.

ROSMER
(volas eksalti) Kio estas!

REBEKKA
(haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi aŭdu pli.

ROSMER
Kaj vi volas diri — ke vi amis min — tiel!

REBEKKA
Ŝajnis al mi, ke devus nomiĝi ami — tiam. Ŝajnis al mi, ke tio estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis sovaĝa, nesubigebla avido.

ROSMER
(pene) Rebekka, — ĉu vere estas vi mem, — vi — vi, pri kiu vi sidas rakontante!

REBEKKA
Jes, kion vi imagas, Rosmer!

ROSMER
El tio, — sub la potenco de tio vi do — vi do agis, kiel vi tion nomas.

REBEKKA
Estis super mi kiel ventego ĉe la maro. Estis kiel unu el la ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Ĝi prenas vin, — kaj portas vin kun si, — kien ajn longe. Neniu ideo pri kontraŭstaro.

ROSMER
Kaj ĝi forblovis la bedaŭrindan Beate en la akvofalon.

REBEKKA
Jes, ĉar tiam estis kvazaŭ lukto sur la boatkilo inter Beate kaj mi.

ROSMER
Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi kune.

REBEKKA
Mi konis vin tiom, ke mi sciis, — al vi neniu vojo estis pasebla, antaŭ ol vi estus liberiĝinta kaj en rilatoj — kaj en spirito.

ROSMER
Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi — vi mem, — via tuta konduto estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, — kaj en spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras ĉe la celo, kiun vi unue metis antaŭ vin. Kaj nun tamen —!

REBEKKA
Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun.

ROSMER
— kaj tamen, mi diras, — kiam hieraŭ mi demandis vin, — petis vin: fariĝu mia edzino, — tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam okazi.

REBEKKA
Mi ekkriis en malespero.

ROSMER
Kial? Ĉar Rosmersholm ŝtelis miajn fortojn. Ĉi tie mia kuraĝa volo tondiĝis. Kaj kripliĝis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam mi riskus kuraĝi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer.

ROSMER
Diru do kiel tio venis.

REBEKKA
Venis per la vivo kune kun vi.

ROSMER
Sed kiel? Kiel?

REBEKKA
Kiam mi sidis sola kun vi ĉi tie, — kaj vi fariĝis vi mem —

ROSMER
Jes, jes?

REBEKKA
— ĉar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis —

ROSMER
Bedaŭrinde, vi pravas.

REBEKKA
Sed kiam mi povis vivi kune kun vi ĉi tie, — en silento, — en soleco, — kiam vi senpere donis al mi ĉiujn viajn pensojn, — ĉiun animstaton, tiel dolĉe kaj bele, kiel vi sentis ĝin, — tiam la granda ŝanĝo okazis. Iom post iom, — komprenu. Preskaŭ nerimarkeble, — sed fine tiel superfortige. Ĝuste al la fundo de mia animo.

ROSMER
Ho, kion do tio signifas, Rebekka!

REBEKKA
Ĉio alia, — tiu malbela, sensoebria avido, ĝi foriĝis tre foren, tre foren de mi. Ĉiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. Malleviĝis anima ripozo super min, — silento kvazaŭ de birdroko sub la meznokta suno norde ĉe ni.

ROSMER
Diru pli. Ĉion kion vi scias diri.

REBEKKA
Ne estas multe pli. Estas nur tio, ke amo burĝonis en mi. La granda, rezignanta amo, kiu kontentiĝas de la kunvivo, tia kia ĝi estis inter ni du.

ROSMER
Ho, se mi nur scietis eron de tio!

REBEKKA
Plej bone kiel estas. Hieraŭ, — kiam vi demandis min, ĉu mi volus fariĝi via edzino, — mi ĝojkriis —

ROSMER
Jes, ĉu ne, Rebekka! Tiel ŝajnis al mi.

REBEKKA
Momenton, jes. En memforgeso. Ĉar estis mia antaŭa brava volo, kiu estis sin denove liberiganta. Sed nun ĝi ne plu havas potencon, — kun la tempo, ne.

ROSMER
Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi?

REBEKKA
Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, — aŭ almenaŭ via vivkoncepto, — kiu infektis mian volon.

ROSMER
Infektis?

REBEKKA
Kaj malsanigis ĝin. Sklave ligis ĝin sub leĝoj, kiuj ne validis por mi. Vi, — la vivo kune kun vi, — nobeligis mian animon —

ROSMER
Ho, ĉu tion mi kuraĝus kredi!

REBEKKA
Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed — (skuas la kapon) — sed, — sed —

ROSMER
Sed? Nu?

REBEKKA
— sed ĝi mortigas la feliĉon.

ROSMER
Ĉu jenon vi diras, Rebekka?

REBEKKA
Almenaŭ por mi.

ROSMER
Jes, sed ĉu vi tion tiel certe scias. Se mi nun denove demandus vin —? Petegus vin —

REBEKKA
Ho, kara, — neniam plu parolu pri tio! Neeblas —! Jes, ĉar sciu, Rosmer, ke mi havas — pasintecon malantaŭ mi.

ROSMER
Ion pli ol vi jam rakontis?

REBEKKA
Jes. Ion alian kaj pli gravan.

ROSMER
(kun rideto) Ĉu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de tiaĵo foje tanĝis min.

REBEKKA
Ĉu! Kaj tamen —? Tamen? —

ROSMER
Mi neniam fidis ĝin. Mi nur ludis kun ĝi, — tiel en la imago, komprenu.

REBEKKA
Se vi postulas, mi tuj diros ankaŭ tion.

ROSMER
(deturnante) Ne, ne! Eĉ ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio ĝi estas, — mi havas forgeson por ĝi.

REBEKKA
Sed mi ne.

ROSMER
Ho, Rebekka —!

REBEKKA
Jes, kara, — tio estas ja la teruraĵo, ke nun, kiam ofertiĝas al mi la feliĉon de la vivo per plenaj manoj, — nun mi fariĝis tia, ke mia propra pasinteco baras min.

ROSMER
Via pasinteco estas morta, Rebekka. Ĝi ne plu tenas prenon sur vi, — neniun konekson kun vi, — tia kia vi nun estas.

REBEKKA
Ho, kara, estas ja nuraj parolturniĝoj. Ĉu pri la senkulpeco? De kie mi prenu ĝin?

ROSMER
(peze) Jes, jes, — la senkulpeco.

REBEKKA
La senkulpeco, jes. En ĝi estas la feliĉo kaj la ĝojo. Estas ja tiu dogmo, kiun vi volis vivigi en ĉiuj tiuj estontaj nobelaj homoj —

ROSMER
Ho, ne memorigu min pri tio. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. — La homoj ne lasas sin nobeligi de ekstere.

REBEKKA
(mallaŭte) Ne tra la silenta amo, ĉu?

ROSMER
(penseme) Jes, — estas ja tio kio estus la granda, la plej belega en la tuta vivo, mi pensas. — Se tiel estus. (tordas sin en maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Ĝisfunde?

REBEKKA
Vi ne kredas min, Rosmer, ĉu?

ROSMER
Ho, Rebekka, kiel povas mi plene kredi vin? Vin, kiu kaŝadis kaj sekretigis tiom ege! — Nun vi malkaŝigas tion kroman. Ĉu kuŝas celo sube, — diru malkaŝe. Ĉu vi eble volas tiel ion gajni. Mi deziras ja fari por vi, kion mi povas.

REBEKKA
(tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo —! Rosmer, — Rosmer —!

ROSMER
Jes, ĉu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en plena kaj pura amo.

REBEKKA
Sed ĉu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, — pere de vi sole!

ROSMER
Ho, kara, — mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je vi.

REBEKKA
(rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon.

ROSMER
Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne povas vivi. — Kaj mi ja ankaŭ ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu valorus vivi.

REBEKKA
Ho, la vivo, — ĝi renoviĝas. Ni tenu nin al tio, kara. — Sufiĉe frue ni eliros.

ROSMER
(eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je vi, Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi!

REBEKKA
Ateston? Kiel mi donu al vi ateston —!

ROSMER
Vi devas! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, — tiun teruran malplenecon, — tiun, — tiun —

(Oni frapas forte sur la antaŭĉambra pordo.)

REBEKKA
(eksaltas el la seĝo) Ah, — ĉu vi aŭdis!

(La pordo malfermiĝas. Ulrik Brendel envenas. Li surhavas manumĉemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antaŭan fojon. Li aspektas konfuze.)

ROSMER
Ho, ĉu estas vi, sinjoro Brendel!

BRENDEL
Johannes, mia knabo, — mi salutas vin — adiaŭ!

ROSMER
Kien vi iros tiel malfrue?

BRENDEL
Malsupren la deklivon.

ROSMER
Kiel —?

BRENDEL
Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la granda nenio.

ROSMER
Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas?

BRENDEL
Vi do observas la transformon? Jes, — vi ja povas. Kiam mi lastfoje metis la piedon en tiun ĉi salonon, — mi staris antaŭ vi kiel bonhavulo kaj frapis mian brustpoŝon.

ROSMER
Nu! Mi ne tute komprenas —

BRENDEL
Sed tia, kia vi vidas min ĉi tiun nokton, mi estas detronigita reĝo sur la cindroamaso de mia brulita kastelo.

ROSMER
Se estas io, per kio mi povas helpi vin —

BRENDEL
Vi konservis vian infankoron, Johannes. Ĉu vi povas doni al mi pruntaĵon?

ROSMER
Jes, jes, bonvole.

BRENDEL
Ĉu vi povas doni dispone idealon aŭ du?

ROSMER
Kion vi diras?

BRENDEL
Demetitan idealon aŭ du. Kaj vi faros bonan agon. Ĉar nun mi senestas, mia kara knabo. Tute senhava.

REBEKKA
Ĉu vi ne faris vian prelegon?

BRENDEL
Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Ĝuste kiam mi pretigas min elverŝi el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi bankrotis.

REBEKKA
Sed ĉiuj viaj neskribitaj verkoj?

BRENDEL
Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur ŝlosita monkesto. Kaj hieraŭ, — kiam mi malfermas kaj volas serĉi la trezoron, — jen estas nenio. La dento de la tempo mordis ĝin al polvo. Estis nichts kaj nenio en la tuta afero.

ROSMER
Sed ĉu vi do certe tion scias?

BRENDEL
Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri tio.

ROSMER
Prezidento?

BRENDEL
Nu ja, — la ekscelenco do. Ganz nach Belieben.

ROSMER
Jes, kiu?

BRENDEL
Peder Mortensgård kompreneble.

ROSMER
Ĉu!

BRENDEL
(mistere) Tŝ, tŝ, tŝ! Peder Mortensgård estas la estro kaj reganto de la estonteco. Neniam mi lokiĝis antaŭ la vizaĝo de iu pli granda. Peder Mortensgård havas en si la ĉiopovan kapablon. Li povas fari ĉion, kion li volas.

ROSMER
Ho, ne kredu tion.

BRENDEL
Jes, mia knabo! Ĉar Peder Mortensgård neniam volas pli ol li povas! Peder Mortensgård kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj tio, — vidu, — tio estas ĝuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio estas la sumo de ĉiu saĝo en la mondo. Jen sufiĉe!

ROSMER
(mallaŭte) Nun mi komprenas, — ke vi foriras pli malriĉa ol kiam vi venis.

BRENDEL
Bien! Prenu nun Beispiel de via antaŭa instruisto. Forstreku ĉion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta sablo. Kaj esploru, kaj provu, — antaŭ ol vi konstruos sur tiu belega kreaĵo, kiu ĉi tie dolĉigas vian vivon.

REBEKKA
Ĉu al mi vi aludas?

BRENDEL
Jes, mia alloga marvirino

REBEKKA
Kial ne estus konstruinde sur mi?

BRENDEL
(paŝon pli proksimen) Mi sciiĝis, ke mia antaŭa lernanto havas vivkoncepton por konduki al venko.

REBEKKA
Kaj sekve —?

BRENDEL
La venko estas certa. Sed, — notu, — je nepra kondiĉo.

REBEKKA
Kiu?

BRENDEL
(prenas gardeme ŝian manartikon) Ke la virino, kiu amas lin, ĝoje iras en la kuirejon, kaj ĝoje forhakas sian delikatan rozoblankan malgrandan fingron, — tie, — ĝuste tie ĉe la meza artiko. Item ke la menciita amanta virino — same ĝoje — fortranĉas de si la senegale formitan maldekstran orelon. (malkaptas ŝin kaj turnas sin al Rosmer) Adiaŭ, mia venkanta Johannes.

ROSMER
Ĉu vi foriros nun? En sombra nokto?

BRENDEL
La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. (Li foriras.)

(Momenton estas silente en la ĉambro.)

REBEKKA
(spiras peze) Ho, kiel naŭze kaj preme estas!

(Ŝi iras al la fenestro, malfermas ĝin kaj restas tie staranta.)

ROSMER
(eksidas en la apogseĝon apud la forno) Ne estas alia solvo, Rebekka. Mi vidas nun. Vi devas forvojaĝi.

REBEKKA
Jes, mi ne vidas elekton.

ROSMER
Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu ĉe mi.

REBEKKA
(aliras kaj eksidas sur la sofon) Kion vi do volas al mi, Rosmer?

ROSMER
Unue mi tion diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via estonteco.

REBEKKA
(ridetas) Hm. Mia estonteco.

ROSMER
Mi antaŭvidis ĉiujn eblecojn. Antaŭ longe. Kio ajn kio okazos, por vi estas zorgita.

REBEKKA
Ankaŭ tio, vi kara.

ROSMER
Tion vi devus mem kompreni.

REBEKKA
Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiaĵoj.

ROSMER
Nu ja, — vi certe opiniis, ke neniam povus ŝanĝiĝi inter ni du.

REBEKKA
Jes, mi pensis tiel.

ROSMER
Ankaŭ mi. Sed se okazus, ke mi forpasus —

REBEKKA
Ho, Rosmer, — vi vivos pli longe ol mi.

ROSMER
Pri la bedaŭrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi.

REBEKKA
Kio estas! Vi do ne intencas —!

ROSMER
Ĉu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko, kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko —. Kaj jen mi fuĝis de la tuto, — eĉ antaŭ ol la batalo komencis!

REBEKKA
Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, — kaj vi vidos la venkon. Vi nobeligos centojn, — vi nobeligos milojn da animoj. Provu!

ROSMER
Ho Rebekka, — mi, kiu nun eĉ ne kredas je mia propra vivotasko.

REBEKKA
Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaŭ nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos.

ROSMER
Jes, — se mi povus kredi vin en tio ĉi.

REBEKKA
(premas la manojn) Ho, sed Rosmer, ĉu vi ne scias ion, — ion, kiu povus igi vin kredi?

ROSMER
(skuiĝas kiel en timo) Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka! Eĉ ne vorto plu!

REBEKKA
Jes, ĝuste tion ni devas pripensi. Ĉu vi ion scias, kiu povus sufoki la dubon? Ĉar mi eĉ nenion scias.

ROSMER
Plej bone por vi, ke vi ne scias. — Plej bone por ambaŭ.

REBEKKA
Ne, ne, ne, — mi ne kontentiĝas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi menciu ĝin.

ROSMER
(kvazaŭ senpere puŝata kontraŭ sia volo) Ni do vidu. Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeliĝis. Ĉu tiel estas? Ĉu vi ĝuste kalkulis? Ĉu ni faru provon pri la kalkulo? Ĉu?

REBEKKA
Mi estas preta.

ROSMER
Kiam ajn?

REBEKKA
Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone.

ROSMER
Ni do vidu, Rebekka, — se vi, — pro mi, — jam en ĉi tiu vespero. — (interrompas) Ho, ne, ne, ne!

REBEKKA
Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos.

ROSMER
Ĉu vi kuraĝas, — ĉu vole, — ĝoje, kiel diris Ulrik Brendel, — pro mi, nun ĉi tiun nokton, — ĝoje, — iri la saman vojon, kiun Beate iris?

REBEKKA
(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaŭ senvoĉe) Rosmer —!

ROSMER
Jes, kara, — tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min liberigi, — kiam vi estos forvojaĝinta. Ĉiun opan horon dum la tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaŭ vidas vin tute viva en mia imagaĵo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur ĝi. Vi klinas vin super la manrelon! Kapturniĝas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin. Ne kuraĝas, — kion ŝi kuraĝis.

REBEKKA
Sed se mi tamen havus la kuraĝon? Kaj la ĝojan volon? Kio do?

ROSMER
Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo pri la kapablo de la homa animo nobeliĝi.

REBEKKA
(prenas malrapide sian ŝalon, metas ĝin sur sian kapon kaj diras sinrege) Vi rericevu vian fidon.

ROSMER
Ĉu vi kuraĝas kaj volas — tion, Rebekka?

REBEKKA
Juĝu morgaŭ, — aŭ poste, — kiam ili fiŝkaptas min.

ROSMER
(metas la manon al la frunto) Estas alloga teruro en tio ĉi —!

REBEKKA
Ĉar mi ne volas resti kuŝanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni devas prizorgi por retrovi min.

ROSMER
(eksaltas) Sed tio ĉi, — estas ja freneza. Forvojaĝu, — aŭ restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaŭ tiun ĉi fojon.

REBEKKA
Parolturniĝoj, Rosmer. Neniu malkuraĝo kaj fuĝo denove! Kiel povas vi kredi min je mia nura vorto post tiu ĉi tago?

ROSMER
Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka!

REBEKKA
Ne okazos malvenko.

ROSMER
Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate.

REBEKKA
Vi ne kredas?

ROSMER
Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de misgvidita vivkoncepto.

REBEKKA
Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm — nun. Pro kio mi kulpis, — mi devas pentofari.

ROSMER
(rigardas ŝin fikse) Ĉu jen vi staras?

REBEKKA
Jes.

ROSMER
(decide) Nu bone. Kaj mi estas sub nia liberigita vivkoncepto, Rebekka. Ne estas juĝisto super ni. Tial ni devas juĝi mem.

REBEKKA
(misinterpretas lin) Ankaŭ tio. Ankaŭ tio. Mia foriro savos la plej bonan en vi.

ROSMER
Ho, en mi ne plu estas io savinda.

REBEKKA
Estas. Sed mi, — mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendiĝis kaj retenis la ŝipon, sur kiu vi velus antaŭen. Mi estas ĵetenda maren. Aŭ ĉu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon? Pensadi kaj cerbumi pri feliĉo, kiun mia pasinteco forĵetus por mi? Mi devas eliĝi el la ludo, Rosmer.

ROSMER
Se vi iros, — mi iros kune.

REBEKKA
(ridetas preskaŭ nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide) Jes, venu, vi, — kaj estu atestanto —

ROSMER
Mi kuniras, diras mi.

REBEKKA
Al la ponteto, jes. Ĝin vi ja neniam kuraĝas suriri.

ROSMER
Vi tion rimarkis, ĉu?

REBEKKA
(peze kaj rompite) Jes. — Estas tio, kio igis mian amon senespera.

ROSMER
Rebekka, — mi nun metas mian manon sur vian kapon. (faras kion li diras) Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon.

REBEKKA
(kaptas ambaŭ liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto) Dankon, Rosmer. (malkaptas lin) Kaj nun mi iros — ĝoja.

ROSMER
Edzo kaj edzino devas kune iri.

REBEKKA
Nur al la ponteto, Rosmer.

ROSMER
Ankaŭ sur ĝin. Tiel longe kiel vi iros, — tiel longe mi akompanos vin. Ĉar nun mi kuraĝas.

REBEKKA
Ĉu vi vere certe scias — ke ĉi tiu vojo estas la plej bona por vi?

ROSMER
Mi scias, ke ĝi estas la sola.

REBEKKA
Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj blankaj ĉevaloj en Rosmersholm.

ROSMER
Povus esti. De ili ni neniam liberiĝos, — ni, en ĉi tiu bieno.

REBEKKA
Do restu, Rosmer!

ROSMER
La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon.

REBEKKA
Jes, sed diru al mi unue. Ĉu estas vi, kiu akompanas min? Aŭ mi kiu akompanas vin?

ROSMER
Tion ni neniam ĝisfunde elpensos.

REBEKKA
Mi volus scii.

ROSMER
Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min.

REBEKKA
Tion ankaŭ mi pensetas.

ROSMER
Ĉar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru ĝoje.

(Ili iras manon en mano tra la antaŭĉambro, kaj vidiĝas turni maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidĉambro restas momenton malplena. Jen sinjorino Helseth malfermas la pordon dekstre.)

SINJORINO HELSETH
Fraŭlino, — nun la ĉaro — (ĉirkaŭrigardas) Ne interne? Eksteraj kune je tiu ĉi tempo? Nu do, — jen io —! Hm! (iras en la antaŭĉambron, ĉirkaŭrigardas kaj revenas.) Ne sur la benko. Ho ne, ne. (iras al la fenestro kaj elrigardas) Jeĉjo do! La blanka tie —! — Je mia savo, ĉu ne ambaŭ staras sur la ponteto! Dio pardonu la pekajn homojn! Ĉu ili ne ĉirkaŭbrakas unu la alian! (ekkrias laŭte) Ho, — elen — ambaŭ! En la akvofalon. Helpo! Helpo! (tremas la genuoj; skuita ŝi tenas la seĝodorson, kaj preskaŭ ne kapablas eligi la vortojn) Ne. Ne helpo ĉi tie. — La karmemora sinjorino prenis ilin.






End of the Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM ***

***** This file should be named 24355-h.htm or 24355-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/2/4/3/5/24355/

Produced by Andrew Sly

Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.