The Project Gutenberg EBook of Nuntempaj Rakontoj, by G. P. Stamatov

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Nuntempaj Rakontoj

Author: G. P. Stamatov

Translator: Ivan H. Krestanoff

Release Date: December 1, 2007 [EBook #23670]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK NUNTEMPAJ RAKONTOJ ***




Produced by David Starner, J. C. Goodin and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net






INTERNACIA
MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj Literaturoj

[Illustraĵo kun devizo: Ni fosu nian sulkon]

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO

G. P. STAMATOV

NUNTEMPAJ
RAKONTOJ

El la bulgara originalo tradukis
kun permeso de l’aŭtoro

Ivan H. Krestanoff

Rekomendita de E. L. A.

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG

PRESEJO GÜNTHER, KIRSTEIN & WENDLER EN LEIPZIG

Enhavo.

Paĝo
1.Vilao apud la maro 7
2.En la tombejo 14
3.La estinteco 20
4.Pri unu anguleto de l’animo42
5.Du talentoj 61

Noto pri l’aŭtoro.

G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgaraj verkistoj-beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plej bonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj, estas eldonitaj en aparta libro titolita "Elektitaj skizoj kaj rakontoj" (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankoraŭ pli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn.

Stamatov estas beletristo-satiristo. Lia satira rilato al la vivo konsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundiĝas en la animojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kapti iun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, ĝin aperigi, moki kaj ĝin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalica rido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj de psikologiaj studoj, ol bildoj de l’vivo. Stamatov ne verkas sub la premo de poeta instinkto. Li verkas pri antaŭe trovitaj kaj pripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certan penson, argumenti certan temon.

Liaj rakontoj estas kvazaŭ spegulo por multaj kaj mi esperas, ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankaŭ ĉe la esperantistaro.

I. H. K.

7

Vilao apud la maro.

"L’amour est maître des choses"
"Le veau d’or est toujours debout".

La suno subiradis, kiam ili eniris en la ĝardenon.

—Karulo, diru al mi, ĉu estas io pli forta, pli bela ol la amo? Ne estas, ĉu ne? Ĉio alia estas bagatela, senvalora! ...

—Estas, karulineto mia ... estas ...

—Kaj kio ĝi estas?

—Vi estas Linjo ... vi ... vi estas pli forta kaj pli bela ol la amo mem ...

Feliĉa, ŝi kaŝis sian kapeton sur lia brusto.

—Estas ankoraŭ io pli forta ol la amo—mallaŭte paroletis li en ŝian orelon.

—Kio? ...

—La mono.

—Aleĉjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi ...

Li per kiso surdigis ŝian proteston.

—Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min.

—Kaj kiam, Aleĉjo, ni forveturos en vian vilaon?

—Nian vilaon!

—Nian vilaon—ripetis ŝi—Kiam?

—Se vi volas—morgaŭ.

—Bone—morgaŭ. Mi ne vidis ĝis nun maron. Ŝajnas, ke ĝi estas belega vidaĵo. Io granda, tre granda?

—Ne estas ĝi pli granda ol nia amo.—La suno malaperis el la horizonto. Klinitaj unu al la alia ili ĉesis paroli.


8

La maro. De la bordo malproksime supren etendiĝas parko. Meze de ĝi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Ĉirkaŭe bedoj kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj ŝtonetoj.

El la vilao eliras Lina kaj Aleĉjo.

Je ĉiu paŝo ŝi haltas pro raveco kaj feliĉo.

—Dio mia! Kiel bele estas ĉi tie! ... Jen, rigardu tiun senfinan bedon da floroj:—blankaj ... verdaj ... ruĝaj ... kiel giganta rubando. Aleĉjo! Tio ja estas nia trikoloro! ... Ŝi ekiras kaj iom poste ŝi denove haltas.

—Venu ... venu vidi la maron de ĉi tie ... Kia bildo! Kaj ĉio ĉi tio estas via? ... Nia? ... Jen tie ... tiu dometo eleganta kiel bombonujo ... ĝi ankaŭ estas nia? Kaj pluen ... la monteto ... la arbareto ... ili estas ankaŭ niaj?

—Jes, ĉio ĉi tio estas nia.

—Ĉu vi scias, karulo, mia kapo ebriiĝas pro feliĉo,—mallaŭte diris ŝi kaj premiĝis al lia brusto.

—Mi timas ĉu tio ne estas sonĝo.

—La feliĉo ja ĉiam estas sonĝo—eĉ se oni ĝin travivas.

Ŝi ameme lin prenis sub la brako kaj ekiris pluen.

Ili eniris en unu arbarkampeton kovritan de tapiŝmola herbo, ĉirkaŭitan de altaj, densaj arboj, kun branĉoj etenditaj kiel arkaĵo super la tero. En unu angulo de l’arbarkampeto estas arta kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antaŭ la enirejo terfiksitaj: granda ronda tablo, seĝoj, super ili elektraj lampetoj. Tra granda faŭko inter la arboj rigardetas la maro.

Ĝi facile ondiĝas, kvazaŭ ĝi pretiĝas vojaĝi ien.

Aleĉjo kaj Lina sidiĝis ĉe la tablo, kontraŭ ĝi.

La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortiĝis kaj denove frapiĝis je la ŝtonegoj.

Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plaŭdo de la ondoj aludis al ŝi pri io nova, nekonata kaj neatingebla.

—Aleĉjo, ĉu la maro ankaŭ estas nia?

9

—Ĝi apartenas al neniu.

Ŝi eksilentis ofendita, ke ankaŭ la maro ne estas ilia.

Aleĉjo apoginta sin je la tablo sidis senmova. Lia vizaĝo estis serioza.

Iom poste Lina lin ekrigardis.

—Karulo, kio estas al vi? Kial subite vi fariĝis malgaja? Tie ĉi, en la mirinda parko, ĉe tiu pejzaĝo, apud la maro mem ... apud mi—vi estas pensema. Kio estas al vi?

—Nenio.

—Kiel nenio!? Vi eĉ ne volas min ekrigardi. Kion signifas tio ĉi? Aŭ eble, Aleĉjo, la maro, tiu ĉi loko rememorigas al vi iujn malgajajn momentojn? ...

—Ne malgajajn, sed timigajn momentojn ...

Lina saltis de la seĝo kaj proksimiĝis al li.

—Ne tuŝu min, severe diris li.

Ŝi paliĝis.

—Aleĉjo, vi timigas min, kio okazis?

—Okazis io terura. Se mi ĝin diros al vi, tiu ĉi mirinda pejzaĝo ekodoros al vi je tombejo.

—Dio mia! Mi nenion komprenas. Diru al mi kio estas? Vi kaŝas ion antaŭ mi, sed mi volas ... mi devas scii ...

Ŝi genufleksis antaŭ li kaj ekvolis preni lian manon.

—Ne tuŝu la krimulon!

Ŝi stariĝis kvazaŭ pikita.

—Krimulon!?

—Jes! Mortiginton ...

—Kion vi parolas? Vi ŝajnas esti malsana.

—Pli sana ol iam mi estas. Sidiĝu kaj aŭskultu. Mi scias, ke hodiaŭ mi vin perdos—mi perdos ĉion—sed mi ne povas silenti. En la urbo mi povis gardi la sekreton, ĉi tie—mi ne havas la fortojn. Kiam mi venas en tiujn ĉi lokojn, tuj la timiga fantomo min persekutas. En ĉiu floro mi vidas liajn pensemajn okulojn. Ĉiu arbo stariĝas antaŭ mi, kiel 10 lia melhela figuro. Inter la maraj ondoj aperas lia kapo kun malafabla frunto ... Ne interrompu min ... Kiam mi finos, vi povos foriri. Vi scias, ke mia patro estas mortinta kaj mi heredis lian posedaĵon. Ĉio nun estas mia—kaj la vilao kun la parko, kaj la domo en la urbo, kaj la fabriko. Ĉio estas mia. Mi neniam diris al vi, ke mi havas fraton pli grandan ol mi. Li estus heredonto de mia patro, ĉar mi jam dum lia vivo forelspezis mian parton en mono. Sed okazis tiel, ke mia frato mortis antaŭ ol mia patro ...

—Tia estis la Dia volo.

—La Dia volo! Kaj kial vi ne demandas pro kio li estas mortinta?

—Pro kio?

—Vi demandas! Ĉu vi ne povas diveni? ... Aŭ vi ne kredas? ... Mi lin mortigis! ... Mi venenis lin ... jen tie ĉi ... apud tiu ĉi kaverno, sur tiu ĉi tablo. Jen ... tie ... sur via seĝo sidis li, kiam ni vespermanĝis, li gaje parolis kaj subite li diris, ke estas al li dolore. Li iris kuŝiĝi—kaj kuŝiĝis por ne plu leviĝi. Ĉu vi komprenis nun, kiel ĉio estas mia? Neniu malkovris tion ĉi—kaj hodiaŭ krom mi, scias nur vi. Mi finis. Mi scias, ke mortiginto ne estas inda je via amo. Vi estas libera kaj, eĉ se vi volas, vi povas komuniki al la polico. Perdinte vin—la cetera estas por mi senvalora.

Li eksilentis kaj metis la kapon sur siajn manojn.

Ŝi kuraĝe alpaŝis al li.

—Vi diras al mi foriri ... Vi forpelas min ... sed mi ne foriros. Vi estas krimulo ... mortiginto ... Eble ... mi ne scias ... Kaj se vi estas tia—por la societo ... por la leĝo ... por via frato ... —ne por mi. Por mi tio ĉi estas timiga fabelo, kiun oni ne devas kredi. Kaj la fantomo de mortinto ne stariĝos inter ni. Vin forlasi nun, kiam vi vin deturnas de vi mem! Neniam! Neniam! ... Mi vin amas post tiu 11 konfeso ankoraŭ pli freneze,—ĉar nun vi estas senfine malfeliĉa. Kiel ja vi suferas! Mi volas, ke ni suferu kune. Vi konfidis al mi vian sekreton—mi fariĝos via kunulino. Tiu ĉi sekreto nin kunligos por ĉiam, kaj la amo sufokos ĉion. Aleĉjo, rigardu min, por mi vi estas pura, kiel antaŭe. Lasu la mortintojn en paco. Ni starigos al li monumenton ... servigos memorpreĝon ... kaj la fantomo ĉesos vin persekuti ... Rigardu min ... diru al mi, per kiu mano vi verŝis venenon? ... Per la dekstra? ... Jes? ... Donu al mi ĝin kisi ... Por la tuta mondo, ĝi eble estas krimula—por mi, ĝi estas mano, kiu min kondukas al la feliĉo en la vivo. Fine, se vi ne povas esti trankvila tie ĉi—ni vendu ĉion kaj forveturu eksterlanden. Sciu nur tion—en tiuj ĉi minutoj mi sentas min ankoraŭ pli via. Kaj vi nome nun havas bezonon de mia amo. Karulo! ... —ŝi levis lian kapon kaj pasie gluis siajn lipojn al la liaj.

—Kaj nun—plena forgeso de la okazintaĵo ĉi tie. Kaj ni foriru—ankaŭ al mi tedas ĉi tiuj lokoj.

Aleĉjo stariĝis, ŝi lin prenis sub la brako kaj ili ekiris la vilaon.

—Aŭskultu, mia kara knabino, ĉu efektive vi estas kapabla ami mortiginton?

—Silentu! eĉ ne unu vorton pri tio. Ĉio estas mortinta kun via frato.

Post kelka tempo lia vizaĝo klariĝis, facila rideto ekludis sur liaj lipoj.

Lina konsternita ellasis lian manon. Subite forta rido surdigis la parkon.

—Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Kion vi diros, karulino?

Ŝi ekpensis, ke li freneziĝis.

—Kion vi diros? ... ha? ... ĉu malbone mi finludis mian rolon? ... Kaj vi kredis? ...

12

Lina okulfikse lin rigardis.

—Kion signifas ĉi tio?

—Ĝi signifas, ke mi ludis komedion ... kaj mi estas kontenta, ĉar mi certiĝas, kiel forte vi amas min ...

—Komedion!! Kial? ...

—Jen tiel ... Fantazio ... Kaprico ...

—Kaj vi havis nenian fraton?

—Kiel ne havis—mi havas. Tamen li vivas en eksterlando. Sed mi mensogis al vi pri alia afero. Mi mensogis al vi, ke, ĉio ĉi tio estas mia ... Ĝi apartenas al mia frato. Vi pardonos al mi tian senkulpan mensogon? ... Kiu pardonis la mortiginton—pardonos ankaŭ la mensoginton! ... Kaj vi ne ĉesos min ami pro tio, ke la vilao ne estas nia? ... Ĉu ne, karulineto? ...

En tiu tempo de la kontraŭa flanko iris al ili la administranto de la vilao—li haltis apud Aleĉjo kaj diris al li ion en la orelon.

—Linjo, grava, tre grava afero. Por unu minuto. Iru en la vilaon—mi ja ... tuj venos.

Kaj li ekiris post la administranto.

Post duonhoro Aleĉjo estis en la vilao. Lina ne estis tie. Li serĉis en ĉiuj ĉambroj—nenie ŝi estis. Li eniris en la ĝardenon, kruciris la aleojn—ŝi malestas. En la parko, en la arbarkampeto—ankaŭ. Li komencis voki—nenia respondo. Nur la eĥo malice ripetadis ŝian nomon. Li atingis la maron. Neniu. La ondoj senzorge karesis la dezertan bordon. Terura penso trapasis lian cerbon. "Ne! ne! Tio ĉi ne estas ebla! ... Sed kie ŝi estas?"

Puŝita de malbona antaŭsento—li rapide ekpaŝis al la vilao, serĉis la servistinojn—trovis neniun. Li ekiris pluen—vojire li renkontis la ĝardeniston.

—Aŭskultu—li demandis lin per tremanta voĉo,—ĉu vi ne estas vidinta la fraŭlinon?

13

—La fraŭlinon? Ŝi pasis de tie ĉi al la ŝoseo.

—Al la ŝoseo? Kaj ŝi ne revenis?

—Ne.

—Kaj nenion ŝi diris?

—Ŝi demandis min, kies estas tiu ĉi vilao.

—Ŝi demandis vin, kies estas tiu ĉi vilao? Kion vi respondis al ŝi?

—Ke ĝi nun apartenas al sinjoro via frato.

La ĝardeno, la ĝardenisto, la vilao, la parko—ĉio malheliĝis antaŭ la okuloj de Aleĉjo.

Nevole li eliris sur la ŝoseon.

Longa, ebena, malkovrita vojo.

Lina ne estas,—anstataŭ ŝi malproksime videtiĝis malgranda nigra punkteto.

Iom post iom ĝi ankaŭ perdiĝis de la horizonto.

"Finite!—mallaŭte paroletis li—ankoraŭ unu viva mortinto!"

Kaj maŝinsimile li ekiris returnen.

Li preterpasis la vilaon, la ĝardenon, eniris en la arbarkampeton apud la kaverno kaj sidiĝis ĉe la tablo.

La maro indiferente ludis antaŭ li, kvazaŭ ĝi lin konis.

La rigardo trankvile postsekvis la ondojn, kaj la pensoj forkuradis malproksimen sur la ŝoseon, persekutante la malaperintan—karan estaĵon.

Li kredis, ke iun tagon li retrovos ŝin ... Post tempo—jes. Sed nun—li estis treege malsana—Lina forŝiris parteton de lia animo. Ĉio pasos iun tagon—sed en tiuj ĉi minutoj, li sciis nur unu aferon, ke, se li estus vere mortiginta sian fraton—li ne suferus tiel multe, kiel nun.

14

En la tombejo.

—Nadja, ĉu vi memoras vian promeson?

—Mi memoras, kaj vi ne devas timigi min per ĝi. Vi scias bonege: mi mem ĝin proponis.

—Mi scias. Kaj mi volas, ke vi tie ĝin plenumu.

—Bone. Kvankam, mi diru al vi la veron, via insisto estas iom ofenda por mi.

—Ne estas ofendo tio, kio min trankviligos.

—Kaj ĉu vi trankviliĝos? Sed mi povas vin mensogi ankaŭ tie!

—Nekredeble. Estas minutoj, kiam la plej kuraĝa animo ekteruriĝas ... Per kiu robo vi vestos vin?

—Sed ĉu hodiaŭ ni iros?

—Jes, kio estas?

—Nenio, nur la vetero ŝajnas al mi iom dubinda.

—La vetero estas bela ... sed vi fariĝas dubinda.

—Mi!? Vi ne konas min ...

—Tie mi ekkonos vin ... Ne vestu vin per tiu ĉi robo; ĝi ne estas konvena por la tombejo.

—Kontraŭe, ĝi havas sian sencon.

—Ĝi estas tre senkulpa ...

—Kia mi estas.

—Ni vidos ...

Anstataŭ respondon, ŝi ĵetis al li duonmalestiman rigardon.

Post ne longe ili eliris el la domo kaj luis fiakron.

Ili atingis la tombejon kaj iris internen. Ili trapasis la aristokratian kvartalon de la malvivula urbo. Ĉie lukso. La dankemaj 15 heredintoj estas eternigintaj la mortintojn per grandiozaj monumentoj kaj per pezaj marmoraj tabuloj—por ke ili ne leviĝu de tie. Freŝaj floroj, ekbruligitaj sanktlampetoj, ombroriĉaj arbetoj, sub ili feraj seĝoj. Komforto, kiel en la vivo. Plie—modestaj vojetoj, malebenaj tomboj, sen krucoj, preskaŭ malaperintaj.

Ili haltis apud tomba ĉirkaŭbaro. Ligna kruco en ĝi, ordinara benko de lignotabuloj. Grandaj literoj, duonelviŝitaj de la pluvo, parolis pri la mortinto. Apud la kruco juna arbeto kun branĉetoj sekiĝintaj kune kun la larmoj de tiuj, kiuj ĝin plantis.

Ili eniris en la ĉirkaŭbaron.

Nadja pie stariĝis apud la kruco. Ŝia tuta infaneco trapasis ŝian memoron, kiel sonĝo, kiel io tralegita, rakontita de iu. Ŝi ne memoris la trajtojn de la kara mortinto, nek unu el liaj karesoj. Kaj ŝi eksentis sin tiel malfeliĉa, forlasita, ĉirkaŭita de fremdaj homoj! Eĉ tiu, kiu ŝin amas kaj staras apud ŝi, ne estas al ŝi proksima en ĉi tiuj minutoj. Kaj li ne mallevis siajn okulojn de ŝi. Ŝi neniam aspektis al li tiel bela kaj la robo konvenis al ŝia humoro kaj al la loko. Io pura, infana estis en ŝia kvieta, malgaja vizaĝeto kaj en la malsupren direktita rigardo.

Ŝi genufleksis. Sur ŝiaj palpebroj vibris du lumaj gutetoj kaj falis teren.

Sed ankaŭ en la silenta tombejo lia penso nevole transportiĝis en la bruan urbon—kaj ŝia senkulpa, suferanta vizaĝo videtiĝis antaŭ li en alia aspekto, kun aliaj rigardoj.

Kaj ekŝajnis al li, ke ŝi nun trastudas novan rolon, por deklini la teruran ĵuron. Li decidis kontroli tiun animon, senzorgan, kaprican, nekonstantan en la vivo. Kaj tiel koncentrigitan, malĝojantan tie ĉi.

Li volis disŝiri ŝian maskon.

Tie, en la urbo, kie la aero estas venenigita de eternaj komedioj, kie ĉio estas falsa kaj la homo afektas antaŭ la tuta 16 mondo, eĉ en soleco, en la plej senbruaj dormoĉambroj, oni facile mensogas. Sed tie ĉi, antaŭ la okuloj de la morto, antaŭ la Nekonateco, antaŭ la Eterneco, ĉu ne frostiĝos la mensogo sur la lango?

Genufleksinta, Nadja senmove staris apud la tombo.

—Karulino!—senbrue diris li.

—Kion, karulo?

—Vi scias—tramurmuris li surde kaj sentis, ke lia voĉo tremas.

—Kiel kruela vi estas!—ekparolis ŝi.—Ĉu vi ne trovas, ke via deziro estas ofenda ... ateista? ...

—Ne! Se vi volas, ke ni estu feliĉaj ... Mi volas scii ĉion ... Kio ajn ĝi estas, sed ĉion. Mi ne povas vivi kun sekretoj ... La plej terura sekreto perdas sian teruron, kiam ĝi ĉesas esti sekreto. Mi ne timas la veron, mi timas la mensogon.

Nevole ŝi turnis sian vizaĝon al li. Io malbonsigna brilis en liaj okuloj. Nadja ektremis.

—Kion vi volas de mi? ...

—La veron, nenion alian.

—Vi parolas per tia tono, kvazaŭ vi atendus de mi teruran konfeson!

—Egale, sufiĉas se ĝi estas vero. Memoru, Nadja, ankoraŭ neniu certigis nin pozitive, ke ne okazas mirakloj sur la tero. Kiu scias! Eble, kiam vi elparolos la unuan literon de la mensogo, la fantomo de via patro aperos antaŭ vi.

—Karulo! Ĉu vi efektive ne kredas al mi?

—Ne.

—Kaj, se mi ĵuros, vi ekkredos, vi trankviliĝos? Kaj neniam plu vi suspektos min?

—Jes, ĉion ... mi forgesos ... mi pardonos ...

—Estas nenio por pardoni ...

Momenton ili eksilentis.

—Kaj se mi ne ĵuros?

17

—Vi ĵuros ...

—Aŭ se mi diros al vi ion teruran? Ĉu vi elportos ĝin?

—Ĉion mi elportos, sufiĉas, ke vi diru ĝin.

—Fine, prezentu al vi, ke mi vin mensogos ankaŭ tie ĉi.

—Mensogu; sed tie ĉi nur ne forgesu, ke vi estas virino kaj timas la morton kaj mortintojn, Dion kaj la diablon ...

—Karulo! Vi estas infano. Milionon da ĵuroj se mi faros, eĉ tiam vi ne kredos al mi. Kiu viro kredas al la virino?

—Nadja! Vi ne volas ĵuri?

—Mi ne diras tion.

—En tia okazo ripetadu miajn vortojn: «Mi ĵuras! ...»—Lia vizaĝo estis severa, la voĉo ordonanta.

Nadja nur paliĝis.

—Kial vi silentas?

Ŝiaj lipoj ekmoviĝis, sed nenion elparolis.

—Nadja! Se vi ne ĵuros, mi foriros ... por ĉiam ...

Disŝiritaj sonoj ektremis sur ŝia lango.

—Mi ne povas! Tio estas kruela! ... Vi turmentas min ... Al mi estas malbone ... Ni foriru de ĉi tie ...

Li proksimiĝis al ŝi.

Ne vidante, ŝi sentadis lian rigardon al si ... Ĝi ŝin brulis kiel karbo.

—Ĉu ni foriru!? Vi volas foriri! ... Kaj denove ... eterne ... mi devos scii, ke vi portas sekreton en via animo ... Neniam! ... sufiĉe! ... Vi devas diri al mi! ...

—Se vi estas certa, ke mi havas ian sekreton, vi ĝin scias ... Diru ĝin ...

—Se mi ĝin diros, ne estos pardono, ne estos kompato ...

—Pardono! ... Kompato! ... —ripetis ŝi malestime kaj stariĝis antaŭ li. Fiere levinta la kapon, ŝi lin ekrigardis rekte en la okulojn. Kaj ŝi forgesis, ke ŝi estas en la tombejo, ŝi forgesis ĉion. En tiu ĉi momento ŝi sentis sin nur virino, malforta, senhelpa, sola, kaj nenion ŝi vidadis antaŭ si, krom malĝentila 18 vira forto, preta ŝin krucumi, ŝin piedpremi en la koton kaj poste indiferente ĝis la tombo ŝin turmenti per sia potenco ... aŭ per sia grandanimeco.

Ŝi sciis, ke tio ĉi estas batalo por vivo kaj morto.

—Sekretoj! ... —malice ekparolis Nadja.—Neniajn sekretojn havas mi ... Ili ekzistas nur en via malsana imago ... Pri kiu vi ne ĵaluzis min? En kio vi ne suspektis min? Ĉu vi kredis al mi almenaŭ unu minuton? ... Mi ĉion pardonadis al vi ... sed la glaso superpleniĝis. Vi ĉi tie, apud la tombo de mia patro, ĵetas en miajn okulojn abomenajn kalumniojn ... Vi petis ĵurojn ... bone. Mi ĵuras en la memoro de tiu, kiu eble min aŭskultas nun—kaj ŝi triumfe montris per sia fingro la teron,—ke mi estis fidela al vi kiel hundo ... jes ... ĝis hodiaŭ ... sed de nun ... sciu, mi pli volonte min fordonos al la unua preterpasanto, ol permesi al vi tuŝi min ... ĉu vi komprenis? ... Ĉu vi estas kontenta nun? ...

Ŝia tuta figuro, voĉo, rigardo estis fieraj kaj majestaj.

Pala staris li apud ŝi kaj maldolĉa, malsaneca rideto, pli vere grimaco, kurbigis liajn trajtojn.

—Nadja! kara Nadja! ... Kion faris vi? Vi mortigis ĉion.

—Vi mem serĉis tion ...

—Kial vi ĵuris, Nadja! Mi ne kredis, ke vi iros ĝis tie ...

—Ĉar vi neniam kredis al mi ...

—Ne! ... ĉar mi scias ĉion ... Li eltiris el sia palto leteron kaj ĝin etendis al ŝi.

—Legu! ...

Konata, kara skribmaniero ekkuris antaŭ ŝiaj okuloj.

Senfina teruro ŝin ekregis.

Ŝia kapo konfuziĝis kaj, por nefali, ŝi apogis sin kontraŭ la ĉirkaŭbaro.

—Ĉio estas finita, Nadja,—tramurmuris li malespere.

Kaj ili staris unu apud la alia, kiel du obstinaj malamikoj, ne kuraĝante sin ekrigardi.

19

Vesperiĝis. La mallumo vekis Nadja’n. Ŝi ĵetis rigardon ĉirkaŭe, kaj en la krepusko antaŭ ŝi videtiĝis la kompatinda, malaltigita figuro de tiu, kiu ŝin amis.

Sur ŝia korpo trarampis abomeno, ŝiaj lipoj tremis kaj, kvazaŭ vipklako, en liajn orelojn eksonis: "Malnoblulo" ...

—Nadja? ... ekkriis li.—Nadja! ... Pardonu min! ... Kaj ekvolis preni ŝian manon.

—For de mi ... malpura besto! ...

Senforte li falis sur la benkon, kaj ŝi per rapidaj paŝoj ĉirkaŭiris la tombon, por ne pasi preter li, kaj eliris el la ĉirkaŭbaro.

De la malproksimaj montoj aperis la luno kaj lumigis la malvivulan urbon, kie dormis tiom da ĝojoj kaj suferoj. Kaj li daŭre sidis apud la tombo. Kaj en tiu ĉi eterna trankvilo, meze de ĥaoso da pensoj, li komprenis, ke li ŝin perdis, kaj ne tiam, kiam ŝi perfidis al li, sed nun, tie ĉi, li perdis ŝin, por ĉiam.

Lia animo ŝiriĝis de pensoj. Li enviis la mortintojn. Li konsciis, ke pli volonte li pardonus al ŝi la perfidon, ol ŝi al li tiun ĉi scenon.

Kaj kun larmoj, li konsciis, ke ŝi estas prava.

20

La estinteco.

—Kiu estas tiu altkreska sinjorino? demandis Mirski sian kamaradon, montrinte kompanion de viroj kaj virinoj, irantaj antaŭ ili en la vasta aleo de l’arbokulturejo.

—Vi demandas per tia tono, kvazaŭ vi ne konas ŝin.

—Jes, ŝajnas al mi, ke iam antaŭe mi ŝin vidis ie ... sed diru al mi, kiu ŝi estas?

—Por diri la veron, mi ne scias detale ŝian biografion. Mi scias nur kelkajn paĝojn, sed ankaŭ ili ne estas treege interesaj ...

—Malgraŭ tio, diru ilin al mi.

—Ĉiuj nomas ŝin "Nevena", ŝian familion mi ne konas, ŝi estas eksedzino de kolonelo. Kelkajn monatojn post la edziĝo ŝi forkuris de li. Post tio ŝin prenis iu riĉulo, kiu asekuris ŝin: li aĉetis al ŝi domon, enportis monon je ŝia nomo en la bankon. Poste ŝi forlasis lin kaj nun, kiel vi vidas, ŝi estas en tiu ĉi kompanio. Vi konas tiujn sinjorojn kaj fraŭlinojn, vi konas ankaŭ min. Vi do povas juĝi pri ŝia plua kariero.

Post nelonge ili atingis la kompanion.

Iu sinjoro rakontis ion, kaj Nevena laŭte ridis.

Kiam oni prezentis al ŝi Mirski’n—ŝi nevole malfermis siajn okulojn.

—Mirski! ... preskaŭ elkriis ŝi.

Li riverencis.

—Ah, vi konas vin, diris iu.

21

—Jes ... respondis Mirski.

—Ni eĉ estas iom eksparencoj, diris Nevena. Ni estis gefianĉoj, iam ... ĉu ne, Mirski?

Mirski elmurmuris ion.

—Aŭ, eble, tio ĉi ofendas vin, ŝi aldonis serioze, pardonu en tiu okazo, sed, tamen, tio estas vero. Sinjoro Mirski estas mia eksfianĉo ... mia unua amo, kiel oni diras.

—Al vi estas agrable ŝerci pri la estinteco, sinjorino.

—Mi ne havas estintecon, ridetis Nevena.

Ŝi ŝercis, sed ekpromenante pluen, ŝi nevole ĉirkaŭrigardis, serĉis per siaj okuloj Mirski’n kaj forlogiĝis en la estintecon. Ŝia gaja humoro malaperis. Ŝi enpensiĝis, ekinteresiĝis pri tiu ĉi homo, kiun ŝi amis iam kaj kiu povus esti ŝia edzo ... kaj nun li estas fremda, kvazaŭ vere, ili hodiaŭ interkonatiĝis.

Ŝi sentis, ke al Mirski fariĝis malagrable, kiam ŝi tiel senceremonie antaŭ homoj rememorigis al li ilian fianĉiĝon.

Kiam la kompanio disiĝis en la arbareton, Mirski alproksimiĝis al Nevena. Li volis paroli kun ŝi.

—Sinjorino, li diris, mi ne kredis, ke mi vin renkontos iam.

—Kial? ... kaj mi ja estis certa, ke ni revidos nin, ĉar la vivo amas rememorigi al ni la malsaĝaĵojn, kiujn ni iam estas farintaj.

—Ĉu vi nomas niajn tiamajn interrilatojn malsaĝaĵoj?

—Tute ne! ... mi nomas tiel mian edzecon kun la kolonelo ... kaj vi ĝin rememorigas al mi.

—Ĉu vi estis malfeliĉa kun li?

—Malfeliĉa! ... ĝi estas nenio ... sed, mi petas, ne parolu al mi pri li.

Mirski paŝis apud ŝi kaj nevole observadis ŝian staturon.

Kaj li ne kredis, ke virino povas esti tiel bela.

Ŝi kaptis liajn rigardojn.

—Vi esploras min, eldiris ŝi ridetante.

22

—Mi neniam supozis, ke el tiu malforta knabineto, kiun mi tiame konis, elkreskos tia imponanta virino.

—Sinjoro Mirski! ... komplimentojn! ... Vi komencas la ludon.

—Ne, vi ludas en modesteco, dum en via animo vi perfekte konscias, ke vi estas bela, diable bela.

—Prezentu al vi, ke ankaŭ tio ĉi delonge tedis min ...

—Mi kredis ... Ankaŭ Rothŝildon certe tedis liaj milionoj.

—Mi ne scias ... povas esti ... sed mi iufoje malbenas mian belecon.

—Sed tio ĉi estas riĉaĵo en nia tempo.

—Jes, sed ĉe aliaj kondiĉoj ... ŝi diris melankolie kaj, ŝajne, forlogiĝis malproksimen, kvazaŭ Mirski rememorigis al ŝi ion alian ... malnovan ... eblan, kion ŝi ne estas provinta.

—Ni sidiĝu iomete, ŝi diris, mi laciĝis.

Ili sidiĝis kaj kelkajn minutojn silentis.

Iom poste ŝi turniĝis al Mirski, kaj ekrigardis la vizaĝon de la homo, kiu estis ŝia iama fianĉo. Ĝi ŝajnis al ŝi iel pli nobla ol ĉiuj aliaj, kiuj estis hodiaŭ kun ŝi. Li havis nenion komunan kun tiuj homoj, vetbatalintaj, kiu el ili pli facile kaj pli malkare ŝin aĉetos ... sufiĉas, ke ŝi deklaru sin je aŭkcio.

—Kion vi pensas? ... ŝi demandis lin delikate.

—Nenion ...

—Tio ĉi ne estas respondo.

—Kaj ĉu vi dezirus scii, pri kio mi pensas?

—Kompreneble ... mi tiel multe interesiĝas scii, kion vi pensas pri mi ... ĉar, konfesu, vi nun pensas pri mi kaj, pensas malbonon ...

—Jes, vi divenis. Mi pensis, sed ne sole pri vi. Mi pensis pri ni ... mi pensis kiel facile disbatiĝas la homa feliĉo ... kaj, ke apenaŭ estas io pli malkonsekvenca en tiu ĉi mondo ol la homa karaktero. Se vi nur scius tiame, kiel forte mi vin amis! ...

23

—Ĉu, vere, tiel forte? demandis ŝi kun miro.

—Kiel vi vidas, kvin jaroj jam forpasis de tiam, kaj mi ankoraŭ ne edziĝis.

—Tio ĉi ne estas argumento.

—Por vi ne ... ĉu vi scias, ke rememorinte, kial ruiniĝas ĉio—ankoraŭ mi ne povas pordonu tion al mi mem, kaj al vi. Kian teruran leteron vi skribis al mi tiam! ... Kaj precipe mi malĝojas pri tio, ke mi estis prava, kaj vi juna, nesperta knabino, tiame, dorlotita infano de la edukado, estis kulpa. Vi amis, sed vi komprenis nek la mondon, nek la amon, nek la pasiojn,—nenion. Kaj pro unu malsaĝaĵo, infana malsaĝaĵo, vi disbatis miajn plej belajn jarojn, kaj vin mem vi faris malfeliĉa.

—Kaj ĉu vi memoras la kaŭzojn de nia eksfianĉiĝo?

Mirski malkonfide ŝin ekrigardis.

—Ĉu vi ja forgesis ilin?

—Verdire, mi rememoras ion, sed mi ne povas klare prezenti al mi tion. Eble, tio ĉi nun perdis por mi ĉian sencon, kaj mi ne povas ĝin revoki. Plej bone, rakontu ĝin al mi ... mi vin petas ... ĝi interesas min.

—Vi estas prava: La vivo elviŝis en vi tiujn subtilajn komprenojn. La malgrandajn malsaĝaĵojn la sperto ne konservas, kaj tiame ... tiam vi estis vantego, uragano, elemento, kiu neniigis ankaŭ min, miajn petojn kaj mian amon ... Vi ridos nun pri tio, kio nin disigis tiame. Kaj ĝi estis ... kiel hodiaŭ ... mi memoras tiun vesperon. Ni unuafoje restis longan tempon solaj en via salono. Ni sidis unu apud la alia, sur la kanapo. Kiel neniam alifoje, vi estis bela,—mi enamiĝinta. Delikate, konfideme vi klinis la kapeton sur mian ŝultron, kaj iutempe niaj lipoj kuniĝis en longa, senfina kiso. Sed jen ... mi mem ne scias kiel kaj kial, mia mano nevole kuntuŝiĝis kun viaj genuoj kaj nekonscie, kaj nerve glitis malsupren, kaj jen mi eksentis sub miaj fingroj viajn ŝtrumpojn. Mi svenis ... 24 Dio mia! ... ekzistis io en tiu ĉi mondo, kion oni ne devas atenti ... minutoj, kiujn oni devas travivi, ne haltigante sian cerbon super ili. La pasio estas senkulpa nur tiam, kiam ili ambaŭ estas egale ebriigitaj de ĝi. La pasio estas feliĉego, estante blinda. Malferminte siajn okulojn kaj ekvidinte,—ĝi fariĝas ĉu malĉasteco, ĉu perforto. Ĉu vi scias, kio okazis en tiu ĉi momento? ... Kvazaŭ iu vangofrapis vin aŭ nomis vin publika virino,—vi furioze saltis de l’kanapo, ruĝiĝinta pro honto ... paliĝinta pro indigno. Mi genufleksis, mi petis vin, mi ploris ... mi ĵuris antaŭ vi, ke tio ĉi estas pli forta ol ni, ke ne per ofendoj, sed per kisoj kaj karesoj oni povas sufoki la pasion. Mi konvinkadis vin, ke ne povas esti malpura aŭ krima tio, kio nin kunligos poste por ĉiam ... kaj vi rigardis min tiel, kvazaŭ vi volis enkraĉi en mian vizaĝon.

Pro rapida parolmaniero kaj ekscitiĝo Mirski haltis momenton.

—Mi vin petas, daŭrigu ... al mi estas tiel agrable vin aŭskulti. Vi rememorigas al mi tiujn tagojn, tiujn minutojn en kiuj mi estis pura, senkulpa ... Nur diru, mi vin petas, kial mi ne kredas plu al mi mem, ĉu mi estis tiam sincera? ĉu mi ne afektis? ...

—Se vi afektus, mi ne suferus tiel longe post tio ... mi ekkonus la afekton. Tiam vi ne povis tiel arde, tiel sincere ludi komediojn. Tre juna vi estis ankoraŭ. Kaj kian intereson vi havis, por afekti! ... ne ... Vi forlasis la salonon kiel iu senindulgema juĝisto, kaj mia krimo en viaj okuloj meritis nek favoron, nek indulgon. Post tio finiĝis ĉio. Jen la homa ĉasteco ... Infana kaj malsaĝa ĉasteco! ...

—Kaj ĉu vi memoras la leteron? ...

—Ĝian enhavon ... jes. En kio nur vi ne kulpigis min: ke mi, kiu ĉiam murmuretis al vi pri ideala amo ... pri parenceco de l’animoj ... —estis ordinara homo, serĉanta nur voluptan amon ... ke vi disreviĝis en ĉio ... ke ne estis amo 25 en tiu ĉi mondo ... ke ĉiuj viroj estas la samaj ... ke vi hontis aminte min ... ke, se tio ĉi estas amo ... tiam pli bone estas edziniĝi je la kolonelo. Li almenaŭ ne hipokritas kaj ne rakontas pri idealoj, sed serĉas en la virino nur virinon ...

—Kaj mi edziniĝis je li kaj venĝis al vi ... diris Nevena kun maldolĉa rideto.

—Ĉu vi scias, sinjorino, daŭrigis Mirski, mi donus nun dek jarojn de mia vivo, se povus reveni ĉio ĉi tio denove ... nur sen tiu vespero, ĉar tiam mi sentis la poezion de l’vivo. Depost tiam sekvis, mi ne neas, ankaŭ gajaj minutoj kaj ĝuoj, sed la poezio ne ripetiĝis. Oni povas ami dudekfoje, ami dolĉe ... pasie, sed ne estas plu tiu aromo, tiu printempo de l’sentoj. Sole dum la unua amo oni amas nur per la koro,—ne enmiksante la saĝon. Pluen la kalkuloj venkas la plej fortan amon kaj oni rezonas eĉ en la brakoj de l’amata estaĵo.

Nevena aŭskultis, kaj io facila, malnova, konata trakuretis ŝian animon, kvazaŭ ŝi sentis tiun ĉi vesperon, ke ŝi havas animon ...

Ĝis nun kvazaŭ ŝi ne bezonis ĝin ... ŝi forlogiĝis en la estintecon.

Pasis tra ŝia memoro ĉio, kion ŝi estas iam travivinta kun Mirski, kaj veninte ĝis la sceno en la salono ... ĝis la letero,—ŝi ne volis kredi, ke tio ĉi okazis ... ke ŝi ... nome ŝi ... estis kapabla pri tio.

Kaj maŝinsimile, kvazaŭ apud ŝi sidis Mirski—ŝia fianĉo—ŝi metis sian manon sur la lian.

—Sed ĉu la feliĉo ja ne ripetiĝas? ... ŝi tramurmuretis, kvazaŭ al si mem. Ĝi estis terura tiam ... Kial vi silentas? ... Ĉu ne ripetiĝas? ...

—Ne ... tia feliĉo ne ripetiĝas. Ankaŭ ĝi kiel homo unufoje naskiĝas kaj mortas por ĉiam. Ne ripetiĝas ... demandante pri la feliĉo, oni ne sentas ĝin. Nun ni povas esti nur spertaj aktoroj, sciantaj bone siajn rolojn, kaj ne agantaj personoj 26 de l’primitiva kaj ama dramo ... Dafnis kaj Ĥloe elkreskis kaj tiam, ĝis la lasta sceno, ni estis kiel ili.

—Sufiĉe ... sufiĉe ... ne parolu al mi pri la tiamo—ne rememorigu al mi la perditan paradizon ...

Ŝi eksilentis kaj desegnis ion sur la sablo per la pinto de sia ombrelo.

Li ne interrompis ŝian silenton.

—Ne ... sinjoro Mirski, subite ekparolis ŝi, vi ne estas prava. Se estus vero, ke oni nur unufoje povas esti feliĉa, tiam oni ĉiutage sin pafus ... ne ekzistus homo pli aĝa ol de dudek-dudek kvin jaroj ... Vi, simple, min ne amas nun, nenio plu ...

—Kaj ĉu vi do amas min? ...

—Ĝi estas mia afero. Mi pruvos al vi, ke tion, kion iam rifuzis al vi unu malsaĝa infano—hodiaŭ centoble redonos la virino.

—Ne parolu al mi pri amo ... mi vin petas ... tio ĉi ne estas amo ... eĉ ne pasio, sed simpla kaprico.

—Ni interŝanĝis niajn rolojn. Tiam mi faradis malsaĝaĵojn—nun venis via vico. Tiam mi ofendis vin ... nun vi ofendis min ... Ni estas kvitaj! ... Ni komencu ĉion denove. Mi malpermesas al vi hodiaŭ disiĝi de mi, diris ŝi per tiu certa, potenca tono, per kiu ŝi estis kutiminta konduti al siaj adorantoj. Li stariĝis kaj riverencis. Kaj al Nevena montriĝis, ke en tiu ĉi respektoplena riverenco estas ironio. Ŝi ... por kiu la plej riĉaj junuloj estus malfermintaj siajn plenajn monujojn—por li, havis nenian valoron. En ŝi li vidadis nur memoraĵon de la iama Nevena—duonhelan kiel revo ... La nunan, li trankvile disponigis al la aliaj, sen envio kaj ĵaluzo.

Ŝia koro dolore kuntiriĝis. Ŝi kvazaŭ unuafoje sentis sian falon.

Ŝi komprenis tiun momenton en la turniĝo de l’monda bruo—la momenton kiam oni klare komprenigas ŝin, ke ŝi havas nenion komunan kun tiuj virinoj, kiujn oni povas ami ...

27

Kaj en ĉi tiuj minutoj ŝi kredis ... sciis, ke, se li prenos ŝin—li prenos ŝin kiel ordinaran publikan virinon, kun kiu oni povas pasigi plej pasie tutan nokton, kaj ĉe sunleviĝo ruĝiĝi pro ŝi.

Baldaŭ ili aŭdis la voĉojn de l’kompanio venanta al ili.

—Ĉu vi scias, Mirski, diris ŝi iel nerve ... mi bedaŭras nun, ke mi renkontis vin. Vi memorigis al mi la nerevenigeblan estintecon kaj mortigis en mi la senzorgecon, vere, eble kriman, tamen sen kiu mi apenaŭ povus vivi pluen.

Kiam la kompanio kolektiĝis—oni decidis iri en Knjaĵevo’n[1] kaj aranĝi malgrandan festeton en iu bierejo.

Mirski manetendis por levi la ĉapon kaj adiaŭi de la kompanio—Nevena fiksis sian rigardon sur lin. Ŝi invitadis lin, ordonis, ke li restu. Mirski trankvile renkontis ŝian rigardon.

Ŝi vidis sin senforta antaŭ li.

—Sinjoroj! diris ŝi ekscitite—se sinjoro Mirski ne iros kun ni, ankaŭ mi restos ĉi tie.

Ĉiuj ĉirkaŭis Mirski’n kaj komencis lin konvinki, ke li devas konsenti.

Por ĉesigi tiun ĉi komedion—li cedis.

Post unu horo la kompanio sidis en aparta ĉambreto de bierejo en Knjaĵevo.

Oni alportis bieron, mendis manĝaĵojn.

Jam enirinte en la bierejon—Mirski eksentis ke li faris malsaĝaĵon, kaj tenis sin iom flanke de Nevena—sed ŝi, rimarkinte lian humoron, sidigis lin apud si.

—Ni, ŝajnas, komencos ĵaluzi, diris iu el la kompanio.

—Kial do?! ... ridetis alia. Tie ĉi inter ni Mirski aperas kiel speco de eksedzo—kaj pri viroj ne estas akceptite ĵaluzi ...

28

—Sinjoro Mirski, se iliaj malsaĝaĵoj estas al vi malagrablaj—mi silentigos ilin.

—Lasu ... diris li mallaŭte, mi eĉ ne aŭskultas ilin, kaj mi diru al vi ... ĝi ĉesis dolori ...

—Tre baldaŭ ... videble ĝi eĉ ne doloris.

—Eble ...

—Kruela! ... pli kruela ol mi tiame, almenaŭ ne diru ĝin.

—Mi silentos.

—Ne, vi parolos ... nur ne tion ... ne tiel ... pri io alia kaj gaja.

—Ne atentu pri mi: mi hodiaŭ estas ne respondema.

—Kaj ili envias al vi kaj rajtas envii al vi.

—Kial? ... mi nun sentas nur unu solan deziron—ke mi foriru de ĉi tie—al mi tedas tiu ĉi kompanio.

—Vi ne foriros ... ĉu vi aŭdas? Se vi foriros, ankaŭ mi ekiros kun vi.

La kompanio, rimarkinte la mallaŭtan interparolon de Nevena kun Mirski, faris tian bruon, ke Nevena estis devigita forlasi Mirski’n por momento kaj sin okupi pri ili, kaj Mirski, profitinte de tio, trankvile observadis siajn konatojn.

Li konis ilin tre bone ĝis la lasta kaj, kune kun ili, kiel ankaŭ nun, li amindumis iam la fremdajn virinojn, perdis tutajn vesperojn kaj noktojn kun sola celo—venki ... sukcesi, kaj tiam ŝajnis al li tre nature antaŭ la okuloj de l’edzo, la patro aŭ la frato ŝteliri al la malfortaj kordetoj de iu beleta sinjorino, revanta ekster la edzeco alplenigi la malplenaĵojn de l’vivo.

Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis ... en aliaj perdis aŭ atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li aŭ ili faras ion nebelan. Sed tiun ĉi vesperon, ĉiuj liaj kamaradoj videtiĝis antaŭ li en sia estanta grandeco ... kvazaŭ ili formetis siajn maskojn. La besto—la nesatigebla besto, kiu rekonas nek virgecon, nek honton, nek decregulojn, estis klare legebla en iliaj okuloj ... ke li naŭzis de ili.

29

Ĉiu el tiuj ĉi sinjoroj esperis jam tiun ĉi nokton ŝin konduki en sian hejmon ... kaj ŝi scias tion, kaj tute trankvile sidas, sentante, ke antaŭ ŝia vizaĝo ili kalkulas nur unu aferon: "Kiom do ŝi kostos?"

Kaj tio ĉi estas Nevena, la sama Nevena, kiun li amis tiam kaj kies figuro ankoraŭ estas konservita en lia memoro.

Nesciante kial—li sentis en tiuj ĉi minutoj, ke ili ofendas ankaŭ lin per tio.

Kaj rimarkinte de ilia flanko iun pli cinikan ŝercon, pli malmodestan alparolon al Nevena—li ekvolis kapti la seĝon kaj ilin forpeli, ĉiujn ĝis la lasta de ĉi tie kune kun ŝi.

Lia cerbo komencis pli forte labori ... sed iutempe, atentinte, ke li trinkis kvinan aŭ sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel ekscitiĝas? Tio ĉi estas certe de la biero ... ĉu tuŝas mian aferon ĉio ĉi tio? ... Kia mi estas por ŝi? ... En kio ili estas kulpaj al mi? ... Ĉu ankaŭ mi sur ilia loko ne farus la samon? ... Komedioj! ... sentimentalecoj! ... De kelkaj bieroj mi ekscitiĝis."

Kaj samtempe li sentis, ke io doloras ... kuntiras lian koron, kaj iu interna voĉo murmuretas al li, ke ĉio ĉi tio ne devis esti tiel ... ke tio ĉi estas terura ... ke, se la vivo estas loterio, hazardo ... kaprico de io nevidebla, nerespondebla, ĝi ne havas sencon. Ke estas monstre ... krime disbatiĝi tiel la homo kiel iu malkara ludilo en minuto de ebrieco. Ke ĉiuj ĉi tiuj aĉuloj devus genufleksi antaŭ ŝi, se ne pro alia afero, pro ŝia beleco, sed genufleksi preĝante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn je bankbiletoj.

Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l’biero, ŝercaj interparoloj—li vidis antaŭ si deksepjaran knabinon—preskaŭ infanon.

Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitaĵon?

Kiel ĝojplenaj ja rapidis ĉiuj ĉirkaŭantoj detrui ŝian virgan mondon, kaj la malklerecon de l’amo anstataŭigi per la subtilaj 30 konoj de l’malĉasteco—de tiu malĉasteco, kiun ni samtempe serĉas kaj malestimas.

Kaj en ĉi tiu minuto li tiel kompatis Nevena’n, ke li preferis ŝin forporti de ĉi tie, diri al ŝi, ke li denove ŝin amas, nur, ke ŝi denove fariĝu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin vangofrapi pro unu senkulpa manetendo.

Sed rigardante ŝin nun, aŭskultante ŝian voĉon, vidante ŝiajn gestojn—li certiĝis, ke tiu Nevena estis mortinta por ĉiam kiel por li tiel por si.

De la ĉasta infano ne restis eĉ ombro.

Eĉ ŝajnis al li nun, ke ŝi plisaĝiĝis ... Ŝia interparolo fariĝis kuraĝa—la respondoj trafaj, spritaj. Ŝi lernis moki, povosciis tuj ekrigardi en la fremdan animon, divenadis la sekretajn pensojn de siaj adorantoj ... kaj majstre ilin metadis en iliajn lokojn, kiam ili trouzis aŭ ne plaĉis al ŝi.

Sed en tiu ĉi saĝo Mirski trovis nenion konsolan.

Ŝajnas, ke tio ĉi estis saĝo de iu komercisto, deziranta pli kare vendi sian komercaĵon en la bazaro.

Post nelonge Mirski atente haltigis siajn okulojn sur ŝi. Ŝia vizaĝo estis ekscitita ... ŝiaj okuloj brulis, kaj Mirski nevole konfesis, ke neniam dum sia vivo li vidis tian belulinon.

"Dio mia, li tramurmuretis—kial ŝi ne estas tiel pura, kiel ŝi estas bela?" ...

Ŝia maneto tenis la maldikan glason da biero, kaj ŝi, turninte sin al Mirski, diris al li:

—Ĉu vi scias? mi decidiĝis ĉi tiun vesperon min ebriigi ... sed, vi scias, tiel bone ebriiĝi, kiel iu viro, volanta sufoki en sia animo iun malnoblaĵon ...

—Kial do tiaj fantaziaĵoj?

—Tio ĉi ne estas fantaziaĵoj ... Mi preferas forgesi hodiaŭ ĉion ... forgesi, ke mi naskiĝis en tiu ĉi mondo ... forgesi, ke mi iam sidis kun vi ĉe ni en la salono ... ke mi skribis 31 al vi leterojn ... ke mi vin renkontis denove ... ĉion ... ĉion forgesi, eĉ min, eĉ vin.

—Tiam plej bone estas, ke mi foriru de ĉi tie? ...

—Ho! ne ... Neniamaniere ... tio ne helpos al mi. Kontraŭe, mi tiam ebriiĝos ankoraŭ pli multe. Mi ploros tiam ... batos ... mordos ... he, al ĉiuj ĉi tiuj mi elgratos la okulojn. Vi ne foriros, ĉu vi aŭdas? Sidiĝu pli proksime de mi ... ankoraŭ. Ĉu vi aŭdas, Mirski! Se vi foriros, mi ĵetos min sub la tramveturilon ... Kial vi rigardas min tiel? Mi estas kapabla pri tio ... mi volas, ke vi rakontu al mi denove pri tiu vespero en la salono ... de la komenco mem, kaj morgaŭ ... morgaŭ vi alportos al mi tiun leteron: mi volas vidi, ĉu mi ĝin skribis. Se vi ne alportos ĝin, mi mem venos al vi ... ĉu vi aŭdas? ... mi venos al vi! Aŭ vi ne volas? Ĉu vi ne akceptos min? ...

Mirski ŝin rigardis, sentante, ke la biero komencis efiki en ŝi.

Estis minutoj, dum kiuj ŝi kliniĝis al li—kvazaŭ ŝi volis ĉirkaŭpreni lin.

Tiutempe la sinjoro, sidanta ĉe la alia flanko, tuŝetis la nudan parton de ŝia mano por diri al ŝi ion.

Ŝi sentis la ektuŝon de fremda mano.

—For la manojn! ... ŝi elkriis, turninte sin al li. Kiel vi kuraĝas tuŝi min. Kiu donis al vi tiun rajton? ... Ha? ...

Ŝi eksilentis, kvazaŭ ŝi estis sufokiĝinta.

Ŝia kapo ekturniĝis.

Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj altigis sian rigardon sur Mirski.

—Mirski! ... Tio estas vi? Ĉu ne? ... Kial vi silentas? ... Mirski! ... Vi mensogas pri tio ... pri ĉio vi mensogas ... Mi neniam skribis al vi!

Ŝi komencis balbuti kaj ripeti la vortojn.

Ŝiaj okuloj erarvagis, la vangoj flamis.

Mirski kliniĝis al ŝi.

—Sinjorino, trankviliĝu ... trinku akvon.

—Kial estas bezona al mi akvo? Mi ne volas akvon.

32

—Sinjorino, al vi estas malbone ... Sinjoroj, mi vin petas malfermu la fenestron.

—Lasu min ... lasu min ... kriis ŝi, foriru de tie ĉi ... lasu min.

Vane Mirski konvinkadis ŝin, ke ŝi trinku iom da akvo kaj, eliru en puran aeron.

Ŝi ne movetiĝis de sia loko—nur klinis la kapon sur siajn manojn apud la tablo—kvazaŭ ŝi ekdormis.

—Finiĝis! ... diris iu.

—Kaj tio ĉi estis festeno! ...

—Vi, Mirski, kion vi estas parolinta al ŝi?

Iutempe ŝi levis sian kapon, kvazaŭ ŝi rememoris ion.

Kaj jen subite forta, nerva rido plenigis la ĉambron.

—Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li estis kaptinta miajn genuojn! ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... Ĉu vi aŭskultas? ... Mirski estis kaptinta miajn genuojn ... kaj mi forlasis lin pro tio. Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li mensogas! ... mensogas! ... mensogas ... Kaj la rido transiris en histerion.

Mirski saltis, kaptis ŝin per siaj manoj, elverŝis tutan karafon da akvo sur ŝian vizaĝon, malbutonumis ŝian vesteton kaj forportis ŝin sur la kanapon.

Li zorgis pri ŝi tiel, kvazaŭ neniu, ekster li, havis tiun ĉi rajton.

Post nelonge ŝi fermis la okulojn. Ŝia kapo pezis, ŝi forte spiris, sed ŝia cerbo iom post iom rekonsciiĝadis.

Ŝi vidis la tutan kompanion, la tablon kun biero, la manĝaĵojn ... ŝi komencis rekonadi ĉiujn siajn adorantojn unu post la alia kaj samtempe vidis kaj sentis apud si Mirski’n.

Ŝia brusto ekmoviĝis, io malsaneca eltiriĝis el ĝi, iom post iom ĝi premis ŝian gorĝon ... kuntiris ĝin ... kaj ŝi, forte ploregante, enigis sian vizaĝon en la kanapon.

—Sinjoroj, diris Mirski, vi senkulpigos min, sed mi opinias, ke estos plej bone, se vi iomete foriros de ĉi tie. En certaj minutoj via ĉeesto kaŭzas al ŝi suferon.

33

Iuj ekmurmuris, aliaj indignis.

—Kaj kial do?

—Kia vi ja estas tie ĉi?

—Videble, li estas prava.

—Jes ... jes ... ili foriru ... ĉiuj foriru ... ĝis la lasta, kriis Nevena, kaptante la manon de Mirski.

Restinte solaj, Mirski sidiĝis apud ŝi.

Deflanke li aspektis kiel kuracisto klinita super la kuŝejo de sia paciento, al kiu oni jam per nenio povas helpi.

Li vidis la tutan teruron de ŝia sorto kaj sentis, ke li ne povus, ne entreprenus savi ŝin.

Rigardante ŝian belan talion, la dolĉan vizaĝeton, li klare komprenadis, ke ĉio ĉi tio estis destinata kiel momentaj amuziĝoj de l’homo.

Ĉiu rajtas ĝui tiun belan korpon ... ĉiu povas ĝin aĉeti ... kaj ŝi neniam kaj per nenio povos ĝin reaĉeti de l’mondo. Nek la pento, nek la pardono restarigus ŝiajn rajtojn super ŝi mem.

Iutempe Nevena malfermis siajn okulojn, haltigis sian rigardon sur Mirski kaj nerve alpremis lian manon al sia brusto.

—Mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... al mi estas malvarme.

Mirski stariĝis, fermis la fenestron, kovris ŝin per sia supra vesto kaj denove sidiĝis apud ŝi.

—Ĉu vi scias, ekparolis li al ŝi kaj volis diri "Nevena", sed li englutis la vorton ... vi faros plej bone, se vi iom dormos.

—Ne ... ne ... mi ne volas dormi ... al mi ne estas malbone. Vi pensas, ke tio ĉi estas de la biero, ke mi estas ebria ... ne ... mi estas trinkinta eĉ pli multe alifoje. Al mi fariĝis malbone de alia afero ... de nia renkontiĝo ... de tio, kion vi diris al mi ... de la letero. Mi rememoris bone nun, ke mi skribis al vi tian leteron kaj mi hontas ... mi hontas ne antaŭ mi mem, sed antaŭ vi. Al mi estas malagrablaj ĉiuj tiuj homoj, kiuj estis tie ĉi kun ni. Mi vin petas, ne enlasu 34 ilin plu ĉi tien, mi ne volas ilin vidi, se ili eniros, mi faros skandalon.

Li ekrigardis ŝin rekte en la okulojn.

—Kaj kion vi serĉas en tiu kompanio? demandis li preskaŭ severe.

—Ne demandu, ne demandu kion ajn ... mi ne povis alie.

—Kaj kial vi forlasis vian edzon?

—Mi vin petas, eksilentu ... Tie estas pli malbone ol ĉi tie. Sed mi ne povas resti plu ĉi tie ... konduku min hejmen ... mi sufokiĝas en ĉi tiu ĉambro.

—Vi estas malforta nun ... ĉu vi povus stariĝi kaj iri ĝis la fiakro?

—Mi povos ... mi apogos min je via mano kaj vi subtenos min.

Mirski helpis al ŝi stariĝi. Li surmetis la supran veston sur ŝiajn ŝultrojn, prenis ŝin sub la brako kaj ili eliris el la bierejo.

Estis jam plena nokto. La lanternoj de l’fiakro briletis proksime.

—Ĉu vi scias, Mirski, mi estas tre kontenta, ke estas mallume kaj, ke estas neniu ĉirkaŭe. Mi hontus iri kun vi, ja ankaŭ vi, certe, ne decidiĝus eliri tiel kun mi, ŝi ekparolis mallaŭte.

Mirski respondis nenion kaj vokis la veturigiston.

Sidiĝinte en la fiakro unu apud la alia—ili ambaŭ silentis, kaj Mirski nevole meditis: "Kiom da fojoj sur la sama ŝoseo, eble per la sama fiakro, ŝi revenadis tiel kun alia", kaj samtempe iu interna voĉo murmuretis al li: "Dolore estas al vi nun ... ĉu ne? Kaj vi ... ĉu vi ne veturis ĝuste tiel kun fremdaj virinoj, kiuj ankaŭ estis karaj al iu tiel same, kiel al vi estis kara Nevena tiame?" ... "Kiom da puraj kreitaĵoj vi malĉastigis en tiu ĉi mondo? Kiom da vivoj vi difektis? Kaj nun vi indignas, ke la mondo malpurigis vian iaman puran 35 revon?" ... kaj la rememoroj pri la antaŭa Nevena, kunmiksiĝante kun la nunaj cirkonstancoj,—malsanece kuntiris lian koron.

Li sentis, ke inter li kaj Nevena estis io komuna, parenca ... kaj samtempe li ne povis trankvile spiri apud ŝi: ŝia tuta estaĵo—la vestoj, la ĉapelo, la gantoj sur ŝia mano, okaze apogita je lia mano, la bukloj de ŝiaj haroj, kiuj malligitaj de l’vento karesis lian vizaĝon—ĉio rememorigis al li tiun mondon, en kiu estas nenio pura, en kiu ĉio estas aĉetita kaj ĉio vendiĝas, kaj li nevole rememoris pri siaj kamaradoj. Kiel ili enviis al li ĉi tiun vesperon! Kiel ĝoje ili okupus lian lokon! Sed kial li sentis, ke li ne estas kapabla, ne povas, ne devas ŝin preni? ... Kial la penso pri fizika posedo forkuradis de li kiel io neebla ... nebela ... krima? ... Kial en la profundo de sia animo li havis al ŝi sentojn, kiajn havas ĉiu homo al sia belulino-fratino? Kaj ĉu oni povas atenci kontraŭ sia fratino, eĉ se ŝi fariĝos publika? Kaj nun en tiu ĉi minuto li plu ne kuraĝis elmontri antaŭ ŝi siajn instinktojn, ol tiam en la salono, kiam ŝi estis ankoraŭ pura kaj senkulpa.

Ŝajnis al li, ke li malhonorigus mem sian plej brilan revon, malpurigus ankaŭ sian tiame puran beston "mi".

La fiakro alproksimiĝadis al Sofio, kaj Mirski daŭrigis sondi en sia animo.

"Sed li povus esti ŝia edzo! ... Kial ne esti amanto? ..."

Kaj li sentis, ke de nun povas ŝin preni ĉiu ajn, nur ne li. Por li, ŝi estis perdita por ĉiam. Al aliaj ŝi sin fordonis por mono, aŭ pro kaprico, al li, ŝi sin fordonus por repravigi kaj revenigi la estintecon, por ke ŝi puriĝu per li kaj poste deklaru rajtojn de pura amo, kaj li ne havis fortojn en si mem por tiu repravigo. Li vidis en ŝia animo tiun rompiĝon, soifon pri laŭleĝa feliĉo, kaj li sentis sin malforta por etendi al ŝi la manon.

Kristo iam haltigis levitajn ŝtonojn kontraŭ la malĉastulino—sed 36 ankaŭ li ne prenis ŝin, sed foriris pluen ... Kaj ĉu li purigis ŝin?

Nevena, ŝajne, komprenis liajn pensojn.

—Sinjoro Mirski, al vi eble ne estas agrabla ĉio ĉi tio, kio okazis hodiaŭ? Vi ne dezirus min akompani ĝis la domo.

—Kiel vi vidas—mi faras la kontraŭon, li eldiris rapide kaj eksilentis.

Ili atingis la domon de Nevena.

La servistino malfermis al ili la pordon kaj, kiam ili eniris en la salonon, ŝi turnis la elektran butonon sur la muro.

Forta, akra lumo lumigis altan, grandan ĉambron, en kiu meze staris Mirski kaj apud li Nevena.

Ŝi nevole fiksrigardis lin, kvazaŭ ne kredante, ke li estas tie ĉi en ŝia domo.

Kaj Mirski denove rimarkis, ke ŝi nun estas ankoraŭ pli bela ol antaŭe.

"Dio mia! ... ĉu tian sorton ŝi meritis?"

Sed ĉirkaŭrigardante ŝian ornamitan salonon—lia koro denove kuntiriĝis.

La salono estis troŝarĝita de multekostaj remburitaj mebloj: seĝoj, kanapoj, tabloj kaj tabletoj, vazoj kaj vazetoj, sur la muroj bildoj, portretoj ... kaj sennombraj multekostaj nebezonaj bagatelaĵoj. Ĉio estis droninta en floroj kaj parfumo ...

"De kie ŝi povas havi ĉion ĉi tion ... ŝi, filino de malriĉaj gepatroj?"

Ĵetante rigardon ĉirkaŭ si—ŝajnis al li, ke tiuj ĉi objektoj ne estas mebloj ... ne estas ordinaraj hejmaj objektoj, sed ili estas pecetoj de Nevena, pecetoj de ŝia korpo ... ke ĉio tie ĉi, eĉ la plej senkulpa tintilo—estas mona signo—valoro de ŝiaj karesoj.

—Sidiĝu! ... kial vi ne sidiĝas, sinjoro Mirski, diris delikate Nevena. Vi ne povas prezenti al vi kiel feliĉa mi estas hodiaŭ! ... Neniam ... neniam mi revenis tiel hejmen.

37

Mirski sidiĝis.

—Mi pensas, sinjorino, ke vi faros plej bone nun, se vi kuŝiĝos. Vi estas tiel pala! ...

—Ho, mi neniel estas dormema ... ne estas al mi malbone ... male, tiel bone estas al mi ... mi ne povas eĉ dormeti nun.

Kaj ŝi demetis sian ĉapelon, metis ĝin sur la marmoran tableton apud la spegulo, ĵetis kelkajn rigardojn al li, per rapida movo de l’mano reĝustigis siajn harojn kaj sidiĝis kontraŭ Mirski.

—Sinjoro Mirski, mi ne deziras, ke vi estu malgaja ... Ĉu vi aŭdas? Mia koro turniĝas vidante vin tia, ĉar ŝajnas al mi, ke vi hontas pri mi, ke ne estas al vi agrable sidi ĉe mi.

—Kiu diris al vi tion? ekparolis Mirski, tute ne ... kaj sentis, ke li mensogas.

—Ne ŝajnigu vin ... via vizaĝo vin perfidas. Vi ne povas mensogi al mi nun. Mi ne plu estas tiu deksepjara infaneto, kiu nenion komprenis en la mondo. Mi scias ĉion ... ĉion mi scias. Mi scias, ke en tiu ĉi minuto vi rapidas foriri, morgaŭ al neniu vi diros, ke vi estis tie ĉi, kaj alifoje vi ne envenos en tiun ĉi domon ... ĉu ne? Diru al mi la veron ...

Mirski ne volis tiel kruele ŝin ofendi.

—Vi rigardas hodiaŭ tra specialaj okulvitroj ĉion, diris li, ĉi tio tute ne estas en mia kapo. Mi pensas ĵus, ke la mondo estas abomeninde aranĝita kaj ke ni, la homoj—ĉiuj estas senfortaj infanoj en ĝi.

—Kial vi parolas tiel? Ĉu vere estas, ke la feliĉo en la vivo ne ripetiĝas? Ĉu tio ĉi estas ebla? Kaj ĉu ĝi daŭras nur momenton kaj nur tiam, kiam oni ne komprenas ĝin, kiam oni estas malsaĝa infano?

—Jes! ... tiu feliĉo ne ripetiĝas! ...

—Dio mia! ... sed tio ĉi estas terura! ... Kial en tia okazo kune kun ĝi ne malaperas ankaŭ la revo pri ĉi tio? Ne ... 38 ne ... vi trograndigas. Kaj kia estas ĝi, la feliĉo, ke ĝi ne ripetiĝas? Ĉu ĝi ne dependas de ni? Kio mankas poste al homo, ke li ne povas ĝin renovigi?

—La feliĉo ... devas esti ... pura ... ĉu vi aŭdas? Pura kiel la sonĝo de infano, kaj ni ambaŭ estas malpurigitaj de l’vivo.

—Sed ĉu do oni povas ĉesi ami? Ĉu vere, ĉio mortas en ni? Ne ... ne ... tio ĉi estas neebla ... tio ĉi estas mensogo. Ĉu vi scias, ke hodiaŭ, kiam mi vidis vin, en mia animo frostotremis io nova, ne ... eĉ ne nova, sed io malnova—malnova, kion mi travivadis iam. Ĉu vi scias, ke hodiaŭ mi kapablas plori, plori kiel infano, kaj mi ne ploris de longe ... Nur pri unu afero mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... ne, ne malestimu min ... nur vi ne malestimu min. La tuta mondo rezignu je mi, ĝi ĵetu koton en mian vizaĝon, mi ne timas ĉi tiun malhonoron ... Mi ne hontas ilin ... neniun. Mi hontas nur vian malestimon ... ĝin mi ne povas toleri. Kaj mi nenion ... nenion volas de vi ... Nur permesu al mi kiel iun tempon, tiam, sidiĝi apud viaj piedoj kaj meti la kapon sur viajn genuojn. Mirski! Nikĉjo! ... Karulo ... ŝi tramurmuris ... kaj ŝi falis antaŭ li genuflekse. Rememoru, ke ankaŭ ci amis min iam, ke mi estis al ci kara, karega ... ke ci intencis farigi min cia edzino ... cia ĝis la tombo por ĉiam.

Mirski frostotremis.

—Pardonu min! pardonu min, karulo, mi scias, ke al ci ne estas agrable rememorigi tion nun ... ke ci ruĝiĝas nun pro tio. Pardonu min, mi silentos ... mi mem ĉesis kredi, ke ankaŭ mi estis pura iam. Kelkafoje ŝajnas al mi, ke mi naskiĝis en iu bierujo. Ofte la teruro min kaptas ... mi naŭzas de mi mem, rememorante, ke ankaŭ mi estis senkulpa kiel la aliaj. Sed ĉu mi estas kulpa, Nikĉjo, ke en tiu ĉi mondo oni ... la virino dufoje ne povas esti honesta. Sed ĉu vere ĉio estas finita por mi en tiu ĉi mondo? Ĉu tiu ĉi, kiu ne povas esti cia edzino ... ĉu ŝi ne povas fariĝi cia amatino? ... amatino, 39 sed cia ... nur cia, tage, hore, momente ... Ne forlasu min, Nikĉjo, permesu ankaŭ al mi almenaŭ unufoje en la vivo, ke mi mem min donu. Min tedis vendiĝadi. Nikĉjo ... karulo, kial ci silentas? Al ci estas abomene min rigardi? Ci malestimas min, sed prenu min, Nikĉjo, kiel min prenas aliaj ... Pagu al mi fine ...

Mirski tuta estis en fajro.

Liaj okuloj brilis—la lipoj nerve tremis, kaj la cerbo daŭrigis ripetadi la samon.

Li sentis nun, ke antaŭ li staras fantomo de lia iama Nevena, tiu Nevena, pentanta pri sia malsaĝaĵo en la salono ... Nevena kiu ekkomprenis la vivon, sed ho ve, tre malfrue! ... kaj tre multekoste.

Li aŭdis en ŝia voĉo sonojn de la antaŭa Nevena, sed la pasia kaj bela vizaĝo ... ŝia mirinda talio de formiĝinta virino ... formiĝinta ne de amo, sed nur de ĝuoj, malheligadis la puran figuron de l’amata Nevena.

Kaj li nevole pensis, ke sur la sama loko jam hieraŭ, poveble, staris surgenue anstataŭ li iu alia, kaj ŝi senzorge sin fordonadis al liaj karesoj.

Kaj en ĉi tiu minuto li komprenis nur unu aferon, ke se ŝi senhonte, cinike sin proponus al li, li, eble, kraĉus sur sian junulecan revon kaj prenus ŝin, kiel li estis preninta aliajn virinojn. Sed en ŝia voĉo li rimarkis sincerajn tonojn, melodion de pura amo, de terura pento, kaj tio ĉi lin timigis.

Li vidis, ke ŝi kapablas ekploregi en liaj brakoj kaj finfine ekdezirus ankaŭ lian amon ... ŝi ekpetus ĝin.

Kaj li estus devigita ŝin savi kaj pri tio ĉi li ne havis fortojn.

Ŝin preni nur por momento kaj foriri, al li ŝajnis malhoneste. Lian momentan pasion—ŝi opinius kiel revenon de l’malnova sento, ŝi esperus liberigon—kaj li ne povus ŝin liberigi—kaj amuztrompi ŝin li opiniis malnobla.

—Nikĉjo! Nikĉjo, kial ci silentas?

40

—Nevena! ... ekparolis li serioze, mi ne povas esti cia amanto.

Nevena klinis la kapon sur la kanapon.

—Dio mia ... Dio mia ... Kial? Kial? Kial ĉiu povas min havi ... ĉiu ... nur ne ci, kiam mi nur cin deziras? Diru al mi, kial? Diru al mi, kial tiam, kiam mi estis nesperta—malsaĝa infano, vi postulis de mi pasiojn, kaj nun ... nun, kiam en mi krom pasioj estas nenio alia, ci min rifuzas ... kial?

—Tial, ke mi treege amis cin tiam. Mi ne volas malpurigi mian unuan amon. Se mi ne amus cin tiam, mi senhezite cin prenus, sed nun mi ne povas. Ĉu vi komprenis, mi ne povas ...

Ŝi levis siajn okulojn al li, kaj Mirski tralegis en ili tian sinceran peton, tian penton pri ĉio, tian soifon pri pura amo, ke li nevole ektimis.

Li vidis, ke ŝi povas esti savita, ke li per unu kiso povus elviŝi la tutan malhonoron el ŝia frunto kaj ŝin levi alten—alten super la popolamaso ... sed ankaŭ li estis el la sama amaso ... kaj li havis eternajn prenojn-donojn kun ĝi, kaj tion, kion ĉi tiu amaso piedfrapis kaj forlasis sur la strato—li ne kuraĝis levi. Ŝi volis oferdonon de li—li ne povis akcepti tion.

Kaj en tiu ĉi minuto en li aperis sola deziro—ke li tuj foriru de ĉi tie, por ne fari iun abomenaĵon aŭ malsaĝaĵon.

—Aŭskultu, Nevena, li diris serioze, hodiaŭ ci estas tre ekscitita, mi ankaŭ—mi petas vin plej sincere kuŝiĝu, trankviliĝu, kaj morgaŭ ... morgaŭ mi venos kaj ni babilos pri ĉio pli serioze kaj pli trankvile. Li stariĝis de l’kanapo kaj prenis sian ĉapon de l’seĝo.

—Kaj vi venos morgaŭ? ŝi demandis lin, fiksante la rigardon en liajn okulojn.

—Jes, mi venos, diris li decide.

41

Ŝi tralegis liajn pensojn.

Mirski premis ŝian manon forte, dolĉe ... malfermis la pordon kaj eliris en la koridoron.

Kiam la servistino lin forkondukis al la ekstera pordo, Mirski haltis momenton.

Li aŭdis el la salono bruon—kvazaŭ falon de peza objekto—lia koro frostotremis, li tuta paliĝis kaj timeme diris al la servistino: "Kuru en la salonon! ... Al la sinjorino okazis malbonaĵo" ...

Kaj tre rapide, kvazaŭ el la loko de iu krimo, li ekpaŝis al la strato.

42

Pri unu anguleto de l’animo.

Nevena estas kolera al sia edzo—eĉ ne kolera, sed pli vere disrevita pri li. Li komencis ŝajni al ŝi ne tia, kia ŝi kutimis lin prezenti al si.

Kiel neniam ŝi sentis sin ofendita kaj ne povis paciĝi kun la penso, ke li kaŝas ion de ŝi.

"Ah, tiu tirkesto, tiu tirkesto! Kion mi ne donus, se mi nur povus foje ĝin malfermi kaj vidi, kio estas interne ... Tio estas kruela, malnobla, malhonesta de lia flanko: li kaŝas de mi kiel de fremda homo, dum mi rakontas al li ĉion, ĉion ..." Momente ŝi kaptis sin mem en mensogo—se li estus tuŝinta per tranĉilo ŝian koron, ŝi neniam konfesus al li sian mallongan romanon kun iu sinjoro, kiu antaŭ ne longe mortis kaj forportis ŝian sekreton en la tombon kun si mem: "Jes, sed tio estas tute alia afero!"—tramurmuris ŝi, tamen ne klarigante al si, kial tio estas tute alia afero. Sed vane ŝi traserĉadis en la estinteco kaj la estanteco de sia edzo por diveni, kion ekzemple li povas kaŝi de ŝi—nenion ŝi trovis. Amanta, delikata, bona, atenta—jen kia ŝi lin konas. Tia li estis ja hodiaŭ, kaj hieraŭ, tia certe li restosankaŭ dum la tuta vivo.

"Ne nur mi lin amas,—ĉiuj lin estimas, laŭdas, metas lin kiel ekzemplon ... Kiajn sekretojn povas havi tia homo? Kaj malgraŭ tio li havas sekreton, havas ... Kial ĉiam, kiam mi lin trovas serĉantan en tiu ‘mistera tirkesto’, li tuj ĝin fermas, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, fariĝas serioza kvazaŭ estas por li malagrable 43 lin trovi apud tiu tirkesto ... jes, sekreto estas ... nur kia ĝi povas esti? ... Kaj ĉu mi neniam ĝin ekscios? ... Ĉu en la plej delikataj minutoj mi devos ĉiam senti, ke io nin disigas, ke inter ni estas ‘io alia’ ... ‘iu alia ino’ ... Ne, nur tio ĉi estas neebla! Je tia malnoblaĵo li ne estas kapabla ... kaj kiu do povas esti tiu ino? ... Mi konas ĉiujn niajn konatulinojn ... Ne, ne ... kaj malgraŭ tio estas, estas io! ..."

Tiu ĉi penso ĝis tia grado ŝin persekutis, ke ŝi aspektis kiel malsana.

Nevena komencis vidi en sonĝo tiun tirkeston; kaj en sia sonĝo ŝi legas iajn leterojn trovitajn en ĝi.

Malgraŭ sia profunda kredo en la amo kaj fideleco de sia edzo, Nevena ne povis trankviliĝi, antaŭ ŝiaj okuloj videtiĝis senĉese iu malklara, virina figuro, kiu ŝin incitadis kaj maltrankviligadis. Ŝi ĝin persekutadis, ridadis je sia timo, kaj ĝi, kiel iu malbona spirito, marŝis ĉiam post ŝi kaj kelkafoje ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas ĝis siaj oreloj arogantan virinan ridon.

"Sed tio estas kontraŭdia, ke li min turmentu tiel!"

Kaj ŝi ĉiam atendis, atendis, esperante, ke li mem venos al ŝi, ĉirkaŭprenos ŝin kaj diretos: "Jen la ŝlosilo, iru vidi, kio estas interne kaj trankviliĝu!" Nevena opiniis, ke li devas fari tion. Iun tagon ŝi eĉ pensis, ke "se ĝis la vespero li ne faros ĝin, tio signifos, ke tie ĉi estas io, ĉu li ekamis iun alian, ĉu ... ĉu ... en ĉiu okazo ĉesis min ami."

Nenio simila okazis. Ŝia edzo post la vespermanĝo kiel ĉiam leviĝis kaj foriris en sian kabineton.

Nevena decidis, kio ajn okazos, peti klarigon de li.

Enirinte en la kabineton, ŝi sidiĝis en la apogseĝon, li flanken ĵetis la paperaĵojn kaj delikate ŝin ekrigardis.

—Kio estas?

—Kio estas?! Estas tio, ke mi suferas, ĉu vi komprenas? Mi suferas tiel, kiel neniam dum mia vivo ... Vi min turmentas kaj returmentas senkompate ...

44

—Ĉu denove pri la tirkesto? li demandis ŝin ridetante—kaj mi pensis, ke vi ĝin forgesis jam.

—Jes, jes, denove pri la tirkesto, pri tiu malbenita tirkesto, kiu donas al mi trankvilon eĉ ne unu minuton, nek tage, nek nokte.

—Ĉu vi serioze parolas aŭ ŝercas?

—Mi ne ŝercas, Mitjo, kaj parolas al vi plej serioze, ĉu vi scias, ke al mi kelkafoje ŝajnas, ke vi estas iu krimulo, ke vi kaŝas ion teruran en tiu ĉi tirkesto ... mi komencis timi—kion, mi mem ne scias ... sed ĉiam ŝajnas al mi, ke ĉe ni okazos io ...

—Ĉu vi scias, Nevena, vi eble estas malsana; mi ne povas vin kompreni, kial tiu ĉi tirkesto estas enirinta en vian kapon.

—Mi ne estas malsana, Mitjo, sed diru al mi, kio estas en tiu ĉi tirkesto? Malfermu ĝin antaŭ mi kaj mi trankviliĝos ...

—Ĉu ne milfoje mi diris al vi, kaprica infano, ke nenio estas ... Estas kelkaj kajeroj kun miaj skribaĵoj kaj nenio alia. Tiu ĉi tirkesto fariĝis ĉe vi ideo ... fiksa ...

—Lasu, lasu min vidi tiun kajeron ...

—Denove malnova kanto! kaj de kie disvolviĝis ĉe vi tiuj policaj emoj?

—Moku, moku ..., ne povis toleri Nevena; videble—estas io, kiam vi komencis timi policajn emojn ... tio ne faras al vi honoron! ...

—Denove samaj historioj! Fine ankaŭ se estas io, ĉu mi devas ĝin komuniki al vi?

—Vi ne ŝercas?

—Tute ne, diris serioze Mitjo.

—Mi almenaŭ opinias, ke inter edzo kaj edzino devas esti neniaj sekretoj ...

—Kaj kial vi tiel opinias?

—Ĉar alimaniere mi ne komprenas kunvivon.

—Kaj ĉu vi ne konfesas, ke estas pli bone, se oni ne scias 45 ĉion unu pri la alia ... kaj tio ja ne povas esti alie, ĉar ĉiu homo havas en la animo anguleton, kien li neniun enlasas ... Kaj ĉu vi ne havas tian anguleton? Ĉu?

—Mi ne havas sekretojn antaŭ vi! ...

—Eble ... poveble ... vi virinoj, ĉiuj estas escepto ...

—Ne ironiu ... mi povas ĵuri, ke mi ne havas sekretojn antaŭ vi ... kaj vi! ...

—Vidu! mi ne povas ĵuri pri tiu afero! ...

—Dio mia! Ĝis kiam vi turmentos min tiel!—diris Nevena kaj sin lasis fali sur la apogseĝon.

—Aŭskultu, Nevena, ne fariĝu infano plej poste,—diris li delikate al ŝi. Ŝi levis siajn okulojn al li.

—Diru al mi, Mitjo, vi montros al mi tiun kajeron, ĉu ne? traparolis ŝi mallaŭte, ĵetinte al li pasian rigardon promesantan plej furiozajn karesojn. Li renkontis ŝian rigardon kaj ekridetis. Ŝi komprenis, ke li divenis ŝian ludon kaj ŝi ruĝiĝis. Ŝi klinis sian kapon sur la brakon de l’apogseĝo kaj ekpensis: "Kia homo li estas? Kvazaŭ unuan fojon mi estas en soleco kun li? Kial mi per nenio povas lin obeigi?"

Nevena koleriĝis. Al ŝi fariĝas ofende. "Nenio, nenio influas sur lin kiam temas pri tiu tirkesto." Ŝia bela vizaĝeto sulkiĝis.

—Diru al mi, kie restis tiu amo, pri kiu vi parolis al mi ĉiam? Kio okazis kun tiu "plena sindono" unu al la alia, pri kiu mi kaj vi iam ĵuris?

—Plena sindono, Nevena, en tiu ĉi mondo ekzistas nur fizika; sian animon oni al neniu donas kaj dirante, ke oni ĝin donas, oni mensogas ...

Post nelonge Mitjo rimarkis en la okuloj de Nevena blankajn kiel disverŝita diamanto brilantajn gutetojn. Io lin pikis. Li saltis el sia seĝo kaj sin ĵetis al ŝi.

—Nevena, Nevena, kial vi faras tion? kial de infana scivolemo vi kreas al vi suferojn?

46

—Eble ... sed tiu tirkesto ...

—Nevena! ... ĉu serioze vi suspektas min? Diru al mi!

—Kaj tiu kajero?

—Diru al mi, Nevena, samokaze ĉu vi konsentus malkovri konfiditaĵon?

—Sekve, tiu kajero ne estas via?

—Kompreneble ... Kaj li delikate ŝin ĉirkaŭprenis kaj altiris al si.

Pasia kiso silentigis en ŝi ĉian timon, dubojn kaj suspektojn. Ŝi trankviliĝis. Sed vespere, antaŭ ol ekdormi, iel subite ŝi diris al si mem: "Kiu do tiel facile konfidas siajn sekretojn?"

II.

Post kelkaj tagoj Mitjo forveturis pro oficaj aferoj en la provincon.

Nevena restis sola kaj la penso, ke apenaŭ iu konfidos sian sekreton al alia, ŝin ne forlasis. "Ĉu ne li mem diris, ke ĉiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas? Kiamaniere tiu iu donis al li siajn kajerojn? Tio ĉi estas neebla! Mitjo elpensis ĉion, nur por ne montri ilin al mi." Kaj iu nevenkebla forto ŝin tiris en lian kabineton, kie momente ĉiuj ŝiaj supozoj finiĝos—ŝi ekscios la veron.

Kelkafoje ŝi eniris en lian ĉambron, sed malferminte la pordon kaj alproksimiĝinte al la tablo, io ŝin haltigas. Al ŝi ŝajnas, ke en la kabineto estas iu, kiu ŝin observas. Ŝi sentas tian timon, ke ŝi volas elvoki la servistinon. Precipe la lastan fojon, kiam ŝi decidiĝis sidiĝi sur la seĝon, al ŝi ekŝajnis, ke Mitjo estas en la ĉambro, li divenas ŝiajn pensojn kaj kolere minacas ŝin. Ŝi ne kuraĝas sin moveti de sia loko, iutempe eĉ ŝajnas al ŝi, ke la ĉirkaŭaj mebloj havas postsignojn de vivo kaj ili komprenas, kial ŝi venis tien ĉi.

Nevena tiel ektimis, ke ŝi laŭte elvokis la servistinon. La servistino venis, Nevena petis de ŝi glason da akvo.

47

"Kiel malsaĝa mi estas! Kion mi timas?" Vidinte la servistinon, ŝi rememoris, ke ŝi devas iri al iu el siaj konatulinoj: ŝi volis eliri, sed denove restis en la kabineto. "Kie li lasis la ŝlosilon?" Nevena komencis traserĉadi en liaj paperaĵoj, en la ŝranko, sub la kanapo, ĉie. "Li estos ĝin preninta kun si ... nenio ... en la domo estas tiom da ŝlosiloj ... iu taŭgos" ... Ŝi kolektis ĉiujn ŝlosilojn. Provante malfermi per ili, ŝi rimarkis, ke la ordinaraj ŝlosiloj ne eniras en la ŝlostruon. "Sekve, li estas mendinta specialan ŝlosilon!" Tiu ĉi eltrovo ŝin surprizis. "Certe estas interne io grava ... tre sekreta" ... Tio ĉi ankoraŭ plifortigis ŝian deziron malfermi "la malbenitan tirkeston", kvazaŭ en ĝi kaŝiĝis io, kion ŝi nepre devas scii, sen kio ŝia vivo perdos sian signifon. Kaj ju pli ŝi konvinkiĝadis, ke estas neeble ĝin malfermi, des pli ŝi kredis, ke ŝi devas ĝin malfermi. Certan tempon ŝi eĉ pensis, ke ŝia devo estas fari tion. "Sed kiel? Kiel mi ĝin malfermu? Ĝin rompi sola—mi ne povas ... mi devas elvoki seruriston?" kaj ŝi forsendis la servistinon por venigi seruriston. Ĝis kiam alvenis la seruristo, ŝi uzis sian tutan saĝon konvinkigi sin mem, ke estas necese vidi tiun kajeron. "Nur post tio mi trankviliĝos. Kio ajn estu tie, mi devas ĝin scii ... alie, fine mi ĉesos lin ami ... mi ĉesos kredi al li, kaj nia vivo aliformiĝos en inferon ... Mi ne volas vivi tiel, kiel vivas la aliaj ... Ĉu ne estas pli bone ekscii la veron ol lin suspekti pri plej teruraj aferoj, eble de li neniam pensitaj."

Kaj alia voĉo murmuretas al ŝi: "ne devas ... ne devas ... vi ne havas la rajton ..." Kaj tiu ĉi voĉo estis tiel konvinkiga, ke ŝi fine decidis revenigi la seruriston.

Sed kiam li eniris en la kabineton, la penso, ke post nelonge ŝi ekscios ĉion, tiel ŝin kaptis, ke ne konsciante kion faras, ŝi montris per la mano la ŝlostruon.

Malfrue estis por rezoni. Post momento antaŭ ŝi videtiĝis la malfermita tirkesto. La seruristo kaj la servistino eliris. 48 Nevena restis sola. Sento de timo, miksita kun nekomprenebla ĝuo, ĉirkaŭprenis ŝian tutan estaĵon. Ŝi tuj prenis la paperojn el la tirkesto kaj iris sur la kanapon apud la fenestro, kvazaŭ timis, ke la suno ne brilos sufiĉe, ĝis kiam ŝi ilin legos.

Nevena malfermis la kovrilojn de unu el la kajeroj:

En la antaŭvespero de la edzeco ŝi ne sentis tiajn akrajn frostotremojn—post nelonge ŝi eniros en lian animon, ŝi traserĉos tie ...

Al ŝi ŝajnis, ke ŝi malkovras novan mondon, novan vivon, alian teron, iun nekonatan al ŝi planedon. Ŝia koro tiel dolĉe ektremis, ke ŝi apenaŭ spiris.

Neniam dum sia vivo ŝi travivis tiajn akrajn, kiel la pinto de kudrilo, sentojn. Eĉ ne unu fojon ŝia interna mondo plenigis tiel ŝian animon, kiel tiu ĉi ankoraŭ nur malfermita kajero, kaŝanta en si la sekretojn de alia homo, vere proksima, sed samtempe fremda, tre fremda—ĉar alie tiu ĉi kajero havas nenian signifon por ŝi.

Kaj jen ŝi ĵetas siajn streĉitajn okulojn sur la kajeron kaj legas supre deflanke:

"Ĉiu homo en tiu ĉi mondo havas en sia animo unu anguleton, kien li neniun enlasas".

Tiuj ĉi mallongaj vortoj, kiujn ŝi aŭdis ofte de sia edzo, ŝin igis frostotremi. Al ŝi ekŝajnis, ke ŝi aŭdis lian voĉon, ke li staras apud ŝi kaj la tuta teruro de la faritaĵo trapasis ŝian cerbon.

Sed samtempe, nun ŝi kontraŭ nenio kaj al neniu donus la kajeron, antaŭ ol ĝin tralegi ...

"Mi treege amas studi min mem kaj egale mi analizas miajn bonfarojn kaj pensojn, kiel ankaŭ la plej abomenindajn kaj eĉ krimajn ... kaj tiajn mi havas multajn, tre multajn ... al mi estas tiel agrable, kiam mi kaptas min mem en iun akran malnoblaĵon, kiun mi penas kaŝi per diversaj belsonaj nomoj ... 49 kaj antaŭ la homoj, kompreneble, mi preskaŭ ĉiam sukcesas en ĉi tio. Homo estas tiel kredema, li tiel kredas la bruon de belaj vortoj! Sed en soleco kun mi mem, de tiu plej interesa en la mondo tête à tête mi elfosas el la fundo de mia animo la plej kaŝitan abomenaĵon kaj ĝin metas tien ĉi en la registrolibron de mia kalkulo.

"Mi havas pasian deziron observi min kaj traserĉi en mia pasinteco, kia ajn ĝi estu kaj precipe tial, ĉar mi rimarkas, ke oni min opinias ne tia, kia mi estas ... Min ĉiuj opinias, eĉ miaj malamikoj, kiel senriproĉe honesta ... kaj mi uzas mian tutan saĝon, por subteni tiun ĉi opinion. Mi paciĝus kun multaj kulpigoj, sed mi neniam pardonus al mia amiko, se li aludas eĉ ion suspektan pri mia honesteco ... kaj dume ...

"... Jes, mi denove ripetas, ke ĉiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas, kien eĉ li mem enrigardas nekontenta, ĉar nur en tiu ĉi anguleto li sin sentas tia, kia li estas ... Aliloke li ne estas ‘li’. Kaj se ni opinias la homon pli bona, aŭ pensas ke li povas esti pli bona—ĝi estas nur pro tio, ke ni ne konas ĉi tiujn anguletojn de l’animo ... kaj pli bone estas ilin ne koni! ... Mi skribas ĉion ĉi tion kun la sola celo—studi min mem ... Okupitaj per la studado de la vivo kaj de la homoj, ni malmulte konas nin mem ... Mi volas traesplori mian vivon de l’komenco ĝis la fino kaj tiam mia heredonto aŭ la posteularo komparu mian personan ekzistadon kaj mian oficialan biografion kaj vidu, ĉu estos io komuna?

"Kelkaj homoj nomas la ĵaluzecon nobla sento, aliaj ĝin miksas eĉ kun la amo mem.

"Li min ĵaluzas, sekve amas!" pensas iu malsaĝa virino. "Mi vin ĵaluzas, ĉar mi vin amas", trankviligas despoto-edzo sian malfeliĉan duonon, fermante ŝin en kaĝon.

—Laŭ mi, la ĵaluzeco estas la plej granda malnobleco, kiun povas manifesti homo. La ĵaluzeco de iu viro estas mem-opinio 50 de homo, kiu imagas al si, ke ekster li la virino nenion bezonas "kiel ĉu mi mem ne sufiĉas al ŝi? kaj ŝi ree ne estas kontenta? Kion plu ŝi volas?"—pensas tiaj sinjoroj. Tio estas imago de malsaĝulo, kiu pensas, ke li estas sufiĉa por plenigi ĉiujn malplenaĵojn en la vivo de l’alia. Mia Nevena min ĵaluzas, eĉ je la libroj. Ŝi ne povas kompreni, kiel iu libro, kia ajn ĝi estu, povas esti pli interesa ol ŝi.

"... Mi ne scias, ĉu ekzistas homo en tiu ĉi mondo, kiu dum sia vivo ne faris iun abomenaĵon—ĉu malgrandan aŭ grandan, ĉu primonan aŭ alian? Apenaŭ ekzistas homo sur la terglobo kun saĝo kaj ventro, kiu akiris riĉaĵon aŭ altan situacion, nefarinte iun malnoblaĵon? Efektive, ĉe la unua rigardo ŝajnas, ke la plimulto el tiuj sinjoroj estas puraj, senriproĉaj, aŭ almenaŭ nesuspektaj. Sed enirinte en ilian animon, traserĉinte iom en iliaj biografioj, vi nepre trovos iun etan malnoblaĵon, etan kiel mikrobo, el kiu volviĝas poste tiu riĉaĵo aŭ situacio ... Poste, la monero naskas napoleonojn[2] aŭ la rangoj iras kiel minutoj ... sed la komenco de l’sukceso estas en tiu ĉi eta malnoblaĵo, kiun oni eĉ forgesas pli poste.

"Kiel hodiaŭ, mi memoras tion ... Mi estis oficistigita kiel ekspertizisto ... ĉio dependis de mi ... Mi konis tre bone la interesiĝantan personon ... iu riĉulo ... liberigita kontraŭ garantiaĵo ... Kelkajn tagojn antaŭ la ekspertizo mi trovis sur mia tablo en la monujo 10 bankbiletojn po 500 fr. ĉiu kaj mallongan noteton: ‘Al tiu, kiu eĉ sen tio povas esti senpartia, sed oni ne volas esti maldanka.’ Kia kolero bruegis en mia animo en ĉi tiuj minutoj! Tuj mi prenis la monon kaj la noteton kaj iris ĉe la ministro. Tiu ĉi noteto indignigis ĉiun mian nervon ... Sekve, li pensis, ke li trovis la ciferon, post kiu mi ĉesas plu esti honesta. Monstro! Mi pruvos al li, ke ekzistas ankoraŭ homoj en tiu ĉi mondo. Mi iris en la 51 ministrejon. La ministro forestis. Mi iris en lian domon—same. La morgaŭan matenon mi devis enporti en la bankon 500 fr. Mi jam kelkajn tagojn serĉis tiun sumon—mia amiko promesis ĝin pruntedoni al mi tiujn ĉi tagojn. ‘Kio okazos, ekpensis mi, se mi pagos al la banko de tiu mono kaj, prenante de l’amiko 500 fr., mi ilin metos sur la loko de l’prunteprenita mono ...’ Ĉu estas io pli simpla ol tio ĉi? Mi ne povis rigardi tiun monon, kiu estis en mia poŝo, kiel neekzistantan. Mi alportis la monon al la banko kaj tuj iris serĉi mian amikon. Mi lin vidis. Li nur post du tagoj povus doni al mi 500 fr. Viziti la ministron estis sensence jam.

"La morgaŭan tagon la komisio kunsidadis. Mia subaĉetinto aperis, li sin tenis kvazaŭ li ne konas min. Mi kelkafoje volis salti sur lin, ĵeti la bankbiletojn en lian vizaĝon, precipe min pliincitadis lia indiferenteco, kvazaŭ li estis certa, ke mi deklaros min je lia profito. Kaj mi deklaris min je lia profito, ĉar mi timis, ke en alia okazo li laŭte deklaros antaŭ ĉiuj pri tiu mono. Mi pensis tiam pri nenio, mi ne pensis, ĉu mia deklaro estas prava aŭ ne el la vidpunkto de mia specialeco, mi atentis nur ne diri ion malagrablan pri tiu sinjoro, kiu povis per unu vorto: ‘mi subaĉetis lin’ aŭ ‘mi volis subaĉeti lin’ min neniigi. ‘Se li estus honesta, kial li ne deklaris?’—demandos li kaj ĉiu alia. Kaj de tiam mi penas konvinkigi min, ke mia decido estis justa, ke ne ĉar mi timis lin, aŭ ĉar li sendis al mi monon, mi deklaris min tiel, sed ĉar tiel devis esti. Alivorte li estis senkulpa kaj ne bezonis min subaĉeti. Mi neniam forgesos lian rideton, kiam li adiaŭis kun la komisio—li kvazaŭ dankis al mi per ĝi. Kaj mi estas certa, ke se la leĝo ne punus ambaŭ pro subaĉeto—li plezure ekridus en mian vizaĝon kaj rakontus pri la mono al miaj konatuloj; tian kompatindan mienon aldonadis al la vizaĝo mia unua nesperta malnoblaĵo.

"Kiel nun, mi rememoras, ke, plej unue mi pensis tiam, 52 venonte hejmen—disŝiri je pecetoj tiujn malbenitajn bankbiletojn kaj prunteprenonte de l’amiko 500 fr. ankaŭ ilin fari sammaniere. Sed veninte hejmen la vesperon, al mi montriĝis, ke estos tre malsaĝe nuligi tiun monon. Kia ajn ĝi estis, ĝi ĉiam restis mono. Fine mi povas ĝin uzi ne por mi ... mi povas ĝin disdoni al malriĉuloj ...

"Kaj tiel la mono restis ĉe mi ...

"Mirinda kreitaĵo estas homo! Estas minutoj, kiam mi simple abomenas kontraŭ Nevena ... Kiajn akrajn timtremojn mi sentas, kiam ŝi fariĝas pasia je mi, kiam ŝi forĵetas flanken ĉian honton—mi ebriiĝas tiam de ŝia volupto, mi kisas ŝiajn piedojn ... kaj minuton post tio, ŝi falas en miaj okuloj, kvazaŭ ŝi faris ion malhonoran ... kvazaŭ la pasio, eĉ dum la plej forta amo, estas iu malpurega sento ...

"... Mi travivas tri vivojn—iafoje en la sama tago, en la sama horo. Alia mi estas antaŭ la societo, kiu dividas la homojn je fortaj kaj malfortaj, je honestaj kaj malhonestaj. Tute alia mi estas antaŭ mia edzino, kie la vorto amo iafoje rememorigas al la homo la vortojn: ‘dum la plenumado de l’oficaj taskoj.’ Kaj nenion komunan mi havas nek kun la unua, nek kun la dua homo nun; tie ĉi en soleco mi estas tia, kia estis Adamo, kiam Dio lin kreis el simpla koto. Tie ĉi mi loĝas kaj mi ne timas pensi tion, kion pensas mia kapo, kaj ne tion, kion oni devas pensi, por subteni interparolon kun iu politika aganto, aŭ delikatan interklarigon kun sia edzino, en minutoj kiam ŝi eĉ ektedas al vi ... kia ĝuo, povi sur pura blanka papero paroli kun si mem ... ĉu povas tion anstataŭigi la interparolo kun la plej sincera amiko? Ĉu do estas sinceraj amikoj? Kiu estas freneza fordoni sian animon en la manojn de alia? Oni konfesas multajn aferojn al la homoj, sed estas aferoj, kiujn eĉ antaŭ Dio oni rifuzos. Kiel iu avarulo oni kalkulas vespere, antaŭ ol kuŝiĝi, ĉiujn siajn sekretajn pensojn, enrigardas en la anguleton de sia animo, 53 ĉu io ne mankas tie ... Nevena koleras, ke mi ne komunikas al ŝi ĉion, ke mi kaŝas tiun ĉi kajeron al ŝi. Sed ĉu estas eble rakonti al ŝi ĉion, kion mi scias pri mi mem?

"Amo! Edzeco! Kunvivo! kaj ĉu tio ĉi estas sufiĉa por ke ni havu la rajton grati unu al la alia en la animoj.

"... Mi denove rememoras pri mia unua malnoblaĵo kaj denove ŝajnas al mi, ke la plimulto el la homoj kondutus same kiel mi ... kaj eble pli malbone ol mi ... Antaŭ ĉio, mi faris al neniu malbonon, sed mi savis homon, kvankam krimulon. Mi komprenas, se mi estus la kaŭzo esti kondamnita senkulpulo ... kaj interese estas, ĉu mi estis kapabla fari ankaŭ ĉi tion? Mirinda estas homo! Kiomaj estas la homoj, kiuj povus diri certe ĉu ili estas kapablaj je granda heroaĵo aŭ je granda krimo? Ni mem ne konas nin mem ... kaj iom post iom ni malkovras niajn indecojn kaj malvirtojn, eĉ ne sentante ilin pli frue.

"Unu afero okupas min nun, kial tiel ofte mi haltas sur tiu ĉi afero. Ĉu tio ĉi ne estas riproĉo de l’konscienco? Pento? Mi ne emas kredi: mi sentas nenion similan en mi mem kaj estas certa, ke tio ĉi ne povas fariĝi ĉe mi iun tagon ideo fiksa kaj min konduki ĝis freneziĝo, ĝis memmortigo aŭ min devigi iri sola kaj min transdoni al la estraro. Iafoje mi eĉ pensas, ke dubinde estas ĉu mi lasos ĉi tiujn paĝojn, ke oni ilin legu post mia morto.

"Al mi ŝajnas, ke ankaŭ mi, kiel ĉiuj, aliaj ekdeziros forlasi la teron pura antaŭ la societo.

"Mi imagas la ekmiron de miaj amikoj, se tiuj ĉi paĝoj falus en iliajn manojn. Kion ili diros pri la ideala homo?

"Kaj malgraŭ ĉio mi donus nun multon, se ne estus tiu abomenaĵo en mia vivo—kvankam, ĝis hodiaŭ ĝi eĉ ne unu fojon malbonigis mian apetiton kaj mi travivis pro tio eĉ ne unu nokton en maldormo.

"... Mi ankoraŭ ne povas doni al mi kalkulon, kial mi edziĝis entute, kaj kial nome mi edziĝis je Nevena?

54

"Kaj eble ne nur mi donas al mi tiun ĉi demandon kaj ĝi okazas kiam plu ne estas tiel facile por detrui tiun ‘bonvolan kontrakton’. Nevena ankaŭ, mi estas certa, ne povus respondi al mi, kial ŝi preferis min pli ol la aliajn. Ŝi, certe, diros al mi: la destino de la sorto estis tia. Kaj mi pensas, ke ni vane enmiksas Dion kaj la sorton en niajn aferojn, kie estas bezone kaj kie ne. Ĉio estas okazo: okaze niaj patroj renkontiĝis kun niaj patrinoj kaj ni aperis en tiu ĉi mondo ... okaze ni ankaŭ mortos de iu malvarmumo ... okaze ni fariĝas juĝistoj, aŭ krimuloj ... okaze edziĝas unu je Maria, alia je Stefania, tria je Nevena; kaj poste ni konsolas nin, ke ni estis speciale naskitaj unu por la alia. Edziĝinte, al mi eĉ en la kapo ne venis daŭrigi la homan genton, mi eĉ ne havis la deziron transdoni al mia posteularo mian ‘mi’.

"La penso feliĉigi Nevena’n ankaŭ malmulte min okupis.

"Eble mi esperis trovi almenaŭ mian personan feliĉon en ĉi tio? Apenaŭ. Ekposedi amantan, virgan junulinon, al mi estis konate ankaŭ pli frue. Kaj Nevena ne estis el tiuj, kiuj donas ion novan, neordinaran, ‘extra fin’, en tiuj ĝuadoj, ĉu fizikaj, ĉu aliaj. Sed kial en tia okazo mi edziĝis je ŝi, kaj ne je iu alia? Kial? Kial ni aĉetas de tiu ĉi magazeno, kaj ne de la alia? He tial! Ni eĉ ne donas al ni ĉi tiun demandon. Eble la parenceco de l’animoj? Interkompreno reciproka? Iuj komunaj ĝojoj, malĝojoj, ideoj?—Tute ne, kaj certe sekve de tiu momenta ekflamiĝo de l’organismo, kiu ne povas indiferente toleri la proksimecon de bela korpo. Ĝin havi senpune mi povis nur per la edzeco. Nevena ne povis esti aĉetita per mono, kaj ŝi ne estis el tiuj kreitaĵoj, kiuj sin donas, ĉar ili amas. Kison sen permeso ŝi konsideris kiel krimon ... Parenceco de animoj? Kia ironio! Se morgaŭ mi rakontus detale al ŝi mian tutan biografion, elmontrus al ŝi miajn vidpunktojn pri vivo, pri virino, pri edzeco ... kaj malkovrus al ŝi tiun anguleton de mia animo, kiun ŝi ne konas kaj kien 55 mi ne enlasas ŝin—inter ni malfermiĝus abismo kaj ni terure aŭ konsterne demandos nin: ‘Kaj kiel ja en tiu okazo ni vivas kune?’ ... Jen kial estas pli bone, ke ni fermu la sekretojn de l’animo kaj iliajn ŝlosilojn ĵetu en la maron. Manĝi kune, dormi, interparoli pri tio ĉi kaj tio, esti trankvilaj kaj nin konsoli, ke ni estas kreitaj unu por la alia ...

"... Tiom da tempo mi vivas kun ŝi, sed ĉu ni scias, kion malamas aŭ amas la alia? kaj ĉu ni klopodas ekscii tion?

"Ni klopodas, ĝis kiom tio estas ebla, ke la alia plenumadu niajn dezirojn kaj nur tiom ...

"Jes, ŝi scias ekzemple, ke mi amas teon kun iom da sukero, ke mi ne amas petroselon kun viandbuletoj, sed ĉu ŝi komprenis, ke al mi estas malagrabla ŝia plej delikata kareso, kiam mi laboras? Kaj des pli terure estas, ke ŝi konscias tion kaj penas fari, ke pro unu ŝia rigardo, pro unu ŝia kiso mi forlasu ĉion. Kaj kiu virino ne dezirus tion?

"... Kial iafoje ni konscie mensogas unu la alian? Kial en minutoj de amekstazo ni mensogas plej malmodeste, ke ni ne povas vivi unu sen la alia, kaj poste ni tenkaptas nin je tiuj konfesoj, kiel iu procentegisto je la kambio subskribita dum malsobreco? Kaj mi ofte estas dirinta al Nevena, ke se ŝi mortos, mia vivo perdos ĉian sencon, fariĝos sencela. Ĉu povas esti pli malmodesta mensogo ol tiu ĉi! Kiaj malsaĝaj infanoj ni estas, parolante tion kaj kredante, ke ĝi estas sincera. Mi sentas per mia tuta cerbo kaj koro, ne mensogante nun min mem, ke se morgaŭ Nevena mortos, eĉ ne unu blanka haro estos aldonita al miaj haroj. Sendube, mi estos frapita, la ĉeesto de mortinto en la domo min konsternos kaj mi aspektos kiel homo treege suferanta ... Min ekpremos dum kelkaj tagoj la morto kun sia nedivenita majesto. Mi frostotremos, vidinte ke la esencaĵo, kiun mi tenis en miaj brakoj, fariĝis senviva kadavro, pli malhela ol la kadavro de buĉita besto. 56 Min terurigos la penso, ke ŝia bela talio, de kies aromo mi ebriiĝadis, malbonodoros ...

"La tomba veturilo, la funebra oficiala publiko, la tombejo, ĉio ĉi tio efikos sur miaj nervoj ... Plimalpli ni sentas tion ankaŭ dum fremdaj enterigoj. Sed diri nun sola al mi mem, ke post ŝia morto ĉio estas finita por mi—neniam! Mi eĉ, eble, ploros, ne edziĝos, sed eĉ ne unu peceton ŝi forprenos de mia koro per sia malapero ... sed kial en tia okazo ni kiel infanoj amuziĝas? Kial iuj kredas tion? Kiel ekteruriĝus mia Nevena, se ŝi tralegus tiujn ĉi liniojn, ŝi, kiu imagas al si, ke post ŝia morto—mi tuj pafmortigos min sur ŝia kadavro.

"Ŝi postulis sincerecon! Ĉu ŝi ekdezirus, ke mi estu iom malkaŝa je tiu temo?

"Nu diru al mi sincere, kiom da viroj kaj virinoj ni ekkonus, ke ili kompatas la mortintojn, se ne estus funebro?

"Kaj al mi ŝajnas, ke mi ne estas iu escepto, mi ne estas tre malvarma, mi ne estas sensenta egoisto, kaj mi volas kredi, ke ni ĉiuj estas tiaj.

"Ni treege amas nin mem, por ami forte ankaŭ iun alian, tuj kiam li ĉesos liveri al ni tion, kion ni bezonis ..."

Nevena ĉesis legi kaj, tiel sidante per grandaj, malfermitaj okuloj ŝi daŭris rigardi antaŭ si.

Al ŝi ŝajnis, ke iu renversis la tutan mondon antaŭ ŝi.

"Dio mia! Dio mia! ekmurmuris ŝi. Ĉu vere li estas skribinata ĉion ĉi tion? Kaj kiamaniere? Kiel mi ne povis rimarki, ke tiu ĉi homo ne nur ne amas min, sed min malamas, malestimas ... Kaj kial li ne diris tion al mi? Kial li kaŝis tion en sia animo? Ĉu mi perforte restos ĉe li?" Ŝi simple ne volis kredi, ke li ĝin skribis serioze, ke la sama mano per la sama skribmaniero skribis iam al ŝi pasiajn, delikatajn leterojn.

"Kiu ekkredus, ke tiu ĉi homo povas esti tiel hipokrita, tiel sensenta, tia egoisto. Sed ĉu mi vere estis blinda por ne 57 povi eĉ unufoje kapti en liaj okuloj la malestimon? Ne, mi ne estis blinda, mi memoras ĉiujn liajn vortojn, gestojn ... Dio mia! Kian komedion li ludadis dum sia tuta vivo! Sed kial? Kial? Ĉu vere li ne povis veni ĉe min kaj diri al mi: ‘Nevena, mi ne plu amas vin, ni devas disiĝi!’ ... Sed kien, kien foriris tiu amo, pri kiu li rakontadis al mi antaŭ la edziĝo kaj poste ... post la edzeco ... Li certe ankaŭ tiam ne amis min ... Li edziĝis je mi kvazaŭ li aĉetus ludilon en iu magazeno ... Sed en kiu ni kredu tiam? Kiun ni amu? De kiu ni atendu reciprokecon, se la plej belaj homoj laŭvide estas tiel senanimaj kaj kruelaj? ... Kaj mi kredis min feliĉa, mi imagis al mi, ke oni envias al mi." Ĝis tia grado ŝi estis konsternita de tiu frapo, ke ŝi ne volis kaj ne povis pli profunden enrigardi en sian animon kaj vidi, ke eble ankaŭ ŝi, kiel li, povus skribi samajn paĝojn ... Ŝi sentis nur unu aferon, ke la homo, kiun ŝi opiniis kapabla morti por ŝi, eĉ larmon li ne verŝus se ŝi malaperos ... Eĉ ŝajnis al ŝi, ke li nome tion atendas malpacience. Ŝia Mitjo, ŝia idealo, tiu perfekta homo, montriĝis plej ordinara mortemulo. Kaj, ĉu eĉ la simplaj mortemuloj tiel amas siajn edzinojn?

Dum momento, ŝi levis sian kapon kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen.

"Sed ĉu vere ĉio ĝis nun estis sonĝo? Ke jam la antaŭpasintan tagon tie ĉi, sur la sama kanapo, li ne sciis per kiaj plej delikataj vortoj min nomi ... Sekve li ankaŭ tiam mensogadis ... Sed ĉu mi povas de nun vivi kun li? ... Kiel post tio ĉi mi permesos al li min karesi, sciante, ke samtempe li pensas pri tute alia afero ... Dio mia! Ĉio estas finita inter ni!" Kaj ŝi ekploris kiel infano ... "Kial, kial mi malfermis tiun ĉi tirkeston? Kial mi tralegis tiun ĉi kajeron? Ĉu ne estus pli bone, se mi nenion scius kaj se mi vivus kun iluzioj, ol kun tia efektiveco? Li estas malbona! Egoisto! Sensenta! Sed malgraŭ tio mi ne povas vivi sen li!" Kaj nur la sola penso, 58 ke ŝi povas apartiĝi de li, ŝin ĵetadis tutan en malvarman ŝviton. "Ne, mi silentos! Mi silentos! ... Mi kaŝos la kajeron, fermos la tirkeston kaj per nenio, per nenio mi malkovriĝos, ke mi scias ĉion. Mi ankaŭ havos unu anguleton en la animo, kien neniam kaj neniun mi enlasos ... al li mi diros, ke se li ne scias, kial li edziĝis je mi—mi scias kial ... kaj mi lin faros feliĉa, se eĉ mi devus morti por tio!"

Post tio ŝi kolektis la kajerojn kaj volis stariĝi de la kanapo. Sed jen—la pordo de l’kabineto malfermiĝis ... Nevena elkriis kaj paliĝis kiel tolo. En la ĉambron eniris ŝia edzo. Mitjo alpaŝis al Nevena kaj paliĝis ne malpli ol ŝi vidinte siajn kajerojn dismetitaj sur la kanapo.

—Kio estas ĉi tio? Kio estas ĉi tio? kriis li, ne kredante siajn okulojn, ke ŝi kuraĝis malfermi lian tirkeston.—Kion vi faris? Vi tralegis tion ĉi?

Ne estis bezone, ke Nevena respondu al li: li komprenis de ŝia vizaĝo, ke ŝi tralegis ĉion. Terura indigno kaptis lian tutan estaĵon ĉe la penso, ke ŝi estas permesinta al si traserĉadi lian animon ... En tiuj ĉi minutoj ŝi montriĝis al li kiel iu agento de la sekreta polico. Kun premitaj, pro kolero, dentoj li stariĝis kontraŭ ŝi kaj ekkriis: "Kiel vi kuraĝis, kiel vi kuraĝis fari ĉi tion? Kiu donis la vi tiun rajton? Aŭ vi pensas ke estante mia edzino, vi povas eniradi en mian animon kiel dum vizito ĉe viaj najbarinoj? ... Ĉu vi ne scias, ke tio ĉi estas spionado ... la plej terura spionado ... kaj ĉu vere troviĝus iu frenezulo edziĝi, se li scius, ke vi pretendas tiajn rajtojn al li? ... Diru al mi, diru al mi kiel vi kuraĝis fari tion?"

Nevena nenion respondis al li, ŝi timis lin kaj ne kuraĝis lin ekrigardi.

—Diru al mi ĉu mi permesis al mi iam grati en via animo? Ĉu homo mi estis, kiun vi amas aŭ malfeliĉulo loĝanta sub polica observo? ... He ... Kion vi faris nun? Ĉu vi scias, ke 59 post tio ĉi mi ne povas vivi kun vi? ... Eĉ se mi volus, mi ne povas ... Mi ne povas vivi kun homo, kiu eniras en mian animon kiel iun drinkejon. Kaj tio ĉi estas nomata ĉe vi pruvo de senfina amo! ...

Pro kolero li ne povis paroli. Li sidiĝis sur unu seĝon kaj enpensiĝis: "Kiaj kreitaĵoj estas tio—la virinoj! Kaj kiaj komprenoj pri amo! Kaj kion ŝi faris nun? ... Ŝi eksciis ... pri la kvin miloj da frankoj ... Ĉu do mi povos post tio ĉi vivi kun ŝi? ... Nesatiĝeblaj kreitaĵoj! ... Ne sufiĉas al ili tio, kion oni donas al ili de sia ekzisto ... ne, ili nin bezonas tutan, kun ĉiuj nervoj kaj cerbo ... Jes ... jes, mi ŝin forlasos ..."

Li stariĝis.

—Ĉu vi scias, Nevena? Se estus trovinta tiujn ĉi kajerojn iu mia malamiko, mi pli volonte paciĝus, ol nun. Mi komencus batalon kontraŭ li, mi batus lin per liaj mankoj, mi lin malamus, eble mi lin mortigus ... Kaj kun vi kia batalo? Aŭ mi devos komenci min pravigi, peti pardonon ... Ne, ne, de nun pluen niaj plej ordinaraj delikataĵoj estos falsaj ... nesinceraj ... Vi disbatis ankaŭ tiun feliĉon, kiu estas ebla en tiu ĉi mondo ... Vi volis min ekkoni nepre tutan ... kaj vi ekkonis min ... ĉu vi konvinkiĝis nun, ke nepre tuta homo ne povas esti amata, ĉar li valoras nenion. Ĉu mi ne estis prava dirante al vi ne grati tre multe en via feliĉo, se vi ne volas ĝin kripligi ... Kaj kion vi gajnis nun? ... Mi ne povas vivi kun vi ... mi ne povas ... eĉ se mi volus ... Niaj rigardoj ne povas renkontiĝi plu, ne mallevante niajn okulojn unu antaŭ la alia ...

Kaj ne ekrigardante ŝin, ne dirinte al ŝi adiaŭ, li eliris el la ĉambro.

Nur nun Nevena komprenis, ke tiu ĉi homo, kiu montriĝis al ŝi tiel terura post la tralego de la kajeroj, estis al ŝi tiel kara, ŝatata pli ol ĉiam. Ŝi ĉion, ĉion pardonis al li nun ... 60 nur ke li restu ĉe ŝi. Ŝi kontentiĝos per tio, li vivu kiel li volas, li faru kion li volas, nur li ne foriru.

Malfrue dum la nokto lin atendis Nevena, sed li ne venis. Matene ŝi ricevis de li leteron, ke li foriras en la provincon, en sian naskurbon, ĝis kiam ŝi decidos kion ŝi faros.

Tiu ĉi letero donis al ŝi esperon ... "Li certe volas minaci min, puni min ... Ne, ne, tiu ĉi homo meritas esti amata, kia ajn li estas ... antaŭ li mi ne hontas humiliĝi kaj lin peti". Kaj ŝi skribis al li tian leteron, kian ne skribus eĉ kondamnito por amnestio. Ŝia letero trankviligis ŝin, ŝi pensis ke la ventego forpasos kaj denove ekestos por ŝi trankvilaj tagoj en la vivo.

Post kelkaj tagoj Mitjo ricevis rekomenditan leteron de sia edzino, sed ne respondis ...

61

Du talentoj.

La fiakro haltis antaŭ la hotelo, pli vere gastejo. Irmov malsupreniris de ĝi kaj ordonis ke oni portu la pakaĵon supren, pagis la veturigiston, donis al li trinkmonon kaj eniris la kafejon, la malsupran etaĝon de la konstruaĵo.

La domomastro estime lin renkontis.

—Preparu supre por lavi min kaj por la vespermanĝo ion facilan: supon de kokido kaj duonkuiritajn ovojn. Mia stomako estas iom delikata, ĝi ne povas ĉion toleri,—li senkulpigadis sin.

La domomastro promesis ĉion. Li sciis, ke tiaj stomakoj bone pagas, des pli, ke la sinjoro ŝajnis esti iu altrangulo. Tian formon de vintra palto li vidis nur en Sofio. La publiko en la kafejo atente rigardis la novalveninton kaj kun rideto aŭdis la mendon por vespermanĝo. Ili kvazaŭ ne kredis, ke la stomako ĉe la homoj estas diversa kaj ke ekzistas bulgaro, kiu ne povus digesti ion en tiu ĉi mondo.

La hotelmastro kun la nova vojaĝanto iris supren. Ĉiuj ekparolis.

—Kiu estas tiu ĉi?

—Estas iu inĝeniero ... diris unu, multe da tiaj pasas nun.

—Devas esti iu revizoro ...

—Revizoro! ... ekridis alia. Kion li revizios ĉi tie? En la tuta ĉirkaŭaĵo oni ne povas trovi 100 groŝojn entute.

—Eble nur tiel pasas la homo.

—Kien li pasos? Ni ja estas ĉe la fino de la mondo.

62

Post unu horo Irmov malsupreniris lavita, kombita, kun aliaj vestoj. Li sidiĝis apud unu tablo, superŝutita de gazetoj, sed ne kuraĝis ilin tuŝi, preskaŭ ĉiuj ĉefartikoloj estis makulitaj de diversaj manĝaĵoj.

—Ĉu la manĝaĵo estas preta? demandis li.

—Bonvolu, sinjoro, en la alian ĉambron, tie manĝas la oficistoj.

Irmov pasis en la alian ĉambron kaj trovis tie 5-6 personojn, lokajn grandulojn. Unuj el ili legis gazetojn, aliaj parolis pri la kuirejo kaj kritikis la pasintjaran kuiriston. Irmov sidiĝis, laŭte tusis, alkroĉis la viŝtukon ĉe la kolumo, tiris flanken malplenan manĝilaron kaj atendis. Oni alportis al li buljonon de kokido. La abonantoj delasis la gazetojn, ĉesis paroli kaj nevole observadis la novalveninton. Scivolemo, miksita kun envio, estis legebla en iliaj okuloj. Ili instinkte malamis tiun ĉi homon, venantan de alia mondo—de tie, kie ili neniam estis, aŭ, se ili estis, apenaŭ reestos tie. Kaj li eĉ ne rimarkis, aŭ ŝajnigis, ke li ne vidas ilin. Ĉi tio ankoraŭ pli malicigis ilin. Se ili estus certaj, ke li ne estas iu altrangulo, kiu per unu kapto ĉe la kolumo povas ilin forigi de la terglobo, ili estus aranĝintaj al li iun lokan ŝercon. Sed ĉiu lin konsideris kiel grandulo de sia ministerio.

Vespermanĝinte, Irmov diris, ke oni alportu al li supren la kafon, lin veku frue kaj supreniris en la hotelon. Ĉies buŝo malfermiĝis.

Ili saltis antaŭ la hotelmastro por demandi, kia homo estas tiu.

Plena disreviĝo kaj grimacoj. La novalveninto sin enskribis en la libro de vojaĝantoj: "verkisto".

—Vidu lin! ... kaj malmulte restis, ke mi lin konsideru kiel ĉefrevizoron.

—Diablo prenu ankaŭ la verkistojn! ... Ĉu ili kun buljonoj sin nutras.

Ĉiuj kvietiĝis. Kaj kelkaj, kiuj antaŭ momento pensis ekrigardi 63 tiun ĉi vesperon en la kasojn, vokis al la knabo alporti la triktrakon. Neniu volis scii, ke supre super iliaj kapoj maldormas bulgara verkisto kaj, eble, gale jam puŝas ilin sur sian plumon. Li ne povis rompi ilian pacon, li ne estis timinda, li ne estis revizoro.


La alian tagon Irmov iris en la gimnazion renkontiĝi kun instruisto, kiun oni rekomendis al li, por lin helpi en la kolekto de materialo por lia nova historia romano. La instruisto apenaŭ ne svenis, sciiĝinte kun kiu li parolas, kvankam post momento li estis devigata konfesi, ke preskaŭ nenion li legis de liaj verkoj.

—Ah! vi ne scias, sinjoro Irmov, kiel la provinco mortigas la homon, precipe nin, la instruistojn. Ĝi elsuĉas nian tutan sangon, kaj ni fine fariĝas konservaĵoj. Kaj ne ke mankas tempo kaj legaĵo ... ne, sed por kio? Por vivi kaj morti ĉi tie, eĉ tio ĉi, kion oni legis, pli ol sufiĉas. Bulgario nin oferas kaj ni ĝin akceptas por peco da pano. Ni perdis ĉi tie apetiton vivi, kaj sen tiu ĉi apetito oni, se ne kadavro, almenaŭ estas malsanulo. Ni dum nia tuta vivo gardas dieton.

Irmov nenion reparolis al li. La instruisto daŭrigis.

—Vi, eble, diros al mi: la legado estas celo, ne rimedo ... Ne estas tiel. La libro restas ĉiam libro kaj ne povas anstataŭigi vivan homon. Estas minutoj, kiam mi estus preferinta la societon de iu vivĝoja stultulo antaŭ ĉiuj volumoj de la eŭropaj verkistoj. La libro sen societo estas terura. Ĝi naskas revojn kaj apetitojn, kaj la ministerio delonge per cirkuleroj malpermesis revi kaj tromanĝi. Ĉu vi scias, ke iam mi volas forkuri de ĉi tie, kien miaj okuloj vidas. Iri en Sofion, fariĝi kelnero en iu bierejo—tie la vivo estas ĉiam pli enhava ol la nia. Se mi estus Napoleono, mi neniigus la malgrandajn urbojn kaj vilaĝojn. Ne estas tiom terura la malsato, la mizero, 64 terura la soleco tie ĉi ... tiu ĉi ĝismorta izoleco de ĉio. Ni, ĉi tie, ne pri vagonaro, sed pri fiakro ĝojas kiel infanoj. Ni malkutimis je poezio, muziko, kantoj. Ni forgesis virinajn karesojn. Vilaĝanino kelkafoje nin allogas pli, ol vin viaj dekoltitaj belulinoj en la baloj. Ni atrofiĝiis ĉi tie kaj similas je mumioj, nur ke ni ankoraŭ spiras, pensas kaj sentas, ĝis kiom al ni permesas la budĝeto kaj la ministerio.

Irmov lin aŭskultis kaj plene komprenis lian humoron. Kaj en la profundo de sia animo li estis kontenta, ke la sorto ne destinis al li tian parton. Li neniam paciĝus kun tio. "Malfeliĉuloj!" li pripensis kaj ne trovis bezone eĉ lin konsoli.

Marŝante tra la urbo, ili pasis preter alta, duetaĝa domo kun vendejo malsupre kaj vasta korto malantaŭe.

Sur la supra etaĝo estis balkono.

—Al kiu apartenas tiu ĉi domo? demandis Irmov.

—Al riĉa maljunulo, sed nun ĉio estas en la manoj de lia bofilo Linovski. Verŝajne vi ne konas lin, la tutan regionon li tenas en sia poŝo. Post nelonge li estos deputito, kaj delonge li devus esti pendigita.

—Linovski! ... mi konis tian homon iam. En Francio li studis leĝosciencon, poste li havis disputon kun la juĝejoj pro falsigo de diplomo.

—Tio ĉi estas malnova historio. Nun li falsigas ankaŭ la patrinan lakton de siaj infanoj, sed la leĝo ne tuŝas lin.

—Do, li estas la sama Linovski?

—Devas esti la sama, ĉu povas ekzisti alia Linovski, li estas unu en tuta Bulgario. Se vi nur vidus lin ... nenion li timas, nenion li konfesas.

Post momento ili disiĝis kaj Irmov iris en la restoracion.

Apud la tablo, ĉe kiu li tagmanĝis, sidis tuta kompanio de geviroj.

Lia manĝilaro estis sialoke, sed, por pasi, li devis maltrankviligi iujn el ili.

65

—Pardon! ... ĝentile diris li.

La kompanio komencis senkulpiĝi, ke ĝi estas okupinta lian tablon.

—Estas nenio ... estas nenio. Mi petas vin, al mi estas agrable ... Post kvin minutoj li konatiĝis kun ĉiuj.

—Dro Ivanov! ...

—Membro de la tribunalo Rankov ...

—Instruisto Markov ...

—Kapitano Ŝevronov ...

—Sinjorino tia ... k. t. p.

Post iom, eksciinte, ke Irmov morgaŭ forveturos al iu vilaĝo—ili decidis iri tien gaste ĉe la landlima kapitano.

—Ni prenos manĝaĵon kaj trinkaĵon ...

—Ĝuste la noktoj estas lunaj ...

—Nur nokte kun fiakro ... kun glitveturilo,—insistis la sinjorinoj.

—La elspezoj po egale, laŭtiĝis iu.

Ĉe la penso pri la morgaŭa festeno, la kompanio gajiĝis kaj ĉiuj komencis rigardi ĉu iu ne trompiĝos regali.

Neniu decidiĝis. Iutempe Irmov frapis per sia glaso la tablon. Venis la restoraciestro.

—Alportu bieron!

—Kiom?

—Kiel kiom? kiom ni estas: 7-8-10 bierojn.

La kompanio ridaĉis ĝis la oreloj.

—Kaj tio ... daŭrigis Irmov, alportu ian almanĝaĵon por la biero ... nur pli multe, kaj por la sinjorinoj ... kion ili amas?

—Ankaŭ ili trinkas bieron, diris iu.

La sinjorinoj modeste ekridis kaj, kiam oni elportis la bierojn, ĉiuj tostis kun Irmov. Li klopodis esti afabla kun ili, pridemandis ilin: kiel ili vivas, kien ili iras, ĉu ili havas distrojn.

—Pli bone ne demandu, diris la kapitano, ni estas tie ĉi vivaj enterigitaj. Post la Sofia militista klubo fali en tian stalon ...

66

—Ha vi, la militistoj, kial vi plendas, vi estas la dorlotitaj infanoj de Bulgario, ekparolis la kuracisto. Kion ci faras tie ĉi? tutan tagon ci mallaboras, kaj la nokton ci sidas tie ĉi kaj la unuan de ĉiu monato trak ... trak 400 franketojn kaj iom pli ...

—Ne estas tute tiel ... ĉu ni ne gardas la landlimon! La serboj ... ni ekaŭdas ion, preparas sin kontraŭ Aŭstrio ...

—Ili preparas porkajn kolbasojn por Aŭstrio ... Ci demandu nin, la mizerulojn. Tutan monaton ci ĉirkaŭiru la regionon, tage ci ne havas tempon manĝi, nokte oni ne lasas cin en paco: pro febro oni cin vekas, kaj kiam ci iras, oni ne pagas, ĉiam amikoj estis ... konatuloj. Kvazaŭ la medicino havas ion komunan kun la amikeco.

—Kaj kiel estas la regiono en sanstata rilato? demandis Irmov.

—Kiel ĝi estas? Malsanoj estas por 10,000 frankoj jare, kaj 50 frankojn ci ne povas enspezi monate. La ĉi tieaj homoj estas tiaj, ke ili kapablas morti, nur ne pagi vizitojn.

—Do, la salajro ne sufiĉas?

—Por pano ne sufiĉas, kaj vi ja scias, la scienco marŝas, ne atendas ... necesas novaj libroj, gazetoj, perfektiĝoj.

—Silentu ci, nur de la drinkejestroj por atestoj tiun ĉi jaron ci prenis pli ol 500 frankoj. Kaj ni? kiel ŝajnas al ci? Puran monon da 236 frankoj 36 centimoj, turnu ĝin ĉiel, restas ĉiam tiel. La tuta regiono estas en ciaj manoj, homan vivon ci disponas, ci pendigas la homojn, kaj ci mem vivas kiel skribisto. Por edziĝofesto monon ci ne havas, aŭdigis sin la juĝisto.

—Kial ci ne fariĝas advokato?

—Mi ja fariĝos ... Ankoraŭ du jaroj restas al mi ĝis pensiuliĝo.

Unuvorte, estis eĉ ne unu kontenta homo—ĉiuj estis ofenditaj de Bulgario. Irmov ne interrompis ilin.

67

—Mi komprenas, daŭrigis la kapitano, ni aŭ devas havi armeon kiel decas, aŭ oni ĝin maldungu. La armeo estas ĉio por la regno. Oni devas memori, ke la oficiro ne estas ŝtata. Se vi volas pacon, preparu vin por milito, diris Napoleono—ergo—pagu bone viajn oficirojn.

—Antaŭ ĉio la popolo devas esti sana: malsana popolo, malsanaj urbanoj—malsanaj soldatoj. Mens sana in corpore sano. Do, la kuracistoj devas esti plej bone garantiitaj.

—La fina celo de ĉio estas la justeco—al ni venas kaj ŝtataj, kaj militistaj, kaj malsanaj, kaj sanaj ... Anglio, diris mi ne memoras kiu filozofo, tenas sian tutan ŝiparon kaj armeon, por ke funkciu kelkaj magistratoj. Jen kial la situacio de l’juĝisto devas esti plej multe asekurita.

En la kompanio sidis iu popolinstruisto de la vilaĝoj. Aŭskultante ilin, li ne kuraĝis plendi: li hontis diri antaŭ tiom da homoj kian salajron ricevas, kaj krom tio li ne konis iun scienculon dirinta ion en favoro de l’bulgara popolinstruisto.

Post nelonge Irmov denove mendis po unu biero. Iom post iom la interparolo perdis la sciencan karakteron, ili komencis rakonti diversajn bulgarajn ŝercojn kun loka koloro. Ĉe kelkaj pli fortaj pecoj la sinjorinoj prenis tiajn virgajn fizionomiojn, ke la tuta pipro de la anekdotoj trafalis sencele. Poste ili pasis al la kantoj. Irmov trian fojojn mendis bieron kaj pozitive ĉarmis ĉiujn. Kelkiuj eĉ demandis lin, kie ili povas trovi liajn verkojn.

—He, tio, la verkistoj estas malŝparuloj, tramurmuris iu al sia najbaro.

—Kompreneble, saĝon ili havas senpage; li sidiĝas, skribaĉas ion fuŝe, iun mokaĵon ... kaj hop, 100 fr. Oni diras ke Vazov[3] per siaj romanoj konstruis domojn.

—Kaj ni nian tutan cerbon eluzas por 200 fr. monate.

68

Post la kantoj oni metis la tablojn flanken, trovis ie du ekdormintajn ciganojn, vekis ilin kaj komenciĝis dancoj. Iun tempon la kompanio tiel entuziasmiĝis, ke ĝi elkriis eĉ "hura", kiam Irmov deklaris al la restoraciestro, ke hodiaŭ li pagas ĉion.

—Tamen, honte estas, flustris iu al siaj kamaradoj. La homo estas ĉi tie pli ĝuste nia gasto, kaj ni lin lasas pagi ĉion.

—Kiu lin devigas, li mem volas ...

—Ne decas, ankaŭ ni devas pagi ion. Kion pensos la homo pri ni? Li nin priskribos ie.

—Kaj ree li havos sian monon.

Ĝis la 4a horo matene daŭris la vesperfesto. La restoraciestro ankaŭ estis kontenta de la verkisto kaj, kiam ĉiuj stariĝis por foriri, li saltis kaj mem donis al li la surtuton. Ili eliris sur la straton kaj faris tian bruon, ke la ekdorminta patriarkeca urbeto tuta saltis el la lito, kvazaŭ pro brulado. Sed la policestro estis kun ili, kaj la du patrolaj policanoj respekte salutis la kompanion.


Du-tri fojojn post la interparolo kun la instruisto, Irmov renkontadis Linovski en la stratoj, sed ankoraŭ de malproksime li ĉu revenis malantaŭen, ĉu deiris en alian straton. Li neniel volis renkontiĝi kun homo, al kiu li jam kiel studento ne donis la manon—precipe, kiam li eksciis, ke li nun tro riĉiĝis kaj fuŝagas en la tuta regiono. Do, ne vane oni antaŭdiris, ke tiu ĉi homo je ĉio estas kapabla ... ke por li elekto ne ekzistas en la vivo.

Sed iun fojon okaze ili renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo. Irmov ne sciis kion fari kaj nevole haltis.

—Irmov!? ĉu estas vi? Mi vin serĉis, sciiĝinte, ke vi estas tie ĉi. Oni diras al mi, ke vi estis en la vilaĝoj ... kolektas materialon por nova dramo ... aŭ romano. Mi de tiuj aferoj ne multe komprenas, sed viajn laboraĵojn mi legis. Ĉiam vi 69 flugas alten, homojn de Marso priskribas ... ĉiam honestaj ... ĉiam herooj—eĉ ne unu malbonulo. Vi restos tie ĉi ankoraŭ iun tagon, jes? Mi volas vin vidi, iom interparoli. Kiom da jaroj ni ne vidis nin! Ni ja estis kunlernantoj—kaj hodiaŭ ... tiun ĉi vesperon vi vespermanĝos ĉe ni? ... ne ... ne ... ĉi tio estas decidita.

—Mi apenaŭ povos, diris sendecide Irmov, tiun ĉi vesperon mi volas iom labori.

—Nenia laboro ... En Sofio vi laboros. Kie vi laboros en la ĉi tiea atmosfero. Jam nun ni iros kune hejmen.

—Sed min oni atendos tie. Estas instruisto, al kiu mi promesis.

—Li atendos ... mi sendos la serviston diri al li, ke vi estas ĉe mi. Kaj kion vi manĝos tie? Tiu baj[4] Koljo ilin nutras tiel ... Miajn porkojn mi pli bone nutras.

—Sed por mi tie oni kuiras speciale.

—Ankaŭ mi preparos ĉion speciale por vi, kaj vinon—vi ne trinkis tian. Mi al la tuta regiono liveras vinon, sed vinon ... trinkas nur mi. Neniamaniere mi allasos, ke vi nutriĝu tie. Ne rigardu la oficistojn—ili manĝas kion vi donas al ili. Ili ne rajtas havi guston. Ilia stomako devas elteni dum 15 jaroj la venenojn de via baj Koljo ... kaj tiom. Poste enterigo, pensio ... orfoj, estontaj oficistoj ktp. Sed sufiĉe ni parolaĉis, ni iru. Vi ne povas prezenti al vi kiom mi estas kontenta.

—Prave diri al vi, mi ne povos veni, mi sentas min laca.

—Aŭskultu, Irmov, mi komencas suspekti, ke vi simple ne volas veni ĉe mi. Kredeble, la ĉi tieaj sinjoroj estas al vi parolintaj Dio scias kion pri mi.

—Kial do? Kiu parolos al mi pri vi.

70

—Kiu! ... ĉiuj. Ili ĝis la lasta estus min dronigintaj en glaso da akvo. Ili ankoraŭ ne povas pardoni al mi, ke mi, fremdulo, sidiĝis sur ilia kolo. Sed mi kulojn ne timas—ili ne pikas, nur zumas. Mi scias, ke ĉiuj ... ankaŭ vi en Eŭropo[5] rigardis min malrekte ... sed la pasinta estas pasinta. Mi scias, ke nun vi estas verkisto—eminentulo ... Kaj, eble, iun tagon tiu ĉi strato portos vian nomon, ĉar vi pasadis tie ĉi, sed nunmomente en tiu ĉi strato mi havas propran domon, kaj vi devas gasti ĉe mi. Ni parolos pri Okcidento, literaturo, pri vi. Nun por mallonge ni deiros en la gastejon, kaj de tie hejmen.

Irmov ne kuraĝis rifuzi—la ĝentileco venkis. "Plej poste scivoleme estas vidi de proksime tiun ĉi homon ... kio ja restis en li ankoraŭ homa?" Ili ekiris kaj eniris en grandan drinkejon. Apud ĝiaj eluzitaj nudaj tabloj sidis grupoj da vilaĝanoj. Forta odoro je brando sufokis la delikatan nazon de la Sofia revanto. Li nevole faris grimacon.—"Jen, ja ankaŭ la nacia odoro, diris ridetante Linovski. Ĝi ne estas tiel agrabla, kiel vi ĝin priskribas en viaj rakontoj".—Ĉe la dekstra flanko de l’drinkejo pordo kondukis al la butiko, troŝarĝita per ĉiuspecaj komercaĵoj senorde disĵetitaj. Trans alia pordo estis videbla la korto. Apud la ŝtuparo mem trankvile kuŝis kelkaj grandaj, grasigitaj porkoj. Plue du personoj faligadis bovon; la tria tenis en sia mano malgrandan akran tranĉilon. Post nelonge la mano kun la tranĉilo malaperis en la gorĝon de l’bovo ... Teruraj konvulsioj movigis ĝian tutan korpon, la kruroj senespere frapis la teron kaj streĉis la ŝnurojn. Ĝi mortadis malrapide, kun malfermitaj pro terurookuloj, kun plena konscio pri la farita perforto, ne suspektante, ke ĝiaj fratoj en Okcidento ne sukcesas eĉ 71 antaŭmortan agonion. Irmov nevole deturnis siajn okulojn. Linovski trankvile rigardis la bovon kaj iutempe sin turnis al Irmov.

—Ne similas al viaj temoj, tio ĉi estas la vivo. La temo estas kruda ... ne artista, kaj la honorario estas pli granda, multe pli granda ol la via. Ĉu vi vidas, jen tie, tiun porkon, kuŝiĝintan en la koto, kvazaŭ ĝi estas en hotelo "Royal". Ĉu vi scias, ke mi por ĝi ricevis pli grandan premion, ol vi por la lasta dramo ĉe la konkurso. Pardonu pro la komparo, sed tiel ĝi estas. La cirkonstancaro ne estas poezia, sed por mi gravas la rezultato. La mono estas unu kaj sama, ĉu donita por iu sentimentala romano aŭ por purigo de necesejoj. Jen ĉi tiun aferon oni ne volas kompreni, kaj tial ekzistas malfeliĉuloj. Mi scias, ke vi estas aliopinia: por vi ankaŭ la mono havas biografion, ankaŭ ĝi devas esti pura, nobla. Kaj la mondo estas tia, ke la malpura laboro pli multe enspezigas, ĉar ne ĉiu entreprenas ĝin.—Post iom da tempo ili eliris el la gastejo kaj ekiris al la domo de Linovski.

Irmov ekzamenadis en profilo sian kuniranton kaj miris pri lia trankvileco, senzorgeco kaj gaja humoro. "Ĉu li ja nenion sentas? Ĉu li ja ĉion forgesis? Ĉu ja la societo de l’porkoj mortigis ĉe li ĉion homan?" ... Ili atingis la domon, supreniris la duan etaĝon, trapasis grandan koridoron kaj eniris en vastan manĝoĉambron. Ĝi estis ordigita laŭ Sofia maniero: granda kvarangula tablo, altaj lignaj apogseĝoj, apud la muro granda bufedo. Sur la tablo manĝilaro, en la mezo diversaj boteletoj da brandoj kaj konjako kaj ĉiueblaj almanĝaĵoj. De la manĝoĉambro trans malfermita pordo estis videbla la salono: en angulo videtiĝis piano, super ĝi la portreto de la princo[6], kaj sur la aliaj muroj bildoj kun diversaj pejzaĵoj—kaj ĉie remburita meblaro eĉ nekovrita. Irmov 72 estis surprizita. Li estas vidinta ankaŭ pli belajn meblarojn ol tiuj ĉi, ne siajn—fremdajn; sed, nesciante kial, li sentis ĝenecon en sia animo. Linovski komprenis liajn pensojn.

—Vi miras, ĉu ne? Ĉu estas la sama tiu Linovski, al kiu vi en Eŭropo 50 centimojn ne pruntedonis, ĉar vi sciis, ke li ne redonos ilin al vi. Sed kio estas ĉio ĉi kompare kun via sorto? ... gloro, senmorteco, monumentoj ... Ne miru: ĉiuokaze, ankaŭ ni estas io en la vivo, kvankam maldekstraj.

—Maldekstraj, kiuj havas kelkajn parojn da dekstroj, diris ridetante Irmov, mi ne povus amasigi ĉion ĉi dum 100 jaroj.

—Vi ĉion turnas en pensojn kaj figurojn, kaj ni nian tutan cerbon ŝanĝas en spesdekojn.

En tiu tempo en la koridoro estis aŭdata tia krio, kvazaŭ tuta roto da soldatoj atakis la ĉambron. La pordo brue malfermiĝis kaj unu post alia spiregantaj eniris la infanoj de Linovski.

—Kiel vi vidas, ni bredas ne nur porkojn, li diris ridetante. La infanoj ĉirkaŭiris sian patron kaj scivoleme trarigardadis la gaston.—Diru "bonan tagon" al la onklo. La infanoj unu post alia iris ĉe Irmov kaj memkontente etendis al li siajn manetojn.

—Belaj, sanaj knabetoj, diris Irmov.

—Ili vivas en plena libereco, kaj la bato estas malpermesita. Ankaŭ mi havas principojn. La infano ne devas esti timigita, por ke ĝi timu poste neniun en la vivo. Al instruado apartan emon ili ne havas, kaj mi ne trolaborigas ilin, sed la gimnazion ili finos ĉiuj, kaj poste ni disigos la ŝafojn de l’kaproj. Unujn mi sendos eksterlanden, la aliajn mi lasos ĉe mi, nur ne oficistoj—ili ne bezonas, mi de nun difinis la pension de ĉiu.

—He, Ivanĉjo, venu ĉi tien.

Unu el la infanoj proksimiĝis al la patro.

—Ivanĉjo, ĉu ci volas esti oficiro?

73

—Mi ne volas, paĉjo.

—Kaj oficisto?

—Ne.

—Kaj instruisto?

—Ne, paĉjo. La instruistoj marŝas kun disŝiritaj pantalonoj.

—Kaj kia ci volas fariĝi?

—Komercisto, paĉjo, kiel ci.

—Kial?

—Ĉar ĉiuj venos al mi peti monon, sed mi al neniu donos.

Linovski ekridetis, kaj Irmov malafabliĝis.

—Nun, infanoj, for de ĉi tie! ekparolis Linovski, hodiaŭ vi manĝos en via ĉambro, kaj posttagmeze Petro veturigos vin al la farmo. Ĉu vi volas?

—Ni volas, ni volas ... kaj post nelonge la infanoj malaperis en la koridoron.

—Disciplino kaj humaneco ... sen perforto kaj sen sentimentaleco.

—Ĉu vi scias, ke via edukado estas iom originaleta, vi mortigos en la infanoj ĉian homecon. Ĉu de nun vi preparas ilin por procenteguloj?

—Daŭrigu, daŭrigu ... ni konas tiujn teoriojn, ni mem pro ili baldaŭ estus restinta sur la strato, se ni ne estus forlasinta ilin ĝustatempe. Ĉiuokaze, kia ajn mi estu, mi kredas, vi konsentos, ke mi ne deziras malbonon al miaj propraj infanoj.

—Jes, sed via teorio estas falsa. La vivo malvarmigos la plej sentimentalajn junulojn, kaj pro tio ne estas necesa speciala lernejo. Kaj se vi jam nun komencas veki ĉe ili tiujn instinktojn, ili fariĝos sovaĝbestoj—kanibaloj.

—Mi ne preparas ilin por misiistoj. La vivo estas bestomontrejo kaj, se vi min demandas, mi ne povas kompreni, por kiu vi skribas viajn dramojn. Mi legis kelkajn el ili kaj 74 unu mi vidis sur la scenejo. Kaj, vere diri al vi, mi ne povis kompreni, kiel saĝaj homoj esperas, ke kiam ajn, kie ajn, alvenos tiu regno, pri kiu vi revas.

—Ni revenu tiam en primitivan staton?

—Kial ni revenos, kvazaŭ ni ne estas en ĝi nun! ... Aŭskultu, Irmov, ni ne interkomprenos nin unu la alian, ni estas kreitaj de malsama koto. Vi ne estas de la "nuna mondo", kaj mi estas nur bulgaro de la kapo ĝis la kalkanoj kun granda ventro en la mezo. Per ĝi mi spiras, sentas, vivas kaj mi scias, ke iun tagon la infanoj min benos. Vi diros: mi estas riĉa, ili estas garantiitaj ... Kial vi ilin edukas tiel? Ne estas tiel, kara mia! Nenio estas certa en tiu ĉi mondo. Jen, vi timas nenion—vian cerbon neniu povas sekestri, kaj la plej solidaj konstruaĵoj malaperas "kiel fumo", kiam aperas la polickomisario. Vi ne timas lin, sed demandu la tutan regionon, kio estas pli timiga: la ĥolero aŭ li? Morgaŭ mi fermu miajn okulojn, ĉio povos renversiĝi. Aperos parencoj, zorgantoj ... advokatoj, juĝejoj ... kaj tiujn ĉi aferojn ni konas tre bone. Jen kial mi ilin instruas jam nun scipovi montri la dentojn. Ne forgesu, ke ni vivas en Bulgario. Sed sufiĉas tiom ... nun ni vespermanĝu, kaj en attendant ni glutu po unu—ĉu vi trinkos konjakon aŭ prunbrandon?

—Al mi estas egale ...

Linovski plenigis la glasojn.

—Je via sano ... kaj jen ankaŭ almanĝaĵo, ne ĝenu vin, mi tre ĝojas, ke ni vidis nin. Mi scias, mi scias ... ne pravigu vin, al vi estas iom malagrabla tiu ĉi renkonto. Sed mi ne koleras al vi, la mondo ja estas tia. Ĉiu havas la sian. Vi miras pri mi—mi pri vi. Pli bone estas neniu pri neniu miru. Nenio estas mirinda en tiu ĉi mondo, kiam ĝi okazas. Kion vi rigardas tien en la salono? La pianon? ... Ĉu vi opinias, ke hejme, estante piano, estas ankaŭ pianisto ... ne ekzistas tiaĵo. Vi demandos, kial mi ĝin aĉetis? por la edzino, la infanoj?—Vana 75 babilo! ... He tiel, mi ĝin aĉetis ... pro plezuro: la tuta regiono scias, ke nur ĉe mi estas piano.

Tiumomente en la ĉambron eniris alta, juna, bela virino. Linovski ŝin prezentis al Irmov. "Kia belulino" nevole ekpensis Irmov kaj, ne volante, ĵetis rigardon al Linovski.

Linovski sciis, ke lia edzino impresos kaj memkontente ridetis. Liaj okuloj parolis al Irmov: "kiel vi vidas, ankaŭ ĉi tion en la vivo ni elektis, kiel decas."

La vespermanĝo komenciĝis. Ili manĝis, trinkis kaj al la fino de l’vespermanĝo Linovski estis jam duonebria. Li komencis eĉ insulti, ne atentante, ke lia edzino estas tie. En la najbara ĉambro aŭdiĝis voĉo de infano kaj la sinjorino eliris el la ĉambro. Linovski plenigadis la glasojn, invitadis Irmov’on kaj, ne rigardante, ke tiu ĉi nur tuŝas sian glason, li levadis la sian, malplenigadis ĝin ĝisfunde kaj daŭrigadis paroli. Iom post iom li ebriiĝis. Lia vizaĝo flamiĝis, la okuloj brulis kaj iu nebela malkaŝemo ekludis en lia rigardo.

—Mi scias ... mi scias ĉion, mi ne estas verkisto, mi ne estas psiĥologo, sed nun mi legas en viaj okuloj, kion vi pensas! Al vi oni parolis tie ĉi pri mi ... oni diris al vi ĉion.

—Neniu nenion parolis al mi, pravigadis sin Irmov.

—Al mi ne pasas tiaj, mi konas la homojn, nur ke mi ne traserĉas en ilia animo. Kial estas al mi ilia animo? Kapra felo kostas pli ol ĝi. Ne ŝajnigu vin ... vi almenaŭ konas la historion pri la diplomo kaj al ci ne estas agrable sidi kun mi, kun homo, kiu falsigis dokumentojn, ĉu ne? Vi hontas de mi, kaj mi hontas de neniu ... ĉu vi aŭdas?—de neniu. En Bulgario oni ne havas de kiu honti, ĉiuj estas friponoj ĝis la lasta—ĉiu en la sia. Nur vi estas tute apartaj homoj—kun aero kaj gloro vi nutras vin kaj ne bezonas monon. He, kara mia, vi estas verkistoj—psiĥologoj ... vi konas la homon, kaj ne konas la bulgaron. Vi skribas dramojn, vi konas la vivon, sed vi ne scias vivi. Tuta Bulgario vin konas, en Sofio 76 per fingro oni montras vin ... Vi donas saĝon al la tuta mondo, kaj unu propran domon vi ne havas. Mi scias, ke vi flugas alte, ke por vi mi estas bagatela, malpura insekto—pediko, ke vi naŭzas nun aŭskulti min kaj, se vi sidas ĉi tie, ĝi estas ĉar neniu vidas. En Sofio vi deiros en alian straton, se vi renkontos min, kaj ĉu vi haltigis iam vian saĝon sur mian vivon? ... Tuta Bulgario esti grakanta kontraŭ mi, kiam okaze malkovriĝis, ke mia diplomo estas falsa. Tuj telegramoj en Eŭropon al diversaj universitatoj, korespondoj kun la prokuroro, la esplorjuĝisto—viva oni min estus enteriginta. Oni komencis proceson—la proceso perdiĝis, kompreneble, ĉiuj suspektis min. Kaj kial kaŝi nun—mi ĝin ŝtelis. Kaj ne nur mi estus ĝin ŝtelinta, kaj ne nur tion mi estus farinta—se mi ne povus ĝin forŝteli, mi estus ekbruliginta la tutan juĝejon ... Sofion mi estus bruliginta. He, amiko, facile estas paroli tiel: honesteco, ideeco, principoj, kiam vi estas naskita de honestaj gepatroj, en varma ĉambro, kaj jam en la popollernejon vi iradis kun gantetoj kaj galoŝoj; en la gimnazion kun horloĝo kaj monujo, kaj en Okcidenton via patro mem forkondukis vin. Li mem metis vin en pensionon, por ke ne difektiĝu la stomaketo de la knabeto, dum mi, kvazaŭ kiam mi naskiĝis, mi eliris nuda sur la straton kaj ĝis mia dekjara aĝo mi vagis sur la vojo, servis en gastejoj, drinkejoj, razejoj. Troviĝis poste iu pli prudenta stultulo, akcepti min por nutri min kaj sendi min en la gimnazion. Mirinde bela estis la vivo ĉe li! neniam ĝis tiam mi manĝis ĉiutage. Vere, la scienco marŝis malforte, sed mi pasigis kvin klasojn. Poste mi malpaciĝis kun mia bonfaranto, kaj ĉu vi scias kial? Li kulpigis min, la malbenito, ke mi forŝtelis la orajn ornammonerojn de lia edzino. Mi ne estas de la speco de l’kaŝemuloj ... La tutan regionon mi nun senhaŭtigis, la infanon de patrina brusto mi forŝiros, se mi havas ekzekutpermesilon. Mi venenas la tutan distrikton per falsigita vino, miajn servistojn mi nutras per putra sekviando. Mi estas 77 fripono, azeno, porko—pli granda ol tiu, kiun vi vidis en mia gastejo, sed la ornammonerojn ne estis forŝtelinta mi. Kaj ne ke mi ne bezonis monon, kaj ne ke mi ne sciis kie ili troviĝas ... ne, sed tiam mi estis bruto kiel vi ... principojn mi ankoraŭ havis: ke la ŝtelo estas krimo, kaj sin fleksi pro malsato estas heroaĵo. Mi lin forlasis, komencis la oficistecon—fariĝis skribisto. En nia tempo la skribistojn oni rigardis kiel vin la verkistojn nun, nur ke oni pagis al ili. Post du jaroj mi jam havis lakŝuojn kaj bastoneton—kaj eĉ monon mi estis metinta flanken. Pli poste mi decidis laŭ la konsiloj de kelkaj kamaradoj en la gimnazio forveturi por studi la juron. Tiam oni akceptadis ankoraŭ ĉiun ajn. Mi forveturis, enskribiĝis, studis jaron kaj duonon. Restis al mi ankoraŭ tiom—la monon mi elmanĝis ĝis centimo. Vi, kiuj restis en Okcidento kvin ĝis dek jaroj, kaj ĉiumonate la poŝtoficisto alportadis al vi la bluetajn mandatojn[7], ĉu vi havas ideon, kio estas resti sen speso—al la tuta mondo skribi kaj ne havi kiu sendu al vi centimon? Vi tiam malestimis min, ke mi ne havas monon por tabakon aĉeti al mi, nun oni manĝas mian kapon, ke mi havas multe da mono—ke mi povas ĉiujn aĉeti. Samtempe ili manĝas mian kapon—samtempe ili envias. Ankaŭ vi envias min—sed vi diros, kun malnoblaĵo mi ĝin gajnis ... ankaŭ tiel ĝi estu. Ĉu vi scias, kio estas malnoblaĵo? Ne, vi ne scias—ankaŭ ĝi estas talento, ennaskita en la homo, kiel via talento. Unu naskiĝas talenta verkisto—alia talenta fripono. Ĉu vi komprenis?

Momenton li haltis, verŝis vinon en sian glason, eltrinkis ĝin, viŝis siajn lipojn kaj ankoraŭ pli nerve daŭrigis.

—Kvazaŭ nun mi ĝin memoras, tri tagojn mi estis manĝinta nenion—kaj tiam unuafoje venis al mi la ideo, kvankam mi studis la juron, ke ne estas justeco en tiu ĉi mondo. 78 Kien mi ne vagis en Eŭropo por serĉi panon kaj laboron, mi apenaŭ subtenis min. Kaj iun belan tagon, eĉ sen plej malgranda riproĉo de l’konscienco, mi fabrikis mian diplomon. Kaj, prave diri al vi, mi pli meritis ĝin ol multaj aliaj. Ankaŭ nun ĉiujn miajn procesojn mi mem gvidas, speson mi ne donas al advokatoj; kaj miaj procesoj estas ĉiuj ĉarlatanaj de ambaŭ flankoj, mi ruinigis la plej famajn friponojn tie ĉi. Pasante tra la stratoj, ne estas homo, kiu ne tremu pro mi. Al ĉiuj mi eniĝis en la cerbo, la animo kaj la poŝo, kaj mi dormas trankvile kiel novenaskita infano. Mi suferas nek sendormon, ne perdas eĉ apetiton. Kial vi rigardas min tiel, Irmov? Vi miras, ne kredas? Vi pensas, ke mi ŝercas, ke mi afektas, ke pro ebrieco mi parolas tiel? Vere, la vino malligis mian langon, sed mi ankaŭ en sobra stato ĉiam tiel pensas. Mirinda homo vi estas! Kial vi fiksis la okulojn sur min kaj min rigardas, kvazaŭ vi supreniris la Eiffel-turon? Ne estas vi por tie ... ne estas: tre facile senkonsciiĝas via cerbo, vi falos. Kaj vane vi imagas, ke vi estas iaj elektitoj en tiu ĉi mondo, ke vi estas naskitaj speciale por ĝin ordigi. Vana babilo ... Ne estas tiel, Irmov! Kaj ne nur vi: nek Ibsen, nek Tolstoj ŝanĝos la mondon—mi ŝanĝos Bulgarion kaj tiaj kiel mi, ĉar mi estas forto, aŭtoritato ... kaj mi dispremos ĉion, kio aperos antaŭ mi. Mi estas nun inter porkoj—morgaŭ vi vidos min en la parlamento. Leĝojn mi kreos kaj vi obeos min, kaj ne mi vin. Vi ja daŭrigu skribi viajn dramojn, se vi ne havas alian laboron.

Liaj okuloj brulis. Lia vizaĝo malheliĝadis. Malbonsigna fajro erarvagis en liaj rigardoj, kvazaŭ li denove travivis ĉiujn siajn suferojn kaj iun minacis pro ili.

Al Irmov fariĝis ĉio tie ĉi malplaĉa: kaj Linovski, kaj tiu ĉi meblaro, kaj tiu ĉi vespermanĝo.

Al li komencis naŭzi, kvazaŭ li manĝis ion malbonan, nesanan. Kaj li sentis senfinan deziron pli baldaŭ foriri de ĉi tie.

79

—He, tempo estas jam, Linovski! li diris kontraŭvole ridetanta, stariĝinte de la seĝo.

Linovski rekonsciiĝis.

—Kion? Ĉu vi foriros? Mi tedis al vi, ofendis ... vi ekhontas pro mi, ĉu ne? vi pentas, ke vi venis, sed ne koleru al mi. Plej poste ne estas mi, kiu malkonvinkos vin, kaj kiam mi venos en Sofio, ne forkuru de mi: eble mi estos bezona al vi iun tagon. Kaj ja, prave diri al vi, se mi estus peninta fariĝi kiel vi, certe ĝis nun skribisto mi estus ie kaj pensus, ke Bulgario estas kreita por ĉiuj, sed ne ankaŭ por mi.

—He, adiaŭ ... diris Irmov.

—Adiaŭ ... kaj vidu, kiam vi iros en Sofio, skribaĉu iun felietonon pri la provincaj bestmontrejoj, kaj min insultu bone por edifo de la juna generacio, sendu al mi ankaŭ la gazeton, mi ne koleros al vi. Mi min konas tre bone kaj duan fojon se mi naskiĝus, ĉiam tiel mi vivos. Kaj sen ofendo, Irmov, se mi eĉ nur eksentus, ke miaj infanoj skribas versojn, iliajn manojn mi fortranĉos. Adiaŭ.

La morgaŭan tagon Irmov forlasis la urbon.

Sidiĝinta en la fiakro, li penis pensi pri sia nova romano, vicigadis en sia cerbo la ombrojn de la iamaj puraj bulgaroj, kaj antaŭ li nevole videtiĝis la ebria Linovski, kaj apud liaj oreloj ankoraŭ sonis lia malagrabla voĉo.

Ili alvenis ĉe la stacidomo.

Irmov supreniris la vagonaron.

Sed ankaŭ en la kupeo, lokita sur mola kanapo, li ne pensis pri Sofio, kie lin atendis edzino, kamaradoj, literaturo—kaj antaŭ liaj okuloj kiel viva staris la figuro de lia iama kunlernanto.

Ili alproksimiĝis Sofion.

Ili eniris la stacidomon. Irmov eliris el la kupeo. Sur la platformo lin atendis lia edzino.

Unuan fojon li rimarkis, ke ŝi ne estas tiel bela, nek tiel aminda, kiel li imagis al si pli frue.

80

Kaj kiel neniam li rimarkis, ke ŝia ĵaketeto estas iom eluzita.

Ili sidiĝis en fiakro. Ili alvenis hejme.

Irmov eniris en sian kabineton—malgranda, malalta ĉambreto kun ordinara ligna tablo, apogita ĉe la muro, kun arigitaj sur ĝi en malordo libroj kaj broŝuroj. Kaj, ne sciante kiel, li sidiĝis apud ĝi kaj enpensiĝis.

—Niĉjo, li aŭdis la voĉon de sia edzino, venu, la vespermanĝo estas preta.

—Tuj, elkriis li iel nerve.

Kaj denove antaŭ li videtiĝis la granda korto, en ĝi ridetanta ĝis la oreloj, memkontenta Linovski ... apud li juna, bela, majesta, ridetanta virino—kaj apud ili staranta, dentmontranta porko, kvazaŭ kune kun ili ĝi ridis al li pro io.

Piednotoj de l’tradukinto

[1] Pitoreska vilaĝeto ok kilometrojn okcidente de Sofio, en kiun oni ofte iras por pasigi la somerajn tagojn.

[2] 20 frankaj ormoneroj.

[3] la bulgara nacia poeto.

[4] Ordinare la bulgaroj alnomas per baj ĉiujn pli aĝajn virojn.

[5] Tiel la bulgaroj ordinare nomas la Okcidentan fremdlandon.

[6] Tiam Bulgario estis princlando.

[7] t. e. poŝtmandatoj internaciaj, kiuj ĉe ni estas bluaj.

ESPERANTO-LITERATURO

Bennemann, Paul: Internacia legolibro

TRA LA MONDO

Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Händel-Mozart-Wagner) Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita.

— — Muzika eldono. Aranĝita de Josef Achtélik, iama orkestrestro ĉe la opero en Leipzig. 1922. 80 paĝoj. Broŝurita. Bindita.

Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig. Kun unu portreto kaj kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita.

Hankel, M.: Sableroj. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto de la altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita.

Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paĝoj. Bindita.

Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredaĵo. Romano originale verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita.

Molière: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paĝoj. Broŝurita.

Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad. Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita.

Internacia Mondliteraturo

La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko.

Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj. Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de la koncernaj naciaj verkistoj. Ĝis nun aperis la jenaj verkoj:

Volumo 1:

Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.

Volumo 2/3:

Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 paĝoj. Bindita.

Volumo 4:

Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 5/6:

Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj aŭtoroj (Rumohr-Körner-Seidl-Grillparzer-Halm). 1914. 254 paĝoj. Bindita.

Volumo 7:

Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.

Volumo 8:

Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paĝoj. Kartonita.

La kolekto estas daŭrigota.

Notoj de tekstpreparanto.






End of the Project Gutenberg EBook of Nuntempaj Rakontoj, by G. P. Stamatov

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK NUNTEMPAJ RAKONTOJ ***

***** This file should be named 23670-h.htm or 23670-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/2/3/6/7/23670/

Produced by David Starner, J. C. Goodin and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.